La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA SETLEJO

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto unua
1 2 3 4
Parto dua
1 2 3 4 5 6 7

ĈAPITRO SEPA

Ĉi-foje ne okazis solena adiaŭo. La humoro kaj marŝado estis aliaj.

Estis tre frue. La infanoj ankoraŭ dormis, ĉe la pordego kunvenis nur la pliaĝuloj kaj Fumiko, kiu esperis ĝis la lasta momento, ke oni permesos al ŝi kunmarŝi. Ŝi aŭdis, ke Oleg parolos per radio kun tiuj, kiuj savos Kazikon, kaj ŝi volis aŭdi ankaŭ kiel tio okazos. Sed certe oni ne povis eĉ pensi pri tio. Ŝi estas tro malforta kaj nur ŝarĝos la marŝantojn.

Liz kuris de sia kabano. Ŝi portis saketon. Liz ne preterdormis la foriron, ŝi prokrastiĝis por trovi, kion bongustan ŝi povus doni al Oleĉjo. Ŝi havis la kutimojn de museto – ŝi ĉiam kaŝis bongustajn aĵojn, sed ofte forgesis pri ili. Kaj nun ŝi ĉion elfosis kaj trovis dolĉajn radikojn, bulon de la pasintjara sukero kaj la mizerajn restaĵojn de sia vintra provo baki kukon. Liz volis bele envolvi ĉion, sed ŝi hastis kaj tial malsukcesis – ŝi ŝutis ĉion en ordinaran saketon, kian oni kunprenas por fungoj, kaj ekkuris al la barilo.

Oleg prenis la saketon kaj al li ŝajnis, ke ĉiuj ridas. Liz staris du paŝojn for kaj rigardis lin tiel, kvazaŭ ŝi volus entiri lin en siajn okulojn.

La patrino proksimiĝis por stari inter Liz kaj Oleg kaj komencis ordigi la kolumon de lia jako. Oleg ne kontraŭis.

– Bone, – Oldulo diris, – ni ne malŝparu la tempon.

– Hodiaŭ ĉiuj laboros en la ĝardeno, – Vajkus diris.

Lia voĉo tremetis, kaj Oleg komprenis, ke al Vajtkus estas malbone – ĉiuj foriras kaj lasas lin kun la virinoj kaj la infanoj. Li ne povas longe iri. Kaj li faras multon – li sola prizorgas la ĝardenon kaj la tutan farmon.

Linda ekploris. Ŝi diris eĉ ne unu vorton, sed ploris. Antaŭ tute nelonge ŝi adiaŭis Tomason, kaj Tomaso ne revenis. Nun ŝi estas kun Sergejev, kaj ankaŭ li nun foriras.

Oleg kun Sergejev prenis la sakojn kaj rapide direktis sin al la montoj. Nebulo kovris la teron, la tero vaporis, la tago devas esti varma. Oleg rapidis. Li divenis la vojon laŭ la pasintjaraj signoj. Sergejev plene obeis lin – li fidis la memoron de Oleg. Ili malmulte parolis. Nur okaze de bezono.

La fungo-giganto estis en la sama loko. Ĝi eĉ iom kreskis dum la vintro. Ili ne haltis apud ĝi – jam mallumiĝis, sed Oleg volis veni al la groto, kaj eble eĉ pli foren. Ĉiun tagon ili devas marŝi pli, ol en la pasinta jaro.

* * *

Ili planis komenci transiri la plej larĝgan brakon ĉe la mateniĝo, sed dum ili estis firmigantaj la insuleton, disflosintan nokte, Marjana ekdormis. Ŝi ne satdormis nokte, sed nun al ŝi iĝis varme kaj ŝi ekdormis. Dik kun Kazik decidis ne veki ŝin, ili foriris al la bordo kaj atendis kiam ŝi vekiĝos.

– Ĉu vi laciĝis? – Dik demandis.

Kazik miris. Dik neniam demandis pri tiaj aĵoj. Se la viro laciĝis, tio estas liaj problemoj. Se vi tre laciĝis, do Dik prenos vian sakon aŭ ĉasaĵon. Li simple prenos sen diri eĉ unu vorton. "Eble ankaŭ li laciĝis?" – Kazik pensis, sed laŭte respondis:

– Ne gravas, restis malmulte.

Dik frapis per la polmo lian ŝultron, ne dolore sed senteble. Kazik pensis: "Jen ni sidas kun Dik kaj li ne scias, kiom mi amas lin. Mi amas lin pli ol la aliajn, eĉ pli ol Marjanan kaj Luizan, ĉar mi volas esti sama, kia li – forta kaj silentema. Estus bone, se ni amikus kun li ankaŭ sur la Tero. Mi ja baldaŭ kreskos kaj iĝos plenaĝa, kaj li ankoraŭ estos sufiĉe juna. Ni povos kune fari longan vojaĝon".

– Kaj eble ni supreniros sur Evereston, – Kazik diris laŭte.

– Por kio vi bezonas tiun Evereston? – diris Dik, kiu komprenis, ke Kazik pensas pri la Tero.

– Nu. Por ĉasi.

– Oni ne rajtas tie ĉasi. Mi demandis Oldulon. Oni ne ĉasas sur la Tero. Mi ne volas al la Tero.

– Kaj ĉu vi ne volas eĉ rigardi?

– Mi volas rigardi, sed ne volas resti tie. Mi enuus. Tie oni ne rajtas tion kaj tion ĉi... Ĉiuj ili estas fortaj kaj belaj, kiel sur la fotoj.

– Kaj ni estas malpuraj por ili.

Kazik ĉesis disputi, ĉar li komprenis, kial Dik diris tion. Tio ne malpliigis lian amon al Dik: la kompreno de la mankoj de la amata homo povas nur alproksimigi al li. Dik timis la homojn de la Tero, ĉar li enviis ilin.

– Ni ne estos tie nenecesaj, – Kazik diris.

– Kie?

– Sur la Tero. Niaj talentoj tie estos bezonataj. Ni estos skoltoj. En la Longdistanca Kosma Floto.

– Ili ne akceptos nin. Ili studas tion ekde la bebaĝo, – Dik oponis.

– Knaboj, – Marjana vokis. – Kial ni ne naĝas?

– Ĉu vi vekiĝis? – Dik levis sin. – Kaj ni decidis iomete ripozi, ĉar estos malfacile naĝi. Kiel fartas via kruro? Ĉu ĝi doloras?

– Malpli, – Marjana mensogis.

– Ĉu vi volas trinki?

– Jes.

Dik portis por ŝi akvon en nuksa ŝelo. Li tenis ŝian kapon, por ke al ŝi estu pli oportune trinki, la nuko de Marjana estis tre varma. Dik timis pri Marjana – ili tute ne havis kuracilojn. Marjana ĉiam plaĉis al Dik, ŝi plaĉis pli ol iu alia en la setlejo. Sed li ĉion komprenis pri Marjana kaj Oleg, kaj sentis maljustecon en tio. Sed li ne ofendiĝis. Estu tio, kion ili volas.

Ili puŝis la insuleton en la akvon kaj eknavigis, puŝante sin per stangoj kontraŭ la mola fundo. La stangoj enŝlimiĝis, estis malfacile puŝi, kaj ili estis pli kaj pli portataj malsupren. La bordo malproksimiĝis, sed ankaŭ malproksimiĝis la kontraŭa bordo, ĉar la rivero fariĝis ĉiam pli larĝa, antaŭ ol enflui la lagon. La stangoj ne plu atingis la fundon, kaj Dik kun Kazik komencis remi per larĝaj malmolaj folioj, kiujn ili trovis matene ĉe la bordo. La fluo estis forta, kaj ne estis klare, ĉu la remado efikas. Ŝajnas, ke ne.

Ili laciĝis kaj ekŝvitis. Marjana tre bedaŭris, ke ŝi ne povis helpi ilin. Unu el la traboj malligiĝis, kaj ili perdis multe da tempo antaŭ ol la ŝirita ŝnuro estis ligita kaj la trabo estis remetita en sian lokon. Dum tiu tempo ili estis forportitaj eĉ pli malsupren, dekstre situis la lago, griza kaj glata. Sur ĝi videblis la malhelaj makuloj de insuletoj, formantaj la delton, kaj malantaŭ ili estis nur la grizo, la kontraŭa bordo ne estis videbla de la akvo.

Ili estis portataj super malprofundaĵo, sed ili ne sukcesis alkroĉiĝi al ĝi, ĉar Dik tro forte puŝis sian stangon, ĝi rompiĝis, kaj Dik apenaŭ ne falis en la akvon. Aldone, la insuleto – la bazo de la floso, konstante disiĝis, kaj nur la traboj kunigis la amason de koto kaj ŝtonoj. Malantaŭ "la ŝipo" sur la rivero flosis la vosto de branĉoj kaj algoj.

La bordoj rapide disiĝis, ekis vento, malsimila al la arbara vento, freŝa, la floso ekbalanciĝis, kaj la iro de "la ŝipo" malrapidiĝis. La rivero estis malantaŭe.

– Kio okazis? – Marjana demandis.

– Nenio, – Dik respondis. – Ni flosas.

– Tio estas eĉ pli bona, – Kazik diris. – La fluo ĉi tie estas malrapida. Ni baldaŭ venos al la bordo.

Sed ankaŭ ĉi tie estis fluo, kiu portis ilin ĉiam pli malproksimen de la bordo, ĝis ili trafis malprofundaĵon, kiu antaŭe elstaris el la akvo kiel plata sabla insuleto, preskaŭ samalta kiel la akvo.

Sen rigardi la mizeran sablan strion, disigantan ilin de la akva vastaĵo, ili povus senti, ke ili plu navigas sur la lago. La buŝo de la rivero, kiu portis ilin ĉi tien, estis tiom larĝa, ke la malaltaj kreskaĵoj sur la bordoj de la riveraj brakoj ŝajnis nur fela bordero de griza ŝtofo, kaj situis tre malproksime. Kaj ĉar ili komencis transriveriĝi malfrue, posttagmeze, jam komencis krepuskiĝi. Ili faris lignofajron sur la insulo – estis bone, ke ligno sufiĉis por varmigi akvon por Marjana. Dik kaj Kazik trinkis senpere el la lago, ili trinkis multe, intence, ĉar abunda trinkado kvietigas la malsaton. Sed nun tio ne helpis al ili.

Dik vespere penis fiŝkapti – li plu havis iom da sagoj. Sed li neniam antaŭe pafis en fiŝojn per arbalesto, tial li ĉiam mistrafis. Kaj li domaĝis la blastron – li ne sciis, ĉu en ĝi restis sufiĉe da ŝargoj, kaj tial li timis, ke ĝi baldaŭ ĉesos pafi.

La nokto estis malfacila, ĉar la vento plifortiĝis, kaj la ondoj transsaltis la insuleton. "La ŝipeto" balanciĝis, kaj ili devis ofte puŝi ĝin per la stangoj. Kaj kiam la ondoj fariĝis tute grandaj, Dik kaj Kazik venis en la malvarman akvon kaj per la manoj tenis la floson. Ankaŭ Marjana ne dormis.

* * *

Oleg kun Sergejev marŝis senŝarĝe, rapide, kaj plej gravis, ke ili marŝis alie. Ilia rilato al la vojo ŝanĝiĝis. En la pasinta jaro ĝi estis preskaŭ neebla ekspedicio, kiun oni povis enterpreni nur pro la malespero. La morto de Tomaso estis natura pago pro la atingo de la neatingebla celo, kaj "Poluso" mem ŝajnis mistera, fora rememoro, kies realeco estis dubinda.

Nun ili marŝis laŭ la malfacila vojo al la certa celo kun konkretaj intencoj. Nun gravas – veni laŭeble pli rapide kaj kontakti la ekspedicion.

Sergejev nature kaj trankvile akceptis la ĉefecon de Oleg en la vojo kaj neniel provis montri sian antaŭecon pri la aĝo kaj la sperto. Oleg same trankvile konfesis tiun diferencon. Ĝi estis marŝo de du plenaĝaj viroj.

Ili ĵus preterpasis la gigantan fungon kaj estis marŝantaj inter rokoj, kiam Sergejev demandis:

– Ĉu vi vere amas mian Marjanan?

– Al mi tio ŝajnas, – Oleg respondis. Li opiniss, ke pli certa respondo estos malagrabla por Sergejev.

Sergejev ŝajne ne rimarkis la diplomatecon de lia respondo.

– Neniu el ni povis eĉ pensi, ke ni ĝisvivos geedziĝon, la geedziĝon de la sekva generacio.

– Ni ne parolis kun ŝi pri tio, – Oleg konfuziĝis.

Li rememoris pri Liz, kaj tuj aperis la deziro kaŝi profunde tiun penson, por ke Sergejev ne rimarku ĝin.

– Se la tuto finiĝos bone, – Sergejev diris, – do la setlejo ne vidos tiun geedziĝon. La setlejo ne ekzistos. La arbaro forglutos ĝin.

Oleg retrorigardis. Al li ŝajnis, ke malantaŭe paŝas elefanto. Jam komencis krepuskiĝi, kaj pro la neĝaj strioj la tuta mondo estis enkatenita en grizon. Sergejev paŝis trankvile. Li fidis la sperton de Oleg.

– Kaj mi ne bedaŭrus pri ĝi, – Oleg diris.

– Kaj mi bedaŭrus. Tio estas preskaŭ duono de mia vivo kaj plimulto de la konscia vivo.

– Ĉu vi ne volas reveni hejmen?

– Temas ne pri tio. Ni longajn jarojn vivis en la mizero kaj la senforteco. La homo de la Tero, vidinte nin kun vi, decidus, ke li observas simiojn. Kaj mi estas certa, ke se ni revenos hejmen, do en la memoro restos ankaŭ la venkoj kaj la momentoj de ĝojo, kiujn vi ne rimarkis.

– Ĉu mi estis infano?

– Por vi estis nature, ke ni restas esti homoj, ke vi frekventas lernejon kaj manĝas per kulero. Kaj ĉu vi scias, kia festo estis la tago, kiam mi faris la unuan kuleron?

Oleg abrupte tiris la manikon de Sergejev, faligis lin, kaj Sergejev ĝemis pro la doloro.

Super la kapoj preterflugis nigra birdaro. "Kiel la rajdantoj de Apokalipso", – Sergejev pensis, rigardante la impetan kaj sinkronan iron de la nigraj ombroj.

– Kio estis tio? – li demandis Olegon.

– Mi ne scias. Mi foje vidis ilin, antaŭ longe, sed mi ne scias, kio estas ili. Vi diris pri kulero?

– Kaj estis ankaŭ multaj ridindaĵoj. Ni ofte ridis. Antaŭe pli ofte ol nun. Nun ni laciĝis.

Ili preterpasis la groton, kie en la lasta ekspedicio Oleg havis maltrankvilan nokton. Eble, al ili estus pli bone resti por la nokto ĉi tie – ĝi ja estas ia rifuĝejo, sed ankoraŭ ne estis tute mallume, kaj ili ne sciis, kia vetero estos morgaŭ. La obstino, kun kiu la malseka neĝo kovris la teron, estis maltrankviliga. Sergejev ne disputis kun Oleg, malgraŭ ke li laciĝis pli, ol li. Kaj jam post duonhoro Oleg bedaŭris, ke ili ne haltis en la groto. La neĝo plidensiĝis, kaj Oleg ektimis, ke ili vojeraros. Ili starigis la tendon, venis en ĝin kaj brakumis unu la alian. Nokte fariĝis pli malvarme. Antaŭ ol endormiĝi, Sergejev rakontis, ke la patrino de Marjana ne amis lin kaj eĉ volis foriri de li, sed restis kun li pro Marjanjo. Kaj tio estis stranga: kiel eblas foriri de la homo en la setlejo?

Vento ekis kaj komencis ĵeti flokojn de neĝo sur la malgrandan tendon.

Ili vekiĝis, kiam sufiĉe heliĝis por vidi la teron sub la piedoj. Pli ĝuste la truitan kovrilon de la malseka neĝo, el kiu elstaris ŝtonoj kaj malmultaj arbustoj.

La neĝado kvietiĝis, sed la vento estis plu hurlanta kun la sama forto, ĝi estis malseka kaj malica. Oleg rigardis Sergejevon tremi sub la neĝo, rigardis al liaj kurbaj fingroj, per kiuj li abrupte forigis de la frunto tufon de la longaj ruanaj haroj. Kaj nun Oleg kompenis, ke li timas. Li timas, ĉar dum la pasinta ekspedicio ne li estis respondeca. Dik estas pli bona ĉasisto kaj bone trovis la vojon, Tomaso memoris la revenan vojon, Marjana scipovis kuraci kaj sciis la herbojn. La tasko de Oleg estis nur unusola – marŝi. Kaj kion ili faru, se ili vojeraros? Se ili ne trovos la intermontejon, en kiu fluas la malvarma rojo? Ĉu ili revenu? Tio estus la plej malbona el ĉio, kio povus okazi. Gravas nur ne reveni.

– La akvo bolas, – Sergejev diris.

Oleg ŝutis en la vazon manplenon da sekaj fungoj. Ili tuj pufiĝis kaj ekflosis. Sergejev kaj Oleg unu post la alia, brogiĝante, prenis el la vazo la glitajn molajn globetojn, blovis al ili kaj maĉis ilin. Oleg ne volis manĝi, tio estis neceseco, kiun li devas obei, alie li perdos la fortojn. En la setlejo ĉiam mankis salo. Antaŭe ĝi tute forestis, sed nun Vajtkus trovis saletan fonton malantaŭ la marĉo, kaj apud ĝi eblis forskrapi iom da salo. Verdire ĝi estis pli amara ol sala kaj Vajtkus artifike elvaporigis ĝin. La fungoj, kiujn ili maĉis, estis salitaj iomete, sed nesufiĉe por forigi la malbonan, tedan guston.

– Ek? – Sergejev proponis.

Oleg ne rimarkis, ke li mem levis sin kaj komencis forigi la tendon – la tolon el fiŝa haŭto.

Li kontrolis la arbaleston. La tendeno malsekiĝis, kaj li devis streĉi ĝin.

Ili direktis sin antaŭen, supren sur la deklivo. Oleg ne rekonis la lokojn kaj pensis kun la kolero kontraŭ si, ke estis tre stulte ne restigi signojn, ili ja dufoje marŝis ĉi tie.

– Povas esti, ke mia humoro estas deprimita, – Sergejev daŭrigis, kiam ili estis trapasintaj ĉirkaŭ kilometron, – ĉar mia valoro tie, sur la Tero, nun estas nula. Oni proponos al mi ripozi.

– Kial? Vi ja estas ne maljuna kaj forta.

– Mi jam ne povos adaptiĝi al la mondo, kiu ŝanĝiĝis, en kiu mi estos ne pli ol ekzotika Robinsono, vekanta nur kompaton. Mi povos nur verki memoraĵojn.

– Memoraĵojn? Pri kio?

– Pri ni... Mi ŝercas. Mi ne verkos memoraĵojn, mi vartos la nepojn. Al vi kun Marjanjo estos malfacile. Ĉu vi imagas, kiom da diversaj scioj havas viaj samaĝuloj?

– Mi studos.

– Certe. Al vi estos malfacilege.

Sergejev ne komprenis, ke por Oleg la teraj problemoj ne estas argumentitaj per la viditaj bildoj, per la antaŭa sperto – la Tero restis nur la Promesita Lando. Se li devas studi – li studos. La seniluziiĝoj venos nur poste.

La nekonateco de la loko, kie ili iris pli kaj pli zorgigis Olegon. Tiu intermontejo kun la rojo devis aperi jam antaŭ longe, sed la rokoj ĉirkaŭe estis fremdaj kaj nekonataj.

Sergejev eksentis la maltrankvilon de Oleg.

– Ĉu ni perdis la vojon? – li demandis.

– Ĉio ĉi aspektas alie, ol tiam. Pro la neĝo.

– Ne afliktiĝu, – Sergejev diris, – ni ne povas tre vojerari. Dum ni scias la proksimuman direkton kaj iras supren, ĉio estas en ordo.

– Momenton, – Oleg ekaŭdis la lirladon de akvo.

Denove ekneĝis. Ili venis al la rojo post kelkaj minutoj kaj direktis sin plu, supren laŭ la rojo, kvankam tio ne estis fidinda direkto. La lastan fojon ili venis al la rojo el la intermontejo. Kiom da rojoj povas flui ĉi tie?

Ili marŝis ĝis la vespero preskaŭ senhalte. Neniuj aventuroj okazis al ili. Oleg pafis en leporon, sed mistrafis. La neĝado ne ĉesis. La neĝo gluiĝis al la vesto, sed ne estis malvarme. Estis nur ĉiam pli malfacile eltiri la piedojn el la neĝo post ĉiu paŝo.

Kiam krepuskiĝis, ili eniris la intermontejon. Sed ĝi estis tute alia intermontejo. Ĝi pli similis larĝan ravinon. Tie ili restis por pasigi la nokton. Ili ambaŭ komprenis, ke ili perdis la vojon, sed estis malfrue reveni. Se tie, supre, ne estas tro da neĝo, do ili havas la esperon atingi la montpasejon. Sed ili ne volis paroli pri tio. Oleg dividis ĉiujn fungojn en tri partojn. Ili ŝparis la brullignon kaj, post kiam la akvo en la vazo varmiĝis, tuj estingis la fajron kaj remetis en la sakon la nefinbrulintan lignon.

Ili dormis sub krutaĵo, nokte estis frosto kaj la vento ruliĝis laŭ la ravino, kiel torento de printempa akvo.

* * *

Matene Pavliŝ preparis sin por veni en la montaron.

Li vokis ankaŭ Sallin, ĉar ili interkonsentis pri tio, sed Klaŭdia kontraŭiĝis, ĉar proksimiĝis la tago de kontrolado, kaj Salli devas kontroli la aparataron – tio estis ŝia devo. Pavliŝ komencis admoni Klaŭdian prokrasti la kontroladon ĝis alia tago, sed la ĉefino estis rokfirma pri sia decido. Ŝi estis ĝisfunde konvinkita, ke ŝi estas regata de la devosento kaj nur de la devosento. Kaj ŝi ne scias la aliajn sentojn.

– Klaŭdia, trankviliĝu, – Pavliŝ diris. – Se vi ne volas, ke Salli flugu kun mi, do vi flugu kun mi.

Al li ŝajnis, ke Salli, aŭdinte tiun proponon, ridetis, sed li ne aŭdacis rigardi en ŝian direkton.

– Vi freneziĝis, – Klaŭdia diris, subite ruĝiĝinte. Pavliŝ eĉ ne suspektis, ke ŝi povas ruĝiĝi. – Ĉu vi opinias, ke ĝuste mi estas la sola nenifarulo en nia stacio?

– Mi celis nenion malbonan. Mi pensis nur ke vi pli aŭ malpli frue flugos al la montaro. Ĝi ja estas via laborkampo.

– Mia laborkampo estas la tuta planedo. La montoj jam estas esploritaj fare de la skoltiloj. La montaro, kiu situas norde de la arbaro, estas relative juna, ne multe efloreskinta. Eĉ se tie estas io nebanala, tion eblus trovi nur post longa borado...

– Mi volis nur inviti. La loko en la ĉieirilo estas sufiĉa.

– Dankon pro la invito, ne ĉi-foje...

Salli preparis por Pavliŝ kelkajn sandviĉojn por la vojo kaj donis termobotelon kun kafo.

– Ne afliktiĝu, – ŝi diris, kiam Klaŭdia foriris al sia laboratorio. – Mi vere hodiaŭ devas labori. Ni flugos poste.

– Mi ne scias, kiam tio okazos, – Pavliŝ respondis. – Morgaŭ aperos plia miliono da aferoj.

– Ni ion elpensos. Hodiaŭ vi trovu iujn tre belajn lokojn, ĉu bone?

Salli Levis sin sur la piedpintoj kaj leĝere kisis Pavliŝon je la tempio. Ŝia staturo estis alta.

– Mi scias, kion mi faros. Mi jam ĉion pripensis.

– Kion?

– Mi transloĝiĝos en la laboratorion. Kune kun vi.

– Ĉu kun mi?

– Jes. Ni havos propran hejmeton, ni povos fermi la pordon post ni. Kial ni devas hipokriti kaj ŝajnigi, ke ni ne plaĉas unu al la alia?

– Vi ne scipovas hipokriti.

– Des pli. Klaŭdia ja tutegale estas malkontenta.

– Certe. Tio estos ruiniĝo de ĉiuj eblaj normoj. Ŝi bonege scias, kiel aperas infanoj, ne rigardu ŝin maljuna knabino. Sed ŝi kutimiĝis, ke en ekspedicioj sur via loko estas Srebrina Taleva. Niaj interrilatoj estas malĝustaj, neatenditaj, kaj tial ŝi neniel povas adaptiĝi al ili. Sed ĉio, al kio oni ne povas adoptiĝi, estas agaca. Ekzemple tiu planedo agacas nin.

– Ne filozofiu. Ni konfrontu ŝin al la fakto.

– Nenio rezultos – la laboratorio ne estas sufiĉe sterila. Klaŭdia prefere mortos, ol permesos al iu loĝi tie.

Ili ne sukcesis fini tiun konversacion, ĉar Klaŭdia revenis. Ŝi alportis flavan paperon.

– Antaŭ du tagoj, – ŝi diris, – unu el miaj skoltiloj registris metalan anomalion en ĉi tiu kvadrato. Ĝia mesaĝo estas memkontraŭdira, tial mi ne sukcesis kompreni, kio estas tie. Se al vi estas tutegale, kien flugi, do rigardu tiun valon. La anomalio estas surfaca, kaj tio estas des pli stranga.

– Kun plezuro, – Pavliŝ respondis.

* * *

Pavliŝ ĉirkaŭflugis la stacion, la vetero estis bona, ankaŭ la videbleco. La trukoj de la gigantaj arboj altis, malaperante en la nubaro. Sur la lago iris nekrutaj ondoj, kaj malproksime de la bordo ili ŝaŭmiĝis. Sur la Tero Pavliŝ certe jam navigus sur la lago per pneŭmata boato por fiŝkapti aŭ naĝi. Tamen li devas fari ekskurson al la fundo de la lago. En la sekva semajno.

Poste Pavliŝ levis la ĉieirilon pli supren, kaj transiris la nubaron.

El la nubaro aperis aro da birdoj. Pavliŝ jam vidis tiajn, ili estis strangaj estaĵoj, verŝajne reptilioj. Li devas kapti unu ekzempleron por esplori. La birdoj okazigis malican interbatalon en la aero. Ili buliĝis, ree disflugis kaj ree ĵetadis sin unu al la alia.

La montaj pintoj, dume malproksimaj, altis super la nubaro. La montoj estas samaj sur ĉiu planedo: proksime – nigraj, senneĝaj, pli fore – neĝkovritaj, masivaj, trankvilaj kaj konataj.

La ĉieirilo malleviĝis al la montoj. Nun eblis kompreni la strukturon la montaro. La montoj leviĝis stupe de la valo, formante la unuan, relative malaltan kaj malkrutan spinon. Malantaŭ ĝi situis altaj valoj, en kiuj eĉ nun, somere, ne degilis la neĝo. Malantaŭ la valoj altis la ĉeno de pli altaj montoj – de la veraj gigantoj, altaj pli ol kvin kilometrojn. Pli fore, Pavliŝ sciis tion, sed estis malfacile vidi tion elfore, estis impona ornamo de la pintoj, plej altaj sur la planedo, kaj la plej granda monto pli ol dek unu kilometrojn alta, kiu estas iam ricevonta sufiĉe belan kaj fieran nomon.

Pavliŝ nun ne flugis tien.

Li mallevis la maŝinon al la malkruta deklivo de la dua spino kaj iomete sidis sen malfermi la lukon.

Estis tre silente. Kaj tiu silento estis pura kaj solena. Ĝi estis silento, kiun neniu eĉ iam rompis per la sono de voĉo.

Poste Pavliŝ ŝaltis la komunikilon, kaj demandis, kiel statas la aferoj en la stacio.

Klaŭdia respondis, ke ĉio estas en ordo kaj petis ne malfruiĝi al la tagmanĝo. Ŝia humoro estis paca kaj ŝi rememorigis al Pavliŝ, ke li rigardu tiun valon, kie estis trovita la anomalio.

– Nepre, – Pavliŝ certiĝis ŝin. – Sed iom pli poste.

Li malfermis la lukon kaj eliris eksteren. Vento ne estis. La kruroj tuj mergiĝis en la neĝon – preskaŭ ĝisgenue. La neĝo estis kovrita per brila firma ŝelo: dum la longa tago la somera suno degeligis ĝin. Sed interne ĝi evidentiĝis esti malseka, pulvora kaj tro blanka – ĉi tie Pavliŝ ankoraŭ ne vidis tiom helan blankan neĝon.

Pavliŝ prenis la neĝon per la mano kaj premis ĝin per la ganto. La neĝo ekŝutiĝis kaj ekfluis al la tero kiel akvo.

Kaj poste Pavliŝ faris krimon kontraŭ la instrukcioj, sed li, kiel biologo, komprenis, ke ĉi tie mankas ia danĝero por li. Li demetis la helmon.

La malvarma aero brogis la vizaĝon, kaj Pavliŝ por momento eĉ detenis la spiron por ne lasi la froston en la pulmojn. Kiam li tamen enspiris, ĉiuj liaj atendoj efektiviĝis – ĝi estis kristala, origina, bonega aero.

Kun la helmo en la mano, Pavliŝ ekiris sur la neĝo, mergiĝante en ĝin ĝisgenue. Li ne hastis. Aŭdeblis nur la sola sono – la sono de la knaranta neĝo. Ĉi tie, alte, la spirado perturbiĝis pro malkutimo – sed li estis je la alto kvar kilometrojn, ne pli.

Blanka birdo preterflugis malproksime. Do ĉi tie ekzistas ia vivo. Kaj kial ne? la aero ja estas bona.

La oreloj frostiĝis. Pavliŝ bedaŭris, ke li ne kunprenis varman ĉapon, li kunhavis nur malnovan trikitan ĉapon.

Pavliŝ surmetis la helmon kaj ŝaltis hejtilon.

Li ne volis foriri. Li staris, malrapide turnante la kapon, kaj pririgardis unu post la alia la montopintojn, tiom similajn kaj samtempe majeste malsamajn – tio estis aparta, solena kaj perfekta arkitekturo, kiu estas kutima nur por grandaj montoj. La hela blanka suno ŝvebis super la pintoj kaj la ĉielo estis multe pli malhela, ol sur la Tero, kaj eblis vidi la stelojn.

Pavliŝ revenis al la ĉieirilo, ree levis kaj direktis ĝin al la fora monta spino. Li flugis laŭlonge de la firstolinio, fiksrigardante la detalojn de la gigantoj: la rokan abismon de kilometra alteco, la mallarĝan kreston, super kiu pendis neĝa kornico, la glaĉeran fendon, malaperantan en la blua senfineco... Iuj ŝatas rigardi la fajron, la aliaj – la maron. Pavliŝ plej multe ŝatis rigardi al la montoj.

Li eksentis lacon kaj malsaton, prenis sandviĉojn, trinkis kafon, denove konversaciis kun la stacio kaj denove ricevis la rememorigon de Klaŭdia rigardi al tiu valo.

Tial do, antaŭ ol reveni, Pavliŝ direktis sin tien. Dum la flugo li trankvile glutetis kafon, ĝuante la agrablan humoron de la homo, kiu ne disreviĝis pri siaj riĉaj esperoj.

La ĉieirilo malleviĝis al la deklivo de valo, simila al grandega cirko.

– Nu, kie estas tiu nia anomalio? – Pavliŝ laŭte diris kaj elrigardis tra la fenestro.

De tiu flanko estis nenio – nur la blanka deklivo. Li rigardis la alian flankon, malsupren.

– Jes. Ĝuste tio – li diris.

El ĉiuj neeblaj vidaĵoj, kiujn povas trafi homo, li trafis la plej neeblan.

Malsupre, en la valo, sur la areno de la neĝa cirko, kuŝis kosmoŝipo, kiu aspektis eta de ĉi tie, desupre.

En la unua momento ĝi ŝajnis al Pavliŝ tute sendifekta, kaj li eĉ pensis por momento, ke ĝi estas alia ekspedicio... Kaj poste li komprenis, ke la ŝipo estas pereinta.

La disko staris kliniĝinte, tuŝante la neĝan kampon per la rando. La neĝglacia ĉapo kovris ĝian pinton.

Pavliŝ abrupte levis la ĉieirilon kaj ĵetis ĝin al la ŝipo.

Lasinte la ĉieirilon li rememoris, ke li ne komunikis pri la malkovro al la stacio, nepardoneble malobeinte la instrukciojn, sed li tuj forpelis tiun penson el la kapo.

Sur la flanko de la ŝipo briletis la surskribo "Poluso".

* * *

La ŝipo ne volis enlasi Pavliŝon.

La pasaĝera luko estis malfermita, sed mankis la eblo atingi ĝin – ĝi estis je la alteco tri metroj. Post la kraŝo neniu estis viva aŭ kapabla eligi la ŝtuparon. La kargoluko estis blokita pro la falo. Ĉirkaŭirinte la ŝipon li komprenis, ke lia situacio similas tiun de kato, kiu estas invitita trinki lakton el kruĉo kun mallarĝa gorĝo. Pavliŝ, mergiĝante en la neĝon, malrapide paŝis ĉirkaŭ la ŝipo kaj komprenis, ke li ne hastas penetri en la ŝipon, ke li timas la renkontiĝon kun la vidaĵo de subita morto, frostiĝinta antaŭ longe.

Kaj samtempe li volis esperi... Kion? Kaj tuj Pavliŝ elpensis respondon: li volas esperi, ke iu restis viva, sukcesis levi la interplanedan ŝipeton kaj foriri en la kosmon.

La absurdeco de tiu penso igis lin ĉagrene sulkigi la vizaĝon. Pavliŝ ja bonege sciis, kio estas tiu ŝipo, ke ĝi jam antaŭ longe senspure malaperis. La lasta komunikseanco kun ĝi okazis, kiam ĝi preparis fari grandan salton en tute alia sektoro. Io okazis dum tiu salto, la ŝipo ne finis ĝin kaj senspure malaperis, kio okazas ekstreme malofte, eble nur foje en dek jaroj.

Evidentiĝis, ke la ŝipo finis la salton nur por senforte falegi inter tiujn malvarmajn montojn. Kaj certe, neniu ĝia ŝipano saviĝis. Ĉar se ili startigus la savŝipeton, do ili povus atingi loĝatan planedon. Tio ne okazis.

Pavliŝ revenis al sia ĉieirilo kaj rememoris, ke verŝajne Klaŭdia jam freneziĝas – li silentas tiom longe.

Eĉ se Klaŭdia freneziĝis, ŝi bonege regis sin.

– Ĉu io okazis? – ŝi demandis per la glacia voĉo, aŭdinte Pavliŝon.

– Mi tuj diros...

Klaŭdia silentis. La komunikilo funkciis bonege. Pavliŝ eĉ aŭdis ŝian rapidan spiron.

– Mi trovis "Poluson", – Pavliŝ diris.

– Kian poluson?

– Ĉu vi diris al mi pri anomalio? Ĝi ne estas anomalio. Ĝi estas kosma ŝipo "Poluso". Eble vi memoras, ke ĝi malaperis antaŭ dudek jaroj?

– Oj! – Aŭdiĝis la voĉo de Salli. Verŝajne ŝi staris apud Klaŭdia, zorgante, kien Pavliŝ malaperis. – Kaj la lukoj?

– Ĝi pereis. Kraŝis. Mi tuj provos penetri en ĝin.

– Atendu, – Klaŭdia haltigis lin. – Ni ne scias la kaŭzon de la pereo.

– Ĝi kraŝis, – Pavliŝ ripetis. Pasis dudek jaroj.

– Do ne hastu. Ni flugos tien kune. Laŭ la instrukcio estas malpermesite iri sola.

– Mi surhavas skafandron.

– Certe Slava iros, – Salli diris. – Ankaŭ mi irus.

– Mi kategorie kontraŭas, – Klaŭdia kriis.

– Pardonu, – Pavliŝ respondis kaj malŝaltis la komunikilon.

Tio estis malkaŝa revolucio, ribelo sur la ŝipo.

Pavliŝ malfermis la keston kun la ekspedicia ekipaĵo. En ekspedicia ŝipo devas esti pratempaj iloj – ŝnuroj, kroĉiloj. Cirkonstancoj povas esti tiom surprizaj, ke la tuta tekniko de la kosma epoko sen peco de kablo fariĝas senforta.

Pavliŝ tuj trovis idealan ilon por penetri en la ŝipon – reakcian tornistron.

* * *

La ŝipo bonege konserviĝis interne. Ĝi estis kvazaŭ alkoholigita per la glacia aero.

Pavliŝ estis malrapide iranta laŭ la koridoroj de la ŝipo, enrigardante la kajutojn. Lia celo estis regpupitro. Tie devas resti taglibro.

La kajutoj estis malplenaj. Tio estis stranga: Eĉ se plimulto de la ŝipanaro estis en la anabioza ĉelo, en tia ŝipo devas esti ne malpli ol dek vaĉantoj.

En la kajutoj ĉio restis sama aŭ preskaŭ sama, kia ĝi estis en la momento de la ŝipa pereo: la aĵoj estis en siaj lokoj, sed videblis eĉ ne unu kadavro.

En la ŝipo flugis familioj. En unu kajuto – Pavliŝ memorfiksis ĝian numeron : 44 – lin kortuŝis la bildo de la konservita momento. Tie staris infana lulilo kaj apud ĝi – malfermita boteleto kun porinfana lakto. Kaj en la lulilo – ludiloj...

Pavliŝ jam estis certa, ke post la kraŝo, en la ŝipo restis vivaj homoj. Kaj li devas kompreni, kio okazis al ili poste.

Pavliŝ trovis la regpupitron. Ĝi grave difektiĝis. La stiraparatoj estis frakasitaj. La verda scintilado de la signalo de aŭtomatika serĉado de la Tero ŝajnis miraklo en tiu malviva kaoso. Pavliŝ malŝaltis ĝin – la verda scintilado estis makabra en tiom definitive pereinta ŝipo.

Pavliŝ neniun trovis en la rega ĉelo kaj en la aliaj servaj ejoj. Mankis ankaŭ taglibro. Mankis homoj en la motora ĉelo, kiu estis plej grave detruita. Kaj fine Pavliŝ venis al la anabioza ĉelo. La pordo al ĝi estis ŝlosita. Sed Pavliŝ estis preta al tio. Li kunprenis rondosegilon de la ŝipo.

La seruro rapide cedis al la segilo.

En la anabioza ĉelo estis mallume – la muroj ĉi tie, malsame al la aliaj ejoj, ne estis kovritaj per la lumanta substanco. Pavliŝ ŝaltis la helman lanternon.

Kaj li tuj ĉon komprenis.

La homoj en la anabiozaj kuvoj pereis kune kun la ŝipo. Plej verŝajne, post la akcidento tuj malŝaltiĝis la energicentralo, kaj la homoj, kiuj travivis la akcidenton, ne sukcesis revivigi la reanimadaparatojn. Kvankam, ili ŝajne penis tion. Iuj kuvoj estis malfermitaj, sed la penoj evidentiĝis vanaj.

Kaj poste la solvaĵoj en la kuvoj frostiĝis, kaj tiuj, kiuj dormis en la momento de la pereo de la ŝipo "Poluso" fariĝis katenitaj per la travideblaj glaciaj blokoj.

Kaj ĉi tie, en la pasejoj inter la kuvoj, Pavliŝ trovis tiujn, kiuj pereis ekster la ĉelo. Iu trovis en si la fortojn kuntreni ilin ĉi tien.

Pavliŝ ne perdis multe da tempo en la anabioza ĉelo. Al li estis timinde tie. Oni povas esti ĝisfunde racia, sobra kaj eĉ kuraĝa homo, kaj tamen malgraŭ tio interne tremi, aŭdinte imagatajn paŝojn malantaŭ la dorso en la glacia silento aŭ subite vidinte en la tremanta radio de la helma lanterno, ke sub la vitro de la anabioza kuvo ies palpebro ektremos aŭ kurbiĝos ridete la buŝo de homo, pereinta antaŭ dudek jaroj.

Pavliŝ retiriĝis al la elirejo, ne povante turni la dorson al la tombejo de "Poluso". Kaj post kiam li fermis la pordon de la ĉelo post si, li premis la dorson al la muro de la koridoro kaj staris tiel kelkajn minutojn, ĝis malaperis la damnita malforteco en la gamboj.

Post iom da tempo li direktis sin al la elirejo, kiu evidentiĝis tre fora. Pavliŝ iris ĉiam pli rapide kaj haltis nur unu fojon por ridardi tra unu malfermita pordo de iu provizejo, ĉar lin mirigis la perturbo, kiu estis tie – kvazaŭ iuj sovaĝuloj aŭ bestoj atingus la kestojn kaj la paketojn, disĵetus ilin sur la planko, malfermus iele-trapele la vazojn kiel per ŝtonoj kaj la ungoj, gustumante kaj forĵetante, se la vazoj ne plaĉis al ili. Eĉ okaze de la ekstrema malsato la ŝipanoj ne povus tion fari nur ĉar ili sciis malfermi la vazojn... Do la ŝipon iu vizitis post kiam la lastaj homoj pereis aŭ forlasis ĝin. Tio ne povas esti klarigita, la klarigo postulus la ekziston de sufiĉe altnivelaj bestoj aŭ eĉ de la prahomoj sur la planedo. Kaj Pavliŝ, kiel biologo, estis tute certa, ke sur la planedo mankas superaj animaloj. Kaj nur post kiam li malproksimiĝis de la perturbita provizejo je kelkaj dekoj da metroj, en lian kapon venis la simpla kaj konvinka penso. Li pelis ĝin de si subkonscie: la homoj en la pereinta ŝipo mortadis iom post iom, unu post la alia, kaj la lastaj aŭ la lasta, dispremita de la senespero kaj la teruro, freneziĝis. Kaj la mortanta frenezulo, sen konscii, kion li faras, rampe venis en ĉi tiun provizejon, ĉar la morto estis malfavora al li...

Plej rapide al la libero! Kie estas suno kaj freŝa aero. Plej rapide forlasi tiun silentan tombejon, loĝatan de la glaciaj ombroj de la tragedio antaŭlonga, sed konservita per la frosto!

* * *

Ili tiom senfortiĝis kaj malsekiĝis dum la nokto, ke ĉe la krepuskiĝo, kiam la ondiĝo kvietiĝis kaj la insuleto ĉesis esti inundata, ili svenis kaj endormegiĝis.

Dik kaj Kazik ĉirkaŭprenis Marjanan kaj premis sin al ŝi de ambaŭ flankoj. Ili opiniis, ke tiel estos pli varme, kaj eĉ dormante klopodis ne moviĝi, por ne dolorigi ŝin, kaj Marjana multfoje vekiĝis kaj ne povis varmiĝi, ŝi tremis en febro kaj devis deteni sin, sed Oleg plu ne venis, li estis ien foriranta, ŝi vokis lin, kuris post li, sed tuj ŝia malsana kruro rezinis obei – ŝi ne plu havis la kruron, kaj Oleg ne returnis sin kaj ŝi ne povis kuratingi lin... La tero balanciĝis, ĉar okazis tertremo kaj supre sur ŝin falis tegmento...

Marjana rekonsciiĝis – la membrano kovris la vizaĝon kaj malhelpis spiri. Ŝi formovis ĝin. Dik kaj Kazik kuŝis ĉe ambaŭ flankoj, kaj ŝi rememoris, ke ili en la pasinta jaro kuŝis sur la neĝo kaj frostiĝis, kaj la knaboj same metis ŝin en la mezon por varmigi. Kaj tiam ŝi ne sciis, ke ŝi estis ree frostiĝonta tiom malproksime de la hejmo, sed nur unu paŝon for de la Tero – ĉu vere, nur unu paŝon for?

La insuleto lulis ŝin, kvankam devis ne fari tion.

– Dik, – Marjana diris. – Ĉu ni estas naĝantaj?

– Kio? – li demandis endorme, sed vekiĝis post kelkaj sekundoj, eksidis, demetis la membranon kaj diris: – Nur tio mankis al ni!

Kazik ekmoviĝis, ekĝemis, ne povante vekiĝi. Haŭto kaj ostoj – la virinoj en la setleo ĉiam tion diris pri li, ili nun rigardu al li.

Marjana penis eksidi. La kubutoj eniĝis en la substernaĵon. La kruro hodiaŭ preskaŭ ne doloris.

Ĉirkaŭe estis nur akvo kaj nenio alia. Dum ili dormis, ili estis forportitaj.

Dik ekstaris kaj ĝisgenue mergiĝis en la akvon. Apoginte sin per la manoj li eltiris la kruron kaj komencis ĉirkaŭrigardi, Kazik vekiĝis.

– Ni bonŝancis, – Dik diris, – sed povus esti vere malbone.

Dum ili dormis, la fluo fortiris "la ŝipeton" de la insulo. Sed la vento blovis favore, kaj tial ili trovis sin pli proksime al la kontraŭa bordo de la rivero.

Ili komencis remi al la bordo, uzante la favoran venton, ili remis per la manoj, eĉ Marjana rampis al la rando, kliniĝis al la akvo kaj remis.

Kazik demetis la truitan pantalonon kaj la jakon, kiu nun prezentis nur ĉifonaĵon, kaj saltis en la akvon. Li naĝis malantaŭ la floso, batante la akvon per la kruroj kaj puŝanta la floson antaŭ si. Kaj pli poste, kiam la bordo jam estis tute proksime kaj ĉiujn ekregis la malpacienco, Dik saltis al li kaj ankaŭ li puŝis la floson, eĉ ne sentante, kiom malvarma estas la akvo.

Ili anhelante puŝis tiun damnitan pezan floson, kiu rezistis ilin, kvazaŭ viva. Kaj subite Dik per la piedo batis la fundon. Li forte puŝis la floson antaŭen. Kazik perdis ekvilibron kaj apenaŭ ne enspiris la akvon, ĉar por li tie plu estis profunde. Dik levis lin el la akvo, kaj ili iris al la bordo malantaŭ la naĝanta floso. Ili vagis nehaste, puŝetante la floson, kiam ĝi malrapidiĝis, kaj post kelkaj minutoj ili elportis Marjanan sur la malaltan malkrutan bordon, sub la ombron de malaltaj blankecaj pinoj.

Sub la pinoj odoris je fungoj, insektoj kuris en la musko, la arbustoj susuris, flarante la venintojn.

Restis tute nemulte ĝis la fino de la vojo.

* * *

Dum la reveno al la stacio Pavliŝ devis respondi la senfinajn demandojn de Klaŭdia kaj Salli. Neniu ekspedicio antaŭe sukcesis trovi pereintan kosman ŝipon. Kaj la ŝipon, kies malapero fiksiĝis en iliaj memoroj.

– Ĝi devas ne esti en ĉi tiu sektoro, – Klaŭdia diris, kvazaŭ Pavliŝ intence, nur por agaci ŝin, venigus "Poluson" ĉi tien.

– Se la akcidento okazis dum la salto, – Pavliŝ oponis, – do ili povis malmergiĝi ankaŭ ĉi tie.

– Jes, sed la komisiono decidis, ke ili tamen ne malmergiĝis.

– Ĉu vi certas, ke neniu travivis? – Salli demandis.

– Mi certas pri nenio, – Pavliŝ respondis. – Sed mi opinias, ke iuj mortis tuj.

– Eĉ se iuj ne mortis, tiuj ne travivus ĉi tie eĉ unu tagon, – Klaŭdia decidis.

– Ni esploros la apudajn montojn, – Pavliŝ proponis.

– Tie estis multe da homoj, – Klaŭdia rememoris.

– Kaj infanoj, – Salli aldonis. – Ekspedicio kaj kolonianoj.

La virinoj varmigis la vespermanĝon antaŭ la alveno de Pavliŝ, sed li ne volis manĝi. Li tuj komencis esplori la filmojn.

...La ŝipo en la neĝa cirko.

Denove ĝi, sed pli proksime, La brila flanko pendas super li. Ekstra plano – malhela flanka surfaco, ronĝita de la vento kaj la neĝo. La ŝipa koridoro. Hela lumo de la helma lanterno de Pavliŝ. La regpupitro, splitoj de la aparatoj... La spuroj de eksplodo en la motora ĉelo... La malvarma morta malpleneco.

Ili trinkis kafon, sidante en la malgranda, varma kaj pura salono de la stacio, kaj ĉiu imagis la mortan malvarmon de la kosmo, kies daŭrigo estis tiuj montoj, kie "Poluso" trovis sian morton.

– Ĉu ni rigardu la aliajn filmojn? – Pavliŝ demandis.

– Ne, – Klaŭdia diris. – Morgaŭ. Ni devas ekscii, kion ni devas fari.

– Kaj kion ni devas? – Pavliŝ komprenis, ke li neniam trafis tian situacion. Sed la reguloj ja ekzistas por ĉio – por eliro en la kosman vakuon kaj por konduto dum renkontiĝo kun indiĝenoj. Eĉ tute neeblaj situacioj havas siajn regulojn.

– Kion ni povas uzi? – Klaŭdia demandis.

– Kiel uzi? – Salli ne komprenis.

– Ĉu la interplanedaj ŝipoj estas nedifektitaj?

– Ĝi estas difektita. La bato trafis la transportan ĉelon.

Klaŭdia ŝaltis la informilon. Ĝi montris tekston sur la ekrano. La literoj estis klaraj, striktaj, ne permesantaj malobeon. Klaŭdia legis laŭte la tekston:

– "Dum evakuado de la esplorata planedo ekspedicio devas konvinkiĝi, ke sur la planedo restas neniu terdevena objekto, krom aparatoj, kies restigo estas intenca por la estonta forpreno..."

– Tio estas alia kazo, – Pavliŝ diris. – Verŝajne ĉi tie temas pri mia dentobroso.

– Dentobroso?

– Mi ne povas trovi ĝin la trian tagon, – Pavliŝ klarigis. – Verŝajne ĝi falis en iun fendon, kaj post milionoj da jaroj, kiam ĉi tie aperos civilizacio, ili elfosos mian broson kaj komprenos, ke ilian planedon vizitis aliplanedanoj.

– La tempo ne konvenas por la ŝercoj, – Klaŭdia ĉesigis lin, klinante sin al la vidigilo. – Ĉi tie devas esti io kroma. Mi ĝuste memoras. Jen.

La ekrano de la informilo ree eklumis: "Kaze de trovo sur la esplorata planedo de terdevenaj objektoj, kiuj trafis tien rezulte de fuŝado de antaŭa ekspedicio aŭ rezulte de akcidento, la ekspedicio devas kunpreni ilin, kaj kaze de neeblo fari tion – neniigi".

– Mi ja diris. – Klaŭdia estis ĝoja, ke ŝia memoro ne perfidis ŝin.

– Kial do, – Salli oponis. – La homoj ja tie...

– La homoj pereis antaŭ dudek jaroj.

– Ni povas ne hasti, – Pavliŝ diris. – Ni ankoraŭ ne intencas forflugi.

– Ni devas hasti, – Klaŭdia diris.

Ŝi ree fosis en la indekso.

Pavliŝ ne komprenis, ke Klaŭdia militas kontraŭ li. Li plene forgesis pri sia ribelo, kiam li eniris "Poluson" malkaŝe malobeinte Klaŭdian, kaj ŝi devas por si mem konfirmi sian ĉefecon.

– Tio estas ie inter la notoj, – ŝi rememoris. – Tie devas esti piednotoj.

– Mi ne komprenas, – Salli diris. – Kio povas okazi?

– Mi povas erari pri la precizaj formuloj, – Klaŭdia diris, – Sed la esenco estas komprenebla por mi kaj devas esti komprenebla ankaŭ por vi. La kraŝinta ŝipo estas fonto de la teraj mikroorganismoj. Ni povas esti kulpintoj de ekologia katastrofo.

– La mikroboj frostiĝis, – Pavliŝ oponis.

– Ĉu vi povas garantii tion? Kiel biologo?

– Ne, mi ne povas, – Pavliŝ konsentis.

Li komprenis, kion Klaŭdia volas diri. Pavliss estis enirinta tiun ŝipon. Kaj se io, fremda la tiu mondo, restis tie, iuj danĝeraj mikroorganismoj aŭ virusoj, do Pavliŝ donis al ili la ŝancon eskapi eksteren. Kaj nun ne estas tiom malvarme, eĉ alte en la montaro. Kaj ne eblas diri, ĉu io okazos aŭ ne. Plej verŝajne nenio okazos. Sed la instrukcioj estis faritaj de tre saĝaj kaj prudentaj homoj.

– Tamen ni ja ne povas... – Salli komencis. – Ĝi nun estas kvazaŭ monumento... – Ŝi ĉesis.

– La homoj estas en la kosmo ne por lasi la monumentojn, kapablajn pereigi la eksterterajn vivojn. Ni estas ne fonto de infekto, – Klaŭdia diris. – La esenco de la vera civilizacio estas humanismo.

La alta pledo lumigis la okulojn de Klaŭdia per la lumo de profeto.

"Se vin porti al la ŝtiparo, – Pavliŝ pensis, – la flamo retiriĝus".

Salli levis sin kaj eliris el la ĉambro por varmigi teon.

– Vi ĉiam tiom certas pri via praveco, – ŝi haltis ĉe la pordo.

Klaŭdia ne respondis.

* * *

Post kiam ili iom ripozis, Kazik intencis iri al la stacio.

– Atendu iomete por varmiĝi kaj sekiĝi, – Marjana proponis al li.

– Mi sekiĝos marŝante. Mi marŝas rapide.

Dik donis al li sian tranĉilon – la tranĉilo de Kazik estis plene eluzita – kaj volis doni ankaŭ la blastron, sed Kazik ne prenis ĝin. Li ne fidis blastron. Li diris:

– Ĝi estas pli necesa por vi. Mi moviĝos kaj vi devos sidi kaj atendi.

Kazik marŝis ĝis la vespero, sed survoje li trovis rivereton, ĝi estis tre rapida, kaj li direktis sin supren, por serĉi la lokon por transiri ĝin, tamen li trovis nur marĉon.

Li revenis nur en mallumo.

Kazik ekvidis la fajron, kiun Dik faris.

– Estas mi! – li kriis elfore.

– Ĉu vi trovis? – Dik demandis, levante sin.

– Mi trovos morgaŭ. Nun mi scias.

Marjana kuŝis kun la malfermitaj okuloj kaj silentis. Ŝi sentis doloron, tamen ne en la kruro, sed en la tuta korpo – obtuzan malrapidan doloron.

* * *

...Ili vekiĝis, kiam la matena nebulo svenis. La nebulo estis malaperanta, forfluante en la lagon kiel amelsupo kaj kaŝante sin en la arbaro. Inter la nebulaj flokoj estis ankaŭ la fumo de la fajro, per kiu Dik boligis akvon. Pavliŝ, flugante kun Salli al "Poluso" ne rimarkis la fumon. Kaj eĉ se li rimarkus ĝin, li rigardus ĝin nebulo, sed Kazik rigardis al la ĉielo ĝuste en tiu momento, kiam la ŝipo fulmetis super la arbaj pintoj.

– Jen ili! Forflugas! – li kriis.

– Ĉu vi vidis? – Marjana demandis.

– Jes, malgranda ŝipeto.

– Verŝajne ili flugas por esplori, – Dik decidis.

– Prefere ili flugu ne ĉiuj, – Kazik respondis. – Kion vi pensas, ĉu estas multe da ili?

Li estis troekscitita – la rendevuo kun la Tero ŝajnis tiom proksima.

– Trankviliĝu, trinku teon, – Dik proponis.

Dik povus lasi ĉi tie Kazikon kaj mem marŝi al la stacio, sed li diris nenion tian. La arbaro estas egale danĝera. Al marŝanta homo ne estas pli danĝere ol al tiu, kiu gardas senhelpan junulinon. Li komprenis, kia feliĉego por Kazik estos vidi verajn teranojn. Sed li mem ne sentis tion. Li zorgis nur pri Marjana: al ŝi estis tute malbone. Li devigis Kazikon trinki varman akvon kaj diris:

– Bone, kuru.

Li sciis, ke sur la tuta planedo neniu marŝas en la arbaro pli rapide, ol Maŭgli.

* * *

Klaŭdia malbone dormis dum tiu nokto.

Vespere denove eksplodis disputo kun Pavliŝ: Klaŭdia insistis, ke li jam matene okupiĝu pli la likvido de la ŝipo. La vorto "likvido", kiun ŝi aplikis rilate "Poluson", senemociigis la agojn de Pavliŝ kaj helpis al ŝi ne vidi en "Poluso" tion, kion Pavliŝ vidis. Ekzistis objekto, kiu estis danĝera por tiu ĉi planedo. Ekzistis instrukcioj, kiuj ordonis likvidon de la danĝera objekto. La ŝipo "Poluso" jam delonge ne ekzistis. La prudenta likvida akto, kiun ŝi trudis al Pavliŝ, nur finis la eventon, okazintan antaŭ dudek jaroj.

Klaŭdia mem malfermis la konteneron kun implodigaĵo – detrua substanco, ne aperiganta frapondojn kaj ne detruanta la ekologian ekvilibron. Ŝi trenis la pezan keston en la salonon kaj per la kategoria tono ordonis al Pavliŝ morgaŭ matene laŭ la instrukcio likvidi la ŝipon "Poluso", farinte hologramon de ĝiaj internaj ejoj por raporto al la Stela Komisiono. Se li volos, ŝi konsentis kun la opinio de Salli, Pavliŝ povos kunpreni de "Poluso" ĉiujn aĵojn kaj materialojn, kiuj povus esti valoraj por esploro aŭ havi sentimentalan valoron por la parencoj de la pereintoj.

Post tio Klaŭdia eltenis la ardan, neorganizitan kaj tro emocian atakon de Pavliŝ, kiu kategorie rifuzis neniigi la ŝipon.

– Ni laboras, – ŝi diris trankvile kaj certe, – en la fora esplorado, Kiam vi, Pavliŝ, konsentis flugi kun nia ekspedicio, vi bonege sciis, ke en la ekstrema situacio la decidojn faras la estro de la ekspedicio. Kaze de malobeo, la kulpinta ano de la ekspedicio por ĉiam, mi ripetas por ĉiam, seniĝas je la rajto labori en la kosmo. Vi rajtas kontesti mian decidon, vi rajtas opinii ĝin neprudenta. Pri tiu decido respondecas nur mi. Vi ja devas obei ĝin. Vi scias, ke tiu regulo ne havas esceptojn. Ĝi multfoje savis la ekspediciojn.

– Klanjo, – Salli replikis. – Ĝi estas alia kazo. Nenio minacas nian ekspedicion. Ni povas prokrasti tiun decidon ĝis la forflugo. Ni ja havas tempon.

– Ni ne povas prokrasti ĝin ĝis la forflugo. Post ĉiu sekundo pliiĝas la risko infekti ĉi tiun planedon.

Pavliŝ silentis.

La logiko kaj la fera certeco de Klaŭdia havis ian hipnotan efekton. Li eble daŭre disputus kaj trovadus argumentojn, se li ne estus edukita en la fora floto, kie la aŭtoritato de kapitano, estro de ekspedicio estas nepra kaj preskaŭ ĉefa elemento de la edukado. Klaŭdia estis prava – en la kriza momento ŝipestro aŭ estro de ekspedicio rajtas kaj eĉ devas fari decidon, kiu estu ne diskutinda. La risko de eraro, kiu fontas el tio estas malpli granda ol la risko de anarkio. La homaro povas atingi la stelojn, la ĉies bonstaton, la homoj povas vojaĝi tra la tempo kaj konkeri la aliajn galaksiojn. Sed ili restas samaj homoj, kiaj ili estis antaŭ mil jaroj. La plej humana kaj talenta homo timos la morton kaj strebos al la amo. Iuj sopiros pri la famo, la aliaj pri la kvieto, la homoj elektos siajn amikojn kaj amatojn, tamen renkontos ankaŭ malamikojn kaj rivalojn. Ideala homo kaj ideala socio feliĉe ne povas ekzisti, alie la homaro svenus nirvane kaj malaperus en la dolĉa paco. Do en la kosmo devas regi la Leĝo, elpensita de homoj, nesufiĉe perfekta, eble erara, sed unueca por ĉiuj kaj obeenda.

Tiun Leĝon nun prezentis Klaŭdia Sun, malgranda obstina virino, certa pri sia praveco same, kiel Pavliŝ estis konvinkita pri la sia. Kaj la praveco de Pavliŝ devas retiriĝi.

– Mi prefere ne estu trovinta ĝin, – tiaj estis al lastaj vortoj de Pavliŝ.

Li komprenis, ke li terure laciĝis dum la tago kaj volas neniun vidi. Nek pravan Klaŭdian nek bonkoran Sallin. Ili estas fremdaj al li, se, por obei la leĝon, la homo plu konscias sian malpravecon antaŭ la fortoj pli superaj, ol la leĝo.

Klaŭdia ne dormis la tutan nokton, ĉar ŝi timis dormi. Ŝi ne estis en la ŝipo, sed vidis la filmojn, kiujn Pavliŝ faris. Ŝia imagipovo estis sufiĉe forta por imagi sin en la morta ŝipo.

Se ŝi komencis endormiĝi, la morta ŝipo reviviĝis kaj la homoj, kiujn ŝi kondamnis al la dua morto, iris al ŝi, alproksimiĝis al ŝi kaj ion volis diri. Ŝi devis disputi kun ili, pruvi al ili, ke ŝi nur plenumas sian devon, sed ili ne komprenis kaj timigis ŝin, kvankam ŝi jam ne vidis iliajn vizaĝojn, ŝi penis ilin vidi, sed ili ne havis vizaĝojn... Klaŭdia vekiĝis pro la teruro kaj klopodis ne endormiĝi. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi ne dormas, kaj nur la nova alveno de tiuj homoj pruvis, ke ŝi ree endormiĝis...

Matene tiu senfina lukto kun la homoj de "Poluso" tiom lacigis ŝin, ke ŝi komprenis, ke ŝi ne sukcesos konvinki ilin kaj devos simple lasi ilin pace. Kaj tiu penso donis la ŝi tian faciliĝon, ke Klaŭdia tuj ekdormis profunde kaj sen sonĝoj. Kiam ŝi vekiĝis estis ĉirkaŭ la deka horo matene – la stacio estis malplena. Pavliŝ kun Salli forflugis kaj decidis ne veki ŝin.

Klaŭdia levis sin. La kapo doloris, ŝi penis rememori tiun koŝmaron, sed ĝi estis senforma kaj iom stulta. Ŝi komprenis, ke ŝi ne ordonis al Salli flugi kun Pavliŝ, kvankam certe estis pli prudente flugi duope...

Klaŭdia lavis sin per la glacia akvo, faris gimnastikon, trinkis tason da forta kafo – tiuj agoj ne plibonigis ŝian abomenan humoron, sed plene forpelis la koŝmarojn el la memoro. Kaj ŝi imagis, ke Pavliŝ flugas, sidante apud Salli, kaj ili ridas, rememorante la hieraŭajn disputojn, eble ili eĉ kun rido priparolas ŝin. Certe kun rido, kaj Salli volonte balancas la kapon, konsentante... Klaŭdia decidis ne komunikiĝi kun "Poluso". La ordono estas donita. Ĝi devas esti plenumita, aŭ morgaŭ en la stacio ekregos anarkio.

Finfine ĝi ja estas nur epizodo, ne pli ol epizodo. Antaŭ longe pereinta ŝipo kun antaŭ longe pereintaj homoj... La konkero de la kosmo postulas viktimojn. Kaj se oni ne obeas la disciplinon, do la viktimoj triobliĝas.

Kaj Klaŭdia klopodis okupiĝi pri sia laboro.

* * *

Kazik hastis, nun li sciis kie li iru – la marĉon li ĉirkaŭiru pli supre, tra la vico de montetoj, kaj poste li direktu sin laŭ la ravino al la loko, kie la rivereto disfluas sur la ŝtonoj kaj fariĝas malprofunda.

Apud la rivero li haltis, trovis kvietan lokon, kie la akvo similis spegulon. Certe ne tian spegulon, kian Marjana lasis en la setlejo, tamen eblis rigardi sin per ĝi. Li eĉ miris – lia vizaĝo fariĝis tiom mallarĝa kaj malhela, nur la okulblankoj ne estis malpuraj. Kaj la haroj similas rigidiĝintan kaĉon.

Li ne povis kombi sin, sed li lavis sin ĉirkaŭ kvin minutojn – kaj per la ordinara akvo kaj per la ŝlimo. Li certe komprenis, ke la teranoj estos malkontentaj pri li – Kazik tute ne zorgis pri sia aspekto, Luiza ofte skoldas lin pro tio.

Li travadis la riveron, en unu loko la akvo preskaŭ atingis la zonon kaj li tute frostiĝis, do en la arbaro li ekkuris. La arbaro estis pina, maldensa, la helaj bluetaj trunkoj kliniĝis for de li, timante la bruon, la ĉaslianojn li kurante fortranĉis per la tranĉilo – la tranĉilo estis bona, espereble Dik poste donacos ĝin al li, ĉar Kazik ja seniĝis je sia tranĉilo... Li nepre petos libron pri geografio de la teraj homoj. Tuj post kiam la tuto finiĝos, li petos de ili libron pri geografio kun koloraj bildoj. Oldulo diris, ke ekzistas libroj kun spacaj kaj moviĝkapablaj bildoj. Kion alian la homo povas bezoni?

* * *

Oleg ne sentis malvarmon. La neĝo, kiu falis dense kaj obstine, komence penis eltiri la tendon per la rigidaj strioj, kaj poste, transforminte la tendon en monteton, fariĝis peza kaj varma, kvazaŭ kontenta, ke ĝi restarigis la purecon kaj la blankecon de la montara valo.

Oleg laciĝis, li volis dormi, la pensoj kuris pigre kaj senvole. Hieraŭ ili marŝis la tutan tagon, ili klopodis marŝi ĉiam supren. Ili jam sciis, ke ili perdis la vojon, sed ne ĉesis esperi, ke ili tamen atingos la montpasejon, eble en alia loko, sed tio ne gravas – gravas nur forlasi la nubon, supre, kie ne regas tiu senfina neĝa ŝtormo.

Ili falis sen atendi la mallumon – la fortoj mankis eĉ por varmigi la akvon. En la grizo ili sternis la tendon silente, kvazaŭ farante iun riton, tenante ĝin, por ke ĝi ne estu forportita de la vento, poste ili volvis sin per ĝi kaj humile kuŝis, sentante, ke ĝia rando iĝas ĉiam pli peza, ŝarĝate per la neĝo.

Nokte Oleg vekiĝis, aŭ al li ŝajnis, ke li vekiĝis, pro la kompato al la patrino. Li jam komprenis – ĝuste tiam, nokte, dormante, ke li neniam plu vidos sian patrinon. Kaj li eksentis la senliman kompaton al ŝi, ĉar nun la patrino en ĉiuj siaj pensoj restos ĉi tie, sur la planedo, eĉ se oni trovos ilin kaj venigos al la Tero, ŝi ne plu havas eĉ ion. Kaj al li fariĝis honte, ĉar li tiom ofte arogante parolis kun ŝi, malobeis ŝin kaj ne volis aŭskulti la rakontojn pri la patro kaj la antaŭa vivo. Oleg ekploris kaj petis pardonon al la patrino sensone, por ne veki peze spirantan Sergejevon.

* * *

Klaŭdia sidiĝis al la tablo por labori. Sed ŝi ne sukcesis koncentriĝi pri la laboro.

Post kelkaj minutoj ŝi rimarkigis sin, ke ŝi senpense rigardas tra la fenestro. La arbaro ŝanĝiĝis dum tiuj ĉi semajnoj: la somero igis la foliojn de la arboj aperi – la etajn verdajn folietojn sur la longaj haroj de la branĉoj. La musko aperigis la freŝajn branĉidojn, kiuj tremetis penante kapti la predon, se apude flugis insekto. La likenoj pufiĝis kaj malrapide spiris, en la arbaro aperis multe pli da bestoj – ili aŭ venis de la sudo aŭ vekiĝis post la vintra dormado. La arbaro vekis abomenon en Klaŭdia, sed samtempe allogis ŝin. Ĝi estis stranga deziro, kiu ekregis Klaŭdian kiel soifo – veni en tiun arbaron kaj promeni en ĝi simple, sen skafandro, nenion timante.

Ne, tio ne taŭgas, Klaŭdia ekregis sin kaj komencis pensi pri la laboro.

Nur tiu ŝipo mankis al ili! La tombo de Tutanĥamono!

Klaŭdia estis facile kortuŝebla kaj impresiĝema virino, sed klopodis kaŝi tion de la homoj, ĉar alie ŝi ne taŭgus por la fora esplorado. Dum la lastaj jaroj ŝi kutimiĝis subpremi la sentojn, kiujn ŝi hontis, kaj la celo de ŝia vivo ŝajne estis la subteno de la reputacio de komputilo, kio elvokis estimon al ŝi kaj multe malpli ofte – simpation. Estis mirinde, ke Klaŭdia ne komprenis, ke Srebrina kaj Salli laboras kun ŝi jam dum kelkaj ekspedicioj ne ĉar Klaŭdia estas laborkapabla kaj akurata. Male, ili amis la alian Klaŭdian, kiun ŝi kaŝis eĉ de si mem. Ili vidis, komprenis ŝin kaj kutime ignoris la sekan ŝelon de estrino. Ili ambaŭ prizorgis Klaŭdian kiel mallertan filon, kiun ne ŝatas la samlernantoj, ĉar li estaS la unua lernanto kaj parkeriganto, ĉar ili scias, ke hejme, kiam neniu lin vidas, li estas tute alia kaj dum horoj prizorgas la malsanan katidon, pentras florojn aŭ faras el lignolameno mezepokan kastelon.

Klaŭdia ankoraŭ en la ŝipo enamiĝis en la brueman kaj malordeman Pavliŝon, kiam oni ne povis eĉ pensi kunpreni lin en la ekspedicion. Kaj, enamiĝinte, ŝi komencis rilati lin malvarme, krude kaj malamike. Ĉi-foje ŝi sukcesis trompi ne nur sin, sed ankaŭ la sagacan Sallin. Kiam evidentiĝis, ke pro kaprico de la sorto Pavliŝ flugas ĝuste kun ŝi, ŝin ekregis tiom freneza ĝojo, ke ŝi mem, rutine, scipovante lukti kontraŭ si kaj ne komprenante sin, interpretis tiun ĝojon kiel maltrankvilon, ĉar ĝuste tia homo kiel Pavliŝ estas danĝera por la agordita teamo. Sed ĉar Klaŭdia estis homo aferema, ŝi tuj pruvis al si, ke la celoj de la ekspedicio superas ĉion kaj oni devas fari ajnajn oferojn por ke la ekspedicio ne fiasku. Ŝi akceptis Pavliŝon en la stacio kunpreminte la dentojn kaj suferante pro la amo al li. Sed kiam evidentiĝis, ke Pavliŝ kaj Salli, du grandaj, gajaj kaj bonkoraj homoj, altiras unu la alian, kaj ilia interproksimiĝo estas nur demando pri tempo, ĉar ĝi estas natura, Klaŭdia trovis amason da argumentoj, devigantaj ŝin, kiel homon respondecan pri la ekspedicio, kontraŭstari tiun interproksimiĝon.

Eble ĉar Klaŭdia estis daŭre ekscitita, ne donante al si la ŝancon kompreni la verajn kaŭzojn de tiu ekscitiĝo, ŝi penetriĝis de tiom aktiva abomeno al la planedo. Des pli la planedo vere estis primitiva, danĝera kaj malamika al la homo. Unuafoje en la vivo Klaŭdia volis nur la unusolon – por ke la ekspedicio finiĝu kaj ili povu reveni en la ordinaran mondon de la laboratoriaj laboroj kaj la afera tumulto, en la mondon, en kiu neniu komprenis ŝin, sed ĉiuj opiniis, ke ili komprenas.

Kaj samtempe tiu mondo malkvietigis ŝin kaj altiris, malgraŭ la tuta abomeneco de tiu planedo kaj malgraŭ ke ĝi tiom maltrankviligis ŝian justan kaj serĉeman animon.

...Klaŭdia levis sin. Ŝin ekregis maltrankvilo kaj la nesatigebla deziro agi. Ŝi ne plu povis labori. Ŝi ne povis eĉ pensi pri la laboro.

Ŝi venis al la forno por varmigi kafon, verŝis akvon, sed ne ŝaltis la fornon.

Poste ŝi venis al la transirejo kaj surmetis sian skafandron.

"Mi eliros, – ŝi ripetis al si, – mi eliros por minuto, venos al la arbaro. Kial do mi devas sidi en tiu prizono dum semajnoj?"

Se en la stacio estus iu krom ŝi, ŝi neniaokaze permesus al si eliri. Nun apude estis neniu. Kaj neniu vidos ŝin. Tial ŝi povas imagi, ke ŝin ne vidos ankaŭ la senkompata Klaŭdia Sun. Ŝi forestas, ankaŭ Klaŭdia forflugis en la montaron. Kaj en la arbaron venis ne ŝi, sed io neleĝa, nekomprenita, formale ne ekzistanta esenco de Klaŭdia, super kiu ŝi havas nenian potencon.

Klaŭdia kontrolis, ĉu la transirejo estas hermetika – ŝi strikte obeis ĉiujn punktojn de la instrukcio pri eliro, kaj paŝis en la arbaron.

Ŝi certe jam estis ekstere antaŭe – pro la bezonoj. Ŝi devis jen helpi al la skoltilo malŝarĝi la sondilojn, jen veni en la interplanedan ŝipeton. Sed ŝi neniam estis en la arbaro. Kaj kiam Pavliŝ duonŝerce kaj tre singarde persvadis ŝin veni tien kun li, ŝi seke rifuzis, aludante, ke ŝi ne intencas okupiĝi pri la nenepraj aferoj.

Klaŭdia trairis la placon kaj retrorigardis. La kupoloj de la stacio kaj de la laboratorio rigardis al ŝi, malaprobante ŝian agon.

Al ŝi ŝajnis, ke la vento, skuanta la foliojn, blovetis ankaŭ al ŝia vizaĝo. Ŝi eĉ tuŝis la vizieron de la helmo per la ganto, por kontroli, ĉu ĝi estas hermetka. Ĉio estis en ordo.

Ŝi paŝis en la arbaron. Ŝi malrapide iris en la larĝa maldensejo, rigardante sub la piedojn, por en erari kaj ne surpaŝi iun aĉaĵon, ĉar ŝia vojaĝo en la arbaro tute ne signifis interpaciĝon kun ĝi. Ĝi estis sintesto – se anstataŭ la arbaro antaŭ ŝi estus kratero de vulkano, en tia animstato ŝi verŝajne venus ankaŭ en la krateron.

Klaŭdian mirigis, ke kun ĉiu paŝo ŝi trovis en la arbaro ion – jen sekan folion, jen bizare kurban radikon, jen luksan movon de likeno, kaj tio altiris ŝin per sia pramonda beleco kaj natureco, per la bunteco de koloroj aŭ per strangeco de formoj... Klaŭdia haltadis, foje eĉ klinis sin, rigardante ridindan strian skarabeton kun longaj kruroj.

Vidinte Klaŭdian, la skarabeto ekstaris sur la malantaŭajn krurojn kaj saltis. Klaŭdia ne ektimis – ŝi pensis, ke ĝi similas karespetantan hundidon, kiu volas leki ŝiajn lipojn.

La ĉarma skarabeto mistrafis kaj ofendite ekzumis, forflugante.

Feliĉe Klaŭdia ne sciis, ke la veneno de tiu striuleto estas kvankam ne mortiga, sed kaŭzas profundajn ulcerojn, kiuj longe ne malaperas. Renkontinte ĝin en la arbaro oni freneze forkuru. Tamen ŝi surhavis skafandron kaj tial ŝin nenio minacis.

Ridetante al la amuza skarabeto, Klaŭdia akompanis ĝin per la rigardo kaj jam komencis paŝi al la stacio, sed subite ŝi ekvidis florojn.

Floroj estas maloftaj sur ĉi tiu planedo – ĉi tie estas regno de simplaj vegetaĵoj. Kaj plej ofte la floroj ĉi tie estas nur florsimilaj aliaj estaĵoj, eĉ ne nepre vegetaĵoj.

Klaŭida haltis sur la negranda placo. Ĝian centron okupis rondeto de smeraldkolora herbo. La herberoj brilis kvazaŭ ŝmiritaj per graso. Proksime al la arboj, sub la superpendanta interplekto de branĉoj, kaŝis sin senhelpaj subtilaj buletoj – leontodetoj, sed multe malpli grandaj ol la teraj kaj pli subtilaj.

Kiam Klaŭdia alproksmiĝis al la leontodetoj, ili ekbalanciĝis sur la maldikaj tigoj, forklinante sin de la vento. Ili estis leontodetoj por Elinjo-fingreto.

Klaŭdia ege ekdeziris blovi. Blovi por ke la blankaj lanugeroj flugu.

Oni ne rajtas fari tion.

Klaŭdia eĉ retrorigardis – ĉu neniu kaŝrigardas, ĉu neniu vidas la krimon?

La arbaro estis silenta kaj kvieta.

Klaŭdia, plu ridetante, iomete levetis la vizieron de la helmo, nur je kelkaj centimetroj, kaj blovis.

La lanugeroj ekŝvebis en la aeron kiel blanka nubeto, ekturniĝis, disflugante en ĉiujn direktojn.

Kelkaj senpezaj lanugeroj tuŝis ŝian vizaĝon, kaj Klaŭdia forsvingis tiun malvarman tiklan tuŝon.

Kaj tuj fermis la vizieron.

Kvankam la tuŝo estis tenera kaj sendanĝera, tamen ĝi timigis kaj prudentigis ŝin. Ŝi rapide ekstaris.

La verdaj tigetoj, sur kiuj ĵus kreskis la leontodetoj, kaŝis sin sub la tero kiel vivaj.

"Idiotino", – Klaŭdia diris al si.

En la nazo ŝi sentis jukon – ŝi ankaŭ enspiris la arbaran odoron, putran, malpezan kaj fremdan.

La fascino de la arbaro svenis.

Klaŭdia retrorigardis. La arbaro staris ĉe ĉiuj flankoj senmove, garde, malamike al ĉio fremda.

Ŝi ne tuj komprenis, kien ŝi iru – estis la malagrabla momento de hezito. Poste, tra la maldensaĵoj briletis la tegmento de la kupolo – ŝi ja foriris nur je kvindek metroj.

Ŝi kure venis al la kupolo, forŝiris la skafandron, ĵetis ĝin en la malinfektejon, kaj tuj venis en la duŝejon.

La varma akvo, odorante je kuracaj herboj batis ŝin. Ŝi lavis la vizaĝon plian kaj plian fojon, ĉiam pli sentante la malestimon al si. Kaj al ŝi ŝajnis, ke tiun teneran tuŝon de la launugeroj ne eblas forlavi.

Eĉ eta infano en la setlejo ne alproksimiĝus al tiaj leontodetoj kaj, se ĝi vidus ilin elfore, tuj rakontus pri tio al la pliaĝuloj, ĉar ne ekzistas io malpli bona ol trovi neston de neĝaj puloj en la arbaro. Kaj la pliaĝuloj tuj komencus observi la homon, kiu vidis neston de neĝaj puloj en la arbaro, – plej probable li estas infektita kaj post duonhoro aŭ horo perdos la kapon pro la furioza ikto... Preskaŭ ĉiuj en la setlejo spertis tian malagrablaĵon, multaj eĉ multfoje. Pro tio en la pasinta jaro pereis Tomaso Hind, kiam tia ikto okazis al Oleg.

* * *

Io ne plaĉis al Kazik en la arbaro. Ĝi estis vigla, bolis per la vivo kaj la sonoj – tio okazas somere, sed antaŭe, kien li kuris, estis multe malpli brue. Eble ĉar tie situas la stacio kaj la homoj fortimigis la bestojn? Kazik konsideris tiun version kaj hastis plu.

Li devis tragrimpi amason da faligitaj arboj – videble ĉi tie estis forta ŝtormo kaj la arboj sur la altaĵo estis faligitaj. Kazik tenis la tranĉilon preta, iris sensone, penante esti nerimarita kaj tragliti giel ombro. Sed li estis prokrastita ĉe tiuj arboj, tutegale tie ne eblas kuri, kaj en putrantaj arboj ŝatas kaŝi sin multaj aĉaĵoj.

Kazik elfore rimarkis la ĉistopluan loĝejon, tegitan per ŝpinaĵo, kaj ĉirkaŭkuris ĝin malproksime. Kaj tuj li eksentis la odoron de ŝakaloj.

Ilia odoro estas sentebla malproksime – ili neniun timas kaj pelas la predon. Plej ofte ili atakas unuope, ili estas senlacaj kaj malicaj, sed iufoje ili faras gregon – tia grego pasintjare atakis Dikon kun Marjana. Jen kial la arbaro estas tiom silenta.

Ne gravas, – Kazik diris al si, – mi forkuros de vi.

Ankaŭ la ŝakaloj ekflaris Kazikon. La unuan ŝakalon li rimarkis, kiam li trapasis ravinon kaj devis iri malpli rapide.

La ŝakalo aperis supre dekstre. Li rigardis trankvile, kvazaŭ Kazik ne interesus ĝin, kvazaŭ li rigardus el la arbustoj pro la nura scivolemo, mirante, kiu do bruas en la ravino?

Sed Kazik sciis, ke ekde nun la ŝakalo ne kvietiĝos – ĝi aŭ pereos aŭ mortigos Kazikon.

Estus bone, ke la ŝakalo estu sola.

...La dua ŝakalo atendis Kazikon sur lia vojo. Kiam li elkuris el la ravino al la ebena loko, la ŝakalo jam atendis lin tie, sidante sur la malantaŭaj piedoj, kun hirtita blanka felo kaj malfermita nigra faŭko, kvazaŭ ridetante.

– For de la vojo! – Kazik kriis.

Li sciis, ke tio ne efikos la ŝakalojn, sed almenaŭ kuraĝigos lin.

Kazik ĵetis sin al la ŝakalo, barinta lian vojon, sed la ŝakalo eĉ ne tremetis, trankvile atendante la frenezan predon, kiu mem kuras en la faŭkon. Ĝi estis pli alta ol Kazik, kaj se ĝi leviĝus sur la malantaŭaj piedoj, do eĉ duoble pli alta.

En la lasta momento, tuj antaŭ la ŝakala nazo, Kazik saltis flanken kaj sukcesis nur kelkajn centimetrojn for de la ŝakala nazo eskapi la malfermitan faŭkon, kiu impetis la li.

Kazik transsaltis vivan radikon kaj kuris plu. Malantaŭe frapis la ungoj – la ŝakalo kuris post li, kaj certe ĝi kuris pli rapide ol Kazik. Kaj spite ĉion ĉirkaŭe estis nur pinoj kun molaj rektaj trunkoj – ne eblas surgrimpi ilin por atendi, kiam la sakaloj foriros. Tamen, tio ne estas facila. Ŝakaloj povas atendi eĉ diurnon.

Kurante, Kazik retrorigardis kaj li ofendiĝis al la fortuno. La ŝakaloj kuris jam triope. Li decidis direkti sin pli dekstre, al la bordo de la lago. Kazik ne sciis, ĉu ŝakaloj povas naĝi, tamen li esperis, ke ne. La stacio ja estas ĉirkaŭ du kilometrojn for – ili nepre kuratingos lin.

Kruta monteto altis antaŭe. Kazik konsumis la lastajn fortojn por ĵeti sin al la ŝtonoj kaj grimpi supren. Ĉiuj tri ŝakaloj ĉirkaŭis tiun rifuĝejon.

Kazik spiris profunde kaj rapide – dum la lastaj tagoj li senfortiĝis. Eble se li estus apud la setlejo, li sukcesus eskapi, sed nun tio ne eblas...

La unua ŝakalo komencis grimpi supren, forĵetante ŝtonojn per la ungoj. Li leviĝis malrapide kaj trankvile. Ŝakaloj ĉion faras malrapide kaj trankvile.

Kiam la ŝakala muzelo estis jam apud la piedoj de Kazik, tiu batis ĝian gorĝon per la tranĉilo. Gorĝo estas la plej vundebla loko de ŝakalo. La tranĉilo trafis oston. La ŝakalo forsaltis pro la neatendita bato, sed tuj denove ekgrimpis. Kazik sukcesis fari ankoraŭ unu baton, venkan, antaŭ li estis devigita forsalti de la monteto kaj ree ekkuri, ĉar ankaŭ la aliaj ŝakaloj ekgrimpis sur la monteton.

Nun Kazik havis nur du malamikojn, kaj mem estis sana, sen eĉ unu grataĵo.

Kazik plu kuris antaŭen, kaj la ŝakaloj ree atingis lin apud granda blua arbo. Li saltis sur la trunkon, sed glitfalis, ĉar urtika ĉasliano tiris lian manon.

Kaj en tiu momento la dentoj de la unua ŝakalo ŝiris la haŭton sur la ŝultro. Tio estis tre dolora.

Kazik retroturnis sin kaj komencis bati la ŝakalon per la tranĉilo, kaŝante sin malantaŭ la trunko, kiu fleksiĝis, klopodante foriri, kaj la ŝakalo sukcesis ankoraŭfoje mordi Kazikon. Malgraŭ ke pro la doloro Kazik pensis malbone, li komprenis, ke tiel li ne sukcesos elteni la batalon kaj li devas kuri kaj savi sin.

Kaj li ekkuris, serpentumante inter la trunkoj...

Kaj subite li trafis placon.

Sur la placo trankvile, certe kaj fiere staris veraj teraj kupoloj – brilaj, arĝentaj kaj nevenkeblaj.

* * *

Pasis ĉirkaŭ horo post la malsukcesa vizito de la arbaro, sed Klaŭdia plu ne povis trankviliĝi. Ŝi ial komencis purigi la aparatojn, poste ŝaltis la lavmaŝinon kaj metis en ĝin la littolaĵojn. Ŝi ne volis, ke Pavliŝ kun Salli revenu, kvazaŭ ŝi ankoraŭ ne estus preta vidi ilin. Poste ŝi konvinkis sin, ke ŝi estas malsata kaj malfermis ekspres-manĝon, sed anstataŭ manĝi, ŝi forĵetis ĝin en la rubaparaton.

Ŝi klopodis ne rigardi tra la fenestroj, sed ili. spite ŝin, aperadis antaŭ ŝi post ĉiu paŝo, kaj la arbaro, malamika kaj ruza, kaŝrigardis ĉiun ŝian movon.

Komenciĝis febro. Klaŭdia ne sciis, ke ĝi estas la unua simptomo de piko de neĝa pulo, sed ŝi instinkte sentis, ke al ŝi okazas io malĝusta kaj ĝi estas ligita kun ŝia vizito de la arbaro.

La vetero plu promesis pluvon, frue mallumiĝis, super la stacio pendis malhelaj nuboj. Al ŝia racio, atakita de la malsano, ŝajnis, ke la arboj moviĝas kaj venas ĉiam pli proksimen al la hejmo, por penetri en ĝin.

Kaj kiam el la arbaro elkuris sangomakulita simio kaj ĵetis sin al la kupolo, ŝi vidis Kazikon kun la ŝakaloj ĝuste tia – ŝi rigardis tion atenco de la arbaro ataki ŝin.

Klaŭdia en tiu momento tuj malfermis la ŝrankon, prenis la anblaston, kaj ĉio ĉi daŭris nur unu sekundon – ŝi agis laŭ la instrukcio por la okazo de defendo de la stacio kontraŭ atako de sovaĝaj bestoj. Ŝi faris ĉion ĉi rapide, mekanike, superante la timon kaj la abomenon.

La bestoj, atakantaj la stacion, buliĝis, kaj Klaŭdia komprenis kun faciliĝo, ke ili havas siajn problemojn: ili okupiĝas unu pri la alia – tio estas daŭrigo de la eterna lukto por ekzisto, en kiu la simio devos perei...

Ĉar la lumo ene de la stacio estis ŝaltita, Klaŭdia ne sukcesis pririgardi detale la furiozan batalon apud la stacio. Ŝi pensis, ke estus bone ŝalti la kameraojn, kaj ŝi verŝajne ŝaltus ilin, sed la malbonstato kaj la febro ĉiam pli regis ŝin, kaj ŝi ne povus diri, ĉu al ŝi ŝajnis, aŭ ŝi vere en iu momento vidis grandajn, desperajn, raciajn okulojn de la simio, kiu premis sin al la fenestra vitro. La malhela, gratita, sangomakulita muzelo senespere movis la lipojn, kvazaŭ vokante helpon.

Timinte tiun spektaĵon, timinte la muzelon de la blanka besto, aperinta post ono de sekundo apud la muzelo de la simio, Klaŭdia levis la anblaston por pafi, defendante sin kontraŭ tiuj monstroj, sed ŝin haltigis la kompreno, ke ŝi difektos la hermetikecon de la kupolo kaj enlasos en ĝin la aliplanedan mikrofaŭnon. La simisimila estaĵo rimarkis la movon de Klaŭdia kaj ĵetis sin for.

Al Klaŭdia ŝajnis, ke ĝi tenas tranĉilon en la manego, sed eble ĝi estis longa ungo. La estaĵo falis kaj la bestoj ĵetis sin al ĝi. La spektaĵo estis abomena, sangoverŝa, tipa por tiu planedo, kaj Klaŭdia ne volis rigardi, tamen rigardis kiel tiu estaĵo en la antaŭŝtorma krepusko sukcesis liberiĝi de la ungoj de la blankaj bestoj kaj ekkuris, falante kaj relevante sin malsupren, al la lago. Al ŝi ŝajnis, ke ĝi havis ne felon, sed ĉifonojn de fela vesto – tiel ludas kun ŝi ŝia fantazio.

* * *

Ruliĝante malsupren al la lago kaj perdante la lastajn fortojn, Kazik plu vidis antaŭ si la timigitajn okulojn de la tera virino, belega, pura, ĉirkaŭita de la brilo de la teraj, perfektaj objektoj, kiu celis lin per blastro, malgraŭ ke tio tute ne povus esti, kaj liaj manoj, krom la tutkorpa doloro, doloris ankaŭ pro la malespera forto, kun kuu li batadis la fenestron de tiu belega hejmo...

Kaj la ŝakaloj, kvazaŭ ludante, ŝiris kaj pelis la predon al la griza akvo de la lago...

* * *

En la ŝipo Salli klopodis ne lasi Pavliŝon sola.

Li estis morna, preskaŭ ne parolis, eĉ ia vizaĝo maldikiĝis.

"Strange, – Salli pensis, – tipa sangvinulo, mi vidis lian personan dosieron, li pretas al kompromisoj, cedas al aŭtoritata opinio, serĉas kompensaĵojn en la duagradaj problemoj... Afabla homo, kiu neniam fariĝos gvidanto".

Salli intuicie komprenis, ke la lasta definitiva decido mortigi "Poluson" dependas ne de nepetegebla Klaŭdia kaj ne de ribelanta Pavliŝ, sed de ŝi, kiun la cirkonstancoj metis en la rolon de arbitracianto, kio estis formulita nek laŭte kaj eĉ nek pense.

Do ŝi vekiĝis unua, ĉe la mateniĝo, faris matemnaĝon, kaj Pavliŝ, kiu vekiĝis baldaŭ poste kaj rigardis en la kuirejon, kie Salli klopodis, tute ne miris, vidinte, ke ŝi estas vestita por vojaĝo: en strikta malnova jako kaj mallarĝa pantalono por skafandro. Salli kutime en la stacio surmetis sarafanojn aŭ malfermajn robojn, nemodajn, sed komfortajn, hejmajn. Klaŭdia asertis, ke Salli estas sola laboranto de la fora esplorado, kiu vestas sin tiom strange.

Salli diris al Pavliŝ, ke li ne veku Klaŭdian. Ŝi certe ne dormis la tutan nokton kaj nur ĵus endormiĝis. Pavliŝ obeis ŝin. Li komprenis, ke Salli mem estas gvidata ne nur de la kompato al la estrino, sed ankaŭ de la maldeziro klarigi, kial ŝi, sen peti permeson, flugas kun Pavliŝ en la montaron.

Pavliŝ morne silentis, rifuzis matenmanĝon, senvorte trenis en la ŝipon la konteneron kun implodigaĵo. Li faris ĉion ĉi, kvazaŭ li ne dubus, ke li neniigos "Poluson", sed Salli tute ne estis certa pri tio. Ŝi suspektis, ke la ribelo de Pavliŝ bezonas katalizilon – ŝian aliancecon. Tamen ŝi mem dume ne sciis, kio superos en ŝia decido.

Sed en la ŝipo ŝi ŝanĝiĝis. Salli speris multajn ekspediciojn, ŝi vidis homojn perei, ŝi sciis la potencon de furiozaj katastrofoj kaj la nulecon de la homo antaŭ tiuj katastrofoj.. Ŝi sciis, ke la ŝipo estas mortinta kaj jam delonge. Sed ĉio ĉi estis malvero. La ŝipo estas grave malsana, ĝi kuŝis en komato, sed la vivo lasis en ĝi tiom klarajn spurojn, ke eĉ la multjara frosto de tiuj montoj ne sukcesis forpeli ilin.

Salli helpis al Pavliŝ treni en la ŝipon la konteneron kun implodigaĵo, sed kiam Pavliŝ, anstataŭ laŭinstrukcie dismeti la ŝargojn, ordonis al ŝi lasi la konteneron ĉe la enirejo, ŝi obeis lin kun faciliĝo.

Ili trairis la tutan ŝipon senŝarĝe, Estis en la regpupitro, en la stira ĉelo, pririgardis la anabiozan ĉelon, poste Pavliŝ venigis Sallin en la kajuton 44, kie staris infana lulilo. Per tiu ekskurso Pavliŝ ne klopodis allogi Sallin al sia flanko. Lin zorgigis io alia. Salli komprenis: Pavliŝ konstante ion serĉas, garde, kiel ĉashundo.

Li prilumis la plankon apud la enirejo per la hela radio de la lanterno. Poste li longe pririgardis la difektitajn, malfermitajn vazojn kaj ŝiritajn paketojn en la perturbita provizejo, descendis en "garaĝon", kie staris difektita interplaneda ŝipo, venis en ĝian stirejon kaj pasigis tie kelkajn minutojn. Salli eĉ ne eltenis kaj vokis lin:

– Slava, ĉu io estas tie?

– Mi tuj venos.

Poste ili ree venis al la malfermita luko.

Nur la montaj pintoj altis super la dika griza nuba kovrilo, dense fermanta valojn kaj abismojn. La kovrilo tremis, moviĝis, iris okcidenten, kvazaŭ kaprica giganto tirus ĝin al sia flanko. Salli komprenis, kia neĝventego estas tie, sub la kovrilo kaj eĉ tremetis. Sed ĉi tie, super la nubaro, la vento blovis egale, libere kaj Pavliŝ malfermis la vizieron de la helmo. Salli sekvis lian ekzemplon. La frosto tuj brogis la vangojn kaj la malvarma aero penetris en la pulmojn – Salli ektusis pro la nepreteco kaj kovris la buŝon per la ganto. Estis malvarme eĉ al la okuloj. Sed ŝi ne fermis la vizieron. La aero, eĉ maldensa, portis freŝecon kaj purecon, kiujn la pulmoj tiom sopiris.

Pavliŝ malkroĉis de la skafandro platan malbrilan aparaton, kiun Salli antaŭe ne vidis.

– Mi kunprenis bioserĉilon, – li diris. – Ni pririgardos la valon.

Ial li ne dubis, ke Salli volonte akompanos lin.

– Kaj... la ordono? – Salli volis diri "neniigo", sed la lango malobeis ŝin.

– Kaj kion vi opinias?

– Mi opinias, ke ni devas ne hasti.

– Mi nenion neniigos, – Pavliŝ diris kuntirinte la brovojn kiel knabo, kiu al neniu fordonos kaptitan skarabon.

Salli tuj ekvidis, kia knabo li estis, kaj nevole ridetis.

– Kio? – Pavliŝ miris.

– Mi nur... vi komprenu, ke Klaŭdia nur pro la estimo al si raportos pri malobeo de ŝia ordono.

– Mi ne permesos neniigi ĝin ankaŭ al ŝi.

– Mi celas alion. Ŝi fermos la kosmon por vi.

– Jes! mi scias!

Pavliŝ abrupte levis sin. La aparato malhele briletis en la mano.

– Vi ne respondis, ĉu vi pretas rifuzi la kosmon?

– Salli, kara, ne diru stultaĵojn. Temas ne pri obeo aŭ malobeo. Kaj kion vi farus?

– Mi demandis vin, sed vi respondas demande.

– Jen estas kontenero. Agu.

– Mi farus la samon, kion vi.

– Do ni kune ne plu flugos. La restantajn tagojn ni pasigu sur la Tero. Tio ne estas io terura.

– Vi estas stultulo kaj mi amas vin, – Salli diris.

Pavliŝ descendis laŭ la eskalo, kiun ili veturigis kun si. La neĝo ĉirkaŭ la ŝipo estis tretita de iliaj piedoj, sed la vento rapide forigis la spurojn.

– Fermu la helmon! – Pavliŝ kriis demalsupre. – Por ne malvarmumi.

Salli saltis malsupren. De la trimetra alteco ŝi batis la glacian ŝelon tiel, ke ŝi mergiĝis en la neĝon preskaŭ ĝis la zono, kaj ŝi devis elrampi.

Al ŝi iĝis gaje. Ĉar nun estis klareco. La klareco ne nur momenta, sed ankaŭ de la definitiva decido.

– Se ili iris, – Pavliŝ diris, tenante la aparaton per la ganto en la mano, etendita antaŭen, – se ili forlasis la ŝipon, kaj mi preskaŭ ne dubas pri tio, do ili devis klopodi forlasi la montaron. En la valon, al la arbaro. Vintre ĝi estas neplenumebla tasko. Sed ili ne havis alian elekton. Se mi pravas, do ni trovos iun el ili. Sub la neĝo.

La gajeco de Salli malaperis.

– Ne faru.

Sed Pavliŝ jam turnis la bioserĉilon ĉirkaŭ si, atente rigardante la indikilon. Li ŝajne ne aŭdis ŝin.

– Poste, – Salli petis. – Ne hodiaŭ. Lasu ilin pace.

– Vi ne komprenis, – Pavliŝ klarigis. – Mi volas scii, kien ili direktis sin.

– Por kio?

Pavliŝ rimarkis la indikilon tremi kaj malrapide direktis sin tien sur la neĝa ŝelo.

Salli iris apude.

– Ĉar ili povis forlasi la montaron.

– Tio estas naiva. Tio ne povis okazi.

– Salli, kara, vi aplikas viajn proprajn spertojn al la homoj. Tiu planedo ŝajnas mortiga al vi. Vi estas certa, ke oni ne povas vivi sur ĝi eĉ minuton sen skafandro. Vi tion opinias, ĉar vi loĝas en la komforta ejo, spiras steriligitan aeron, trinkas distilitan akvon. Imagu, ke vi ne havas elekton. Aŭ morto aŭ adaptiĝo.

– Do estu prefere morto, – Salli diris certe.

– La morto neniaokaze estas pleferinda.

La indikilo tremetis kaj moviĝis maldekstren.

– Ĝi similas infanan ludon, – Salli subite diris. – Malvarme, varme, pli varme...

– Ĝia agospaco estas negranda, – Pavliŝ diris. – Tio estas por ne perturbi la bildon per pluraj objektoj. Vi scias – bioserĉilon inventis montogrimpistoj, savservistoj. Komence helpe de ĝi ili serĉis tiujn, kiujn kovris lavangoj... Ĉi tie!

Pavliŝ haltis antaŭ malkruta altaĵo.

– Tenu. – Li donis la bioserĉilon al Salli, kaj komencis rompi la glacian ŝelon per la gantoj por atingi pli molan neĝon.

Salli ordonis al si rigardi la manojn de Pavliŝ, sed poste forturnis sin. Ŝi ne volis vidi tion, kion ŝi estis tuj vidonta.

– Strange, – Pavliŝ diris,

Lia voĉo estis nur mirigita kaj nenia alia. Salli returnis sin.

Ŝi ekvidis flavetan blankan felon sub la neĝo. Tie kuŝis ia granda besto, simila al blanka urso.

– Kiam ni revenos la sekvan fojon, – Pavliŝ decidis, – ni plene elfosos ĝin.

– Por kio?

– Pro la du evidentaj kaŭzoj, mia anĝelo, – Pavliŝ diris. – Unue tiu besto estas nekonata por la scienco. Kaj due por mi gravas scii, pro kio ĝi pereis. Sed mi bezonos fosilon.

Ili iris ĉirkaŭ la ŝipo laŭ ĉiam pli grandaj cirkloj, ĉiam pli malproksimiĝante de ĝi. Salli laciĝis, la glacia ŝelo ne ĉie eltenis ŝin kaj ŝi iufoje falis en la neĝon. La vento blovis ĉiam pli forte kaj malhelpis iri, ĝi deŝiris la supran tavolon de neĝo kaj ne ĉiam estis facile vidi eĉ tri paŝojn for.

Post du horoj da serĉado ili trovis nenion.

Finfine Pavliŝ haltis, rigardis al Salli kaj demandis:

– Ĉu vi laciĝis?

– Jes.

– Pardonu, mi estis absorbita de la serĉado. – Li ridedis kulpe.

– Mi ne koleras.

– Ni flugu al la stacio. Post la tagmanĝo mi revenos ĉi tien kaj daŭrigos la serĉadon.

– Kial vi estas certa, ke iu povis resti viva?

– En la ŝipo estas neniu kadavro krom tiuj, kiuj estas kaŝitaj en la anabioza ĉelo.

– Eĉ se ili foriris, do ili pereis en la montaro...

– Kaj se ili atingis la arbaron?

– Vi ja scias, kion prezentas la arbaro.

– Jes. Sed iu ja vizitis la ŝipon antaŭ relative nelonge. Ĉu vi memoras la perturbon en la provizejo?

– Tion faris ne homoj.

– Ĉu ne homoj levis sin al la luko, malfermis ĝin, iris laŭ la koridoro al la provizejo, kaj forirante, fermis la lukon post si?

– Ĝi estas nur via supozo.

– Sufiĉe grava por flankenigi ĉiuj aferojn por ĝi kaj serĉi!

Ili venis al la ŝipeto.

– Klaŭdia verŝajne freneziĝas. Ni forgesis pri ŝi.

– Nenio terura, – Pavliŝ obstine respondis.

Salli provis kontakti la stacion.

Klaŭdia ne respondis.

Pavliŝ fermis la lukon de la ŝipeto kaj venis al la pilota seĝo.

– Ŝi silentas, – Salli miris.

– Ŝi povis foriri de la komunikilo, – Pavliŝ supozis. – Ĉu malmultas lokoj en la stacio, kien homo povus foriri?

Pavliŝ levis la ŝipeton supren. "Poluso" transformiĝis en la nigran butonon sur la blanka mantelo de la valo. Salli daŭre provis kontakti Klaŭdian, sed senrezulte.

* * *

Pavliŝ lerte turnis la ŝipeton kaj, pliigante la rapidon, ĵetis ĝin en la nubaron tiel, por ke la malleviĝo al la stacio estu vertikala.

Sub la nubaro furiozis pluvego kaj estis mallume.

Pavliŝ lasis la ĉieirilon apud la kupolo de la laboratorio kaj, malŝaltinte la motoron, levis grandan sakon kun aĵoj, prenitaj de "Poluso".

– Ĉu vi venion forgesis? – li demandis.

Salli kapneis.

Ili venis rekte al la enirejo. Interne estis ŝaltita lumo, kaj la fenestroj de la stacio, rondaj, vicigitaj, agrable kaj komforte lumis, ĵetante varman lumon al grizaj oblikvaj strioj de la pluvego.

La stacio estis fermita. Klaŭdia ne malfermis la pordon, kiam la ŝipeto malleviĝis.

Salli puŝis la butonon ĉe la pordo. Estis aŭdeble, ke la sonoro sonas en la stacio.

Pavliŝ enrigardis tra la fenestro.

Akvaj strioj fluis sur ĝi kaj malhelpis rigardi.

Salli tajpis la kodon. La pordo al la transirejo flankeniĝis. Ili eniris.

– Tio ne estas ordo, – Pavliŝ diris.

La strioj de desinfektaĵo vipis la skafandrojn. Salli malŝaltis la duŝilon, demetis la helmon kaj ĵetis sin en la salonon unua.

Pavliŝ komencis elgrimpi el la skafandro kaj en tiu momento li ekaŭdis la krion de Salli.

Li enkuris la ĉambron. La ĉambro estis hele lumita. Ĉe la hela lumo la bildo ŝajnis precipe nekredebla.

Ĉio en la salono estis plene perturbita, kvazaŭ ĉi tie furiozis plena regimento. La spuroj de batalo estis videblaj ĉie: kaj en la renversitaj mebloj kaj en la frakasitaj manĝilaroj kaj aparatoj. Kaj inter ĉi tiu kaoso sur la planko kuŝis Klaŭdia, etendinte la manon kun anblasto.

Salli klinis sin super ŝi por aŭskulti la koron.

– Momenton. – Pavliŝ flankenigis Sallin.

Li levis la palperbon de Klaŭdia. La reago okazis.

– Ŝi vivas, – li diris, – sed estas en la profunda ŝoko.

Pavliŝ rapide palpis per la manoj ŝian korpon, por kompreni, ĉu ŝi estaS vundita, sed li ne trovis gravajn vundojn.

– Ŝi pafis en la atakantojn, – Salli diris.

Ankaŭ Pavliŝ rimarkis la spurojn de pafoj sur la mebloj kaj la muroj. La manoj de Klaŭdia estis makulitaj per sango, kovritaj de grataĵoj kaj batbluoj. Pavliŝ ne povis scii, ke dum la furioza ikto, kaŭzita de la piko de neĝa pulo. Klaŭdia batalis kontraŭ nevideblaj malamikoj, kaj Pavliŝ decidis, ke la malamikoj estis veraj, ke iu penetris enen de la stacio kaj apenaŭ ne mortigis Klaŭdian.

Pavliŝ portis Klaŭdian sur la sofon, poste muntis porteblan diagnozilon, kiu bedaŭrinde neniel sukcesis helpi al li – ĝi nur montris la ĝeneralan bildon de la profunda sveno, nerva malfortiĝo, sed sukcesis indiki nek prognozon nek kuracajn rimedojn, ĉar ĝi ne trafis eĉ analogiojn de tia kazo.

Ĉiuj provoj de Pavliŝ veki Klaŭdian el la sveno evidentiĝis senfruktaj.

La tempo pasis. Ili jam dudek minutojn estas en la stacio.

– Al mi ŝajnas, ke la pulso malfortiĝas, – Salli flustris.

Pavliŝ rigardis al la aparatoj kaj kapneis.

– Mi devis senti, – Salli lamentis.

– Tio malklaras, – Pavliŝ diris, – kiel sekreto de ŝlosita ĉambro. La pordo estas ŝlosita, la seruro estas en ordo, mi vidas spurojn de neniu alia. Kaj tamen iu penetris...

– Kion ni scias! – Salli respondis amare. – Ni nur gratetis la surfacon de la planedo kaj lasis la kernon netuŝita.

– Se iu estis singarda, do nur Klaŭdia!

– Vi prefere diru kion ni faru. Mi ne plu eltenos tion.

– Evidente ekzistas nur la unusola eliro. Ni levu la interplanedan ŝipon.

– Ĉu al la signalbuo?

– Jes, kun la maksimuma rapido ni estos apud la buo post tri horoj.

La signalbuo situis en la alta kosmo, ekster la gravita kampo de la planedo, kiu malhelpis la kosman interkomunikadon.

– Verŝajne vi pravas, – Salli decidis.

Pere de la buo eblas komunikiĝi kun la Galaksia centro kaj kontakti la diagnozan punkton, kiu donos konsilon, kion ili faru.

Ili portis Klaŭdian en la ŝipon.

Poste Pavliŝ kure revenis en la kupolon. Povos okazi, ke ili devos rendevui kun iu preterpasanta ŝipo, kaj ili revenos ĉi tien ne baldaŭ, aŭ tute ne revenos.

Pavliŝ ŝaltis la kameraon kaj filmis la bildon de frakaso – li havis duonon de minuto, dum Salli estis eniganta la flugan programon. La filmo povos helpi, kiam en la Galaksia centro oni analizos la kaŭzojn de la dramo. La kaŭzoj povos esti sufiĉe gravaj, kaj okaze de tio la planedo estos fermita por esploroj kaj alkalkulita al la klaso de danĝeraj mondoj.

La lasta afero, kiun Pavliŝ faris forirante de la stacio estis, ke li ŝaltis la programon de konservado. La stacio mem kolektos la kontenerojn, pakos ilin, metos en sin kaj preparos al la eventuala evakuado.

Ĉio. Pavliŝ kure direktis sin al la ŝipeto.

Salli sidis sur la planko kaj subtenis la kapon de Klaŭdia.

Pavliŝ singarde levis la ŝipeton.

* * *

– Dik, – Marjana vokis. – Diĉjo.

Dik klinis sin super ŝi.

Ili atendis fulmotondron – tuj komenciĝos pluvego. Dik volis kovri Marjanan per la restaĵoj de la membrano.

– Mi opiniis, ke vi dormas.

– Mi ne dormas. Mi naĝis... mi estis malproksime... Kie estas Kazik?

– Ankaŭ mi timas pri li. Li jam longe forestas.

– Iru al li. Al Kazik okazis io malbona, ĉu vi komprenas?

– De kie vi scias?

– Mi nenion scias, al mi estas malbone, ĉar al li okazis plago.

– Ne, mi ne povas forlasi vin.

– Al mi nenio... al mi nenio. Iru.

Marjana parolis insiste, kvazaŭ sorĉante, kvazaŭ ŝi vidus nek Dikon nek la antaŭŝtorman arbaron – nenion. Ŝi rigardis ien malproksimen, internen de la spaco, kaj en ŝia voĉo sonis ordono.

– Pluvo, – Dik diris, rezonante laŭte, – ĝi rapide forlavas al spurojn. Iri eblas nur tuj.

– Hastu, – Marjana pelis lin, – baldaŭ estos tro malfrue, eble jam estas tro malfrue.

Dik obeis ŝin. Sed komence li fleksis la pintojn de du negrandaj pinetoj, ligis ilin per la ŝnuro kaj levis tien Marjanan. Ĝi estis ne tre fidinda lito kaj ĝi altis ne pli ol metron super la tero, tamen la surteraj rampuloj ne sukcesos atingi Marjanan. Marjana toleris, nur ripetante: "Iru".

– Mi restigos la blastron por vi.

– Mi ne bezonas ĝin, mi senmoviĝos kaj kuŝos sensone. – Al Marjana estis malfacile paroli.

– La butono ĉi tie estas malpeza, estas tre facile ĝin puŝi. Kaj mi havas arbaleston, ĝi estas pli kutima.

Li metis la blastron en la manon de Marjana.

Ŝi neniel kontraŭis.

– Mi kuru, – Dik diris.

– Hastu.

Dik kuris laŭ la spuroj.

Kvankam malalte pendis la nubo, pluvis kaj estis mallume, Dik rimarkis jen rompitan branĉeton, jen renversitan ŝtonon. La tero estis malseka, sed en kelkaj lokoj Dik vidis la spurojn de la piedoj de Kazik – li perdis la botojn ankoraŭ en la lago kaj kuris nudpiede.

Dik subite senmoviĝis. Li eksentis la odoron de ŝakaloj. La odoro ne estis freŝa, sed ŝakaloj pasis ĉi tie.

Kaj ĉi tie haltis Kazik. Singarde. Li leviĝis al la piedpintoj, – do ankaŭ li sentis la ŝakalojn, sed por li tiu odoro estis multe pli proksima kaj freŝa.

Dik fariĝis eĉ pli maltrankvila. Se ŝakalo ne estis sola, do Kazik devas plej rapide hasti al la hejmo de teranoj – per tranĉilo knabo ne venkos eĉ unu ŝakalon.

Dik preterpasis mallarĝan ravinon kaj komprenis, ke la ŝakalo ne estis sola. Ili estis almenaŭ triope.

Monteto, amaso de ŝtonoj, sango, la korpo de ŝakalo...

Jen ili atingis Maŭglin.

La odoro de la ŝakala sango. La odoro de la sango de Kazik.

Dik ekkuris eĉ pli rapide. Li estis timiga kaj la arbaro ŝrumpis, kaŝiĝis vidinte lin. La arbaro sentis, ke kuras besto, regata de furiozo, kiu igas timinda eĉ sendanĝeran kaprinon, se ĝi hastas helpi al sia kaprido.

Kaj same kiel Kazik, neatendite por si, Dik enkuris la placon antaŭ la stacio.

La stacio estis malhele prilumita, ĝi estis fabela vidaĵo – kelkaj kupoloj, kunligitaj per tuneloj, kaj rondaj fenestroj – lumo. La stacio apartenis al la sama mondo, al kiu apartenis "Poluso", sed en tiu momento Dik ne havis tempon por kompari kaj rezoni.

Li vidis malhelan kaj rondforman objekton leviĝi supren, kaj tiu potenca sensona akcelanta moviĝo senmovigis lin.

Li rigardis la interplanedan ŝipeton strebi supren, transformiĝante en helan punkton, eĉ ne sciante, ke ĝi estas interplaneda ŝipeto. Kaj li ne komprenis, kiu kaj kial forlasas la stacion.

Li alkuris la pordon.

La aero estis peza, sed la pluvo preskaŭ ĉesis.

Li puŝis la pordon – ĝi ne cedis lin.

Li enrigardis internen. Tie estis malplene.

– Hej! – Dik kriis. – Malfermu!

Neniu respondis. Dik frotpurigis la fenestron.

Tra la fenestro li povis vidi, ke interne de la granda hela ĉambro okazis batalo – ĉio estas perturbita, la aĵoj kuŝas rompitaj sur la planko... La spuroj de sango sur la mola tapiŝo. Blastro, sed ne tia, kian Dik havas, – pli longa kaj pli granda, – ankaŭ ĝi kuŝas sur la planko.

Dik batis la pordon per la pugno. Kie do estas Kazik?

Kaj subite li komprenis: Ili kunprenis Kazikon kaj veturigis supren, al la ĉielo, kie troviĝas ilia ŝipo. Kazik certe estis vundita pro la atako de la ŝakaloj, kaj ili kunprenis lin al la ŝipo.

Tiu penso estis multe faciliga.

Dik ree ekspiris. Nun li devas reveni por Marjana...

Sed io ĝenis lin. Io estis malĝusta. Ĉu la odoro de ŝakaloj? Jes, sed ĝi ne estas freŝa odoro. Ĉu la odoro de Kazik? Dik rigardis en la direkton de la lago – la odoro de Kazik kondukis tien.

Dik rigardis sub la piedojn kaj rimarkis la spurojn de Kazik, kovritajn per la spuroj de du ŝakaloj. Tio estis stranga.

Dik malrapide iris laŭ la spuroj, kaj post ĉiu paŝo la odoro de Kazik iĝis ĉiam pli freŝa. Kial do Kazik ne eniris en la domon? Ili ja estis ĉi tie. Ili leviĝis supren antaŭ la okuloj de Dik.

Estis videble, ke Kazik kuris per la lastaj fortoj, haltis, rebatis la sakalojn per la tranĉilo – ĉion ĉi Dik povis vidi en la spuroj de la piedoj, – kaj plu strebis al la akvo. Sur lia loko ankaŭ Dik penus strebi al la akvo.

La vojo de Dik evidentiĝis mallonga.

Kazik sukcesis enkuri la akvon. Al la ŝtonoj ĉe la bordo.

Li enkuris tien ĉirkaŭ dudek pliajn paŝojn kaj falis tie. La ŝakaloj ne kuraĝis eniri en la akvon kaj foriris.

Dik vidis la korpon de Kazik, duone mergiĝintan en la akvon, per kelkaj saltoj venis al ĝi kaj prenis sur la manojn.

Kaj en tiu momento denove ektorentis pluvego, en la brilo de fulmoj kaj kun akompano de la tondra bruo.

La kapo de Kazik senforte pendis, kaj Dik klopodis subteni ĝin.

– Ĉu vi estas viva? – li demandadis. – Nu, diru!, Ĉu vi estas viva?

Li kuŝigis Kazikon sur la bordon kaj klinis sin por kovri lin kontraŭ la akvaj strioj.

– Domaĝe, – Kazik subite diris mallaŭte, sed klare. – Mi tiom petis, sed ŝi ne enlasis.

– Kio? – Dik ne komprenis.

– Ili ne enlasas nin, – Kazik trankvile diris. – Ili timas. Ni estas sovaĝaj...

Kaj li silentiĝis.

Kaj Dik komprenis, ke Kazik mortis.

Li prenis lin kaj ekkuris supren laŭ la bordo. Al li ŝajnis, ke ankoraŭ eblas fari ion.

Li komencis bati la vitron de la fenestro, por eniri en la stacion. Sed la vitro senemocie kaj elaste rezistis la batojn de Dik.

– Merduloj! – Dik kriis. – Vi mortigis lin! Enlasu do min, ne kaŝu vin!

Li komprenis, ke estas neniu en la stacio, ke la domo estas malplena, sed plu daŭre batadis la pordon.

Li returnis sin malespere, dekuris de la stacio, levis grandegan ŝtonon, kian li ne povus levi en la normala stato. Brakuminte ĝin, li ĵetis sin ree al la pordo kaj plenforte batis la fenestron.

Kaj por la vitro kaj por la kupolo mem estis antaŭviditaj pli grandaj ŝarĝoj, sed la metala kadro evidentiĝis tikla punkto. La bato estis tiom forta kaj subita. ke la vitro forlasis ĝin sen frakasiĝi.

La vitro falis internen sonorinte kaj, saltante, forruliĝis.

Dik plonĝis en la fenestron, entiris Kazikon internen, kaj klopodis movi la knabon. Sed li neniel reagis.

Dik enkuris en la alian ĉambron. li malfermadis la ŝrankojn por trovi kuracilojn, sed li ne sciis, kie li povus trovi ĝin kaj kiun kuracilon li bezonas. Kaj kiel eblas doni la kuracilon al la homo, kiu jam mortis?

– Mi mortigos vin, – li ripetadis. – Vi nur trafu min, mi mortigos vin ĉiujn!

La stacio estis malplena kaj ne respondis.

En la malproksima koridoro Dik rimarkis movon: stranga metala aparato – negranda plata platformo malrapide trenis brilan keston. Dik, furioza, ĉar en la unua momento li timiĝis kaj ĉar necesis liberigi al io sian koleron, batis la platformeton per la piedo – ĝi haltis. Li prenis la keston (ĝi estis peza) kaj batis per ĝi la platformon, ĝi fleksiĝis kaj senmoviĝis.

– Jen al vi! – li kriis.

Kaj tuj li rememoris pri Marhana. Ŝi estas en la arbaro. Sola.

Ankaŭ ŝi povas esti atakita.

Li ĵetis sin sub la pluvon kaj hastis en la mallumon de la malseka arbaro.

* * *

Salli stiris la interplanedan ŝipeton ekstreme uzante la eblojn de la motoro. Ŝi stiris ĝin tiel, por veni post malpli ol tri horoj.

Klaŭdia ne rekonsciiĝis, sed Pavliŝ, observante ŝin, konvinkiĝis, ke ŝia stato ne iĝas pli malbona.

La tuto estis stranga. La strangaĵoj amasiĝis en ŝajne nelogikan ornamon, kiel en kalejdoskopo, kiam ĉiuj vitraĵoj estas diverskoloraj, estis videblaj kaj la ritmo kaj la simetrio, sed ne estis komprenebla senco, kiun prezentas la ornamo.

Pavliŝ havis la tempon por rezoni.

Rememorante ĉiujn eventojn kaj bildojn de la planedo, serĉante strangaĵojn kaj nelogikecojn, li rememoris grandegan arbon, kaŝantan sian pinton en la nubaro, kaj ĉifonon, pendantan de sur la branĉo...

Pavliŝ prenis konteneron kun la filmoj – li ne forgesis ĝin en la stacio.

La indikilo momente trovis la necesan filmon, kaj Pavliŝ ŝaltis la projekciilon. Sur la ekraneto aperis giganta branĉego, arbustoj sur ĝi kaj pendanta membrano, sub kiu pro la vento balanciĝis bulo... ne, ne bulo, ĝi ne estas besta korpo, je kio Pavliŝ antaŭe devigis sin kredi, – ĝi estas korbo. Pavliŝ stopis la filmon kaj provis pliigi la povumon. Certe en tiun korbon eblas enrigardi, ĝi estas malplena. Kaj la ŝnuroj. Kial do li tuj ne rimarkis, ke tie estas ŝnuroj,,,

– Salii, rigardu.

– Kio estas ĝi?

– Mi opinias, ke flugbalono.

– Similas, – Salli diris indiferente. Ŝi plene estis absorbita de la zorgoj pri Klaŭdia, de la maltrankvilo pri ŝi.

"Kio krome? – Pavliŝ pensis sen malŝalti la bildon de la balono. – Estas io krome. Jes, perturbita provizejo en la ŝipo... Mi trovu ankaŭ tiun filmon... Sur la planko estas disĵetitaj malfermitaj boteloj kaj kestoj. Disŝirita paketo, buligita peco de metalfolio... Ĝi estis ne simple buligita. Sur ĝi estas spuro de polmo. Kun ĉiuj kvin fingroj."

– Salli!

– Trankvile! Vi timigis min. Kio estas ĝi?

– Ĉu vi ne vidas?

– Mano. De kie?

– Ili estis en la provizejo. Ĉi vi memoras?

– Al mi ŝajnas, ke ĝi estas mano de simio.

– Kredu do min, – Pavliŝ firme diris. – Jen estas spuro de dikfingro. Ĉu vi vidas, kiel ĝi situas? Vi trovos tiaĵon ĉe neniu simio – nur ĉe la homo.

– Do ĉio klaras, – Salli komprenis. – Ili estis mortantaj en la ŝipo, sed savis la infanojn. Restis neniu pliaĝulo, nur infanoj. Tial do la provizejo estis perturbita.

– Kaj la flugbalono?

– La flugbalono estas tre libera interpreto.

* * *

Dik diris nenion al Marjana trovinte ŝin kaj trenante tra la arbaro sur la kovrilo el membrano al la kupolo, al Kazik. Restis neniuj fortoj, sed li devis fari tion. Li ne povis lasi Kazikon kaj ne povis lasi Marjanan, li estis la plej aĝa, la plej forta el ili kaj tial li devas toleri.

Marjana estis peza, ŝi estis en febra sveno.

Dik altrenis Marjanan al la kupolo kaj enportis internen.

Ankaŭ Kazik kuŝis tie sur la sofo.

La lumo en la kupolo fariĝis pli malhela, kvazaŭ pro finiĝanta kandelo. Kaj estis strange, ke ien malaperis, kunmetiĝis, transformiĝis en volvaĵojn du el la malgrandaj kupoloj, kaj en la granda kupolo restis malpli da aĵoj.

Dik metis Marjanan sur la liton, kiun li trovis malantaŭ la vando.

La lito estis kovrita per tre blankaj tolaĵoj, sed Dik ne bedaŭris pri la tolaĵoj.

Li sidiĝis sur la sofon apud la piedoj de Kazik.

Li sidis tiel ĉirkaŭ kvin minutojn kaj nenion faris, ĉar li ne havis fortojn kaj ne sciis, kion li faru.

Plia fera monstreto enveturis la ĉambron kaj komencis volvi la tapiŝon sur la planko.

Dik, sen ekstari, prenis la blastron kaj regalis la monstreton per la ŝargo.

Ĝi ŝrumpis, ekfumis kaj senmoviĝis.

– Se iu eniros... – Dik diris. – Nur eniru!

Li sidis sur la sofo, apud mortinta Kazik kaj mortanta Marjana, kaj povis fari nenion, kaj nur ĵuris al si, ke li dediĉos sian tutan vivon, tiom, kiom longa ĝi restis, por venĝi al tiuj teranoj, kiuj mortigis Kazikon kaj fuĝis, por ke ankaŭ Marjana mortu.

Li trovos ilin, li trovos ilin ĉie, kie ajn ili kaŝos sin, por mortigi kiel aĉajn ŝakalojn.

* * *

– Slava, – Salli diris, – rigardu.

Ŝi klinis sin al Klaŭdia. Klaŭdia profunde enspiris. La medicinaj aparatoj montris, ke la pulso iom plioftiĝis, la spirado iĝis pli profunda. Ŝi estis rekonsciiĝanta.

Estis la dua horo de la flugo.

Pavliŝ injektis koran analeptikon. Laŭ la indikoj de la aparatoj, la stato de Klaŭdia estis preskaŭ normala. Pavliŝ ankoraŭfoje pririgardis la analizon de sango. En la sango restis spuroj de toksa influo. Kiaj – estis malfacile kompreni en la kampaj kondiĉoj. Estas bezonata vera laboratorio.

Klaŭdia malfermis la okulojn.

– Salli, – ŝi miris, – kial ni estas ĉi tie?

Ŝi tuj komprenis, ke ili estas en la ŝipeto.

Ne moviĝu, al vi tio malutilas, – Salli ordonis. – Ĉio estos en ordo.

– Sed kio okazis? – Klaŭdia sulkis la frunton, klopodante remememori ĉion. – Estis arbaro, ĉu? Leontodetoj. Tre belaj leontodetoj. Kaj tiu simio. Mi forpelis ĝin – la ĉi-tieaj bestoj konstante klopodas enrampi tra la fenestroj... Kaj kio okazis poste?

– Ni ne scias, – Pavliŝ diris. Ni opinias, ke vi memoras tion.

– Mi ne memoras. Mi memoras, kiaj teruraj bestoj enrampis tra la fenestroj. Kaj poste okazis koŝmaroj...

– Diru, kiaj bestoj? Ĉu ili timigis vin? – Pavliŝ demandis.

– Ne, mi sentis nur abomenon. La tuto estis tiom abomena. Abomena mondo. Ili ĉiam batalas en la arbaro, ĉiam batalas... Ne, mi ne timis ilin. Kaj kio okazis poste mi ne memoras.

– Klopodu rememori ĉion laŭorde. Kio okazis?

– Mi estis en la arbaro.

– Ĉu vi venis en la arbaron?

– Mi venis en la arbaron, iom promenis. Tie kreskis leontodetoj... Verŝajne mi malfermis la helmon, mi volis blovi al ili.

– Ĉu vi demetis la helmon?

– Mi ne memoras. Ŝajne mi levetis la vizieron.

– Kaj kio poste?

– Poste estis aĉa humoro, mi malbone sentis min, kaj tra la fenestro penetras tiu simio, ĝi batalis kontraŭ aliaj bestoj.

– Kaj poste?

– Ĝi forkuris, ili ĉiuj forkuris, kaj al mi iĝis tute malbone... Pardonu min. Mi igis vin... maltrankvili. Kial ni estas en la ŝipeto?

– Ni flugas al la signalbuo. Por kontakti la diagnozan punkton. Eble ni evakuu la stacion?

– Do ni revenu.

– Mi tamen volas kontakti la diagnozilon – ĝi esploru vin. Povas ja esti latenta infekto.

– Mi ne volas. – Klaŭdia sidiĝis kun peno. Ŝi estis pala. – Mi ne eltenus, se pro miaj... malsanetoj fiaskus la laboro de la tuta ekspedicio.

Kaj Pavliŝ komprenis, ke por Klaŭdia retreti estas nepardonebla malhonoro.

– Momenton, – li diris, – ĉu vi bone pririgardis tiun... simion?

– Ne, mi rigardis ne atente.

– Komprenu do, – Pavliŝ klarigis, – sur tiu planedo devas esti neniaj simioj... Ĉu ĝi povus esti homo?

– Sovaĝulo? Sed se ne povas esti simioj, de kio devenas sovaĝulo?

– Mi nun pensas pri homoj.

– Pri kiaj? De kie ili aperu?

– Pri la homoj de "Poluso". Imagu, ke iu povus travivi.

– Tio estas neimagebla. Tiu mondo pereigus iun ajn.

– Ĝi pereigus iun solan. Kaj se ĉi tie estis ne unu homo? Kaj se ĉi tie vivas kolonio da homoj, kiuj penas travivi, ĝisatendi nin, la homojn de la Tero, ili atendas savon, ĉu vi komprenas?

– Mi ne kredas.

– Do rigardu.

Kaj Pavliŝ puŝis la butonon kaj ankoraŭfoje montris la filmon kun la flugbalono.

* * *

Oleg volis nenien iri. Al li estis tutegale.

Sed Sergejev, kiam plene heliĝis kaj la neĝvento iomete kvietiĝis, igis sin ekstari. Li pro nenio ekstarus, se ne estus la infanoj: Marjanjo kaj Oleg. Li sciis, ke se li ne kapablos ekstari, do Oleg kaj Marjana neniam trovos, vidos kaj tuŝos unu la alian. Lia vivo ne havis valoron sen la daŭrigo en Marjanjo kaj Oleg. Sergejev sukcesis admoni sin levi la kapon, sed li havis la forton nur por tio. Feliĉe pro la abruptam konvulsia movo Sergejev batis la kapon kontraŭ la neĝa tegmento de ilia azilo, kiu estis sufiĉe maldika en tiu loko. La tegmento falegis, enlasinte la glacian aeron, la frosto brogis la vizaĝon kaj la ŝultrojn de Sergejev, kaj li tuj rekonsciiĝis.

Li elgrimpis eksteren kaj longe kaŭris, ĝis li tute frostiĝis. Poste li ordonis al si elfosi el la neĝo sakon kun brulligno kaj aranĝi fajron. Kiam la akvo varmiĝis, li per puŝoj vekis Olegon kaj verŝis en lin varman akvon, malfermante lian buŝon per la kurbaj fingroj. Oleg malvigle rezistis, dormeme balbutante, ke li volas dormi. Sergejev frotis lin, skuis, tute laciĝis kaj ne rimarkis, ke dum tiuj klopodoj li renversis la vazon kun varma akvo, kiu tuj verŝiĝis en la neĝon, lasinte sur ĝia surfaco truon kun fandita griza glacio ĉirkaŭe.

Sed nun rekonsciiĝis ankaŭ Oleg. Li tiom ekregis sin, ke li sukcesis aranĝi novan fajron, denove boligi la akvon kaj trinkigi Sergejevon. Nun ili interŝanĝis la rolojn, sed Sergejev ne rezistis lin kaj bonege ĉin komprenis – li simple ne havis fortojn.

Kaj poste ili direktis sin plu, supren, tra la nubo, en la nebulo, gvidataj nur de la nerealigebla espero, ke lia moŝto miraklo gvidos ilin al ĝuste tiu kaldrono, kie kuŝas "Poluso".

Post paro da horoj ili falis en la neĝon. Al ili ŝajnis, ke ili passis tre multe, sed en realo ili trapasis malpli ol unu kilometron. Ili prenis la lastan lignon kaj denove trinkis varman akvon kiel kuracilon. Ili jam ne parolis, ili ambaŭ estis frostoŝvelintaj, la piedaj kaj la manaj fingroj estis perniitaj. Kaj tamen ili ree leviĝis, sed ĉi-foje ili devis brakumi unu la alian kaj paŝi apude, reciproke apogante unu la alian, pro kio ilia moviĝo antaŭen iĝis tute mizera. Sed al ili ŝajnis, ke ili iras. Kaj ili atendis, ke tuj la nuboj disiĝos, kaj super ili malfermiĝos la ĉielo...

* * *

Dik vidis la ŝipeton malleviĝi. En la unua momento li sentis ĝojon – ili tamen revenis!

Sed li tuj rememoris, ke li devas venĝi al ili.

Li devas mortigi ilin, ĉar ili kulpas pri la morto de Kazik kaj pri tio, ke ankaŭ Marjana mortas. Ili povis savi ilin, ili povis ĉion fari, sed ne volis.

Neniam antaŭe Dik havis la penson mortigi homon. Estas malmulte da homoj en la mondo. La homoj helpas unu al la alia. Sen tio la homoj pereus, ĉar la arbaro estas pli forta ol iu ajn el la homoj.

Sed tiuj, el la pura kupolo ne povas esti homoj.

"Kaj se vi ĉiuj estas tiaj, do ni ne bezonas vian Teron, viajn blankajn tolaĵojn kaj glatajn tablojn. Mi scias – li febre pensis, – vi revenis, ĉar vi forgesis kunpreni viajn aĵojn. Vi volas forpreni ĉion de ni, ĉar ni estas malpuraj kaj malbelaj, ĉar vi hontas eĉ pensi, ke ni, same kiel vi, flugis ĉi tien de la sama Tero. Ni ne bezonas vin! Foriru! Sed mi ne donos tiujn aĵojn, tiuj aĵoj restos ĉi tie. Ni ĉiuj venos ĉi tien, ni loĝos ĉi tie, kaj ni neniam flugos al la Tero!"

La kolero kontraŭ la homoj, kiuj volas forpreni de la setlejo la stacion, kiel predon, kiun Dik persekutis dum tiom da tagoj, kiel predon, por kiu pereis liaj amikoj, tiu kolero ŝirmis en lia kapo la racian penson: se homoj revenis, do li petu ilin kuraci Marjanan.

Dik, konsumita ĝis la limo de la animaj fortoj, preskaŭ freneziĝinta, ne povis logike rezoni. Li estis sovaĝulo, ido de la arbaro, ŝakalo, leviĝinta sur la malantaŭajn piedojn super predo... Sed malsame al ŝakalo, Dik havis blastron.

Pavliŝ, alteriginte la ŝipeton, unua elsaltis el ĝi. Ili jam interkonsentis, kiel ili agu: komence la virinoj lanĉos ĉiujn skoltilojn, tamen ne al la kutima alta orbito, sed sub la nubaron. La zono, kiu devas esti esplorita estis relative negranda. Norde ĝin limis la spino, ĉe kies piedo kuŝis "Poluso", kaj sude – granda lago, ĉe kies bordo situis la stacio. Ajna homa loĝpunkto, kiu estas en tiu zono, estos trovita per la skoltiloj dum unu horo.

Kaj dume Pavliŝ, preninte anblaston en la stacio, traserĉos la proksiman ĉirkaŭaĵon de la stacio. Homo, sovaĝulo, kiun Klaŭdia vidis, ne povis foriri malproksimen.

Malferminte la lukon kaj saltinte sur la malsekan herbon, Pavliŝ ekvidis, ke la malgrandaj kupoloj jam estas volvitaj – la stacio komencis sinkonservadon. Verdire, la stacio devis plenumi tiun laboron multe pli rapide. Pavliŝ ne sciis, ke la kaŭzo de la malfruiĝo estas Dik – li mortigis duonon de robotoj. Tamen Pavliŝ ne pensis pri la konservado. Li pensis nur pri tio, ke la tuto estu farita laŭeble plej rapide. Li ne forgesu preni bandaĝon el la kuracilskatolo, kaj en la kuirejo – glukozon kaj ĉokoladon...

Li ne sukcesis fari eĉ du paŝojn for de la ŝipeto – la virinoj dume restis interne, – kaj li ekvidis en la fenestro malhelan homan silueton.

Pavliŝ plu iris inercie, jam komprenante, ke li devas diri ion ĝustan, konforman al la momento. "Kiom bone estas, – li pensis, ke ankaŭ ili serĉis nin, kaj ni revenis ĝustatempe..."

Kaj tuj aŭdiĝis malalta raŭka voĉo:

– Foriru!

– Kio? – Pavliŝ ne komprenis. Li plu iris.

– Foriru. – La voĉo rompiĝis. – Foriru aŭ mi mortigos vin!

– Momenton, – Pavliŝ diris.

Li haltis. La lumo ene de la stacio estis pli hela, ol la duonlumo interne, kaj li povis pririgardi la vizaĝon de la homo. La kapo ŝajnis esti tro granda – verŝajne pro la netondita hararo. La menso rimarkis detalojn, bagatelojn. Pavliŝ ne povis kompreni, kio okazas.

Kie li vidis tiun bildon? Antaŭ longe en la infanaĝo. Jes, en "Robinsono Kruso". Robinsono sur la insulo – la haroj pendas ĝis la zono, la vesto estas fela. Estas bone, ke ili ne perdis la kapablon paroli.

– Foriru, – Dik ripetis. – Foriru.

Ĉar li parolis kaj ricevis respondojn, li ne kapablis pafi. Li vidis tiun homon en skafandro, altan, pli altan ol Oldulo. Dik sciis, kio estas skafandro. La helmo estis travidebla globo kaj ne malhelpis vidi la vizaĝon. La vizaĝo estis pura, simpla, ordinara vizaĝo. Ĝi estis razita, kaj ĉar Dik ankoraŭ ne vidis plenaĝan razitan homon, do al li ŝajnis, ke antaŭ li staras tre granda adoleskanto. Eĉ Dik ja nun havis barbon, mallongan, ĉar li tranĉis ĝin. Nur Oleg ankoraŭ ne havis barbon.

– Foriru, – Dik ripetis tion kiel sorĉaĵon. Li jam ne volis, ke tiu homo foriru, sed li ne havis aliajn vortojn. Estis inercio kaj terura stulteco, kiel dum febra ikto.

Apud tiu granda homo jam staris du virinoj. La unua estis granda, preskaŭ kiel la viro kaj la dua – malgranda, maldika kiel Marjanjo. Ili ambaŭ surhavis skafandrojn. Sur iliaj vizaĝoj videblis miro kaj eĉ timo. Ili rimarkis blastron en la mano de Dik.

– Ne! – la malgranda virino subite kriis. – Estas mi, kiu kulpas pri ĉio. Mi ne komprenis! Kiam vi alkuris, mi ne komprenis!

Ŝi rapide venis al la stacio.

La viro volis malhelpi al ŝi, sed la malgranda virino evitis lin. Ŝi iris per oftaj, malegalaj paŝoj, kiel malsana.

Kaj Dik faligis la blastron sur la plankon kaj paŝis al la malproksima muro, al la sofo, sur kiu kuŝis mortinta Kazik. Li staris, mallevinte la fortajn brakojn kaj atendis, kio okazos poste, ĉar nun li ne plu ion decidis kaj tute ne pensis.

Klaŭdia tajpis la kodon de la pordo per lertaj movoj, por veni normale, ne tra la fenestro. Malgraŭ la astenio, ŝiaj manoj agis ĝuste. Tiu tuta situacio, malgraŭ sia nenormeco, tamen konformas al la klaso de ekstremaj eventoj, kaj Klaŭdia jam multajn jarojn laboris en la fora esplorado. Se situacio povas esti klarigita, do ekzistas ĝia analogaĵo. Homoj spertis katastrofon kaj bezonas helpon – Klaŭdia povis kaj kapablis agi pli rapide ol ajna homo en la Galaksio.

Pavliŝ kaj Salli estis nur demetantaj la helmojn, kaj Klaŭdia jam sciis, ke en la stacio estas ne sola homo – konsumita sovaĝaspekta longhara junulo en bestaj feloj. Krom li ĉi tie estas pliaj du. Knabo, kuŝanta sur la sofo en la salono kaj tre maldika junulino, senkonscia, deliranta, kun ege ŝvelinta kruro.

– Sidu kaj ripozu. Ne ĝenu nin. – Klaŭdia trankvile kaj rigore diris al DIk.

Pavliŝ eniris la salonon, kiam Dik jam obeeme sidiĝis en la fotelon.

– Komence knabo, – Klaŭdia ordonis al Pavliŝ. – Povas esti, li plu estas viva.

– Ne, – Dik diris raŭke.

– Salli! – Klaŭdia ne atentis la vortojn de Dik. – Varman akvon. Multe da varma akvo. Kaj senprokraste tajpu ordonon al la stacio tuj ĉesi la sinkonservadon.

Feliĉe, la robotoj ankoraŭ ne tuŝis la muran medicinan ŝrankon, kaj, dum Pavliŝ paŝis dek rapidajn paŝojn al Kazik tra la salono, ŝi sukcesis malfermi la ŝrankon, preni la diagnozilon kaj ĵeti ĝin al Pavliŝ, certa, ke tiu divenos etendi la manon kaj kapti la aparaton.

Certe ŝi pravis.

Dik ne helpis al ili. Li rigardis kiel rapide kaj certe moviĝas la homoj de la Tero, kaj li ĉiuminute pli kaj pli hontis, ke li kondutis kiel sovaĝulo, kiel besto. La homoj volis helpi. La homoj komence povis erari – ĉiu povus erari, vidinte tian monstron, kia estas ano de la setlejo. Ili verŝajne ne kredis, ke iu loĝas ĉi tie, kial ili povis kompreni tion? Sergejev ja diris, ke estas tre malfaciel trovi la setlejon, eĉ helpe de la plej modernaj aparatoj – ĝi estas kvazaŭ parto de la arbaro.

Dik volis ekstari kaj rigardi, kion la homoj de la Tero faras al Kazik kaj Marjana. Ili nelaŭte konversaciis, kaj iliaj vortoj ne permesis al li kompreni, ĉu ili helpos al liaj amikoj, aŭ jam estas tro malfrue. Sed Dik sciis, ke se li trankvile sidos kaj atente aŭskultos, do li nepre komprenos tion. Gravas ne enmiksiĝi, ĉar ili verŝajne eĉ nun rigardas lin kiel simion. Eble ili pensas, ke ni estas nur triopo sur la tuta planedo. Tri sovaĝuloj. Ili verŝajne miris, aŭskultinte min krii. Kaj Dik plu sidis senmove, penante kapti la sencon de la vortoj. Li ege volis trinki, sed li ne petis akvon.

Pavliŝ kaj la virinoj tre malmulte parolis. La pulso de Kazik estis preskaŭ ne palpebla. Li perdis tiom da sango, ke ne estis klare, kial en li plu bruletas la vivo. Kelkaj liaj vundoj estis tre profundaj. La peritoneo estas ŝirita, la ripoj estas rompitaj... La diagnozilo montris tiujn informojn, kaj la teranoj senvorte legis ilin. Salli preparis akvon, aranĝis la aparaton por sanga transfuzo, trovis sekan universalan plasmon, preparis ĝin. Por ĉiuj vundoj de tiu knabo estis nesufiĉe da saniga plastro. Salli dum kelkaj minutoj anstataŭis Pavliŝon, dum li startigis sintezilon. Ili ne atentis Dikon. Fakte, foje aŭ du, enirante en la salonon, Salli ĵetis al li singardan rigardon, sed la sovaĝulo sidis kvazaŭ ŝtoniĝinte – la agresa eksplodo ĉesis. Tamen Salli trovis minuton, gutigis trankviligaĵon en glason kun akvo kaj donis ĝin al Dik. Li obeeme prenis la glason, sed ne trinkis, ĝis Salli ordonis al li trinki. La akvo estis stranga, amareta, sed Dik trinkis ĝin plene. Li devas konduti kiel civilizita homo.

Pri la junulino zorgis Klaŭdia. Pavliŝ, por momente lasinte Kazikon, rigardis al ŝi. Li ne maltrankvilis pri Marjana – la kazo estis malfacila, sed li sciis, ke ili resanigos la junulinon en kelkaj horoj. Gangrena inflamo, plena kakeksio – tio estas malagrabla, sed tute ne danĝera.

Ili malvestis Marjanan. Klaŭdia lavis ŝin per spongo. La korpo de la junulino estis tiom madika – la ostoj esltaris, kaj tiom malpura, tiom dense kovrita per grataĵoj kaj cikatroj, ke estis malfacile kompreni ŝian aĝon. Ŝi povis havi dek kvin jarojn aŭ pli.

Kiam la aparato por sanga transfuzo liberiĝis, Salli portis ĝin en la laboratorion kaj donis al Klaŭdia. En tiu momento Klaŭdia jam preparis kaj injektis nutran likvaĵon al Marjana. La tuto povus esti pli simpla, se la ekspedicio disponus pri du reanimadaparatoj. Sed ili havis nur unu aparaton, kaj ĝi estis pli necesa por la knabo. Ĝi jam ĉirkaŭigis la knabon per la sensiloj kaj malrapide enigis siajn nutrajn fadenojn en liajn angiojn. La sondotentakloj penetris en lian torakon, masaĝante la koron, reguligante ĝian ritmon. Pavliŝ maltrankvilis, ĉu ne estas afekciita la cerbo de la knabo – tiu ja estis reanimata el la stato de la klinika morto. Tial li plu kaj plu ordonis al la diagnozilo raporti, kiel funkcias lia cerbo.

Dik aŭdis la viron kaj la grandan virinon konversacii en tiu ĉambro apud Marjanjo. Ili parolis tre mallaŭte kaj opiniis, ke li ne aŭdos ilin. Ili ne sciis, ke Dik estas ido de la arbaro kaj lia aŭdosenso estas trioble pli bona, ol la iliaj.

Komence estis frazoj, plenaj je medicinaj vortoj. Dik komprenis, ke tiuj vortoj estas medicinaj. Laŭ ilia tono li jam komprenis, ke ili kuracos Marjanan.. Iliaj voĉoj iĝis pli maltrankvilaj, kiam ili rigardis Kazikon. Dik komprenis, ke Kazik ne mortis, kaj tiu kompreno vekis en li miron kaj superstiĉan timon. Ĉu tiuj homoj havas la eblon revivigi mortintojn? Dik ne aŭdis tion de Oldulo. Nur en la fabeloj de lia patrino temis pri io simila.

– Ni nutru lin, – la granda virino en la apuda ĉambro mallaŭte diris.

– La malgranda virino ien foriris.

Dik komprenis, ke tiuj vortoj rilatas lin.

– Ĉu li ne mordos nin? – la granda viro diris eĉ pli mallaŭte per la moka voĉo. La virinoj nomis lin Slava.

– La problemoj nur komenciĝas, – la virino repondis.

– Ĉu Maŭgli-fenomeno?

Dik miris – de kie ili scias pri Maŭgli, sed tuj komprenis, ke ili celas alian Maŭglin, kiu loĝis en arbaro kaj kiun lupoj edukis. Kaj kio estas tiu fenomeno li ne sciis. Sed estis tiom strange aŭdi la konatan nomon, ke li eĉ ne ofendiĝis pri la vortoj de la virino.

– Estas interese, ĉu li iam vidis teleron? – la virino demandis.

– Jes, – Dik ne detenis sin. – Kaj ankaŭ kuleron mi vidis.

– Sed li parolas kompreneble, – la viro diris. – Malgraŭ ke ili travivis ĉi tie dudek jarojn.

– Ĝi estas iu mistera sekreto, – la granda virino diris. – Kiom da ili estas, kiel ili vivas kaj kie? Kiel ili sukcesas konservi la homan aspekton... ekzemple veston?

– La flugbalono, – la viro rememoris.

– Kaj perturbo en la provizejo.

– Slava, – la virino diris pli laŭte. – Ŝi rekonsciiĝas.

– Dik, – Dik aŭdis la malfortan voĉon de Marjana. – Diĉjo...

Li tuj estis kvazaŭ pafita el la seĝo. Li forgesis pri la fiero kaj pri tio, ke li devas silenti.

Dik enkuris en la ĉambron. Marjana kuŝis sur la sofo. Ŝia vizaĝo estis pala, ili senvestigis ŝin kaj kovris per lita tolaĵo.

– Marjanjo, – Dik diris, klinante sin al ŝi. – Kiel vi fartas?

– Mi estas en ordo. – Marjana malfermis la okulojn. – Ĉu Kazik estas viva?

Ŝia rigardo por momento haltis sur la vizaĝo de Dik, poste moviĝis al Pavliŝ kaj haltis, trafinte la rideton de Salli.

– Dankon, – Marjana diris. – Ni tiom timis ne trovi vin.

– Knabino... – Salli subite ekploris. – Mia kara! Via Kazik vivos, nepre. Ĉio estos bona.

Klaŭdia aperis ĉe la pordo. Ŝi silentis.

– Ĉu Dik rakontis ĉion al vi? – Marjana demandis.

– Ne, – Dik respondis. – Mi ne havis tempon por tio. Kaj ili nenion demandis.

– Eta miso, – Pavliŝ respondis. – Sed ĝi estos lasta.

– Ĉu vi havas ŝipon por flugi al la setlejo? – Marjana demandis. – La setlejo tiom atendas vin.

* * *

Salli flugis kun Dik al la setlejo. Pavliŝ kaj Klaŭdia restis kun la malsanuloj.

Dik estis sata, unuafoje dum multaj tagoj, pro kio li sentis naŭzon. Sed li ne povis plendi, ĉar Salli tre hastis al la setlejo. Kaj ankaŭ Marjana petis al Dik antaŭ endormiĝi, ĉar Pavliŝ donis al ŝi dormigilon:

– Diĉjo, bonvolu hasti. Ili ja tiom maltrankvilas...

Dik pensis: ŝi timas, ke Oleg, malsukcesinte atendi ilian revenon, foriris al la ŝipo. Ŝi timas pri Oleg.

Se li ne sentus tian naŭzon, Dik certe imagus la ŝipeton malleviĝi al la setlejo, ĉiujn elkuri el la domoj, sin elpaŝi kaj diri: jen estas virino de la Tero, kaj ŝia nomo estas Salli. Sed al li estis tutegale. La ŝipeto flugis malalte, seb la nubaro, apenaŭ ne tuŝante la arbajn pintojn. Dik ĝuste sciis la direkton kaj estis certa, ke ili ne mistrafos la setlejon. La arbaro desupre ŝajnis egala griz-verda maro.

Ili transflugis riveron. Estis malfacile eĉ imagi, ke ĝia transpaso okupis tri iliajn tagojn – ĝi estis tute ne larĝa rivero. La muro de trunkoj de la gigantaj arboj preterflugis maldekstre, malaperante en la nubaro.

– Ni estis tie, – Dik montris. – Supre.

– Jes, – Salli respondis, – Ni vidis flugbalonon, sed ne tuj komprenis kio estas ĝi. Kaj mi ne kredis. Estis Slava, kiu komprenis.

– Domaĝe, – Dik diris. – Vi devis kompreni pli frue.

Li ĉiam rigardis ŝiajn manojn. La manoj estis tiom blankaj kaj glataj, ke tio ŝajnis nekredebla. Eble ŝi konstante surhavas gantojn? La manoj kuŝis sur la regpupitro kaj ĝiaj facilaj movoj igis la ŝipon kliniĝi aŭ leviĝi. Dik volis peti Sallin, ke ŝi permesu al li sidiĝi en ŝian lokon kaj stiri la ŝipeton. Sed li certe silentis.

Salli pliigis la rapidon, la verdaĵo malsupre kunfandiĝis en neklaran egalan mason. Kaj Salli unua, pli frue ol Dik, rimarkis la placon en la arbaro kaj la setlejon.

Ŝi moderigis la rapidon, tamen la ŝipeto preterflugis super la setlejo, kaj ŝi devis fari rondon, malleviĝante al la barilo. Oldulo deĵoris ĉe la pordo de la barilo, kovrinte la kapon per mantelo el fiŝa haŭto, ĉar ree komenciĝis pluvo, kaj li suferis pro malvarmumo. Sed iu sesa senso sugestis lin demeti la mantelon en tiu momento, kiam la ŝipeto tute malalte aperis super la arbaj pintoj kaj komencis fari rondon super la setlejo.

Oldulo freneze ekkriiegis kaj komencis bati alarmon per martelo, kavazaŭ el la arbaro aperis plena armeo da ŝakaloj. La homoj elsaltadis el la domoj, nenion komprenante, ĉar Oldulo batis, kriiegis kaj ial saltadis, kvazaŭ mordite de serpento.

Salli rimarkis desupre vastan placon, baritan per longa kliniĝinta barilo. Sur la placo en iuj lokoj kreskis nealtaj arbustoj, estis videblaj malrektaj bedoj, makuloj de flakoj, kiuj spegulis la grizajn nubojn.

Salli vidis ankaŭ la domojn, en kiuj loĝis tiuj homoj. La kurbaj, mizeraj, oblikvaj kabanoj staris en du vicoj laŭlonge de la kota strio de strato. La strio turniĝis al la pordo de la barilo kaj branĉiĝis al du oblikvaj ŝedoj, super unu el kiuj leviĝis griza fumeto. Verŝajne neniu pentristo kapablus elpensi tiom malgajan bildon, eĉ se li intence dezirus pentri ekstreman malriĉecon kaj mizeron, ĝis kiuj la homo povus fali.

La ŝipeto malleviĝis sur la placo, apud la lasta domo.

Salli malŝaltis la motoron kaj rigardis al Dik.

Dik silentis. Salli rigardis lin, sentante sian kulpon, ĉar ŝi estas en skafandro kaj ne rajtas demeti ĝin. Dik malrapide turniĝis al ŝi kaj embarasite rigardis. Liaj okuloj ekscitite brulis, la buŝo estis firme fermita kaj ŝajnis malica. "Ho dio, – Salli pensis, – vi bezonas duŝon, vi devas esti lavita". La blueta paleco de lia haŭto estis nur imagata sub la tavolo de fulgo kaj koto. La longaj nigraj haroj algluiĝis al la vangoj. Al Dik estis tro varme en la stirejo de ĉieirilo, al li estis malbone, kaj li per la lastaj fortoj penis ne montri al tiu pura virino, kiom malbone estas al li. Kaj Salli ne komprenis lin.

Dik komencis tiri la lukon de sia flanko, Salli klinis sin kaj helpis al li malfermi la lukon.

Dik elsaltis el la ĉiirilo. Salli sekvis lin.

Kaj tuj ŝi ekvidis infanojn. Ili kuris sur la koto, sur la flakoj, nudaj, longharaj. Ili kriis kaj svingis la manojn.

Kaj ilin sekvis pliaĝuloj. Tri aŭ kvar virinoj, poste viro kun larĝa sovaĝa ruĝa barbo, kiu ŝirmis la tutan vizaĝon, krom la ruĝan nazon. Krom la ruĝan nazon kaj la bluajn okulojn. Unu el la virinoj, en leda kitelo, estis dika, kaj Salli eĉ miris, ke virino povas esti tiom dika. Poste ŝi ekvidis altan ĝibetan unubrakan maljunulon, kiu lamante paŝis kun bastono. La pordo de la lasta domo malfermiĝis, kaj de tie blonda junulino elkondukis blindan virinon – Salli tuj komprenis, ke la virino estas blinda: ŝi per libera mano palpis la aeron antaŭ si, timante kolizii kontraŭ baro.

Salli staris, atendante ĉiujn alkuri, kaj al li estis timinde pensi, ke ili povis forflugi kaj lasi ciujn ĉi homojn ĉi tie.

La homoj haltis kelkajn paŝojn for de Salli. Estis silente.

La silento daŭris plenan minuton.

Salli vidis la dikan virinon plori. Ŝi ploris sensone, glutante la larmojn, kaj ŝiaj fingroj palpis la bruston, kvazaŭ serĉante butonon.

Salli rigardis al la infanoj. Estis multe da infanoj. Ŝi ial ne havis eĉ penson, ke homoj ĉi tie, en tiu malpura abismo, povas multiĝi. Kaj tio estis io besta, humiliga ĉar Salli vidis en la setlejo ne daŭrigon de la Tero, sed pereantan plenmanon da malfeliĉaj rifuĝintoj.

La preman silenton rompis la blinda virino.

– Kie estas ili? – ŝi demandis laŭte. – Ĉu ili vere alflugis?

– Saluton, – Salli diris responde. Plej malfacile estis diri la unuajn vortojn. La unuan vorton.

– Kie estas Kazik? – la dika virino diris. – Ĉu al li nenio okazis?

– Ili restis tie, Luiza, – Dik respondis, – Li resaniĝos, ili promesis.

– Iliaj vivoj estas eskter danĝero, – Salli diris.

– Kaj Oleĉjo? Kie estas Oleĉjo? Li foriris en la montaron! – la maljuna maldika virino subite kriis. – Vi devas trovi lin! Bonvolu!

– Momenton, Irina, – la unubraka maljunulo kun bastono ĉesigis ŝin. – Mi estas Boris, – li daŭrigis. – Ĉi tie mi estas kvazaŭ ĉefo. Mi ŝatus diri al vi dankon, de ĉiuj ni...

Dik forkuris flanken, malantaŭ sian domon. Li vomis. Neniu rigardis lin.

Salli salutis ĉiujn laŭvice, ĉiu etendis la manon kaj prezentis sin, eĉ malgrandaj infanoj. Kaj tiu soleneco de la renkontiĝo prezentis ion, rompantan la bildon kun rifuĝintoj. Salli estis ĝoja, ke ŝi ne surmetis la gantojn, kiam ŝi forflugis de la stacio.

Terura besto kaptis la atenton de Salli – ŝi rekonis en ĝi la monstron, kiun Pavlis mortigis. Ĉirkaŭite de plena grego da similaj, sed malpli grandaj monstretoj, la monstro peze kaj minace kuregis al la grupo de homoj apud la ŝipeto. Salli volis krii, ke la homoj fuĝu, sed unu el la infanoj kuraĝe elpaŝis renkonten al la monstro, akre kriante:

– Foriru, kaprino! Ne malhelpu al ni, la homoj venis al ni! Foriru, stultulino!

"Jes, certe, – Salli subite komprenis, – se ili vivas, kaj vivas malfacile, sed restas esti homoj, ili devas bredi la bestojn, viziti la arbaron, kultivi la bedojn. Kaj kion do alian mi atendis?"

– Se vi ne tre laciĝis, – la unubraka maljunulo diris, – do ni petus vin flugi en la montaron. Tie estas Oleg kaj Sergejev. Ili foriris al "Poluso", por ripari la komunikilon kaj voki vin per radiostacio. Sed en la montaro la vetero estas tre malbona.

* * *

Post dudek minutoj – ili ne povis perdi tempon – la ŝipeto ree leviĝis. Al Dik estis pli bone, li flugis kun Salli. Li konis la vojon de la setlejo al "Poluso", laŭ kiu ili marŝis la antaŭan fojon.

Multaj homoj, precipe infanoj, volis flugi en la montaron por Sergejev kaj Oleg, la patrino de Oleg penis puŝiĝi en la ŝipeton, sed Oldulo diris:

– Irina, haltu. Ili ne bezonas vin. – Li turnis sin al Salli kaj petis: – Revenu baldaŭ.

Sed li diris tiujn ordinarajn vortojn tre serioze, zorgante ne nur pri sia digno, sed ankaŭ pri la digno de la tuta setlejo. Li staris tre rekte. Per la sola mano li tenis la kapon de la bastono. La infanetoj ĉesis krii kaj salti ĉirkaŭ la ŝipeto. Kaj la patrino de Oleg paŝis malantaŭen.

– Bone, Boris, – Salli respondis, – ni penos trovi ilin laŭeble plej rapide.

Kaj kiam la ŝipo leviĝis, Dik diris:

– Ĉu vi vidas tiujn ruĝajn rokojn? Ni flugu tien. Malantaŭ ili estas groto. Ni tranoktis tie la unuan fojon. Ne hastu, por ke mi ne perdu la vojon.

La ŝipeto flugis malrapide. Ĝi leviĝis super la intermontejon, en kiu la rojo lirlis en la glaciaj bordoj. En la intermontejo naĝis nebulaj flokoj kaj ĝi estis ŝutita de neĝo. Dik pensis, kiel malfacile al Oleg ĉi tie estis marŝi.

La ŝipeto venis super la plataĵon. Dik rekonis la lokon, kie li trovis la ladbotelon kun konjako, kaj poste la lokon, kie Tomaso pereis.

– Ĉi tie Tomaso falis, – li montris. – Oleg estis pikita de neĝa pulo, Tomaso ne lasis lin, kaj mem falis.

Salli kapjesis, kvankam ŝi unuafoje aŭdis la nomon de Tomaso. Ŝi sciis, ke plurajn fojojn aŭdos tiun historion, kaj Tomaso estos por ŝi konato, same kiel la travivintoj.

La ŝipeto flugis ĉirkaŭ cent metrojn super la neĝo, Salli mallevis ĝin pli malalten kaj tute malpliigis la rapidon: la ŝipeto mergiĝis en la dikan tavolon de la nubaro, kaj ŝi timis preteratenti la homojn.

– Ili devas esti pli malproksime, – Dik diris. – Ili jam estas apud "Poluso". Se ili jam atingis "Poluson", do nenio minacas ilin, ĉar ili povas atendi tie.

Salli apenaŭ ne konfesis al Dik: "Kaj ni volis neniigi "Poluson"". Kiel klarigi la ekziston de instrukcioj al homo, kiun edukis arbaro?

Post kelkaj pliaj minutoj ili forlasis la nubaron. Ĉi tie la ĉielo estis blua kaj brilis la steloj. Estis videbla ĉrkaŭe ĉio ĝis la horizonto.

Dik estis trankvila. Li atendis, kiam aperos "Poluso".

"Poluso" kuŝis en la kaldrono, sama, kia ĝi estis antaŭ jaro.

La ŝipeto faris la rondon super ĝi. Estis nenie videblaj spuroj de Sergejev kaj Oleg.

– Eble ili estas en la ŝipo? – Dik diris. – Estas ja malvarme.

Salli mallevis la ŝipeton apud la luko. La eskalo de Pavliŝ, kiun li facilanime lasis ĉi tie, pendis el la luko. "Estas bone, ke li estas tiom facilanima", – Salli pensis.

Ili kun Dik ĉirkaŭiris la ŝipon, enrigardis la strirĉelon kaj la provizejon, poste venis en la ĉelon, kie staris la interplaneda ŝipo, ĉar Sergejev kun Oleg povus esti en ĝi, penante ripari la komunikadon.

Sed ili trovis neniun.

Ili eliris el "Poluso". Dik estis morna. Ĉirkaŭe regis malica kosma silento.

– Ĉu ni plu serĉu? – Dik demandis timante, ke Salli tuj diros, ke ŝi laciĝis kaj devas reveni. Oleg kaj Sergejev ja estas fremduloj por ŝi.

– Momenton. Komence ni raportu al la stacio.

Salli vokis la stacion kaj diris al Pavliŝ, ke ŝi estis en la setlejo kaj nun estas ĉe "Poluso", sed ne trovis la homojn. Poste ŝi demandis, kiel fartas la infanoj. Dik ridetis – li ne povis nomi Marjanan infano. Tio estas ridinda.

Pavliŝ diris, ke ĉio estas en ordo kaj aldonis:

– Revenu ĉi tien rapide. Mi anstataŭos vin.

– Mi ne laciĝis.

– Mi havas bioserĉilon. Vi forgesis. Vi ne trovos ilin sen ĝi. Ili povas esti superŝutitaj de neĝo, ili povis perdi la vojon.

– Vi pravas, – Salli konsentis.

– Kion li havas? – Dik demandis kun espero.

– Aparaton, kiu povas trovi organikaĵojn.

Salli supozis, ke Dik neniam aŭdis la vorton "organikaĵo", kaj komencis serĉi alian anstataŭ ĝi, sed Dik diris:

– Mi komprenis.

Kaj li vere komprenis. Vajtkus instruis kemion al ili.

La ŝipeto abrupte leviĝis super la kaldronon.

– Sed mi petas vin, – Dik diris, – ke ni flugu ne rekte, sed komence faru la rondon super la montoj.

– Pavliŝ pravas, bioserĉilo estas utila.

– Mi scias.

– Bone, – Salli kapjesis.

Ŝi konsentis kun Dik. Neniu diris tion laŭte, sed ili ambaŭ komprenis, ke se la homoj perdis la vojon, do en tiu frosto ĉiu minuto povus esti valora. Certe, Klaŭdia sur la loko de Salli neniam konsentus vane perdi la tempon, fari la rondojn super la neĝaj valoj. Ŝi pruvus, ke por la bono de erarvagantoj, ili prefere perdu duonhoron kaj atingu la stacion, kaj poste uzu bioserĉilon. Sed Salli ne estis tiom racia. Kaj ili flugis malsupren, farante grandajn zigzagojn, esplorante la strion, larĝan kelkajn kilometrojn.

Kaj ili evidentiĝis pravaj.

Kiam ili jam malleviĝis al la supra limo de la nubaro kaj komprenis, ke ili tamen devos ĉesigi la serĉadon, la akravida Dik rimarkis nigran punkton sur la neĝo malproksime dekstre.

– Turnu la maŝinon! – li kriis.

La punkto estis senmova. Ankaŭ Salli rimarkis ĝin kaj tiom abrupte turnis la ŝipeton, ke Dik apenaŭ ne falis el la seĝo.

La punkto rapide kreskis, kaj ili rimarkis, ke la punkto moviĝas. Ĝi estis stranga senforma bulo, kiu kreskis kaj pligrandiĝis. Nur kiam ili malleviĝis al ĝi. ili komprenis, ke tiu bulo estas du homoj, kiuj iris, falante kaj ree ekstarante, alkroĉinte unu la alian, ĉar ili prezentis kvazaŭ unu estaĵon.

Kiam la ŝipeto alteriĝis al la neĝo dudek metrojn antaŭ Sergejev kaj Oleg, tiuj ne rimarkis ĝin – ili blindiĝis pro la neĝa brilo. Antaŭ la okuloj de Salli kaj Dik, kiuj elsaltis el la ŝipeto, ili ree falis, kaj kun peno, graŭlante, komencis leviĝi sur la genuojn.

– Oleg! – Dik kriis, ĵetante sin al la bulo de korpoj, kiuj malrapide moviĝis. – Oleg, mi estas ĉi tie! Ĉu vi aŭdas min? Oleg, tio estas mi! Tio estas ni! Ni venis!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.