La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SETLEJO

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto unua
1 2 3 4
Parto dua
1 2 3 4 5 6 7

ĈAPITRO DUA

– Paperon, – Oldulo ripetis. – Almenaŭ dekon da folioj.

– Vi havos paperon, – Tomaso promesis.

Tiuj, kiuj intencis foriri, kunvenis ĉe la pordego de la palisaro. La aliaj venis por akompani ilin. Ĉiuj ŝajnigis, ke la marŝo estas tute ordinara, kiel por radikoj al marĉo, sed adiaŭis kvazaŭ por ĉiam.

La forirontoj estis varme vestitaj – Oni kolektis vestaĵojn en la tuta setlejo. Luiza mem selektis, orlis, retuŝis. Verŝajne, Oleg neniam estis tiel varme vestita. Nur Dik prenis nenion superfluan. Li mem por si ĉion kudras.

La pluvo preskaŭ ĉesis, en la flakoj ĉirkaŭ la fostoj plaŭdis kaj pepis akvotigroj. La signo de bona vetero.

Tomaso rigardis al la akvotigroj.

– La pluvo ĉesas. Oni fortikigu la fostojn.

– Ne pensu pri tio, – Luiza respondis. Ni faros tion sen vi.

– Kaj kion vi alportos por mi, paĉjo? – demandis la rufulino Rut, la filino de Tomaso.

– Ne, – replikis lia edzino Linda. – Eĉ ne pensu pri tio. Gravas nur, ke la paĉjo revenu. Enkovru la gorĝon, vi ja ree tusadas.

– Post la montpasejo iru iomete dekstren, – Vajtkus diris al Tomaso. – Ĉu vi memoras?

– Certe, – Tomaso ridetis. – Mi memoras, kvazaŭ tio ĵus estis. Vi prefere kuŝiĝu...

La patrino tenis Olegon je la mano, kaj li ne aŭdacis eltiri la manon, kvankam al li ŝajnis, ke Dik iomete rikanas, rigardante lin. Ŝi volis iri kun li ĝis la tombejo, sed Sergejev ne permesis al ŝi. Li tion permesis al neniu, krom Luiza kaj Oldulo.

Oleg kelkfoje retrorigardis. La patrino staris, levetinte la manon, kvazaŭ ŝi volis svingi antaŭ la disiĝo, sed forgesis. Ŝi penis ne plori.

Super la palisaro videblis la kapoj de la plenaĝuloj. La patrino, Egli, Linda, Sergejev, Vajtkus, kaj tra la dornoj, malsupre, videblis la malhelaj kapoj de la infanoj. La eta vico de homoj, kaj post ili estis la oblikvaj, brilantaj pro la pluvo, rozkoloraj tegmentoj de la malgranda amaseto da dometoj.

Sur la monteto Oleg lastfoje retrorigardis. Ĉiuj staris same ĉe la palisaro, sed iuj el la etuloj forkuris flanken kaj umis apud la flako. De ĉi tie, desupre, videblis la strato – la vojeto inter la kabanoj. Kaj la pordo de Kristina. Iu virino staris ĉe la pordo. Sed de la monteto ne klaras, ĉu Kristina aŭ Liz. Kaj poste pinto de la monteto forigis la setlejon de vido.

Ankaŭ la tombejo estis ĉirkaŭita per palisaro. Dik, malfermonte la pordeton, rigardis internen, ĉu tie kaŝiĝas iu besto. Oleg ekpensis, ke li mem verŝajne, forgesus tion fari.

Strange, li pense rimarkis, ke estas multe pli da tomboj, premitaj per ŝtonoj el mola ardezo, derompita de la proksimaj rokoj, ol homoj en la setlejo. Kvankam la setlejo estas nur deksesjaraĝa. La patro estas ne ĉi tie - li restis malantaŭ la montpasejo.

Dik haltis antaŭ du egalaj ŝtonoj, elhakitaj pli akurate ol la aliaj. Tio estas liaj patro kaj patrino.

Ekis vento, malvarma kaj humida. Oldulo malrapide iris de tombo al tombo. Li konis ilin ĉiujn. Kiom da ili estis antaŭ dek ses jaroj? Ŝajne, tridek ses plenaĝuloj kaj kvar infanoj. Kaj kiom da restis? Naŭ plenaĝuloj kaj triopo da infanoj el venintoj. Triopo. Dik, Liz kaj Oleg. Marjana naskiĝis jam ĉi tie. Ankaŭ vivas dek du infanoj, kiuj naskiĝis en la setlejo. Do antaŭ dek sep jaroj ĉi tie estis kvardek homoj, sed nun - dukek iom. Tio estas facila aritmetiko. Ne, ne estas facila. Da tomboj estas multe pli, tio ofte estas etuloj, mortintaj aŭ pereintaj, ĉitieaj.

Ĉe la orelo, kvazaŭ subaŭskultinte liajn pensojn, Luiza diris:

– La plimulto mortis dum la unuaj kvin jaroj.

– Certe, – Oldulo konsentis, – ni pagis kontraŭ la sperto.

– Estas miraklo, ke ĉiuj ne mortis dum la unua jaro, – Tomaso aldonis.

Ili haltis antaŭ la ŝtonoj en mezo de la tombejo. La ŝtonoj estis malbone dehakitaj, krudaj, kurbaj, ili preskaŭ enteriĝis, kaj alkroĉaj branĉetoj de musko ĉirkaŭkreskis ilin, transforminte ilin en rondecajn altaĵetojn.

Oleg ekdeziris tuj reveni, por ankoraŭfoje vidi la setlejon, li sciis: la patrino staras ĉe la palisaro kaj esperas, ke li faros tion. Oleg eĉ ekiris al la pordeto de la palisaro, sed Tomaso diris:

– Estas tempo por iri. Baldaŭ komencos krepuskiĝi, sed ni devas atingi la rokojn.

– Oj! – Marjana eksklamaciis. Ŝi rapide fingrumis la sakon, pendantan malantaŭ la ŝultro.

– Ĉu vi ion forgesis? – Dik demandis.

– Ne. Tamen mi forgesis... Mi rigardu al la patro...

– Iru, iru, Marjanjo, – Tomaso balancis la kapon. – Ju pli frue ni ekiros, des pli rapide revenos.

Oleg rimarkis, ke la okuloj de Marjana estas plenaj je larmoj. Ankoraŭ iomete - kaj ili elverŝiĝos sur la vangojn.

Marjana malantaŭiĝis de la ceteraj. Oleg aliris al ŝi kaj diris:

– Ankaŭ mi volis reveni. Nu almenaŭ por rigardi de la monteto.

Ili iris apude kaj silentis.

Je ĉirkaŭ tridek paŝoj for de la palisaro, kie komenciĝis la perfida glueca arbustaro, ili haltis.

Luiza kisis ĉiujn, Oldulo adiaŭis, manpreminte. Lastvice kun Oleg.

– Mi tre esperas al vi, – li diris. Eĉ pli, ol pri Tomaso. Tomaso zorgas pri bonfarto de la setlejo, pri ĝia nuntempo. Vi devas pensi pri estonteco. Ĉu vi komprenas?

– Bone, – Oleg kapjesis, – kaj vi prizorgu la patrinon, ke ŝi ne enuu. Mi alportos mikroskopon.

– Dankon. Revenu rapide.

La unua eniris la arbustaron Dik, facile kaj rapide desĵetante la malpezajn tentaklojn per pinto de la lanco.

– Estu proksime de mi, – li ordonis, – ĝis ili rekonsciiĝos.

Oleg ne retrorigardis. Mankis tempo por retrorigardi. Se oni retrorigardus - branĉeto gluiĝus al boto, kaj poste estus nedeŝirebla, kaj se oni deŝiros ĝin - ĝi tri semajnojn fiodoros. Tio estas abomena arbustaro.

* * *

Ĉe krepuskiĝo ili atingis la rokojn. Ĝuste kiel Tomaso taksis.

La arbaro ne etendiĝis ĝis la rokoj, iliaj helruĝaj pintoj elstaris el la nuda valo, kovrita per makuloj de likeno. Flokoj de nuboj preterflugis tiom malalte, ke pintoj de la rokoj tranĉis iliajn ventrojn kaj malaperis en nigran nebulon. Tomaso diris, ke la groto, en kiu li noktumis lastfoje, estas seka, kaj estas facile atingi ĝin. Ĉiuj krom Dik laciĝis. Kaj Dik, eĉ se li laciĝis, al neniu diris pri tio, sed ridetaĉis.

– Tiam estis pli malvarme, – Tomaso diris. – Tiam ni decidis, ke transiri la marĉojn dum malvarmo estas pli facile. Sed la montpasejo estis fermita. Mi memoras, ni iris ĉi tie kaj la tero sub piedoj sonoris – frostis.

Inter la marŝantoj kaj la rokoj kuŝis la blankeca ronda makulo, diametre ĉirkaŭ dudek metrojn.

– Ĉu ĝuste ĉi tie sonoris? – demandis Dik, kiu iris unua. Li subite haltis ĉe rando de la makulo. Ĝi iomete briletis, kiel ŝelo de pino.

– Jes. – Tomaso haltis apud Dik.

Oleg malantaŭiĝis. Antaŭ horo li prenis de Marjana sakon, ke ŝi ne trolaciĝu. Marjana ne volis ĝin redoni, sed Tomaso aprobis: "Prave. Morgaŭ mi helpos al vi, poste - Dik". "Por kio helpi? – replikis Dik. – Ni eligos nokte la superfluan, dismetos en niajn sakojn, neniu rimarkos, kaj por Marjanjo estos malpli peze. Oni devis pensi pli frue. Ni estis pretigantaj nin du monatojn, sed ne pripensis tion".

"Interese, kiu devis pensi? Vi ja estas sama pensanto kiel ĉiuj", – pense rimarkis Oleg.

Sed ili devis treni nemalmulte, kvankam Dik diras, ke eblas ne zorgi pri manĝaĵo, li nutros. Tamen ili kunprenis sekigitan viandon, fungojn, ankaŭ radikojn, sed la plej peza aĵo estis seka brulligno. Sen ĝi ne eblos boligi akvon, nek forpeli bestojn.

– Ĉu vi scias, al kio similas tio? – Marjana diris, atinginte la virojn. – Al pinto de fungo, grandega fungo.

– Eble, – Dik respondis. Ni prefere ĉirkaŭpasu ĝin.

– Kial? – Oleg demandis. – Ni ja devos grimpi sur la deklivo.

– Mi provu, ĉu bone? – Marjana genuiĝis kaj eligis tranĉilon.

– Kion vi volas fari? – Tomaso demandis.

– Mi peceton detranĉos. Kaj flaros. Se tio estas manĝebla fungo, ĉu vi imagas kia bonega tio estas? Eblos ja satigi la tutan setlejon.

– Ne indas tion fari, – Dik diris. – Al mi ne plaĉas via fungo. Kaj tio tutcerte ne estas fungo.

Sed Marjana jam enigis la tranĉilon en randon de la makulo. Sed ŝi ne sukcesis detranĉi – ŝi apenaŭ sukcesis kapti la tranĉilon. La blanka makulo subite ektremis, impetinte kiel ondego al Marjana. Dik abrupte ektiris la knabinon al si, kaj ili ekruliĝis sur la ŝtonoj. Tomaso saltis al ili kaj levis la arbaleston.

Dik, sidante sur la ŝtonoj, ekridegis:

– Por mortigi ĝin, necesas sago de la amplekso de arbo aŭ eĉ pli!

– Mi ja diris, ke tio estas fungo, – Marjana diris. Domaĝe, ke vi timiĝis, Dik. Ĝi odoras kiel fungo.

La konvulsioj onde ruliĝis sur la blanka makulo, naskiĝante en centro kaj diskurante al la randoj, kvazaŭ rondoj sur akvo pro ŝtono. Kaj centro de la fungo pli kaj pli leviĝis, kvazaŭ iu volis eliĝi eksteren, puŝis la fungon per kapo. Poste de la centro ekkuris flanken malhelaj fendetoj, ili estis plilarĝiĝantaj kaj iĝis grandaj petaloj kun pintoj al centro. La petaloj komencis leviĝi supren kaj turniĝi malantaŭen, konsistigante floron.

– Tio estas bela, – Marjana diris, – tio estas belega, ĉu ne?

– Kaj vi volis promeni sur ĝi, – Dik memorigis al Oleg per la voĉo de pliaĝulo, kvankam ili estas samaĝuloj.

Tomaso metis la arbaleston post la dorson, levis la tranĉilon de Marjana.

– Naturesplorantoj devas dekomence pensi, kaj nur pli poste esplori.

– Ĝi nenion povas fari al ni, – Marjana replikis. – Ĝi montras kia bela ĝi estas!

– Certe, se neniu kaŝiĝas en ĝi, – Dik aldonis. – Nu, ni iru, ĉu? Poste malheliĝos kaj ni ne trovos la groton. Ĉiuj planoj rompiĝos. Ni ja intence eliris ĝuste, por noktumi en la konata loko.

Ili ĉirkaŭpasis la makulon sur la ŝtonoza deklivo. Desupre Oleg penis rigardi en mezon de la floro, sed tie estis malhele. Kaj malplene. La petaloj poiome denove estis alproksimiĝantaj, la fungo-giganto estis trankviliĝanta.

– Kiel ni nomos ĝin? – Marjana demandis.

– Amanito, – Tomaso proponis.

– Ĉu amanito estas fungo?

– Amanito certe estas fungo, – Tomaso kapjesis. – Venena kaj granda. Kun ruĝa ĉapelo kaj sur la ĉapelo estas blankaj makuloj.

– Ne tre similas, – Dik diris.

– Sed bele sonas, – Marjana replikis.

Delonge okazis, ke la nomojn por nekonataj aĵoj donis Tomaso. Li donis la nomojn konatajn, ne ĉiam kongruajn. Por kio oni elpensu la novajn? Gravas nur komuna indiko. Fungoj kreskas en tero kaj ilin eblas sekigi. Do rondaj oranĝkoloraj aŭ bluaj globoj, kiuj enteriĝas, sed kiujn eblas sekigi, kuiri, friti kaj manĝi, se oni bonege malsekigos ilin, ni nomu fungoj. Ŝakaloj vagas grege, manĝas kadavraĵon, estas timemaj kaj avidaj. Kaj ne gravas, ke ĉi tie ŝakaloj estas reptilioj. Lano de urso estas longa, vila, kaj urso mem estas granda... Kvankam ĝia lano estas markotoj de kurkardo, similaj al verdetaj haretoj.

Oleg senspiriĝis, dum li grimpis sur la deklivo. Ŝtonoj ruliĝis el sub la piedoj, la sako de Marjana tiris la manon, la sia premis la ŝultrojn. Oleg kalkulis paŝojn. Kie estas tiu damnita groto? La aero komencis bluiĝi, eĉ sen tio la tago estis malserena, sed nun je deko da paŝoj for, objektoj svagiĝis, de la tero leviĝis griza nebulo, venis la tempo por kaŝi sin, nokte eĉ Dik ne riskas iri en arbaron. En mallumo aperas noktaj estaĵoj. Elirinte nokte post palisaron, oni ne revenas. Kaj ĉi tie, fore de la setlejo... Oleg retrorigardis... Al li ŝajnis, ke iu iras post li. Ne, tio estas nur nebulo. Li ne rimarkeble plirapidiĝis, – Tomaso tuj retrorigardis, nelaŭte krietis:

– Ne koliziu kun mi, vi faligos min. Konservu la distancon.

Tamen Oleg ne povis perdi la senton, ke iu iras post ili.

La dorso de Tomaso malaperis – Tomaso devancis Marjanan. Nun antaŭe marŝas Marjanjo. Ŝia dorso estas mallarĝa, eĉ en la varma jako ĝi estas mallarĝa. Marjana stumblas, ŝi malbone vidas en krepusko. Egli diris – pro hemeralopeco, ne pro ordinara, sed pro la endemia. "Endemia... tio signifas rilata al tiu regiono", – sonis en la oreloj la voĉo de Oldulo, kvazaŭ li estis ĉi tie.

– Ĉu vi volas ke mi prenu vin je la mano? – Oleg demandis.

Ili duope iris en nebulo en marĉo, mergiĝante en ĝin ĝis genuoj.

– Ne, – Marjana respondis, – dankon.

– Haltu! – la voĉo de Dik sonis obtuze, el foro – Rokoj.

* * *

Estas bone, ke la groton neniu ankoraŭ okupis. En ĝi povus kaŝiĝi urso aŭ iu eĉ pli malbona, el la krepuskaj kaj noktaj estaĵoj, kiuj kiel fantomoj vagadas ĉirkaŭ la palisaro kaj eĉ iufoje ŝancelas ĝin, altiriĝas al homa loĝejo kaj timas ĝin. Foje Marjana alportis el la arbaro kapridon, ankoraŭ etan, de la alteco ĝis lumbo. Ĝi havis malagrablan voĉon, eĉ pli malbonan ol tiu de la ĝemeloj, haroj de verda herbo pendis ĝis la tero, ĝi piedfrapis per la piedoj, kovritaj per kornaj platoj kaj kriegis.

"Ĝi mekas, – Vajtkus kontentiĝe diris tiam. – Mi adoras la voĉojn de hombestoj".

"Do ĝi estu kapro", – Tomaso decidis.

La kapro ĝisvivis en la setlejo vintron, kiam nokto daŭras preskaŭ senpaŭze. Li alkutimiĝis al homoj, preskaŭ ne mordadis, ĉiam tede restis en la metiejo de Sergejev, tie estis varme. En la metiejo Segejev faris meblojn kaj tranĉis manĝilojn. Oleg ŝatis helpi al li, al li plaĉis fari aĵojn per manoj. Kaj poste venis noktaj estaĵoj kaj forprenis la kapron de la setlejo. Marjana trovis iom da verdaj laneroj malantaŭ la tombejo, sed tio ja estis printempe. Ŝi povis erari.

Vajtkus diris tiam : "Bestobredadon ni prokrastu ĝis estonteco".

"Des pli, tiun virkapron eblas utiligi same kiel melki", – Egli aldonis.

La sola malavantaĝo de la groto estis larĝa enirejo. La enirejon ili tegis per fiŝa haŭto, poste estigis fajron – la noktaj bestoj malŝatas fajron. En la groto estis preskaŭ varme, kaj Oleg ĝue sternis sin sur la plata ŝtona planko. Marjana kuŝiĝis apude.

– Kiel mi laciĝis. Kaj estis terure al mi. – ŝi suspiris.

– Ankaŭ al mi – Oleg aldonis mallaŭte. – Al mi ŝajnis, ke iu iras malantaŭe.

– Estis bone, ke mi ne sciis tion, – Marjana diris.

Dik hakis ŝtipetojn. Ili kunprenis nur la plej bonajn ŝtipojn - kiuj malrapide brulas. Tomaso malfermis la sakon kun sekigitaj fungoj, prenis marmiton kun tripiedo.

– Oleg, donu akvon, – li petis.

Akvo troviĝis en la sako de Oleg, en la ujo el kukurbo. Tomaso devis fari nur du etajn paŝetojn por ke li povu mem preni akvon kaj Oleg komprenis, ke Tomaso diris tion edukcele. Li ne volas ordoni, ke tiu ekstaru kaj okupiĝu pri io utila. Kaj ĉu Oleg ne laboris? La tendon ili kune starigis, la fajro brulas. "Sekvan fojon, se mi malpli laciĝos, mi okupiĝos pri mastrumado, mi ja trenis la sakon de Marjana..."

Sed Oleg certe nenion diris laŭte. Kaj antaŭ ol li levis sin, Dik etendis la longan brakon kaj movis la sakon de Oleg al Tomaso.

– Li ripozu, – li eldiris sen sentimentoj, indiferente. – Li trenis du sakojn kaj laciĝis.

– Li kuŝu, – Tomaso konsentis.

Oleg sidiĝis.

– Kion mi faru? – li demandis. – Se oni bezonas, mi nepre faros.

– Momenton, Tomaso, – diris Marjana, – mi mem garnos la bolaĵon. Vi ne scias, kiom da fungoj meti.

– Mi havis la senton, ke iu iris malantaŭ ni, – Dik diris.

– Ĉu ankaŭ vi? – Oleg respondis.

Kaj tuj ili ekaŭdis pezajn paŝojn ĉe la enirejo. Dik ĵetis sin al la arbalesto. Tomaso klinis sin al la fajro kaj prepariĝis preni ŝtipon. La paŝoj fariĝis malpli laŭtaj. Iĝis tre silente. Aŭdeblis nur, ke maloftaj gutoj de la pluvo falas de sur superpendaĵo super la enirejo de la groto.

– Ni ĝustatempe sukcesis ĉion aranĝi, – Marjana diris.

– Silenton.

Sed nenio aŭdeblis el post la brila ŝirmilo el fiŝa haŭto, sur kiu dancis rebriloj de la fajro.

Dik, tenante la lancon preta, venis al la kurteno, singarde movetis angulon, elrigardis eksteren.

Oleg rigardis lian larĝan streĉitan dorson kaj atendis. Ankaŭ li prenu lancon... Sed tio ja estas devo de Dik. Maljusteco de tiu penso estis evidenta al Oleg, sed eblis konsoli sin, ke li havas alian taskon. Li devas vidi tion, kion vidi ne estas interese al la aliaj. Oldulo esperas al li...

Marjana umis apud la fajro, disigante fungojn de peklitaj beroj, ŝi ĉiam kuiris ilin aparte kaj poste miksis. Ŝi staris sur genuoj, manikoj de ŝia jako estis kuspitaj, la mallarĝaj brakoj estis plenaj je cikatroj kaj vundoj. Oleg ekpensis, ke la brakoj de Marjana estas belaj kaj la vundoj kaj cikatroj estas bagatelo, ĉiuj ja havas cikatrojn.

Ankaŭ Tomaso rigardis la rapidajn manojn de Marjana, observis, kiel la junulino enprofundiĝis en la magion, kiu por li, fremdulo sur tiu planedo, ne havis sencon. Li vidis cikatrojn sur ŝiaj brakoj – la koston, kiun la arbaro prenis kontraŭ la instruon, kaj pensis pri la abismo, kiun la setlejo fosas inter li kaj tiuj adoleskoj, kiuj baldaŭ bonege ekdormos sur la ŝtona planko, ne kovrinte sin kaj ne sentante la humidan, penetrantan malvarmon. Kaj la odoro de tiuj plantaj sepioj, kiujn ili nomas fungoj, ne estas abomena por ili, ili alkutimiĝis al tiu odoro... Cetere, la ĉitieaj infanoj odoras alie, ol hejme. Eĉ propraj infanoj. Kaj Rut, havanta ok jarojn, se ŝi trafus en la arbaron, eble ne pereus, almenaŭ ne mortus pro malsato. La arbaro estas kvankam danĝera, tamen konata loko. Kaj se li, Tomaso Hind, estas homo en tiu arbaro, do ili estas cervidoj, leporoj kaj eĉ lupidoj – ne la plej fortaj, tamen pli ruzaj ol multaj, kaj ili ne pereos.

Marjana mordetis la dubindan fungon, ekpepetis, forĵetis ĝin en angulon. Sed laŭ la aspekto tio estas ordinara fungo.

Iu ree malpeze paŝis, preskaŭ tuŝinte la duondiafanan kurtenon. "Damnaj fantomoj de la mallumo. Vagas elefantoj, mi ne miros se ili estas venenaj... La infanoj laciĝis, sed Dik havas la aspekton, kvazaŭ li pretas tuj persekuti ŝakalojn en densejo. Oleg, certe, estas malpli forta. Li estas saĝa knabo..."

La kurteno moviĝis, ŝajnas ke la nokta gasto decidis forŝiri ĝin. Tomaso levis ŝtipon kaj rigardis eksteren, en la nebulan krepuskon. La nigra ombro ŝvebis for, dissolviĝis en la grizan nebulon, kvazaŭ ŝerculo altiris al si baloneton.

– Mi ne scias, mi ne vidis tion antaŭe – Tomaso diris.

– Ni devos deĵori ĉe la fajro, – Dik decidis.

– Mi tute ne volas dormi, – Oleg diris.

– Nun tre helpus bona pistolo, – Tomaso suspiris.

– Post kvin minutoj la supo pretos, – Marjana avertis. – Bona supo. Luiza klopodis elekti por ni nur la plej bonajn fungojn.

Tre fore io ŝmacis, ululis. Kaj aŭdiĝis mallaŭtaj paŝoj de multaj kruroj kaj blekado de multaj voĉoj.

Marjana saltleviĝis.

– Kaproj!

– La vian oni jam formanĝis. Kiu ja pelas ilin? – Dik demandis.

– Venena elefanto, – Tomaso respondis neatendite por si.

– Kiu? – Marjana miris.

Dik ekridis.

– Ĝuste tiel ni nomu tion.

La blekado iĝis alta kriado, tiel krias infano. Kaj ĉio silentiĝis. Kaj denove paŝado.

– Mi opinias, ilin eligas la blanka fungo, – Oleg notis.

– Kiujn?

– Venenajn elefantojn.

– Tio estas malicaj spiritoj, Kristina rakontis, – Marjana diris.

– Malicaj spiritoj ne ekzistas, – respondis Oleg.

– Vi enprofundiĝu en la arbaron, – Dik proponis.

– Silentu, – Tomaso ĉesigis ilian disputon.

Tute proksime preterkuris kaproj. Poste, paŝante mole kaj malofte, moviĝis persekutanto. La homoj movis sin malantaŭ la fajron, lasinte ĝin inter si kaj la kurteno. Nekonataj bestoj estas timigaj, ĉar oni ne konas iliajn kutimojn.

La kurteno subite moviĝis, diagonale ŝiriĝis, kaj en la groton penetris verda hirta estaĵo, de la homa alteco, sed ronda, sur kvar kruroj, kun ungohava kresto laŭlonge de la dorso, elstaranta el haroj, kiel ĉeno de krutaj montetoj elstaras el arbaro.

La besto rapide tremetis. Ĝiaj malgrandaj ruĝaj okuloj rigardis sensence kaj senespere.

Dik celis per arbalesto, zorgante ne maltrafi.

– Ĉesu! – Marjana ekkriis. – Tio ja estas kapro!

– Vere, – Dik flustris restante sur la sama loko kaj eĉ ne movante la lipojn, – tio estas viando.

Sed Marjana jam estis iranta al la kapro, ĉirkaŭirante la fajron.

– Atendu, – Tomaso provis haltigi ŝin.

Marjana forskuis lian manon.

– Tio estas mia kapro, – ŝi diris.

– La via antaŭ longe jam mortis, – Dik asertis, sed lia brako kun la arbalesto malleviĝis: viandon ili ankoraŭ havis, kaj Dik ne ŝatis mortigi sencele. Ĉasistoj mortigas tiom, kiom eblas forporti.

La kapro ekretroiris kaj senmoviĝis. Videblis, ke tio. kio atendis ĝin ekstere estis pli timinda ol Marjana. Marjana klinis sin, rapide kaptis en la sako bongustan sekigitan fungon kaj proponis ĝin al la kapro. Tiu suspiris, flaris, malfermis la gigantan faŭkon kaj obeeme voris la donacon.

* * *

Oleg deĵoris unua. La kapro ne intencis foriri. Ĝi retiriĝis al la muro, kvazaŭ volis kuniĝi kun ĝi, rigardis per unu okulo al Oleg kaj de tempo al tempo brue suspiris. Poste komencis grati sin kontraŭ la muro.

– Vi pulojn ellasos. Staru senmove, aliokaze mi forpelos vin, – Oleg diris.

La atentema, fiksa rigardo de la kapro ŝajnigis, ke tiu aŭskultas kaj komprenas, sed fakte, la kapro atente aŭskultis tion, kio estis okazanta ekstere.

Rigardante la finbrulantan fajron, Oleg nerimarkite ekdormetis. Al li ŝajnis, ke li ne dormas, sed vidas, ke bluaj fajreroj ekflugas super la brulaĵoj kaj dancas popare, formas rondon. La kapro ekĝemis kaj blekis, ekstamfis. Oleg saltleviĝis, ne tuj rememoris, kie li estas, kaj nur post unu aŭ du sekundoj komprenis, ke la kapro forestas en la kutima loko – ĝi saltis profunden en la groton, kaj tra la truo en la kurteno enrampas la griza grajneca substanco, malrapide, kvazaŭ kiel pasto penetrante en la groton. En la substanco estis ia stulta scivolemo, malrapidemo, obstino, kaj la kapro senespere blekis, petegante savi ĝin – verŝajne ĝi decidis, ke la pasto venis por ĝi persone. Oleg ial ekpensis, ke tiu substanco estas tro malbela por nokta fantomo, li serĉis per mano kaj tute ne povis trovi sian arbaleston sur la ŝtonoj, kaj li ne povis forturni sian rigardon de la moviĝanta proksima substanco, kiu eligis la sufokan acidan odoron. Kaj tial li vidis, ke en la flanko de la estaĵo subite aperis plumita sago de arbalesto kaj duone eniĝis en la paston, enfalis en ĝin kaj tuj la pasto facile kaj rapide retiriĝis, ŝrumpis kaj malaperis, la randoj de la ŝiraĵo de la kurteno kuniĝis, kaj ĝi pigre ekflirtis.

Oleg finfine sukcesis forturni la okulojn. Lia arbalesto kuŝis je du centimetroj de liaj disiĝintaj fingroj. Dik sidis surplanke, freŝa, vigla, kvazaŭ li ne estis dorminta. Li mallevis la arbaleston kaj diris:

– Eble, mi devis ne pafi sed atendi.

– Kial do vi pafis? – Marjana demandis. Ne stariĝante, ŝi etendis sian manon kaj karesis la maldikajn, kovritajn per kornaj platoj, krurojn de la kapro, kiu ploretis kvazaŭ infano, plendante al Marjana pri sia timo.

– Oleg ŝtoniĝis, kaj tiu aĵo jam alproksimiĝis al li, – Dik diris sen la deziro riproĉi aŭ ofendi Olegon, Li diris ĝuste tion, kion li pensis. Li ĉiam diris nur tion, kion li pensis. – Mankis tempo por elekti ŝtipon.

– Ĉu vi ekdormis? – Tomaso demandis Olegon.

Tomaso kuŝis, metinte la sakon kun sekigita viando sub la kapon kaj volvinte litkovrilon sur sin. Al li frostis, pli ol al ĉiuj, kaj li neniel povis alkutimiĝi al la frosto. "Al li fariĝos plej malfacile, kiam iĝos efektive malvarme", – Oleg pensis. Kaj konfesis:

– Mi ekdormetis kaj mem ne rimarkis. La kapro vekis min.

– Vi estas bravulo, kapreto, – Marjana laŭdis.

– Bone, ke li vekis, – Dik diris kuŝiĝante sur la flankon. Lia mano kuŝis sur la strikte kaj bele tornita tenilo de la arbalesto, li mem ĝin faris. – Aliokaze ni estus manĝitaj...

Kaj li ekdormis, ne fininte la frazon.

Tomaso ne volis dormi. Li ekstaris, anstataŭis Olegon, tiu iomete disputis, sed konsentis, liaj palpebroj malleviĝis kaj li tuj sternis sin surplanke. Tomaso kovris siajn ŝultrojn per la litkovrilo. Estus bone aldoni ŝtipojn, sed lignon ili ŝparu, ili ne havas tro da ĝi kaj estos pli malvarme. Li rememoris, kiel estis malvarme, kiam ili unuafoje marŝis al la montaro, – estis mortige kaj senespere malvarme. Plej malproksimen ili sukcesis veni la duan fojon. Verdire, el tiu marŝado ili revenis nur duope : li kaj Vajtkus.

Tomaso rigardis al la infanoj. Kial ili ne sentas, ke dormi sur ŝtonoj estas malvarme kaj malmole? Ili estas naturaj sovaĝuloj, rigardantaj lin, oldulon, kun la ĝentila mizerikordo de indiĝenoj. Malgraŭ la timoj de Boris, ili ĉiujare pli kaj pli bone kunviviĝas kun tiu mondo de la humida arbaro kaj la griza nubaro. Kaj Boris pravas kaj ne pravas. Li pravas, ke sovaĝiĝo estas neevitebla. Tomaso vidas tion en la propra filino kaj en la aliaj etuloj. Sed estas evidente, ke tio estas sola eliro, sola eblo saviĝi. Kaj la montpasejo estas simbolo, je kiu neniu jam kredas, sed kiun rifuzi estas malfacile.

La kapro ekpaŝetis, frapis ŝtonon per la hufoj. Dik malfermis la okulojn, ne moviĝante, fiksaŭskultis kaj denove ekdormis. Marjana, dormante, ruliĝis al la flanko de Oleg kaj metis la kapon sur lian ŝultron. Tiel estas pli oportune. Malproksime en la arbaro io ululis kaj aŭdiĝis malrapide silentiĝanta muĝado. Tomaso elektis maldikan ŝtipon kaj metis ĝin en la fajron.

* * *

Kiam mateniĝis kaj tra la truo en la kurteno venis blua nebulo, fore, en la arbaro saltuloj ekknaris, salutante la novan tagon. Dik findeĵoris ĉe la estingiĝinta fajro, rabotis stangojn por sagoj, akurate metis la stangojn en la sakon kaj ekdormis. Tial neniu vidis, kiel la kapro foriris el la groto. Marjana, vekiĝinte, ĉagreniĝis, elkuris eksteren, ĉirkaŭkuris la rokon – nenie estas eĉ spuroj de la kapro.

– Mi malamas lin, – ŝi diris reveninte.

– Ĉar li ne diris al vi dankon? – Oleg demandis.

– Al li estus pli bone kaj pli sendanĝere esti kun ni.

– Veindas ke mi ne mortpafis lin ĉe la mateniĝo, – Dik bedaŭris, – Mi pensis pri tio, sed poste decidis, ke tage estos pli oportune.

– Tio estas malhonesta, – Marjana diris, – li ja savis nin nokte.

– Unu ne koncernas la alion. Ĉu vi ne komprenas? La kapro ja pensis nur pri sia haŭto.

Oleg prenis la ledan sitelon kaj ekiris por serĉi akvon.

– Ne forgesu la lancon, – Marjana memorigis.

– Kaj ne iru malproksimen, – Tomaso avertis.

– Mi ne estas etulo, – Oleg respondis, sed prenis la lancon.

La nebulo ankoraŭ ne malaperis, kaŝiĝis en la valoj, nuboj ŝvebis tuj super la tero kaj en kelkaj lokoj inter ili kaj kusenoj de la nebulo, aperadis pontetoj, kvazaŭ la nuboj, preterflugante, etendis siajn manojn al la nebulo, vokante al si. Sed la nebulo volis dormi kaj ne ŝatis flugi en la ĉielo. Oleg pensis, ke li konsentus anstataŭ la nebulo flugi kun la nuboj suden, al la grandaj arbaroj, al la maro, kien Sergejev kun Vajtkus kaj Dik iris en la pasinta jaro. Kun ili iris ankaŭ Poznanski, sed li ne revenis. Ili ne sukcesis iri malproksimen kaj ne vidis la maron, ĉar la tieaj arbaroj estas grandaj kaj plenaj je ĉaslianoj, bestoj kaj venenaj rampuloj kaj ju pli varme des pli da estaĵoj, danĝeraj por homo estas tie. Sed fluge eblus kuregi super pintoj de arboj kaj super la maro, kiel ordinaraj birdoj, kies ombroj de tempo al tempo aperadas en la nubaro en bona vetero, sed ili neniam sinkas ĝis la tero. Homoj scipovas flugi, certe, scipovas multe pli rapide ol nuboj. Sed en la setlejo oni devas ĉion komenci denove. Kaj tio estas malfacila, ĉar mankas iloj kaj tempo. Oleg volis fari balonon, sed por balono li bezonus tre multe da fiŝa haŭto, fadeno kaj kudriloj, sed neniu krom la etuloj kaj Oldulo volis helpi al li.

– Tio estas bona abstrakta ideo, – taksis tion Sergejev. – Post ĉirkaŭ cent jaroj ni kun vi nepre okupiĝos pri ĝi.

Kaj Oldulo respondis : "Post ĉirkaŭ cent jaroj ni ĉiuj bone forgesos pri tiu ideo. Ni elpensos por ni diojn, kiuj loĝas en la nubaro kaj ne permesas al ni, karnuloj proksimiĝi al ili".

Li nenion sukcesis pri balono.

Oleg direktis sin malsupren sur la deklivo, al li ŝajnis, ke tie lirlas akvo. En tiaj lokoj povas esti fontoj, rojoj. Poste li alvenis al la ŝtonoza deklivo, malantaŭ kiu el la tero elstaris pinto de la grandega fungo, kiu hieraŭ vespere malfermis sian faŭkon. La nebula ĉapo forflugis de la blanka rondo kaj Oleg vidis, ke centro de la fungo malrapide popetale malfermiĝas kaj el la nebulo ĉe la alia flanko de la valeto, solene ruliĝas grizaj globoj, iom malpli helaj ol la fungo. La globoj aspektis molaj, porozaj kaj moviĝis unu post la alia, konservante la regulajn intervalojn. Unu, du, tri, kvar... Do jen kiu estis la nokta gasto, venena elefanto, peco de pasto...

– La ĉasistoj revenas hejmen, – Oleg diris mallaŭte kaj subite komprenis, ke la globoj ruliĝas direkte al li, kaj ili ruliĝas multe pli rapide, ol al li ŝajnas pro la monotoneco de ilia moviĝo.

Oleg komencis retiriĝi kaj la globoj unu post la alia ruliĝis sur la elastan surfacon de la fungo kaj direktis sin al la centro, al la malfermitaj petaloj. Jen la unua globo, mole disiginte ilin falegis internen, post ĝi la dua kaj tria; la kvara prokrasiĝis por momento, kvazaŭ ĝi kontrolis, ĉu ĉio estas en ordo en la taga mondo.

Kaj malaperis. La petaloj malrapide, kontente kuniĝis en la centro, la surfaco de la fungo glatiĝis kaj ĝi iĝis simila al frostiĝinta lageto.

Oleg ektremis. De okcidento, kien iris la vojo, subite venis glacia vento kaj dolorigis la vizaĝon kaj la manojn. Ĝi rememorigis al li tion, kio atendas ilin. Sed Oleg subite ektimis ne tion, sed ke ili ne povos trairi la montpasejon, kiel oni ne sukcesis tion fari en la antaŭaj marŝadoj. Dik certe ĝojos – li povos reveni en sian amatan stepon. Marjana konsoliĝos, trovinte novajn herbojn kaj fungojn Tomaso alkutimiĝis al la malfeliĉoj kaj ne kredas je sukceso. Estos malbone nur al Oleg kaj Oldulo.

* * *

La tutan tagon ili marŝis en senarba loko, nur iufoje renkontante malaltajn arbustejojn. Tiuj lokoj estis dezertaj, sed estis facile iri kaj ili eĉ ne tre laciĝis. Tomaso diris, ke la tempon ili divenis ĝuste. La somero ĉi-jare estis varma, la antaŭan fojon ĉi tie jam kuŝis neĝo. Dik enuis, li, kiel saltulo kuradis flanken, reaperante disreviĝinta post duonhoro sen predo.

La kapro bonŝancis, ke li revenis ĝuste dum unu el la forestoj de Dik. Oleg decidis, ke aliokaze Dik nepre mortpafus lin. Tio estis ĝuste tiu kapro. Li brue elsaltis el arbustejo – la homoj renkontis lin, hirtiĝinte per la arbalestoj, sed rekonis jam el foro. Hirta grandulo, pli alta ol Oleg ĉe kresto, brue ekĝojis, ke ĝi renkontis amikojn. La kapro preterkuris ilin, suprenĵetante la pezan postaĵon, bruegante per platoj sur la dorso kaj tondre blekante.

La kapro ne plu foriris de ili. Li ĝojis vidi ankaŭ Dikon, sentinte lian proksimiĝon je kilometro kaj poste li eniĝis en mezon de la taĉmento, ne dezirante iri flanke aŭ laste kaj ĝenis iri. Al Oleg ĉiam ŝajnis, ke la kapro tretos lian piedon per la akra hufo, sed la besto evidentiĝis esti pli delikata, ol dum la unua konatiĝo.

La flaron kaj la aŭdkapablon li havis bonegajn. Li sentis alproksimiĝon de vivaj estaĵoj je multe da kilometroj, kaj vespere Marjana jam asertis, ke ŝi komprenas sencon de liaj sonoj: kiam la kapro asertas, ke antaŭe estas kampo kun bongustaj fungoj kaj kiam oni rigardu al la tero – tie rampas ĉaslianoj.

Ili haltis por tranokti longe antaŭ krepuskiĝo. Antaŭ ni la vojo iris supren kaj Tomaso diris, ke matene ili serĉu buŝon de rojo kaj supreniru laŭ ĝia valo, kiu poste mallarĝiĝos, iĝos intermontejo kaj laŭ tiu intermontejo ili marŝu ne malpli ol du tagojn.

Ĉi tie mankis iu kaverno aŭ alia ŝirmejo, ili dormis en la tendo, kio ne plaĉis al la kapro, kaj kvankam en tiu nokto estis neniu danĝero, la kapro tamen postulis, ke oni lasu lin varmiĝi kaj finfine kuŝiĝis sur la tendon, ĉiuj skoldis, sed toleris lin, ĉar ili povis ne gardi sin – jam klaris, ke se venos malagrabla gasto, la kapro tiom bruos, ke vekos ĉiujn.

* * *

Matene Oleg frostiĝis. Al li mankis fortoj por vekiĝi, dormante al li ŝajnis, ke li mergiĝas en glacian marĉon kaj li ne povas malmergiĝi. Li komencis frostotremi. Poste iĝis pli varme kaj Oleg ekdormis trankvile. Li vekiĝis pro tio, ke la kapro decidis grimpi pli alten sur la tendon. Oleg levis la kruron, malfermis la okulojn kaj rimarkis, ke Tomaso nokte interŝanĝis lokojn kun li kaj kuŝiĝis ĉe randon. Tomaso estis blanka pro la frosto, li kuŝis, kunpreminte la dentojn, ferminte la okulojn kaj ŝajnigis, ke li dormas. Oleg ekhontis. En la vilaĝo ili interkonsentis, ke kiam tute frostos, ili domaĝu Tomason. Liaj pulmoj estas malsanaj kaj li malfacile toleras frostojn. Al la geknaboj estas pli facile - ili estas sanaj kaj kutimiĝintaj.

– Tomaso, – Oleg vokis mallaŭte, – mi varmiĝis. Ni interŝanĝu la lokojn.

– Ne, ne necesas, flustris Tomaso, sed la lipoj malbone obeis lin.

Oleg trarampis lin. Fiŝa haŭto de la tendo enlasis froston, kaj ĉi-nokte ĉiuj kovris sin per litkovriloj, eĉ Dik, kiu asertas, ke li povas dormi eĉ sur neĝo.

– Dankon, – Tomaso diris. Li frostotremis.

Ankaŭ Marjana vekiĝis. Ŝi tuj komprenis ĉion.

– Mi boligos akvon, – ŝi decidis kaj eksusuris, malligante la sakojn.

La kapro, kompreninte, ke la homoj vekiĝis, saltleviĝis, ekstamfis, ekblekis voke, videble, li sopiris nokte. Dik ĵetis sian litkovrilon al Tomaso kaj rapide elrampis eksteren.

– Gravas, – li kriis deekstere, – moviĝi! Vidu kiel bonege!

Oleg igis sin elrampi al Dik.

La valo, kies randon ili atingis vespere, estis kovrita per neĝo. Dum la nokto falis neĝo. Ĝi estis blanka kaj pura, multe pli hela ol la nubaro, kiu pro la kontrasto ŝajnis tute violkolora. La kapro staris proksime kaj lekis glacierojn de sia felo. Blanka makulo de la valo apogis sin kontraŭ kruta deklivo de la plataĵo. Arbustoj, kreskantaj sur la deklivo, malrapide movis siajn branĉojn, levante ĉirkaŭ si neĝajn nubetojn.

Dik estis malkontenta, ke ligno estas elspezata pli rapide, ol ili taksis, sed diris pri tio mallaŭte kaj nur al Oleg, kiam ili malproksimiĝis de la malpura altaĵo de la tendo.

– Ni devis ne kunpreni Tomason, – li diris. – Li malsanos.

– Al ni estos malfacile trairi la montpasejon sen li.

– Kun li estos eĉ pli malfacile, – Dik respondis, pafante sagon el la arbalesto en malluman kavon en la roko. Oleg nenion vidis tie, sed en la kavo ekfumis neĝo, de tie ĵetis sin leporo kaj ekkuregis for per longaj saltoj, ĵetinte sian rostreton post la dorson. En ĝiaj spuroj videblis sangaj gutoj.

– Mi iros por preni ĝin, – Dik diris. Li restis ĉe sia opinio.

Ĉiam estis malfacile disputi kun Dik, ĉar, se li certas, li ne daŭrigas disputon, sed simple foriras. Kaj la plej bezonaj vortoj aperas pli poste, kaj okazas, ke Dik ĉiam venkas, eĉ se li ne pravas.

– "Kiel do ni venos sen Tomaso? – Oleg pense daŭrigis la dialogon kun Dik. – Gravas ja eĉ ne la vojo, gravas – kiel ni poste kondutu. Ni ja estas sovaĝuloj, kiuj neniam vidis biciklon, kaj tial ni nenion scias, ĉu tio estas biciklo aŭ vaportrajno. Al Dik ŝajnas, kvazaŭ li scias ĉion, kion indas scii por homo en la setlejo aŭ arbaro. Eble li timas trovi sin en la alia mondo, kie ne li estas la plej forta, la plej rapida?"

Marjana estigis fajron. La kapro jam alkutimiĝis al fajro kaj decidis, ke fajro neniel minacas lin, do li tuj direktis sin en la fajron, kaj Marjana kriis al Oleg, ke tiu detiru tiun malpuran beston. Detiri la maturan kapron estas preskaŭ neebla afero, sed Oleg penis. Li batis la kapron per tenilo de tranĉilo, sed la kapro ŝajne decidis, ke oni karesas lin kaj li ekstaze ŝrikis.

Tomaso rapide iris sur la neĝo, por varmiĝi, li kovris sin per litkovrilo kaj ĝibiĝis, kaj ŝajnis al Oleg maljuna homo, kvankam li sciis, ke Tomaso havas nur kvardek jarojn. Egli foje diris, ke la procezoj de maljuniĝo en la setlejo ial estas pli aktivaj ol sur la tero, kaj Luiza tiam diris, ke pro tiu dieto ĉiuj delonge devis mortaĉi. Ĉiuj konstante suferas gastritojn, alergiojn, renoj de la pliaĝuloj estas netaŭgaj. Verdire la infanoj estas preskaŭ sanaj. Kaj la setlejo bonŝancis, ke plimulto da la ĉitieaj mikroboj ne adaptiĝis al la homa metabolo. Ankoraŭ ne adaptiĝis, Luiza aldonis tiam.

– Domaĝe, ke ĉi tie forestas marĉo, – Marjana diris. – Mi kolektus por vi herbon. Mi scias, kiun.

– Kial do vi ne kolektis ĝin anticipe? – Oleg demandis.

Marjana plej bone el ĉiuj en la vilaĝo spertis pri herboj.

– Stranga vi estas, – Marjana miris. – Tiun herbon oni manĝu tuj, dum ĝi estas freŝa, kiel mi konservu ĝin?

Al ŝi ĉiam ŝajnis stranga, ke la aliaj ne scias tion, kion ŝi scias.

– Oleĉjo, – Tomaso vokis, – venu al mi.

Tomaso mallevis sin sur la tendon kaj sulkigis la vizaĝon.

– Denove la dorso doloras, – li diris, – lumbago.

– Mi poste frotos vian dorson, – Marjana promesis.

– Dankon, tio ne helpas min, – Tomaso ridetis. Li similis kornikon, kiel Oldulo desegnis ĝin dum la biologiaj lecionoj. Malhela birdo kun granda pinta vosto. – Aŭdu, ĉu vi memoras, kie mi kaŝas la mapon? Ĉu malmulto povos okazi al mi?

– Nenio okazos, – Oleg asertis. Ni ja marŝas kune.

– Tamen, ni ne risku. Ĉu vi komprenos la mapon?

La mapo estis desegnita sur la peceto de papero – la plej grava trezoro en la setlejo. Oleg ĉiam spertis la neordinaran senton al papero. Papero, eĉ blanka folio, magie rilatis sciojn. Ĝi ankaŭ estis kreita por esprimi sciojn. Do papero estis kvazaŭ rivelaĵo de diaĵo.

Tomaso, fojfoje regate de tusado, devigis Olegon montri laŭ la mapo la vojon al la montpasejo. La itinero estis konata, ili kun Vajtkus kaj Oldulo jam pense trapasis ĝin, sed, verdire, en la setlejo senti la distancon, la froston, la esencon de la vojo estis neeble – en domo estis varme, komforte, lumas lumiloj, malantaŭ la muro susuras pluveto...

Dik alportis la leporon. La kapro ial ektimis la malvivan korpeton, forkuris al la krutaĵo kaj staris tie, bedaŭre skuante la kapon.

– Li sentas, kio atendas lin, – Dik notis. Li ĵetis la leporon sur la ŝtonojn. – Ni manĝu ĝin nun, Marŝi estos malpli triste. Kaj por Tomaso estos sanige. Vere, eĉ pli sanige estus trinki varman sangon, mi ĉiam faras tion en ĉasado. Sed vi, Tomaso ne trinkos, ĉu?

Tomaso kapneis.

– Kion vi faras? Ĉu rigardas la mapon? – Dik demandis.

– Tomaso petis ripeti por la okazo, ke io okazos al li.

– Absurdaĵo, – Dik diris, ekkaŭrante kaj komencante sperte senfeligi la leporan korpeton, – vi dume povas marŝi. Kaj se al vi estos malbone, ni revenos.

Oleg komprenis, ke Dik ne volas ofendi Tomason. Ekde la komenco Dik opiniis, ke Tomaso povos ne elteni la marŝadon.

– Ne gravas, – diris Tomaso, kiu neniel montris, ke al li estas malagrabla la indiferenta tono de Dik, – ni prefere sekurigu nin.

Kiam ili trinkis teon – bolaĵon kun radikoj, la kapro venis pli proksimen, sed ne de la flanko, kie Dik ĵetis felon de la leporo, sed de la alia, kvazaŭ barinte sin de la feleto per la fajro kaj la tendo. Li brue ĝemis kaj Marjana ĵetis al li iom da sekigitaj fungoj.

– Tio estas superflua, – Dik balancis la kapon. – Ni mem bezonas fungojn. Povos okazi, ke ni nenion trovos. Kiel ni marŝos reen?

– Tie, malantaŭ la montpasejo estas manĝaĵo, – Tomaso memorigis.

– Ni ne scias, ĉu estas aŭ jam ne, – Dik respondis. – Estus stulte perei pro malsato. Kaj dum frostoj oni pli multe manĝu.

– Ekstremokaze ni manĝos la kapron, – Oleg diris.

– Kial ekstremokaze? – Dik demandis. – Ni nepre manĝos ĝin. Baldaŭ. Aliokaze li fuĝos.

– Eĉ ne pensu, – Marjana ordonis, – ne faru.

– Kial? – Dik miris.

– Ĉar la kapro estas bona. Li revenos kun ni en la setlejon. Kaj vivos. Tempas por ni bredi hejmbestojn.

– Mi alportos por vi mil samajn kapojn, – Dik promesis.

– Ne. Vi simple fanfaronas. Vi ne alportos. Ili ne abundas en la arbaro. Kaj se li ne volos, vi neniel povos lin treni.

– Mi kunprenos vin, ĉar vi scipovas paroli kun bestoj. – Kaj Dik komencis tranĉi la leporon en egalajn partojn.

– Mi ne permesos mortigi, – Marjana avertis. – Ŝi havos idojn.

– Kiu? – Oleg demandis.

– La kapro, – Marjana diris, – la kaprino.

– Ĉu tio estas kaprino? – Tomaso demandis.

– Jes, kaprino. Mi scias.

– Marjana pravas, la kaprino vivu, – Tomaso decidis. – Estas utile pensi pri tio, kio okazos morgaŭ.

– Pensu ankaŭ pri tio, ke ni ne mortu hodiaŭ, – Dik diris.

– La kaprinon ni nutretu, – Marjana diris.

– Eĉ ne pensu, – Dik malkonsentis.

– Mi fordonos la mian. – Marjana kun la akra mentono antaŭe obstine rigardis Dikon.

Dik klinis la kapon, rigardadis la junulinon, kiel nekonatan besteton.

Tomaso levis sin unua kaj ekiris por faldi la tendon. Li tremegis.

– Eble, vi revenu? – Dik demandis lin.

– Malfruas. Mi marŝos.

– Pensu, – Marjana koleris al Dik, – Kiel vi povas tion diri? Tomaso ja ne povos sola atingi la setlejon.

– Oleg povas reveni kun li.

Dik diris tion nur por lasi la lastan vorton sia.

– Tempas marŝi, – Tomaso finis la disputon. – Se hodiaŭ ni marŝos bone, eble ni atingos la plataĵon. La antaŭan fojon ni ne sukcesis trapasi ĉi tiun intermontejon. Neĝo estis ĝis lumbo. Kaj neĝventegis.

Tomaso iris anatŭe, laŭ la larĝa ujo de la rojo, kiu post abundaj pluvegoj verŝajne iĝas torento, kaj nun nur apenaŭ lirlis sur ŝtonoj, derompante glacierojn, kreskintajn dum la nokto.

La kaprino dekomence ĵetis sin antaŭen, kvazaŭ montrante la vojon, kaj poste redecidis kaj haltis. Dik minacis al ŝi per fingro, kaj jen la kaprino suspiris kaj ekiris post la homoj, kvankam ŝi kelkfoje haltis kaj malplaĉe kriegis, konvinkante la homojn reveni.

Iomete plivarmiĝis, la neĝo sub la piedoj ekdegelis, estis glite, dum la tago ili devis dekfoje trairi la rojon, kiu serpentumis laŭ la valeto, fluante de unu krutaĵo al la alia, kaj la piedoj de ĉiuj frostiĝis.

* * *

La tutan sekvan tagon la valeto, laŭ kiu fluis la rojo iom-post-iome mallarĝiĝis, la rokaj muroj iĝis ĉiam pli krutaj kaj ĉiam pli alproksimiĝis, kaŝante la rojon en la eternan ombron. Ĝia bruo iĝis pli morna, ĝi speguliĝis de la muroj, kiel en barelo. Estis malkomforte kaj timinde – neniu el ili, krom Tomaso estis antaŭe en la montaro, eĉ Dik perdis la ĉiaman certecon pri si, ne kuris antaŭen, ĉiam rigardis supren, kvazaŭ li timis, ke sur lian kapon falos ŝtono, kaj ofte demandis Tomason:

– Nu, ĉu baldaŭ? Ĉu ni baldaŭ eliros?

– Vespere ni eliros, – Tomaso respondis.

Tomaso, kiel ĉiuj, varmiĝis, eĉ ŝvitis, preskaŭ ne tusis kaj marŝis pli rapide ol hieraŭ. Sed kelkfoje prenis sin je la flanko.

– Ĉu vi rekonas la lokojn? – Marjana demandis.

Ŝi marŝis malantaŭe, pelante la kaprinon, kiun la tuta aventuro tute tedis kaj kiu ofte haltis, retrorigardis, kvazaŭ petegante Marjanan lasi ŝin reen en la arbaron, en liberon.

– Estas malfacile respondi, – Tomaso respondis. – La antaŭan fojon ni ne atingis ĉi tiun lokon. Kaj kiam ni antaŭ dek ses jaroj iris de la montpasejo, ĉi tie kuŝis neĝo, tagoj estis mallongaj kaj ni preskaŭ ne rigardis flanken. Tiam ni ekhavis esperon, unuafoje ekhavis esperon, sed ege laciĝis. La vojo de ĉi tie ĝis la setlejo okupis pli ol semajnon.

Dik, marŝanta antaŭe, subite senmoviĝis, levis la manon.

Ĉiuj haltis. Eĉ la kaprino haltis, kvazaŭ kompreninte la ordonon.

Dik kun preta arbalesto malrapide ekiris antaŭen. Li kliniĝis.

– Rigardu! – li kriis. – Ili vere iris ĉi tie.

Malantaŭ granda ŝtono, malhele briletante kaj speguliĝante en la kavo de la rojo kuŝis mirakla aĵo. Ĝi estis farita el blanka metalo kaj similis al platigita globo kun blanka tubero supre. Al tiu aĵo estis muntita rimeno, do ĝin eblis porti sur ŝultro.

Dik levis la aĵon kaj diris:

– Sur ĝin, verŝajne, falis ŝtono,

– Ne, ne ŝtono. Ĝi estas intence farita tia, – Tomaso diris, venante al Dik kaj prenante de li la aĵon. – Ĉi tie ni haltis por ripozi. Kaj iu... Vajtkus! Tio estas la ladbotelo de Vajtkus. Kiel li ĝojos, kiam ni alportos ĝin al li!

– Ĉu tio nomiĝas "lado"? – Marjana demandis.

Tomaso skuis la aĵon en la aero, kaj ĉiuj aŭdis, ke interne plaŭdas akvo.

– Oportuna aĵo, – Dik notis.

– Ĝi estas intence farita plata, – Tomaso klarigis, singarde malŝraŭbante la kovrilon, – por ke ĝi estu oportune portata ĉe flanko.

– Ĝi estas bela, – Marjana diris.

– Mi ĉasados kun ĝi, – Dik decidis. – Vajtkus ne bezonas ĝin. Li tutegale malsanadas.

Tomaso movis la ladbotelon al la nazo kaj flaris.

– Diable! – li ekkriis. – Mi povas freneziĝi.

– Kio okazis? – Oleg demandis. Li volis teni la ladbotelon.

– Amikoj, tio ja estas konjako! Ĉu vi komprenas, tio estas konjako!

La kaprino foriris flanken kaj mire ekblekis, vokante al si.

Oleg venis al ŝi. En la kavo, malantaŭ amaso de ŝtonoj, kuŝis aro da metalaj vazoj – Li neniam vidis tian trezorejon.

– Tomaso! – li vokis. – Vidu, kion ankoraŭ vi forgesis.

– Ni ne forgesis, – Tomaso diris. – Komprenu, tiam ni ekkredis, ke ni atingos la arbaron kaj lastfoje manĝis. Tio estas vazoj de ladmanĝaĵo, ĉu vi komprenas? Tio estas nebezonataj vazoj de ladmanĝaĵo.

– Ĉu nebezonataj?

– Tiam ili ŝajnis al ni nebezonataj. – Tomaso denove movis la ladbotelon al la nazo kaj flaris. – Mi freneziĝos. Tion mi sonĝas.

– Do tio estas vero, – Dik diris, – ke vi marŝis ĉi tie. Iufoje mi pensis, ke la setlejo estis ĉiam.

– Sciu, mi mem iufoje pensas tion, – Tomaso ridetis.

Li glutis iomete el la ladbotelo. Unu gluton, kaj kontente fermetis la okulojn.

– Mi vivos, – li diris. Li ektusis, sed ne ĉesis rideti.

Marjana estis kolektanta la ladvazojn kaj metanta ilin en la sakon. La kaprino ofte ĝemis, veis, la ladvazoj ne plaĉis al ŝi. Ili estis fremdaj.

– Ne prenu do ilin, – Tomaso ekridis. – Ne prenu! Tio ja estas malplenaj vazoj. Se necesos, vi prenos mil ilin. Ĉu vi komprenas?

– Mi ne scias, – Marjana racie oponis. – Kaj se ni trovos nenion, ankaŭ ili utilos. Ni revenos ne sen predo. Mia patro multe da ĉiaj aĵoj faros el ili.

– Do kunprenu ilin sur la revena vojo, – Oleg proponis. Li multe volis gustumi la konjakon, kiu tiom ĝojigis Tomason.

– Kaj se oni prenos ilin? – Marjana demandis.

– Kiu prenos? – Tomaso demandis. – Neniu ja prenis dum dek ses jaroj. Kaproj ne bezonas ladvazojn.

Sed Marjana kolektis ĉiujn vazojn, eĉ la truajn.

Dik diris:

– Mi gustumu, Tomaso. El la ladbotelo.

– Al vi ne plaĉos, – Tomaso avertis. – Konjako estas danĝera por infanoj kaj sovaĝuloj.

Tamen li etendis la ladbotelon al Dik.

"Mi devis peti, – Oleg ĉagreniĝis. – Ĉiam kiam mi nur pensas pri io, Dik tion jam prenas"

– Sed singarde, – Tomaso avertis, – nur unu etan gluton.

– Ne timu, – Dik respondis. – Se tion povas vi, do des pli povos mi. Mi estas pli forta ol vi.

Tomaso respondis nenion. Al Oleg ŝajnis, ke li ridetas.

Dik renversis la ladbotelon kaj faris grandan gluton. Videble tiu konjako estis tre amara, ĉar Dik faligis la labotelon kaj ege ektusis, preninte sin je la gorĝo. Tomaso apenaŭ sukcesis kapti la ladbotelon.

– Mi ja avertis, – li diris riproĉe kaj sen kompato.

Marjana ĵetis sin al la ruĝiĝinta, malfeliĉa Dik.

– Ĉio brulas... – Dik finfine povis diri.

– Por kio vi? – Marjana ekkoleris kontraŭ Tomaso.

Ŝi komencis umi en sia sako. Oleg sciis – ŝi serĉis la kuracilon kontraŭ brulvundoj.

– Tio tuj ĉesos, – Tomaso asertis. – Dik, vi ja estas sovaĝulo. Vi devis gustumi la nekonatan likvon kiel venenon, dekomence per lango...

Dik svingis la manon.

– Mi kredis... Komprenu, mi kredis! Vi ja trinkis!

Dik estis humiligita. Li ne toleris humiligojn.

– Jen, – Marjana diris, – maĉu la herbon. Tio helpas.

– Ne, – Dik rifuzis.

– Ĉio ĉesis, – Tomaso diris. – Al li jam estas pli varme.

– Ne, – Dik oponis. Sed mensogis.

– Ĉu estas pliaj dezirantoj brulvundiĝi? – Tomaso demandis. – Miaj kuraĝaj samtribanoj, ĉu? Cetere, indianoj nomis tion fajra akvo.

– Kaj poste ili drinkadis kaj vendis siajn terojn kontraŭ nenio al la blankaj kolonianoj, – Oleg rememoris la lecionon pri historio.

– Ĝuste. Sed tiuj drinkaĵoj estis malpli kvalitaj.

Tomaso pendigis la ladbotelon sur la ŝultron. Dik rigardis ĝin kun bedaŭro. Li kun plezuro elverŝus la damnan konjakon de tie kaj enverŝus akvon.

Ili sidiĝis sur ŝtonojn por ripozeti. Marjana disdonis al ĉiu po unu manplenon da sekigitaj fungoj kaj po unu tranĉaĵon da sekigita viando. Ankaŭ al la kaprino ŝi donis fungojn. Dik malaprobe rigardis, sed diris nenion. La kaprino delikate voris la fungojn, rigardis Marjanan, ĉu ŝi donos pli. Al la kaprino esis malfacile trovi manĝaĵon ĉi tie kaj ŝi estis malsata.

– Kaj ĉu la tuta via nutraĵprovizo estis en tiuj vazoj? – Oleg demandis.

– Ne nur, – Tomaso diris. La nutraĵprovizo estis en kestoj, skatoloj, konteneroj, boteloj, tuboj, flakonoj, sakoj kaj en multaj aliaj aĵoj. Da nutraĵprovizo estis, mi diru al vi, amikoj, multe. Kaj estis ankaŭ cigaredoj, kiujn mi ofte sonĝas.

Kaj subite Oleg komprenis, ke la trovo de la ladbotelo, de la vazoj de ladmanĝaĵo, de la spuroj, efikis ne nur lin aŭ Dikon. Plej multe ŝanĝiĝis Tomaso. Kvazaŭ antaŭ tiu momento ankaŭ li mem ne tre kredis je tio, ke li iam estis malantaŭ la montpasejo, kie oni manĝas el brilaj vazoj kaj en ladboteloj povas esti konjako. Kaj tiu mondo, fremda, sed dezirata por Oleg, fremda, kaj entute nebezonata por Dik, ŝanĝis Tomason.

– Ek, – Tomaso diris, levante sin. Nun mi preskaŭ kredas, ke ni venos, kvankam la plej malfacila parto de la vojo estas antaŭe.

Ili marŝis plu. Marjana tenis sin proksime al Dik, ŝi estis maltrankvila, ĉu li bone sin sentas. Marjana havas tiun trajton – kompati ĉiujn. Iufoje tio emociis Olegon, sed nun - kolerigis. Estas ja videble, ke Dik estas sana, nur liaj okuloj brilas kaj li parolas pli laŭte, ol kutime.

– Tio estas pordo, – diris Tomaso, kiu estis iranta apud Oleg. – La pordo, post kiu komenciĝas miaj rememoroj. Ĉu vi komprenas?

– Mi komprenas.

– Antaŭ tio mi povis nur imagi, – Tomaso daŭigis. – Kaj mi tute forgesis pri tiu ripozhaltejo. Via patrino portis vin sur siaj brakoj. Ŝi tute senfortiĝis, sed donis vin al neniu. Kaj vi silentis. Dik kriegis, komprenu, kriegis, kio decas al la malsata kaj malfeliĉa bebo. Kaj vi silentis. Egli ĉiam tenis sin apud via patrino, ili ja estis nur junaj knabinoj, po dudek kvin jaroj, ne pli, kaj antaŭe ili amikis. Ŝi nenion plu havas en sia vivo, nur vin.

Tomaso subite ektusadis, li fleksiĝis. Li apogis sin per la polmoj kontraŭ la ŝtona muro, kaj Oleg rimarkis, kiaj flavaj kaj mallarĝaj estas la fingroj de Tomaso. Dik kun Marjana foriris antaŭen kaj malaperis post turniĝo.

– Mi portu la sakon, – Oleg proponis.

– Ne, Tio tuj pasos, tuj pasos... Tomaso kulpe ridetis. – Ŝajnas, mi devis estri vin, doni ekzemplon al la adoleskantoj. Kaj mi apenaŭ trenaĉas min... Sciu, al mi ŝajnis, ke se mi glutos konjakon, ĉio pasos. Tio estis naiva...

– Vi glutu pli, – Oleg diris.

– Ne. Mi havas altan temperaturon. Mi volas atingi la montpasejon. Por mi estus bone trafi hospitalon – tie estus kvieto kaj kuracproceduroj, kaj ne supreniro kaj gloragoj.

Post ĉirkaŭ du horoj la intermontejo finiĝis. La rojo falis de sur deklivo, ĉirkaŭ du metrojn alta, formante malgrandan akvofalon. Sed grimpi sur la deklivon estis nefacila afero. Tomaso estis tiom astenia, ke ili devis treni lin supren. La kaprinon ili levis per ŝnuro, kaj la timigita besto nur pro miraklo mutilis neniun, kvankam ŝi batadis per la mallarĝaj kirasaj kruroj.

Venis la stranga sento: du tagojn ili supreniris laŭ la mallarĝa, duonluma intermontejo, aŭdante nur lirladon de la akvo, kaj subite ilin trafis la potenco de la vastaĵo, kian Oleg neniam antaŭe vidis.

La plataĵo, kovrita per neĝo, kun malmultaj stonaj kalvaĵoj, etendiĝis je kelkaj kilometroj, limante la muron de la montaro. De la alia flanko, ruliĝante kiel senfina krutaĵo, ĝi enfluis en la larĝan valon, dekomence nudan kaj ŝtonozan, poste sur ĝi aperis punktoj de arbustoj kaj arboj, kaj tre fore ĉe la horizonto tiuj punktoj kunfandiĝis, plidensiĝante, en la senfinan arbaron. Tie, je kvar tagoj da piedirado, situis la setlejo. Sed ĝin neeblas vidi de ĉi tie.

– Jen ĉi tie, – Tomaso diris, plu anhelante, – ĉi tie ni komprenis, ke ni estas savitaj. Ni iris de la montaro, eĉ ne iris, ni rampis, trenante vunditojn, frostiĝante, kredante je nenio, kaj subite venis al ĉi tiu plataĵo. Ĝi, kiel vi vidas, iomete leviĝas ĉe la rando kaj tial, dum ni ne venis ĉi tien, ni ne sciis, ke estas espero. Neĝventegis... kiu do estis unua? Ŝajnas ke Boris. Nu jes, Boris. Li foriris antaŭen kaj subite haltis. Mi memoras, ke li subite senmoviĝis, sed mi tiom laciĝis, ke ne komprenis, kial li staras. Kiam mi venis al li, li ploris kaj lia vizaĝo estis glaciizita. Videbleco en tiu tago estis malbona, sed fojfoje la neĝa vindaĵo maldensiĝis kaj ni komprenis, ke tie, malsupre, en la valo, kreskas arboj, do estas vivo...

Estis vento, feliĉe neforta, la kaprino komencis salti, petoli, ĝojante pri la vasteco, suprenĵetante la hirtan postaĵon, restigante profundajn, triangulajn spurojn sur la neĝa kovrilo. Ŝi haltis apud la bruna kalvaĵo, komencis fosi la frostiĝintan teron per la korna tubero sur la nazo, suspirante, veante kaj mekante, – videblis, ke ŝi sentis ion manĝeblan.

– Ĉi tie mankas ĉasaĵo, – Dik riproĉe diris. Li turnis sin al Tomaso, kvazaŭ li estis kulpa pri tio.

– Post ĉirkaŭ tri tagoj, se ĉio estos en ordo, ni venos, – Tomaso asertis. – Aŭ post kvar.

– Kaj oni diris, ke vi marŝis du semajnojn.

– Ni marŝis dek tri tagojn. Estis vintro kaj multe da malsanuloj kaj vunditoj, kaj nun ni ne estas ŝarĝitaj. Estas mirinde, kvazaŭ tio okazis nur hieraŭ – ni kun Boris staras kaj rigardas malsupren...

Antaŭ krepuskiĝo ili sukcesis atingi la montaron.

* * *

Nokte iĝis pli malvarme kaj ĉiuj frostiĝis. Dik kun Oleg kuŝigis Marjanan kaj Tomason mezen. Tomaso tiom senfortiĝis dum la tago, ke eĉ ne disputis. Li estis varmega, sed neniel povis varmiĝi, kaj kiam li komencis seke tusadi, Oleg brakumis lin, kaj Marjana donis miksturon kontraŭ tusado, kiun ŝi preparis. Marjana ne dormis, kaj ili flustris kun Oleg por distri dum la nokto, kaj Dik, kiu volis dormi, turnadis sin. Poste li diris:

– Morgaŭ ni ne ripozos tage, ĉu klaras?

– Kio? – Oleg demandis.

– Mi devigos vin marŝi eĉ se vi tre volos dormaĉi.

– Ne timu, ni ne prokrastiĝos pro ni.

– Pro iu ajn.

Oleg ne disputis. Li komprenis, ke Dik celas Tomason. Li opiniis, ke Tomaso dormas kaj ne aŭdas, sed Tomaso aŭdis.

– Laŭ mi, mi havas pneŭmonion, pardonu, amikoj, ke okazis tiel malbone.

Ili starigis la tendon en granda kavo, ĉi tie estis pli varme, ol en la alta loko, kaj la kaprino paŝis apude, suspirante, kaj poste komencis murmuri, foseti la teron.

– Kion ŝi serĉas? – Marjana flustris.

– Helikojn, – Oleg respondis. – Mi vidis, ke ŝi trovis helikon.

– Mi opiniis, ke ĉi tie estas tro malvarme por ili.

– Ni ja vivas, do ankaŭ la aliaj povus.

– Nenio estas ĉi tie, – Dik ĉesigis, – dormu.

Tomaso ektusadis. Marjana denove donis al li akvon. Aŭdeblis, ke liaj dentoj frapas kontraŭ rando de la kruĉo.

– Vi devas reveni, – Dik diris.

– Malfruas, – Tomaso respondis, – mi ne sukcesos atingi la setlejon.

– Stultulo vi estas, Dik, – Marjana diris, – vi forgesis la leĝojn.

– Mi nenion forgesis, – Dik ekparolis laŭte. Mi scias, kio estas devo, ne malpli bone ol vi mi tion scias. Sed oni gurdis al mi: Se nun ni ne atingos la montpasejon, se ni ne alportos feron kaj ilojn, la setlejo povos perei. Tion elpensis ne mi. Mi ne kredas, ke la setlejo pereos. Ni bonege vivas sen tiuj aĵoj. Mi povas mortigi urson per mia arbalesto je cent paŝoj.

– Certe, – Oleg memorigis, – vi ja havas ferajn bekojn sur viaj sagoj. Se Sergejev ne forĝus ilin, kiel vi mortigus urson?

– Mi povas fari bekojn el ŝtono. Gravas scipovo kaj ne materialo. Kaj nun oni pelis nin ĉi tien, en la montaron.

– Neniu pelis vin, vi venis mem.

– Mem. Sed vi scias – tre baldaŭ ekneĝados. Kaj se ni malforte trenaĉos nin, ni ne povos reveni en la setlejon.

– Kaj kion vi proponas? – Oleg demandis.

Nek Tomaso nek Marjana enmiksiĝis en ilian disputon, sed ili atente aŭskultis lin. Al Oleg ŝajnis, ke eĉ la kaprino silentiĝis, aŭskultante.

– Mi proponas restigi ĉi tie Marjanan kun Tomaso kaj doni al ili litkovrilojn kaj manĝaĵon. Kaj mi kun vi sen ŝarĝo facile atingos la montpasejon.

Oleg ne respondis. Li komprenis, ke ili ne rajtas restigi Tomason. Ili ne rajtas senigi Tomason je lia celo. Tio mortigus lin. Sed ĉu okazos, ke Dik pensos, ke li timas plu marŝi duope?

– Ĉu vi ektimis? – Dik demandis.

– Mi ne pri mi, – Oleg finfine diris. – Se Tomaso estos malsana, li ne povos defendi Marjanan. Kaj Marjana lin. Kaj se venos bestoj? Se ĉi tie vivas rabobestoj? Ĉu ŝi superfortos ilin?

– Marjanjo, ĉu vi superfortos? – Dik ne demandis, sed kvazaŭ ordonis, kvazaŭ li rajtis ordoni.

– Mi venos, – Tomaso diris. – Mi venos, ne timu, amikoj. Mi devas veni... mi iras tien jam dek ses jarojn.

Kaj la voĉo de Tomaso estis varma, vigla, kvazaŭ plena je larmoj.

– Do dormu, – Dik ordonis, farinte la longan paŭzon. Neniu konsentis kun li, sed neniu konvinkis Dikon.

Kaj matene la diskuto ĉesis mem. Pro la simplega kaŭzo. Kiam Oleg, vekiĝinte unua – la kapo doloris, la piedoj ne obeis, la dorso frostiĝis ĝis la hepato, – elgrimpis el la kavo, li rimarkis en la blanka valo de la plataĵo ĉenon da kavoj, en kiuj li ne tuj rekonis spurojn: kvazaŭ iu enigis en la neĝon grandajn barelojn.

Oleg vekis Dikon kaj ili kune singarde sekvis la spurojn al la direkto, kiun indikis la kavetoj de ungegoj. La spuroj finiĝis ĉe la kruta deklivo – tiu besto ankaŭ povas grimpi sur rokojn.

– Kia ĝi estas? – Oleg demandis flustre.

– Kuŝiĝinte sur domon ĝi dispremos ĝin, – Dik diris. – Mi volas ĝin mortigi.

– Ŝancoj estas malgrandaj, eĉ kun via arbalesto. Vi eĉ ĝian haŭton ne povos trapafi.

– Mi penos.

– Kie vi estis? – demandis Marjana, kiu estigis fajron. – La temperaturo de Tomaso malpliiĝis. Tio estas bona, ĉu?

– Bone, – Oleg respondis.

Ili rakontis pri la spuroj, ĉar Marjana egale ekvidos ilin. Sed ŝi ne ektimis. Ĉu malmulte da bestoj vagadas ĉirkaŭe? Tute ne ĉiuj estas malicaj kaj danĝeraj. La bestoj okupiĝas pri siaj aferoj.

– Sidiĝu, – Marjana proponis, – kaj matenmanĝu.

Tomaso elrampis el sub la tendo. Li estis pala kaj malforta. En la mano li tenis la ladbotelon. Sidiĝante apud Olegon, li malŝraŭbis ĝin kaj glutis.

– Mi devas varmiĝi, – li raŭke eksplikis. – Kuracistoj iam preskribis al malsanuloj kaj asteniuloj kahorson – specon de vino.

Marjana prenis sian sakon.

El ĝi ekruliĝis fungo.

La sako estis ŝirita, maĉita kaj malplena.

– Kaj kie estas la fungoj? – Marjana demandis Tomason, kvazaŭ li devis scii, kie ili estas.

Dik saltleviĝis.

– Kie kuŝis la sako?

– Mi tiom laciĝis, – Marjana diris. – Mi pensis, ke mi metis ĝin sub la tendon, kaj ĝi restis ekstere.

– Kie estas tiu bestaĉo? – Dik mallaŭte diris.

– Ĉu vi freneziĝis? – Marjana kriis. Eble, ne la kaprino tion faris?

– Kaj kiu? Ĉu Tomaso? Ĉu mi? Kion ni manĝos nun?

– Ni ankoraŭ havas viandon.

– Montru. Eble ankaŭ ĝi mankas?

– Por kio la kaprino manĝu viandon?

Dik pravis. Restis proksimume nur dudek pecetoj de viando.

– Mi ne ŝercas. – Dik prenis la arbaleston de sur la neĝo.

La kaprino, kvazaŭ kompreninte, kio minacas ŝin, vigle saltis post la rokon.

– Vi ne foriros, – Dik diris.

– Atendu, – Oleg haltigis lin. – Atendu, se vi tion bezonas, vi havos la tempon. Vi ĉiam havos la tempon. Marjana ja volas bredi ilin, ĉu vi komprenas, kiel gravas tio por la setlejo? Do ni ĉiam havos viandon.

– Por la setlejo pli gravos, ke ni ne mortaĉu, – Dik diris. – La kaprino ne venos en la setlejon sen ni. Ankaŭ ŝi bezonas manĝi. Ŝi fuĝos.

– Ne, Dik, bonvolu, – Marjana petis. – La kaprino ja havos idojn, ĉu vi komprenas?

– Do ni iru reen, – Dik decidis. – Nia marŝado finiĝis.

– Atendu, – Tomaso enmiksiĝis. – Dume mi decidas. Se vi volas, mi permesas al vi reveni en la setlejon. Vi revenos, mi ne dubas. Mi plu marŝos. Ankaŭ tiuj, kiuj volos.

– Mi plu marŝos, – Oleg respondis. – Ni ne povas atendi pliajn tri jarojn, ĝis la sekva somero.

– Ankaŭ mi plu marŝos, – Marjana diris. – Kaj Dik marŝos. Li ne estas malica, vi ne pensu. Li volas ke estu bone al ĉiuj.

– Ne necesas ekspliki, – Dik diris. – Mi egale mortigos ŝin.

– Ni havas manĝaĵon por hodiaŭ, – Marjana memorigis.

– Estus nemalbone reveni kun la kaprino. Ni povos eĉ ŝarĝi ŝin, – Tomaso aldonis.

Li ankoraŭfoje glutis la konjakon kaj skuis la ladbotelon. Klaris laŭ la sono, ke restis tute malmulte da la fajra akvo.

– Ankoraŭ unu tagon, – Dik diris, – kaj jam estos malfrue reveni. Kaj vin, Tomaso tio koncernas multe pli, ol la aliajn.

Marjana komencis labori apud la fajro, hastante boligi akvon. Ŝi plu havas la dolĉajn radikojn, ĉirkaŭ du manplenojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.