La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SETLEJO

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto unua
1 2 3 4
Parto dua
1 2 3 4 5 6 7

ĈAPITRO TRIA

Post du horoj da marŝado Oleg pensis, ke Dik tamen pravis. Ili marŝis sen pado, sur la neĝa kampo, la vojo iris supren, kaj ili devis ĉirkaŭiri rokojn, grimpi laŭ rokfendoj, trairi glaciejojn, la aero estis akra kaj ili havis anhelon. Oleg jam alkutimiĝis, ke neniam eblas manĝi ĝissate, tamen antaŭe li ne malsatis – en la setlejo ĉiam troviĝis iom da nutroprovizo. Sed nun la malsato, vaganta apude tuj atakis Olegon, kiam iĝis klare, ke antaŭe estos tagoj sen manĝoj. Oleg trovis en si la penson, ke li rigardas la kaprinon kun deziro, esperas, ke ŝi falos en fendegon, batiĝos kaj tiam li ne bezonos rompi siajn vortojn – nu, ni trovos la alian, li pense gurdis, trovos la alian.

Kaj kvazaŭ subaŭskultinte liajn pensojn, Tomaso diris:

– Estas feliĉo, ke la viando iras mem. Ni ne sukcesus ĝin treni.

– Haltu.

Tio estis voĉo de Dik. Dik venis al la kaprino, tenante en la mano fortikan ŝnuron, plektitan el algoj, ĵetis la ŝnuron al la kolo de la kaprino. La kaprino obeeme kaj stulte atendis, kiam ŝi estos ligita. Poste Dik etendis la liberan finon de la ŝnuro al Marjana.

– Gvidu. Mi ne volas riski.

Tage ili haltis por ripozi. Por longe, ĉar ĉiuj senfortiĝis, kaj Tomaso iris balanciĝante, kaj oni volis subteni lin. Lia vizaĝo purpuriĝis, la okuloj estis duonfermitaj, sed li obstine iris antaŭen, al sia montpasejo.

Du horojn post la ripozhaltado Tomaso ekzorgis:

– Atendu. Gravas ne perdi la vojon. Ĉi tie devas esti tendejo. Mi memoras tiun rokon.

Tomaso sidiĝis sur ŝtonon, malfermis la mapon per tremantaj manoj kaj ekmovis la fingron sur ĝi. Tio nenion diris al Dik, li iris antaŭen, esperante akiri predon.

La mapo estis desegnita per inko en la tempo, kiam ankoraŭ estis inko – densa pasto, per kiu oni ŝargis globkrajonojn. Oleg vidis globkrajonojn. Sed ili ne skribis.

– Ni estas ĉi tie, – Tomaso orientiĝis. – Ni trapasis jam pli ol duonon da la vojo. Mi ne taksis, ke ni povos marŝi tiel rapide.

– La vetero estas bona, – Oleg diris.

– Juĝante laŭ ĉio ĉi, ni tranoktis ĉi tie. Devas esti spuroj, sed mi ne vidas.

– Kiom da jaroj pasis...

– Jen... – Tomaso murmuris, – grupo de rokoj... tri rokoj, ne, kvar. Aĥ, mi preskaŭ forgesis... – Li turnis sin al Oleg: – Prenu tion. Sen tio ne faru eĉ paŝon en la ŝipon. Ĉu vi memoras?

– Tio estas detektilo de radiado, ĉu?

– Detektilo de radiado, vi ja scias, kial ni ne povis resti, tie estis intensa radiado. Kaj la frosto nur aldone.

– Eble, vi dormu? – Oleg demandis. – Kaj poste ni marŝos...

– Ne, ni ne povas resti. Tio estas morto. Mi respondecas pi vi... Kie do estas la tendejo, ni fosu pli profunde... Ni enterigis ilin, sed mankis la fortoj por fosi profunde, komprenu, nepre necesas pli profunde...

Oleg kaptis Tomason, kiu komencis fali de sur la ŝtono.

Dik revenis, rigardis Olegon volvi Tomason per litkovriloj, kaj Marjanjon klopodi, farante fajron, por varmigi miksturon. Dik silentis, sed ŝajnis, ke li ripetas: "Mi ja avertis".

Oleg mem malŝraŭbis la kovrilon de la ladbotelo, flaris la konjakon – la odoro estis akra, agrabla, sed trinki tion li ne volis, tio estis netrinkebla. Li garde movis ĝin al la lipoj de Tomaso, kiu ion neklare flustris, Tomaso glutis kaj ial diris "Kiooo".

Ili plu povis marŝi nur ĉe krepuskiĝo, Tomaso rekonsciiĝis, Oleg portis lian sakon, kaj Dik prenis la arbaleston. Pro tiu halto ili iris, pli ĝuste grimpis sur deklivo, priŝutita per grandegaj, nestabilaj ŝtonoj, du horojn, ne pli, poste iĝis mallume, kaj ili devis serĉi tranoktejon.

Malvarmiĝis, la ĉitiea ĉielo estis de tute alia koloro – ne nur griza, kiel en la arbaro, sed vespere akiris la malkvietajn kolorojn – la ruĝetajn, kaj tio timigis, ĉar al la ĉielo mankis solideco.

Ili ege volis manĝi. Oleg pretis maĉi ŝtonojn. Kaj la impertinenta kaprino, tuj, kiam ili deprenis kaj metis la sakojn sur neĝon, alkuris al ili, penis disĵeti ilin, kvazaŭ la homoj okupiĝis nur pri tio, ke kaŝis de ŝi manĝaĵon.

– Iru for! – Oleg kriis al ŝi kaj ĵetis en ŝin ŝtonon.

La kapino forsaltis blekante.

– Ne faru, – Marjanjo diris. Ŝi estis lacega, eĉ nigriĝis dum la tago, iĝis pli malgranda kaj maldika. – Ŝi ja ne komprenas. Ŝi pensas ke ni nutros ŝin. Ŝi bezonas pli, ol homoj.

Ĉi-vespere Dik batis Marjanan.

Ili maĉis la lastajn pecetojn de viando, la etajn tranĉaĵetojn. Posttrinkis ilin per bolaĵo, tio estis trompo, sed ne manĝo, ĉar homo devas manĝi almenaŭ manplenon da pecetoj, por senti satecon. Kaj Marjana kaŝe fordonis sian peceton al la malfeliĉa kaprino, kredante, ke neniu rimarkos, sed rimarkis ĉiuj, krom Tomaso, kiu estis duonsvena. Oleg silentis, decidinte poste diri al Marjana, ke estas stulte nutri la kaprinon, kiam ili mem baldaŭ mortos pro malsato.

Sed Dik enmiksiĝis. Li etendis la manon super la fajro kaj, kurte svinginte la manon, batis Marjanan kontraŭ la vango. Marjanjo ekkriis.

– Pro kio?

Oleg ĵetis sin al Dik. Dik facile deĵetis lin.

– Idiotoj, – li malice diris, – Grupaĉo da idiotoj. Ĉu vi decidis mem mortigi vin per malsato? Vi neniam atingos la montpasejon!

Tio estis mia peco de viando, – Marjana respondis. Ŝiaj okuloj estis rapidaj kaj malicaj, – mi ne volas manĝi.

– Vi volas, – Dik asertis, – Kaj restis da viando – po du pecetoj por morgaŭ. Kaj ni marŝos supren. Por kio do mi marŝas kun vi!

Li subite kaptis tranĉilon kaj, ne retrorigardinte, forte ĵetis ĝin en la kaprinon. Forŝirinte flokon de la verdeta lano, la tranĉilo batiĝis kontraŭ muro kaj tintis. Dik saltleviĝis, la kaprino saltis, streĉis la ŝnuron. Dik levis la tranĉilon. La pinto estis rompita.

– Idiotoj! – Dik kriis. – Kial vi ne komprenas, ke ni neniam revenos!

Li ne rigardis la plorantan Marjanjon, Olegon, kiu elpensis nenion pli bonan ol ŝovi al Marjana sian lastan peceton, kvazaŭ ŝi estis eta knabino. Ŝi forpuŝis la manon, kaj Dik, rapide malvolvinte sian litkovrilon, sternis sin je la tuta staturo kaj fermis la okulojn. Li ekdormis aŭ ŝajnigis, ke li dormas.

Tomaso malvigle tusis, kvazaŭ li ne plu havis la forton tusi.

Oleg levis sin kaj volvis lin per la tendo. Poste, li kun Marjanjo kuŝiĝis ĉe du flankojn de Tomaso, por varmigi lin. Ekneĝis. La neĝo ne estis malvarma, ĝi kovris ilin per dika tavolo. La kaprino venis nur post malheliĝo kaj same kuŝiĝis apud ilin: ŝi komprenis, ke esti kune estos pli varme.

Oleg ne dormis ankaŭ ĉi-nokte, aŭ al li ŝajnis, ke li ne dormas. Iu grandega paŝis apude, ŝirminte la bluan lumon de mateniĝo. Poste iĝis pli malvarme – la kaprino vekiĝis kaj ekiris por serĉi manĝaĵon por si. Kaj pli poste Olegon pikis neĝa pulo. De kie ĝi aperis, li ne komprenis. Eble ĝi kaŝiĝis en la vestaĵoj aŭ en la lano de la kaprino.

Pikoj de neĝaj puloj estas specialaj – pri ili ne eblas erari. Tiuj pikoj estas senesperaj, kiel morto. Oni povas plori, krii, voki helpon, sed neniu helpos. Ĉio okazas kvazaŭ laŭ iu hortabelo. Dekomence estas nur piko – malvarma, kvazaŭ glaciero estis enigita sub haŭton, kaj tiu glacia urtikado estas tiom akra, ke homo tuj vekiĝas kaj senmoviĝas pro teruro kaj senforteco. Kaj poste nenio – dum unu horo okazas nenio. Kaj subite, la homo freneziĝas – tio okazas egale al ĉiuj: al saĝuloj, al stultuloj, etuloj kaj maljunuloj. Dum duonhoro, dum horo la homon prenas koŝmaroj. Oldulo diris, ke, se li havus mikroskopon, li facile venkus tiun malsanon – komprenus, kiel la mikrobo efikas la nervosistemon... La homo furioziĝas, iĝas sovaĝa, neniun rekonas, eĉ povas mortigi sian intiman amikon kaj pli poste nenion memoros. Kiam la malsano okazis la unuan fojon en la setlejo, neniu konjektis, kio okazis. Kaj estis pliaj teruraj okazoj, ĝis oni ne komprenis, ke oni ne luktu kontraŭ la pula febro – oni nur ligu malsanulon, sekure kaŝu tiun kaj nur atendu, kiam la furiozo pasos kaj la malsanulo rekonsciiĝos. Kaj ĉio. Iam, kiam oni scios kuraci la febron, estos alie. Kaj nun la eliro estas sola... Kaj se okazas, ke en la setlejo iun pikos neĝa pulo, tiu mem hastas al la homoj kaj petas – ligu min! Kaj tio havas ion teruran. La homo ankoraŭ estas sana, li pensas kaj komprenas, kiel kondamnita al morto, ke pasos kelkaj pliaj minutoj – kaj li malaperos, kaj anstataŭ li aperos malica, neracia estaĵo. Kaj ĉiu vidis, kiel tio okazas al aliaj. Kaj ĉiu hontas pensi, ke tio okazos al li. Tial, kiam Oleg eksentis la malvarman pikon de pulo, li tuj vekiĝis kaj vekis la aliajn.

– Dik, – li kulpe diris, – pardonu, ĉu via ŝnuro estas proksime?

– Kio? – Dik levis sin kaj komencis serĉi per manoj en la mallumo.

Mateniĝo ĵus ekis. Tomaso raŭkis dormante, sed ne vekiĝis.

– Oj, kia malfeliĉo! – Marjana lamentis. – Ĉu pulo pikis vin?

– Ĵus.

Dik oscedis.

– Vi povas ne hasti. Vi havas horon da tempo, minimume unu horon.

– Povos okazi pli frue, – Oleg diris. – Malbonŝanco okazis.

– Jes, nur tio al ni mankas, – Dik konsentis.

– Mi kovros vin per litkovrilo, – Marjana proponis. – Kaj sidos apude.

– Aĥ, – Dik diris, serĉante la ŝnuron, – Denove ni malfruiĝas.

– Tio ja pasos, – Oleg respondis.

– Vi kuŝos post la atako du horojn, ne malpli, mi scias laŭ mia propra sperto, – Dik diris.

Li ne koleris kontraŭ Oleg, li koleris pri la sorto, pri la senĉesaj malsukcesoj de ĉi tiu marŝado.

La sento de malvarmo en la femuro, kiun pikis tiu pulo ne malaperis. Oleg ĉiam sentis la pikon kaj imagis, ke la sango, venenita per eta guto de veneno fluas, pulsante, al la cerbo, por ataki lin kaj senigi je racio.

Dik ne rapidante kontrolis la ŝnuron. Marjana komencis fari fajron.

La mateniĝo estis blua, alia, ol en la valo, kie tagoj ĉiam estas grizaj.

– Nu, – Dik ordonis, – submetu vin.

– Sed ligu tiel, ke li nenion povu rompi al si, – Marjana diris. – Kompatinda Oleĉjo!

– Ne la unuan fojon mi ligas, – Dik trankviligis ŝin, – La terura afero estas tiuj puloj. Vi malstreĉu vin, Oleg, kaj estos pli facile. Kaj pensu pri alio.

Dekomence li ligis la manojn de Oleg malantaŭ la dorso, poste volvis la bruston kaj la krurojn. La ŝnuro dolore eniĝis en lian korpon, sed Oleg toleris, li sciis, ke dum tia paroksismo, homo iĝas forta, kiel urso. Se oni kompatas lin nun, do poste estos malbone.

Tomaso ekĝemis. Lia hirta ruana kapo elŝoviĝis el sub la tendo, li fermetis la okulojn, ne povante kompreni, kie li estas. La okuloj de Tomaso koloriĝis je sango, la vizaĝo estis ruĝa, ŝvita. Finfine li ekvidis Dikon, kiu ligis Olegon. Oleg sinĝene ridetis – estis malagrable tiom ĝeni homojn. Oldulo iam rakontis, ke dum mezepoko oni proklamis epilepsiulinojn kaj aliajn frenezajn virinojn sorĉistinoj kaj eĉ ŝtiparumis.

– Pulo, – Tomaso komprenis, – ĉie estas puloj... ĉie estas estaĵaĉoj...

– Vi plu dormu, – Oleg diris. – Mi rekonsciiĝos ne baldaŭ, vi ja scias. Ripozu!

– Estas malvarme, – Tomaso diris, – mi ne rajtas dormi, mi baldaŭ vaĉos, denove la komputilo malfunkcias, en ĝin trafis pulo.

– Kial do oni lasis nin, – Dik diris. – Oni devis malpermesi al tia kompanio marŝi en la montaron.

– En la setlejo mankis aliaj por marŝi, – Marjana respondis. – Vi ja komprenas.

La malvarmo iom post iom disvastiĝis laŭ la tuta korpo, sed tio estis ne ordinara malvarmo, sed juka, tiranta la tendenojn, kvazaŭ multege da etaj glacieroj en la brusto kaj la kruroj kuradis, puŝis unu la aliajn... La kapo de Tomaso komencis pligrandiĝi...

– Nu jen, mi ŝajne taŭge ligis vin. Ĉu ne premas?

– Premas. – Oleg penis rideti, sed la pometoj jam konvulsiis.

– Aŭskultu... – Dik turniĝis. – Kaj kie estas la kaprino?

– Ĉu la kaprino? Nokte mi aŭdis ŝin.

– Mi demandas, kie estas la kaprino? – La voĉo de Dik altiĝis, iĝis la knaba, alta pro la kolero. – Ĉu vi alligis ŝin?

– Mi alligis ŝin, – Marjana senkulpigis sin, – sed ŝi, verŝajne, malligiĝis.

– Mi demandas, kie estas la kaprino?

Videblis, ke la agaco, akumuliĝinta en Dik devis trovi eliron – la kaprino iĝis simbolo de ĉiuj malsukcesoj.

– Ne koleru, Diĉjo, – Marjana diris. Ŝi penis kovri Olegon per litkovriloj. – La kaprino, verŝajne, serĉas manĝaĵon.

– Ĉi tie ŝi nenion trovos. Kial vi ne alligis ŝin?

Dik eligis sian arbaleston el sub la kurteno, ŝovis tranĉilon sub la zonon.

– Kienas vi? – Marjana demandis, kvankam ŝi bonege sciis, kien.

Dik atenteme pririgardis la neĝon ĉirkaŭe, serĉante spurojn.

– Ŝi revenos.

– Ŝi revenos, – Dik ripetis, – sed en la formo de mortinta korpo. Sufiĉas. Mi ne volas malsatmorti pro viaj stultaĵoj.

Dik pli kaj pli kreskis, baldaŭ lia kapo atingos la ĉielon, kaj li povas frakasi la kapon kontraŭ la nubaro, la nubaro ja estas vitra, solida... Oleg streĉe fermis la okulojn kaj denove malfermis ilin, por forpeli la iluzion. Tomaso sidis sur la litkovrilo kaj balanciĝis, kvazaŭ li silente kantis.

– Marjanjo, faru bolaĵon... – Al Oleg ŝajnis, ke lia voĉo sonas laŭte kaj firme, kvankam fakte li preskaŭ sensone flustris. – Por Tomaso. Al li estas malbone.

Marjana komprenis.

– Tuj, Oleĉjo, certe.

Sed ŝi ne fortunis la rigardon de Dik.

– Ĝuste tion mi suspektis, – Dik diris. – Ŝi direktis sin reen. Malsupren. Povas okazi, ke dum la nokto ŝi foriris je ĉirkaŭ dudek kilometroj.

– Dik, restu ĉi tie, – Tomaso subite diris laŭte kaj klare. – Marjanjo mem trovos la kaprinon. Vi ja mortigos ŝin.

– Ne dubu, – Dik konfirmis. – Sufiĉas stultaĵoj.

– Mi trovos ŝin. – Marjana forgesis pri bolaĵo. – Vi, Dik, ne rajtas nun foriri. Tomaso estas malsana, kaj oni devas observi Olegon.

– Nenio okazos al ili.

Dik enigis la fingrojn en sian densan malhelan hararon, tiregis ĝin, skuis la kapon kaj, ne retrorigardante, rapide kaj leĝere direktis sin laŭ la spuroj de la kaprino malsupren, de kie ili venis hieraŭ.

– Mi volis, ke ĝuste vi ekiru, – Tomaso suspiris, – Vi revenigus ŝin. Kaj li mortigos ŝin.

Oleg dume konservis la eblon pensi, kvankam la mondo ĉirkaŭ li senĉese ŝanĝis siajn formojn kaj proporciojn kaj iĝis ĉiam malpli solida kaj fidinda. Li diris:

– Mi povas kompreni Dikon... Vere, ni daŭre perdadas ŝancojn.

– Restis tute malonga vojo por marŝi, – Tomaso diris. – Mi scias. Ni iras rapide. Ni estos tie postmorgaŭ. Ni venus ankaŭ sen viando. Ni ja venos, ĉu? Kaj malantaŭ la montpasejo estas manĝaĵo. Dik, mi promesas!

Dik levis la manon por montri, ke li aŭdas, – sonoj aŭdiĝis malproksime super la neĝa deklivo, sed li ne malrapidigis la paŝadon.

– La kaprinon ni devas kapti, – Tomaso sin turnis al Marjana. – Ni bezonas ŝin. Sed ni devas ne mortigi ŝin. Tio ne havus sencon. Io urtikas min. Kiel varmege estas... Kial tiom doloras la hepato? Tio estas malhoneste. Ni jam estas proksime.

– Li mortigos ŝin... – Marjana flustris. – Li nepre mortigos ŝin... Di-i-ik! – Marjana turnis sin al Oleg kaj Tomaso. Nu, kion fari, diru, vi ja estas saĝaj, vi ja scias ĉion! Kiel mi haltigu lin?

– Mi jam ne povas atingi lin, – Tomaso respondis. – Bedaŭrinde, mi jam ne estas aŭtoritatulo por li.

– Tuj... – Oleg decidiĝis. – Vi nur malligu min. Eble, mi sukcesos fari ĉion antaŭ la paroksismo, eble, mi sukcesos?

Marjana nur svingis la manon. Ŝi faris du paŝojn al Dik, revenis, rigardis al Tomaso kaj Oleg.

– Kaj mi ne povas lasi vin.

– Do vi kuru! – Tomaso subite ekkriis. – Rapide kuru!

– Kiel do mi povas lasi vin? Kaj se venos iu besto...

– Kuru do! – Oleg ripetis. – Kaj revenu.

Kaj Marjana leĝere, kvazaŭ ne tuŝante la neĝon, impetis malsupren sur la deklivo, tien, kien Dik jam malaperis.

– Kompatinda knabino, – Tomaso ĉagreniĝis, – ŝi ligiĝis al la kaprino.

– Kompatinda, – Oleg konfirmis. – Kiel strange estas, ke vi ne havas formon. Vi estas dikaj kaj poste tute malika, kiel alumeto.

– Jes, – Tomaso konsentis. – Vi kuŝu oportune, ial tiu veneno dekomence efikas vidkapablon. Mi memoras, pulo trifoje pikis min. Sed ne timu, malbonaj kromefikoj preskaŭ ne okazas. Ne timu.

– Mi komprenas, tamen egale estas timinde perdi min, ĉu vi komprenas? Jen nun estas mi kaj baldaŭ mi ne plu estos.

Oleg estis tirata malsupren, en la bluan akvon, kaj estis tre malfacile resti ĉe la surfaco de la akvo, ĉar la kruroj estis ligitaj per algoj, li penis liberigi la krurojn, forŝiri la algojn, por ne droni.

* * *

Defalis la kovrilo, per kiu Marjanjo kovris Olegon. Oleg ne sukcesis resti ĉe la muro kaj falis sur la neĝon. Liaj okuloj estis fermitaj, la lipoj moviĝis, la vizaĝo malheliĝis pro fortostreĉo, pro la deziro deŝiri la ŝnuron. Tomaso volis helpi al Oleg, kovri lin aŭ almenaŭ meti lian kapon sur siajn genuojn. Tio estas utila en la samaj okazoj – teni la kapon. Tomaso klopodis levi sin, sed la kruroj rifuzis lin teni. Oleg retrofleksis la dorson kaj preskaŭ saltis en la aeron, puŝis sin per la pungoj kontraŭ la tero kaj ruliĝis malsupren sur la deklivo. Li kelkfoje renversiĝis, batiĝis kontraŭ ŝtono, elstaranta el la neĝo, kaj haltis. Lia jako ŝiriĝis, neĝo sur la nuda brusto ne degelis.

Tio ne estas ordo, Tomaso pensis. Mi nepre atingu lin. Diabla kaprino, damnita Dik kun lia sento de forteco. Kaj Dik ja certas, ke li pravas, kaj certas, ke lin regas nur la zorgoj pri ĉiuj. Kaj li pravas de sia vidpunkto de sovaĝulo, li pravas, pro sia sovaĝula malpovo rigardi estontecon... Ĉu ne tro rapide homo civilizita, homo sapiens, iĝas sovaĝulo? Eble, ni eraris, permesinte al la infanoj adoleski en la lupidojn, por ke al ili estu pli facile resti vivaj en la arbaro? Sed ni ja ne havis elekton. Dum dek ses jaroj ni, plenkreskuloj vane penis atingi la montpasejon. Kaj la espero pri tio ne aperus, se ne estus kreskintaj Dik kaj Oleg. Kian temperaturon mi nun havas? Verŝajne pli ol kvardek. Estas tre malfacile spiri – duobla pneŭmonio, por fari tiun diagnozon oni ne nepre devas esti kuracisto. Se mi ne atingos la ŝipon do finiĝos mia vivo. Eĉ viando de kaprino neniel helpos min. Kaj mi devas mem marŝi – la infanoj ne sukcesos treni min ĝis la montpasejo... Kio estas al Oleĉjo? La pulo estas ekstrema grado de bonŝanco, kvazaŭ la fato, kaŝiĝinta en la rokoj ne volas lasi nin al la homaro, kvazaŭ la arbaro volas transformi nin en siajn infanojn, en la dupiedajn ŝakalojn, ĝi konsentas toleri nian setlejon, sed nur kiel sian parton kaj ne kiel sian malon. Tie, malantaŭ la ŝtonego, estas malhela krutaĵo, ŝajne neprofunda, sed se Oleg nun falos malsupren, li certe pereos. Kie estas la ŝnuro, kie estas la dua ŝnuro, mi devas alligi lin al tiu ŝtono...

Tomaso ekrampis malsupren, estas bone, ke rampi malsupren estas plej facile, kaj nur la neĝo urtikas – ial ĝi sukcesas penetri ĉien kaj tre urtikas la bruston. Tusi li povis nur iomete, por ne krevigi la pulmojn, kaj la tusado akumuliĝas kaj impetas el la brusto eksteren, kaj ĝin neeblas deteni.

Tomaso rampis malsupren, tiris post si la ŝnuron, kiu ŝajnis al li nekredeble peza, plumba, la ŝnuro malbobeniĝis kaj treniĝis, kiel serpento. Oleg ekkonvulsiis kvazaŭ birdo, penante ŝiri la ŝnurojn, lia nuko martelis ŝtonon, kaj Tomaso reale sentis la doloron, regantan Olegon, regantan lin en la koŝmaro, sed ne malpli realan, transformiĝintan en iluzion. En tiu momento, al Oleg ŝajnis, ke tegmento de domo falis sur lin.

Restis ĉirkaŭ dek metroj ĝis Oleg, ne pli. Tomaso komprenis, ke Oleg ne aŭdas lin, tamen li ripetis:

– Toleru, mi iras.

Kaj li mem penis levi la kapon por vidi, ĉu Marjana kun Dik ne estas revenantaj.

Gravis veni ĝustatempe, veni antaŭ ol Oleg ruliĝos al la krutaĵo, tiam estos tro malfrue.

"Kial nun mi sentas vertiĝon?"

Kiam Tomaso tuŝis Oleg, li svenis por iom da sekundoj, ĉiuj fortoj estis konsumitaj por alrampi. La korpo, movata nur per tiu lasta deziro, rifuzis plu obei, kvazaŭ plenuminte ĉion, kion ĝi kapablis. Tomason rekonsciigis blovo de la glacia vento, portinta bulon da neĝo, aŭ eble neklara flustro de Oleg kaj lia raŭka spirado. Tomaso plej multe volis fermi la okulojn, ĉar tiel kuŝi, nenion farante, pensante pri nenio – ĝuste tio estis la varmeta, oportuna fabelo, plenumo de la deziroj. Oleg moviĝis je plia metro, li konvulsiis, penante liberiĝi de la ŝnuroj, sin puŝante de la ŝtonego per la ligitaj kruroj. Tomaso tiris al si la ŝnuron, penante konjekti, kiel li pli solide alligu Olegon al la roko, kaj ne povis kompreni, kiel oni faras tion, kaj poste evidentiĝis, ke lia mano estas malplena – li perdis la ŝnuron, ĝia fino restis je kelkaj metroj malantaŭe kaj li ne havis fortojn por reveni al ĝi. Tomaso altiris sin, por kapti la piedojn de Oleg, sed tiu konvulsiis kaj forĵetis Tomason, kies korpo ne sentis doloron.

Tomaso komprenis, ke tiel li ne sukcesos teni Olegon, kaj ke Oleg, eĉ ligita, multe pli forta ol li, tial Tomaso denove komencis sian malrapidan movon al la abismo, por esti inter ĝi kaj Oleg, iĝi barilo, obstaklo, senmova muro. Al Tomaso ŝajnis, ke li rampas rapide, tamen kiam li finfine sukcesis rampe atingi la mallarĝan breton, situantan inter la abismo kaj Oleg, Oleg jam rampis tiom malsupren, ke Tomaso devis traŝovi sin inter la korpon de Oleg kaj la akrajn ŝtonoj ĉe rando de la abismo.

Kaj verŝajne, Tomaso sukcesus treni Olegon de la abismo supren, al la sekuro, se li mem sukcesus konservi sian ŝanceliĝan konscion.

* * *

Marjana kuris en la tendejon anhelante, al ŝi ŝajnis, ke ŝi forestis kelkajn minutojn, sed vere, ŝi vagis pli ol horon. Ŝi kuris rekte al la tendo, kaj tial ŝi ne tuj komprenis, kio okazis. Ŝi rimarkis nur, ke la tendejo estas senhoma, kaj eĉ dekomence ŝi levis la kurtenon de la tendo, decidinte, ke Tomaso kun Oleg tie kaŝas sin de neĝo, kvankam la tendo kuŝis plate sur la tero kaj en ĝi neniu sukcesus kaŝi sin.

Marjana konsternite retrorigaris kaj rimarkis spuron sur la neĝo, kiu indikis malsupren al la roko, la spuro estis tia, kvazaŭ iu trenis sur la neĝo pezaĵon, kaj al ŝi ŝajnis la terura bildo: besto, kiu restigas la rondajn spurojn, kiel de bareloj, trenas ambaŭ virojn, kaj pri tio kulpas nur ŝi, ĉar ŝi kuris por savi la kaprinon kaj forgesis pri la homoj, pri la malsanaj homoj en la neĝa dezerto, kion oni ne faru. Kaj ĉio okazis terure kaj stultege, ĉar ŝi ne atingis Dikon kaj ne trovis la kaprinon, kaj, restinte sola inter rokoj, timiĝis, ke ŝi ne trovos la vojon al la tendo, timiĝis pri Tomaso kun Oleg, kiuj estas senhelpaj, ekkuris reen – kaj jen, ŝi malfruiĝis.

Marjana paŝetis malsupren, sur la deklivo, ĝemante kaj ripetante:

– Panjo, panjo...

Ial sur la neĝo kuŝis ŝnuro. Ĉu Oleg sukcesis malligi sin?

Ŝi ĉirkaŭiris la grizan ŝtonegon kaj ekvidis, ke ĉe rando de la krutaĵo kuŝas ligita Oleg, kaj Tomaso forestas.

– Oleg! Oleĉjo! – ŝi kriis. – Ĉu vi estas viva?

Oleg ne respondis. Li dormis. Oni nepre ekdormas, kiam pasas atako. Li estis sola, sed spuro de lia korpo daŭriĝis malsupren, al la abismo, kaj, kiam Marjana rigardis malsupren, ŝi ekvidis, ke tie, proksime, je ĉirkaŭ kvin metroj, kuŝas Tomaso, tre trankvile, kaj eĉ iel oportune, kaj tial Marjanjo ne tuj komprenis, ke Tomaso jam estas mortinta. Ŝi malsupreniĝis, hastante kaj rompante la ungojn kontraŭ glaciaj ŝtonoj, longe skuis lin, penante veki kaj subite komprenis, ke Tomaso falis, pereis. Kaj Oleg, kiu rekonsciiĝis, ekaŭdis la bruojn kaj la ploron de Marjana kaj demandis per la malforta voĉo.

– Kial vi, Marjanjo, kio okazis?

Li tute ne memoris, ke puŝis Tomason malsupren, kvankaŭ poste, laŭ la spuroj kaj laŭ la fragmentoj de la koŝmaraj iluzioj de Oleg, ili sukcesis kompreni, kiel kaj kial ĉio okazis, kaj konjektis, kial Tomaso mortis.

* * *

Dik revenis en la tendejon post du horoj. Li ne atingis la kaprinon kaj perdis ŝiajn spurojn sur larĝa ŝtonoza deklivo. Sur la revena vojo li trovis spurojn de iu nekonata besto kaj sekvis ilin, intencante pafi ĝin, por reveni en la tendejon kun predo. Do eblas diri, ke li intence lasis la kaprinon kun paco, kompatis Marjanan. Kaj li jam sincere kredis, ke li kompatis Marjanan, ĉar li ne toleris malsukcesojn.

Kiam li eksciis, kio okazis en la tendejo sen li, li evidentiĝis esti pli trankvila kaj prudenta ol la aliaj kaj diris al Oleg:

– Ne diru stultaĵojn. Vi mortigis neniun kaj kulpas pri nenio. Vi ja eĉ ne sciis, ke vi puŝis Tomason. Vi devas esti danka al li, ke li penis vin deteni. Eble, li nenion sukcesis fari, pli ĝuste – li tute nenion sukcesis fari, tamen egale li volis savi vin. Eble, tio estas eĉ pli bona, ĉar Tomaso estis tute malsana, li povis morti en ajna minuto, li volis marŝi al la montpasejo, do ni devus treni lin, kaj ĉiuj pereus.

– Vi volas trankviligi Olegon, – Marjana respondis, balanciĝante pro doloro, – ŝiaj manoj frostoŝvelis kaj gratiĝis ĝissange, kiam ŝi penis revivigi Tomason kaj kiam ili kune kun Oleg, balanciĝanta pro malforteco, trenis lian korpon al la tendo. – Vi volas trankviligi Olegon, sed kulpas ni kun vi. Se ni ne estus forkurintaj por la kaprino, Tomaso vivus.

– Ĝuste, – Dik konfirmis, – vi devis ne kuri post mi. Tio estis stultaĵo, virina stultaĵo.

– Ĉu vi ne kulpigas vin? – Marjana demandis.

Tomaso kuŝis inter ili, plene kovrita per litkovrilo kaj kvazaŭ ĉeestis ilian konversacion.

– Mi ne scias. Mi sekvis la kaprinon, ĉar ni bezonas viandon. Ni ĉiuj bezonas. Kaj mi bezonas malpli ol ĉiuj, ĉar mi estas la plej forta.

– Mi ne plu volas paroli kun li, – Marjana indignis. – Li estas malvarma, kiel ĉi tiu neĝo.

– Mi volas esti justa, – Dik diris. – Se ni ĝemos kaj baraktos, al neniu estos bone. Ni perdas tempon. Jam pasis mezo de la tago.

– Oleg ankoraŭ estas astenia por marŝi, – Marjana diris.

– Ne, ne gravas, – Oleg respondis, – mi marŝos. Sed mi prenu la mapon kaj la detektilon de radiado de Tomaso. Li diris al mi, ke se io okazos, mi prenu tiujn aĵojn.

– Ne necesas, – Dik kapneis.

– Kial?

– Ĉar ni iras reen, – Dik diris trankvile.

– Ĉu vi decidis tion? – Oleg demandis.

– Tio estas sola eliro saviĝi, – Dik respondis. – Post du tagoj ni estos en la arbaro. Tie mi trovos viandon. Mi revenigos vin, mi promesas.

– Ne, ni plu marŝos.

– Stulte. Vi ne havas ŝancojn.

– Ni havas la mapon.

– Kial vi kredas ĝin? La mapo estas malnova. Ĉio povis ŝanĝiĝi. Kaj neniu scias, kiom longe restis al ni marŝi sen manĝaĵo sur la neĝo.

– Tomaso diris, ke ni iris rapide kaj ke restis nur unu tago.

– Tomaso eraris. Li volis tien kaj trompis nin ĉiujn.

– Tomaso ne mensogis. Li diris, ke tie estas manĝaĵo kaj ni estos savitaj.

– Li volis kredi je tio, li estis malsana kaj malklare pensis. Ni restos vivaj, nur se ni revenos en la setlejon.

– Mi iros al la montpasejo. – Oleg diris tion, rigardante la korpon, kovritan per la litkovrilo, li turnis sin al Tomaso.

– Ankaŭ mi iros, – Marjana subtenis lin, – kial vi ne komprenas?

– Marjanjo, – Dik komencis, frapante ŝtonon per la granda pugno, batante la takton por la vortoj. – Oldulo nebuligis la kapon de Oleg, li ĉiam gurdis al li, ke li estas pli saĝa, pli bona ol ni kun vi, ke li estas speciala. Li ne povis esti pli lerta ol ni en la setlejo aŭ en la arbaro, li ĉiam cedis al mi. Eĉ al vi li cedas en la arbaro. Komprenu, li bezonas tiun fabelon pri la montpasejo kaj paroladojn pri sovaĝuloj, kio ni ne rajtas iĝi. Kaj mi ne estas sovaĝulo. Mi ne estas malpli saĝa ol li. Oleg marŝu, se li certas. Kaj vin mi ne lasos – mi venigos vin malsupren.

– Dirlididi! – Marjana kriis. – La setlejo sendis nin. Ĉiuj atendas nin kaj esperas.

– Ni vivaj estos pli utilaj.

– Ek. – Oleg etendis la manon al la likovrilo, por preni de Tomaso la mapon kaj la detektilon, kaj malrapide diris: – Pardonu, Tomaso, ke vi ne alvenis kaj mi prenas de vi tiajn valorajn aĵojn.

Li formovis randon de la litkovrilo. Tomaso kuŝis, ferminte la okulojn, lia vizaĝo paliĝis, kaj la lipoj iĝis mallarĝaj. Kaj Oleg ne povis igi sin tuŝi la malvarman korpon de Tomaso.

– Atendu, mi mem, – Marjanjo proponis. – Atendu.

Dik sin levis, venis al la roko, levis la ladbotelon de sur la neĝo, skuis ĝin – la konjako plaŭdis tie. Dik malŝraŭbis la kovrilon kaj forverŝis la konjakun sur la neĝon. La spica, nekonata odoro aperis en la aero. Dik ŝraŭbis la kovrilon kaj pendigis la ladbotelon sur la ŝultron. Neniu diris eĉ ion. Marjana redonis al Oleg la falditan mapon, la detektilon de radiado kaj la tranĉilon de Tomaso.

– Ni ne sukcesos enterigi lin, – Dik decidis. – Ni portu lin sub la krutaĵon kaj ŝutu per ŝtonoj.

– Ne! – Oleg oponis.

Dik mire levis la brovojn.

Estis stulte respondi. Kial oni ne metu ŝtonojn sur Tomason? Tomaso ja estas mortinta kaj por li ĉio egalas.

Dik faris ĉion.

Oleg kaj Marjana nur helpis al li. Ili ne plu interparolis eĉ pri io. Oleg kaj Marjana senvorte kolektis la aĵojn, prenis la tute maldikiĝintajn sakojn (eĉ ligno restis por unu aŭ du fajroj), dividis en tri partojn la lastajn pecetojn de sekigita viando, kaj Marjana donis al Dik lian porcion. Li metis la viandon en la poŝon kaj diris nenion. Pli poste Oleg kaj Marjana levis sin kaj ekiris, ne retrorigardante, supren, al la montpasejo.

Dik atingis ilin post ĉirkaŭ cent metroj. Li atingis, poste devancis kaj marŝis antaŭe. Oleg iris pene, ankoraŭ ne pasis sekvaĵoj de la atako. Marjana lamis – ŝi kontuzis la genuon, kiam ŝi grimpis sur la krutaĵo. Ili trapasis nur dekon da kilometroj kaj devis resti por tranokti.

Oleg falis sur la neĝon kaj tuj ekdormis. Li ne vekiĝis, por trinki bolaĵon kun dolĉaj radikoj. Kaj li ne vidis tion, kion vidis Dik kaj Marjanjo, kiam iĝis tute mallume. La nuboj ĉirkaŭe disiĝis, kaj en la ĉielo aperis steloj, kion neniu el ili eĉ iam vidis. Poste la ĉielo denove nebuliĝis. Ankaŭ Marjana ekdormis, kaj Dik longe plu sidis ĉe la estingiĝinta fajro, metinte la piedojn en ĝin, rigardis la ĉielon kaj atendis – ĉu la nuboj ree disiĝos? Li aŭdis pri la steloj, la plenkreskuloj ĉiam parolis pri la steloj, sed li neniam antaŭe konjektis, kia vasteco kaj grandeco estas antaŭ la homo, kiu rigardas la stelojn. Li komprenis, ke ili neniam povos reveni en la setlejon.

* * *

Ili frue vekiĝis, trinkis iom da bolaĵo, degeliginte neĝon, kaj finmanĝis la dolĉajn radikojn, pro kio la malsato nur plifortiĝis. Tiun tagon ili trenis sin malpli rapide, ol kutime, eĉ Dik senfortiĝis.

Estis la malagrablaĵo, ke ili ne sciis, ĉu ili iras ĝuste. Sur la mapo estis desegnitaj gvidmarkoj, sed ili ne koincidis ĝuste. Kaj estis kompreneble, kial: pasintfoje la homoj iris ĉi tie vintre, kiam estis multe da neĝo, kiam forte frostis kaj nebulis, tial nun ĉio aspektis alie.

Venis despero, ĉar la montpasejo estis abstraktaĵo, je kiu neeblis kredi, kiel neeblas imagi la stelplenan firmamenton, se oni ne vidas ĝin kaj scias pri ĝi nur laŭ rakontoj. Oleg bedaŭris, ke kuŝiĝis kaj fordormis la ĉielon, sed, eble, ĝi reaperos la sekvan nokton? La nubaro ja iĝis malpli dika, kaj iam videblis bluo tra ĝi, kaj ĉirkaŭe estis multe pli hele, ol en la arbaro.

Tage, kiam ĉiuj senfortiĝis, Dik ordonis halti kaj komencis froti la frostiĝintajn vangojn de Marjana per neĝo. Tiam Oleg rimarkis flanke, sur la neĝo, bluan makulon. Ĉirkaŭ cent paŝoj restis ĝis ĝi, sed mankis fortoj, kaj Oleg diris nenion.

Kiam finfine Dik diris, ke tempas plu marŝi, Oleg montris al la blua makulo. Ili direktis sin al ĝi, akceliĝante post ĉiu paŝo.

Tio estis blua, kurta jako el firma kaj maldika ŝtofo. Ĝi duone alfrostiĝis al la neĝo, kaj unu ĝia maniko, ŝtopita per neĝo, elstaris supren. Dik fosis la teron ĉirkaŭe, por preni la jakon, kaj Olegon ekregis la malsana malpacienco.

– Ne faru, – li raŭke diris, – por kio? Ni baldaŭ venos, vi komprenu, ni ĝuste marŝas!

– Ĝi estas firma, – Dik eksplikis, – Marjanjo tute frostiĝis.

– Mi ne bezonas, – Marjana rifuzis, – ni prefere plu marŝu.

– Iru, mi atingos vin, – Dik obstinis. – Iru.

Dik atingis ilin post dek kvin minutoj, portante la jakon en la manoj, sed Marjana rifuzis surmeti ĝin, ŝi diris, ke la jako estas malseka kaj malvarma. Sed plej gravas, ke la jako estis de iu kaj tiu surmetis ĝin. Kaj se tiu ĝin demetis kaj ĵetis, do li pereis. Ĉiuj sciis, ke la ŝipon forlasis sepdek ses homoj, sed la arbaron atingis nur kvardek.

Tiun tagon ili ne atingis la montpasejon, kvankam al Oleg ĉiam ŝajnis, ke la montpasejo estas tuj antaŭe – tuj ni ĉirkaŭiros tiun glaciejon, kaj aperos la montpasejo, ni tuj trapasos tiun deklivon kaj ekvidos la montpasejon... Sed la deklivo iĝis ĉiam pli kruta kaj aero pli kaj pli mankis.

Ili tranoktis, pli ĝuste ili atendis, kiam finiĝos la mallumo, kunpremiĝinte, volvinte sin per ĉiuj litkovriloj kaj kovrinte sin per la tendo. Egale neeblas ekdormi pro la frosto, ili nur svenis kaj ree vekiĝis, por interŝanĝi la lokojn. De Marjana, kiu kuŝis meze, preskaŭ ne venis varmo – ŝi iĝis ia senkarna kaj akra, kiel birdaj ostoj. Ili levis sin ĉe la mateniĝo, super ili estis la stelplena ĉielo, sed ili ne rigardis la ĉielon.

Poste, iom post iom heliĝis, la nubaro estis travidebla, kiel nebulo, kaj tra ĝi lumis la malvarma kaj hela suno, ankaŭ kiun ili neniam vidis, sed ili ne rigardis ankaŭ la sunon. Ili vagis, ĉirkaŭirante fendegojn en la neĝo, krutaĵojn kaj kornicojn. Dik obstine iris antaŭe, elektante la vojon, falante kaj stumblante pli ofte ol la aliaj, sed neniun fojon cedinte la lokon. Kaj li unua atingis la montpasejon, ne kompreninte, ke ĝuste tio estas la montpasejo, ĉar la deklivo, sur kiu ili marŝis supren, glatiĝis nerimarkeble por la okuloj, kaj iĝis plataĵo, kaj antaŭe ili ekvidis dentojn de spinoj. Spinon post la spino, ĉenojn de la neĝaj montoj, brilantaj sub la suno, kaj post plia horo malsupre aperis kaldrono, meze de kiu, kuŝis ronda disko de la malhela metala koloro. Ĝi aspektis grandega, eĉ de ĉi tie, de la kilometra alteco, kliniĝis kaj eniĝis en la neĝon ĝuste meze de la kaldrono. Ĝis tiu kaldrono la ŝipestro sukcesis venigi la ŝipon, kiam post la eksplodo en la motora ĉelo malfunkciiĝis aparataro. Li alterigis la ŝipon ĉi tie, dum neĝventego, frosto kaj nebulo de la ĉitiea malica vintro.

Ili staris vice. Tri ĉifonuloj, senfortaj sovaĝuloj, kun arbalestoj sur la ŝultroj kaj sakoj el bestaj feloj post la dorsoj, vestitaj je ĉifonoj, frostigitaj per neĝo kaj glacio, nigraj pro malsato kaj laceco, tri mikroskopaj figuretoj en la grandega, malplena kaj sensona mondo rigardis la pereintan ŝipon, kiu antaŭ dek ses jaroj falegis sur tiun planedon. Kaj neniam ree leviĝos.

Poste ili komencis malsupreniri sur la kruta deklivo, kroĉiĝante je ŝtonoj, penante ne kuri sur nefidindaj krutaĵoj, sed ili kuris ĉiam pli rapide kaj la piedoj rifuzis obei.

Kaj post unu horo ili jam estis sur la fundo de la kaldrono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.