|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SETLEJOAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La planedo ne havis nomon.
Ĝi havis ciferan kodon. Ajna informa komputilo printis ĝiajn datumojn, eĉ ne suspektante, ke al la homoj estus pli agrable, se la planedo havus nomon. Pli kutime.
Sed tio okazas al la planedoj, kiuj estis malkovritaj elfore, el la kosmo kaj envicigitaj por esploro.
La planedo estis malkovrita antaŭ kelkaj jaroj. Poste, laŭorde, al ĝi estis sendita la stacio "Testo". La aŭtomata stacio, kiu surorbitiĝis, sendis skoltilojn, fotis ĝian surfacon, ĵetis sur la surfacon sondilojn, kiuj prenis specimenojn de aero kaj grundo. Poste "Testo" reprenis siajn ilojn kaj direktis sin al la linio, kie ĝi estis prenita de la ĉefŝipo. Sur la ĉefŝipo malĉefa scienca kunlaboranto Kirejko esploris la datumojn, faris gravajn konkludojn, kaj ĉiuj materialoj pri la planedo estis senditaj en la arkivon, atendi sian vicon.
Malĉefa scienca kunlaboranto Kirejko povus konkludi, ke la planedo prezentas ekskluzivan intereson aŭ ĉar sur ĝi estas inteligenta vivo, aŭ ĉar la malinteligenta vivo estas eksterordinara, aŭ ĉar la klimato kaj kondiĉoj por koloniado tie estas idealaj, aŭ fine ĉar ĝiaj mineralaj riĉaĵoj konsternas pri sia diverseco kaj elekto.
Malĉefa scienca kunlaboranto Kirejko rimarkis nenion tian.
Sur la planedo mankis inteligenta vivo. Neĝkovritaj montoj okupis ĝiajn altajn latitudojn, pli malalte situis praarbaroj, ŝirmitaj per la eterna nuba tavolo, kaj en la ekvatora zono je miloj da kilometroj etendiĝis ardantaj dezertoj. La angulo de ĝia kliniĝo al la orbito estis negranda, la jaro daŭris iom pli ol mil tagojn. Nenio eksterordinara.
La mezaj latitudoj, la nebulaj arbaraj regionoj kaj pli varmaj prerioj estis principe loĝeblaj por homoj, sed malproksimeco de la planedo al la kosmaj linioj kaj manko de esploraj grupoj en tiu neproksima sektoro de la Galaksio kondamnis la planedon al la provizora forgeso.
Kaj ĉar sur la planedo mankis kaj inteligenta vivo kaj ŝancoj pri ĝia apero dum la proksimaj jarmiloj, do la planedo ne bezonis nomon.
"Ekstremokaze, – Pavliŝ pensis, muntante la labortablon, – ni povos nomi la planedon laŭ nia propra plaĉo (esplorgrupoj rajtis tion), ekzemple Violo, kondiĉe ke en la katalogo de galaksiaj astroj ne jam estas iu alia Violo".
Li neniel sukcesis pri la tablo. En la kompleto mankis la malsupra triono de teleskopa piedo, sed da tirkestoj estis je unu pli ol necese. Pavliŝ plenblovis la kestojn, metis ilin sur la ĝustajn lokojn, sed la superfluan li aranĝis por uzi kiel rubujon. La piedo perpleksigis lin ĝis li ekhavis la ideon uzi tendostangon.
Klaŭdia vidis tiujn klopodojn kaj estis malkontenta. Klaŭdia ne toleris malordon, sendepende de ĝia origino.
Pavliŝ instalis la tablon apud la fenestron, ke la griza krepuska lumo ĵetiĝu demaldekstre. Li ne ŝatis labori kun la vizaĝo kontraŭ lumo.
Klaŭdia instalis la tablon tiel, ke la vizaĝo estu kontraŭ lumo.
En ŝia kompleto, certe, ĉiuj detaloj de la tablo ĉeestis, kaj estis eĉ ne unu superflua. Poste Klaŭdia komencis meti sur la tablon ilojn, purajn kaj belajn, kvankam iuj el ili jam spertis tri aŭ kvar planedojn, multe pli malfacilajn, ol ĉi tiu.
La tria tablo, apartenanta al Salli Gosk, plu restadis en la plata kesto. Salli prokrastis la aranĝon de la personaj aferoj, ĝis la tuta stacio estos aranĝita.
La stacio devis esti ina.
La grupo de Klaŭdia Sun.
Klaŭdia Sun – estro de la grupo kaj geologo. Salli Gosk – radiisto, elektronikisto kaj kuiristo. Srebrina Taleva – biologo.
Ili kune estis laborintaj jam sur kvar planedoj.
La centro de kosmaj esploroj preferas ne okazigi eventualajn malfacilaĵojn en malgrandaj esplorgrupoj. Ĝi formas tiajn grupojn aŭ el familiaj paroj, aŭ el homoj de sama sekso. La kupolo de stacio estis negranda, duŝejo kaj necesejo estis apartigitaj de la komuna laborĉambro per plastikaj kurtenoj, kaj la vandoj inter la dormejoj estis iom pli altaj, ol homstaturo.
Sed Srebrina Taleva malbonŝancis rompi la femuron unu tagon antaŭ la elŝipiĝo.
Kapitano de "Magelano", la malnova amiko Gleb Bauer, invitis al si Pavliŝon. Gleb rigardis lin kompate.
– Vi, certe, komprenas, – Gleb komencis, – ke la grupo de Klaŭdia Sun estas lasta en la ŝipo. La aliaj jam estas elŝipiĝintaj.
– Mi povos elhospitaligi Srebrinan nur post monato, – Pavliŝ respondis. – Ŝia rompo estas tro komplika.
– Mi ne pri tio. Mi volis demandi, kion ili faru tie sen biologo?
– Sen biologo al ili estos malfacile, – Pavliŝ konsentis.
– Ĉu vi komprenas, ke ni fuŝis ilian elŝipiĝon?
– Kial do ni?
– Ni respondecas, – Bauer diris tiel, ke klaris, ke repondecas pri tio ĝuste Pavliŝ.
– Ĉu mi donu al ŝi mian kruron?
– Slava, tio ne estas objekto por ŝercoj.
Estas mirinde, kiel rapide kapitanoj komencas senti sin kapitanoj. Oni povas pensi, ke pasis multe da jaroj ekde tiam, kiam Baur laboris kiel la dua navigisto en "Segeĵa". Verdire, Pavliŝ tiam estis nur ŝipa kuracisto kaj ankaŭ nun havis la saman postenon.
– Kion do vi proponas? – Pavliŝ demandis. – Kapitano devas havi variantojn por ĉio.
Bauer ne volis aŭdi ironion.
– Aŭskultu, Slava, – li diris pli milde. – Vi ja milfoje petadis min: Forpermesu min sur la planedon, min tedis sidi en la fera vazo. Ĉu vi petadis?
– Ĉu mi iĝu Srebrina Taleva?
– Mi demandas, ĉu vi volas helpi al la esploristoj?
– Mi ne volas.
– Kial do?
– Mi ne povas imagi min labori en la ina grupo.
– En ĝi laboros tridek tri procentoj da viroj.
– Klaŭdia Sun konsumos min. Vi ja konas ŝian reputacion.
– Klaŭdia estas ĉarmega virino. Mi garantias tion al vi.
– Ĉiu restas ĉe sia opinio. Mi petis vin forpermesi min, kiam foriris la grupo de Sato. Tie estis interesa planedo kaj la homojn mi konis bone.
– Ĉu vi timas unusolan virinon aŭ timas laboron?
– Verŝajne, unusolan virinon. Kaj ankaŭ ŝi ne konsentos.
– Do pri vi ĉio klaras. Kaj Sun flugos eĉ kun la diablo mem, gravas nur ke la ekspedicio sukcesu.
Certe, Klaŭdia konsentis flugi kun Pavliŝ. Alie ŝi devis reveni al la Tero – en la ŝipo ne plu restis biologoj. Sed ŝi havis skeptikan humoron. Kaj, kiel ofte okazas, Pavliŝ malgraŭ sia volo komencis pravigi ŝiajn plej malbonajn antaŭsentojn. Dum la elŝipiĝo li sukcesis frakasi infraskopon, kiun eblis ĵeti de deketaĝa domo sen ajna damaĝo por la ilo. Kaj nun, ekzemple, li ne povas fari la facilegan aferon – munti labortablon.
En ajna grego, ĉu besta, ĉu homa, ĉiam ekzistas propra rango-tabelo. Tri homoj plene sufiĉas por tia sistemo. La apero de Pavliŝ rompis la interrilatojn, formiĝintajn en pluraj jaroj. Ĉio estus pli simpla, se Klaŭdia Sun estus aĝa virulino kun tondra voĉo kaj bruskaj manieroj. Sed Klaŭdia Sun ne impresis kiel kosmohundo kaj estro de esplora teamo. Ekstere ŝi estis fabele milda kaj sendefenda virino kun grandaj, iom mongolaj ĉerizkoloraj okuloj kaj nigraj molaj haroj, emaj bukliĝi, kio ne estis permesita al ili, rekte dislimitaj kaj kuntiritaj en rigidan nodon.
Klaŭdia Sun apartenis al tiu tipo de virinoj, kiuj tuj komencas abolute estri en la virina socio, sed cedas antaŭ fortaj viroj kaj pro tio iĝas agresemaj kaj arogaj. Aldone, Klaŭdia ofte perdis humursenson, sed Pavliŝ neniam perdis ĝin.
Interne cedinte al Pavliŝ, Klaŭdia pliigis la eksteran reziston, kiam evidentiĝis, ke en ŝian organizitan inan neston estis subĵetita kukolido de la vira sekso.
Tradicie, Pavliŝ devis okupi la ekologian niĉon de Srebrina Taleva, de la virino romantika, ema al subitaj humorŝanĝoj, malferma, gaja sed malbonŝanca – ordinara homo ne sukcesos rompi la femuron en kosmoŝipo. Kaj Klaŭdia tuj komencis kontrastigi, ofte eĉ maljuste, la "mallertan kaj nesaĝan" Pavliŝon kaj la "idealan laborantinon kaj bonegan homon" – Srebrinan. Do li iĝis iusence Malsrebrina.
Sed Pavliŝ spretis trovi profitojn en la situacio, promesanta nur malbonon. Li estas pasigonta kvar monatojn sur la tute neesplorita planedo – miloj da sciencistoj revas trafi en esplorgrupojn. Li akiris la ŝancojn restigi spuron en la scienco, malkovri nekonatan familion de bakterioj aŭ novan formon de simbiozo. Kial do ne? Kio do povas esti pli bona, ol liberiĝi el la kutima rutino de la ŝipa vivo kaj fronti kontraŭ veraj aventuroj? Ĉu ne ĝuste li petis al Bauer sendi lin kun grupo? Certe, li petis. La informaj kaj lernaj libroj konvinku vin, ke vera esplora stacio devas eviti aventurojn, ke bone organizita laboro forigas paneojn, kaj ajna aventuro estas nenio alia krom bedaŭrinda paneo... Do, la ŝipa kuracisto Pavliŝ, kvardekjaraĝa, ne tro kapabla sciavida kaj glorama, ne perdinta vivoamon, lasis la fregaton, navigantan en la kosmaj maroj, kaj pli-malpli memvole elŝipiĝis al la bordo de neloĝata insulo, akompanate de du belegaj damoj. Unu el ili, Salli Gosk, estis fraŭlino, la dua – eksedziĝinta. Nun restis nur ekscii, ĉu sur la neloĝata insulo estas kokospalmoj, tigroj kaj Vendredoj.
En tiu loko de liaj pensoj, la tendostango knaris, eniĝis en la tubon de la tablopiedo – kaj la tablo, lerte evitinte la penojn de Pavliŝ kapti ĝin, falis meze de la ĉambro, disĵetinte sur la planko ĉion, kion Pavliŝ sukcesis meti sur ĝin.
Klaŭdia iom agacite observis sian novan biologon rampi sur la planko, kolektante sian havaĵon. Salli, rigardinte el la kuirejo, diris, hezitante inter la kompato al Pavliŝ kaj la interna estimo al Klaŭdia:
– Eble ni dume metu keston sub la piedon, kaj poste Slava fortranĉos branĉon de iu arbo kaj riparos la piedon?
– Certe, – Klaŭdia seke respondis, ne rigardante la subulojn, sed turniĝinte al la fenestro, malantaŭ kiu mallumis la arbaro, malklara pro la nebulo. – Restis nur alporti al la stacio la lokan mikrobflaŭron.
– Unu knabĉjo, – Pavliŝ diris, kontraŭante ne la vortojn, sed pli la tonon de Klaŭdia, – alportis hejmen krokodilon, kaj tiu formordis la fingreton de la avĉjo.
– Mia edzo... – Klaŭdia neatendite elbuŝigis, mordis la lipojn kaj silentiĝis.
– Ne diru, Klaŭdia, – Salli ĉesigis ŝin.
– Kial do ne diru? Li sciu.
Klaŭdia rigardis en la okulojn de Pavliŝ.
"Dio mia, – Pavliŝ pensis, – mi eĉ ne sciis, ke ŝia edzo pereis sur iu terura planedo".
– Mia edzo, – Klaŭdia ripetis, – kun kiu mi disiĝis antaŭ ses jaroj, apenaŭ pereigis la ekspedicion en la sistemo Korrak, ĉar li facilanime alportis al la stacio lokan beston.
"Kaj post tio mi certe disiĝis kun li, – Pavliŝ pense finis ŝian frazon, – ĉar mi ne povis pardoni tiom teruran malobeon de la instrukcioj".
Laŭte li diris:
– Mi promesas al vi, Klaŭdia, neniam alporti al la stacio la lokajn bestojn.
Klaŭdia suspiris kun iom da trankviliĝo – videblis, ke ŝi decidis kompreni tiun frazon kiel seriozan promeson.
Pavliŝ prenis unu keston el tiuj, kiujn Salli jam malplenigis, kaj metis ĝin sub la mallongan tablopiedon.
* * *
Pavliŝ sidiĝis ĉe la tablon. La fotelo obee ĉirkaŭprenis lin. Ŝajnas ke estas oportune. Li rigardis maldekstren. La vitro de la fenestro rosumis. Pavliŝ frotis ĝin. Sed li ne sukcesis pririgardi la arbaron, ĉar ŝarĝo de pluvneĝo batis la vitron, kaj la grizaj trunkoj de la arboj ektremis, svagiĝis, ripetante la konturojn de la pluvaj strioj.
– Necesas instali viŝilojn al la fenestroj, – Pavliŝ komunikis al Klaŭdia. – Sen ili estas maloportune ĝui la pejzaĝon.
– Mi delonge pensis pri tio, – Klaŭdia respondis, – ankoraŭ dum la pasinta esploro. Sed ni mem ne sukcesos instali ilin.
Pavliŝ suspiris. Li bonŝancis pri serioza ĉefino.
La neĝado plidensiĝis. Neĝeroj sopire skrapis la fenestron, kaj la grizo definitive ŝirmis la arbojn.
– Ĉu vi aŭdis la veterprognozon? – Pavliŝ demandis.
– Kion? – Klaŭdia miris. Kaj komprenis: – Ne diru stultaĵojn.
– Mi ja tute ne imagas, kion mi surmetu por la posttagmeza promeno.
– Surmetu bioprotektan skafandron, – Klaŭdia respondis senŝerce. – Kaj neniam demetu ĝin ekster la stacio.
– Do vi ne aŭdis. – Pavliŝ subite trovis en si la penson, ke li ne povas ĉesi. Li volis inciti Klaŭdian.
Salli subridis. Io tuj eksiblis.
– Mi forgesis pri la lakto, – ŝi komunikis.
– Niaj mondkonceptoj, Pavliŝ, estas malsamaj, – Klaŭdia diris, – La bezono konstante klaŭni kondukas al miskuraĝo. La miskuraĝo – al troa risko. Kaj risko ĉi tie estas ege danĝera. Via malkonvena ŝerco povas endanĝerigi la sorton de la tuta stacio.
– Mi estos serioza, – Pavliŝ diris.
Zumilo de komunikado rompis tiun konversacion. Salli petis Klaŭdian anstataŭi ŝin ĉe la forno kaj kuris al la radioaparato. Vokis "Magelano". Ĝi estis daŭrigonta sekvi sian itineron. Post kelkaj horoj, antaŭ granda salto al la sekva planedo, la komunikado rompiĝos kaj reaperos nur post kvar monatoj. Kosmaj komunikadstacioj estas instalataj nur en grandaj ŝipoj kaj grandaj stacioj. Esplorstacioj ne povas disponi pri kosma dissendilo. En tio estas iom da risko. Sed ĝin oni toleru. Gravita dissendilo okupus la tutan kupolon.
Ekstremokaze, en la alta kosmo, ekster la aktiva gravitkampo de la sistemo, drivas signalbuo. Se io okazos, oni povas atingi ĝin per interplaneda ŝipo.
Ekde tiu momento ili povos komunikiĝi nur per la malnova nerapida maniero. Okaze de bezono, signalo venas kun la ordinara radioonda rapido al la buo, situanta unu lummonaton for de la planedo. Ĝi resendos la signalon al Tero-14. Tial pli frue, ol post ses semajnoj neniu aŭdos ilin.
En la fino de la mesaĝo Bauer transdonis salutojn al ĉiuj kaj petis ne tristi.
Kaj – ĝis la revido!
Post kelkaj pliaj horoj la ŝipo "Magelano" malaperos en ĉi tiu kosma sektoro kaj aperos en la alia, situanta multajn parsekojn for.
Pavliŝ aŭdis Sallin fini komunikadon, ricevi la lastajn instrukciojn. Li venis proksimen al la fenestro kaj rigardis la ĉielon. Li povis ne rigardi: tie estis nur grizo kaj nebulo.
Li sciis, ke ilia kapsulo venis ĉi tien fine de printempo en la norda hemisfero, en la zono de modera klimato. Do ili povas esperi, ke ĉiutage la vetero pliboniĝos. La loko estis elektita laŭ la donitaĵoj, anticipe kolektitaj far de aŭtomatoj. La ĉitiea klimato estis la plej optimuma por la esploristoj: pli norde komenciĝis montaroj, vastaj kaj mornaj, malantaŭ ili – nuda tundro, pli sude, malantaŭ la oceano – dezerto. La zono, elektita por la laboro estis la plej aktiva biologie – granda parto da esploroj estos faritaj en la ĉirkaŭaĵo de la kupolo.
Tra la fenestro Pavliŝ povis vidi pasejon – la rondecan tunelon, kondukantan al pli malgranda kupolo – al la laboratorio de bioskoltiloj. Estis tri tiaj helpaj kupoloj. La unua, kun bioskoltiloj apartenis al Pavliŝ. La dua, kun geologia aparataro – al Klaŭdia. La tria estis tenejo kaj garaĝo, kie troviĝis ĉieirilo. La kapsulo aŭ interplaneda ŝipo, portinta ilin ĉi tien, staris iom flanke. Ĝi similis turbon, sed anstataŭ pinto, sur kiu ĝi povus turniĝi, la ŝipo staris sur tri piedoj, mallarĝaj kaj ŝajne nefortikaj, kvankam ili estis sufiĉe solidaj.
– Se mia helpo ne estos bezonata, – Pavliŝ diris, – mi venos en la tenejon kaj okupiĝos pri muntado.
– Venu, – Klaŭdia konsentis. – Kaj post la tagmanĝo vi pretigos bioskoltilojn. Morgaŭ ni komencos labori laŭplane.
– Mi scias.
Pavliŝ venis al la dua teneja ĉelo. La konteneroj kun aparataro kaj manĝprovizo estis metitaj en strikta ordo. Klaŭdia kontrolis la malŝarĝadon, ĉeestate de ŝi eĉ robotoj tremis. Ĉi tie estis varme. Pavliŝ venis al la klimatizilo kaj reagordis ĝin je unu grado. Ĝi eksusuris pli gaje. Al Pavliŝ ekŝajnis, ke li aŭdas delikatajn petalojn de la multaj filtriloj moviĝi, diligente apartigante ĉion malutilan kaj fremdan por la ejo.
Komenciĝis la plej malfacila por Pavliŝ parto de la prepara laboro. Li devis trovi inter tiuj ordigitaj vicoj da kestoj ĝute tiujn dudek tri numerojn, en kiuj troviĝas malmuntitaj biokoltiloj, analiziloj, akceptiloj de ekspres-laboratorioj, diagnoziloj, urĝa operaciejo, dissekciejo kaj multo alia.
Pavliŝ malgaje tenis en la manoj tabuleton kun la listo de aparatoj, sciante, ke almenaŭ tri el la kvar monatoj ĉi tie li pasigos serĉante kaj muntante siajn havaĵojn.
Sed plej multe li volis trovi sian konteneron, enhavantan mikrofilmojn. Pavliŝ timis, ke Klaŭdia, kontrolante la preparatan bagaĝon, elprenis la valoregan kesteton, en kiu Pavliŝ tenis provizon de detektivaj kaj sciencfikciaj romanoj. Li sciis, ke la mikrofilmoj troviĝas en la kontenero dek ses, kiu estas intence barita per la sesa kaj la tridekkvara, la plej pezaj el la konteneroj. Sed li ja ne povis atendi, kiam Salli aktivigos servoroboton, por ke ĝi trenu pezaĵojn.
Klopodante ne brui, Pavliŝ puŝis la kontenerojn en la neokupitan angulon, atingis la necesan keston, malfermis ĝin, kaj liaj plej malbonaj antaŭsentoj efektiviĝis. Kaj li ekmalamis Klaŭdian. Certe ŝi malfermis la keston kun la beletra makulaturo kaj anstataŭ ĝin metis tien sian keston, ege valoran por la scienco. La disreviĝo estis plena kaj dolora, kvankam atendebla. Pavliŝ komprenis, ke sen siaj detektivaĵoj li ne eltenos eĉ monaton ĉestate de tiu vampiro.
Pavliŝ sidiĝis sur la konteneron kaj penis konvinki sin, ke li bonŝancis, ĉar nun li povos pli da tempo dediĉi al la interesa laboro kaj liaj ŝancoj, lasi la spuron en la scienco, multe pliiĝos.
Pavliŝi ne sukcesis konvinki sin pri tio kaj komencis verki patosan peticion pri maldungiĝo pro la sadisma krueleco de la estraro rilate la kolektivon de la stacio.
La pordo malfermiĝis kaj Salli eniris en la ĉambron, sidiĝis sur la apudan konteneron. Ŝi estis forta, diketa, blonda virino kun saĝaj verdaj okuloj kaj grandaj lipoj, bone konvenaj por rideto.
– Mi helpos al vi pri via malfeliĉo. – Salli larĝe ridetis. Si ekstaris, venis al la amaso de konteneroj. – Slava, venu ĉi tien.
Ili eltiris la duan konteneron desupre kun la numero 57, kio signifas, ke ĝi apartenas al la bagaĝo kun la geologia aparataro. Salli malfermis ĝin kaj elprenis la valoran skatolon kun mikrofilmoj.
– Ĉu vi faris tion? – Pavliŝ ĝojis, apenaŭ estingante en si la deziron brakumi la ĉarman, bonkoran, afablan Sallin. – Ŝi elmetis kaj vi remetis?
– Tio okazis alie, – Salli diris, – Klaŭdia neniaokaze elmetus ion, apartenantan ne al ŝi, des pli senpermese. Ni remetis la ajojn kaj por ŝia mikroborilo mankis loko. Do ni ŝanĝis la kontenerojn.
– Tamen dankon.
– Kaj mi pli ŝatas klasikaĵojn.
– Kaj Klaŭdia la geologian manlibron?
– La geologian manlibron kaj "Anna Karenina". Ŝi ĉiam kunprenas "Anna Karenina". Kiam ŝi estas malbonumora, ŝi nepre komencas legi Anna Karenina. Verŝajne, ankaŭ hodiaŭ ŝi komencos tion. Ŝi tre emociiĝas pro vi.
– Pro mi?
– Al ŝi ŝajnas, ke vi konstante mokas ŝin.
– Ne, certe, tute ne konstante, – Pavliŝ respondis, ĝojiginte la bonkoran Sallin.
Fenestro en la teneja ĉelo estis negranda, tial, kiam al ĝi venis monstro, tuj iĝis pli mallume. Kaj Pavliŝ kun Salli tuj eksentis tiun ŝanĝon de lumeco.
La monstro estis preskaŭ blanka, kaj se ĝi havis okulojn, do ili estis kaŝitaj sub la malmolaj longaj haroj. Sed la dentoj, elstarantaj antaŭen estis brunaj. Per tiuj dentoj la monstro provis testi la fortikecon de la vitro kaj Pavliŝ pensis, ke tiu monstro neniam brosas ilin. Malgrandaj estaĵoj, similaj al nematuraj citronetoj sidis inter la dentoj, kiel malantaŭ palisaro de antikva fortikaĵo. Ankaŭ la citronetoj havis dentojn. La citronetoj lasis sian fortikaĵon kaj diskuris sur la vitro, nekompreneble kiel alkroĉiĝante al la glata surfaco de la vitro kaj moviĝante tiom rapide, ke ili fandiĝis en verdetan brilon. La monstro fermis sian faŭkon.
Pavliŝ komprenis, ke Salli tenas lin je la mano.
– Ĉu vi timiĝis? – Pavliŝ demandis.
Salli forprenis la manon.
– La ideo pri promeno bedaŭrinde fiaskis, – ŝi diris. – Mi esperis, ke ĉi tie mi povos promeni.
– Kompense jen estas temo de mia unua artikolo por "Kosmozoologio", – Pavliŝ diris. – Specifikecoj de simbiozaj komunumoj sur la planedo... kiel ĝi nomiĝas?
– Vi povas pensi pri tiaj aĵoj. Vi estas tre senpasia, Slava. Kaj mi tuj mortos pro la abomeno.
– Vi pensu ankaŭ, kiaj abomenaj estas ni por tiuj estaĵoj...
La blanka senokula muzelo malaperis. La citronetoj ekkuris pri vigle – verŝajne ili timiĝis, ke ilia hejmo foriris. Salli vokis Klaŭdian.
Klaŭdia nur foje ĵetis la rigardon al la citronetoj kaj tuj alportis sian filmilon, jam elpakitan kaj pretan por la laboro. Amara riproĉo al Pavliŝ.
La nigra vipo batis la fenestron, disŝirinte unu el la citronetoj, kaj ĝia flava suko ekfluis sur la vitro. La aliaj citronetoj senmoviĝis. La vipo malrapide rampis sur la vitro, larĝiĝante, ĝis ĝi fariĝis strio ĉirkaŭ dek centimetrojn larĝa. La strio faldiĝis, transformiĝis en tubeton, kaj la citronetoj komencis obeeme fali en ĝin. Post kelkaj sekundoj la vitro liberiĝis de tiuj estaĵoj kaj nur la restaĵoj de la flava makulo rememorigis pri la tragedio, kiun la homoj ĵus observis.
– Ni ĝis nun ne ŝaltis la eksterajn kameraojn, – Klaŭdia diris. – Ni eĉ ne scias, kio okazas ekstere.
– Dankon, ke vi ne forgesis miajn detektivaĵojn, – Pavliŝ diris.
– Bonvolu iufoje rememori ankaŭ pri via laboro.
– Mi memoras. Mi eĉ memoras Latinon. Kaj mi povas doni terurajn nomojn al ĉiuj estaĵoj, kiujn ni vidos tra la fenestro. Por tio oni prenas latinajn vortojn "terura, aĉa, abomena" kaj aldonas la nomon de la eltrovinto. Ni kun vi havas la vastan elekton.
Klaŭdia foriris.
Salli rigardis ŝin foriri.
– Kiam vi decidos doni al io mian nomon, trovu iun ne tre abomenan latinan vorton.
– Vian nomon mi donos nur al papilioj, – Pavliŝ promesis.
En la loĝa sekcio Klaŭdia tintigis la manĝilaron, garnante la tablon.
– Ĉu ĉi tie povas ekzisti inteligenta vivo? – Salli demandis.
– Mi dubas. La unuaj sondiloj trovis nenion. Kaj entute la biologia evolua nivelo ĉi tie estas malalta.
– Kaj ĝuste?
– Ni povos ĝuste diri, kiam ni forlasos ĉi tiun planedon.
– Mi tre ŝatas novajn planedojn. Komence vi sentas plenan mallumon, kvazaŭ vi ĵus naskiĝis. Kaj poste vi komencas iom post iom kompreni tiun mondon, kaj iĝas pli hele.
Pavliŝ ree venis al la fenestro. Malgrandaj insektoj rampis sur la vitro, ĉirkaŭ la flavaj fluetoj. La neĝo ĉesis. La arbaro estis malplena, timema.
"Ni estas terure fremdaj ĉi tie, – Pavliŝ pensis. – Malgrandaj buloj de protoplasmo sub plastika ŝelo. Ĉu ni komprenos tiun mondon? Ĉu ĝi akceptos nin? Aŭ simple ĝi ne rimarkos nian ĉeeston?"
– La plej proksima homo troviĝas miliardojn da kilometroj for de ĉi tie.
– Nu jen, – Salli malkontente replikis. – Por kio vi divenas miajn pensojn?
– Sed miliardoj da kilometroj ne estas tro multe, – Pavliŝ trankviligis ŝin. – Nia ekzistado estas registrita ĉie, kie eblas. En kosmofloto, sur Tero-14, en CdKE oni konsideras nian laboron kaj kalkulas premiajn semajnojn. Se io malbona okazos al ni, tie okazos granda tumulto – la savaj krozoŝipoj ĵetos sin ĉi tien de ĉiuj anguloj de la Galaksio...
– Kaj se ili venos tro malfrue?
– Por ke ili ne venu tro malfrue, – Pavliŝ edife diris, – ni devas bone konduti kaj obei la onklinon Klaŭdian. Kaj okazos nenio malbona. Gravas lavi la manojn antaŭ manĝi.
– Mi komprenis, – Salli diris. – Vi sentas vin solece kaj jam bedaŭras, ke vi flugis kun ni.
– Neniaokaze.
Pavliŝ daŭre rigardis la arbaron. Li volis vidi en ĝi almenaŭ etan moviĝon, vivon. Kaj al li ŝajnis, ke la arboj komencis malrapide balanci la branĉojn, fleksi la trunkojn, kvazaŭ komencante iun somnambulan dancon, obeante komunan ritmon, kvazaŭ naskitan de fora tambura batado.
* * *
La esplora stacio situis ĉe la rando de la granda arbaro.
Post la unuaj du aktivaj tumultaj tagoj, post instalo de la kupolo kaj malŝarĝado, venis silento.
Nenui forlasis la stacion kaj ĝiaj duoblaj muroj silentigis ajnan sonon, aperantan interne.
Senmovaĵoj ne estas timigaj.
La arbaro komencis alkutimiĝi al tio, ke apude vivas fremdulo.
Pavliŝ, kvankam estante tre okupita en tiuj tagoj, scivole observis la procezon de kunviviĝo de la stacio kun la nova mondo. Al li helpis tio, ke la eksteraj kameraoj jam estis ŝaltitaj, la meteostacio funkciis, kaj la boranaliziloj, instalitaj sub la geokupolo, komencis vigle enfosiĝi en la teron – komenciĝis la esploro de la tero kaj de la arbaro, la esploro objektiva, ne rilata al la sensorganoj, ĉar la iloj tuj ĉifris la informojn. Kaj la ĉifritaj informoj kondukas al la ĝeneraligoj normaj, ĉar ĉiuj planedoj konsistas el la samaj elementoj, eĉ plej ofte el iliaj samaj kombinoj, kaj la viva naturo obeas la ĝeneralajn genetikajn leĝojn kaj konsistas el la samaj proteinoj en ĉiuj lokoj de la Galaksio. Diferencoj estas ne en biologia esenco, sed en la eksteraj specifaĵoj. Tial Pavliŝ ĉiam sentis malkontenton pro la nekonformeco de la kolektado de objektivaj informoj al lia plena sensa nescio.
Li komprenis, ke estus frenezaĵo eliri eksteren, profunde enspiri tiun vivan, nesterilizitan aeron, ĉifi per la mano arban folion aŭ ŝiri herberon kaj flari ĝin. Li scias, ke la kvieto de la ĉirkaŭa mondo kaŝas la fortojn, malamikajn por la homo, ne ĉar ili estas direktitaj ĝuste kontraŭ la homo, sed ĉar ili estas absolute fremdaj al ĝi, ne konas ĝin kaj penos forigi ĝin tuj, kiam ĝi provos kontakti ilin.
La trian tagon matene, Pavliŝ planis lanĉi la unuan bioskoltilon.
Li havis entute tri bioskoltilojn – ili devis esplori la atmosferon, registrante ĝian kemian kaj biologian konsiston ĉe kelkaj altecoj. Similajn skoltilojn havis ankaŭ Klaŭdia, sed ilia tasko estis farado de la geologia mapo de la planedo. Diferenco inter ili estis en tio, ke okaze de bezono, Klaŭdia povas igi sian skoltilon sinki al la tero kaj eĉ fari testan boradon. La skoltiloj de Pavliŝ estis nur kolektantoj de informoj, pri kiuj ili komunikas reveninte. Tiam Pavliŝ legas la raporton, preparitan de la skoltilo, rigardas la fotojn kaj elektas la punktojn, kien li venu mem. Pavliŝ iris laŭ la malalta ovala koridoro kaj venis en sian laboratorion.
La skoltiloj atendis lin, kuŝante sur altaj sokloj. Pavliŝ devis sendi ĉiujn skoltilojn "flore", laŭ la programo, preparita antaŭ longe por ĉiuj ordinaraj situacioj. Ĉiu flugo similis al petalo de floro. La longo de ĉiu petalo estas kvincent kilometroj, la alteco de flugoj varias. La elipso de la unua petalo estis ĉe la alteco tridek kilometroj kaj de la diametro – mil.
La proceduro de la lanĉo estis nekomplika. Eniginte programon en la skoltilon, Pavliŝ nur puŝu la butonon kaj ĉio alia okazis sen lia helpo.
La skoltilo respondis, blinkinte pri la preteco per verda lumo, la soklo ekmoviĝis, levante la skoltilon al la kupolo, en kiu aperis aperturo, sufiĉa por la skoltilo. Pavliŝ, retroklininte la kapon, vidis la grizan nuban ĉielon. Pluva guto falis sur la helmon de la skafandro. Pavliŝ forigis ĝin per la ganto.
Startilo klakis. La skoltilo malrapide leviĝis super la soklon kaj celkonscie impetis al la aperturo supre. Ĝi leviĝis, base zumante, kiel dika skarabo, flugante por ĉasado.
La aperturo en la tegmento de la kupolo fermiĝis.
– Jen, – Pavliŝ pensis laŭte. – La labortago komenciĝis.
Li ŝaltis interkomon.
– Klaŭdia, mi lanĉis la unuan skoltilon. Tuj mi eliros eksteren.
– Estu singarda, – Klaŭdia avertis, ŝia voĉo, iomete distordita per aŭdilo, ŝajnis knabina kaj preskaŭ tenera. – Ĉu vi ne forgesis anblaston?
– Ne, mia anĝelo. Mi kunprenis ankaŭ nutran provizon, dormosakon kaj grandan bastonon. Mi informos vin ankaŭ kiam mi venos ĝuste cent metrojn for de la kupolo.
– Slava, lasu viajn ŝercojn. Tio estas via unua eliro.
– Nu, pli ĝuste dua. Ne forgesu, ke kiam ni alflugis ĉi tien, ni devis ĉirkaŭ horon promeni en la libera aero.
– Defendate de la interplaneda ŝipo, kiu nin venigis, – Klaŭdia korektis lin, – kaj kun dek ĝiaj ŝipanoj.
– Dankon. Mi estos singarda. Ne timu. Cetere, mi jam antaŭ longe devis testi la anblaston.
Li prenis la pistolon el la kombinea poŝo. La anblasto estis negranda, sed peza. La mano trovis oportunan tenilon. Estis konfuzoj kun tiuj blastroj en ekspedicioj. Celo de la pafilo estas senmovigi ajnan agresanton de serpento ĝis elefanto, sed ĝia efiko certe estis relativa. Ĉar ĝi multe dependis de la metabolo de besto. Tio, kio sufiĉis por kviete endormigi la unuan por semajno, en la alia nur vokis dormemon, kaj la trian povis mortigi. Do la tasko de Pavliŝ inkludis ankaŭ testi la pafilon per la lokaj estaĵoj, por kio estas dezirinde ankaŭ kunpreni specimenon en la laboratorion kaj esplori la efikon de la anestezilo. Certe, se tiu specimeno ne kontraŭos.
La pordo de la transira ĉelo laŭte ŝmacis, kaŝiĝinte en la kadro.
Pavliŝ iomete staris apud la kupolo, rigardante flanken kaj atendante, kiel la loka faŭno reagos lian aperon.
La faŭno neniel reagis lin.
Pavliŝ nerapide iris sur la maldensa herbo al la ĉieirilo, glatis ĝian molan flankon, pendantan super li. Poste li rigardis al la fenestro de la geologia laboratorio. Ĝuste, Klaŭdia staras ĉe la fenestro kaj observas, ĉu lia knabo scias transiri la straton laŭ la verda lumo.
Pavliŝ svingis la manon al Klaŭdia, tiu responde levis la manon, sed ne lasis la fenestron.
– Vi devas infanojn havi, – Pavliŝ diris, – almenaŭ kvin, ne malpli.
Kaj tuj li ektimis, ĉu la interkomo ne estas ŝaltita. Ne, ne estas, ŝi ne aŭdis. Alie ŝi ofendiĝus.
Nun li povas ne hastante ĉion pririgardi.
La kruta kupolo de la stacio kun brakoj de koridoroj kaj etaj kupoloj-laboratorioj estis ĉirkaŭ ducent metrojn for de la rando de la arbaro. Ĝuste tiun flankon rigardis la fenestro, antaŭ kiu staris la tablo de Pavliŝ.
Se ĉirkaŭiri la stacion, kion Pavliŝ faris, oni trafas la malkrutan deklivon, kondukantan al granda lago. La deklivo estas kovrita per herbo, kaj malsupre el la nuda tero elstaris oblikvaj dorsoj de ŝtonoj, apud kiuj amase kreskis arbustoj.
La lago mem estis griza, plata, kaj tiu tuta mondo faris la impreson pri trankvila grizo. Nur la impreson. Pavliŝ komprenis, ke tiu grizo kaŝas pasiojn kaj tragediojn, pramondaj, sed eĉ pli kruelaj pro tio. Li sciis, ke tiu mondo kaŝiĝis, esplorante la fremdulon.
Pavliŝ rigardis supren. Dum tri tagoj la nuboj eĉ ne unun fojon disiĝis, por montri la sunon almenaŭ por minuteto. Ili estis de la sama koloro, kiel la lago kaj tiom ebenaj, ke ne eblis kompreni, ĉu ili moviĝas aŭ senmove ŝvebas super la kapo.
Antaŭ li io briletis.
Pavliŝ singarde direktis sin tien, malsupren sur la deklivo kaj haltis kelkajn metrojn de brila estaĵo, kiu estis rapide enfosiĝanta en la teron. La estaĵo tute ne atentis lin. Pavliŝ venis pli proksimen, tenante la anblaston preta. Metale brila rondeca dorso de la estaĵo jam preskaŭ malaperis sub la teron. Pavliŝ kaŭriĝis kaj komencis singarde formeti la fositan teron ĉirkaŭe. Poste li kaptis la estaĵon kaj abrupte tiris ĝin eksteren.
Ĝi ne rezistis. Io krakis. Pavliŝ rimarkis, ke en la tero restis longa sentilo.
Li levis la globon per la polmo kaj komprenis, ke li sukcesis kapti "beston", raregan por ĉi tiu mondo – bor-mobilon de Klaŭdia, kaj nun Klaŭdia pro tio forŝiros lian kapon – kaj ŝi estos prava.
Ĉar la borilo tutegale devas esti riparita, li kunprenis ĝin, poste eltiris el la tero ĝian maldikan sentilon kaj metis ĉion ĉi en la konteneron por specimenoj. Poste, kvankam li ne volis tion fari, li premis la butonon de interkomo kaj vokis Klaŭdian.
– Ĉu ĉiuj viaj boriloj funkcias? – li demandis.
– Unu ĵus malŝaltiĝis, – Klaŭdia diris, – Mi ĝuste ĵus volis peti vin kontroli, kio okazis al ĝi.
– Ne necesas peti. Mi okazigis ĉasadon por ĝi kaj ĵus kaptis. Mi portos ĝin al Salli, kaj ŝi riparos.
– Sed ĝi ja estas metala! Ronda! Oni ne povas miksi ĝin kun io ajn!
– Vidu do, ke la timo havas grandajn okulojn, – Pavliŝ pentis. – Analfabeteco kondukas al gravaj eraroj.
Pavliŝ malŝaltis la komunikadon. Li estis kolera kontraŭ si. Neniu bona biologo povas miksi ilon kun viva estaĵo. Kaj ĉiuj opinias, ke Pavliŝ estas bona biologo kaj eĉ sciencisto.
En tio estas danĝero de la fremda mondo kaj de la propra singardeco. Tio estas mirinda kombinaĵo: singardeco kune kun sekureco. "Mi ja ŝovis sin por tiu globeto, ĉar mi sciis: mia skafandro estas fortika, neniuj dentoj damaĝos ĝin, mia anblasto povas trankviligi ajnan agresanton, mi povas ekstremokaze kuri sub la kupolon kaj eĉ flugi en la kosmon per kapsulo kaj atendi tie, ĝis mi estos savita. Mi ne havas kaŭzojn timi tiun planedon, se ĝi ne ekvolos sendi al ni iujn kataklismojn. Kaj samtempe mi ne kredas al ĝi. Mi estas singarda sur ĝi kaj aplikas ĉiujn rimedojn, por neniuokaze kontakti ĝin esplorante. Kaj kio estus, se mi trafus ĉi tien hazarde, sen kupoloj, skafandroj, nuda? Ĉu mi rigardus tiujn ĉi arbaron kaj lagon same per la scivolaj okuloj? Aŭ la arbaro kaŝus morton por mi kaj la aero minacus per morto?"
Tio estis vanaj pensoj, ili nenion fruktos. Li prefere malsupreniru al la lago kaj prenu provaĵon de la akvo. Certe, ankaŭ skoltilo povas fari tion, kaj eĉ pli bone ol Pavliŝ, sed li ne volis submeti ĉion al la devoj de robotoj. Ili ne havas intuicion, sed Pavliŝ havis ĝin bona.
Pavliŝ ĉirkaŭiris la grupon de arbustoj kaj venis al la libera loko.
Ŝajnas, ke la faŭno ĉi tie estas tre malabunda, kio estas nekutima, ĉar la flaŭro estas en ordo. Kvankam povas ekzisti ankaŭ la mondoj, en kiuj dominas flaŭro.
Ĉe tiu penso li ekvidis insekton – io nigra kaj rapida saltis el sub la piedoj, la nigra punkto impetis supren kaj forflugis al la arbustoj.
"Jen, – Pavliŝ pensis kontente, – estas la unua konatiĝo".
Pavliŝ venis al la akvo kaj iom staris ĉe la bordo. La akvo en la lago estis pura, kovrita per maldika glacieto ĉe la bordo. Haroj de algoj alfrostiĝis malsupre al la glacio. Maldika serpenteto de la fingra longeco rapide forkuris inter la ŝtonoj kaj malaperis en profundo.
La kontraŭa bordo de la lago kaŝiĝis en la nebulo kaj li povis nur imagi, ke tie altas montetoj.
Pavliŝ rompis la glacieton, verŝis la akvon en la provtubon, poste movis la ŝtonetojn, esperante trovi ankoraŭ ion vivan. Sed tie estis neniu.
Malproksime, ĉirkaŭ cent metrojn for de la bordo, la akvo kirliĝis, kaj io malhela, kiel kaparaco de grandega testudo, leviĝis super la akvon, poste abrupte falis, kaj la akvo ekŝaŭmis, sur ĝi aperis rondoj.
Pavliŝ levis sin, tenante en la mano la provtubon. La akvo kvietiĝis, la lago silentis. Ĝi atendis, kion Pavlis faros. Li nevole retrorigardis – la kupoloj estis malproksime. La akvo ree malkvietiĝis, sed alie: sur ĝi aperis bruna spuro – iu, ne dezirante montri sin al Pavliŝ, rapide naĝis al la bordo.
Kaj dum tio estis plena silento, eĉ la vento kvietiĝis.
En Pavliŝ komencis aperi neklarigebla, malracia timo antaŭ tio nevidebla kaj sensona, kio direktis sin al li. Li faris unu paŝon for de la bordo, poste plian paŝon, ne rigardante sub la piedojn li stumblis kontraŭ ŝtono, apenaŭ falis kaj, neatendite de si, ekkuris supren sur la deklivo, sen retrorigardi kaj penante ŝajnigi, ke lin simple tedis promeni laŭ la bordo.
– Pavliŝ? – li aŭdis la voĉon de Klaŭdia. – Ĉu io okazis?
Tiu virino havis intuicion, aŭ eble sperton.
– Nenio, – Pavliŝ respondis, penante normaligi la spiron.
Li komencis iri, ĵetis rigardon malantaŭ la dorson al la lago.
La lago estis idilie kvieta.
Nur fore la neĝado preskaŭ tute kaŝis la ŝaŭmantan akvon.
– Nenio, – Pavliŝ ripetis. – Mi iras reen. La lago estas enuiga.
La kupolo estis firma, agrabla vidaĵo. Tie, interne, estis varme, monstroj ne povas veni tien, eĉ se ili vivas ĉi tie.
Ĉe la kapsulo staris Salli Gosk. La oranĝkolora skafandro briletis pro humideco. Ŝi svingis la manon al Pavliŝ.
– Mi eksciis, ke vi foriris por promeni kaj decidis aliĝi al vi. Se vi ne kontraŭas.
– Ĉu Klaŭdia ne koleros?
– Tiel estas eĉ pli bone. Laŭ la instrukcio en danĝeraj kaj nekonataj lokoj oni okazigu esplorajn promenojn nur grupe.
– Kaj kie estas danĝera loko ĉi tie?
– Ne foriru malproksimen, – ili aŭdis la voĉon de Klaŭdia.
– Ni nur rigardetos la arbaron kaj tuj revenos, – Salli respondis.
La malabunda herbo, kovranta la placon malaperis tri paŝojn antaŭ la unuaj arboj. Ĉi tie restis nur nuda tero kun makuloj de musko.
Trunkoj de la arboj estis blanketaj, jen kun roza, jen kun flava nuanco. Cetere, oni povis ilin nomi trunkoj nur relative – pli ĝuste ili similis subterajn radikojn, kiuj ial decidis rigardi la supran mondon. Tuj ĉe la tero la radikoj ligiĝis en komplikajn nodojn, kvazaŭ pro la timo, ke iu tiros ilin reen sub la teron kaj ili sekuriĝis kontraŭ tio.
En la kutima senco, foliojn la arboj ne havis. La radikoj maldikiĝis, transformiĝante en grizajn harojn, kiuj pendis kiel franĝo kaj tremis pro ajna moviĝo de la aero, kio atribuis al ili malican, sorĉan aspekton.
La tero sub la piedoj estis malseka, en iuj lokoj neĝo alternis kun verdaj kaj oranĝkoloraj flokoj de likenoj kaj kun bluaj ĝibaĵoj de musko. La tero similis al ĉifona kovrilo.
– Kiel en timiga fabelo, – Salli diris.
Ŝi etendis la manon kaj singarde tuŝis trunkon per la ganto. La trunko facile cedis, kvazaŭ ĝi estis kaŭĉuka, kaj la haroj sur la supro de la arbo ekmoviĝis. Salli kriis kaj forprenis la manon. Pavliŝ eĉ ne ridetis. La makabra spirito de la arbaro deprimis ilin.
– Kio? – tuj demandis Klaŭdia.
– Ĉio estas en ordo, – Salli respondis. – Ni kutimiĝos.
Ili trapasis kelkajn pliajn paŝojn, penante ne tuŝi la trunkojn, kaj haltis.
– Vidu, – Salli mallaŭte diris.
Kelkajn paŝojn antaŭ ili, el la musko elstaris negrandaj duongloboj, kiel ĉapeloj de fungoj, kreskantaj el la tero.
Pavliŝ volis preni unu el la fungoj, sed Salli haltigis lin:
– Momenton, mi havas palpilon.
Ŝi etendis la maldikan palpilon al la fungo kaj subite la fungo malaperis pro la tuŝo de metalo, falis sub la teron.
– Interese, – Salli diris kaj etendis la palpilon al la alia fungo.
Sed en tiu momento la maldika radiko, komenciĝanta apud la trunko kaj kuŝanta sur la tero, kun la koloro, simila al la trunko kaj tial ŝajne sendanĝera, ĵetis sin al la palpilo, tiregis ĝin al si, volviĝis ĉirkaŭ ĝin, kaj preskaŭ faligis Sallin, ĉar ŝi ne lasis la palpilon, sed penis teni ĝin. Tian elastan forton havis tiu radiko.
Pavliŝ reagis preskaŭ instinkte. Li prenis anblaston kaj pafis al la radiko. La radiko tuj rektiĝis kaj kvietiĝis.
Salli staris, preminte la palpilon al la brusto, kvazaŭ timante, ke ankaŭ iu alia volos forpreni ĝin.
– Pardonon, – ŝi diris.
– Oni ne ŝatas nin ĉi tie, – Pavliŝ respondis.
En la arbaro malheliĝis. Neĝa nubo, veninta de la lago, kovris la arbaron per muro el malsekaj neĝeroj.
– Ni iru hejmen, – Salli proponis.
– Konsentite.
Nun ili povis vidi ne pli ol tri paŝojn antaŭen. Verŝajne ili perdis direkton pro la mallonga batalo kontraŭ la radiko, ĉar la arbaro ne finiĝis eĉ kiam ili trapasis kvindek metrojn en ĝi. Ĝi nur iĝis pli densa, kaj la trunkoj – pli dikaj kaj blankaj.
– Klaŭdia, – Pavliŝ diris. – Montru al ni la direkton.
– Mankas ankoraŭ, ke vi vojeraru.
La zumilo de celumilo eksonis.
Ili estis revenantaj malrapide, ĉirkaŭirante amasojn de musko kaj likeno. Sed unu fojon Pavliŝ tretis oranĝkoloran mukon, kaj ĝi algluiĝis al la boto kaj komencis grimpi supren laŭ la gambo. Pavliŝ klinis sin por forigi la likenon, sed ĝi tuj grimpis al la ganto.
– Bone, – Pavliŝ diris, – mi konsideru, ke mi kunprenis specimenon.
– Kion vi kunprenis? – Klaŭdia demandis.
– Tre malkomforta estas tiu arbaro, – Pavliŝ klarigis. – Mi ne ŝatus vojerari ĉi tie.
– Mi tuj preparos teon, – Klaŭdia diris.
– Bonega penso, – Pavliŝ konsentis.
Tra la lastaj arboj estis videblaj la kupoloj de la stacio, strekitaj per strioj de la pluvneĝo.
Sed evidentiĝis, ke estas ne tiom facile veni al ili.
Inter la arbaro kaj la stacio ilin atendis besto.
Tiaĵojn oni povas nur sonĝi en koŝmaroj. Ses maldikaj kruroj portis la pezan korpon, kovritan per verdeta, longa felo, simila al algoj. La korpo estis ornamita ĉe la dorso per altaj kirasaj platoj. La timiga dentohava muzelo malrapide fermis kaj malfermis la faukon, kvazaŭ la monstro taksis, kiel ĝi mordu la viktimon.
Vidinte la homojn, la besto aŭdigis strangan, mekan sonon, en kiu Pavliŝ aŭdis minacon kaj defion, kaj komencis balanci sin tiel, ke la platoj sur la dorso komencis tremi, interbatiĝi, aŭdigante teruran batalan tamburadon.
Ne ĉesante meki, la monstro ĵetis sin al ili.
Pavliŝ ŝirmis Sallin kaj pafis ŝarĝon de anblasto en la monstron. Blekante per la alta voĉo, la monstro ekturniĝis, ŝajne perdinte la homojn, la etaj ruĝaj okuloj malice brilis. Pavliŝ pafis ankoraŭfoje, kaj denove senrezulte: li nur montris al la monstro, kie ili estas.
Kaj ne estas klare, kiel finiĝus la batalo, se Klaŭdia ne enmiksiĝus. Sur la pinto de la ĉefa kupolo aperis verda radio. Ĝi tuŝis la monstron kaj tiu falegis sur la teron.
– Jen kio, – Pavliŝ diris, penante rideti. Li turnis sin al Salli.
Salli silentis. Ŝi penis liberiĝi de brakumo de arbo. Verŝajne, retiriĝante de la monstro, ŝi premis la dorson al la trunko, kaj tiu brakumis ŝin, kvazaŭ penante ensorbi en sin, elsuĉi ŝiajn sukojn.
La reston de la anblasta ŝarĝo Pavliŝ uzis kontraŭ la arbo. Tio efikis ĝin. La trunko ŝrumpis, nigriĝis, kaj Salli, farinte tri paŝojn antaŭen, falis en la brakojn de Pavliŝ.
– Kial vi silentis? – Pavliŝ demandis.
– Mi ne volis timigi Klaŭdian, – Salli mallaŭte respondis.
Subtenante Sallin, Pavliŝ venis al la kuŝanta trimetra monstro.
– Ĉiuj volas vespermanĝi per ni, – li diris.
Li prenis la stangon de Salli kaj singarde malfermetis per ĝi la monstran faŭkon. Anstataŭ dentoj en la nigra buŝa truo estis flavaj malakraj platoj.
Klaŭdia elkuris el la kupolo, haltis apude.
– La unua konkludo, – ŝi diris, – anblasto ĉi tie ne efikas al grandaj ĉasbestoj. Aŭ efikas nesufiĉe.
– Tio ne estas ĉasbesto, – Pavliŝ oponis. – Tiaj platoj pli taŭgas por froti manĝaĵojn, ol por ŝiri. Kvankam, se ĝi frotus nin, estus malfrue rezonadi. Dankon, Klaŭdia.
– Mi konstante observis vin.
– Miaj genuoj tremas, – Salli diris.
– Mi ĝojas, ke tio okazis, – Klaŭdia daŭrigis. – Tio estas ekzempla leciono.
– Kio?
– Ekzempla leciono pri singardeco. Vi decidis promeni sur tiu planedo kiel sur la Tero. Nun vi ne plu faros tion.
– Eble vi pravas. – Pavliŝ suspiris. – Ĉu vi helpos al mi porti la korpon en la laboratorion?
– Mi funkciigis servoroboton.
Kvazaŭ aŭdinte ŝiajn vortojn, el la luko aperis servoroboto kaj obee paŝis al la korpo de la monstro.
– Kio estas sur via gambo? – Klaŭdia demandis.
La oranĝkolora likeno kovris per maldika glita muko la krurumon de la skafandro ĝis la genuo. Trapasonte malinfektejon, Pavliŝ skrapis tiun likenon en provtubon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.