|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SETLEJOAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Pasis tri tagoj post kiam la balono forflugis.
La setlejon regis la nervoza atendado.
La vetero estis varma, kiel fine de somero.
Ili sidis en la metiejo – Oleg, Oldulo kaj Sergejev.
Videblis, ke Vajtuks kun sia edzino laboras en la ĝardeno, sarkas la legomajn bedojn. La infanoj portas verdaĵojn kaj metas ilin apud la barilon. Tie deĵoras la kaprino, kiu venigis al tiu loko siajn idojn, ili fosas en la folioj, serĉante bongustajn branĉetojn.
– Malbone, – diris Sergejev, kiu jam maldikiĝis kaj paliĝis en la lastaj tri tagoj. – Okaze de normalaj kondiĉoj ili venus tien en tago aŭ du. Kaj hodiaŭ ni renkontus gastojn.
Oleg nevole rigardis direkte al la pordego. Dum la lastaj du tagoj li jam multfoje rigardis tien, imagante, ke el la arbaro venas brila flulinia ekspediscia ĉieirilo, iomete balanciĝante, kaj ke ili ĉiuj kuras al ĝi, kaj ke el la ĉieirilo eliras veraj esploristoj kaj miras: ĉu eblas vivi sur tiu ĉi planedo? Kaj eĉ aranĝi legomĝardenon?
Sed la arbaro estis sensona, kiel ĉiam antaŭe.
– Eblas, mi volis diri tre verŝajnas, – Oldulo enmiksiĝis, – ke ili mallevis la balonon ie en la arbaro kaj ne povas trovi la bazejon de la ekspedicio, – en la arbaro tio ne estas facila.
– Mi konsideris ĉiujn ĉi variantojn, – Sergejev respondis.
La metiejon vizitetis dika Luiza, kaj demandis, ĉu Sergejev riparis la fosilon. Li donis al ŝi la fosilon. Al Oleg tuj ekŝajnis malagrable, ke Luiza povas pensi pri fosilo, dum neniu scias, kio okazis al Marjana.
Oldulo rimarkis la rigardon de Oleg.
– Foje Lev Tolstoj, se mi ne eraras ĝuste Lev Tolstoj, trafis en ĥoleran epidemion kaj eniris domon, kie ĵus mortis viro, sola vivtenanto. Kaj tie sidis la edzino de la mortinta viro kaj manxis supon. Kaj iu el la homoj, kiuj venis kun Tolstoj, komencis indigni – kiel eblas en tiom funebra tempo manĝi supon? Kaj la edzino respondis: "Ĉu la manĝaĵo pereu?". Eble mi recitas ne precize, sed vi, Oleĉjo, ne pravas. Luiza suferas ne malpli ol vi. Tamen ŝi komprenas, ke la setlejo devas vivi, kaj ke ni devas ne lasi fali la manojn. Mi memoras la tempojn malpli facilajn, sed ankaŭ tiam ni daŭrigis labori, – alie ni ne vivus.
– Mi nenion pensis, – Oleg oponis.
– Do bone, – Segejev respondis. – Kion do ni faru?
== Verŝajne necesas iri en la arbaron, – Oldulo decidis. – Se ili alteriĝis – ni scias la direkton de la flugo. Ni trovos ilin.
– Ĝuste, – Oleg konsentis, – Mi iros, ĉu en ordo?
– Sensence, – Sergejev respondis. – Pensu. La vento povis sanĝiĝi kaj porti ilin malproksime flanken. Tre malproksime.
– Kaj eble ili akcidente alteriĝis?.. – Al Oleg estis malfacile diri tion, sed li sin devigis diri: – Averiis, kraŝis kaj bezonas helpon.
– Kie ili bezonas helpon? Montru! – Sergejev malice diris.
– Ni iros al la rivero, laŭlonge de tiu itinero, kiel flugis la balono. Tio okupus kvar ĝis kvin tagojn.
– Kaj kiu do iros? – Sergejev demandis.
Lia voĉo ial estis kolera. Oleg ne komprenis, ke tiu kolero fontas el la konscio de la propra senforteco. Ĉiujn pensojn kaj supozojn de Oleg Segejev dum la lastaj tagoj pesis, taksis kaj rifuzis, kvankam ankaŭ li volis foriri por la aeronaŭtoj kaj serĉi ilin en la senfina arbaro. Gravas nur ne sidi ĉi tie kaj ne atendi.
– Mi iros, – Oleg proponis. – Kun vi. Kaj ni kunprenu Fumikon. Ŝi bone scias la arbaron.
– Ĝi estus tre longa marŝado. Eĉ Dik ne foriris en la nekonatan arbaron por tiom da tagoj. Manĝprovizo nun preskaŭ tute mankas, la tuta setlejo malsatas.
Oleg ne ŝatis komencon de somero, ĉar ĝi ĉiam estis malsatiga. Bestoj tiutempe ankoraŭ ne multis, ankaŭ fungoj mankis, verdaĵoj nur komencis kreski. Kristina diris, ke la setlejo heredis de la kristanismo la antikvan moron – la grandan faston. Ankaŭ en la antikvaj tempoj la homoj malsatis antaŭ la somero, kiam finiĝis la tuta manĝprovizo, kaj la religio elpensis, ke tiu malsato estas dioplaĉa – tio nomiĝis "fasto", kaj dum ĝi oni ne rajtis multe manĝi.
– Do mankas manĝaĵo por kunpreni. Ĉion, kion ni havis, ni fordonis al la aeronaŭtoj, ĉu? – Sergejev diris.
– Ni mortigos ion en la arbaro, ni ne pereos... Kiel vi povas nun pensi pri tio?
– Ĉiam estas utile pensi.
Oleg rigardis al Oldulo, serĉante subtenon. Oldulo silentis.
– Sed temas pri niaj... Kaj se ili malbonfartas?
– Ni ĉiam vivas apud la morto, – Sergejev diris. – Sendi nun en la arbaron vin kaj la aliajn homojn kun vi sen la espero pri sukceso, nur ĉar ni estas maltrankvilaj pri la sorto de la proksimuloj estus tragedio por la setlejo. Kaj la setlejo unuavice estas ne ni kun Boris, kaj eĉ ne vi, sed tiuj infanetoj, kiuj dependas de ni. Nu bone, imagu, ke ni foriris en la arbaron. Kiu restis en la setlejo?
– Multe da homoj, – Oleg respondis. - Kaj Oldulo kaj Vajtkus, kaj la virinoj, kaj Liz. Do multaj.
– Vajtkus estas malsana kaj malforta. La samo pri Oldulo. En la setlejo restos neniu defendanto, komprenu, neniu defendanto!
– Vi ne pravas, – Oldulo oponis. – Se necesos, ni povos batali.
– Se en la arbaro malsukcesos Dik kun Kazik, – Sergejev daŭrigis, ŝajne ne aŭdinte Oldulon, – do ni kun Oleg tute ne havas la ŝancojn trovi ilin. Kontraste ni havas grandan ŝancon, ke ni ne plu atingos la ŝipon. Ĉu vi forgesis pri tio?
– La ŝipo atendos, – Oleg obstine diris.
– Ĉu vi forgesis, kial ni ne forpermesis vin flugi per la balono? Ĉar vi devas veni al la ŝipo.
– Kaj se mi marŝos al la ŝipo, kiu do defendos la setlejon? – Oleg trovis la tiklan punkton en la argumentoj de Sergejev kaj alkroĉiĝis al ĝi. – Kiu? Ĝuste vi ja diris! Kaj nun ĉu ni sidu kaj atendu?
– Ni vivas premite de la neceseco, – Sergejev diris. – Ni ĉiam vivas inter du malbonoj, inter tri malbonoj, inter pluraj malbonoj. Kaj ni restas esti homoj, ĉar ni ĉiam pensas.
– Kaj nun ni ne iras por helpi al Marjana!
– Silentu do! – Oldulo subite ekkoleris. – Ĉu vi opinias, ke estas facile al Sergejev pensi tiel? Vi jam estas plenaĝulo, vi estas nia sekvanto. La heredanto de nia malgranda regno. Ni esperas al vi. Kaj vi disputas kun ni kiel knabo. Vi enamiĝis en Marjanan...
– Kio? – Oleg sincere indignis. == Eĉ nenio simila!
– Tio videblas, – Oldulo ridetis, – sed eĉ vi mem longe ne komprenis tion. Kaj nun vi ŝajne komprenis. Ĝuste tial vi indignis.
– Sufiĉas, ne disputu, – Sergejev levis sin. – Ne kriu por la tuta setlejo.
Oleg forturnis sin de ili. Ĉu li enamiĝis aŭ ne, ĝi estas malbela, stulta vorto, tio ne koncernas ilin. Li jam sciis, ke nokte li eskapos el la setlejo, li eskapos kaj mem trovos ilin. Eĉ se li marŝos kvin tagojn aŭ dek, eĉ se ĉiuj monstroj de la arbaro atakos lin, li trovos Marjanan kaj Kazikon. Kaj ankaŭ Dikon. Sed li devas ekregi sin kaj ne disputi. Per la balono li ne povis flugi – li ja ne volis pugnobatali kontraŭ ili, sed neniu malhelpos al li foriri en la arbaron.
– Mi turnas min al via racio, kiu evidentiĝis negranda, – Sergejev diris. Oleg ne volis lin aŭskulti, sed ankaŭ ne povis ne aŭskulti. – La vojo al la ŝipo estas konata kaj relative, mi ripetas, relative sekura. Kaj tiu vojo estas via, Oleg. Ĝi estas via destino kaj la sorto de la setlejo. Eĉ se okazis tragedio al mia filino ("Li intence diris "al mia filino", por ke mi komprenu", – Oleg pensis)... kaj se ekzistas neniu ekspedicio – ni devas esti pretaj al la malbono, do restas la ŝipo. Kaj restas vi. Ĉu vi komprenis?
– Mi komprenis, – Oleg senpense respondis, kiel en la lernejo.
– Nenion li komprenis, diablo lin prenu, – Oldulo diris. – Li ne komprenas, ke li ne apartenas al si. Ke en la vivo ekzistas momentoj, kiam la homo ne rajtas aparteni nur al si. Tio okazas, kiam de ties agoj dependas la sortoj de la aliaj homoj
* * *
Vespere, kiam mallumiĝis, kaj la patrino gastis ĉe Linda – ili kune okupiĝis pri kudrado, – Oleg preparis sian negrandan sakon. Li prenis el la skatolo sur la breto la tutan farunon kaj dolĉajn radikojn – en la hejmo nenio alia restis, kaj akrigis la tranĉilon. Certe, eblas preni ankaŭ la arbaleston, sed la arbalesto malhelpos – li ja devos iri tre rapide, kaj preskaŭ de ajna ĉasanto de la arbaro eblas forkuri. Oleg estis regata de la obstino. Li komprenis, ke ne li estas prava, ke ĝuste la pliaĝuloj pravas, sed ilia praveco prezentis la malvarman kruelecon, kiun Oleg ne povis akcepti. Li ja ne rifuzis marŝi al la ŝipo, li marŝos al ĝi poste, sed nun ili atendas helpon en la arbaro, sed ni nur konversacias ĉi tie. Li imagis, kiel li marŝos: rekte al la marĉoj, al la rivero. Li ne timis, kvankam se iu dirus al li en la ordinara vivo, ke li sola iru en la arbaron, nokte, al iu nekonata loko, li timiĝus. Sed nun gravas nur unu afero: nerimarkite forlasi la setlejon kaj veni tiom malproksimen, por ke oni ne povu trovi lin kaj revenigi. Ili ja povas trovi kaj revenigi.
La vespero daŭris tre malrapide. Oleg bruligis la lumilon, verŝis grason en ĝin, malfermis la lernolibron – li jam trifoje tralegis ĝin, kaj Sergejev modlis por li el argilo la spacajn modelojn de la regpupitro, por ke al li estu facile ĉion imagi, sed por Oleg nun gravis pruvi al si mem, ke lia eskapo ne forstrekas la marŝadon al la ŝipo, la marŝado simple prokrastiĝas por iom da tempo.
* * *
– Ĉu vi ne dormas? – Liz demandis, enirante la kabanon.
Oleg distris sin de la libro. Evidentiĝis, ke nerimarkite de si, lin absorbis la teksto kaj li pense estis en la ŝipo, en la komunikejo.
– Mi ne dormas.
– Ĉu vi studas? Ĉu mi malhelpas vin?
– Ne. La patrino ne estas hejme. Ŝi estas ĉe Linda.
– Mi venis al vi.
– Por kio? (Nur Liz mankis al li!)
– Mi trovis tian herbon, – Liz diris. – Ĝi kreskas ĉe la barilo kaj mirinde odoras. Mi ŝmiris la manon per ĝi. Jen, flaru.
Estas stulte flari la manojn.
Sed Oleg sukcesis nenion diri, ĉar Liz metis la polmojn sur lian vizaĝon kaj preskaŭ sufokis lin, kvankam ŝi metis la polmojn tre tenere. La polmoj agrable odoris, sed estis nenio neordinara – Marjana ofte plukis kaj sekigis tiun herbon. Ĝi taŭgas por kompresoj kontraŭ inflamo.
– Bone, ĉu ne? Mi mem ĝin trovis.
– Marjana havas plenan sakon da tiu herbo.
Liz respondis nenion. Ŝi aŭ ofendiĝis aŭ pensis. kion novan ŝi diru. Ŝi sidiĝis apud Olegon sur la benkon tiel, ke Oleg sentis ŝian varmon. Ŝiaj haroj estis disliberigitaj kaj kuŝis sur la ŝultroj. La haroj estas belaj, neniu alia en la setlejo havis tiajn harojn, orajn, pezajn. Kiam Liz estis infano, Kristina plektis harligojn el ili, kaj Oleg tiris la haligojn, sed tio okazis antaŭ longe, kvazaŭ en alia mondo.
– Ĉu vi suferas pro ili? – Liz demandis.
– Kaj ĉu vi ne?
– Ankaŭ mi suferas. Mi ĉiam timas pri ĉiuj, – Liz sincere diris. – Kiam iu foriras en la arbaron, mi komencas timi. Ne eblas logi min en la arbaron, eĉ per dolĉaĵoj.
– Mi scias.
– Kaj viaj haroj kreskis tre longaj, taŭgaj por harligoj. Ĉu vi deziras, ke mi tondu ilin?
– Ne. La patrino tondos.
– Mi tiom nervozas.
– Kial?
– Mi ne scias.
– Do iru dormi, – Oleg proponis.
– Estas frue ankoraŭ. Kaj ankaŭ enue, vi ne imagas kiom enue. Vi tamen havas okupon, sed mi devas ĉiam sidi kun tiu freneza Kristina. Mi enuas, do mi venis al vi. Kaj mi ankaŭ nervozas pro Dik. Kaj pro Marjana kun Kazik. Ili nun estas en la arbaro verŝajne. Aŭ eble ili jam trovis tiun ekspedicion? Ĉu?
– Se ili estus trovintaj ĝin, do ĝi jam venus ĉi tien.
– Sed mi opinias, ke ili trovis ĝin nur hodiaŭ. Kaj vespermanĝas tie. Kion vi pensas, ĉu ili kunprenis de la Tero diversajn frandaĵojn? Kiujn ni neniam manĝis?
– Eble. Mi dubas, ke ili ĉasadas.
– Kaj kion vi manĝis, estante en la ŝipo?
– Ĉu vi forgesis, kion ni alportis?
– Vi alportis densigitan lakton, sed Linda kaŝis ĝin kaj donas ĝin nur al la infanoj, se ili estas malsanaj, sed mi preskaŭ ne malsanis kaj manĝis ĝin ne pli ol unu kuleron.
– Vi vivas neinterese. – Li pelis de si la trankviligan penson pri tio, ke Marjana jam estas sekura, ke ili simple ne rapidas reveni, ĉar la homoj de la Tero pridemandas ilin kaj volas ĉion scii.
– Kaj kio povas esti interesa ĉi tie? – Liz miris. – Vi ja ne scias, kiel mi enuas, sed vi tute ne atentas min.
– Al mi ne estas interese kun vi.
– Kaj kun ŝi?
– Kun ŝi male.
– Ni konversacias iel infanece, – Liz diris.
Ŝi levis sin de la benko kaj sidiĝis sur la liton.
– Ĉi tie estas pli mole, – ŝi diris.
– Kial infanece?
– Ĉar ni devas pensi pri la estonteco. Sed vi ne scipovas tion. Verŝajne ĉar mi estas pli aĝa.
– Vi preskaŭ ne estas pli aĝa.
– Vi ne komprenas, Oleĉjo, vi ankoraŭ estas knabo. Vi kuras en la arbaro kaj konstruas balonetojn. Vi jam estas plenaĝa, sed permesas trakti vin kiel knabon.
– Ĉu vi ion scias?
– Mi nenion scias, sed mi ĉion sentas.
– Ĝi estas via afero. – Olegon tuj ekĝenis sin, ke li parolas pri tiaj aĵoj. – Tio min ne koncernas.
– Domaĝe. – Liz silentiĝis.
Ili longe silentis. Oleg ŝajnigis, ke li legas, sed certe li ne legis. Ĉio ŝanĝiĝis en la ĉambro pro tio, ke Liz sidis sur lia lito, kaj altiris al si la piedojn. Io povas okazi, kvankam li komprenis, ke devas nenio okazi.
– Venu kaj sidiĝu proksime, mi ne volas krii al vi tra la tuta ĉambro.
– Mi aŭdas, – Oleg respondis. – La ĉambro estas malgranda. Kaj la patrino povas veni.
– Kaj kio?
– Nenio. Ŝi miros.
– Li jam povus ne miri. Sur ŝia loko mi mirus, ke vi plu estas bebo.
– Ili denove eksilentis. Oleg sidis ĉe la tablo. Li volis, ke Liz plej rapide foriru, sed Liz ne planis foriri.
Fine Oleg diris:
– Vi jam devas dormi.
– Mi scias, – Liz respondis. – Vi volas, ke mi foriru. Kial? Ĉu vi timas min?
– Mi neniun timas.
– Do venu ĉi tien, mi frostĝis. Via patrino revenos ne baldaŭ. Ili kun Linda sidos ĝis noktomezo – mi vizitis ilin. Linda ploras, kaj via patrino konsolas ŝin. Ankaŭ Oldulo ne venos, ili ŝakludas kun Vajtkus. Mi scias ĉion pri ĉiuj.
– Mi devas foriri.
– Ĉu vi? Nokte?
Oleg ne respondis.
– Ha, mi scias. Kial mi tuj ne komprenis! Nia brava knabo kuras en la arbaron por trovi siajn kompatindajn amikojn, kiuj trinkas teon kaj tute forgesis pri li. Ĉu mi pravas?
– Silentu.
– Kial mi devas silenti? Mi volas, ke vi ne foriru en la arbaron. Vi nepre pereos tie, kaj mi sentos min malbone sen vi. Vere... – Kaj Liz subite ekploris mallaŭte, sed profunde kaj triste. – Neniu bezonas min, – ŝi ripetis flustre. – Ankaŭ vi volas forlasi min...
Ŝi ŝrumpis sur la lito, buliĝis kaj ŝiaj ŝultroj tremis.
Oleg ekkompatis ŝin. Li venis al la lito, haltis, etendis la manon al Liz kaj karesis ŝian ŝultron.
– Ne ploru. Ĉiuj tiom bone rilatas al vi.
– Mi bezonas ne ĉiujn, – Liz diris, ĝemante. – Mi bezonas nur vin. Vi ne komprenas tion, vi neniam spertis la veran amon kaj neniam sciis, kiel estas, se vin neniu bezonas.
Ŝi etendis la manon kaj tenere tiris Olegon al si. Li obeis – estis ĝene lukti kontraŭ ŝi.
Liz estis varma, kvazaŭ ŝi havus febron. Ŝi tuj brakumis Olegon, komencis karesi lin kaj premi lin al si, tamen ne forte, sed tre tenere. Ŝi estis tiom sendefenda kaj tenera, ke al Oleg estis agrable karesi ŝiajn kapon kaj ŝultrojn, li konsolis ŝin kaj diris, ke ŝi ne afliktiĝu, ke ĉio estos en ordo kaj ke ni flugos al la Tero, nepre, kaj ĉio estos bona. Sed estas timinde pro la amikoj, ĉar se la balono falis, do ili povas perdiĝi en la arbaro. Kaj Liz diris, ke ŝi ĉion komprenas kaj komprenas, kion Oleg sentas, ĉar li estas kuraĝa, tre bona, kaj li zorgas pri la aliaj. Ŝi diris, ke estas tre noble veni nun en la arbaron, sed ŝi neniaokaze forpermesos Olegon sola, ŝi iros kune kun li, ŝi protektos lin, ĉar en la arbaro estus pli bone esti duope, ŝi neniam antaŭe venis en la arbaron, ĉar ŝi terure timis ĝin, sed kun Oleĉjo ŝi timus nenion, ŝi ĉiam estos kun li, kiel nun, ĝuste tiel, en liaj fortaj brakoj. Kaj ŝi iom post iom faris al si oportune en liaj brakoj, aranĝis sin en liaj manoj kaj premiĝis per la tuta korpo. Estis preskaŭ tute mallume – la lumilo prilumis nur la tablon kaj ne estis videbla la sako sub ĝi, kaj ne videblis la vizaĝo de Liz, nur ŝiaj okuloj kaj haroj iom briletis.
– Venu al mi, – Liz varme flustris, – venu al mi, mia kara, ni estos kune, ĉiam estos kune, mi iros kun vi kien ajn vi deziros, eĉ en la arbaron aŭ al la ŝipo, vi bonvolu kredi al mi, ĉar mi amas vin, vi kisu min tiel, ankoraŭfoje, bonvolu, mi petas vin, ne, ne forturnu vin, ankaŭ mi volas kisi vin...
Kaj Oleg jam ne komprenis, kie li estas, ĉar estis nenio krom varma Liz – ŝi ĉirkaŭis lin de ĉiuj flankoj, kaj tio estis dolĉa kaj tikla...
La pordo knaris tiel, kvazaŭ iu gratis feraĵon per segilo, – terure laŭte. La paŝoj de la patrino tuj eksonis proksime.
Oleg liberiĝis de la manoj de Liz, aŭ eble kun peno malkroĉis siajn fingrojn de ŝi kaj saltleviĝis.
Liz sidis sur la lito kaj premis la manojn al la brusto. Oleg pli sentis tion, ol ekvidis en la densa mallumo. Kaj li vidis tion per la okuloj de la patrino.
Kaj la patrino timiĝis pro la surprizo.
– Kion vi? – ŝi ekkriis. – Kion vi faras ĉi tie? Oleg!
Al ŝi ŝajnis, ke ŝi vidis Olegon, sed tuj komprenis, ke tiu estas Liz.
– Mi nenion,.. – Liz diris. Ŝi tuj fariĝis tre malproksima. – Mi venis, ni kun Oleg sidis, konversaciis. Mi foriros, vi ne timu.
– Tion mi ne atendis, – la patrino diris tiel, kvazaŭ ŝi atendus ion alian, sed ne ĝuste tion.
– Kion do tion? – Oleg tuj iĝis agresema, ĉar li tre hontis.
– Vi mem scias. Kaj ankaŭ de vi, Liz mi ne atendis...
– Pardonon. Mi tiom emociiĝis pro Oleĉjo, li volis eskapi en la arbaron, serĉi Marjanjon kun Dik, tute sola, mi petegis lin...
– Liz, kial vi! – Oleg indignis.
Tio estis kovarda perfido.
– Vi povas koleri kontraŭ mi kiom vi volas, – Liz respondis, – sed mi zorgas nur pri vi, mi scias, ke iri en la arbaron signifas nepran morton. Kredu min, mi tiom volis lin distri, mi eĉ mem proponis veni en la arbaron, vorton de honoro!
– Stranga distro, – la patrino diris kaj tuj turnis sin al Oleg: – Ĉu vi vere volis eskapi en la arbaron?
– Ŝi mensogas, – Oleg senpense respondis.
Li ne scipovis mensogi, sed nun tio ne gravis, estas malbone, ke Liz evidentiĝis perfidulino. Ŝi ektimis la patrinon kaj volis distri ŝin.
– Ne, Oleĉjo. – Liz ŝajne divenis liajn pensojn. – Ne, mi ne estas perfidulino, mi tre amas vin, kaj mi ne hontas, ke mi amas vin, kaj mi prefere mortos, ol permesos al vi eskapi en la arbaron.
La patrino subite klinis sin. Ŝi sciis Olegon pli bone ol iu alia. Ŝi prenis la sakon el sub la tablo.
– Kaj por kio estas tio? – ŝi demandis.
Liz atingis la deziraĵon. La patrino forgesis pri ŝi.
Ŝi levis sin, fermis la jakon, trovis la falitan ŝuon.
– Kio estas tio? Ĉu vi volas mortigi min? Vi nepre volas mortigi min! – la patrino ekscitis sin, por veki la koleron.
– Mi foriras, – Liz diris, sed neniu atentis ŝin.
La drasta sceno ankoraŭ ne finiĝis, la bruo atentigis Oldulon, kiu vizitis ilin, eksciis pri ĉio ĉi kaj diris:
– Mi suspektis, ke vi faros ion similan. Sed vi nenion sukcesus, ĉar mi kun Sergejev interkonsentis hodiaŭ deĵori apud la barilo, kaj sendevigi vin je la deĵorado. Do ni tutegale rimarkus vin. Ho, la homa stultaĵo...
– Ĝi estas ne stultaĵo.
– Ĝi estas ne stultaĵo, ĝi estas egoismo, – la patrino kontraŭis.
– Vere. Irina pravas, ĝuste tio estas egoismo.
– Mi ne por mi...
– Vi por vi! Vi volas esti heroo antaŭ vi, vi volas por vi alporti Marjanan sur la brakoj aŭ sur la dorso de Dik.
– Vi nenion komprenas!
Oleg kuris el la domo kiel li estis, nur en la ĉemizo. Estis malvarme, li sidis sur la trabo en la placo, li ne volis reveni kaj li per la tuta korpo sentis, ke oni observas lin – oni observas el la kabanoj. Kaj Liz, kaj la patrino, kaj Oldulo, kaj Sergejev. Kaj neniu kredas lin.
Kaj tie, en la arbaro ili atendas helpon...
Estis malvarme, li tre volis vesti kaj kaŝi sin, sed li ne volis reveni hejmen. Kaj la insida fantazio komencis bildigi tion, kiel Marjana kun Dik sidas, gastante ĉe la ekspedicio, kaj ridas, kaj manĝas multajn bongustaĵojn... Ĝi estis ne lia penso, ĝin elpensis Liz, sed la penso evidentiĝis tre oportuna, kaj estis malfacile ne cedi ĝin.
– Oleg! – la patrino kriis de la pordo de la domo. – Iru dormi, alie vi malvarmumos.
Li povis nur reveni hejmen, ĉar la tuta setlejo aŭskultis lin.
Oleg ne parolis kun la patrino, ankaŭ ŝi silentis.
Li kuŝiĝis sur la liton, kaj la lito bedaŭrinde odoris je Liz, je ŝia korpo kaj je tiu herbo, per kiu ŝi ŝmiris la polmojn.
Oleg volis pensi pri Marjana kaj, ekdormante, li vekis en la memoro ŝian bildon. Tio estis dolĉa, sed kiam li endormiĝis, li sonĝis, ke li brakumas Lizon, kaj li nenion povis fari al si en la dormo, kvankam li komprenis, ke tio ne estas bona.
* * *
En la sekva tago Kazik komencis haki stupojn en la arba ŝelo. Tio estis laciga teda laboro, kaj aldone Kazik kaj Dik, kiu anstataŭis lin, estis malsataj.
Dum la unua tago Kazik faris la ŝtupojn por ĉirkaŭ dudek metroj malsupren, ĝis la stumpo de branĉo, elstaranta el la trunko. La branĉo estis fortika. Kazik tranĉis kanaleton sur la ŝelo de la branĉo, por ke eblu fiksi la ŝnuron al ĝi.
La sekvan tagon ili hakis la ŝtupojn por pliaj tridek metroj malsupren. Dik, same kiel Kazik, povus iri laŭ la ŝtupoj, sed necesis sekurigi la malsupreniron de Marjana, ŝi estis malpli forta ol ili. Marjana diris, ke ili lasu ŝin sur la arbo kaj iru sen ĝi, kaj ŝi atendos, kiam ili vokos helpon, sed Dik rifuzis tion fari. Li diris, ke povas okazi, ke estas neniu ekspedicio, aŭ ke ĝi estos forfluginta. Do ili povos voki helpon nur de la setlejo – kaj tio signifas, ke Marjana devos loĝi sur tiu arbo dek tagojn aŭ eble du semajnojn. Kaj dum tiu tempo, li diris, Marjana fariĝos skeleteto. Li pravis, kaj Marjana ne plu disputis kun li. Kiam ŝi estis konvinkanta ilin lasi ŝin, ŝi timis nur unu solan aferon, – ke ili cedos al ŝiaj admonoj kaj lasos ŝin sola, – tiam ŝi mortus ĉi tie pro la timo kaj la soleco.
Kazik trovis en la trunko negrandan truon kaj forpelis el ĝi venenan serpenton. Rezultis ankoraŭ unu stacio – loko, kie eblas fiksi la ŝnuron. Kaj estis bezonataj tri aŭ kvar pliaj stacioj: la tero estis tre malproksime.
En la kvara tago Dik venis al la nubo, al la restaĵoj de la balono, kaj alportis de tie plian ŝnuron. Li sukcesis survoje ankaŭ mortigi arban leporon, kaj ili pli-malpli bone manĝis. Kaj ĉar ili multe suferis pro la malsato, ili poste dormis dekon da horoj. Eterno pasis post kiam ili lasis la setlejon, sed la celo de ilia ekspedicio estis preskaŭ same malproksima, kiel en la unua tago.
Kiam ili vekiĝis, la vetero estis bonega kaj la videbleco estis bona. Kazik, antaŭ ol veni malsupren – al sia laboro, akrigis la tranĉilon, kiu jam duoble malgrandiĝis pro la forakriĝo. Poste Marjana ŝmiris liajn manojn per la restaĵoj de la ungvento – la fingroj de Kazik sangis kaj ŝvelis, estis bone, ke la vundo de la aĉulo tamen resaniĝis. Kazik venis al sia observejo por rigardi al la direkto, kie devas esti la bazejo de la ekspedicio. Li sidis tie duonhoron, sed neniu pelis lin de tie, ĉiuj bone komprenis, ke Kazik laboras pli ol la aliaj. Li rigardis ĝis li ekvidis brilantan globeton leviĝi – Pavliŝ flugis per la ĉieirilo al la alia bordo de la lago. Nun ili ne dubis, ke ili scias, kien ili iru.
Kun la dua ŝnuro la laboro progresis pli bone. En tiu tago li sukcesis fari ĉirkaŭ kvindek metrojn da vojo. Restis du tagoj da laboro.
Tiuj du tagoj pasis angore kaj malinterese. Marjana ofte vizitis la observejon kaj atendis, ke io leviĝos super la bordo de la lago. Ŝi vidis Pavliŝon kun Klaŭdia flugi al la alia bordo de la lago – al la ora monto. Ĝi estis la unua vojaĝo de Klaŭdia sur tiu planedo. Ŝia atento estis streĉita kaj ŝi relasis sin nur kiam ŝi ekvidis la virgan oron, lavitan fare de la rojo apud la monto, kaj dikajn orajn kaj kvarcajn vejnojn, similajn al brilantaj kabloj. Ankaŭ Pavliŝ estis impresita de tiu vidaĵo. Li volis forĝi oran braceleton por Salli, sed bedaŭrinde li ne havis instrumentojn. Kiam ili revenis, Klaŭdia devigis lin dufoje trapasi malinfektejon – Pavliŝ grumblis, nur la multbranĉaj oraj vejnoj konsolis lin. Li dismetis ilin ĉirkaŭe kaj admiris ilin. Li denove devis prokrasti la flugon al la montaro, aŭ eble li mem subkonscie trovis la aferojn por prokrasti ĝin. La flugo al la montaro estos festo, abio, ĉirkaŭ kiu li povos danci. Sed post ĝi revenos la ĉiutageco. Aldone li neniam povis resti duope kun Salli. Klaŭdia ne lasis ilin el la vido. Salli kun humuro rigardis tion, kaj ŝi ankaŭ ŝatis Klaŭdian kaj ne volis aflikti ŝin.
Kaj venis ankaŭ la naskiĝtago de Pavliŝ. Salli kun Klaŭdia brile klopodis, aranĝis tian festan tablon kun kuko kaj kandeloj, ke Pavliŝ estis kortuŝita.
* * *
Kaj post du tagoj Kazik finfine venis al tiu loko, kie kvindek metrojn super la tero la trunkoj disiris, formante piramidon. De ĉi tie jam eblis malsupreniri sen ŝnuro.
Li glitis al la tero, kriinte supren, ke ili estu trankvilaj pri li. Tio estis feliĉo – iri kien vi volas. La tero estas mola, eblas ruliĝi sur ĝi, kuri, kaj ne eblas fali. Kazik ĉirkaŭkuris la trunkon, por trovi la sakon kun manĝaĵoj, forĵetitan antaŭ semajno antaŭ la kraŝo, sed li ne trovis ĝin – ĝi aŭ estis ŝtelita aŭ perdiĝis en la arbustoj. Kazik tiom dekutimiĝis vivi en la arbaro, ke preskaŭ trafis en la ungojn de ŝakalo kaj apenaŭ fuĝis de ĝi. Li ne ŝatis fuĝi de ŝakaloj, sed kion fari, se anstataŭ tranĉilon vi havas nur mizeran stumpon, ne taŭgan eĉ por tranĉi la haŭton de ŝakalo. Kazik sukcesis trovi fungojn kaj li alportis ilin supren, al la disforkiĝo.
La sekvan matenon ili komencis descendi.
Dik ligis la ŝnuron supre al la trunko de la arbo, kaj Marjana estis iranta malsupren, tenante la ŝnuron kaj puŝante per la piedoj la neprofundajn ŝtupojn. Ĉe la stumpo de branĉo ŝi haltis. Kazik jam estis pli malsupre, ĉe la sekva stacio. Poste Dik malligis la ŝnuron kaj laŭ la ŝtupoj venis al Marjana. Ripozinte, Marjana komencis plu iri, al Kazik. La descendo estis tre malrapida. Marjana laciĝis, sed la ripozo super la abismo ne multe helpis. Post ĉiu metro ŝiaj manoj laciĝis kaj la genuoj tremis, ŝi ne konfesis pri tio, sed tio videblis.
Kaj aldone ekis pluvego. La akvostrioj vipis la manojn kaj la kapon, penante forlavi la homojn-formikojn de la grandega trunko kaj mankis la loko por kaŝi sin de la pluvo. La ŝnuro tuj ŝvelis, iĝis peza, glita, la piedoj malpli bone tenis la ŝtupojn.
Restis du stacioj.
Dik kriis desupre, ke Marjana haltu kaj ne plu malsupreniĝu, sed ŝi ne volis halti kaj pendi sub la vipantaj akvostrioj, kiuj penis forlavi ŝin, kaj ŝi daŭrigis sian iron. Ŝi preterpasis la antaŭlastan stacion. Restis nur tridek-kvardek metroj, kaj tie la trunko jam pufiĝis kaj la malsupreniro estos pli sekura. Kazik ne sukcesis prepari la ŝnuron, kaj Marjana rampis sen ĝi, serĉante la ŝtupojn per la piedoj kaj premante la gratitan ventron al la glita malglata ŝelo.
Kazik klopodis iri apud ŝi, li timis, ke ŝi falos, kvankam li komprenis, ke se tio okazos, li ne sukcesos savi ŝin. Sed li tutegale tenis sin proksime kaj diris al ŝi, kien ŝi metu la piedon.
Kaj Marjana atingis tiun lokon, kie la trunko komencis pufiĝi, kaj komprenis tion, ĉar sube jam estis ne abismo, sed kruta deklivo. Ankaŭ Kazik retrovis la spiron: ĉio finiĝis bonorde. Ŝirmante la okulojn per la manplato de la pluvo li komencis rigardi supren, kie Dik iras.
Kaj en tiu momento li aŭdis mallongan kaj nelaŭtan krion, kaj Marjana preterflugis, tuŝinte kaj apenaŭ ne kunpreninte lin. Pli ĝuste ŝi ne flugis, sed ruliĝis sur tiu kruta deklivo, kiu tamen estis sufiĉe kruta, ke ne eblis halti sur ĝi. Kazik terurite rigardis ŝian korpon flugi malsupren.
Li ne komprenis, kiel li mem descendis – li ŝajne eĉ ne rigardis al la ŝtupoj, sed tenis sin je la malglataĵoj de la ŝelo, kiel insekto. Kazik tre rapide venis al la tero kaj tuj ĵetis sin al tiu loko, kie Marjana kuŝis, disetendinte la manojn. Li komencis voki ŝin, sed ŝi ne respondis. Li almetis la orelon al ŝia brusto kaj longe ne aŭdis la batadon de la koro.
Al li venis Dik. Li formovis Kazikon kaj petis lin teni la jakon super la kapo de Marjana, por ke la pluvo ne falu sur ŝian vizaĝon. Al Kazik estis malvarme kaj la pluvo dolore vipis lin.
– Ŝi estas viva, – Dik diris.
Li komencis palpi ŝin, por kompreni, ĉu ŝi rompis ion. Kaj kiam li tuŝis ŝian malĝuste kuŝantan kruron, Marjana, sen malfermi la okulojn, ekĝemis, kaj ili komprenis, ke ŝia kruro estas rompita, kaj tio estas ege malbona.
Dik venis en la arbaron kaj tranĉis maldikajn branĉojn.
Marjana estis senkonscia, ŝi batiĝis kaj tial falis svene, sed kiam Dik komencis alligi la branĉojn al ŝia kruro per la ŝnuro, kiun li kunprenis, ŝi ekkriis pro la doloro, ekploris kaj rekonsciiĝis. Dik ne atentis ŝian ploron, kvankam Kazik petis lin ĉesi kaj ne turmenti Marjanan. Sed Dik tamen ligis la kruron tiel, ke ĝi estu senmova.
Ili garde portis Marjanan al la arbaro, kie sub la densa foliaro la pluvego ne estis tiom terura. Ŝi jam plene rekonciiĝis, ŝi sentis doloron, sed toleris ĝin.
– Kiom stulte, – Marjana diris, – kiom stulte mi embarasis vin.
– Silentu, – Dik ordonis. Li penis ekbruligi fajron kaj sendis Kazikon trovi grandan malplenan nukson, por boligi la akvon en ĝi.
– Ne gravas, – li trankviligis ŝin, – ni ja tamen venis malsupren.
Marjana estis tiom laca, ke malgraŭ la doloro ŝi vespere ekdormis. Kaj Dik kun Kazik longe sidis ĉe la fajro kaj pensis, kion ili plu faru, ĉar ĉio estis tre malfacila.
Eblis certe sendi Kazikon reen al la setlejo. Sed necesis iri tien ĉirkaŭ kvin tagojn aŭ eĉ pli, kaj la vojo estos malfacila: marĉoj, densa arbaro, malbonaj lokoj. Ankaŭ danĝere estis por Dik kaj Marjana resti ĉi tie duope. Unu nepre devas ĉasi aŭ iri por ligno, kaj Tiam Marjana restos sola kaj sendefenda. Kaj la arbaro ne ŝatas sendefendecon. Eĉ se doni blastron al ŝi, iu aĉaĵo povas kaŝrampi al ŝi, tion ne ĉiam eblas rimarki.
– Bone, – Dik finfine decidis, – do ni kun vi faros portilon kaj portos Marjanan al la rivero.
– Ĝuste, – Kazik tuj konsentis. – Gravas transriverigi ŝin, aŭ ke almenaŭ unu el ni venu trans la riveron. Ĉu vere? Ni trovos la homojn kaj vokos ilin.
– Jes tion ni faros. La riveron ni atingos en duontago. Tie gravos nur transriveriĝi.
– Gravas ankaŭ, ke ili ne forflugu, ke ili atendu nin, – Kazik diris pasie, kvazaŭ preĝante. – Ili devas ne forflugi. Ili devas kompreni, ke sen ilia helpo ni pereos. Sed ili ja venis de la Tero, ili estas saĝaj, ili ĉion komprenas.
– Dormu. Vi dormu kaj mi deĵoros. Poste mi vekos vin. Morgaŭ ni venos al la rivero.
– Jes.
– Restis jam nemulte.
La pluvo frapis kontraŭ la folioj, ĝi estis ĉesanta, la pezaj gutoj falis sur la muskon.
* * *
Tiun tagon ili ne atingis la riveron, kvankam desupre ĝi ŝajnis tiom proksima. Survoje al ĝi necesis transiri marĉon, kaj aldone ili malŝparis multe da tempo por fari portilon por Marjana.
Dik tranĉis stangojn por ĝi, sed ne sukcesis trovi maldikajn lianojn por kunligi la stangojn. Marjana sentis sin eĉ malpli bone pro la doloro kaj la cerboskuo. Verdire ili ne sciis, ke ŝi havas cerboskuon, sed ŝi sentis naŭzon, la kapo doloris, kaj ŝi kun peno rekonis siajn amikojn. La batbluaĵoj sur la vango, la brusto kaj la flanko iĝis nigraj.
Nokte denove ekis ŝtormo, sed feliĉe preskaŭ senpluva. La fulmoj batis la trunkon de la arbo kaj foriris en la teron kiel grandegaj serpentoj. Dik ĝojis, ke ili sukcesis lasi la arbon.
Blovo de la ŝtormo forŝiris de la arbo la restaĵojn de la balono – ili vidis ĝin falanta kaj komence ne kompprenis en la mallumo kio estas tio: la fulmoj prilumis la brilantan tolon, kiu malrapide falis de la ĉielo.
Matene Kazik kaŝe venis al la nekonata estaĵo, kiu kuŝis proksime de iii, kaj komprenis, ke ĝi estas ilia iama balono. Ĝi nun tute ne similis sin mem, kaj eĉ estis malfacile imagi, ke ĝi antaŭe povis leviĝi super la arbaron. La ŝelo prezentis nur grandegajn ŝiritajn flokojn, la korbo – mizerajn rompaĵojn. Sed restis la ŝnuroj kaj la membrano de la vezikoj. Do Dik kun Kazik faris bonegan portilon por Marjana, kaj eĉ supre aranĝis ion simian al kurteno, por ke ĉe la rivero Marjana ne suferu pro muŝetoj, kiuj svarmas tie en nigraj nuboj.
La tutan sekvan tagon okupis la transiro de la marĉo, svarmanta je aĉaĵoj, kaj ili devis pasigi la nokton sur la insuleto, plektita el kanoj kaj algoj. La insuleto kaŝiĝis ĉe la bordo de la rivero.
Marjana havis deliron, ŝi febris, kaj neniu povis doni kuracilojn al ŝi, ĉar nur ŝi spertis pri medikamentoj.
La insuleto iom balanciĝis – sub ĝi fluis la rivero, kaj se treti ĝin forte, do la piedo enfalus. Nokte Kazik mortigis grandan serpenton, kiu ankaŭ deziris pasigi la mallumon sur la insuleto. Al Kazik ŝajnis, ke ili forlasis la setlejon antaŭ terure longe – eble eĉ antaŭ jaro, kaj ekde tiam ili ien marŝas, rampas, grimpas, kaj tio neniam finiĝos. Por distri sin, li imagis la allogajn bildojn de la renkontiĝo kun la veraj teranoj, kaj poste komencis rememori la nomojn de ĉiuj teraj montoj, pli altaj ol ok kilometrojn. Tiuj vortoj malmulton signifis por Kazik, – ili estis ekzorcaĵoj, fadeneto, kiu ligis lin kun la Tero.
Matene ili kuiris kaj manĝis la serpenton kaj komencis serĉi taŭgajn trunkojn por fari floson kaj senfortiĝis pro la vagado sur la marĉa bordo kaj sur la sablaj terlangoj en la densejo de kanoj.
Ili ne lasis Marjanan sola eĉ por momento. Des pli ĉar la lokoj estis nekonataj kaj danĝeraj. Ĉi tie vivis multaj marĉaj bestoj kaj aĉaĵoj. En profundo de la marĉo, pli supre laŭ la rivero, kien ili ne venis, estis iu tumulto de bestoj – grimpinte sur la arbon eblis vidi, ke tie la akvo bolas, kvazaŭ la tieaj loĝantoj vivis senĉese malamikante kaj interbatalante.
Nur vespere Dik trovis du faligitajn arbojn, sed ili kuŝis tre maloportune en la marĉa koto kaj ne estis klare, kiel eblas ilin eltiri kaj kunligi. Kazik komprenis, ke eblas fortranĉi la radikojn, kiuj tenis ilian ĉebordan flosantan insuleton kaj venigi la insuleton al tiuj arboj. Kaj poste ili alligis tiun arbojn al la insulo, kaj rezultis ŝipo – malseka, nesolida, preskaŭ nestirebla, tamen ĝi povus flosi.
Sub Marjanan ili metis multe da seka herbo, branĉoj, kaj korvis tion per la pecoj de la balono – al ŝi fariĝis seke. Marjana ĉion toleris, sed iufoje ĝemis. La kruro estis ruĝa kaj ŝvelis. Kaj al ŝi estis malfacile fari ĉiujn homajn necesaĵojn. Ŝi hontis, malgraŭ la doloro kaj nenion volis manĝi. Ŝi ĝenis sin malpli antaŭ Kazik, do Dik foriris flanken, kaj Kazik flegis ŝin, kiel grandan Luizan, kiam ŝi malsanis, li sciis ĉion. Sed al Dik tio estis timinda, mulple pli timinda, ol la arbaro.
En la sekva tago Dig faris longajn stangojn, sed bedaŭrinde ili estis ne tre rigidaj kaj facile fleksiĝis.
Kazik donis al la ŝipo nomon – : "Ora cervino". Ili kun Dik forte puŝis la ŝipon per la stangoj, kaj la ŝipo-insuleto pigre forlasis la bordon kaj eknavigis. Ĝi estis portata malsupren, sed tiu unua brako el tri aŭ kvar, kiujn ili devis transiri, estis malprofunda kaj kvieta. Eĉ meze de ĝi ili atingis la fundon per la stangoj.
La vojaĝo rezultiĝis facila, kaj ĉiuj ekĝojis. Marjana levetis sin per la kubutoj kaj rigardis, kiel ili flosas.
Ili neniam navigis en la granda akvo, kaj tio estis interesa. Se oni rigardus malsupren, do tra la travidebla akvo videblus la sabla fundo, algoj, kreskantaj supren, kaj iufoje eĉ fiŝoj. Super ili ŝvebis nekonataj malfrandaj kaj bruemaj birdoj, iufoje iu el ili ĵetis sin al la akvo kaj kaptis fiŝeton el ĝi.
La insulo inter la unua kaj la dua brakoj estis nelarĝa kaj nealta – mallarĝa strio el rulŝtonoj. Ili facile sukcesis treni sian "ŝipon" al la dua brako. Tio okupis preskaŭ tri horojn, kaj Kazik kun Dik tre laciĝis kaj trivis ankaŭ la insuleton. De la rulŝtona strio ili vidis larĝan kaj rapidan riveron, kaj malantaŭ ĝi – la trian brakon, eĉ pli larĝan. Inter la dua kaj la tria brako estis longa monteto, kovrita per herbo, kaj al ili ne estis klare, kiel ili trenos tra ĝi la ŝipon. Do ili decidis, ke ili permesos al la akvo porti la "ŝipon" malsupren, pli proksimen al la lago, tie la brakoj kunfluiĝis.
Ili dormis ĉe la alia bordo de tiu brako, tuj ĉe la lago – tiom malproksime malsupren ili estis forportitaj.
Por morgaŭ restis la plej malfacila parto de la transriveriĝo.
Kazik dormis, Marjana senĉese vekiĝis kaj denove endormiĝis. Dik ne vekis Kazikon kaj mem boligis la akvon en malplena nukso super la fajro, por trinkigi Marjanan. Dik estis konvinkita pri la kuraca forto de la varma akvo. Poste li vagis en la arbustoj serĉante aliajn trunkojn aŭ grandajn branĉojn por fortikigi la insuleton, malgraŭ ke li tre volis dormi.
Nokte denove gutis pluvo, tamen ne malica, sed varma. Dik kovris ĉiujn per la membrano. Marjana ne dormis. Ŝia kruro doloris, kaj ŝajnis, ke iu martelas ĝin kun la rapido de la batado de la pulso. Ŝi volis forŝiri tiun damnitan, pezan, senmovan kruron. Tra la truo en la membrano Marjana rigardis al la nigra ĉielo. Estis sufoke kaj malseke, apude kuŝis ronkanta Dik kaj Kazik, kiu kriis, kverelis kun iu. Marjana penis ne pensi pri Oleg, kiel li fartas, li verŝajne jam foriris al la ŝipo kaj decidis, ke ŝi pereis. Verŝajne li tre suferas. Ŝi ĝojis, ke li suferas vane – ŝi estas viva kaj revenos al li. Kaj poste tuj ekploris, sensone, por ne veki la aliajn. Ŝi ploris ĉar ŝi imagis, ke ŝi perdos la kruron, ĝi estos fortranxĉita, ĉar ŝi havas gangrenon, kaj ke Oleg nepre ĉesos ami kaj forlasos ŝin. Do li forflugu al la Tero, kaj ŝi restos ĉi tie en la setlejo. La setlejo estos tute malplena, en ĝi plu loĝos nur Marjana kaj blinda Kristina, kaj Marjana zorgos pri Kristina kaj nutros la kaprinon.
* * *
Ili kunvenis ĉiuj, sed sen la infanoj. Nur Fumiko, la fratino de Kazik venis el inter la infanoj. Ĉiujn ĉi tagojn ŝi kun neniu ludis, sed ŝi ankaŭ ne ploris – ili kun Kazik neniam ploris. Ŝi paŝadis kiel aŭtomato, ne aŭdante nek vidante eĉ ion. Ne venis ankaŭ Oldulo. Li malvarmumis kaj la trian tagon kuŝis en la lito.
En la granda ĉambro de Sergejev estis vaste: tri forestantaj homoj estas tro por la malgranda setlejo. Senteblis tiu manko, ĉar apude estis neokupitaj lokoj.
– Ni foriras, – Sergejev diris. – Ni foriras kun Oleg, ĉar ni ne plu povas atendi.
– Estas tro frue, – Vajtkus diris, – Mi ankoraŭ nenion rikoltis.
– La infanoj kolektis fungojn, – Sergejev respondis. – En tiu jaro la somero estas tre varma kaj mankas la certeco, ke la varma vetero daŭros longe. Ĉu vi memoras, ke antaŭ du someroj komence estis varmego, kaj poste ekneĝis? Tio povas ripetiĝi. Kaj nun jam dum pli ol semajno estas varme, kaj la neĝo ĉe la montpasejo devas degeleti.
– Ni marŝos duope, – Oleg aldonis. – Ni ne bezonas multe da manĝaĵo.
– Oleg pravas, – Sergejev konfirmis.
– Kaj kiel tio helpos? – la patrino subite enmiksiĝis.
Oleg kompenis, ke ŝi nun komencas elpensi argumentojn kontraŭ tiu marŝado, li atendis, ke ŝi tuj komencos paroli pri tio. Al ŝi ŝajnis, ke se ŝi parolos saĝe kaj konvinke, do oni komprenos ŝin, konsentos, kaj Oleg restos kun ŝi.
– Estas nenia garantio, ke vi sukcesos iel ripari la komunikadon.
– Panjo, mi jam aŭdis ĉion ĉi, – Oleg diris. La aliaj silentis, komprenante, ke ĝuste li devis respondi al la patrino. – Antaŭ dudek jaroj tio ne eblis. La ŝipo estis mortinta, malvarma, pereis ambaŭ telekomunikistoj. vi ja scias, ke ankaŭ la kapitano pereis – pereis ĉiuj, kiuj estis ĉe la regpupitro. Tiam oni devis supervivi, ĉiuj pensis nur pri foriro, neniu volis resti kaj frostiĝi en la ŝipo, ĉu vere?
– Vere, – Vajtkus konfirmis.
– Se niaj aeronaŭtoj vojeraris kaj ne povas reveni, do nia ĉefa espero estas la ŝipo.
– Ne diru stultaĵojn, – la patrino diris. – La ŝipo estas en la montaro.
– Panjo, ni longe ĉion pridiskutis. Se ni riparos la komunikadon, do oni aŭdos nian signalon, ĉu vi komprenas? Dum tiu ekspedicio estas ĉi tie, estas ŝanco, ke ili kaptos nian elsendon.
– Ne estas tia ŝanco, – la patrino obstinis. – la signalo de la interkosma komunikado estaS gravigramo. Kaj ili ĉi tie havas nur la interplanedan komunikilon, radion. Por kio vi dorlotas la nerealigeblajn revojn?
La okuloj de Irina estis malsekaj, ŝi apenaŭ detenis sian ploron, kaj pro tio ŝia vizaĝo estis malica kaj streĉita.
– Ĝuste tio ja estas plej grava. – Sergejev klarigis. – Ni iros por ripari ne la interkosman komunikadon, sed la interplanedan.
– Vi ne riparos ĝin.
– Estas pli facile ripari ĝin. Ĝuste tial ni iras, panjo, ĝuste nun. Kiam ni komprenis tion, mi apenaŭ ne eksaltis pro la ĝojo.
– Kial vi silentis? – Irina demandis.
– Vajtkus scias, – Sergejev respondis. – Ankaŭ Oldulo. Sed ni ne volis diri pri tio anticipe.
– Stultaj sekretoj, – Linda diris. – tute nebezonataj sekretoj.
Ankaŭ ŝi volis, ke Sergejev ne foriru.
Oleg rigardis al la pliaĝuloj. Ĉio estis decidita.
Nun la sorto de la setlejo estis en liaj manoj. Kaj en la manoj de Sergejev. Kaj ili devas sukcesi.
Kaj en tiu momento la pordo de la kabano malfermiĝis, kaj la ŝnuroj, tenantaj ĝin apenaŭ ne ŝiriĝis.
Sur la sojlo aperis la granda silueto de Oldulo.
Li ne eniris la domon. Li malrapide pririgardis ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo.
– Boris, nur tio mankis al ni! – La apero de Oldulo ebligis Irinan forpafi al li la koleron kaj eĉ la malamon al la homoj, kiuj minacas la vivon de Oleĉjo. – Vi ja estas malsana! Vi freneziĝis! Foriru!
Oldulo ekridis. Kaj tio estis stranga. La tempo ne konvenis al rido.
– Idiotoj, – li diris gaje. – Kaj mi estas la ĉefa idioto.
– Eksidu, – Linda proponis, levante sin por helpi al Oldulo. Eble ŝi pensis, ke Oldulo deliras.
– Aŭskultu do min, – Oldulo kriis. Li venis al la tablo, apogis sin kontraŭ ĝi per la sola mano, kaj la lumo de la kandelo speguliĝis en liaj okuloj. – Ni disputis, kiel eblas ripari la interplanedan komunikadon ĉe "Poluso". Ĉu?
– Certe, – Sergejev konfirmis.
– Nur sencerbaj idiotoj povis malŝpari la tempon por tio, – Oldulo solene diris. – Ĉar ne necesas ripari la interplanedan komunikadon.
– Kial? – Vajtkus demandis.
– Ĉar necasas ĝin simple ŝalti!
– Kion vi celas? – Sergejev demandis. Li jam komprenis, ke Oldulo ne deliras. Oldulo ion elpensis.
– Kiu povas respondi, kie, krom en la komunikejo troviĝas sendoricevilo en la ŝipo?
– Vi pravas, – Sergejev preskaŭ tuj reagis. – Ni estas sencerbaj idiotoj.
– Kion li celas? – Oleg demandis.
– Tio estas simplega, – Sergejev respondis. – Sendoricevilo troviĝas en la ŝipeto. En la savŝipeto, kiu restis en "Poluso".
– Kaj kiom mi scias, – Oldulo aldonis, – la sendilo de la savŝipeto estas absolute nedifektita. Kaj ni ne pensis pri ĝi, ĉar ni ne povis eĉ sonĝi, ke eblas komunikiĝi kun iu sur tiu damnita planedo.
Iĝis tre silente, kvazaŭ Oldulo dirus tiujn vortojn en nekomprenebla lingvo, kaj ĉiu estis pense tradukantaj ilin.
– Oho, – Luiza basis en la silento. – Tio ja tute ŝanĝas la situacion.
Tio ŝanĝas la situacion, Oleg ripetis pense. Tio ŝanĝas la situacion. Minuton antaŭ la vortoj de Oldulo la marŝo al la ŝipo ŝajnis ofero, obeo al la malvarma kaj racia Neceseco. Ĉiu paŝo al la ŝipo malproksimigis lin de Marjana kaj forprenis de ŝi kaj de la aliaj la ŝancojn saviĝi. Antaŭ minuto Oleg, kvankam obeinte la malamatan Necesecon, tamen damnis la marŝon kaj tiujn, kiuj devigis lin marŝi al "Poluso". Ĉiuj estis liaj malamikoj, ĉar ili pretis rezignacii pri la pereo de Marjana... La ideo de Sergejev kvankam donis ian ombron de espero, tamen ne promesis tujan savon... Kiom bonkora estas la vizaĝo de Oldulo. Kiom saĝa kaj bona li estas. Kaj kial ne mi? Kaj tuj, kiel frapo kaj honto, aperis la kompreno, ke pri la sendilo de la interplaneda ŝipeto devis rememori ĝuste Oleg. Kaj ne estis bezonata tiu flugo per la balono al la rivero. Jam antaŭ longe, ekde dek tagoj, ekde semajno ili devis flugi al "Poluso" kaj voki la teran ekspedicion...
– Mi devis pensi pri tio antaŭe. – Sergejev estis morna, kvazaŭ la vortoj de Oldulo ne ĝojigus lin.
Kaj Oleg komprenis, kial: li estis patro de Marjana kaj nun pensis ĝuste same kiel Oleg. Kaj tiam Oleg unuafoje sentis sian parencecon kun Sergejev – ili ambaŭ amas Marjanan.
– Kial do ni atendas? – Oleg komence aŭdis tiun krion, kaj nur poste komprenis, ke ĝi estis lia krio. – Ni devas tuj iri.
– Sed komence ni kolektu ĉion por la vojo, – Vajtkus diris, – por ke vi ne mortu pro la malsato.
* * *
– Ĉu vi matene foriros? – Liz demandis, kiam ĉiuj disiris.
Ŝi ne venis al Oleg dum tiuj tagoj, ŝi silentis kaj rigardis al li elfore fikse kaj kompate. Ankaŭ la patrino ne parolis kun Oleg pri tiu vespero. Oleg ŝajne komprenis, ke li mem kulpas – li devis ne kompati Lizon, kaj tiam li ne fariĝus trompanto, ĉar estas malfacile imagi kanajlon, kiu kisas junulinon, dum la alia junulino, kiun li amas, pereas en la fora arbaro. Kaj tial li simple penis ne pensi pri tio kaj pensi pri Marjana kaj pri la marŝo al la ŝipo. Kaj verdire li bonege sukcesis pri tio, kvazaŭ Liz ne estus en la setlejo. Kaj tial, kiam ŝi venis, Oleg tuj rememoris kaj eksentis sian kulpon, kaj en li estiĝis malkonfido al Liz kaj eĉ al tiu odoro de la aroma herbo, kiun ŝi denove radiis. Kaj verŝajne li dirus ion maljustan kaj ofendan, sed en tiu momento li jam marŝis kaj estis en la montaro kaj ŝaltis la radiostacion.
– Mi foriras. Ne kompatu min. Mi estas en absoluta ordo.
– Jes, certe, mi tre ĝojas. Sed mi timas pri vi. Mi ja nenion petas de vi, komprenu, mi volas nur ke vi ne koleru kontraŭ mi kaj memoru min.
– Bone, – Oleg rigardis ĉirkaŭe, ĉu iu aŭdas ilian konversacion. – Mi memoros. Vi ne nervozu.
– Ĉu vi volas vespere promeni? – Liz proponis tre mallaŭte, nur per la lipoj. – Ni promenu?
– Malantuax la barilon, ne malproksime.
– Ĉu? – Oleg sincere miris. – Mi preparos min dum la tuta nokto kaj ni foriros ĉe la sunleviĝo.
– Nelonge, – Liz petis. – Kaj vi revenos.
– Eble.
Oleg denove kompatis tiun junulinon. En liaj manoj kaj lipoj vivis la hontinda kaj neforigebla memoro pri ŝia haŭto, li komprenis, ke li ne povas ien promeni kun ŝi kaj eĉ ne volas. Li ja vere ne volas tion.
Kaj li foriris en la metiejon, por helpi al Sergejev fari spronojn – ferajn hokojn por grimpi al la glaciaj deklivoj. Kaj poste li forgesis pri Liz.
Kaj ŝi longe staris apud la barilo, en la ombro, malproksime de la pordego. Ŝi atendis, kvankam ne kredis, ke li venos. Poste ŝi frostiĝis kaj iris dormi, kaj Oleg revenis hejmen eĉ pli poste, kiam Sergejev forpelis lin, por satdormi antaŭ la foriro.
Kaj nur enlitiĝinte Oleg rememoris pri Liz kaj pensis kun malpeziĝo: "Bone, ke mi forgesis pri ŝi".
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.