La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SETLEJO

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto unua
1 2 3 4
Parto dua
1 2 3 4 5 6 7

PARTO DUA

MALANTAŬ LA MONTPASEJO


ĈAPITRO UNUA

La degelo daŭris du semajnojn.

Laŭ la kalendaro, estis tro frue por alveno de printempo, sed ĉiuj esperis, ke la frostoj ne plu revenos.

La setlejo havis du kalendarojn. La unua estis loka, ĝi estis specifata per ŝanĝoj de tagoj kaj per alvenoj de vintroj kaj someroj. La dua estis tera, formala. Kiel leĝo, kiun neniu obeas.

Antaŭ longe, preskaŭ dek naŭ jarojn antaŭe laŭ la teraj jaroj kaj antaŭ ses lokaj jaroj, kiam la travivintoj el tiuj, kiuj saviĝis post la pereo de "Poluso" atingis la arbaron, Sergejev faris la unuan noĉon sur la fosto, enbatita apud la flanka kabano. Unu noĉo signifas unu teran tagon. Tridek aŭ tridek unu noĉoj – teran monaton.

Iom post iom la kalendaro iĝis plena arbaro de fostoj kun noĉoj. Super ĝi oni faris tegmenton kontraŭ pluvoj kaj neĝoj. La noĉoj estis malsamaj. Iuj estis pli longaj, la aliaj malpli. Apud kelkaj estis aldonaj markoj. La markoj de mortoj kaj la markoj de naskiĝoj. La markoj de epidemioj kaj la markoj de severaj frostoj.

Kiam Oleg estis eta infano, tiuj fostoj ŝajnis al li vivaj kaj ĉiosciaj. Ili memoris ĉion. Ili memoris, ke li malbone ellernis geografion aŭ diris arogantaĵojn al la patrino. Foje Marjana konfesis al Oleg, ke ankaŭ ŝi timis tiujn fostojn. Kaj Dik ekridis kaj diris, ke foje li volis fortranĉi malbonan noĉon de la fosto, sed Oldulo kaptis kaj skoldis lin.

La kalendaro de Sergejev estis trompa. Ĉiuj sciis tion. Ĝi estis duoble trompa. Unue, ĉar la ĉitiea diurno estas je du horoj pli longa ol la tera. Due la jaro havas pli ol mil tiajn diurnojn. La kurta somero, la longa pluvoza aŭtuno, la kvarcenttaga vintro kaj la malvarma, ankaŭ longa printempo. Tiu teda aritmetiko iĝis kvazaŭ limo inter la pliaĝuloj, venintaj de la ŝipo, kaj la juna generacio. La pliaĝuloj ŝajnigis, ke ili kredas la fostojn sub la tegmento kaj kalkulas la terajn jarojn. La junuloj akceptis la lokan jaron, kia ĝi estas. Aliokaze neeblas kompreni, se aŭtuno estas jaro, kaj vintro estas ankaŭ jaro...

La degelo daŭris du semajnojn. La neĝo ŝrumpis, sur ĝi aperis kalvaĵoj. La deklivo de la tombeja monteto, rigardanta al la setlejo, iĝis bruna – junaj markotoj de likeno aperis kaj ekmoviĝis, kredinte, ke venis printempo. La sola strato de la setlejo iĝis longa strio de koto. La strio disduiĝis post la domoj – la mallarĝa branĉo kondukis al la pordego de la palisaro, la larĝa finiĝis ĉe la metiejo kaj la ŝedoj. Dekstre de la metiejo, antaŭ la stalo, aperis profunda verda flako. Matene la kapridoj rompis glacieton sur ĝi per la akraj hufetoj kaj umis en la koto, serĉante vermojn. Poste ili komencis ludi, interbati, ŝprucadi, ili faladis en fangon, turnis la krurojn – ankaŭ ili salutis la ŝajnon de printempo. Nur la kaprino, nomiĝanta Kaprino, la matriarko de tiu familio, bonege komprenis, ke printempo venos ne baldaŭ. Ŝi daŭre tede promenis apud la metiejo, de kie blovis varmo, kaj kiam ŝin tute tedis, ŝi komencis froti la muron per la karapaco. La metiejo tremis. Oleg elkuris eksteren kaj pelis la kaprinon per bastono. Ekvidinte Olegon, la kaprino ekstaris sur la malantaŭajn piedojn, rapide svingis la antaŭajn, pendis super Oleg kaj alte mekis pro ĝojo. Ŝi estis konvinkita, ke ŝia favorato ŝercas. Tiam Oleg vokis helpi Sergejevon. La kaprino timetis lin. "Nu do, – Sergejev severe diris, – revenu, madame, al viaj patrinaj devoj. Viaj infanoj estas neprizorgitoj" La kaprino foriris, ne hastante, alte suprenĵetante la verdan postaĵon. Ŝi ne revenis al siaj nezorgitoj sed iris al la palisaro kaj haltis tie, esperante, ke aperos ŝia amiko, la matura kapro, pli ol tri metrojn alta ĉe kolo, ornamita per akraj ostaj platoj.

Foje la kapro aperis ĉe la rando de la arbaro kaj vokis la kaprinon promeni per la alta voĉo. Li ne venis proksimen al la palisaro, li timis homojn. La kaprino kuris al la pordego kaj se tie estis neniu, ŝi mem malriglis la pordegon kaj malaperis por iom da tagoj. Pro tiuj promenoj jam trifoje okazis naskoj, tial en la stalo jam loĝis sep kapridoj de diversaj aĝoj.

Utilo de la kapra familio mankis al la setlejo, sed la kaproj iĝis parto de la mastrumaĵo, pruvo de vivkapablo de la setlejo, distro por la etuloj, kiuj rajdis ilin, kvankam tio ne plaĉis al la kapridoj kaj la petoloj de la rajdantoj aperigis bluaĵojn. Certe, oni povus buĉi kaj manĝi ilin, ĉasistoj ja mortigas sovaĝajn kaprojn. Meze de la vintro, kiam okazis granda manko ne manĝaĵo, Dik proponis, ke li mem faru ĉion. Sed Marjana kontraŭstaris kaj Oldulo subtenis ŝin. Dik levetis la ŝultrojn, li ne ŝatis disputi, kaj foriris en la arbaron, spite neĝventon. Li revenis malfruvespere, frostiginte la fingrojn de la maldekstra mano, kompense li alportis malgrandan ursidon.

Tamen estis unu avantaĝo pro la ekzistado de la kaprino. Ŝi evidentiĝis mirinda gardistino. Kaj instruis la kapridojn gardi. Ĉe apero de iu fremdulo apud la barilo, la kaprina familio okazigis tian bruon, ke la tuta setlejo vekiĝis. Verdire, poste, se al la kaprino ŝajnis, ke la danĝero estas granda, ŝi kuregis en hazardan domon por kaŝi sin. Kaj tie ŝi sukcesis frakasi ĉion, kio estas malĝuste metita kaj malplenigi ĉiujn bovlojn kaj marmitojn.

La kaprino, bonkora kaj komunikema estaĵo, malamis nur ĉistopluon. Plej verŝajne, ŝi antaŭe spertis renkontiĝon kun li. Ŝi ne kuraĝis veni proksimen al lia kaĝo, stamfis je sendanĝera distanco, minace balancis la kreston, mekis kaj postulis, ke tia abomena besto ne loĝu en la setlejo.

Kazik, adoptito de ŝarĝa Luiza estis unua, kiu konatiĝis kun ĉistopluo.

Printempe Kazik iĝis dektrijara, kvankam laŭ la aspekto li aĝis ne pli ol dek jarojn. Li estis malgranda, malgrasa, la tute malhela haŭto estis kovrita per stigmatoj de kurkardoj, la brakoj estis plenaj je grataĵoj, kaj li havis diagonalan cikatron sur la frunto. Oni nomis Kazikon Maŭgli, ĉar la arbaro estis hejmo por li. La aliaj adoleskantoj povis vagadi en la arbaro, kaj, se necesas, do ankaŭ tranokti, sciante, kiel kaŝi sin de rabobestoj inter molaj branĉoj de blanka pino, kaj Maŭgli povis loĝi en la arbaro dum multaj semajnoj. Li paŝis en la arbaro kiel mastro. Kaj ĉiuj sciis tion. Arboj obeeme retiris siajn branĉojn de lia vojo, fungoj enfosiĝis en la teron, ĉaslianoj subtiris la vostojn. Eĉ ŝakaloj timis lian odoron. Maŭgli neniam kunprenis arbaleston en la arbaron. Li povis ĵeti tranĉilon kun tiaj forto kaj ĝusteco, ke la tranĉilo povis alnajli kulon al trunko de la distanco kvindek metroj.

En la setlejo Kazik ĉiam estis silentema kaj nebabilema. Li neniam ploris aŭ interbatalis. Kaj neniu volis interbatali kontraŭ li, ĉar en ĉiu batalo Kazikon ekposedas malvarma kolero. Li ne povis ludi.

Dekomence Luiza timis, ke Kazik estas malfruiĝinto. Sed li obeeme frekventis lernejon kaj fiksis en sia memoro ĉion, kvankam en la klaso li neniam strebis respondi kaj neniam faris demandojn, preferante silenti, kiam la aliaj brue diskutis ion. Oldulo asertis, ke Kazik havas bonegan fenomenan memorkapablon. "Sur la Tero, – li diris, – li iĝus eminenta persono. Sed ĉi tie mankas al li nutraĵo por intelekto. Li havas talentegan, sed eterne malsatan cerbon". "Donu al li ĉion, kion vi povas, – Luiza respondis, – kaj poste ni revenos sur la Teron kaj la aliaj donos ceteron".

Idolo, favoranto kaj fidinda amiko de Kazik estis Dik. Ĉar Dik estis homo de la arbaro. Ankaŭ ĉar ili ambaŭ estis orfoj. Dik eĉ apenaŭ memoris siajn gepatrojn. Kazik perdis ilin pro la epidemio, kiam li estis infano. Li ne nomis Luizan patrino. Fumiko, la dua adoptito de Luiza, nomis ŝin patrino. Kazik – nur Luiza.

Aŭtune, post la reveno el la montaro, kie kuŝis la kraŝinta "Poluso", Kazik kun Dik estis en la arbaro. Ili iris suden, malproksimen, ĉirkaŭ dudek kilometrojn for, por ĉasi. Tien aŭtune migras gregoj de mustangoj. La viando de mustangoj estas nemanĝebla, eĉ ŝakaloj ne manĝas mustangojn. Sed mustangoj havas mirindajn aerajn vezikojn. Besto pufigas ĝin, savante sin de persekutantoj. Kaj tiam la seka, malgrasa, iel simila al ĉevalo insekto transformiĝas en brilan globon kaj leviĝas en la aeron. Ĝia aera veziko estas elasta kaj fortika. El ĝi oni faras bonajn fenestrajn tegaĵojn, sakojn, vezikojn por akvo kaj greno kaj multajn aliajn utilajn aĵojn. Kaj knabinoj en la setlejo enkondukis la novan modon – irizajn leĝerajn mantelojn, kaj kuradas en ili kiel libeloj.

La ĉasistoj ekiris ĉe la sunleviĝo. En la arbaro ili trovis nenion interesan. Dum tiu tempo ĉiuj ankoraŭ estis emociitaj pri la mirinda marŝado al la montpasejo, tial la silentema Kazik estis tute ne simila al si – li tedis Dikon per demandoj. Li sensone kaj leĝere paŝis apude, ne rigardante sub la piedojn, por kovri per la malmola manplato dolĉan fungeton kaj ne haltinte ĵeti ĝin en la buŝon, fojfoje li sage ĵetis sin flanken, por flari spuron, sed tuj revenis kun la sekva demando:

– Ĉu ĝi tuta estas farita el fero?

– El alojo.

– Kaj pli granda ol nia setlejo?

– Kiel nia barilo. Nen, pli.

– Kaj ronda?

– Maŭgli, vi jam demandis tion.

Dik ne ŝatis paroli en la arbaro. La sonoj en la arbaro aŭdeblas malproksime. En la arbaro oni mem aŭskultu. Tiuj ideoj ne konfuzis Kazikon. Li egale aŭdis pli bone ol ajna besto.

– Mi plu demandos, – Kazik obstine respondis. – Mi ŝatas demandi. Ĉu en la sekva somero vi kunprenos min al "Poluso"?

– Nepre. Se vi bone kondutos.

Kazik snufis. Li ĉiam kondutis tiel, kiel li opiniis necesa.

– Mi volas flugi al la steloj, – Kazik diris. – La steloj estas multe pli grandaj ol nia arbaro, ol tuta tiu tero. Ĉu vi scias, kien mi vojaĝos, kiam ni revenos sur la Teron? Mi vojaĝos en Baraton.

– Kial? – Dik miris.

– Nenial... – Kazik subite konfuziĝis. – Mi volas.

Iom da tempo ili iris silente.

– Mi restus ĉi tie, – Dik subite diris. Li neniam diris tion eĉ al iu.

Kazik silentis. Li subite akcelis sin, saltis sur la malaltan horizontalan branĉon de arbo, tuŝis la nuksan neston kaj, deŝirinte, ĵetis ĝin en sian sakon.

– Vespere ni rostos ĝin, – li diris, saltinte sur la teron.

Dik kuntiris la brovojn. Li estis malkontenta pri si. Ĝuste li devis ekvidi la nuksan neston. La arbaro por Dik estis batalkampo, sur kiu li penis ĉiam venki. En la arbaro kaŝiĝis danĝeroj, kiujn li superfortu aŭ evitu, en la arbaro kaŝiĝis predo, kiun li akiru, rabobestoj kaj la aliaj mortigaj estaĵoj, kiujn li mortigu, ke ili ne mortigu lin. Por Kazik la arbaro estis hejmo, eble eĉ pli hejma, ol la setlejo, ĉar eĉ la ekzistado de la setlejo estis fremda por tiu mondo, kaj la arbaro toleris ĝin nur ĉar la homoj evidentiĝis pli saĝaj kaj pli ruzaj. La arbaro por Kazik estis komprenebla do ne timinda. Li ne luktis kontraŭ malamikoj. Se li estis pli forta, do li pelis kontraŭulon. Kaj cedis la vojon al tiuj, kiuj estas pli fortaj ol li. Sed li sentis neniun specialan amon al la arbaro, kiel li ne spertis iujn sentojn al la aero aŭ al la akvo. Ĉiuj liaj revoj, pensoj, esperoj estis ligitaj kun la mondo, kiu vivis en la rakontoj de la pliaĝuloj, en la memoroj de Luiza kaj Oldulo. Tiu mondo – la hejmlando de la steloj kaj la spacoŝipoj, la mondo, en kiu la Tero atendis lin, formale estis konata al li pli bone, ol al ajna alia loĝanto de la setlejo. Sed neniu konjektis pri tio. Ĉar Kazik fiksis en sia memoro ĉion, kion Oldulo diris pri la Tero, ĉion, kion li aŭdis en la paroloj de la pliaĝuloj. Li sciis la altecon de Everesto kaj datojn de la vivo de Aleksandro la Makedona, atommasojn de ĉiuj elementoj kaj la longecon de Bramaputro, lia knaba kapo estis plenplena je ciferoj kaj informoj, neniel rilatajn al la morna mondo de la setlejo. Precipe ravis lin historio – la sennombraj generacioj, el kiuj ĉiu vivis, militis, konstruis, anstataŭante sur la Tero unu la alian. Miliardoj da homoj kaj milionoj da eventoj, ligitaj unu kun la alia en la komplikan nodon de interrilatoj, transformis la arbaron, la setlejon en iun abstraktaĵon, en similaĵon de enua sonĝo, kiun li trasuferu. "Mi vizitados muzeojn dum plena jaro, – li diris al si, – Mi scias, kiel ili nomiĝas: Ermitejo, la Londona Muzeo, Prado, Pergamon..." Sed li diris tion al neniu. Por kio li diru?

Kiam somere Marjana, Dik kun Oleg kaj Tomaso Hind foriris al la montpasejo, Kazik pense trapasis kun ili la tutan vojon en la montaro. Kaj multe antaŭ ol ili revenis li ĉesis manĝi kaj dormi – li aŭskultis. Li aŭskultis ilin reveni. Kaj ĝuste li renkontis ilin je ĉirkaŭ dek kilometroj de la setlejo, kiam ili senfortaj trenis sur la kota tero la memfaritan sledon, ŝarĝitan per la trezoroj de la ŝipo.

Li pridemandis ĉiun aparte, mallaŭte kaj persiste, pri tio, kion ili vidis en la ŝipo. Li sciis, ke oni atendu la sekvan someron, por reveni al "Poluso", kaj tri teraj jaroj ŝajnis al li nelongaj. Pasos la vintro, Oleg kun Sergejev komprenos, kiel ili riparu komunikadon, agordos radioaparaton kaj tiam la Tero sendos helpon.

Kiam krepuskiĝis, kaj tio okazis proksimume je la kvara, Dik kun Kazik haltis por tranokti en bosko de fetoruloj. La arbaraj bestoj evitas tiajn lokojn, sed tolerinte eblas facile alkutimiĝi al la odoro. La sekvan matenon Dik kaj Kazik trovis gregon de mustangoj, ŝtele venis al ĝi tiel, ke la insektoj ne sentu ilin, kaj, elektinte, mortigis kelkajn masklojn. Dik pafis per la arbalesto, la blastron, prenitan de la ŝipo, li portis kun si, sed ne uzis ĝin – li ŝparis ŝargojn. Kazik mortigis nur unu mustangon. Lia tasko en la ĉasado estis alia: li pelis la masklojn al Dik, ke ili ne povu ekflugi. Li mortigis, ĵetinte la tranĉilon, kiun Sergejev faris por li – li faris tranĉilojn por ĉiuj loĝantoj de la setlejo el la metala eskalo, kiu estis trenita de "Poluso".

Dik restis por senhaŭtigi la mustangojn: eltranĉi la vezikon ne difektinte ĝin estas klopoda laboro ne por knabeto. Kazik enuis resti sur la sama loko kaj li direktis sin malsupren laŭ la bordo de la rojo por vidi, ĉu tie estas helikoj. Oni faras bonegajn skrapilojn kaj pladetojn el iliaj konkoj – la virinoj de la setlejo dankos lin.

Kazik paŝis ĉirkaŭ tricent metrojn. Li estis pensanta pri la mirinda lando Barato, kie Luiza loĝis en junaĝo, Li eniris tra la pordego en la urbon, kun la fabela nomo Hajderabado. Kaj subite li aŭdis klakon, io fulmetis antaŭ la okuloj, kaj tuj Kazik trovis sin meze de la lageto, kiu ĵus ne ekzistis.

La lageto estis tute ronda, ĉirkaŭ tri metrojn diametre, ne pli ol du aŭ tri centimetrojn profunde – herbetoj kaj ŝtonetoj elstaris el ĝi. Ĝi estis tute glata kaj spegulis la violkoloran ĉielon, tegitan per la nubaro. Kvazaŭ desupre falis grandega guto.

Kazik senmoviĝis. Kiel ĉiuj arbaranoj, li ne ŝatis surprizojn.

La arbaro atendis kaj silentis. Kazik volis retiriĝi kaj singarde komencis levi la piedon. Sed la likvaĵo tenis lin je la botoj, faritaj el dika fiŝa haŭto, kaj antaŭ la okuloj ĝi rigidiĝis kaj vitriĝis.

Kazik malkvietiĝis kaj fajfis, vokante Dikon helpi. Li ne komprenis, ke li foriris malproksimen kaj Dik ne aŭdos lin. Tiam li denove senmoviĝis, pensante, kion fari. Kaj tuj la densa muro de folioj ekmoviĝis, kaj el ĝi malrapide elrampis estaĵo, simila al krabo, de kiu oni demetis karapacon kaj antaŭe alligis rostron. La estaĵo estis nekonata al Kazik kaj ne havis nomon. Sed senteblis danĝero de ĝi. Kaj la knabo nomis ĝin aĉaĵo.

Ĉe ambaŭ flankoj de la rostro, malsupre de la sensencaj stanaj okuloj, la aĉaĵo havis aperturojn, ŝirmitajn per membranoj. La membranoj iomete tremis, kaj Kazik intuicie komprenis, ke li devas timi ĝuste ilin. Do kiam la membranoj malfermiĝis kaj el la aperturoj, ŝirmitaj per ili, ŝprucis du strioj de glueca likvaĵo. Kazik estis preta al tio kaj, kvankam liaj piedoj estis alkatenitaj al la rigidiĝinta flako, elturniĝis kaj eksidis. La likvaĵo kun laŭta plaŭdo batiĝis kontraŭ la flako kaj ekfluis sur ĝi, kiel akvo sur glacio.

La aĉaĵo estis ege mira, ke ĝi maltrafis. Por ĝi la simila konduto de kaptaĵo ne estis kutima. La aĉaĵo movis la kapon, etendis supren la rostron, ekfrapis la teron per la piedoj – ĝi estis tre kolera.

Kazik eĉ ridetis, vidinte, ke la aĉaĵo kovris la aperturojn per la membranoj kaj komencis pufiĝi, ŝveli, streĉi sin, poste ĝi ree malfermis la membranojn, sed anstataŭ fortajn striojn, ĝi eligis el la aperturoj nur du mizerajn strietojn. La aĉaĵo eksidis sur la malantaŭajn piedojn – videble ĝi intencis atendi kaj pensi, certe se ĝi havis ion por pensi. Kazik ja devis solvi la problemon, kiel li maltrafu la kaptilon.

La gluo, sekiĝinte, premis la piedojn. Klaris, ke Kazik devos oferi la botojn. Kazik komencis eltiri la piedojn el la botoj. Nun li devas salti flanken, ĉirkaŭ metron kaj duonon for, klopodante ne tuŝi la gluon per nudaj plandoj. Rigardante Kazikon, la aĉaĵo denove emociiĝis. Ĝi tuŝis ĉe rando la gluon per ungo de la antaŭa piedo kaj, kompreninte, ke ĝi ankoraŭ ne sekiĝis kaj la predon ĝi ne prenos facile, ekiris serĉi lokon, de kie ĝi povus atingi Kazikon per la rostro, malrapide kaj necerte movante la krurojn.

Kazik saltis en la flankon, malproksiman de la aĉaĵo tiel, por alteriĝi sur la manojn kaj altiri la krurojn. La salto preskaŭ sukcesis, sed la dekstra piedo per la nuda kuseneto tuŝis randon de la glua lago, kaj ĝi, kaptita de la gluo, estis forte urtikita. Penante deŝiri la piedon, Kazik kriis tiel, ke eble eĉ en la setlejo oni aŭdis lin, kaj la aĉaĵo, finfine kompreninte, ke la muŝo kaptiĝis, lerte ekkuris al Kazik.

Kurbiĝinte, Kazik kaptis la tranĉilon kaj volis ĵeti ĝin en la aĉaĵon, sed komprenis, ke nun pli gravas liberigi la piedon – li ja ne povis scii, ĉu la tranĉilo helpos kontraŭ tiu estaĵo.

Kazik per rapida movo provis fortranĉi tavolon de gluo, sed la tranĉilo nur glitis sur la vitra surfaco. Kaj tiam, sentante, kiel la rostro de la aĉaĵo etendiĝas al li, Kazik tranĉis sin je la nuda plando, maltrafis kaj levis la tranĉilon por bati la rostron, kiu jam atingis lin, blovante per la friska acida odoro.

Kaj en tiu momento Dik pafis per la blastro.

Dik ne aŭdis la fajfon, sed aŭdis la helpkrion, kaj kiam li venis, li timiĝis pri Kazik. Li pafis, ĝis la malfirma korpo iĝis nigra fumanta bulo kaj la piedoj disŝutiĝis kiel branĉoj, derompitaj de arbo. Odoris je ozono.

Kazik mire rigardis la amason da cindro, ĉirkaŭitan per sekaj branĉoj, kaj diris:

– Por kio vi? La pistolon ja oni ŝparu.

Li neniam vidis la efikon de blastro, sed sciis, ke ŝargojn oni ŝparu.

– Stultulo vi estas, – Dik diris. – Ĝi ja elsuĉus vin. Kiu promenas en la arbaro, forgesinte pri ĉio? Ĉu vi estis en Barato?

Kazik silentis. Li sukcesis forŝiri la plandon de la gluo. Fluis sango. Li komencis serĉi en la sako balzamon. Poste li diris:

– Mi bedaŭras pri la botoj.

La piedo estis ŝmirita kaj bandaĝita, kaj Kazik revenis en la setlejon rajdante Dikon. Al Dik estis peze. Li trenis ankaŭ la sakon kun vezikoj de mustangoj, sed Dik estis forta, kaj ĉiuj sciis tion. Tial li toleris. Ankaŭ Kazik silentis, kvankam la plando doloris, kaj poste li du semajnojn saltadis sur unu piedo en la setlejo.

La aventuro pri Kazik iĝis kaŭzo de la gravaj eventoj. La unua preteksto por ili estis la vortoj de Kazik. Tiam li sidis sur la lito kaj rigardis sian adoptan patrinon kudri botojn por li. Matene Vajtkus alportis tajlaĵon – li tranĉis pecojn el fiŝa haŭto, kaj Luiza kunkudris ilin. Tiu laboro estis primitiva, kvankam Marjana alportis de "Poluso" verajn kudrilojn. Ŝi ne trovis tie fadenojn tial en la setlejo, kiel antaŭe, oni uzis fadenecajn tigojn de algoj, kaj ili estis sufiĉe dikaj, kaj oni konstante devis ligi ilin, ĉar ili estis tre mallongaj. Luiza, kiel ĉiam, silentis, ĉar ŝi malŝatis kudradon, kiu en la setlejo postulis tro multe da tempo. Kazik rigaris ŝin, kaj poste diris:

– Kiam mi resaniĝos, mi venos en la arbaron kaj alportos tiun aĉaĵon.

– Kiun aĉaĵon? Por kio? – Luiza ne komprenis.

– Por kudri.

– Kial via aĉaĵo devos kudri?

– Vi ne komprenas, – Kazik respondis. – Ĝi ne kudros, ĝi gluos.

Luiza preterlasis la vortojn de Kazik, sed tiu estis insista homo. Tuj kiam li sukcesis iri, li stumblante venis al Oldulo kaj petis de li nebezonatan reton. Oldulo kaptadis fiŝojn per retoj en la lagetoj malantaŭ la marĉo, la retoj ofte ŝiriĝis, kaj Oldulo, kiu opiniis trikadon la plej bona trankviligilo kaj tial kolektis aregon da ili, elektis la plej grandan kaj plej fortikan reton kaj eĉ konsentis partopreni la ekspedicion por kapti la aĉaĵon.

La ekspedicion partoprenis ankaŭ Fumiko, la vicfratino de Kazik, kaj la plej aĝa el la infanoj de Vajtkus, la bonkorulo Piatras. Kaj certe Dik. Tri tagojn ili vagadis en la veprejoj, ĝis trovis la aĉaĵon, kraĉantan gluon. Dik provokis ĝin kaj la aĉaĵo kraĉis la tutan ŝargon de la gluo. Post tio ne estis malfacile kovri ĝin per la reto kaj alporti al la setlejo. Gravis nur ne forrompi ĝiajn krurojn.

Por la aĉaĵo oni faris kaĝon, nutris ĝin per vermoj kaj helikoj. Ĝi bonege sentis sin, vindis interne la kaĝon per ŝpinaĵo kaj opiniis ĝin hejmo. Ĝi estis stultega kaj lantema, sed pri la malagrabla aspekto – en la setlejo oni konis eĉ pli abomenajn monstrojn.

Oni nomis la aĉaĵon ĉistopluo. Oni povis nomi ĉistopluon araneo aŭ krabo, sed tiujn nomojn jam havis aliaj estaĵoj.

Oldulo delonge rimarkis, ke iom post iom la tera lingvo ŝanĝiĝas, ataptiĝas al la novaj realoj. La vortprovizon de la infanoj provizis nur paroladoj de la eta aro da pliaĝuloj, la restanta mondo de la planedo estas muta. Tial la lingvo neeviteble malriĉiĝis, malgraŭ ke Oldulo en la lernejo devigis la lernantojn parkerigi versaĵojn, kiujn li memoris, kaj se li ion ne memoris, li vokis aliajn pliaĝulojn kaj ili kune rememoradis la forgesitajn tekstojn.

"Estas bone por la infano sur la Tero, – Oldulo diris. – La gepatroj nur plendas – kiom da vortoj li kaptas en la lernejo aŭ surstrate, ŝaltinte vidilon aŭ vojaĝojn. Kaj la tera infano ja estas feliĉa homo. Li ricevas tro da informoj, kiuj verŝiĝas sur lin de ĉiuj flankoj. Kaj ĉiuj ĉi informoj havas la formon de vortoj. Kaj kio estas ĉe ni? Sesopo da pliaĝuloj, kiuj uzas milon da vortoj".

Oleg ne konsentis kun Oldulo. Li opiniis, ke la lingvo de la nova generacio ne tre malriĉiĝas. Ĝi simple ŝanĝiĝas. Ĉar la infanoj ofte devas mem trovi vortojn por fenomenoj kaj aĵoj, kiuj estas nekonataj aŭ neinteresaj por la pliaĝuloj. Ili devas ne nur mem elpensi novajn vortojn, sed ankaŭ atribui novajn sencojn al la malnovaj vortoj. Foje Oleg el post la vando aŭdis la sesjaran Nikon Vajtkuson senkulpigi antaŭ Oldulo, ke li malfruiĝis al la leciono.

– Mi tri beridojn akceptis al la kulero, – li diris, – je ungo pli profunde ol Arnis.

– Iru kaj sidiĝu, – Oldulo respondis, ŝajniginte, ke li komprenis. Sed li ne komprenis.

Kaj por Oleg tiu frazo estis plena je senco. Ĝi ne estis deĉifrenda, sufiĉus nur mergiĝi en la mondon de la knaboj de la setlejo, pri kiu Oldulo havis nur proksimuman imagon, malgraŭ liaj paroloj.

Kaj la afero estis jena: foje, en la pasinta somero, la pomarbojn, kiuj kreskis ĉe la barilo, atakis "beretoj". Ili estis pigraj ruĝaj skarabetoj, kiuj pendis de sur la branĉoj, lante ronĝante la ŝelon. Vajtkus penis ekstermi ilin, priverŝante la pomarbojn per la solvaĵo, simila al kalko, eĉ per malkoncentrita ŝakala veneno, sed li nenion sukcesis – ili estis vivemaj kaj obstinaj. Kaj poste en unu hela tago la beretoj malaperis, la pliaĝuloj rimarkis nenion, kaj Vajtkus eksentis faciligon – la grandaj dolĉaj fruktoj de la arboj estis fonto de vitaminoj dum la vintroj. La knaboj tamen sciis, ke la "beretoj" nenien malaperis kaj transformiĝis en bluetajn dornojn, kiuj enteriĝis apud la barilo por ĝisatendi finon de la vintro. La infanoj nomis tiujn dornojn beridoj, sed la pliaĝuloj vidis neniun genetikan ligon inter beretoj kaj beridoj. Tiuj dornoj havis la mirindan econ. Se iu varmsanga estaĵo paŝis en tiu loko apud la barilo, la dornoj saltis el la tero, strebante eniĝi en haŭton, por restigi en ĝi semeton, mikroskopan kaj sendanĝeran. Sed la piko de dorno estis doloriga. La knaboj elpensis la ludon. Ili demetis sandalojn, kies plandumojn Sergejev rabotis el malmola kaj elasta ŝelo de arbaraj kokosoj kaj kiuj en la infana lingvo nomiĝis kuleroj, kaj incitis la dornojn per ili. La dornoj ĵetiĝis al la vamaj plandumoj kaj eniĝis en ilin. Venkis tiu, kiu trovis pli da dornoj kaj kies dornoj pli profunde eniĝis en la plandumon. La ludo estis pasiiga, sed nesendanĝera, ĉar dorno povis eniĝi ankaŭ en manon. Do la enigma frazo de Nik signifis, ke li ludis kun Arnis, almetante plandumon, kaj venkis.

...La nomo ĉistopluo estis elpensita de Irina, la patrino de Oleg, kaj ĉiuj tuj akceptis ĝin. Sed kun unu korektaĵo. La gluon de ĉistopluo la pliaĝuloj nomis, kiel kutime gluo, sed la infanoj kompreneble pluo.

La apero de ĉistopluo vere plifaciligis la vivon de tajloroj. Des pli post du malkovroj de Vajtkus, kiu trovis, ke la ĉistoplua gluo malmoliĝas multe malpli rapide, se oni ĝin miksis kun la salivo, kiun eligas la rostro. Kaj Sergejev konjektis, kiel oni povas fari per la tornilo tasojn kaj telerojn el la sekiĝinta gluo. Kaj se oni aldonos en la gluon farbojn, kiuj akireblas el la farbaj argiloj en la marĉo, do vazoj estos diverskoloraj kaj tre belaj.

Vintre ĉistopluo malvigliĝis kaj preskaŭ nenion manĝis, ankaŭ neeblis ricevi gluon de ĝi. Estis bone, ke Vajtkus antaŭzorgis prepari provizon de gluo por la vintro en fermitaj ujoj. Ĉe alveno de la printempa degelo, ĉistopluo rekonsciiĝis, komencis emociiĝi, kuradi en la kaĝo kaj senkaŭze kraĉadi.

* * *

La senfina degelo alportis katarojn, bronkitojn, reŭmatismajn akutiĝojn. La patrino kuŝis pro radiklito, kaj Oleg devis mem varmigi kaĉon kaj supon.

Oleg jam konvinkiĝis pri tio, ke la kuraciloj efikas selekte. Tiuj, kiuj kredas al ili, resaniĝas, kaj kiuj ne kredas, plu malsanas. Verdire, li ne ĝeneraligis siajn konkludojn al la veraj kuraciloj, kiujn li kunprenis de la ŝipo. Sed tiuj kuraciloj estis kontraŭ veraj malsanoj, kontraŭ tiuj, pro kiuj oni antaŭe mortadis – kontraŭ sangoveneniĝo, pneŭmonio. Estis malmulte da la ŝipaj kuraciloj, do oni ilin ŝparis. Egli Vajtkus deponis ilin en speciala kesteto.

La patrino havis plenan stokon da diversaj bovloj, lignaj vazetoj kaj skatoletoj kun sekigitaj herboj kaj sanigiloj.

Ankaŭ nun, kvankam Oleg estis tre malsata, li unue varmigis akvon kaj faris en ĝi urtikan tinkturon por frotado. En la kabano estis preskaŭ tute mallume, nur bovleto lumis sur la tablo, la patrino kuŝis sub feloj. Ŝi diris:

– Vi manĝu, mi toleros. Mi toleris la tutan tagon. Mi sidis hejme sola kaj toleris. Mi esperis, ke vi revenos pli frue.

– Tuj, – Oleg diris, Tuj la tinkturo pretos, kaj mi frotos vin.

– Ne, vi prefere manĝu, – la patrino respondis. – Vi nun estas grava homo, ĉio dependas de vi. Kaj vi paliĝis, malgrasiĝis. Mi toleros, estu trankvila. Vere, kio povas okazi al mi, ordinara radiklito, ankoraŭ neniu mortis pro ĝi.

Malantaŭ la vando io falis ĉe Oldulo. Ili jam delonge povus disloĝiĝi, konstrui novan kabanon aŭ Oldulo povus transiĝi en la vakuan, kontraŭ Vajtkusojn. Sed ili kutimiĝis vivi kune: Oldulo, Irina kaj Oleg; ili ne estis unu familio, sed ofte manĝis kune, aldone Oldulo kun Irina, estante solaj, longe konversaciis. Oldulo iĝis tre parolema, li preskaŭ ĉiam parolis, al li estis malfacile silenti. Eble, ankaŭ pri la lernejo respondecis li, ĉar li tiom ŝatis paroli. Kaj la patrino plendis kaj koleris kontraŭ la vivo. Ĉe ŝi restis nur la timo pri Oleĉjo, ke li ne falu, ne malsaniĝu, ke ŝi neniaokaze perdu lin. Oleg baldaŭ jam havos dudek jarojn, matura homo, li tutajn tagojn sidas kun Sergejev en la metiejo, ili faras aĵojn, bezonatajn por la setlejo, kaj konstante studas helpe de la libroj, kiujn Oleg kunprenis de "Poluso". Ili havas la solan ideon – ripari la telekomunikilon. Tiam eblos de "Poluso" komuniki al la Tero, kie setlis la homoj, kiuj supervivis. Kiom da jaroj la setlejo vivas kun la espero reveni sur la Teron, sed antaŭe la espero estis nekuraĝa kaj abstrakta, sed nun ĝi iĝis reala. La patrino de Oleg ripetis, ke se ripari la telekomunikilon ne sukcesis fakuloj, inĝenieroj, kiuj postvivis la kraŝon de la ŝipo, do kion povos fari knabo kaj maljuna invalido? Sed vere ŝi timis, ke Oleg denove devos marŝi al la montpasejo, kie kuŝas la frakasiĝinta "Poluso". Unu fojon Oleĉjo bonŝancis, sed la duan li ne revenos.

Sed ĉu estos pli bone travivi la tutan vivon en tiu fetora setlejo, inter sepioj kaj muŝoj, se apude minacas la timiga arbaro, plena je monstroj kaj murdantoj? Ne, ŝi ne sciis kio estas malpli bona, ĉio estis malpli bona.

Oleg alportis tinkturon, tamen li estas bona knabo, bonkora, la plej bona en la setlejo. Li tre adoltiĝis dum tiu vintro, kiel ĝojus la patro, ke ŝi kreskigis tian filon.

Oleg frotis la dorson de la patrino. La tuŝo de la urtika likvo estis agrabla, ĉar ĝi signifis vivon. Ŝia korpo plu vivas kaj sentas, kaj ŝia filo havas malglatajn varmajn polmojn, kaj li scipovas froti dorson, li tiom da fojoj faris tion dum la lastaj jaroj, tio estas granda feliĉo, ke en la mondo ekzistas manoj, kiuj povas fari bonon al vi. Irina mallaŭte ekploris pro la neatendita ĝojo, kaj el post la vando aŭdiĝis la voĉo de Oldulo:

– Ĉu mi helpu al vi, Oleg?

– Ne, dankon, – Oleg respondis. – Sed vi venu, mi jam varmigis supon, ni tagmanĝu kune.

– Dankon, mi estas sata, – Oldulo respondis, kaj Irina ridetis plorante, ĉar ŝi aŭdis – ŝi havis delikatajn orelojn, – ke Oldulo komencis prepariĝi al la vizito, lavis sian bovlon, poste komencis transvesti sin; li aprezis la nocion "vizito", eĉ se tio estis apuda ĉambro malantaŭ la vando.

Ili kune sidiĝis ĉe la tablon, al Irina iĝis pli bone, ĉar ŝia humoro pliboniĝis. Ŝi kredis al la urtika tizano, tial ĝi helpis al ŝi. Oldulo alportis sekigitajn nuksojn por la tagmanĝo, li mem serĉis ilin kaj mem sekigis en rostilo. Li vestis novan jakon, ĝi havis unu manikon. Oleg iufoje miris, kiel homo povas malbezoni la duan brakon; preskaŭ ĉion Oldulo faris tiel, kvazaŭ li ne estis invalido.

– Kiam la sekvan fojon vi venos en la ŝipon, – li diris, rigardante Olegon verŝi supon el la kuvo, – nepre alportu multe da papero. Estis granda eraro, ke vi prenis tiom malmulte da papero.

– Mi scias. – Oleg multfoje aŭdis tiun riproĉon.

– Kiam ni tute ne havis paperon, – Oldulo daŭrigis, – ni eĉ ne pensis pri ĝi. Kaj poste okazigis la paperan feston, mi mem kulpas, mi eĉ donis foliojn al la lernejaj infanoj, ke ili verku eseojn, sed ĉu indas riproĉi min pri tio?

– Ne, ne indas, – Irina trankviligis lin, – mi komprenas vin.

– Kaj Linda Hind verkis eĉ poemon pri Tomaso, – Oleg diris.

– La homaro havas la moron doni al la papero siajn pensojn, tial mikrofilmoj kaj videobendoj ne sukcesis anstataŭi paperon. Sur la Tero mi havas nemalbonan bibliotekon, el veraj libroj. Kaj ĝi neniun mirigas. Do vi nepre alportu paperon. La forto de blanka folio, sur kiu homo volas esprimi siajn pensojn aŭ imagojn, absorbantajn lin, estas neimagebla. Kaj la infanoj lernos tute alie.

– La someron ni komence ĝisvivu, – la patrino elbuŝigis. Ŝi sidis rekte, streĉite, senmove, por ne rompi la pozon, ŝanĝinte kiun ŝi trafis la doloron. – Mi miras, ke vi, la plenkreskaj homoj, nun kuradas al Oleĉjo – ne forgesu pri tio, alportu tion...

– Se mi povus veni al la ŝipo, – Oldulo respondis, – mi komprenus pli bone ol Oleg, kion mi prenu. Mi havas sperton.

– Kaj mi intuicion, – Oleg pigre respondis.

La varma supo elvokis dormemon. Hodiaŭ ili finis torni metalajn detalojn por muelilo, por instali ĝin dum varma tempo ĉe la rojon. Pro tiu muelilo Oleg neglektis studadon de elektroniko, kaj nur antaŭ dormo li havis la tempon legi paragrafon en lernolibro kaj matene laboronte reciti ĝin al Sergejev.

– Sekvafoje, – Oleg trankviligis lin, – ni altrenos de la ŝipo tutan stokon da utilaĵoj. Mi ja eĉ ne imagis, ke ĉio ĉi tiom rapide malaperos.

– Ĝi ne malaperis. Ĝi dissolviĝis por utilo de la setlejo, – Oldulo korektis.

– Kaj preskaŭ duono aparteniĝis al Egli kaj Sergejev, – la patrino diris, kaj estis nekompreneble, ĉu ŝi ĝojas pri tio aŭ riproĉas Eglin kaj Sergejevon.

– Bonege, – Oleg memorigis. – Sergejev laboras en la metiejo, li faras ĉion. Kaj Egli kuracas.

– Mi eĉ mikroskopon fordonis al ŝi. Provizore, – Oldulo aldonis. Li estis fiera pri sia ofero.

Ĝenerale en la setlejo ĉio estis komuna, tiel estas praktike. Sed estis aĵoj propraj, sufiĉe multe da aĵoj. La spegulo de Marjana, la mikroskopo de Oldulo, la libro "Anna Karenina" de la patrino. Certe se ne mencii vestaĵojn kaj manĝilarojn. Pro tio, ke ekzistis propraj aĵoj, iufoje okazis incidentoj. Ekzemple, spegulon havis nur Marjanjo. Oleg trovis ĝin en la ŝipo, poŝan rondan speguleton, kaj poste, dum la revena marŝo, donacis al Marjana. La spegulo multe influis la vivon de la setlejo. Antaŭe homoj ne vidis sin. Ili vidis la aliajn sed ne sin. Nur en flako aŭ en membrano de fenestro. Kaj la spegulo diris al la homoj veron, kaj plej ofte la malgajan veron. La pliaĝuloj ja memoris sin de la tempoj, kiam estis multe da speguloj. Kaj nun ili ekvidis, ke ili ŝanĝiĝis, maljuniĝis, malbeliĝis. Sed la junuloj tute ne vidis sin antaŭe. Kaj nun ili devis formi rilaton al si. Ekzemple Marjana ŝanĝis sian opinion pri si al malpli bona. Kiam ŝi ekvidis en la speguleto grandzigoman ventoronĝitan vizaĝon kun kavaj vangoj, kun akra mentono kaj fenditaj lipoj, plena je bluaj punktoj pro pikoj de kurkardoj, kaj du grandajn cikatrojn sur la kolo, ŝi komprenis, ke ŝi estas kriplulino kaj povos plaĉi al neniu. Ŝi eĉ ne rimarkis siajn grandajn grizajn okulojn, longajn nigrajn okulharojn, densajn kaj elastajn harojn, tonditajn kurte kaj ne tre rekte. Kaj Liz, male, decidis, helpe de la spegulo, ke ŝi estas tre bela, preskaŭ kiel Anna Karenina. Ŝi plektis harligon, kaj poste ŝmiris siajn okulharojn per nigra fulgo, por esti pli bela. Ĝuste ŝi ŝtelis la spegulon de Marjana. Ŝi eĉ vivi ne povis sen ĝi. Marjana pruntadis la spegulon al la aliaj – kaj estis multe da dezirantoj rigardi al si per ĝi. Liz diris, ke la spegulo perdiĝis. Ĉiuj tre ĉagreniĝis, sed post ĉirkaŭ du tagoj Kristina, kiu vivis kun Liz, per fajnaj oreloj eksentis, ke Liz kaŝas la spegulon. Ŝi komencis bati Lizon per la sekaj pugnetoj kaj plori pro la ofendo, ke Liz estas tiom malbona, kaj poste devigis ŝin alporti la speguleton al Marjana kaj konfesi pri ĉio. Liz alportis la spegulon kaj diris, ke ŝi trovis ĝin en fendo, sub la lito. Kaj la sekvan tagon Kristina, sidante ĉe sia pordo, vokis preterkurantan Marjanan:

– Ĉu Liz redonis al vi la spegulon?

– Dankon, jes.

– Kaj ĉu ŝi diris, ke ŝi intence ne volis ĝin redoni?

Post mallonga paŭzo Marjana respondis:

– Jes, ŝi diris.

Kristina komprenis, ke Liz nenion diris. Sed neniu plu parolis pri tio...

Oleg metis kaĉon en la bovlojn por ĉiuj. Oldulo priŝutis la kaĉon per nuksetoj. Oleg alportis dolĉan siropon, ĉi-jare la siropo estis tre bongusta, ĉar Vajtkus aldonis pomojn en ĝin.

– Mi ŝatus kredi, – Oleg elbuŝigis, – ke ni riparos la telekomunikadon. Kaj do ni ne bezonos treni de tie aĵojn. Mi ne povas trankvile rememori, kion kostis al ni altreni tiun sledon al la setlejo.

– Ni devas konsideri ĉiujn variantojn, – Oldulo diris. – Certe, pli aŭ malpli frue oni trovos nin. Sed ni devas esti pretaj al la malplej bona.

– Ni ĉiam pretas al la malplej bona. Ekzistas nenio malpli bona, – Irina diris.

– Ne ĵuru, – Oldulo seke ridetis.

– Domaĝe, ke la surplanediĝaj ŝipetoj kraŝis, – Oleg diris. – Kaj ĉieiriloj ne trairos la montaron. Sed mi pensas, se ni malsukcesos pri la telekomunikado, ni kun Sergejev lanĉos surplanediĝan ŝipeton.

– Estus bone, – oldulo suspiris. – Sed tio postulos kelkajn marŝojn al la ŝipo.

– Kaj eble, – ni kun Sergejev diskutis pri tio – du aŭ tri homoj restos en la ŝipo por vintro.

– Tio ne eblas, – la patrino protestis. – Mi neniam permesos tion.

– Se funkcios hejtado kaj lumo.

– La temperaturo ĉe la montpasejo vintre falas al ĉirkaŭ sesdek gradoj sub la nulo, – la oldulo memorigis. – Ne konsolu vin per vanaj revoj. Mi estas praktika pri sia bezono. Stoko da papero kaj punkto.

– Se estus almenaŭ ia transportilo, – Oleg suspiris, verŝante la siropon en la kaĉon. – Almenaŭ eta aviadileto.

– Ni devas iri la malfacilan fojon, iritan de la homaro, – Oldule serioze respondis. – Dekomence ni inventu radon.

– Radon ni preskaŭ ne bezonas, – Oleg respondis. – Mankas vojoj en la arbaro. Se ni havus du setlejojn...

– La rado jam estis inventita, kaj ni havas ĉaron. Nun pli konvenus vapormaŝino.

– Ni kun Sergejev faros vaporkaldronon. Ni jam scias. El gluo.

– Post vaporkaldrono ni inventos... balonon, – Oldulo ridetis.

– Mi pensis pri balono, – Oleg konfesis. – Mi multfoje pensis pri balono. Kial ni ne faru balonon?

– Tion en vi diras la misopinio de la homo, neniam farinta balonojn, – Oldulo diris. – Por levi almenaŭ unu homon, la balono devas esti grandega.

– Nu, kiom grandega?

– Ĉirkaŭ tridek metrojn alte. Tion eblas kalkuli. Kaj due – la balonoj estas plenigataj per heliumo aŭ hidrogeno. Kie vi akiros tion?

– Vi ja mem diris, ke la fratoj Mongol...

– Montgolfier.

– La fratoj Montgolfier leviĝis per balono, plenigita je varma aero.

– Oleg venis proksimen al la forno kaj ĵetis ŝtipeton. Ĝi tuj ekbrulis per la blueta varmega flamo. La rebriloj ekflagris sur la vizaĝoj.

– Ili havis specialan brulilon. Kaj fuelon.

– Kiun? – Oleg demandis.

– Nu, certe ne ŝtipojn.

– Mi kuŝiĝos, – la patrino diris. – Helpu al mi, Oleĉjo.

Oldulo venis unua, li venigis la patrinon al la lito kaj kuŝigis ŝin.

– Eblas elpensi ion pri fuelo, – Oleg diris, rigardante la fajron. – Kaj brulilon ni faros.

– Ĉu vi serioze tion planas?

– Tute serioze. Se ni leviĝos al la montpasejo per balono, tio estos grandega ŝparo de tempo kaj fortoj. Almenaŭ leviĝi. Kaj eble ankaŭ reveni. Aŭ fari du balonojn, tri balonojn. Unu por la homoj, la alia - por ŝarĝoj.

– Lasu tiujn delirojn! – la patrino ektimis. – Se vi flugos vi povos kraŝi.

– Ne timu, Irina, – Oldulo respondis. – Tio estas nur revo.

– Ni faros, – Oleg diris.

Li turniĝis kaj rapide eliris el la kabano.

– Vestu vin! – la patrino postkriis.

Sed li ne aŭdis.

Ekstere iĝis pli malvarme. Ekis maldensa neĝo, malseka, grajla. La hajleroj batŝaŭmigis flakojn kaj ruliĝis sur la glita tero. Ekis vento, norda, de la montaro.

Estis mallume, sed tra la neĝeroj balanciĝante malhele lumis lanterno ĉe la pordego. Ĝia lumo falis sur la malsekan, brilan kreston de la kaprino, kiu vagis ĉe la palisaro, atendante amindumanton.

Oleg transsaltis flakon kaj diagonale trans la vojon ekkuris al la kabano de Sergejev. Malantaŭ la fenestreto, tegita per mustanga veziko, videblis malhela lumo de lumilo.

Oleg frapis kaj tuj eniris, frapferminte la pordon, por ne ellasi la varmon.

– Sergejev, pardonu, – Oleg diris ĉe la sojlo, – mi havas ideon.

Sergejev sidis ĉe la tablo, trinkis teon - bolaĵon, farbitan per sekigitaj herboj. Kontraŭe ĉe la tablo sidis Linda Hind, la vidvino de Tomaso. Marjana ĉe flanko de la tablo en duonlumo serĉis, dismetinte bovlojn kun sekigitaj herboj.

– Sidiĝu, – Sergejev invitis.

Ankaŭ Linda salutis lin, kvankam dum la tago ili kvin fojojn renkontiĝis. Kaj Linda alportadis manĝaĵon al Sergejev en la metiejon. En la lasta tempo ŝi ofte venis al Segejev kaj neniu miris pri tio. Ĉiuj pensis, ke ŝi transloĝiĝos al li. La patrino de Oleg eĉ diris: ili rapidu, kion ili atendas, al Linda estas tute malfacile sen edzo – ŝi ja sciis, kio estas virina soleco.

– Mi decidis konstrui balonon, – Oleg elbuŝigis.

– Por kio? – Sergejev demandis.

Li estis la plej forta kaj fidinda viro en la vilaĝo, kvazaŭ gvidanto de tiu malgranda homa grego. Ankoraŭ forta kaj "relative kompleta", kiel diris la patrino. Al li mankis nur du fingroj sur la dekstra mano. Kun Marjana ili havis nur similajn okulojn – ili estas grizaj, helaj, kun longaj densaj okulharoj. Sed la vizaĝo de Sergejev estas kvadrata, peza kaj, verŝajne malbela, se rigardi ĝin per fremdaj okuloj. Tamen la vizaĝo montris trankvilon, kaj eblas fidi al ĝi. Antaŭe idolo de Oleg estis Oldulo, kiu sciis pri ĉio, kiu estis Instruisto. Sed reveninte de la montaro Oleg ĉiam pli ligiĝis al Sergejev. Tiu estis ne nur instruisto, li estis majstro kaj ili kun Oleg havis komunan aferon.

– Ni konstruos grandan balonon, – Oleg diris. – Kaj flugos per ĝi al la ŝipo. Komprenu!

– Vi tamen sidiĝu. Marjanjo, faru teon por la gasto.

– Mi jam trinkis, – Oleg diris, sed sidiĝis.

Linda levis sin kaj diris, ke ŝi jam devas foriri, ĉar ŝiaj infanoj timas kaj ne dormas.

Al Oleg ĉiam ŝajnis, ke Linda estas malvarma al li, ĉar ĝuste pro li ŝia edzo pereis en la montaro. Kaj ŝi ne povas pardoni lin pro tio. Oleg volis veni al ŝi kaj diri, ke li ne kulpas, li nenion memoras, li estis pikita de neĝa pulo. Sed Oleg ne aŭdacis veni al Linda, kiu griziĝis en unu nokto, kiam ŝi eksciis, ke Tomaso pereis.

Sergejev rigardis post Lindan kaj ankaŭ Marjana postrigardis ŝin, kaj Oleg imagis, ke Marjana ne volas, ke anstataŭ ŝia patrino, pereinta antaŭ tre longe, ĉi tie loĝu Linda, kvankaum ĉiuj scias, ke Linda estas kvieta kaj bonkora.

– Daŭrigu, – Sergejev interrompis la pensojn de Oleg.

– Se ni konstruos grandan balonon kaj atendos fortan venton, ni povos leviĝi per ĝi en la montaron, eĉ atingi "Poluson". Ĉu vi imagas, kia avantaĝo estas tio?

– Interese. – Sergejev disputas neniam, ĝis li mem por si ne solvas ĉiujn problemojn. – Granda balono. Kaj se ni atendos revenan venton, do povos eĉ reveni per ĝi reen.

– Kaj dum unu somero flugi al la ŝipo kvin fojojn. Komprenu, kvin fojojn.

Sergejev abrupte ekridis, kvazaŭ ektusis.

– Ĉu ĝuste kvin?

– Ĝuste. – Al Oleg ŝajnis, ke li jam trovis kunulon, kaj se tio estas, do la balono jam leviĝis.

– Ĉu vi permesos al mi pensi laŭte? – Sergejev demandis.

"Ne", – Oleg volis respondi. Tuj ĉio detruiĝos. Sergejev ne estas Oldulo, kiu pensas ĝenerale. Sergejev tuj trovos vere tiklajn punktojn

– Se ni konstruos balonon, – Sergejev pensis, – kaj ĝi flugos, tio estos utila. Sed unue, oni ne povas stiri balonon. Eble ni leviĝos, la vento estos favora kaj ni flugos direkte al la montaro. Poste la vento ŝanĝiĝos kaj ni estos portataj direkte al la neĝaj spinoj, kie neniu el ni estis. Ni kraŝos aŭ alteriĝos, sed ne povos trovi revenan vojon. Kiel ni ordonu al la vento porti nin en la ĝustan valon?

Oleg ekrigardis al Marjana. Ŝi movis al li tason kun teo. Marjana estis por li. En la pasinta jaro Oldulo aranĝis por ili – por li, Marjana kaj Dik – ekzamenojn, ĉar ili iĝis adoltaj kaj finis la lernejon. Tio estis solenaj ekzamenoj, ĉiuj setlejanoj, eĉ la etaj infanoj, kunvenis sub la tegmento ĉe la kalendaraj fostoj. Oldulo faris al ili demandojn, kaj ankaŭ la aliaj komisionanoj – Vajtkus kaj granda Luiza – ankaŭ ili faris demandojn. Ial Oleg ricevis demandojn, multe malpli facilajn, ol Marjana kaj Dik, kaj li estis iom ofendita kontraŭ Oldulo pro tiu maljusteco, nur poste li komprenis, ke ĝuste tio estis justeco – Oldulo preparis al ĉiu demandojn, kiujn tiu povus respondi. Tiam Oleg eksentis ĝuste tion, kion nun. Li plene koncentriĝis, li estis kvazaŭ en ĉasado, kiam vin atakas ŝakalo, kaj ĉiuj pensoj estu klaraj kaj rapidaj.

– Se la vento subite ŝanĝiĝos, – Oleg rapide respondis, – do ni devas fari en la balono ilon, por rapide mallevi ĝin. Kaj la vento ne sukcesos porti ĝin flanken. Ni simple malleviĝos duonvoje kaj plu iros piede aŭ atendos favoran venton.

– Prudente, – Sergejev kapjesis, – se ni havos por la malleviĝo ebenan lokon, sed ne rokojn.

– Por ni gravas veni al la plataĵo, post ĝi ne plu estas rokoj. Tie estas ebene.

– Ĉu vi kunprenos min? – Marjana demandis, rigardante rekte al Oleg. Ŝi ĉiam rekte rigardis la homon, kun kiu ŝi parolis, kaj tial multaj sentis sin maloportune kun ŝi. Kutime la homoj ne rigardas en la okulojn, parolante kun vi.

– Mi ne scias.

– La dua duono de la problemo, – Sergejev daŭrigis, – estas tio, kiel ni faru balonon. Mi dume ne scias, kiel ni faru ĝin.

– Ankaŭ mi ne scias. Sed mi elpensos.

– Ĝi devas esti granda. Kie ni trovos tian ŝtofon?

– Kaj se kunligi multe da mustangaj vezikoj? – Marjana aliĝis al la konversacio. – Estos aro da balonoj.

– Ne, – Sergejev oponis, – la balonoj restos kuŝi sur la tero. Mustango ja plenigas ilin per varma aero el sia korpo, tial ili levas ĝin.

– Ĝuste, – Oleg konsentis. – Do ni prenu multe da mustangaj globoj kaj kunkudru ilin en unu grandan balonon.

– Ĉu per fadenoj?

– Per gluo. Ni havas ĉistopluon.

– Bone, ni anticipe akceptu tion, sed kiel vi alligos al la balono nacelon?

– Kion? – Oleg ne komprenis, ĉar li antaŭe ne aŭdis tiun vorton.

– Gondolon, korbon, en kiu sidos homoj.

– Kaj kiel oni faris tion sur la Tero? Verŝajne eblas ĝin alkudri al la malsupra rando de la balono. Tie malsupre ja devas esti aperturo, ke varma aero enfluu.

– Ne, – Sergejev rememoris. – Mi preskaŭ vidas bildon en la libro de Jules Verne – oni kovris ilin per reto, kaj pendigis korbon al la reto.

– Nu, ni faros reton.

– Kaj kiel ni varmigos aeron?

– Kiel la fratoj Montgolfier. – Oleg sentis, ke li venkas. - Ni faru fornon... nu, ĉu tio estas problemo?

– Eble ne problemo, – Sergejev ridetis.

La kaprino ĉe la palisaro ekmekis, do io okazis. Ŝi trankvile ekblekis. Se estus vera danĝero, la kaprino kriegus trioble pli forte. Do neniu atentis ĝin. Tamen estus bone rigardeti. Sergejev atende ekrigardis al Oleg. Tiu ekstaris:

– Mi rigardos.

– Bone, ĉar mi laciĝis hodiaŭ. Kaj pri la balono ni morgaŭ pensos.

Oleg adiaŭis, direktis sin al la pordego. Marjana ekiris kun li.

– Vi bone elpensis, – ŝi diris.

Ili iris laŭ la rando de longa flako. La ĉielo iomete lumis, tial la okuloj rapide alkutimiĝis al la mallumo. La fenestroj de la kabanoj estis flavaj – ĉie brulis lumiloj. Neniu eliris, kvankam la kaprino daŭre lamentis. Ĉiuj sciis, ke estas nenio danĝera.

Marjana glitstumblis kaj prenis Olegon je la mano. Ŝi havis malmolajn fingrojn. Oleg rigardis al ŝia profilo, al ŝia tre akurate tornita nazo kaj dikaj lipoj. Oleg pensis, ĉu ŝi estas bela? La patrino diras, ke Marjana estas malbela anasido, kiu neniam iĝos cigno. Eterna adoleskulo. La patrino opinias, ke Liz havas virinan ĉarmon. Eble ŝi tion diras, ĉar Liz tute ne plaĉas al Oleg, sed Marjana plaĉas. Oleg ne povas klarigi, kial ŝi plaĉas al li – li sentis nur negativajn sekvojn de tio. Ekzemple, kiam Marjana foriris en la arbaron kun Dik. Verŝajne, kvankam li ne povus vortumi tiun penson, tio estis ne ĵaluzo, sed pli ĝuste envio al Dik. Ĉar Dik estis pli alta, pli kuraĝa, forta, bonega ĉasisto. Oleg enviis al la scipovo de Dik pafi per arbalesto kaj ĵeti tranĉilon, al lia kapablo gvati kaj mortigi beston, eĉ tre fortan, al lia malvarma kuraĝo kaj, plej multe, al la plena indiferenteco al la atingoj kaj la revoj de Oleg. La atingoj de Oleg estis neatingeblaj al Dik, kaj li eĉ ne provis kompreni la manlibrojn pri telekomunikado aŭ logaritmojn. Kaj tio estas maljusta kaj ofenda. Pro tio, la valoro de scioj kaj povoj de Oleg malaltiĝis, kaj li devas konvinki sin, ke en unu hela tago li pruvos al Dik sian superecon pri scioj, pri saĝo, kvankam vere li volis pruvi sian superecon pri batalo kontraŭ ŝakalo.

Iufoje Oleg komencis sopiri pri Marjana, li volis aŭdi ŝian voĉon aŭ renkonti la grizan, insistan rigardon. Sed en la lastaj monatoj ili preskaŭ ne renkontiĝis, ĉar Oleg estis ege okupita kaj laciĝis dum unu kurta malhela tago. En la setlejo ĉiuj kaj ĉiam estis okupitaj, eĉ infanoj, ĉiuj kaj ĉiam laciĝis, se ne kalkuli blindan Kristinan kaj Lizon, ne ŝatantan labori. Oleg devis kompreni ĉion skribitan pri telekomunikado en la libroj, kiujn li alportis de la ŝipo. Li devas reveni tien kaj diri al la Tero, ke ili estas ĉi tie.

La kaprino kuris laŭlonge de la palisaro kaj per la mekado penis fortimigi solan ŝakalon, sidantan de la alia flanko – la blanka felo hirtiĝis, la nigra faŭko estas dismalfermita. La kaprino superfortus ŝakalon, se tiu transpasus la barilon – unu ŝakalo ne estas danĝera por kaprino, ŝi estas double pli granda kaj forta, tial la ŝakalo nur aspire gapis. Kaj la kaprino stamfadis, timigante la ŝakalon. Tio estis senrezulta batalo.

– Silentu, – Oleg ordonis al la kaprino, – iru dormi.

Marjana pelis la kaprinon al la stalo kaj riglis ŝin tie. Kaj Oleg prenis ŝtonon el la amaso, ŝutita ĉe la pordego speciale por tiu celo, kaj ĵetis en la ŝakalon. La ŝakalo komprenis, ke nenion ĝi ricevos ĉi tie kaj direktis sin al la arbaro.

Estis tre silente. Neĝo ŝutiĝis pigre kaj sensone. Al Oleg estis malvarme.

– Bonan nokton, – li diris al Marjana, kiu estis riglanta la kaprejon. – Ĉar mi frostiĝas.

– Bonan nokton, – Marjana respondis.

Ŝia voĉo estis malgaja, sed Oleg ne atentis la intonacion. Glitante sur la koto li kuris al sia kabano inventi aeronaŭtikon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.