La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SETLEJO

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto unua
1 2 3 4
Parto dua
1 2 3 4 5 6 7

ĈAPITRO KVARA

Ekstere pluvneĝis, kvazaŭ la vintro decidis denove reveni, tial ĉiuj kunvenis ĉe Oldulo, en la klasĉambro. Apenaŭ sufiĉis loko por ĉiuj. La infanoj sidis sur la planko, oni volis forpeli ilin, sed neniu foriris, eĉ la plej junaj. Al Oleg ŝajnis, ke ĉiuj plenaĝuloj havas la saman celon – kontesti Sergejevon, montri lin mensoganto aŭ fantaziulo. Kaj ĉiuj simple ne konsideris Olegon. Oleg ne komprenis, ke tio okazis pro la superstiĉa timo – ĉiuj ege deziris, ke Segejev estu vidinta ĝuste skoltilon, kaj pro tio ili diris la plej frenezajn argumentojn. Eĉ stultajn, laŭ la opinio de Oleg.

Ekzemple la patrino ial diris, ke tio estis aŭtomata satelito, lanĉita iam fare de la antaŭaj esplorantoj.

– En la atmosfero? – Sergejev respondis. – En ĝia sufiĉe densa zono? Post la unua turno ĝu forbrulus.

– Kaj la alto? Ĉu vi certas pri la alto? – Vajtkus demandis. Lia vizaĝo iĝis ruĝa, pli malhela ol lia rufa barbo.

– Oleg, ripetu.

Oleg ripetis verŝajne la kvinan fojon, ke tio estis malhela objekto, ĝi moviĝis rapide kaj restigis post si lanugecan voston.

– La alteco estis malpli ol dek kilometroj, – Sergejev klarigis.

En la ĉambro estis sufoke, sed ili ne malfermis la pordon, ĉar blinda Kristina estis malvarmuminta kaj tusis.

– Eblas, – Luiza diris, – ke ĉi tie vivas tre rapidaj birdoj. Fabele rapidaj birdoj.

– Kun la rapido mil kilometroj hore? – Sergejev pacience demandis.

Oleg miris pri tia pacienco. Li jam delonge volis krii: tio estis tute ne birdo, nek satelito. Ĉi tie, tute apude estas homoj, kaj ni ial sidas kaj malŝparas la tempon por la vanta babilado!

– Ĉu vi pensas, ke ĝi estis tro malgranda por interplaneda ŝipo? – Vajtkus demandis.

– Tipa skoltilo, komprenu, tipa skoltilo, – Sergejev respondis. Mi vidis centojn da ili en la vivo. Kaj mi ankaŭ mem lanĉis ilin.

– Do ili fotis nin? – Marjana demandis.

– Mi dubas, – Oldulo enmiksiĝis. – La mapon de la planedo faris la antaŭa ekspedicio, kiam ĉi tien venis "Testo". Tio estis aŭ bioskoltilo aŭ geologia...

– Nu, almenaŭ vi kredas... – Sergejev replikis.

– Mi ŝatus kredi, – Oldulo respondis.

– Do ili povas eĉ ne rimarki nin? – Marjana demandis.

– Ili povas ne rimarki, – Sergejev konsentis. – Kaj povas ankaŭ rimarki.

– Bonvolu ne paradi pri via optimismo, – Kristina riproĉis lin. – Neniu rimarkos nin. Oni devas serĉi nin por rimariki. Ĉu vi ne imagas, kiom mizeran punkton ni prezentas sur la vizaĝo de ĉi tiu planedo? Mizeran. Kaj en nia setlejo estas tiom malmulte da metalo, ke rezulte de ajna analizo ĝi ŝajnos nur parto de la arbaro kaj ĝia daŭrigo. Neniu trovos nin.

– Sed, eble, hazarde?

– Skoltiloj prenas specimenojn de biosfero, aero, grundo, ili ne faras mapojn, – Oldulo diris. – Kristina pravas, estas nur mizeraj ŝancoj trovi nin. Ne forgesu ankaŭ pri tio, ke ni ĉiam estas sub la nubaro.

– Sed ili povos vidi la ŝipon, – Oleg enmiksiĝis. – Super ĝi la ĉielo povas esti klara.

– Pri tio la ŝancoj estas pli grandaj, sed ankaŭ mizeraj, – Sergejev suspiris.

Jen, Oleg pensis, ili komencas konsenti. Ili permesis konvinki sin, kvazaŭ komplezinte. Li subite deziris laŭte diri, por ke ĉiuj aŭdu: se li ne okupiĝus pri la balono, ili neniam vidus la skoltilon; eblas, ke la ekspedicio, kiu lanĉas la skoltilojn, laboras ĉi tie jam dounjaron kaj eĉ pretas forflugi. Kaj li klare imagis ŝipon, similan al "Poluso", sed alian, kaj purajn kaj bele vestitajn homojn en ĝi, kiuj fermas kontenerojn kun specimenoj kaj diras unu al la alia: jen estas fino, sur tiu planedo estas nenio interesa, krom kriemaj kaproj kaj ŝakaloj.

En la ĉambro estis tre mallaŭte.

Kaj jen aŭdiĝis la mallaŭta voĉo de Kazik. Li sidis sur la planko kune kun la infanoj, kaj Fumiko kuŝis surventre sur liaj genuoj.

– Kaj eble ili jam forflugas?

– Kiu forflugas? – Kistina demandis per la alta voĉo. – Kial vi pensas tion? Ili nenien forflugos.

Blovo de vento ĵetis ŝarĝon de neĝo kontraŭ la tegmento kaj la tegmento ektremis.

La lumo, penetranta tra la fenestroj, tegitaj per vezikoj de mustangoj, estis tiom malhela, ke la homaj vizaĝoj svagiĝis, kaj en la duonlumo ne estis videblaj la mienoj. Videblis nur samaj grizaj makuloj.

– Ni devas veni al ili, – Dik decidis. – Se ni sidos ĉi tie, nenio okazos. Ni devas veni kaj diri al ili, ke ni estas ĉi tie.

– Bravo, Diĉjo, – Marjana laŭdis lin kaj metis la manon sur lian ŝultron.

"Stulte, – Oleg ofendite pensis. – Ĝuste mi devis diri tion. Kial do mi atendis Dikon diri?"

– Kien do vi iros? – la patrino demandis. – Eble tiu skoltilo iras laŭ rondo? Eble ĝi flugis dekstren, kaj eble maldekstren? Eble ĝi devas ateriĝi en la alia hemisfero?

– Kion do vi proponas? – Oldulo demandis.

– Ni devas doni ian signalon.

– Kaj kiel do ni signalos?

– Mi pensis pri tio, – Sergejev diris. – Laŭ mia opinio, nia situacio ne estas tute senespera. Ni ĝuste scias direkton de la moviĝo de la skoltilo. Kaj mia persona sperto diras al mi, ke skoltiloj malofte rondiras. Oni lanĉas bioskoltilojn flore.

– Se tio estis bioskoltilo, – la patrino replikis.

Oleg komprenis, ke la patrino rezistas ne ĉar ŝi vere ne kredas al Sergejev. Ŝi ne opinias vana ajnan provon trovi la ekspedicion. Ŝi timas nur ĉar Oleg povos esti sendita serĉi la ekspedicion. Kaj ŝi, anstataŭ diri tion, serĉas aliajn kaŭzojn.

– Ĝi flugis laŭ dekliva tre malkruta arko, – Sergejev rememoris. – Kaj poste kaŝiĝis en la nubaron.

– Kial do vi ne diris tion pli frue! – Oldulo kriis.

– Vi tute ne volis kredi al mi, – Sergejev respondis. – Kaj tio ja estas nur detalo.

– Detalo! – Vajtkus ekridis per alta voĉo, kaj la patrino kriis por supersoni lian ridon:

– Ĉu tio okazis proksime? Kie estas tiu punkto?

– Mi povas indiki la direkton, – Segejev respondis, – kie troviĝas la bazo de tiu skoltilo. – Kaj li levis la manon.

– Sud-oriento, – Oldulo diris.

– La nuboj estas monotonaj kaj erarigaj, – Sergejev daŭrigis. – Kaj aldone mi ne povas ĝuste diri, kiom longe tiu skoltilo flugis ene de la nubaro kaj sub ĝi.

– Nu almenaŭ proksimume, proksimume? – Luiza redemandis.

– Kelkajn dekojn da kilometroj. Apenaŭ pli.

– Tio jam estas hazarda fortuno, – Vajtkus diris.

"Li neniam marŝis en la arbaro, – Oleg pensis. – Li ne imagas, kio estas cent kilometroj ĉi tie. Neniu el ni marŝis tiom malproksimen, ankaŭ ne Dik. Ne, ni marŝis nur al la ŝipo, en la montaron. Kaj sud-oriente situas tre malfacila arbaro. Kaj la marĉoj. Foje Dik venis al la rivero, antaŭ ĝi estis marĉoj".

– Ni povas konsideri tion fortuno, – Sergejev konsentis. – Almenaŭ ne estas neeble atingi ilin.

– Malfacile, – Dik diris.

– Tamen reale, ĉu vi konsentas, reale? – En la voĉo de Vajtkus aperis petaj intonacioj. Li komprenis, ke li persone ne sukcesus veni tien. Do devos iri Dik kaj Oleg.

– Ili jam forflugis, – la patrino ripetis. – Dum vi estos marŝantaj al ili, ili jam certe forflugos.

– Ni ne povas perdi tiun ŝancon, – Oldulo oponis. – Se necesos, ankaŭ mi marŝos.

– Ĉu vi? – Dik dubeme diris. – La vojo estas malfacila.

– Tamen eblas ja veni al ili. – Kazis ekstaris. – Ni faros floson.

– Kaj la marĉoj? – Dik demandis. – Mi foje provis veni tien.

– Ni ĉirkaŭiros ilin. Ili ja finiĝos ie.

– Kaj ne forgesu, – Oleg memorigis, ĉar evidentiĝis, ke marŝos ne li, sed la aliaj, – ni ja atingis la montpasejon. Kaj tio estas malpli facila.

– Kvin aŭ ses tagojn da marŝado, – Vajtkus kalkulis. – Mi marŝos kun vi.

– Tio estas pli danĝera vojo, ol tiu al la montpasejo, – Sergejev diris.

Mallumuĝis malantaŭ la fenestro, Oldulo bruligis la kandelon kaj la flameto ekludis sur la vizaĝoj, igante ilin malsimilaj kaj malicaj.

Iu moviĝis malantaŭ Oleg, proksimiĝis, la mola mano tuŝis lian kolon. Vajtkus kaj Sergejev diskutis pri la lando, kiu estis sud-oriente, kvazaŭ ili jam estis tie. Oleg rigardis malantaŭen, ĉar li volis, ke tio estu la mano de Marjana, sed li sciis, ke tio ne estas Marjana: ŝi havas sekan malmolan polmon. Tio estis Liz.

Ŝi proksimigis la lipojn al la orelo de Oleg.

– Ne iru tien, restu, mi timas pri vi.

Ŝi parolis flustre, sed la homoj sidis tiom dense, ke al Oleg ŝajnis, ke ĉiuj aŭdis ŝiajn vortojn kaj tuj ridos. Kaj li formovis la kapon, por liberiĝi de la tuŝo, kaj nenion diris. En la oreloj estis bruo kaj li kun peno komprenis, kion Oldulo diris pri la floso.

– Por fari floson estas bezonataj traboj. Kaj por tio necesas haki la arbojn. Hakilon ni havas solan, nia segilo ne estas fortika. Kaj ankaŭ ni ne scias, ĉu la trunkoj de la arboj, kiuj kreskos tie, flosos aŭ dronos.

– Se ne estus la rivero, – Dik diris, – ni venus tien post kvin tagoj.

– Eblas fari vezikojn, – Oleg elpensis, – por flosi. Infanoj ja flosas per vezikoj. Ili similas al aerbalonoj, sed estas malpli grandaj. Ankaŭ ni povos transiri la riveron per vezikoj.

– Tio estas bona ideo, – Oldulo rimarkis.

– Momenton, momenton! – Marjana subite ekparolis tre rapide, kvazaŭ ŝi timis, ke iu interrompos ŝian parolon aŭ konjektos ĝin, antaŭ ŝi sukcesos fini. – Oleg diris, ke vezikoj similas la balonon. Sed ni tute ne bezonas flosi sur la rivero kaj marŝi sur la marĉoj. Ni ja havas balonon!

– Balono! – Oleg diris neatendite de si. – Kaj ni vane babilas...

– Kiel do ni flugos al la ŝipo? – Sergejev demandis.

– Kiucele? – Oleg miris. – La ŝipo jam ne plu estas bezonata.

Ekbruis multaj voĉoj, ĉiuj interrompis unu la aliajn, ĉar tiu ideo estis bonega solvo de la problemo. La renkontiĝo kun tiu nekonata sava ekspedicio, lanĉanta la skoltiojn, iĝis reala kaj facila. Restis nur enbaloniĝi kaj flugi unu tagon, aŭ eĉ malpli. Iuj diris, ke la ventoj ĉi tie estas nefidindaj, se nokte varmiĝos kaj rosos, do la vento nepre estos suda. Eĉ la patrino trankviliĝis kaj diris al la orelo de Oleg, ke li vestu sin pli varme. Sed tuj Kristina ekĝemis kaj diris, ke ŝi sentas sin malbone kaj sufoke kaj petis konduki ŝin hejmen. Kaj Liz petis Olegon helpi al ŝi pri tio, ĉar ŝi mem ne sukcesos.

Oleg ne volis foriri, ĉar tuj oni komencos diskuti la plej gravan aferon, koncernan ĝuste lin.

Feliĉe Sergejev tuj ekstaris.

– Paŭzo, – li anoncis. – Ĉi tie ne eblas spiri. Mi proponas, ke ĉiuj vespermanĝu kaj poste ni daŭrigu la konversacion. Ni enlitigos la infanojn kaj poste parolos. Tio ja estas tre serioza afero.

Oleg ne komprenis, kial ĝi estas serioza, sed estis danka al Sergejev, ke tiu ĉesigis la diskuton.

Ili kondukis Kristinan al ŝia hejmo, Liz tute ne helpis al Oleg, sed simple paŝis apude. Kaj Oleg ne bezonis ŝian helpon, Kristina estas malpeza, tute senkorpa, eblis porti ŝin surbrake.

– Mi revas, – Kristina diris, – Mi kvazaŭ spertas dolĉan koŝmaron. Ĉu vere mi vidos finfine verajn homojn? Mi opinias, ke mia blindeco estos kuracita tuj, eble eĉ ĉi tie, en la stacio. Tio ja ne estas malfacila operacio, ĉu ne?

– Certe, vi estos kuracita, – Oleg konsentis. Li tuttempe sentis la rigardon de Liz.

– Mi sopiras sen vi, – Liz diris. – Vi tute ne vizitas nin.

– Kaj kiu bezonas nin? – Kristina komencis sian tristan kanton. – Eĉ se ili kuracos min, neniu redonos al mi la junecon. Neniam. Kaj eble mi prefere ne plu malfermu la okulojn – ĉu estus agrable vidi en la spegulo kriplulon kaj ruiniĝinton?

Sed Oleg ne kredis, ke ŝe vere pensas tiel. Ŝi verŝajne esperas, ke oni redonos ankaŭ la junecon al ŝi. Povis ja okazi, ke dum dudek jaroj en la Galaksio ŝanĝiĝis tiom da aferoj, ke la homoj ĉesis morti. Ekzistas ja tiom da liberaj planedoj, ke la homoj havas multe da loĝeblaj lokoj kaj ili sufiĉas por ĉiuj. Oldulo instruis al li, ke la naturo kalkulis al la homo tiom da vivo, por ke la specio ne pereu. Por ĉiu biologia specio validas la sama leĝo: daŭro de la vivo de unu estaĵo devas esti sufiĉa, por ke tiu sukcesu postlasi idojn kaj laŭbezone helpi al ili vivi. Fiŝoj, kiuj multiĝas per frajado, povas perei tuj frajinte, ĉar estas multege da frajeroj. Por mamuloj jam gravas mamnutri la idojn, kaj eble eĉ nutri kelkajn naskitarojn, ke la specio multiĝu. Kaj homoj iam vivis po dudek aŭ tridek jarojn. Kaj poste ili komencis superruzi la naturon, kaj tiam la homo iĝis civilizita. Pli poste la homo venkis multajn malsanojn kaj nun ĝi vivas cent jarojn. Por la specio ne estas bezonate, ke la homo vivu cent jarojn, sed ĝi vivas tiom. Do ankaŭ tio havas sian sencon? Kiam Oleg komencis rakonti al Oldulo tiun ideon, Oldulo respondis, ke Oleg estas deterministo. Oleg ne oponis. Li jam fime decidis, ke li pravas. Li pravas pri tio, ke ne estas hazardo, ke la homo vivas cent jarojn – tio estas bezonata por la Naturo. Ĝi volas loĝigi la homon en la tuta Galaksio, sur ĉiuj planedoj, kie mankas propra inteligenta vivo. Kaj por tio necesas multaj miliardoj da homoj. Kaj estas bezonataj ankaŭ olduloj, ĉar ili havas sperton kaj saĝon. Kaj ili estas bezonataj sur la novaj planedoj eble eĉ pli ol sur la Tero. Sen Oldulo kaj Tomaso, la vilaĝo jam delonge mortus aŭ sovaĝiĝus. Povas esti, ke la homoj malkovros la eternan junecon kaj senmortecon. Sed tio signifas, ke ili devas fari unu plian salton – al la aliaj galaksioj.

– Vi venu al mi, – Liz ripetis, kaj Oleg komprenis, ke ŝi tiun tutan tempon estis parolanta monotone kaj pacience. – Mi atendos vin. Kiam ĉiuj enlitiĝos, vi venu al mi. Kristina silentos.

– Mi ne silentos, – Kristina enmiksiĝis, – vi ĝenos min. Vi ankoraŭ estas infanoj kaj por vi estas tro frue pensi pri tio.

– Ni nenion pensas, – Oleg respondis.

Ili venis al la domo. Oleg lasis Kristinan.

– Liz, vi enkonduku ŝin, kaj mi devas iri.

– Mi atendos vin, – Liz ripetis. – Mi ĉiam atendos vin.

– Bonan nokton.

Li ne atente aŭskultis ŝiajn vortojn, kaj al li ŝajnis stranga, ke Liz povas ĝuste nun tion diri. Li ne komprenis, ke Liz sentis fortan timon: li tuj denove foriros aŭ forflugos ien kaj ŝi devos atendi lin sen scii, ĉu li revenos aŭ ne. Kaj ŝi povis nenion fari al si, ŝi konstante pensis pri Oleg kaj eĉ dum noktoj ŝi eliris el la kabano, venis al lia domo kaj staris malantaŭ la maldika muro, por aŭskulti lin malfrue vespere konversacii kun Oldulo aŭ kun la patrino. Kaj poste ŝi aŭskultis lin dormi kaj rezistis la akran deziron sensone veni en lian hejmon kaj kuŝi apud lin, brakumi lin varman kaj obeeman.

Kaj Oleg jam revenis al Sergejev, kie jam estis Oldulo kaj Vajtkus. Kvazaŭ la konsilio de la setlejo. Ili ne vokis Olegon, sed ankaŭ ne volis forpeli lin. En la setlejo okazis, ke ĉiu mem decidis, ĉu li venu al la konsilio aŭ ne. Kaj nun Dik foriris por dormi, kvankam la konversacio koncernis ankaŭ lin, Marjana estis ĉi tie kaj Linda. Tio estas ilia hejmo, do ili povis nenien foriri. Estis ankaŭ Kazik, sed li ne eniris, li staris ekstere, tremis ĉe la muro kaj aŭskultis. Oleg kapsignis al li:

– Vi eniru, ne staru ĉi tie.

Sed Kazik nur svingis la manon. Li pli bone sciis, kion fari decas kaj kion ne.

– Mi sidos, ĉu ne? – Oleg petis, enirinte la ĉambron.

Neniu respondis kaj ankaŭ neniu kontraŭis. Sergejev resumis ĉion, kion li diris antaŭe:

– Tial mi restas ĉe mia opinio. La ordo de la prioritato devas esti rokfirma.

Ĉiuj silentis.

"Kiu ordo de la prioritato? – Oleg pensis. – necesas atendi. Iu tuj respondos kaj ĉio fariĝos komprenebla."

– Sergejev pravas, – Oldulo konsentis. Li movis al si per la sola mano tason kun teo kaj glutis.

Marjana metis tason antaŭ Olegon.

– La eterna problemo, – Oldulo daŭrigis, – de aglo kaj pasero. Ni ne povas sendube scii, ĉu ĉi tie laboras ekspedicio aŭ Sergejev kun Oleg vidis nur fatamorganon.

– Ne, – Oleg oponis.

– Ne interrompu min. Ni ne scias, kial la skoltilo malleviĝis tie, eble nur por preni specimenojn. Ni ne scias, ĉu tiu ekspedicio restos ĉi tie aŭ intencas forflugi, eble tio estas nur aŭtomata stacio. Ni scias nenion. Tio do estas aglo en aero. Certe, estus agrable renkonti ĉi tie homojn. Tio similas la helan revon. Sed bedaŭrinde, la probablecoj kontraŭas tion. Kompense ni havas en mano paseron – "Poluson". Ĝi estas atingebla. Mi esperas, ke Oleg ne vane pasigis la vintron. Mi kontrolis lin, kaj ne nur mi, ankaŭ vi, Sergejev. Liaj scioj certe ne sufiĉas, sed imponas. Kaj estas la espero, ke vi kun kun li povos ion aranĝi pri la telekomunikilo. Mi finis.

Oldulo komencis trinki la teon, kaj Oleg ne komprenis, kion li celas. Ĉu oni ne flugu serĉi la ekspedicion?

– Tio ne estis fatamorgano, – Oleg enmiksiĝis. – Mi certas.

– Ekzistas ankaŭ la alia problemo, – Vajtkus diris. – Pri kapro, brasiko kaj lupo.

Oleg sciis ĝin. Sed li ree ne komprenis, kial Vajtkus diris tion. La ceteraj komprenis, Sergejev ridetis kaj rigardis al Oleg.

– Klarigu, – Oleg petis. – Ĉar vi ĉiam diras enigmojn.

– Tio estas ne enigmoj, sed problemo, – Sergejv korektis.

Marjana sidiĝis apud Olegon, kaj li vidis ŝian klaran profilon. La profilo estis tre bela, kaj Oleg ĉesis rigardi ĝin por ne preterlasi la vortojn de Sergejev.

– Necesas flugi al la ekspedicio, ĉu vi konsentas?

– Certe necesas. Kaj per la balono, – Oleg konsentis.

– Dume ni ĉiuj konsentas. Due: kiu flugu?

– Mi flugos. Eble kun Marjana, eble kun Dik, – Oleg respondis. – Ni havas sperton.

– Kaj ni opinias, ke vi prefere ne flugu.

– Kial?

– Tial. Vi ĵus aŭdis pri la aglo en aero kaj la pasero en mano. Nia setlejo estas tre malgranda kaj ĉi tie loĝas ankaŭ tre malmulte da homoj. Kaj por travivi ni devas laŭeble elimini la riskon.

– Mi ne komprenas.

– Vi devos marŝi al "Poluso". Tio estas nepra. Kaj vi jam baldaŭ marŝos. La somero jam komenciĝis.

– Ni flugos, kaj, se ni neniun trovos, ni revenos kaj flugos al "Poluso". Tio estas tre facila.

– Tute ne facila! – Sergejev preskaŭ kriis kaj eĉ batis per pugno la tablon tiel, ke eĉ la taso saltis al la rando kaj Marjana apenaŭ sukcesis kapti ĝin. – Ni ne scias, kiom daŭros la flugo al la ekspedicio, ni ne scias, kie ĝi troviĝas, ni tute nenion scias. En la plej bona okazo ni povas esperi, ke la balono portos la homojn trans la riveron kaj la marĉojn. Mi ne kredas, ke en tiuj arbaroj la balono povos alteriĝi kaj ree leviĝi. Plej verŝajne, oni devos forlasi la balonon kaj esti preta al tio, ke la marŝado al la homoj daŭros multe da tempo.

Oleg aŭdis moviĝon ĉe la pordo. Evidentiĝis, ke Kazik ĵus eniris, ne sukcesinte lukti kontraŭ la scivolemo, aŭ eble, ĉar li frostiĝis ekstere. Li haltis ĉe la pordo kaj staras senmove, kiel arbo.

– Kaj la ŝipon eblas atingi, – Oldulo daŭrigis. – Ni scias la vojon, ni havas la sperton, tiu vojaĝo estas malfacila, sed ne eksterordinara. Kaj vi estas nepra por ĝi. Vi povos veni tien kun Sergejev. Ĉu klaras?

– Kaj kiu do flugos per mia balono? – Oleg demandis, akcentinte la vorton "mia".

– Ĝi estas nia komuna balono, – Marjana korektis lin, kvazaŭ ofendiĝinte.

– Per la balono flugos Dik kaj Marjana, – Oldulo respondis. – Ili plej bone el ĉiuj povus vivi en la arbaro.

– Ankaŭ mi, – Kazik aldonis mallaŭte.

– Dormu, Kazik, – Vajtkus ordonis. – Estas jam malfrue.

Kazik restis stari ĉe la pordo, kaj lia senmova pozo tiom esprimis la obstinon, ke Vajtkus ŝajnigis, ke li ne plu rimarkas la knabon.

– Kio do okazas, – Oleg kolere komencis, – mi provis la balonon, mi plej bone scipovas flugi per ĝi. Mi devas flugi per ĝi al la ŝipo, kaj nun oni forprenas ĝin de mi?

– Kaj kion vi farus sur nia loko? – Oldulo demandis. – Se vi zorgus ne nur pri vi, sed ankaŭ pri la tuta setlejo?

– Mi rifuzus tiun flugon al la skoltilo. Tie tute mankas skoltiloj.

– Nu jen, – Sergejev ridetis, – tio estas superflua.

– Do mi flugos kun Marjana. Kaj sergejev venos al la ŝipo. Ankaŭ li multon scias pri telekomunikiloj.

Oleg komprenis, ke li ne povas permesi, ke Marjana kun Dik sen li flugu tiom malproksimen – al la marĉoj, al la rivero, kaj li ĉi tie restu kaj atendu la someron. Tial li komencis novan atakon.

– Kial vi opinias, ke la balono ne povos alteriĝi kaj ree leviĝi? Ni flugos kaj revenos. Ekstremokaze ni revenos sen la balono. Kaj faros la novan. Ĉistopluo helpos al ni, kaj mustangojn ni kaptos.

– Mustangoj formigras ĝis aŭtuno, – Kazik mallaŭte diris. – Ni ne plu kaptos mustangojn.

– Nu, tio ne estas vere grava, – Oleg incitite oponis. – Ni tutegale havos la tempon ankaŭ por la ŝipo. La somero estas longa.

Neniu kontraŭis lin. Ĉiuj silentis kaj ne rigardis lin. Oldulo trinkis la teon, Vajtkus tordis la barbon, kvazaŭ plektante harligon, kaj Sergejev prenis tranĉilon kaj povis forraboti branĉon de la tablo.

Oleg silentiĝis, kaj al li ŝajnis, ke ĉiuj konsentas kun li. Silento estas konsento, do li konvinkis ilin. Kaj subite Marjana ekparolis.

– Ili bone decidis, – ŝi diris. – Sed ili timas laŭte diri tion, kion necesas diri.

– Kion? – Oleg miris pri tio, kiel ŝi parolas. Ili ĉiuj sciis ion evidentan por si, sed malklaran por li. – Kion?

– Tion, ke ni, tiuj, kiuj marŝos al la skoltilo, povos ne reveni. Ni povos longe ne reveni, aŭ tute. Kaj en tiu okazo nepras, ke vi restu kaj atingu la ŝipon.

– Vi freneziĝis! – Oleg kriis. – Vi ne rajtas tion diri!

Kaj la pliaĝuloj silentis, ĉar ili estis konsentaj kun Marjana kaj ĉiam konsideris la malican nepardoneblan varianton, ke Marjana povos ne reveni.

– Tio estas komprenebla, – Marjana finis. – Ĉu vi volas teon?

– Mi tute ne plu volas paroli kun vi ĉiuj! – Oleg kriis kaj ĵetis sin al la pordo.

Kazik apenaŭ sukcesis salti for de lia vojo.

Oleg kuris kelkajn paŝojn laŭ la strato, la piedo trafis en malvarman flakon. Li paŝis malpli rapide al la barilo laŭ la kota vojo. La maldika glacio krakis sub la piedoj. Oleg ne rimarkis la malvarmon.

Li haltis ĉe la barilo, rigardante al la malhela arbaro, en kiu flugis etaj bluaj lampiroj. Li aŭdis la ŝtupeton ĉe la domo de Sergejev knari, Oldulon kun Vajtkus eliri. Aŭdiĝis la mallaŭta voĉo de Vajtkus:

– Kio okazis al li? Ĉu li domaĝas sian balonon?

– Ankaŭ tio, – Oldulo respondis. – Sed estas ankaŭ alia kaŭzo.

Sed tiun alian kaŭzon Oleg ne aŭdis, ĉar Oldulo diris flustre la finon de sia frazo.

– Strange, – Vajtkus diris. – Verŝajne vi pravas, mi ne rimarkas evidentajn aferojn. Ili jam estas preskaŭ adoltoj. Kaj la aferoj, evidentaj kaj naturaj sur la Tero, ĉi tie ial iĝas nerimarkeblaj.

– Kaj mi kompatas la knabon.

– Sed mi ne vidas alian vojon.

– Ankaŭ Oleg komprenos, – Oldulo diris pli laŭte, kaj Oleg kolere pensis, ke Oldulo diris tion intence, ĉar li scias, ke Oleg aŭdas ilin, kaj li volas krii responde al ili: eĉ ne pensu! Mi ne volas eĉ ion kompreni!

Vajtkus kaj Oldulo ĝisis unu al la alia kaj disiris.

Pordo knaris. Iu eliris el la domo de Sergejev. Oleg pensis, ke Sergejev iras por admoni lin, sed esperis, ke tio estas ne Sergejev.

– Oleg, – li aŭdis la voĉon de Marjana. Ŝi serĉis lin.

Oleg volis respondi, li ĝojis, ke Marjana serĉas lin. Sed ial li ne respondis. Verŝajne, li mem ne komprenis kial. Certe, li povus respondi kaj Marjana tuj komencus admoni lin, same, kiel la aliaj. Ŝi konsentas flugi per lia balono, ŝi konsentas, ke Oleg restu ĉi tie. Sed ĝuste ŝi, sola el ĉiuj homoj de la mondo, devas kompreni, ke oni ne obeu la singardemajn oldulojn. Ili ĉiam timas. Ili timas morti ĉi tie, ili timas riski, ili fajfas pri tio, kion Oleg sentas, kion li deziras, ili ĵetus lin en kavon, se laŭ ilia opinio tio profitigus la setlejon. Kaj kio estas "profito por la setlejo"? Ili ja pensas nur pri si, ĉiu nur pri si. Profito por la setlejo estas nur vanaj vortoj. Verŝajne, ankaŭ tiuj homoj, kiuj komencis militon sur la Tero por konkeri la aliajn homojn, parolis pri profito por sia setlejo. Li devas forgesi pri ĉio, ne atenti ilin. Ĉe la mateniĝo li leviĝu per la balono mem sola kaj forflugu. Li scias la direkton. Li mem venos tien, trovos la ekspedicion. Kaj vere, kio malhelpas lin forflugi ĉe la mateniĝo? Kie estas la balono?

La balono estas akurate faldita sub la tegmento. Li sola ne povus prepari ĝin.

Oleg decidis provi dum ĉiuj dormas. En tiu momento li ne pensis pri vento, nek pri tio, ke iu devos malligi la balonon. Li turniĝis kaj ekkuris al la ŝedo. Li havas plenan nokton por tio.

Tiam Marjana, kiu ne foriris, ĉar ŝi certis, ke Oleg estas ie proksime, rimarkis lin. Ŝi ne vokis lin, sed simple venis al la ŝedo.

– Kion vi volas fari? – ŝi demandis flustre.

Oleg ektremis.

– Kial vi? – Ankaŭ li parolis flustre.

Marjana ne vestis sin antaŭ eliri eksteren, ŝiaj haroj estis malsekaj pro la pluvneĝo kaj pendis kiel longaj tufoj.

– Mi timis pri vi. Vi ien forkuris.

– Iru dormi. Mi mem ĉion faros.

– Vi volas forflugi sola. Tio estus stulta.

– Mi estas la plej stulta ulo en la setlejo, – Oleg konsentis. – Vi ĉiuj estas saĝaj, sed mi estas stultulo. Tial mi restu ĉi tie kaj atendu.

– Vi ja studis dum la tuta vintro. Multego dependas de vi.

– Se mi scius, kiel ĉio ĉi finiĝos, mi neniaokaze studus.

– Mi amas vin, ĉar vi estas la plej saĝa.

– Neniu amas min, oni volas nur uzi min, kiel maŝinon. Kaj neniun interesas, kion pensas mi mem.

– Ne timu pri mi. Mi flugos kun Dik. Vi ja scias, ke nenio okazos.

– Se nenio okazos, do ni flugu kune.

– Kaj se tamen io okazos?

– Des pli.

– Oleĉjo, ne kontraŭu. Vi ribelas, ĉar ili pravas. Kaj vi scias, ke ili pravas. Dum ni estos flugantaj tien, vi estos preparanta sin al la marŝado.

– Se tie estas ekspedicio, do neniu bezonas mian marŝadon. Tio estas trompo.

– Ne, tio estas pensoj de saĝaj homoj.

– Ili pensas nur pri si.

– Estas stulte kaj strange aŭdi tion de vi, Oleĉjo. Ili pensas same, kiel mi. Pri la infanetoj, kiuj kreskas kaj kiuj devas reveni hejmen por lerni. Pri olduloj, kiuj volas vivi. Kaj ankaŭ pri vi.

– Do vi iru kun mi en la montaron.

– Kaj kiu flugos?

– Dik kaj Kazik. Ili sukcesos.

– Vi tion diru al neniu eĉ iam. Aŭ mi eĉ ne konas vin. Ĉu vi ne hontas alligi min ke mi sidu apud vi!? Kial? Por rigardi al vi? Por tio vi ja havas patrinon.

– Ili ne bezonas vin.

– Mi scias ĉiujn herbojn kaj kuracilojn. Mi estas bezonata tie.

– Mi bezonas vin.

– Kial?

– Vi scias. Ĉar mi amas vin.

Pordo knaris, ŝajne apude.

– La patro, – Marjana diris. – Iru dormi. Kaj se vi vere amas min, kiel vi diras, vi ĉion komprenos.

La malhela figuro de Sergejev svage alproksimiĝis tra la pluvneĝo.

Marjana tiris Olegon je la mano al la domoj. Kaj li obeis.

Oleg estis tiom konfuzita, ke li mem ne sciis, kion li pensas.

– Mi jam perdis la paciencon, – Sergejev diris.

– Ni konversaciis, patro.

– Do bone. – Sergejev metis la pezan manon sur la ŝultron de Oleg. – Ankaŭ mi sur via loko afliktiĝus. Mi komprenas. Sed ankaŭ vi, Oleg, komprenu nin. Al ni estas tre malfacile. Ĉiujn ĉi jarojn ni vivas apud la morto. Vi estas tro juna, por senti tion same, kiel ni sentas. Ĉu vi opinias, ke mi ne timas forpermesi Marjanjon? Kaj ĉu ankaŭ pasintjare mi ne timis? Vi bonvolu pensi.

* * *

La sekvan tagon ili komencis prepari la balonon al la fora vojaĝo. Oleg trifoje leviĝis per balono kun Dik kaj Marjana, kaj unu fojon ankaŭ Kazik flugis kun li. Neniu volis forpermesi Kazikon, sed poste ĉiuj rezignaciis pri tio, ke Kazikon ne eblas haltigi. Li tutegale flugos. Kaj Dik kun Marjana ne kontraŭis. Kazik ne estis ŝarĝo.

Oleg leviĝis kun Dik kaj montris al li, kiel malpliigi la fajron en la brulilo kaj kiel forĵeti la balaston. Dik estis silenta kaj obea, en la aero li perdis sian memfidon. Ili preskaŭ ne konversaciis.

Ili leviĝis super la nubaron. Ĉi-foje necesis leviĝi multe pli longe, kaj ŝajnis, ke la nuboj neniam finiĝos. Sur la balono ekbrilis glacio. Oleg volis reveni, sed decidis atendi iomete pli, ĉar estis interkonsento, ke en ĉiu flugo li penos levi la balonon super la nubaron, kiel en la unua tago, esperante vidi skoltilon.

Sed dum la du unuaj flugoj ili ne vidis skoltilon.

Oleg rigardis al Dik. La tutan vivon li kutimis cedi al Dik la ĉefecon en la arbaro kaj la setlejo. Ĉar Dik estas pli forta kaj pli lerta. Verdire, estis unu fojo, en la ŝipo, kiam Oleg evidentiĝis pli forta ol Dik. Sed tio okazis antaŭ longe kaj nun estas forgesita. Kaj nun, vidante la fingrojn de Dik konvulsie kroĉi la randon de la korbo, Oleg denove sentis sian ĉefecon. Kaj li decidis ne mallevi la balonon. Se Dik petus malleviĝi, do li konsentus kun li. Sed Dik silentis, kaj liaj fingroj estis tute blankaj, pro malvarmo aŭ pro sinstreĉo.

Kaj la nubaro ne finiĝis. Ĉirkaŭe estis nur grizo. Vento ne estis kaj ne povis esti, ĉar la balono moviĝis kune kun la vento, sed la malvarmo terure turmentis ilin.

"Ni malleviĝu, – Oleg ripetis pense, ne forturnante la rigardon de la fingroj de Dik, – Alie ni povos esti forportitaj malproksimen."

Dik levis la kapon, kvazaŭ esperante vidi, ke la nubaro finiĝas. Kaj subite li demandis:

– Kaj eble ni ne leviĝas?

– Ne, ni leviĝas, – Oleg respondis, kvankam li jam ne estis certa pri tio, kaj li forĵetis trans la bordon la lastan sakon kun sablo.

La balono ektremis.

Dik denove silentiĝis.

Oleg etendis la manon al la brulilo por malpliigi la fajron. Kaj en tiu momento li komprenis, ke la nubaro finiĝas kaj tra ĝi videblas la ĉielo.

Supre, sub la ĉielo, ili restis nelonge, ĉar ili tre frostiĝis kaj pasis multe da tempo ekde la starto. Sed Oleg estis preskaŭ feliĉa. Estas malfacile klarigi la kaŭzon. Eble ĉar ili tamen atingis la ĉielon.

– Vi faris bonan balonon, – Dik diris.

Kaj Oleg estis danka al Dik pro tiuj vortoj. Se Dik ne dirus tion, Oleg ne komencus:

– Dik, aŭskultu, mi devas diri al vi unu gravan aferon.

– Ĉu al mi?

– Sed vi ne ridu. Mi amas Marjanan.

– Ĉu Marjanjon? Amas? – Dik ne tuj komprenis, kion signifas tiuj vortoj. – Kiusence?

– Vere, kiel en la romano. Mi volas edziĝi al ŝi.

Dik snufis. Li ne sciis, kion diri.

– Mi tre petas vin, vi zorgu pri ŝi, ĉu en ordo? Ŝi tamen estas ino, ĉu vi komprenas?

– Stultulo, – Dik respondis. – Kio ŝanĝiĝos? Ĉu mi portu ŝin sur la brakoj? En la arbaro ĉiuj estas egalaj.

– Mi komprenas. Tamen mi petas.

– Ŝi restu, – Dik proponis. – Ni kun Kazik povos veni duope.

– Ne, ŝi flugos. Ne eblas ŝin malkonvinki.

Dik respondis nenion. Li ŝajne estis malkontenta pri la vortoj de Oleg. Almenaŭ oni povas diri, ke li tute ne ĝojis pri ili.

– Verŝajne, hodiaŭ ni ne vidos skoltilon, – Oleg decidis. – Mi komencu malsupeniĝi, alie ni frostiĝos.

Li reduktis la fajron, kaj la balono komencis mergiĝi en la nuban tavolon.

Dik silentis.

Ili malleviĝis sen eĉ unu vorto. Nur kiam finiĝis la nuboj kaj la tero iĝis videbla, Oleg diris:

– Vi rediru al neniu.

– Ĉu iun tio interesus? – Dik respondis, pensante pri io propra.

Maldensa arbaro kuŝis sub ili. Ili estis forportitaj relative malproksimen, feliĉe norden, kie estis vastaj malplenaĵoj. Ili alteriĝis sur unu el la placoj. Iam, antaŭ epoko, ili kun Tomaso ĉi tie marŝis al la ŝipo.

Ekis vento kaj trenis la balonon sur la tero. Ili tre laciĝis, antaŭ sukcesis bridi la balonon.

– Mi timas, ke ĝi servos nur unu fojon, – Dik diris, kiam ili, senfortaj pro laciĝo, sidiĝis sur la teron, forsvingante la muŝetojn. La balono kuŝis apude kiel amaso de brila ŝtofo. – Estos malfacile leviĝi el la arbaro.

– Vi prefere revenu ĉi tien per ĝi, – Oleg diris. – Mi ĝuste tial petis flugi kun vi, ĉar mi bone scipovas stiri ĝin.

– La afero ne estas komplika, – Dik respondis. – Ankaŭ vi ellernis ĝin antaŭ ne longe.

Aŭdiĝis krioj – infanoj, gvidataj de Kazik, kuris el la setlejo. Ili vidis, ke la balono estis portita al la placo.

* * *

Malgraŭ la hasto, pasis plenaj dek tagoj, antaŭ la balono leviĝis kaj direktis sin al la sud-oriento. La kvar lastajn tagojn ili atendis favoran venton.

Aeronaŭtoj, kiel Oldulo nomis ilin, estis tre varme vestitaj. La varmaj vestaĵoj estis kolektitaj en la tuta setlejo, ĉar supre estas tre malvarme.

En tiuj tagoj Oleg tre laciĝis. Ĉiun tagon li devis prepari la balonon, lanĉi ĝin, leviĝi, poste treni ĝin reen, ripari, plibonigi, forigi mankojn. Kaj Sergejev postulis, ke Oleg daŭre studu radioteknikon. Kaj li studis. Verŝajne Sergejev intence devigis Olegon studi, ke li komprenu la gravecon de sia tasko kaj malpli pensu pri tio, ke oni ne forpermesis lin flugi. Ankaŭ Marjana estis okupita. Manĝaĵoj mankis, ĉar la somero nur ĵus komenciĝis, la neĝo ankoraŭ ne ĉie degelis fungoj preskaŭ tute mankis, kaj la pasintjara nutraĵrezervo estis baldaŭ finiĝonta. En la setlejo oni ne sufiĉe manĝis. Tri fojojn Marjana kun Kazik kaj Fumiko venis en la arbaron, al la lokoj, kiujn konis nur ŝi, kaj serĉis koloniojn de junaj fungoj, kiuj dume nur kaŝiĝas en la tero kaj oni povas trovi ilin nur laŭ la odoro aŭ laŭ la pepo de la pikantaj muŝetoj.

En la setlejo estis tumulto, ĉiuj hastis ien, ĉiuj estis okupitaj pri io, kaj estis la sento, ke ne nur tiu triopo forflugas, sed ankaŭ ĉiuj kolektas siajn aĵojn kaj preparas sin foriri. Eble ĉiuj vere havis tiun deziron. Eĉ la kaprino sentis tion, ŝi postsekvis la homojn, apenaŭ faligis la domon de Kristina. La kapro ne plu aperis, kaj la kaprino vane venis al la palisaro kaj vokis lin. Ŝi ne sciis kaj neniam scios, ke Pavliŝ mortigis la bonan kapron, sed tio okazis malproksime de ĉi tie, kaj aldone, neniu en la setlejo konis Pavliŝon.

Oleg kun Marjana certe renkontiĝis kaj konversaciis, sed ĉiam okazis, ke ne estis oportune izoliĝi de la aliaj, ili ĉiam estis vidataj. Oleg eĉ neniun fojon povis veni en la arbaron kun Marjana. Nur en la lasta vespero antaŭ la forflugo, Oleg trovis Marjanan en la ŝedo, kie ŝi selektis por la flugo la plej bonajn, ne putrintajn grenojn. Li eĉ miris, ke ŝi estas sola. Tiun tagon ili kune leviĝis per la balono, sed kun ili estis ankaŭ Dik, sed ĉeestate de li, ili parolis pri nenio. Marjana ne sciis, ke Oleg diris al Dik pri sia amo, kaj nun li bedaŭras pri tio kaj eĉ ne komprenas, kiel li povis elbabili tion.

– Ĉu vi ne laciĝis? – Oleg demandis.

– Ne, – Marjana respondis. – Al vi estas pli malfacile.

– Ne gravas. Kaj kion vi sentas al mi?

– La samon. Tute samon.

Li venis pli proksimen al Marjana. Ŝi kaŭris kaj ne levis sin, kiam li venis, sed ŝi ĉesis selekti la grenojn kaj senmoviĝis. Oleg etendis la manon al ŝia kapo. Marjana retroklinis la kapon kaj atente rigardis lin. Lia mano tuŝis ŝian vangon. La vango estis varma. Tiu sento similis baton – ĉio ekhaltis, koncentriĝis en la brusto.

Kaj tuj Marjana leĝere flankeniĝis. Evidentiĝis, ke ŝarĝa Luiza venis en la ŝedon, enportinte korbon da sekigitaj fungoj, la restaĵojn de la aŭtuna rikolto. Ankaŭ ilin Marjana selektu.

* * *

Matene vento blovis de la nordo, kaj ne pluvis. Oleg komencis blovi la balonon. Kazik estis en la korbo kaj aranĝis la sakojn kun sablo, ke ili ne malhelpu – la korbo estis malvasta por tri homoj. Kazik preferis ne lasi la balonon, li timis, ke oni forgesos pri li. Poste Dik venis, alportis sakon kun manĝoprovizo, kontrolis sian arbaleston kaj la fajrilon. Sergejev donis al li sian fajrilon – ĝi estis plej bona en la setlejo, ĝi produktis fajron ĉiam, eĉ en la plej malbona vetero kaj havis fermeblan kovrilon.

– Aŭskultu, – Oleg demandis Sergejevon. – Eble mi tamen flugu?

Segejev ne respondis. Kaj Oleg ne atendis respondon.

Oldulo hastigis la aeronaŭtojn, ĉar la vento povos ŝanĝiĝi. Kaj se oni hastas, oni ne havas la tempon por emociiĝi.

Tagmeze ĉe la placo apud la balono kolektiĝis la tuta setlejo. Nur Liz kun Kristina ne venis. Kristina ree malsanis, kaj Liz ŝatis esti hejme.

Oleg staris apud la korbo.

Marjana rigardis al Oleg, sed ŝi estis malproksime, ĉe la alia flanko de la korbo. Oleg ĉirkaŭiris la korbon, kontrolante, ĉu ĝi estas en ordo. Ili staris, disigite de la plektita reto, sed ne tuŝis unu la alian. Ĉirkaŭe estis tro da homoj.

– Rapide revenu, – Oleg diris. – Se vi ne revenos post semajno, mi foriros serĉi vin.

– Ne. Vi atendu, sed nenien foriru. Ni revenos. Eble ne baldaŭ.

– Atenton! – Sergejev kriis. – Kie estas Oleg? Estas la tempo por starti.

Oleg volis ne rimarki tiujn vortojn, sed Marjana ordonis:

– Iru.

Kaj li hastis al la kablo – li respondecis pri la kablo.

La ceteraj komencis malligi la ŝnurojn, kiuj tenis la balonon.

La balono aspiris supren. Ĝi estis pufa, fiera kaj tre alta, kvazaŭ ĝi komprenis sian destinon.

La balono komencis sufiĉe abrupte leviĝi. Vajtkus helpis al Oleg lasi la kablon. Marjana venis al la alia flanko de la korbo, kie eblis vidi ŝin, rigardis al la patro kaj svingis la manon al li.

La kablo streĉiĝis, la ankro lasis la teron, kaj Oleg apenaŭ sukcesis elturniĝi, ĉar la ankro apenaŭ batis lin.

– Tiru! – li kriis. – Tiru la kablon!

La ankro impetis supren.

La balono komencis malgrandiĝi.

– Reduktu la fajron! – Oleg kriis.

La balono, portate de la vento, rapide impetis al la arbaro. Ĝi ankoraŭ neniam flugis tiel rapide, sed super la arbaro la vento videble malfortiĝis, la balono haltis kaj eĉ komencis malleviĝi. Oleg vidis la nigrajn kapojn super la rando de la korbo balanciĝi. Dik pliigis la fajron. La balono ree leviĝis kaj post minuto ĝi malaperis super la arbaro en tiu griza strio, kiu deigis la grizajn nubojn de la arbaj pintoj.

– Jen, – Sergejev turnis sin al Oleg. – Ni kun vi restis orfoj.

* * *

Pavliŝ vekiĝis, kiam ankoraŭ estis mallume. Li ne tuj komprenis, kie li estas kaj, rememorinte, afliktiĝis pro tio kaj penis kompreni, pro kio li vekiĝis. Li aŭdis ploron kaj komprenis, ke ploras Klaŭdia. Ŝi iufoje ploras aŭ parolas dormante, eĉ krias. Sed matene ŝi memoras nenion.

Se Pavliŝ estus libera, li jam antaŭ semajno transloĝiĝus al la laboratorio. Li eĉ provis peti tion, kvankam li timis, ke li dolorigos la sentojn de Klaŭdia per tio, sed Klaŭdia malvarmtone, kvazaŭ ŝi anticipe antaŭvidis tiun demandon kaj preparis la respondon, klarigis, ke la laboratorio ne estas sufiĉe sterila. Ĝi estas plenplena je virusoj kaj bakterioj, kiujn Pavliŝ enportas deekstere. Kaj se Pavliŝ okupiĝus pri riparo de la transirejo inter la laboratorio kaj la tunelo, tio estus multe pli bona kaj utila afero por la stacio.

Ŝi neniel permesis al si aludi, ke la peto pri transloĝiĝo iel ofendis ŝin. Ŝi eĉ ne demandis, kial li volas loĝi en la laboratorio.

Certe ne la noktaj koŝmaroj de Klaŭdia estis kaŭzo de tiu deziro de Pavliŝ. Pli ĝuste, ili estis eta ero de tiu kaŭzo. Se la planedo evidentiĝus malpli makabra kaj negastama, se oni povus libere promeni sur ĝi, laciĝi pro tiuj promenoj, ensorbi novajn impresojn, do li ne sentus la fermecon kaj la malvastecon de la loĝkelo. Antaŭ tute nelonge Pavliŝ revis fuĝi de la ŝipo, kiu tedegis post la monatoj da flugo, li revis vidi la ĉielon de la nova mondo. Nun la ŝipo ŝajnis vasta kvieta kaj komforta. Tie li povis naĝi en la baseno, konversacii en la oranĝerio kun bona amiko, muziki en la ŝipsalono...

Sed la planedo ne allasis la homojn al si. Eĉ pli: ĝi etendis la malicajn brakojn ankaŭ internen de la stacio. Ekzemple tiu oranĝkolora ŝimo, kiu algluiĝis al la krurumo de la skafandro, – la akvo de duŝejo ne forigis ĝin. Pavliŝ provis forskrapi ĝin, atakiginte la atingaĵojn de la kemio. La ŝimo rezistis kaj eĉ urtikis Pavliŝon, kiam li decidis tuŝi ĝin per la montrofingro. Nun la vundita fingro estas plastrita, kaj al Klaŭdia li devis mensogi pri tranĉo, – ŝi ne pardonus tian facilanimecon kaj estus prava.

Sed fakte okazis nenio eksterordinara. La planedo kaj la ekspedicio similis la aliajn. Ili estis tiom banalaj, ke eblis pensi pri la urtikita fingro. Kaj li ne povis nomi la planedon tre agresema – okazis neniu grava akcidento krom la batalo kontraŭ la monstro, kiu finiĝis malfeliĉe por tiu monstro. Kaj ne nur ĉar Klaŭdia strikte obeis la ordon. Ankaŭ Salli kaj Pavliŝ ne estis jam infanoj kaj sciis, ke estas danĝere promeni en Afriko sen paĉjo kaj panjo. Kaj oni ja povas regi emociojn. Necesas okazigi grandan vojaĝon – ĝi estas en la plano de la esploroj. Ili sidiĝu en la ĉieirilon kaj rigardu, kiel tiu ĉi mondo vivas ekster la placo, kie situis la stacio. Des pli ĉar la programo de la lanĉoj de skoltiloj jam estas plenumita, estas interesaj rezultoj, kvankam li sukcesis trovi ĉi tie nenion eksterordinaran. Dume. Ĉio statas kiel en arkeologia ekspedisio, kie multkvante aperas ceramikaj pecoj aŭ rustaj najloj, estantaj tre interesaj por la scienco, sed malinteresaj por ordinaraj homoj. En la muzeoj ili indiferente preterpasas la vitrinojn kun lancaj bekoj kaj kungluitaj argilaj potoj. Ili volas vidi fabele belan statuon aŭ oran diademon. Ajna arkeologo komencos pruvi al vi, ke diademo ne estas celo de la arkeologio, ke ĝia celo estas trovi laŭeble pli da potpecoj kaj bidoj, por trovi la vojojn de migradoj kaj por scii la nivelon de la materia kulturo. Sed estu certa, ke tiu ajna arkeologo hipokritas. En la fundo de la animo li revas pri diademo, pri subita ekbrilo en la nigra tero, pri tiu rarega sensacio, kies malestimo estas la ĉefa bazo de la arkeologia orgojlo.

Biologie aktiva planedo ne povas ne kaŝi en si diademon. Sed tio ne signifas, ke tiun diademon trovos ĝuste Pavliŝ. La parteto de la planedo, kiu iom post iom malkovriĝas al li, estis mizere malgranda kompare de tiu tuta moindo, kaj ĉi tien devas veni multe da ekspedicioj kaj multe da Pavliŝoj, por ke estu eble diri, ke tiu planedo estas pli-malpli esplorita kaj komprenita.

Pavliŝ konfesis, ke li havas nek scion nek komprenon de tiu ĉi planedo. Sed la intuicio ĉiam avertis lin kontraŭ tiu mondo, kaj Pavliŝ kutimas fidi al sia intuicio.

Li preparis la ĉieirilon al la vojaĝo, kiam Salli venis en la ofican kupolon. Ŝi volis veturi kun Pavliŝ, sed Klaŭdia ne forpermesis ŝin, ĉar ankaŭ ŝi bezonis helpantinon. Ŝi promesis kunpreni Sallin la sekvan tagon al la interesa loko ĉe la alia flanko de la lago, malkovrita de geoskoltiloj.

– Se vi trovos florojn, – Salli petis, – verajn florojn, – alportu por mi e-e-etan bukedon.

– Kaj por Klaŭdia?

– Decidu mem.

– Mi iom post iom komencas kompreni, ke ŝi pravas.

– Ĉu vi? Nebridebla ribelanto?

– Tio estas nur ludo, Salli. Kaj hieraŭ mia ventro subite ekdoloris...

– Klaras, ne daŭrigu, – Salli diris. – Antaŭ tri tagoj mi febretis kaj iomete malvarmumis. Mi komencas suspekti tiun ĉi insideman planedon pri tio, ke ĝi sukcesis penetrigi siajn bacilojn tra niaj nepenetreblaj muroj.

– Bedaŭrinde, la antikvaj revoj, ke ni ie renkontos neimageblajn vivajn formojn, dume ne realiĝis. Ĉie la naturaj leĝoj estas unuformaj, la kariotipoj samaj, kaj la ekstera ekzoteco nur maskas la samajn vivajn principojn. Kaj preskaŭ ĉie oni trovas mikroorganismojn, kapablajn komforte vivi en la homa materialo.

– Salli, ĉu vi estas libera? – ili ambaŭ aŭdis la voĉon de Klaŭdia.

– Mi iras, – Salli respondis.

"Eblas pensi, – Pavliŝ apenaŭ diris tion laŭte, – ke Klaŭdia ĵaluzas."

Pavliŝ veturigis la ĉieirilon el la kupolo kaj direktis ĝin laŭ la bordo de la lago, evitante enprofundiĝi en la arbaron. Li veturis ne haste, rigardante al la flankoj, la kameraoj pace zumis, la analiziloj klakis – la maŝino honeste laboris, ne atentante la pasaĝeron. Pavliŝ volis trovi verajn florojn, kvankam li komprenis, ke li apenaŭ trovos ilin – sur la planedo la superaj kreskaĵoj estis maloftaj, kaj li ankaŭ ne renkontis insektojn, kiuj povus poleni ilin.

La tago estis varma, de la tero leviĝis vaporo, la neĝo restis nur en la densejoj de la arabaro. La tero estis saturita de akvo, kaj dum la lastaj tagoj la arbaro multe vigliĝis – komenciĝis longa, obskura somero. Pavliŝ ne plu vidos ĉi tie neĝon – ili forflugos pli frue, ol duono de la somero pasos. Sed certe li nepre flugos en la montaron, tie estas glaĉeroj kaj eternaj neĝoj. Nur veindas, ke ili elektis la lokon por la stacio en tiu griza lando: pli sude, ĉe la oceano troviĝas dezerto kaj la klimato tie estas multe pli seka.

La stranga spektaĵo turnis al si la atenton de Pavliŝ. Li eĉ haltigis la maŝinon, por rigardi la grandegajn insektojn, strange similajn al ĉevaloj. Svarmo de tiuj insektoj verŝajne iris al trinkejo kaj subite trafis la ĉieirilon. La insektoj por momento senmoviĝis, kaj tuj, sur iliaj dorsoj komencis kreski travideblaj vezikoj, brilante kaj iriziĝante. La svarmo ekkuris laŭlonge de la bordo, kaj la vezikoj kreskis ĝis pli ol la monstroj mem kaj atingis tri metrojn diametre. Ĉiu paŝo de la fuĝanto prezentis longan salton, de la longeco kelkajn metrojn – la insektoj kvazaŭ ŝvebis super la tero. Tiu malnatura kuro havis ekzotikan gracion. Poste la tuta svarmo turniĝis al la lago kaj ĵetis sin en la akvon. Super la akvo elstaris nur vezikoj kaj mallarĝaj nigraj kapoj kun blankaj okuloj de la grandeco de bovlo.

La svarmo ne sukcesis naĝi malproksimen. La akvo antaŭ la unua insekto subite kirliĝis, kaj serpenta kapo kun malfermita faŭko, plena je dentoj, ĵetis sin al la brilanta veziko. La veziko krevis, la nigra muzelo malaperis sub la akvon, kaj tien foriris ankaŭ la serpenta kapo. La aliaj naĝantoj abrupte direktis sin al la bordo.

Pavliŝ kontrolis, ĉu la kameraoj funkciis, – tiu spektaklo indas je hejma vespera spektado. Klaŭdia diros ion banalan, kiel "severa lukto por la ekzistado". Salli konsterniĝos, eble eĉ simpatios tiujn vezikojn aŭ eble vidos en tio ion amuzan – kvankam ne, kio amuza povas esti en tiu mondo, senigita je humursenso?

Pavliŝ direktis la ĉieirilon plue laŭ la bordo, pensante, ke ĝuste humursenso devas esti kriterio de civiliziteco. Iufoje eĉ simio povas ridi, sed estas bezonata sufiĉe evoluinta lingvo, por rakonti kaj vidi la ridegantajn vizaĝojn de la konversaciantoj. Ĉi tie povas esti nenio ridinda. Se vi ion preteratentos por ridi, tio manĝos vin.

Baldaŭ li devis ree bremsi – ĉe la bordo situis montetoj, kovritaj per maldensaj, blankecaj, velkintaj arbustoj Sed inter la arbustoj estis rondoj de loza tero. La rondoj estis tute regulaj, kvazaŭ desegnitaj de cirkelo.

Pavliŝ haltigis la aŭton rande de unu el la rondoj kaj haltis dum iom da tempo. Okazis nenio interesa. Do li funkciigis la palpilon. Longa fleksebla stango eliĝis el la korpo de la ĉieirilo kaj komencis palpi la teron. Ĝia ekstremaĵo malrapide proksimiĝis al la centro de la rondo. Kaj subite, kiam Pavliŝ jam decidis, ke la rondoj ne estas danĝeraj, la tero eksplodis, io blanka, subtera kaj senforma aperis super ĝi – ne klaris, ĉu tio estis tentaklo aŭ mola senforma oblonga estaĵo –, kaptis la palpilon kaj tiregis ĝin al si tiom forte, ke la palpilo ne eltenis tion kaj rompiĝis. La tentaklo malaperis, la tero denove fariĝis ebena. Pavliŝ bedaŭris pri la palpilo kaj malgaje diris al la rabinto:

– Vi misglutos mian palpilon, nepre misglutos.

Li direktis la ĉieirilon flanken, al la deklivoj de la montetoj, rompante la arbustojn.

Kaj ĉi tie li rimarkis florojn. Aŭ ion similan al floroj.

La helruĝaj petaloj de la amplekso de polmo ĉirkaŭis la flavan lanugan centron de la floro. Ĝi estis bela. La longaj tigoj iom balanciĝis, fleksiĝante pro la pezo de la petaloj.

Pavliŝ ĉirkaŭrigardis. Ŝajne nenio minacis lin. Ekstremokaze lia skafandro defendos lin kontraŭ ajna agresanto.

Li lasis la ĉieirilon kaj venis al la floroj. Estus agrable plezurigi Sallin.

Sed en la momento, kiam la ganto de Pavliŝ tuŝis la tigon, la floro svingiĝis, kvazaŭ ektiminte la tuŝon, kaj, kunmetinte la petalojn, forglitis sub la teron. Nur mallarĝa trueto en la tero motris la lokon, kie la floro kreskis. Pri la dua floro Pavliŝ decidis ruzi. Li rapide kaptis ĝin, kiel muŝon, kaj tiris.

La floro ekbaraktis en la mano, penante malaperi sub la teron, sed Pavliŝ firme tenis ĝin. Tiu lukto daŭris duonon de minuto, ĝis la floro rezignaciis kaj senvive ekpendis de la mano de Pavliŝ. Pavliŝ penis malfermi la petalojn, sed tio jam estis ne petaloj, sed muka buleto de la ruĝa protoplasmo.

Pavliŝ forĵetis la bulon, tiu falis sur la teron kaj subite tuj vigliĝis, la ĵus mola kaj senvola tigo komencis persiste turniĝi, serĉante fendon en la tero. Post kelkaj provoj ĝi sukcesis tion, kaj kiel vermo rampis sub la teron, entirinte post si ankaŭ la ruĝan bulon de la floro.

– Vivu kiel vi volas, – Pavliŝ diris ne kaŝante la abomenon. – Ni ne plu kolektu la florojn.

Dekstre situis la muro de arbustoj, multe pli helaj, ol la aliaj arbustoj. La folioj de la arbustoj estis akraj, kiel kudriloj – kvazaŭ junaj pinetoj varmiĝas sub la varma venteto. Al Pavliŝ eĉ ŝajnis, ke se li dismovos la dornajn branĉojn, do tie, interne, li trovos verajn malmolajn glitajn buterfungojn.

Por disreviĝi pri tio, Pavliŝ venis pli proksimen al la arbustoj. Sed li ne sukcesis tuŝi ilin. La arbustoj montris la longajn dornojn kaj en la sekva momento la dornoj ĵetis sin al Pavliŝ. La dornoj estis tiom akraj, maldikaj kaj firmaj, ke centoj da ili sukcesis eniĝi en la hermetikan ŝtofon de la skafandro, kaj Pavliŝ preskaŭ perdis la ekvilibron pro la komuna bato de centoj da la dornoj.

Li saltis, damnante la arbustojn, kaj kekajn minutojn devis forigi de la skafandro la nekredeble firmajn kaj akrajn dornojn.

Post kelkaj pliaj centoj da metroj la ĉieirilo devis ree halti. La montetoj ĉi tie estis tuj ĉe la bordo kaj el la akvo elstaris akraj ŝtonoj, avertante, ke la naĝado ĉi tie povas esti danĝera. Do Pavliŝ flugigis la ĉieirilon kaj ekŝvebis super la arbaj pintoj.

Tra la maldikaj bluaj kaj verdetaj branĉoj estis malfacile vidi, kio okazas en la profundo de la arbaro, kaj aldone ekpluvis kaj ĉio dissolviĝis.

Pavliŝ penis konvinki sin, ke ĉi tie al li estas tre interese, ke li hodiaŭ multon vidis kiel biologo kaj vojaĝanto kaj ke li estas malkovranto, Kolumbo de tiu ĉi mondo kaj tial li tre ĝojas pri sia vojaĝo. Sed vere lia humoro estas abomena, kaj li la tutan tempon vidis sian manon tiri la glitan vivan tigon el la tero kaj la floron transformiĝi en buleton de la ruĝa muko.

Eble li revenu? Pavliŝ imagis sin eniri la malvastan kupolon, plenan je puraj hejmaj odoroj, Klaŭdian rigardi lin kun severo kaj deklari, ke li verŝajne enirante malbone trapasis la malinfektejon, kaj Sallin komenci klopodi ĉe la forno, obeante la virinan deziron nutri la ĉasiston.

La arbaro finiĝis apud granda rapida rivero, alfluanta al la lago. La arbaro kreskis tuj ĉe la rivero – estis eĉ ne unu libera placeto, la blankaj trunkoj de la arboj staris en la akvo, kiel malcertaj naĝantoj, hezitantaj inter plonĝi kaj naĝi kaj priŝpruci sian bruston per la polmoj kaj vagi reen al la viŝtuko, sternita sur la bordo.

Sur la kontraŭa bordo Pavliŝ rimarkis negrandan kabon, kovritan per herbo kaj borderitan per rulŝtonoj. Li direktis sian ĉieirilon tien, decidinte, ke tiu kabo estos ekstrema punkto de lia vojaĝo.

Kiam Pavliŝ eliris el la ĉieirilo, ĉirkaŭe estis silento. Nur la akvo iomete lirlis, fluante sur la ŝtonoj, kvazaŭ li enirus ĉambron, kie ĵus bolis pasia konveracio, sed vidite de la neatendita gasto ĉiuj silentiĝis kaj rigardas lin malamike, atendante lian foriron.

– Enue vi vivas, – Pavliŝ diris defie al la rivero, sed la rivero ne respondis.

Forlasinte la malgajajn pensojn, Pavliŝ komencis rigardi malproksimen. Apude komenciĝis arbaro, malalta kaj maldensa, pli fore ĝi iĝis pli alta, la pintoj estis pli malhelaj. Kaj eĉ pli fore la arbaro kunfandiĝis kun la pluva vualo. Pavliŝ rimarkis gigantan krutan rokon. "Tamen ne, plej verŝajne ĝi ne estas roko", – Pavliŝ pensis. Tio pli similas al kolonoj – du, tri, kvar... La kolonoj malaperis en la nubaro. Tio jam estas pli interesa, – li pensis, – kaj la deziro reveni hejmen malaperis.

Pavliŝ denove igis la maŝinon flugi kaj direktis ĝin al ili. Post kvin minutoj li proksimiĝis al la kolonoj kaj povis bone pririgardi ilin.

Plej multe tio similas al arbaj trunkoj, Pavliŝ komprenis. Sed la trunkoj estis kelkajn dekojn da metroj diametre kaj kvazaŭ plektitaj el multaj kabloj, ĉiu el kiuj estis pli ol metron larĝa. Ĉar tiuj plektaĵoj estis hazardaj, sensistemaj, do en iuj lokoj la trunkoj larĝiĝis, formis grandegajn tuberojn, kaj tiu tuta ensemblo estis kovrita per arbustoj, likenoj, etaj arbetoj, kreskintaj el la trunko. Kaj en unu loko Pavliŝ rimarkis eĉ negrandan lageton, okupintan disforkiĝon kaj ĉirkaŭitan per densa kanaro. Poste li vidis groton – kavon, en kiu povus lokiĝi trietaĝa domo, kaj li eĉ havis la deziron plonĝi tien per la ĉieirilo, sed poste Pavliŝ imagis, kian aĉan karakteron povas havi ĝiaj loĝantoj kaj rifuzis tiun ideon.

Flugante ĉirkaŭ la trunko, Pavliŝ malrapide levis la maŝinon, kaj ĉiu sekva rondo estis pli granda, ĉar ĉe la alteco cent metroj, kurbaj branĉegoj komencis elstari el la trunko, kaj la trunko ĉiam kreskis supren, ĝis malaperis, kaj tiam Pavliŝ komprenis, ke li jam venis en la malaltan nubaron, kaŝintan la pinton de la arbo.

Pavliŝ ŝaltis la lumĵetilon. La potenca radio kun peno traboris la nebulon kaj Pavliŝ povis nur diveni, ke antaŭ li la branĉegoj kunplektiĝas. Kiam li proksimiĝis al la trunko je kvin metroj, li vidis, ke la radio speguliĝas de la senmovaj okuloj de iu estaĵo, kiu observis la ĉieirilon, atendante, ke ĝi venos pli proksimen, por ke ĝi povu gustumi ĝin.

La maŝino subite puŝiĝis kaj Pavliŝ batis la kubuton kontraŭ la regpupitro. Li ne tuj komprenis, prenante la stirradon, ke la radaro de la ĉieirilo haltigis la maŝinon kaj movis flanken, por ne kolizii kontraŭ la grandega horizontala branĉego – ponto de la dekmetra larĝeco, foriranta malproksimen, al la sekva arbo.

Li ne sukcesis vidi pli. Pavliŝ decidis, ke necesas reveni ĉi tien, kiam la vetero estos pli bona. Tamen, se tio ne estas diademo, do almenaŭ arĝenta koliero. Li sukcesis trovi la plej grandajn arbojn en la Galaksio, kaj tio jam estas malkovro.

Kaj Pavliŝ direktis la pilotaŭtomaton supren, fidante pli al ĝi, ol al siaj sentoj.

Ĉar li leviĝis malrapide, pasis dek minutoj, antaŭ la ĉieirilo forlasis la nuban tavolon.

Iĝis tre, nekutime hele.

Super la kapo brilis la blua ĉielo, pli malluma ol sur la Tero. Sur ĝi brilis kelkaj steloj. Tuj sub la ĉieirilo troviĝis la senfina vato de la nuboj, blanka, trankvila, ĉie egala.

Do la arbaj pintoj kaŝiĝas ie interne de la nubo.

"Bone, mi rigardu hejme – la radaro fiksis la konturon de la arbo". Pavliŝ turnis la ĉieirilon kaj direktis ĝin al la bazo, sed dume ne hastis malleviĝi en la nubaron.

Li bedaŭris, ke antaŭe li ne leviĝis ĉi tien. Li lanĉis en tiun ĉi vastaĵon siajn skoltilojn, sed ne pensis, kia bona psikoterapio por la homo, deprimita per la humida arbaro estas trovi sin sub la vastega ĉielo super la tedintaj nuboj.

Ĉi tie estis tiel facile spiri...

Ankaŭ tio estis nur psikologia efekto – Pavliŝ spiris per la sama aero, kiu estis en la skafandro.

– Bonege, – li diris laŭte. – Nun, kiam mi malbonfartos, mi flugos ĉi tien.

– Kien? – Klaŭdia demandis.

Evidentiĝas, ke la komunikilo estis ŝaltita, kaj Klaŭdia tiun tutan tempon aŭdis ĉiujn liajn ĝemojn, damnojn kaj konversaciojn kun si mem.

– Mi revenas, – Pavliŝ diris.

– Kiel plaĉis al vi la flugo? – Klaŭdia demandis.

– La flugo estis tre interesa, – Pavliŝ sincere respondis. – Kaj la ĉielo estas tre bela.

* * *

Ili bone tagmanĝis. Feliĉe (devas ja esti konsolaĵoj), Salli kunprenis al la ekspedicio amason da bongustaj spicaĵoj kaj frandaĵoj. Klaŭdia estis granda majstro de la ĉina kuirarto, kaj foje Salli diris al Pavliŝ, ke ilia grupo estas fama en la tuta foresplora sekcio pri siaj kulinaraj fajnaĵoj. Kaj diverseco kaj fajneco de la manĝaĵo en fora ekspedicio estas speciala lukso, malofta eĉ en granda ŝipo, ĉar kutime la kuiristoj sekvas la plej facilan vojon, obeante la instrukciojn, skribitajn sur la pakpapero de marinitaj, konservitaj kaj aliaj manĝproduktoj. Oni devas havi deziron kaj fantazion por transformi ordinaran fungan supon en mirindan saŭcon por pufa bifsteko. Kaj ankaŭ la pufecon de la bifsteko eblas akiri nur helpe de la bone evoluinta intuicio: momenton pli aŭ malpli frue la bifsteko iĝas ordinara peco de viando, egala en ĉiuj ŝipoj kaj bazoj.

Pavliŝ pigre formovis la restaĵojn de la pudingo – li ne plu povis manĝi – kaj diris:

– Nun mi intencas regali vin, miaj ĉarmaj damoj, per la fabela spektaĵo, al kiu egalan vi ankoraŭ ne renkontis en la Galaksio.

Li ŝaltis la projekciilon.

Sur la ekrano malrapide flugis insektoj, portataj de la aeraj vezikoj. Jen ili turniĝas al la akvo kaj naĝas, irize brilante kiel sapaj vezikoj.

Salli sidis sur la planko, ĉirkaŭinte la genuojn per la diketaj brakoj.

– Domaĝe ke ni ne estis kune, – ŝi mallaŭte diris.

Pavliŝ rimarkis la familiarecon de ŝia repliko.

Klaŭdia plu laboris. Antaŭ ŝi, sur la tablo kuŝis plata segmentita kesto kun specimenoj de grundo. Ŝi rigardis spektrogramojn, mallaŭte fajfante ion apenaŭ aŭdeblan, ŝiaj malobeemaj bukloj liberiĝis de la tro rigida hararanĝo. La lampo konturis sur la tablo klaran rondon. Al Pavliŝ ŝajnis, ke per sia laboro Klaŭdia riproĉas lin pro tio, ke li amuziĝas per la amatoraj filmoj kaj distras Sallin de la grava laboro. Li eraris. Klaŭdia subrigardis ankaŭ la ekranon, ĉar ŝi subite diris:

– Interese, tiu drako bonege scias trakti tiujn vezikojn. Ĝi tramordas ilin. Do viaj ĉevaletoj havas la kutimon naĝi en la lago, kaj la drako kutimas ĉasi ilin.

– Kaj mi tuj perdos la palpilon, – avertis Pavliŝ.

Sur la ekrano aperis la rondoj de loza tero.

Salli ekkriis.

– Tre racia maniero embuski la predon, – Klaŭdia konsentis. – En la Universo multaj ĉasantoj faras tiel.

– Ankaŭ virinoj, – Pavliŝ maltrafe ŝercis.

Li atendis indignon, sed ĝi ne okazis. Male, Klaŭdia eĉ ridetis.

– Ne timu nin, Pavliŝ. Sed imagu, ke en vian hejmon oni ŝovas feran stangon, ĉu tio plaĉus al vi?

Kaj fine venis la vico por la gigantaj arboj.

Sur la ekrano la arboj aspektis ne same grandioze, kiel en la realo. Pavliŝ eĉ volis peti la spektantinojn, ke ili ne kredu tion, kion ili vidas. La grizaj, svagaj trunkoj, dissolvataj en la nebulo, la gigantaj branĉegoj kaj la lageto en la disforkiĝo...

– La kamerao ne povas movi la okulojn, malsame ol mi, – Pavliŝ diris. – Ĝia vidkampo estas limigita, sed nia imagipovo estas nutrata per la nelogika moviĝo de niaj okuloj.

– Vi ne pravas, – Klaŭdia respondis. – La vidaĵo estas ege impona.

– Kaj ĉu tie estas multe da tiaj arboj? – Salli demandis.

– Ŝajne tri aŭ kvar en la vido. Eble malantaŭ ili eĉ estas arbaro.

– Verŝajne ili ne estas arboj, – Klaŭdia supozis. Ili pli similas al simbioza socio, havanta la formon de arbaro. Vidu, ke ĉiu trunko estas plektaĵo el centoj da trunkoj, kiel ŝnurego estas plektita el fibroj.

– Kaj ĉiu arbo estas aparta mondo, – Salli aldonis. – Tie ja certe vivas estaĵoj, kiuj eĉ ne konjektas, ke ekster ilia arbo vivas io alia.

– Mi volas iam okazigi apartan ekspedicion al tiu arbaro, – Pavliŝ decidis. – Por kelkaj tagoj.

– Eble vi lasu tion por pli granda ekspedicio? – Klaŭdia ekdubis.

– Vi volas senigi min je la malkovro, kiu famigos min.

– Slava, nepre ne zorgu pri sensacioj. – Klaŭdia denove perdis la humursenson. – Jen vidu, – ŝi donis al li pecon de malhela roko, poluritan de unu flanko. Tra la ŝtono penetris larĝa ora strio. – Ĝi estas vejna oro, – ŝi klarigis. – Miaj skoltiloj trovis ĉi tie monton, plenan je oraj vejnoj. Rarega fenomeno. Romantikulo, simila al vi, tuj verkus sensacian artikolon kaj la profesiaj ĵurnalistoj priskribus vin en centoj da intervjuoj – vi ja estas homo, trovinta oran monton! Sed por mi tio estas nur unu, kaj tute ne grava streko sur la geologia mapo de la planedo.

Salli metis la manon sur la manon de Pavliŝ, kvazaŭ timante, ke li diros iun ŝercon, kiu ofendus Klaŭdian. Ŝia polmo estis varma kaj mola. Klaŭdia ĉesigis sian monologon, kaj Pavliŝ komprenis, ke al ŝi ne plaĉis la movo de Salli, kiu ne kaŝiĝis de ŝiaj okuloj. Ankaŭ Salli komprenis tion kaj formetis la manon. Ekregis ĝena silento kaj Salli ĉesigis ĝin.

– Mi volas teon. Ĉu iu trinkos kun mi?

– Kun plezuro, – Pavliŝ respondis.

Li malŝaltis la kameraon. Klaŭdia sidis, kliniĝinte super la tablo. Ŝi mediteme turnis per la manoj la rokpecon kun oraj vejnoj.

Post la teumado Klaŭdia decidis purigi la stacion. Ŝi deklaris, ke en la lastaj tagoj pro la malseriozeco de Pavliŝ, la stacio perdis la sterilecon. Pavliŝ ne partoprenis la purigadon, sed ĉar ne eblas okupiĝi pri io, se en la hejmo oni faras purigadon, li foriris en la laboratorion. Tie li kuŝiĝis por legi libron, ĉar li ne volis labori.

Malantaŭ la laboratoriaj fenestroj jam mallumiĝis. La aero estis blua. Kaj eblis imagi, ke li sidas en la tera dometo kaj en ajna momento povas foriri por promeni. La humoro estis ne por legado, la enhavo ne facile perceptiĝis. Pavliŝ ekstaris, ŝaltis la eksteran mikrofonon. La arbaro estis kvieta, sed ĝia silento ne estis absoluta, ĝin formis amaso da singardaj sonoj. Jen branĉeto krakis, jen io susuris en la herbo tute proksime de la ŝipo. Elfore venis malalta sono, preskaŭ neperceptebla, sed tre potenca, poste io ekŝmacis, kvazaŭ apude iu vagus en marĉaj botoj kun peno eltirante la piedojn el la marĉo...

Nia malfeliĉo estas en tio, – Pavliŝ pensis, – ke la homo en siaj vojaĝoj penas ĉiam pli elimini la riskon. La karavelo de Kolumbo estis ludilo de ŝtormoj kaj ventoj, ĉiu rifo pretis pereigi ĝin, ĉiu blovego de vento penis renversi ĝin. Sed la vojaĝantoj ĉiam plu foriris en la maron aŭ gvidis la karavanojn tra la negastamaj montaroj, ĉar ne nur la profitamo vokis ilin. Ili revis ankaŭ vekiĝi sub nekonataj montoj, aŭskulti la bruon de fremda urbo, vidi palmojn sur la bordo de ankoraŭ nemalkovrita insulo... Verŝajne, ni fariĝis multe pli raciaj, ni penas adapti la Universon al niaj sobraj bezonoj, ordometi ĉion en siajn lokojn kaj eĉ koleras, se por io mankas strikta loko. La antikvaj vojaĝantoj kredis je hiperboreoj kaj je hundkapaj homoj, kaj tio ne timigis ilin. Ni ja certas, ke la genetika kodo en la Universo estas universala, kaj vidinte hundkapan homon ni ne krias pro mirego kaj raviĝo, sed komencas kalkuli kromosomojn.

En la infanaĝo ni legis pri Robinsono, kaj li, same kiel antaŭ ducent jaroj, ĉarmas nin per sia naiveco, per sia fiera soleco kaj defio, kiun portas lia sorto. Li ne humiliĝas antaŭ la naturo, ne atendas aperon de hundkapa homo, sed kalkulas la grenan provizon aŭ kudras por si veston el kapraj feloj. Do Robinsono estu malpermesita, ĝuste li estas fonto de ĉiuj niaj malfeliĉoj, jen kiu, Daniel Defoe, metis la fundamenton de nia racionalismo. Akceptinte tion, Pavliŝ komencis serĉi alternativon kaj konkludis, ke li plej ŝatas Sinbadon la Mariston. Kvankam li estis negocisto, la birdon Roĥo li konsideris kiel parton de la realo en la fabeleco de la mondo. Tial do Pavliŝ komencis plani alpinisman grimpadon sur la gigantan arbon, la grimpadon, kiu plej verŝajne ne kompensos la riskon kaj la malŝparon de tempo, sed kiu tre gravas por Pavliŝ por aranĝi la proprajn interrilatojn kun tiu ĉi planedo.

Ili estas ĉi tie jam delonge, ekde tri semajnoj, sed atingis nenion krom la reciprokan malamikecon. La ora monto estas senpersona kaj indiferenta. Ĝin eblas trafi ankaŭ sur senatmosfera asteroido. Klaŭdia kutimas labori super la aĵoj senvivaj, do ŝi povas ĉi tie pasigi eĉ jarcenton kaj resti fremda por la planedo. La kompreno estas unu el la devoj de Pavliŝ. Kaj ne eblas akiri la komprenon, kaŝante sin malantaŭ la solidaj muroj de la kupoloj.

Interne disputante kun Klaŭdia, Pavliŝ, konforme al tia senĉeesta disputo, preskaŭ ne permesis al ŝi respondi. Ĉiuj argumentoj de Klaŭdia, imagataj de li, ne estis konvinkaj, dum la argumentoj de Pavliŝ – nekontesteblaj.

Alta sovaĝa ŝriko frapis la orelon de Pavliŝ. Li saltleviĝis kaj tuj komprenis, ke la ŝriko venas el la arbaro – el tiu mondo, kiu daŭre vivis, kvazaŭ ne ekzistus Pavliŝ, kun sia tuta tekniko kaj potenco.

Pavliŝ ĵetis sin al la fenestro. Malantaŭ la fenestro, en la mallumo, tranĉita per la radioj de la malrapide girantaj lumĵetiloj, bolis svarmo de korpoj. Kelkaj rabobestoj – en tia tumulto ne eblis kompreni kiuj ĝuste bestoj, – ŝiris per dentoj dikan verdan mallertan beston, kaj tiu batalo prezentis tiom da praarbara krueleco kaj tian mortan timon, ke Pavliŝ, rigardante la svarmon de korpoj ruliĝi al la arbaro, malŝaltis la sonon kaj foriris de la fenestro. Li pensis malĝojete, ke plej verŝajne li forflugos de ĉi tiu planedo absolute nenion ekkoninte kaj kompreninte, kvankam formale li kunprenos imponan stokon da biologiaj esploroj kaj specimenoj de la flaŭro kaj la faŭno.

Pavliŝ tute perdis la deziron legi, sed ne rapidis reveni al la loĝa sekcio. La virinoj nun enlitiĝas en siaj ĉeloj, la puremulo Klaŭdia dorlotas sin en la duŝejo jam dounhoron, kaj Salli la kvinan fojon faras paciencludon, kio tute ne decas al la brava skolto. Li volis, ke Salli flankenmetu la paciencludon kaj venu al li ĉi tien, ĉar ŝi enuas, ĉar ŝin tedis aŭskulti Klaŭdian fajfeti en la duŝejo...

– Ĉu mi ne ĝenos vin? – Salli demandis.

– Estas bone, ke vi venis.

– Kio estis tiu bruo? Al mi ŝajnis, ke iu kriis.

– Mi ŝaltis la eksteran mikrofonon, kaj tie la bestoj okazigis disputon.

Salli venis al la fenestro.

– Kviete. Neniu vivas ĉi tie. Ili nur iufoje venas por timigi nin. Kaj ni ja ne estas timemaj?

– Kun vi, certe.

– Mi ne ŝercas.

– La homoj povas loĝi ĉie ajn! Ĉi tie estas haveblaj almenaŭ normala aero kaj normala pluvo.

Pavliŝ venis al Salli kaj tuŝis per la fingroj ŝian ŝultron.

– Al vi ne plaĉas ĉi tiu planedo, vi enuas kaj bedaŭras, ke vi aliĝis al nia ekspedicio. Kaj mi estas sola homa amuzo, – Salli komprenis.

Pavliŝ formetis la manon.

– Se ni estus sur la Tero...

– Sur la Tero vi simple ne rimarkus min, – Salli suspiris. – Mi ne scipovas koketi. Kaj tio estas tute ne mirinda.

Ŝi turnis sin al li kaj rigardis liajn okulojn.

– Verŝajne mi sentas la samon. Kaj ankaŭ mi ne atentus vin... Ĉu tio estas ofenda?

– Ne.

Salli alpremis sin al Pavliŝ, prenis per la manoj lian kapon je la tempioj, kaj kisis lin je la vango, ĉe la angulo de la lipoj.

– Dankon, – Pavliŝ diris.

– La respondo estas stulta, sed ne malplej bona, – Salli ridetis.

Ŝi faris unu paŝon malantaŭen, por liberiĝi de liaj manoj, kaj Pavliŝ rimarkis, ke ili ne estas solaj – malantaŭ la dorso de Salli tra la fenestro rigardas blanka muzelo.

– Foriru, – Pavliŝ ordonis al la muzelo.

Salli rigardis malantaŭen kaj ekridis.

– Klaŭdia demandus, kial vi ne ŝaltis la kameraon.

– Mi ne donis al vi la kaŭzon moki malantaŭ mia dorso! – Klaŭdia kolere enmiksiĝis.

Ŝi staris en la transirejo ĉe la sojlo de la laboratorio. Sur ŝi estis banmantelo, la malsekaj haroj estis volvitaj per viŝtuko.

Pavliŝ eksentis. ke li ruĝiĝas kiel knabo, kaptita dum li ŝtelis bombonojn el la sankta ŝranko de avino.

Kaj li ne scias, kiom longe Klaŭdia staras ĉi tie.

– Mi neniam mokas malantaŭ via dorso, – Salli diris. – Vi ja scias tion.

– Morgaŭ ni devos frue vekiĝi, – Klaŭdia diris.

"La infanoj estas sendataj al siaj litetoj por dormi". Pavliŝ ne diris tion laŭte. Nun li klopodis laŭeble malofte diri laŭte tion, kio povus inciti Klaŭdian.

– Morgaŭ ni devos frue vekiĝi, – li konsentis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.