|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SETLEJOAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La setlejo malkreskis antaŭ la okuloj, la domoj fariĝis pupaj, kiel la modlaĵoj de Vajtkus, kiujn li faris por la infanoj. Li modlis por ili ankaŭ bovinojn, kaprinojn, hundojn kaj aliajn terajn vivajn estaĵojn.
Poste la setlejon ŝirmis la nebulo, kaj malaperis ĉio: kaj la homoj sur la paŝtejo, kaj la kaprino, ne kompreninta, kien malaperis ŝia adorata Marjanjo, kaj la monteto de la tombejo. Malsupre estis arbaro, senfina kaj ĉie egala.
La balono flugis glate, kvazaŭ ĝi estus tirata per ŝnuro, ĝian moviĝon eblis rimarki nur ĉar la arboj estis forirantaj malantaŭen. En la korbo regis silento kaj la aero estis senmova.
Ĉiuj vojaĝantoj jam havis la sperton leviĝi al la nuboj per balono kaj sciis trakti ĝin, sed tio estis la unua vera flugo – ne leviĝo al la nubaro, sed vojaĝo.
En ajna homa grupo aŭ antaŭkonsentite aŭ memstare formiĝas divido de la laboroj kaj de la devoj. Neniu petis Kazikon stari apud la brulilo kaj stiri la balonon. Tio okazis mem. Kazik flugis ne pli ol la aliaj kaj entute estis ankoraŭ adoleskanto, infano, eĉ laŭ la ĉitieaj mezuroj. Sed en la balona korbo al li tuj okazis mirinda metamorfozo, simia al tiu, kiu okazis al li, kiam li trafis la arbaron. Kazik transformiĝis el la estaĵo ofte senkuraĝa kaj silentema, en la homon, certan pri si, kvazaŭ li la tutan vivon okupiĝus pri la flugoj per balono. Kaj lia certeco estis tiom evidenta, ke Marjana kaj Dik sen ajnaj protestoj cedis al li la ĉefecon pri la stirado de la balono, kiun ili ambaŭ rigardis kun iom da timo.
Marjana, dum estis la eblo, rigardis en la nebulon malsupre, al ŝi plu ŝajnis, ke ŝi vidas tie Olegon, kiu montris sian kuraĝon dum la lastaj minutoj, kaŝante sian timon pri Marjana kaj sian envion al tiuj, kiuj forflugas. Marjana ne timis pri si – ŝi ne havis tempon por pensi pri tio, kaj ankaŭ ĉar timi pri si estas vanta afero. Nun ŝi deziris nur unu aferon: laŭeble pli rapide flugi tien, eĉ ne gravas, ĉu ili trovos aŭ ne tiun ekspedicion, je kiu ŝi ne povis kredi, kiel antaŭe ŝi ne kredis je la ekzisto de la ŝipo, antaŭ ol ŝi tuŝis ĝin. Sed la ŝipo ĉiam ekzistis en la konversacioj kaj la memoroj de la setlejanoj, dum apero de scienca ekspedicio sur la planedo apartenis al la sfero de sonĝoj. Ĝi estis ia nevera ekspedicio, kaj ĝia malkapablo trovi la setlejon kaj savi ilin nur pliigis tiun senton. Do Marjana timis nur perdi la vojon, flugi tro malproksimen, ĉar ili devis reveni antaŭ tiu tago, kiam Oleg foriros en la montaron al "Poluso" por ke ŝi povu marŝi kun li.
Ankaŭ por Dik ne estis reala la ekspedicio, serĉi kiun ili flugis. Ĝi neniel konformis al la kosmogonio de lia mondo. Verdire, la pasintjara marŝo al "Poluso" ŝanĝis tiun bildon, sed ne detruis – "Poluso" ja estis mortinta, ĝi estis daŭrigo de la setlejo kaj samtempe ĝia fonto. Dik ne imagis la vivon ekster la planedo, ekster la arbaro. Lia gloramo satiĝis per la lukto kontraŭ la arbaro kaj ĝia konkero. Li neniam imagis la vivon sur iu alia planedo, ekzemple sur la Tero, ĉar tie estis alia arbaro kaj aliaj bestoj.
Nur Kazik jam estis sur la Tero. La aliaj setlejanoj estis ekkonantaj la balonon iom post iom, dum ĝi estis konstruata kaj formiĝanta, sed Kazik komprenis ĝin multe pli frue ol la aliaj. Intuicie Kazik sciis ĉion, kion eblas scii pri la flugbalonoj. Jam en la unuaj flugoj kun Oleg li komprenis la karakteron de la balono pli ĝuste, ol Oleg mem, sed diris nenion al li pri tio – Kazik eĉ ne pensis, ke li pli bone ol Oleg scias stiri la balonon. En la unuaj minutoj, ĉar Marjana kaj Dik pense ankoraŭ estis malsupre, Kazik bone fiksis la sakojn kun balasto kaj manĝaĵoj, por atingi la maksimuman ekvilibron, aŭ, kiel li tion klarigis al si, por ke al la balono estu oportune porti ilin. Li konsideris la balonon viva delikata estaĵo, al kiu povas esti peze kaj malpeze, gaje kaj eĉ maloportune kaj li helpis al la balono, por ke al ĝi estu agrable.
Dik rigardis malsupren. Li penis rimarki en la arbaro siajn padojn kaj haltejojn, sed desupre la arbaro aspektis tute alie, kvazaŭ Dik ne estus ĝisfunde esplorinta tiujn lokojn. Subite li rekonis placeton. Li mortigis urson sur ĝi antaŭ jaro, kaj la urso lasis sur lia brako siajn spurojn – tri paralelajn cikatrojn. Dik rigardis la cikatrojn, kaj kiam li denove rigardis malsupren, la placeto jam malaperis.
La vento kvietiĝis. Kazik ekklopodis apud la brulilo, pliigante la fajron, ĉar li sentis, ke la balono komencis malleviĝi. La videbleco fariĝis eĉ malpli bona, la nebulo dissolvis eĉ la arbojn malsupre.
– Ĉu ni malleviĝu pli? – Kazik demandis.
Tio estis la unuaj vortoj, diritaj post la starto, kaj tial ili ŝajnis tre laŭtaj.
– Ĉu malleviĝu? – Dik ne tuj komprenis la sencon de la demando, ĉar la flugo ankoraŭ ne finiĝis. – Kaj la rivero?
– Ne estas videble kien ni flugas, – Kazik klarigis.
– Ni flugas ĝuste, – Marjana konfirmis. – Baldaŭ estos la unua marĉo.
La balono abrupte elanis kaj tuj kvietiĝis – ŝarĝo de pluvo batis ĝin desupre kaj la vojaĝantoj aŭdis la gutojn laŭte frapi la maldikan ŝelon. La korbo balanciĝis, Dik kroĉis per la manoj ĝian randon kaj Marjana kaŭriĝis – al ŝi ŝajnis, ke la rando de la korbo estas tre malalta kaj ŝi povas fali el la korbo.
– Mi gvidu la balonon supren, – Kazik decidis. – Ni serĉu venton, aŭ ni estos forpotitaj reen al la setlejo.
– Mi ne volas reen, – Dik diris. – Ili mokos pri ni.
Dik ne povis elteni la penson, ke lin eblas primoki.
Kazik altiris al la rando sakon kun sablo, malligis ĝin kaj elŝutis parton de la sablo malsupren. Li ŝparis la sakojn, ĉar la sakoj povos esti utilaj.
La balono tuj impetis supren – estis videble ke la arboj malgrandiĝas kaj dronas en la nebulo.
– Vidu, kiel bele! Mi elŝutis kaj ĝi obeas min, – Kazik ĝoje diris, sed neniu respondis al li.
Al ili estis timinde, ĉar la balono ne estas fidinda kaj en ĝi kaŝiĝis la severa karaktero. Kaj Dik kaj Marjana sciis, ke ili estas ostaĝoj de la balono, senfortaj ludiloj de ĝiaj kapricoj. Se ĝi deziras – ĝi povas aŭ forporti ilin al la ĉielo aŭ ĵeti kontraŭ la tero. Malsame ol Kazik, ili ne sentis la balonon kaj ne ordonis al ĝi.
Post kelkaj sekundoj la balono malaperis en la nubaro kaj al ili iĝis eĉ pli malagrable, ĉar ekster la korbo, penetrante en ĝin, pendis netravidebla nebulo, en kiu io kaŝiĝis. Eble flugbesto, eble roko aŭ io mistera.
– Kaj nun estas tute ne klare, – Kazik laŭte konfesis, – ĉu ni flugas supren aŭ nenien. Mi ne scias.
– Ni leviĝu, – Dik proponis. – super la nubaron, kiel kun Oleg.
– Estas tro da balasto, – Kazik oponis, – ĝi povos necesi.
– Do pliigu la fajron, – Marjana diris.
– Oleg konsilis ne pufigi ĝin, – Kazik respondis. – Se ĝi krevos, ni falegos malsupren kiel ŝtono.
Kazik eksentis sian aŭtoritaton super la pliaĝuloj, li komprenis, ke nur li nenion timas, ke al li estas interesege ĝis tremeto en la brusto leviĝi al la nuboj aŭ flugi super la tero, sed por ili tio estas timiga kaj malagrabla.
– Leviĝu, – Dik ordonis, sentinte la kaŝitan ribelon.
Kazik levis la mallarĝajn ŝultrojn kaj pliigis la fajron en la brulilo.
Iĝis pli malvarme, la korbo estis malseka, grandaj gutoj fluis sur la balona ŝelo kaj falis de ĝia malsupra rando.
Kazik volis glori la solenan senton de flugo, sed li povis glori ĝin nur kante. Kaj se li estus sola, li nepre kantus kaj li eĉ kantus vortojn, kiun li scipovis aranĝi verse. Sed li ĝenis sin fari tion ĉeestate de la aliaj kaj ne aŭdacis ankaŭ nun. Li sensone kantetis, kunpreminte la lipojn.
Dikon ekregis la malespero pro la senpovo. La nubo neniam finiĝos. Ili perdiĝis. Kaj ili devis ne enterpreni tion. Prefere ili marŝu piede, ili iel transirus la riveron, en tio estas nenio eksterordinara. Kaj nun ili ne plu vidos la riveron, nek la setlejon...
Kaj subite iĝis pli hele, la balono malmergiĝis en interspacon inter la nuboj – super iliaj kapoj estis plia tavolo, kaj ili estis portataj al preskaŭ nigra grandega nubo, kiu antaŭe baris la vojon kiel muro, kvazaŭ atendante la balonon por formanĝi ĝin. En la nubo tondris kaj brilis fulmoj kaj ĝi ŝajnis viva kaj varma.
– Ha kiel bele! – Kazik kriis. – Tuj frapegos!
– Malsupren! – Dik ordonis. – Urĝe malleviĝu, ĉu vi ne komprenas?
– Domaĝe. – Kazik etendis la manon al la brulilo, por malpliigi la fajron. – Mi ankoraŭ ne vidis tion. Desube tio ne estas tiom interesa.
– Min tio ne interesas, – Marjana diris.
La balono ial ne malleviĝis, ĝi plu flugis renkonte al la fulmotondra nubo, kaj la tondro, kiun ĝi estigis, estis preskaŭ seninterrompa, kvazaŭ iu tirus grandegan bastonon preminte al la palisaro de grandega barilo.
Dik forpuŝis Kazikon kaj abrupte estingis la fajron.
– Ĝi ne estas ludilo por vi!
La blovoj de la kontraŭa vento batis la balonon, ĝi baraktis inter la nuboj kaj ne povis malleviĝi.
– Ne eblas tute estingi! – Kazik kriis. – Vi estas stultuloj!
– Silentu, – Dik rompis lian krion. – Vi jam tedis.
Li ŝirmis sian timon per malĝentileco, ĉar li ne volis konfesi eĉ al si, ke li povas timi.
La balono subite ektremis, trafinte ventkirlon, kaj impetis malsupren.
– Ekbruligu! – Kazik kriis. – Ĉu vi ne komprenas, nun ĝi malvarmiĝos.
– Ni havos la tempon. Komence ni devas malleviĝi.
– Ne eblas abrupte estingi. Kie estas la fajrilo?
La fajrilo estis ĉe Dik kaj li ne volis doni ĝin al Kazik, ĉar li ne kredis, ke la balonon io minacas malsupre. Li volis nur unu aferon – plej rapide eskapi la fulmotondran nubon.
– Rigardu, ĝi ja malkreskas! – Kazik montris supren, sed nur liaj okuloj rimarkis, ke la balono perdas sian elastecon kaj kreskas la rapido de ĝia falo.
– Jen. – Dikon tamen maltrankviligis la insista tono de Kazik kaj li etendis la fajrilon al li.
La fajrilo klakis, krakis, sed tute ne deziris bruli.
Estis humide, ĉiuj jam tramalsekiĝis. Ankaŭ la meĉo de la fajrilo malsekiĝis. Se Kazik scius, ke Dik estingos la fajron, li anticipe kaŝus la fajrilon kaj tenus ĝin seka.
Ĉirkaŭe denove estis nuboj, ree estis duonlume, kaj la tondro, eligata de la fulmotondra nubo, iom kvietiĝis, restis tie, supre, preskaŭ super la kapoj.
– Bone ke ni sukcesis, – Dik diris, por pravigi sin. Li rigardis, ke rande de lia vido Kazik ĉiam plu klakas per la fajrilo.
– Permesu al mi. – Dik eltiris la fajrilon el la streĉitaj fingroj de Kazik. La fajrilo malobeis ankaŭ lin. Kazik staris apude kaj rigardis la fajrerojn, elbatatajn el la fajroŝtono. Ili ŝajnis malvarmaj kaj malgrandaj.
– Ĝi fariĝis malpli granda, – Marjana diris timigite. Ŝi rigardis supren kaj vidis, ke la ŝnuroj de la reto, kiu volvis la balonon, ĉiam pli eniĝas en ĝian ŝelon.
Dik prenis la fajrilon per la manoj kaj penis froti la meĉon.
Nun ĉiuj vidis, ke la balono falas ĉiam pli rapide.
– Eble ni ŝtopu la truon? – Marjana demandis, sed silentiĝis. Ŝi komprenis, ke ili ne povos ŝtopi la truon malsupre de la balono.
– Kaj via fajrilo! – Kazik tuj kriis. – Ankaŭ vi ja devas havi ĝin!
– Certe, – Marjana respondis, – kial do mi ne rememoris?. Mi havas ĝin.
– Donu!
– Kaj kie estas ĝi?
– En la saketo sur la kolo, – Kazik diris.
Marjana rapide malligis la kuracilan saketon, kiu pendis ĉe ŝia brusto kaj prenis fajrilon de tie.
Kazik elŝiris ĝin el ŝiaj manoj kaj, forpuŝinte Dikon, komencis elbati la fajron.
Sed la brulado ne ekis.
– Malŝraŭbu ĝin! – Kazik kriis al Dik. – Vi ja sufokis ĝin.
La korbo denove puŝiĝis, Dik perdis la ekvilibron kaj apenaŭ sukcesis kapti la randon de la korbo.
Kazik mem malŝraŭbis la brulilon, apenaŭ ne derompinte la radeton, kaj ĝue enspiris la abomenan odoron de la gaso, kiun eligis la tubo.
Feliĉe la fajrilo ne estingiĝis kaj fine de la tubo aperis lila fajreto. Kazik tuj pliigis la fajron, la flamo malaperis por momento, kaj tuj reaperis hela kaj certa.
Kazik enrigardis tra la aperturo de la balono – la varma aero komencis plenigi ĝian malhelan internon.
Kaj en tiu momento ili elmergiĝis el la nubaro.
– Tutegale ni falas, – Marjana mallaŭte diris.
La vento estis neforta, sed nestabila, la balono pulse moviĝis malsupren.
– Malfrue, – Dik diris. – Restis nur prepariĝi al la bato.
Li trankviliĝis. La arbaro estis konata al li kaj li ne povis kredi je la potenco de la bato, imagi tion, kion li neniam spertis. Al li ŝajnis, ke la arbaro akceptos ilin kaj ne mortigos.
– Sakoj! – Marjana kriis, rompante la paŭzon de la fascinanta atendado.
Ŝi mem ĵetis sin al la sako, kuŝanta apud ŝiaj piedoj kaj kun peno forpuŝis ĝin trans la randon de la korbo kaj apenaŭ mem ne falis kun la sako.
Ĝuste en tiu momento la balono tuŝis la pintojn de la arboj – estis ĝuste tiu momento, kiam eblis vidi ĉiun folieton sur la arboj, kaj Kazik, kiu rememoris pri la balasto nur aŭdinte Marjanan, fascinite rigardis la teron alproksimiĝi, ne timante pri si, sed kun granda bedaŭro, ke tiom bela balono baldaŭ devos perei.
La arbaj pintoj, kiuj ĵus estis tiom proksimaj, subite saltis malsupren, kaj la tero, ŝajne kun bedaŭro, pokrastis la renkontiĝon kun la balono.
Kaj en la sekva momento ĉiuj vigliĝis. Ankaŭ Dik ĵetis sakon. La trian sakon prenis Kazik, tamen ne ĵetis ĝin, sed, rapide rekonsciiĝinte, elŝutis la sablon el la sako, kaj estis tre kontenta, ke li pensis pri tio eĉ en tia momento.
– La sakojn ni devas ŝpari.
Sed neniu aŭskultis lin. Marjana kaj Dik rigardis malsupren al la arbaj pintoj, dronantaj en la nebulo. Ili plu estis rigardantaj eĉ kiam Kazik trankvile revenis al siaj aferoj. Neniu ja volis, ke la balono denove trafu la nubaron, des pli ĉar ne plu estis balasto. Kazik agordis la brulilon kaj zorgis, ke la balono ne plu leviĝu. Tio estis malfacila, ĉar la fulmotondro jam komenciĝis kaj la vento ne povis kvietiĝi. La balono plu balanciĝis kiel sapveziko en la nebula spaco inter la arbaro kaj la nubaro.
– Jen, – Dik diris, – vane vi timis.
En la korbo estis maloportune stari. Des pli ĉar sen balasto ĝi fariĝis malpli peza kaj ĝi estis ofte ĵetata ĉien. La nubo elkraĉis mallongan kirlon, la balono ĵetiĝis, klininte la korbon, kvazaŭ ĝi dezirus forĵeti el ĝi la homojn, kaj ili falis sur la plankon de la korbo, kroĉinte sin al la vergoj kaj la ŝnuroj, atendante, ke la ŝtormo finiĝos kaj, markinte la finiĝon de la frenezaĵoj, ekos forta pluvego.
– Malbonŝanco, – Dik diris, levante sin de la planko kaj rigardante malsupren. – Nun tute ne eblas kompreni, kien ni estas alportitaj.
– Komence ni flugis ĝuste, – Kazik asertis. – Antaŭ ol ekis la vento. Ni flugis ĝuste preskaŭ unu horon, kaj poste ni estis ĵetataj ĉien ajn ĉirkaŭ dek minutojn.
En la setlejo ne estis horloĝoj, sed la nocioj horo, minuto kaj eĉ sekundo estis. Kazik havis bonan senton pri la tempo, kaj oni kredis al li.
– Do ni flugas en la ĝustan direkton? – Marjana demandis.
– Sed ne precize, – Kazik respondis.
Ili tramalsekiĝis kaj frostiĝis. De tio ilin ne savis eĉ la jakoj kaj la botoj el fiŝa haŭto. Sed ili nur ĵus komprenis, ke ili frostiĝis: antaŭe ili pensis nur pri savo de kraŝo.
– Ni rugardu malsupren, – Marjana proponis. – Vi ja estas ĉasistoj.
– Ni devas vidi la riveron, – Kazik diris, – kaj la marĉojn antaŭ ĝi.
– Se ni ne transflugis ĝin, kiam ni estis supre, – Dik enmiksiĝis. – Ne, vento ne povas havi tian rapidon. La rivero situas kvin tagojn da marŝado for, se marŝi piede.
La balono nun flugis malrapide.
– Kiam la pluvo ĉesos, – Kazik diris, – ni denove leviĝos.
– Kial? – Dik demandis.
– Por rigardi al la suno kaj orienti nin. Nun mankas eĉ ombroj, nenio estas.
– Ni prefere malleviĝu kaj orientu nin sur la tero, – Dik malcerte respondis.
Li komprenis, ke tio ne estas bona solvo, ĉar, se ili trafos en la nekonatan lokon, do trovi la ĝustan direkton sur la tero estos eĉ malpli facile. Sed li ne volis supreniĝi.
– Ĉu vi estas malsataj? – Marjana demandis.
– Ne, – Kazik kapneis.
Sed Marjana prenis krustetojn el la sako, ŝmiris ilin per la funga pasteĉo, kaj la viroj komencis krakmaĉi ilin, rigardante malsupren por vidi ion konatan.
Foje al Dik ŝajnis, ke li rekonas la monteton, elstarantan surfone de la arbaro, sed Kazik diris, ke tio estas alia monteto. La tempo pasis, la pluvo plu ne ĉesis, kvankam la tondro sonis malproksime kaj netimige. Pasis pliaj horo kaj duono. Marjana gimnastis en la korbo por varmigi sin, ĝis ŝi laciĝis. Sed anstataŭ varmiĝi ŝi komencis anheli. Dik eksidis sur la fundon kaj komencis poluri sian arbaleston. Kazik varmigis la manojn ĉe la brulilo, kaj poste diris al Marjana, ke ankaŭ ŝi varmigu sin. Ĉiuj tre laciĝis pro la malcerteco. Ŝajne ili flugis tiom malproksimen de la setlejo, ke neniam revenos hejmen.
La pluvo ĉesis. Tuj iĝis malpli brue, ĉar la gutoj ĉesis frapi la ŝelon. La varma balono eligis vaporon.
Kazik longe rigardis antaŭen kaj subite kriis:
– Rigardu!
En la frua krepusko antaŭe ĉe la horizonto estis videbla hela strio.
Dik streĉis la rigardon kaj diris, ke verŝajne tio estas rivero.
– Kaj eble la arbaro finiĝas, – Marjana diris.
Ŝi staris ĉe la alia flanko de la korbo kaj ankaŭ ŝi ekvidis helan strion ĉe la horizonto. Do ili vidis du riverojn.
Post plia duonhoro da nerapida flugo ili konvinkiĝis, ke antaŭe vere estas rivero – aperis ankaŭ la malhela kontraŭa bordo. La hela strio dekstre estis tre larĝa kaj etendiĝis ĝis la horizonto, kaj la rivero kuniĝis kun ĝi.
Dik diris, ke tio estas alia, tre granda rivero.
Kaj Kazik supozis:
– Prefere tio estu maro.
– Ĉu maro? – Marjana konis tiun vorton, sed ne imagis, ke sur tiu ĉi planedo povas esti maro kaj eĉ tiom proksime.
– Aŭ granda lago, – Kazik diris. – Tamen prefere tio estu maro. Tiuokaze ni konstruos ŝipon kaj ekflosos.
– Gravas, ke la balono ne estu portata al tiu maro, – Dik diris.
Li ĉiam rigardis antaŭen, penante diveni, ĉu tio estas ĝuste tiu rivero, kiun ili serĉas. Iam, ŝajne en la pasinta jaro, li vidis la riveron, sed ne sukcesis atingi ĝian bordon pro la marĉoj, en kiuj svarmis multnombraj aĉaĵoj. Lia manĝaĵo finiĝis kaj la ĉaso estis malsukcesa, tial li devis reveni. Li memoris montetojn apud la rivero, sed ĉi tie ne estas videblaj tiaj montetoj.
Ili decidis veni iom pli alten, al la nubaro, por trovi la favoran venton. La balono laciĝis pro la flugo kaj nevole kaj pigre apenaŭ supreniĝis.
La vento ĉi tie vere estis pli forta, sed ankaŭ ĉi tie ĝi blovis ne tien, kien deziris la vojaĝantoj. Aldone denove ekpluvis. Tio tedis ĉiujn – la pigra balono, la malvarmo, la malsekeco. Kaj estis des pli ĉagrene, ke ili jam estis ĉe la celo, restis nur malmulto – transflugi la riveron, kaj tie jam ili povos sinki, dormi kaj serĉi la homojn.
Kelkaj grandaj birdoj, kiaj loĝas alte en la ĉielo, kaj tial ilin eblas vidi nur elfore, proksimiĝis al la balono kaj kriĉante kaj frapante per la membranaj flugiloj, komencis flugi ĉirkaŭe, malkontentaj pri tio, ke la balono rompis la limojn de ilia teritorio.
Unu el ili eĉ sukcesis kroĉi la ŝnurojn per la ungoj kaj kelkfoje batis la ŝelon per la beko, garnita per la akraj dentoj.
– Tion fari mi malkonsilas al vi, – Dik diris, rapide levante la arbaleston.
La sago trapikis ĝian bruston kaj la birdo tuj kaŝis la ungojn, lasis la balonon kaj ŝraŭbe glisis malsupren preter la korbo tute proksime al ĝi. Dik eĉ etendis la manon por kapti ĝin, kaj Marjana kaptis lin, ĉar alie Dik falus el la korbo.
– Domaĝe, – Dik afliktiĝis, – ĝia viando estas bongusta.
Li pafis en alian birdon, sed maltrafis.
La birdoj dum iom da tempo postsekvis la balonon kaj fine malaperis malantaŭ la kurteno de la pluvo.
La riveron jam eblis vidi. Ĝi estis larĝa, malhel-griza, de la koloro de la nubaro, kaj fluis rekte, preskaŭ sen sinuoj, malsame al la rojoj, kiujn ili multe vidis.
– Se ni ne transflugos ĝin, – Dik avertis, – do estos malfacile trafi la kontraŭan bordon.
– Eble ni malleviĝu por pasigi la nokton? – Marjana proponis. – Kaj matene, kun favora vento ni plu flugos.
– Estus bone, – Kazik malcerte respondis. – Eblus ankaŭ kunpreni balaston. Sed mankas loko por alteriĝi.
Li pravis: malsupre estis nek herbejo nek granda placo, por alterigi la balonon.
Ili staris, aŭskultante la silenton, regantan super tiu ĉi mondo. La frapo de la gutoj nur pliigis tiun silenton.
Kaj subite antaŭe aperis griza muro.
Marjana ekkriis, ĉar ŝi unua rimarkis, ke grandega malglata muro pendas super la balono. La blovo de vento kaptis la balonon kaj eĉ pli akcelis ĝin, kvazaŭ la balono intence volus venĝi al la homoj, ĉar ili devigis ĝin tiom longe flugi.
– Kazik! – Marjana kriis.
Ankaŭ Kazik rimarkis la muron, kiu riveliĝis en la pluvo.
Li maksimume pliigis la fajron.
– Ĵetu ĉion! Ĵetu ĉion malsupren!
Jam ne plu estis balasto krom malgranda saketo. Dik ĵetis ĝin trans la randon. Marjana prenis la sakon kun manĝaĵoj, sed hezitis.
– Rapide! – Kazik ordonis, kaj Dik elŝiris la sakon el la manoj de Marjana kaj ĵetis ĝin malsupren. Ili kaptis desur la planko diversajn aĵojn, sen pensi kio estas ili, kaj ĵetis ilin malsupren.
La balono, iom pensinte, tamen komencis leviĝi.
Mirigite, la aeronaŭtoj senmove rigardis la grizan muron iri malsupren.
Ĝi estis arbo, neimagebla giganta arbo. Ili vidis, ke el la ĉefa trunko elkreskas preskaŭ horizontala branĉego, ĉirkaŭ dudek metrojn larĝa. La balono preterflugis la branĉegon, preskaŭ tuŝinte ĝin. Pli supre la branĉoj kreskis pli kaj pli dense, kaj la balono nur mirakle ne koliziis kontraŭ ili.
Neniu sciis, kiom da minutoj daŭris tiu supreniro, sed subite mallumiĝis kaj la trunko malaperis el la vido – la balono mergiĝis en la nubaron.
La arbo estis proksime, ĝi ankoraŭ ne finiĝis, ĝi etendis siajn grizajn manojn al la balono.
La blovo de vento kaptis la balonon kaj ĵetis ĝin direkte al la arbo.
– Forte tenu vin! – Dik kriis, falante al la fundo de la korbo kaj tirante kun si Marjanan. Kazik falis super ilin.
Kaj ĝustatempe.
Aŭdiĝis tre laŭta krako, la korbo estis ĵetita antaŭen, ĝi koliziis kontraŭ baro, ekbaraktis, kiel birdido, trafinta en kaptilon, io ululis krakinte super la kapoj, kaj la balono faris kelkajn konvulsiajn antaŭmortajn movojn.
Kaj ekregis silento. Ĉirkaŭe nenio estis videbla.
La korbo malrapide balanciĝis, krute kliniĝinte.
– Punktofino, – Kazik triste diris. – Ni ne plu havas flugbalonon.
– Gravas, ke ni estas vivaj, – Dik kontraŭis. – Kaj ne frakasiĝis. Tio estas pli grava.
* * *
Ili sidis sur la fundo de la korbo, klopodante ne balanci ĝin, por ne fali malsupren. La langoj de la nubo flosis preter la korbo, jen ŝirmante la malhelan makulon de la malsupra balona aperturo, jen svenante, kaj tiam eblis enrigardi la misteran internon de la veziko. Sed ili neniel sukcesis kompreni, kio okazis al ili. Mateniĝis tiom malrapide, ke ŝajnis, ke la tago neniam venos. La flokoj de la nuboj estis pli helaj, ol la aero, sed iom post iom la aero akiris la saman koloron, kaj ĉio fariĝis egale griza.
La dormemo lasis la aeronaŭtojn, la profunda dormemo, preskaŭ dormo, kiu katenas la langon kaj la ekstremaĵojn, tamen ne anstataŭas dormon, ĉar oni konstante sentas la malvarmon kaj la malcertecon.
– Mi neniam pensis, ke povas ekzisti tiaj arboj, – Kazik diris.
– Verŝajne tiaj ne kreskas eĉ sur la Tero, – Marjana respondis.
– Sur la Tero la arboj estas eĉ pli grandaj, – Kazik certe oponis. – Ekzemple sekvojo. Ĝi kreskaj en la Roka Montaro.
– Eble ĝi ne estas arbo, – Dik dubis. – Eble ĝi estas roko?
– Kun branĉegoj? – Marjana demandis.
– Ĉu vi vidas?
– Sed ni ja pendas.
– Eble ni pendas de sur elstaraĵo. Se ĝi estas arbo, do estas eĉ pli malbone.
Marjana singarde palpserĉis en la korbo esperante, ke ili ne forĵetis ĉiujn manĝaĵojn kaj io tamen restis. Sed la korbo estis malplena.
– Estas malbone, ke ni forĵetis la brulaĵon, – Kazik bedaŭris.
– Ni ne plu flugos, – Dik respondis. – Sufiĉas. Estas pli facile iri piede.
– Necesas plej rapide veni malsupren, – Marjana decidis. – Kaj trovi la sakojn. Alie iu trovos ilin pli frue kaj ĉion formanĝos.
– Nu, mi dubas, ke iu formanĝos la brulaĵon.
Dik rampe venis al la rando de la korbo kaj komencis streĉe rigardi en la nebulon.
Marjana kriis. Ŝi rektigis la gambon, kaj la gambo tiom rigidiĝis, ke tra la tuta korpo penetris doloro. Dik ektremis, la korbo ŝanceliĝis.
– Mi opinias, – Dik diris, – ke la balono kroĉiĝis supre kaj ŝiriĝis. Se ni plu balancos la korbon, ĝi povos tute deŝiriĝi, kaj la tero estas malproksima.
La venteto pelis la flokojn de la nubo, kaj inter ili eblis vidi la branĉojn de la arbo, la grizan muron kun malhelaj makuloj kaj enfaloj. La supro de la balono plu kaŝiĝis en la nebulo.
– Ni devas foriri, – Dik proponis malcerte.
Li prenis el la sagujo sagon kun peza beko kaj ĵetis ĝin malsupren.
Estis silente. Kazik pense kalkulis ĝis dudek. Ili nenion aŭdis.
– Eble ĝi falis sur la arbon, – Kazik supozis. – Aŭ en muskon. Mi grimpos.
– Kien? – Marjana demandis.
– Supren laŭ la branĉoj. Kion ni atendu? Mi krios al vi desupre.
– Bone, – Dik konsentis. – Vi estas plej malpeza.
Kazik kontrolis, ĉu la tranĉilo estas bone fiksita. Poste, tenante la ŝnuron, li singarde venis al la rando de la korbo.
– Tute ne timinde, – li diris. – Nenio estas videbla, tial estas tute ne timinde.
Li prenis la ŝnuron per ambaŭ manoj kaj altitris sin, por kapti la ŝnuron per la kruroj. Marjana kaj Dik senmoviĝis ĉe la alia rando de la korbo. La korbo pendolis.
– Mi rakontos la vojon al vi, por ke vi sciu, – Kazik promesis.
Li grimpis rapide – li spertis pri grimpado laŭ la lianoj. Post duonminuto ili jam ne vidis Kazikon, nur la korbo balanciĝis laŭtakte de liaj movoj.
– Kaj kio estas tie? – Dik demandis.
– Mi grimpas. La balono pendas tute senaera, kiel ĉifono.
Post iom da tempo la korbo ĉesis balanciĝi.
– Ĉu vi elgrimpis? – Dik demandis.
– Ne. Mi ripozas. Mi baldaŭ venos.
"Atendi estas ĉiam malfacile, precipe se oni ne scias, kio estos en la fino de la atendado, – Marjana pensis, – sed ni ial nepre atendas. Eĉ se mankas la tempo. Ĉiuj atendas, kiam ni flugos al la Tero, mi atendas, kiam mi revenos al Oleg. Dik atendas por plej rapide trafi la arbaron. Nun ni atendas, ĉu la balono falos aŭ ne. Estas tre stulte atendi, ĝi estas la plej ordinara kaj plej malĝusta faro. Oni devas vivi eĉ tute sen atendi..."
La korbo denove komencis balanciĝi. Aŭdiĝis krako. Marjana komprenis, ke ĝi estas krako de la ŝelo de la balono. La korbo puŝiĝis kaj salte falis je duonmetro.
– Singarde! – Dik kriis.
– Tuj, – Kazik respondis. Lia voĉo estis obtuza, kvazaŭ la nebulo ronĝus ĝin.
La korbo puŝiĝis eĉ pli forte.
– Mi venis! – Kazik diris. – Vi ne timu, la balono bone kroĉiĝis per la ŝnuroj. Ĉi tie estas granda horizontala trunko, de la larĝo de mi. Kaj ankaŭ branĉetoj. Do vi ne timu. Grimpu. Mi atendas vin.
– Nu, iru, – Dik ordonis al Marjana. Li levis sin kaj fiksis la arbaleston al la dorso, por ke ĝi ne malhelpu dum la grmpado. Li kredis al Kazik kaj ne plu timis, ke la balono falos. – Se vi laciĝos, ripozu. Kaj ne rigardu malsupren.
– Tutegale nenio estas videbla. Ne timu pri mi.
– Vi ripozu kaj ne hastu, – Dik ripetis. – Mi grimpus tuj post vi, sed la ŝnuroj povos ne elteni nin ambaŭ.
Marjana venis al la rando de la korbo, firme tenante la ŝnuron. La ŝnuro estis malseka kaj glita. Sed ne estis efektive timinde. Ankaŭ ŝi scipovis grimpi sur la arboj.
Post kelkaj minutoj ŝi jam staris apud Kazik sur la larĝa vojo, pendanta super la tero – tiel aspektis la branĉego, kiu kroĉis la balonon. La balono kroĉiĝis je la akraj branĉoj, kiuj kreskis el la ĉefa branĉego, enretiĝis inter ili kaj la folioj, similaj al tranĉiloj, kaj ŝiriĝis, sed la ŝnuroj tenis la balonon forte.
* * *
Jam plene tagiĝis, kaj nun, kiam la plej malfacila aventuro jam estis finita, ĉiuj sentis la teruran malsaton. Sed por manĝi ili devas plej rapide veni al la tero kaj trovi la sakon kun manĝaĵoj.
– Ek, – Dik diris, metanta la arbaleston en la manon, por esti preta al surprizoj. – Marjanjo, vi iru meze.
– Ne, – Kazik oponis.
– Kial?
– Vi forgesis. Ni devos iri ankaŭ malsupren.
– Kaj kio?
– Mi prenos la ŝnuron.
Dik haltis. Li komprenis, ke Kazik pravas.
Sed tuj antaŭ ili aperis la problemo preni tiun ŝnuron. Ili provis tiri unu el la ŝnuroj, sed ĉiuj ili estis tiom forte interplektitaj, ke neniu ŝnuro cedis. Ili ne sukcesis ankaŭ levi supren la tutan balonon – la korbo estis tro peza kaj la piedoj glitis sur la oblikva dorso de la grandega branĉo.
– Atendu, – Kazik diris kaj, antaŭ ol Dik malfermis la buŝon por kontraŭi, li glitis malsupren laŭ la reto de la balono, malaperis en la nebulo kaj revenis post ĉirkaŭ kvin minutoj, anhelanta kaj kontenta. Li tiris la ŝnuron, laŭ kiu li revenis, kaj ĝi malrapide ekmoviĝis supren.
La ŝnuro estis fortika kaj longa. Kazik kunvolvis ĝin en ringon kaj pendigis sur la ŝultron. Al li estis peze, sed li ne montris tion.
Dum la tempo, kiam Kazik estis grimpanta por tranĉi la ŝnuron, Dik promenis antaŭen, al la loko, kie ilia branĉego kuniĝis kun la ĉefa trunko de la arbo. Li renkontis nenion danĝeran. Ankaŭ Marjana ne vane uzis tiun tempon, ŝi kaŭriĝis kaj tranĉis peceton de la branĉego. Ĝi estis arbo, vera arbo kun dika malmola glita ŝelo, densa supre, sed multe malpli kompakta kaj cedanta al tranĉilo interne. Pro tio la branĉego iomete risortis sub la piedoj.
Ili venis al la ĉefa trunko. Marjana vidis Kazikon kliniĝi pro la pezo de la ŝnuro kaj komprenis, ke li neniuokaze konsentos, ke iu helpu al li. Tial ŝi proponis:
– Kazik: kial vi portos la ŝnuron sencele? Mi opinias, ke ni prefere kunligu nin per tiu ŝnuro, kaj se iu mispaŝos kaj falos, la aliaj subtenos tiun.
– Bonege! – Kazik ĝojis. – Kiel alpinistoj, kiuj sturmas Evereston.
Nek Dik nek Marjana memoris, kio estas Everesto, kaj ankaŭ ne sciis, kion faras alpinistoj, sed ne demandis Kazikon pri tio.
Ili kunligis sin per la ŝnuro, ĝi estis tiom longa, ke ĝi ne malhelpis iri.
Tiel ili iris de la komenco de la branĉego, al tiu loko, kie ĝi kuniĝis kun la trunko. Tie evidentiĝis, ke verdire tiu branĉego estas unu el gigantaj lianoj, el kiuj estis plektita tiu arbo. Sed ĝi elkreskis preskaŭ orte al la arbo. La branĉego ne kunfandiĝis kun la arbo, kiel ĉe la ordinaraj arboj, sed plu daŭriĝis, internen de ĝi, disiginte la apudajn lianojn. Tio similis la knabinan harligon, kies unu tufo liberiĝis de la aliaj. En tiu loko super la branĉego estis fendo, malpli larĝa supre, dronanta en la nebulo, kiel malhela kaj morna tunelo, kies muroj estis kovritaj per longa moviĝema musko kaj likeno.
Ili haltis antaŭ la eniro en la tunelon, ne sciante, kion ili plu faru, ĉu ili venu en la mallumon aŭ serĉu alian vojon malsupren.
Marjana singarde tuŝis la muskon. Ĝi estis konata al ŝi. La verda maso tremetis post ĉiu tuŝo, premiĝante al la ŝelo. La sama timema musko, sed iom malpli alta, ofte kreskas sur la arboj profunde de la arbaro, ĝi ne estas manĝebla, ĝi estas amara. Sed iufoje en ĝi vivas nuksetoj – ili estas iu malsano de la musko. La nuksetoj estas fortikaj, krakaj, preskaŭ sengustaj. Kutime nur infanoj manĝas ilin, ĉar ili estas malmulte nutraj. Sed nun ankaŭ nuksetoj estus manĝaĵo.
Dum Marjana estis serĉanta nuksetojn en la musko, Dik singarde venis en la fendon je la longo de la ŝnuro. Post ĉu paŝo la giganta liano pli kaj pli kliniĝis, falante internen de la trunko. Dik glitstumblis kaj falis al la ventro, por ne gliti malsupren, en la nigran abismon kaj ne altiri la aliajn. Li elrampis reen.
– Ni descendu ekstere, – Dik decidis. – Ĉu vi ion trovis?
– Ne.
– Mi volas trinki, – Dik diris.
Ili malligis la ŝnuron kaj volvis ĝian finon ĉirkaŭ la branĉoj, kiuj kreskis tuj ĉe la bazo de la branĉego, kiel arbustoj. Kazik, fiksinte la alian finon ĉe la zono, komencis malsupreniĝi laŭ la trunko, kroĉante per la fingroj la malglataĵojn de la ŝelo kaj branĉojn, kiuj kreskis el la ŝelo.
Dik staris ĉiam garde. Li ne esperis, ke la branĉoj estas fidindaj kaj la tutan tempon atendis falon – se la branĉoj rompiĝos, li devos akcepti la tutan pezon de Kazik. Kaj li timis tion, ĉar tiuokaze ne estos facile konservi la ekvilibron sur la glita dekliva surfaco.
Kazik malsupreniris tre malrapide, ankaŭ li estis singarda. Li rigardis malsupren, penante rimarki en la nebulo placeton aŭ alian branĉegon. Por amuziĝi, li imagis sin alpinisto.
Subite Kazik rimarkis akran branĉeton, kreskantan el la trunko iom flanke de lia vojo. Li etendis la manon, por preni ĝin. Sed tuj, kiam li tuŝis la branĉeton, ĝi dividiĝis en du breĉetitajn tranĉilojn, kaj nur la superba reakcio de Kazik savis lian manon. Li sukcesis retiri la manon, tamen la tranĉiloj batis ĝin. La ŝnuro tiriĝis. Dik prenis ĝin eĉ pli forte kaj kriis desupre:
– Kio al vi?
Kazik ne tuj respondis. La sango verŝiĝis el la manplato, tranĉita per la tranĉiloj, kiuj evidentiĝis makzeloj de granda insekto – ĝi embuskis en kavo, eltranĉita en la ŝelo de la arbo kaj atendis sian predon, ŝajniginte siajn makzelojn ordinara rompita branĉeto.
Mankis bandaĝo por vindi la manon. Kazik kriis supren:
– Nenio. La mano vundiĝis. Ĉi tie sidas aĉulo kaj mordas.
– Estu singarda, – Dik respondis. – Ĉu la vundo ne estas grava?
– Ne grava. Mi plu iras.
Sed ŝajne, la sangodoro ekscitis apetiton en la aĉulo, kaj ĝi komencis forlasi sian kavon. La makzeloj nervoze fermiĝis kaj malfermiĝis, kvazaŭ la insekto intencus elprovi la predon. La makzelojn sekvis segmentita korpo, kiu plu kaj plu rampis el sia kavo, kaj ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝos.
– Oho! – Kazik diris.
– Kio? – Dik demandis.
– Longa.
Kazik tenis la ŝnuron per la sana mano, kaj per la vundita li prenis la tranĉilon, kaj, kiam la aĉulo, jam simila al iriza serpento sur la amaso de etaj alkroĉiĝaj kruretoj, venis al li, Kazik batis ĝin per la tranĉilo, fortranĉinte la kapon. La korpo plu kuris sur la trunko, vigle sed sencele, kaj la kapo falis malsupren, kaj tri metrojn malsupre, el la trunko fulme aperis alia tenajlo, kaptis la kapon de la samgentano, kaj altiris ĝin al si.
La mano doloris, verŝajne pro veneno.
– Malsupreniĝu tre singarde. Tiuj aĉuloj faris la kavojn por si kaj embuskas. – Kazik avertis.
– Eble mi levu vin? – Dik demandis.
– Ne, male, – Kazik respondis. – Mi malleviĝos pli rapide kaj ne tuŝos la trunkon. Tie malsupre io estas.
Ne atentante la doloron li prenis la ŝnuron per ambaŭ manoj kaj glitis malsupren.
La klapoj de la kavoj, en kiuj loĝis aĉuloj, krake malfermiĝis, kaj de tie, kiel forpuŝitaj, saltis la tranĉiloj de la makzeloj, celis Kazikon, sed feliĉe malsukcese.
Subite la blanka vato de la nubo foriris flanken, kaj Kazik ekvidis, ke la fino de la ŝnuro kuŝas en la akvo. En lian kapon eĉ venis la espero, ke la arbo evidentiĝis multe malpli alta, ol ili atendis, kaj ke li jam vidas teron. Sed ĝi estis nur lageto, kiu okupis la lokon inter du kunkreskintaj lianoj. La lageto estis longa kaj mallarĝa, ĉirkaŭ ĝi kreskis arbustoj kaj eĉ du malgrandaj pinetoj.
Kazik komencis malsupreniri eĉ pli rapide, sed kiam ĝis la lageto restis ĉirkaŭ tri metroj, li ne eltenis la doloron, lasis la ŝnuron, plaŭde falegis en la lagon, kaj tuj mergiĝis en ĝin kun la kapo.
Kazik elrampis el la akvo, sidiĝis sur la bordon, kovritan per la herbo, kaj tuj revenis la doloro en la mano. Sed li ne volis diri al Dik pri ĝi, tial li komencis trankvile klarigi, ke li trovis lagon, kaj ke kiam Marjana kaj Dik estos irantaj malsupren, ili prefere ne tuŝu la trunkon.
– Mi forbruligos ilin, – Dik decidis, – mi havas blastron.
– Ne faru, – Kazik respondis. – La blastro estos pli necesa, kaj ĉi tie estas multe da tiaj aĉuloj. Sed ili ne sukcesas vundi, se oni rapide iras.
* * *
La akvo en la lageto estis malhela, putreta, en ĝi vivis amaso da etaj estaĵoj. Kiam Marjana, veninte ĉi tien, ŝmiris kaj bandaĝis la ŝvelintan manon de Kazik, ŝi donis al siaj kunvojaĝantoj po unu tablojdon el tiuj, kiujn Oleg prenis en la ŝipo, ĉar nekonata malbona akvo povas kaŭzi disenterion aŭ eĉ veneniĝon.
Ili ĝissate trinkis la akvon, sed pro tio la malsato nur pliiĝis.
Marjana venis al la pinoj. La pinoj, kreskantaj ĉi tie, estis nanaj. Verŝajne iam la vento alportis ĉi tien iliajn sporojn, kaj ili enradikiĝis en la mola ŝelo. Sub pinoj ĉiam kaŝiĝas fungoj, sed Marjana ne estis certa, ke ĉi tie estas fungoj, ĉar mankas grundo por enfosi sin en ĝin. Sed ŝi bonŝancis – en la polvo apud la pinetoj ŝi kaptis kelkajn fungojn, anaŭ malgrandajn, sed verajn. Ŝi mordetis unu – ĝi estis vera, dolĉeta. Certe estus preferinde kuiri ilin, por ke la buŝo ne estu pikata, sed nun ili ne povas okupiĝi pri fajro kaj ĉiuj estis tre malsataj. Marjana kaptis ĉiujn fungojn, kiuj kreskis tie (kaj ili nombris du dekojn), donis ilin al la viroj, kaj ili disdividis la fungojn kaj formanĝis.
Tamen la mano de Kazik ŝveliĝis tiom, ke ĝi iĝis pli dika, ol la kruro. Kaj ankaŭ rigidiĝis. Tio ne estis malbona, ĉar nun ĝi malpli doloris. Kaj li ne febris kaj ne vomis, ankaŭ tio estis bona, ĉar tio signifas, ke la veneno de la makzeloj ne estis tre efika. Estis nur sola problemo, ke Kazik ne povis uzi tiun manon, kaj al li estis malfacile grimpi malsupren per la ŝnuro, sed li devas malsupreniri – la tero estis ankoraŭ malproksima.
Iĝis pli varme, ĉi tie estis malsupra rando de la nubaro. Tage la nuboj iom leviĝas, tial, kiam ili manĝis, evidentiĝis, ke malsupre estas klare, kaj eĉ eblis rigardi al la tero.
La tero estis tre malproksime malsupre. De ĉi tie ĝi aspektis same, kiel de la balono. Estis malfacile vidi ĝin, ĉar la trunko pufiĝis en kelkaj lokoj, lianoj disiĝis, formante labirinton de tuneloj. En unu loko, ĉirkaŭ cent metrojn malsupre, estis larĝa placo kun arbareto kaj makuloj de marĉeto.
La vojaĝantojn ekposedis malĝojo.
– Prefere ni ne vidu ĝin, – Marjana suspiris. – Antaŭe ŝajnis, ke restis tute nemulte.
– Nun nia sako nepre estos formanĝita, – Kazik diris. Li estis terure malsata.
– Tie nepre estos ia ĉasaĵo, – Dik trankviligis lin. Li tenis sin je elasta kaj mola trunko de pino kaj rigaris malsupren, esplorante la arbareton ĉe la disforkiĝo. – Gravas veni tien.
– Domaĝe, ke Oleg ne faris paraŝuton, – Kazik diris. – Mi petis lin fari paraŝuton por salti de la balono, sed li respondis, ke li faros tion poste.
– Oleg nepre ion elpensus, – Dik aŭdis riproĉon en tiuj vortoj de Marjana.
– Estas facile pensi tie, en la setlejo, – li diris. – Sed ĉi tie ni devas agi.
– Oleg volis flugi kun ni, – Marjana diris. – Sed oni ne forpermesis lin.
– Do mankas pri kio bedaŭri.
Sed verdire li ne koleris kontraŭ Oleg. Tio nun ne gravis. Nun gravis nur veni malsupren.
Kazik iris laŭ la branĉo plu, malantaŭ la lageton, por rigardi malproksimen.
Kaj vidinte tiun malproksimon li ne sukcesis deteni sin kaj ekkriis:
– Hastu ĉi tien! Vi nur rigardu!
Ili alkuris al li.
Kazik formovis desupre pendantan folion, pli grandan ol li mem, kaj tra tiu fenestro videblis larĝa rivero, kiu ŝajne situis tute proksime. Eblis eĉ vidi, ke la vento pelas sur ĝi ondetojn. La rivero poste dividiĝis en kelkajn brakojn kaj enfluis la lagon, ili nun vidis, ke tio estas ne maro sed lago, ĉar malantaŭ ĝia grandega spegulo estis strio de bluaj montoj, garnitaj per la malhela bordero de arbaro. En la delto de la rivero laŭ sabla terlango iris grego de mustangoj. Io timigis ilin, kaj ili, pufiginte la vezikojn, kuris al la akvo.
La arbaro malantaŭ la rivero estis alia, de pli malhela koloro, pli blua. Ĝi kovris la malaltajn montetojn kaj la kvietajn valojn, ŝajnis, ke tie rigidiĝis la deklivaj ondoj de la blua maro. Kaj tio estis bela.
La bazo de la ekspedicio ne estis videbla al ili – ĝi situis je ĉirkaŭ dudek kilometroj, kaj ĝin kaŝis la ondoj de la montetoj. Ili ege deziris vidi ĝin kaj ili longe esplore rigardis la arbaron malantaŭ la rivero.
– Brilo! – Kazik subite kriis kaj montris tien, al la arbaro.
Super la arbaro, kiel fajreto surfone de la griza nubaro, leviĝis kaj malaperis brila punkto.
La aliaj ne vidis tiun fajreton, ĉar ĝi tre rapide malaperis en la nubaro, sed ili kredis al Kazik, ĉar ili tre volis kredi lin. La loko, kie aperis la fajreto ne estis malproksima de la bordo, kaj tial Dik diris:
– Ni transpasos la riveron proksime de la lago, tie la brakoj ne estas larĝaj kaj estos pli facile transriveriĝi. Kaj poste ni marŝos laŭlonge de la rivero.
– Ĝuste, – Kazik subtenis lin. – Apud la lago ankaŭ la arbaro ne estas densa.
Ili poste daŭre staris kaj rigardis al tiu loko, esperante ion rimarki. Sed en tiu mateno Klaŭdia lanĉis nur unu geoskoltilon. Ŝi planis lanĉi ankaŭ la duan, sed decidis, ke ŝi havos sufiĉe da laboro ankaŭ nur kun unu skoltilo. Ŝia humoro estis malbona, kaj ŝi ne volis konfesi al si, ke la kaŭzo de tio estas tio, kion ŝi hieraŭ vidis en la laboratorio. Pli ĝuste ŝi vidis nenion, sed suspektis laŭ la sinĝeno de Pavliŝ kaj Salli kaj laŭ tio, kiel proksime ili staris unu de la alia, ŝi suspektis ke ili havas komunan sekreton, kiun ili ne volas dividi kun ŝi. Tio estis ofenda perfido flanke de Salli.
Pavliŝ ne suspektis pri tio. Li revis pri la flugo al la montaro. Lin tedis sekci la ĉi-tieajn malicajn bestojn kaj katalogi la senĉesajn speciojn de bakterioj. Li volis trovi sin tie, kie estas blua ĉielo kaj pura neĝo, kie nenio rampas, nenio gvatas, embuskas, kie la fetora malsekeco ne atakas el la trompaj marĉoj, kie li povos demeti la helmon kaj promeni, sen pensi pri malsanoj, ĉar tie estas nur pura neĝo, frosto kaj blua ĉielo.
En tiu momento, kiam la infanoj sur la giganta arbo rigardis la arbaron, ĉirkaŭantan la stacion, Pavliŝ konversaciis kun Salli, kiu decidis malkonservi la interplanedan ŝipon. Li diris, ke li planas forflugi en la montaron por plena tago. Kaj Salli petis, ke li kunprenu ŝin, ĉar ankaŭ ŝin premis la humida arbaro, kaj ŝi ekĝojis, ke Pavliŝ sentas la samon, kiel ŝi.
* * *
La sekvan nokton la vojaĝantoj pasigis en la ĉiela arbaro ĉe la granda disforkiĝo de la arbo. Ĝi estis vera arbaro, en kiu kreskis ne nur pinoj, sed ankaŭ malicaj ĵetarbustoj. Verdire, se vi ĝustatempe rimarkis ilin, do ili ne danĝeras por vi. Ĵetarbustoj sentas varmon, kaj se al ili venas nesingarda besto, ili ĵetas al ĝi siajn akrajn longajn dornojn. La dornoj flugas tiom forte, ke ili povas trapiki kapron aŭ eĉ urson. Oni rapide ellernis lukti kontraŭ la ĵetarbustoj. Necesas simple ĵeti al ĝi ion varman veninte al ĝi ne pli proksimen ol je dek paŝoj, Eblas demeti la jakon kaj ĵeti, la arbustoj tuj ĵetos ĉiujn dornojn, kaj poste oni povas sentime veni. Iliaj dornoj estas utiligataj kaj la junaj branĉidoj estas tre bongustaj.
Vidinte la arbustojn, Marjana ekĝojis. Ŝi rompis iliajn branĉojn, kaj ili manĝis la tutan horon, ĝis tiu manĝaĵo tedis ilin. La branĉoj postrestis en la buŝo dolĉan kromguston. La malsato ne malaperis, sed nur kvietiĝis, kal ili plu volis manĝi ion pli solidan.
Dik direktis sin al la arbareto por serĉi ĉasaĵojn. Li estis certa, ke ĉi tie io nepre loĝas. Li vagadis plenan horon en la arbaro, sed trovis nenion krom nemanĝeblan serpenton kaj birdon, kiu forflugis tuj, rimarkinte lin.
Sed hodiaŭ ili ne plu iris malsupren. La vetero ree malboniĝis, kaj, kvankam estis eĉ pli varme, ol kutime, desube leviĝis nebulo. Aldone la mano de Kazik tre doloris, kaj li eĉ la arbaron vizitis ligite al la ŝnuro.
* * *
Tiun vesperon, dum ankoraŭ ne estis mallume, Pavliŝ decidis promeni per la ĉieirilo laŭlonge de la bordo de la lago, tamen li veturis ne al la rivero, sed en alian direkton, kie li ankoraŭ ne estis.
Veturinte ĉirkaŭ dek kilometrojn laŭlonge de la bordo, li trovis malgrandan rapidan rivereton, enfluantan en ĝin. Li veturis laŭlonge de tiu rivereto kelkajn pliajn kilometrojn. Poste li ekvidis strangan kaj eĉ agrablan vivan estaĵon, iom pli grandan ol hundo. La estaĵo estis kovrita per densaj, longaj, ĝisteraj algoj. Ĝi iris inter malaltaj arbustoj, tute ne atentante la ĉieirilon, iufoje fosante la teron per la longaj ungoj, serĉante manĝaĵon. Kaj la sekvaĵoj okazis tiom subite, ke Pavliŝ komprenis kio okazis nur reveninte en la laboratorion kaj esplorinte la filmon. Tiu verda urso venis al la aspekte ĉarmaj arbustoj, portantaj la dornojn, al ĝuste tiaj, kiaj kraĉis la dornojn al Pavliŝ. La arbusto tuj ĵetis la dornojn al la urso, kaj tiu falis mortinta, transformiĝinte en erinacon.
Pavlis ne komprenis, kial la arbusto bezonas tian agresemon. La urso ja neniel minacis ĝin. Tial li prenis kelkajn dornojn el la haŭto de la urso kaj esploris ilin per la mikroskopo en la laboratorio. Kaj li trovis interesan fakton, kiu nur plian fojon konfirmis la faman senkompatan eternan leĝon: en la naturo estas nenio sensenca. Evidentiĝis, ke sur la pintoj de la dornoj troviĝis mikroskopaj sporoj. La sporoj, trafinte la sangon, tuj ĝermis.
* * *
Matene Kazik vekiĝis pli frue, ol la aliaj. Li maĉis la junajn branĉojn kaj senbrue, por ne veki la aliajn, venis al sia observejo. La lagon plu kovris la nebulo, kaj tial la kontraŭa bordo kaŝiĝis en la blanka senfineco. Kaj estis facile imagi, ke tio estas Pacifiko, kaj li estas angla kapitano Drake, kiu helpe de indiano grimpis sur la altan arbon, kiu kreskas sur la Panama istmo, kaj rigardas desupre al la vasteco de la oceano, kiun li intencas konkeri per sia "Ora cervino". Tie, en la vastaĵoj de la Pacifiko lin atendas atoloj, sur kiuj kokospalmoj svingas siajn luksajn kapojn, renkontiĝo kun hispana arĝenta galiono, la odoro de muskato sur la insuloj de spicoj kaj la misteraj bordoj de Afriko... La mondo estis hela, romantika kaj malfermita por li, granda vojaĝanto.
Laŭ la malhel-verda folio, kiu povus kovri domon, kuris vico da serpentetoj, la brilantaj krestoj, duoblaj vostoj, rapidis al la matena ĉasado. Violkoloraj dikaj afidoj, svarmantaj sur la folio, ekmoviĝis, sentinte la danĝeron. Stria skarabo naskiĝis el la tigo, antaŭ la okuloj fariĝis fluganta haro kaj ekflugis, pelata de siaj zorgoj. Blanka birdo ĵetis sin al ĝi frapante per la flugiloj. Svarmo da muŝetoj ŝvebis super la kapo. Kazik sentis, ke tuj, el la trunko de la apuda pineto, aperos venena mallertulo. Tial li, strabinte al la pino kaj ne ĉesigante la fluon de la dolĉaj revoj, ĵetis la tranĉilon en la aperturon, malfermatan en la ŝelo, kaj forpelis la mallertulon reen. Ĝis la vespero ĝi ne aŭdacos montri sian pikilon.
– Kazik, ĉu vi estas ĉi tie? – li aŭdis la voĉon de Marjana.
– Ĉi tie.
– Ĉu la mano doloras?
– Pli bone.
Aperis la odoro de fumo. Marjana faris la fajron, por rosti la branĉojn de ĵetarbusto kaj fungojn, kiuj nokte ŝovis sin el la musko.
Kazik ĉesis kontempli "Pacifikon" kaj ordonis al la indiano, atendanta lin malsupre, konduki lin reen al "Ora cervino". Rande de la branĉo, laŭ la deklivo, tenante sin je la maldikaj lianoj, li venis al la griza muro de la ĉefa trunko kaj rampis laŭ la ponteto el seka branĉo al la sekva disforkiĝo. Ĉi tie li bonŝance sukcesis rimarki maljunan lianon, larĝan je duonmetro, kiu spirale ĉirkaŭvolvis la trunkon. Kazik descendis laŭ ĝi ĉirkaŭ tridek metrojn al la enirejo al kavo, amplekse de la metiejo de Sergejev. Kazik prenis la tranĉilon kaj singarde eniris la nigran groton. Li staris ĉe la sojlo, ĝis la okuloj kutimiĝis al la mallumo kaj ĵetis antaŭen pinkonuson. La konuso ruliĝis sur la planko de la kavo, eksaltis, klakante, kaj aŭdiĝis plaŭdo. Do tie estas akvo. Kaj se tie estas akvo, do mankas elirejo – la akvo nepre trovus ĝin. Poste, kvazaŭ responde al la plaŭdo, aŭdiĝis ululo – verŝajne Kazik vekis la posedanton de tiu loĝejo. Eblis atendi, kiam tiu loĝanto montros sin, sed ne estis klare, kio ĝi estas. Kiel la homo de arbaro, Kazik preferis ne riski.
Kazik revenis al la pliaĝuloj. Manĝinte, ili ĉiuj venis al la kavo kaj, klopodante ne brui, por ne kolerigi la nekonatan loĝanton, komencis atente pririgardi la trunkon, esperante tamen trovi la vojon malsupren. Ili ja ne povas ĉiam resti sur ĉi tiu arbo ĝis la morto.
– Ekstremokaze, – Dik finfine diris, – ni tranĉos stupojn en la ŝelo. Kaj descendos laŭ ĉi tiu ŝtuparo.
– Kiom da ŝtupoj estas bezonataj? – Marjana ekkriis. – Tio ja okupos plenan jaron!
– Ni provu, ĉar mankas alia vojo.
* * *
Post la tagmanĝo Pavliŝ diris al Klaŭdia, ke li flugos por skolti kaj kunprenos Sallin, ĉar la motoro de la ĉieirilo misfunkcias, kaj li volas, ke Salli rigardu ĝin funkcianta.
– Bone, – Klaŭdia permesis, – sed ne flugu malproksimen.
– Dankon, – Salli diris, kiam ili komencis la flugon. – Ĉu vi montros al mi tiujn arbojn?
– Certe, ankaŭ mi hastas ree rigardi al ili. Mi eĉ ne kredas, ke ili ekzistas.
La ĉieirilo transflugis la riveron, kaj, kiam Salli ekvidis la strebantajn ĉielen trunkojn, plektitajn el gigantaj ŝnuregoj, ŝi ne povis deteni la admiran ekkrion.
– Tio ne povas esti. Tion eblas nur sonĝi.
– Mi volas dispeli la nubojn, – Pavliŝ diris, – por plej efekte filmi ilin.
– Necesas veturigi ĉi tien Klanjon, – Salli decidis. – Al ŝi tio plaĉos.
– Ŝi ne lasos la stacion. Mirinda fakto – Al ŝi plej abomena estas tiu planedo, kiun ŝi esploras. En tio estas io maljusta.
– Kaj ĉu ĝi plaĉas al vi?
– Evidentas, ke oni ne povas taksi la planedon per tiaj mezuriloj.
– Certe ne povas, eĉ la vivan estaĵon oni ne povas taksi tiamaniere. La subjektivismo de esploristo estas danĝera... pardonon, mi komencis la parolon de Klaŭdia. Sed ne tio gravas, gravas ke tiu planedo ne plaĉas al ni ĉiuj. Kurtadire ni estas eldorlotitaj de la civilizacio. Ni ĉiam kunprenas nian mondon, inkluzive ĉampinjonan saŭcon, kaj rigardas la novan mondon tra la fortikaj fenestroj de la ĉieirilo. Ili estas okulario de mikroskopo por ni.
– Do vi ne konsentas kun Klaŭdia?
– Kie vi vidas konsenton aŭ malkonsenton? Klaŭdia estas, same kiel mi, viktimo de la civilizacio. Kaj krome, ŝi estas homo kun tre evoluinta deva senso. Ŝi faras devo ankaŭ tiujn punktojn de la instrukcio, kiuj estis elpensitaj en la puraj kabinetoj de la Tero-14, elpensitaj fare de la saĝaj homoj...
– Kiuj siatempe esploris multajn planedojn...
– Kaj volas, ke la esploroj evitu hazardajn perdojn. Des pli ĉar kontakto kun nekonata pramondo ofte estas pli danĝera por tiu mondo, ol por ni. Ni dume estas absolute sanaj, sed jam mortigis kelkajn reprezentantojn de ĉi tiu mondo.
– Pro la timo, – Pavliŝ ridetis.
– Verdire ni ambaŭ bonege komprenas, ke la homoj, kiuj verkis la instrukciojn estas tute pravaj. Dekomence eksciu, kun kio vi kontaktas, kaj nur poste konkludu. Kosto ja estas ne nur ni, kosto inkludas ankaŭ aliajn homojn, kiuj venos post ni, kaj tiujn, kiun ni kontaktos, reveninte hejmen. Mi ne volus porti al la Tero iun sovaĝan viruson.
– Kaj nin helpas tiu fakto, ke la planedo ne plaĉas al ni, – Pavliŝ finis la parolon.
– Eble, – Salli konsentis. – Mi proponas iam okazigi grimpadon al tiu arbo, kiel al montaro.
– Mi revas pri tio la duan tagon.
Ili levis la ĉieirilon pli, je ducent metroj, al la malsupra rando de la nubaro. Tie kunplektiĝis la branĉoj, kaj la larĝan disforkiĝon okupis lageto kaj eĉ kelkaj malgrandaj arboj.
– Idilia anguleto, loko por pikniko, – Pavliŝ taksis la bildon.
– Ne ekscitu min. – Salli metis la manon sur la kubuton de Pavliŝ. – Vi ja scias, kiel mi deziras okazigi piknikon. Sed ne ĉi tie. Ĉi tie vivas skorpioj.
– Ni surhavas skafandrojn.
– Kia do povas esti pikniko en skafandroj?
Ili levis la ĉieirilon eĉ pli supren. Desur grandega horizontala branĉego, kiu etendiĝis laŭlonge de la malsupra rando de la nubaro, kiel viadukto de forpasinta civilizacio, pendis grandega ŝirita ĉifono, volvita per tendenoj, kun korpo, simila al plektita korbo, sufiĉe granda, por enhavi kelkajn homojn. Pavliŝ fotis la ĉifonon kaj diris:
– Imagu, la naturo ĉi tie inventis flugbalonon.
– Tute ne similas.
– Kaj al mi ŝajnas, ke dum sia vivo, tiu estaĵo prezentis grandegan vezikon, plenigitan per aero. Mi vidis ĉi tie similajn, sed malgrandajn estaĵojn, okaze de danĝero ili pufigas grandan vezikon sur la dorso – ĉu vi memoras, mi montris al vi filmon? Kaj ĝi flugas ie en la nubaro... Kaj kiam ni setlos sur ĉi tiu planedo, junaj bravuloj rajdos ilin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.