|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SETLEJOAŭtoro: Kir Buliĉov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Antaŭ dek ses jaroj Oleg kaj Dik ne havis eĉ du jarojn. Marjana ankoraŭ ne estis. Kaj ili ne memoris, kiel ĉi tie, en la montaro alteriĝis la esplora ŝipo "Poluso". Iliaj unuaj rememoroj estis ligitaj kun la setlejo kaj la arbaro; la kutimojn de viglaj, rufaj fungoj kaj de ĉaslianoj ili ekkonis pli frue, ol aŭdis de la pliaĝuloj pri tio, ke ekzistas steloj kaj la alia mondo. Kaj la arbaro estis multe pli komprenebla, ol la rakontoj pri raketoj aŭ domoj, en kiuj povas loĝi po mil homoj. La leĝoj de la arbaro, de la setlejo, aperintaj pro la neceso savi la grupeton da homoj, ne adaptitaj al tiu mondo, penis anstataŭi la Teron en la memoro, kaj anstataŭ la memoron naski nur la abstraktan esperon pri tio, ke iam oni trovos ilin kaj ĉio ĉi finiĝos. Sed kiom longe ili toleru kaj atendu? Ĉu dek jarojn? Dek jaroj jam pasis. Ĉu cent jarojn? Cent jaroj signifas, ke oni trovos ne vin, sed vian pranepon, se ekzistos via pranepo kaj se tiu, kaj la tuta setlejo povos ekzisti tiom da tempo. La espero, vivanta en la pliaĝuloj, ne ekzistis por la dua generacio – ĝi nur malhelpus vivi en la arbaro, sed ne eblis ne transdoni la esperon al ili, ĉar eĉ la morto por la homo estas ne tiom timinda, se tiu scias pri daŭrigo de sia gento. La morto iĝas definitiva en la momento, kiam kun ĝi malaperas ne nur vi, sed ankaŭ ĉio, kio ligis vin al la vivo.
Tial la pliaĝuloj kaj la instruisto – ĉiuj, ĉiu kiel tiu povis, – penis eduki la infanojn kun la sento de aparteno al la Tero, kun la penso, ke pli aŭ malpli frue la izoleco malaperos. Kaj por subteni ligon kun la mondo restis la ŝipo malantaŭ la montpasejo. Ĝi ekzistis, ĝin eblis atingi, se ne en ĉi tiu miltaga senfina malvarma jaro, do en la sekva, kiam la infanoj kreskos kaj povos atingi la montpasejon.
Dik, Oleg kaj Marjana estis malsuprenirantaj en la kaldronon, al la ŝipo, ĝi kreskis, estis materia, grandega, sed restis legendo, Gralo, kaj neniu el ili mirus, se tuŝite, ĝi dissaltus. Ili estis revenantaj al la hejmo de siaj patroj, kiu timigis ilin per tio, ke ĝi venis en tiun malvarman kaldronon el la sonĝoj kaj la legendoj, rakontitaj ĉe malhela lumilo en kabano, kiam malantaŭ fendo de la fenestro, tegita per fiŝa haŭto, graŭlas neĝvento.
La ekzistado de la ŝipo revivigis la sonĝojn kaj la legendojn, alliginte la bildojn, naskitajn per imago kaj tial neĝustajn, al la realeco de tiu grandegulo. La pliaĝuloj ne komprenus tiun diferencon – ja por ili, la novelo pri tio, kiel venis la katastrofo kun malvarmo kaj mallumo, la rakonto pri la malplenaj koridoroj, en kiuj iom post iom estingiĝas lumo kaj kien penetras sekaj neĝeroj deekstere, – ĉio ĉi rememorigis la realajn bildojn de la koridoroj kaj lampoj, silenton de la helpaj moviloj kaj krakadon de radiaddetektiloj. Por aŭskultantoj – por Oleg kaj liaj samaĝuloj – en la rakonto estis kompreneblaj nur neĝeroj, kaj la koridoroj asociiĝis kun densaĵo de la arbaro aŭ malluma groto – fantazio ja produktas nur tion, kio estis aŭdita kaj vidita.
Nun iĝis kompreneble, kiel la homoj estis forirantaj de ĉi tie – ili trenis infanojn kaj vunditojn, haste kunprenis tiujn aĵojn, kiuj povus esti utilaj en la proksima tempo. En tiu momento neniu pensis, ke ili devos vivi kaj morti en tiu malvarma mondo, – la gigantaj ampleksoj kaj la nekredebla potenco de la kosma civilizacio eĉ ĉi tie erare certigis ilin, ke ĉio okazinta, malgraŭ sia granda tragikeco, estas nur provizora akcidento, hazardo, kiu estos korektita, kiel aliaj hazardoj, kiuj ĉiam korektiĝas.
Jenas tiu luko.
Forirante, kiel rakontis Oldulo, ili fermis ĝin, kaj forportis flanken, sub la superpendantan rokon la akcidentan eskalon, laŭ kiu ili malsupreniris sur la neĝon. Tiu loko estis markita sur la mapo, sed ili ne bezonis ĝin serĉi – la neĝo degeletis kaj ĝi kuŝis en sia loko, la blua farbo forfalis en kelkaj lokoj, kaj kiam Dik levis la eskalon, ĝi restigis la bluan desegnaĵon sur la neĝo.
Dik klakis rungon per la ungo.
– Malpeza, – li diris, – ni kunprenu ĝin.
Neniu respondis al li, Marjana kun Oleg staris malproksime kaj, malklininte la kapojn, pririgardis la rondecan ventron de la ŝipo. La ŝipo ŝajnis tute perfekta, eĉ preta plu flugi. Kaj Oleg imagis, kiel ĝi supreniĝas de la kaldrono, ĉiam pli rapide leviĝas al la blua ĉielo kaj iĝas nigra rondeto, punkto en la bluo.
La laceco pasis. La korpo estis leĝera kaj vigla, kaj la malpacienco plej rapide rigardi internen de la monstro miksiĝis kun la timo por ĉiam malaperi en la fermita sfero de la ŝipo.
Oleg redirektis la rigaron al la akcidenta luko. Kiom da fojoj Oldulo ripetis al li: "La akcidenta luko ne estas ŝlosita, ĉu vi komprenas? Ni nur fermetis ĝin. Vi ascendu al ĝi laŭ la eskalo kaj unue nepre mezuru la radiadan intenson. Radiado devas ne esti, sed vi nepre mezuru. Tiam la radiado estis unu el la kaŭzoj, kial ne devis tiom haste foriri, la frosto kaj la radiado. Kvardek gradoj sub nulo, la hejtaj sistemoj ne funkcias, kaj la intensa radiado – ni ne povis resti."
Dik vagis ĉirkaŭ la ŝipo, trovante kaj eligante el la neĝo kestojn kaj vazojn, – multaj aĵoj estis forportitaj el la ŝipo, sed oni ne povis kunpreni ilin kaj restigis ilin ĉi tie.
– Nu, – Oleg demandis, – ĉu ni iru tien?
– Jes, – Dik levis la eskalon kaj almetis ĝin al la luko. Poste li mem ascendis laŭ ĝi, ŝovis la tranĉilon de Tomaso en fendon, tiris, la tranĉilo rompiĝis.
– Eble, tio ŝlosiĝis? – Marjana supozis.
– Tute finiĝis tranĉiloj, – Dik ĉagreniĝis.
– Oldulo diris, ke la luko ne estas ŝlosita, – Oleg memorigis.
– Oldulo ĉion forgesis. Oni ne kredu al olduloj.
– Ĉu vi ne sukcesas? – Marjana demandis.
La nubaro ŝirmis la sunon, kaj tuj iĝis pli mallume, pli kutime.
– Momenton, – Oleg ekdubis. – Kial ni tiras la kovrilon al ni, kial ni puŝas, kiel hejme? Ĉu ne povas okazi, ke la pordo de la ŝipo malfermiĝas alie?
La pordeto estis iomete enigita en la muron de la ŝipo, ĝi estis sub la ŝelo. Kaj se ni provos puŝi ĝin flanken? Tion mi ne vidis, sed se la ŝipo povas flugi do estus bone, ke la pordo ne malfermiĝu hazarde. Oleg diris al Dik:
– Donu la tranĉilon.
Dik ĵetis al Oleg la rompitan tranĉilon, ŝovis la manojn sub la brakojn kaj ekstamfis: li frostiĝis. Eĉ li frostiĝis.
Ekfalis seka neĝo. Ili estis solaj en la tuta mondo, ili estis mortantaj pro malvarmo kaj malsato, kaj la ŝipo ne volis lasi ilin internen.
Oleg enigis la tranĉilan stumpon en la fendon kaj penis puŝi la kovilon flanken. Tiu subite klakis kaj facile, kvazaŭ atendinte tion, glitis flanken kaj malaperis en la muro. Ĉio estas ĝusta. Oleg eĉ ne retrorigardis – ĉu ĉiuj vidis, kia li estas saĝa. Li solvis la taskon. Eĉ se ĝi ne estis malfacila, tamen la aliaj ne sukcesis solvi ĝin. Oleg metis la tranĉilon sub la zonon kaj prenis la radiaddetektilon.
– Oj! – Li aŭdis la voĉon de Marjana. – Oleg malfermis!
– Tio estas bona, – Dik diris. – Iru, kial vi staras!
La detektilo montris, ke ne estas danĝero. Ĉio estas en ordo.
– Tie estas mallume, – Oleg diris, – donu torĉon.
Eĉ en la lasta nokto, kiam estis ege malvarme ili ne bruligis torĉojn. Torĉoj malmulte varmigis, sed daŭre brulis.
– Ĉu tie estas varme? – Marjana demandis.
– Ne. – Oleg fikse flaris. En la ŝipo restis fremda kaj danĝera odoro. Paŝi internen estis timinde. Sed Oleg subite komprenis, ke nun li estas pli ĉefa ol Dik, ke Dik timas. Dik klakis per fajroŝtono, penante bruligi la torĉon. La torĉo ekbrulis per la eta flamo, preskaŭ nevidebla en la taga lumo. Dik ascendis ĝis duono de la eskalo kaj donis la torĉon al Oleg. Sed li ne iris plu. Oleg prenis la torĉon kaj etendis la manon internen. Antaŭe estis mallumo, sub la piedoj komenciĝis ebena, malglata planko.
Oleg diris laŭte, por malpliigi la timon:
– Mi iras. Prenu torĉojn. Kaj ek, post mi! Mi atendos interne.
La planko sub la piedoj iom risortis, kiel ŝelo de vivaj arboj. Sed Oleg sciis, ke la planko estas malviva kaj tiaj arboj ne kreskas sur la Tero. Al li ŝajnis, ke antaŭe iu gvatas lin kaj li senmoviĝis. Kaj li komprenis, ke li tiel aŭdas la eĥon de sia propra spirado. Oleg lumigis la muron, rondiĝantan supre. La brilan kaj luman muron. Li tuŝis la muron. Ĝi estis malvarma.
"Do, mi estas hejme, – Oleg pensis. – Mi havas la hejmon – la setlejon. Ankaŭ la hejmon, kiu nomiĝas la kosma esplora ŝipo "Poluso". Mi sonĝis ĝin milfoje, sed tute ne tian, kia ĝi evidentiĝis en realo. Kaj mi estis tie ĉi. Mi eĉ naskiĝis tie ĉi. Ie, en la malluma profundo de la ŝipo estas ĉambro, kie mi naskiĝis".
– Kie vi estas? – Dik demandis.
Oleg retrorigardis. La silueto de Dik ŝirmis la embrazuron de la luko.
– Iru ĉi tien, – Oleg vokis. – Ĉi tie neniu estas.
– Se iu estus, tiu jam delonge estus frostiĝinta. – La voĉo de Dik resonis en la koridoro.
Oleg etendis la torĉon al Dik, ke li bruligu la sian, poste atendis, kiam Dik, cedinte la lokon al Marjana, bruligos ŝian torĉon.
Iri kun tri torĉoj estis pli hele, sed tre malvarme. Multe pli malvarme, ol ekstere, ĉar tie estas viva aero kaj ĉi tie la aero estas malviva. La koridoro finiĝis per la pordo, sed Oleg jam sciis malfermi ĝin. En la agoj de Oleg aperis ankoraŭ ne vera certeco, sed plia unueco kun la ŝipo, ol en la agoj de la aliaj, al kiuj la ŝipo ŝajnis timinda groto, kaj, se ili ne estus malsataj, ili restus ekstere. Se kun ili la ŝipon atingus Tomaso, ĉio okazus alie. Oleg ne povis preni al si la rolon de kondukisto kaj klariganto de misteroj, sed pli bone ol Oleg tion povis fari neniu.
Malantaŭ la pordo estis ronda halo, kian ili neniam vidis. En ĝi povus lokiĝi la tuta setlejo. Malgraŭ la lumo de la torĉoj, ĝia plafono ne videblis en la mallumo.
– Hangaro, – Oleg diris, ripetante la parkerigitajn vortojn de Oldulo. – Ĉi tie estas ŝipetoj por surplanediĝo kaj aliaj maŝinoj. Sed la energidona ĉelo malfunkciiĝis post la surplanediĝo. Tio estis fatala...
– Kaj igis la ŝipanojn kaj la pasaĝerojn iri piede tra la montaro, – Marjana aldonis.
Oldulo dum la lecionoj devigis ilin parkerigi la historion de la setlejo, la komencon de tiu historio, ke tio ne estu forgesita. "Se homoj ne havas paperon, ili parkerigas sian historion, – li diris. – Sen historio homoj ĉesas esti homoj".
– Kun multaj viktimoj... – Dik daŭrigis, sed ne finis la frazon, silentiĝis: ĉi tie oni ne parolu laŭte.
Antaŭ ili, barante la vojon, kuŝis cilindro ĉirkaŭ dek metrojn longa.
– Tio estas tiu ŝipeto, – Oleg diris, – kiun ili portis el la hangaro per manoj, sed ne sukcesis uzi ĝin, ili devis foriri.
– Kiel malvarme estas. – Marjana ektremis.
– Ĝi tenas en si la froston de vintro, – Dik eksplikis. – Kien ni iru plu?
Dik konsentis la ĉefecon de Oleg.
– Ĉi tie devas esti malfermita pordo, – Oleg diris, – kiu kondukas al la motora ĉelo. Sed ni devas ne iri tien. Ni devas trovi ŝtuparon supren.
– Kiel bone vi ĉion ellernis, – Marjana iomete ridetis.
Ili denove ekiris laŭlonge de la muro.
– Ĉi tie devas esti multe da aĵoj, – Dik diris. – Sed kiel ni portu ilin reen?
– Kaj ĉu ĉi tie vagas tiuj, kiuj mortis ĉi tie? – Marjana demandis.
– Ĉesu do! – Dik ĉesigis ŝian parolon.
– Certe! – Oleg subite haltis.
– Kio? Kion vi vidis?
– Mi konjektis. Se ni fleksos finojn de la eskalo, do ni povos ĝin ŝarĝi per aĵoj kaj treni post ni. Nu kiel sledo, kiun Sergejev faris.
– Kaj al mi ŝajnis, ke vi vidis mortinton, – Marjana flustris.
– Ankaŭ mi pensis pri tio, – Dik diris.
– La unua pordo, – Oleg diris. – Tien ni ne iru.
– Mi vizitetos, – Dik decidis.
– Tie certe estas radiado, – Oleg diris. – Oldulo rakontis.
– Nenion ĝi faros al mi. Mi estas forta.
– Radiado estas nevidebla, vi ja scias. Vi ja lernis. – Oleg ekiris plu, portante la torĉon proksima al la muro.
Tomaso estis inĝeniero. Tomaso komprenis, kion signifas tiuj butonoj kaj kian forton ili povas okazigi.
– Kiom multe ili konstruis, – diris Dik, ankoraŭ ne alkutimiĝinta al la ŝipo, – sed kraŝis.
– Kompense, ili venis el post la ĉielo, – Marjana oponis.
– Jenas tiu pordo, – Oleg diris. – De ĉi tie ni iru al la loĝejoj kaj al la navigejo.
Kiel tio ĉiam sonis "navigejo", "regpupitro"... kiel ekzorcaĵoj. Kaj baldaŭ li vidos la navigejon.
– Kaj ĉu vi memoras la numeron de via ĉambro? – Marjana demandis
– De kajuto, – Oleg korektis ŝin. – Certe mi memoras. Kvardek kvar.
– La patro petis min viziti kaj rigardi, kiel tie estas. La nia estas centdeka. Vi ja naskiĝis en la ŝipo?
Oleg ne respondis. Kaj la demando ne postulis respondon. Sed estis strange, ke Marjana pensas same, kiel li.
Oleg movis flanken la pordon. Kaj timiĝis. Li forgesis, ke li devis tion atendi. Ekzistas farboj, kiuj lumas multajn jarojn. Iuj koridoroj kaj la navigejo estis farbitaj per ili.
La lumo venis de ĉie kaj de nenie. Kaj estis hele. Sufiĉe hele, ke la toĉoj kvazaŭ paliĝis.
– Oj, – Marjana flustris, – kaj, eble ĉi tie iu loĝas?
– Estas bone, ke ĉi tie helas, – Oleg diris. – Ni ŝparos torĉojn.
– Kvazaŭ eĉ iĝis pli varme, – Marjana diris.
– Tio nur ŝajnas, – Oleg diris. – Sed ni verŝajne trovos varmajn vestaĵojn. Kaj dormos en ĉambro.
– Ne, – respondis Dik, kiu iom postiĝis kaj ankoraŭ ne venis en la helan koridoron. – Mi ne dormos ĉi tie.
– Kial?
– Mi dormos tie, sur la neĝo. Tie estas pli varme.
Oleg komprenis, ke Dik timas dormi en la ŝipo, sed Oleg volis resti ĉi tie. Li ne timis la ŝipon. Li ektimis dekomence, kiam estis mallume, sed ne nun. Tio estas lia hejmo.
– Ankaŭ mi ne dormos ĉi tie, – Marjana decidis. – Ĉi tie estas ombroj de tiuj, kiuj vivis. Mi timas.
Dekstre, la muro de la koridoro fleksiĝis internen kaj estis kovrita per la travidebla materialo, kiel maldika tavolo de akvo, kaj Marjana rememoris, ke ĝi nomiĝas vitro. Kaj malantaŭ ĝi estis verdaj kreskaĵoj. Kun verdaj etaj folioj, tiaj verdaj folioj ne ekzistas en la ĉitiea arbaro.
– Ĉu ili ne kaptos nin? – Oleg demandis.
– Ne, – Marjana respondis, – Ili frostiĝis. Kreskaĵoj sur la Tero ne ĉasadas, ĉu vi forgesis, kion Luiza rakontis al ni?
– Tio ne tre gravas, – Dik diris. – Iru. Ni ne promenu longe ĉi tie sencele. Kaj ĉu ĉi tie mankas manĝaĵo?
Estas strange, Oleg pensis, mi tute ne volas manĝi. Mi manĝis antaŭ longe, sed ne volas manĝi nun. Tio estas pro nervozeco.
Post dek paŝoj ili ekvidis plian niĉon, sed la vitro en ĝi estis frakasita. Marjana etendis la manon.
– Ne faru, – Dik ĉesigis ŝin.
– Mi pli bone scias, mi sentas ilin. Ili estas malvivaj.
Ŝi tuŝis branĉeton kaj la folioj disiĝis en polvon.
– Domaĝe, – Marjana diris. – Domaĝe, ke mankas semoj, ni semus ilin ĉe la setlejo.
– Dekstre estas provizejoj, – Oleg diris. – Ni rigardu, kio estas tie.
Ili turniĝis dekstren. Meze de la korioro kuŝis ŝirita, duondiafana sako, kaj el ĝi falis iom da blankaj vazoj – videblas, ke kiam la homoj fuĝis de la ŝipo, la sako ŝiriĝis.
* * *
Tio estis stranga, mirinda festeno. Ili malfermadis la vazojn, Dik – per tranĉilo, kaj Oleg trovis, ke tion eblas fari sen tranĉilo, preminte randon de vazo; Ili gustumis tion, kio estis en la vazoj kaj tuboj. Kaj preskaŭ ĉiam tio estis bongusta kaj nekonata. Kaj ili ne domaĝis vazojn, ĉar tie estis ĉambroj, plenaj je kestoj kaj konteneroj, tie estis milionoj da vazoj kaj da ĉiuj aliaj konteneroj. Ili trinkis densigitan lakton, sed mankis Tomaso apude, kiu dirus al ili, ke tio estas lakto. Ili glutis sprotojn, sed ne sciis, ke tio estas sprotoj; ili elpremis el la tuboj konfitaĵon, kiu ŝajnis al ili tro dolĉa; ili maĉis farunon, ne sciante, ke tio estas faruno. Marjana ĉagreniĝis, ke ili tiom kotis kaj la planko estas malpura.
Poste ilin trafis dormemo – la palpebroj malleviĝis, kvazaŭ la tuta laceco de la lastaj tagoj trafis ilin. Tamen Oleg ne sukcesis konvinki la amikojn resti en la ŝipo kaj dormi en ĝi. Ili foriris duope, kaj Oleg, tuj post kiam la paŝoj silentiĝis en la koridoro, subite ektimis kaj apenaŭ detenis sin kuri post ili. Li kuŝiĝis surplanken, formovinte la vazojn kaj estis dormanta dum multaj horoj. Sed la tempo ĉi tie, en la ŝipo, ne moviĝis, ĝin neniel eblis diveni. Oleg dormis ne sonĝante, sen pensoj, profunde kaj trankvile, multe pli trankvile, ol Marjana kun Dik, ĉar Dik, eĉ tiom laciĝinte, dum la nokto kelkfoje vekiĝis kaj fiksaŭskultis, ĉu estas iu danĝero. Kaj tiam tuj vekiĝis Marjana, kaŝanta sian kapon sur lia brusto. Ili kovris sin per ĉiuj litkovriloj kaj per la tendo, kaj al ili ne estis malvarme, ĉar vespere ekis densa neĝo kaj kovris la tendon, transforminte ĝin en neĝamason.
Oleg vekiĝis pli frue ol tiuj, kiuj dormis ekstere, ĉar li frostiĝis. Li longe estis saltanta por varmiĝi, poste manĝis Tio estis mirinda sento: ne pensi, ĉu ne mankos manĝaĵo, – li delonge ne spertis ĝin. Iomete doloris la ventro. Ĝi povus dolori pli, pensis Oleg. Estis hontinde rigardi la restaĵojn de la festeno, kaj Oleg formovis la malplenajn kaj duonplenajn vazojn en profundon de la ĉambro. "Ni iru reen, – Oleg pensis. – Ĉu mi iru kaj voku la amikojn? Ne, verŝajne ili ankoraŭ dormas". Al Oleg ŝajnis, ke lia dormo daŭris nur kelkajn minutojn.
Li iom rigardos, poste eliros eksteren kaj vekos la aliajn. En la ŝipo estas neniu. Jam delonge estas neniu, mankas io timinda. Ni iru reen, la montpasejon baldaŭ kovros amaso da neĝo. Kaj ni dormos ĉi tie. Ĉu ni rajtas dormi ĉi tie?
Oleg, kiel vera arbarloĝanto, ĉie orientiĝis bonege. Eĉ en la ŝipo. Li ne timis vojerari, tial li trankvile sin direktis laŭ la ramplo, kondukanta supren, al la loĝejoj.
Kajuton kun la ronda tabuleto "44" li trovis post unu horo. Ĉar li ofte deturnis sian atenton al aliaj aĵoj laŭ la vojo kaj ne ĉar trovi ĝin estis malfacile. Dekomence li trovis salonon, kie li vidis la longan tablon, kaj tie al li tre plaĉis amuzaj salujoj kaj piprujoj, starantaj meze, kaj li eĉ metis en la sakon ilin po unu peco, li pensis, ke la patrino ĝojos, se li kunportos tiajn aĵojn. Poste, li longe estis rigardanta ŝakpecojn – videblis, ke la kesto falis surplanken pro bato kaj frakasiĝis, kaj la ŝakpecoj disŝutiĝis sur la planko. Neniu rakontis al li pri la ŝakludo, kaj li decidis, ke tio estas skulptaĵoj de teraj bestoj, nekonataj al li. Kaj certe mirinda estis la tapiŝo – sur ĝi ne estis kudroj, do ĝi estis farita el felo de unu besto. Egli rakontis, ke la plej grandaj teraj bestoj loĝas en maroj kaj nomiĝas balenoj. Oleg vidis multe da mirindaj kaj nekompreneblaj aĵoj dum la horo, kiu estis necesa por atingi la kajuton kvardek kvar, li estis plenplena je impresoj. La impresoj, akumuliĝante, vekis desperon en Oleg pro lia stulteco, pro la nekapablo kompreni la aĵojn kaj pro tio, ke Tomaso ne atingis la ŝipon kaj ne povas ĉion ekspliki.
Antaŭ la pordo de la kajuto kvardek kvar Oleg longe estis staranta, malpreta malfermi ĝin, kvankam li sciis, ke li vidos tie nenion specialan. Kaj li eĉ komprenis kial. Kvankam la patrino multfoje diris, ke lia patro pereis dum la kraŝo de la ŝipo, ke li estis en la motora ĉelo, kie krevis la reaktoro, spite tion al li ŝajnis, ke la patro povas esti tie. Oleg ial neniam kredis je la morto de la patro, kaj la patro restis viva en la ŝipo, atendanta, malfeliĉa. Eble, tio estis pro la interna konvinkiĝo de la patrino, ke la patro estas viva. Tio estis ŝia koŝmaro, ŝia doloro, kiun ŝi ĉiam kaŝis de ĉiuj, eĉ de la filo, sed la filo sciis pri tiu malsano.
Finfine Oleg devigis sin movi la pordon. En la kajuto estis mallume. Ĝiaj muroj estis kovritaj per ordinara farbo. Li devis prokrastiĝi kaj bruligi la torĉon, kaj la okuloj ne rapide alkutimiĝis al la duonlumo. La kajuto konsistis el du ĉambroj. En la unua staris tablo, divano, ĉi tie dormis la patro, en la dua, interna ĉambro, loĝis la patrino kun li, Oleg, kun bebo.
La kajuto estis malplena. La patro ne revenis en ĝin. La patrino eraris.
Sed Olegon atendis alia surprizo, alia ŝoko, la sekvo de la paŭzo, en kiu vivis la ŝipo ekde la momento, kiam la homoj forlasis ĝin kaj ĝis la tago, kiam al ĝi revenis Oleg.
En la malgranda ĉambro staris beba lito. Li tuj komprenis, ke tiu instalaĵo kun malbukitaj kaj pendantaj flanke rimenoj, mola, kvazaŭ pendanta en la aero, estas por bebo. Kaj jen ial nelge, antaŭ minuto, la bebo estis haste forportita de ĉi tie, eĉ restis unu malgranda rozkolora ŝtrumpeto kaj bunta bruludilo. Oleg, ankoraŭ ne plene kompreninte, ke li renkontiĝis kun si en tiu rezervejo de la haltinta tempo, levis la ludilon, svingis ĝin, kaj ĝuste en tiu momento, aŭdinte la sonon de la bruludilo, kaj rekoninte ĝin, li ekkredis je la realeco de la ŝipo, je la realeco de ĉi tiu mondo, pli profunda kaj vera, ol la realeco de la setlejo kaj de la arbaro. En la ordinara vivo oni ne povas renkontiĝi kun si. Aĵoj malaperas, kaj eĉ se io restas, do tio restas kiel memoraĵo. Kaj ĉi tie, en la maŝo, alligita al flanko de la liteto, pendis nefintrinkita boteleto kun lakto, la lakto frostiĝis, sed ĝin eblas degeligi kaj fintrinki.
Kaj ekvidinte sin, renkontiĝinte kun si, kompreninte kaj sentinte tiun renkontiĝon, Oleg komencis serĉi spurojn de la du aliaj homoj, estintaj ĉi tie, ĉe la alia flanko de la haltinta tempo, – la spurojn de la patro kaj la patrino.
Estis pli facile trovi la patrinon. Ŝi fuĝis de ĉi tie, forportante lin, Olegon, do sur ŝia lito en profundo de la kajuto kuŝis tordita, ĉifita robo, faligita dum la hasto, la mola ŝuo videblis sub la lito, sur la kuseno kuŝis libro, kun la paĝosigno el papera folio. Oleg garde levis la libron, timante, ke ĝi disiĝos en polvon, kiel la kreskaĵo en la koridoro. Sed la libro bone eltenis la froston. La libro nomiĝis "Anna Karenina" kaj estis verkita de Lev Tolstoj. Tio estis dika libro, kaj sur la paĝosigno estis skribitaj formuloj – la patrino estis fizikisto-teoriisto. Oleg neniam vidis la skribmanieron de la patrino, ĉar en la setlejo mankis papero, sur kiu oni povus skibi, li neniam vidis librojn, ĉar en tiu momento neniu kunprenis librojn de la ŝipo, Oleg nur aŭis la nomon de la verkisto dum la lecionoj de Luiza, sed ne imagis, ke verkisto povas verki tiom dikan libron. Oleg prenis la libron kun si. Kaj li sciis: malgraŭ mafacilaĵoj de la revena vojo, li portos tiun libron. Kaj tiun papereton kun la formuloj. Kaj poste, pensinte, li metis ankaŭ la ŝuojn de la patrino en la sakon. Ili ŝajnis tre mallarĝaj por ŝiaj oldaj, kalecaj piedoj, sed ŝi havu ilin.
Kaj la spuroj de la patro, kvankam estis realaj kaj evidentaj, ial ne tiom impresis Olegon, kiel la renkontiĝo kun si. Tiel okazis, ĉar en la momento, kiam kraŝis la ŝipo, la patro forestis. Li foriris pli frue. Li foriris por vaĉi, ordiginte la ĉambron post si – la patro estis purema homo kaj ne toleris malordon. Liaj libroj staris vice sur la breto malantaŭ vitro, liaj vestoj pendis en la murŝranko... Oleg prenis la uniformon de la patro el la ŝranko. Verŝajne li ne surmetis ĝin en la ŝipo, la uniformo estis tute nova, blua, densa, kun du steletoj sur la brusto, super poŝo de la jako, kun mallarĝa orkolora strio sur la mallarĝa pantalono. Oleg prenis la uniformon el la ŝranko kaj almetis ĝin al si – la uniformo estis iom pli granda. Do Oleg surmetis la jakon super sia jako, kaj ĝi iĝis taŭga, sed li devis iom kuspi la manikojn. Poste li kuspis la krurumojn. Se la patro vivus en la vilaĝo kaj surmetus la uniformon, li certe permesus ankaŭ al Oleg iufoje surmeti ĝin.
Nun la ŝipo definitive apartenis al Oleg. Eĉ reveninte en la arbaron, li ĉiam sopiros pri la ŝipo kaj strebos reen, ĉi tien, kiel strebas Oldulo kaj kiel strebis Tomaso. Kaj en tio estis nenio malbona, en tio estis venko de Oldulo, kiu ne volas, ke la loĝantoj de la vilaĝo iĝu parto de la arbaro. Nun Oleg definitive komprenis, kiel kaj kial pensis Oldulo, kaj en liaj vortoj aperis senco, kiun nur ĉi tie eblas kompreni.
Oleg konjektis formovi kovrilon de la tablo, tie, ĉe la interna flanko estis spegulo. Oleg jam vidis sin spegulita en flako. Sed li neniam vidis sin en granda spegulo. Kaj rigardante sin, li konsciis disduiĝon, sed tiu disduiĝo ne estis nenatura – ja tie, malantaŭ la malfermita pordo, ĵus esis li, la eta Oleg, li eĉ ne fintrinkis la lakton. Kaj nun li staras antaŭ la spegulo en la uniformo de sia patro. Certe, nun li tute ne similas al la patro, ĉar lia vizaĝo estas ventbatita, frostigita, tegita per la malhela haŭto kun fruaj sulkoj pro la malsato kaj la severa klimato, sed tamen ĝuste li, Oleg, kreskis, revenis al la ŝipo, surmetis la uniformon kaj iĝis ŝipano de la ŝipo "Poluso".
En la skribotablo li trovis notlibreton de la patro, duono da la paĝoj en ĝi estis blankaj, ne malpli ol cent blankaj folioj estos trezoro por Oldulo. Li povos instrui la infanojn, desegnante sur la papero diversajn aĵojn, kiujn ili neniam vidis. Ili ja nepre devos, kreskinte, reveni al la ŝipo. Kaj li trovis tie ankaŭ kelke da spacaj koloraj bildoj, fotojn kun pejzaĝoj de la teraj urboj. Li kunprenis ankaŭ ilin. Iuj aliaj aĵoj estis nekompreneblaj, Oleg ne tuŝis ilin – li komprenis, ke la reveno al la setlejo estos malfacila. Sed unu aĵon li kunprenis, ĉar li tuj komprenis, kio estas tio, kaj komprenis, kiaj feliĉaj estos Sergejev kaj Vajtkus, kiu desegnis tiun aĵon sur humida argilo kaj multfoje ripetis: "Mi neniam pardonos min, ke neniu el ni kunprenis blastron. Eĉ ne unu homo". "Vi ne akuzu vin, – Oldulo respondis, – por tio oni devis reveni al la ponto, sed tie estis mortiga radiado". Evidentiĝis, ke la blastro kuŝis en la tablo de la patro.
La tenilo oportune kuŝis sur la manplato. Kaj por kontroli, ĉu la blastro estas ŝargita, li direktis ĝin al la muro kaj premis ellasilon. El la blastro pafiĝis fulmo kaj difektis la muron. Oleg fermis la okulojn, sed la sekvan minuton post tio en la okuloj saltis fajreroj. Kaj Oleg eliris en la koridoron kun blastro en la mano: nun li estis ne nur mastro de la ŝipo, sed li ankaŭ ricevis la eblon paroli kun la arbaro ne kiel petanto. Ne tuŝu nin!
En la koridoro Oleg haltis pensante. Li volis iri al la navigejo aŭ al la telekomunikejo, sed estus pli prudente reveni al la provizejo, ĉar se Dik kun Marjana revenis tien, ili maltrankviliĝos pri li.
Oleg rapide direktis sin reen, sed la provizejo estis malplena. Neniu revenis tien. Do, li veku ilin. Aldone, kvankam Oleg ne konfesis pri tio al si, li volis montri sin al ili en la uniformo de kosmonaŭto, li volis diri: "Vi preterdormos ĉion en la mondo. Kaj tempas por ni flugi al la steloj..."
Ĉi-foje li trapasis la hangaron rekte, la vojo evidentiĝis pli kurta, ol hieraŭ. li jam alkutimiĝis al la ŝipo. Antaŭe aperis la hela lumo – la luko eksteren estis malfermita. Ili forgesis ĝin fermi. Kvankam ĉi tie tio ne gravas. Apenaŭ ĉe tia alteco loĝas bestoj, kion ili faru ĉi tie?
Oleg fermis la okulojn kaj staris tiel minuton, dum la okuloj estis kutimiĝantaj al la suna lumo. La suno estis alte, la nokto pasis jam delonge. Oleg malfermis la okulojn kaj timiĝis.
Estis neniuj spuroj de Dik kaj Marjana: neĝado ĉion platigis kaj glatigis dum la nokto, la neĝo estis sen ajna malhela makuleto.
– Hej! – Oleg mallaŭte diris. Estis tia silento, ke eĉ estis timinde veki ĝin.
Kaj Oleg tuj rimarkis, ke io ekmoviĝis je ĉirkaŭ dudek metroj de la ŝipo. Tie estis nealta malkruta neĝa monteto. Kaj blanka besto, kian Oleg neniam antaŭe vidis, preskaŭ nevidebla sur la neĝo, simila al lacerto, sed vila, ĉirkaŭ kvar metrojn longa, garde, kvazaŭ timinte fortimigi la predon, fosis la monteton. Oleg fascinite rigardis la beston kaj atendis, kio okazos poste, li ne rilatigis la monteton al la tranokto de Dik kaj Marjana. Eĉ kiam la piedegoj de la besto disŝovelis la neĝon kaj tie aperis malhela makulo de la tendo, li tutegale staris senmova.
Sed en tiu momento vekiĝis Dik. Dormante li ekaŭdis, ke la besto umas super ili, kaj lia nazo kaptis fremdan, danĝeran odoron de la besto. Dik, preninte la tranĉilon, ĵetis sin el sub la tendo, sed kateniĝis per la litkoviloj. Al Oleg ŝajnis, ke la neĝa monteto subite viviĝis, pafiĝis supren per fosto de neĝo. La besto, tute ne timigita de tiu eksplodo, kaj male, konvinkiĝinta ke ĝi ne eraris, fosante la neĝon, prenis per la ungeghavaj manoj la bulon de feloj kaj penis premi ĝin al la tero, sufoki, graŭlante kaj ĝojante pri la predo.
Oleg – la loĝanto de la arbaro – palpserĉis ĉe la zono tranĉilon kaj taksis la distancon por salti, penante diveni per la okuloj, kie estas atakinda loko de tiu blanka besto, kien li enigu la tranĉilon. Kaj Oleg – la loĝanto de la ŝipo kaj la filo de mekanikisto – anstataŭ tranĉilon kaptis la blastron, kaj ne pafis de ĉi tie, de foro kaj desupre, sed saltis malsupren al la neĝo kaj ĵetis sin al la besto, premante la armilon en la mano. La besto, rimarkinte lin, levis la muzelon kaj ekgraŭlis, fortimigante Olegon, verŝajne konsiderante lin konkuranto, kaj tiam, ne plu timante trafi Dikon, Oleg haltis kaj pafis ŝargon de la blastro en la malfermitan muzelon.
* * *
Dum Dik kun Marjana, manĝinte kaj ĉirkaŭirinte la ŝipon, trenis al la eniro ĉion kunprenendan por la revena vojo, Oleg venis tute supren, al la navigejo. Li vokis Dikon kun si, sed tiu ne venis – al li sufiĉis ĝui la predon. Ankaŭ Marjana ne povis – Oleg montris al ŝi, kie troviĝas hospitalo, kaj ŝi elektis kuracilojn kaj instrumentojn, kiujn Egli priskribis por ŝi. Kaj ili devis hasti, ĉar denove ekneĝis kaj iĝis rimarkinde pli malvarme. Post plia tago neeblos forlasi la montaron – Neĝados multajn tagojn kaj okazos frostoj ĝis minus kvindek gradoj. Do Oleg sola trovis sin en la navigejo.
Li estis staranta kelke da minutoj solene ĉirkaŭita de la instrumentoj en centro de la pereinta ŝipo, kies kreado estis neimagebla laborego de milionoj da kapoj kaj de miloj da jaroj de la homa civilizado. Sed Oleg spertis nek teruron nek desperon. Li sciis, ke nun la setlejo, almenaŭ por li, Oleg, el centro de la universo transformiĝis en provizoran azilon por la jaroj, ĝis kiam la ŝipo iĝos vera hejmo: ĝis kiam ili tiom komprenos ĝin, por helpe de ĝi trovi manieron informi la Teron pri si. Por tio oni devas – kaj la pliaĝuloj milfoje diskutis pri tio – refunkciigi la savan telekomunikadon.
Oleg eniris la telekomunikejon, ĉar Oldulo diris al li, kie li serĉu manlibrojn pri telekomunikado, tion, kion li komprenu antaŭ ol Oldulo kaj Sergejev mortos: nur ili povos helpi lin, Olegon, kaj tiujn, kiuj venos post Oleg.
En la telekomunikejo Oleg ne rapide trovis keston kun instrumentoj. Li prenis manlibrojn, ili evidentiĝis multaj kaj li ne sciis, kiun li bezonas. Sed Oleg sciis, ke li prefere forĵetos la ŝuojn de la patrino, ol tiujn librojn. Li kun plezuro prenus iujn detalojn, instrumentojn, kiuj utilos, sed li komprenis, ke tion li prokrastu ĝis la sekva fojo, kiam li komprenos sencon de tiuj ekranoj kaj paneloj.
Kaj subite la atenton de Oleg altiris la apenaŭa flagreto ĉe angulo de la panelo, duonŝirmita per la seĝo de operatoro. Oleg singarde, kvazaŭ al sovaĝa besto, venis al tiu loko.
Sur la panelo egalritme scintilis verda lampeto.
Oleg provis rigardi malantaŭ la panelon, por kompreni, kial tio okazas, sed li ne sukcesis. Li sidiĝis en la operatoran seĝon kaj komencis puŝadi la butonojn antaŭ la panelo. Ree nenio okazis, la lampeto plu same scintilis. Kion tio signifas? Kial ĝi brilas? kiu lasis ĝin? Kiu ĝin bezonas? La mano de Oleg tuŝis levilon, kiu facile cedis kaj moviĝis dekstren. Kaj el post la maldika krado apud la lampeto venis la homa voĉo:
– Parolas Tero... Parolas Tero... – Poste eksonis pepo, laŭ la ritmo de la scintilado, kaj tiu pepo havis iun nekompreneblan sencon. Post minuto la voĉo ripetis: – Parolas Tero... Parolas Tero...
Oleg perdis la senton de tempo. Li atendis ree kaj ree, kiam reaperos la voĉo, al kiu li ne povis respondi, sed kiu kunligis lin kun la estonteco, kun la momento, kiam li povos respondi.
Sonoro de la manhorloĝo revenigis lin al la realeco – Dik trovis la horloĝon en sia ĉambro kaj donis al li. La horloĝo sonoris post ĉiu kvaronhoro. Verŝajne tiel devas esti.
Oleg levis sin, respondis al la voĉo de la Tero:
– Ĝis la revido.
Kaj li direktis sin al la elirejo de la ŝipo, trenante stokon da manlibroj, en kiuj li ne komprenis eĉ unu vorton. Dik kun Marjana jam atendis lin malsupre.
– Mi jam intencis iri al vi, – Dik diris. – Ĉu vi volas resti ĉi tie por ĉiam?
– Mi restus. Mi aŭdis la Teron paroli.
– Kie? – Marjana ekkriis.
– En la telekomunikejo.
– Ĉu vi diris al ĝi ke ni estas ĉi tie?
– Ili ne aŭdas. Tio estas iu aŭtomato. Telekomunikado ja ne funkcias, ĉu vi forgesis?
– Eble nun ĝi ekfunkciis?
– Ne. Sed ĝi nepre ekfunkcios.
– Kaj ĉu vi faros tion?
– Jenas la libroj. Kaj mi nepre ilin ellernos.
Dik skeptike snufis.
– Dik, Diĉjo, – Marjana petegis, – mi nur vizitetos la komunikejon kaj aŭskultos la voĉon. Tio okazos rapide. Iru ni kune, ĉu?
– Kiu trenos ĉion ĉi? – Dik grumble demandis. – Ĉu vi scias kiom da neĝo estas sur la montpasejo?
Li denove sentis sin ĉefa. El post lia zono elstaris la tenilo de la blastro. Sed certe li ne forĵetis la arbaleston.
– Ni alportos. – Oleg ĵetis la sakon sur la neĝon. – Iru kun mi, Marjanjo. Vi aŭdos la voĉon. Des pli mi forgesis la plej gravan aferon. Ĉu en hospitalo estas negranda mikroskopo?
– Jes, eĉ pli ol unu.
– Bone, – Dik diris, – do ankaŭ mi iros kun vi.
* * *
Ili jungis sin ĉiujn al la sledo kaj trenis ĝin dekomence supren sur la kruta deklivo de la kaldrono, poste sur la plataĵo, poste malsupren. Neĝadis kaj estis tre malfacile marŝi. Sed al ili ne frostis. Kaj ili havis multe da maĝaĵo. Kaj ili ne forĵetis malplenajn vazojn.
La kvaran tagon, kiam ili komencis descendi al la intermontejo, kie fluas la rojo, ili subite ekaŭdis la konatan blekon.
La kaprino kuŝis sub roka elstaraĵo ĉe la akvo.
– Ŝi atendis nin! – Marjana ekkriis.
La kaprino tiom malgrasiĝis, ke ŝajnis, ke ŝi tuj mortos. Tri lanugaj kapridoj rampis ĉe ŝia ventro, penante trovi la cicojn.
Marjana rapide demetis la kovrilon de la sledo kaj komencis serĉi manĝaĵon por la kaprino en la sakoj.
– Atente, ne venenu ŝin, – Oleg avertis.
La kaprino ŝajnis al li tre bela. Li estis ĝoja pri ŝi. Preskaŭ kiel Marjana. Kaj eĉ Dik ne koleris, li estis justa homo.
– Bravulino vi estas, ke vi fuĝis de mi, – li laŭdis. – Mi nepre mortigus vin. Kaj nun, ni jungos vin.
Sed ili ne sukcesis jungi la kaprinon. Ŝi kriegis tiel, ke la rokoj tremis, kaj ankaŭ la kapridoj evidentiĝis kriemaj estaĵoj kaj emociiĝis pri la patrino.
Tiel ili plu iris. Dik kun Oleg trenis la sledon, Marjana tenis ĝin malantaŭe, ke ĝi ne renversiĝu, kaj la kaprino kun siaj idoj iris lastaj kaj trudblekis – ŝi ĉiam volis manĝi. Eĉ kiam ili malsupreniris en la arbaron kaj tie estis fungoj kaj radikoj, ŝi ĉiam postulis densigitan lakton, kvankam same, kiel la marŝantoj, ŝi ankoraŭ ne sciis, ke tiu blanka dolĉa maso nomiĝas densigita lakto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.