La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA SETLEJO

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto unua
1 2 3 4
Parto dua
1 2 3 4 5 6 7

PARTO UNUA

LA MONTPASEJO


ĈAPITRO UNUA

Hejme estis humide, muŝetoj svarmis apud la lumilo, delonge valoris estingi ĝin, la patrino, certe, forgesis, kaj ekstere pluvis kaj malhelis. Oleg sternis sin sur la lito – li antaŭ nelonge vekiĝis. Nokte li gardis la setlejon: peladis ŝakalojn, plena grego da ili celis ŝedon, apenaŭ lin mem ne buĉis. En la animo li sentis vakuon kaj ordinarecon, kvankam li atendis de si emociojn, eble timon. La ŝancoj reveni aŭ ne reveni estas ja kvindek kontraŭ kvindek. Aŭ eble kvadrato de kvindek? Devas ja esti iu reguleco, devas esti tabeloj, sen tio oni konstante inventadas biciklon. Interalie li ĉiam intencis demandi al Oldulo, kio estas biciklo. Paradokso. Biciklo ne ekzistas, sed Oldulo riproĉas pri ĝi, sen pensi pri la senco de la frazo.

En la kuirejo ektusis la patrino. Evidentiĝis ke ŝi estas hejme.

– Kial vi ne foriris? – li demandis.

– Ĉu vi vekiĝis? Ĉu vi volas supon? Ĝi jam estas varma.

– Sed kiu foriris por fungoj?

– Marjana kun Dik

– Ĉu nur ili?

– Eble iu el la infanoj kuniris.

Domaĝe. Ili povus veki kaj voki. Marjana ne promesis, sed estus nature se ŝi vokus.

– Mi ne volas manĝi.

– Se pluvoj ne ĉesos, – la patrino diris, – kukumoj ne maturiĝos antaŭ la malvarmoj, la ŝimo ĉion ĉirkaŭkreskos.

La patrino eniris la ĉambron, dispelis muŝetaron per la manplato, blovestingis la lumilon. Oleg rigardis plafonen. Flava makulo de ŝimo pligrandiĝis, ŝanĝis sian formon. Hieraŭ ĝi ankoraŭ similis al la profilo de Vajtkus: terpomforma nazo. Sed hodiaŭ la nazo ŝvelis, kvazaŭ ĝin pikis vespo, kaj la frunto kurbiĝis kiel ĝibo. Dikon ne interesas esti en arbaro. Por kio li kolektu fungojn? Li estas ĉasisto, stepa homo, li ofte diradis tion.

– Muŝetoj multas – la patrino diris. Por ili estas malvarme en la arbaro.

– Nu vi trovis kompatindaĵon.

La domo estis dividita en du partojn, en la alia duono loĝis Oldulo kaj la ĝemeloj Durovoj. Li prenis ilin al si, kiam la pliaĝaj mortis. La ĝemeloj ĉiam malsanis: se unu saniĝas, do la alia malvarmumas.

Se ili ne veaĉus, do Oleg neniam konsentus deĵori nokte. Ankaŭ nun estis aŭdate, ke ili ĥore eklamentis. La nekomprenebla, fora, kutima monologo de Oldulo ĉesis, ekknaris la benko. Oldulo foriris en la kuirejon, kaj tuj ekbabilis liaj lernantoj.

– Kien do vi marŝos? – la patrino diris – Vi ja ne alvenos! Estos bone, se vi revenos vivaj!

La patrino tuj ekploros. Ŝi nuntempe ofte ploras. Dum noktoj ŝi murmuradas, turnadas sin, kaj poste komencas mallaŭte plori – eblas kompreni, ĉar ŝi snufas. Aŭ komencas ekzorce flustri: "Mi ne povas, mi ne plu povas! Prefere mi mortu!..." Oleg, se li aŭdas, senmoviĝas: estas hontinde montri, ke li ne dormas, kvazaŭ li kaŝrigardus kion vidi ne licas. Por Oleg estas honte konfesi, sed li ne kompatas la patrinon. Ŝi ploras pri tio, kio ne ekzistas por Oleg. Ŝi ploras pri la landoj, kiujn neeblas vidi, pri la homoj, kiuj ne estis tie ĉi. Oleg ne memoras la patrinon alia – nur tia, kia ŝi estas hodiaŭ. Maldika, vejna virino, ruanaj, rektaj haroj estas kunigitaj malantaŭe en la hartuberon, sed ĉiam disiĝas kaj falas peze, tufe ĉe la vangoj, kaj la patrino blovas al ili, por forigi ilin de la vizaĝo. La vizaĝo estas ruĝa, stigmatizita de kurkardo, sub la okuloj estas malhelaj ŝvelaĵoj, sed la okuloj estas tro helaj, kvazaŭ ili perdis la koloron. La patrino sidas ĉe la tablo, etendinte la kalajn krurojn suben per la malmolaj manplatoj. Nu ploru do, kial ne? Tuj ŝi prenos la foton... jes, ŝi almovis al si la skatolon, malfermas, prenas la foton.

Malantaŭ la muro, Oldulo admonas la ĝemelojn manĝi. La ĝemeloj ploraĉas. Lernantoj babilas, helpas al Oldulo nutri la etulojn. Kvazaŭ estas absolute ordinara tago, kvazaŭ nenio okazis. Kion ili faras en la arbaro? Baldaŭ estos tagmezo. Tagmanĝinte ili foriros, jam estas tempo reveni por Dik kaj Marjana. Ĉu malmulto povas okazi al la homoj en la arbaro?

La patrino esploras la foton. Tie estas ŝi kaj la patro. Oleg milfoje vidis tiun foton kaj penis trovi sian similecon al la patro. Kaj ne sukcesis. La patro estis blonda, krispahara, la lipoj estas dikaj, la mentono estas disduiĝinta antaŭe. Li ridetas. La patrino diras, ke li ĉiam ridetis. Sed Oleg al la patrino pli similas, ne al la hodiaŭa, sed al tia, kia ŝi estas sur la foto apud la patro. La haroj estas nigraj kaj rektaj, kaj la lipoj maldikaj. La brovoj estas larĝaj, sub ili estas helbluaj okuloj. Kaj la blanka haŭto kun bela vangruĝo. Ankaŭ Oleg facile ruĝiĝas. Kaj liaj lipoj estas maldikaj kaj la hararo nigra kiel ĉe la patrino sur la foto. La patro kun la patrino estas junaj kaj tre gajaj. Kaj brilaj. La patro estas en uniformo, kaj la patrino en robo sen manikoj. Ĝi nomiĝas sarafano. Tiam, antaŭ dudek jaroj, Oleg ankoraŭ ne ekzistis. Sed antaŭ dek ses jaroj li jam ekzistis.

– Patrino, – Oleg petis, – ne ploru, por kio do?

– Mi ne forpermesos vin, – la patrino respondis. – Ne forpermesos kaj punkto. Nur post mia morto.

– Patrino, – Oleg sidiĝis sur la liton, – sufiĉas, ĉu? Mi prefere supon manĝu.

– Prenu en la kuirejo. Ĝi ankoraŭ ne malvarmiĝis.

La okuloj estas malsekaj. Ŝi tamen ploris, kvazaŭ entombigis Olegon. Kvankam, eble, ŝi ploris pri la patro. Tiu foto estis homo por li. Sed Oleg la patron tute ne memoris, kvankam penis rememori.

Li levis sin kaj venis en la kuirejon. En la kuirejo estis Oldulo. Li bruligis la forneton.

– Mi helpos, – Oleg proponis. – Ĉu mi boligu la akvon?

– Jes, – Oldulo respondis, – dankon. Mi ja havas lecionon. Vi venu al mi poste.

* * *

Marjana kolektis plenan sakon da fungoj. Ŝi bonŝancis. Vere, ŝi devis iri malproksimen al la intermontejo. Kun Oleg ŝi neniam decidiĝus iri tiel malproksimen, sed kun Dik ŝi sentis sin trankvile, ĉar Dik sin sentis trankile. Ĉie. Eĉ en la arbaro. Kvankam li pli ŝatis stepon. Li estas ĉasisto, kvazaŭ li naskiĝis ĉasisto, sed fakte li naskiĝis pli frue, ol la setlejo estis fondita.

– Vi en la arbaro sentas vin kiel hejme, – Dik diris.

Li eldiris tion laŭte. Dik iris antaŭe kaj iom flanke. Jako kun felo ekstere estis kiel haŭto sur li. Li mem kudris la jakon por si. Malmultaj el la virinoj en la setlejo povus tiel kudri.

La arbaro estis maldensa, kripla, la ĉitieaj arboj, kreskinte iom pli ol homstaturo, klinis pintojn flanken, kvazaŭ ili timis elŝoviĝi el amaso de najbaroj. Kaj prave. Vintraj ventoj facile rompus la pintojn. De pingloj gutis akvo. La pluvo estis malvarma, frostiĝis la mano de Marjana, en kiu ŝi tenis la sakon kun fungoj. Ŝi retenis la sakon en la alian manon. La fungoj ekmoviĝs en la sako, ekknaris. La manplato doloris. Ŝi kaptis dornon per ĝi, elfosante la fungojn. Dik eltiris la dornon, por ke sangoveneniĝo ne okazu. Oni ne povas scii, kio estas la dorno. Marjana glutis la amaran antidoton el la botelo, kiu ĉiam pendis sur la kolo.

Ĉe la blankaj, glitaj radikoj de pino Marjana rimarkis violkoloran makuleton.

– Atendu, Dik, – ŝi diris, – tie estas floro, kian mi ne vidis ankoraŭ.

– Ĉu vi bezonas florojn? – Dik demandis. Estas tempo reveni hejmen. Ial al mi ne plaĉas esti ĉi tie. – Dik havis neordinaran senton pri malagrablaĵoj.

– Momenton, – Marjana respondis kaj ekkuris al la trunko.

La poroza, mola, blueta ŝelo de la pino iomete pulsis, pumpante akvon, kaj la radikoj vibris, etendante fingrojn por preterlasi neniun guton de la pluvo.

Tio estis floro. Ordinara floro, violo. Sed multe pli denskolora kaj pli granda ol tiuj, kiuj kreskis apud la setlejo. Kaj la dornoj estis pli longaj. Marjana abrupte eltiris la violon el la tero, ke la floro ne sukcesu kroĉiĝi per radiko al la pino, kaj post sekundo la violo jam estis en la sako kun fungoj, kiuj eksusuris kaj ekknaris tiel, ke Marjana eĉ ekridis. Kaj tial ŝi ne tuj aŭdis la voĉon de Dik:

– Kuŝiĝu!

Ŝi komprenis, saltis antaŭen, falis, enpremiĝis en la varmajn, pulsantajn radikojn de la pino. Sed ŝi iomete malfruiĝis. La vizaĝo brulis, kvazaŭ oni verŝis al ĝi bolaĵon.

– Okuloj! – Dik ekkriis. – Ĉu la okuloj ne estas damaĝitaj?

Li ektiris Marjanan je la ŝultroj, disigis de la radikoj ŝiajn fingrojn, konvulsie kunpremitajn pro doloro, sidigis.

– Ne malfermu la okulojn, – li ordonis kaj rapide komencis eltiri malgrandajn mallarĝajn dornojn el la vizaĝo kaj kolere diris: – Stultulino, ne eblas forpermesi vin en la arbaron. Vi devis aŭskulti. Ĉu doloras?

Subite li falis sur Marjanan kaj enpremis ŝin al la radikoj.

– Doloras ja!

– Ankoraŭ unu alflugis, – li diris leviĝante.

Du globetoj de kurkardo preterflugis je tri metroj. Rigidaj, plektitaj el dornoj-semoj, sed malpezaj kiel aero, ĉar malplenaj interne, ili flugados, ĝis hazarde pro blovo de vento batiĝos kontraŭ arbo aŭ roko. Miliono da globoj vane pereos, sed unu trovos sian urson, pripikos varman felon per dornoj, kaj de la dornoj ekkreskos markotoj. Ili estas tre danĝeraj, tiaj globoj, kaj dum la sezono de maturiĝo oni devas esti tre singarda en la arbaro, aliokaze spuroj restos por la tuta vivo.

– En ordo, – Dik diris, – ne plu restis dornoj. Kaj ne trafis okulon. Tio estas plej grava - ne trafi okulon.

– Ĉu vundetoj multas? – Marjana mallaŭte demandis.

– Ne malaperos via beleco, – Dik diris. Nun iru ni hejmen, rapide. Egli ŝmiru per graso.

– Jes, certe. – Marjana tuŝis la vangon per manplato.

Dik rimarkis, batis la manon.

– Vi fungojn prenadis, la floron tenis. Frenezulino vi estas. Vi ja infektos la vangon.

Dume la fungoj elgrimpis el la sako, disrampis inter la radikoj, kaj kelkaj eĉ sukcesis duone enfosiĝi en la teron. Dik helpis al Marjana kolekti ilin. Tamen la violon ili ne trovis. Poste Dik redonis la sakon al Marjana. Ĝi estis malpeza, Dik ne volis okupi siajn manojn. En la arbaro ĉiu sekundo estas grava kaj la manoj de ĉasisto devas esti liberaj.

– Rigardu, – Marjana elparolis prenante la sakon. Ŝia friska mallarĝa mano kun rompitaj ungoj haltis sur la mano de Dik. – Ĉu mi estas tre kripla?

– Ridindas, – Dik diris, – ĉiuj havas punktojn sur siaj vizaĝoj. Ankaŭ mi. Ĉu mi estas kripla? Tio estas tatuaĵo de nia tribo.

– Tatuaĵo?

– Ĉu vi forgesis? Oldulo instruis al ni historion, ke sovaĝaj triboj intence ornamis sin tiel. Kiel dekoracio.

– Tio ja estis sovaĝuloj, sed al mi doloras.

– Ankaŭ ni estas sovaĝuloj.

Dik jam marŝis antaŭen ne retrorigardante. Sed Marjana sciis ke li ĉion aŭdas. Li havas aŭdkapablon de ĉasisto. Marjana transsaltis grizan tigon de ĉasliano.

– Poste tio jukos, neeblos dormi. Sed gravas ne grati. tiuokaze spuroj ne restos. Sed ĉiuj gratas.

– Mi ne gratos, – Marjana diris. Sed dormante mi povas forgesi kaj ekgrati.

La pluvo iĝis pli densa, la haroj algluiĝis al la kapo, kaj akvo gutis de okulharoj, malhelpis vidi, sed malvarma akvo plezurigis la vangojn. Marjana pensis ke oni devas tondi Dikon, ĉar la ĝisŝultra hararo ĝenas. Estas malbone, ke li vivas sola. Ĉiuj vivas en familioj, sed li – sola. Ekde kiam lia patro mortis, li vivas tiel. Li jam kutimiĝis.

– Ĉu vi ion sentas? – Marjana demandis, rimarkinte ke Dik rapidigis la paŝadon.

– Jes, – li diris, – bestoj. Verŝajne ŝakaloj. Grego.

Ili ekkuris, sed estis malfacile kuri en arbaro. Tiuj, kiuj kuradas malatente, tiujn trafas liano aŭ kverko por manĝo. La fungoj palpitis en la sako, sed Marjana ne volis forĵeti ilin. Baldaŭ aperos elhakejo, kaj poste la setlejo. Ŝi vidis, ke Dik prenis de la zono tranĉilon kaj reprenis oportunen la arbaleston. Ankaŭ ŝi eligis tranĉilon de la zono, sed ŝia tranĉilo estas mallarĝa kaj maldika, ĝi estas bona por tranĉi lianojn aŭ elfosi fungojn. Sed se vin kuratingas grego da ŝakaloj, do tia tranĉilo ne helpos, estus pli bone preni bastonon.

* * *

Oleg finmanĝis la supon, metis la kaserolon kun densaĵo alten, sur la breton. Lernantoj estis frapintaj per nudaj kalkanoj kontraŭ adoba planko kaj tra embrazuro en la muro Oleg vidis, ke ili, elsaltinte el la pordo, saltis en grandegan flakon, aperintan dum la lastaj tagoj. Ŝprucoj ĉien! Pli poste iu kriis: "Vermo!" Kaj ili amasiĝis, kaptante la vermon, kaj ĝia rozkolora vosto elŝoviĝis el akvo kaj vipis la krurojn de la lernantoj. Rufulino Rut – la filineto de Tomaso ŝrikis: verŝajne la vermo trafis ŝian nudan brakon per urtika kupo; Ŝia patrino elŝoviĝis el la kontraŭa domo kaj kriis:

– Vi freneziĝis! Kiu do ŝovas sin en akvon! Ĉu vi volas perdi la brakojn? Senprokraste iru hejmen!

Sed la lernantoj decidis eltiri la vermon eksteren, kaj Oleg sciis kial. En la aero ĝi ŝanĝas kolorojn, iĝas jen ruĝa, jen blua, tio estas tre interesa, sed tio interesas ilin, sed ne patrinojn, kiuj panike timas vermojn, sendanĝerajn kaj timemajn estaĵojn.

Linda, la edzino de Tomaso staris ĉe rando de la flako kaj vokis la filinon, kaj Oleg, preventinte demandon de la patrino elparolis:

– Mi tuj venos.

Sed li eliris eksteren kaj rigardis al la fino de la strato, al la pordego de la palisaro, apud kiu staris Tomaso kun arbalesto en la mano. La pozo de Tomaso estis streĉita. Estas malbone, diris Oleg al si. Malbone estas, mi ja ĝuste tion pensis. Dik venigis ŝin ien malproksimen, kaj tie io okazis. Dik ne komprenas, ke ŝi estas tute alia, malsama al li kaj ŝi devas esti gardata.

La infanoj tiris la vermon eksteren, kaj ĝi jam iĝis preskaŭ nigra, tute ne povis adaptiĝi al mallibero. Kaj tuj ankaŭ la rufulino Rut iĝis kaptita kaj Linda ektiris ŝin hejmen. Oleg kuris al la palisaro kaj kurante konjektis, ke li ne kunprenis arbaleston do li estos senutila.

– Kio? – li demandis Tomason.

Tiu respondis ne retrorigardinte:

– Ŝajne ree vagaĉas ŝakaloj. Grego.

– Ĉu la sama, kiu estis nokte?

– Mi ne scias. Antaŭe ili ne vagadis tage. Ĉu vi atendas Marjanan?

– Ŝi kun Dik foriris por fungoj.

– Mi scias, mi mem ilin ellasis. Vi ja estu trankvila. Se kun Dik, do nenio okazos. Li estas denaska ĉasisto.

Oleg kapjesis. Tomaso ne volis ofendi Olegon. Simple okazis, ke Dik estas pli fidinda: Dik estas ĉasisto, sed li, Oleg, ne tre estas ĉasisto. Kvazaŭ esti ĉasisto estas la plej granda atingo de la homaro.

– Certe mi komprenas, – Tomaso subite ridetis. Li mallevis la arbaleston kaj apogis sian dorson kontraŭ unu el la palisoj de la barilo. – Sed tio estas demando pri prioritatoj. En la malgranda socio, mi diru simila al la nia, la kapabloj, ekzemple matematikaj, retiriĝas laŭ la skalo de valoreco antaŭ la kapablo mortigi urson. Tio estas maljusta, sed klarigebla.

La rideto de Tomaso estis ĝentila, la longaj lipoj fleksiĝis ĉe anguloj, kvazaŭ ne povis lokiĝi sur la vizaĝo. La vizaĝo estis malhela, plena je profundaj sulkoj, kaj la okuloj estis eĉ mapli helaj ol la vizaĝo. Kaj iliaj blankoj estis flavaj. Tomaso havas la malsanan hepaton. Eble pro tiu malsano li iĝis tute kalva kaj ofte tusis. Sed Tomaso estis eltenkapabla kaj sciis la vojon al la montpasejo plej bone ol iu ajn alia.

Tomaso abrupte levis la arbaleston kaj ne celinte pafis sagon. Oleg ĵetis rigardon tien, kien ŝrikante pafiĝis la sago. Ŝakalo ne sukcesis elturniĝi. Ĝi elfalis el la arbustoj, kvazaŭ la arbustoj tenis ĝin en la aero kaj poste liberigis. Ĝi falegis sur la herbejon kaj konvulsiinte mortis.

– La pafo de majstro, – Oleg diris.

– Dankon. Necesas fortreni antaŭ alflugo de korvoj.

– Mi fortrenos, – Oleg proponis.

– Ne, ĝi ne estas sola. Vi prefere kuru por via arbalesto. Se la infanoj estos revenantaj, ili devos iri tra tiu grego. Kiom da ŝakaloj estas en ĝi?

– Mi nokte kalkulis ses pecojn.

La nigra faŭko de la ŝakalo estis malfermita, la blanka felo dorne elstaris.

Oleg turniĝis por kuri por arbalesto, sed la fajfo de Tomaso haltigis lin. La fajfo estis laŭta, aŭdebla en ĉiu angulo de la setlejo.

Ĉu halti? Ne, prefere por la arbalesto. Tio okupus unu momenton.

– Kio okazas tie? – La patrino staris ĉe la pordo.

Li forpuŝis ŝin, kaptis de la muro la arbaleston, apenaŭ forŝiris la hokon. Kie estas sagoj? Ĉu sub la tablo? Ĉu la ĝemeloj ilin fortiris?

– Sagoj estas malantaŭ la forno, – la patrino diris. – Kio okazis? Ĉu io al Marjana?

Oldulo elkuris kun lanco. Kiel li pafu per arbasesto per unu mano? Oleg devancis Oldulon, samtempe eligante sagon el la sagujo, kvankam samtempe tion oni ne faru.

La tuta infanaro de la setlejo kuregis al la palisaro.

– Reen! – Oleg ekkriis per severa voĉo, sed neniu obeis lin.

Apud Tomaso jam staris Sergejev, tenante grandan pafarkon en la mano. La viroj estis intense fiksaŭskultantaj. Sergejev levis la manon sen du fingroj, ordonante senmoviĝi al la alkurantoj de malantaŭe.

Kaj tiam el la griza, ebena muro de la arbaro venis krio. La homa krio. La krio estis fora, mallonga, ĝi ĉesis, kaj ekregis senlima silento, ĉar neniu animo en la setlejo permesis al si eĉ spiri. Eĉ beboj en luliloj eksilentis. Kaj Oleg imagis, ne, li eĉ ekvidis, ke tie, malantaŭ la muro de la pluvo kaj blanketaj trunkoj, en la vivanta, spiranta, moviĝanta arbaro, staras Marjana, alpremiĝante per dorso al la varma kaj urtika ŝelo de pino, kaj Dik penas repreni lancon, falinte sur genuon. Kaj sango elverŝegas el la brako, vundita per dentoj de ŝakalo.

– Oldulo! – Tomaso ekkriis. – Boris! Restu ĉe la palisaro, Oleg, kuru kun ni.

Ĉe la arbaro ilin atingis Luiza kun sia fama glavo, per kiu ŝi pasintjare forpelis urson. En la alia mano ŝi portis bruligitan ŝtipon. Luiza estis granda, dika kaj timiga virino - kurtaj, grizaj, hirtaj haroj ĉien, kapoto pufiĝis kiel sonorilo. Eĉ arboj timeme entiris siajn branĉojn kaj tordis la foliojn, ĉar Luiza estis kiel malica spirito, kiu vintre graŭlas en la intermontejo. Kaj kiam Luiza stumblis kontraŭ ĉasliano, tiu, anstataŭ kapti la viktimon, kaŝis sin malantaŭ trunkon kiel timema serpento.

Tomaso haltis tiel subite, ke Sergejev apenaŭ koliziis kontraŭ li, kaj fajfis, ŝovinte du fingrojn en la buŝon. Neniu en la setlejo scipovis tiel surdige fajfi.

Kiam la fajfo ĉesis, Oleg komprenis, kiel timeme kaŝiĝis, ektimis la arbaro la homan bruon, la homan malkvietecon kaj koleron. Oni nur aŭdis kiel malfacile spiras ŝarĝa Luiza.

– Ĉi tien! – Marjana kriis.

Ŝia voĉo sonis tute proksime. Ŝi eĉ ne kriis, ŝi vokis, kiel oni vokas de la fora flanko de la setlejo. Kaj poste, kiam ili ree ekkuris, Oleg ekaŭdis la voĉon de Dik, pli ĝuste la muĝon, kvazaŭ bestan, kaj furiozan ululon de ŝakalo.

Oleg ĵetis sin flanken, por devanci Luizan, sed antaŭ li aperis la dorso de Sergejev, kiu ne sukcesinte eĉ vesti sin, kuris en nura leda pantalono.

Marjana, kiel en la imago de Oleg, staris, alpreminte sin al mola, blanka trunko de olda, dika pino, kiu cedmoviĝis internen, kvazaŭ klopodis gardi la knabinon. Sed Dik ne falis. Dik batalis per tranĉilo kontraŭ granda ŝakalo, kiu evitis la batojn, siblante kaj serpentante. Plia ŝakalo konvulsiis apude sur la tero kun sago en sia flanko. Kaj ne malpli ol kvin sidis vice, flanke kvazaŭ spektantoj. Ŝakaloj havas tian strangan kutimon. Ili ne atakas kune, sed atendas. Se la unua ne superfortos kaptaĵon, do la aferon daŭrigas la dua. Kaj tiamaniere, ĝis venko. Ili ne kompatas unu la alian. Ili ne komprenas tion. Sergejev, kiam sekcis unu ŝakalon, kun peno sukcesis trovi cerbon en ĝi.

La ŝakaloj-spektantoj, kiel pro ordono turnis la muzelojn al la homoj, kiuj atakis la herbejon. Kaj al Oleg ial ŝajnis, ke la ruĝaj punktoj de la ŝakalaj okuloj rigardas lin riproĉe. Ĉu oni rajtas ataki kune? Tio ja estas kontraŭregula.

La ŝakalo, kiu ĉiam penis kapti per dentoj la tranĉilon, subite falis sur la flankon: el bazo de lia longa kolo elstaris sago. Evidentiĝis ke Tomaso sukcesis pafi dum Oleg estis nur pensanta pri tio. Kaj Dik, kvazaŭ li atendis tion, tuj turniĝis al la restaj ŝakaloj kaj ĵetis sin al ili kun lanco. Apude jam estis Sergejev kaj Luiza kun siaj glavo kaj ŝtipo. Antaŭ ol la ŝakaloj komprenis, kio okazis, du el ili sternis sin mortintaj, kaj tiam la aliaj ekkuregis en la vepron. Neniu kuris post ili. Kaj Oleg paŝis al Marjana:

– Ĉu vi estas en ordo?

Marjana ploris, alpremis al la brusto la sakon kun fungoj kaj amare ploris.

– Nu diru do! - Oleg timiĝis.

– Kurkardo urtikis min, – Marjana ploris. – Do mia vizaĝo estos stigmatoza.

– Domaĝe, ke vi tiel rapide alkuris, – Dik diris, forviŝante sangon de la vango, – mi ĵus komencis ĝui tion.

– Ne diru stultaĵojn, – Luiza ĉesigis lin.

– La tria aŭ la kvara venkus vin, – Sergejev aldonis.

* * *

Survoje al la setlejo Dik komencis tremi, pro ŝakalaj dentoj neniu bonfartis.

Ĉiuj tuj venis en la domon de Vajtkus, Vajtkus mem malsanis, kuŝis, kaj lia edzino Egli prenis el la kuracilujo - kesto en la angulo - ungventojn kaj tizanon kontraŭ la ŝakala veneno, poste ŝi lavis la vundon de Dik kaj ordonis al li dormi. Oni ŝmiris la vizaĝon de Marjana per graso. Dik foriris. Post unu aŭ du horoj la febro kvietiĝos, sed nun li malbonfartas, kaj sentas doloron, li ne volis, ke la aliaj vidu tion.

Egli metis sur la tablon bovlon kun sukero, kiun oni degeligas el radikoj de karekso, kiu kreskas en marĉoj. Nur ŝi kaj Marjana sciis, kiel distingi la dolĉan karekson de la ordinara. Ankaŭ etuloj, kiuj sente scias, kiu herbo estas dolĉa kaj kiun oni ne tuŝu. Poste Egli disverŝis la bolaĵon en tasojn, kaj ĉiu mem ĉerpis la densan grizan sukeran amelsupon per kulero. Ĉe Vajtkusoj ĉio estas simpla. Ĉiuj ŝatas viziti Vajtkusojn.

– Ĉu ĉio estas en ordo? – Tomaso demandis al Egli, Ĉu Dik povos marŝadi?

– Sur li ĉio resaniĝas kiel sur kato.

– Ĉu vi tamen dubas? – Sergejev replikis.

– Mi ne dubas, – Tomaso diris, – alia vojo ne ekzistas. Ĉu vi proponas atendi tri pliajn jarojn? Ni formortos pro la mizero.

– Ni ne formortos, – Vajtkus diris de la lito. La barbo kaj la hirta hararo vualis la tutan vizaĝon. Estis videblaj nur la ruĝa nazo kaj helaj makuloj de la okuloj. – Ni definitive sovaĝiĝos.

– Tio estas samo, – Tomaso diris. – Mi trafus nun Daniel Defoe. Kompatinda mensogulo.

Vajtkus ekridegis, kvazaŭ ektusis.

Oleg jam aŭdis tiujn diskutojn. Nun partopreni ilin estas tute vanta afero. Li volis iri en la ŝedon, kie Oldulo kun lernantoj senfeligis la mortigitajn ŝakalojn, por konversacii kun Oldulo. Nur por konversacii. Sed li rigardis al la bovlo kun sukero kaj decidis manĝi ankoraŭ iomete. Hejme li kun patrino finmanĝis sian porcion eĉ en la antaŭlasta semajno. Li ĉerpis neplenan kuleron da sukero. Li ja venis ĉi tien ne por manĝegi.

– Trinku, Marjanjo, – Egli diris, – vi laciĝis.

– Dankon, – Marjana respondis, – Mi metos la fungojn malsekiĝi, alie ili sekiĝos.

Oleg fiksrigardis al Marjana, kvazaŭ li unuafoje vidis ŝin, li eĉ forgesis alporti la kuleron al sia buŝo. La lipoj de Marjana estas kvazaŭ desegnitaj – klaraj, iomete pli helaj ĉe la randoj, mirindaj lipoj, neniu alia en la tuta setlejo havas tiajn lipojn. Kvankam ŝi iomete similas al Sergejev. Tute iomete. Verŝajne, ŝi similas ankaŭ al la patrino, sed ŝian patrinon Oleg ne memoris. Kaj eble al sia avo. Tio estas mirinda afero – genetiko. Oldulo en la forcejo – la kavo malantaŭ la ŝedo, la mastrumejo de Marjana, – eksperimentis por la lernantoj pri pizo. Nu vere ne pri pizo, sed pri la ĉitiea lento. Ĉio koincidis, sed post korektoj. Ĉi tie estas aliaj kariotipoj, tutcerte aliaj. La vizaĝo de Marjana estas triangula, la vangostoj kaj la frunto larĝaj, sed la mentono estas akra, do estas multe da loko sur la vizaĝo por la okuloj, kaj ili okupas la tutan liberan lokon. Kaj tre longa kolo, flanke estas rozkolora cikatro, de la infana aĝo. Marjana alkutimiĝis al ĝi, sed emociiĝas pro kurkardo. Ĉu ne egalas, ĉu homo havas punktojn sur sia vizaĝo aŭ ne? Ĉiuj havas. Sed anstataŭ bidaron, Marjana havis, kiel ĉiuj en la setlejo, ŝnuron kun ligna boteleto kun kontraŭveneno.

– Imagu, ke la marŝado finiĝos tragike, – Sergejev diris.

– Mi ne volus, ĉar mi ĝin partoprenos, – Tomaso respondis.

Vajtkus ree ekridis, ie en mezo de la barbo io ekgluglis.

– La knaboj – Dik kun Oleg estas espero de nia setlejo, ĝia estonteco, – Sergejev daŭrigis. – Vi ja, Tomaso, estas unu el la kvar lastaj viroj.

– Aldonu min, – Luiza elparolis base kaj komencis laŭte blovi en sian tason, por malvarmigi la bolaĵon.

– Min vi ne konvinkos, – Tomaso kapneis. – Sed se vi tre timas, restigu ni Marjanan ĉi tie.

– Mi timas pri la filino, jes. Sed nun ni priparolas pli principajn aferojn.

– Mi iru por malsekigi la fungojn, – Marjana diris kaj facile levis sin.

– Haŭto kaj ostoj – Luiza diris rigardante al ŝi.

Preterirante sian patron, Marjana tuŝis lian ŝultron per pintoj de la fingroj. Tiu levis la trifingran manon por kovri per ĝi la manon de Marjana, sed ŝi jam demetis la manon kaj rapide ekiris al la pordo. La pordo malfermiĝis, enlasinte la monotonan bruon de la pluvo, kaj laŭte klakis. Oleg apenaŭ impetis post Marjana, sed detenis sin, tio ja ne decas.

El la alia ĉambro eliris, mallerte paŝante, unu el la filoj de Vajtkus. Kiom aĝa li estas? La unua naskiĝis en la pasinta printempo, sed la alia - antaŭ nelonge, kiam komencis neĝi. Do ĉi tiu havas jaron kaj duonon? Kaj sume Vajtkusoj havas ses gefilojn. Tio estas tutmonda rekordo.

– Sukeron, – la infano diris kolere.

– Ĉu sukeron!? – Egli minace indignis. – Sed kies dentoj doloras? Ĉu miaj? Kaj kiu paŝas nudpiede? Ĉu mi?

Ŝi kaptis la knabon kaj forportis lin el la ĉambro.

Oleg rimarkis, ke lia brako memstare denove ĉerpis per la kulero sukeron el la bovlo. Li koleris kontraŭ si kaj forverŝis la kuleron reen, alportis ĝin al la buŝo kaj lekis la malplenan.

– Mi verŝu pli da bolaĵo por vi, – Luiza proponis. – Mi kompatas niajn geknabojn, ili ĉiam estas iaj nesatmanĝintaj.

– Nun ja estas pli-malpli bone, – Egli aldonis, revenante en la ĉambron. Post ŝi aŭiĝis la baseta muĝado de Vajtkus-malpliaĝa. Nun jam fungoj aperis. Kaj sufiĉas vitaminoj. Sed grasoj mankas.

– Ni tuj foriros, – Luiza elparolis. – Vi estas tro pala.

– Vi ja scias, kial. – Egli penis rideti. Sed la rideto evidentiĝis grimaco, kvazaŭ io al ŝi doloras.

Antaŭ monato Egli naskis infanon, knabinon, malvivan. Oldulo diris, ke ŝi estas tro maljuna por naski infanojn. Kaj la organismo estas elĉerpita. Sed ŝi estas homo de devo. La gento devas esti daŭrigata. "Ĉu vi komprenas?"

– Dankon pro la regalo, – Luiza diris.

– Mi ne komprenas, kiel vi sukcesis tiel dikiĝi, – Tomaso levetis la ŝultrojn, rigardante, kiel la grandega korpo de Luiza fluas al la pordo.

– Mi ja ne pro bonfarto pufiĝis, – Luiza diris, ne retrorigardante. Ĉe la pordo ŝi haltis kaj diris al Oleg: – Vi pro ĉiuj emocioj forgesis viziti Kristinan. Ili atendas vin. Nebone estas.

Certe. Tio estas tre malbona! Li devis viziti ŝin horon antaŭe.

Oleg saltleviĝis.

– Tuj.

– Bone. Mi nur por disciplino, – Luiza mansvingis. – Mi mem vizitetos. Mi nutros miajn orfojn kaj vizitos.

– Ne.

Oleg elkuris eksteren post Luiza, kaj tuj rememoris, ke li forgesis danki Eglin pro la bolaĵo kun sukero; maldece.

Ili iris apude. Ila celo estis proksima. La tutan setlejon eblas ĉirkaŭkuri dum kvin minutoj laŭlonge de la palisara perimetro.

La domoj kun oblikvaj unudeklivaj tegmentoj densiĝis, alpremiĝis unu al la alia per du strioj de ambaŭ flankoj de la rekta vojeto, kiu tranĉis la setlejon en du partojn: de la pordego de la palisaro ĝis la komuna ŝedo kaj la provizejo. La tegmentoj, tegitaj per longaj rozkoloraj folioj de akvotulipoj, brilis pro la pluvo, respegulante la ĉiam grizan, ĉiam nebulan ĉielon. Estas kvar domoj ĉe unu flanko kaj ses domoj ĉe la alia. Tamen tri domoj estas malplenaj. Tiel estas post la pasintjara epidemio.

La domo de Kristina estas antaŭlasta, malantaŭ ĝi estas nur la domo de Dik. Luiza loĝas kontraŭe.

– Ĉu vi ne timas foriri? – Luiza demandis.

– Mi devas.

– La respondo estas inda je viro. – Luiza ial ridetis.

– Ĉu Sergejev forpermesos Marjanan? – Oleg demandis.

– Marŝos via Marjana, nepre.

– Nenio okazos al ni, – Oleg trankviligis. – Estos kvar homoj. Ĉiuj estos armitaj. Ne unuafoje ni estas en la arbaro.

– Jes, en la arbaro ne unuafoje, – Luiza konsentis, – sed en la montaro ĉio estas tute alia.

Ili haltis sur la vojo inter la domoj de Kristina kaj de Luiza. La pordo al Luiza estis duonfermita, tie brilis okuloj – la adoptito Kazik atendis Luizan.

– Estas timinde en la montaro, – Luiza diris. – Mi enmemorigis por la tuta vivo, kiel ni marŝis en la montaro. Homoj frostiĝis antaŭ niaj okuloj. Matene ni vekiĝas sed jam iujn neeblis veki.

– Nun estas somero, neĝo forestas.

– Vi diras deziraĵon anstataŭ realon. En la montaro ĉiam kuŝas neĝo.

– Kaj se ne eblos trairi, ni revenos.

– Revenu. Vi prefere revenu.

Luiza turnis sin al sia pordo. Kazik elkuris renkonten al ŝi. Oleg puŝis la pordon ke Kristina.

En la domo do Kristina estas sufoke, odoras je io acida, ŝimo jam kovris la murojn, kiel per tapeto, kaj kvankam la ŝimo estas flava, oranĝkolora, hela, ĝi ne heligas la ĉambron. Kaj lumilo ne brilas.

– Saluton, – Oleg diris, ne ferminte la pordon por vidi, kiu estas en la ĉambro. – Ĉu vi ne dormas?

– Ho, – Kristina replikis, – tamen vi venis, mi pensis ke vi ne venos, forgesos. Ĉar vi intencis iri en la montaron, kial vi memoru pri mi?

– Ne aŭskultu ŝin, Oleg, – Liz elparolis mallaŭte, tre mallaŭte, preskaŭ flustre, – Ŝi ĉiam grumblas. Jam tedis.

Oleg trovis tablon, palptrovis sur ĝi lumilon, eligis el la saketo sur la zono fajroŝtonon kaj meĉon.

– Kial vi sidas sen lumo? – li demandis.

– Oleo finiĝis ĉe ni, – Liz respondis.

– Kie estas vazo?

– Ni ne havas oleon, – Kristina suspiris. – Kiu do bezonas nin, du mizerajn virinojn? Kiu alportos oleon al ni?

– La oleo estas sur la breto, dekstre de vi, – Liz diris. – Kiam vi foriros?

– Post tagmanĝo. Kiel vi fartas?

– Bone. Sed mi estas astenia.

– Egli diris, ke post tri tagoj vi jam povos stari. Ĉu vi volas ke ni portu vin al Luiza?

– Mi ne lasos la panjon.

Kristina ne estis ŝia patrino. Sed ili delonge vivis kune. Kiam ĉiuj venis en la setlejon, Liz aĝis malpli ol unu jaron, ŝi estis la plej juna. Ŝia patrino frostiĝis en la montaro, kaj la patro pereis eĉ pli frue. Kristina portis Liz-an dum tutaj tiuj tagoj. Tiam ŝi estis forta, kuraĝa, ŝi ankoraŭ havis okulojn. Kaj ili restis tiel duope. Poste Kristina blindiĝis. Pro tiuj kurkardoj: tiam oni ne jam sciis, kion fari, kaj ŝi blindiĝis. Ŝi malofte lasas la domon, nur somere, se ne pluvas. Ĉiuj jam alkutimiĝis al la pluvoj, ne rimarkas tion, sed ŝi ne alkutimiĝis. Se pluvas, ŝi pro nenio lasos la domon. Kaj se sekas, ŝi eliras, sidiĝas sur ŝtupo, divenas preterpasantojn laŭ la paŝoj kaj plendas. Kaj antaŭe ŝi estis fama astronomo. Tre fama astronomo. Liz foje diris al Oleg: "Imagu la tragedion de homo, kiu la tutan vivon rigardis stelojn, sed poste trafis arbaron, kie steloj tute mankas, kaj aldone blindiĝis. Vi ne komprenos tion".

– Certe, – Kristina diris, – portu ŝin ien. Kial ŝi mortaĉu kun mi?

Oleg trovis vazon kun oleo sur la breto, verŝis ĝin en la lumilon kaj bruligis. Tuj iĝis hele. Kaj videblas la larĝa lito, sur kiu sub felo kuŝis apude Kristina kaj Liz. Oleg ĉiam miris, kiom ili similas unu al la alia, eĉ nekredeblas, ke ili ne estas parencoj. Ambaŭ estas blankaj, kun flavaj hararoj, kun larĝaj plataj vizaĝoj kaj molaj lipoj. Liz havas verdajn okulojn. La okuloj de Kristina estas fermitaj, sed oni diras ke ili antaŭe estis verdaj.

– La oleo sufiĉos por semajno, – Oleg diris, – poste Oldulo alportos. Vi ne ŝparu. Kial vi sidu en mallumo?

– Domaĝe, ke mi malsaniĝis, – Liz diris. – Mi ŝatus marŝi kun vi.

– Sekvafoje.

– Ĉu post tri jaroj?

– Post unu jaro.

– Post unu jaro signifas post tri niaj jaroj. Mi havas malsanajn pulmojn.

– Ĝis la vintro restas multe da tempo. Vi resaniĝos.

Oleg komprenis, ke li diras ne tion, kion atendis de li tiu junulino kun larĝa vizaĝo. Kiam ŝi diris pri la marŝado, ŝi subkomprenis tute alion: ke Oleg ĉiam estu kun ŝi, ĉar ŝi timiĝas, ŝi estas tute sola. Oleg penis esti ĝentila, sed li ne ĉiam sukcesis: Liz kolerigis lin – ŝiaj okuloj ĉiam petis ion.

Kristina levis sin de sur la lito, prenis bastonon, ekiris al la forno. Ŝi ĉion scipovis fari mem, sed preferas, ke la najbaroj helpu.

– Freneze, – ŝi balbutis, – Mi, fama sciencisto, virino, iam fama ankaŭ pri sia beleco, estas devigita loĝi en tiu brutejo, forlasita de ĉiuj, ofendita de la fortuno...

– Oleg, – Liz komencis, levetante sin per kubuto. Malkovriĝis granda, blanka mamo, kaj Oleg forturnis sin. – Oleg, ne foriru kun ili. Vi ne revenos. Mi scias, vi ne revenos. Mi antaŭsentas...

– Ĉu mi alportu akvon? – Oleg demandis.

– Ni havas akvon, – Liz respondis. – Vi ne volas aŭskulti min. Nu almenaŭ foje dum la vivo!

– Mi iras.

– Iru.

Ĉe la pordo lin atingis la vortoj:

– Oleĉjo, vi rigardu, eble tie estas kuracilo kontraŭ tusado. Por Kristina. Ĉu vi ne forgesos?

– Mi ne forgesos.

– Li forgesos, – Kristina replikis. – Kaj tio ne estos io mirinda.

– Oleg!

– Nu kio?

– Vi ne diris al mi "ĝis revido".

– Ĝis revido.

* * *

Oldulo lavis sin en la kuirejo super kuvo.

– La grandajn bestojn vi mortigis, – li diris. – Sed la felo estas malbona, somera.

– Tion faris Dik kun Sergejev.

– Ĉu vi koleras? Ĉu vi vizitis Kristinan?

– Tie ĉio estas en ordo. Poste alportu oleon al ili. Kaj ĉe ili finiĝas terpomoj.

– Ne zorgu. Vizitu min, ni konversacios antaŭ la marŝado.

– Sed nelonge! – la patrino ekkriis el-post la vando.

Oldulo ridetaĉis. Oleg deprenis viŝtukon, etendis al li, ke por li estu oportune viŝi la maldekstran manon. La dekstran Oldulo perdis ĉirkaŭ dek kvin jarojn antaŭe, kiam oni unuafoje penis veni al la montaro.

Oleg eniris la ĉambron de Oldulo, sidiĝis ĉe la tablon, poluritan per kubutoj de lernantoj, demovis memfaritan abakon kun sekigitaj nuksoj. Kiomfoje li sidis ĉe tiu tablo? Kelkmilfoje. Kaj preskaŭ ĉion, kion li scias, li aŭdis ĉe tiu tablo.

– Por mi la plej timinda afero estas forpermesi vin, – Oldulo diris, sidiĝante kontraŭe, sur la instruistan lokon. – Mi pensis, ke post iom da jaroj vi anstataŭos min kaj instruos infanojn.

– Mi revenos, – Oleg respondis. Li pensis: "Kaj kion nun faras Marjana?" La fungojn ŝi jam malsekigis, poste rearanĝis sian herbarion, ŝi nepre rearanĝas sian herbarion. Ĉu ŝi preparas sin? Ĉu ŝi parolas kun la patro?

– Ĉu vi aŭskultas min?

– Jes, certe, instruisto.

– Tamen mi mem insistis, ke oni kunprenu vin malantaŭ la montpasejon. Verŝajne, tio estas pli bezona por vi ol por Dik aŭ Marjana. Vi estos miaj okuloj, miaj manoj.

Oldulo levis la manon kaj rigardis ĝin kun intereso, kvazaŭ li neniam vidis ĝin. Kaj enpensiĝis. Oleg silentis, pririgardante la ĉambron. Oldulo iufoje silentiĝis tiel, subite, por minuto aŭ du. Ĉiu havas siajn malfortaĵojn. Fajreto de la lumilo speguliĝis de la polurita, ĉiam pura mikroskopo. Al ĝi mankis la ĉefa vitraĵo. Sergejev milfoje diris al Oldulo, ke la malplena tubeto estas troa lukso, por konservi ĝin sur la breto, kiel ornamaĵo. "Donu ĝin al mi en la metiejon, Boĉjo. Mi faros el ĝi du admirindajn tranĉilojn". Sed Oldulo ne donis.

– Pardonon, – Oldulo diris. Li dufoje palpebrumis per bonaj grizaj okuloj, glatigis la akurate tonditan barbon, pro kiu Luiza nomis lin negocisto. – Mi estis pensanta. Ĉu vi scias pri kio? Pri tio, ke en la historio de la tero jam okazis, ke pro malbonŝanco grupo de homoj okazis forigita de la komuna fluo de la civilizado. Kaj ni trafas en la fakon de kvalita analizo...

Oldulo ree silentiĝis kaj maĉis per la lipoj. Li foriris en siajn pensojn. Oleg kutimiĝis al tio. Al li plaĉis sidi apud Oldulo, simple silenti, li kredis, ke Oldulo estas tiel plena je scioj, ke eĉ aero de la ĉambro estas plena je ili.

– Jes, certe, oni devas konsideri la tempan diapazonon. Diapazono estas distanco. Ĉu vi memoras?

Oldulo ĉiam klarigis al la lernantoj vortojn, kiujn la lernantoj ne renkontis.

– Por unu homo sufiĉas kelkaj jaroj por degeneri. Kondiĉe, ke li estas blanka folio de papero. Estas sciate, ke infanoj, bebaĝe trafitaj al lupoj aŭ simioj, post kelkaj jaroj absolute regresis kompare de siaj samaĝuloj, kaj tiaj okazoj estis registritaj en Barato kaj Afriko. Ili iĝis demenculoj. Demenculo estas...

– Mi memoras.

– Pardonon. Oni malsukcesis revenigi ilin al la homaro. Ili eĉ iris nur kvarpiede.

– Kaj kio pri plenkreskuloj?

– Lupoj ne adoptos plenkreskulon.

– Kaj se ili trafos en neloĝatan insulon?

– Variantoj diversas, sed homo neeviteble degeneras... degenereco...

Oldulo rigardis al Oleg, tiu kapjesis, li konis tiun vorton.

– Degenereco dependas de la nivelo, kiun la homo atingis al la momento de la izoleco, kaj de ĝiaj ecoj. Sed ni ne povas fari eksperimenton pri unu formita persono. Ni diras pri sociumo. Ĉu grupo de homoj, en kondiĉoj de izoleco, povas savi kulturnivelon, kiun ili havis en la momendo de disiĝo?

– Povas, – Oleg respondis. – Tio estas ni.

– Ne povas, – Oldulo oponis. Sed por etulo sufiĉas kvin jaroj, por grupo, eĉ se ĝi ne formortos, necesas du aŭ tri generacioj. Por tribo – kelkaj generacioj. Por popolo, eble, jarcentoj. Sed la procezo estas definitiva. Ĝi estas konfirmita de la historio. Ni prenu la aŭstraliajn indiĝenojn...

Eniris la patrino de Oleg, ŝi estis kombita, surmetis ĵuslavitan jupon.

– Mi sidos kun vi.

– Sidu, Irinjo, – Oldulo kapjesis. Ni konversacias pri la socia progreso. Pli ĝuste - pri la regreso.

– Mi jam aŭdis. Vi filozofias, post kiom da tempo ni komencos iri kvarpiede? Do mi respondos al vi – pli frue ni ĉiuj mortaĉos. Kaj tio estas bona. Min tedis jam.

– Sed al li ne tedis, – Oldulo ne konsentis. Kaj al miaj ĝemeloj ne tedis.

– Mi ja por li vivas, – la patrino diris, – kaj vi sendas lin al nepra morto.

– Se mi okupos vian vidpunkton, Ira, – Oldulo diris, – do ĉi tie ĉiu tago minacas per morto. La ĉitiea arbaro estas morto, vintro estas morto, inundo estas morto, uragano estas morto, piko de burdo estas morto. Kaj ni ne scias, de kie elrampos morto kaj kian aspekton ĝi prenos.

– Ĝi elrampas kiam ĝi volas, kaj forportas, kiujn ekdeziros, unu post la alia.

– Ni estas pli multaj, ol estis antaŭ kvin jaroj. La ĉefa problemo estas ne la biologia vivado, sed la morala.

– Ni estas pli malmultaj! Estas malpli da ni kun vi! Ĉu vi komprenas, ni tute ne restis! Kion tiuj hundidoj povas sen ni?

– Ni povas, – Oleg respondis. Ĉu vi sola irus en la arbaron?

– Prefere mi pendumos min. Foje mi timas eĉ eliri eksteren.

– Sed mi povas iri eĉ tuj. Kaj revenos kun predo.

– Jes, ni hodiaŭ Dikon kun Marjanja apenaŭ savis.

– Tio estas hazardo. Vi ja scias, ke ŝakaloj ne vagadas grege.

– Nenion mi scias! Ĉu ili tamen vagis grege aŭ ne? Ĉu vagis?

– Vagis.

– Do, ili vagadas.

– Oleg ne plu oponis. Ankaŭ la patrino silentiĝis. Oldulo suspiris, ĝisatendis paŭzon kaj daŭrigis sian monologon.

– Ial mi rememoris unu okazaĵon. Mi mil jarojn ne rememoris ĝin, sed hodiaŭ rememoris. Eble ĝi konvenas al tio? Tio okazis en la jaro 1530, baldaŭ post la malkovro de Ameriko. Germana balenŝipo, kiu ĉasis sude de Islando, trafis ŝtormon, kaj la ŝipo estis forportita nordokcidenten, en nekonatajn akvojn. Kelkajn tagojn la ŝipo estis portata per ondoj inter glaciinsuloj. Glaciinsulo estas...

– Tio estas blokego el kontinenta glacio, flosanta sur apudpolusa maro, mi scias.

– Ĝuste. Post kelkaj tagoj aperis neĝozaj rokaj bordoj de nekonata tero. Nun ĝi nomiĝas Groenlando. La ŝipo ankris kaj maristoj elŝipiĝis. Kaj imagu, kiel ili miris. kiam baldaŭ ili trovis duonruiniĝintan preĝejon, kaj poste restaĵojn de ŝtonaj kabanoj. En unu el la kabanoj ili trovis kadavron de rufhara viro en vesto, fuŝe kudrita el fokaj feloj kaj apude malakriĝintan, rustiĝintan tranĉilon. Kaj ĉirkaŭe estis malpleneco, malvarmo, neĝo...

– Ne timigu, Boĉjo, – la patrino ĉesigis lin. Ŝiaj fingroj nervoze frapis kontraŭ la tablo. Pseŭdohistoriaj fabeloj...

– Momenton, Tio ne estas fabelo. Tio estas strikte dokumentita. Tiu homo estis lasta vikingo. Ĉu vi memoras, Oleg, kiuj estis vikingoj?

– Vi rakontis pri vikingoj.

– Vikingoj navigadis, konkeris tutajn landojn, ili loĝigis Islandon, elŝipiĝis en Ameriko, kiun ili nomis Vinland, eĉ fondis sian reĝlandon en Sicilio. Kaj ili havis grandan kolonion en Groenlando. Tie troviĝis kelkaj setlejoj, staris ŝtonaj domoj kaj preĝejoj. Sed ŝipoj de vikingoj ĉesis navigadi en la maroj. Iliaj kolonioj reaparteniĝis al aliaj popoloj aŭ iĝis forlasitaj. Rompiĝis rilatoj kun Groenlando. Kaj dume la klimato iĝis pli kaj pli severa, bruto mortadis kaj la groenlandaj setlejoj dekadencis. Unuavice ĉar ili perdis rilatojn kun la ekstera mondo. Groenlandanoj, iamaj kuraĝaj maristoj, mallernis fari ŝipojn, ili iĝis malplimultaj. Estas sciate, ke en mezo de la jarcento XV en Groenlando okazis lasta nuptofesto. Prafiloj de vikingoj sovaĝiĝis, ili estis tro malmultaj, por kontraŭstari la naturon, atingi progreson aŭ por almenaŭ konservi atingaĵojn. Ĉu vi imagas la tragedion – la lasta nuptofesto en la tuta lando? – Oldulo parolis al la patrino.

– Viaj analogioj ne konvinkas min. Ĉu vikingoj estis multaj aŭ malmultaj – nenio savus ilin.

– Sed alternativo ja estis. Se tiu germana ŝipo venus je tridek jaroj pli frue, ĉio estus alie. Tiuj vikingoj povus forveturi al la kontinento kaj reveni al la homaro. Aŭ refunkciiĝus rilatoj kun la aliaj landoj, aperus komercistoj, novaj kolonianoj, aŭ almenaŭ novaj laboriloj, scioj... Kaj ĉio estus alie.

– Al ni neniu alnavigos.

– Nia savo estas ne kunvivado kun la naturo, – Oldulo certeme diris. Tiufoje li turnis sin al Oleg. – Ni bezonas helpon. Helpon de la cetera homaro. Tial do mi insistas, ke via filo marŝu post la montpasejon. Ni ankoraŭ memoras. Kaj nia devo estas ne ŝiri la fadenon.

– Vana parolado, – la patrino lace diris. – Ĉu mi varmigu akvon?

– Varmigu, – Oldulo respondis. – Ni ĝuu bolaĵon. Por ni danĝeras forgesado. Jam nun, la posedantoj de almenaŭ eroj da la homara saĝo, da scioj, iĝas pli kaj pli malmultaj. La unuaj pereas, mortas, la aliaj estas tro absorbitaj de la lukto por ekzistado... Kaj jen aperas nova generacio. Vi kun Marjana dume estas transira etapo. Vi estas kvazaŭ ĉenero, kunliganta nin kun nia estonteco. Kia ĝi estos, ĉu vi imagas?

– Ni ne timas arbaron. Ni konas fungojn kaj arbojn, ni povas ĉasi en la stepo.

– Mi timas estontecon, en kiu potencas la nova tipo de homo – Dik-ĉasisto. Por mi li estas simbolo de retiriĝo, la simbolo de la homa malvenko antaŭ la naturo.

– Rikardo estas bona knabo, – la patrino replikis el la kuirejo. – Por li estis malfacile esti sola.

– Temas ne pri karaktero, – Oldulo diris. – Temas pri la socia fenomeno. Kiam vi, Irina, povos abstraktiĝi de bagateloj?

– Ĉu mi abstraktiĝos aŭ ne, sed se en tiu vintro Dik ne mortigus urson, ni ĉiuj formortus pro malsato, – diris la patrino.

– Dik jam sentas sin aborigeno de tiu loko. Li ĉesis viziti min antaŭ kvin jaroj. Mi ne certas, ĉu li memoras abocon.

– Por kio? – la patrino demandis. – Tutegale libroj mankas. Kien kaj al kiu li skribu leterojn?

– Dik scias multe da kantoj, – Oleg replikis. – Kaj mem verkas. – Oleg iom ekhontis, ke al li plaĉas senti la malbonkorecon de Oldulo al Dik, tial li decidis defendi Dikon.

– Temas ne pri kantoj. Kanto estas aŭroro de civilizado. Kaj por la etuloj Dik estas idolo. Dik-ĉasisto! Kaj por vi, virinoj li estas ekzemplo. "Rigardu al Dik. Jen estas bona knabo!" Kaj por knabinoj li estas kavaliro. Ĉu vi atentis, per kiaj okuloj lin rigardas Marjanjo?

– Ŝi rigardu, edziniĝu. Por la setlejo tio estas bona.

– Panjo! – Oleg perdis paciencon.

– Kio?

La patrino, kiel ĉiam, nenion rimarkis ĉirkaŭe, vivis en iu sia mondo, rememoradis malnovaĵojn.

– Ĉu vin ĝojigas la mondo de dik-oj? – Oldulo estis kolera. Li eĉ frapegis la tablon per pugno. – La mondo de bonordaj, rapidaj sovaĝuloj?

– Kion do vi proponas anstataŭe?

– Jen lin. – Oldulo metis la pezan manplaton sur la nukon de Oleg. – La mondo de Oleg estas mia mondo, estas via mondo, de kiu vi penas forturni vin. Kvankam por vi ja la alia ne ekzistas.

– Vi malpravas, Boĉjo. – La patrino venis en la kuirejon, prenis de fajro bovlon kun bolaĵo kaj portis ĝin en la ĉambron. – Sukero finiĝis.

– Ankaŭ ĉe mi, – Oldulo respondis. – Nun radikoj estas maldikaj, nedolĉaj. Egli diras, ke oni devas toleri monaton. Ni manĝu kun pano. Vi ja estas inteligenta virino kaj devas kompreni, ke ni estas kondamnitaj al degenerado, se nin anstataŭos dikoj-ĉasistoj.

– Mi ne konsentas kun vi, Boĉjo, – la patrino diris. Ni almenaŭ travivu. Nun mi diras ne pri mi persone sed pri la setlejo, pri la etuloj. Kiam mi rigardas al Dik aŭ al Marjana, en mi aperas espero. Vi nomas ilin sovaĝaj, sed mi pensas, ke ili sukcesis adaptiĝi. Kaj se ili nun pereos, do ni ĉiuj pereos. La risko estas tro granda.

– Do mi ne adaptiĝis, ĉu? – Oleg demandis.

– Vi adaptiĝis malplej ol la aliaj.

– Vi simple timas pri mi, – Oleg respondis. – Kaj ne volas, ke mi marŝu en la montaron. Sed mi pafas per arbalesto pli bone ol Dik.

– Mi timas pri vi, certe, timas. Vi estas sola ĉe mi. Vi estas ĉio, kio restis ĉe mi. Sed vi ĉiutage pli kaj pli disiĝas de mi, foriras ien, iĝas fremda.

Oldulo monotone paŝadis en la ĉambro, tiel okazis, kiam li estis malkontenta pri lernantoj, se ili pigras. Li klinis sin, levis globuson de tabureto. Li faris ĝin el giganta fungo, kiu kreskis en tiu vintro ĉe la ŝedo. Tiam ili kun Oleg kune raspis farbojn, farban argilon, kiun Majana kaj Liz serĉadis ĉe la rojo, ĝuste tiun, el kiu nun oni faras sapon. Ili sekigis ĝin kaj obtenis du kolorojn – la blankan kaj la grizan. Kaj la fungo mem estis lila. Kaj Oldulo laŭmemore desegnis ĉiujn kontinentojn kaj oceanojn de la Tero. La globuso rezultis pala, kaj post du jaroj eĉ pli paliĝis kaj viŝiĝis, iĝis kiel ronda pomo.

Oleg ekvidis sur la tablo malgrandan makuleton de rozkolora ŝimo. Tio estas ne flava, sed venena ŝimo. Li singarde forviŝis la makuleton per maniko. Estas stulte, se via propra patrino preferas alian ol vi. Entute tio estas perfido. La tute vera perfido.

– Ni kun vi mortos, – Oldulo diris.

– Kaj tio estas bonega. Ni vivis sufiĉe, – la patrino eldiris.

– Tamen ni ne hastas morti, ni kroĉiĝas je tiu vivo.

– Ni estas timuloj.

– Vi ĉiam havas Olegon.

– Mi vivis por li.

– Ni kun vi mortos, – Oldulo daŭrigis, sed la setlejo devas vivi. Alie malaperos la senco de nia kun vi ekzistado.

– Pli da ŝancoj vivi havas la setlejo de ĉasistoj, – la patrino insistis.

– Pli da ŝancoj vivi havas la setlejo de tiaj, kia estas Oleg, – Oldulo oponis. Se nian tribon regos Dik kaj similaj al li, do post cent jaroj neniu memoros, kiu ni estas kaj de kie venis. Ekregos la rajto de fortulo, leĝoj de pratriboj.

– Kaj ili fruktos kaj multiĝos. Kaj ili iĝos multaj. Kaj ili inventos radon, kaj post plia jarmilo – vapormaŝinon. – La patrino ekridis, kvazaŭ ekploris.

– Ĉu vi ŝercas? – Oleg demandis.

– Irina pravas, – Oldulo respondis. La lukto por ekzistado en elementa formo venigos al senespera regreso. Resti vivaj kontraŭ la prezo de kunviviĝo kun la naturo, akcepto de ĝiaj leĝoj signifas kapitulaci.

– Tamen resti vivaj, – la patrino insistis.

– Ŝi ne pensas tiel, – Oleg diris.

– Certe, ŝi ne pensas tiel, – Oldulo konsentis. Mi konas Irinan jam dudek jarojn, kaj scias, ke ŝi ne pensas tiel.

– Mi ĝenerale preferas ne pensi.

– Vi mensogas, – Oldulo diris. – Ĉiuj ni pensas pri estonteco, timas kaj esperas. Alie ni ĉesos esti homoj. Ĝuste la ŝargo de scioj, kiun ne akceptas Dik, anstataŭigante ĝin per la simplaj leĝoj de la arbaro, povas savi nin. Kaj dum restas alternativo, ni povas esperi.

– Ĉu por tiu alternativo vi pelas Oleĉjon en la montaron?

– Por savo de la scioj, por ni kun vi, por lukto kontraŭ sensencaĵo, ĉu al vi ne klaras?

– Vi ĉiam estis egoisto.

– Ĉu via blinda patrina egoismo ne enkalkulendas?

– Por kio vi bezonas Olegon? li ne eltenos la marŝadon. Li ja estas malforta.

Tion ŝi devis ne diri. La patrino mem konjektis, kaj rigardis al Oleg, petegante lin per la okuloj ne ofendiĝi.

– Mi ne ofendiĝas, sed mi volas iri. Eble, mi volas eĉ pli ol ĉiuj aliaj. Dik volonte restus. Baldaŭ cervoj komencos migri, estos bona ĉasado en stepo.

– Li estas necesa en la marŝado, – Oldulo diris. Malgraŭ ĉiuj miaj indignoj pri la perspektivo de lia potenco, hodiaŭ lia scipovo, lia forto povas nin savi.

– Savi! – La patrino forigis la rigardon de Oleg. – Vi gurdas pri savo. Ĉu vi mem kredas je ĝi? Trifoje homoj marŝis en la montaron, kiom da ili revenis? Kun kio?

– Tiam ni ne jam estis spertaj. Ni ne konis la ĉitieajn leĝojn. Ni iris, kiam en la montaro kuŝis neĝo. Nun ni scias, ke ĝi degelas nur en fino de somero. Oni devas pagi kontraŭ ĉiu ajn sciero.

– Se tiuj homoj ne pereus, ni vivus pli bone. Estus pli da nutrantoj.

– Tamen nin egale trafus potenco de la leĝo pri degenerado. Aŭ ni estas parto de la homaro kaj savas ĝiajn sciojn aŭ ni estas sovaĝuloj.

– Vi estas idealisto, Boĉjo. Peco da pano nun estas pli necesa ol abstraktaj ananasoj.

– Sed vi ja plu memoras la guston de ananaso, ĉu? – Oldulo turnis sin al Oleg kaj aldonis: – Ananaso estas tropika frukto kun specifa gusto.

– Mi komprenis, – Oleg respondis. – Ridinda vorto.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.