La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SETLEJO

Aŭtoro: Kir Buliĉov

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto unua
1 2 3 4
Parto dua
1 2 3 4 5 6 7

ĈAPITRO DUA

La balono iĝis pomo de malkonkordo en la setlejo. La ideo ŝajnis freneza kaj enorma. Kaj ĝi postulis, ke ĉiuj setlejanoj oferu sian tempon, bezonatan por ĉiutagaj zorgoj, pro la knaba elpensaĵo, kiu neniel fruktos. Sed Oleg havis subtenantojn.

La unua estis Sergejev. Li ne enmiksiĝis en la disputojn, li konsentis inventi kaj fari brulilon. Feliĉe, la tigoj de la arbo sepio, per kiu oni hejtis hejmojn, konsistis preskaŭ duone el grasa rezino. Ili ne tre bone odoris, brulante preskaŭ sen restaĵoj per varmega violkolora flamo, sed tion neniu jam delonge rimarkadis. Sergejev konstruis premilon, por elpremi rezinon el la tigoj, por ŝpari multe da pezo. Kaj Oldulo, kvankam grumblante, tamen donis al ili la difektitan mikroskopon. Li havis la novan, kiun Oleg alportis de "Poluso", sed li gardis ankaŭ la malnovan, sen lenso. La mikroskopo fariĝis tubo por bruligilo kaj klapo, por regi la bruladon.

La dua subtenanto estis Kazik.

La balono estis por li granda aventuro. Kaj la tera aventuro. Oni ja nur sur la Tero flugas per balonoj. Kazik petis mallaŭte kaj ĝentile ĉiujn plenaĝulojn aparte, ke ili rerakontu al li la enhavon de la romano de Jules Verne "Kvin semajnojn en flugbalono". Kazik rezonis, ke ĉiuj legis tiun romanon, sed antaŭ longe, en infanaĝo, kaj forgesis amason da detaloj. Tamen se li konversacios kun ĉiu aparte, se ĉiu rerakontos la enhavon de la romano, do li ricevos pli-malpli plenan imagon. Li eĉ pridemandis la rakontantojn pri la nomoj de la roluloj kaj igis Oldulon desegni balonon. Oldulo ofte desegnis por la lernantoj bildojn pri la tera vivo. La unua generacio de la lernantoj – Dik, Liz, Marjana kaj Oleg devis kontentiĝi per krudaj desegnaĵoj sur la tero aŭ sur la pina ŝelo. La lastan jaron la infanoj bonŝancis – aperis papero kaj Oldulo, ekposedita de la eŭforio de mizerulo, riĉiĝinta dum unu nokto, disipis multe da la valora provizo por bildoj, mallertaj, naivaj, sed por tute veraj bildoj: la Ejfela turo, la Moskva Kremlo, elefanto, la luna kupolo, la unua vaportrajno, la karavelo de Kolumbo. Da tiaj bildoj li faris duoncenton, kaj oni povis esplori ilin post ĉiu leciono. Kaj estis bildo, desegnita laŭ la peto de Kazik kaj eĉ kun liaj korektoj, ĉar li, kvankam ne scipovante desegni, sciis pri balonoj multe pli ol Oldulo. Sur tiu bildo balono malleviĝis sur la afrikan savanon, kaj al ĝi kuris elefantoj kaj ĝirafoj.

Tiun bildon Kazik alportis al Oleg, kiam tiu decidis konstrui balonon.

– Jen, – li diris, rigardante Olegon demalsupre. – Ĉi tie estas ĉio.

Oleg prenis la bildon kaj longe esploris ĝin. Li rimarkis, ke el la korbo pendas trenkablo kun ankro ĉe la fino, kaj pensis, ke li nepre faru ankaŭ tian ankron.

Sen la helpo de Kazik la sorto de la balono estus obskura. Estis ja printempo kaj mustangoj, ne konjektantaj, kiel Oleg bezonas iliajn aervezikojn, ankoraŭ ne rekonsciiĝis el la vintrodormado. Ne estis facile trovi iliajn nestojn, kaj Kazik kun la amikino Fumiko preskaŭ dudek fojojn venis en la arbaron, ĝis ili trovis la vintran kuŝejon de mustangoj. Evidentiĝis, ke mustangoj por vintro okupis grandajn truojn en la pina arbaro. La molaj, moviĝemaj radikoj defendis ilin kontraŭ neĝo kaj frostoj.

Poste aperis la problemo pri reto, kiu devos enspaci la tutan balonon kaj teni la korbon. Marjana kun la rufulino Rut kolektis algojn por ĝi. Iliaj manoj ŝvelis pro la malvarmo, fine Linda malpermesis al la filino vagi en la marĉo, kaj Oleg devis forlasi ĉiujn zorgojn kaj okupiĝi pri la kolektado de algoj. Verdire, komence lin helpis la knabetoj, ĝemeloj, loĝantaj kun Oldulo kaj la gefiloj de Vajtkus, sed tio baldaŭ tedis ilin, kaj ili ien malaperis.

Frumatene, ĉe aŭroro, Marjana kun Oleg venadis malantaŭ la tombejon laŭ la trabatita pado al la marĉo. Ĉiutage ili devis veni ĉiam pli malproksimen, ili vagis ĝisgenue en la marĉa, glacia akvo, kiu urtikis eĉ tra la akvorezista pantalono el fiŝa haŭto. La algoj kreskis forte, oni devis detranci ilin. Elastaj blankecaj haroj falis el la manoj, kaj oni tranĉu ilin ĉe la radikoj, ke la fibroj estu laŭeble pli longaj. La piedoj glitis. Sangavidaj, sed feliĉe ankoraŭ malviglaj hirudoj palpis la pantalonojn. La grandokulaj kraboj, hazarde tretite, panike ĵetis sin for. Pro scivolemo alnaĝis gladilo, kaj oni devis retiriĝi al la bordo kaj atendi, ĝis ĝi denove revenos en la ŝlimon.

Oleg klopodis fari pli ol Marjana, sed ne sukcesis, kaj al li ŝajnis, ke ili neniam kolektos sufiĉe da algoj por tiu diabla reto. Sed ili ja devis ankaŭ porti la algojn al la ŝedo, sterni ilin tie surplanke, ke ili sekiĝu, sed ili sekiĝis malbone - la vetero estis ankoraŭ malvarma kaj la aero malseka.

Plej multe lin kontraŭis la patrino. La perspektivo de la aervojaĝo de Oleg timigis ŝin ĝismorte.

– Tio estas memmortigo, – ŝi ripetis al Sergejev. – Kaj vi rigardas tion tiel indiferente.

La vortoj de la patrino nur incitis Olegon.

– Mi baldaŭ iĝos dudekjaraĝa, – li lace respondis.

Li konsumiĝadis kiel neniam antaŭe, ĉar Sergejev ne reduktis la lecionojn pri elektroniko, kaj ne mankis laborendaĵoj en la metiejo.

Kaj kiam Vajtkus komencis deadmoni Olegon, li subite eksplodis:

– Ĉu mi malpli laboras? Ĉu mi ne konstruas muelilon? Ne faras plugilon? Mi neniun devigas. Kaj se mi sola devus konstrui tiun balonon, eĉ tiam mi estus konstruanta ĝin. Verŝajne ankaŭ al la fratoj Montgolfier ĉiuj diris, ke ili vane malŝparas la tempon. Kaj se ili ne agus, ni ne alflugus ĉi tien per la kosmoŝipo. Ĉio komenciĝas de io.

Vajtkus ekridis. La rido elgluglis ie el la grandega rufa barbo.

– Prefere ne estu la fratoj Montgolfier, – li diris finfine. – Kaj ni nun trankvile sidu hejme.

– Mi ne ŝercas, – Oleg diris.

– Domaĝe. Oni devas rigardi sin mem kun humuro.

– Kun kia humuro? La patrino krias. Luiza diras, ke la ludo kandelon ne valoras, Oldulo gurdas, ke la risko estas tro granda, kaj al la ceteraj ŝajnas, ke mi ludas iun ludon. Kial neniu komprenas?

– Jes, vi ludas, – Vajtkus diris, – la bonan ludon, sed ja tre malkutiman por ni, ordinaraj karnuloj.

– Ĉu do vi ne volas fuĝi de ĉi tie?

– Ni tre volas. Ni, la pliaĝuloj eĉ pli ol vi. Ni scias, kion ni perdis, sed vi nur konjektas. Sed eĉ en tiom stranga socio, kiel nia setlejo, naskiĝas stereotipoj de traktado kun novo. Kaj ili malmulte diferencas de tio, kio okazas en granda urbo. Marŝi al la ŝipo estas komprenbla, ĉiuj faris tion. Mortigi beston estas komprenebla. Sen tio oni de vivas. Sed flugi en la montaron per balono estas frenezaĵo. La infana speco de risko. Tio estas la revo de Kazik, sed ne afero de la homo, al kiu la setlejo esperas tute pri alio.

– Sed ankaŭ perpiede estas danĝere.

– Estas dekoble pli da ŝancoj alveni ĝuste perpiede. La vojo jam estas konata. Vi estos ekipitaj multe pli bone, ol antaŭ jaro. Ankaŭ da sperto vi havos pli. Ne, mi estas por la tradiciaj vojoj, eĉ se la tradicioj havas nur jaron ekde la apero. Tro multo estas metita sur la karton.

La kontraŭargumentoj ne haltigis Olegon. Sed, krom Sergejev, kiu en la unuaj tagoj kalkulis volumenon de la balono kaj povon de brulilo kaj konkludis, ke la balono povos flugi, ĉiuj aliaj estis konvinkitaj, ke la elpensaĵo pri la balono neniel fruktos.

Dik, kiel antaŭe, ne enviis al Oleg. Li kontentiĝis pri sia supereco en tiuj ĉiutagaj fakoj, en kiuj li estis nesuperebla. Li mem flugus per la balono, sed ne al la ŝipo, sed alian direkton, al la misteraj arbaroj kaj riveroj, kiuj kaŝiĝis malantaŭ la altaĵoj. Tie estis liaj venkoj kaj gloro. Dik volis ekvidi la mondon desupre, kiel birdoj, sed ne opiniis necesa diri pri tio. Tial Oleg miris, kiam ankaŭ Dik trovis la kuŝejon de mustangoj kaj alportis de tie plenan sakon da vezikoj.

Tute neatendite Liz kontraŭis la flugon.

Oleg evitis ŝin, kiel eblas eviti homon en malgranda setlejo. Kaj se Liz venis al ili, li serĉis pretekston foriri en la metiejon aŭ veni malantaŭ la vandon al Oldulo, por studi tie, ne aŭskultante la virinajn paroladojn. La patrino mirigis lin – ŝi komencis konversacii kun Liz, kaj kun sincera intereso, pri la aĵoj malgravaj, bagatelaj, kiuj tute ne valoris por diskuti ilin. Tio ne tre ĝenis, se ili diskutis kuirreceptojn de diversaj magraj pladoj, konkurante pri la scipovo kombini dolĉajn tuberojn kun kaĉo aŭ kun sekigitaj fungoj, tio estas ilia afero. Sed ili ekhavis la kutimon juĝi pri la aliaj homoj. Ne dezirante aŭskulti tiujn paroladojn, sed ne povante ne aŭskulti – la voĉoj aŭdiĝis eĉ depost la vando, – li eksciis ekzemple, ke Linda malbone edukas la rufulinon Rut, ĉar ŝi pli pensas pri tio, kiel obteni Sergejevon, granda Luiza nesufiĉe nutras Kazikon, li estas tiom pala, kaj Marjanjo ĉiam malbeliĝas – io malĝusta estas en ŝia metabolo (tio estis la vortoj de la patrino, Liz ne komprenis ilin, sed tuj konsentis). Iu subevoluinta infano – dekokjara, sed pli similas al adoleska knabo. Oleg eĉ ektusis, ke ili komprenu, ke li ĉion aŭdas, kaj ial Liz ekridis per la alta voĉo. Kaj li tuj imagis Lizon, nur pro la voĉo, kvankam li tute ne volis pensi pri ŝi. Liz estis la plej dika el la juna generacio. Pli ĝuste ne ŝi estis dika, ŝiaj korpopartoj estis dikaj, alian vorton Oleg ne povis elpensi. La dikaj mamoj kaj la koksoj. Liz ofte ridis, kiam Oleg aŭ Dik konversaciis kun ŝi, kaj foje Oleg kaptis la rigardon de Dik, kiu rigardis Lizon kiel akiraĵon en la ĉasado. Foje, kiam Liz foriris, kaj Oleg revenis de Oldulo, komencis enlitiĝi, la patrino demandis, ĉu ne venis la tempo pensi pri familio. Oleg eĉ ne komprenis – kiusence.

– Edziĝi, – la patrino klarigis.

Oleg ironie ekridis.

– Ĉu ne al Liz?

– La vivo daŭras. Eĉ en tiom sovaĝa medio. Atentu, se vi lasos la junulinon ŝi foriros al Dik.

– Do li bonŝancis, – Oleg respondis.

– Vi ne havas elekton.

– Mi revenos sur la Teron kaj tie solvos miajn problemojn.

– Stultulo, – la patrino diris ekscitite. – Fine vi venos al tio, ke enamiĝos en la magrulon.

– Marjana almenaŭ ne estas stultulino. – Oleg turniĝis al la muro.

* * *

La printempo venis frua kaj varma. Sergejev, kiu mastrumis ne nur pri la kalendaro sed ankaŭ pri la vetero, diris, ke laŭ liaj kalkuloj ankaŭ somero devos esti varma.

Dekomence pluvoj forlavis la restaĵojn de la neĝo, nur en profundo de la arbaro ĝi plu kuŝis iom pli da tempo, poste pluvoj okazis malpli ofte, kaj tage la aero tiom varmiĝis tra la nubaro, ke la infanetoj demetis la felajn jakojn kaj kuradis ĝistalie nudaj. La suno leviĝis jam tiom alte, ke oni povis vidi ĝin kiel malklaran, sed helan makulon tra la eternaj nubegoj. La kaprino travivis novan mieltempon kaj nun trankviliĝis, paŝtiĝis malantaŭ la barilo, atendante naskon de novaj idoj.

De la sudo revenis ŝakaloj, kiuj migris tien kun la bestaro, la unuaj birdoj revenis, sinkadis al la barilo, laŭte frapante la membranhavajn flugilojn, aperis moskitoj, kaj kiam la infanetoj kaj virinoj estrate de Vajtkus laboris sur la bedoj, oni devis bruligi fumantajn fajrojn. Unu el la ĝemeloj de Oldulo estis pikita de neĝa pulo, kaj ĝissange mordis sian langon.

La somero nur estis komenconta, sed Oleg ĉiam pli sentis la internan malkvieton, malpaciencon kaj eĉ timon, ke restis tro malmulte da tempo. Li nenion sukcesos. Precipe studi ĉion, kio estas necesa por veni al la ŝipo kaj ripari la telekomunikadon. Nun li ofte estis liberigita de la komunaj laboroj – li tute ĉesis ĉasadi, kaj ne plu estis vokata por labori al la bedoj. Eĉ en la metiejo Sergejev diris al li, ke li ne ĝenu ĉi tie kaj vespere detale pidemandadis lin, kion li ekciis, studis, komprenis, kaj Oleg vidis ankaŭ la malkontenton de Sergejev, kiu aperis pro tio, ke eĉ Sergejev mem tute ne ĉion komprenis.

Kaj dume la balono, iom post iom superante la kontraŭojn, estis transformiĝanta en la materian realaĵon. Kiam ĉesis pluvoj, kaj ĉistopluo, kiun Kazik kun Fumiko ĝissate nutris per vermoj, komencis kraĉadi tiel malice, ke, ke ĉirkaŭ lia kaĝo aperis vitra lageto, sub la tegmento inter la metiejo kaj la pomarboj, Oleg kun Marjana komencis glui balonon el la vezikoj. Dekomence ili kun Sergejev desegnis surtere ŝablonon de la balono, similan al floro kun akraj petaloj, kaj ĝi estis tiom granda, ke Fumiko kun peno ĵetis stoneton de unu ĝis la kontraŭa flanko. Cent dudek paŝojn. Poste Marjana kun Oleg komencis kunglui la segmentojn de la balono – la petalojn. La vezikoj, kiuj ŝajnis tiom multaj, baldaŭ mankis. Kazik kun Dik devis denove ĉasi mustangojn.

Ankaŭ rilato de la setlejo al la balono iom post iom ŝanĝiĝis – Oni verŝajne kutimiĝis. Eĉ la patrino ĉesis krii. Liz venadis kelkfoje tage por tranĉi kaj glui la vezikojn. Kaj poste kune kun Kristina, kiu subite malkovris en si la talenton plekti retojn, ŝi tordis la ŝnurojn. Vajtkusoj faris la korbon – plektis ĝin el maldikaj branĉoj.

Tamen neniu rigardis la balonon tiom serioze, kiel Oleg. Eĉ Marjana. Verdire restis Kazik, sed li ankoraŭ estis knabeto, sovaĝa hometo, kiu en la fundo de l' animo kredis, ke per la balono ili finfine venos en Baraton. Ofte okazis, ke kiam en la setlejo ankoraŭ ĉiuj estis dormantaj, kaj la nigra malvarma ĉielo nur komencis iomete griziĝi, Oleg mallaŭte venis al la malvarmo, pelata per la kreskanta malpacienco, kaj iris al la sternitaj sur la tero brilantaj petaloj. Kazik aperis apude kiel silenta ombro, sovaĝa Maŭgli. Li kuris al la kaĝo por veki ĉistopluon, kaj silente helpis al Oleg.

Poste oni devis kunglui la randojn de la petaloj, ke rezultu globo, eĉ piro, etendigita malsupren. Malgraŭ ĉiuj klopodoj, la gluo trafis la manojn, la fingroj vitriĝis kaj rigidiĝis. Matene oni devis gardi sin de la urtikaj globoj de kurkardo, kiuj leviĝis kaj flugis, serĉante urson, por semi en ĝin novajn markotojn.

Finfine la balono estis kungluita.

Poste estis preta la reto. Kaj eĉ trenkablo kun ankro, por kroĉi la teron. Kaj brulilon Sergejev finfaris ĝustatempe, kaj sufiĉe da brulaĵo estis preparita. Kaj korbo estis farita, elasta fortika korbo. Eblis munti la balonon.

Oldulo postulis, ke dekomence la balono estu lanĉita sen homoj. Ĝi ŝvebu, se ĝi leviĝos, kaj malleviĝu surteren. Sed Oleg kontraŭis tion, kaj Sergejev subtenis lin. Ja devas esti testita ne nur balono, sed ankaŭ brulilo, oni devis ekscii, ĉu la balono obeos homon.

– Faru la kablon mallonga, – la patrino petis.

Oleg nur ridetis. La kablon plektis Liz kun Kristina. Ankaŭ li helpis ilin, kvankam li tute ne havis la tempon por tio. Oleg komprenis, ke Liz faras tion, por ĝojigi lin. Li dufoje vespere venis en la hejmon, kie loĝis Liz kun Kristina, aŭskultis Kristinan, kiu ĉiam plendis kaj atendis la morton, kaj ili plektis tiun senfinan kablon. Oleg povis ne veni – li estis malbona plektanto. Liz rigardis lin, distriĝis kaj penis trovi pretekston por tuŝi lin per la mano. Oleg toleris, aŭskultis la vanajn vortojn, penis pensi pri alio, sed poste tamen, ne povante elteni tion, fuĝis al si aŭ en la metiejon.

Oleg sciis, ke ĝuste li la unua leviĝos per la balono, kaj neniu disputis pri tio – la balono estis kreaĵo de Oleg, sen lia insisto nenio rezultus. Kazik la lastajn tagojn silente iris post Oleg kaj neniel povis rezignacii pri la penso, ke lia propra aervojaĝo prokrastiĝas. Li esperis miraklon, kiu permesos kunpreni lin en la unuan flugon. Oleg restis firma. En tio estis ne nur raciaj argumentoj, sed ankaŭ parto de malica ĝojo: "Neniu kredis, ke la balono estos, sed la balono estas. Kaj ĝi estas mia. Ne, certe ĝi estas komuna, ni kune konstruis ĝin, sed ĝi estas mia. Kaj ĝuste mi flugos per ĝi".

Eble iu konjektis la pensojn de Oleg, sed ne diris laŭte.

Nur Oldulo diris. Matene, kiam la balono estis leviĝonta.

– Ĉu vi sentas vin Napoleono? – Oldulo demandis.

– Kial? Mi neniam vidis Napoleonon. Nek eĉ lian bildon. Kaj mi ne scias, kion li faris.

– Vi scias, – Oldulo respondis, observante Olegon.

Oleg altiĝis dum la vintro, la ŝultroj larĝiĝis, la hararo malheliĝis, sed konservis sian leĝeran lukson. Vekas la deziron enigi la polmon kaj taŭzi. Kaj la vizaĝo malheliĝis, perdis la knaban molecon. Tio estas saĝa vizaĝo. Eble ne sufiĉe forta, sed en la ronda mentono kaj akraj pometoj estas ia interna insisto. Agrabla vizaĝo.

– Nu bone, mi scias, – Oleg ridetis. – Li konkeris duonon de Eŭropo.

Li surtiris la botojn kaj kontrolis, ĉu ili forte ĉirkaŭtuŝas la pantalonon. Vajtkus diris, ke tie, supre estos malvarme. Kiel en la montaro.

– Ĉu tio ne sufiĉas? – Oldulo demandis.

Enkuris la ĝemeloj, edukatoj de Oldulo, senzorgaj infanoj, emaj al eksplodoj de rido kaj al senpripensaj petoloj. Ili, kiel la tuta setlejo, sentis, ke hodiaŭ estas solena tago, granda festo. Kaj Oleg, kiu loĝas malantaŭ la vando kaj kiu havas malican patrinon, hodiaŭ flugos en la ĉielo.

– Ĉio ĉi estas tro simpla, – Oleg diris. – Kvazaŭ matematika formulo. Aleksandro la Makedona konkeris duonon de la mondo. Napoleono konkeris duonon de Eŭropo. Hitlero provis konkeri la tutan Eŭropon. Ankaŭ Julio Cezaro konkeris. Ŝajne Egiption. Ĉiuj ĉi homoj ne ekzistas. Por mi eĉ nocioj ne ekzistas, senco ne ekzistas. Vi rigardas ilin alie. Vi vidis iliajn portretojn, legis librojn pri ili. Ili estas eksterordinaraj por vi kaj neniaj por mi. Mi ja eĉ Eŭropon ne vidis.

– Nu, ne eblas ilin taksi neniaj, – Oldulo oponis. – Ĝuste la eksterordinareco allogas al ili la homan memoron. Bona aŭ malbona, sed ĝuste la eksterordinareco.

– Por vi – jes. Vi povis laŭ ili mezuri viajn vivojn. Mi ne povas. Kiam mi estis dekdujara, tiu problemo subite incitis min. Kio estas "konkeris"? Kaj mi demandis en la klaso: ĉu estis alia Napoleono, kiu konkeris ne duonon de Eŭropo, sed nur kvaronon? Kaj vi respondis al mi, ke malsameco inter konkerantoj estas nur en daŭro de iliaj sukcesoj. Estis neniu, kiu atingis sian finan celon.

– Mi memoras. Kaj mi ankaŭ diris, ke tiuj, kiuj suferis malvenkon en la komenco de sia vojo, estas nekonataj al ni, ĉar en ĉiu batalo estas venkito. Kaj ĉiu Napoleono trafas sian Vaterlon, se ne pereas pli frue. Mi memoras.

– Nu jen, – Oleg konkludis, saltante surloke, por kontroli, ĉu ĉio sur li estas ĝusta. Poste li prenis botelon kun dolĉa akvo kaj pendigis ĝin traŝultre. – Kaj mi diras. Konkerado estas kutima okupo de konkerantoj. Kaj ĉiuj ili estas samaj. Sed tio estas tre fremda kaj nekomprenebla okupo. Same kiel komerco. Por mi eksterordinara estas tiu, kiu faras ion la unua.

– Objektive vi pravas, – Oldulo konsentis. – Sed mi nomis vin Napoleono ne ĉar mi volis kompari vin kun konkeranto. Analogio estis tute alia. La tuta setlejo forlasis la domojn, ĉar hoiaŭ vi lanĉas vian balonon.

– Nu, ne mi sola.

– Hodiaŭ ĉies agoj estas obeataj al via volo, ĉu vi komprenas tion aŭ ne? Kaj mi imagis jenan bildon... Mi mem ne vidis tion, sed, malsame ol vi, mi povas imagi. Frua mateno. Ie en Aŭstrio aŭ Prusio, en la komenco de la deknaŭa jarcento. Napoleono pasigis la nokton en malgranda, odoranta je vanilo, pura hotelo. Li vekiĝas pro la bruo depost la fenestro kaj, ne jam tute rekonsciiĝinte, venas al la fenestro kaj malfermegas ĝin. La tuta vojo kaj placo de la urbeto estas ŝtopitaj per ĉaroj, furgonoj de merkatantinoj, kanonoj. Homoj iras, ĉevaloj henas – tumulto. Kaj subite Napoleono komprenas, ke en tiu komuna moviĝo estas strangaĵo – ĝi estas komencita de iu, kreskas pro io, plifortiĝas... Kaj tiuj soldatoj atendas matenmanĝon ĉe la kuira ĉaro ne ĉar ili ŝatas matenmanĝi ĝuste tiele, kaj tiuj kanonoj venas al la placo ne pro nenifarado, – tiu tuta moviĝo, tiu tumulto de vivoj kaj sortoj okazas pro lia volo, pro la volo de Napoleono, kiun la tutan nokton doloris dento, kaj kiu subite ekvolis krii tra la malfermita fenestro: "Tuj revenu hejmen!"

– Kaj ĉu li kriis?

– Vi ekhavas la nepran trajton de granda homo... – Oldulo estis malkontenta. – la malaperon de humursenso.

En la domon venis Kazik. Lia maldika fleksa figuro estis streĉita. Li neniel povis rezignacii pri tio, ke li ne flugos hodiaŭ per la balono. Sed li komprenis: La plej ĉefa estas, ke la balono tamen flugu, eĉ se sen li. Ĉar se li ne flugos hodiaŭ, Oleg nepre kunprenos lin sekvafoje.

– Mi iras, – Oleg diris. Li estis preta.

Li kun Kazik eliris el la domo. Post ili ankaŭ Oldulo. Li peze apogis sin per la bastono. La bastono estis nova, sendanĝera. La antaŭan bastonon, belan, arĝentkoloran Dik aŭtune detranĉis por li en la siblanta bosko. Sed kiam venis printempo, la bastono unu belan tagon aperigis dornajn gluecajn branĉojn kaj penis elrampi el la domo dum Oldulo gvidis lecionon. La tuta klaso ĉasis la bastonon, kaj poste, kaptinte, lasis en libero. La bastono atingis la barilon, aperigis tie radikojn kaj fariĝis foliriĉa arbusto. Oldulo foje aŭdis, ke knaboj parolis pri fiŝkaptado kaj interkonsetis renkontiĝi "ĉe la bastono", kaj li komprenis, kion ili celas.

Oleg, jam de la placo, retrorigardis al la malrapide stumblanta oldulo. Li subite ekkompatis lin. Oldulo jam baldaŭ mortos. Lia paŝado malboniĝis, li multe malsanas, eĉ en la lernejo al li estas malfacile gvidi la lecionojn. Li ĉion forgesas. Estas bone, ke la infanoj kreskas kaj baldaŭ flugos al la Tero. Oldulo faris multon. Se ne estus lia lernejo, neniu povis instrui la infanojn pri ĉiuj sciencoj.

En la kampo, malantaŭ la ŝedoj, la balono kuŝis kiel malbela amaso. Brulilo siblis kaj pelis la varman aeron internen de la balono. Sed ĝi funkciis kvaronpove. Sergejev, kiu mastris pri la balono, ne volis riski.

La balono similis grandan montaran elefanton – senforman amason de karno, apenaŭ moviĝantan dormante. Ankoraŭ ĉe la mateniĝo la balono estis simple granda peco de ĉifono, aparte reto kaj aparte korbo. Ĉio ŝanĝiĝis. La balono vigliĝis.

La kaprino kun la kapridoj timeme staris flanke.

Kiam Oleg venis, Sergejev, staranta apud la korbo, demandis:

– Ĉu mi pliigu la fajron?

Li turnis sin al Oleg kiel al egalulo. Ankaŭ li konfesis, ke la balono estas propraĵo de Oleg, kiel la speguleto estas propraĵo de Marjana. Sed tio ne signifas, ke la spegulo ne apartenas al ĉiuj. Al la kapo de Marjana ja ne povos veni la ideo rifuzi, se iu bezonos la spegulon?

– Ĉu ankaŭ ni poste flugos? – la rufulino Rut demandis.

Ĉiuj vizaĝoj ŝajnis tre klaraj, kvazaŭ Oleg rigardis ilin tra grandiga vitro. Jen Marjana kuras kun vazo da gluo – ŝi rimarkis, ke iu orlo ellasas la aeron.

Jen granda Luiza, ŝarĝa, dika virino kun ŝvelinta vizaĝo, ĝustigas branĉon, elstarantan el la korbo.

La balono ektremetis, kvazaŭ enspiris, kaj tuj ial iĝis pli ronda.

Oleg klinis sin, kontrolante, ĉu ĝi firme estas fiksita al la tero.

Al la palisoj, profunde enbatitaj en la teron, estis ligitaj ŝnuroj. Kaj proksime al la korbo estis enfosita en la teron fleksita kroĉilo el fera ligno – ankro. Apude kuŝis trenkablo, metita kiel akurataj ringoj.

La balono ankoraŭfoje enspiris. Nun ĝi estis preskaŭ ronda kaj tuŝis la teron nur en unu loko.

– Ĉu mi venu en la korbon? – Oleg demandis al Sergejev kaj subite perdis la voĉon.

Li timiĝis, ke la aliaj rimarkos liajn emociojn kaj ridos. Kaj en tiu momento li pensis: "Mi ne estas Napoleono. Mi ne volas, ke pro mi oni manĝu en kuiraj ĉaroj kaj pafu per kanonoj. Homoj moviĝas ne ĉar mi tion volas, sed se pro miaj faroj al ili estos pli bone, mi ĝojos".

– Estas tro malfrue, ĝi ne forflugos, – Sergejev haltigis lin. Li ne ekridis.

Subite la balono leviĝis, forlasis la teron, sed tuj denove malleviĝis. La maldensa reto enigis en ĝian korpon kaj la maldika ŝelo vezike penetris tra la ĉeloj.

– La materialo prefere estu malpli mola, – Vajtkus diris. – En estonteco ni konsideru la sperton de zepelinoj.

– Kiun sperton? – Oleg subite komprenis, ke zepelino por li estas sensenca vorto.

– Se ŝmiri maldikan tavolon de gluo al la balono, – Vajtkus sciigis, gratante la barbon, – do ĝi iĝos malmola.

– Kial do vi ne diris tion pli malfrue? – Oleg tuj komprenis la belecon de tiu penso kaj ofendiĝis kontraŭ Vajtkus, ke tiu kaŝis de li tiom belan penson.

– Mi nur ĵus ekpensis.

– Tio pliigus la pezon, – Sergejev oponis.

La balono definitive lasis la teron kaj malrekte, angule kun la korbo, leviĝis supren.

Oleg ne atendis. Li saltis trans la randon de la korbo kaj ekstaris en ĝi, forte tenante la randon per la manoj.

La korbo estis negranda, diametre metron kaj duonon kaj alta ĝislumbe. En ĝia mezo estis brulaĵrezervo kaj kelke da sakoj kun sablo – ĉiu balono nepre devas kunpreni balaston.

La balono malrapide moviĝis super la kapo, kaj ĝian malsupran randon, sub kiu estis instalita brulilo, eblis facile tuŝi per mano. Oleg tuŝis la ŝnurojn, ligantajn la korbon al la rando. La ŝnuroj estis fortikaj.

La korbo kuŝis sur la tero, eblis facile salti trans ĝian randon kaj ekstari sur la molan junan herbon, sed Oleg sentis iun fremdecon al ĉiuj, kiuj staris apude, kvazaŭ ĉiuj aliaj homoj jam estis malproksime malsupre.

La korbo saltis, la balono streĉis la snurojn, penante levi la korbon supren.

– Ĝi flugos, flugos, malligu! – la rufulino Rut kriis.

– Silentu, – Sergejev ĉesigis ŝin. – Frue.

Oleg, retroklinite la kapon, rigardis la balonon. Ĝi estis tiom enorma, ke ŝirmis duonon de la ĉielo. Kaj malbela – malrekte gluita, vezikhava, la ŝnuroj maloportune kaj mallerte stringis ĝin. La duondiafana blankeca ŝelo spegulis la herbon kaj la oblikvajn dometojn de la setlejo. Kaj samtempe en tiu plumpa enormaĵo senteblis ia stranga forto, kiu estis kaj en la malrapidaj persistaj penoj salti, forlasi la teron, kaj en tio, kiel streĉiĝis la ŝnuroj, tenantaj la korbon, kaj en tio, kiel zumis brulilo kaj ĝia zumo pliiĝis kaj malaperis en la sino de la balono.

Nun la balono estis ĝuste super la kapo, kaj la ŝnuroj estis forte streĉitaj. Oleg distris sian atenton al la balono, kaj ne tuj rimarkis, ke laŭ la signalo de Sergejev, liaj helpantoj klinis sin al la palisoj, al kiuj estis alligitaj la ŝnuroj.

– Estu preta, Oleĉjo, – Sergejev avertis. – Ni tuj lasos. Tenu vin pli forte. Ĝi povas salti.

– Mi tenas min, ne timu! – Oleg kriis, rigardante kiel Vajtkus sin klinis tute proksime – eblas tuŝi la dorson, – kaj malligas nodon.

Sed tuj li preskaŭ falis eksteren.

Malgraŭ la penoj de Sergejev, ke la ŝnuroj estu lasitaj samtempe, la fortoj de liaj helpantoj estis tute ne egalaj. Vajtkus jam estis malliginta la ŝnuron kaj forte tenanta ĝin. Dik rektiĝis, apenaŭ ridetante kaj montrante per sia aspekto, ke li partoprenas malseriozan amuzon. Li tenis sian ŝnuron ne tre forte, la balono, kvankam estante granda, ne ŝajnis al li forta. De la alia flanko de la korbo Luiza kaj Egli iomete prokrastiĝis, malligante al ŝnurojn. La balono kvazaŭ atendis tion. De unu flanko la ŝnuroj ankoraŭ forte tenas la teron, sed de la alia ili jam estas liberigitaj, atendis etan blovon de vento, kiu venis por helpi ĝin kaj plenforte saltis.

Vajtkus eksentis la salton kaj, estante preta al ĝi, pendiĝis sur la ŝnuro per la tuta korpo, sed la alia ŝnuro abrupte tiriĝis supren, vundinte la polmojn de Dik, kaj liberiĝis, ĵetinte lin sur la teron. Li tuj beste ruliĝis transkape, saltleviĝis kaj penis kapti la ŝnuron, sed jam estis malfrue: la korbo, kiun la balono multe klinis, moviĝis flanken kaj turniĝis. Oleg falis, batiĝinte kontraŭ la vazo kun brulaĵo, sur lin falis la sakoj kun balasto. La korbo puŝis flanken grandan Luizan, premis Eglin, la balono pli streĉis, tiriĝis, ĵetinte flanken Vajtkuson, elŝiris el la tero la lastajn ŝnurojn kun palisoj, balanciĝantaj en la aero, kaj rapide impetis supren.

La korbo pendolis sub ĝi, kiel senpeza skarabeto.

Ĉio ĉi okupis kelkajn sekundojn, kiuj estis plenaj je krako, krioj, susuro de la aero.

Kaj tuj venis silento, la mallonga periodo de silento, dum kiu estis aŭdebla nur la mallaŭta ploro de Fumiko: ŝi anticipe komencis plori antaŭ tiuj eventoj, ĉar ŝi timis pri Oleg.

Silentis ĉiuj, eĉ Egli, kies mano estis gratita per la korbo, kaj Luiza, plu kuŝanta sur la tero, kaj Sergejev, kaj Vajtkus, kaj eĉ la infanoj. Ĉiuj rigardis supren, ĉar tie, en la korbo estis Oleg.

La patrino de Oleg, sola el ĉiuj, fermis la okulojn, ĉar kun la morta klaro ŝi imagis la korpon de sia filo fali el la korbo kaj flugi al la tero, etendinte la brakojn.

Kaj por Oleg ĉio pasis tre rapide: la unuan momenton li falis internen de la korbo, kaj sablosako premis lin, kiel sufoka besto. Kaj la sekvan momenton li komprenis, ke li flugas, ke sub li estas nenio, ke la tero estas ie tre malproksime, ĉar la korbo pendolis libere kaj leĝere kaj tra la fendoj inter branĉoj de la korbo li vidis lumon.

Li tre singarde, posedate de la timo pri alteco, ekstaris sur la genuojn, samtempe sentante, ke la korbo balanciĝas ĉiam malpli, kaj la balono ĉiam pli certe tiras ĝin supren.

Kaj dum Oleg estis levanta sin sur la piedojn, liaj sensoj estis revenantaj al li, kvazaŭ la sensorganoj ŝaltiĝis laŭvice, sciigante lin, kio okazas ĉirkaŭe. Siblis la brulilo, pelante la varman aeron internen de la balono, knaris la ŝnuroj, frotante la ŝelon de la balono, knaretis la branĉoj de la korbo, kiujn li tretis. Kaj desube aŭdiĝis alta infana ploro.

Finfine Oleg sukcesis plene levi sin. Li forte prenis la randon de la korbo kaj jam estis preta rektiĝi, sed feliĉe ne sukcesis, ĉar la korbo abrupte saltis kaj Oleg apenaŭ ne estis ĵetita supren. Kaj li ne tuj komprenis, ke treniĝis la tuta kablo, per kiu la korbo estis ligita al la ankro.

La movo de la balono ĉesis, kvankam ĝi daŭre penis liberiĝi, kaj pro tio la korbo tremis kaj pendolis.

Sube al ĉiuj ŝajnis, ke pasis tre multe da tempo. Preskaŭ minuton ĉiuj rigardis supren kaj silents. La balono leviĝis je ĉirkaŭ cent metroj – la kablo ne lasis ĝin pli alte – kaj komencis malrapide sinki al la arbaro, kvazaŭ penante trompi la kablon, kiu forte tenis ĝin.

Oleg plu ne videblis.

Sed li feliĉe restis en la korbo.

Sergejev, plej frue ekreginta sin, jam volis krii al Vajtkus kaj Dik, ke ili helpu al li tiri la balonon malsupren, sed komprenis, ke dekomence la brulilo estu estingita, ĉar la levoforto de la balono estas tro granda kaj estos malfacile superi ĝin.

Kaj tuj Irina eklamentis.

– Fileto! – ŝi kris, rompante la silentan solenecon de la flugo. – Fileto, ĉu vi estas en ordo? Oleĉjo!

Oleg aŭdis tiun krion, kaj ekhontis, ke la patrino vokas lin, kiel etulon, sed poste aperis la penso, ke ankaŭ Napoleono verŝajne havis patrinon, kaj li, ŝovinte sin el la korbo kaj forte tenante sin je la ŝnuroj, kriis malsupren:

– Ĉio estas en ordo!

Tute malgranda malhela silueto de Oleg – kapo kaj ŝultroj – estis videbla al ĉiuj sur la tero, kaj ĉiuj komencis krii, la infanoj eksaltis, kaj Irina ekploris plenvoĉe.

La balono malrapide moviĝis super la kapoj – tio estis la tute vera aera ŝipo, kiu povos flugi en la ĉielo.

Oldulo helpis levi sin al Vajtkus, kiu tiun tutan minuton estis sidanta sur la tero, kaj diris al li:

– Kaj poste ili inventis aeronaŭtikon.

Vajtkus ekridis.

– Malpliigu la fajron en la brulilo! – Sergejev kriis. – Malpliigu la levoforton! Ĉu vi aŭdas min?

– Mi bonege aŭdas! – Oleg respondis, kaj lia kapo malaperis.

Oleg turnis sin al la brulilo, singarde sed ne multe malpliigis la fajron. Nun, kiam ĉio pasis, li tute ne volis malleviĝi.

Li ankoraŭfoje rigardis malsupren kaj svingis la manon:

– Ĉio estas en ordo!

Kaj ekvidis la setlejon desupre. La tutan. La straton – malpuran rivereton, laŭlonge de kiu staris tiom mizeraj desupre kabanoj, malrektajn tegmentojn de la ŝedoj kaj de la metiejo, kliniĝintan barilon. La etan aron da homoj – li devis diveni ilin, ĉar iuj staris ĝuste sub la balono. Iuj svingis la manojn, la infanoj saltadis, prezentante sovaĝan dancon.

Oleg vidis, ke Kristina sidas ĉe la sojlo de sia kabano. Eble, ŝi ne volis veni al la balono kaj eble, oni forgesis pri ŝi en la tumulto.

Kaj jen tie la kaprino levis la verdan muzelon. Ŝi ankoraŭ ne vidis flugantajn elefantojn.

La rigardo de Oleg glitis plu, malantaŭ la barilon – nelarĝa strio de herbejo, kaj poste komenciĝis arbaro. Li neniam antaŭe vidis ĝin desupre. Plektaĵo de blankecaj nudaj branĉoj, ie verdaj kaj brunaj makuloj de lianoj kaj likenoj, kaj tia bildo etendiĝas ĝis la marĉo. La marĉo, tiom vasta, desupre ŝajnas tute negranda, kaj malantaŭ ĝi komenciĝas arbustejo, poste denove arbaro, sen intermito kaj sen ĉeso, malaperanta en la fumeca nebulo.

Oleg singarde venis al la alia flanko de la korbo. Nun li povis vidi la komencon de la vojo, kiun ili marŝis al la montaro, al "Poluso". Denove arbaro, nuda tereno malantaŭ ĝi kaj ruĝaj rokoj, elstarantaj el la arbaro.

Du pliajn paŝojn dekstren. Ankaŭ arbaro. Sed ĝi intermitas – tie estas stepaj terenoj, kiujn ili vizitas por ĉasi la cervojn, kaj malhela muro de la granda malproksima arbaro, kiun malofte atingas ĉasantoj kaj kolektantoj. Tie mankas ĉasaĵo, kaj en la humida duonlumo sin kaŝas ĉasaj floroj kaj lianoj.

Ekis la vento, penante forporti la balonon. La korbo ektremis.

Oleg komprenis, ke li devis pli redukti la fajron de la brulilo. La homoj sube nervozas, atendas lian revenon. Sed li ne povis deturni sin de la vastaĵo, situanta antaŭ li. Li ĉesis esti formiko, rampanta inter branĉoj, li ekŝvebis super la mondo kiel birdo, kaj tute alia skalo de tiu mondo plenigis Olegon per libera kaj tikla sento de povo kaj certeco pri si kaj pri tiuj etaj homoj, kiuj atendas lin sube. Tio estis sento iom parenca al tiu, kiun li spertis, kiam li la unuan fojon ekvidis malantaŭ la montpasejo en la montara valo sur la neĝo la enorman diskon de la kosmoŝipo. Sed tiu ŝipo estis nur rememoraĵo pri la povo de homoj. Sed ĉi tiu flugo estis preparita de li mem. Kaj Oleg komprenis, ke plej multe li volas tranĉi tiun kablon kaj leviĝi alten, al la nubaro, por vidi pli, kaj flugi super tiuj arbaroj, nek kaŝante sin en ili, nek eĉ iun timante.

Oleg pensis, ke la fratoj Montgolfier ne povas konkuri kun li. Ili leviĝis super sia propra urbo, kie neniu minacis ilin per morto. Ili devis venki nur la aeron. Oleg ja devis venki tiun tutan planedon, kiu volis mortigi ilin.

La alteco ne estis granda, ĉi tie apenaŭ estis pli malvarme, ol sur la tero, sed Oleg frostiĝis. Verŝajne li troemociiĝis. Kaj kiam li estingis la brulilon, liaj fingroj tremis.

La balono iom post iom estis perdanta la forton kaj la deziron fuĝi al la nubaro.

Malsupre Sergejev kaj Dik tiris la kablon, por helpi al la balono glate malleviĝi.

La ĉirkaŭa mondo komencis malpliiĝi, la horizonto estis proksimiĝanta.

* * *

Komence de la somero preparoj al la marŝado al la ŝipo malrapidiĝis. La du ĉefaj partoprenontoj de tio – Oleg kaj Sergejev – ofte okupiĝis pri aliaj aferoj. Oleg plu daŭrigis mastrumi pri la balono. Ion inventadis por ĝi, riparadis, preskaŭ ĉiun tagon leviĝis per ĝi supren, ofte duope kun iu. Sergejev havis aliajn zorgojn – Linda Hind tamen transloĝiĝis al li. Okazis neniu nupto, nek festo, se ne konsideri, ke la pliaĝuloj kunvenis en ilia domo, sidis, rememoris Tomason kaj la mortintan edzinon de Sergejev, trinkis teon, deziris al Linda kun Sergejev bonorde reveni al la Tero. Kaj disiris.

En la setlejo restis tute malmulte da pliaĝuloj, kaj iuj el ili estis tute kadukaj. Oldulo iĝis tre febla, granda Luiza malsanis, kaj blinda Kristina mem diris pi si, ke ŝi ne longe restos en la mondo. La patrinon de Oleg tiom turmentis radiklito, ke ŝi kuŝis en la lito grandan parton de tago. Tial en la ĝardeno mastrumis precipe Vajtkus kun Linda kaj Egli, kaj Sergejev okupiĝis pri la metiejo. Kaj certe ĉiam pli da aferoj estis destinitaj al la junuloj. En tiuj semajnoj ĉasado plene iĝis la devo de Dik, kiu kunprenis Kazikon, kaj iufoje ankaŭ Piatrason Vajtkuson. Jam estis malfacile nomi ilin knaboj – ili estis adoleskoj, fortaj, lertaj kaj rapidaj. Ili ne plu vizitis la lernejon, kaj Oldulo povis nenion novan instrui al ili. Lia pasinteco estis ilia estonteco, kaj eĉ proksima kaj atingebla. Ekde nun ĉiuj kredis je la balono kaj eĉ emis troigi ĝiajn eblecojn. Ŝajnis, ke per la balono eblis flugi al la ŝipo kiam kaj kiel oni volas.

Oleg plej bone ol la aliaj komprenis, ke lia kreaĵo estas nefidinda ŝipo. Li jam povis senti la balonon kaj sciis, kiel facile ĝi pro malforta venteto pretas rapidi ĉien ajn.

Sian duan flugon Oleg kunprenis Kazikon. Tio estis justa. Kazik propravole okupiĝis pri malagrablaj aferoj, ligitaj kun la balono. Li senlace portadis lignon por la balono kaj premis el la ligno oleon. Li iradis por ĉasi mustangojn, ĉar oni devis ripari kaj fliki la balonon.

Oleg rimarkis, verdire ne tuj, kiel riveliĝas la homa egoismo rilate la balonon. Eble, oni ne rimarkis sian egoismon, nur deflanke vi vidas malfortaĵojn de la aliaj. Tiuj, kiuj volis flugi per balono, honeste helpis ĝin lanĉi, tenis la ŝnurojn, rulis ĝin kaj kaŝis sub la tegmenton kiam la flugo finiĝis. Sed post kiam, ili mem leviĝis per la balono, ilia intereso al ĝi malaperis. Plimulton da tiuj, kiuj flugis kun Oleg, la flugo disrevigis. Estis momento de timo, kiam la balono estis leviĝanta, poste aperis intereso – vidi la arbaron kaj la setlejon desupre. Kaj ĉio. Tio okazis al Linda kaj Liz, kiu trifoje cedis sian lokon en la vico, ĉar ŝi multe timis, poste ŝi tamen venis en la korbon, kaj kiam la balono estis leviĝanta, ŝrikis pro timo tiel, ke la infanetoj, observantaj demalsupre, preskaŭ mortis pro la rido. Vajtkus leviĝinte atente rigardis ĉirkaŭen, kaj poste diris, ke oni venu malantaŭ la marĉon, ĉar li vidas tie en la densejo pomarbojn. Oldulo silentis, kiam ili estis alte. Li silentis ĉirkaŭ dudek minutojn, kaj poste elbuŝigis: "Dankon, ni povas malleviĝi". Egli rigardis la setlejon, poste viŝis la okulojn, eble pro vento, eble polvero trafis ĝin. Kaj diris: "Freneziĝi eblas, kia mizerego".

La patrino rifuzis flugi kaj tio estis bona. Sed ĉiufoje, kiam Oleg preparis sin al flugo, ŝi venis al la placo kaj nepre kontrolis, ĉu la kablo estas fidinda.

Kazik kun Fumiko plilongigis la kablon. Je pliaj ĉirkaŭ dudek metroj. Plion ili ne sukcesis. Ĝi rezultis tiom peza, ke tiris la balonon malsupren, kaj aldone komencis ŝiriĝi.

Dik leviĝis unu el la lastaj. Li kelkajn tagojn post la unua flugo evitis Olegon, ĉar opinis sin kulpa pri tio, ke apenaŭ ne okazis kraŝo. Oleg mem demandis lin, ĉu li volas flugi, kaj Dik konsentis.

Tiun tagon pluvetis, kaj akvo fluis desur la balono, pro kio estis malfacile vidi. Oleg sentis, ke Dik timetis – li estis en fremdaj cirkonstancoj, kaj Dik ĉiam konfuziĝis en fremdaj cirkonstancoj: Oleg memoris, kia estis Dik en "Poluso". Li estis staranta la tutan flugon, tenante sin je la ŝnuroj de sia flanko de la korbo kaj ne kuraĝis promeni en ĝi. Dik kunprenis sian arbaleston, kaj eĉ metis la blastron sur la zonon, ĉio ĉi estis superflua, sed Oleg ŝajnigis, ke li ne rimarkis tion.

Subite Dik diris:

– Somere necesos veni la grandan stepon. Mi opinias, ĝi komenciĝas jen tie.

Kaj li montris per la fingro suden, kie la arbaro fandigis kun la nubaro.

– Tie devas esti multe da cervoj, – Dik aldonis.

Kaj Oleg komprenis, ke Dik tamen restas sur la tero.

Sed li estis malprava. Dik sentis sin malcerte en la tro leĝera, preskaŭ travidebla plektita korbo. Tamen la ĉefaĵo estis alia: la unuan fojon en la vivo li enviis al Oleg.

Dum Oleg okupiĝis pri la aferoj kvankam necesaj por la setlejo, sed ne tre necesaj de la vidpunkto de Dik, Dik ne interesiĝis pri tio. Li havis sian arbaron kaj siajn venkojn. Kaj nur nun, rigardante la arbaron kaj vidante, kiel inter la branĉoj ŝteliras ŝakaloj, kiel rampas laŭ trunko piedhava serpento, kiel pufas pro la printempaj sukoj trunkoj de arĝentaj pinetoj, vidante tion, kio estis neatingebla por ne tiom trejnita kaj sentiva rigardo de Oleg, Dik konsciis kroman povon kaj liberon, kiun donas posedo de la balono. En li vekiĝis la dezirego flugi per la balono al novaj arbaroj, persekuti gregojn de bestoj, sinki por tranokti apud misteraj riveretoj...

Oleg kun miro ekvidis, ke Dik prenas la blastron.

– Kial do vi? – li miris.

– Silenton, – Dik flustris.

Verda fadena radio etendiĝis al la arboj ĉe la marĉo – al mutaj kaj senmovaj. Kaj tuj tie, malsupre kaj malproksime, aperis moviĝo: granda besto konvulsiis en la densejo kaj peza korpo falis sur la herbejon.

– Mi ankoraŭ ne vidis tian, – Dik diris, kaŝante la blastron. Ni malleviĝu. Mi volas vidi kion mi mortigis.

Kun Marjana Oleg flugis dum kvieta varma tago.

– Ĉi tie estas bele, – Marjana diris. – Eĉ estas la deziro resti ĉi tie ĉu ne?

Oleg rigardis ŝin. Li estis kvazaŭ malavara mastro, montranta sian bienon al la gastino. Kaj ĉar li sciis la belaĵojn de la bieno kaj estis certa pri ili, do la komplimentojn li akceptis kiel nepraĵon. Kaj al li estis agrable, ke ĝuste Marjana povis aprezi la belecon de la flugo.

– Kaj kviete, – Marjana diris.

– Dankon.

– Kial? – Marjana turnis sin al li kaj atente rigardis lin, kvazaŭ ŝi vidis lin la unuan fojon. – Pro kio dankon?

Oleg etendis la manon kaj tuŝis ŝiajn fingrojn, kuŝantajn rande de la korbo. La korbo iomete balanciĝis, sed Marjana ne timiĝis.

– Vi ĉion komprenas, – Oleg respondis.

Marjana deprenis la manon de la rando de la korbo kaj metis la fingrojn en la manon de Oleg.

Tio estis tiel natura, kaj lia polmo jam atendis tiun tuŝon. La korbo ree balanciĝis, kaj Marjana faris unu paŝon antaŭen, por ne perdi ekvilibron. Ili estis tute proksime, kaj Oleg kisis ŝin je la vango. Li volis kisi je la lipoj, sed maltrafis kaj kisis je la vango, apud angulo de lipoj. kaj jam estis nenio – nek ĉielo, nek balono, ili ŝvebis tie, kie estis neniu, krom ili, kie estas tiom bone kaj kompreneble.

– Hej! – Kazik kriis desube. – kien vi malaperis?

Marjana levis la kapon – ŝi estis je kapo malpli alta, ol Oleg – kaj ridetis.

– Kio? – Oleg ne komprenis.

– Ni leviĝu ĉi tien ĉiutage. – Kaj ŝi ekridis.

– Bone. – Ankaŭ Oleg ekridis. – Matene ni leviĝu kaj vespere malleviĝu.

– Sed mi domaĝas Kazikon. Eble ni kunprenu lin?

– Ne, – Oleg mallaŭte respondis, li subite ektimis, ke sur la tero oni aŭdas ilin. – Ni neniun kunprenos.

– Hej! – Kazik kriis. – Malleviĝu! Venas fulmotondro.

Kazik havis la mirindan senson pri vetero – kiel besto. Li neniam eraris. Se li sentis, ke venas fulmotonro, do estas la tempo kaŝi sin.

Oleg nerapide estingis la brulilon.

Kaj dum la balono malvarmiĝis kaj malleviĝis malsupren, li ĉiam ne lasis la manon de Marjana.

Ili sukcesis sinki la lastan momenton – fortaj blovoj de vento tiris la balonon tiel, ka la kablo knaris. Malsupre estis neniu krom Kazik: post la tria flugo oni decidis, ke ne necesas tiri la balonon je la kablo – ĝi nenien malaperos. Sed ĉi tiun fojon la prokrastiĝo apenaŭ ne kondukis al malbono, ĉar la balono, pelata de blovoj de vento, sinkis ne al la loko de starto, sed flanken je la tuta longo de la kablo, ĉe la randa domo, preskaŭ koliziinte kun ĝi. Kaj jam sub la pluvo, luktante kontraŭ la ŝtormo, ili saltadis sur la ŝelo, ke la aero rapide foriru kaj ke ili povu treni la balonon sub la tegmenton. Al ili por helpi venis Dik, poste Sergejev. Ĉiuj malsekiĝis, laciĝis, skoldis Olegon, ke li prokrastis la malleviĝon.

– Mi ja kriis al vi! – Kazik ripetis. – Ĉu vi surdiĝis?

Oleg ne respondis. Li volis – ĉu eblas konfesi tion? – ree leviĝi supren, alten en la fulmotondron, ke la freneza vento portu lin – kaj ĉio estas ne timiga, sed nur gajiga.

Li penis kapti la rigardon de Marjana. Al li ŝajnis tre grava, ke ŝi rigardu lin. Kaj foje aŭ du li sukcesis kapti ŝian rigardon. Kaj tuj lin komencis turmenti la duboj: ĉu ŝi ne ŝercis? Ĉu ŝi sentas tion, kion li sentas?

Sed kiam ili jam estis en la ŝedo kaj la balono estis solide kaŝita, Marjana rigardis al Dik kaj Sergejev, kiuj staris apud la malfermita pordo, atendante finon de la pluvego kaj ŝi flustris:

– Estas bone, ke ni flugis kun vi, ĉu ne?

Kaj ankaŭ en ŝia demando aŭdeblis necerteco, ĉu ŝi povas kredi tion, kio okazis. Kaj la necerteco ĝojigis Olegon.

Li diris:

– Estas bonege, ke ni flugis kun vi.

* * *

La tagon, kiam estis decidite leviĝi sen kablo, kun Oleg flugis Sergejev.

Ili speciale atendis senventan tagon.

La balono estis leviĝanta certe. Oleg jam kutimiĝis trakti ĝin kaj sciis ĝiajn etajn sekretojn. Kiam la balono venis al la antaŭa alteco, Oleg klinis sin kaj svingis la manon al tiuj, kiuj estis malsupre. Tie denove estis la tuta setlejo, kiel en la tago de la unua flugo. Oleg trovis Marjanan per la okuloj. Li svingis la manon nur por ŝi, sed neniu, krom Marjana komprenis tion.

La balono estis leviĝanta pigre, sed persiste, ĉiam pli rapide, kaj Oleg subkonscie atendis, ke tuj la korbo saltos – la kablo ĉesigos la supreniron.

Sed la flugo daŭris kaj la horizonto malrapide kaj nerimarkinde vastiĝis – en la nebulo kaŝiĝis randoj de la tero. La setlejo iĝis loĝejo de afidoj, kaj la arbaro – senfina maro.

Subite iĝis malhele. Lango de nubo, veninta de la ĉielo ŝirmis la horizonton. La leviĝo de la balono malrapidiĝis.

– Eble ni malsupreniĝu? – Sergejev demandis.

– Ne, – Oleg respondis.

La demando de Sergejem mirigis lin, ĉar ili ja malsupre interkonsentis veni tra la nubaro kaj vidi la ĉielon. Sergejev silentis.

Estis tre silente. Eĉ nekredeble silente. Al Oleg ŝajnis, ke li neniam en la vivo aŭdis tian silenton.

Estis nekompreneble, ĉu la balono leviĝas aŭ malleviĝas, ĉar flokoj de la densa nubo malrapide falis antaŭ la okuloj.

Ĉi tie estis pli malvarme, ol sur la tero. La rando de la korbo iĝis malseka.

– Laŭ mi, ni ĉesis leviĝi, – Sergejev diris.

Oleg venis al la brulilo kaj pliigis la brulon.

Iĝis eĉ pli malhele. Kaj komencis aperi la timo. Oleg rigardis al Sergejev kaj pensis: "Jen estas feliĉa homo, li tute ne timas. Sed mi ne scias, kien ni iras kaj ĉu ni iam forlasos tiun malsekan vaton". Li ne sciis, ke Sergejev multe pli timis, ol li, ĉar Sergejev nur la duan fojon flugis per balono, sed komprenis, ke sufiĉas hazarda kirlo, kiu povus insidi en la nubo, ke ili estu ĵetitaj flanken kaj, eble eĉ frakasitaj kontraŭ la tero aŭ forportitaj al la montaro.

– Mi forĵetu la balaston, ĉu en ordo? – Oleg demandis.

La demando estis retorika. Li estis estro de la balono, kaj Sergejev konfesis lian superecon en la aero. Aldonaj sakoj kun balasto estis kunportitaj ĝuste tiucele. Eĉ estis interkonsentite, ke post leviĝo de la balono ĉiuj loĝantoj de la setlejo foriros de la placo, por ne esti trafotaj de sako kun balasto.

Sergejev helpis al Oleg ĵeti la sakojn malsupren. Post ĉiu forĵeto, la korbo tremis, la balono impetis supren, kiel laciĝinta naĝanto, kiu strebas al la akvosurfaco por gluti freŝan aeron.

Kaj subite iĝis pli hele. La lumo estis stranga, alia. Kaj Oleg komprenis, ke ili baldaŭ forlasos la nubaron.

Kaj jen super la kapoj estas steloj. Kaj Oleg ekvidis, kia neatendita frapo estis tiu vidaĵo por Sergejev, kiu jam multajn jarojn ne vidis stelojn.

Sergejev senmoviĝis, rigardante supren. La balono rondis, spegulante la nubaron, sed inter ĝia flanko kaj la nubaro estis profunda bluo kaj multe da steloj. Kaj estis hele, tute hele: dekstre kiel brila arda kaldrono lumis la suno. Estis samtempe kaj malvarme, kiel en la montaro, – pro la freŝo de la vasto, – kaj varme pro la suno.

Kaj la balono daŭre nerimarkinde leviĝis, lasante malsupre la nubaron, kiu ŝajnis mola, sed tiom densa, ke eblis paŝi trans la bordon de la korbo kaj iri sur ĝi, apenaŭ mergiĝante en ĝian blankan muskon.

Sergejev ekregis sin la unua.

– Malpliigu la fajron. Aŭ ni estos forportitaj.

Oleg obeis.

Ili silentis kaj rigardis la ĉielon kaj la nubaron. ili ne volis malleviĝi, kvankam ili jam frostiĝis.

Kaj tiun momenton Oleg ekvidis strangan aĵon.

En la ĉielo rapide kaj persiste moviĝis nigra punkto.

Ĝi aperis en periferio de lia vidaĵo, kaj Oleg dekomence vidis ne ĝin, sed la luksan voston, blankan kaj rektan, malaperantan malantaŭ la horizonto, kvazaŭ el maldika tubo, dilatiĝante, torentis kolono de vaporo.

– Sergejev, – Oleg diris. – Rigardu. Kio estas tiu besto?

Sergejev, rigardinta alain direkton, retrorigardis. La punkto proksimiĝis al la balono, ŝirmanta duonon de la ĉielo, kaj estis preta malaperi.

Sergejev diris:

– Tio ne povas esti!

– Kio? – Oleg komprenis la nekredeblan miron en la voĉo de Sergejev.

– Tio... tio estas aviadilo, aŭ raketo... aŭ... Tio povas esti nur kreaĵo de homo.

La nigra punkto malaperis, kaj Sergejev hastis al la alia flanko de la korbo. La korbo kliniĝis.

Ne rimarkante la froston ili atendis, kiam la nigra punkto reaperos ĉe la alia flanko de la balono kaj iros plu certe, rekte, lasante dekomence maldikan, kaj poste ĉiam larĝiĝantan voston.

– Ĉu homo? – Oleg demandis preskaŭ malkuraĝe. – Ĉi tie ja estas neniu. Eble tio estas birdo?

– Kalkulu la rapidon, – Sergejev respondis. – Kaj la alton. Mi opiniias, ke tio estas sondilo.

– Kio?

– Esplora atmosfera skoltilo. Ĝi iras kun la rapido ĉirkaŭ du mil kilometrojn hore ĉe la alto dek – dek kvin kilometrojn. Tiajn oni uzas en geologiaj ekspedicioj.

– Do ĉi tie iu estas?

– Do ĉi tie iu estas, – Sergejev elbuŝigis.

Li rigardis la sunon, por difini direkton de moviĝo de la skoltilo.

La skoltilo komencis malleviĝi. Ili vidis, ke ĝi malleviĝas kaj malpliigas la rapidon. la vapora vosto malaperis proksime de la nuba tavolo.

Kaj ĉio. Nur svaga malaperanta spuro en la blua ĉielo.

– Ni malsupreniru, – Sergejev proponis.

– Jes, – Oleg konsentis. – Mi tuj mortos pro la malvarmo.

Ili sinkis ĉe la marĉo, kaj poste la tuta setlejo ĝis vespero trenis de tie la balonon. Ĉiuj malpuriĝis kaj malsekiĝis, sed tio ne estis tiom grava.

Sur la planedo estis homoj. Aliaj homoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.