|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSULO DE FELIĈULOJAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La ”socio” jam nun atingis la supron aŭ idealon de absur deco. La utilon oni malestimis kaj la senutilon oni honoris.
Estis do pli honorinde figuri pomon, pro kio oni fariĝis profesoro kaj kavaliro, ol kreskigi pomarbon, pro kio oni nur fariĝis impostpaganto. La prezenton de teatraĵo oni estimis kaj honoris multe pli ol la verkadon de teatraĵo, kaj kelkfoje, vidinte bonegan teatraĵon, oni vidis la publikon jungi sin antaŭ la veturilon de aktorino, por tiri la veturilon ĝis ŝia domo.
Ĉiujn, kiuj volis malhelpi la justecon, kontraŭlabori ekzamenon de la kompatinda stato, pligrandigi la mizeron kaj puni senkulpulon, oni honoris per oficoj, pensioj kaj meritsignoj.
Plej ideale, tamen, evoluis la vivo en la urboj. En la reĝurbo loĝis tricent mil homoj sur spaco ne pli granda ol kelkaj kvindekoj da aroj. Vidante ĉi tiun ŝtontombon, kiu estis la fiero de la enloĝantoj, oni do povis tuj kalkuli sur kiom da ŝarĝoj da malpuraĵoj ĝi kuŝis, ĉar la urbon oni ne purigis ĉiutage.
Pro tio estiĝis malbonodoro, kiun la urbanoj ne sentis, sed kiu kaŭzis malsanojn. Al tio ankaŭ kunhelpis altgrade la ideala konstrumaniero. Anstataŭ kuŝigi la domojn en terasojn al la sunflanko, oni ilin konstruis en longaj vicoj, inter kiuj iris vojetoj tiel mallarĝaj, ke nur por malmultaj loĝantoj la ĉambroj estis sufiĉe helaj. Same kiel ĉe certaj popoloj, loĝantoj en valoj inter altaj montoj, ankaŭ ĉi tie malsano naskiĝis, kiu sub la nomo de kretenismo ŝanĝis la funkciojn de la cerbo, igante la idiotismon hereda.
La urbanoj do fariĝis tiel kretenaj, ke kamparano ne komprenis, kion ili parolas. Al ili ĉiuj perceptoj tiel konfuzigis, ke tiuj, kiuj tion povis, tage dormis kaj nokte manĝis kaj trinkis, kio kompreneble kaŭzis multe pli da malsanoj.
Amasigataj sur malgranda spaco ili daŭre interbatalis, kio tute ne estis mirinda, ĉar ili devis sin reciproke ĝeni, puŝi kaj piedpremi. La pligrandiĝantan kretenismon sekvis senhelpeco, kiu proksimume similis al tiu de la infaneco. Multajn milojn da ormarkoj oni pro tio devis pagi al gardantoj, kiuj sub la nomo de policanoj marŝis sur stratoj, hejmenkondukis ebriulojn, hejmenportis tiujn, kiujn renversis kaj premis veturiloj, kuris alporti akvon al svenintoj, serĉis domnumerojn, sciigis, kie loĝas la barbiro, kie troviĝas publikulinoj, kie brulas ktp.
Al tiuj idiotejoj sin amase direktis el la kamparo ĉiuj tiuj junuloj kaj junulinoj, kiuj ne heredos bienon. La junulojn oni prenis kiel sklavojn; la junulinoj serĉis oficon kiel sklavinoj aŭ atendis, ke oni ilin okaze malvirtigos. En la urbo estis malfacile al junuloj edziĝi, kaj pro tio oni malvirtigis kun ilia propra kunsento kaj tiu de la polico ĉiujn filinojn, kies infanoj ne povus postuli ian okupon aŭ oficon.
Malfeliĉaj kiel ili do estis, ili serĉis konstantajn rimedojn en alkoholaĵoj, kiujn oni konsumis en publikaj ejoj. Ĉe ĉiu konsumado de granda kvanto da alkoholo, kio nur okazis en vira rondo, oni kutimis trinki apartan glason da alkoholo por la hejme restanta virino, kiu ne povis foresti de la infanoj, kaj unu glason por la hejmo, kie atendis lito kaj edzino. En vere grandaj okazoj por ebriiĝo oni komencis trinki grandan glason da alkoholo por la reĝo kaj unu por la patrujo, kelkfoje ankaŭ unu por la pura infera dogmaro.
Ĉi tiu idealsocio de tricent mil personoj pretendis labori por la bonstato de la popolo. Sed irinte matene al la urblimaj impostejoj aŭ al la foirejoj, kien la kamparanoj alportis manĝaĵojn al ili, oni vidis kiu ilin nutras. Interŝanĝe de tio la kamparanoj ricevis iom da mono, kiun forprenis la impostoj; plie ili rajtis rigardi oleopentraĵojn, aŭskulti prelegojn, kiujn ili neniam havis tempon aŭskulti, sed pri tio ili devis kulpigi sin mem, ĉar estis permesate aŭskulti ilin, kiam plaĉos al ili, kompreneble kontraŭ aparta pago; plie ili ricevis instruistojn, kiuj instruis al ili la inferan dogmaron kaj la laŭdlibron, kompreneble kontraŭpage, kaj dimanĉe plenan ĉerpilon da insultoj de la pastro, kiu diris al ili, ke ili estas grandaj friponoj kaj ke oni ilin kastros, se ili ne pagos la impostojn. Ĉion ĉi, kion oni nomis la benataj fruktoj de la instruado, ili ricevis (kontraŭ pago), por ke ili alportu en la urbon manĝaĵojn al tiuj, kiuj mortus pro malsato, se unu matenon la kamparanoj preterlasus iri al la foirejo. Kaj tion oni povis kredigi al la kamparanoj!
Sed en la urbo ĉiam troviĝis malriĉuloj kaj malkontentuloj, kaj fine estis necese zorgi pri ili, ĉar ili fariĝis danĝeraj. Pro tio oni konstruis publikajn domojn de kompatemo, kiujn oni nomis malliberejoj, kie oni faris provojn ekscii, je kiom malmulta manĝaĵo povas vivi homo. Kaj eksciante tion, oni trovis, ke la laboristoj diboĉas. Kiam la laboristoj rifuzis labori, ĉar la laboro estis laŭvola, oni faris la laboron deviga, kaj per armiloj oni devigis ilin labori.
Fine kiam la malkontento kaj la ekscitiĝo fariĝis tro grandaj, la impostoj netolereblaj, kaj ĉar la tutan ŝuldon oni ĵetis sur la reĝon, ĉi tiu fine eltrovis novan sistemon de regado, kiun post multe da kverelo oni akceptis sub la nomo ”parlamenta reĝimo” aŭ ”priresponda sistemo.” Same kiel multaj gazetredaktoroj estis devigataj pro la leĝo pri preslibereco ĝin lerte eviti, anstataŭante sin per tiel nomataj respondeculoj, la reĝo do depost nun elektis ministrojn, kiuj prenis sur sin la respondecon por liaj malprudentaĵoj, kaj pro tio la reĝo estis protektata kontraŭ ĉia akuzo. Sed la respondeco ne estis pli danĝera, ol ke ili havigos al ministro, kiun oni akuzis pro reĝa malprudentaĵo, eksigon por esti guberniestro kaj kerubkavaliro.
Ĉi tiu ofico de respondeculo estis do tre oportuna kaj oni ĝin multe aspiris.
En plej proksima interrilato kun tio staris la trobabiladsistemo aŭ parlamenteja sistemo. Aro da riĉaj homoj ĉiujare kunvenis, unu fojon serĉante per sagaca parolo elekti la sekvontan viktimon, sur kiun nova imposto estu ŝarĝota. Kiam ili estis tro sagacaj al si reciproke, ili pace interkonsentis, ne ŝarĝi la imposton sur sin reciproke aŭ ili interŝanĝis kaj brokantis la impostojn.
Aparta kaj siaspece bona ekzemplo de ĉi tiu rega sistemo estis la parlamenteja leĝo, kiu traktis la metion de tanistoj. Ses tanistoj jam faris dum 25 jaroj malbonan ledon por malbona prezo. Iun tagon la ĉasistoj, kiuj loĝis ankoraŭ en la najbaraĵo, permesis al si la enkondukon de bona ledo por bona prezo.
La popolo ĝojkrie bonvenigis la novaĵon, sed la ses tanistoj, kiuj havis sidlokon en la parola ĉambrego aŭ parlamentejo, donis petskribon pri limpago por la ledo de la ĉasistoj. La enlandan industrion oni protektu, la idojn de la lando oni ne formanĝu ktp. Ili efektivigis la limpagon de la ĉasista ledo!
Pro ĉi tiuj ses tanistoj oni devigis la popolon daŭre aĉeti malbonan ledon je malbona prezo. Ĉi tiun agon oni nomis protektago, ĉar per ĝi oni protektis la privatan intereson kun malprofito de la publika. La respondeculo tamen opiniis, ke plej bone estas kapti la okazon por serĉi oficon kiel guberniestro; li ŝajnigis grandan ĉagrenon kaj eksiĝis. La oficon li ricevis kune kun la Keruba ordeno, per kiu oni kutimis rekompenci nur eminentulojn.
Sed plej bedaŭrinde el ĉio estis, ke la kretenismo iom post iom fariĝis naturdevena same kiel la korpaj malfortoj. La kretenuloj, kiuj nomis sin ”Societo de la inteligentuloj” (de intelligere = kompreni), ĉar ili ne komprenis sian kretenismon (lucus de non lucere), iom post iom jam degeneris tiel, ke ili jam perdis la konscion pri sia cerbmoliĝo; male ili pretendis esti la plej saĝaj de la socio. Ĉar ili disponis pri la soldataro, la stato de la socio fariĝis plejeble simila al frenezulejo, kies pacientoj ribelis kaj internigis siajn kuraciston kaj gardantojn.
Ĉi tio kaŭzis la plej kuriozajn scenojn. Oni povis aŭdi, ke en la parola ĉambrego oni pledis plej serioze por tiaj opinioj, ke Atlantika, kiel oni nun nomis la regnon, kiu posedis nur 50000 soldatojn, povus sin defendi kontraŭ Akvilonia aŭ kiu ajn regno, kiu havis 20-oblan nombron da soldatoj. Alian fojon oni sukcesplene pledis por la opinio, ke la socio falruiniĝus, se la popolo ne volus pagi imposton al certaj komediantoj.
Alian fojon la ŝtato ruiniĝus, se la popolo ne volus doni salajron kaj profesorecon al sinjoro, kiu kolektis grandan nombron de certa speco de skaraboj, al kiuj li trapikis la korpon per zinkpingloj.
El la kutimo vidi, ke jaron post jaro oni prizorgis, pagis kaj aspiris la kretenismon, rezultis iom post iom, ke multaj malfeliĉuloj deziris partopreni la kretenismon, ĉar ĝi donis honoron kaj monon. Kaj nun ili estis diskonigotaj en la lernejoj, sed oni ne rapide antaŭeniris, ĉar la animoj de la popolo ankoraŭ alkroĉigis per la memoro al la pasinteco, kiu posedis multe da saĝo, eĉ se ĝi estis malbona laŭ multaj rilatoj. Sed daŭre vidante, ke oni ricevas ŝatatecon nur, se oni posedas la opiniojn de la potenculoj, oni devis kontraŭvole almenaŭ ripeti la aprobitajn opiniojn, eĉ ne havante ilin, kaj post kiam ili pene akiris la saman opinion kiel la altranguloj, ĉi tiu opinio jam fariĝis eksmoda.
Rezultis do el ĉi tio senĉesa kurĉasado, eternaj konflikto kaj ekscititeco en la socio kaj neniam laciĝanta malkontento. Kaj kiam la senpovuloj amase ribele kontraŭstaris la potenculojn, kaj forrabis al ili la potencon, oni tuj vidis la malnovan staton sin renovigi kaj ripeti, tiel ke post ĉiu ribelo tiuj, kiujn antaŭ momento oni tirane premegis, fariĝis tiranoj, pri kio antaŭe ili neniam revis.
Jen la momento, kiam ĉiuj pensemuloj pripensis kun furiozo la demandon pri la plibonigo de la socio, kaj nombro da sektoj naskiĝis, kiujn entuziasmigis la sankta fervoro ĉesigi, kiom ajn kostos tio, la malfeliĉojn, la mizeron kaj la kverelemon.
Unu sekto, nomata ”molleda skolo”, pledis por la opinio, ke la socion oni lasu grandiĝi laŭplaĉe kiel natura herbejo, kie herbo kaj herbaĉo interbatalu pri la nutraĵoj, eĉ kun la risko, ke la herbaĉo venkos kiel la plej forta.
Alia sekto, nomata la korporacianoj aŭ ”skolo de malgrandaj birdoj,” predikis ĝeneralan unuigon de malgranduloj, malsanuloj, malfortuloj, malsaĝuloj, mallaboremuloj, per kio la rajto de la malfortuloj, tirane premegi la fortulojn, ricevu sankcion de la fundamenta leĝo.
Tria sekto, la ”boŝmanoj ” opiniis, ke la sola savo dependas ne de solvo de la demandoj, kiuj estas nesolveblaj, sed de ĝenerala eksplode farota detruo de la tuta planedo Tero, kiu, ĉar kreita el nenio sekura, reiru al sia deveno.
Kaj dum ĉi tiuj sektoj kaj aliaj interbatalis pri la hegemonio, la socio daŭre persistis en la malnova sistemo, serĉis en la pasinteco la pruvojn por la ĉiurilata bono de la estanteco kaj akceptis malnovajn jam travivitajn formojn, dekretis decidojn kaj donis leĝojn, tiel ke neniam antaŭe tiom da konsento superregis la regantojn, kiuj opiniis kaj pruvigis, ke tio estas la vera Insulo de Feliĉuloj, dum ĉe la regatoj ĉiam pliforti ĝis la kredo, ke ĝi certe estas Insulo de Malfeliĉuloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.