|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSULO DE FELIĈULOJAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Unu jaro jam pasis. De ĉio, kion ili timis, nenio okazis. La vintro estis same varma kiel la somero. La sezonoj diferencis unu de la alia nur per la malsamaj produktoj, kiuj estiĝis, kaj laŭ la tempo de ilia maturiĝo. Lasse jam aranĝis almanakon.
Per tio ĉiun tedan samecon de manĝo ili evitis, kaj ili fartis bonege. Do ili havis kvar sezonojn po tri monatoj: la pizango, la panfrukto, la daktilo kaj la kokoso. La pizango aŭ januaro-marto maturigis ananasojn kaj oranĝojn; la panfrukto, aprilo-junio, maturigis gigantajn fragojn kaj figojn; la daktilo, julio-septembro, maturigis persikojn kaj ĉerizojn, la kokoso, oktobro-decembro, maturigis abrikotojn kaj morusojn.
Krom tio ili senĉese alternis per melonoj, granatoj, maizo, pizoj, faboj, tiel ke la manĝaĵaro estis ĉiam nova kaj senlime ŝanĝebla. Ĉar neniu laboris kaj la varmo estis granda, ili povis manĝi nur malmulte. Kaj ĉar la surŝipa nutraĵo ĉefe konsistis en salhava manĝaĵo, la fruktoj formis longdaŭran kuracadon kontraŭ la skorbuto, kaj pro tiu kuracado manĝado de vegetaĵoj iom post iom fariĝis kutimo. Kelkaj sporadaj provoj manĝi viandon estis punitaj per stomakdoloroj. Maljuna drinkulo jam elpensis manieron aliigi per fermentado kokosan sukon en ebriigan trinkaĵon, sed li fariĝis tiel malsana, ke ĝin ripetis nek li nek iu alia. Sekve de tiaj simplaj nutraĵoj la pasioj mildiĝis, kaj nur afablajn vortojn ili elparolis. Envio ne povis naskiĝi, ĉar ĉiuj havis la por la vivo necesan, kaj tumultoj ne okazis. Kolerego kaj malamo malaperis, kaj estis tro varme, diris la ŝipestro, por ke ili deziru kvereli. Post kiam ili malkutimiĝis pri vestoj, kiuj disfalis, ili kutimiĝis iri duonnudaj, kaj fine viroj kaj virinoj sin vestis nur per basko da dense plektitaj folioj. La infanoj iris tute nudaj.
Por pasigi la tempon ili elpensis ludojn, pilkludojn, ekskursojn, naĝadojn, boatveturadojn, kaj antaŭ ĉio la infanoj montris grandan emon suprengrimpi arbojn, ĉe kio ili baldaŭ akiris grandan lertecon. Krom tio Lasse iniciatis kvar grandajn festenojn: unu je la komenco de ĉiu sezono. Kaj kun senhipokrita ĝojo ili iris saluti ĉiun novan rikoltotempon, ĉar la ĝojo ricevi varion de la manĝaĵo estis sendube tre laŭnatura. Tiam ili kuniris por ludi tutan tagon. Viroj, virinoj kaj infanoj dancis ĉirkaŭ granda brulejo de la ĵus rikoltitaj fruktoj, kaj la unue maturiĝintajn fruktojn ili oferis al la malavara Donacinto same kiel iam oferis Abel kaj Kain al Dio, kaj tiun kutimon ĉiuj, eĉ Peter Snagg, opiniis same bela kiel biblia.
Peter Snagg jam provis organizi libereklezion kaj volis legi predikon al ili, sed ĉio ŝajnis tiel gajige stranga, ke kiam li preĝis por la estraro kaj la soldataro, tiu preĝo estis neniel aplikebla al iliaj kondiĉoj.
Konsento, paco kaj kvieto karakterizis la tutan socion; ili ĉesis uzi severajn vortojn kaj fine ili alparolis unu la alian per karesaj nomoj. Kiam infano naskiĝis, ili sentis grandan ĝojon kaj ĝin akceptis en la socion per ludoj kaj kantoj kiel donacon de la naturo, kies indecon ne estigis la bruta aparta konsidero de la infano kiel kapitalo en la manoj de la gepatroj, kaj ĝin ili ankaŭ ne rigardis kiel ŝarĝon aŭ punon. Kiam junulo kaj junulino ekdeziris naski infanon kune kaj fariĝi geamikoj, ili tion sciigis al Lasse, kiu tuj solenis la ĝojan okazintaĵon per festeno, sed la du gejunulojn oni ne registris aŭ devigis ilin fari promeson unu al la alia tiel ke, se unu el ili deziris manĝi figojn kaj la alia pizangon, neniu leĝo povis devigi ilin manĝi la samon. Ĉar krom tio ĉambroj tenotaj en ordo ne ekzistis, nek vazoj lavotaj, la edzino ne bezonis esti obeema al sia edzo kaj ”malkuniĝo laŭ lito kaj sidejo” estis deviga, ĉar ekzistis nek lito nek sidejo, nur amaso da folioj sub arbo.
Do, ĉio estis plejeble senĝena, sendeviga kaj simpla, kaj la patrinoj ne bezonis kontroli siajn filinojn, ĉar ili ne bezonis timi, ke bofiloj edziĝos pro mono kun filino, aŭ ke la filinoj naskos infanojn nepermesite, ĉar estis konsiderata granda beno naski infanon, kaj la stato, en kiu troviĝis junulino graveda, ankaŭ pro tio oni nomis ”benata”.
Nur unu afero malhelpis la kvieton de ĉi tiu insulo de feliĉuloj; tio estis la memoro pri la pasinteco, kiu sin prezentis precipe en sonĝoj. Oni ofte aŭdis la dormantojn krii. Maljuna forĝisto ofte sonĝis pri la ankroforĝejo kaj sentis la gardiston, kiu vekis lin per piedbato al la flanko. Barelisto, kiu iam ŝtelis, ĉar li havis tro multe da infanoj, nokte sonĝis, ke la infano ploregas kaj postulas panon, kaj vekiĝante kaj vidante la sunon lumigantan la ĉiam fruktodonantajn arbojn, li ploris pro ĝojo kaj surgenue li dankis al Dio pro ĉio bona; sed tiam la penso pri la estonteco okupis lin. Tiam helpis neniuj konsoloj.
Jen la demono de socio, alimaniere tiel feliĉa: la penso pri la estonteco. Vidante, kiel feliĉaj ili estas nun, ili ne povis sen timego pripensi, kiel ili estos iam, se ekzemple ŝipo alvenos por ilin preni. Tamen neniu el ili havis kaŭzon esti malsana pro nostalgio, ĉar malantaŭ ili troviĝis aŭ pundomo aŭ kazerna servo, kaj al tio neniu sopiris. La memoro pri la pasinteco kaj la timo pri la estonteco estis do la fantomoj, kiuj ilian feliĉan kvieton malhelpis, kaj tiel la kuracisto kiel ankaŭ Lasse meditis pri rimedo, sed senrezulte. Sed kion ili ne povis elpensi, la hazardo elpensis.
Iun tagon la forĝisto eniris la arbaron por sin refreŝigi post sendorma nokto. En rokfendo li trovis arbuston kun bluaj beroj, kiun li ne vidis antaŭe. Li prenis kelkaj beroj en la manon kaj manĝis. Ili ne estis bongustaj, sed li ne atentis pri tio.
Poste li iris hejmen, t.e. al la arbusto, kie li posedis sian foliamason por la nokto. Tie li renkontis sian edzinon. La forĝisto estis gajhumora kaj parolis sensencaĵojn.
”Mi kredas, ke vi prenis guteton da drinkaĵo,” diris la edzino ankoraŭ memorante la pasintecon.
”Kion vi diras?” demandis la forĝisto mirigite.
”Brando!” diris la edzino ŝmacante per la lango.
”Brando? Pri tio mi aŭdis neniam, kio estas ĝi,” diris la forĝisto mirigite.
”Se vi ne memoras, kio ĝi estas, vi certe memoras, ke vi restis en la karcero de Karlskrona!”
”Karlskrona! Mi vin tute ne komprenas, edzino.”
”En tiu kazo vi perdis la memoron,” diris la edzino.
Kaj ĝuste tio okazis al la forĝisto, kaj per tio la eltrovaĵo estis farita. La kuracisto tuj kolektis la berojn koj fordonis el ili al la tuta kunestantaro kiel rimedon kontraŭ sendormo, kiel li opiniis, kaj ĉiuj manĝis, ankaŭ la kuracisto, sed Lasse faligis siajn teren. ”Ĉar,” li pensis, ”oni ne scias, kion oni povas lerni el la pasinteco, kaj la estontecon neniu konas.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.