La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE FELIĈULOJ

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO IV

Tri jaroj jam pasis post la elŝipiĝo, kiam Lasse forveturis iun tagon al la plej malproksima parto de la insulo por ekzameni ankoraŭfoje ĝiajn rimedojn por la estonteco kaj eltrovi, ĉu ĝi povas elteni la fortan pligrandiĝon de la popolo, konstateblan dum la lastaj du jaroj. Li prenis malgrandan kanoton, en kiu li padelis kontraŭfluen en rivereto sub densa foliaro de bananarboj kaj jam penetris la insulon je kelkaj mejloj. Laca pro la remado li elboatiĝis kaj, matenmanĝinte sub ĉerizarbo, li kuŝiĝis por dormeti.

Li verŝajne ne estis ferminta la okulojn multajn minutojn, kiam li vekiĝis pro brukrako supre en la bananarbo, sub kies branĉoj li kuŝiĝis. Li sekrete rigardis supren inter la folioj kaj tuj ĉe la supro li opiniis vidi simion, kiu sidis sur branĉo kaj forigis per longaj ungoj kernojn el la grajnujoj de la bananarbo, kiujn ĝi poste enŝovis en la buŝon, superkreskitan per longa barbo. Lasse maltrankviliĝis, ĉar tio estis neatendita konkuranto, kiu – ĉar ĝin akompanis verŝajne aliaj – faros al la ŝiprompiĝintoj grandan malhelpon. Li decidis logi la simion al si por ĝin aŭ kapti aŭ mortigi per ŝtono. Li foriris serĉante melonon de plej granda, plej flavruĝa speco, kaj kun ĝi en unu mano kaj ŝtono en la alia li alproksimiĝis al la arbo, kie sidis la simio.

Unue li komencis ŝmaci per la lango: la simio aŭskultis kaj ĵetis bananon sur la kapon de Lasse.

”Koko,” daŭrigis Lasse, montrante la melonon. Sed la simio, anstataŭ respondi, suprenrampis ĝis la supro de la arbo, kiu kurbiĝis pro la ŝarĝo kiel pafarko.

”Koko, mia knabo,” allogante diris Lasse, ”venu ĉi tien, kaj vi ricevos ion bongustan.”

Tamen Koko ne venis, sed piedbatis kaj kondutis tre maldece, tiel ke Lasse, kiu ne havis tempon foriri, eksplodis pro kolero kaj kriis: ”Mil diabloj! mil diabloj!”

Je tiuj vortoj Koko ŝajnis tre emociita kaj sidiĝis sur branĉon.

Ĝi skrapis la nazon kontraŭ la ŝelo de la arbo kaj larmoj ruliĝis kiel puloj malsupren de ĝia barbo. Lasse aŭdis ĝin ĝemi, sed li ankoraŭ restis sufiĉe malproksime.

”Nu, malbenata diablo, ĉu vi ne volas malsupreniri, malbenata diablo, por gustumi mian melonon?”

La emocio de la simio ŝajnis pligrandiĝi, kaj tiu de Lasse fariĝis ne malpli profunda, kiam li aŭdis homan voĉon de supre de la bananarbo.

”Patrolandaj tonoj, patrujo kaj amiko; miaj okuloj ploras pro via posteularo; neniam antaŭe la norda lingvo sonoris tiel dolĉe al miaj oreloj, kaj mia koro estas plena kiel vazo, kiel kalabaso, kiam la suno de la postsomero ĝin plenigas je lakto kaj kerno.”

”Mil diabloj! mi kredas, ke estas pastro Axonius,” kriis Lasse.

Kaj per unu: ”prava vi estas,” la pastro malsuprensaltis, kaj daŭre ĉirkaŭprenante unu la allan la du samlandanoj alpremi ĝis unu al la harhava brusto de la alia kaj sin banis en la larmoj de la pastro.

”Kiel vi do venis ĉi tien?” estis la unua demando de Lasse.

”Ni vin ĵetis maren, ĉu ne? Ĉu iu baleno englutis vin por vin poste elvomi sur la teron?”

”Mi ne estas elvomita sur la teron,” diris la pastro, ”mi naĝis alborden.”

”Rakontu, rakontu,” diris Lasse.

La pastro forviŝis siajn larmojn per pizangfolio kaj sidiĝis sur ŝtonon. Poste li komencis la rakonton.

”Kvazaŭ sonĝe travivinte tion mi nun memoras, ĉar ci – mi diras ’ci’, ĉar ni nin renkontis tiel – ĉar ci min memorigas pri tio, ke oni min elĵetis en la maron, sed la kaŭzon mi ne memoras.”

”Ho, ĝi verŝajne estis sufiĉa, ratio sufficiens, kiel diras Aristotelo.”

”Kiu estas Aristotelo?” demandis la pastro.

”Ho,” pensis Lasse, ”li ankaŭ jam manĝis de la beroj!” ”Nu, daŭrigu sen iu zorgo pri Aristotelo,” diris Lasse.

La rakonto de la pastro

Post kiam mi jam naĝis dum malcerta tempo, mi memoras, ke mi sentis la fundon sub miaj piedoj, post kio mi albordigis insulon similan al ĉi tiu. Post kiam mi manĝis berojn kaj trinkis akvon, mi kuŝiĝis por dormi. Vekiĝinte mi sentis strangan kvieton kaj trankvilon, kiujn mi antaŭe ne spertis. La naturo ŝajnis al mi malfermita libro, kaj la rilato inter la kreitaĵaro kaj la Kreinto ŝajnis al mi tiel simpla. Mi sentis, ke la malhela pasinteco troviĝis malantaŭ mi, sed mi ne sciis, kio ĝi estas. Mia kapo estis malpeza, kaj neniuj zorgoj okupis min.

Bonhumora kiel neniam antaŭe, mi piediris internen de la insulo. Mi ne estis irinta longan vojon, kiam mi vidis viron kuŝanta antaŭ idolo, kiun li adoris. Ho, mi pensis, mi alvenis al idolista lando, ĉar miaj pensoj ŝajnis ankoraŭ kunmiksitaj per malnovaj, neklaraj perceptoj. Duonfreneza pro kolero vidante tian malnoblecon de animo, kiu povis humiliĝi al figuro farita de homaj manoj, mi prenis ŝtonon kaj renversis la idolon. Tiam vi estus devinta ĉeesti! La viro kriegis kaj disŝiris sian hararon kaj nomis min idolisto. Kiam li trankviliĝis, mi demandis, kian religion li konfesas. Li respondis, ke li konfesas la mildan ”nicean” dogmaron. Ĉar mi ĝin ne konis, li devis ĝin klarigi al mi. Ĝi estis la plej malsaĝa dogmaro pri kiu mi aŭdis. Oni ĝin akceptis iam nur per plimulto de kvar voĉoj enla kunsido en Niceo. Mi petis klarigon pri la dio, kiun ili adoras kaj pri la demando, ĉu ekzistas pli ol unu diol Ne! li respondis; ili adoras la solan veran dion! Bone, mi respondis, tiam ni adoras la saman dion. Sed kiel do koncernis lin idolo alkroĉita al pendigilo? Jes, ĝi estas la filo de Dio! Estas netaŭga Dio, mi opiniis, kies filo toleris, ke oni lin pendigas.

Tiam li respondis, ke mi tion ne komprenas. Mi tion volonte konsentis, sed li esprimis la esperon, ke verŝajne tio fariĝos pli bona, kiam la sankta spirito venkos mian koron. La sankta spirito; vi do havas tri diojn? Li respondis, ke min gvidas ankoraŭ la diablo, sed kiam mi estos liberigita de liaj ungegoj, fariĝos pli bonel Ho, vi havas kvar diojn? Kaj se min gvidas la diablo, la princo de la mondo, mi petas la permeson sekvi lin.

Se tiu, kiu min gvidas, estus kreinta la belan teron kune kun ĉiuj kiaj belaĵoj, kaj se li estus la princo de li mondo, mi lin konfesus. Kaj mi surgenuiĝis adorante la mondprincon. Sed tiam la viro kriegis kaj alvokis grandan aron da siaj samideanoj.

Ili kunligis miajn manojn kaj piedojn. Post tio ili min kondukis al malgranda, stranga domo kun pendigilo sur la tegmento. – Kiu loĝas tie? mi demandis. – Ĉi tie Dio loĝas, ĉar jen la domo de Dio, respondis unu el la nigruloj, ĉar ĉiuj estis nigre vestitaj. Ho, Dio mia, princo de la mondo, mi kriis, batu ilian impertinentecon per via fulmo! Vi, kiu loĝas super la ĉieloj kaj havas la sunon, la lunon kaj la stelojn kiel vian subpledan benketon, ĉu vi loĝus en ĉi tiu domaĉo! – Nun la plej maljuna el la nigruloj venis al mi dezirante afable paroli kun mi. Li diris, ke la dogmaro de Niceo estas la dogmaro de mildeco kaj pro tio li volas min konvinki per mildo. Li demandis min, ĉu mi volas ami hebreon, kiu suferis kaj mortis pro tiu dogmaro. Tion mi neis, ĉar unue mi ne konis hebreon, kaj due mi volis ami neniun ol Dion. Tiam li koleris dirante, ke mi iros al infero. Ĉar mi opiniis, ke, laŭ lia milda dogmaro, la infero devas esti bona loko, mi respondis: kun plezuro! –

Vere, li kriis. – Tiam ili kondukis min en la domon de Dio. Ĉe la pordo staris viro kun ŝparmonujo petanta monon. Mi demandis, ĉu li montras sian dion kontraŭ mono? Tiam alvenis servisto, kiu batis mian kapon per bastono. Mi petis lin esti milda al mi, ĉar mi sciiĝos pri la dogmaro de mildeco. Post tio ili min kondukis antaŭ grandan pentraĵon. Ĝi reprezentis la inferon. Plej supre vidiĝis maljuna, malafabla viro kun longa barbo, super li kolombo kaj ĉe liaj piedoj ŝafido; ĉirkaŭe granda aro da aliaj idoloj kun flugiloj kaj sub ili la infero. Ĝi tute ne aspektis alloga. Aro da nigraj idoloj kun preniloj pinĉis virojn, virinojn kaj infanojn en la plej doloraj lokoj kaj ĵetis ilin poste en fajron. – Estas abomeninde, mi diris, kaj min kaptis blinda fervoro konverti ĉiujn tiujn malfeliĉulojn de ilia idolkulto. – Ĉu tio estas la milda dogmaro de Niceo? mi demandis; kaj se la infero estas tia mi ne volas esti niceano! – Tiam, mi surgenuiĝis kaj preĝis por ili: Ho, Dio, kreinto kaj konservanto de la mondo, enrigardu la korojn de ĉi tiuj malfeliĉuloj kaj mildigu iliajn nehumanajn, erarigitajn animojn.

– – – Sed pli longe mi tute ne povis paroli, antaŭ ol oni min renversis kaj portis eksteren.

La sekvantan tagon oni intencis bruligi min vivanta, ĉar mi ne volis kredi la dogmaron de Niceo. Mi ĝentile demandis la plej maljunan, ĉu ilia milda dogmaro ne havas pli mildan punon por krimo kiel mia. Oni tion neis. Jen la brulejo pretigita kaj vestita per kostumo kun hontindaj bildoj de la princo de la mondo kun kornhava kapo kaj eligita lango – pensu do, kiaj blasfemantoj – ili min kondukis supren sur la lignaron.

Kantante himnojn kaj tenante idolajn bildojn antaŭ mi, ili min preparis por morto. Mi neniam kredis, ke tiel sovaĝaj homoj troviĝas sur la insuloj de la maro. Nu, la momento alvenis, kaj mi kredis, ke ĉio estas finita.

Tiam la ĉielo kovriĝis per nuboj, kaj elirante el la nuboj fulmo, eĉ fulmoj, batis la didomon kaj la idolajn bildojn. –

Jen, vidu, mi kriis, Dio renversas sian propran domon! Ĉu vi kredas ankoraŭ, ke li loĝas en ĝi? La nigruloj disiris, mi min forŝiris. Preninte boaton de la bordo, mi vojaĝis sur la maron, ĉar pli preferinde estis perei per la mano de Dio ol per tiu de ĉi tiuj idolanoj. Nun mi estas ĉi tie, kaj mi nun intencas instigi vin al foriro kun mi, por konverti ĉi tiujn idolanojn al la sola vera dogmaro.

Lasse atente aŭskultis la strangan rakonton de la pastro, sed je la fino li pli atente turnis sian rigardon al la vulkano, kiu, malproksime de tie, suprensendis maldensan fumnubon.

”Ni unue hejmeniru por priparoli la aferon kun niaj amikoj,” li diris, ”antaŭ ol foriri por komenci nian konvertigan agitadon.”

Ili enboatiĝis kaj hejmenremis dum instruplenaj interparoloj pri diversspecaj idolanoj kaj la deveno de la homaj herezoj. Kiam ili revenis hejmen, la ĉielo jam estis senlumigita de fumo, kaj malfortaj bruoj aŭdiĝis de malproksime. Timo superregis ĉiujn, kaj oni ne sciis, kio okazos. La reveno de la pastro ne kaŭzis multan sensacion, ĉar aliaj aferoj postulis pli da pripenso. La tutan nokton oni maldormis preparante la boatojn, kiujn oni prudente ankoraŭ konservis kaj tenis bonordaj.

– La ĉielo, estis ruĝa kiel fajro, kaj tiuj, kiuj suprengrimpis la arbojn por kolekti manĝoprovizon, povis vidi, kion ili faras, de la brilo de la vulkano. La tutan sekvantan tagon oni daŭrigis la plenigadon de la boatoj per akvo, fruktoj kaj folioj, ĉar nun verŝajne ilin atendos malsato kaj malvarmo. La bruego kreskis kaj la tero ŝanceliĝis. La trian tagon ili aŭdis tondrokrakojn kaj el la vulkano elfluegis kvazaŭ akvofalo fandi ĝanta brulruĝa lafo.

Nun ĉiuj kuregis en la boatojn kaj en doloro, ploro kaj ĝemoj oni forveturis de la Insulo de Feliĉuloj, kie la ĉiondonanta naturo ilin nutris kaj vestis dum tri jaroj, kie ili vivis trankvile kaj feliĉe sen malpaco aŭ fervoro, kaj kiun ili devis nun forlasi por renkonti nekonatajn sortojn.

Kiam ili jam atingis la de la bordo malproksiman maron, la insulo komencis subakviĝi. La arboj subiĝis sub la akvon kaj la pintoj balanciĝis pro la ondoj. La malaltaj montetoj malleviĝis iom post iom; fine ankaŭ la keglo de la vulkano komencis esti atingebla al la bolŝaŭmo de la ondegoj. Ĉiu ondego, kiu falis en la krateron, estis suprenŝprucita kiel vapornubo, ruĝkolora pro la ardanta lafo, blukolora pro la brulanta sulforo kaj verda pro kupro kaj aliaj metaloj fandataj sube en la grandega forno.

Kaj tiel la Insulo de Feliĉuloj malaperis antaŭ la vido de la malfeliĉuloj, kiuj sin nun fordonis al ventoj kaj ondoj por renkonti la morton aŭ eble ion pli malbonan.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.