La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE FELIĈULOJ

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO VII

La moroj fariĝis ĉiam pli krudaj. La agema vivo en la arba roj pli frue alportis ion vivigan al la animoj, kaj la maleblo konservi la ĉasaĵon dum longa tempo, igis la homojn malavaraj.

Nun, kiam oni povis konservi, la homoj fariĝis avaraj kaj pedantaj. La ĉasgentoj, kiuj ĉirkaŭvagis ankoraŭ en la najbaraj arbaroj opiniis, ke estas hontinda okupo forrabi lakton de la bovinoj, kiun la naturo dediĉis al la bovidoj, kaj kelkaj noblaj altanimuloj iun tagon decidis malhelpi perforte ĉi tiun bestoturmenton. La ĉasistoj longtempe malestimis tiujn ”bovidojn”, kiel ili nomis ilin, sed ili malestimis ilin multe pli, rigardante buĉadon, dum kiu oni per plej malmildaj metodoj pikvundis la ligitajn bestojn sen signo de kontraŭstaro kaj kolektis la sangon. Tio estis vido tre malplaĉa al la ĉasistoj, malofte vidantaj la agonion kaj neniam la sangoverŝon. Peter Snagg, kiu estis ĉefo de la ĉasistoj, ne povis sufiĉe esprimi siajn ĉagrenon kaj malestimon pro la progreso de la sovaĝeco. Pli malbone ŝajnis esti, kiam oni komencis bruligi la arbarojn, kaj la homoj komencis manĝi herbon kiel bestoj.

Unue Peter opiniis, ke la detruo de la arbaroj malbonigos la teron; plue li opiniis, ke estas naivege kulturi herbsemojn, kiam tiel vastegajn areojn okupas sekaj herberoj.

”Kia malpurema, kompatinda, brutigita popolo!” li kriis, vidante ilin kurbfleksatajn super la pioĉo kaj fosilo kaj fosantajn en la tero, kiun post ricevo de rikolto oni devis sterki per fekaĵo. Tiel la sovaĝeco evoluis, ke ili manĝas fekaĵon! Ĉu ili ne transportas ĝin el la brutejo sur la kampon, kaj ĉu ili ne veturigas pli poste en la garbejojn la grenon, kiu elkreskis el ĝi? Fi, kia popolo! Kaj tiam ili konstruas densajn domojn el traboj, en kiujn la aero ne povas penetri; kaj tie ili sidas, odoratante kaj hejtante tiel ke, elvenante en la fregan aeron, ili malbonfartas. Kaj plue ili vidas nenion de la mondo ol siajn bruligitajn kampopecojn kaj siajn karajn fekaĵamasojn ekster la angulo de la bovejo. Imagu, kiel spritaj kaj agrablaj ili farigas pro tia okupo!

Lasse, kiu kelkfoje ankoraŭ amike renkontis Petron, kutimis vortbatali kun li, ĉiam asertante, ke la agrikulturo igas la homojn pacemaj, ĉar kiu havas sian semadon sub libera ĉielo sin gardas malamikiĝi kun siaj najbaroj, kiuj povus forveturigi lian rikolton, dum li dormas.

Sed Peter denove kontraŭdiris, ke homo, kiu posedas ion, neniam povas dormi trankvile, sed devas ĉiam timi perdi ion.

”Kaj,” li daŭrigis, kiel ligita kun la tero li sin sentus, kiel malfacile estus al li disiĝi de ĉi tiu mizera vivo, lasante siajn posedaĵojn sen kontrolo! Pluvego, hajlo, disrompita barilo povas ekstermi ĉiumomente la fruktojn de la laboro. Timema gento rezultos el tio tio, sklavan brutigatan popolon li havos el tiuj terfosantoj, kiuj fine enradikigos al si la imagon, ke la mondo konsistas nur el iliaj terpecetoj.”

Lasse baldaŭ vidis la konsekvencojn. La servutulojn, kiuj estis altpreze nutrataj kaj malfacile gardeblaj, oni devis liberigi.

Tiuj tuj foriris arbaren forbruligante. Kaj baldaŭ la tutan provincon de Lasse okupis terkulturistoj. Disputoj naskiĝis pri arbarpartoj kaj paŝtejoj. La brutoj de unu enpenetris kaj pieddifektis la kampojn de alia. Tiam fariĝis ĝenerala la postulo pri interkonsento kaj Lasse estis devigata denove sankcii la unuan kodon de la leĝaro aŭ la kodon pri la tero, per kio ĉiu akiris la posedrajton de la tero okupita de li. Sed baldaŭ oni komprenis, ke la leĝon oni ne obeas. Necesis do elpensi punon. Ĉar la loĝantaro jam komencis fariĝi tro densa kaj malliberejoj kaŭzus maljustan imposton al la senkulpaj, kaj krom tio ĉiuj deziris esti verdiktitaj al malliberejo, por ricevi manĝaĵon kaj loĝejon sen bezoni labori, oni opiniis, ke plej facile estas mortigi tiujn, kiuj malobeas la leĝon. La vivo ankoraŭ ne estis al iu tre alloga, ĉar kompare kun la pasinta feliĉa vivado sur la Insulo de la Feliĉo la nunan oni ĝenerale konsideris kiel ŝarĝon. Do, la mortpunon oni ĝoje akceptis kaj jen la krimkodo denove funkciis.

Sed novaj malakordoj minacis. Lasse vidis, ke la aferoj komencis konfuziĝi, sed ne estis ebleco ilin malkonfuzi; restis do nenio alia ol daŭrigi, kiel oni komencis.

Post kelkaj jaroj de senĉesaj disputoj kaj leĝodonadoj pri barildevoj, pri akvofaloj, kiujn kelkaj baris per mueliloj, tiel ke al aliaj ili difektis la fiŝkaptadon, pri starigo de vojoj sur la kampoj de aliaj, kiam unu ne povis atingi sian bienon sen transveturi la kampojn de aliaj ktp., okazis iun tagon, ke kamparano, kiel oni nomis tiujn, kiuj jam loĝis ĉirkaŭ kampoj kaj paŝtejoj, tute subite mortis. Li postlasis edzinon kaj ses infanojn, tri filojn kaj tri filinojn. Ĉiuj volis posedi la bienon, sed dispecigita ĝi ne povis nutri ĉiujn, kaj Lasse pli preferis havi unu kamparanon ol ses farmetistojn. Pro tio Lasse estis devigata funkciigi la malnovan kodon pri heredaĵoj, laŭ kiu la plej maljuna filo restu en la bieno kaj subtenu la patrinon. La ceteraj gefiloj devis foriri en la mondon kaj serĉi oficon. Atentigitaj per tio la aliaj kamparanoj komencis fariĝi pli prudentaj pri naskado de infanoj, kaj poste oni vidis nur malofte, ke unu kamparano naskigis pli ol du infanojn, ĉar neniu volis igi siajn infanojn servistoj. Sed el tiuj, kiuj jam estis naskitaj kaj al kiuj ne restis pli da tero posedebla, komencis fariĝi klaso de malkontentuloj. Ili estis tre danĝeraj, ĉar ne posedante ion perdeblan, ili timis nenion. Ili foriris en la arbarojn, ĉar ili ne povis trovi iun kaŭzon, kial ili suferu sub servo por aliaj, kiuj prenas la fruktojn de ilia laboro. Lasse enŝlosis sin dum multaj tagoj kun la pastro kaj penis elpensi argumenton por tio, ke kelkaj laboru kaj aliaj manĝu, sed ili ne povis trovi iun.

Nun, tamen, kiam la teron oni ne rajtis dispecigi, okazis kelkfoje dum bonaj jaroj, ke la rikolto fariĝis tiel granda, ke rezultis pliaĵo kaj kamparano posedis de iu speco pli ol li povis formanĝi. Tiam li pensis interŝanĝe havigi al si el la pliaĵo de aliaj, kaj baldaŭ oni sciis precize, je kiaj tempoj kaj en kiaj lokoj oni povis renkonti tiujn, kiuj havis ion interŝanĝeblan.

Sur la foirejoj oni renkontiĝis, kaj tien la ĉasistoj alvenis kun siaj peltaĵoj, kun salo, fiŝoj kaj ĉasaĵoj, por ilin interŝanĝi kontraŭ greno, fromaĝo, butero kaj brutaro. Por plifaciligi la interŝanĝon, oni elpensis la uzon de zinkaj tavoletoj, kiujn oni stampis per ciferoj kaj uzis kiel ŝanĝilojn. Sed kiam oni tiel komencis kolekti riĉaĵojn, la envio fariĝis tiel granda ĉe la homoj sen parto kaj sen heredaĵo, ke ili okupiĝis pri rabado.

Nun la socio estis tre minacata, kaj Lasse devis rekrutigi armeon da ĉiamaj soldatoj el tiuj malkontentuloj laste cititaj, pro kio la malnova armeo fariĝis ĉiam pli granda kaj novajn impostojn oni devis ordoni. La kamparanoj volonte pagis la imposton, supozante ke ilin oni protektos. Sed la sentaŭguloj, kiuj loĝis en la freŝe konstruita turo, manĝis, trinkis, ludis kaj kantis. Neniel ili estis okupataj, kaj pro tio al ili ŝajnis, ke ili estas pli gravaj ol la terfosantoj. Iliaj moroj estis krudaj, kaj ili neniel respektis Lassen. Ili foriris laŭ vojoj kaj vojetoj kaj rabis la revenantajn ŝanĝintojn de la foiro.

Longe oni aŭdis mallaŭtan malkontenton flanke de la kamparanoj, kiuj ne deziris nutri tiranojn. La mortpuno timigis neniun, ĉar ili esperis ĉiuj reveni, post la morto, al la Insulo de Feliĉo, kaj ili iris al la morto kvazaŭ al festeno. Lasse nun estis devigata elpensi ion, kio ilin timigos de la morto. Kaj li ne bezonis serti longe.

Uffka, aŭ pli frue pastro Axonius, kiu jam enprofundiĝis en specon de bruta letargio, nun estis vekita, kaj oni lin forsendis, por prediki la politikan aŭ inferan religion. La plej gravaj tezoj de tiu ĉi bela dogmaro estis la jenaj: ĉiuj homoj, kiuj ne ricevis teron, estas mizeruloj; Dio ilin kreis, sed ili estis malobeemaj, kaj malobeemo kontraŭ la estraro estas la plej granda peko; pro tio ĉiuj, kiuj ne ricevis teron kaj ne volas labori por aliaj, alvenos post la morto al la infero, kie ili estos rostataj eterne. Komence ĉi tiu sensencaĵo neniel impresis la animojn, ankoraŭ ne erarigitajn, de la popolo, sed la potenco de la kutimo estas granda, kaj iom post iom per pentritaj ilustraĵoj Uffka sukcesis timigi la virinojn pri la morto. Jen la unua paŝo. Sed la soldatoj nur moktrompis la pastron kaj restis nekorekteblaj. Fine Lasse koncerne ilin devis uzi alian metodon. Li ilin subaĉetis. La landon oni dividis en guberniojn, por kies estroj oni elektis soldatojn. Nun oni sufiĉe estris la kamparanojn, ĉar ĉiu guberniestro havis turon kaj garnizonon.

Sed ĉi tiuj estroj senlime tirane premegis la kamparanojn kaj eĉ elpensis imposton pagotan de ĉiu komercisto, kiu transveturas ilian teritorion. Ĉi tiun imposton oni nomis limpago, kaj oni ĝin pretekstis kiel ŝirmon por la komerco, t. e. kontraŭ la rabadoj de la protektantoj.”

Tiamaniere la aferoj progresis.

Lasse jam edziĝis kaj ricevis ok infanojn. Liaj elspezoj pligrandi ĝis kaj necesis al li ordoni novajn impostojn. Sed tiam la kamparanoj plendis. Ili devas mem nutri tiom da infanoj, ili diris, ke ili ne volas nutri tiujn de aliaj; ĉar junuloj kaj junulinoj tute nereteneble naskis infanojn. Lasse estis devigata enkonduki novan statuton, per kiu al personoj, posedantaj nek teron nek bienon, oni malpermesas je severa puno naski infanojn. Kaj por povi efektive kontroll tiujn, kiuj naskas infanojn, ĉiuj, kiuj deziris edziĝi, devis tion sciigi al Uffka, kiu devis antaŭe doni al ili ĝisfundan konon pri la infera dogmaro, kiun ĉiu viriĝintulo kaj plenkreskiĝintulino devis konfesi per ĵuro. La gepatroj plendis kaj ĝemis, sed tio estis senutila, ĉar nun la soldataro decidis unua aŭ lasta ĉiujn aferojn de konscienco. Al tio kuniĝis alia cirkonstanco.

La virinoj, kiuj pro siaj infanoj metis sin sub la protekton de la viroj, pro tio enkuris dependecon de siaj edzoj iomete similan al tiu de servisto. Ĉiujn etajn oficojn ili faris endome, kaj la fratinoj, kiuj ne rajtis ricevi heredaĵon, servis al siaj fratoj.

Tamen, ĉar ĉiu junulo-kamparano, kiu deziris edziĝi, timis fariĝi malriĉa pro plialtiĝontaj elspezoj, la knabinoj riskis resti fraŭlinoj. Tiam la gepatroj pensis doni al ili doton, kaj fine duonan heredaĵorajton. La posedantoj de granda heredaĵo do fariĝis edzinoj pli facile ol tiuj, kiuj posedis nur malgrandan.

Pro tio la bienuloj sin kunigis kontraŭ tiuj, kiuj ne posedis teron, kaj per tio ternobelaro ekestisis, flanke de tiu de la kruda perforto, t. e. la ŝtelnobelaro, sed sub ĝi.

Sed la ŝtelnobelaro konsistis el ŝanĝemaj sinjoroj, ĉe kiuj ankoraŭ postrestis gajaj memoroj el la ĉasista tempo, kaj por fari al si amuzon per io ili arogis al si la nemultajn ĉasejojn, kiuj ankoraŭ trovigis, kaj al la kamparanoj oni malpermesis la portadon de armiloj. Alia eltrovo, kiun ankaŭ faris tiuj ŝtelistoj kaj kiu elvokis la laŭrajtan indignon de ĉiuj kamparanoj, konsistis en la dresado de lupoj, kiuj tamen neniam fariĝis pli malsovagaj ol por obei siajn mastrojn, dum ili mordis ĉiujn aliajn. Laŭdire la ŝtelistoj ilin bezonis por la ĉaso, sed fakte ili devis defendi la ŝtelaĵon, dum la ŝtelistoj fordormis sian ebriecon.

Tiu asociiĝo de la ŝtelistoj kun sovaĝaj bestoj tre kolerigis la kamparanojn, sed ili ne plu havis esperon aŭdigi siajn voĉojn.

Fine la ĉasemo de la sinjoroj komencis direkti sin kontraŭ ili mem, kaj unu faris ataketon kontraŭ la turo de alia. La kamparanoj ĉiam suferis pro tio, ĉar iliajn kampojn la ĉevaloj de la sinjoroj pieddifektis; ĉar la sinjoroj ankaŭ asociigis kun tiuj bestoj, kiuj superis ilin laŭ fortoj. La kamparanoj malhavantaj armilojn, nenion kapablis kontraŭ armitaj viroj kaj sovaĝaj bestoj. Sed ili plendis al Lasse. Ĉi tiu, kiu jam longe vidis la ĉiam pligrandiĝantan konfuziĝon de la aferoj, trovis nenian rimedon ol armi la kamparanojn por helpe de ili kaj sia propra soldataro puni la sinjorojn. Kaj tion li do faris.

Post tio nur restis la realigo de liaj intencoj, kaj li igis la popolon elekti lin ĉefo super ĉiuj ĉefoj, t. e. reĝo. Por doni al la entrepreno pli da brilo, li aranĝis grandan kronadon. Vestita per ruĝa lupopelto kun erinaca felo kun plumoj de garoloj, li igis Uffkan ŝmiri lin per gudro ĉirkaŭ la buŝo sur granda herbejo, post kio la tuta popolo devis konfesi la inferan dogmaron per nova ĵuro kaj ĵuri, ke Lasse estas sendito de Dio kaj ke la dinastio Hulling devenas el Jafeto, la filo de Noaĥo. Pro tio ĉiuj aliaj turĉefoj estu obeemaj al li kaj donu al li imposton. Tiu ĉi lasta devo ne estis malfacila por ili, ĉar ili faris nenion alian ol trudi al siaj kamparanoj novan imposton.

Kaj tiel Lasse I de la dinastio Hulling estis ŝmirita, reĝo pro la graco de Dio. Sed por doni pli da brilo al la reĝa nomo li subskribis Lasse I Hugo de Hulling Jafetido.

Nun komenciĝis tempo de sufiĉe granda kvieto, ĉar la dogmaro pri infero jam disvastiĝis, kaj la timo je la morto estis tiel granda, ke nur malmultajn krimojn oni faris.

Sed nova klaso de senbienuloj jam aperis. Kelkaj el tiuj, kiuj ne povis plu ĉirkaŭmigri senĝene, ĉar la ĉirkaŭmigrado de nun estis punenda, kelkaj el tiuj loĝis ĉirkaŭ la turoj de la guberniestroj kaj faris vestojn kaj ŝuojn al la mallaborema garnizono. Ili ricevis modestan pagon, sed ĝuis la protekton de la ĉefo, t. e. ili devis pagi imposton pro sia laboro por la mallaboremuloj. Sed la animoj de la homoj jam tiel konfuzi ĝis, ke la kompatindaj tajloroj kaj ŝuistoj ne divenis tiun trompon, kaj pro la enkonduko de la infera dogmaro la timo je morto jam fariĝis tiel granda, ke oni preferis vivi en kia ajn kondiĉo, sub kia ajn premo, spite de kiaj ajn hontigoj ol riski la morton. Sed la ŝuistoj kaj tajloroj ankaŭ bezonis manĝi kaj trinki, kaj ĉirkaŭ la turo kreskis nenio.

Do la kamparanoj devis alporti al ili manĝaĵojn por vestaĵoj, ŝuoj kaj mono. Sed la sinjoroj konstruis muron ĉirkaŭanta terspacon ĉirkaŭ la turo, en la muro ili konstruis pordegon kaj ĉe la pordego skribiston, ĉar oni jam delonge havis skribistojn, kiuj pagon postulis de la kamparano, ĉar oni permesis al li la importon kaj la vendon. La kamparanoj ne povis kompreni, kial ili devas pagi pro sia laboro alporti manĝaĵojn en la urbon, kaj neniu alia tion komprenis, sed tiel oni ordonis jam delonge.

Fine iutage, kelkaj ruzaj komercistoj vizitis Lassen, kredigante al li, ke la agrikulturo ruiniĝos, se la kamparanoj veturas en la urbojn, brokantante; pro tio ili prenis sur sin la taskon aĉeti la manĝaĵojn de la kamparanoj kondiĉe de la pago de certa imposto al la ”kastorĉapo”; tiel oni nun nomis Lassen.

Li konsentis al la propono, sed tiam la kamparanoj rifuzis vendi. Rezultis malsatego en la urbo kaj al la kamparanoj oni ordonis, minacante per monpuno, vendi al la komercistoj.

Tiam la kamparanoj kolerigitaj tiom altigis la prezojn de siaj komercaĵoj, ke Lasse tuj pretigis taksarojn, difinante la prezojn de brutaro kaj greno de la kamparanoj, kaj nun la estonteco de la urbo kaj de la ŝtelistoj estis garantiita, kaj paco kaj feliĉo regis kvin longajn monatojn. Pro tio Lasse ricevis de siaj soldatoj la nomon Lasse Bruteja Seruro, ĉar li mem kvazaŭ tenis la seruron de la kamparana brutejo, kiun li malfermis kaj fermis laŭplaĉe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.