La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE FELIĈULOJ

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO II

Post sep tagoj da penoj kaj sendormo la vojaĝantoj estis tiel lacegaj, ke ili tuj kuŝiĝis sur la tero por dormi sub la arboj, kiuj kreskis sur la bordo, sed Lasse Hulling kaj la ŝipestro foriris por esplori.

Ili neniam antaŭe vidis tiel strangan, belegan landon; jen ilia unua rimarko, kiam ili estis devigitaj forpreni siajn vestojn pro la varmo. Kio ilin mirigis antaŭ ĉio estis trovi je tiel norda latitudo – ĉar ili estis ankoraŭ tre norde de la ekvatoro – tiel varman, tropikan klimaton; sed ili baldaŭ trovis la kaŭzon en vulkano, kiu altiĝis malkrute kiel bastiono kontraŭ la norda vento kaj samtempe pro sia subtera varmo ŝanĝis la insulon en oranĝerion. Ĉie ili vidis palmojn kun daktiloj kaj kokosoj, artokarpojn, bananarbojn aŭ pizangojn, specon da oranĝarbo, ananasarbojn, figarbojn, gigantajn fragujojn, melonujojn, kiuj aŭ portas aŭ portos fruktojn. Ke tero konsistigis insulon estis sendube. Riveretoj serpentumis sub ombroplena arkaĵo de tamarindo, kaj en la ruĝa granito ili trovis fontojn kun glacie malvarma akvo, kio ilin mirigis, ĉar ili sciis, ke la tero estas vulkana.

Papagoj, kolibroj kaj tukanoj en ruĝaj, verdaj, bluaj, flavaj kaj orkoloraj plumoj ĉirkaŭflugis en la arboj kun dolĉa kantado – ne tia de la kriantaj ekzempleroj, kiujn ili jam vidis en kaĝoj – sed nur tiajn bestetojn ili vidis. Ilia ekskurso iris sub ombro de arboj, tra florantaj herbejoj, kiuj etendiĝis ĝis la marbordo. La varmo fariĝis ĉiam pli premanta, tiel ke estis necese forlasi unu vestaĵon post la alia sur la tero. Ĉirkaŭ tagmezo ili surgrimpis la vulkanon, kiu ŝajnis estingiĝinta kaj ĉirkaŭ vespero ili povis ripozi por la nokto ĉe ĝia malsupro sub aparta palmfolio sen timi atakojn de homoj nek de bestoj, ĉar ili estis nun konfirmintaj siajn supozojn, ke ili sin trovas sur insulo malhavanta danĝerajn bestojn aŭ homojn.

Reveninte la sekvantan tagon al la loko, kie ili surteriĝis, ili trovis la kunvojaĝantojn etenditajn sub la arboj, sataj, duonnudaj kaj revantaj. Lasse, plej lerta kaj plej brava el ĉiuj, estis elektita prezidanto de la kunsido nun farata. Oni tutcerte trovis la insulon bonega, sed necesis pensi pri la estonteco. La unua demando koncernis loĝejojn, ĉar oni atendis vintron.

Lasse tuj respondis al tiu demando per tio, ke laŭ ĉiuj kalkuloj estas nun vintromezo. Tiuj, kiuj deziras loĝi en mucidaj kabanoj, povas amuziĝi kaj rompi arbojn kaj ilin senŝeligi per la ungoj, ĉar ĉiuj iloj forestis. Tiuj, kiuj preferas kvieton kaj ripozon, povas kontentiĝi je ŝirmejoj sub la arboj. La dua timo koncernis manĝaĵon. Lasse asertis, ke laŭ liaj observoj pri arboj kaj herboj, manĝaĵo ne mankos ĉi tie dum la tuta jaro, ĉar kiam unu arbo ĉesos doni fruktojn, alia komencos. La tria kontraŭparolo venis flanke de la virinoj, kiuj timege antaŭvidis la tagon, kiam estos necese iri sen vestoj. Lasse ilin atentigis pri tio, ke, ĉar jam meze de la vintro ili estas duone nudaj, kiam venos printempo, ili nepre devos, vole nevole, iri tute nudaj pro la varmego.

Post kiam ili estis trankviligitaj pri la manko de manĝaĵoj, vestoj, loĝejoj, brulŝtofo kaj akvo, nur restis kontentiĝi je la cirkonstancoj. Kaj ili kontentiĝis. Sed unu konsilon Lasse donis al ili: ke ili ne restu ĉiuj sur la sama loko, sed disiru ĉien sur la insulo. Kiam komuna afero estas priparolota, li ilin kunvenigos per korno, kiun li havigos al si. Kaj tiam ili disiris, sed nur post kiam Lasse estis elektita ĉefo, kaj li faris en tiu funkcio paroladon, en kiu li ilin admonis al manĝado, trinkado kaj ĝojo, ĉar nun ili venis al unu el la insuloj de la feliĉuloj, pri tio ne estas dubo, kaj li nur deziris havi profesoron Rudbeckius tie apud si, tiam li certe igus lin formanĝi lian Atlantika-n kune kun ledaj kovriloj kaj ĉio.

Nokte ĉiu ekloĝis sub kelkaj folioj alkroĉitaj al arbobranĉoj.

Sed la sekvantan matenon Lasse kunvenigis siajn plej proksimajn amikojn, t. e. la ŝipestron, Peter Snagg, kaj la kuraciston.

Haviginte al si matenmanĝon per skuo de daktilarbo, Lasse atentigis pri certaj gravaj demandoj, al kiuj la estonteco respondos plej certe. La unuan demandon li direktis al la kuracisto: ĉu ili povos vivi sen viando kaj salo? La kuracisto opiniis, ke laŭ ĉio, kion li legis en libroj pri vojaĝoj, ili en tiel varma klimato eĉ ne tolerus viandon, kaj koncerne salon, la fruktoj enhavas tiom da saloj, ke ĝi ne estos plu necesa.

Dum tiu diskuto ili aŭdis krion el la plej proksimaj arbustoj.

Oni alportis viron, palan kiel mortinto kaj kun evidentaj signoj de veneniĝo. Laŭ faritaj demandoj montriĝis ke, logita de deziro je viando, li per ŝtono mortigis birdon, kiun li volis manĝi, sed lin tuj atakis naŭzo kaj koliko. La kuracisto ordonis, ke li ne plu provu manĝi viandon, kaj tiel la grava demando estis decidita.

La duan demandon prezentis Peter Snagg pri la enkonduko de publika diservo, popolregistrado kaj leĝaj aŭtoritatoj. Li konis la malicon de la homoj, kaj post kiam tia multo da sentaŭguloj restos dum kelka tempo sen laboro, oni baldaŭ vidos, kiel ilia socio estos ĝenata de malpaco. Pro tio li proponis, ke la preĝeja kompendio, de kiu li savis unu ekzempleron kune kun unu de la leĝaro, estu trastudata.

Lasse kontraŭdiris, ĉar nun, kiam ĉiuj kaŭzoj por malkonsentoj, nome manko de manĝo, vestoj kaj loĝejoj estas forigitaj, ankaŭ la krimoj ĉesos. Kiu volos ŝteli, kiam li havos pli ol sufiĉe da manĝo ĉiutage kaj ne bezonos ion preni? Kiu deziros mortigi, kiam kaŭzo por envio ne ekestos, ĉar ĉiuj estos same riĉaj kaj potencaj? Kiu volos penetri domon, kiam neniu domo troviĝas por ĝin perforte penetri? Kiu volos mortigi infaneton, kiam la infanoj havos pli ol sufiĉe da manĝaĵo kaj neniu bezonos timi trudi sin al la socio? Prove li prenis la leĝaron kaj tralegis kelkaj paragrafoj, la unue trovitajn.

Lasse, malferminte la leĝaron, legis:

”Unue: Kampara kodo. Tiun ni povas senriske malatenti, ĉar ni ne havas bienulojn. Ĉu vi tion aprobas?”

”Jes,” respondis la ĉeestantoj.

”Due: Leĝoj pri heredo! Kion heredi? Figfolion aŭ kokosan ŝelon? Estu forstrekota. Ĉu ne?”

”Jes,” respondis la ĉeestantaro.

”Trie: Konstrukodo! Ĉap. 1. Kiamaniere difini vilaĝan teritorion kaj dividi kampojn. Ĉap. 2. Kiamaniere konstrui grundon!

Ĉar nun tute ne estas konstruote aŭ dividote, ni forstreku ankaŭ ĉi tiun kodon, ĉu ne?”

”Jes,” respondis la ĉeestantaro.

”Kvare: Eklezia kodo! Ĉar ni ne havas preĝejon, ni devas forstreki ankaŭ ĝin.”

”Jes,” respondis la ĉeestantoj.

”Kvine: Kodo kriminala! Ĝi kompreneble forfalas sekve de tio, kion ni diris pri ŝtelado, pri rabo kaj mortigo, ĉar la kaŭzoj forfalis.”

”Jes,” respondis la ĉestantoj.

”Sese: Edziĝa kodo! Ĉu vi volas prokrasti tiun demandon, ĝis kiam la estonteco donos al ni iom da sperto? La edzeco dependas de la tero kaj ĉar terposedo ne ekzistas, ankaŭ edzeco ne ekzistas.”

”Jes,” respondis la ĉeestantoj.

Peter Snagg kontraŭdiris.

”Nun,” interrompis Lasse, ”ni estas do forigintaj la tutan leĝaron, kaj nur la kovriloj restas! Tiujn Peter Snagg ricevos kiel memoraĵon, ĉu ne?”

”Jes,” ridis la ĉestantoj, sed Peter ne kapitulacis. ”Mi malkonsentas,” li diris. ”Kiamaniere socio povos ekzisti sen leĝoj?”

”Aŭskultu, Peter,” respondis Lasse. ”La leĝojn oni kreis por forigi la difektojn de la socio, socio malhavanta difektojn ne bezonas leĝojn! Ĉu mi estas prava?”

”Prava vi estas,” respondis la ĉeestantoj.

”Sed Peter Snagg,” rediris Lasse, ”pli preferas difektan socion kun leĝoj ol perfektan sen leĝoj.”

Nun Peter ekparolis.

”Mi malatentas la demandon pri burĝa leĝo, pri ĝi estu laŭ via volo, sed socio sen religio ne povas ekzisti.”

”Bone,” diris Lasse, ”pri tio vi estas prava! Religio estas necesa!

Sed ni pripensu, ĉu la malnova religio taŭgos por niaj novaj kondiĉoj! Ĉu vi bonvolas min aŭskulti dum momento?”

”Jes,” respondis la ĉeestantoj.

”Nun mi komencas de la komenco, diris Lasse, aŭ per la unua peko. Nudaj la homoj iris en paradizo, sed ili ne laboris. Bone! Tiam nepermesite ili manĝis de la arbo de kono kaj estis forpelitaj ĉirkaŭ la teron por labori. Nu, ni retrovis paradizon, sed paradizon sen ia arbo de kono. Ni do ne povus peki, eĉ se ni tion tre dezirus. Kaj eĉ farinte tion, oni nin ankaŭ ne povas forpeli, ĉar ni povus nenien iri, nek devigi labori, ĉar ni ne havas ilojn. Do, la unua peko ne valoras, kaj ĝin oni ne povas apliki en la nunaj kondiĉoj. Ĉu vi tion aprobas?”

”Jes,” respondis la ĉeestantoj gratante la kapon, sed la ŝipestro, forpreninta la ĉemizon, iris al la bordo por bani sin.

”Do,” daŭrigis Lasse, ”ĉar la arbo de kono ne ekzistas, peko ne ekzistas; ĉar peko ne ekzistas, repaciĝo ne estas necesa, kaj per tio la tuta dogmaro senvaloriĝas. Ĉu vi tion aprobas?”

”La pruvon oni devas nepre aprobi,” diris Peter, ”sed la natura bezono de la homo pri religio ne estas detruebla.”

”Mi tion aprobas,” respondis Lasse, ”sed se estus nature iri al preĝejoj kaj orgeni, tiu bezono devus ekzisti ĉe tiuj popoloj. Nu, ĝi ne ekzistas ĉe la sovaĝuloj, do ne estas nature dormeti en preĝejoj, orgeni, alkroĉi himnociferojn kaj ricevi monkolekton, sed tio estas akirita bezono. Bone! Kion oni havigis, oni ankaŭ povas perdi. Ni vidu, ĉu ni ne perdos la bezonon ricevi insultojn de drinkema pastro aŭ fordoni la lastan bovinon, kiam la pastro laŭtlegos preĝojn por mortinto ktp. – ni vidu, mi diras.”

La kuracisto sekvis la ekzemplon de la ŝipestro kaj foriris al la marbordo.

”Estas tro varme por priparoli teologion,” li diris.

”Sed,” kontraŭdiris Peter Snagg, ”la sakramentoj, la festotagoj, tiuj belegaj momentoj de feliĉa trankvileco!”

”La sakramentojn oni ne povas distribui, ĉar ni ne havas sankte ŝmiritan pastron.”

”Sed,” respondis Peter, ”oni povus iun sanktigi.”

”Ne,” diris Lasse, ”tiam episkopo estos necesa, kaj ni ne havas episkopon. Cetere ni ne havas vinon, ĉar mi ne vidis vinberojn.”

”Koncerne tion lastan,” kontraŭdiris Peter, kiu estis jam malseka pro ŝvito, ”vinon oni povus anstataŭi per kokosa lakto, ananasa aŭ figa suko.”

”Neeble,” diris Lasse, ”ĉar tiam estus necese falsigi la tekston. Bone atentu: Jesuo diris al siaj disĉiploj: Mi estas la vinberujo kaj vi estas la branĉoj; li ne diris: Mi estas la kokosarbo kaj vi estas la nuksoj, aŭ: mi estas la ananasarbo kaj vi estas la dornoj, aŭ: mi estas la figarbo, kaj vi estas la folioj. Do, se oni komencus falsigi la tekston en unu loko, oni nepre falsigu ĉion. Same ni ankaŭ ne havas panon. Tiam oni devus preni pizangon kaj ananason kaj ŝanĝi la formulon jene: Prenu kaj manĝu ĉi tiun pizangon.”

”Ne,” diris Peter, ”nun komencas fariĝi tro varme. Nun mi iras min bani; ĉu vi kuniras?”

All right,” diris Lasse, ”ni forlasu la teologion!”

Kaj tiam ili iris sin bani.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.