La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE FELIĈULOJ

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO V

Ekvidante finfine teron post kvintaga remado sur la maro, niaj vojaĝantoj estis preskaŭ tute elĉerpitaj pro malvarmo.

La nova lando aperanta nun al iliaj okuloj ŝajnis esti kontinento aŭ almenaŭ tre granda insulo. Post kiam ili albordiĝis, ilia manĝoprovizo estis konsumita, kaj ili sin ĵetis avide sur amason da mituloj, kiuj troviĝis sur la bordo, kaj pro tiu oleaca nutraĵo ili reakiris iom post iom la korpovarmon. La lando ŝajnis havi pli malvarman klimaton, kaj el la belegaj fruktarboj de la Insulo de Feliĉuloj oni eĉ postsignon ne povis eltrovi. La arbaro konsistis el fagoj, kverkoj, betuloj kaj pli supre sur la montoj el pinoj kaj abioj. Malsataj kiel ili estis, ili provis maĝi la glanojn de la fago kaj de la kverko, sed ili ne satiĝis kaj krom tio ili havis guston malplaĉegan. Sed inter la arboj kuris leporoj, kapreoloj, sovaĝaj kaproj kaj ŝafoj, kaj el la arbustoj aŭdiĝis urogaloj kaj tetroj. Ili do tuj komprenis, ke ĉi tie estos necese vivi de ĉasado kaj fiŝkaptado, kaj ke estas urĝe havigi al si plejeble rapide varmajn vestojn el la feloj de la bestoj, se oni ne volas morti pro malvarmo.

Lasse tuj anoncis grandan kunsidon kaj proponis la jenan programon:

La unuan tagon ĉiu rajtas promeni ĉe la bordo por nutri sin per mituloj kaj serĉi grotojn kaj kavernajn arbojn por la nokto.

Sed tiuj, kiuj trovis groton aŭ kavaĵon, tuj poste alportu mitulojn kaj akvon al kelkaj el ili, kiuj fabriku pafarkojn por pafmortigi la bestojn, ĉar ilia laboro ilin tute absorbos. Kiel preparan laboron por la arkfabrikado li dekretis la serĉadon de akraj ŝtonoj, kiuj devos servi kiel tranĉiloj.

Kiam alvenis la nokto, oni ankoraŭ estis kolektinta nur kelkajn tranĉajn ŝtonojn, kaj oni kaŭriĝis por dormi en kavaĵoj, grotoj kaj sub la renversitaj boatoj. La sekvantan matenon la laboro pri pafarkoj rekomenciĝis, post kiam kelkaj tamen jam estis provintaj mortigi per ŝtonoj kelkaj bestoj, kies felojn oni tuj forigis kaj uzis kiel vestojn por la neplenaĝaj infanoj. Tamen, kiam la trian tagon pluraj pafarkoj estis pretaj, la viroj foriris por ĉasi, kaj ankaŭ tiuj virinoj, kiuj ne estis gravedaj kaj ne havis prizorgotajn infanojn. Estis ĝuste je la kriza momento de bezono, ĉar ĉiujn mitulojn, kiujn la lasta ventego ĵetis alborde, oni jam formanĝis. La ĉasakiraĵo ne estis granda. La pastro kaj la forĝisto, kiuj okaze pafcelis al la sama leporo, komencis disputon por scii, kiu ĝin mortigis, kaj ili certe estus interbatintaj, se Lasse ne estus interveninta, solvante la aferon tiel, ke ili devas dividi la akiraĵon.

”Nun la interbatiĝo komenciĝas,” diris Lasse al si mem, kaj la sceno malgaje impresis la ĉeestantojn.

Estis necese manĝi la bestojn krudaj, kio estis malplaĉega.

Sed ĉe la manĝo, kiun oni nun aranĝis, ĉiuj gravedaj virinoj kaj tiuj virinoj, kiuj devis resti hejme pro la infanoj, alvenis kaj postulis, ke oni donu ankaŭ al ili iom el la manĝaĵo. Sed neniu volis dividi la manĝaĵon kun ili. Tiam Lasse denove devis interveni, kaj li postulis de ĉiuj viroj, kiuj estis patroj de naskitaj aŭ ankoraŭ nenaskitaj infanoj, ke ili dividu sian akiraĵon kun la virinoj. Sed tute neeblis trovi la patrojn, ĉar dum la tri jaroj sur la Insulo de Feliĉuloj viroj kaj virinoj intermiksiĝis sen kontroli la patrecon. Disputo komenciĝis. Lasse denove devis interveni. Dividinte la virojn kaj la virinojn en du amasojn, li petis ĉiun virinon elekti viron. Post tio ĉiu virino devis solene promesi interrilati kun neniu alia viro, tiel longe ke la viro havigas al ŝi kaj ŝiaj infanoj manĝaĵon kaj vestojn. Tion ili ĉiuj opiniis tre justa. Sed Peter Snagg, kiu estis ĉiam kontraŭema, demandis, kion faros viro, se la virino estos malfidela al li. Al tio Lasse respondis, ke en tiu kazo ĉesos lia devo zorgi pri ŝi, t. e. li rajtos foriri de ŝi aŭ forpeli ŝin, ĉar la naturo ne volas, ke unu pagu per sia laboro la plezurojn de la alia.

”Kaj tiel ni denove sankciis la geedzecon,” pensis Lasse por si mem.

Ĉiuj duonkreskuloj rajtis fari fiŝhokojn el la ostoj de la bestoj kaj kun kunplektitaj herboj kiel hokfadenoj ili povis komenci kapti malgrandajn fiŝojn.

La juna socio travivis dum kelka tempo sufiĉe penigan vivon.

La vintro estis severa en la grotoj, ĉar oni ankoraŭ ne havis fajron.

Kiam alvenis la printempo, oni vidis kun teruro, ke la ĉasaĵo komencis malpliiĝi. La ekskursoj fariĝis ĉiam pli longaj, pli funden de la arbaroj, sed anstataŭe estis necese dormi for de la hejmo kaj malfacile estis treni la akiraĵon hejmen. La disputoj pri la akiraĵo komencis fariĝi pli oftaj, kaj la paco estis maltrankviligita. Tiam ĝustatempe, kiam al la socio minacis ruiniĝo, pastro Axonius iun tagon eniris la hejman vilaĝon kun la tiel longe kaj tiel senpacience sopirita fajroŝtono.

Peco da pirito ĝi estis. Sed li envie gardis la eltrovaĵon. Lasse, kiu sola ankoraŭ posedis la memoron, fondis kompanion kun Axonius por ekspluati la trezoron. Ili jam delonge vidis la malkontenton de la popolo; ili vidis, ke malinklino naskiĝis kontraŭ la peniga ĉasado kaj kiel ĉiuj sopire memoris pri la feliĉaj tagoj, kiam neniu bezonis labori. La ekscitiĝo estis ĝenerala, kaj la emo eviti la laboron penetris la tutan socion kiel peko. Lasse kaj Axonius, kiuj devis senĉese elpensi plibonigojn ĉe la fabrikado de pafarkoj kaj de vestoj kaj pri la forigo de disputoj, ne havis multe da tempo por ĉasado. Pro tio ili devis humile peti sian manĝaĵon de aliaj, kiuj nur malinkline fordonis el sia. Jen momento, kiam ili ne plu bezonos humile peti, kiam ili pro granda servo farita de ili al la socio povos postuli, pro dankservo esti nutrataj kaj vestataj. La vintro alproksimiĝis, kaj la bezono de fajro estis pli sentebla ol iam antaŭe.

Lasse do kunvenigis la popolon. Tiam li prezentis al ili la bezonon foriri ĉiufianken por serĉi novajn ĉasejojn. Tion tamen ebligos nur la kunportado de loĝejoj, ĉar necerte estas trovi groton ĉiuvespere. Tial, se estus eble, loĝi en transporteblaj tendoj, la demando estos solvita. Sed por povi loĝi en tendoj, estos bezonata fajro. Kiu povas ĉiumomente havigi fajron, estos la plej eminenta viro de la nova tempo. Pastro Axonius ricevis de la naturdioj pli grandan konon pri la sekretoj de la naturo ol iu alia, kaj uzante la konon de la pastro, Lasse eltrovis kune kun li manieron havigi fajron. Nun li demandis la socianojn, ĉu ili volas nutri lin kaj la pastron kontraŭ ricevo de fajroŝtonoj.

La ĉestantoj respondis per sonanta ”jes!”

Post tio Lasse pretigis ŝtiparon. Ĵetinte mustelfelon sur la kapon de la pastro kaj vulpfelon sur liajn ŝultrojn, li murmuris, dum kiam li rigardis la sunon, kiun li salutis kiel fonton de la fajro, kelkajn hebreajn vortojn, kiujn respondis la pastro per kelkaj nekompreneblaj. Post tio li ordonis al la popolo surgenuiĝi. Tiam la pastro bruligis, kaj baldaŭ la ŝtiparon ĉirkaŭis flamoj.

”Nun,” diris Lasse laŭtvoĉe, nova tempokalkulo komencigis.

Kun la fajro ni povas ĉiirkaŭmigri la landon, kaj la akiraĵoj de la ĉaso mankos neniam. Feliĉon, hokus, pokus, baragit, baraj, Mahomet!

Kaj la tuta popolo dancis kiel ebriuloj ĉirkaŭ la belega fajro.

Ricevinte de ĉiuj la promeson, ke je certaj tempoj ili alportos tributon, li distribuis fajroŝtonojn kaj ordonis al la popolo tuj fari al si tendojn, sin aranĝi en kvin amasoj kaj foriri. Kiam ili denove bezonos fajron, ili revenu.

Post sep tagoj ili finpretigis la tendojn, kaj tiam ili foriris en la arbarojn, sed nur post la ordono ke, ekster la tempo, kiam ili alportos la fajrotributon, ili kunvenu plejeble multope certan tagon ĉiujare ĉirkaŭ mezvintro, kiam la tagoj denove komencas plilongiĝi, por soleni per grandega fajro la revenon de la suno kaj la eltrovon de la fajro. Krom tio Lasse klarigis, ke pro sia intima interrilato kun la dioj, pastro Axonius ne povas plu havi la honoron ilin vidi tiel ofte kiel antaŭe; ĉi tiu ankaŭ anoncis per Lasse, ke li ne plu aprobas la nomon Axonius, sed deziras, ke oni lin nomu tute simple Uffka, vorto de profunda signifo, pri kies propra senco Lasse ankoraŭ tute ne estis certa, ĉar ĝi estas tiel profunda, ke estas necesaj ses generacioj por ĝin funde esplori. Kaj tiam ili foriris.

Sed Lasse kaj Axonius aŭ Uffka, kiel oni lin nomis depost tiu tempo, kiuj ne bezonis ĉasi, sidis hejme ĉe fajroj frandante.

Ĉar ili havis pli da manĝaĵo ol ili povis formanĝi, ili baldaŭ subaĉetis kelkajn virojn kaj virinojn, kiuj ankaŭ malinklinis ĉirkaŭvagi la arbarojn, por ke ili prizorgu ilian fajron, rostu ilian manĝaĵon kaj kudru iliajn vestojn.

”Nu ni ankaŭ havas sinjorojn kaj servistojn,” Lasse diris al si mem; ni vidu kiamaniere finiĝos ĉi tio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.