La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE FELIĈULOJ

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO VIII

Tamen la paco estis nur ŝajna kaj neniel fidinda. La malju naj kamparanoj, kiuj partoprenis la starigon de ĉio nuna, sendube malrespektis Lassen, kun kiu ili interrilatis iam familiare, sed nun li havis la kapablon illn protekti per la soldataro; ili tediĝis tiam pri la malpaco kaj cedis. Kion fari? ili demandis al si, kaj kiam nenio estis farebla, oni kutimiĝis al silento kaj sufero.

Sed ne tiel facila estis la obeigo de la juna generacio, kiu volis obei nek patron nek patrinon, des malpli do fremdajn personojn. Vane Uffka provis ilin timigi per la infera dogmaro.

Iliaj pensoj estis ankoraŭ neerarigitaj, tiel ke ili divenis la absurdecon de la tuta mensogohistorio kaj ridis pri Uffka. Ili fariĝis sovaĝaj kaj senbridaj, ili ne toleris la restadon en la malsanigaj, malbone odorantaj dometoj, sed trakuris arbarojn kaj kampojn, serĉante aventurojn. La gepatroj ilin bastonis, sed la knaboj bruligis dometojn kaj fojnostakojn kaj forkuris en la arbaron. La socio estis ĉi tiun fojon serioze minacata, kaj iu serioze proponis, ke oni kastru ĉiun duan knabon por havigi al si laboristojn por la estonteco. Sed Lasse malkonsentis tian nenaturan procedon. Li proponis alian metodon, kiun li ŝparis plejeble longe, ĉar li mem ĝin malaprobis pro ĝia kontraŭnatureco kaj nehumaneco. Li partoprenis kiel infano saman kurson, kies memoroj lin turmentis ankoraŭ kiel fantomoj kaj ĝin ŝajnigis al li kiel la plej terura, kion li spertis. Ĉiu vilago starigu punĉambron, kie oni internigu la infanojn dum ses jaroj, por ke ili kutimiĝu ĉiutage pere de duona malsato kaj batoj de bastono al sklaveco, kaj aŭdante jaron post jaro la inferan dogmaron kaj novan moralon, kiun elpensis Lasse kaj Uffka, ili enradikiĝu al si iom post iom en la konscion la respekton kaj obeemon, kiujn, laŭnature, ili ne ŝuldas al iliaj superuloj. La metodo estis tre senkonscienca, sed ĝi havis la saman efikon kiel kastrado.

Kelka tempo tamen estis necesa por la verkado de la lernolibroj, sed la profito antaŭvidata estis tro granda, por ne dediĉi tempon kaj antaŭzorgon al la nova institucio.

Kiam la laboro estis preta, ankaŭ vidiĝis, ke oni jam atingis la celon. La infanojn oni internigis frumatene kaj unue ili lernis silenti. Tio estis plej grava, ĉar nun la altrangularo, kiel ili nomis sin, ĉar ”Dio” metis ilin super la subularon, ne bezonis timi kritikon flanke de la subularo. Due ili lernis obei, t.e. fari la volon de aliaj kaj havi neniun propran. La internigo de multe da infanoj en unu saman ĉambron bonege efikis, ĉar la malsana aero difektis la sanon, kaj kun la malapero de sano ankaŭ malaperas forto kaj volo. Sed la kutimo silenti, t.e. ne diri la veron, kaŭzis maloportunaĵon, kiun oni komence ne antaŭvidis. La infanoj nome trovis ke, respondante jes, kie ili juste devas respondi ne, ili akiris profitojn, kiel rekompencojn aŭ liberigon de puno, kaj pro tio la mensogo komencis flori.

La obeemo siaflanke kaŭzis perfidecon. La infanoj opiniis, ke ili agas maljuste, se ili tenas kamaradon, dum la instruisto lin bastonis, sed agante kontraŭ tio, kion ili opiniis justa, ili iom post iom kutimiĝis al agado kontraŭ sia konvinko. Kiuj mensogis plej multe kaj estis plejeble perfidaj, tiujn oni nomis bonaj infanoj, kaj ili ricevis spicokukojn kaj mielfrandaĵojn; tiuj, kiuj estis verdiremaj kaj sinceraj, batojn ricevis, sed nenian manĝaĵon. Per tio oni jam starigis la bazon de la eduko.

Lasse iun fojon mirkonsterniĝis pro la rezultoj, sed, jam suririnte la glatan glacion, kion fari?

Tamen al la infanobatantoj estis malfacile okupigi la infanojn dum la longa lernotempo nur per la bastono, kaj necesis elpensi novajn fakojn. En la lernejo oni lernis krom mensogo kaj malveremo, grandan aron da malveraĵoj, kiujn sub la komuna nomo de ”moralo” oni lernigis per bastono al la palaj kaj malsanaj infanoj. La unua moralo nomiĝis: Dio kreis kamparanojn kaj metiistojn, por ke ili laboru por tiuj, kiuj ne volas labori. La dua moralo: Vi estu kontenta je via sorto!

(Plenumi ĉi tiun ordonon ne estis malfacile al tiuj, kiuj ĝuis la enviindan sorton esti liberigataj de laboro, sed al tiuj, kiuj havis la penigan sorton labori, ĝi estis neebla.) Tria moralo:

Vi ne sekskuniĝu, se vi ne posedas sescent arojn da tero aŭ la permeson de Uffka. (Grandan knabon, kontraŭdirantan, ke al ĉi tiu moralo oni donu la jenan tekston: Estas necese, ke vi jam forprenis sescent arojn da tero por esti ”permesata sekskunigi!” oni ĵetis en malhelan kelon.) Kvara moralo: Vi ne forprenu la havaĵon de alia! (Knabinon, opiniantan, ke ŝi memoras, kiam ŝia patro rabis sian teron el la komuna herbejo, kaj ke pro tio oni punu ŝian patron, oni konvinkis per ses paroj da vergoj, ke ŝi estas malprava.) Kvina moralo: Vi ne mortigu iun ajn! (Neplenaĝulon, kiu demandis, ĉu per ”vi” oni enkalkulas ankaŭ Lassen kaj la ekzekutiston, kiuj mortigas ĉiujn, kiuj ne volas mortigi la ĉasistan popolon en la arbaroj, oni metis en la trunkon.) Sesa moralo: Vi ne devas eĉ pripensi, ĉu tio, kio nun estas, povas esti malbona. (Ĉi tiu estis la plej bona el ĉiuj moraloj, ĉar ili mortigas ĉian penson kaj pro tio ĉian opozicion jam en la ĝermo.)

Sed tio tamen neniel utilis. La gejunularo hipokritis kaj mensogis, sed kelkfoje la vero aŭdiĝis, kaj tiam la socio denove estis minacata. Oni tiel tediĝis je la vivo, ke oni tute malzorgis la laboron kaj ĉion: oni mem malsatis, sed tiam ankaŭ la altrangularo komencis malsati kaj malbonfarti, kaj tiel ne rajtis esti. La timo je la infero ĉesis, ĉar oni opiniis, ke oni jam havas inferon sur la tero, kaj oni pli malbone ne povas vivi.

Lasse kaj Uffka baldaŭ samopiniis, ke estas necese fari kelkaj laŭtempaj ŝanĝoj en la infera dogmaro, kaj nun la pastroj komencis paroli iom pli pri la venonta ĝojo en la ĉielo al ĉiuj, kiuj suferis kaj spertis malĝojon en la vivo. Ke pro tio kelkaj opoziciuloj aludis, ke sekve Lasse kaj la altrangularo, kiuj vivas agrable, venos al infero, ne influis la aferon, ĉar la opoziciulojn oni bruligis sur ŝtiparo, kaj al iliaj demandoj oni donis nenian respondon. Sed la espero veni ĉielen senfortigis la disciplinon, kaj estis necese, elpensi novajn rimedojn. Tiam Lasse igis kelkajn sentaŭgulojn, kiuj ne volis labori, fari kantetojn por la priinformo de la subularo. Kaj alvenis aro da poetoj. Ili sin vestis malbone, kvankam ili tion ne bezonis, ĉar ili ricevis sian salajron de la ŝtato, sed ili devis kredigi al la subularo per sia eksteraĵo, ke ili elvenas el la subularo. Ili ĉirkaŭiris kaj kantis, ke la vivo estas tiel agrabla; ke oni kredu ĉiujn homojn bonaj; ke ĉiuj Lasse-oj, Uffka-oj, guberniestroj, gepatroj, kuratoroj kaj instruistoj estas tiel bonaj kaj celas la bonstaton de la subularo; ke ĉia malkontento pri tio, ke kelkaj laboras, dum kelkaj manĝas, estas nenio alia ol envio kaj malico; ke kiam ĉiu prizorgas siajn oficojn, ĉio iras bone, kio ajn nin renkontas; ke la agrikulturo, kaj la metio ne estas la laboro, sed ke la efektivan laboron, la pli penigan laboron Dio metis sur la estraron, la soldataron kaj la Uffka-ojn; ke necesas preni la mondon kia ĝi estas (ankaŭ tia, kia ĝi jam fariĝis pro la friponaĵoj de Lasse-oj kaj Uffka-oj!) Tio efikis. Oni unue lernis la kantetojn parkere. Ili poste sidis en la oreloj kaj fine ili enpenetris la pensojn.

Sed baldaŭ vidiĝis, ke ankaŭ la subularo komencis uzi kantetojn por ataki la altrangularon. Lasse kun teruro vidis la minacantan nubon, sed ne nur por plezuro li akiris spertojn dum la pasinteco. Unue li provis doni al la kantistoj salajron el la ŝtata kaso. Tio efikis dum kelka tempo, sed jen arego da kantistoj, demandanta salajron, kaj la impostoj plialtiĝis.

Kiam nenio alia efikis, li vidis sin devigata starigi societon.

Deksep el la plej timindaj kantistoj oni elektis, kaj ilin oni klarigis seneraraj. Ĉiujn aliajn, kiuj volis verki kantetojn, oni klarigis maltaŭgaj. Per tio la afero estis helpata. La popolo, kiu pagis la deksep por esti de ili mallaŭdata, baldaŭ kutimiĝis en la lernejoj rigardi la deksep seneraraj kaj ĉiujn aliajn sentaŭgaj.

Kaj per tio oni silentigis ĉiujn malkontentajn kantistojn, ĉar kompreneble neniu volis kanti sen laŭdo, almenaŭ de la deksep, kaj tio kaŭzis, ke pli poste ĉiujn kantetojn oni komencis kanti laŭ la sama maniero.

Ĉar la nombro de lernejoj pligrandiĝis kaj fariĝis malfacile havigi al ĉiuj morallibrojn, Lasse estis devigata post multe da pripensoj – ĉar tiel longe kiel eble li timis konigi tian danĝeran inventaĵon – starigi presejon. Sed por ke oni ne uzu la danĝeran aranĝon kontraŭ li kaj lia verko, li ĝin metis sub reĝan kontrolon.

La unua produktaĵo de la reĝa presejo estis statuto pri preslibereco. En la sekreta societo ”La malkontentuloj” oni aranĝis kunvenon iuvespere en fojnejo, ĝuste kiam venis la nova statuto pri preslibereco. Paŭlo Ĉasisto jam ricevis unu ekzempleron kaj devis ĝin laŭtlegi por submeti ĝin al ekzameno.

Oni sin preparis por aŭskulti.

Paŭlo komencis legi:

”Statuto pri preslibereco.”

”§ 1. Ĉiu ŝtatano havas la plenan rajton esprimi sin per presaĵo!”

”Hura!” respondis la malkontentuloj. ”Vivu la libereco!”

”§ 2,” legis Paŭlo, ”Puran evangelian inferodogmaron oni ne rajtas submeti al nebezonata kritiko, ĉar ĝi devenas de Dio! ”

”Ho!” diris la malkontentuloj. ”Ĝin ni antaŭ ĉio volus kritiki.”

”§ 3,” legis Paŭlo, ”Ĉiu verkisto devas sin esprimi laŭde pri Lasse, Uffka, guberniestroj, soldatoj, skribistoj, instruistoj kaj iliaj amikoj kaj konatuloj.”

”§ 4. La Societo Por Reciproka Laŭdo aŭ la deksep seneraruloj rajtas subpremi ĉiun skribe faritan provon adresitan kontraŭ la moralo.”

Ĉi tie Rudolfo Karbisto interrompis: ”Ni memoru, kion signifas la moralo!”

Paŭlo Ĉasisto memorigis: ”Moralo signifas unue, ke ĉiuj kamparanoj kaj metiistoj naskiĝis por labori por Lasse, Uffka-oj ktp.; due, ke neniu rajtas sekskuniĝi, se li ne posedas 588 arojn aŭ la permeson de Uffka.”

”Sufiĉe, sufiĉe,” kriis la malkontentuloj, ”ni tion tre bone rememoras. Daŭrigu!”

”§ 5. Neniu krom la Societo Por Reciproka Laŭdo rajtas esprimi sin pri mortinta Lasse-ulo.”

”§ 6. Ĉiu ŝtatano plene rajtas esprimi sin prese.”

La malkontentuloj disiĝis kun la firma decido, uzi la novan presrajton je la plej baldaŭa okazo.

La instruistoj unue ricevis produktaĵon de la presrajto, kaj la Morallibron oni presis en miloj da ekzempleroj, oni ĝin najlfiksis en la dometoj kaj distribuis inter la subularo, ĉar la altrangularo, kiu inventis la Morallibron, ĝin jam konis parkere.

Sed Lasse fariĝis laca kaj maljuna, kaj li sentis sian vivfinon alveni. Post kiam li kunvenigis dumil soldatojn, li igis ilin elekti tronheredonton. Kaj jen lian filon oni elektis, kiun oni tuj honoris sub la nomo Lasse II Axel. Lasse ploris pro emocio je tia grandioza pruvo de la amo de la popolo al lia familio, kaj li uzis neserĉitan okazon por proponi, ke la kastoroĉapo kaj la trono fariĝu heredaj interne de lia gento. Ĉar aŭdiĝis malkontento pro tio inter la guberniestroj, Uffka parolis, apelante al la popolo, kiu staris tre malproksime en la arbaro malantaŭ la soldatoj. La popolo, malamanta la soldatojn kaj aŭdinta nenion ol tion, ke ili jam respondis per ne, kompreneble jeskriis, kaj la soldatoj devis kapitulaci. Lasse dankis pro ĉi tiu nova pruvo de la amo de la popolo, kaj li konsideris ĉi tiun krion el la ”malaltaj rangoj” kvazaŭ Dio mem estus parolinta, ĉar la voĉo de la popolo estas voĉo de Dio, kaj Lasse II rapidis akcepti la same belan kiel malveran devizon:

”La Amo de la Popolo post mia salajro!”

Lasse, kiu travivis tiom da diversaj okazintaĵoj, kuŝiĝis sur la mortliton, sata je jaroj kaj gloro. Pardoninte al ĉiuj siaj malamikoj iliajn krimojn kaj ricevinte de Uffka la certigon pri la ĉielo, li mortis. Ĉiuj deksep seneraruloj skribis laŭdkantojn pri lia faroriĉa vivo, kaj Uffka faris funebran paroladon laŭ la teksto: feliĉaj estas la mortintoj, kiuj mortas en la Sinjoro.

Lasse II forviŝis siajn larmojn kaj okupis la tronon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.