|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSULO DE FELIĈULOJAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Lasse li Axel estis milda sinjoro, kiu ne amis la militon, sed al kiu plaĉis civilizacio kaj scienco. Lia unua regadfaro estis la skribigo de la historio de Lasse I. La deksep seneraruloj komencis la verkon kaj ili sukcesis krei majstraĵon de daŭranta valoro. En ĝi oni nomis Lasse-on la Granda, kaj juste, ĉar li fondis la novan konstitucion kaj li ĉiam havis la bonstaton de la popolo kiel sian plej altan celon. Sed la societo ”La Malkontentuloj” skribis alian historion pri Lasse, kie oni lin nomis simple ”La malsaĝa Hulling”. Ili klarigis, ke li enkondukis la nunan sklavecon kun nutrado kaj konsumado, kun impostoj al la laborantoj kaj liberigo de impostoj al la mallaboremuloj, ke li difektis la sanon de la junularo per la enkonduko de malliberejoj kaj instruistoj, ke li estis stultulo kaj ke lia socio estas idiota. La libron oni konfiskis kaj bruligis kune kun la verkintoj, post kio la Societo Por Reciproka Laŭdo anoncis premion de ses funtoj da zinko por tiu, kiu verkis la plej belan nekrologon pri Lasse I Hugo, nomata La Granda.
Tamen, ĉar Lasse II Axel komprenis, ke la malkontenton pri la socio oni ne povas tuj forigi, li verkigis historion de la regno, en kiu, helpe de la postlasita ekzemplero de ”Atlantika,” de Rudbeckius, aparteninta al Lasse, patro de Lasse II, oni plenpruvis, ke sendube la nuna regno estas la plej perfekta el ĉiuj regnoj, kaj ke efektive ĝi tiu estas ”Atlantika” aŭ ”La Insulo de Feliĉuloj.” La insulo, en kiu loĝis iliaj prauloj kaj kie ili opiniis esti tiel feliĉaj, neniam ekzistis. Tio nur estas artifiko de la ”Malkontentuloj” por igi homojn malkontentaj. Kaj nun la instruistoj enkondukis novan lernolibron, kiun oni nomis ”La Laŭdo de la Nuntempo” aŭ ”La plej perfekta Socio”.
Tamen jam plenkreskis aro da infanoj de skribistoj kaj soldatoj.
Por eviti, same kiel ĉe la elekto de reĝo, malpacon kaj malkonkordon, oni enkondukis la kutimon, ke la oficoj fariĝu heredaj, sed ĉar skribistoj kaj soldatoj senĝene naskis infanojn sen 588 aroj da tero – ili staris super la de ili donita leĝo – la lando baldaŭ estis surŝutata je altrangulidoj ne havantaj oficon. Ilin la ŝtato nutris per stipendioj aŭ rekompencoj, por ke ili ne bezonu ŝteli aŭ mortigi kaj al kiel eble plej multaj oni kreis oficojn. Sed ĉar al la senfaruloj estis malfacile fari nenion, ili elpensis ĉiajn okupetojn, pli-malpli idiotajn. Unu decidiĝis kolekti butonojn; alia kolektis abikonusojn, pinkonusojn kaj juniperkonusojn; tria homo havigis al si stipendion por forveturi eksterlanden. Tiu lasta hejmenrevenis post eltrovo de mortinta lingvo, kiun li trovis sur lignaj tabuletoj.
Ĉar ankaŭ troviĝis ŝlosilo de la lingvo, ĝia deĉifrado estis facila, kaj la eltrovinto, kiu nomis la lingvon ”ŝoŝo” estis tre fiera scipovi lingvon, kiun sciis neniu alia. La kolektanto de butonoj kunigis teruran kolekton. Ĉar li ne sciis, kie ĝin deponi, li el la ŝtata kaso ricevis monon por konstrui domon por la loĝigo de la kolekto. Tie li komencis ordigi la butonojn. Estis multe da manieroj por ilin klasifiki: oni povis ilin klasifiki en kalsonbutonoj, pantalonbutonoj kaj jakbutonoj ktp., sed nia viro elpensis pli artifikan kaj pro tio pli malfacilan sistemon. Sed por tio li bezonis helpon. Li unue verkis disertacion pri ”Neceso studi la butonojn el scienca vidpunkto.” Poste li adresis al la Trezorejo petskribon, en kiu li petis pri profesoreco en la scienco de butonoj kune kun du asistantoj. La peton oni malrifuzis, pli por havigi okupeton al senfaruloj ol pro la afero mem, kies valoron oni ankoraŭ ne povis prijuĝi. Ĉar la viro – li nomiĝis Hylling kaj oni opiniis, ke lin naskis Hullingulo sen permeso de Uffka – havis okaze du bastardajn filojn, kies lernejan bastonigon li ne povis pagi, oni ne bezonis anonci la asistantoficojn. Hylling estis baldaŭ mirigonta la mondon per la unua kompleta scienca sistemo. Post du jaroj li jam estis ellaborinta ĝin, kaj ĝi estis mirinda, giganta laboro, ĉar laŭ ĝiaj klasoj oni povis subordigi ĉiujn butonojn de la mondo. La sistemo havis la jenan aspekton:
Butonoj:
Zinko Kupro Stano Fero Osto Ligno
Sen truoj: 1-aklaso: Sen 1 truo Kun laĉotruoj: a/ ronda laĉotruo α/ kanelitaj b/ ovala laĉotruo α/ kanelitaj
β/ nekanelitaj
|
Ĉi tio kaŭzis grandan sensacion.
Sed la kolektinto de konusaj fruktoj ne volis esti malpli bona, kaj li baldaŭ mirigis la mondon per granda artifika sistemo, laŭ kiu ĉiujn konusojn oni klasifikis en 67 klasoj, 23 familioj kaj 1500 ordoj.
Nun oni jam delonge intencis pligrandigi la instruajn kursojn, kaj opiniante, ke estas maljuste, ke la infanoj de la subularo lernis tiom, kiom tiuj de la altrangularo, oni decidis starigi universitaton. Oni jam havis tri sciencojn: la lingvon ”ŝoŝo”, la butonsciencon kaj la konussciencon, kiuj depost nun fariĝis devigaj sciencoj. Sed ĉar siajn infanojn ankaŭ sufiĉe bonstataj kamparanoj kaj metiistoj sendis al la universitato, oni starigis ”kolokviojn” aŭ ”apartajn interparolojn,” en kiuj rajtis partopreni nur la altrangularidoj, kaj sen tiuj interparoloj oni ne povis fari ekzamenon. Tamen, se iu subularido pene sukcesis fari ekzamenon, li spite de tio ne ricevis oficon, ĉar la oficoj estis heredaj.
Lasse II Axel mortis – tion oni ne povis malhelpi, sed post la morto li ricevis la nomon Lasse la Saĝa.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.