|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSULO DE FELIĈULOJAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La trimastulo ”Sveda Leono” jam suprentiris la blindvelon kaj la bonedvelon de la antaŭa masto antaŭ la fortikaĵo de Elvsborg, kaj oni ĝuste levis la ankron, kiam unu el la remboatoj de la dogano forlasis la bordon signalante, ke la ŝipo ankoraŭ ne forveturu; sed la vento jam ŝveligis la velojn kaj la ŝipo streĉis la ankroŝnuron. La doganistoj remis plejeble rapide; ili elĵetis la finon de la ŝnuro, kaj baldaŭ oni tiris la doganan boaton al la ŝipkorpo. El la boato suprenrampis du junuloj, kaj ili estis tiritaj tra kanonpordo en la ŝipon; post ilin oni ĵetis ledan sakon, kiu ŝajnis esti ilia sola pakaĵo. Tiam la doganboato denove forveturis, dum ”Sveda Leono,” kiu jam levis la ankron sur la ankrotrabon, forveturis maren per malgrandaj antaŭveloj, kaj salutpafis la kanonoj de la dekstra flanko, al kio respondis la fortikaĵo.
”Sveda Leono” havis ŝargon da forĝaĵoj, drapoj kaj diversaĵoj; krom tio 500 pasaĝerojn, plejparte krimulojn, venigitajn el ankroforĝejoj, malliberejoj kaj pundomoj, kaj ĝi estis destinita al la kolonio Nova Svedujo en Nord-Ameriko.
Post kiam la du junuloj estis pene surrampintaj tra la subplanko kaj staris sur la ferdeko, ili sin turnis malantaŭen kaj, kvazaŭ havinte la saman penson, ili eligis la langon, ĉu al la fortikaĵo aŭ al la lando entute, kiu bluete malaperis iom post iom, tion difini estus malfacile. Malŝarĝinte tiel siajn patrolandajn sentojn, ili serĉis la kajuton de la ŝipestro en la malantaŭo por montri siajn legitimaĵojn kaj doni klarigon.
El la raporto, kiun ili nun donis, oni eksciis, ke ili estas Dominus Lasse Hulling kaj Peter Snagg, studentoj ĉe la universitato de Upsala, ambaŭ plenpruvite kulpaj pri tio, ke en restoracio de la urbo kaj ĉe drinkfesteno de samprovincaj studentoj ili estis parolintaj malhonore pri la reĝa profesoro Serenissimus Olaus Rudbeckius kaj lia ĵus eldonita centjarece kolosa verko Atlantiko aŭ Manhem, en kiu la gloron de la patrujo altigis la aŭtoro tiom, kiom ĝis tiam oni ne pensis aŭ antaŭsentis, ĉar la nomita Serenissimus kun plena evidenteco pruvis derive, ke Svedujo estis nenio malpli ol la lulilo de la homaro. Pro ilia malsaĝa kaj malhonora dubo la plicitatajn Hulling kaj Snagg oni ĵetis en malliberejon sed, ĉar ili kondutis maldece kaj puninde en ĉi restadejo pli malvasta ol saniga, oni kondamnis ilin al punbata kurado kaj pundomo.
Ricevinte pardonon pro la speciala mildeco de lia reĝa moŝto, ili ricevis la permeson forsavi sin el la regno kaj forvojaĝi al Nova Svedujo per ”Sveda Leono.”
La ŝipestro ricevis la klarigon kun forta rido. Li nenion aŭdis ĝis nun pri tiu libro ”Atlantiko” sed eksciinte, ke ĝi pretendis pritrakti, ke Svedujo estas la subakviĝinta ”Atlantido” aŭ la Insulo de la Feliĉuloj, li tuj samopiniis kun la studentoj kaj klarigis, ke ĉiu maristo scias, ke ”Atlantido” situas en la Granda oceano, kiu ĝuste laŭ tiu sama insulo ricevis sian nomon, t. e. Atlanta oceano. Tiam li bonvenigis la lertajn sinjorojn kaj fariĝis ilia bona amiko.
Favorata de bonaj ventoj la vojaĝo iris tra Norda maro, la Angla kanalo kaj oni eniris la Hispanan maron. Ĉar pro risko de averio oni ne kuraĝis havi la malliberulojn ligitaj, kaj cetere ne timis forkuron aŭ ribelon, ĉar ĉiuj deklaris sin kontentaj je la foriro, ili povis sin movi libere kaj ili kondutis bone kaj bonmore. La edziĝintoj rericevis siajn edzinojn kaj infanojn, kiujn ili ne vidis dum multaj jaroj. Ili estis tre feliĉaj, kaj feliĉo igis ilin bonaj. Sed ili vere ne estis danĝeraj. Kelkaj el ili estis atakintaj per tranĉilo dum ebrieco, aliaj estis forkurintaj de soldatservo, aliaj estis ŝtelintaj fruktojn de najbaraj arboj, ĉar ili mem ne posedis arbojn. Ellasitaj el malhelaj, malsanigaj malliberejoj ili ĝuis senlime la perspektivon de la granda maro, kiu ĉirkaŭis ilin per lumo. Ĉio estis por ili nova kaj ili ludis sur la ferdeko kvazaŭ infanoj. Jen ili volis rigardi delfenon dancanta sur la ondo, jen ili deziris rigardi la ŝipanojn kaptantaj ŝarkon aŭ flugfiŝon.
Ĉar ili estis liberigitaj de laboro, la tuta vojaĝo ŝajnis al ili kvazaŭ festotago, kaj sen zorgoj pri la vivrimedoj ili altabliĝis por ricevi simplan, sed sufiĉe nutran manĝaĵon.
La du studentoj, kiuj estis havintaj ŝnuron ĉirkaŭ la kolo, sed estis liberigitaj de tia puno, sin rigardis iel kiel kunkrimulojn kaj konatiĝis kun la eksmalliberuloj, kiuj devis rekomenci la batalon por la vivo en nova lando sub novaj kondiĉoj. Lasse estis pro naturo kaj eduko alveninta al la opinio, ke ĉiu okazintaĵo estas plej bona; Peter male opiniis, ke ĉio estas malbona.
Kaj ofte la du kamaradoj malpaciĝis en siaj opinioj pri la mondo, dum kio ofte okazis, ke duono de la aŭskultantoj partianiĝis al Lasse kaj la alia al Peter. Pro tio la ŝipkuracisto unu fojon ĉesigis la disputon tiel, ke li klarigis, ke ambaŭ partioj estas pravaj. ”La vivo estas kaj nigra kaj blanka,” li diris.
”Kiu okaze vidis nur la nigran flankon, kredas, ke ĉio estas nigra; kiu okaze vidis nur la blankan, tiu opinias, ke ĉio estas blanka.” Kaj je tio ili kontentiĝis.
Tiamaniere ili alvenis al la naŭ insuloj de la Azoroj. Tie ili ricevis la permeson iri surteren por streĉi la krurojn. Ili opiniis, ke ili alvenis al paradizo, ĉar tie kreskis vino, maizo, oranĝoj, ananasoj kaj melonoj sub libera ĉielo. Viro, kiu estis laborinta dum ses jaroj en ankroforĝejo pro tio, ke li estis tranĉile pikinta alian viron, fariĝis tiel ĝoja, ke oni devis lin ligi, kaj ligita li kuŝis apud rivereto kaj manĝis oranĝojn, tiel, ke li estis flava en la vizaĝo kaj kriis, ke li estas Adamo. Pro tio li ankaŭ deziris sin tute senvesti kaj vesti sin nur per tabakfolio, sed la ŝipopastro, kiu okupiĝis pri li klarigis, ke estas peko promeni sen vestoj, sed la viro argumentis Iaŭ la Sankta Skribo kaj la sankta historio, ke post la unua peko Adamo estis vestita nur per figfolio, pro kio li opiniis havi la rajton sin vesti per tabakfolio. Sed tiam la pastro helpe de la patriarkoj kaj Flora Exotica Sacra evidentige pruvis, ke figfolio ne estas tabakfolio.
Fine la pasaĝerojn oni kondukis surŝipen; oni ekveturis direktante la pruon rekte al Antigua. Ĝis tiam la vojaĝo estis kvieta kaj bona escepte de ventego travivita en Norda maro.
Sed nun, kiam ili estis enirontaj la regionon de la senŝanĝa vento, ili havis senventecon. La maro ilin ĉirkaŭis kiel hidrarga horizonto, sur kiu la ŝipo moviĝis kiel magneta vergeto.
La varmego fariĝis netolerebla; la gudro fluis el la tuta senmova ŝnuraro kaj el la kunigoj de la ŝipkorpo. Dum la tuta tago oni surŝprucis la ŝipon timante, ke ĝi ekflamiĝos. Tiamaniere forpasis ok tagoj.
Tiam frumatene la observisto ĉe la antaŭa masto atentigis, ke norde nubo videblas. La ŝipestro, sciante kion tio signifas, tuj ŝnurfiksigis la kanonojn kaj ĉion moveblan, ŝtopis la fendetojn inter lukoj kaj aperturoj kaj pretigis la homojn por la plej malbona okazontaĵo.
Post kelkaj horoj, ĉe la matenmanĝo, nigra strio aperis ĉe la horizonto; kelkajn horojn poste oni aŭdis bruegon kvazaŭ ondegoj frapus marbordon aŭ kvazaŭ bruo de veturiloj en urbo, kaj super la akvo alvenis la ventego. Antaŭ ol la veloj estis sendanĝerigintaj la ŝipon, la ventego forblovis maren velostangojn kaj mastpintojn, kaj nur per subveloj ”Sveda Leono” estis pelata suden, ĉiam antaŭen sen scio pri la celo.
La ventego furiozis dum tri tagoj kaj ĉiumomente oni estis pretaj aŭdi, ke la kilo ektuŝis la fundon. La pastro legis kaj preĝis kaj klarigis, ke oni ne povas atendi ion alian, ĉar oni havas nur krimulojn surŝipe. Li memorigis pri Jonaso kaj proponis al la ŝipestro, ke laŭ la vortoj de la profeto Jona, ĉap. I, vers. 12 kaj sekvantaj, oni devas elĵeti de la ŝipo ĉiujn krimulojn por savi la justulojn, sed la ŝipestro malkonsilis. Kiam la danĝero estis plej granda, Lasse Hulling iris al la pastro kaj prezentis al li proponon, ke oni tuj aranĝu ĝeneralan konfeso kaj preĝotagon, ”ĉar,” li diris, ”nur krimoj nepentitaj malaltigas la teleron de la pesilo.” La proponon oni akceptis, kaj la konfeso, de kiu estis liberigitaj la krimulojn pro tio, ke ili ne havis nekonfesitajn krimojn, komenciĝis.
Ĉe farita ekzameno evidentigis, ke neniu justulo trovigas surŝipe. Sed la ventego tamen daŭris. Tiam oni aŭdis mallaŭtan murmuron suprenleviĝantan el la kajutoj de la antaŭaĵo.
Oni estis meditinta longtempe, kaj fine ruzulo ekpensis, ke ankaŭ la pastro devas konfesi. Ĉar nur li estis nekonfesinta siajn pekojn. La proponon oni akceptis aplaŭde, sed restis nun la demando pri konfesprenonto.
Peter Snagg sin fine anoncis, aludante sian ekzamenon pri la hebrea lingvo por la pastreco. La pastro vane protestis. Li estis ligita al la ĉefa masto, kaj, ricevinte malmildajn riproĉojn kaj afablajn admonojn, li konfesis dum abunda plorado, ke en sia juneco li malvirtigis konfirmotinon.
Nun oni faris interkonsiliĝon, je kiu partoprenis ankaŭ la pasaĝeroj, kaj ĉar la pastro jam estis voĉdoninta, ke oni ĵetu en la maron ĉiujn krimulojn, kvincent personojn, oni baldaŭ eldiris la verdikton, ke la pastro iru en la maron laŭ la vortoj de la profeto Mika, ĉap. XII, vers. 10 kaj sekvantaj. Kaj lastfoje preĝinte, li estis ĵetita en la maron.
Sed la ventego nur kreskis. Fine de la sepa tago dum la dua nokta gardado la ŝipo grundiĝis. Kriego respondis la bruon de la ŝipkorpo, kies antaŭaĵo estis levita per rifo, tiel ke ĝi staris supren-malsupren. La kanonoj malligiĝis de la ŝnuregoj kaj trabatis la subplankon. Je tagiĝo la ŝipo komencis subakviĝi.
Sed tiam, kontraŭvente, oni vidis teron.
La plejmulto jam eniris boatojn, sed tempon ili ne havis por kunpreni eĉ peceton de provizaĵo, vestoj aŭ iloj. Kiam la suno leviĝis, ili ĉiuj estis sin savintaj, t. e. sescent homoj, kaj bonorde ili elboatiĝis, sed la ŝipo subakviĝis kiel ŝtono, kiam ili metis la piedon sur la teron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.