|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INSULO DE FELIĈULOJAŭtoro: August Strindberg |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La filo, kiu okupis la tronon, sin nomis tute simple Anders VII, pro kia motivo oni ne scias, sed oni opinias, ke estas pro iaj historiaj supozoj. Dum lia regno naskiĝis la belartoj.
Bakista lernanto nome iun tagon estis knedanta paston; li estis faronta panon, sed anstataŭe li faris kapron. La profesoro de la ŝoŝo-lingvo, kiu okaze preterpasis la fenestron, kie laboris la lernanto, tuj komprenis liajn grandajn talentojn kaj igis lin fari kapron el argilo anstataŭ pasto, kaj li ĝin poste hardbruligis en forno.
Pri la eltrovo de la pentrarto la afero estis alia. Oni jam delonge observis en izola parto de la insulo, ke nombro da senlaboraj karbistlernantoj kutimis preni karbopecon por surdesegni la trunkojn. Unue ili nur desegnis malĉastaĵojn, sed pli poste ili desegnis ĉion, kion ili vidis. Oni unue opiniis, ke speco de manio aŭ idiotismo estiĝis, ĉar estis certe strange vidi aron da junuloj ĉirkaŭkurantaj kiel pigoj por desegni ion, kion ili vidis. Ili desegnis tablojn, seĝpiedojn, domojn, arbojn, ŝtonojn, karotojn, puŝĉarojn, hundojn, katojn, ĉion eblan, kion ili trovis. Vane la gepatroj penis igi ilin forlasi tiujn kapricojn kaj fari ion utilan, sed tio ne estis ebla. Ili ekploris, dirante, ke ili pli preferas malsati ĝis mortiĝo ol forlasi la desegnon.
Sendube tio estis manio.
Kiam la aferon oni rakontis al Anders, li unue fariĝis tre malĝoja, ĉar li amis sian popolon tiom, kiom nur princo povas tion fari. Poste li internigis ilin en domon, kie ili rajtis sin dediĉi senĝene al sia manio kaj eĉ sub reĝa protekto. Li aranĝis eksperimenton kun ili, kaj iun tagon li igis kvindek maniulojn figuri la saman seĝpiedon. Sed, ho ve, trovigis eĉ ne du similaj desegnaĵoj. Filozofoj, kiujn oni alvenigis, klarigis, ke tio dependas de la persona percepto. Anders, kiu ĝis nun ne kredis, ke la persona percepto de seĝpiedo povas esti io filozofia, nun komprenis sian eraron kaj plenkredis la grandan gravecon de la figurado kiel momento de spirita vivo, kaj li nomigis la plej lertan desegniston profesoro. Ĉi tiu tuj verkis disertacion pri enhavo kaj formo de la figuraĵo. El la zorge elektita ekzemplo, seĝpiedo, kiu konsistigis la premiotan temon, li deduktis: la enhavo de la seĝpiedo estas la persona percepto, la formo de la seĝpiedo estas la desegnaĵo. Kiam la enhavo kaj la formo kovris unu la alian aŭ tute eniris unu en la alian, tiam la desegnaĵo estas kompleta desegnaĵo aŭ io bela. Ĉio figurita estas bela; fekanta bovino estas malbela per si mem, ĉar la naturo estas malbela, sed figurita fekanta bovino estas bela, ĉar ĝin penetras la persona percepto de fekanta bovino.
Iun tagon oni trovis malbelan desegnaĵon de Anders VII sur la fasada muro de la desegnejo. Pasantoj ridegis. La desegninton oni alvenigis kaj ordonis, ke li figuru reĝon Anders, sed laŭ bela maniero. La desegninto klarigis, ke lia desegnaĵo estas bela, ĉar ĝin penetris kaj kaŭzis lia persona percepto pri Anders VII. Al la desegninto oni ordonis, minace per mortpuno, tuj ŝanĝi sian personan percepton pri Anders VII. Ĉar al la desegninto oni promesis nomon kaj salajron de profesoro, li tuj ŝanĝis sian personan percepton pri Anders VII, kaj pro tio oni lin nomis reĝa pentristo.
Anders mortis en la oka jaro de sia regno, kaj lin la deksep seneraruloj nomis Protektinto de la desegnaĵoj. Lin sekvis kiel reĝo Per Erik I. Ĉi tiu estis malcedema sinjoro, kiu ne povis sidi kviete. Li militis kontraŭ la ĉasistoj, mortigante kiel eble plej multajn. Sed la popolo plendis pro la militimpostoj, kaj ili ne povis kompreni la utilon de tiaj buĉigadoj. Por sciigi ilian malbrilan intelekton, Per resumigis novan lernolibron por ĝin enkondukl en la lernejojn. Ĝin oni nomis ”Libro pri Reĝoj” kaj ĝi enhavis laŭdon pri ĉiuj reĝoj de Lasse I ĝis Per Erik; precipe oni laŭdis ĉiujn atakojn kaj rabojn al fremdaj regnoj.
Tamen la militirojn oni daŭrigis dum Per Erik, ĉar la soldatoj amis gloron kaj precipe akiron de fremda havaĵo, kiel horlo ĝoj, teleraroj kaj mono. Unu el la societo ”La Malkontentuloj” verkis pro tio broŝuron kun la titolo: ”Komparo inter diversspeca ŝtelo privata aŭ publika” aŭ ” telo el vidpunkto de publika juro kune kun tabelo pri la internaciaj ŝteloj dum la regoj de la lastaj reĝoj de la familio Hulling.” La broŝuron oni bruligis, kiel kutime kune kun la verkinto. Per Erik mortis pro drinkemo, kaj (kiel historiisto ni devas ne kaŝi la veron) eble ankaŭ pro malĉasteco. Lin funebris ĉiuj soldatoj, nomante lin: ”Heroa reĝo” aŭ ”La Nekomparebla.”
Kun li estingiĝis la familio Hulling, kiu komenciĝis kun La Grandaj Lasse-uloj. Ĉar oni jam enradikigis al la plenkreskinta generacio en la memoron, ke la reĝoj devenas de Dio, estis iom malfacile nun elekti reĝon inter la indiĝenoj, ĉar oni ne povis kredigi al la popolo, ke hieraŭan militestron oni povus elekti hodiaŭ kiel deveninton de Dio. Pro tio oni forsendis al malproksime loĝantaj gentoj ekspedicion, kiu fakte venigis viron, kiun oni rapide baptis kaj kronis. Por fari lin pli amata oni lin nomis Lasse III, klarigante, ke per iama parenceco li apartenas al la familio Hulling. Ĉar li nek scipovis la lingvon de la lando nek sciis ion pri la lando, kiun li estis reĝonta, la potenco falis inter la manojn de Uffka (ido de pastro Axonius el Upsala). Ĉi tiu tion faris por enradikigi en la animon de la popolo la inferan dogmaron kaj komisiis al la profesoroj de la desegnejo la figuradon de infero, kiun oni alkroĉigis en ĉiuj preĝejoj. Lasse mortis kaj post lia morto oni lin nomis ”Lasse Sanktulo.”
Dum la regado de lia posteulo Per II Erik terura religia batalo okazis inter la provincoj. Revulo klarigis, ke la malfeliĉulojn en la infero oni ne pinĉas per preniloj, sed pikas per forkegoj.
Grandan kunsidon oni aranĝis, kaj vortbatalon oni daŭrigis dum dekses tagoj kaj dekses noktoj pri preniloj kaj forkegoj, pro kio la partioj ricevis la nomojn Preniloj kaj Forkegoj.
La demandon oni difinis laŭ la postuloj de la Preniloj.
Sed la Forkegoj firme persistis sian kredon kaj eĉ ne cedis spite de la minaco, ke ilin oni bruligos. Kaj nun la Forkegoj, akirinte superecon en unu provinco, komencis sin defendi kontraŭ la perforto de la Preniloj. La Preniloj embarasiĝis kaj petis helpon de Per II Erik. Per Erik kunvenigis la popolon, kaj kun larmoj en la okuloj li ĵuris, ke li defendos la puran inferan dogmaron aŭ perdos sian vivon. Kaj tiam li foriris en la militon. Ĝi daŭris dekkvin jarojn, kaj unu kestegon plenigita je horloĝoj post la alia oni hejmensendis, kaj kolekton de rekrutoj kaj dekreton pri novaj impostoj oni faris unu post la alia. Sed la Forkegoj sin brave defendis. Fine alvenis terura mortsciigo anoncanta, ke Per Erik pereis. Sed la funebro iomete malpligrandiĝis, kiam oni aŭdis, ke la Preniloj batalakiris du provincojn, ses mil standardojn kaj tamburojn, kvincent horloĝojn kaj tri milionojn en oro kaj arĝento. La korpon de Per Erik oni hejmenveturigis kaj super lia restaĵo oni konstruis preĝejon kun jena surskribo: ”Al Heroa Reĝo, Defendinto de la pura infera dogmaro, kiu mortis por sia prenilo. La Animo verŝajne estas ĉe Dio.”
Ĉi tio estis la plej bela paĝo en la laŭdlibro de la Hullinguloj.
Sed la Forkegoj daŭre persistis en sia kredo, kaj fine ili ricevis laŭvolan religian praktikadon. Eĉ ekzistis homoj (el la malkontentuloj), kiuj pretendis, ke oni batalis pri bagatelo, ĉar estas tute egale scii, ĉu en la infero oni estos pinĉata per forkego aŭ per prenilo, ĉar oni scias, ke ekzistas neniu infero.
Post Per Erik fariĝis reĝo Joens I Filip. Li enkondukis teatron por bonhumorigi la malkontentulojn. Sed ĉar ankaŭ la malkontentuloj faris teatron, oni iliajn teatraĵojn deklaris pekaj, kaj oni konstruis nacian teatron, en kiu oni nur prezentis scenojn el la Laŭdlibro kaj La Milito de la Preniloj kontraŭ la malfidelaj. Pro tio oni kutimigis la popolon, respekte suprenrigardi al siaj ”grandaj memoraĵoj.”
Sub la rego de la sekvulo Joens II Petter oni ekeldonis ”La ŝtatgazeton.” Al ili impulsis parte la fermentanta malkontenteco, parte la neceso, disigi plejeble rapide la opiniojn de la altrangularo. La celo de la ”Ŝtatgazeto” estis: senĉese klarigi, ke ĉio, kion pensas, parolas aŭ skribas la subularo estas mensogo; ke ĉiajn agojn de la subularo kaŭzas malnoblaj motivoj, egoismo, envio kaj malicemo; klarigi, ke la nuna socio estas la plej perfekta, kondukanta al ĉies feliĉo; prediki, ke la infera dogmaro estas la plej milda, plej profunda, plej sprita de ĉiuj dogmaroj, kiun oni ne povus anstataŭigi per ia ajn alia, ke ĉiuj aliaj dogmaroj estas malsaĝaj kaj malmoralaj ktp. Ĉi tiun elpensaĵon oni bonvenigis ĝojkrie kaj ”La ŝtatgazeto” prenis pro tio la nomon: ”La Publika Opinio” aŭ ”La Benata Malaktiveco.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.