La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE FELIĈULOJ

Aŭtoro: August Strindberg

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO VI

La tempo forpasis malrapide, kaj Lasse sidis kviete kaj ri cevis sian tributon. Sed la sekvantan jaron post la granda oferdono li vane atendis kaj malsato estis proksima. Tiam li forsendis Uffkan vestita per longa redingoto el korvoplumoj, por ke li spionu kaj timigante devigu la ribelemulojn al la pago de la tributo. Kiam Uffka revenis, li estis disŝirita kaj malbone traktita. La popolo ne plu kredis je li, kaj ili ne plu bezonis la fajroŝtonojn de Lasse, post kiam Peter Snagg eksciis, kie ili troviĝas. Sed Lasse ion alian preparis, ĉar li estis saĝa viro, kaj li ankoraŭ posedis la memoron. Kunvenigi la gentojn nun estis senutile, sed li forveturis por serĉi Peter Snagg kaj lian genton, ĉar li intencis lin venki sur lia propra teritorio kaj en la ĉeesto de atestantoj. Kiam post peniga taga vojaĝo li fine alvenis al la tendaro de Snagg, li proksimiĝis al Peter respekte salutante, kaj post atingita privata interparolo ili starigis kompanion por nova eltrovaĵo. La genton oni kunvokis, kaj Snagg faris la sekvantan parolon:

”La ĉasista vivo neniel malhavas penojn kaj maloportunaĵojn. Kelkfoje ni havas superfluon da viando, tiel ke ĝi forputri ĝas, kelkafoje mankon. Certe malgrandajn provojn oni faris por konservi la superfluon per sekigo, sed difektaj metodoj trompis niajn esperojn. Nun tamen mi kaj Lasse Hulling eltrovis sekretan ŝtonon, kiu ebligos la konservadon de viando, fiŝo kaj feloj kontraŭ forputriĝo. La konsekvencoj de tiu plej granda eltrovaĵo de la nuna tempo estas nekalkuleblaj. Nun ni povas ĉasi dum certaj tempoj kaj poste sidi kviete, kaj la kvieta sidado tamen estas la plej granda, plej pura kaj plej certa fluo. Se vi nun interkonsentas, doni tributon al Lasse kaj mi, vi ricevos nian eltrovaĵon.”

Sonanta ”jes” estis la respondo.

Peter tuj poste distribuis blankan pistitan ŝtonon, kiu nomi ĝis salo, kaj ordonis al la homoj reveni ĉiusemajne, por preni ilian provizon kontraŭ transdono de tributo. Kaj tiam Lasse rehejmeniĝis.

Sed la tributo ne fariĝis tre ampleksa, ĉar ŝipestro Barbo jam enkondukis ĉe sia gento la metodon fumaĵi la viandon, kio faris lin tributprenanto kaj la Barbanoj ne deziris salon.

Post la enkonduko de salo oni komencis havi pli da tempo por kvieta hejmsidado. Sed nun oni estis tiel kutimiĝinta al peniga okupo, ke oni havis okazon elpensi novajn inventaĵojn.

Do, ekzemple la kuracisto, kiu estis tributprenanto de gento, trovis ruĝan metalon facile frapeblan, kiun oni prefere uzis por la sagoj. La metalo estis nenio ol kupro, kaj depost ĝia enkonduko la ĉasado fariĝis multe pli facila, krom tio oni fabrikis al si tranĉilojn kaj hakilojn, per kiuj oni dehakis la arbojn. Sed nun komenciĝis serĉado de kupro ĉie. Ĝi ne estis trovebla. La aliaj gentoj sendis kurieron al doktoro Pikilo petante, ke li sciigu al ili la kuprolokon. Li rifuzis komuniki al ili la sekreton. Dume li vendis tranĉilojn kaj sagopintojn kontraŭ salo kaj fajroŝtonoj, kiuj mankis al li, sed li tenis la prezon tiel alta, ke la aliaj gentoj koleris, kaj iun tagon forĝisto Pinĉisto, kiu estis ĉefo de gento, subite perforte penetris lian vilaĝon kaj kaptis la ŝipestron kaj lian genton. La ŝipestro kaj liaj subuloj petegis pri siaj vivoj, kaj oni ilin efektive indulgis kontraŭ tio, ke ili laboradu por la forĝisto kaj lia popolo, t. e. ke ili fariĝu iliaj sklavoj.

Sed timigita pro la minacanta danĝero, Lasse, same kiel aliaj, enviante la forĝiston kaj la ŝipestron, foriris por eltrovi novan metalon pli akran ol kupro, kiu ne kurbiĝas pro batoj, kaj per siaj ferlancoj kaj hakiloj li armis sian genton, kiu kaptis la gentojn de la forĝisto kaj de la ŝipestro. Sed nun Lasse devis pripensi pli da aferoj, ol li devis iam antaŭe, ĉar estis malfacile nutri kaj regi tiom da homoj sur unu sama loko, kaj la ĉasaĵo jam malpliiĝis. Estis necese prizorgi novajn nutraĵojn, kiujn oni povas havi sub la senpera observado de siaj okuloj, kaj kiujn oni ne bezonas serĉi kurante en la arbaro.

Pro tio li kaptigis urojn, ŝafojn kaj kaprojn, kiujn oni ligis al arboj sur la herbejoj, kaj kies lakton kaj viandon oni povis uzi laŭvole, kaj nun li havis paŝtistaron sub sia potenco. Sed vintre estis necese nutri la bestojn, kaj pro tio oni devis konstrui brutejojn kaj garbejojn kaj kolekti fojnon.

Sed baldaŭ oni enuiĝis je la sama nutraĵo kaj malnovaj memoroj de la gaja tempo sur la Insulo de Feliĉuloj komencis sentiĝi en la stomakoj. Lasse, kiu jam bone uzis la tempon, eltrovis kelkajn herbospecojn, kies semoj post pistado kaj knedado kun lakto fariĝis bongusta manĝaĵo. Krom tio li eltrovis kreskaĵojn kun dikaj radikoj, kiuj estis amaraj, kiam ili kreskis sur malgrasa tero, sed dolĉaj kreskante sur grasa. Ĉar li malhavis plugilon aŭ dresitan tirbovon, li dehakigis kaj forbruligis arbarojn. Sur la cindro li semis siajn herbkaj rapsemojn kaj per tio komenciĝis la agrikulturo. Ĉiuj gentoj ne tuj sekvis la ekzemplon. Sed kelkaj faris tion. Sed kun la dehako kaj forbruligo de la arbaro la ĉasbestoj malaperis. Plendoj pri la danĝera fumo aŭdiĝis de la najbaroj, kiuj ankaŭ komencis senti la guston de la kulturitaj herboj, sed malkonsentis forlasi la ĉason aŭ detrui la arbarojn. Pro tio ili kelkfoje perforte penetretis la teritorion de Lasse, kaj ili ne povis aprobi lian posedrajton tiel, ke ili koncedu al li la detruon de la tero kaj de la ĉaso per forbruligo. Lasse devis forpeli ilin batale, sed kiam oni batalis, oni ne povis labori. Pro tio la aliaj devis nutri kaj vesti la defendantojn de la kampoj. Tial Lasse ordonis ĝeneralan protektan imposton.

Nun tamen oni komencis konstrui domojn kaj forlasis ĉiun penson pri ĉirkaŭvagado. Sed la plezuro de kvieta hejmrestado estis altpreza, kaj nun Lasse neniam havis gajan tagon, ĉar senĉese li devis forigi disputojn kaj elpensi leĝojn kaj dekretojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.