|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FONTAMARAAŭtoro: Ignazio Silone |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La Nekonato, la Fama Nekonato estis arestita!
Post la sciigo, ke la Nekonato, la Fama Nekonato, estas arestita, ĵurnalistoj, faŝistaj kaj altaj ŝtataj funkciuloj vizitis la policejon, kie ni estis en mallibero.
Kaj la Nekonato estis kafono…
La polico serĉis lin en urbo, sed ĉu eĉ unu urbano restis nekonata? Ĉiun urbanon oni konis, registris, stampis, spionis. Ankaŭ la revolucia urbano (precipe la revolucia urbano) estis registrata, stampata, konata. Sed kafono?
Kiu konas kafonon? Ĉu ekzistis iam registaro en Italio, kiu konis la kafonon? Kaj kiu iam konis, registris, stampis, spionis, ĉiujn kafonojn?
Do la Nekonato, la Fama Nekonato, estis kafono.
Multfoje oni trenis Berardon el la ĉelo por montri lin al ĉiu nova funkciulo, kiu deziris esplordemandi lin aŭ nur vidi la kafonon (la Nekonaton).
Pro antaŭzorgo oni disigis nin ĉiuvespere kaj lokis en tri diversajn ĉelojn min, Berardon kaj la avezzananon, sed la sekvintajn tagojn oni kunigis nin por esplordemandi.
La policestro deziris scii multon de Berardo. Li deziris scii, kie estas la malpermesita presejo, kiu estas la presisto kaj ĉu estas ankoraŭ kunkulpuloj. Sed Berardo ne respondis. Li mordis siajn lipojn per la dentoj, ĝis kiam ili sangis, por pruvi al la estro sian obstinan volon silenti. Post la esploroj Berardo aspektis ĉiam pli difektita.
La unuan fojon li havis nur bluon sub la dekstra okulo, sed post la sekvintaj esploroj lia vizaĝo estis preskaŭ nerekonebla; la lipoj, la nazo, la oreloj, la brovoj prezentis postsignojn de la teruraj turmentoj. Tamen li silentis. Li ne respondis al la demandoj de la policestro.
Ĉar li ne plu kapablis kunpremi la fenditajn lipojn, li kunpremis la dentojn, ĉiam obstine silentante.
Iun vesperon ankaŭ mi havis specialan esploron. Oni kondukis min en subteran volbon, ĵetis min sur lignan benkon kaj ligis miajn manojn per rimenoj sur la dorson.
Ŝajnis, kvazaŭ falas sur min fajropluvo, kvazaŭ oni ŝirmalfermas mian dorson kaj trapikas ĝin per fajro. Mi kvazaŭ falis en senfundan abismon…
Rekonsciinte, mi vidis, ke sango gutas el mia buŝo, formante sur la benko flaketon (fluida maseto). Mi lekis ĝin per la langopinto kaj trinkis iom, ĉar mia gorĝo dolorbrulis.
La sekvintan matenon oni liberigis la avezzananon.
Berardo kaj mi devis iri denove en la saman ĉelon, ĉe iu malliberigito, kiu aspektis kiel spiono. Mi komunikis mian suspekton al Berardo, tamen li diris al mi:
”Ne tuŝas min… Ĉion, kion mi devis diri, mi jam diris…”
Sed, kiam mi aldonis, ke la avezzanano estas libera, li respondis:
”Tiuokaze ankaŭ ni trovu rimedon por liberiĝi…”
La ludo valoras nur, se ĝi daŭros mallonge…
Estis facile komenci la ludon, sed estis multe malpli facile ĝin fini.
Kiam Berardo diris al la policestro, ke lia unua konfeso estis mistifiko, ĉi tiu ekridis kaj resendis lin en la ĉelon, dirante:
”Vi konfesu ĉion, kion vi scias, se ne, vi malbone fartos.”
Tiun saman vesperon Berardo suferis novan ”specialan esplordemandadon”. Oni ĉiam estis tre kruela. Berardo defendis sin. Li ne povis ricevi baton, ne redonante ĝin. Por ligi liajn manojn kaj piedojn oni bezonis ok aŭ naŭ policistojn. Ĉi tiun vesperon li hipokritis ne kontraŭi la torturojn, sed, kiam policisto intencis ligi snuron ĉirkaŭ la genuojn, li faligis sin sur lin, kaptis per la dentoj la nukon kaj tenis ĝin tiel fortike, ke la aliaj policistoj devis pugnobati lin sur la makzelon por liberigi la viktimon … Kaj ĉe la fino oni rekondukis lin en la ĉelon, trenante lin ĉe la kruroj kaj ŝultroj, kiel Kriston post la krucumo.
”Li estas libera kaj mi estas ĉi tie,” Berardo diris la sekvintan matenon. ”Fakte ankaŭ li estas urbano… li nun ĝuas kaj mi estas ĉi tie… mi lasas min mortigi por li … Kial mi ne rakontu ĉion?… Ĉion, kion vi scias, kion vi supozas kaj en plej multaj kazoj, kion vi ne scias kaj eĉ ne supozas?…”
La malliberigito, kiun ni supozis spiono, aŭskultis interesiĝe.
Kiam Berardo denove estis vokita antaŭ la policestron, mi ne sciis, ĉu li agos bone aŭ malbone, se li rakontos ĉion, kion li aŭdis de la avezzanano, por tiel esti liberigata.
”Ĉu vi pretas konfesi ĉion?” demandis la estro al Berardo.
”Jes,” li respondis.
La estro montris al li gazeton, kiu grandlitere havis jenan surskribon:
VIVU BERARDO VIOLA!
”En ĉi tiu gazeto” diris la estro ”troviĝas multaj sciigoj pri la traktado, kiun la polico al vi juste faris, de post la aresto ĝis hodiaŭ… Estante preta konfesi ĉion, ekrakontu, kiel vi kapablis kontrabandi tiujn sciigojn el via ĉelo al la sekreta gazeto.”
Berardo ne respondis.
”En ĉi tiu gazeto,” la estro daŭrigis ”oni skribas multon pri Fontamara. Oni skribas pri la devio de iu rivereto … pri iu traturo… pri la afero Fucino… pri la sinmortigo de iu Teofilo… pri la morto de iu Elvira… kaj similaj aferoj. Estas evidente, ke nur fontamarano scias skribi tiajn artikolojn… Klarigu, kiel vi transportigis tiujn artikolojn el via ĉelo al la sekreta gazeto…”
Berardo ne respondis. Kvazaŭ hipnotigita li rigardis la gazeton, kiun la policestro metis antaŭ lin kaj en kiu estis presitaj lia nomo kaj tiu de Elvira. Per grandaj literoj oni presis:
VIVU BERARDO VIOLA
”Parolu!” ordonis la estro.
”Neeble, sinjoro policestro!” diris Berardo. ”Prefere mi mortu…”
La estro kuraĝigis lin. Sed, enpense, Berardo estis jam aliloke. Li ne plu vidis la estron, ne plu aŭdis lin. Li lasis sin rekonduki en la ĉelon kiel iun, kiu ĵus farigis sian testamenton antaŭ ol morti. Tamen la lukto ankoraŭ ne finiĝis.
Neniu el ni ambaŭ fermis tiun nokton la okulojn. Berardo tenis la kapon inter la manoj, kvazaŭ ĝi krevus. Li decidis konfesi, poste bedaŭris tion, denove decidis konfesi, sed poste denove bedaŭris. Li ĉirkaŭprenis la kapon, por ke ĝi ne krevu. Kial li devis resti kaptita? Kial li devus morti en malliberejo en sia trideka jaro?… Ĉu pro honoro?… Ĉu pro konvinko?… Sed li ja neniam okupis sin pri politiko. Tiel pasis la noktaj horoj.
Tiel Berardo Viola parolis al mi, al si mem kaj dume la alia klopodis kapti ĉiun vorton. La lukto daŭris:
”Se mi perfidos lin, ĉio estos perdita. Se mi perfidos,” li diris, ”Fontamara estos eterne malbenita. Se mi perfidos, daŭros ankoraŭ jarcenton, antaŭ ol sin prezentos simila okazo… Kaj se mi mortos?… Mi estos la unua kafono, kiu mortis ne por si mem, sed por la aliaj … Por la aliaj kafonoj… Por unuigi la aliajn kafonojn … Por la unueco de la kafonoj.”
Tio estis lia granda revelacio. Tiuj vortoj malfermis al li la okulojn, kvazaŭ blindiga lumo radiis en la ĉelon.
”Unueco… Kio ĝi estas?… Unueco! Ĉu vi konas tiun vorton?… Mi neniam aŭdis ĝin. Ĝi estas nova vorto. Unueco… t.e. la tero, la tero sen lupago. Unueco … Ĉu vi iam aŭdis ĝin?… Simpla afero! Ni transportu tiun vorton al Fontamara: se mi mortos,” li diris al mi, ”vi portu al Fontamara ĉi tiun vorton: UNUECO.
Diru ĝin al ĉiuj… Unue al Raffaele Scarpone, poste al la aliaj, Michele Zompa, General Baldissera, Ponzio Pilato, Antonio Ranocchia, al ĉiuj: Unueco… Ke ĉesu la malpaco inter la kafonoj. Al ili mankas nur: Unueco…
Ĉio cetera venos per si mem.”
Ili estis la lastaj vortoj, kiujn mi aŭdis de Berardo.
La sekvintan matenon oni disigis nin poreterne.
Post du tagoj oni vokis min antaŭ la policestron, kiu estis tre ĝentila.
”Berardo Viola mortigis sin ĉi tiun nokton,” li diris al mi. ”Pro malespero li pendigis sin ĉe la fenestro de la ĉelo. La fakto estas vera. Ĉar neniu ĉeestis, mankas protokolo.
Protokolo estas nemankipova… Se vi pretas subskribi protokolon, en kiu troviĝas la deklaro, ke Berardo pendigis sin, ni liberigos vin ankoraŭ hodiaŭ.”
Aŭdinte, ke Berardo Viola estas murdita, mi ekploris …
La policestro skribis la protokolon, kiun mi, ne leginte, subskribis.
Post tio oni kondukis min en la oficejon de la ĉefpolicestro.
”Ĉu vi estis amiko de la mortinta Berardo Viola?” li demandis al mi.
”Jes, sinjoro.”
”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto ĉiam havis intencon mortigi sin?”
”Jes, sinjoro.”
”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto antaŭ nelonge havis malfeliĉan amaferon?”
”Jes, sinjoro.”
”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto estis malliberigita en la sama ĉelo, kie estis vi kaj ke li profitis la okazon, kiam vi dormis, por pendigi sin ĉe la krado?”
”Jes, sinjoro.”
Li igis min subskribi protokolon kaj mi povis foriri.
Oni kondukis min al la palaco de justico en la oficejon de iu juĝisto.
”Ĉu vi estis amiko de la mortinta Berardo Viola?” demandis la juĝisto al mi.
”Jes, sinjoro.”
”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto antaŭ nelonge havis malfeliĉan amaferon?”
”Jes, sinjoro.”
”Ĉu vi konfesas, ke la mortinto estis malliberigita en la sama ĉelo, kie estis vi kaj ke li profitis la okazon, kiam vi dormis, por pendigi sin ĉe la krado?”
”Jes, sinjoro.”
Ankaŭ li igis min subskribi protokolon kaj mi povis foriri.
En la posttagmezo oni liberigis min, akompanis min al la stacidomo, envagonigis min al Avezzano, doninte vojaĝbileton laŭ deviga vojo. La ceteron rakontos mia patro.
Ni jam aŭdis de la Fama Nekonato la pli grandan parton de tio, kion mia filo sciis rakonti, kiam li alvenis al Fontamara.
Mia filo alvenis, ĝuste kiam ni dekkvinope staris ĉirkaŭ la ”ŝtono” kaj la aliaj materialoj, donacitaj de la Nekonato por presi la gazeton de la kafonoj. (La unuan gazeton de la kafonoj).
La ”ŝtono” kuŝis en ligna kesteto, kiu kaŝis sub la kovrilo blankan platon t.n. litografan platon kaj malgrandan tirkeston entenantan acidojn kaj inkon por presi sur la blankan platon ĉiun permane skribitan folion tiel, ke oni povas reprodukti tiom da kopioj, kiom oni deziras.
Ni estis metintaj la ŝtonon sur la tablon de Sorcanera, meze de la strato kaj diskutis ĉirkaŭ ĝi pri la presota gazeto. Kiel dirite, ni estis proksimume dekkvinope.
Tie estis la Heroo de Porta Pia, kiu skribis plej klare kaj devis skribi la foliojn; General Baldissera, kiu konis la gramatikon kaj ortografion; Raffaele Scarpone, al kiu la Nekonato jam klarigis la funkciadon de la aparato. Kaj krome ĉeestis Antonio Braciola, Pasquale Cipolla, Ciro Zironda, Vincenzo Scorza, Giacinto Barletta, Giovanni Testone, Anacleto la tajloro, Alberto Saccone, Michele Zompa, Sorcanera kaj mi.
La unuan diskuton ni havis pri la titolo donota al la gazeto.
La Heroo de Porta Pia deziris titolon, kian oni havas en la urbo: II Messaggero, La Tribuna, aŭ similan. Sed Raffaele Scarpone, kiu de Berardo heredis la manierojn, silentigis lin…
”Nia gazeto ne estu imitaĵo… Antaŭ ĝi ne aperis simila!” li diris.
Michele Zompa proponis bonan titolon: ”La Vero”, kio signifas multon.
Sed Scarpone levis la nazon:
”La Vero?” li demandis ”kiu konas la veron?”
”Ni ne konas ĝin, sed deziras ĝin koni,” respondis Michele.
”Kaj kiam vi konos ĝin,” demandis Scarpone, ”ĉu vi volas per ĝi pretigi buljonon?”
Tio estis lia parolmaniero.
Ankaŭ General Baldissera havis bonan ideon: ”La Justico.”
”Sed vi freneziĝis,” kriis Scarpone al li, ”la justico estis ja ĉiam kontraŭ ni!”
Por kompreni ĉi tiun kontraŭargumenton vi sciu, ke por ni ”justico” signifas karabenistojn. Havi aferon kun la justico, signifas havi aferon kun la karabenistoj. Fali en la manojn de la justico, signifas fali en la manojn de karabenistoj. Esti en servo de la justico signifas esti spiono, esti konfidenculo de karabenistoj.
”Sed mi aludas la veran justicon,” diris incitite la maljuna ŝuisto. ”La justico estas egala al ĉiuj…”
”Vi trovos ĝin en la paradizo,” diris Raffaele Scarpone.
Kion oni povis diri kontraŭ tio?
Sorcanera proponis kiel titolon de la gazeto: ”La Trumpeto de la Kafonoj!…”
Sed neniu atentis ŝian proponon.
”Kion ni faru?” demandis Scarpone.
”Ni serĉu nomon,” respondis al li la Heroo. ”Ankaŭ vi faru proponon…”
”Mian proponon mi jam faris: KION NI FARU?” ripetis Scarpone.
Post kiam li kelkfoje ripetis ĝin, ni komprenis, ke li proponas kiel titolon de la gazeto la frazon: Kion ni faru? kaj surprizite ni rigardis unu al alia.
”Sed tio ne estas titolo!” la Heroo aŭdacis rimarkigi.
”Ni bezonas titolon… titolon, kiun ni povas skribi fronte sur la gazeto, ĉu vi komprenas?… Bele skribitan.”
”Bone,” respondis Scarpone, ”skribu supre sur la gazeton per belaj literoj: KION NI FARU? kaj vi havos titolon …”
”Sed oni ridos pri ĝi,” ankoraŭ kontraŭdiris la Heroo, ”kiam kopio de la gazeto atingos Romon, ĉiu ekridos …”
Raffaele Scarpone furioziĝis. ”La gazeto estu gazeto de la kafonoj, la unua gazeto presita de kafonoj por kafonoj … Ĉio, kion opinios la romanoj, ne tuŝos min…
Baldissera pravigis Scarponen. Do oni akceptis lian proponon.
Dum la Heroo, kontraŭvole, skribis la titolon de la gazeto, oni diskutis pri la unua artikolo.
Michele Zompa proponis:
”La unua artikolo havu jenan titolon: ’Oni murdis Berardon Viola’. Pri tio vi ĉiuj ja konsentos.”
Scarpone samopiniis, sed aldonis: ”Oni murdis Berardon Viola, kion ni faru?”
”Jam troviĝas en la titolo: ’Kion ni faru?’ ” rimarkigis Michele.
”Ne sufiĉas,” diris Scarpone ”ni devas ĝin ripeti…
Se ni ne ripetos, la titolo ne valoros… Antaŭ ĉio ĝi reliefiĝu…”
”Kion ni faru?” ni devas ripeti en ĉiu artikolo… ’Oni forrabis de ni la akvon, kion ni faru?’ Ĉu vi komprenas?
’La pastro rifuzas enterigi niajn mortintojn, kion ni faru?’ ’En la nomo de la leĝo oni seksperfortis niajn edzinojn, kion ni faru?’ ’Don Circostanza estas fripono, kion ni faru?’ ”
Tiam ni ĉiuj komprenis kaj konsentis pri la propono de Scarpone.
Malgravan diskuton ni ekhavis pri la nomo de Berardo.
Baldissera asertis, ke oni devas skribi ”Violla” per du ”l,” kontraŭe Michele Zompa opiniis, ke unu ”l” sufiĉas.
Fine la Heroo diris, ke li kapablas skribi tiel, ke oni dubos, ĉu estas unu aŭ du ”l” kaj per tio li finis la diskuton.
Rimarkinte, ke estas plu nenio por priparoli, mi forlasis la societon kaj iris hejmen por esti sola kun mia filo, kiun mi kredis perdita, sed tamen retrovis…
Estis jam malfruvespere, kiam Scarpone venis al mi kun trideko da kopioj de la gazeto ”KION NI FARU?”, por ke mi distribuu ilin en San Benedetto, kie mi havas multajn konatojn. La sekvontan tagon la aliaj kafonoj distribuos la gazetojn en la ceteraj vilaĝoj najbaraj. Oni presis entute kvincent kopiojn.
En San Benedetto loĝas la parencoj de mia edzino kaj por festi la liberiĝon de mia filo min kaptis la ideo iri tien triope. Tio iĝis nia savo!
Ni foriris al San Benedetto la sekvintan tagmezon. Por distribui la gazetojn mi bezonis duonan horon. La vesperan manĝon ni prenis en San Benedetto kaj proksimume je la naŭa ni reiris al Fontamara.
Duonvoje ni aŭdis pafadon, malproksime.
”Kiu festo estas hodiaŭ?” demandis mia edzino por ekscii el kiu vilaĝo venas la pafado. Estis malfacile diri, kiu festo. Sankta Ludoviko jam pasis kaj sankta Anna ne ankoraŭ venis.
Kiam ni pluiris, la pafoj plimultiĝis. ”Oni povus kredi, ke la pafoj venas el Fontamara,” mi diris.
En tiu momento preteriris veturigisto el Manaforno, venanta el la ĉefurbo.
”He, fontamaranoj,” li kriis al ni, ne haltante, ”en Fontamara estas milito…”
Ni antaŭeniris plu.
”Milito?… Kial milito?…” ni demandis al ni reciproke.
”Milito inter fontamaranoj?… Neeble!” ni diris.
”Ĉu la Impresario militas kontraŭ Fontamara?…
Sed kial?”
De tempo al tempo ĉesis la pafado kaj poste pli forte ekbruis.
Pli kaj pli ni konjektis, ke la eksplodoj venas el Fontamara.
Oni pafis per fusiloj.
”Kion ni faru?” ni demandis unu al alia. Estis la demando de Scarpone. Sed la demando estis pli facila ol la respondo. Intertempe ni ĉiam antaŭeniris.
Ĉe la kruciĝo de la vojoj al Pescina kaj Fontamara, ni renkontis Pasqualen Cipolla.
”Kien vi intencas iri?… Ĉu al Fontamara?… Ĉu vi freneziĝis?…” Cipolla kriis al ni kaj plukuris al Pescina.
Ni postkuris lin.
”Sed kio okazas en Fontamara?…” mi kriis malantaŭ li, ”kial oni pafas?…”
”Estas milito, estas milito…” respondis Cipolla, ”milito kontraŭ la kafonoj… kontraŭ la gazeto…”
”Kaj la aliaj, kion ili faras?” mi demandis.
”Kiu povis, savis sin… Kiu havis okazon, fuĝis…” respondis Cipolla ne haltante.
”Ĉu Scarpone fuĝis?” demandis mia filo.
”Pacon havu lia animo!” respondis Cipolla, farante la signon de la kruco.
”Ĉu Venerdì Santo fuĝis?”
”Pacon havu lia animo!” respondis Cipolla, ripetante la signon de la kruco.
”Kaj Ponzio Pilato?” mi demandis.
”Li enkuris la montaron.”
”Kaj Michele Zompa?”
”Kuris al Ortona.”
”Kaj General Baldissera?”
”Pacon havu lia animo!”
”Kaj kiuj ankoraŭ mortis?”
De malproksime ni aŭdis piedfrapadon de ĉevaloj, venantaj antaŭ ni.
Eble tio estas karabenistoj el Pescina, kiuj rajdas al Fontamara.
Ni rifuĝis en la kamparon. En la mallumo ni perdis Cipollan el la vido.
Ni aŭdis plu nenion pri li.
Ankaŭ pri la aliaj ni ne aŭdis plu ion. Nek pri tiuj, kiuj sin savis, nek pri tiuj, kiuj mortis. Nek pri nia hejmo, nek pri la tero.
Nun ni estas ĉi tie.
Per helpo de la Fama Nekonato ni atingis eksterlandon.
Sed estas klare, ke ni ne povos resti ĉi tie.
Kion ni faru?
Post tiom da penoj, da luktoj, da larmoj kaj vundoj, post tiom da sango, da malamo kaj da malespero:
KION NI FARU?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.