La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FONTAMARA

Aŭtoro: Ignazio Silone

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO I

La unuan de junio pasintjare Fontamara estis la unuan fojon sen elektra lumo. La duan, la trian, la kvaran de junio Fontamara restis senluma.

Tia ĝi restis dum la sekvintaj tagoj kaj monatoj, ĝis kiam Fontamara denove kutimiĝis al la lunlumo. Por veni de la lunlumo al la elektra Fontamara bezonis centon da jaroj tra olivoleo kaj petrolo. Por reiri de la elektra lumo al la luna sufiĉis unu vespero.

La junuloj ne konas la historion, sed ni, maljunuloj, ĝin scias. Ĉio nova, veninta de la piemontanoj al ni, sudaj kafonoj, dum sepdek jaroj, estas reduktebla al du aferoj: elektra lumo kaj cigaredoj.

La elektran lumon oni forprenis. La cigaredojn?…

Sufokiĝu tiu, kiu fumis ilin la unuan fojon. Por ni sufiĉis ĉiam tabako.

Kiam la elektra lumo mankis al ni la unuan fojon, tio ne devus esti surprizo, tamen estis.

La elektra lumo fariĝis en Fontamara aĵo natura. En la senco, ke neniu pagis por ĝi. Neniu pagis por ĝi dum multaj monatoj. En la lasta tempo la komunuma enkasigisto ne plu venis por distribui la kutiman monatan fakturon, markitan per la vorto ”nepagita”. Ĉi tiun papereton ni utiligis por purigi la pipon. La lastan fojon, kiam la enkasigisto venis, li apenaŭ savis la vivon. Pafo el fusilo preskaŭ mortigis lin ĉe la eliro de la vilaĝo. Li estis tre prudenta. Li venis en Fontamaran, kiam la viroj laboris kaj en la domoj troviĝis nur virinoj kaj infanoj. Sed neniam oni povas esti tro prudenta. Li estis tre afabla. Li distribuis la paperojn kun stulta, kompata rideto, dirante:

”Prenu, mi petas. En mastrumo peco da papero estas ja ĉiam utiligebla…” Sed neniam oni povas esti tro afabla.

Poste, ne en Fontamara (en Fontamaran li ne plu metis piedon), sed malsupre, en la ĉefurbo, veturigisto komprenigis lin, ke la pafo estis celita eble ne al li, al lia persono, al la persono Innocenzo La Legge (la senkulpa leĝo), sed supozeble al la impostoj. Sed, se la pafo estus trafinta la celon, ne estus mortigitaj la impostoj, sed li. Tial li ne plu venis kaj neniu bedaŭris tion. Ne ne ekpensis proponi al la komunumo procesi kontraŭ la fontamaranoj.

”Se estus eble konfiski kaj vendi pedikojn,” li diris iam, ”sendube juĝa persekuto donus grandajn rezultojn.

Sed, ĉar tio ankoraŭ ne estas permesita de la leĝo, restas nenio alia ol forpreno de la lumo.”

La liverado de la kurento estis ĉesigota la unuan de januaro. Poste la unuan de marto, la unuan de majo, la unuan de junio. Fine la unuan de junio la ĉesigo estis efektivigita.

La virinoj kaj la infanoj estantaj hejme estis la lastaj, kiuj rimarkis tion. Sed ni, kiuj revenis de la laboro – tiuj, kiuj estis en la muelejo kaj revenis laŭ la ŝoseo, tiuj, kiuj estis en la proksimo de la tombejo kaj revenis malsupren de la monto, tiuj, kiuj estis en la sablofosejo kaj revenis laŭ la bordoj de la rivereto, tiuj, kiuj estis ĉe la ĉiutaga laboro kaj revenis de ĉiuj direktoj, dum iom post iom krepuskiĝis, ni ĉiuj vidis eklumigi la lampojn de la apudaj vilaĝoj kaj vidis, ke Fontamara estas senluma, nigra, vuala, nebula, kunfandiĝanta kun la arboj, arbustoj kaj sterkejoj. Tuj ni komprenis la kialon. (Estis surprizo kaj ne estis.)

Por la geknaboj tio estis motivo por petolado. Ĉe ni la knaboj ne ofte havas distron kaj, kiam ĝi prezentiĝas, ili plene ĝuas ĝin. Tiel estas, kiam pasas motociklo, kiam du azenoj sekskuniĝas, kiam forbrulas kamentubo.

Alveninte en la vilaĝon, ni trovis General Baldissera, kiu somere kutimis fliki ŝuojn antaŭ sia hejmo ĝis malfrua horo ĉe la lumo de lampiono; la buboj ĉirkaŭis lian stableton kaj estis intermiksintaj la fajlilojn, najlojn, tranĉilojn, pecon, fadenojn kaj la ledajn detranĉaĵojn. Ili estis elverŝintaj la kuveton, plenan de malpura akvo, sur liajn piedojn kaj li laŭte malbenis ĉiujn sanktulojn de la ĉirkaŭaĵo kaj demandis nin, kiuj revenis de la laboro, ĉu en sia aĝo, miopa, li meritas, ke oni forrabas la lumon de la lampiono kaj kion opinios pri tia fiago reĝo Umberto.

Malfacile estis imagi, kion pensos reĝo Umberto.

Tutkompreneble kelkaj virinoj plendis. Kelkaj virinoj, (ne necesas mencii nomojn) sidante sur la pavimo antaŭ siaj hejmoj, mamnutrantaj siajn idojn, aŭ pretigantaj manĝon, lamentis kvazaŭ iu mortis. Ili plendis pro la manko de la lumo, kvazaŭ la mizero en la mallumo fariĝis ankoraŭ pli nigra.

Antaŭ la trinkejo de Marietta Sorcanera, ĉe la tablo metita sur la straton, haltis Michele Zompa kaj mi. Tuj malantaŭ ni alvenis Giacobbe Losurdo kun la azenino, kiu ĵus estis gravedigita. Sekvis ankaŭ Ponzio Pilato, portanta sur la dorso la pumpilon por sulfuri, kaj poste alvenis Antonio Ranocchia kaj Baldovino Sciarappa, kiuj pritranĉis la vinberbranĉojn. Venis ankaŭ Giacinto Barletta, Venerdì Santo, Ciro Zironda, Papasisto kaj aliaj, kiuj estis en la sablofosejo kaj kune ni interparolis pri la elektra lumo, pri la impostoj novaj kaj malnovaj, pri impostoj komunumaj kaj ŝtataj, ĉiam ripetante la saman aferon, ĉar ekzistas aferoj, kiuj neniam ŝanĝiĝas. Kaj nerimarkite alvenis fremdulo. Fremdulo kun biciklo. Estis malfacile konjekti, kiu venis je tia horo. Ne estis tiu de la elektra lumo. Ankaŭ ne tiu de la komunumo, nek de la juĝejo. Laŭ aspekto li estis elegantulo. Li havis delikatan, razitan vizaĝon, ruĝan buŝeton, similan al kokina postaĵo. Per unu mano li tenis la biciklon ĉe la direktilo kaj la mano estis malgranda, glata kia ventro de lacerto.

Sur la ŝuoj li portis blankajn gamaŝojn.

Ni ĉesis paroli. Estis klare, ke tiu fremdulo alvenis por anonci al ni novan imposton. Pri tio ne ekzistis dubo.

Sed krome, ekzistis neniu dubo, ke li faris senutilan voja ĝon, ke liaj folioj havos tian saman finon, kian tiuj de Innocenzo La Legge. La afero klarigenda estis iu alia: sur kion estus ankoraŭ eble meti novan imposton? Ĉiu el ni enpense penis diveni, sed neniu sukcesis.

Intertempe la fremdulo demandis jam du aŭ tri fojojn kun kapra voĉo, ke oni indiku al li la hejmon de la vidvino post la heroo Sorcanera.

Marietta Sorcanera staris sur la sojlo de la trinkejo, barante la eniron per sia monstra graveda figuro, graveda la trian aŭ kvaran fojon, de kiam ŝia edzo mortis en la milito. La edzo postlasis al ŝi arĝentan medalon kaj pension, sed ne la tri aŭ kvar gravedecojn. Pro la gloro de sia edzo (kiel oni diras) Sorcanera ofte kontaktis post la milito kun gravaj personoj. Foje, en solena patriota ceremonio en la ĉefurbo oni elektis ŝin prezidantino kaj lokigis ŝin flanke de la episkopo. Tiam ŝi estis la duan fojon gravediĝinta. La gravedeco sin montris en ŝi ĉiam per aĉaj kaj monstraj formoj. La episkopo, kiu ne estis blinda, demandis al ŝi:

”Ĉu vi eble duan fojon edziniĝis, sinjorino?…”

Ŝi respondis, ke ne. Oni diras, ke la episkopo surprizite aludis la gravedan staton kaj Marietta, nepreparita, sciis respondi nenion ol:

”Ĉi tio estas memoraĵo de la heroo…”

Do, la trinkejestrino sciis rilati kun gravaj personoj.

Tial ŝi petis la fremdulon eksidi ĉe la tablo. Li elpoŝigis grandajn foliojn kaj metis ilin sur la tablon.

Vidante la foliojn, ni ne plu dubis. Jen la folioj pri la nova imposto. Restis nur sciiĝi, pri kia imposto. La fremdulo ekparolis. Ni tuj konstatis, ke li estas urbano. Ni komprenis nur malmultajn vortojn el ĉio, kion li diris.

Sed ni ne povis kompreni, pri kia imposto temas.

Intertempe malfruiĝis. Ni estis tie kun la laboriloj, la pioĉoj, la sarkiloj, la pumpilo por sulfuri kaj la azenino de Giacobbe Losurdo. Kelkaj malaperis. Venerdì Santo, Giacinto Barletta kaj Papasisto foriris. Baldovino Sciarappa kaj Antonio Ranocchia aŭskultis ankoraŭ iomete la babiladon de la urbano kaj poste ankaŭ ili foriris. Giacobbe Losurdo volis resti, sed la azenino, kiu estis laca, devigis lin ekiri.

Ni restis kvarope ĉe la urbano.

La urbano paroladis plu. Sed neniu komprenis lin.

Neniu komprenis, kio estus ankoraŭ impostebla.

Finfine li ĉesis paroli, turnis sin al mi, kiu estis plej proksime al li, metis blankan folion antaŭ min, donis krajonon kaj diris:

”Subskribu!”

Kial subskribi? Kial necesas la subskribo? El lia tuta parolaĉo mi komprenis eĉ ne dek vortojn. Sed, se mi estus kompreninta ĉion, kial mi subskribu?

La urbano turnis sin al la kafono, kiu apudis min, metis la folion antaŭ lin, donis la krajonon kaj diris:

”Subskribu!”

Ankaŭ ĉi tiu ne respondis. La urbano turnis sin al la tria kafono, metis antaŭ lin la folion, donis la krajonon kaj diris:

”Komencu vi. – Post vi ankaŭ la aliaj subskribu…”

Estis kvazaŭ li parolus al muro. Neniu respondis! Ni eĉ ne sciis, pri kio temas, kial do ni subskribu?

La urbano ege ekkoleris. Laŭ la tono, en kiu li parolis, ni konjektis, ke li insultas nin. Sed li evitis paroli pri impostoj.

Ni atendis, ĝis kiam li decidos paroli pri nova imposto, sed li parolis ĉiam pri io alia. Subite li prenis vipon, kiu pendis sur la biciklo kaj eksvingis ĝin kontraŭ mi, preskaŭ batante mian vizaĝon.

”Parolu, respondu,” li kriis, ”hundo, vermo, malbenito.

… Kial vi ne parolas?… Kial vi ne volas subskribi?

…”

Mi komprenigis lin, ke ni ne estas idiotaj. Mi klarigis, ke per ĉiuj liaj babiloj li ne kapablos konvinki nin, ke ne temas pri nova imposto.

”Ni komprenas,” mi respondis. ”Tre bone ni komprenas, tamen ni ne pagos. Impostita estas la domo, la vitkulturejo, la azeno, la hundo, la paŝtejo, la porko, la ĉaro kaj la vino… Jam sufiĉas. Kion vi intencas ankoraŭ imposti?”

Li rigardis min, kvazaŭ mi parolus la hebrean lingvon.

”Ni parolas, sed ni ne komprenas unu la alian,” li diris malkuraĝiĝinte. ”Ni parolas la saman lingvon, tamen ni ĝin ne parolas.”

Estis vere. Urbano kaj kafono ne facile povas interkompreni ĝi. Kiam li parolis, li estis urbano kaj, estante urbano, ne povis ne paroli kiel urbano. Sed ni estis kafonoj.

Ni komprenis ĉion kiel kafonoj, tio estas laŭ nia maniero. Mil fojojn dum mia vivo mi rimarkis tion: urbanoj kaj kafonoj estas du malsamaj aferoj. Dum mia junaĝo mi estis en Argentino, en la pampoj (stepo en Sud-Ameriko, precipe en Argentino); mi parolis kun kafonoj de ĉiu raso, de la hispana ĝis la indiana kaj ni reciproke komprenis nin, kvazaŭ ni estus en Fontamara; kaj mi parolis kun italo, kiu ĉiudimanĉe venis de la urbo, sendita de la konsulejo. Ni interparolis, sed ne komprenis unu la alian; eĉ ofte ni komprenis la malon de tio, kio estis dirita.

Tial mi ne miris, kiam la fremdulo rekomencis la babiladon klarigante, ke li ne parolis pri impostoj, ke li tute ne okupas sin pri ili, ke li venis en Fontamaran pro alia afero kaj ke ne temas pri pago.

Ĉar mallumiĝis kaj malfruiĝis, li ekbruligis kelkajn alumetojn. Li montris al ni, unu post alia, la paperajn foliojn. La folioj estis vere tute blankaj. Ne estis impostbiletoj.

Nur en la supro de la folioj estis io skribita. La urbano ekbruligis du alumetojn kaj montris al ni tion, kio estas surskribita:

”Subtenante la supre menciitan peton, la subskribintoj cedas spontanee kaj entuziasme siajn subskribojn al kavaliro Pelino, Milica estro.”

Kavaliro Pelino estas li, li diris.

La subskribitaj folioj estas sendotaj al la registaro.

Kavaliro Pelino ricevis la foliojn de siaj superuloj.

Samspecajn liaj kolegoj portas al aliaj vilaĝoj. Do estas afero ne speciale por Fontamara, sed por ĉiuj vilaĝoj.

Fakte estas petskribo al la registaro, li diris al ni. Ĝi bezonas multajn subskribojn. Li ne havas ĝin ĉe si kaj ne konas la enhavon. Liaj superuloj pretigis ĝin. Li devas nur kolekti subskribojn. Kaj la kafonoj havas la devon subskribi.

”Ĉu vi komprenas?” li demandis al ni kaj klarigis: ”Finigis la tempo, kiam la kafonoj estis ignorataj kaj malestimataj.

Nun ekzistas novaj aŭtoritatuloj, kiuj sentas grandan estimon por la kafonoj kaj volas scii ilian opinion … tial, subskribu!…”

Grandvalore taksu la honoron, kiun al vi faras la aŭtoritatuloj, sendintaj ĉi tien funkciulon por ekscii vian opinion…

Ni estis ankoraŭ malfidaj. Sed intertempe alproksimi ĝis General Baldissera, kiu aŭdis la lastajn klarigojn kaj ne pripensinte diris (vi scias ja, kiaj estas la ŝuistoj):

”Se la honorinda moŝto certigas min, ke ne temas pri impostoj, mi subskribos unua…”

Li subskribis unua. Sekvis mi. Poste Ponzio Pilato, kiu estis apud mi kaj Michele Zompa. Laste Marietta. Kaj la aliaj?

Kiel peti ilin? Pro la malfrua horo ne eblis viziti hejmon post hejmo. Kavaliro Pelino trovis solvon:

Ni diktu al li la nomojn de ĉiuj kafonoj en Fontamara kaj li surskribos ilin. Tiel ni decidis. Nur pri la nomo de Berardo Viola ni diskutis. Ni klopodis klarigi al kavaliro Pelino, ke Berardo neniel cedus subskribon, sed tamen ankaŭ lia nomo estis registrita.

La urbano plenigis jam la duan folion per nomoj kaj li forbruligis tridekon aŭ kvardekon da alumetoj, kiam subite li observis ion sur la tablo. Io, kio estis sur la tablo, impresis lin, naŭzis lin. Sur la tablo estis nenio. Li ekbruligis alumeton kaj ree fikse rigardis sur la tablon. Li klinis sin super la tablon, preskaŭ tuŝante ĝin per la nazo.

Poste, montrante per fingro punkton sur la tablo, li kriis kun sia kapra voĉo:

”Kio estas tio? Al kiu apartenas ĉi tiu malpuraĵo? Kiu metis ĝin sur la tablon?”

Ni komprenis, ke li intencas malpaciĝi. Neniu respondis al li. General Baldissera prudente foriris. La fremdulo ripetis la demandon kvar, kvin fojojn; li ekbruligis samtempe tri alumetojn por akiri pli da lumo sur la tablo.

Tiam vidiĝis io; io, kio movas sin. Nenio timiga; sed io tie estis. Ponzio Pilato unua ekstaris, klinis sin super la tablon, observis la aĵon kaj diris:

”Ne estas mia.”

Mi faris la samon: observis, tuŝis, turnis kaj returnis la insekton per la piptubo. Vere, honorvorte, ne estas mia.

Michele Zompa agis, kvazaŭ li ne komprenas kaj fumis, rigardante la ĉielon. Ankaŭ Marietta klinis sin super la tablon, longtempe esploris la insekton, kiu atingis jam la mezon de la folio, plena de nomoj, prenis ĝin per la mano kaj ĵetis ĝin sur la straton. Post tio ŝi diris:

”Strange. Estas tre strange. Ĝi estas nova speco de pediko … Pli malhela, pli longa kun kruco sur la dorso …”

Michele Zompa saltleviĝis kaj ekkriis:

»Kion?… Kion?… . Ĉu ĝi vere havas krucon sur la dorso? Kaj vi forĵetis ĝin? Ĉu vi forĵetis la pedikon de la Papo? La pediko de la Repaciĝo? Malfeliĉulino, malbenitino, sakrilegiulino…”

Neniu komprenis ion pri tiu paroleksplodo. Tiam Michele ekrakontis:

Temas pri sonĝo, li diris, kiun mi havis la pasintan vintron. Mi rakontis ĝin al kanoniko don Abbacchio. Sed la kanoniko ordonis al mi ne disrakonti ĝin. Sed nun, se Marietta ne mensogas, Li aperis kaj mi rajtas paroli. Jen, mia sonĝo:

Kiel vi memoras, don Abbacchio klarigis al ni de sur la altaro, post la paco inter la eklezio kaj la ŝtato, ke komenci ĝos por la kafonoj feliĉa epoko. La Papo ricevis de Kristo ĉiajn favorojn, kiujn la kafonoj bezonas. Kaj en la sonĝo mi aŭdis la Papon diskutanta kun la Krucumito.

La Krucumito diris:

”Por festi ĉi tiun interpaciĝon estus bone disdonaci la kampojn de Fucino al la kafonoj, kiuj ilin kulturas”.

La Papo respondis:

”Sinjoro, princo Torlonia ne konsentos… Ne forgesu, ke li bone kontribuas al la kaso de sankta Petro”.

La Krucumito diris:

”Por festi ĉi tiun interpaciĝon estus bone malŝarĝi la kafonojn de impostpagoj.”

La Papo respondis:

”Sinjoro, la registaro ne konsentos… Ne forgesu, ke per la impostoj, pagitaj de la kafonoj, la registaro devas pagi du miliardojn da liroj al la kaso de sankta Petro.”

La Krucumito diris:

”Por festi ĉi tiun interpaciĝon ni donos ĉi jare bonegan rikolton al la kafonoj kaj la etposedantoj.”

La Papo respondis:

”Se la rikolto por la kafonoj pligrandiĝos, la prezo de la agrikulturaj produktoj malaltiĝos. Ne forgesu, ke niaj episkopoj kaj kardinaloj ĉiuj estas grandbienposedantoj.”

La Krucumito tre bedaŭris, ke li ne povas helpi la kafonojn, ne farante malbonon al aliaj.

Tiam diris la Papo, kiu tre amas la kafonojn:

”Sinjoro, ni iru… Ni eble povos fari por la kafonoj ion, kio ne malplaĉos al princo Torlonia, nek al la registaro, nek al episkopoj kaj kardinaloj.”

Tiel en la nokto de la Repaciĝo, Kristo kaj la Papo flugis ĉirkaŭ Fucino super ĉiuj vilagoj de Marsica. Kristo antaŭiris, portante sur la ŝultroj grandan sakon. Malantaŭ li iris la Papo, kiu havis permeson preni el la sako ĉion, kio povos helpi la kafonojn.

La du diaj vojaĝantoj vidis en ĉiu vilaĝo la samon. La kafonoj lamentis, blasfemis, afliktiĝis, ne sciante, kion manĝi, per kio sin vesti. Tiam la Papo sentis sin profundkore malĝoja; li prenis el la sako amason da pedikoj kaj ĝin ĵetis sur Marsica, dirante:

”Prenu, ho amataj gefiloj, prenu kaj gratu vin… Tiel en momentoj de mallaboremo io distros viajn pensojn for de pekoj.”

Tio estis la sonĝo de Michele Zompa. Sonĝo, kiun ĉiu klarigu laŭ propra maniero. Estas multaj, kiuj ŝercmokas pri sonĝoj. Aliaj vidas en ili la estontan tempon. Mi opinias, ke sonĝoj ekzistas por dormi. Sed Marietta Sorcanera, pia virino, klarigis ĝin alie, lamente ekploregis kaj singultante diris:

”Estas vere… Estas vere… Kiu tenus nin malproksime de pekoj, se la Papo ne preĝus por ni? Kiu savus nin de la infero?”

Sed kavaliro Pelino alimaniere klarigis:

”Vi mokas min,” li ekkriis, svingante la vipon kontraŭ Zompa kaj la estrino. ”Vi mokas min. Vi mokas la aŭtoritatulojn, la eklezion kaj la registaron…”

Kaj multon alian li kriis tiamaniere, ke neniu lin komprenis.

”La registaro trovos vin,” li diris. ”La registaro punos vin. La aŭtoritatuloj okupos sin pri vi…”

Ni pensis: li paroladas, sed poste silentos, poste certe silentos. Sed li parolis plu. Li ne silentis.

”Ĉu vi ne scias,” li diris al Michele, ”ke, se mi denuncos vin, oni vin kondamnos minimume je dek jaroj da mallibero? Ĉu vi ne scias, ke multaj, kiuj diris aferojn malpli gravajn aŭ malpli perfidajn ol tiujn, kiujn vi ĵus diris, estas malliberigitaj kaj kondamnitaj je dek jaroj da malliberejo? Sed en kia mondo vi vivas? Ĉu vi scias, kio okazis dum la lastaj jaroj? Kiu regas hodiaŭ? Kiu nuntempe estas la estro?”

Zompa pacience respondis por trankviligi lin.

”Komprenu,” li diris, ”en la urbo okazas tiom. En la urbo ĉiutage okazas almenaŭ unu afero. Ĉiutage aperas ĵurnalo, kiu rakontas almenaŭ unu okazaĵon. Kiom da faktoj tio estas fine de la jaro? Centoj kaj centoj… Kaj post kelkaj jaroj? Miloj kaj miloj… Imagu… Kiel kafono, mizera vermo, povus koni ĉiujn tiujn faktojn?

Ne eblas. Ĉiutage okazaĵoj ŝanĝiĝas. Kiu ordonas, estas ĉiam la sama. La aŭtoritatuloj estas ĉiam la samaj. Kelkfoje nomo ŝanĝiĝas, sed ĉio restas sama….”

”Kaj la hierarĥio?” demandis la urbano, kiu evidente estis ĝia adepto. Sed tiam mi ankoraŭ ne sciis, kion signifas tiu vorto. La urbano devis ripeti ĝin plurfoje per aliaj vortoj. Kaj Michele respondis al li:

”Antaŭ ĉio estas Dio, estro de la ĉielo.

Poste estas princo Torlonia, estro de la tero.

Poste la armita gvardio de princo Torlonia.

Poste la hundoj de la armita gvardio de princo Torlonia.

Poste nenio!

Poste ankoraŭ nenio.

Poste ankoraŭ nenio.

Poste estas la kafonoj.

Kaj nenio pli.”

”Sed kien vi klasifikas la aŭtoritatulojn?” demandis ankoraŭ pli furioze la urbano.

”La aŭtoritatulojn,” interdiris klarige Ponzio Pilato, ”oni klasifikas inter la trian kaj kvaran rangojn… Laŭ la salajro… La kvara rango (tiu de la hundoj) estas nemezurebla.”

Kavaliro Pelino salte leviĝis. Li tremis pro kolero kaj diris al ni:

”Mi promesas, ke vi baldaŭ aŭdos pri mi.”

Kaj li foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.