La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FONTAMARA

Aŭtoro: Ignazio Silone

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO VIII

En Fontamara ni multe diskutis por sciiĝi, kiom da tempo reprezentas dek lustrumoj.

La Heroo de Porta Pia asertis, ke temas pri cent jaroj, sed General Baldissera opiniis eĉ dek jarcentojn.

”Ĉu oni aludis dek monatojn?” Sorcanera supoze demandis.

Sed neniu respondis al ŝi.

Ĉiuokaze, dek lustrumoj signifis por Fontamara konstantan malsaton. Ĉe la piedo de la monteto, la kampoj kaj la legomkulturejoj, forlasitaj de la rivereto, de tago al tago aspektis pli senkonsolaj. Kvazaŭ la ĉiela patro interkonsentis kun la Impresario, post finiĝo de majo ne plu falis pluvo. Don Abbacchio utiligis tion per propono, okazigi naŭtagan preĝadon, sed Teofilo, la sakristiano, estis la unua, kiu kontraŭis per vortoj sakrilegiaj el buŝo de preĝeja servisto, kia li.

En la ebenaĵo la tuta rikolto brulsekiĝis. Multaj longaj fendoj aperis en la sekega grundo. Vidataj de malproksime, nur la maizkampoj de Ponzio Pilato kaj Antonio Ranocchia ŝajnis esceptoj, tamen tio estis nur ŝajno: la herbecaj partoj de la plantoj bone elkreskis, sed la maizospikoj estis maloftaj kaj malgrandaj kun grajnoj sensignifaj kaj nemultaj. Ili eble povus servi kiel brutmanĝaĵo. La fazeolkampoj de Michele Zompa, Baldovino Sciarappa kaj mi statis ankoraŭ pli malfavore: la fazeoloj similis herbaĉon bruldifektitan de la suno: ŝajnis, kvazaŭ fluas sur la kulturejoj de Giacinto Barletta, Venerdì Santo, Antonio Braciola kaj Papasisto riverego da lafo.

Por Fontamara ĉio ĉi signifis malsaton.

En ordinaraj cirkonstancoj la produktoj de la kampoj, posedataj aŭ luitaj de ni, sufiĉis por pagi la impostojn kaj luprezon, kaj el la rikolto de la irigacitaj kampoj ni provizis nin per maizpano kaj legomoj por supo dum la vintraj monatoj. Post la forrabo de la akvo ni estis kondamnitaj al vintro sen pano kaj legomsupo. Ĉu tio estis ebla?

Tute ne! Neniu kafono eĉ penis prezenti al si ion tian.

Sed al kiu ni turnu nin?

La enigmo pri la dek lustrumoj, aldonita al la enigmo pri la tri kvaronoj plus tri kvaronoj, forprenis de ni ĉiom da fido inter ni kaj la ”honorinda societo.” En ambaŭ kazoj trompis nin, laŭ la reguloj de la arto, la sama homo, al kiu ni ĉiam konfidis niajn interesojn. Ni povis kredi neniun; do al kiu ni turnu nin?

Ne estas facile kompreni, kion ĉi tio signifis por ni.

Kafono ĉiam konsideras sin senhelpa kaj perdita, kiel vermo sur la terfaco, se li ne sukcesis akiri la protekton de iu ”honestulo,” se li ne sukcesis eniri klientelon (kunigo de laboristoj, dependaj de labor donantoj), kies gvidanto estas ”honestulo,” ofte advokato, se li ne konas iun, al kiu sin turni kun malfacilaj problemoj, kiaj: serĉi juston kontraŭ la ruzaĵoj de aliaj, akiri laboron, elmigri, akiri kelktagan libertempon por la filo, kiu estas soldato, peti konsilon pri heredoj, pri geedziĝo kaj similaj aferoj. Tial ĉiu kafono serĉas kontakton kun iu el la intelektula klaso, prefere kun advokato; tiu kontaktas kun kolego, kiu havas influon ĉe la subprefekto kaj ĉi tiu, siavice, havas influon ĉe la prefekto, kiu fine trovas subtenon ĉe la registaro en Romo. La reto de ĉi tiu konspiro konsistigas tion, kion la homoj kleraj nomas la ŝtaton.

Estas vere, ke antaŭ ĉiuj okazintaĵoj ni ne vidis la fadenon tiel klare, sed nun niaj okuloj malfermiĝis.

Neniam iu fontamarano enirus publikan oficejon por peti, ekzemple, ateston pri naskiĝo, sen akompano de don Circostanza. Oni forpelus lin. General Baldissera ofte rakontis, ke dum la unua tempo de la fervojo Romo–

Pescara, la fontamaranoj iris al la stacidomo de la ĉefurbo, ne nur kun sufiĉe da mono por aĉeti vojaĝbileton, sed ankaŭ kun rekomenda letero de don Circostanza.

La fervojoj apartenis ja al la ŝtato kaj ĉu la ŝtato iam havis devojn al la kafonoj? Kiam poste oni pli ofte vojaĝis kaj la vagonaroj pli pleniĝis, malaperis la kutimo prezenti ĉe la stacidomo rekomendan leteron kaj fine okazis, ke la kafonoj vojaĝas al Romo, eĉ ne parolinte pri tio kun don Circostanza. Sed cetere, sen la helpo de iu ”honestulo,” kafono sin sentus kiel fiŝo ekster akvo.

Tiu vivmaniero ŝajnis al ni tre natura, tamen la maljunuloj rememoris, ke ne ĉiam ĝi estis tia. Iam en nia regiono vivis tri aŭ kvar grandbienposedantoj, inkluzive la episkopo, kiuj posedis ĉiujn kampojn kaj regis laŭ du aŭ tri oportunaj leĝoj, konataj de ĉiuj. Poste venis la piemontanoj; ĉiu tago alportis novan leĝon, ĉiutage ili kreis novan oficon, ĝis kiam fine neniu povis kompreni ion kaj advokatoj estis bezonataj. Laŭ la teksto de la leĝo, bienposedantoj fariĝis egalaj al ĉiuj, sed por apliki, por utiligi, por lerte eviti, por misuzi la leĝon, oni bezonis advokaton.

Kiam mi estis juna, en nia ĉefurbo loĝis du advokatoj, kiuj estis samtempe notarioj; nuntempe tie estas ok advokatoj kaj kvar notarioj, ekskluzive la trompistojn, kiuj kaŭzas la malfacilaĵojn antaŭe. Por vivi, multaj advokatoj estas devigataj ĉiusemajne eltrovi novajn intrigojn, provoki malpacon kaj malrapidigi malgravajn procesojn.

Opinidiferencoj, interkonsente likvidataj en antaŭa tempo, nuntempe per helpo de advokatoj, daŭras jarojn, kostas manplenojn da mono kaj postlasas malamon kaj koleron. Pro advokatoj la sinteno inter parencoj fariĝas ĉiam pli malfida. Advokatoj sin okupas pri ĉiuj aferoj.

Iliaj gestoj, tono de la voĉo, manieroj sin vesti, saluti, trinki, manĝi estas studitaj por imponi la fantazion de la kafonoj. La plej granda ambicio de kafono estas havi advokaton kiel baptopatron; tial oni vidas en la komunia tago ĉirkaŭ ĉiu advokato de la ĉefurbo, en la preĝejo dekon da feste vestitaj infanoj, akompanataj de siaj patrinoj.

Advokatoj estas nemankipovaj gastoj ĉe grandaj festoj familiaj kaj precipe ĉe geedziĝaj bankedoj, kie ili sidas dekstre de la fianĉino.

Ĉiu klientelo utiligis ĉiajn rimedojn kontraŭ aliaj. Ĉiu penis favorigi al si la sindaco aŭ la podestà, la juĝiston, la kapitanon de la karabenistoj, la subprefekton, la prokuroron, la deputiton. Plej multe dezirataj objektoj al ĉiu klientelo estis komunumaj kasoj kaj tiuj de institucioj de bonfarado; oni fordonis la oficojn al propraj partianoj, arbitre fiksis la impostojn, akaparis la publikajn laborojn kaj en tempo de voĉdonado sur la listoj abundis nomoj de mortintoj kaj forestantoj.

Per tiuj rimedoj klientelo ofte sukcesis alproprigi tutan vilaĝon. Tiel Fontamara ĉiam sekvis don Circostanza, Collarmele apartenis al don Cuccavascio, Ortona al don Ciccone, Bisegna al don Tarandella, San Benedetto al don Pomponio… Povis ŝanĝiĝi juĝistoj, karabenistoj, oficistoj; la novuloj devis sin submeti al la reganta klientelo aŭ foriri.

Malpaco inter ”honestuloj” fariĝis malpaco inter vilaĝoj. Sufiĉas rememorigi la militon inter Pescina kaj San Benedetto en 1913. Ĝi estis malpaco inter la ”sinjoroj,” pro kiu militis kafonoj per ĉiaj armiloj: venenigo de akvo, fortranĉo de vitoj, forbruligo de grengarboj, pafado; milito, kiun la roma registaro nur kun granda peno kapablis subpremi, sendante regimenton infanterian kaj kelkcenton da kavalerianoj. La milito finiĝis, sed la malamo inter la kafonoj restis.

En la klientelo ne partoprenis nur tiuj kafonoj, kiuj ne posedis ion por protektigi, nek havis ion por perdi aŭ gajni, nur kafonoj ne posedantaj teron, almenaŭ tiuj, kiuj ne estis krimuloj aŭ ne deziris blinde plenumi la ordonojn de kiu ajn ”sinjoro,” ĉu ili estas servistoj, ĉu gvardianoj aŭ, kiel lastatempe, faŝistoj.

Necesas diri, ke la t.n. partioj, fonditaj lastatempe en niaj regionoj laŭ ekzemplo de tiuj en aliaj partoj de la lando, estas nenio alia ol la malnovaj klienteloj sub aliaj nomoj. Tiel don Circostanza lokis sin sur la plej altan postenon de la popola partio por pligrandigi sian potencon super la plej malriĉaj kafonoj. Li prezentis sin defendanto de Marsica kontraŭ la enpenetrado de fremdaj ekspluatantoj, favoranto de la aŭtonomio kaj la eksproprigo de Fucino, sed ĉe la vera ekspluatanto li ludis tute inversan rolon.

Don Carlo Manĝas kaj la aliaj grandbienposedantoj sendube multe perdis per la banko. Sur la merkato ne plu ili, sed la Impresario fiksis la prezojn; ĉe la aljuĝo de publikaj laboroj la Impresario sisteme elpuŝis ilin; en komunumaj aferoj ili havis voĉon nur tiam, kiam ĝi ne interesis la Impresarion. La posedantoj klopodis rekompenci la perdojn, kaŭzitajn de la banko, koste de la kafonoj, sed samtempe ili kaŝe kontraŭis la Impresarion, koruptante kontraŭ li la kafonojn kaj la malnovajn komunumajn oficistojn. La agmaniero de don Circostanza kaj liaj kolegoj estis alia. Pli lertaj ol la Impresario, sciantaj pli bone la pensojn de la kafonoj, ekspertoj pri la arto trompi malriĉulojn, ili klopodis savi siajn antaŭajn influojn per perado inter la kafonoj kaj la novaj aŭtoritatuloj.

Fakte don Circostanza savis la Impresarion el ĉiuj malfacilaj situacioj.

Certe pli ol centfoje don Circostanza nin trompis. Sed li faris tion en bonvola kaj kora manieroj, donis al ni la manon kaj estante ebria, li eĉ ĉirkaŭbrakis nin. Ni ĉiam pardonis al li, des pli, ĉar ni bezonis lian protekton. Sed la trompaj ruzaĵoj koncerne la du trikvaronojn kaj la dek lustrumojn definitive malfermis niajn okulojn.

Ili ĉiuj estis kontraŭ ni. La malnova stato kun siaj multaj internaj konspiroj ne plu ekzistis kaj anstataŭ ĝi aperis nova stato kun unu sola kamarilo.

Do, al kiu ni turnu nin?

”Ni atingis la tempon, kiam la kafonoj ne plu havas panon,” Baldissera predikis, ”la ŝuistoj ne havas ŝuojn, la tajloroj montras la postaĵon tra la pantalono kaj la cementistoj dormas sub la ĉielo. Ni atingis la tempon de la banko. Ni atingis la finon. Venis Antikristo…”

Neniu povis submeti sin al la perdo de la akvo, sed neniu konis vojon por reakiri ĝin. Ponzio Pilato kaj Michele Zompa deziris, ke ni denuncu la Impresarion, sed mi kaj la aliaj interesatoj kontraŭis tiun proponon. Ni tro bone sciis, kiel finiĝos tiaj procesoj; ili daŭras centon da jaroj, pasas de unu juĝejo en alian, de apelacio al apelacio, formanĝas la ŝparaĵojn de tutaj generacioj kaj finiĝos tiaj, kiaj ili komenciĝis. Ĉiu vilaĝo de Marsica konas tiajn procesojn inter malriĉuloj kaj riĉuloj, inter komunumo kaj komunumo, kiuj finiĝas nur por denove komenci ĝi. Sed, se ni intencus procesi, al kiu ni konfidu niajn interesojn? Ĉu al don Circostanza? Li certe eltrovus novan artifikon, kia la du trikvaronoj kaj la dek lustrumoj.

Ĉu don Cuccavascio? Ĉu don Tarandella? Estis pli bone ne paroli pri tio.

Sed neniu kontentiĝis pri la perdo de la akvo, pri la perdo de la rikolto. Neniu povis prezenti al si vintron sen pano kaj supo.

”Se kontraŭ ŝtelistoj ne plu ekzistas justo, ni atingis la finon!” ripetis Ponzio Pilato.

”Se la regnaj leĝoj ne plu validas kaj se ilin unuaj malrespektas tiuj, kiuj devus respekti ilin, revenos la popolaj leĝoj,” iun vesperon diris la ŝuisto.

”Kiuj estas tiuj leĝoj popolaj?”

”Helpu vin mem, por ke Dio vin helpu!” respondis Baldissera, kiu transprenis la amaran doktrinon de Berardo Viola.

Oni ne povis diri, ke li malpravas.

”Jen la leĝo de la popolo,” aldonis Raffaele Scarpone, montrante skatolon da alumetoj.

Berardo, kontraŭe, diris malmulton. Li ne plu estis tia, kia antaŭe. Li pensis alimaniere. De la unua nokto pasigita ĉe Elvira li pensis alimaniere. Elvira ankoraŭ ne kapablis leviĝi kaj ŝajne malrapide estingiĝis. Malgraŭ ĉio, ne klopodante prezenti la ŝajnon sub la okuloj de la paralizita patro, Berardo plu pasigis la noktojn ĉe ŝi.

”Vi sufokos tiun knabinon,” diris mia edzino al li, sed li levis la ŝultrojn.

La trompo pri la dek lustrumoj tute ne tuŝis lin, samkiel niaj proponoj reakiri la akvon.

”Bedaŭrinde por vi,” li diris, ”sed mi ne posedas teron irigacotan. Mi ne plu estas infano kaj devas atenti miajn proprajn aferojn.”

Berardo suferis monomanion: elmigri, foriri, labori kvazaŭ besto, labori duoble pli multe ol aliaj kaj reveni post ses monatoj aŭ post unu jaro al Fontamara, aĉeti pecon da tero kaj edziĝi… Pri io alia oni ne povis paroli kun li. Li ne plu estis la sama homo.

”Foriri, labori dek, dek du, dek kvar horojn ĉiutage … Poste reveni kun mil liroj en la poŝo.”

Plurfoje oni vidis Berardo parolanta kun la Heroo de Porta Pia pri laboro en la urbo.

”Kompreneble pri peza laboro… Ne pri laboro subtegmentigi servistojn kaj publikulinojn… Ne pri laboro por monsignor Calogero… Nek pri faŝista laboro … Sed pri vera laboro!”

La Heroo skribis al diversaj adresoj en Romo kaj responde eksciis, ke oni serĉas terlaboristojn kontraŭ po dek liroj tage.

”Dek liroj ne estas multo,” Berardo diris al mi ”sed povas esti la meza salajro. Laborante pli ol aliaj, mi povos enspezi pli. Por ekonomie vivi, mi tiros la pantalonrimenon ĝis la lasta trueto.”

Berardo petis al mi prunte cent lirojn por vojaĝi kaj mi donis ilin al li, kondiĉe, ke akompane kuniru mia filo.

Berardo akceptis. De Elvira li prunte akiris ankoraŭ kvindek lirojn.

La vesperon antaŭ la forvojaĝo mi serĉis Berardon por doni al li kelkajn konsilojn koncerne mian filon kaj, kiel kutime, mi trovis lin en la tinkturejo, sidanta ĉe la piedoparto de la pajlomatraco, sur kiu kuŝis Elvira.

”Mi deziras, ke mia filo faru pezan laboron ne pli longe ol dek horojn ĉiutage,” mi ekparolis al Berardo. ”Mi deziras, ke li ne loĝu en gastejoj, kien venas malĉastulinoj …” Ĉi tie mi devis interrompi min pro la alveno de Raffaele Scarpone. Lin akompanis aliaj personoj, kiuj atendis antaŭ la domo.

”En Sulmona eksplodis revolucio!” kriis Scarpone, apenaŭ enveninte, al Berardo.

”Kia revolucio?” demandis Berardo.

”Kion? Kia revolucio?…”

”Ĉu la revolucio de la sukeraĵistoj?” redemandis Berardo.

”En Sulmona ekribelis la kafonoj,” klarigis Scarpone kun voĉo, kiu ekskluzivis ĉiun ŝercon.

”Kiu diris tion al vi?” demandis Berardo.

”Baldissera.”

”Kaj kiu diris tion al li?”

”Tio estas sekreto,” respondis Scarpone.

”Tiuokaze estas nevere,” konkludis Berardo.

Scarpone eliris sur la straton, vokis Venerdì Santo, kiu estis inter la atendantoj kaj ordonis al li voki la ŝuiston.

Dum la atendado neniu parolis.

Baldissera venis post multaj petoj kaj rakontis al ni la jenon: .

”Hodiaŭ mi iris al la ĉefurbo por aĉeti ledon. Sur la placo mi renkontis Donnan Zizzola, kiu vizitis la preĝejon. Kiel vi scias, en mia junaĝo mi servis en la gepatra domo de donna Zizzola kaj tial inter ni estis ĉiam fido kaj renkontante unu la alian ni iom ekparolis.

”Sankta Antonio vin sendis,” diris al mi kun mallaŭta voĉo la edzino de don Carlo Manĝas. ”Venu momenton al mi hejmen, mi devas paroli kun vi.” Konante mian devon, sed ne divenante pri kio temas, mi iris al donna Zizzola tuj post kiam mi aĉetis la ledon.

”Ĉu vi scias la grandan novaĵon?” ŝi demandis al mi, malferminte la pordon: ”En Sulmona eksplodis revolucio … Ĉiujn karabenistojn de ĉi tie kaj la ĉirkaŭaĵoj oni sendis al Sulmona.” Laŭ la rakonto de donna Zizzola, ŝajnas, ke en Sulmona estas iuspeca Impresario, kiu ĵetis ĉiujn en mizeron. La revolucio komenciĝis antaŭ tri tagoj sur la vendoplaco kaj daŭras ankoraŭ… ”Ĉu la horo de puno jam alvenis por nia rabisto?” ŝi demandis al mi, per tio aludante nian Impresarion.

Mi ne respondis al ŝi.

Poste ŝi flustris al mi en la orelon: ”Dum du monatoj mi bruligis du kandelojn, tage kaj nokte, antaŭ la statueto de sankta Antonio, por ke okazu al li akcidento, sed ĝi ne venis.” Ĉar mi ankoraŭ silentis, donna Zizzola parolis malkaŝe kun mi: ”Ĉi tio estas la momento por agadi … La karabenistoj foriris al Sulmona… La malkontento kontraŭ la Impresario estas ĝenerala… Ĉiuj pretas komenci post signalo… Nur la fontamaranoj ĝin povas doni. Renkontante vin ĉe la preĝejo, mi tuj komprenis, ke sankta Antonio sendis vin…” Mi klarigis al ŝi, ke mi venis al la ĉefurbo por aĉeti ledon, sed donna Zizzola pensis alie. ”Estas sankta Antonio mem, kiu sendis vin,” ŝi diris…”Hodiaŭ matene, kiam laŭkutime mi preĝis al sankta Antonio, la sanktulo donis al mi ĉi tiun inspiron: Mi povas fari por vi nenion, nur la fontamaranoj kapablas doni al tiu rabisto la lecionon, kiun li meritas … Kaj elirinte la preĝejon, mi renkontis vin!”

La edzino de don Carlo Manĝas komprenigis al la maljuna ŝuisto, ke, se la fontamaranoj bezonos petrolon aŭ kelkajn armilojn pere de fidinda persono, ili estos helpataj.

”Kion vi opinias pri tio?” Raffaele Scarpone demandis al Berardo, kiam Baldissera apenaŭ finis.

”Kaj vi, kion vi opinias?” redemandis Berardo.

”Antaŭ ol veni ĉi tien kuniĝis Luigi della Croce, Antonio Spaventa, Venerdì Santo, Gasparone, Antonio Zappa kaj mi… Ankaŭ en la nomo de tiuj, kiuj atendas ekstere, mi diras al vi, ke necesas sekvi la ekzemplon de Sulmona kaj ni ne rifuzu la helpon de iu ajn,” respondis Raffaele. Li pretigis jam tutan planon por nokta atako al la ĉefurbo, komencanta per detruo de la diversaj konstruaĵoj apartenantaj al la Impresario.

”Sed pro kio ĉion ĉi?” demandis Berardo.

”Ĉu vi vivas sur la luno?” seke redemandis Raffaele.

”Ĉu vi forgesis ĉiujn misagojn faritajn de la Impresario?

Ĉu vi ne scias, ke restas al ni neniu alia vojo por akiri juston? Ĉu vi ne scias, ke en Fontamara la proksiman vintron ni havos por manĝi nur ŝtonojn?”

Berardo lasis lin paroli. Poste kun la samaj indiferento kaj naivo li demandis al Baldissera:

”Se donna Zizzola malamas la Impresarion, kial ŝi turnas sin al sankta Antonio? Ĉu ŝi ne havas edzon? Kaj, se sankta Antonio kunsentas, kial ŝi petas la helpon de la fontamaranoj? Ĉu Li ne disponas anĝelojn?”

Kun la sama tono li alparolis Scarponen:

”Se vi forbruligos la posedaĵojn de la Impresario, ĉu vi kredas, ke la proksiman vintron ni povos nutri nin per la cindro? Se la laboristoj laborantaj en la cementejo, en la brikbakejo kaj en la tanejo de la Impresario estos senlaboraj, ĉu vi opinias, ke tio alportos favoron al la fontamaranoj?”

Fine li ŝanĝis sian tonon kaj malkaŝe diris, kion li havas sur la lango:

”Ĉio ne tuŝas min. Nia situacio vere estas kruela. Necesas, ke ĉiu faru siajn proprajn aferojn. En pasinta tempo mi okupis min per aferoj, kiuj ne estis miaj. La rezulto estas, ke en mia tridekjara aĝo mi posedas nenion, krom mia pajlomatraco, sur kiu mi povas dormi… Hodiaŭ mi ne plu estas knabo kaj devas pensi pri miaj propraj aferoj. Tial lasu min en paco!”

”Ni ne ĝenos vin,” rediris Scarpone. ”La Impresario estas la kaŭzo de ĉio…”

”Bone esprimite!” ekkriis Baldissera. ”Neniu iam pli respektis ordon kaj trankvilon ol mi. Sed nuntempe ne plu ekzistas ordo, nek trankvilo, ne plu ekzistas registaro, nek justo, nek leĝoj. Neniu kapablas fari siajn proprajn aferojn. Nun neniu povas havi pacon… Se la protektantoj de la leĝo venas nokte kaj seksperfortas la virinojn de la vilaĝo, ĉu vi en tiu okazo povas diri; neniu el tiuj kompatinduloj estas mia edzino? Se la protektantoj de la leĝo forrabas de vi la kampojn kaj la akvon, malhelpas al vi labori, ĉu en tiu okazo vi povas diri: tio estas faktoj ne tuŝantaj min?”

Berardo aŭskultis, skuante la kapon. Ĉiujn argumentojn li ja konis. Centfoje li debatis per ili en diskutoj kontraŭ General Baldissera. Sed li ne plu estis etulo, ne plu estis sola. Li ne povis senatente riski la vivon kaj personan liberon, ĉar li ne plu estis sola. Li estis devigita pensi alimaniere. De la nokto, pasigita ĉe Elvira, liaj pensoj aliiĝis. Kiam la tuta vilaĝo pensis kiel li, lia opinio estis ŝanĝiĝinta.

”Aŭskultu,” li diris, ”mi klarigos ankoraŭ pli bone. ”Mi havas neniun deziron iri en malliberejon pro viaj akvo kaj tero. Mi devas okupi min pri miaj propraj aferoj.”

Scarpone kaj Baldissera ekstaris kaj foriris.

Ekstere, sur la strato, Scarpone diris al la junuloj kun laŭta voĉo, tiel ke ankaŭ ni povis aŭdi lin:

”Berardo timas!”

Por la junuloj de Fontamara Berardo estis kvazaŭ Dio.

Sub lia gvido ili riskus la vivon. Estis facile diveneble, ke sen li neniu entreprenus ion.

Dum la tuta diskuto Elvira restis kuŝanta sur la pajlomatraco kaj ŝajnis ankoraŭ pli pala ol kutime. Dum la interparolado ŝi ne turnis la okulojn for de Berardo kaj komence aŭskultis scivole, kvazaŭ dubante pri lia seriozeco, poste mirigite kaj fine, kiam ekzistis neniu dubo, time kaj zorgoplene, ne kuraĝante interrompi aŭ kontraŭparoli lin en ĉeesto de la aliaj. Sed tuj kiam Scarpone kaj Baldissera foriris, ŝi ne povis ne diri al Berardo riproĉtone:

”Se vi kondutas tiel strange pro mi, memoru, ke mi ekamis vin antaŭ kelkaj jaroj, ĝuste ĉar vi rezonis laŭ kontraŭaj ideoj…”

Aŭdante, ke ankaŭ Elvira malpravigas lin, li ne povis kaŝi esprimon de kolero kaj li estis dironta ion malagrablan.

Sed prefere li foriris sen saluto.

Proksimume noktomeze mi revenis en mian hejmon.

”Okazu, kio okazos,” mi diris al mia filo, ”sed klopodu dormi, ĉar morgaŭ antaŭ aŭroro vi devos forvojaĝi.”

Ni ĉiuj klopodis dormi aŭ ŝajnigis tion, sed ni ne sukcesis.

Ĉiuj tri estis ankoraŭ vekaj, kiam, proksimume je la dua, subite eksonis la sonorilo de la preĝejo. La unua kaj dua batoj sonis sufiĉe forte kaj klare, la aliaj kiel eĥo de la antaŭaj.

”Ĉu vi aŭdis?” alarme demandis mia ektimigita edzino.

”Tio estas la Madono,” mi respondis. ”Ni klopodu ekdormi.”

Sed tio estis evita respondo. Triope ni aŭskultis, retenante la spiron, sed ni aŭdis nenion.

Forpasis eble duonhoro, kiam denove eksonis du aŭ tri batoj, pli mallaŭtaj ol la unuaj.

”Ĉu vi aŭdis?” ripetis mia edzino.

”Tio estas la vento,” mi respondis. ”Ni dormu.”

Sed la aero estis trankvila, ne povis esti la vento. Krome, la plej forta vento ankoraŭ neniam eksonigis nian sonorilon.

Post iom da tempo la sonorilo ankoraŭfoje eksonetis, kion ni aŭdis nur, ĉar ni aŭskultis.

”Tio estas monedo,” mi diris, por paroli iom.

”Ĉu monedo kapablas sonigi sonorilon?”

”Se ne estas monedo, ĝi estas mustelo,” mi respondis.

”Kion serĉas mustelo ĉe la sonorilo?”

”Se ne estas mustelo, ĝi estas sorĉistino,” mi diris, ne sciante alian respondon.

En tiu momento malmultaj personoj en Fontamara povis dormi. Kaj ĉiuj, kiuj vekiĝis pro la nekutima sonorado, faris verŝajne la samajn supozojn kaj interparolojn kiel ni. Sed ĉiu pensis pri si mem kaj neniu ekstaris por rigardi, kio okazas en la turo.

Tion, kio sekvos, rakontos mia filo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.