|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FONTAMARAAŭtoro: Ignazio Silone |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Dum la sekvintaj tagoj, la laboristoj, gardataj de du karabenistoj, rekomencis fosi la kanaleton, kiu forkondukos parton de nia akvo al la kampoj de la Impresario.
Sed kiun parton?
Nia malgranda scio malebligis al ni kompreni, kiel oni povos dividi la akvon en du partojn de po tri kvaronoj.
Eĉ la virinoj, akceptintaj la proponon pri divido, ne sciis, el kio ĝi fakte konsistas: kelkaj asertis, ke oni dividos la akvon en du samgrandajn partojn, aliaj, ke Fontamara ricevos kvanton pli grandan ol duonon, t.e. tri kvaronojn kaj fine General Baldissera penis konvinki nin, ke la tri kvaronoj rilatas al lunfazoj tiel, ke la rivereto irigacos la kampojn de Fontamara dum tri fazoj de la luno kaj la kampojn de la Impresario dum la tri sekvontaj fazoj, k.t.p.
Sincerdire, neniu el ni deziris diskuti kun la Impresario, konsiderante tion perdita tempo. Des pli oni pripensis manieron akiri plej multe da akvo, koste de la aliaj kafonoj. Daŭris ankoraŭ kelkajn semajnojn, antaŭ ol mankos la akvo, sed la malpacoj kaj diskutoj jam komenci ĝis.
En tiu epoko la plimulto el ni laboris potage en Fucino.
Ni devis ellitiĝi matene je la tria kaj esti sur la ĉefurba placo, kie estis la merkato, antaŭ la sunleviĝo kaj atendi, ĝis kiam iu ofertos al ni laboron. Antaŭe nur la plej malriĉaj kafonoj estis devigitaj iri al la merkato, sed poste la tempo pli malboniĝis por ĉiuj. La malmulta tero, posedata de la kafono, estis ŝarĝita per hipotekoj kaj apenaŭ sufiĉe produktis por pagi la rentojn de la ŝuldoj.
La grandan alfluon de kafonoj sur la placon la posedantoj kaj grandfarmistoj elprofitis por malgrandigi la salajron.
Kiom ajn malalta la salajro estis, ĉiam ekzistis kafonoj, kiuj pro malsato akceptis ĝin. Multaj proponis sin, ne demandante pri salajro, pretaj al ĉia mizero.
De la placo en Fucino ni devis marŝi dek ĝis dek kvin kilometrojn, kiuj ankoraŭ aldoniĝis al la kvar por atingi la ĉefurbon. La saman distancon ni devis reiri ĉiuvespere por reveni hejmen.
Dum la marŝoj al kaj la hejmeniroj de Fucino, la diskutoj pri la akvo fariĝis de tago al tago pli akraj.
Kelkaj el ni grave vundiĝis. Michele Zompa perdis pro puŝo per branĉotondilo de Giacobbe Losurdo preskaŭ tutan sidvangon; al Baldovino Sciarappa oni rompis la kapon kiel melonon; la bofrato de Antonio Ranocchia rompis al li brakon. Inter mi kaj Ponzio Pilato minacis terura solvo, ĉar neniu el ni pretis oferi sin por la alia kaj ambaŭ ni iris al la laboro, akompanataj de la respektivaj filoj kaj armitaj de la kapo ĝis la piedoj. Renkontante unu la alian, ni ne plu salutis, sed reciproke rigardis nin, kvazaŭ por diri, ke interbatado estos neevitebla.
Iun matenon, irante al Fucino kun mia filo, ni atingis Ponzion Pilaton en la momento, kiam li parolis kun la fosistoj.
”Komprenu, plej grave estas, ke vi lasu akvon por miaj fazeoloj,” li diris, ”la aliaj krevu…”
”En tiu okazo vi unua krevu,” mi kriis, ĵetante min sur lin kun branĉtranĉilo en ĉiu mano.
Berardo Viola kaj la du gardostarantaj karabenistoj alkuregis kaj malhelpis la murdon.
Berardo akompanis nin kelkajn tagojn al Fucino por malhelpi novan tian renkonton kun Ponzio Pilato: li povis fari pacon pro la fakto, ke li ne posedas teron, nek sekan, nek irigacitan kaj do havas interesojn malsamajn al tiuj de la aliaj kafonoj. Antaŭ du jaroj, kiam li intencis elmigri al Ameriko, li vendis la solan pecon da tero, kiun li heredis de sia patro. Sed li ne ricevis permeson enŝipigi sin kaj restis en Fontamara kiel liberigita hundo, kiu ne kapablas ĝui sian liberon kaj malsata vagas ĉirkaŭ la perdita posedaĵo. Sed, kutime, li tute ne estis paciganto.
Estante nepo de la fama rabisto Viola, la lasta en nia regiono, ekzekutita de la piemontanoj en 1867, Berardo heredis de la avo la animon kaj la korpon: li estis altstatura, fortika kiel trunko de kverko, la kapo malmola kaj kvadrata kiel amboso, kun du grandegaj okuloj, kiajn havas frenezulo, senhonta, bravega, impulsa, batalema.
Li ne respektis Dion, ŝatis vinon, malŝparis, tamen al amikoj li estis malavara, sed volonte ankaŭ kruda. Pro sia fizika supero li havis influon je kelkaj junuloj en Fontamara, kiu efikis ofte per malkonstruoj kaj perfortagoj alportantaj nenian utilon.
Kiam li definitive sciis, ke elmigro al Ameriko ne eblas, oni trovis desegitaj ĉiujn vitojn de la tuta kulturejo de don Carlo Manĝas; kiel respondo al la fama farso pri la azeno kaj la pastro, la akvokondukiloj al la ĉefurbo estis rompitaj sur kelkaj lokoj; alian fojon la cementaj kilometrofostoj de la ĉefvojo estis tute detruitaj en radio de dek kvin kilometroj; la vojmontriloj por la aŭtomobilistoj kutime restis ne pli longe ol du aŭ tri tagojn sur siaj lokoj.
Kiam mankis en Fontamara la lumo la unuan fojon, Berardo diris eĉ ne unu vorton, sed du tagojn poste ĉiuj lampoj de la trafikvojoj inter la ĉefurbo kaj la najbaraj vilaĝoj estis rompitaj.
”Oni ne diskutas kun urbanoj,” estis la doktrino de Berardo Viola.
Kaj li klarigis:
”Urbanoj kreas leĝojn; ilin aplikas juĝistoj kaj interpretas advokatoj, kiuj ĉiuj estas urbanoj. Kiel kamparano povas pravi?…”
Se iu demandis al li:
”Sed, se la mastroj malaltigas la salajron por taglaboristoj, ĉu ĉi lastaj malpravas, se ili diskutas?”
Lia respondo estis facila:
”Ili perdas tempon. La laboristoj, kiuj diskutas kun la mastro, perdas tempon. Oni ne povas konvinki mastron per rezonoj. La mastro agas laŭ siaj propraj interesoj. Li ne plu malaltigos la salajron, se tio ne favoras liajn interesojn … Kiel tio eblas? Tre simple:
Por la sarkado de greno, oni malaltigis la salajron de la knaboj de sep ĝis kvin liroj. Laŭ mia konsilo la junuloj ne protestis, sed anstataŭ eltiri la herbaĉojn, ili kovris ilin per tero. Post la aprilaj pluvoj la mastroj malkovris, ke la herbo estas pli alta ol la greno… La malmulton, kion ili kredis gajni per la malaltigo de la salajroj, ili perdis dekoble post kelkaj semajnoj, kiam estis tempo de rikoltado… Ĉu oni malaltigas la salajron de la falĉistoj?
Senutile protesti. Neutile diskuti. Ne ekzistas unu sola maniero de grenfalĉado, sed dek: ĉiu maniero konformas al certa pago. Ĉu la salajro estas bona? La rikolto estos bona. Ĉu la salajro estas malbona? La rikolto estos ankoraŭ pli malbona…”
Se iu demandis al li:
”Nuntempe, kiam la Impresario intencas ŝteli de ni la akvon, ĉu ni ne devas diskuti?”
Lia respondo estis ĉiam sama:
”Bruligu lian feltanejon, kaj li sendiskute redonos la akvon. Se li ne komprenas la argumenton, ekbruligu lian lignoprovizon. Se tio ne sufiĉas, eksplodigu per bombo lian brikbakejon. Se li estas frenezulo kaj restas nekomprena, forbruligu la vilaon, nokte, kiam li kuŝas enlite kun donna Rosalia… Nur tiel ni reakiros la akvon…
Se vi ne agos tiel, iam venos tago, kiam la Impresario prenos viajn filinojn kaj vendos ilin sur la vendejo. Kaj li bone agos, ĉar… Kiom valoras viaj filinoj?…”
Tio estis la doktrino de Berardo Viola.
Tiel li parolis, ĉar li ne posedis teron kaj tio certe tre ĉagrenis lin interne. Li estis tia, ĉar li posedis nenion por perdi. La situacio de la aliaj kafonoj estis kontraŭa.
Lia intenco iri Amerikon kaj liaj penadoj labori en plej diversaj metioj, laŭ la sezonoj, kiel taglaboristo, hakisto, karbisto, masonhelpisto, pruvis, ke li fakte ne kontentas.
Ne havante teron, do estante pli malsupera ol la aliaj kafonoj, li havis nenian rajton postuli, ke ili sekvu lin.
Tiel, ĉiun fojon, kiam li partoprenis niajn diskutojn, la konfuzo kreskis kaj neniu praktika homo aŭskultis lin, eĉ ne por kontraŭargumenti, escepte de General Baldissera, principe tute lia kontraŭulo, kiu kiel ŝuisto, avidis fari interparolojn senutilajn.
Per siaj strangaj ideoj kaj ankoraŭ pli per sia ekzemplo, Berardo estis ŝanĝinta la pensmanieron de la tuta junularo en Fontamara.
En la vilaĝo neniam estis tiom da junuloj. Antaŭe ili ekmigris por serĉi laboron, estante apenaŭ deksesjaraj; unu foriris al Lazio, dua al Apuglia kaj tria al Ameriko; multaj disiĝis de la fianĉino por kvar, ses aŭ ĝis dek jaroj kaj ĉe reveno edziĝis; aliaj edziĝis la tagon antaŭ la forveturo kaj post la unua nokto de amoro foriris malproksimen por kvar, ses aŭ dek jaroj; ĉe la reveno ili trovis la filon granda kaj okazis ankaŭ, ke ili trovis kelkajn de diferencaj aĝoj. Sed la elmigromalpermeso haltigis la forvojaĝon de la junuloj, kiuj estis devigataj resti en Fontamara, kie la laboro estis malmulta por ĉiuj. La malpermeso elmigri signifis por ili neeblon laborenspezi kaj ŝpari tiom, kiom bezonate por konservi la malgrandan gepatran teron, almorditan de ŝuldoj kaj hipotekoj, por fari la plej necesajn plibonigojn kaj kulturi laŭ malpli primitiva metodo, por anstataŭigi la maljunan aŭ mortintan azenon per juna, por akiri porkon, du kaprinojn, aĉeti liton por edziĝi. Sed estante junaj, ili ne montris sian malkontenton per lamentoj kaj plendoj kaj eĉ ne pervorte esprimis sin pri la senkompata sorto, kiu trafis ilin. En la multaj tagoj de neniofarado ili kolektiĝis kaj influataj de la plej aĝaj, tamen plej malprudentaj, ili facile faris sensencaĵojn kaj ekplanis entreprenojn malsa ĝajn.
Vintre ili kunvenis prefere en la stalo de Antonio Zappa, kie la haladzoj de la kaprinoj varmigis la aeron. Tien iris Antonio Spaventa, Luigi della Croce, Palummo, Raffaele Scarpone, Venerdì Santo, mia filo, tiu de Ponzio Pilato kaj aliaj. Berardo Viola aperis ĉiufoje, kiam oni planis fanfaronaĵojn kaj perfortojn. Oni allasis neniun alian en la societon, kiun la knabinoj de Fontamara nomis ”La malvirta rondo”. Tiu nomo estis pli ĝusta ol unuavide ŝajnis. Iun tagon oni malkovris, ke la plej dezirata tempopasigo estas misuzi la kaprinojn kaj precipe la junan kaprinon de Baldovino Sciarappa, nomitan Roscetta, laŭ la koloro de la felo, pri kiu oni rakontis, ke kun multaj obeo kaj volupto ĝi sciis kontentigi la dezirojn de la junuloj. Pro Roscetta ili multe disputis kaj la malĉasto longe daŭris, ĝis kiam, kiel ĉiam okazas en similaj aferoj, la posedanto de la kaprino, Baldovino Sciarappa, fine aŭdis pri tio. Pro tiu skandalo multaj kafonoj, konfidintaj siajn kaprinojn al Antonio Zappa, reprenis ilin kaj ”La malvirta rondo” likvidiĝis.
Plej mirige estis, ke Berardo, sana, muskola junulo, jam tridekjaraĝa, orfo, por kiu estis devigita mastrumi la proksimume naŭdekjara avino, montras nenian intencon edziĝi. Iam inter li kaj Elvira, la tinkturistino, ekzistis amrilato kaj pli bonan kunulinon li ne povus trovi, sed post la perdo de la peceto da tero, Berardo rompis la rilaton, donante neniun klarigon. Demandi al li pri Elvira estis certa maniero furiozigi lin. Dum la longaj vintraj vesperoj, kiam ne estis laboro farenda, kiam la plia ĝuloj drinkis kaj la gejunuloj amkaresis, Berardo diskutis kun General Baldissera ĝis noktmezo pri la diferenco inter urbanoj kaj kamparanoj, inter la tri privilegioj, nome la privilegio de la pastraro, de la posedantoj kaj de la kutimo. Ĉe tio li pugnobatis sur la tablon tiel, ke ĉio en la trinkejo de Marietta Sorcanera tremis, sed la maljuna General, adepto de la ”neŝanĝebla ordo” restis kvieta. Oni povus pensi, ke Berardo ne plu havas pretendojn pri Elvira, sed iun tagon, kiam lin atingis la sciigo, ke Filippo il Bello petis ŝin edziniĝi, li ege furioziĝis. Li kuris al lia hejmo, sed tie lin ne trovis. Ekaŭdinte, ke li iris al la ŝtonmino, Berardo rapidis tien kaj trovis lin mezuranta altamasojn da silikoj kaj ne petinte konfirmon de la onidiro, li kaptis lin ĉe la brusto kaj ĵetis lin dekon da fojoj sur ŝtonamason kiel ĉifonon, ĝis kiam alkuregis laboristoj.
De tiam neniu sin prezentis al Elvira, tamen, siaflanke Berardo plu evitis sin.
Iun vesperon, reveninte el Fucino, mi klopodis paroli kun li.
”Elvira eble jam transpasis sian dudek-kvinan jaron,” mi diris, ”kaj en nia regiono, kie la junuloj geedziĝas antaŭ la dudeka jaro, tio estas jam tro aĝa. Krom tio ŝia patro estas paralizita kaj ne kapablas helpi ŝin ĉe teksado kaj tinkturado. Ekster ĉiu alia motivo Elvira bezonas edzon, kiu povas helpi hejme.”
Berardo ne diris ion.
”Se vi decidis ne edziĝi kun ŝi,” mi konkludis, ”ŝi rajtas edzigi alian.”
Subite Berardo ekkoleris:
”Ŝanĝu la temon,” li diris kun voĉo, kiu ne permesis malobeon.
La sekvintan tagon mi vane atendis lin por iri al Fucino.
Mi iris al lia hejmo por rigardi, ĉu li ankoraŭ dormas.
Mi trovis la maljunulinon lamentanta:
”Berardo freneziĝos,” ŝi diris al mi, ”li finos ankoraŭ pli malbone ol lia avo. Ĉi tiun nokton li ne fermis la okulojn, eĉ ne unu minuton. Li ellitiĝis antaŭ la dua. Mi diris al li: estas tro frue por Fucino. Li diris: mi ne iros al Fucino. Mi demandis: kien do? Li respondis: mi iros al Cammarese. Mi: kaj kial vi iros al Cammarese, se estas laboro en Fucino? Li: ĉar tie oni laborenspezas pli multe.
Mi: de kiam vi zorgas pri enspezado? Sed li foriris, ne doninte aliajn klarigojn…”
La sciigo pri la forveturo de Berardo al la romana agro tuj disvastiĝis inter la kafonoj de Fontamara kaj alportis miregon, kvankam kafono, kiu vivas de tago al tago, se li povas akiri pagon malpli modestan, havas nenian devon resti en sia vilaĝo, eĉ kiam la laboro estas intensa.
Nia miro kreskis, kiam tiun saman vesperon Berardo revenis al Fontamara.
Kvar- aŭ kvinope kun Marietta kaj General Baldissera ni troviĝis meze de la strato, ĝuste parolante pri Berardo.
Vidante reaperi lin neatendite, ni pensis, ke la sciigo pri lia foriro estas ŝerco. Ni tamen rimarkis, ke li surhavas la ĉemizon kaj la pordimanĉan ĉapelon kaj sub la brako paketon. Kial li revenis? Lia rakonto estis konfuza.
”Mi staris en la stacidomo kaj jam aĉetis mian bileton.
Enmarŝis karabenista patrolo kaj al ĉiu oni petis la legitimilojn kaj demandis pri la celo de la vojaĝo. Mi tuj diris la veron, ke mi intencas iri al Cammarese por labori.
Oni respondis: – Bone, ĉu vi posedas permesilon? –
Kian permesilon? – Sen tio vi ne rajtas labori! – Sed, kian permesilon? Neeble estis ricevi bonan klarigon. Oni repagis al mi la prezon de la bileto kaj eligis min el la konstruaĵo. Tiam kaptis min la ideo piediri ĝis la sekvanta stacidomo kaj tie envagoniĝi. Kiam mi estis ĵus aĉetinta la bileton, alvenis du karabenistoj. – Kien vi iras? –
Mi respondis: al Cammarese por labori. Ili diris: – Montru la permesilon! – Kian permesilon? Kio ĝi estas? – Vi ne povas labori, ne havante permesilon, – ili respondis, – tiel tekstas la nova regularo pri migrantaj laboristoj.
Mi klopodis konvinki ilin, ke mi iros al Cammarese ne por interna migrado, sed nur por labori, sed ĉio estis senutila. – Ni ricevis niajn ordonojn – diris la karabenistoj, – ni ne povas permesi al iu ajn laboristo, kiu voja ĝos en alian regionon por labori, sen permesilo eniri la vagonaron. Oni repagis la prezon de la bileto kaj mi devis foriri. Sed tiu historio pri la permesilo ne eliris mian kapon… Mi eniris gastejon kaj ekparolis kun tiuj, kiuj estis tie. – La permesilo? Ĉu vi ne scias, kio ĝi estas? – al mi demandis ĉaristo, – dum la milito oni parolis pri nenio alia! – Kaj jen mi estas ĉi tie post perdita tago …”
General Baldissera plej multe interesiĝis pri la rakonto de Berardo, ĉar li elpoŝigis presitan cirkuleron, alportitan de la poŝto, dirante:
”Ankaŭ ĉi tie oni parolas pri permesilo.”
Vere temis pri ĝi. La sindikato de manlaboristoj, sekcio ”prilaborado de ledo,” provinco Aquila, invitis General Baldissera havigi al si ŝuistan permesilon.
”Ankaŭ Elvira ricevis similan leteron,” aldonis Marietta, ”ŝi venis al mi, tute timigita, por ke mi klarigu, pri kio temas, sed mi komprenis nur tion, ke ne plu ekzistas la libero labori… La prapatroj de Elvira ĉiuj estis tinkturistoj kaj teksistoj kaj neniu iam malhelpis tion al ili; nun oni skribis al ŝi, ke, se ŝi deziras daŭrigi la metion, ŝi devas pagi imposton kaj havigi al si permesilon …”
La ricevo de tiuj cirkuleroj en Fontamara, kiuj koincidis kun la incidentoj okazintaj al Berardo, igis min supozi, ke probable oni preparas burleskon:
”Pro kio la registaro okupas sin pri ŝuistoj kaj tinkturistoj?
Pro kio pri kafonoj, serĉantaj laboron en alia provinco? La registoj havas aliajn aferojn pripensindajn,” mi diris, ”tio estas privataj entreprenoj… Nur dum milita tempo oni reguligas tiajn aferojn. Sed nun ne estas milito…”
”Kion vi scias?” interrompis General Baldissera, ”ĉu vi scias, ĉu ni havas militon aŭ pacon?”
Tiu demando impresis nin ĉiujn.
”Se la registaro enkondukas permesilojn, tio signifas, ke estas milito,” daŭrigis kun funebra voĉo General.
”Milito kontraŭ kiu?” demandis Berardo. ”Ĉu eblas, ke estas milito kaj ni scias pri nenio?”
”Kion vi scias?” redemandis General, ”kion vi kredas scii, malsaĝa kafono sen tero? La kafonoj, kiuj batalas, faras militon, sed la urbanoj ĝin deklaras… Kiam eksplodis la unua milito, neniu kafono sciis, kontraŭ kiu ni batalas. Ponzio Pilato asertis, ke estas kontraŭ Menelik.
Simplicio diris, ke estas kontraŭ la turkoj kaj nur poste ni sciiĝis, ke ni batalis kontraŭ Trento kaj Trieste…
Sed en la historio estis militoj, pri kiuj neniu komprenis kontraŭ kiu! Ĉu milito? Sed milito estas tiel komplikita, ke kafono neniam povos kompreni ĝin… Kafono vidas nur etan parton de la milito, ekzemple permesilon kaj tio impresas lin. La urbano vidas pli multe, kazernojn kaj armilfabrikojn. La reĝo la tutan landon. Nur Dio vidas ĉion!”
”Sed, ĉu vi prenos la permesbileton?” mi demandis al Baldissera.
”Ĉu mi ĝin prenos?” li respondis. ”Certe, sed mi ne pagos.”
Malgraŭ la diversaj manieroj esprimi nin, ni povis diri, ke fakte ni akordiĝis pri nia sinteno koncerne permesilojn.
Tiun vesperon ni parolis ankoraŭ multe pri militoj kaj ne ekzistis familio, en kiu oni ne pritraktis la temon.
Ĉiu faris al alia la demandon:
”Sed milito kontraŭ kiu?”
Neniu sciis respondi. Sidante antaŭ la trinkejo de Sorcanera, General Baldissera pacience respondis al ĉiu, kiu petis al li informojn:
”Kontraŭ kiu estas milito? Ankaŭ mi ne scias; sur la folio ricevita oni klarigas nenion; ĝi diras nur, ke mi pagu…”
”Pagi, ĉiam pagi,” komentariis la kafonoj.
La konfuzo en niaj pensoj kreskis pro la neatendita alveno de Innocenzo La Legge.
Ke Innocenzo kuraĝas denove reveni al Fontamara, de kie li pro komprenebla timo restis malproksima dum kelkaj monatoj, certe havis gravan motivon; propravole li certe ne venis. Preskaŭ atinginte la trinkejon de Sorcanera kaj vidante, ke la kafonoj de ĉiuj flankoj kuras renkonte al li, dum momento li ektimis. La palego de lia leporvizaĝo perfidis lian internan angoron. Ĝustatempe Marietta alŝovis benketon, antaŭ ol li falus teren.
”Pardonu min, pardonu,” li ekdiris kun malforta voĉo, ”ne timu, ne, ne timu; kial timi? Ĉu mi eble vin timigas?”
”Parolu,” konsolis Berardo kun malmulte kuraĝiga voĉo.
”Jen, ni bone komprenu,” plu parolis Innocenzo, ”bone ni komprenu, ke ne temas pri impostoj, mi ĵuras je ĉiuj sanktuloj, ke ne temas pri impostoj, mi denove ripetas, ne estas parolo pri impostoj. Se estos pri impostoj, Dio tuj igu min blinda!”
Li paŭzis kelkajn minutojn kaj ne perdis la vidpovon.
”Daŭrigu!” diris Berardo.
”Ĉu vi memoras, ke iun vesperon venis ĉi tien milica oficiro, iu kavaliro Pelino? Ĉu vi memoras? Bone, bonege, tio plaĉas al mi. Kavaliro Pelino raportis al la plej altaj aŭtoritatuloj, ke li konstatis en Fontamara centron de malamikoj kontraŭ la nuna registaro… Ne timu, estas nenio malbona, ne timu… Kavaliro Pelino denuncis, vorton post vorto, certajn parolojn faritajn en lia ĉeesto kontraŭ la nuna registaro kaj la religio… Sendube li malbone komprenis viajn diskutojn, sendube. Sed la plej superaj aŭtoritatuloj decidis fari kelkajn antaŭzorgojn koncerne Fontamara… Nenio grava, mi certigas, nenio pagenda, nenio… Temas pri bagateloj, kiujn la urbanoj rigardas gravaj, sed por kafonoj havas nenian signifon…”
Innocenzo ne sciis, kiuj estas tiuj antaŭzorgoj deciditaj kontraŭ Fontamara. Li estis komunuma oficisto kaj tial konis la decidojn nur de la komunumo, kiu ordonis al li komuniki ilin al la fontamaranoj: la ceteron li ne sciis kaj pri tio ne scivolis.
La unua decido estis la deviga enkonduko de la leĝo, koncernanta la fermotempon; unu horon post Ave Maria, ĉiu kafono devas esti hejme kaj tie resti ĝis aŭroro.
”Ĉu la salajroj restas samaj?” interrompis Berardo.
”Kiel tio rilatas al salajro?” demandis Innocenzo.
”Kiel? Se ni ne povos eliri antaŭ aŭroro,” Berardo klarigis, – ”tio signifas, ke ni atingos Fucino, la lokon, kie ni laboras, iom post tagmezo… Se oni pagos la antaŭan salajron por kelkaj laborhoroj malpli, tiukaze vivu la leĝo pri fermotempo!…”
”Kaj la irigacado?” demandis Ponzio Pilato, ”kiel ni aranĝos ĝin nokte, kiam ĉiu restos hejme?”
Innocenzo La Legge embarasiĝis.
”Vi ne komprenis min,” li diris, ”aŭ, pardonu min, vi ŝajnigas ne kompreni por turmenti min. Kiu diris al vi, ke vi ŝanĝu viajn kutimojn? Vi restos kafonoj kaj plenumas vian laboron, kiam vi deziras. Sed la Impresario estas podestà kaj vi ne povas malhelpi al li esti podestà.
Kaj mi, kio estas mi? Komisiito de la komunumo kaj vi ne povas malhelpi tion. La Impresario, kiel podestà, decidis, por eviti protestojn kaj plendojn de aliaj aŭtoritatuloj, ke vi dumnokte restu hejme. Mi, kiel komisiito, komunikas al vi lian ordonon. Vi, kiel kafonoj, faru tion, kio plaĉas al vi.”
”Kaj la leĝo?” ekkriis General Baldissera, ”kie ni finos tiel? Ĉu ekzistas leĝo aŭ ne?”
”Pardonu,” Innocenzo demandis, ”je kioma horo vespere vi ekdormas?”
”Tuj post sunsubiro,” respondis la maljuna, miopa ŝuisto.
”Kaj je kioma horo vi ellitiĝas?”
”Je la deka, ĉar la laboro estas malabunda.”
”Bonege,” decidis la komisiito, ”mi nomas vin reprezentanto de la leĝo…”
Ĉiuj ekridegis, sed Baldissera restis serioza kaj ĉar estis jam mallume, li foriris por dormi. Innocenzo, feliĉa pro sia neatendita sukceso, fariĝis pli kuraĝa. Li ekbruligis cigaredon kaj ekfumis. Sed li fumis laŭ maniero nekonata: anstataŭ eligi la fumon el la buŝo, li tenis ĝin tie kaj poste elblovis tra la naztruoj, sed ne tra ambaŭ samtempe, kiel ankaŭ ni kapablas, sed alterne, antaŭe tra unu kaj poste tra la alia… Li profitis la momentan miron por surprizi nin per la dua decido de la podestà koncerne Fontamara: en ĉiuj publikaj salonoj devas pendi afiŝo, tekstanta:
EN ĈI TIU EJO ESTAS MALPERMESITE
PAROLI PRI POLITIKO.
Publika ejo en Fontamara estis nur la trinkejo de Marietta.
Innocenzo donis al la mastrino skribitan ordonon de la podestà, dirante, ke ŝi respondos, se en ŝia trinkejo oni ankoraŭ diskutos pri politiko.
”Sed en Fontamara neniu scias, kio estas politiko,” prave rimarkigis Sorcanera, ”en mia trinkejo neniu parolis iam pri politiko.”
”Pri kio vi do parolas, dirante, ke kavaliro Pelino revenis al la ĉefurbo tiel furioza?” demandis Innocenzo.
”Oni parolas iom pri ĉio,” respondis Sorcanera, ”oni parolas pri prezoj, salajroj, impostoj, leĝoj; hodiaŭ ni babilis pri permesiloj, milito, migrado…”
”Pri tio vi ne plu devas paroli, laŭ la ordono de la podestà,” klarigis Innocenzo. ”Ne estas ordono speciale por la fontamaranoj, sed por tuta Italio… En publikaj salonegoj oni ne bezonas paroli pri impostoj, salajroj, prezoj, leĝoj…”
”Do, ni tute ne bezonas plu paroli!” konkludis Berardo.
”Ĝuste! Jen, Berardo perfekte komprenis ĉion,” ekkriis Innocenzo, ”vi ne plu bezonas rezoni; jen la senco de la decido. Vi ĉesigu ĉian rezonadon.”
La kontento de Innocenzo estis granda, kiam li konstatis, ke Berardo pravigas lin kaj tial li akceptis lian proponon pliklarigi la afiŝon, skribitan en nia ĉeesto sur larĝan folion de blanka papero kaj kiu devis pendi sur muro, jene:
LAŬ ORDONO DE LA PODESTÀ,
ĈIUJ REZONADOJ ESTAS MALPERMESITAJ!
Berardo prizorgis la pendigon de la afiŝo, alte sur la muron, fronte de la trinkejo. Lia konduto tre mirigis nin.
Kvazaŭ lia sinteno estus ankoraŭ ne sufiĉe klara, Berardo aldonis:
”Kaj ve al tiu, kiu tuŝas ĝin.”
Innocenzo donis al li la manon kaj volis ĉirkaŭbraki lin.
Sed la klarigoj, kiujn Berardo aldonis, estingis lian entuziasmon.
”Kion hodiaŭ ordonas la podestà, mi ĉiam asertis,” diris Berardo. ”Oni ne diskutu kun mastroj, tio estas mia tezo. Ĉiuj malfeliĉaĵoj okazis al la kafonoj pro rezonadoj.
La kafono estas azeno, kiu rezonas. Tial nia vivo estas centoble pli malbona ol tiu de veraj azenoj, kiuj ne diskutas (aŭ almenaŭ ŝajnigas tion). Azeno ne rezonanta portas 70, 90, 100 kilogramojn da sarĝo; pli ĝi ne portas.
Ĝi havas limigitan rapidon kaj bezonas certan kvanton da pajlo. Oni ne povas ricevi de ĝi, kion oni havigas al si de bovino, kaprino aŭ ĉevalo. Neniu argumento konvinkas ĝin kaj neniu parolado kaŭzas, ke ĝi moviĝas. Ĝi ne komprenas nin aŭ ŝajnigas ne kompreni. Kontraŭe, la kafono rezonas. Oni povas lin konvinki. Oni povas persvadi lin, labori super sia fizika forto. Oni povas persvadi lin, ke li fastu, oferu la vivon por la mastro, iru militon.
Oni povas kredigi al li, ke en la alia mondo ekzistas infero.
Vidu la rezultojn. Rigardu ĉirkaŭen kaj rimarku la rezultojn…”
Ĉio, kion diris Berardo, ne estis nova al ni. Sed Innocenzo La Legge ektimis.
”Senprudenta ulo ne fastas. Ĝi diras: se mi manĝas, mi laboras, se mi ne manĝas, mi ne laboras,” daŭrigis Berardo, ”aŭ pli ĝuste, ĝi eĉ ne diras tion, ĉar tiukaze ĝi rezonus, sed ĝi agas tiel laŭ naturo. Do, imagu, se la sesmil kafonoj, kiuj kulturas Fucinon, anstataŭ esti rezonantaj azenoj, t.e. malsovaĝaj, konvinkeblaj, timaj pro karabenistoj, pastro, juĝisto, estus veraj nerezonantaj sarĝbestoj… Princo Torlonia povus almozpeti… Vi, ho Innocenzo, venis ĉi tien kaj post iom da tempo reiros laŭ la malluma vojo al la ĉefurbo. Kio retenas nin, mortbati vin?… Respondu!”
Innocenzo penis iom balbuti, sed ne kapablis; li estis morte pala.
”Kio retenas nin,” plu diris Berardo, ”estas la konsekvencoj, kiujn murdo alportas. Sed vi, Innocenzo, per via mano skribis sur tiun afiŝon, ke de hodiaŭ, laŭ ordono de la podestà estas malpermesitaj ĉiuj diskutoj… Vi mem rompis la fadenon, al kiu estis ligita via vivo…”
”Jen,” sukcesis diri Innocenzo, ”jen, vi asertas esti kontraŭ rezonado, sed kontraŭe, pardonu min, ŝajnas, ke vi rezonas tro multe… Via tuta vortofluo estis nenio alia ol rezonado… Mi neniam aŭdis azenon, t.e. kafonon senprudentan, tiel parolanta…”
”Se rezonadoj estas favoraj nur al labordonantoj kaj aŭtoritatuloj,” mi demandis al Berardo, ”kial la podestà malpermesis ĉiujn rezonadojn?…”
Berardo silentis dum momento. Poste li respondis:
”Estas malfrue, morgaŭ mi devos ellitiĝi je la tria por iri al Fucino. Bonan nokton…”
Kaj li foriris hejmen.
La diskutoj kun li ĉiam tiel finiĝis. Li parolis, paroladis dum tutaj horoj kiel pastro kaj diris la plej absurdajn kaj terurajn aferojn, kiuj venis en lian kapon, kun voĉo, kiu ne permesas kontraŭargumentojn. Se post tio, kiam li ĉesis paroli, iu faris al li demandon, li embarasiĝis kaj ne respondinte foriris.
Tiun vesperon Innocenzo La Legge ne reiris al la ĉefurbo: eble pro la minacaj vortoj de Berardo, eble pro subita malforto, li preferis pasigi la nokton ĉe Sorcanera.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.