|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FONTAMARAAŭtoro: Ignazio Silone |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ne havante propran hejmon kaj proksimajn parencojn, la Heroo de Porta Pia trovis loĝejon en la lito de Marietta Sorcanera.
Evidente, li finis per tio tiel, kiel li devus esti komencinta, se la falsa fatamorgano (atmosfera trompbildo pro rompo de lumradioj) akiri fortunon en la urbo ne estus persekutinta lin de lia junaĝo. Marietta estis virino, deziranta rekomenci, kiel lupo, kiu perdis la harojn, sed ne la malvirtojn; la Heroo, kontraŭe, estis viro jam perdita.
Li pasigis longajn horojn en la sunbrilo, senmova kvazaŭ lacerto.
”Kial ni naskiĝis?” li demandis al ĉiu, kiu venis proksimen al li.
Kion respondi? Kiu povas scii, kial la homo naskiĝis?
Eĉ General Baldissera tion ne sciis. Plej multe frapis lin la rakonto pri la vivo en la urbo. La malnova mondo, kiun li konis, mortis jam antaŭ tridek jaroj. Ĝin anstataŭas stranga kaj malkonsekvenca mondo, en kiu okazas frenezaj aferoj.
La kafonoj sulkigis la grundon per lignaj plugiloj, kontraŭe la urbanoj fendis la aeron per flugantaj maŝinoj.
La kafonoj ŝparadis kuprajn soldojn, el kiuj dudek valoras unu liron, kontraŭe la urbanoj parolis nur pri milliraj biletoj.
La kafonoj ne sukcesis kvietigi la malsaton, fosante de frua mateno ĝis malfrua vespero, kontraŭe la urbanoj rapide akiris fortunon per stratbatalado.
Eble neniu ekster Fontamara pensis ankoraŭ pri la kristana generalo, kiu libervole foriris Afrikon kaj neniu ripetis la antikvan kanton:
Ne fidu la nigran genton…
La novaj sinjoroj en la urbo kaj iliaj ĵurnaloj laŭdis la ridigajn ĉeffigurojn de punekspedicioj kontraŭ publikaj gastejoj, ĵurnalaj administrejoj kaj privataj domoj.
”Kion oni kantas nuntempe en la urbo?” iun tagon la ŝuisto demandis al la Heroo de Porta Pia kaj laŭ lia voĉo oni povis kompreni la gravecon, kiun li atribuis al la respondo.
La Heroo, starante meze de la placeto, ekkantis la lastan novkanton de la urbo:
Deŝiru min
Prenu mian koron
Kaj deŝiru min!..
Ĉe la roma stacio la Heroo estis ricevinta propagandan broŝuron, por la kafonoj presitan de la nova registaro.
Ni supozis, ke en ĝi troviĝas klarigoj koncerne la sintenon de la registaro kontraŭ ni kaj iun vesperon ni kolektiĝis ĉirkaŭ la Heroo, por ke li voĉlegu al ni.
La unua parto estis dediĉita al falĉistoj kaj enhavis poemon.
Mi kopiis ĝin kaj ĉiam portis ĝin ĉe mi, esperante trovi iun, kiu povas klarigi al mi la signifon.
La poemo tekstas:
Ĉe la montetoj, sub suno afabla,
Plu laboras la falĉisto.
En koro espero ridanta,
Li ĝojas pri rikoltoj abundaj.
Sur la ebenaĵo, kiun ĉirkaŭas
Altaj Alpoj, estas freŝa odoro.
Ĝi serĉas la ombron de l’dometoj,
Troviĝantaj sur altaj pintoj.
Kabanoj staras en malaltaj valoj
Kiel ŝafoj dum tagmezo
En la ombro malvarmeta.
En la trankvileco
De la ombroplenaj arbaroj
Mallaŭte murmuras kaskado.
Aliaj partoj de la libreto estis pli klaraj kaj priskribis la benitan vivon en la kamparo. Inter la donitaj argumentoj mi rememoras jenajn:
”Kiam la urbanoj volas ripozi kaj ĝui freŝan aeron, kien ili iras?
Al kamparo!
De kie venas freŝa butero, pura oleo, blanka faruno, unuarangaj fruktoj?
De kamparo!
Loĝantoj de urboj estas maldikaj, nervaj, palegaj, melankoliaj.
Loĝantoj de kamparo estas fortikkorpaj, gajhumoraj, sanaspektaj, optimismaj.”
Laŭ sekvanta maniero oni klarigis en la libreto ĉion, kion faris la nova registaro por la kafonoj:
”Dank’al la nova registaro la kafonoj laboras ĉiutage ne pli ol ok horojn.
La kafonoj estas asekuritaj kontraŭ akcidentoj, malsanoj kaj senlaboreco.
La impostoj, kiujn pagas la kafonoj, estas malaltigitaj.
Bankoj kredite disponigas monon al la kafonoj.”
Kiam la Heroo tion legis, ni rigardis unu la alian, kvazaŭ por diri: li trompas nin.
La Heroo transdonis la broŝuron al Michele Zompa, kiu legis la samon kaj post li Ponzio Pilato.
Ĉi tiu donis ĝin al mi kaj mi legis:
”Dank’al la nova registaro la kafonoj laboras ĉiutage ne pli ol ok horojn.
La kafonoj estas asekuritaj kontraŭ akcidentoj, malsanoj kaj senlaboreco.
La impostoj, kiujn pagas la kafonoj, estas malaltigitaj.
Bankoj kredite disponigas monon al la kafonoj.”
La konkludo de la broŝuro estis:
”Fine la potenco estas en la manoj de kafonoj. Fine, la agrikultura lando Italio havas agrikulturistan gvidon. La interesoj de la kamparanoj superas ĉion alian. La kamparanoj reprezentas la patrion.”
Michele Zompa esprimis la dubon, kiun ni ĉiuj sentis;
”Ĉi tiu libreto estas verkita karikature de registara malamiko… aŭ ĝi venas el frenezulejo…”
”Povas esti,” la Heroo diris, ”sed ĝin donis al mi la karabenistoj…”
”Kial la karabenistoj distribuas tiajn broŝurojn?” Berardo Viola diris scivole. ”Kial la registaro de princo Torlonia kaj de la banko permesas distribuadon de tiaj presaĵoj?
… Kial ĝi ŝajnigas sin registaro de kafonoj?…
Kial ĝi volas elrabi, mortigi kafonojn en la nomo de kafonoj?
…”
Vere, unuafoje ni rimarkis, ke la registaro prezentas sin kiel registaro por kafonoj. Sed ĝuste ĝi transdonis nin al malsato.
”La registaro ĉiam estis kontraŭ la malriĉuloj,” klarigis la Heroo de Porta Pia, ”sed la nuna registaro estas speciala… Ĝi estas kontraŭ la malriĉuloj, sed en speciala maniero. Ĝia tuta potenco estas kontraŭ la malriĉuloj, inter kiuj estis multaj, kiuj verŝis sian sangon por fondi ĝin. Mi ne parolas pri mi mem kaj miaj samsortanoj, kvankam neniu povus diri, ke ni estas riĉaj. Sed mi parolas pri la oficistoj, tramistoj, fervojistoj, manlaboristoj, kiuj estis inter la unuaj faŝistoj… Mi parolas pri tiuj, kiuj nuntempe estas en la milico, kiuj grandparte ne estas milionuloj, sed malriĉaj kafonoj. Sen ili la nuna registaro ne regus longe. Ĝi bezonas ilin. La registaro de princo Torlonia kaj la banko bezonas ilin. Ju pli la registaro plenumas la interesojn de princo Torlonia kaj la banko, des pli ĝi ilin bezonas kaj des pli ĝi bezonas kredigi, ke ĝi estas registaro por kafonoj kaj ĉiuj manlaboristoj …”
Tio, kion diris la Heroo de Porta Pia, ne estis tre klara.
Sed dum kelka tempo nenio estis komprenebla.
Milicanoj venis al Fontamara kaj seksperfortis plurajn virinojn, tio estis klara. Sed tio okazis en nomo de la leĝo kaj dum ĉeesto de policestro kaj tio estis neklara.
En Fucino la lupago de la malgrandaj luantoj estis altigita kaj tiu de la grandaj farmistoj malaltigita, tio estis klara. Sed la propono estis farita de reprezentanto de la etfarmistoj kaj tio estis neklara.
La t.n. faŝistoj plurfoje bastonbatis, vundis aŭ eĉ mortigis personojn, kontraŭ kiuj la juĝisto povis nenion diri krom tio, ke ili kaŭzas ĝenon al la Impresario kaj tio estis klara. Sed la registaro ĉiam premiis la farintojn kaj mortigintojn kaj tio estis neklara.
Oni povis diri, ke ĉiuj malfeliĉoj, kiujn ni spertis, ekzamenitaj unu post alia, ne estis novaj kaj en la historio oni povas trovi multajn ekzemplojn de ili. Sed la maniero, en kiu ili venis, estis nova kaj absurda.
Ni povis klarigi plu nenion.
La malmulta greno, kiu de la venonta rikolto devus resti en Fontamara, estis aĉetata de la Impresario jam fine de majo, kiam ĝi estis ankoraŭ verda, kontraŭ po 120 liroj por kvintalo. Ni tre miris, ke la Impresario, kutime tiel singarda, kuraĝas aĉeti grenon en majo, kiam neniu jam povas scii la merkatan prezon, sed ni bezonis monon kaj vendis la verdan grenon kaj tiel faris ankaŭ la kafonoj de la najbaraj vilaĝoj. Dum la rikolto solviĝis la mistero: la registaro proklamis leĝon speciale favoran al nacia greno kaj la prezo altiĝis de 120 ĝis 170 liroj por kvintalo. Evidente la Impresario sciis pri tiu leĝo jam en majo. Li gajnis tuj 50 lirojn je ĉiu kvintalo de nia greno, antaŭ ol ĝi estis falĉita.
Tiel la tuta profito de nia laborado malaperis al la Impresario.
La tuta profito de niaj plugado, semado, erpado, sarkado, la tuta profito de tutjara laborado iris en la poŝon de la Impresario. La kafonoj plugis, sarkis, semis, fosis, rikoltis, draŝis kaj kiam ĉio finiĝis, intervenis la Impresario kaj profitis, intervenis la banko kaj profitis.
Ĉu protesti kontraŭ tio? Estis neeble fari tion. Ĉio okazis laŭleĝe, tute laŭleĝe. Nur nia protesto estus neleĝa.
Dum kelka tempo ĉiuj ŝteloj kontraŭ la kafonoj estis laŭleĝaj. Kiam ne sufiĉis la malnovaj leĝoj, oni kreis novajn.
Berardo Viola, Raffaele Scarpone kaj mi havis monpostulon al don Circostanza pro plantado de vitoj en lia malnova kulturejo malantaŭ la tombejo, kiu la pasintan jaron duone detruiĝis pro inundo. Iun dimanĉon ni iris al la hejmo de la Amiko de la Popolo por enspezi nian perlaboraĵon.
Don Circostanza premis nian manon kaj ĉiujn tri ĉirkaŭbrakis, kvankam li ne estis ebria.
”Kiom da labortagoj mi ŝuldas?” li demandis al ni.
Al Berardo Viola li ŝuldis dek kvin tagojn, al Raffaele Scarpone kaj mi po dek du; por klera homo, kiel don Circostanza, la kalkulo ne estis malfacila.
La Amiko de la Popolo faris seriozan mienon. Kelkajn minutojn li silentis. Du aŭ trifoje li trapasis la studejon.
Li rigardis tra la fenestro, aŭskultis ĉe la porda seruro por ekscii, ĉi iu kaŝaŭskultas. Post tio li proksimiĝis al ni kaj subpremante sian emocion, flustre diris:
”Estas terure!… Vi ne povos prezenti al vi, kiel la registaro persekutas nin. Ĉiutage ĝi eltrovas novan leĝon kontraŭ ni. Ni ne plu estas liberaj, eĉ ne pri nia mono.”
Tio tre impresis nin. Ĉu la registaro komencis persekuti ankaŭ la altrangulojn?
”Via moŝto diru nur unu vorton,” diris Berardo, ”kaj ĉiuj kafonoj ekribelos!”
”Tion mi ne aludis,” rediris don Circostanza timigite, ”sed ion pli teruran… Jen tie estas tri kovertoj, kiujn mi preparis por vi… Unu por ĉiu el vi, kun la salajro.”
Sur la tablo vere kuŝis tri kovertoj.
”Mi preparis ilin tiel, kiel ni interkonsentis,” li plu diris.
”Ne mankas eĉ unu centimo (centono de liro). Ĉu vi kredas?”
”Ni kredas,” ni respondis triope.
Li denove manpremis kaj ĉirkaŭbrakis nin. (Kial ni ne kredu lin? Se ni ne kredus lin, kiun do ni devus kredi?)
”Bone,” diris la Amiko de la Popolo, ”ĉi tiun matenon mi ricevis la novan laborkontrakton de la agrikulturaj laboristoj en nia provinco… Ĝi estas al mi terura bato, neatendita… Legu!”
Mi prenis ĵurnalon, kiun don Circostanza metis antaŭ min kaj legis kelkajn per ruĝa krajono signitajn liniojn:
”La nuna salajro de agrikulturaj laboristoj estas malaltigita per kvardek procentoj por laboristoj de la unua kategorio (viroj de 19 ĝis 60 jaroj).
La reduktita salajro estas plie malaltigita per dudek procentoj por junuloj 17 kaj 18-jaraj (dua kategorio) kaj per kvardek kvin procentoj por virinoj kaj infanoj (tria kategorio).”
”Ĉu ne terure? Diru, ĉu tio ne estas terura?” interrompis la Amiko de la Popolo.
Mi plu legis:
”Agrikulturaj kaj teraj plibonigoj, nova plantado de vitoj, olivarboj, fruktarboj, fondo de sterkejoj, riparadoj, purigadoj, foslaboroj, kulturado, konstruo de vojoj, k.t.p. havantaj specialan karakteron, rubrikiĝas sub laborhavigo kaj estas pagataj pli malalte ol supre nomitaj. Ĉi tiu malaltigo ne povas superi dudek kvin procentojn.”
”Ĉu ne estas nekredeble?” diris la Amiko de la Popolo.
”Kial la leĝo okupas sin pri mastroj kaj kafonoj?…
Kie finiĝos nia libereco?…”
”Tie kuŝas la tri kovertoj,” diris Berardo, ”ni prenos ilin kaj ĉio estos en bonordo.”
Berardo volis preni sian, sed don Circostanza antaŭis lin.
”Kion?” li ekkriis, ŝanĝante voĉon kaj mienon. ”Ĉu en mia hejmo tia misago?… Ĉu ĉe mi?…”
”Ne estas misago,” mi diris. ”Ni laboris kontraŭ interkonsentita salajro dum interkonsentita nombro da tagoj.
Ne estos malfacile kalkuli, kiom vi ŝuldas…”
”Kaj la leĝo?” krie demandis la Amiko de la Popolo, ”kie finiĝos la leĝo?… Ĉu vi ne scias, kio okazos al tiu, kiu malobeas tiujn leĝojn? Vi ne scias tion, vi estas nesciaj, sed mi scias… Mi ne deziras iri en malliberejon pro vi. Mi bedaŭras, tre bedaŭras, sed ne povos, absolute ne povos iri en malliberejon pro vi… Leĝo estas leĝo. Ni devas respekti ĝin.”
”La leĝo de Moseo tekstas: Vi ne ŝtelu,” diris mi.
”Nuntempe ordonas ne Moseo, sed Musolino,” rediris don Circostanza… ”Krome, ne mi devas igi respekti la leĝon… Se vi ne konvinkiĝos propravole, restos al mi nenio alia ol voki la karabenistojn.”
Don Circostanza ekscitiĝis. Li trairis la studejon laŭlonge kaj laŭlarĝe kaj liaj okuloj furioze turniĝis.
”Ion tian mi neniam atendis de vi,” li diris, ”post la multa bono, kiun mi faris al vi… Mian tutan vivon mi dediĉis al la popolo… Kion vi deziras?… Ĉu vi intencas ruinigi min?… Kial? Diru malkaŝe: kial vi intencas ruinigi min?…”
Poste li kvietiĝis. Li iris al la pupitro, prenis la koverton de Berardo kaj eltiris 85 lirojn. Preninte papereton kaj krajonon li ekkalkulis:
”Laŭ la leĝo,” li diris, ”ni devas subtrahi entute 40 procentojn … Tio estas 34 liroj… Restas 51 liroj… De tiu sumo ni devas laŭleĝe depreni 25 procentojn pro la laborhavigo… Tio estas 13 liroj… Restas al Berardo 38 liroj… Kara, karega Berardo, mi tre bedaŭras, sed kulpas la faŝistoj.”
Post tio don Circostanza prenis mian koverton kaj eltiris 78 lirojn. Li kalkulis sammaniere:
”Laŭ la leĝo, ni komencas per subtraho de 40 procentoj … Tio estas 32 liroj… Restas 46 liroj… Poste ni malpliigas ilin per 25 procentoj pro la laborhavigo … Tio estas 12 liroj… Restas 34 liroj.”
La saman kalkulon li faris pri la mono de Scarpone.
En momento de noblanimeco li vokis la servistinon kaj proponis glason da vino al ni.
Ni ne povis ne akcepti kaj trinkis.
Tiun saman matenon donna Zizzola invitis Baldovinon Sciarappa kaj lian edzinon al la ĉefurbo. Baldovino estis luinta terpeceton de don Carlo Manĝas kaj pagis antaŭ kelkaj tagoj la luprezon. Sed donna Zizzola ne kontentis pri la pago, ĉar la antaŭan jaron la edzino de Baldovino donacis ĉe la pago dudek kvar ovojn kaj laŭ la leĝo de kutimo ŝi postulis, ke ĉiujare ĉe la monpago Baldovino donacu dudek kvar ovojn.
Elirinte la hejmon de la Amiko de la Popolo, ni renkontis Baldovinon Sciarappa, kiu meze sur la strato, ĝis155 sange batis sian edzinon. Ili estis ĉe donna Zizzola kaj devis konfesi, ke laŭ la leĝo de kutimo, ili havas la devon ĉiujare donaci ĉe la lupago dudek kvar ovojn…
La ideo pri la regalo venis pasintan jaron de Baldovino, sed ĝin plenumis lia edzino, kiu ne diris, ke ĝi estas unika, eksterordinara… Do, fakte la edzino kulpas.
Pro tio en la nuna jaro kaj en la sekvontaj, ĝis kiam estos mortinta Baldovino kaj post lia morto, ĝis kiam estos mortinta lia filo, donna Zizzola pro la leĝo de kutimo devos ricevi ĉiujare krom la lupago dudek kvar ovojn.
Unu afero estis klara: ĉiutage aperis novaj leĝoj favore al la posedantoj, sed el la malnovaj malaperis ĝuste tiuj, kiuj estis favoraj al la kafonoj. La ceteraj restis.
Tiel oni nuligis la leĝon de kutimo, (doni la interkonsentitan salajron al kafono), ĉar ĝi favoris nin. Sed la malbona (ke ni devige donacu), restis.
Laŭ antikva kutimo donna Zizzola kaj aliaj malnovaj posedantoj havis lignan ringon por mezuri la grandon de la ovoj, donacitaj de la subluantoj, kaj ili sisteme rifuzis tiujn, kiuj pro siaj dimensioj trairas la ringon. Ni devas diri, ke la ringo kreiĝis en tempo, kiam la kokinoj demetis grandajn ovojn kaj nun okazis ofte, ke donna Zizzola rifuzis malgrandajn ovojn kaj postulis grandajn.
Sed kiom kulpis la kafonoj pri tio, ke la kokinoj demetas ovojn ne pli grandajn?…
En tiu tempo Teofilo la sakristiano kolektis monon por peti al don Abbacchio celebri meson por la loĝantaro de Fontamara. La rezulto de la kolektado estis deko da liroj. Don Abbacchio respondis, ke la prezo de mesoj plialtiĝis kaj ke li povos veni, se ni sendos ankoraŭ dek lirojn. Kun grandega peno, soldon post soldo, la petita sumo estis ŝparita kaj iun dimanĉan matenon don Abbacchio venis por celebri la meson.
La preĝejo estis nebone konservita, plena de polvo kaj araneaĵoj, kun muroj multloke senkalkaj.
Bela estis nur la pentraĵo de la eŭkaristio sur la altaro.
Jesuo mantenis pecon da tritika pano kaj diris: ”Ĉi tio estas mia korpo.”
Tio estas, la blanka pano estas mia korpo. La blanka pano estas filo de Dio. Ĝi estas vero kaj vivo. Jesuo ne aludis la panon el maizo, kiun manĝas la kafonoj, nek la sensalan, sekan pansurogaton, la hostion de la pastroj.
Jesuo havis en la mano pecon da pure tritika pano kaj diris:
”Ĉi tio (la tritika pano) estas mia korpo.”
Tio signifas la korpon de la dia filo; tio signifas veron kaj vivon; tio signifas: kiu havas blankan panon, havas min (Dion). Kiu ne havas blankan panon, kiu havas nur maizan, ne havas dian benon, ne konas Dion, ne konas la veron, ne posedas la vivon. Al tiu, kiu ne havas tritikan panon, sed nur maizan, estas, kvazaŭ la Savinto ne vivis, kvazaŭ Jesuo ankoraŭ estas venonta.
Kiel eblis ne pensi pri nia greno, kulturita kun multa peno dum la tuta jaro kaj akaparita de la banko fine de majo, kiam ĝi estis ankoraŭ verda? Ni kulturis ĝin kun nia ŝvito, sed neniam ĝin gustumis. Ĝi estis ekspedita al la urbo, kie manĝis ĝin eĉ hundoj kaj katoj, sed ni ne povis ĝin akiri. Ni manĝis nur maizan panon.
Tamen, Kristo sur la altaro aludis ne maizan panon, sed tritikan, kiam Li diris: .
”Ĉi tio estas mia korpo.”
Kaj la peto en la preĝo ”Patro Nia”: donu hodiaŭ nian ĉiutagan panon, – koncernas ne maizan, sed tritikan panon.
La pano, kiun Jesuo pliigis kaj kun la fiŝoj donis por satigi la malsatajn kafonojn de sia lando, estis pano ne el maizo, sed el tritiko.
La pano en la kanto de la sakramento:
Ho, vivu, pano ĉiela,
ne estas maizpano, sed pano el tritiko (de greno, kreskinta sur la kampo kaj konsumata en la urbo).
Leginte la evangelion, don Abbacchio turnis sin al ni kaj ekpredikis pri sankta Berardo.
Sankta Berardo estis kafono kaj ĉiam estis la sanktulo nia. La plej granda miraklo en lia vivo estis granda grendistribuado al la kafonoj de Pescina en jaro de granda malsato. Tial, iusence, li estis la sanktulo de la pano, de la blanka pano.
Sankta Berardo mortis grandaĝa post vivo suferplena.
Oni rakontas, ke kiam li aperis antaŭ la dia trono, Dio, kiu lin konis kaj deziris bonon al li, ĉirkaŭbrakis lin, dirante:
”Ĉion, kion vi deziras, mi disponigos al vi… Ne forgesu peti tion, kio plej plaĉas al vi…”
Sankta Berardo tre embarasiĝis pro tiu propono.
”Ĉu mi povas ion peti?” li demandis time.
”Ĉion,” respondis Dio kuraĝige…”Ĉi tie en la ĉielo ordonas mi… Ĉi tie mi povas fari, kion mi deziras…
Ĉi tie ne estas la papo… Kaj al vi mi deziras bonon.
Kion ajn vi petos de mi, mi konsentos doni!”
Sed sankta Berardo ne kuraĝis esprimi sian peton. Li timis, ke lia malmodera deziro kolerigos Dion. Nur post multaj hezitoj kaj ricevinte la honoran vorton de Dio, ke Li ne ekkoleros, sankta Berardo diris sian deziron:
”Sinjoro, donu grandan pecon da tritika pano!”
Dio ne rompis sian honoran vorton kaj ne ekkoleris, sed ĉirkaŭbrakis la sanktan kafonon kaj ploris kun li.
Poste, kun tondranta voĉo, Li vokis dek du anĝelojn kaj ordonis al ili, ke ĉiutage, de mateno ĝis vespero, ”per omnia saecula saeculorum”’, ili provizu sanktan Berardon per la plej bona tritika pano trovebla en la paradizo. Tio okazis antaŭ proksimume kvarcent jaroj. De tiu tempo neniu alia kafono eniris la paradizon. Ĉi tio estas la vera historio pri sankta Berardo, kiel rakontas ĝin ĉe ni la patroj al la filoj. Sed la pastroj rakontas ĝin diference.
Laŭ la modernaj pastroj, oni ne manĝas en la paradizo: ne manĝante, oni ĝuas la ĉeeston de Dio; en la paradizo oni eterne fastas… Se tio estas vera, ni havas unu plian motivon por manĝi ĉi tie sur la tero. Ankaŭ don Abbacchio certe pensis tiel, ĉar ni konis lin kiel gastronomon, kiu antaŭvidas eternan fastadon kaj tial klopodas grasiĝi kiom li kapablas.
Don Abbacchio finis sian predikon, proponante novenon (laŭ la katolika religio: dum 9 tagoj ripetata preĝado en preĝejo) por konservi la dian protekton al la loĝantaro de Fontamara.
”Meso estas tre bona, sed nesufiĉa,” li diris. ”Meso daŭras duonan horon kaj post tio finiĝas. Kiu el vi, havante gravan aferon ĉe advokato, konsentas paroli pri ĝi nur unu fojon?… La saman persiston ni devas havi antaŭ Dio. Dio, kompreneble, estas bonvola, sed plaĉas al Li, ke ni preĝadas… Noveno alportus al Fontamara multan benon, se ne materian, certe spiritan… Por plenumi novenon estos necese, ke Fontamara dum naŭ tagoj gastigu pastron je kosto de la loĝantaro… La elspezo sumiĝos je kvindek liroj…”
”Pagi, ĉiam pagi!” interdiris Berardo Viola kun laŭta voĉo kaj eliris la preĝejon. Lin sekvis unu post alia la aliaj viroj.
Don Abbacchio tuj komencis la antifonon, rapidegis fini la meson, demetis la mesveston kaj la surplison kaj malaperis el la sakristio, kiel hundo kun la vosto inter la kruroj.
Dum abundaj jaroj la pastro vivas bone. Li celebras la meson, tridumon (laŭ la katolika religio: dum 3 tagoj ripetata preĝeja ceremonio), novenon, li baptas, konfirmas, donas lastan sanktoleadon, kuniras al tombejo kaj, se la tempo estas favora, ĉio ĉi okazas laŭdezire. Sed kiam regas malsato, kion povas fari pastro?
Se estas malsato, la kafonoj havas nur unu savon: kvereli inter si.
En Fontamara ne ekzistis du familioj, kiuj vivis en paco. La plej eta okazo sufiĉis por kaŭzi teruran interkverelon.
Ili komenciĝis tage inter la virinoj kaj infanoj kaj daŭris vespere ĉe reveno de la viroj. Unu fojon temis pri iom da pruntedonita fermentaĵo, kiu ne estis redonita, alian fojon pri briko, barelo, peco da lado aŭ ligno, pri kokino aŭ iom da pajlo.
En tia mizera tempo, la motivoj por malpaciĝi sin prezentis ĉiutage dekfoje. Sed por ni la plej grava motivo restis ĉiam la akvo de la rivereto.
La fosistoj rapide fosis la novan fluejon de la rivereto kaj en la tago de la divido de la akvo, ĉiuj kafonoj, kiujn interesis la irigaco, ĉeestis.
Sur la loko, kie oni dividos la akvon, estis konstruitaj du kluzoj tiel, ke oni povos reguligi la fluon laŭ la malnova fluejo kaj laŭ tiu al la Impresario. Tio signifis la solvon pri tiuj du misteraj tri kvaronoj.
De la ĉefurbo venis cento da karabenistoj, kiuj lokis sin sur la vojo. Patrolo venis al ni kaj devigis nin reiri de la rivereto ĝis la vitoj. Ni ne kontraŭstaris, ĉar neniam antaŭe ni vidis tiel grandan nombron da karabenistoj.
Iom poste alvenis du grupoj da faŝistaj soldatoj kaj fine la altranguloj: la Impresario, la notario, don Circostanza, la Pensemulo, don Cuccavascio, don Ciccone, don Pomponio, don Tarandella, kanoniko don Abbacchio, don Pelino en nigra ĉemizo, aliaj sinjoroj, nekonataj de ni, kaj malantaŭ ili Filippo il Bello kaj Innocenzo La Legge.
Don Circostanza venis rekte al ni, donis al ĉiu la manon kaj konsilis havi fidon pri li pro nia propra intereso.
Oni decidis, ke ni nomu komisionon de kleruloj, kiu helpos ĉe la divido de la akvo. En tiu komisiono estis ankaŭ Ponzio Pilato, Giacobbe Losurdo kaj mi. Al la aliaj kafonoj oni permesis kolektiĝi malantaŭ kordono de karabenistoj.
Post tio la notario pasis antaŭ nin kaj legis la interkonsenton inter la loĝantaro de Fontamara kaj la Impresario pri la akvodivido.
”La interkonsento estas tre klara… Laŭ la nova rivereta fluejo fosita de la komunumo fluos tri kvaronoj, kaj tri kvaronoj de la restanta akvo daŭrigos sian malnovan iron.”
”Ne estas tiel!” subite protestis Ponzio Pilato. ”La interkonsento tekstas: tri kvaronoj kaj tri kvaronoj…
Nenio pli. Do, la duono kaj la duono… Tio signifas tri kvaronojn por ni kaj tri kvaronojn por la Impresario…
Por ambaŭ sama kvanto…”
”Sed ne, sed ne,” ekkriis Giacobbe Losurdo. ”La interkonsento ne estas tia. Ĝi diras, ke ni ricevos tri kvaronojn de la akvo, kaj la resto, (se estos resto, ĉar estas ja nur malmulta akvo) la resto estas por la Impresario.”
”Tri kvaronoj kaj tri kvaronoj estas diablaĵo,” mi diris.
”Neniam ni aŭdis pri simila strangaĵo… La vero estas, ke la akvo apartenas al Fontamara kaj devos aparteni al ĝi.”
Per niaj gestado kaj kriado la kafonoj sur la vojo, ĉirkaŭitaj de la karabenista kordono, komprenis, ke la divido de la akvo estos malfavora al ni kaj ili ektumultis.
Precipe Raffaele Scarpone, subtenata de sia kutima grupo da senpripensaj junuloj, hurlis kvazaŭ frenezulo.
”Ĉar la fontamaranoj prenas provokan sintenon kaj la membroj de la komisiono, nomita por helpi ĉe la akvodivido, ne konsentas inter si,” diris la Impresario, ”mi, kiel rajtigita estro de la komunumo, nomas reprezentantoj por Fontamara kavaliron Pelino, estron de la faŝista milico, kaj don Circostanza…”
Ses karabenistoj ĵetis sin sur nin kaj kondukis nin al la aliaj fontamaranoj sur la vojo. Don Circostanza kriis post ni:
”Fidu min! Restu kvietaj!”
De malantaŭ la kordono ni povis malklare distingi tion, kio okazas ĉe la rivereto. Fakte tio ne malplaĉis al ni, ĉar tiel ni havis plu nenian respondecon kontraŭ la aliaj kafonoj. Estis bone, ke nia defendo estis en la manoj de don Circostanza, homo instruita.
Antaŭe la notario, poste arkitekto kaj kvar laboristoj kun fosiloj proksimiĝis al la rivereto. Don Pelino kaj don Circostanza kelkfoje diskutis kun la arkitekto.
Sed la vojdigo kaj la granda amaso da karabenistoj kaj aŭtoritatuloj ĉirkaŭ la kluzoj reguligontaj la akvodividon, malhelpis al ni vidi kiel okazas la finreguligo de la famaj tri kvaronoj kaj tri kvaronoj. Sed centon da metroj pli malproksime, kie la malnova rivereta vojo kurbis sin tra la legomkulturejoj de Giacinto Barletta kaj Papasisto, ni povis klare distingi, kiamezure malpliiĝas nia akvo kaj kiom restas.
Ni ĉiuj do okulis tien. Ni klopodis diveni, kion decidis la aŭtoritatuloj kaj niaj reprezentantoj kelkajn paŝojn for de ni.
Raffaele Scarpone estis la unua, kiu kriis, ke la akvonivelo falas. Kvankam neniu el ni atendis, ke la kvanto de la akvo restos sama, ni ĉiuj, vidante malrapide malaltiĝi la nivelon de la akvo, ekkriis kaj malbenis la Impresarion kun la tuta honorinda societo. Ĝi malaltiĝis malrapide ĝis la duono, sed ne haltis…
”Ŝtelistoj! Ŝtelistoj! Ŝtelistoj!” ni kriis.
Filomena Quaterna, Recchiuta, la filino de Cannarozzo, Giuditta Scarpone, Lisabetta Limona kaj aliaj virinoj ekgenuis surtere kaj recitative diris la litaniojn de malbeno:
Vi perdu tiom da sango, kiom da akvo vi rabas de ni!
Vi verŝu tiom da larmoj, kiom da akvo vi rabas de ni!
Ke bufoj naskiĝu en via stomako!
Ke marserpentoj naskiĝu en via stomako!
Ke neniu el vi revidu siajn edzinon kaj gefilojn!
Jesuo, Giuseppe, sanktaj Anna kaj Maria
Plenumu tiujn petojn el animo nia!
Intertempe la akvo daŭre malaltiĝis sur la loko, kie ni povis kontroli ĝin, ĝis kiam aperis ŝtonoj kaj herbo.
”Consumatum est!” ni aŭdis diranta kanonikon don Abbacchio.
”Ĉiom da akvo! Ĉiom da akvo! Ili forprenis ĉiom da akvo!” ni denove ekkriis. Raffaele Scarpone kaj Venerdì
Santo per helpo de la aliaj junuloj turnis sin kontraŭ la kordono de karabenistoj, kiu tenis ilin sur la vojo. La karabenistoj defendis sin per la kolboj de la pafiloj, sovaĝe batante kaj kriante: malantaŭen! malantaŭen!
Kun granda peno don Circostanza sukcesis aŭdigi sian voĉon super la granda tumulto.
”Estu kvietaj! Estu kvietaj!” li kriis. ”Mi estas ĉi tie por defendi viajn interesojn… Lasu tion al mi! Ne faru malsaĝaĵojn!”
Don Circostanza venis al ni sur la vojrandon kaj faris unu el siaj kutimaj paroladoj:
”Ĉu vi ne plu fidas min? Jen, kial viaj aferoj iras malbone, ĉar vi ne plu fidas min… Ĉu vi opinias agi en viaj interesoj, tiel kriante kaj perfortante?…”
Poste li turnis sin al la Impresario kaj diris:
”La malkontento de tiuj homoj estas justa… Ni trovu kompromison. Mi apelacias al via koro filantropa kaj popolamika! La fontamaranoj estas bonaj homoj kaj meritas respekton… La komunumo faris la elspezon por fosi la novan kanaleton. Kio okazis estas okazinta. Diro de Kristo tekstas: quod factum est, factum est…”
”Ĝuste!” interdiris don Abbacchio.
”Ni eble povus fiksi templimon, post kiam la rivereta akvo tute reirus al Fontamara,” proponis don Circostanza. ”Estu al la fontamaranoj konsolo: ilia perdo estas laŭleĝa, sed ne eterna!… Ĉiu faru proponon.”
”Kvindek jarojn,” proponis la Impresario. Indigna hurlado el niaj buŝoj protestis kontraŭ tiu senhonta propono.
”Prefere ni lasos mortigi nin! Pli volonte ni iros en malliberejon! Ŝtelistoj! Ŝtelistoj!”
Don Circostanza denove silentigis nin kaj parolis al la Impresario.
”En la nomo de la fontamaranoj mi deklaras la proponon de la podestà neakceptebla. Kvindek jaroj estas tro longe! Ni fiksu tempon malpli, sed multe malpli longan …”
”Kvardek jarojn!” proponis kanoniko don Abbacchio.
”Tridek jarojn!” diris kavaliro Pelino.
”Dudek kvin jarojn!” proponis la notario.
Sed ĉiu nova propono renkontis rifuzan kriadon de la tuta kafonaro.
Denove don Circostanza paŝis antaŭen, dirante:
”Permesu al mi proponi en la nomo de tiu kuraĝa kaj laborema popolo de Fontamara… Mi proponas dek lustrumojn (jarkvinojn)… Mi apelacias al la bona koro de la podestà, ke li akceptu tiun gravan oferon!”
Don Tarandello, don Ciccone, don Pomponio, don Cuccavascio kaj la Pensemulo ĉirkaŭis la Impresarion, klopodante konsentigi lin, fari tiun oferon niafavore.
Post multaj petoj la Impresario cedis.
Oni alportis folion da papero. La notario formulis la proponon, faritan de don Circostanza kaj ĝin subskribis la Impresario, kavaliro Pelino kaj la aŭtoro de la propono kiel ”reprezentanto de la popolo en Fontamara.”
(Verdire, neniu el ni komprenis, kiom da tempo reprezentas dek lustrumoj).
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.