|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FONTAMARAAŭtoro: Ignazio Silone |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La faktoj, kiujn mi rakontos, okazis en somero de la pasinta jaro en Fontamara.
Imagu Fontamaran kiel la plej malriĉan kaj neprogresintan vilaĝon de Marsica, norde de la sekigita lago Fucino.
Ĉirkaŭ ruina preĝejo, enkavigita sur la dorso de ŝtona monteto, troviĝas proksimume cento da dometoj unuetaĝaj, misformaj, neregulaj, nigriĝintaj pro la tempo kaj rompiĝintaj pro ventoj kaj pluvoj, kun tegmentoj nebone kovritaj de tegoloj kaj ĉiaj rompaĵoj. La pli granda parto de tiuj domaĉoj havas nur unu aperturon, kiu servas kiel pordo, fenestro kaj kamentubo. En la interno, kie mankas pavimo kaj estas neglataj muroj, loĝas, dormas, manĝas kaj naskas, kune, sur pajlo, la viroj, la virinoj, iliaj gefiloj, la azenoj, la porkoj, la kaproj kaj la kokoj.
Io alia pri Fontamara ne estus dirinda, se ne estus okazintaj la faktoj, kiujn mi rakontos.
Mi vivis en la ĉirkaŭaĵo de Fontamara la unuajn dudek jarojn de mia vivo. Dum dudek jaroj ĉiam la sama suno, la sama tero, la sama pluvo, la sama neĝo, la samaj domoj, la sama kapeleto, la samaj festoj, la samaj manĝoj, la sama mizero: la mizero, ricevita de niaj gepatroj, kiuj ĝin heredis de la geavoj, kiuj siavice heredis ĝin de siaj gepatroj. La vivo de la homoj, de la bestoj kaj de la tero ŝajnis fermita en senmova ringo, imuna kontraŭ nekonstanteco de la tempo; fermita en ringo natura.
Antaŭe venis semado, post tio sarkado, pritranĉado, sulfurado, falĉado, rikolto de vinberoj. Kaj poste? Poste rekomenco: semado, sarkado, pritranĉado, sulfurado, falĉado, rikolto de vinberoj. Ĉiam la sama, neŝanĝebla afero. Ĉiam. La jaroj pasis, la jaroj akumuliĝis, la junuloj maljuniĝis, la maljunuloj mortis kaj oni semadis, sarkadis, pritranĉadis, sulfuradis, falĉadis, rikoltadis. Kaj poste ankoraŭ? La sama afero. Kaj post tio? Ĉiam la sama afero. Ĉiun jaron kiel la pasintan jaron, ĉiun sezonon kiel la antaŭan sezonon, ĉiun generacion kiel la antaŭan generacion.
Dum la monatoj de malbona vetero oni ordigas la familiajn aferojn, tio estas: oni kverelas. En Fontamara ne ekzistas familioj, kiuj ne estas parencaj inter si. En malgrandaj vilaĝoj, ĝenerale ĉiuj familioj estas parencaj.
Ĉiuj familioj havas komunajn interesojn. Pro tio ili malpaci ĝas. Ĉiam la samaj disputoj, senfinaj konfliktoj, kiujn oni transprenas de generacio al generacio en senfinaj procesoj, en nekalkuleblaj elspezoj por povi fiksi, al kiu apartenas dornbarilo. La dornbarilo forbrulas, tamen restas la kvereloj.
Ne estas elirvojo. Oni penas ŝpari dudek soldojn, tridek soldojn ĉiumonate, somere ĝis cent soldojn, tio estas sume trideko da liroj en unu jaro. Sed poste venas malsano aŭ akcidento kaj oni formanĝas la ŝparaĵojn de dek jaroj. Kaj oni komencas denove: dudek soldojn, tridek soldojn, cent soldojn ĉiumonate. Post tio denove komenco.
En la ebenaĵo, dume, multaj aferoj ŝanĝiĝas, sed en Fontamara nenio ŝanĝiĝas. La tero estas malmulta, seka kaj ŝtona. La malmultan teron oni tro multe subdividis kaj ŝarĝis per hipotekoj. Neniu kafono (malriĉa kamparano) posedas da ĝi pli ol kelkajn hektarojn.
La sekigo de la lago Fucino, okazinta antaŭ okdek jaroj, kaŭzis tian plialtiĝon de la temperaturo sur tuta Marsica, ke sur la ĉirkaŭaj montetoj ĝi ruinigis la antikvan terkulturon. La olivarboj estis tute detruitaj: la vinberoj estis atakataj de malsanoj kaj ne sukcesas plene maturiĝi; oni devas ilin rikolti fine de oktobro, antaŭ neĝfaladoj, kaj el ili oni produktas vinon akre acidan kiel citrono. Tiun vinon trinkas nur la kafonoj, kiuj ĝin produktis.
La ekspluatado de la grundo, akirita per la sekigo de la lago Fucino, malgraŭ tio, ke ĝi apartenas al plej fruktodonaj kampoj de Italio, ne rekompencas tiujn perdojn.
La ebenaĵo de Fucino estas fakte regata kiel kolonio. La egaj riĉaĵoj, kiujn ĝi ĉiujare produktas, ne restas tie, sed migras al la metropolo. Kune kun grandegaj agroj romaj kaj toskanaj, la dek kvar mil hektaroj de Fucino estas en la manoj de tiel nomata princo Torlonia. Ĉi tiu devenas de iu aŭvergnano, iu Torlogne, kiu venis en Romon kun franca regimento komence de la pasinta jarcento; li spekulaciis je milito, poste je paco, spekulaciis je salo, je la milito de ’48-a kaj je la paco, kiu sekvis, je la milito de la jaro ’59-a kaj je la paco, kiu sekvis, je Burbonoj kaj je ilia ruiniĝo. Post la jaro ’60-a li sukcesis akiri per malgranda elspezo la akciojn de iu societo napola-franca-hispana, kiu konstruis la akvoeliron por la sekigo de Fucino: laŭ la agnoskitaj rajtoj de la napola reĝo al la societo, Torlonia rajtis ricevi la renton de la sekigitaj kampoj dum 90 jaroj. Sed pro la politika subteno, kiun li donis al la piemonta dinastio, Torlonia ricevis la sekigitajn kampojn por eterne. Li estis distingita per titolo de duko kaj poste per titolo de princo. La piemonta dinastio donacis al li ion, kio ne apartenis al ĝi.
La tiel nomita princo Torlonia havas nuntempe propran gvardion por defendi sian sanktan propraĵon. Kanalo, longa proksimume 60 kilometrojn, ĉirkaŭas lian grandegan feŭdon. Por atingi ĝin oni devas transpasi pontojn, kiujn oni nokte levas. Neniu rajtas konstrui domojn aŭ kabanojn sur la vastega terebenaĵo.
Pri la kulturado de Fucino laboras proksimume dek mil kafonoj. La t.n. princo Torlonia luigas la teron al advokatoj, kuracistoj, notarioj, instruistoj kaj al riĉaj kamparanoj de la ĉirkaŭaĵoj, kiuj poste ludonas aŭ mem kulturas ĝin, dungante potage la plej malriĉajn kafonojn.
En ĉiuj gravaj centroj sur la bordoj de Fucino – kiel en la plej granda parto de la suditalaj komunumoj – okazas ĉiumatene merkato de kafonoj, kie la riĉaj farmantoj dungas labormanojn de tago al tago. Por atingi la laboron en Fucino, la kafonoj devas ĉiutage piediri kvin ĝis dek du kilometrojn.
En akra kontrasto kun la malriĉeco de la kafonoj estas la grandegaj riĉaĵoj, kiujn Torlonia ĉiujare akiras el Fucino:
80.000 kvintaloj (cent kilogramoj) da sukerbetoj, 300.000 kvintaloj da greno, 10.000 kvintaloj da diversaj legomoj.
La betoj de Fucino konsistigas la ĉefan materialon de unu el la plej grandaj sukerfabrikoj de Eŭropo, sed por la kafonoj, kiuj ilin kulturas, sukero ĉiam restas frandaĵo, kiu eniras iliajn hejmojn nur en la paskotagoj por la rita dolĉaĵo. Preskaŭ ĉiu greno de Fucino estas sendata al la urbo, kie ĝi servas por baki tritikan panon, biskvitojn kaj por pretigi makaroniojn, kie ĝi servas por nutri ankaŭ hundojn kaj katojn, sed la kafonoj, kiuj ĝin kulturas, estas devigataj nutri sin per maizo preskaŭ la tutan jaron.
Tion, kion la kafonoj akiras el Fucino, ili povas konsideri vera kaj propra rento de malsato: rento, kiu lasas al ili la eblon nur vivi, sed ne progresi.
Iam almenaŭ kelkaj kafonoj sukcesis elmigri al Ameriko.
Ankaŭ kelkaj fontamaranoj antaŭ la milito provis sian sorton en Argentino aŭ Brazilo. Tiuj, kiuj havis fortunon, ne revenis al Fontamara, sed ekloĝis en la apudaj komunumoj, kie ili havis eblon fruktigi siajn ŝparaĵojn.
Tiuj, kiuj ne estis bonŝancaj, revenis al Fontamara kaj tie refalis en la ĝeneralan bestecan letargion, konservante, kiel perditan paradizan revon, la vizion pri la vivo pasigita transmare.
Sed la pasintan jaron, dum mallonga tempospaco de kelkaj semajnoj, okazis serio da faktoj, kiuj renversis en Fontamara ĉi tiun vivon stagnantan dum multaj generacioj.
La ĵurnalaro ne tuj okupis sin pri tiuj faktoj. Nur post kelkaj monatoj malmultaj sciigoj filtriĝis tra Italio al eksterlando.
Fontamara, menciita de neniu geografia karto, subite fariĝis objekto de multaj diskutoj kaj al kelkaj aktuale simbolis grandan parton de Italio, nome la sudan parton.
Foresto dum multaj jaroj ne malpermesis al mi, kiu naskiĝis en la apudo de Fontamara kaj tie vivis dudek jarojn, pensi, ke la epizodoj koncernantaj Fontamaran, estas fantaziaj, neniam okazintaj, tute inventitaj, kiel multaj aliaj pro diskuteblaj motivoj kaj atribuitaj al tiu malproksima vilaĝo pro tio, ke la kontrolado estas nefacila.
Ĉiuj miaj klopodoj, tuj faritaj por ekhavi sciigojn, ne donis iajn rezultojn. Mi jam ne plu pensis pri tio, kiam okazis io neantaŭvidita: revenante hejmen, malfrue en la nokto, mi trovis antaŭ mia hejmo, kuŝantaj kontraŭ la enirejo kaj preskaŭ endormiĝintaj, du virojn kaj unu virinon, kiujn mi laŭ iliaj surtutoj kaj jutsakoj tuj rekonis kiel fontamaranoj. Ĉe mia alveno ili ekstaris kaj ĉe la lumo de gaso mi rekonis ankaŭ la vizaĝojn. Ili vere estis el Fontamara.
Alta maljunulo, ege maldika kun malviglaj ursaj movoj, sulka vizaĝo kaj grizaj barbharoj. Malantaŭ li en lia ombro liaj filo kaj edzino. Ili eniris, eksidis kaj komencis rakontadi. (Tiam mi rekonis ankaŭ la voĉojn)
Antaŭe parolis la maljunulo. Poste la edzino. Post tio denove la maljunulo. Poste denove la edzino. Post tio denove la maljunulo. Poste la filo kaj fine la maljunulo.
Kiam la maljunulo finis paroli, mateniĝis. Tio, kion ili diris, troviĝas en ĉi tiu libro.
Nun du rimarkoj. Ĉi tiu rakonto ŝajnos al la leganto akre kontrasta al la pitoreska bildo pri Suditalio, kia la literaturo ĝin ofte prezentas. Estas konate, ke en libroj Suditalio estas benita kaj belega tero, kie la kamparanoj iras al la laboro kantante en ĥoro pro ĝojo, al kio ĥore respondas la vilaĝaninoj vestitaj de belegaj tradiciaj vestoj, dum en apuda arbaro trilas najtingaloj.
Sed, ho ve!… en Fontamara ĉi tio neniam okazis.
Kiu serĉos en la rakonto ian folkloron, estos seniluziigita.
Li ne trovos eĉ unu vorton pri la vestmaniero de la fontamaranoj, nek unu solan vorton en dialekto. En Fontamara ne ekzistas arbaro! La montoj estas sekaj kaj nefekundaj, kiel la plej granda parto de Apeninoj (montaro en meza Italio). Birdoj estas malmultaj. Ne estas najtingalo; en la dialekto eĉ ne ekzistas vorto por ĝi. La kamparanoj ne kantas, nek ĥore, nek solaj, ankaŭ ne, kiam ili estas ebriaj, do, des malpli, kiam ili iras al la laboro. Anstataŭ kanti, ili blasfemas. Por esprimi grandan emocion, ĝojegon aŭ malpacon, ili blasfemas. Sed ankaŭ en la blasfemado ili ne havas fantazion, fantazion ekzemple de la florencanoj; la fontamaranoj elektas ĉiam inter du aŭ tri sanktuloj, konataj de ili, kaj ĉi tiujn misuzas ĉiam per la samaj vortoj.
La nura persono, kiu kantis en Fontamara dum mia junaĝo, estis iu ŝuisto. Li kantis nur unu kanzonon, kiu rememorigas la komenciĝon de la etiopia milito kaj komenciĝas jene:
Ho! Baldissera,
Ne fidu la nigran genton…
Aŭdante ripeti tiun admonon ĉiun tagon de la jaro, de mateno ĝis vespero kun voĉo ĉiam pli malgaja pro tio, ke la ŝuisto iom post iom pli maljuniĝis, la junularo de Fontamara sentis seriozan timon pri General Baldissera, ke li pro tro granda kuraĝo, distremo aŭ senpripenseco vere komencos fidi la nigran genton. Longan tempon poste ni sciiĝis, ke la malbono okazis jam antaŭ ol ni naskiĝis.
Ĉi tio estas la unua rimarko.
La dua estas ĉi tiu: en kiu lingvo mi rakontu la historion?
Neniu pensu, ke la fontamaranoj parolas la italan lingvon.
La itala lingvo estas por ni lingvo lernita en la lernejo, kiel la latina, franca aŭ esperanta. La itala lingvo estas por ni fremda lingvo, morta lingvo, lingvo, kies vortaron kaj gramatikon oni verkis, ne kontaktinte kun ni, nia vivmaniero, nia agmaniero, nia pensmaniero, nia esprimmaniero.
Kompreneble, jam antaŭ mi, aliaj sudaj kafonoj parolis kaj skribis itallingve en la sama maniero, kiel ni, irontaj en la urbon, surmetas ciritajn ŝuojn kaj kolumon kun kravato. Sed sufiĉas observi nin por rimarki nian neklerecon. La itala lingvo ne povas fari ion alian ol kripligi en la formado niajn pensojn, rompi ilin, donante al ili sensencan kaj banalan aspekton, aspekton de traduko.
Sed, por bone sin esprimi, la homo ne traduku. Se estas vere, ke, por flue esprimi sin en iu lingvo, necesas antaŭe lerni pensi en ĝi, la peno, kiun kostas al ni paroli itallingve, signifas evidente, ke ni ne scias pensi en ĝi, (do, ke ĉi tiu itala kulturo estas por ni fremda). Sed, ĉar ni ne havas alian manieron komprenigi nin (kaj komprenigi nin estas por ni afero pri vivo aŭ morto), tial ni penos kiel eble plej bone traduki en la lingvon, kiun ni lernis en la lernejo, tion, kion ni deziras, por ke ĉiuj sciu: la veron pri la okazintaĵoj en Fontamara.
Kvankam ni prunteprenas la lingvon, la maniero rakonti apartenas al ni. Ĝi estas fontamara arto. Ĝi estas la sama, kiun ni eklernis en junaĝo dum longaj, sendormaj noktoj, ĉe la ŝpinilo, sekvante ĝian ritmon.
Ekzistas neniu diferenco inter ĉi tiu rakontarto, inter ĉi tiu arto meti vorton post vorto, linion post linio, frazon post frazo, figuron post figuro, kaj la antikva teksarto, la antikva arto meti fadenon post fadeno, koloron post koloro, ordige, purege, insiste, klare. Antaŭe vidiĝas la trunketo de la rozo, post tio la folioj, poste la kaliko kaj poste la koroloj; sed de la komenco ĉiu komprenas, ke temas pri rozo. Pro tio niaj produktoj ŝajnas al la urbanoj senkulpaj kaj malkleraj; sed, ĉu ni iam klopodis vendi ilin en la urbo? Ĉu ni ofertis ilin en la urbo? Egale: ĉu ni iam petis al la urbanoj rakonti siajn okazintaĵojn laŭ nia maniero? Tion ni neniam petis.
Ĉiu do havu la rajton rakonti siajn spertojn laŭ propra maniero.
Zürich, someron 1930
Ignazio Silone
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.