La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FONTAMARA

Aŭtoro: Ignazio Silone

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO II

La sekvintan tagon tuta Fontamara incitiĝis pro miskompreno.

Ĉe la eniro de Fontamara, el sub ŝtonamaso, fluas mizera akvofadeno, simila al marĉeto. Post kelkpaŝa distanco la akvo eniras la ŝtonriĉan teron, fosante truon, kaj reaperas ĉe la piedo de monteto, pli abunde, en formo de rivereto. Antaŭ ol direkti sin al Fucino, la rivereto serpentumas diversflanken. El ĝi la kafonoj de Fontamara ĉiam ĉerpis akvon por irigaci la malmultajn kulturejojn, kiujn ili posedas en la ebenaĵo kaj kiuj formas la solan riĉaĵon de la vilaĝo. Por disdividi la akvon de la rivereto ĉiusomere furiozis malpacoj inter la kafonoj. En la jaroj de granda seko, la malpacoj ofte finiĝas per tranĉilo.

Kiam matene de la dua de junio la unuaj kafonoj de Fontamara supreniris la monteton por iri al la laboro, ili ekvidis grupon da terlaboristoj, veninta de la ĉefurbo kun fosiloj kaj pioĉoj por, kiel ili diris, deviigi la rivereton de la kampoj kaj legomĝardenoj, kiujn ĝi ĉiam irigacis, ĉiam, tiel longe, kiel ekzistas akvo kaj tero. La laboristoj direktos ĝin en kontraŭan direkton, tiel ke ĝi fluos laŭ kelkaj vitkulturejoj, kiuj ne apartenas al Fontamara, sed al iu riĉa bienposedanto, don Carlo Manĝas, (tiel nomita, ĉar al la demando: Ĉu mi povas paroli kun don Carlo? Ĉu don Carlo estas hejme? la servistino nevarie respondis: ’Don Carlo? Manĝas! Se vi deziras, vi povos paroli kun la mastrino’).

En la unua momento ni pensis, ke la laboristoj intencas moki nin. La loĝantoj de la ĉefurbo facile mokas pri Fontamara. Por rakonti ĉiujn fiŝercojn, kiujn ili faris al ni, ne sufiĉus unu tago. Por doni al vi ekzemplon, mi rakontos al vi la farson pri la azeno kaj la pastro.

En Fontamara neniam estis pastro. La preĝejo havas tro malgrandan enspezon por povi pagi pastron; pro tio ĝi estis malfermita nur dum solenaj okazoj, kiam venis don Abbacchio el la ĉefurbo por celebri la meson kaj klarigi la evangelion. Antaŭ du jaroj la fontamaranoj sendis petskribon al la episkopo, por ke ankaŭ nia preĝejo havu propran pastron. Post kelkaj tagoj oni komunikis al ni el la ĉefurbo, ke nia peto estas favore akceptita.

Ni preparu nin por festi la alvenon de la unua pastro.

Ni, kompreneble, faris ĉion necesan por akcepti lin.

La preĝejo estis tute purigata. La vojon kondukantan al Fontamara, ni riparis kaj sur kelkaj lokoj plilarĝigis. Ĉe la eniro de Fontamara ni konstruis grandan triumfarkon.

La dompordoj estis ornamitaj per verdaj branĉoj. Fine, en la fiksita tago, la tuta vilaĝo iris renkonte al sia pastro, kiu estis alvenonta el la ĉefurbo. Post kvaronhora promeno ni vidis malproksime grandan homamason venanta renkonte al ni. Ni plu antaŭeniris, kantante sanktajn himnojn kaj trapreĝante la rozarion. La maljunuloj iris fronte kun General Baldissera, kiu devus salutdiri kelkajn vortojn. Post ili sekvis la virinoj kaj infanoj.

Kiam ni atingis la grupon el la ĉefurbo, ni vicigis nin flanke de la vojo por akcepti nian pastron. Nur General Baldissera antaŭenpaŝis, kriante:

”Vivu Jesuo! Vivu Maria! Vivu la Eklezio!”

En tiu momento ankaŭ la venintoj el la ĉefurbo disiĝis kaj, pelata per piedbatoj kaj ŝtonĵetoj, antaŭenvenis la nova pastro, en formo de maljuna azeno, ornamvestita per pastra kostumo…

Tiajn ŝercojn oni ne facile forgesas, precipe, kiam la loĝantoj de la ĉefurbo konstante elpensas ion novan.

Tial ni pensis, ke la deviigo de la rivereto eble estas nova mokŝerco. Fakte estus la fino de ĉio, se la volo de la homoj komencus influi eĉ la elementojn, kreitajn de Dio, se ĝi komencus deviigi la iron de la suno, la iron de la ventoj, la iron de la akvo, fiksitajn de Dio. Estus, kvazaŭ oni rakontas al ni, ke azenoj flugas, ke princo Torlonia ĉesis esti princo aŭ ke la kafonoj ĉesis suferi pro malsato. Per unu vorto, ke la diaj leĝoj ĉesis esti leĝoj de Dio.

Sed la laboristoj, ne donante klarigojn, kaptis la fosilojn kaj pioĉojn por fosi la novan riveretan vojon. Tiam la ŝerco ŝajnis transiri la limojn. Iu kafono iris returne supren al Fontamara kaj alarmis la loĝantojn.

”Rapidu, tuj ekagu… Ni avertu la karabenistojn kaj la sindacon (elparolu: síndako, komunumestro) malsupre en la ĉefurbo…”

La viroj ne povis iri. Dum la monato junio la viroj havas tro multe da laboro sur la kampoj. Devis iri la virinoj.

Mia edzino rakontos al vi la ceteron.

Al la virinoj okazis la jeno – vi scias, kiaj ni estas. La suno estis jam alte kaj ni ankoraŭ ne foriris.

Komence neniu volis iri, neniu povis forlasi la hejmon.

Unu devis prizorgi la kokinojn, alia la porkon, tria devis lavpurigi la tolaĵon, prepari sakojn por la draŝado aŭ tranĉi herbon por la kaprino. Nur Sorcanera sin prezentis, ĉar ”ŝi scias rilati kun aŭtoritatuloj”. Ŝi trovis kiel akompanontinon alian virinon, kies nomon ni ne menciu.

Dum dek jaroj ŝia edzo estis en Ameriko, sed ankaŭ ŝi estis graveda. Malfacile estis kredi, ke la edzo kaŭzis tion el tiel malproksima loko.

”Ĉu ni permesu,” mi diris al la edzino de Michele Zompa, ”ke por afero grava al la tuta vilaĝo Fontamara estu reprezentata de, pardonu min, du malĉastulinoj?”

Tion ni ne povis permesi. Ni interparolis kun Lisabetta Limona kaj Maria Grazia kaj sukcesis persvadi ilin iri kun ni al la ĉefurbo. Maria Grazia kunvenigis Ciammaruga, kiu venis kun la filino de Cannarozzo, kiu siavice kunvenigis Filomenan Quaterna.

Ni estis jam pretaj foriri, kiam la edzino de Ponzio Pilato faris skandalon, ĉar ni ne petis al ŝi kuniri.

”Ĉu vi intencas kaŝe agi?” ŝi kriis. ”Ĉu vi intencas prizorgi viajn proprajn interesojn koste de niaj? Ĉu vi opinias, ke la kulturejo de mia edzo ne plu bezonas akvon?”

Ni devis atendi, por ke ŝi vestu sin. Sed anstataŭ sin vesti, ŝi iris al Filomena Castagna, Recchiuta, Giuditta Scarpone kaj Fornara, kiujn ŝi persvadis iri kun ni al la ĉefurbo. Do estis jam grupo de dek kvin virinoj antaŭ la butiko de Baldissera preta por foriri. Sed ni atendis ankoraŭ Mariettan Sorcanera, kiu faris tualeton kaj fine aperis vestita per la ”dimanĉaj” vestoj, nova antaŭtuko, korala kolĉeno kaj la arĝenta medalo de la heroo sur la brusto.

”Sur nova ventro, nova antaŭtuko!” ridante rimarkigis Baldissera, kiu estis miopa, sed, kiam li volis, vidis klare. Ankaŭ Marietta ekridis.

La suno estis jam alte, kiam ni forlasis la vilaĝon. La vetero estis sufoke varma.

Vidante nin, la terlaboristoj ektimis kaj fuĝis tra la vinberejoj.

Lisabetta Limona deziris, ke ni iru returne, ĉar ni atingis la celon, sed Sorcanera, kiu surmetis la novan antaŭtukon, diris, ke ni tamen iru al la ĉefurbo. La laboristoj ja agis ne propravole, sed laŭ ordono de la komunumo.

Ni diskutis pri tio, kion ni faru, kiam Marietta ĉesigis ĉiun diskuton:

”Se vi timas,” ŝi diris al ni, ”ni iros duope,” kaj ŝi kuntiris la alian virinon, kiu gravediĝis pere de la sankta spirito kaj kune ili ekiris en la direkton de la ĉefurbo.

Ni ne povis permesi, ke Fontamara estu reprezentata, pardonu min, de du publikulinoj, mi diris kaj ĉiuj ni sekvis Sorcaneran.

Proksimune je tagmezo ni atingis la ĉefurbon.

Kiam ni aperis sur la magistratdoma placo, multaj timis. Nia aspekto ne estis tre kvietiga. La negocistoj kuris el la butikoj kaj rapide fermis la fenestrokovrilojn.

Kelkaj fruktovendistoj, troviĝantaj meze de la placo, fuĝis kun la korbetoj sur la kapo. Malantaŭ fenestroj kaj sur balkonoj iĝis homoplene. En la pordo de la magistrata domo aperis kelkaj timigitaj oficistoj. Ĉiuj atendis, ke ni atake prenos la domon. Ni marŝis en fermita vicaro, pretaj al ĉio. En tiu momento kampara gvardiano kriis de fenestro en la magistrata domo:

”Ne permesu al ili eniri… Ili plenigos la domon per pedikoj…”

Tiam ĉiuj rideksplodis.

Tiuj, kiuj komence tremis, kiuj jam fuĝis pro timo, kiuj fermis sian negocejon, kiuj fuĝis kun la korbetoj sur la kapo, ekridegis. Ni haltis ĉe la pordo de la domo. Logita de la sukceso, la gvardiano ekrakontis kun laŭta voĉo nekredeblajn historietojn pri ni kaj niaj pedikoj. Sur la placo ĉiuj ridegis ĝis krevo. Sur kontraŭa balkono iu sinjorino tenis la ventron per la manoj pro ridegado.

Horloĝisto, remalfermante sian butikon, preskaŭ ploris pro la rido. En la pordo de la magistrata domo aperis aliaj oficistoj kaj oficistinoj kaj ĉiuj brue ridegis.

Ni ne plu sciis, kion fari. Survoje Sorcanera diris, ke ni lasu ĉion al ŝi, sed vidante tiun ridantan homamason, ŝi ne plu sciis kiel agi. Se temus nur pri tiu aĉa gvardiano, estus facile repagi al li laŭ merito, ĉar en sia junaĝo li vidis la pedikojn ne nur ĉe aliaj. Sed ekzistis ankoraŭ tiu tuta amaso…

Oficisto demandis al ni:

”Kiun vi serĉas? Kion vi deziras?”

Marietta respondis:

”Ni deziras paroli kun lia moŝto la sindaco.”

Post tiu respondo la oficistoj ĉe la pordo mirigite rigardis unu al la alia. Kelkaj el ili ripetis la demandon:

”Kion vi deziras?”

”Paroli kun la sindaco,” ni respondis kvar- aŭ kvinope.

Tiam la oficistoj denove stulte ekridis. Laŭtvoĉe ili ripetis nian respondon kaj nova ridego kuris sur la placon, sur la balkonojn kaj en la manĝejojn de la najbaraj domoj, ĉar estis manĝotempo.

La oficistoj forlasis la domon kaj unu el ili fermis la pordon. Antaŭ ol foriri, li diris al ni:

”Ĉu vi vere deziras paroli kun la sindaco? Atendu lin ĉi tie. Verŝajne vi devos longe atendi…” Nur poste ni komprenis, kion signifas tiu frazo.

En tiu momento altiris nian atenton fontano en angulo de la placo. Ni ĉiuj rapidis al ĝi. Ekestis interpuŝado.

Ĉiuj estis soifaj, sed ni ne samtempe povis trinki. La pretekston de Marietta, kiu volis trinki unua pro sia graveda stato, ni ne agnoskis. Post multaj fortaj interpuŝoj, ni konsentis pri iu aranĝo de laŭvica trinkado. Unua trinkis Giuditta Scarpone. Post ŝi Fornara. Sekvis knabino, havanta ekzemon sur la lipoj. Ni deziris, ke ŝi trinku lasta, sed ŝi kaptis la akvokondukilon de la fontano kaj ne volis cedi sian lokon. Kiam Marietta estis trinkonta, subite mankis la akvo.

Povis esti portempa interrompo. Ni atendis, sed la akvo ne revenis. La fontano estis elĉerpita. Ni estis forirontaj, kiam plaŭdbruo de la akvo revenigis nin: la akvo denove fluis. Ekestis nova interpuŝado, novaj diskutoj.

Du knabinoj reciproke kaptis sin je la haroj. Fine ni rekonsentis pri trinkado laŭvica. Sed tuj la akvo denove mankis. Ni atendis iom, sed ĝi ne reaperis.

La sinteno de la akvo estis vere neklarigebla. Ĉe nia fonto, troviĝanta apud la eniro de la vilaĝo, ni ankoraŭ neniam spertis ion similan.

Sur alia loko de la placo la gvardiano kaj la horloĝisto rigardis al ni kaj ridis.

Eble ŝajnas malsaĝe, ke mi perdas tiom da tempo rakontante ĉi tiun okazaĵon, dum poste ni travivis suferojn multe pli gravajn. Sed la fenomeno pri la akvo, kiu fuĝis for de nia soifo, ne plu malaperis el mia kapo.

Okazis tiel: ĉar la akvo ne revenis, ni foriris de la fontano, sed kiam ni turnis nin, ĝi denove ekfluis. Kaj tio okazis tri- aŭ kvarfoje. Ni alproksimiĝis kaj tuj la akvo malaperis, la fontano estis elĉerpita. Kiam ni forturnis nin, la akvo reaperis, la fontano denove murmuris. La soifo turmentis nin kaj ni ne povis trinki. Ni povis nur de malproksime rigardi la akvon. Apenaŭ ni intencis reveni, la akvo ĉesis flui…

Kiam post nia kurado, la akvo malaperis la kvaran fojon, alvenis deko da karabenistoj. Ili ĉirkaŭis nin kaj demandis, kion ni deziras.

”Paroli kun la sindaco,” ni respondis.

”Ĉu la sindaco?” kriis la estro de la patrolo. ”Ĉu la sindaco?

Sed ĉu vi ne scias, ke sindaco ne ekzistas? Kiam vi kapablos memori, ke nuntempe sindaco nomiĝas podestà?”

Al ni estis tute egale, ĉu la komunumestro nomiĝas sindaco aŭ podestà. Sed por la kleruloj la diferenco certe estas granda, se ne, la oficistoj ne estus tiom ridintaj post nia peto, paroli kun la sindaco kaj la patrolestro ne estus tiel furioza. La instruitoj estas sofistoj kaj pro bagatelo ekkoleras.

La estro ordonis al kvar karabenistoj konduki nin al la podestà. Du ekmarŝis antaŭ kaj du malantaŭ ni. En la stratoj de la urbo la scivolemuloj vokis unu la alian kaj mokis nin per gestoj kaj vortoj hontigaj, kiel la enloĝantoj de gravaj urboj, speciale manlaboristoj kaj metilernantoj, ofte faras kontraŭ kafonoj el la vilaĝoj.

La karabenistoj irigis nin laŭ la ĉefstrato de la urbo, post tio laŭ multaj stratetoj nekonataj. Ni atingis la domon de la antaŭa sindaco, don Circostanza, sed je nia granda miro la karabenistoj preteriris. Ni tre miris pri tio, ke don Circostanza ne plu estas estro de la komunumo.

Ni supozis tiam, ke la karabenistoj kondukos nin al la domo de don Carlo Manĝas. Sed ili preterpasis ankaŭ lian domon, ne haltante. Irante ĉiam plu, ni estis post mallonga tempo ekster la urbo inter la legomkulturejoj.

La karabenistoj, ni diris inter ni, mokas nin. La komunumestro povas esti nur don Circostanza. Tio li estis ja antaŭ kaj dum la milito kaj post la milito li restis estro.

Dum la mallongaj tempospacoj, kiam don Circostanza ne estis komunumestro, lia loko estis okupita ĉiam de don Carlo Manĝas. Post kiam la karabenistoj preterpasis la domojn de la unua kaj dua, estis evidente, ke ili preparas ian mokŝercon, ni pensis.

La vojeto, laŭ kiu la karabenistoj nin kondukis, estis barita per konstrumaterialoj, brikoj, kalko, sakoj de cemento, sablo, traboj, feraj platoj kaj malfacile ni povis marŝi en grupo. Post granda peno ni atingis la feran kradbarilon de vilao ĵus konstruita kaj apartenanta al iu romano, kiun ni en Fontamara nomas ”Impresario”. La vilao estis ornamita per paperaj lampionoj multkoloraj kaj per flagetoj. En la korto ni vidis kelkajn virinojn batpurigantaj tapiŝojn. Ĝuste antaŭ la kradbarilo de la vilao la karabenistoj haltis.

Neniu el ni povis reteni sian miron.

Kiel? Ĉu tiun banditon oni nomis estro de la komunumo?

Ĉu fremdulon? Neeble!

”Hieraŭ,” la karabenistoj diris al ni, ”alvenis el Romo telegramo, per kiu oni nomis lin podestà.”

Antaŭ tri jaroj, kiam la Impresario venis en nian regionon, neniu sciis, kiu li estas, nek kie li naskiĝis. Li ekloĝis en gastejo, kien venis nur trapasantoj. Li aĉetis pomojn de la kafonoj en majo, kiam ili estis ankoraŭ sur la arboj kaj la kafonoj bezonis monon. Poste li aĉetis cepojn, fazeolojn, lentojn kaj tomatojn. Ĉion, kion li aĉetis, li ekspedis al Romo. Poste li bredadis porkojn kaj prizorgis ankaŭ ĉevalojn. Per kelkaj vortoj, li okupis sin pri ĉio: kunikloj, abeloj, feloj, strat-, ter-, lignolaboroj, brikoj. Oni vidis lin sur ĉiuj foiroj kaj ĉiuj apudaj vendoplacoj.

Komence la terposedantoj rigardis lin malestime kaj rifuzis negoci kun li. Sed la Impresario submetis ilin unu post alia. Ne ekzistis plu iu grava entrepreno, en kiu li ne venkis la konkurencon de la malnovaj posedantoj.

Suspektante lin, oni lin denuncis ĉe la karabenistoj kiel monfalsiston. La esploro de la aŭtoritatuloj vere rezultigis malkovron de fabriko de monbiletoj, kiu havigis al la Impresario la rimedojn por ĉiuj liaj entreprenoj, sed la biletoj estis laŭleĝaj, ĉar la fabriko apartenis al banko.

Ni multe parolis en Fontamara pri tiu stranga afero, kiun neniu povis kredi. Ni sciis per spertoj kaj laŭ onidiroj, ke banko servas por konservi monon, ekspedi ĝin de Ameriko al Italio aŭ ŝanĝi monon de iu lando kontraŭ tiu de alia. Sed kiel banko rilatas al aliaj aferoj? Kiel banko povis interesiĝi pri porkobredado, pri domkonstruado, feltanado, brikobakado?

Post la enketo fare de la karabenistoj, la aŭtoritato de la Impresario multe kreskis. Li reprezentis la bankon. Li disponis fabrikon de monbiletoj. La malnovaj posedantoj komencis timi lin. Malgraŭ ĉio ĉi ni ne povis kompreni, kiel oni povis destini al li la postenon de sindaco (aŭ podestà, kio estas por ni la samo).

Apenaŭ la virinoj, kiuj balais en la korto de la vilao, ekvidis nin, ili kuris por voki Rosalian, la edzinon de la Impresario. Ĉi tiu aperis kiel furio. Ŝi estis virino jam nejuna, vestita kiel urbano, kun rabobirda kapo sur korpo longa kaj maldika.

”For!… for!… for!…” ŝi kriis al ni. ”Kion vi deziras?

Ĉu en propra hejmo ni ne plu estas mastroj? Ĉu vi ne scias, ke hodiaŭ ni festas? Post unu horo komenciĝos la bankedo pro la enoficigo. Neniu vin invitis… Iru for! Mia edzo ne estas hejme kaj kiam li revenos, li ne havos tempon por perdi kun vi… Se vi deziras paroli kun li, serĉu lin en la brikbakejo.”

La karabenistoj indikis al ni la irotan vojon al la fabriko kaj forlasis nin.

Post multaj erarvojoj, ni atingis la brikbakejon. Ni trovis dudekon da laboristoj kaj kelkajn veturigistojn ŝarĝantaj brikojn. Sed ni ne vidis la Impresarion.

Antaŭ mallonge li estis ĉi tie, sed jam foriris, oni diris al ni. Li iris eble al la elektra segejo, sed verŝajne jam el ĝi malaperis. Estus pli saĝe, serĉi lin en la tanejo. Sed ĝi estas malproksime…

Ni ne sciis, kien direkti nin kaj momenton staris nedecide en la polvo meze de la strato. Estis terure varme.

La polvo fiksiĝis sur niaj okuloj. Ni fariĝis preskaŭ nerekoneblaj kun la malpura hararo kaj la dentoj, la buŝo, la gorĝo, la brusto plenaj de polvo. Ni sentis nin malfortaj pro soifo kaj malsato.

”Vi kulpas pri ĉio!… Malbenitino!…” Lisabetta Limona ekatakis Sorcaneran.

Tio estis signalo por ĝenerala malpaco. La edzino de Ponzio Pilato turnis sin kontraŭ min.

”Vi trenis min ĉi tien… Mi ne volis, mi devis prizorgi la mastrumon kaj ne havis tempon por perdi ekster la hejmo. Ne plaĉas al mi bele vestita trairi la ĉefurbajn stratojn!”

Giuditta Scarpone kaj la filino de Cannarozzo reciproke kaptis siajn harojn kaj rulfalis teren. Maria Grazia helpe al Cannarozzo intervenis, sed Recchiuta ĵetis sin sur ŝin kaj kvarope ili zigzagis surtere en nubo da polvo.

Feliĉe la krioj estis multe pli gravaj ol la batoj, kiujn oni donis kaj ricevis. Precipe Sorcanera, kaptita inter la edzino de Michele Zompa kaj Limona, hurlis kvazaŭ ili mortigas ŝin. Fakte ŝi perdis nur kelkajn harojn kaj la novan antaŭtukon, kiun ili ŝiris en pecojn. Pro interveno de la laboristoj la lukto finiĝis.

”Estis malsaĝe sekvi tiun megeron,” diris Limona, montrante Mariettan, kiam ĉiuj denove kvietiĝis. ”La Impresario ne povas kulpi pri la deviigo de la rivereto.

Kial ni estas ĉi tie?”

”Ni iru al don Carlo Manĝas,” la edzino de Michele Zompa proponis. ”Oni deviigos la rivereton laŭ lia kamparo.

Do povas esti, ke temas pri privata afero de li.”

Dividitaj en du aŭ tri grupoj, ni revenis en la homokupitajn regionojn. Ni direktis nin al la hejmo de don Carlo Manĝas. La ĉiama servistino akceptis nin.

Ni faris la kutiman demandon:

”Ĉu ni povos dum momento paroli kun don Carlo?”

Ni ricevis la konatan respondon:

”Don Carlo? Manĝas! en tiu momento. Kial vi ne volas paroli kun la sinjorino?”

En tiu momento aperis la mastrino, kiu nin jam konis.

Donna Zizzola nin akceptis, kvazaŭ ŝi atendus nin. Ŝi petis al ni eniri la kuirejon. De sur la plafono pendis ŝinkoj, salamoj, kolbasoj, vezikoj da porkograso, aroj da sorpofruktoj, ajloj, cepoj… Donna Zizzola estis ĉiam vestita malnovmode, kun nigra kufo kaj jupo pendanta ĝis la planko. Kiam ŝi parolis, estis kvazaŭ ŝi plorus; ŝi ne povis paroli ne lamentante. Ĉe ni, en la familioj de la bienposedantoj, la virinoj same bone konas ĉiujn aferojn kiel la viroj. Koncerne demandojn pri heredo aŭ posedo, la opinio de la virinoj preskaŭ ĉiam superas. Ili defendas la familian posedon, traktas kun la servistoj, pagas al la laboristoj, fiksas la vendoprezojn de la produktoj. Arde defendante la integron de la bienoj, dote alportitaj de ili, la edzinoj de la bienhavantoj sekurigas almenaŭ parton el la posedo for de la spekulacioj kaj debitoroj de la edzo.

Koncerne don Carlo Manĝas ĉiu sciis, ke li estas ludemulo, drinkemulo kaj manĝemulo.

Se la edzino ne bridus lin, li estus jam longe fordiboĉinta sian tutan havon. La senvaria respondo, donata dum multaj jaroj de la servistino al la vizitantoj, estis elpenso de la mastrino por kontroli la edzajn aferojn.

Kiam ni finis la historion pri la rivereto, donna Zizzola estis palega, kvazaŭ ŝi estus svenonta. Sur la maldika vizaĝo ni vidis je la rigidaj makzeloj la penadon bremsi la larmojn.

”Kia bandito!… Kia bandito!…” flustre ŝi murmuris.

Per tio ŝi aludis ne sian edzon, sed la Impresarion.

”Li estas vera bandito,” ŝi diris. ”Li neglektas ĉiun leĝon. Se li restos ĉi tie ankoraŭ kelkajn jarojn, li forman ĝos nin ĉiujn vivaj, kun niaj domoj, niaj bienoj, niaj arboj, nia monto. Li disŝiros nin ĉiujn… Li kaj lia diabla banko devigos nin almozpeti. Post tio ili ankoraŭ forŝtelos niajn almozojn.”

Tiel ni eksciis, ke la famaj bienoj de don Carlo Manĝas, kien oni deviigos la rivereton de Fontamara, de unu semajno estas en la manoj de la Impresario, kiu sendube vendos ilin por pli alta prezo, post kiam li transformis ilin en irigacitajn kampojn.

”Nun oni nomis lin podestà,” plu diris donna Zizzola.

”La nova registaro nomis lin podestà. Regas bando da rabistoj.

Ili nomas sin bankistoj kaj patriotoj, sed fakte ili estas rabistoj, kiuj ne respektas la malnovajn bienposedantojn.

Dum unu tago tiu bandito estas podestà kaj el la magistrata domo jam malaperis la skribmaŝinoj. Post unu monato estos malaperintaj ankaŭ la pordoj kaj fenestroj. Ni pagas la stratpurigistojn per la komunuma mono, sed de hieraŭ ili laboras kiel laboristoj en la brikbakejo de la Impresario. La terlaboristoj, pagataj de ni ĉiuj, fosas la kanaleton, kiu kondukos la akvon al la kampoj, ŝtelitaj de tiu rabisto for de mia edzo. La komunuma enkasigisto, Innocenzo La Legge, fariĝis servisto ĉe la edzino de la Impresario: hodiaŭ matene mi renkontis lin portanta grandan korbon da legomoj, kun klinita kapo, malantaŭ lia mastrino, kvazaŭ hundo. Kaj ĉio ĉi estas nur komenco. Post mallonge li formanĝos nin ĉiujn.”

Dum la tuta ekscita vortfluo ni havis unu fortan impreson: ankaŭ por la malnovaj bienposedantoj alvenis la tago de puno, laŭ la proverbo: ”Kiu manĝis la ŝafon, feku lanon.”

Denove ni troviĝis surstrate al la vilao de la podestà.

Pro la tro multa marŝado miaj genuoj doloris kiel en sankta Vendredo, kiam oni surgenue surgrimpas la kalvarian vojon. Miaj nudaj piedoj brulis.

Survoje ni renkontis Antonion Zappa, kapropaŝtiston el Fontamara, kiu ankaŭ serĉis la Impresarion. Li estis kun siaj ŝafoj sur la traturo (altaj vojoj en Apuglia kaj Abruzzo, kie oni paŝtas brutojn), kiam kampara gvardiano ordonis al li foriri, ĉar ĉi tiu parto de la traturo apartenas al la Impresario.

”Ĉu la traturo apartenas al la Impresario?” demandis la paŝtisto. ”Ĉu eble ankaŭ la aero apartenas al li?”

Ni konis Antonion Zappa kiel junulon ne tre saĝan, sed en tiu kazo li pravis. Verŝajne la gvardiano trompis lin. La traturoj apartenis ĉiam al ĉiuj. De nia montaro ĝis antaŭ Apuglia. En majo, post la foiro de Foggia, ĝis en oktobro, proksimume unu miliono da ŝafoj iras al nia montaro por pasigi la someron. Jam antaŭ la naskiĝo de Kristo estis tiel. Multo okazis, militoj, invadoj, ŝanĝiĝoj de papoj kaj reĝoj, sed la traturoj restis ĉiam komuna posedaĵo.

”La Impresario frenezas,” ni diris, ”se li kredas sin kapabla alproprigi la traturon. Se li ne estas freneza, la gvardiano intencis trompŝerci la fontamaranojn.”

Ĉe la kradbarilo de la komunumestra vilao ni trovis la servistinon malespera:

”La podestà ankoraŭ ne revenis! La sinjoroj manĝas jam dum duona horo kaj la persono, pro kiu ni festenas, ankoraŭ ne venis.”

Ni flaris la odoron de la manĝaĵoj. La servistino detale raportis pri la bankedo. Don Circostanza faris belan paroladon. Post tio ŝi parolis pri la manĝaĵoj kaj esprimis sin per diminutivoj. Ŝi diris: cepetoj, saŭcetoj, fungetoj terpometoj, odoretoj kaj gustetoj.

La bankedo preskaŭ finiĝis, ĉar ni ekaŭdis la efikon de la vino. La voĉo de don Circostanza superis tiun de ĉiuj aliaj.

Tra la malfermitaj fenestroj ni aŭdis la diskutojn.

Subite oni akre disputis pri la Plejpotenca. Don Abbacchio kaj la apotekisto subtenis plej diferencajn opiniojn.

Oni petis klarigon al don Circostanza.

”La Plejpotenca?” li kriis. ”Sed estas ja klare: la Plej potenca estas adjektivo.”

Ĉiuj konsentis kaj oni repaciĝis.

Post tio la ebria voĉo de don Abbacchio resonis: ”En la nomo de la pano, de la salamo kaj de la blanka vino, Amen!”

Rideksplodo salutis la eltrovon de la pastro. Ekestis nova paŭzo. Poste don Abbacchio kantis kun sia preĝeja voĉo:

”Ite missa est…”

Tio estis la signalo por fini la bankedon. La gastoj eliris en la ĝardenon por urini.

Kanoniko don Abbacchio, dika kaj spireganta, kun ŝvelinta kolo kaj purpura vizaĝo, fermitaj okuloj kun esprimo de benita porko, elvenis unua. Li apenaŭ kapablis stari surpiede pro ebrio kaj urinis kontraŭ arbon en la ĝardeno, tenante la kapon premita kontraŭ ĝin por ne fali, la malfermitan pantalonon turninte al ni… .

Malantaŭ li ni vidis eliri advokaton don Pomponio, subtenata de la karabenistestro kaj sincerdire, li lasis sin konduki malantaŭ la domon, kie neniu lin povis vidi, por plenumi naturan devon.

Elvenis ankoraŭ la apotekisto, la enkasigisto de impostoj, la poŝtestro kaj la notario. Ili komencis akvumi malantaŭ brikamaso.

Poste eliris advokato don Ciccone kun junulo, kiu subtenis lin per brako. La advokato ekvomis malantaŭ la arbo, kiun don Abbacchio ĵus surŝprucis kaj la junulo apogis lian frunton per unu mano; pro tio ni povis vidi ĉe la piedo de la arbo la delikataĵojn, laŭditajn de la servistino: makaroneton, saŭceton, cepetojn, terpometojn, salateton, odoreton, gusteton.

Tiam aperis maljuna komunuma oficisto, kiun ni nomis la Studento, ĉar li enskribigis sin ĉe la universitato en dudekjara aĝo, sed estante sesdekjara li ankoraŭ preparis sin por la ekzamenoj. Ankaŭ li iris malantaŭ la domon por plenumi necesan naturan aferon.

Advokato don Cuccavascio, malgranda, dika, kun bovaj okuloj kaj ĉevalaj makzeloj, faris ĉion necesan malantaŭ la brikamaso.

Poste ni vidis advokaton Tarandella, nomita ankaŭ la Kalvulo, ĉar mankas ĉe li la kapharoj, la brovoj, la okulharoj, lipharoj kaj barbo. Ni iom scivolis vidi, ĉu mankas la haroj ankaŭ sur alia loko, sed li deponis siajn aĵojn malantaŭ la domo. Venis ankoraŭ la Pensemulo, kiu, antaŭ ol malaperi malantaŭ la brikamason, kuris tien kaj reen tra la ĝardeno, pensante pri kiu scias kiu afero. La Pensemulo estis ebriega kaj ni vidis, ke li falas surgenue sur sian propran malpuraĵon. Dum li pensis pri maniero ekstari, la servistino, kiu restis ĉe ni observante la straton, signalis la alvenon de la Impresario.

Li alproksimiĝis vigle diskutante kun kelkaj laboristoj.

Li surhavis laboristajn vestojn kaj portis sian jakon sur brako. En la mano li tenis nivelilon. El lia pantalonpoŝo rigardis mezurilo. La ŝuoj estis bruligitaj de kalko, la pantalono kaj ŝultroj estis malpuraj pro kalko kaj gipso.

Neniu, ne konanta lin, kredus, ke li estas la plej riĉa homo en nia regiono kaj la estro de la komunumo. Kvankam li rimarkis nian ĉeeston, li kriis kaj diskutis plu kun la laboristoj lin akompanantaj.

”… Se la veturigisto ne estos pli singarda kaj plu rompos tegolojn,” li diris, ”mi page rekompencos lin per la pecetoj. Kion?… Ĉu vi deziras la salajron de la pasinta monato?… Kiel hontige! Ĉu vi timas, ke mi fuĝos?

Danku min, ke mi laborigas vin en tempo plenkriza. Ĉu la cementistoj rifuzos labori po dek horoj en tago? Ĉu jes? Ĉu dekhora tago estas tro longa? Sed mi laboras dek du horojn. Mi estas la mastro kaj ĉiutage laboras dek du horojn.”

”Rosalia,” li vokis direkte al la vilao, sur kies balkono tuj aperis la edzino. ”Rosalia!… Ĉu la arkitekto alportis la planojn? Sed, ĉu tiu homo opinias, ke mi pagas lin nur por ke li manĝu? Ĉu la staciestro alportis la frajtoleteron?

Ĉu ne? Tiun homaĉon oni sendu al Calabria… Ĉu alvenis la gvardiestro? Ĉu vi forsendis lin? Kial vi tion faris? La bankedo? Kiu bankedo? Ha, ĉu vi parolas pri la festeno pro mia enoficigo? Mi bedaŭras, ke mi ne havas tempon. Mi ne povas veni, mi nepre devas retrovi la gvardiestron. Ĉu la invititoj ofendiĝos? Sed ne, certe ne!

Mi bone konas ilin. Donu trinkaĵojn, donu multe da trinkaĵoj kaj ili ne ofendiĝos. Mi ja bone konas ilin!”

Kaj li paŝis al la kradbarilo, ne haltante, ne rigardante nin, kaj denove diskutis kun la laboristoj.

Liaj manieroj agi kaj paroli estis impresaj.

”Vere,” ni pensis ”se tiu rabisto restos ĉi tie ankoraŭ du jarojn, li estros nin ĉiujn.”

Antonio Zappa ekkuris malantaŭ li kaj diris:

”Vi, virinoj, ĉi tie atendu.”

Ni vidis lin malaperanta malantaŭ konstruatan domon kaj atendis ĝis kiam li revenos.

Intertempe la ebriaj gastoj kolektiĝis sur la balkono de la vilao. En la grupo de advokatoj plej multe reliefiĝis don Circostanza kun siaj volboĉapelo, senforma pora nazo, ventumilaj oreloj kaj la ventro en la tria stadio. Vi sciu, ke advokatoj en niaj regionoj, ironte al bankedo, surmetas specialan tipon de pantalono, del nomitan harmonikan aŭ intelektulan pantalonon, ĉar, anstataŭ unu, ĝi havas tri vicojn da butonoj. Tiel la posedantoj povas laŭbezone plilarĝigi ĝin, por ke la ventro ne sentu la abundon. Cetere la unuan stadion oni atingas post la pasta asciutta, pastaĵo kun tomata saŭco, la duan post la rostita viando, la trian post la deserto.

Hodiaŭ la harmonikaj pantalonoj de don Circostanza, don Pomponio, don Ciccone, don Cuccavascio, don Tarandella kaj la Pensemulo, estis ĉiuj en la tria stadio.

Don Circostanza, apenaŭ rekoninte nin, laŭte salutis.

”Vivu, vivu, miaj fontamaranoj!” li kriis.

Don Circostanza ĉiam montris specialan bonvolon al la enloĝantoj de Fontamara. Ĉiuj malpacoj trairis liajn manojn. Tial la pli gran da parto de la kokinoj kaj ovoj de Fontamara transloĝiĝis en la kuirejon de don Circostanza.

Iun fojon, kiam rajtis voĉdoni nur tiuj, kiuj scias legi kaj skribi, venis al Fontamara instruisto, kiu al ĉiuj kafonoj instruis skribi la nomon kaj antaŭnomon de don Circostanza. La fontamaranoj voĉdonis do ĉiam unuanime por li. Se ili dezirus elekti iun alian, ili ne povus, ĉar ili kapablis skribi nur lian nomon. Poste oni abolis la voĉdonadon, sed neniu el ni perdis larmon pro tio.

Sed don Circostanza konservis la titolon Amiko de la Popolo.

”La ĉeesto de tiuj bravaj virinoj el Fontamara,” diris don Circostanza al la sinjoroj estantaj ĉe li sur la balkono, ”permesas al ni kompletigi la telegramon ekspedotan al la regnestro.”

Li elpoŝigis paperfolion kaj skribinte ion, li legis kun laŭta voĉo:

”Aŭtoritatuloj kaj popolo frate kunvenintaj laŭdas la enoficigon de la nova podestà.”

Rimarkante, ke la invititoj eksalutas sinjorinon Rosalia kaj intencas foriri, dum neniu sin okupis pri ni kaj la Impresario ne revenis, ni perdis nian paciencon. Ni postenigis nin antaŭ la barilpordo, decidinte ne preterlasi iun, antaŭ ol nia afero estos klarigita kaj oni promesos al ni, ke la rivereto ne estos deviigata. Ĉe la ago ni aldonis nian kriadon:

”Hontu, tiel trakti virinojn malriĉajn!… Ŝtelistoj!

… Ŝtelistoj!… Ankaŭ ni estas kristanoj!… De la mateno ni rondiras kaj neniu aŭskultas nin!… Dio vin trovos!… Dio vin punos!…”

Du aŭ tri el ni prenis ŝtonojn kaj ĵetis ilin tra la unuaeta ĝa fenestro. La vitropecoj dissaltis ĉiudirekten. Instigitaj de la bruo de la falanta vitro, ni ĵetis nin sur brikamason ĉe la fera pordo. La ebriuloj en la ĝardeno, kiuj intencis hejmeniri, ektimis kaj rifuĝis en la vilaon. La servistino rapide fermis la fenestrajn ŝirmilojn.

Subite ni aŭdis malantaŭ ni la voĉon de la Impresario.

Lia voĉo estis trankvila.

”Kion vi faras per miaj brikoj?” li demandis al ni. ”La brikoj apartenas al mi kaj vi ne rajtas forpreni ilin, eĉ ne por ŝtonmortigi min… Cetere ne ekzistas motivo por tio… Mi estas ĉi tie por doni al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi deziras….”

Ni remetis la brikojn sur iliajn lokojn kaj eniris la ĝardenon.

Ni ekstaris ĉe unu flanko, la Impresario ĉe la alia, ĉirkaŭita de siaj ebriaj gastoj, ĉe kiuj la timo ankoraŭ ne pasis.

Marietta Sorcanera paŝis al la fronto de nia grupo, metis manon sur la koron je alto de la medalo kaj ekparolis kun bone elektitaj vortoj pri la fiago de la terlaboristoj, kiuj volis deviigi la riveretan vojon en Fontamara.

”Ni estas certaj, ke vi, sinjoro, pensas pri puno al la laboristoj pro ilia perforta agado,” resumis Marietta.

”Se temas pri perforto,” rediris tuj la Impresario ”vi povos esti certaj, ke mi kapablos subpremi ĝin. Tiel longe, kiel mi estas estro de la komunumo, perfortoj ne okazos. Precipe, ili ne okazos kontraŭ laboristoj, kiaj fontamaranoj… Sed en ĉi tiu kazo ne temas pri perforto.

Kapitano, klarigu, pri kio temas.”

El la grupo de la invititoj antaŭenpaŝis la kapitano de la karabenistoj.

”Vere ne estas perforto,” diris li. ”Sub la nova registaro perforto ne povas okazi. Temas pri ago leĝa, absolute leĝa. Antaŭ ĉio ĝi estas favoro, kiun la aŭtoritatuloj plenumas al Fontamara.”

Li elpoŝigis faskon da paperoj kaj parolis plu:

”Jen petskribo, subskribita de ĉiuj enloĝantoj de Fontamara, ĉiuj sen escepto. La skribo petas al la registaro ”por la plej granda intereso de la produktado,” ke oni deviigu la rivereton for de la nesufiĉe kulturataj kampoj de la fontamaranoj al la kampoj de la ĉefurbo, ”kies posedantoj povas disponi kapitalon.”

La kapitano intencis ankoraŭ aldoni pli, sed ni ne permesis tion. Ni bone sciis, kiel la antaŭan vesperon iu kavaliro Pelino surpaperigis la nomojn de la fontamaranoj.

”Trompistoj! Netaŭguloj! Spekulaciistoj!” ni protestis.

”Vi pristudas la leĝojn nur por trompi la malriĉan popolon!

Sed finiĝis tiaj falsaj petskriboj!”

La Impresario klopodis aldoni ion, sed vane.

”Ni ne deziras aŭdi babilojn,” ni kriis. ”Ni sufiĉe parolis.

Ĉiu vorto via estas trompo. La akvo estas nia kaj restos nia. Ni forbruligos vian vilaon. Fajro! Fajro!”

Save al la Impresario intervenis don Circostanza.

”Ĉi tiuj virinoj pravas,” li kriegis. ”Dekoble, centoble, miloble ili pravas.”

Ni tuj silentis. Don Circostanza defendos nin kaj ni sciis, ke li estas lerta advokato.

”Ĉi tiuj virinoj pravas,” parolis plu la Amiko de la Popolo.

”Dekmiloble ili pravas. Mi ĉiam defendis ilin kaj ĉiam tion faros. Kion fakte ĉi tiuj virinoj deziras? Ke oni respektu ilin.”

”Jes, vere!” multaj el ni interrompis.

”Ili deziras esti respektataj kaj ni devas ilin respekti,” diris don Circostanza, ”ĉar ili meritas respekton. Tiuj virinoj ne estas malbonaj. Ili komprenas, ke la leĝo estas kontraŭ ili, sed ili ne volas kontraŭi la legon. Ili deziras amikan interkonsenton kun la podestà. Ili apelacias al la bona koro de la komunumestro. Ili ne apelacias al la estro de la komunumo, sed al la bonfaranto, la filantropo, la popola amiko, kiu multon donacis, postulante nenion … Ĉu interkonsento eblas? Certe!”

Kiam don Circostanza ĉesis paroli favore por ni, oni kompromise faris kelkajn proponojn. Don Abbacchio faris iun proponon, la notario alian, trian la impostisto.

Sed ili estis neakcepteblaj, ĉar ili tute ignoris la kvanton da akvo kaj la manieron de irigacado.

La Impresario diris nenion. Li lasis paroli la aliajn. La veran solvon prezentis don Circostanza.

”Tiuj virinoj diris, ke la duono de la rivereto ne sufiĉas por irigaci iliajn kampojn. Ili deziras pli ol duonon, mi almenaŭ kredas bone interpreti iliajn bezonojn. Ili pravas, dekoble pravas. Ekzistas unu sola, unika solvo.

Ni lasu al la podestà tri kvaronojn de la rivereta akvo kaj tri kvaronoj de la resto estu por la fontamaranoj. Tiel ambaŭ havos tri kvaronojn, t.e. iom pli ol duonon. Jen la sola, ununura ebla solvo. Mi komprenas, ke mia propono postulas multegon de la podestà, sed mi apelacias al la bona koro de filantropo kaj bonfaranto, kiu kutimas doni, postulante nenion.”

Don Ciccone, don Cuccavascio, don Tarandella, don Pomponio kaj la kapitano, forgesinte la timon, turnis sin al la Impresario por peti lian sindonon favore al ni. Ankaŭ la Pensemulo, pensinte iom, subtenis iliajn petojn.

Post kiam ili multfoje petis al li, la Impresario cedis.

Oni alportis paperfolion.

La notario skribis la tekston de la kompromiso, kiun subskribis la Impresario, la kapitano de la karabenistoj kaj don Circostanza kiel reprezentanto de la fontamaranoj.

Post tio ni ekiris hejmen.

(Verdire, neniu el ni komprenis, kion praktike entenas la interkonsento).

Tion, kio poste okazis, rakontos al vi mia edzo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.