|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FONTAMARAAŭtoro: Ignazio Silone |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La ekscitoj de tiu terura nokto devigis Elviran resti malsana en la lito.
Ŝi ĵus ricevis iom da lano por teksi kaj tinkturi kaj tial tre ĉagreniĝis, ĉar ŝi ne povis labori. La teksado en nia regiono atingis post la milito sian nadiron. La teksilo de Elvira estis unu el kelkaj, kiuj ankoraŭ teksis, sed pli kaj pli malmulte. Nur de tempo al tempo ŝi ricevis kelkajn kilogramojn da lano por teksi kaj tinkturi. En najbaraj vilaĝoj oni bruligis la teksilojn, kiuj funkciis dum jarcentoj.
Diversaj kaŭzoj kondukis al la pereo de la industrio: la malapero de la nacia krudmaterialo, la enkonduko de teksaĵoj produktitaj en la urbo kaj la progresinta mizero de la kafonoj.
Elvira sendis peton al Berardo, ke li bonvolu helpi al ŝi haki lignon por la kaldrono kaj Berardo, ne parolante pri rekompenco, tuj akceptis. Li ne nur hakis, sed laŭ indikoj de Elvira, ankaŭ tinkturis la lanon.
Elvira kuŝis sur pajlomatraco en angulo de la ĉambreto.
Ŝi estis malgrasiĝinta pro angoro kaj eble pro tio aspektis pli bela kun siaj simpla bruna vizaĝo, nigraj haroj kaj okuloj kaj svelta korpo. Ŝi ordonis kaj Berardo plenumis ŝiajn dezirojn, kvazaŭ infano lernanta novan arton. Ofte li embarasis Elviran per siaj demandoj, ekzemple, kiam li deziris scii, kial flava stofo trempita en indigon, iĝas malhelblua.
”Ne povus esti alie,” respondis Elvira, ”Sed kial?” Berardo insistis.
”Ĉar ne estas alie,” konkludis Elvira. Kaj por konvinki lin, ŝi demandis:
”Kial semoj de helianto ne produktas cepojn?”
”Ne diru malsaĝaĵojn,” respondis Berardo. ”Estas tutkompreneble, ke veraj heliantaj semoj povas naski nur heliantojn…”
Tiaj interparoloj pli intimigis ilin. Ĉiun fojon irinte al la tinkturejo por demandi al Elvira, ĉu ŝi bezonas ion, mi tie trovis Berardon antaŭ la enmasonitaj kaldronoj, kiuj okupis preskaŭ la duonon de la loĝejo. En la vapordensa aero Berardo kirlis per longa nigra stango la bolantan enhavon de la kaldronoj aŭ li incitis la fajron.
Iun vesperon, en mia ĉeesto, Elvira faris novan klopodon igi Berardon rekompence akcepti kelkajn lirojn, sed li rifuzis laŭ sia kutima kruda maniero.
”Se Berardo rifuzas,” mi aŭdacis diri, ”li deziras, ke vi ŝparu ilin por la geedziĝa tago…”
Elvira arde ruĝiĝis kaj Berardo okulumis al mi, kvazaŭ intencante batataki min.
”Ne estas io farebla,” mi pensis ĉe mi, ”Berardo ne estas homo, kiu povos edziĝi.”
La sekvintan matenon, Maria Vincenza, la avino de Berardo, venis al mi.
”Ĉu vi vidis Berardon?” ŝi demandis al mi.
”Kio?” mi surprizite elkriis. ”Ĉu ĉi tiun nokton li ne revenis?”
”Li ne revenis,” la maljunulino respondis kaj foriris.
Iom poste aperis Berardo. Ne dirinte bonan-matenon, li restis staranta en la pordo kaj mi lasis lin, dirante nenion.
Kiam mi intencis foriri al la kampo, li diris al mi:
”Mi deziras vian konsilon…”
Unuafoje en sia vivo ĉi tiu homo petis konsilon.
”Temas pri edziĝo,” aldonis Berardo, ”hieraŭ tio ŝajnis al mi neurĝa, sed hodiaŭ ĝi estas.”
Tiam mi komprenis, ke Berardo pasigis la nokton ĉe Elvira.
”Mia konsilo estas,” mi diris, ”ke per baldaŭa edziĝo vi neniom perdos, male, vi nur gajnos… Pli bona edzino en Fontamara ne ekzistas.”
”Vi ne komprenas min,” Berardo klarigis. ”Ĉu mi iam pensis pri edzino pli valora ol Elvira? Kontraŭe. Kio mi estas?… Kafono, ne posedanta teron. Vermo, talpo, vulpo sen kaverno. Ĉu Elvira estus kontenta kun sentera edzo?… Tio ne sufiĉus. Se ne ŝi estas prudenta, mi estas. Ne ĝenas min, malsati sola aŭ kun mia avino. Sed kiam Elvira venas en mian hejmon?… Labori unu tagon ĉe unu mastro, alian tagon ĉe nova, ne tre ĝenas min. Sed ĉu la edzo de Elvira povos esti taglaboristo?
… Ĉu la edzo de Elvira povos esti kafono sen tero?”
”Kial vi ne pripensis tion pli frue?” mi demande respondis al li. ”Kial vi ne pripensis tion hieraŭ vespere, antaŭ ol vi kuŝis ĉe ŝi?”
”Vi ne komprenas min,” senpacience ripetis Berardo …”Mi ne lasos ŝin… Mi ne permesos, ke alia viro prenu ŝin…”
Berardo ĉiam parolis tiel pri ĉiuj aferoj. Oni povus diskuti tutan tagon kun li, ne atingante rezulton Ĉi tiun fojon la problemo estis tre simpla kaj mi opiniis forpreni de li ĉian kontraŭdiron per la demando:
”Ĉu vi deziras aŭ ne deziras edziĝi kun ŝi?”
”Vi komprenas neniom kaj neniam iomete komprenos,” li respondis kaj foriris.
Berardo tre senkuraĝiĝis. La kaŭzo de lia maltrankvilo fakte estis la malhavo de tero. Ĝis nun li eltrovis per strangaj rezonadoj motivojn por eviti konfeson pri tio, sed la urĝa neceso fondi familion, memorigis al li la krudan veron.
En Fontamara kaj en la najbaraj vilaĝoj la pli granda parto de la kafonoj estis etfarmistoj. La nombro de kafonoj sen tero estis limigita. Oni malestimis la neposedantojn; ili estis devigitaj ofte ŝanĝi metion kaj dum la lastaj jaroj la salajro malpliiĝis. Oni konsideris taglaborantan kafonon homo plej netaŭga, plej stulta, nescia, plej mallaborema kaj vere multfoje tiu juĝo ŝajnis prava.
Sed dum la lastaj jaroj multo ŝanĝiĝis. En niaj regionoj ne estis etfarmistoj, kiuj sciis pligrandigi siajn kampojn, nek iu taglaboristo fariĝis etfarmisto; kontraŭe, ni povis mencii multajn kazojn, ke kreditoroj eksproprigis etfarmistojn kaj devigis ilin fariĝi taglaboristoj kaj fine, ke riĉaj kamparanoj malaltiĝis al rango de kafono. Oni povus diri pri Berardo Viola, kion oni volus, sed oni ne povus malkonfesi, ke li superas per forto kaj inteligento ĉiujn fontamaranojn. Ke li ne sukcesis ŝpari etan sumon por aĉeti pecon da tero, tio signifas, ke finiĝis la tempo, kiam kafono sentera povis fariĝi etfarmisto. La saman sorton suferis granda parto de la kafonoj.
Kvankam ŝanĝiĝis la tempoj, la rezonado estis ankoraŭ antikva. Kafono, ne posedanta teron, restis malestimata.
Berardo ne povis submetiĝi. Li ĉiam esperis akiri teron, laborinte kelkajn jarojn en Ameriko aŭ en aliaj regionoj italaj, sed li neniam sukcesis tiurilate. Kun la minacanta kaj neevitebla edziĝo antaŭ la okuloj, li sentis sin dumvive kondamnita al rango pli malalta ol tiu de la aliaj kafonoj. Elirvojon li ne vidis.
Ne atendinte tion, ni aŭdis novaĵojn pri la urbaj labormetodoj de iu persono, kiun ni supozis neniam revidi en Fontamara.
Li estis kurbiĝinta maljunulo, nek kafono, nek urbano, aŭ pli ĝuste kafono ŝanĝita de la urbo, kiun ni, kiam li, anhelante alvenis sur la placeton de Fontamara kun valizo sur la ŝultroj, rigardis kiel profeton migrantan, kiu antaŭdiras la rikolton, malaperigas epidemiojn, imunigas bestojn kaj virinojn kontraŭ la malica okulo kaj vendas la veran balzamon kontraŭ kalo.
”De kie vi venas kaj kion vi profetas?” demandis al li General Baldissera, kiu, vidante lin preteriri lian butikon, scivole sekvis lin kaj vokis Mariettan Sorcanera, Michelen Zompa, Berardon Viola kaj min.
La maljunulo iris ĝis la mezo de la placeto, metis sian valizon surteren, eksidis kiel iu, kiu ne plu kapablas resti surpiede, kaj respondis al la ŝuisto:
”Neniu profetas en sia propra hejmolando…”
Ni ne tuj komprenis, kion li aludas…
Li aspektis stranga: malgranda infana kapo, du larmokuloj, longaj lipharoj kaj grandega, sponga nazo, el kiu, se premita, elverŝiĝus la vino de pluraj generacioj. Surkape li portis fortikan ĉapelon melonforman; li surhavis jakon kun velura kolumo kaj duobla vico da brilaj butonoj kaj grizan soldatan pantalonon.
”Aŭguru iom, sed senpage,” petis al li Michele.
”Havu paciencon… Voku ĉi tien Giudittan Goriano,” respondis la maljunulo.
”Ŝi jam polviĝis,” diris Michele, per tio esprimante, ke ŝi jam mortis. Ni ekridis, ĉar la maljunulo prezentis sin malbona profeto.
”Se Giuditta estas mortinta, tiuokaze voku Berardon Goriano,” petis la falsa profeto.
”Ankaŭ li mortis, antaŭ la milito,” respondis Sorcanera.
”Kaj Peppino Goriano?… Ĉu ankaŭ li mortis?” la profeto kolere demandis.
La opinioj diferencis. Sorcanera, kiu ankaŭ kun Peppino Goriano amrilatis en sia junaĝo, asertis, ke li mortis en Romo, sed kontraŭe Baldissera klopodis kredigi, ke li havis fortunon en Romo kaj edziĝis kun riĉulino kaj fine forgesis la nomon de sia gepatra vilaĝo.
”Hodiaŭ,” la maljunulo diris al ni, ”mi klopodos profeti la veran historion de Peppino Goriano.”
”Li forlasis Fontamaran por vojaĝi al Romo en la jaro de la murdo al reĝo Umberto… Antaŭ kiom da jaroj?
… Estas facile kalkuleble: de la morto de Umberto ĝis la kometo, kiu aperis post la milito de Tripoli, pasis jardeko; de la kometo ĝis la milito de Trieste pasis ankoraŭ kvin jaroj, tio estas dek kvin; la milito de Trieste daŭris kvar aŭ kvin jarojn, tio estas dudek; poste, dum kvin jaroj potencis la sindikatoj, tio estas dudek kvin; sekvis la epoko de ordo, kiu daŭras dek jarojn kaj pri kiu ĉiu esperas, ke ĝi finiĝos kaj ke sur ĝian lokon venos la turkoj, sed ĝi ne finiĝis kaj la turkojn ni ne vidas, tio estas tridek kvin jaroj.
Do antaŭ tridek kvin jaroj, Peppino Goriano foriris al Romo por serĉi fortunon kaj intencis reveni al Fontamara, tuj post kiam li atingis sian celon, por edziĝi kun deksepjara junulino, kiun li amis kaj kiu nomiĝis tiam Marietta Sorcettonero… .”
”Jen mi,” ruĝiĝante interrompis Marietta.
”Neeble!” elkriis la falsa profeto, okule esplorante Marietta de la kapo ĝis la piedoj.
Ni konfirmis la diron de Marietta kaj la profeto silentis konfuzita kaj embarasita. Post longa paŭzo li plu profetis la vivon de Peppino Goriano.
”Li kalkulis ekhavi fortunon post kelke da jaroj. En Romo li tuj trovis okupon kiel kuireja servisto ĉe la fondaĵo ”Fate-bene-fratelli,” sed ne riĉiĝis tie. Li laboris ĉiutage dum dek kvar horoj kaj ricevis manĝon kaj dormejon, sed ne trinkon. La pastroj de la fondaĵo opiniis, ke vino humiligas la homon kaj ili ne volis, ke iliaj subuloj humiliĝu. La solaj, kiuj rajtis humiligi sin tie, estis la superuloj. Sed la vino de la superuloj estis en la kelo kaj en la kelo laboris Peppino Goriano, kiun post dujara fidela servado, oni metis ekster la pordon pro konstanta ebrio… Dum kelka tempo li ne havis okupon. Kelkfoje li laborenspezis kelkajn soldojn per malgrandaj servoj, sed tio apenaŭ sufiĉis por kvietigi la soifon kaj por forigi la malsaton kaj tiom malpli por dormi… Laŭ la sezono li dormis en la botanika ĝardeno, en Koloseo (grandega, famkonata amfiteatro en Romo), aŭ sub la pordego de Esdra, belaj vidindaĵoj dumtage, sed maloportunaj por dormi… Iun nokton Peppino Goriano vidis en sonĝo sanktan Roccon, kiu klarigis al li kiel eniri proksiman salambutikon. Peppino tuj kuris al la indikita loko, sed ĉe la freŝa faro li estis surprizita de gardisto, arestita kaj poste kondamnita je okmonata mallibero. Dum la proceso li klopodis tiri la atenton al sankta Rocco, sed la juĝistoj ne kredis lin. Ĝenerale, la juĝistoj ne kredas malriĉulojn… En la karcero li ekhavis feliĉon: liaj okuloj malsaniĝis. Antaŭe fluis el ili blanka fluidaĵo, poste ili ŝvelis kaj ruĝiĝis kvazaŭ tomatoj kaj li vere estis kompatinda. Pro tiu stato liberigita el karcero, Peppino Goriano unuafoje en sia vivo sukcesis kapti la fortunon ĉe la haroj: de iu konato li dungis knabineton kaj dediĉis sin al almozado. Kutime li iris ĉiumatene preter la preĝejoj, kie oni celebris la meson por la animoj en la purgatorio, ĉiutagmeze li manĝis supon ĉe du aŭ tri monaĥejoj kaj en la posttagmezo li lokigis sin ĉe tombejoj kaj ĉe la enirejoj de teatroj. Kvankam la knabineto kostis al li po du liroj por tago, Peppino Goriano gajnis ankoraŭ sufiĉe por pagi loĝejon kaj ŝpari kelkajn soldojn. Li ne bezonis timi pri manĝado, ĉar ĉe la monaĥejoj li ricevis tro multe kaj li estis devigata vendi parton en gastejo ĉe la pordego sankta Giovanni, kontraŭ vino. Dum kelkaj jaroj li okupis sin per almozado por ŝpari sumeton kaj veni al Fontamara kaj edziĝi kun Sorcettonero …”
”Kial li ne plenumis tion?” ĝemante demandis Marietta.
”Kiel kutime, envio malhelpis lin realigi sian planon.
En malbona tago iu gvardiano arestis lin kaj kondukis lin al malsanulejo, por ke liaj okuloj resaniĝu. Peppino Goriano ekribelis. La okuloj estas miaj, li diris, kaj mi estas libera fari per ili, kion mi deziras. Sed en Italio neniam estis vera libero… Do, post kelkaj tagoj li ree ekhavis la vidpovon kaj perdis per tio sian vivrimedon.
Finiĝis la feliĉaj tempoj, la tempoj de superfluo, kaj komenci ĝis la tentoj. Li provis pezajn laborojn kiel masonisto, sarĝveturigisto, sablisto ĉe rivero Tevere, sed li ne sukcesis ie pli longe ol unu semajnon. Kiam li havis deziron labori, mankis la fortoj kaj kiam li havis la fortojn, mankis la deziro. Laŭ mil manieroj li serĉis riĉon… En tiu tempo alvenis ĉiutage en Romon centoj da provincanoj por serĉi fortunon. Tiuj, kiuj havis malgrandajn aspirojn, eklaboris kiel stratlaboristoj, ŝuciristoj, kuirejservistoj, stalistoj, ĝardenistoj kaj ili sukcesis okupi malgravajn lokojn kaj ĉiutage povis flankenmeti kelkajn soldojn. Sed Peppino Goriano ne havis tiom da pacienco, por atendi dek jarojn por ŝpari milon da liroj kiel la aliaj vilaĝanoj. Li atendis, ke iam subite malfermiĝos la pordo al fortuno. Sed kontraŭe, al li estis ĉiufoje malfermita la pordo de karcero, kie li entute pasigis kvar jarojn kaj kvin monatojn.
Post multaj malsukcesoj Peppino Goriano perdis la kuraĝon. Fine ankaŭ li pretis vivi la vivon de la malriĉuloj el Abruzzo, kiuj plenumis en Romo la plej malŝatindajn laborojn… Li vagis kelktempe ĉe stacioj kaj kazernoj kun papago, kiu kontraŭ du soldoj donis koverton, en kiu estis profetita la estonta tempo, sed post kelkaj monatoj la besto mensmalsaniĝis kaj iun tagon ĝi mortis. Eluzante la konstantan alfluon de laborserĉantoj el Abruzzo, kiuj dum la vintra sezono venis al Romo, Peppino iom da tempo okupis sin per laborhavigo al kamparaninoj kiel nutristinoj kaj servistinoj kaj al kamparanoj kiel serviclavistoj kaj masonistoj.
En tiu periodo Peppino koniĝis kun sankta homo, monsignor Calogero, nudpieda karmelito (monaĥa ordenano, nomita laŭ la monto ”Karmelo” en Nord-Palestino), kiu enoficigis lin kiel provizestron. Lia moŝto estis pli voluptema ol laŭ lia aĝo konvenis kaj por kontentigi sin li preferis kamparaninojn el Abruzzo. Peppino ricevis loĝlokon kaj manĝon, krom tio premie po dek liroj por ĉiu kamparanino, kiun li sukcesis konduki en la liton de la sanktulo. La unuajn monatojn Peppino konscience plenumis sian laboron kaj li konstante kuris laŭ aleoj kaj publikaj parkoj por inklinigi servistinojn konfesi ĉe monsignor Calogero.
La rezultoj iĝis ĉiam pli malbonaj. Krome la sanktulo ne akceptis la saman knabinon pli ol du aŭ trifoje kaj Peppino devis ĉiam serĉi novajn. Por ne perdi sian profesion li estis devigita iri al la virinoj en Via Panico, kiuj profesie amoris; li igis ilin manĝi ajlon kaj cepojn, por ke monsignor havu la iluzion, ke ili estas kamparaninoj, ĵus venintaj el Abruzzo… La sanktulo rimarkis la trompon, sed ne antaŭ ol li ekhavis malican malsanon.
Tiam li maldungis sian serviston.
La malfeliĉo denove persekutis lin…”
”Sed kial li ne reiris al Fontamara?” demandis Marietta.
”Ĉu reveni kiel almozpetanto? Neeble!… Li restis en Romo, kie li supozis la mizeron malpli peza kaj li okupis sin per mil metioj: hundorazisto, sonorigisto, tombofosisto, vendisto de laĉoj kaj bildkartoj de Gugliemo Oberdan, serviclavisto en diversaj gastejoj. Ju pli li ŝanĝis metion, des pli ĉio estis sama.
Miloj da loĝantoj el Abruzzo vivis kaj vivas en Romo kiel li, farante ĉion, kion ’la aliaj’ ne ŝatas fari. La tutan vivon ili troviĝas unu gradon malpli alte ol ’la aliaj’. Ili restas dumvivaj kafonoj, dumvivaj almozpetantoj. Sufiĉas iri surstrate en Romo por unuavide rekoni ilin. Ili alie sin vestas, promenas, ridas, rigardas kaj parolas ol ’la aliaj.’ Ĉiudimanĉe ’la aliaj’ iras al la stadiono aŭ al Parioli, eniras kelkajn malgrandajn gastejojn. Peppino Goriano estis en Romo, kiam ’la aliaj’ manifestaciis por aŭ kontraŭ la milito de Trieste kaj li eniris malgrandan gastejon ĉe pordego Trionfale. Post la milito ’la aliaj’ iris preskaŭ ĉiuj al la laborhaviga oficejo, li multfoje vizitis trinkejon ĉe Testaccio. Ofte en la urbo estis malkviete kaj nevole li miksis sin inter ’la aliajn.’ Sed tio havis malbonan rezulton.
Ekzemple en tiu tago, kiam Peppino vidis sur strato Cola di Rienzo homamason kun ruĝaj flagoj, atakantan butikojn, li miksis sin en la amason kaj eniris ŝubutikon, sed elirinte, li rimarkis, ke la ŝuoj de li kaptitaj estas neparaj; li havis du porfraŭlinajn balŝuojn, ambaŭ por la maldekstra piedo kaj grandan rajdboton por la dekstra … Kion li povis fari per ili? Li do ekserĉis la personon, kiu forprenis la ŝuojn, konvenantajn al la liaj kaj demandis dekstre kaj maldekstre, ĝis kiam li renkontis elegantan sinjoron, kiu pretis helpi lin kaj invitis lin al sia hejmo.
Sed la elegantulo kondukis lin ne al sia hejmo, sed al policejo, kie oni arestis lin kaj akuzis pri rabado. Dum la proceso Peppino aperis antaŭ la tribunalo kun multaj aliaj laboristoj, kiuj ĉiuj deklaris, ke ili partoprenis la atakon pro ’politikaj motivoj’, sed Peppino konfesis, ke li bezonas ŝuojn kaj pro tio li estis kondamnita al duoble longa puno.
En tiu tempo okazis ankaŭ, ke, se iu homo surstrate estis murdita, lia murdinto estis ne persekutata, sed premiita, kiam la murdo okazis pro ’politikaj motivoj’ kaj kondamnita al grava puno, kiam la murdo okazis pro mizero. Peppino konvinkiĝis, ke lia vivo estis malsukceso pro tio, ke li ĉiam agis pro malsato kaj neniam pro ’politiko’ kaj kvankam sufiĉe aĝa, li decidis, ke en la estonta tempo, kio ajn okazos, li agos ’pro politiko’.
Ĉe la liberigo el la karcero, la polico vokis Peppinon kaj prezentis al li jenajn kondiĉojn: vi faru, kion ni al vi ordonos, aŭ hodiaŭ vespere vi forlasu Romon kaj reiru al Fontamara. Peppino sciis, ke oni faris la saman proponon al ĵus liberigitaj kamaradoj. Li do bonvole akceptis la proponon labori ’en la politiko’, ricevis kvindek lirojn antaŭpage kaj la ordonon iri vespere al Piazza Venezia por krii: ’Vivu Nitti! For Fiume!’ ”
”Ĉu kvindek lirojn nur por krii?” demandis Michele Zompa al la falsa profeto, esprimante per tio nian ĝeneralan nekredon.
”Ne interrompu min,” li respondis, ”vi komprenas nenion pri ’politiko’… Tiun vesperon Peppino Goriano trovis sur Piazza Venezia grandan homamason, inter kiu grupon da kamaradoj de Regina Coeli (malliberejo en Romo) kaj li ekkriis;
’Vivu Nitti! For Fiume!’ Li vidis kuri al li grupon da oficiroj kaj soldatoj, dum liaj kamaradoj de Regina Coeli tuj fuĝis ĉiudirekte. Sed li estis ĉe la komenciĝo de sia kariero ’politika’ kaj volis plenumi sian devon; tial li plu kriis, kion ordonis al li la polico, kvankam li ne sciis, kion tio signifas. La oficistoj kaj soldatoj ĉirkaŭis lin kaj kio okazis, tion li neniam povis rakonti, ĉar li svenis kaj rekonsciiĝis en la malsanulejo sankta Giacomo…”
”Sekve, la oficiroj estis kontraŭ la polico?… Kiel tio eblas?” demandis General Baldissera, kiu havis altan koncepton pri militista disciplino.
”Ne interrompu min,” denove diris la falsa profeto.
”Vi povas nenion kompreni pri ’politiko’… Elirinte la malsanulejon, Peppino plu laboris ’en la politiko’, t.e. li ricevis bastonbatojn en la horoj kaj lokoj fiksitaj de la polico. Dufoje li estis ĝissange bastonbatita de tramistoj ĉe pordego sankta Croce, alian fojon de laboristoj de la gasfabriko ĉe pordego sankta Paolo, de brikbakistoj ĉe pordego Trionfale… Ĉie, kie li kriis, kion la polico al li ordonis, li ricevis batojn… Kutime, ricevante batojn, li estis sola, ĉar liaj kamaradoj de Regina Coeli, kiuj akompanis lin, fuĝis, apenaŭ ekvidante danĝeron…”
”Kaj Peppino, kial ne fuĝis ankaŭ li?” time demandis Marietta.
”Por pli multe enspezi,” klarigis la falsa profeto. ”Li ricevis de la polico po kvin liroj por tago kaj krom tio premie dudek kvin lirojn ĉiufoje, kiam li eniris malsanulejon. Kompare kun la kostoj por vivi, kvin liroj ne povis sufiĉi al li kaj li nepre bezonis bastonbatojn…
Kompreneble, ne estis agrabla afero, sed laborado neniam estis agrabla… Mi devas diri, ke la vortoj kriotaj ofte ŝanĝiĝis; kriinte dum ses monatoj: ’Vivu Nitti!’ oni devigis Peppino krii dum tuta jaro: ’For Nitti!’ sed la rezulto estis ĉiam egala. Ĉiam li ricevis batojn. Post unu kaj duona jaroj da ’politika’ aktiveco, la korpo de Peppino Goriano similis tiun de Jesuo sur la kruco, kiam Ponzio diris: jen, homo.
Oni vere povis konsideri Peppinon Goriano martiro de la politiko. Neniu italo iam suferis tiom pro la politiko, tiom li. Li ne apartenis al tiuj, kiuj restis hejme kaj sendis aliajn por ricevi batojn. Li mem laboris. Multaj aliaj italoj tiutempe batalis por siaj idealoj, sed ili ne estis kompareblaj kun Peppino, kiu batalis por ĉiuj idealoj, kiu donis sian sangon por la demokratio kaj por la naciismo, por la socialismo kaj por la religio. Ĉiu ajn idealo enhavas ion bonan kaj Peppino trovis, ke tiu bono fakte estas, ke li enspezas pro sia servado ĉiutage kvin lirojn kaj dudek kvin lirojn premie ĉiufoje, kiam li eniras malsanulejon.
Plimaljuniĝinte, Peppino malpli bone povis elteni la batojn. La deziro retiri sin el ’la politiko’ komencis turmenti lin. La politikaj bataloj ĉiam pli danĝeriĝis. La manifestantoj ne plu uzis ŝtonojn kaj bastonojn, sed tuj ekpafis. La ’politiko’ iĝis mortiga. Ĝi ĉesis esti arto vivsubteni sin per batricevado. Ĝi iĝis grava afero, nekunigebla kun la karaktero de Peppino Goriano…”
”Sed kial la popolo pafis?” ekdemandis Sorcanera.
”Dum tridek kvin jaroj mi estis en Romo, sed mi ne scias. Kial vi, nescia virino, kiu ĉiam restis en Fontamara, volas scii tion?” estis la evita redemando de la falsa profeto.
Post tio li diris; ”Tio estis la politiko… Peppino ne plu aŭskultis la ordonojn de la polico. Post mallonga tempo oni vokis lin kaj faris al li la kutiman alternativon: vi faru, kion ni ordonos aŭ ĉi vespere vi forlasu Romon kaj reiru al Fontamara. Ne plu temis pri ricevo de batoj.
Estis parolo pri nova ’politiko’: ĉiutage dudek lirojn, senpagan tramabonon, la devon bastonbati kaj la rajton ne ricevi ilin…”
”Ne diru sensencaĵojn,” interdiris Michele Zompa.
”Kial la polico donus po dudek liroj por tago al Peppino Goriano, krom tio tramabonon kaj la devon bastonbati, kvankam li ne risku esti batata?… Ne babilu…
Por enspezi dudek lirojn mi devas iri tri tagojn al Fucino.”
La falsa profeto silentis, hezitante, ĉu daŭrigi aŭ ne.
Sed post iom da tempo li daŭrigis, ne atentante la interrompon de Michele.
”Vere estis parolo pri ’politiko’ nova kaj belega, neniam vidita. Temis pri t.n. faŝismo. Kion signifis la faŝismo al Peppino Goriano? Mirigan aferon! Bonan pagadon, trioble pli bonan ol tiun de kafono, la rajton bati, ne estante batata kaj la protekton de la aŭtoritatuloj.
Policisto kondukis lin en grandan salonon, malantaŭ la presejo de ’Giornale d’Italia’. Kiam li alvenis, ĉeestis jam multaj personoj, oficiroj, studentoj, soldatoj, oficistoj, elegantaj sinjorinoj, komercistoj, du aŭ tri pastroj, inter kiuj monsignor Calogero. La muroj estis ornamitaj per trikoloraj flagoj. Ĉiuj laŭte diskutis. Inter tiom da honorindaj homoj, Peppino sentis sin tima. Sed en angulo li trovis grupon da konataj vizaĝoj, malnovaj kamaradoj de Regina Coeli, preskaŭ ĉiuj krimuloj. Oni eksilentis.
Sur la scenejo aperis sinjoro, kiu ekparolis. Antaŭ ĉio li elkore salutis Peppinon Goriano kaj ties kamaradojn ’la novan aristokration de la laboro’, la klaskonsciajn fabriklaboristojn, pretajn verŝi sian sangon por la savo de la patrio. Poste li ekrakontis nekompreneblajn aferojn.
Kiam li ĉesis paroli, la salono malpleniĝis kaj oni invitis Peppinon kaj la kamaradojn resti por partopreni la venkon de Porta Pia.
Ili ricevis manĝon kaj trinkon en proksima gastejo kaj post tio oni ŝarĝis per ili aŭtomobilon, kiu transportis ilin al Porta Pia ĉe la monumento de Breccia, kie ili atendis proksimume unu horon. De sia loko ili povis vidi grupojn da karabenistoj kaj reĝaj gvardianoj, invadantaj la administrejon de iu komunista gazeto kaj elkondukantaj iom poste kiel malliberigitoj ĉiujn, kiuj troviĝis en la administrejo. Policisto alvenis por averti Peppinon Goriano kaj la aliajn, ke ili ne timu kaj ke ili sendanĝere povos ataki la administrejon de la gazeto. Tiel okazis. Ili invadis la oficejojn, transportis la meblaron al la mezo de la strato kaj ekbruligis ĝin kun la administraj libroj kaj kartoj; ili pecigis la vitrojn, pordojn, skribmaŝinojn, pentraĵojn, fornojn kaj vazojn kaj ĵetis la inkujojn kontraŭ la tapeton de la muroj; la brulrezista ŝranko estis malfermita laŭ la reguloj de la arto, sed ĝi estis malplena …
Antaŭ la forlaso de la detruitaj oficejoj, la invadintoj estis fotografataj de grupo da ĵurnalistoj. Peppino troviĝis en la mezo de la grupo, svingante tablan piedon en la aero. La sekvintan tagon la fotografaĵo aperis en ’Piccolo’ sub la titolo ’La Heroo de Porta Pia.’
De tiu tago la famo pri Peppino Goriano estis disvastigita kaj oni honoris lin. Li komencis viziti la redaktejojn de ĵurnaloj, kie oni pagis al li trinkmonon. Fine li ricevis inviton de markizino Parucchini, kiu prezentis lin al siaj amikinoj, poste kondukis lin en la kuirejon kaj post tio en la dormoĉambron, kie li multe pli laciĝis ol dum la atako ĉe Porta Pia.
Peppino sciis elprofiti sian akiritan famon kaj trovis okupon kiel gardisto ĉe la noktazilo Borgo Pio. Unu el liaj kamaradoj estis murdita de laboristoj de la kvartalo sankta Lorenzo kaj tio igis lin multe pripensi. Ricevinte plurajn kunvokilojn de la faŝistoj, li ĉiam respondis, ke li malsanas… Kiel gardisto li laborenspezis malmulton, sed ankaŭ malmulton riskis.”
”Kiam la faŝistoj akiris la estrecon, kial Peppino Goriano ne profitis per bonega posteno?” Sorcanera volis scii.
”Kiam la faŝistoj ekregis, komenciĝis malgaja periodo por la maljunaj helpantoj… Oni vokis Peppinon antaŭ komisionon kaj demandis al li; ĉu vi estas faŝisto?
… Kiom longe?… Ĉu iam kondamnita? Kaj oni konkludis: en la faŝista partio ne estas loko por homoj plurfoje kondamnitaj pro ŝtelado, tial Peppino Goriano, la Heroo de Porta Pia, devis forlasi la faŝistan partion. La saman sorton suferis liaj kamaradoj, kiujn la polico dungis, kiam ili estis liberigitaj el Regina Coeli, escepte de tiuj, kiuj estis junaj; tiujn oni lokis en la milicon. En la sama tempo oni maldungis Peppinon kiel gardiston ĉe la noktazilo Borgo Pio kaj lian postenon ekokupis junulo nomita: la filo de monsignor Calogero.
Sekve, por Peppino rekomenciĝis la vivo kun malfacilaĵoj, senokupeco, kun la malnova malsato, kiu neniam ĉesas. De monato al monato ĝi fariĝis pli malfacila. Neniu supozis, ke la nova reĝimo povos ekzisti dek jarojn, sed ĝi eltenis.
Romo fariĝis neloĝebla. Ĉiu tago alportas novan leĝon. Certe, ĉiu nova registaro kreis novajn leĝojn, sed la nuna tion faras ĉiutage.
Dum jarcentoj la papoj regis per kvin leĝoj, la kvin leĝoj de la eklezio. Post la ekspedicio de la milo, Garibaldi enkondukis nur tri leĝojn, la leĝon de la tranĉilo, la leĝon de la sangovenĝo kaj la leĝon de la passatella (itala popola ludo). La nuna registaro kreas leĝon por ĉiu afero. Ekzistas leĝo, kiu al ni malpermesas paroli pri certaj temoj, urini kontraŭ murojn, promeni maldekstre, kanti dumnokte, ensalti tramon tra la antaŭa pordo; ekzistas leĝo por tiuj, kiuj ne deziras edziĝi, aliaj por ĉiuj metioj, por laborhavigaj oficejoj, por la opinidiferencoj inter labordonantoj kaj laborprenantoj…
Ju pli oni multigas la leĝojn, des pli grandiĝas la mizero.
Ju pli da mizero, des pli da leĝoj. Romo fariĝis vere neloĝebla. La aero malbonodoras. La aero de Romo odoraĉas.
Oni faris multajn klopodojn forigi tiun odoraĉon, sed vane. Iu diris: la malbonodoro eble venas de musoj.
La komunumo deklaris militon kontraŭ musoj, distribuis venenon por detrui ilin kaj miloj kaj miloj da ili mortis. Sed la fetoro restis. Alia diris: la malbonodoro venas de muŝoj. La komunumo do ekmilitis kontraŭ muŝoj. Ĝi distribuis al ĉiuj romanoj fluidaĵojn kaj pulvorojn por detrui ilin kaj mi ne plu memoras, kiom da milionoj da ili mortis… Sed la haladzo restis. Dum iuj horoj de la tago ĝi estis tiel forta, ke ĝi inklinigas al vomado.”
”Kio estas la kaŭzo? Ĉu malpuraĵo?…” demandis Michele.
”Neniu trovis la fonton de la roma miasmo,” respondis la profeto. ”Malplej forta ĝi estas en la popolaj kvartaloj, en Trastevere, Testaccio, sankta Lorenzo. Jam pli rimarkebla en Prati, la oficista kvartalo, sed ankoraŭ tolerebla.
Sed odoraĉa, fetora ĝi estas en la centro, la kvartalo de la ministroj kaj ĉe sankta Petro… De kie ĝi venas? Kiu scias? Oni diras, ke ĝin kaŭzas la malnoveco de Romo. Eterna urbo ne povas ne malbonodori. Laŭdire ĝin kaŭzas kaŝitaj mortintoj en subterejoj de publikaj konstruaĵoj kaj prefektejoj. Oni diras ankaŭ, ke ĝi venas de ŝtofoj, vestoj, plumoj, kaskoj, kirasoj, kiujn la nuna registaro portis el muzeoj por fari el ili uniformojn por ministroj, ambasadoroj kaj pordistoj. Krome oni diras, ke defluigiloj estas baritaj kaj ankoraŭ pli multe da diskuteblaj aferoj, sed unu fakto estas certa kaj ĝi estas, ke de tago al tago la haladzo plifortiĝas ..
Ĉiusemajne la polico malkovras novajn komplotojn.
Dumnokte oni invadas tutajn laboristajn kvartalojn per miloj da armitaj homoj; oni traserĉas la domojn de la keloj ĝis la mansardoj kaj arestas centojn da personoj … Neniu scias la motivon. Ĉiu komprenas, ke ankaŭ lin povos trafi tia sorto. Multaj timas.
La timo en Romo estas kvazaŭ malsano, kvazaŭ epidemio.
Pasas semajnoj kaj tagoj da ĝenerala paniko. Sufiĉas fikse rigardi iun surstrate aŭ en gastejo por vidi lin paliĝanta kaj rapide foriranta… Pro kio? Pro timo.”
”Pro timo antaŭ kiu?” demandis Berardo.
”Pro timo.”
”Sed pro timo antaŭ kiu?” insistis Berardo.
”Pro timo. Neniu scias pro kio. Simple pro timo. Se timo regas popolon, neniu scias plu klarigi. La timo ekposedas ĉiun homon de la kapo ĝis la piedoj. Ne nur la malamikoj de la registaro timas: pli multe timas eĉ la t.n. faŝistoj. Ankaŭ ili scias kaj diras, ke tiel ne povos daŭri kaj ili timas. Kial ili mortigas siajn kontraŭulojn? Pro timo. Kial konstante plimultiĝas la nombro da policistoj kaj militistoj? Pro timo. Kial oni malliberigas milojn kaj milojn da senkulpuloj? Pro timo… Ju pli multiĝas iliaj krimoj, des pli ili timas. Kaj ju pli grandiĝas ilia timo, des pli multiĝas iliaj krimoj. La timo kreskas kaj provokas novajn krimojn.”
”Ĉu la registaro estas potenca?” Michele volis scii.
”Ĝia timo estas multe pli potenca,” respondis la profeto.
”Kaj kion faras la Papo?” demandis Marietta.
”La Papo timas… Li akceptis du miliardojn de la registaro.
Li aĉetis aŭtomobilon, konstruigis radiosendstacion kaj kvankam neniam vojaĝante, li konstruigis fervojan stacion kaj permesas al si luksojn kaj ĉio ĉi timigas lin. La preĝejoj kaj monaĥejoj en Romo ricevis leteron de la Papo, ke ili disdonadu pli multe da supo al malriĉuloj. Ĝi estas supo pro timo. Ĉe la fondaĵo ”Fatebene-fratelli” ĉiuĵaŭde oni aldonis en la supo pecon da porkhaŭto. Ĝi estas porkhaŭto pro timo. Sed multaj supoj kaj porkhaŭtoj estas bezonataj por forgesigi du miliardojn …”
”Kiel vivas la provincanoj en Romo?” mi demandis.
”La riĉuloj el Abruzzo fartas bone, la malriĉuloj malbone kaj ĉiuj timas. La polico komencis revizii malriĉulojn.
La revizio pro timo. Ĉiun semajnon oni kaptas centon kaj resendas ilin al iliaj naskiĝlokoj. Personojn, vivintajn tri aŭ kvardek jarojn en Romo kaj kies vilaĝoj estis detruitaj de la tertremo en 1915 kaj kies parencoj mortis, la polico kaptis kaj resendis ’pro motivoj de publika ordo’. Pro la samaj motivoj oni kaptis Peppinon Goriano, donis al li devigan vojaĝbileton, lokis lin en vagonaron kaj sendis lin al Fontamara, de kie li foriris antaŭ tridek kvin jaroj… Kaj li revenis!”
”Ĉu Peppino Goriano estas vi?” time demandis al li Marietta.
”Ĉu la Heroo de Porta Pia estas vi?” General Baldissera demandis.
Estis li.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.