|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FONTAMARAAŭtoro: Ignazio Silone |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Je la kvara matene Berardo kaj mi forlasis Fontamaran kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo por kapti la vagonaron al Romo.
Berardo estis malbonhumora kaj ne respondis eĉ al mia saluto. Sed mi ŝajnigis ne rimarki tion, por ne malpaci ĝi jam ĉe nia foriro.
”Ĉu vi aŭdis ĉi tiun nokton la sonorilon?” mi demandis al li por komenci interparolon. Sed ŝajnis, kvazaŭ mi parolus al vento.
Ĉe la kapelo de la Madono de Aluvio mi klopodis denove:
”Ĉu vi opinias, ke pluvas en Romo?” Sed li nenion respondis.
Li iris kun grandegaj paŝoj kaj mi devis streĉi min por resti apud li.
Veninte ĉe la eniro de la ĉefurbo, ni aŭdis subite la fajfon de nia vagonaro kaj ni ekkuregis por ĝustatempe atingi ĝin. Sed estis ŝargvagonaro. Ni havis ankoraŭ sufiĉe da tempo, antaŭ ol forveturos nia vagonaro.
Ni estis duonan horon en la stacidoma atendejo, kiam Raffaele Scarpone aperis en la pordo.
Berardo ŝajnigis ne rimarki lian alvenon, turnis la dorson al li kaj eklegis afiŝon gluitan sur la muron. Sed Scarpone ekiris rekte al Berardo.
”Teofilo pendigis sin!” li diris.
Sed Berardo ne turnis la okulojn for de la afiŝo.
”General Baldissera trovis lin ĉi matene sur la ŝtupareto en la sonorilejo,” plu parolis Scarpone. ”Li ligis la ŝnuron de la sonorilo ĉirkaŭ la kolon… La kadavro estis ankoraŭ varma… La tutan nokton li svingpendis je la ŝnuro…”
”Pacon havu lia animo!” diris Berardo, ne turnante sin.
”Mi estis ĉe don Abbacchio,” daŭrigis Scarpone, kvazaŭ ne fidante la indiferenton de Berardo. ”Mi ĵus venis de la domo de don Abbacchio. Antaŭ ĉio li superŝutis min per insultoj, ĉar mi vekis lin tiel frue; post tio li rifuzis veni por beni la kadavron de Teofilo. ”Kiel oni povas rifuzi benon al sakristiano, kiu dediĉis sian tutan vivon al la eklezio?” mi demandis al li. ”Kiu pendigis sin, iros en inferon,” respondis don Abbacchio. ”Kaj kiam sakristiano pendigis sin, li devas iri en la plej malproksiman profundon de la infero.”
”Pacon havu lia animo!” stoike ripetis Berardo.
”Ni volas meti sur katafalkon la kadavron de Teofilo meze en la preĝejo,” diris Scarpone. ”Se la pastro ne venos, ni faros ĉion sen li. Se li sendos karabenistojn, ni kontraŭstaros. Ni metu la kadavron de Teofilo en la mezon de la preĝejo kaj tie ĝi restu dudek kvar horojn, por ke Kristo, la Madono, sanktaj Rocco, Antonio, Giuseppe, Berardo kaj ĉiuj aliaj sanktuloj havu tempon por vidi lin… Ili vidu en kia stato ni troviĝas…”
”Pacon havu lia animo!” ripetis Berardo.
Nia vagonaro alvenis.
”Ne forveturu!” diris subite Scarpone al Berardo.
”Kial ne?” demandis li mirigite.
”Ne forveturu!” ripetis Scarpone.
Berardo ekiris al la vagonaro. Kaj mi malantaŭ li. Sekvis Scarpone, nekrede skuante la kapon.
”Hodiaŭ la karabenistoj venos al Fontamara pro Teofilo,” diris Scarpone al Berardo, ”ne foriru!”
Sed ni forveturis.
En la vagonaro, dum la tuta vojaĝo, ni interŝanĝis eĉ ne unu vorton. Berardo sidis kontraŭ mi kaj seninterrompe rigardis eksteren tra la fenestro.
Rigardante lin, mi komprenis, ke Berardo kuraĝus fari ĉion. Neniu skrupulo malhelpus al li. Li ne hezitus ĵeti min el la fenestro, se li opinius tion utila al si. La aspekto de lia makzelo estis timiga. – Se li malsatos, li manĝos min – mi pensis.
En Romo ni ekloĝis en la gastejo ”La bona rabisto,” kiun rekomendis al ni la Heroo de Porta Pia. Super la pordo troviĝis tabulo, reprezentanta la tri krucojn de Kalvario. Per tio oni povis supozi, ke la nomo de la gastejo rilatas al la fama rabisto, kiun oni krucumis dekstre de Kristo kaj kiu antaŭ sia morto rekonis lian diecon kaj rekompence ricevis la grandan promeson: ”Hodiaŭ vi estos kun mi en la Paradizo.” Sed laŭvere la gastejo ricevis sian nomon de la posedanto, kiu pro ŝtelado kelkfoje estis malliberigita kune kun la Heroo de Porta Pia.
Ĉe la fino de sia vivo li dediĉis sin al la faŝismo kaj partoprenis diversajn punekspediciojn kontraŭ la ŝtataj malamikoj, kaj specialigis sin pri patriota ŝtelado, koste de unuiĝoj kaj popolaj entreprenoj. Tiom multe li valoris, ke en iu solena patriota kunveno, la policestro donis al li la titolon ”Bona rabisto”…
La sekvintan tagon, frumatene, ni ekiris al Via Venti Settembre kaj anoncis nin en la oficejo, kie ni esperis ricevi laboron.
La pordisto sendis nin al la tria etaĝo. Ni supreniris kaj vidis koridoron, en kiu multaj homoj atendis. Ni stari ĝis malantaŭ ili. Proksimume je tagmezo estis nia vico kaj nur tiam ni rimarkis, ke anstataŭ en la tria, ni atendis en la kvara etaĝo.
La tagon poste ni iris al la tria etaĝo. Ni atendis tri horojn, sidante sur benko nur duope. Multaj homoj preterpasis, sed neniu okupis sin pri ni. Fine oni sendis nin al la kvina etaĝo. Tie ni atendis du horojn, ĝis kiam oni donis al ni adreson en Corso Vittorio.
Tiel pasis la tria tago.
En la oficejo en Corso Vittorio oni demandis al ni:
”Ĉu vi posedas permesbileton?”
”Kiun bileton?” surprizite ni demandis.
Oni kondukis nin al giĉeto, kie oficisto skribis la permesilon kaj surgluis dek du impostmarkojn, po unu por ĉiu monato de la jaro.
”Tridek kvin lirojn,” la oficisto postulis.
”Pagi, ĉiam pagi,” diris Berardo.
Se ni estus ricevintaj tridek kvin pikojn per tranĉilo, ni estus suferintaj saman doloron. Ni pagis la tridek kvin lirojn.
Ni reiris al la unua oficejo.
”Jen la permesilo” ni diris.
”Vi faris vian devon” oni rediris al ni. ”Iru morgaŭ al la labordona oficejo kaj enskribigu vin kiel senlaborulojn por la publikaj laboroj.”
Tiel pasis la kvara tago.
Mi devas diri, ke Berardo ne perdis sian paciencon pro tiu tempoperdo. Kontraŭe, li opiniis ĉion tute komprenebla.
”Ju pli malfacile estas trovi laboron, des pli oni povos laborenspezi,” li ripetis al mi.
Posttagmeze, kiam la oficejoj estis fermitaj, Berardo trairis kun mi la urbon ĉiudirekte.
”Rigardu, rigardu” li diris al mi, kiam ni unuafoje preterpasis konstruaĵon, surhavantan tabuleton kun la surskribo ”Banko.” Dum kelkaj minutoj li rigardis sorĉite la surskribon.
”Ĉi tie la Impresario akiras sian monon,” li flustris al mi en la orelon.
Sed poste ni vidis alian bankon kaj trian, kvaran, tiom, ke ni ĉesis nombri ilin. Kiu estis tiu de la Impresario?
Nefacile diveneble. En la centro de Romo, kie ni supozis sanktan Petron, estis nur bankoj.
”Rigardu, rigardu,” diris Berardo al mi, ĉiufoje kiam li malkovris novan bankon. La konstruaĵoj estis unu pli impona ol alia. Antaŭ ili estis trafikplene, venado kaj forirado de sinjoroj kaj aŭtomobiloj.
Berardo ne laciĝis, admirante ĉion.
Iun vesperon ni vidis antaŭ nia gastejo grandan homamason.
Armea veturilo renversiĝis sur la flankon, kontraŭ muro kaj pluraj personoj senefike penadis por restarigi ĝin, farante pli da bruo ol da laboro, kiel kutime en urbo. Berardo antaŭenpaŝis, demetis siajn jakon kaj ĉapelon, rampis sub la veturilon, genue ekstaris kaj per la ŝultroj malrapide levis tiun parton de la ĉaro, kiu kuŝis surtere kaj antaŭ la okuloj de la mirigitaj ĉeestantoj li restarigis ĝin.
Tiu okazintaĵo redonis al Berardo iom de lia antaŭa babilemo.
”Donna Zizzola bruligas du kandelojn antaŭ la statuo de sankta Antonio por rompi la forton de la bankoj. Ĉu ne ridige?” li demandis al mi tiun vesperon.
Sed mi ne havis deziron diskuti. Mi komprenis, ke Berardo intencas rekomenci la diskuton, kiun li havis kun Scarpone, la vesperon antaŭ nia foriro.
”Ekstravagancojn oni povas permesi al si, kiam oni estas juna,” li ankoraŭ diris al mi. ”Rosti kaŝtanojn povas esti utile, sed forbruligi la vilaon de la Impresario utilas al nenio.”
Mi lasis lin paroli, ĉar li ne povis ne paroli.
”Ne temas pri kuraĝo, ĉu vi komprenas? Scarpone kredu, ke mi timas, sed tute ne temas pri kuraĝo. Se ekzistus motivo endanĝerigi la vivon por laborenspezi iom pli ol la aliaj, mi ne hezitus fari tion. Mi sentas en mi la forton por fari tion, kion neniu homo antaŭe kapablis, ĉu vi komprenas? Morgaŭ oni donos al ni laboron kaj kiam mi laboros, vi miros, la aliaj miros kaj la inĝenieroj miros…”
”Kiel oni ordigus la enterigon de Teofilo?” mi demandis, por ke li ĉesigu la parolfluon. Sed tio malplaĉis al li.
”Sed ne temas pri kuraĝo, mi certigas al vi,” respondis Berardo. ”Nek pri forto. Ĉu la Impresario uzis perforton kontraŭ ni? Tute ne! La Impresario ne uzis perforton kontraŭ ni, nek kuraĝon, nek forton, sed ruzon. Per ĝi li akiris la rivereton. Li eĉ ne prenis ĝin, sed la fontamaranoj donis ĝin al li… Antaŭe ili subskribis petskribon al la registaro, poste akceptis la artifikon pri tiuj du trikvaronoj kaj la artifikon pri la dek lustrumoj… Kion devis fari la Impresario? Li agis korekte laŭleĝe kaj en siaj interesoj…”
Koncerne tiun punkton liaj ideoj tre ŝanĝiĝis.
”Estas certe, ke la prezo de la tero multe malaltiĝos,” li poste aldonis, malkaŝante per tio siajn sekretajn pensojn.
”Sen rivereto la tero devos malpli valori kaj ŝanĝi kulturadon …”
Li jam sciis sur kiun terpecon li metos la manojn ĉe la reveno.
Matene de la kvina tago ni iris al la labordona oficejo por akiri laboron.
”El kiu provinco vi venis?” oni demandis al ni.
”El provinco Aquila,” ni respondis.
”En tiu kazo vi turnu vin al la oficejo de Aquila,” oni diris al ni.
”Kie estas la oficejo de Aquila?” ni demandis.
La oficisto rideksplodis. Li transportis nian demandon al siaj kolegoj kaj la mokrido traflugis la tutan oficejon.
Post kiam oni rekvietiĝis kaj la oficisto sekigis la okulojn, kiuj baniĝis en larmoj pro tro multa ridado, li klarigis al ni:
”La oficejo de Aquila estas en Aquila…”
Sed ni tute ne deziris rondvojaĝi tra tuta Italio.
”Ni vidis jam sufiĉe da oficejoj,” diris Berardo energie.
”Ni iris al Romo, por ke oni sendu nin al iu laboro, sed ne por suriri la kalvarian vojon.”
Tamen la kalvaria vojo ankoraŭ ne finiĝis.
En la gastejo ”La bona rabisto” loĝis advokato el Abruzzo, kavaliro don Achille Pazienza. Nun ni turnis nin al li kaj la sekvintan tagon, la sesan de nia restado en Romo, li invitis nin en sian dormoĉambron tuj apud nia kaj simila pro la mallumo, malgrando, malordo kaj malpuro.
Ni trovis don Achille Pazienza etendita laŭ sia tuta longo sur la lito: li estis malsaneta maljunulo kun barbo dektaga, flavaj vestoj, blanktolaj ŝuoj, pajla ĉapelo sur la kapo, bronza medalo sur la brusto kaj ligna dentpurigilo en la buŝo. Li surmetis tiujn ornamaĵojn por akcepti nin.
Sub la lito ni vidis noktovazon plenan de urino.
”La konsulto kostos dek lirojn,” diris don Pazienza al ni.
”Ni konsentas,” mi respondis impulse.
”Dek lirojn antaŭpagotajn,” diris la kavaliro. Ni donis al li dek lirojn.
”Po dek liroj por persono,” li plu diris. Ni donis ankoraŭ dek lirojn.
La kavaliro eliris la liton kaj malaperis el la ĉambro, dirante nenion. Ni aŭdis lin tusanta en la koridoro. Poste ni aŭdis la tusadon malrapide malsupreniranta la ŝtuparon. Kelkajn minutojn ĝi restis en la teretaĝo, kie spionis la bona rabisto, eliris sur la straton kaj mutiĝis en la kontraŭa trinkejo.
Ni devis atendi preskaŭ plenan horon, antaŭ ol la tusado reaŭdiĝis, transversis la straton, malrapide kaj pene supreniris la ŝtuparon. Ĉe la pordo la kavaliro iom hezitis, envenis, ĵetante sur la liton pecon da pano, duonan kolbason kaj duonplenan botelon da ruĝa vino.
”Via afero estas malluma,” diris kavaliro Pazienza, repreninte sian horizontalan pozicion, kvankam ni ankoraŭ ne rakontis al li, kial ni venis.
”Kiom da mono vi posedas ankoraŭ?” li demandis post paŭzo, longe meditinte.
Ni metis ĉion, kio al ni restis, inkluzive la kuprajn monerojn, en la ĉapelon de Berardo kaj kalkulis proksimume dek kvar lirojn.
”Via afero estas sensignifa kaj malespera,” juĝis la seniluziigita kavaliro.
Post nova medito li demandis al ni:
”Ĉu ne estus eble, venigi el Fontamara pli da mono?”
”Certe,” respondis tuj Berardo, konvinkita pri la malo.
”Kaj kelkajn kokinetojn? Kaj iom da fromaĝo? iom da mielo kontraŭ la tusado?” aldonis la kavaliro.
”Certe,” rapidis respondi Berardo, kiu dum sia tuta vivo ankoraŭ neniam vidis mielon.
”Via afero iom klariĝas,” diris kavaliro Paaenza al ni kun larĝa ĉevala rideto, montrante tridekon da flavaj dentoj.
Nur nun Berardo rakontis nian aferon.
La kavaliro ekstaris, serĉis bastonon, kiu aspektis kiel malnova ombrela anso kaj kaptinte ĝin kiel iu, kiu foriras en militon, li diris al ni:
”Sekvu min!”
Ni sekvis. La unua celo estis la telegrafejo. La kavaliro redaktis telegramon kun jena enhavo:
”Urĝe bezonataj ducent liroj dek kilogramoj da froma ĝo du kilogramoj da mielo kelkaj kokinoj.”
Kaj li demandis al ni:
”Al kiu mi adresu la telegramon? Kiu el vi havas pli riĉajn parencojn?”
”Ekspedu ĝin al mia patro, Vincenzo Viola,” respondis Berardo, kiu perdis lin, estante ankoraŭ infano.
Don Pazienza intencis prezenti la telegramon ĉe la giĉeto, kiam Berardo demandis al li:
”kavaliro, ĉu al vi ne plaĉos persikoj?”
”Certe,” li respondis, ”ili estas bonegaj kontraŭ la tusado.”
Li do aldonis al la telegramo la peton ankoraŭ sendi dek kilogramojn da persikoj. La kavaliro kopiis la telegramon kaj ordonis al ni:
”Pagu kaj sekvu min!”
Ni pagis kaj sekvis lin. La dua celo estis la labordona oficejo de la faŝista sindikato, el kiu oni resendis nin la unuan tagon. Don Pazienza lasis nin en la koridoro, sed tra giĉeto ni povis vidi lin konfidence parolanta kaj vigle diskutanta kun la oficeja estro. Li vidigis al li la kopion de la telegramo, kiun ni ekspedis al Fontamara kaj fingre montris la plej signifoplenajn vortojn. La estro supozeble diris al nia advokato kelkajn fortajn skrupulojn, ĉar ni vidis, ke li paliĝas kaj kuras al ni por demandi:
”Ĉu oni devas raspi la fromaĝon aŭ tuj manĝi?”
”Oni manĝas ĝin, kiam ĝi estas freŝa kaj oni raspas ĝin, kiam ĝi estas seka,” respondis Berardo, kontentigante per tio la kavaliron, kiu tuj kuris al la estro por komuniki al li la kvietigan respondon.
Aliaj gravaj skrupuloj ne ekzistis, tial la kavaliro povis veni por sciigi al ni;
”La afero marŝas. La oficejo prizorgos la necesajn dokumentojn; naskiĝateston, ekstrakton el la punregistro, ateston pri bona konduto kaj tuj kiam ili alvenos, oni enskribos vin en la senlaborulan registron. La laboro venos poste. Vi estos tiam vokataj de la oficejo.”
La sepan tagon de nia restado en Romo ni posedis ne pli ol kvar lirojn. Ni aĉetis du kilogramojn da pano kaj eĉ ne unu centimo restis al ni.
”La alvoko de la labordona oficejo certe ne restos longe for,” ripetadis Berardo al mi, por kuraĝigi sin mem.
Por tuj respondi al la alvoko kaj, ĉar ne manĝinte, ni ne havis deziron promeni, ni ne plu eliris la gastejon. Ĉe ĉiu brueto, kiu preterpasis, ni kuris al la pordo. Ĉiun fojon, kiam alvenis la poŝtisto, ni rapidis malsupren al la teretaĝo, kie embuskis la bona rabisto.
En tiu sama timo vivis kavaliro Pazienza. La diferenco tamen estis, ke ni atendis la alvokon al laboro kaj li la telegrafan monsendon kun la nutraĵoj de la patro de Berardo.
Ĉiuj tri pasigis la tutan tagon etenditaj sur la lito kaj triope ni staris ĉe la ŝtuparo post ĉia brueto. Dum la supreniradoj la reciprokaj riproĉoj fariĝis de tago al tago pli akraj.
”Vi havas degenerintan patron,” diris kavaliro Pazienza al Berardo. ”Kiel li povas atendigi vin je ducent liroj?”
”Ĉu estas aŭ ne estas laboro por ni?” demandis Berardo.
”Se jes, kial oni ne vokas nin? Se estas laboro, kial do tiom da formalaĵoj?”
”Ni devas pacienci koncerne la postan pakaĵon,” aldonis la kavaliro. ”Ni scias, ke pakaĵoj vojaĝas malrapide, precipe, kiam ili entenas rompeblajn vazetojn, sed telegrafa monsendo povas esti ĉi tie post unu tago… Via patro estas egoista porko.”
”Kiel naskiĝatesto rilatas al laboro?” demandis Berardo.
”Kiam iu petas pri laboro, tiam estas ja klare, ke li jam naskiĝis… Neniu petos laboron, ne naskite!”
Fastinte kaj senutile atendinte dum tri tagoj, Berardo kaj mi ĉesis kuri malsupren ĉe alveno de la leterportisto.
Ni restis kuŝantaj sur la lito de la mateno ĝis la vespero kaj leviĝis de tempo al tempo nur por trinki akvon ĉe la krano en la necesejo.
Multe pli optimisma kaj obstina evidentiĝis kavaliro Pazienza. Tri fojojn ĉiutage, ĉe alveno de la leterportisto, ni aŭdis, ke la tusado leviĝas de la lito, eliras la ĉambron, malrapide malsupreniras la ŝtuparon al la teretaĝo kaj post iom da tempo malrapide revenas, pene supreniras, pli malrapidas ĉe nia pordo, ĉe nia porda seruro, tra ĝin ĵetante ĉiam novajn malbenojn kontraŭ Fontamara.
”Berardo Viola,” raŭke kriis la maljunulo, ”via patro estas kanajlo! Via patro estos mia pereo! Via patro estos mia morto! Via patro kulpas, ke dum tri tagoj mi ne manĝis,” li kriis ankoraŭ.
Berardo ne respondis. Li refalis en la antaŭan silentemon.
Ne dirante eĉ unu vorton, li rigardis dum horoj la plafonon.
”Kion ni faru?” mi demandis, ”ni ne povos resti eterne sen manĝo!”
Sed Berardo ne respondis.
Posttagmeze de la kvara fastotago ni havis kaŭzon por ĝoji. Estis proksimume je la kvina, kiam ni aŭdis sur la ŝtuparo konfuzajn kriojn de la kavaliro kaj la bona rabisto.
”Hura! Hura!” kriis la kavaliro.
Kie estas la Venko?
Donu la harbelecon al ŝi,
Kiu estas sklavino de Romo.
Dio ŝin kreis.
La duo atingis nian pordon, ne frapinte malfermis ĝin kaj eniris. La bona rabisto svingis telegramon en la aero por Berardo kaj kavaliro Pazienza mantenis la kolojn de du boteloj da vino.
”Berardo Viola,” kriis la kavaliro, ”via patro estas ĝentilhomo!
Via telegrafa monsendo alvenis…”
”Ĉu vere?” demandis Berardo surprizite kaj samtempe ekster si pro ĝojo. Kompreneble li ne povis kredi, ke lia patro, kiu mortis antaŭ dudeko da jaroj, sendas al li telegrafan poŝtmandaton; sed kiu, post kvartaga fastado, deziras diskuti?
Dumla kavaliro enverŝis trinkaĵon, Berardo prenis la telegramon, malfermis ĝin kaj legis, relegis, rigardis niajn vizaĝojn, faldis ĝin kaj ne dirante eĉ unu vorton, li metis ĝin en sian poŝon.
”Kio okazis?” mi demandis al li.
Berardo ne donis respondon. Lia mieno estis rigida.
Sed la blanko de liaj okuloj subite fariĝis malbrila kaj sangostria. Mi jam sciis el Fontamara, ke tio estas la sola ekstera signo, per kiu manifestiĝas ĉe li granda emocio.
”Kio okazis?” mi demandis ankoraŭfoje kun voĉo kiel eble plej amika.
Berardo denove ekkuŝis sur la lito, dirante nenion. La bona rabisto kaj kavaliro Pazienza embarasite foriris. Mi etendis min flanke de Berardo, sur la sama lito, longe silentis por sentigi al li kunsenton kaj poste demande flustris al li:
”Kio okazis? Ĉu iu mortis?”
Sed li ne respondis kaj mi komprenis, ke eble en Fontamara iu mortis.
La saman vesperon, proksimume je la oka, ni aŭdis nekutiman bruon en la najbara ĉambro, kiu, kiel dirite, estis okupita de kavaliro Achille Pazienza. Ĉe nia pordo la kavaliro diris al ni: ”La estro de la labordona oficejo de la faŝista sindikato vizitis min. Viaj dokumentoj alvenis.
Sur la ateston pri bona konduto, donitan de la podestà, oni skribis: konduto laŭ nacia vidpunkto nefidinda. Havante tian dokumenton, vi tute ne povos trovi laboron.
Neniam vi trovos ĝin. Krome oni avertis la policon.”
Referminte la pordon, li foriris.
Kvin minutojn poste la pordo denove malfermiĝis.
”Via ĉambro estas forluita,” la bona rabisto diris al ni, ”vi havos duonhoron da tempo por foriri…”
Estis jam mallume, kiam ni devis forlasi la gastejon ”La bona rabisto.”
”Kion ni faru?” mi demandis al Berardo. Sed li ne respondis.
Mi sentis min malforta sur miaj piedoj kaj pro la malsato mi havis teruran kapdoloron. De tempo al tempo mi kredis min falanta surteren. La homoj sur la strato nin rigardis. La sinjoroj flankeniris, kvazaŭ ili timus nin.
Kaj vere, Berardo aspektis timiga.
Tiel ni senvole atingis la stacion. Sur la placo ni vidis multajn karabenistojn, soldatojn kaj policistojn, kiuj haltigis la preterpasantojn kaj traserĉis ilin. Ili haltigis kaj traserĉis ankaŭ aŭtomobilojn. Junulo, kiu mirigite rigardis nin, direktis siajn paŝojn al ni.
”Bonan vesperon,” li diris al Berardo.
Berardo malfide okulis al li kaj ne respondis.
”Mi ĝuste pensis pri vi,” aldonis la junulo, ”se mi ne estus renkontinta vin hodiaŭ, morgaŭ mi forveturus al Fontamara por serĉi vin.”
”Mi posedas eĉ ne unu centimon,” diris Berardo al li, ”se vi intencas trompi min, via rikolto estos malgrandeta!”
La junulo ekridis. Li aspektis inter laboristo kaj studento.
Li estis alta, maldika, bone sed ne elegante vestita kaj liaj voĉo kaj rigardo fide impresis.
”Ĉu vi memoras la unuan fojon, kiam vi estis en Avezzano?” la junulo demandis al Berardo. ”Ĉu vi memoras la trinkejon, en kiun la ruĝhara spiono kun la cikatro sur la mentono invitis vin kaj la aliajn fontamaranojn?…
Ĉu vi memoras tion? Tamen vi forgesis, kiu avertis vin kontraŭ li!”
Berardo esplore rigardis lin kaj rekonis la junulon.
”Donu manĝaĵon al ni,” mi petis, vidante, ke Berardo lasis preteriri la okazon.
La juna avezzanano kondukis nin al proksima manĝejo kaj mendis ovojn kaj ŝinkon.
”Ĉu tio estas por ni?” demandis malfide Berardo ”kaj kiu pagos? Ni posedas eĉ ne unu soldon!”
Por kvietigi Berardo, la junulo devis anticipe pagi ĉe la kaso la prezon de la manĝaĵoj. Berardo rigardis min, kvazaŭ por diri: li sendube estas frenezulo!
”Kion signifas tiu ekscitiĝo de la karabenistoj kaj soldatoj?” demandis Berardo al la junulo, post kiam li sufiĉe manĝis.
”Oni serĉas la Faman Nekonaton,” li respondis. Sed tiu respondo estis tre neklara.
”Dum kelka tempo iu nekonato, la Fama Nekonato, endanĝerigas la publikan ordon,” aldonis la junulo. ”En ĉiuj procesoj antaŭ la speciala tribunalo oni parolas pri la Fama Nekonato, kiu presas kaj distribuas sekretajn folietojn… Tiuj, kiujn oni surprizis kun neleĝaj presaĵoj, ĉiam konfesas, ke ili ricevis la paperojn de la Fama Nekonato… Komence li prefere laboris ĉe kelkaj fabrikoj; poste li ofte vizitis la ĉirkaŭaĵojn de la urbo, la kazernojn de soldatoj; fine li aperis en la universitatoj.
En la sama tempo oni signalis lin en diversaj provincoj ĝis la limo. Lin ĉasas miloj da policistoj italaj, sed ĝis nun oni ne sukcesis kapti lin. Proksimume sesmil personojn oni arestis kaj multfoje la registaro kredis, ke inter la arestitoj estas ankaŭ li, la Fama Nekonato, tamen post mallongaj interrompoj, la sekretaj presaĵoj denove aperis kaj la kronikoj de la speciala tribunalo resignalis la aktivecon de la Fama Nekonato… ŝajnas, ke dum kelka tempo li kaŝlaboras en Abruzzo…”
”Ĉu en Abruzzo?” vigle demandis Berardo.
”En Sulmona, Prezza, Avezzano kaj aliaj vilaĝoj. Ĉie, kien li alvenas, la kafonoj ekribelas. Ĉie, kie la kafonoj ribelas, li aperas.”
”Sed kiu estas li? Ĉu la diablo?” demandis Berardo.
”Eble…” ride respondis la avezzanano.
”Se oni povus montri al li la vojon al Fontamara,” aldonis ankoraŭ Berardo.
”Tiun li jam konas,” respondis la alia flustre.
En tiu momento, policisto, sekvata de grupo da militistoj, eniris la manĝejon kaj turnis sin al ni.
”Pasportojn kaj identecajn kartojn!” li ordonis.
Dum la policisto esploris la permesbiletojn, kiujn Berardo kaj mi ricevis en la oficejo de la faŝista sindikato kaj la identecan karton, pasporton kaj multajn dokumentojn de la avezzanano, kiu estis ĉe ni, la militistoj traserĉis la manĝejon. Niaj dokumentoj estis bonordaj kaj la policisto intencis jam foriri, kiam la militistoj venis al li kun paketo en tolpeco, kiun ili trovis sub la vesthokaro.
La enhavo de la paketo sufiĉis por furiozigi la policiston kaj soldatojn, kiuj ĵetis sin sur nin, kriante:
”Al kiu apartenas ĉi tiu paketo? Kiu metis ĝin sur la plankon?” kaj eĉ ne aŭskultante niajn respondojn, ili lokis nin inter si kaj kondukis nin al policejo.
Berardo, supozante, ke oni opinias nin ŝtelistoj kaj ke la trovita paketo entenas ŝtelaĵojn, kriis sur la tuta vojo al la policejo:
”Ĉu ni estas ŝtelistoj?… Hontu! Ŝtelistoj estas vi! Ni estas la priŝtelitoj, sed ne la ŝtelintoj… ŝtelisto estas la faŝista sindikato, kiu igis nin pagi tridek kvin lirojn…
Ŝtelisto estas kavaliro Pazienza, kiu prenis de ni dudek lirojn… Ĉu ni ŝtelistoj?… Ŝtelisto estas la Impresario!”
En la policejon, kien oni kondukis nin, konstante alfluis novaj grupoj da arestitoj el diversaj kvartaloj de la urbo.
”La daŭra ĉaso al la Fama Nekonato,” flustre klarigis la avezzanano al Berardo, kiu fine komprenis, ke oni suspektas nin ne pri ŝtelado kaj tial trankviliĝis.
Kiam post malmultaj formalaĵoj oni metis nin en ĉelon, kie troviĝis jam du aliaj arestitoj, Berardo kaj mi interŝanĝis kontentan rideton: fine ni havis loĝejon kaj almenaŭ ĝis morgaŭ manĝaĵon… Pri la pli malproksima tempo ni povus pensi poste.
La duono de la ĉelo estis okupita de cementa altaĵo, iom pli alta ol ordinara trotuaro kaj ĝi servis kiel lito. En angulo estis truo, kies destino estis ankoraŭ pli klara. La du arestitoj, antaŭ ni metitaj en la ĉelon, kuŝis en la kontraŭa angulo, kun la kapo sur siaj kunfalditaj jakoj, kiuj servis kiel kuseno. Mi tuj imitis tiun ekzemplon, ekkuŝis sur la cementon, demetis mian jakon kaj ĝin faldis sub mian kapon. Kontraŭe, Berardo kaj la avezzanano vigle ekdiskutis, pasante tien kaj reen en la ĉelo. La avezzanano parolis flustre, eble pro nefido al la du nekonatoj, sed tio ne sukcesis al Berardo. Pro tio mi aŭdis de la tuta diskutado nur tion, kion diris Berardo.
”Ĉi tiu historio de la Fama Nekonato ne konvinkas min,” li diris. ”Ĉu la Nekonato estas urbano aŭ kafono?
Se li estas urbano kaj venas al Abruzzo, li devas havi ian celon…”
”Sed la urbanoj ja vivas bone,” li diris ankoraŭ. ”Ili vivas bone pro tio, ke ili elpremas la kafonojn. Mi komprenas, ke ankaŭ en la urbo estas homoj, kiuj vivas malbone.
Ekzemple: Peppino Goriano kaj kavaliro Pazienza ne naĝas en abundo. Sed ili ne estas veraj urbanoj; ili estas abruzzanoj translokitaj en la urbon…”
Kelkfoje, kiam Berardo streĉis sin por paroli flustre, mi perdis la fadenon de la diskutoj, sed laŭ la gestoj de li kaj la avezzanano mi komprenis, ke ili ankoraŭ ne interkonsentas.
Kiam estis utile mallaŭtigi la voĉon, Berardo forgesis ĉion kaj lin povis aŭdi ne nur la du nekonatoj, sed verŝajne ankaŭ tiuj en la najbaraj ĉeloj.
”Ĉu en la paketo trovita en la manĝejo troviĝis nur gazetoj?… Kaj pro tiu paketo da ŝirpapero oni arestas tiom da homoj? Kian valoron prezentas tiu paketo da papero?”
La avezzanano estis junulo ne nur simpatia, sed ankaŭ pacienca. Li rekomendis al Berardo paroli flustre kaj Berardo promesis, sed tuj forgesis.
”La unueco de la urbanoj kaj kafonoj?… Sed la urbanoj vivas bone kaj la kafonoj malbone. La urbanoj satman ĝas, trinkas kaj ne pagas impostojn. Ili laboras malmulte kaj enspezas multe… Ĉiutage dudek lirojn nur por bastonbati, mem ne ricevinte ilin. Sufiĉas vidi, kiom ili igas nin pagi por ŝtofoj, ĉapeloj, ŝuplandoj… Ni, kafonoj, estas kvazaŭ vermoj. Ĉiu elpremas nin. Ĉiu pasas sur nin. Ĉiu superruzas nin. Eĉ don Circostanza turnis sin kontraŭ nin. Eĉ li.”
Kun larĝe malfermitaj okuloj la avezzanano aŭskultis.
”Estas terure,” li murmuris al si mem. ”Ĉu vere vi kredas, kion vi diris? Ĉu la aliaj kafonoj pensas kiel vi?”
”Mi ne komprenas,” diris Berardo iom poste, ”kial la urbanoj presas gazetojn por senpage distribui inter la kafonoj. Kial la Fama Nekonato okupas sin pri aferoj, kiuj ne estas liaj? Sed li eble estas komercisto de papero kaj presas gazetojn por vendi ilin?”
”Ĉu ĉiuj tiuj homoj, pri kiuj vi parolis kaj kiujn oni kondamnis je malliberejo, estas frenezaj?” mi aŭdis Berardon ankoraŭ demandi. ”Sed, kiam ili ne estas frenezaj, kion ili intencas? Kaj tiuj, kiujn vi nomis kaj kiujn pafmortigis la registaro, kion ili deziris? Ĉu eble tio estas maniero prizorgi siajn proprajn interesojn?”
La avezzanano ne povis ne kompreni, ke Berardo direktis la pli grandan parton de la kontraŭdiroj al si mem.
La espero, kiun Berardo havis, kiam li forlasis Fontamaran, estis detruita. La eblo efektivigi siajn planojn, trovi laboron kaj aĉeti pecon da tero, estis nuligita. Dum sia tuta vivo li ne plu povos efektivigi siajn planojn. La podestà nomis nin homoj kun malbona konduto laŭ nacia vidpunkto kaj tiel estis decidite pri nia tuta vivo. Pro tio Berardo devis senti revenanta en si, kun plej granda furiozo, la malnovan pensmanieron; la kontraŭargumentoj diritaj al la avezzanano estis lia lasta rezisto.
La konversacia temo transiris al aliaj landoj kaj Rusio, ĉar min atingis frazo de Berardo, kiu diris:
”Ĉu Rusio? Diru al mi la veron: ĉu vere ekzistas tia Rusio, pri kia oni tiom parolas? Ĉiuj parolas pri ĝi, sed neniu iam estis tie. Kafonoj vizitis eĉ Amerikon, Afrikon, Francion. Sed neniu iam vidis Rusion.”
Pri kelkaj punktoj, ekzemple, kiam en la diskuto temis pri libero, Berardo estis nekonvinkebla.
”Ĉu libero paroladi publike?” li demandis. ”Sed ni ne estas advokatoj… Ĉu libero presi? Sed ni ne estas presistoj.
Kial vi ne parolas prefere pri libero labori, pri libero posedi teron?”
Poste mi ekdormetis. Kelkajn horojn mi estis dorminta, kiam Berardo vekis min. Li sidis ĉe miaj piedoj kaj la avezzanano estis apud li. Mi miris, ke ili estas ankoraŭ vekaj kaj ne ĉesis interparoli.
”Pardonu,” Berardo diris al mi, ”tuj mi lasos vin redormi … Ĉu vi konas la historion de princo Torlonia?”
”Ne interesas min,” mi respondis al li, ”ĉiuj rakontoj pri princoj estas egalaj. Lasu min dormi!”
”Vi sciu, ke t.n. princo Torlonia estas nek princo, nek Torlonia. Nu, se vi kapablas, dormu…”
”Ĉu vi sonĝas?” mi demandis al li.
”Sciu,” respondis Berardo, ”ke t.n. princo Torlonia, kiun la kafonoj adoras kiel teran dion, venis Italion antaŭ proksimume cent jaroj, kiel kantinisto de franca regimento.
Li ne nur ne estis princo, sed eĉ ne kavaliro kiel don Pazienza. Li estis vendisto de vino kaj kolbasoj. Lia nomo estis eĉ ne Torlonia, sed Torlogne. Li estis franco, spekulaciisto. Li spekulaciis je milito, je salo, enspezis per pastroj, per la piemontanoj, ŝtelis dekstre kaj maldekstre kaj estis nomata antaŭe duko kaj poste princo …”
”Ĉu vi sonĝas?” mi redemandis al Berardo.
Sed Berardo turnis la dorson al mi kaj denove ekdiskutis kun la avezzanano. Ili ne plu miskomprenis unu la alian. Laŭ la parolmaniero kaj gestoj oni povis konkludi, ke Berardo cedas ĉiun reziston. Ĉio, kion li rakontis pri Torlonia similis fabelon, sed la antaŭa Berardo avidis tiajn fabelojn.
Dum ili plu parolis, mi ree ekdormis kaj vekiĝis matene.
Berardo iris kun grandaj paŝoj tien kaj reen en la ĉelo, kvazaŭ enkaĝigita leono. La avezzanano kuŝis apud mi, sed ne dormis. Li estis tiel proksima al mi, kvazaŭ atendanta mian vekiĝon.
”Ĉu vi fidas Berardon?” li flustre demandis al mi.
”Jes,” mi respondis.
”Ĉiuj kafonoj devas fidi lin,” aldonis la avezzanano.
”Diru en Fontamara, ke ĉiu lin devas fidi. Li estas eksterordinara homo. Tio, kio al li okazis, ne povis ne okazi al li. Verŝajne ne troviĝas nuntempe en tuta Italio kafono, kia li. Ripetu tion en Fontamara. Oni faru, kion li diros.
Sendube oni liberigos vin hodiaŭ aŭ post kelkaj tagoj kaj resendos vin hejmen. Mia sorto estos eble alia. Pardonu, ke mi tion ne klarigos al vi: Berardo diros al vi ĉion en Fontamara. Tio, kion vi devas fari, estas repacigi Berardon kun Raffaele Scarpone. La ceteron Berardo jam scias.”
Je la oka oni donis al ni tason da kafo. Berardo ĉesis paŝi tra la ĉelo kaj diris al la gardisto:
”Mi deziras tuj paroli kun sinjoro policestro.”
”Atendu vian vicon,” diris la gardisto kaj foriris.
Tiu dialogo ne pasis ne rimarkite de la avezzanano, kiu time rigardis al Berardo. Li ne kuraĝis peti al li klarigojn, sed timo pri perfido kuŝis en lia rigardo.
Je la naŭa oni kondukis nin triope al la policestro.
Berardo antaŭenpaŝis kaj diris:
”Sinjoro estro, mi pretas diri la tutan veron.”
”Parolu!” diris la homo de la leĝo.
”La paketo kun malpermesitaj presaĵoj, trovita en la manĝejo ĉe la stacio, apartenas al mi… Mi igis ilin presi por distribui inter la kafonoj… La Fama Nekonato estas mi.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.