|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FONTAMARAAŭtoro: Ignazio Silone |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Meze de junio disvastiĝis la diro, ke la reprezentantoj de la kafonoj en Marsica estos vokataj al kunveno en Avezzano por aŭskulti la decidojn de la nova roma registaro pri la problemo koncerne Fucino.
Ĉi tiu sciigo tre impresis nin, ĉar la antaŭaj registaroj neniam konfesis, ke ekzistas tia problemo kaj post la abolo de la voĉdonoj eĉ la advokatoj de niaj regionoj forgesis mencii ĝin, kvankam ili antaŭe multe parolis pri tiu problemo.
Ke en Romo estas nova registaro, pri tio ni ne plu dubis, ĉar kelktempe ni aŭdis paroli pri ĝi. Tio povis esti konfirmo, ke furiozis aŭ ankoraŭ furiozas milito, ĉar nur milito forpelis la antaŭajn registojn kaj instalis novajn: tiel en nia regiono la Burbonoj forpelis la hispanojn kaj poste la piemontanoj la Burbonojn. Sed en Fontamara neniu certe sciis, de kie venis kaj al kiu nacio apartenas la nova registaro. Tio estis aferoj speciale por urboj…
Koncerne ĉiun novan registaron, kafono povas diri nur: ”Dio helpu nin,” kiel somere, kiam ĉe la horizonto aperas nuboj, kaj dependas ne de li, sed de Dio, ĉu ili alportos akvon aŭ hajlon.
Tamen estis mirige, ke registara reprezentanto deziras paroli kun kafonoj.
”Ni revenos al la malnovaj leĝoj,” ripete diris General Baldissera, ”kiam inter la kafonaj kabanoj kaj la reĝa palaco ne estis barilo el kazernoj, subprefektoj kaj prefektoj kiel nun kaj kiam almenaŭ unu fojon ĉiujare iu registo vestis sin kiel malriĉulo kaj vizitis foirojn por aŭskulti la plendojn de malriĉuloj… Poste venis elektoj kaj inter la kafonoj kaj la registoj ekestis abismo. Sed nun, se estas vera tio, kion oni diras, revenis la malnova leĝo, kaj pli saĝe estus, se ĝi ne estus iam malaperinta.”
Saman esperon havis Michele Zompa.
”Registaro formita per elektoj ĉiam favoras riĉulojn,” li diris. ”Sed la regado de unu timigas ilin. Ĉu povas ekzisti envio aŭ konkurenco inter registo kaj kafono? Estus ridige. Sed tio facile povus esti inter registo kaj princo Torlonia.”
Esperante, ke pro nova divido de la grundo en Fucino, li povos akiri kampon, Berardo ne kontraŭdiris la opiniojn de la aliaj, laŭ siaj kutimo kaj malvirto.
”Ĉiu registaro ĉiam konsistas el ŝtelistoj,” diris Berardo.
”Kompreneble, por la kafonoj estas pli bone, se la regado okazas de nur unu ŝtelisto ol de kvincent… Ĉar granda ŝtelisto, kiom ajn granda li estas, manĝas ne tiom, kiom kvincento da ili, malgrandaj kaj malsataj…
Se oni intencas dividi la grundojn de Fucino, Fontamara devos postuli siajn rajtojn…”
Iun dimanĉan matenon en Fontamara venis sarĝaŭtomobilo kaj ĝia direktisto invitis ĉiujn kafonojn, dezirantajn iri al Avezzano, suriri la veturilon. La vojaĝo estos senpaga. La aŭtomobilo estis tute ornamita per trikoloraj flagoj kaj ĝin sendis la aŭtoritatuloj. Ni tre miris, ke ni ne devos pagi.
Hazarde en Fontamara troviĝis ankoraŭ deko da kafonoj, ĉar la aliaj jam eklaboris. Ĉiudimanĉe en somero, kiam multo estas farenda, la preĝejaj superuloj mem permesas al ni labori. Sed neniu el ni povis kulpigi la novan registaron, ke ĝi ignoras la fakton, ke fine de junio komenciĝas la falĉado. Kiel registaro, konsistanta el urbanoj, povus scii, en kiu sezono estas rikolto? Sed kontraŭ perdo de tuttaga laboro, ni pretis ĉeesti la kunvenon, kie oni solvos la problemon koncerne Fucino.
Ni, fontamaranoj, ĉiam deziris reakiri la rajton ricevi kontraŭ lupago terpecojn de Fucino, sed la administrantaro de Torlonia konstante rifuzis, ĉar li preferis luigi la kampojn al kuracistoj, advokatoj, profesoroj kaj riĉaj urbanoj, kiuj laborigis nin kiel taglaboristojn. Sed neniam ni ĉesis esperi luakiri pecon de ĝi; ne restis io alia ol atendi la faman eksproprigon, pri kiu don Circostanza tiom parolis al ni, precipe antaŭ la voĉdonoj.
”Fucino apartenu al tiuj, kiuj ĝin kulturas!” estis la rekantaĵo de don Circostanza.
Fucino estu forprenata de princo Torlonia, de la riĉaj urbanoj, de la advokatoj, de la profesoroj kaj estu koncesiita al tiuj, kiuj fekundigas ĝin, t.e. al la kafonoj. Tial, aŭdinte, ke en Avezzano okazos la divido de Fucino, kaj ke la nova registaro sendis sarĝaŭtomobilon, dezirante, ke la kafonoj ekhavu sian parton, ni estis tre ekscititaj.
Ne petinte klarigojn, suriris la veturilon la nemultaj kafonoj, estantaj en Fontamara: Berardo Viola, Antonio Zappa, Teofilo della Croce, Baldovino Sciarappa, Simplicio, Giacobbe Losurdo, Ponzio Pilato kun sia filo, Andrea Caporale, Raffaele Scamorza kaj mi.
Antaŭ la foriro la ŝoforo demandis al ni:
”Kaj la flagrubando?”
”Kiu rubando?” ni demandis.
”Ĉiu grupo da kamparanoj devos kunporti rubandon, laŭ instrukcioj, donitaj al mi,” aldonis la ŝoforo.
”Sed kio estas tiu rubando?” ni demandis.
”La rubando estas la flago,” klarigis li.
Ni ne volis malbone impresi la novan registaron kaj precipe ne ĉe la ceremonio, en kiu oni solvos la problemon koncerne Fucino. Tial ni konsentis pri la propono de Teofilo, kiu konservis la preĝejan ŝlosilon. Li ekhavis la penson, kunporti la standardon de sankta Rocco. Kun helpo de Raffaele Scamorza, li eniris la preĝejon por alporti ĝin. Sed kiam la ŝoforo vidis ilin reveni, pene tenantaj dekkvinmetran arbon, je kiu pendas grandega tuko el blanka kaj ĉiela koloroj kun bildo de sankta Rocco kaj la hundo, kiu lekas lian vundon, li volis malpermesi porti ĝin sur la veturilon. Sed en Fontamara ni ne havis alian standardon kaj post insisto de Berardo la veturigisto konsentis.
Por teni la standardon rekte supren dum la veturado, ni triope devis laŭvice subteni ĝin kaj tio postulis penegan laboron. Nia standardo similis pli velŝipan maston, atakatan de uragano, ol flagon. Jam de malproksime ĝi estis videbla: ni vidis la kafonojn, dise laborantajn sur la kampoj, mire gestantaj, dum la virinoj ekgenuis kaj faris la signon de la kruco.
Ĉe la eniro en la unuan vilaĝon, kiun ni pasis sur la vojo al Avezzano, la veturigisto ordonis:
”Kantu la himnon!”
”Kiun himnon?” ni demandis.
”Trapasante vilaĝon, la kamparanoj kantu la himnon kaj montru sin entuziasmaj,” estas la instrukcio,” respondis la ŝoforo.
Sed ni konis neniun himnon kaj krom tio ni estis tro okupitaj per tenado de la standardo de sankta Rocco.
Sur la vojo ni renkontis aliajn sarĝaŭtomobilojn kun kafonoj, multajn ĉaretojn, aŭtomobilojn, motociklojn kaj biciklojn, kiuj ankaŭ direktis sin al Avezzano.
La apero de nia granda standardo kun blanka kaj ĉiela koloroj vekis unuavide miron, poste ridon. La rubandoj kunportataj de la aliaj estis nigraj kaj ne pli grandaj ol naztuko. En la mezo ili surhavis skeletkapon inter kvar ostoj, kian oni povas vidi sur telegrafaj fostoj kun surskribo: mortdanĝero.
Pro la grandega standardo ni ekhavis malfacilaĵojn ĉe la eniro de Avezzano. Meze sur la strato troviĝis grupo da junuloj, vestitaj per nigraj ĉemizoj, kiu atendis nin kaj tuj ordonis forigi la standardon. Ni rifuzis, ĉar ni ne posedis alian. La junuloj ordonis al la ŝoforo haltigi la veturilon kaj ili klopodis perforte forpreni la standardon.
Sed ni, kiuj jam tre ekscitiĝis pro la mokoj aŭditaj survoje de la renkontitoj, furioze defendis nin kaj pluraj nigraj ĉemizoj fariĝis grizaj en la polvo de la strato.
Ĉirkaŭ nia aŭtomobilo kolektiĝis ululanta amaso. Tie estis multaj nigraĉemizaj junuloj, sed ankaŭ multaj kafonoj el vilaĝoj apudaj al Fontamara, kiuj rekonis nin kaj laŭtvoĉe salutis. Ni staris silente sur la veturilo ĉirkaŭ la standardo, decidinte ne plu akcepti pliajn insultojn. Subite en la amaso ni vidis aperanta la dikan, ŝvitantan kaj snufantan figuron de kanoniko don Abbacchio kun kelkaj oficiroj karabenistaj kaj ni ne dubis, ke li, kiel pastro defendos sanktan Roccon. Sed la malo okazis.
”Ĉu vi opinias, ke estas karnavalo?” Don Abbacchio akre alparolis nin. ”Ĉu tio estas la maniero akordigi la pastraron kun la aŭtoritatuloj?… Kiam fine, vi fontamaranoj, ĉesigos tiujn provokojn kaj tumultojn?…”
Silentante, ni lasis forpreni la standardon fare de la nigraĉemizuloj. Kiam kanoniko perfidas sanktan Roccon, kial ni devus resti fidelaj, riskante per tio niajn rajtojn pri Fucino?
Oni kondukis nin al la granda placo en Avezzano, kie oni lokigis nin en la ombron, malantaŭ la tribunalo. Aliaj grupoj da kafonoj estis lokigitaj ĉe konstruaĵoj, ĉirkaŭantaj la placon. Inter la diversaj grupoj troviĝis karabenistaj patroloj. Karabenistoj surbicikle veturis ĉiudirekte sur la placo. Tuj post la alveno de nova sarĝaŭtomobilo la kafonoj eliris kaj akompanataj de karabenistoj, ili ricevis lokon, disigitan de la aliaj kafonoj.
Oficiro sur bela nigra ĉevalo ĉirkaŭrajdis la placon.
Tuj poste aperis kuriero, kiu donis ordonon al la patroloj.
El ĉiu patrolo iu karabenisto komunikis ĝin al la kafonoj.
Ĝi tekstis;
”Estas permesite eksidi surtere.”
Ni eksidis. Post unuhora atendado nova kuriero kaŭzis viglan agadon. En angulo de la placo aperis grupo da aŭtoritatuloj. La karabenistoj ordonis al ni:
”Ekstaru! ekstaru!… Laŭte kriu; Vivu la podestà!
Vivu la honestaj administrantoj! Vivu la administrantoj, kiuj ne ŝtelas.”
Ni saltleviĝis kaj forte kriis:
”Vivu la podestà! Vivu la honestaj administrantoj!
Vivu la administrantoj, kiuj ne ŝtelas!…”
Inter tiuj neŝtelantaj administrantoj ni rekonis nur la Impresarion. Post alproksimiĝo de la neŝtelantoj la karabenistoj denove permesis al ni eksidi.
Post kelkaj minutoj nova kuriero kaŭzis pli viglan movon.
”Ekstaru!… ekstaru!…” la karabenistoj ordonis, ”kaj pli laŭte kriu: Vivu la prefekto!”
Ni ekstaris kaj pli laŭte kriis:
”Vivu la prefekto!”
La prefekto, sidanta en belega aŭtomobilo, preterpasis kaj denove ni povis eksidi post permeso de la karabenistoj.
Sed apenaŭ ni sidis kaj denove ni devis ekstari. ”Kriu kiel eble plej forte: Vivu la ministro!” ili diris. En la sama momento aperis granda aŭtomobilo, akompanata de kvar biciklantoj kaj fulmrapide preterpasis, dum ni kriis, kiel ni povis;
”Vivu la ministro! Vivu!…”
Poste, ricevinte permeson de la karabenistoj, ni eksidis sur la teron. La patroloj estis anstataŭigataj pro manĝo. Ni malfermis niajn pansaketojn kaj ekmanĝis, kion ni kunportis.
Proksimume je la dua la ludo ripetiĝis. Unua revenis la ministro, poste la prefekto kaj sekvis la neŝtelantaj administrantoj. Ĉiun fojon ni devis ekstari, krii kaj montri entuziasmon. Ĉe la fino la karabenistoj diris al ni:
”Nun vi estas liberaj… Vi povas foriri…”
La karabenistoj devis klarigi tion al ni per aliaj vortoj.
”La festo finiĝis… Vi povas foriri aŭ viziti Avezzanon.
Sed vi havos nur unu horon. Post unu horo vi devos esti foririntaj…”
”Kaj la ministro kaj la problemo Fucino?” ni demandis, sed neniu aŭskultis.
Ni ne povis reiri, ne aŭdinte kaj ne kompreninte iom pri tio, kio okazis.
”Sekvu min,” diris Berardo, kiu konis Avezzanon.
Ni venis al iu palaca portalo, tute ornamita.
”Ni deziras paroli kun la ministro,” diris Berardo al la karabenistoj, gardestarantaj ĉe la portalo.
Kvazaŭ Berardo eldiris teruran blasfemon, la karabenistoj sin ĵetis sur lin kaj klopodis tiri lin en la portalon.
Sed ni alkroĉis nin al li kaj ekestis manbatalo. De interne de la konstruaĵo alkuris multaj homoj, inter kiuj don Circostanza, evidente ebria kaj lia harmonikopantalono en la tria stadio.
”Neniun perforton kontraŭ miaj fontamaranoj! Traktu ilin bone!…” li ekkriis.
La karabenistoj lasis nin. Don Circostanza venis al ni kaj intencis ĉirkaŭbraki kaj kisi nin unu post alia.
”Ni deziras paroli kun la ministro,” ni diris al la Amiko de la Popolo.
”La ministro jam foriris,” estis la respondo.
”Ni deziras scii, kiel solviĝis la problemo koncerne Fucino,” aldonis Berardo.
Don Circostanza ordonis al karabenisto akompani nin al la administrejo de princo Torlonia kaj tie ni trovis oficiston, kiu klarigis al ni, kiel statas la afero.
”Ĉu la nova registaro solvis la problemon pri Fucino?” demandis Berardo.
”Jes, la registaro solvis ĝin kontentige al ĉiu,” respondis la oficisto.
”Kial oni ne petis al ni ĉeesti la interparolojn? Kial oni lasis nin sur la placo?” demandis Ponzio Pilato.
”La ministro ne povis paroli kun dekmil kafonoj…
Sed li parolis kun via reprezentanto,” li respondis.
”Kiu estis la reprezentanto de la kafonoj?” mi demandis.
”kavaliro Pelino, milica ĉefo,” estis la respondo.
”Kiel oni dividos la grundon?… Kiun parton ricevos la kafonoj de Fontamara?… Kiam okazos la divido?
…” plu demandis Berardo.
”Oni ne dividos la kampojn,” respondis la oficisto. ”La ministro kaj la reprezentanto de la kafonoj decidis, ke la malgrandaj farmistoj estu eliminataj… Multaj el ili ricevis kampon, pro tio ke ili estas eksmilitistoj, sed tio estas nejusta kriterio ekonomia…”
”Vere,” interdiris Berardo, ”ke oni batalis en la milito, ne signifas, ke oni scias prilabori la teron. Plej grave estas kulturi grundon. ’Fucino al tiuj, kiuj ĝin kulturas!’ estas la devizo de don Circostanza.”
”Kaj ankaŭ la opinio de la ministro,” diris la oficisto.
”Fucino al tiuj, kiuj ĝin kulturas… Fucino al tiuj, kiuj havas rimedojn kulturi aŭ kulturigi ĝin… Per aliaj vortoj:
Fucino apartenu al tiuj, kiuj posedas sufiĉan kapitalon … Fucino estu liberigita el la manoj de malriĉaj etfarmistoj kaj estu koncesiita al riĉaj kamparanoj. Kiuj ne disponas abundajn rimedojn, ne havas rajton lupreni grundon en Fucino…”
”Kion diris pri tio nia reprezentanto?” mi demandis.
”kavaliro Pelino, reprezentanto de la kafonoj, konsentis, ke en la intereso de la nacia produktado, la kafonoj estu eliminotaj ĉe la luado de Fucino… Por akiri tion, li proponis, ke la lupagoj de grandbienuloj estu malaltigotaj kaj tiuj de etfarmistoj estu plialtigotaj per dudek procentoj. La lupago okazu per naturaĵoj kaj precipe per sukerbetoj, kies prezon fiksos la administrantaro de Torlonia … La etfarmistoj, ne kulturantaj betojn, pagu po sepcent liroj por hektaro… Plaĉas al mi diri, ke la proponoj de via reprezentanto estas tute akceptitaj… La kafonoj el tuta Fucino, kunvenintaj en Avezzano, manifestis sian kontenton per aklama salutado al la ministro, la prefekto kaj al la aliaj aŭtoritatuloj… Ĉu vi deziras ankoraŭ pliajn klarigojn?”
”Ĉio estas klara!” ni respondis.
Ĉio estis klara.
La stratoj estis plenaj de lumo. Fariĝis malfrue, sed la stratoj estis iluminataj, kvazaŭ estis dumtage. (Ĉio estis klara).
Avezzano aspektis stranga kaj dolora, kiel mondo frenezi ĝonta. Mi vidis homojn distrantaj sin en trinkejoj kaj gastejoj, kantantaj, dancantaj, kriantai senutilajn kaj sensencajn dirojn. Mi devis perforte kolekti miajn pensojn por kredi pri la realeco de ĉio, kio okazis kaj mi demandis al mi; ĉu ĉiuj ŝercas? Aŭ ĉu ĉiuj freneziĝis, ne sciante tion?
”La urbanoj amuziĝas,” diris Berardo. ”Ili estas gajaj … ili drinkas… ili manĝas… Antaŭ la okuloj de la kafonoj…”
Grupo da ebriaj junuloj kantante preteriris, akompanante la kantadon per voluptamaj gestoj. La kanto tekstis:
Miaj haroj kontraŭ viaj
Ho, kia amaso tio estas…
Post la unua grupo sekvis dua, en kiu troviĝis la junuloj en nigraj ĉemizoj, kiuj forprenis de ni la standardon de sankta Rocco ĉe nia alveno en Avezzano. Apenaŭ rekoninte nin, ili ekkriis: ”Vivu sankta Rocco,” kaj post tio sekvis fibanalaĵoj. Ili prenis unu la alian ĉe la mano, ĉirkaŭis nin kaj en cirklo saltis ĉirkaŭ ni, kantante kun voluptamaj movoj, kiel parodion de amo:
Miaj kruroj kontraŭ viaj Ho, kia arko tio estas…
Ni ne reagis. Neniu el ni deziris plu kontraŭagi. Ni komprenis jam nenion. Ni estis en alia mondo. Ni estis inter urbanoj.
La junuloj forlasis nin; ili foriris, kantante infanan kanton: ”La vigla Teresa,” laŭ melodio de la himno de Garibaldi.
Iu sinjoro, kiu jam dum kelka tempo spionsekvis nin, alproksimiĝis. Li estis bone vestita, havis ruĝajn harojn kaj barbon kaj sur la mentono cikatron.
”Ĉu vi venis el Fontamara?” li demandis al ni.
Ni ne respondis.
”Ĉu vi scias, ke la aŭtoritatuloj timas vin?” li plu demandis.
”Ili scias, ke vi estas kontraŭ la registaro…”
Ni ne respondis.
”Sed vi pravas,” li diris. ”Vi faros bone ekribelante. Kia la stato nun estas, tia ĝi ne povos resti… Venu, ni parolu neĝenate.”
Li eniris flankan straton. Ni sekvis lin. Malantaŭ ni iris junulo, kiu havis aspekton inter laboristo kaj studento kaj kiu jam du aŭ trifoje al ni ridetis, kvazaŭ por diri ion al ni. La ruĝhara sinjoro eniris izolan kaj malplenan trinkejon.
Ni eniris malantaŭ li. La junulo sekvanta nin, iom hezitis, sed poste envenis kaj eksidis ĉe tablo tre apuda al nia.
La ruĝharulo mendis vinon kaj malfide observis la junulon. Poste flustravoĉe li daŭrigis la interrompitan parolon:
”Ne plu povos resti tiel… La malkontento de la kafonoj atingis la zeniton… Sed vi estas malkleraj. Vi bezonas klerulon por helpi vin… Don Circostanza kun multa simpatio parolis al mi pri vi. Li deziras al vi ĉion plej bonan, sed estante saĝa, li ne volas kompromiti sin … Se vi bezonos min, mi estos tute je via dispono…
Se vi havas planojn, petu konsilojn al mi… Ĉu vi komprenas?”
La sinteno de tiu nekonata sinjoro, kiu senkondiĉe disponigis sin al ni, aperigus dubon ĉe kiu ajn, ne estanta en nia animstato. Estis la unua fojo, ke urbano tiel konfidence parolas kun ni. Ni lasis lin paroli.
”Mi komprenas vin… Sufiĉas al mi rigardi viajn okulojn por kompreni vin,” li plu diris. ”La karabenistoj diris al vi, ke post unu horo vi devos esti for, sed tiu horo jam pasis kaj vi estas ankoraŭ ĉi tie… Mi komprenas.
Vi intencas ion kontraŭ la registaro. Evidente, vi ne povas nei… Kaj kial mi estas ĉi tie? Mi estas ĉi tie por helpi, por konsili al vi, por oferi min kun vi. Ĉu vi komprenas?”
Ni vere ne komprenis. Ponzio Pilato intencis ekparoli, sed Berardo gestis, ke li silentu.
”Estas bone,” la nekonato diris. ”Ankaŭ mi estas malamiko de la registaro… Vi eble intencas diri al mi: jes, ni planis atencon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sed al ni mankas rimedoj… Ni ne posedas armilojn… Kaj mi respondas al vi: ne estos malfacile trovi armilojn. Estos facile, facilege, nenio estos pli facila.”
Ni diris ankoraŭ neniun vorton, sed la urbano ne ĉesis paroli por propra konto. Li starigis la demandojn kaj mem ilin respondis:
”Vi povos al mi diri: ĉio estas nur parolo, sed la plenumo estos malpli facila. Bone, elprovu min. Se vi atendos ĉi tie kvaronhoron, mi alportos ĉion, kion vi bezonos kaj mi ankaŭ klarigos, kiel vi uzu ĉion… Ĉu vi dubas?
Ĉu vi ne kredas al mi?… Bonvolu atendi.”
Doninte al ni manon kaj paginte la menditan vinon, li foriris.
Apenaŭ li estis foririnta, la junulo, sidanta sur la benko tuj apud la nia, alproksimiĝis kaj diris:
”Ĉi tio estas sekreta policisto… provokisto… Bone atentu! Li alportos kelkajn eksplodilojn kaj poste arestigos vin… Foriru, antaŭ ol li estos reveninta.”
Ni forlasis Avezzano laŭ interkampaj vojoj por eviti novan renkonton kun la provokisto.
Piede ni reiris la vojon, laŭ kiu ni matene veturis per aŭtomobilo, portante la standardon de sankta Rocco en la vento, kun espero en la koro. Ni estis soifaj, malsataj, amaranimaj.
Noktmeze ni atingis Fontamaran.
Je la tria matene denove ni ekmarŝis al Fucino. Komenci ĝis la falĉado.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.