La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FONTAMARA

Aŭtoro: Ignazio Silone

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO V

Ĉirkaŭ la traturon, kiun la Impresario senpage alproprigis, la komunumo konstruigis lignan barilon.

La barilo devus fini la babilojn de la kafonoj, kiuj dubis ĉu iu povas alproprigi terenon, kiu jam dum jarmiloj apartenis al ĉiuj; sed la diskutoj ne ĉesis.

Iun nokton la barilo forbrulis.

La Impresario konstruigis duan per la komunuma mono kaj gardigis ĝin per du armitaj komunumaj stratpurigistoj.

Ĉu du balaistoj povus timigi traturon, kiu de la tago de kreado travivis tiom: militojn kaj invadojn, kverelojn inter ŝafpaŝtistoj, lupoj kaj rabistoj?

Ili ne povus. En ĉeesto de la du stratpurigistoj la barilo denove ekflamis. Ili klare vidis la flamojn elpafiĝi el la tero kaj en kelkaj minutoj cindrigi la tutan barilon.

Kiel ĉiam pri mirakloj, la du gardistoj tuj rakontis ĉion al kanoniko don Abbacchio kaj post tio al ĉiu, kiu volis aŭskulti. Konsultinte multajn antikvajn librojn, don Abbacchio eksciis, ke la incendio sendube estis supernatura fakto, diabla laboro. Ni trovis, ke post ĉio, la diablo ne estas tiel kruda, kiel oni pentras lin. La Impresario, devigita savi sian aŭtoritatan prestiĝon kaj ne povante arestigi la diablon, malliberigis la du gardantojn.

Kiu venkos: la diablo aŭ la Impresario?

(Ni ĉiuj estis kontraŭ la Impresario, sed publike nur Berardo kuraĝis defendi la diablon).

Iun vesperon dum krepusko, atendante sur la placeto laŭ la preĝejo la revenon de la viroj el Fucino, kelkaj virinoj parolis pri tio. Ĉe mi estis Maria Grazia, Ciammaruga, Filomena Castagna, Recchiuta kaj la filino de Cannarozzo. Ni sidis, kiel kutime sur la mureto, limanta inter la placeto kaj la valo, kiel terasa balustrado. Ni rigardis al Fucino, kuŝanta jam en ombro. La malalta ebenaĵo al Fontamara, dividita en du partojn de la polvostrio de la vojo, estis dezerta kaj forlasita. Ankaŭ la provinca vojo de la valo, suprenkondukanta al Fontamara, kiu serpentas sur la dorso de la monteto, estis dezerta.

Niaj edzoj estis malfrue revenontaj, ĉar dum la falĉado en Fucino oni malatentas la tempon.

Subite en la silento ekaŭdiĝis monotona, regula bruo, simila al tiu de abelujo kaj poste al tiu de draŝiloj. La bruo suprenvenis de la ebenaĵo, sed la kaŭzo estis ankoraŭ kaŝita. Ni ne vidis draŝilojn. La lokoj, kie ili devus troviĝi, estis malplenaj. Krom tio, draŝiloj ne revenos antaŭ la fino de la rikoltado.

La bruo rapide pliklariĝis.

Subite ĉe la unua vojkurbiĝo de la ebenaĵo al Fontamara, aperis homoplena ŝarĝaŭtomobilo.

Tuj malantaŭ ĝi dua.

Kaj tria.

Kaj kvara.

Kaj kvina.

Kvin aŭtomobiloj, kiuj venis al Fontamara. Sed subite sekvis alia. Kaj poste ankoraŭ pli multe. Neniu povis plu nombri ilin. Ĉu dek? Ĉu dek kvin? Ĉu dek du? La filino de Cannarozzo kriis, ke estas cent, sed ŝi ne scipovis nombri. La unua veturilo estis jam ĉe la lasta kurbiĝo antaŭ Fontamara, kiam la lasta atingis la piedon de la monteto. Tiom da aŭtomobiloj ni neniam vidis.

Neniu el ni iam pensis, ke ekzistas tiom da ili.

Alarmite de la neniam aŭdita bruo de tiom da motoroj, la tuta loĝantaro de Fontamara, t.e. la virinoj kaj maljunuloj, kiuj ne iris al Fucino, kuris al la placeto antaŭ la preĝejo. Ĉiu klarigis laŭ sia kompreno la neatenditan kaj subitan aperon de tiom da motorveturiloj en Fontamara.

”Estas pilgrimo, estas pilgrimo…” kriis Sorcanera, ”nuntempe la pilgrimantoj ne plu piediras, sed vojaĝas per aŭtomobiloj. Estas pilgrimo dediĉe al nia sankta Rocco…”

”Estas konkurso inter aŭtomobiloj…” ripetis Pasquale Cipolla, kiu soldatis en urbo, ”estas veto inter aŭtomobilistoj, kiu el ili plej rapide veturas. En la urbo ĉiutage okazas tiaj konkursoj…”

La bruo de la veturiloj pli kaj pli laŭtiĝis kaj impresis.

Sovaĝaj krioj de la homoj sur la aŭtomobiloj ekaŭdiĝis.

Aro da sekaj eksplodoj, sekvataj de tintado, kiun kaŭzis falanta vitro de la preĝejo, ŝanĝis nian scivolon en panikon.

”Ili pafas! Ili pafas al ni! Ili pafas al la preĝejo! Ili pafas!

…”

”Malantaŭen! Malantaŭen!” kriis General Baldissera al la virinoj, plej proksimaj al la mureto, ”malantaŭen, ili pafas!”

”Sed kiuj pafas? Kaj kial? Kial kontraŭ ni?”

”Estas milito, estas milito,” ripetis Baldissera, ”estas milito!”

”Sed kial milito? Kial milito kontraŭ ni?”

”Estas milito,” ripetis General, ”milito! Nur Dio scias, kial estas milito…”

”Se estas milito, ni diru la litanion de la milito,” proponis Teofilo la sakristiano kaj ekkantis: Regina Pacis, ora pro nobis, sed dua salvo truis la preĝejan fasadon kaj kovris nin per kalko. Ĉio, kio okazis, estis tute sensenca. Ĉu milito? Sed kial milito? Giuditta Scarpone ekhavis atakon de ĥoreo. Ni staris ĉirkaŭ ŝi kiel freneziĝintaj kaproj.

Ĉiuj kriis sensencaĵojn. Nur General Baldissera senemocie ripetis:

”Ni povas fari nenion. Estas milito, estas milito, nenio estas farebla, estas milito, estas la sorto, ĉiu milito, kiam ĝi venas, komenciĝas tiel!”

Maria Vincenza havis bonan proponon:

”Ni eksonigu la sonorilon. Kiam minacas danĝero en la vilaĝo, ni devas sonigi la sonorilon. Kiam en la ’60-a alvenis la piemontanoj, la sonorilo sonis la tutan nokton.”

Sed Teofilo ne povis resti surpiede pro malkuraĝo. Li donis la ŝlosilon al mi. Kun Elvira mi supreniris la turon por sonigi. Ĉe la sonorilo Elvira hezitis kaj demandis:

”Ĉu iam estis milito kontraŭ virinoj?”

”Mi neniam aŭdis pri tio,” mi respondis.

”Do, la alvenintoj venis ne kontraŭ ni, sed kontraŭ la viroj,” Elvira aldonis. ”Se venos la viroj kaj oni trovos ilin, ekestos buĉado… Tiuokaze estos milito! Estus pli bone ne alarmi. Se ni sonigos la sonorilojn, la viroj supozos, ke estas incendio kaj rapide revenos kaj ĉi tie renkontos la ĵusalvenintojn.”

Elvira pensis pri Berardo kaj mi pri miaj edzo kaj filo.

Pro tio ni restis en la sonorilejo, ne tuŝante la sonorilojn.

De supre ni vidis halti la aŭtomobilojn ĉe la enirejo de Fontamara.

Granda nombro da homoj, armitaj per pafiloj, malsupreniris de la veturiloj. Grupo el ili restis ĉe la aŭtomobiloj.

La aliaj iris en la direkton de la preĝejo.

Malsupre la loĝantoj jam finis la litaniojn de la milito kaj komencis tiujn de la ekzercado:

Propitius esto, parce nobis, Domino,
Propitius esto, exaudi nos, Domine.

Teofilo la sakristiano diris la alvokon kaj la aliaj ĥore respondis: Libera nos, Domine. Ankaŭ Elvira kaj mi ekgenuis en la sonorilejo, flustre respondante: Libera nos, Domine. Neniu sciis, kio estas okazonta. Teofilo diris ĉiujn ajn malbonojn kaj post ĉiu ni aldonis: Libera nos, Domine.

Ab ogni malo, libera nos, Domine,
Ab ogni peccato, libera nos, Domine,
Ab ira tua, libera nos, Domine,
A subitanea et improvisa morte, libera nos, Domine,
A spiritu fornicationis, libera nos, Domine.

Teofilo jam diris la preĝojn kontraŭ ĥolero, malsato kaj milito, kiam la kolono disiĝis sur la placeto, hurlante kaj svingante la pafilojn en la aero. Ilia granda nombro timigis nin. Instinkte Elvira kaj mi kaŝis nin en angulon de la sonorilejo tiel, ke ni povis vidi, ne vidate.

Ni taksis la nombron de la armitoj je proksimume ducent.

La pli granda parto havis ponardon en la zono. Ĉiuj surhavis nigran ĉemizon. Ni rekonis nur la kamparan gvardianon kaj la ĉefterlaboriston Filippo il Bello, sed ankaŭ la aliaj ne havis nekonatajn vizaĝojn kaj venis de proksime. Parto el ili estis kafonoj sen tero, kiuj servis siajn mastrojn, enspezante per tio malmulte, kaj ili vivis per ŝtelado kaj mallibero. Aliaj estis makleristoj, kiujn oni vidis en la foiroj, serviclavistoj de gastejoj, barbiroj, veturigistoj el privataj domoj kaj migrantaj muzikistoj.

Homoj senenergiaj kaj dumtage malkuraĝaj, servopretaj al la posedantoj, sed kruelaj kontraŭ etfarmistoj. Homoj senskrupulaj, malbenitaj. Homoj, kiuj iam venis al ni por disdoni la regularon pri la elektoj kaj nun venis kun pafiloj por militi. Ŝtelistoj kaj vagistoj, komisiitaj defendadi la ordon kaj la posedaĵon. Homoj senparencaj, senhonoraj, senkredaj, malfidaj, malriĉaj, malamikaj al malriĉuloj.

Fronte de ili marŝis malgranda dikventrulo kun trikoloro sur la ventro kaj flankita de paradanta Filippo il Bello.

”Kion vi diras?” la ventrulo demandis al Teofilo, la sakristiano.

”Mi petas pri paco,” respondis la preĝeja servisto.

”Nu, mi donos al vi pacon,” ridante aldonis la dikulo, signalante al Filippo il Bello.

Ĉi tiu alproksimiĝis kaj vangofrapis Teofilo.

La viktimo metis manon sur la frapitan vangon kaj ĉirkaŭrigardante, time demandis:

”Kial?…”

”Malkuraĝulo!… Malkuraĝulo!…” ekkriis la hometo kun trikolora ventro. ”Kial vi ne defendas vin?…

Malkuraĝulo!…”

Sed Teofilo restis senmova kaj silenta. Inter la amaso da virinoj, maljunuloj kaj invalidoj, proksimaj al li, la ventrulo ne trovus tipon, kiun li povus provoki kun malpli da rezulto. Konsultinte kun Filippo il Bello, li diris;

”Nenio estas farebla…”

Poste li komandis al la amaso:

”Iru hejmen, ĉiuj…”

Kiam sur la placo ne estis plu iu fontamarano, la hometo turnis sin al la nigraĉemizuloj kaj ordonis:

”Kvinope vi eniru la domojn, traserĉu ĉion kaj konfisku ĉian armilon… Rapide, antaŭ ol revenos la viroj!”

Post momento la placo estis senhoma. Jam krepuskiĝis.

De nia rifuĝejo ni povis vidi, ke la patroloj disiĝas sur la malmultaj vojetoj de Fontamara kaj po kvin malaperas en la mallumajn domojn.

”Sen elektra lumo kaj ne havante alian helpilon, estos malfacile al la homoj de la leĝo plenumi sian intencon,” ni diris unu al alia.

Sed la subita kriado de Maria Grazia, kiu loĝis tuj apud la preĝejo, kaj tuj poste, preskaŭ samtempe, la senesperaj krioj de Filomena Castagna, Sofia Recchiuta, Lisabetta Limona, Carracina, Filomena Quaterna kaj la vekrioj el pli malproksimaj loĝejoj, kiujn akompanis bruo kaj frapoj de rompitaj mebloj, pecigitaj seĝoj, tintantaj vitroj, malkovris al ni la veran intencon de tiu armita bando.

Maria Grazia, sub ni, hurlis kiel besto buĉota. Tra la malfermita pordo ni vidis la lukton inter la kvin viroj kaj la junulino. Kelkfoje ŝi sukcesis liberigi sin kaj unu fojon atingis la pordon, sed ili retiris ŝin, kaptis ŝiajn krurojn kaj ŝultrojn, surterigis kaj senmovigis ŝin. Kvarope ili forigis la vestojn kaj metis siajn brakojn kaj krurojn tiel, ke la kvina povis meti sin sur ŝin… Maria Grazia stertoris kiel besto, kiun oni mortigas. Kiam la unua misuzis sin, lian lokon okupis alia kaj la suferoj denove komenci ĝis… Kaj post la dua venis tria kaj la suferoj ankoraŭfoje komenciĝis… Kaj post la tria estis la vico al kvara, sed la stertorado de la virino jam tiom mallaŭti ĝis, ke ĝi ne plu atingis nin. Ŝi ĉesigis la kontraŭstaron.

La kvara kaj kvina povis misuzi sin, dum neniu bezonis teni ŝiajn krurojn kaj brakojn. Poste la grupo forlasis la domon ridante kaj kuris al la hejmo de Lisabetta Limona, kiu troviĝis dudek metrojn pli malproksime…

Ankaŭ Elvira estis atestanto de la tuta sceno. Kiel mi povus malhelpi tion? Ĉio okazis antaŭ niaj okuloj, kelkajn metrojn for de ni. Ŝi ne povis ne vidi eĉ unu detalon.

Premita kontraŭ mi kun la brakoj ĉirkaŭ mia kolo, mi sentis ŝin tremanta, kvazaŭ trafita de konvulsioj. Ŝajnis, ke tremas la tuta turo, la tuta tero. Mi devis atenti, ke Elvira ne falu, per tio minacante rompi la lignan ŝtupareton kaj altirante la atenton de la armitoj al nia kaŝejo.

Kun grandaj, senmovaj, tute malfermitaj okuloj, Elvira rigardis la ĉambreton, el kiu foriris la kvin homoj kaj kie kuŝis etendita la suferinta korpo de Maria Grazia. Mi timis, ke Elvira perdos la prudenton. Mi fermis ŝiajn okulojn per miaj manoj, kiel oni faras ĉe mortinto. Poste subite ankaŭ mia rezisto forlasis min. Miaj kruroj tremis kaj ni glitis surplanken en la mallumo.

Pri ĉi tiu vespero mi rememoras nenion alian ol tion, kion mi rakontis.

Ofte ŝajnas al mi, ke de la tuta vivo de la homoj mi scias kaj rememoras nur tion, kio okazis dum tiu vespero kaj kion hodiaŭ mi rakontis.

Kio sekvis, rakontos mia edzo.

Ni, viroj, kiuj revenis el Fucino, sciis pri nenio. Se la virinoj estus sonigintaj la sonorilon!…

Sur la vojo ĉe Pescina renkontiĝis mi, Berardo Viola, Vincenzo Scorza, Papasisto, Ciro Zironda, la patro de Maria Grazia kaj la fianĉo de Lisabetta Limona kaj kune ni reiris. Malantaŭ ni iris je malgranda distanco Giacinto Barletta, Quintiliano, Venerdì Santo, Luigi Serpa kaj aliaj.

Kiam ni ekvidis ĉe la vilaĝo la grandan vicaron da aŭtomobiloj kaj la grupon da militistoj, Berardo diris:

”Tio estas pro la barilo… La Impresario opinias, ke kelkaj fontamaranoj bruligis ĝin.”

Inter la militistoj, gardantaj la veturilojn, troviĝis iuj, kiuj persone konis Berardon, sed ili ne volis klarigi, kial ili venis al Fontamara, eble eĉ ne sciis la kialon. Ili diris al ni, ke ni nur atendu kaj kiam la dua grupo da kafonoj atingis nin, ili akompanis nin en Fontamaran ĝis la placeto, kie kolektiĝis ĉiuj aliaj militistoj. Ili formis kvadraton kaj la malgranda dikventrulo kun trikoloro sur la ventro komandis, helpata de la terlaboristo Filippo il Bello.

En la mezo de la kvadrato ni rimarkis General Baldisseran, Teofilon la sakristianon, Pasqualen Cipolla, la maljunan Antonion Braciola, Anacleton la tajloron kaj kelkajn aliajn, mutajn, senmovajn, palajn kaj rezignajn, kiaj militkaptitoj.

Ĉe nia proksimiĝo, la kvadrato malfermis sin kaj post nia eniro, ĝi refermiĝis.

Berardo rigardis min, ne sciante, ĉu li ridu aŭ indignu.

Ni klopodis ekscii de General Baldissera ĉion, kio okazis antaŭ nia alveno kaj li proksimiĝis al mi kaj flustris en la orelon: ”Tio estas io neniam spertita” kaj post tio li turnis sin al Berardo kaj ripetis al li la samon kaj ankaŭ al la aliaj li murmuris la saman frazon: ”Tio estas io neniam spertita, neniam, neniam!” Ĉi tio estis eble ne tre klara, sed certe eksterordinara, ĉar por ĉiuj okazintaĵoj, eĉ la plej gravaj, ĝis nun Baldissera ĉiam trovis klarigon.

Unuafoje en sia vivo li konfesis ne kompreni.

La kvadrato el militistoj ankoraŭfoje malfermis sin por akcepti trian grupon da kafonoj, revenintan el Fucino.

Alvenis Ponzio Pilato, Giacobbe Losurdo, Michele Zompa, Giovanni Testone, Giovanni Uliva, Gasparone kaj kelkaj junuloj.

Ili rigardis nin, kvazaŭ ni kulpas pri ĉio, sed antaŭ tiom da armitaj, neniam viditaj homoj, eĉ ili ne kuraĝis protesti.

Post tio alvenis ankoraŭ al ni: Achille Piunzo, Alberto Saccone, Palummo, la edzo de Recchiuta, Cesidio Verdone kaj aliaj junuloj, inter ili la fianĉo de Maria Grazia.

Neniu komprenis, kio okazis. Neniu parolis. Ni rigardis unu la alian. Ĉiu konjektis, ke ni estos respondaj al la aŭtoritatuloj pro iu ankoraŭ nekonata motivo kaj neniu volis kompromiti sin pli ol alia. Ĉiu pensis pri si mem.

Post nova malfermiĝo envenis Antonio Spaventa, Raffaele Scarpone, Luigi della Croce, Antonio Zappa kaj aliaj.

Kion intencas la dikventrulo, estis malfacile imageble.

Ĉu ĉiujn malliberigi?… Tio estis neverŝajna kaj praktike neebla.

Tiom longe, kiom temas pri starado meze de la placeto de nia vilaĝo, ĉiu el ni povis akcepti, sed por transporti nin al karcero la armitoj ne sufiĉus.

Ni konis tiujn homojn en nigraj ĉemizoj. Ili devis veni nokte por kuraĝigi sin mem. La pli granda parto malbonodoris pro vino kaj se oni rigardis ilin de proksime en la okulojn, ili ne povis kontraŭstari la rigardon. Ankaŭ ili estis malriĉuloj, sed de speciala kategorio: sen tero, sen metio aŭ kun tre multaj, kio estas la sama afero.

Evitante pezan laboron, ili solvis de semajno al semajno la problemon pri nutrado, ĉiam per novaj rimedoj; tro malfortaj kaj tro malkuraĝaj por ribeli kontraŭ la riĉuloj kaj aŭtoritatuloj, ili preferis servi ilin por ekhavi la rajton priŝteli kaj subpremi aliajn malriĉulojn, la kafonojn, la etfarmistojn, la malgrandajn bienposedantojn.

Renkontate tage sur strato, ili estis humilaj kaj respektoplenaj; nokte en grupo ili estis malbonaj kaj krimaj. Ili ĉiam servis la ordonantojn kaj ĉiam tion faros. Ilia rekrutigo en specialan armeon kun specialaj uniformo kaj armado estas novaĵo de antaŭ malmultaj jaroj.

Ili estas la t.n. faŝistoj.

Ilia indiferento havas ankoraŭ alian klarigon. Ĉiu el ni, fizike, valoris almenaŭ tri el ili; sed, kio ni estis, ĉirkaŭitaj de ili? Kion komunan ni havis kun ili? Kiu ligilo estis inter ni?

Ni ĉiuj estis sur la sama placeto kaj ĉiuj ni naskiĝis en Fontamara; jen, kio estis komuna inter la kafonoj, nenio pli. Ekster tio, ĉiu pensis pri si mem; ĉiu pripensis manieron por eliri la kvadraton kaj lasi la aliajn; ĉiu el ni estis estro de familio kaj pensis pri ĝi. Eble nur Berardo pensis alie, sed li ne posedis teron, nek edzinon…

Intertempe alvenis aliaj kafonoj el Fucino, inter ili la edzo de Ciammaruga kaj ankaŭ ili eniris la kvadraton.

Jam malfruiĝis.

La dikventrulo diris:

”Nun ni komencu la esploron!”

Ĉu la esploron? Kiun esploron?

En la kvadrato oni formis unu metron larĝan trairejon kaj ĉe la flankoj sin postenigis la ventrulo kaj Filippo il Bello.

La esploro komenciĝis.

La unua esploroto estis Teofilo, la sakristiano.

”Vivu kiu?” la homo kun la trikoloro demandis al li.

Teofilo ŝajnis falinta el la nuboj.

”Vivu kiu?” incite ripetis la reprezentanto de la leĝo.

Teofilo turnis sian timplenan vizaĝon al ni, esperante ricevi konsilon, sed ĉiu el ni sciis tiom, kiom li.

Ĉar Teofilo silentis, la malgrandulo turnis sin al Filippo il Bello, kiu havis grandan registron en la manoj, kaj ordonis:

”Skribu malantaŭ lia nomo: refrattario (ribelulo, malobeulo).”

Teofilo foriris. La dua estis Anacleto, la tajloro.

”Vivu kiu?” al li demandis la ventrulo.

Anacleto, havinte tempon pripensi, respondis:

”Vivu Maria!”

”Kiu Maria?” demandis Filippo il Bello.

Anacleto iom pripensis, ŝajne hezitis kaj poste respondis:

”Tiu de Loreto!”

”Skribu,” ordonis la dikulo al la terlaboristo: refrattario.”

Anacleto foriris. La tria esplorito estis maljuna Antonio Braciola. Ankaŭ li havis sian respondon preta kaj kriis:

”Vivu sankta Rocco!”

Sed la respondo ne kontentigis la hometon, kiu ordonis al la alia:

”Skribu: refrattario.”

Pasquale Cipolla estis la kvara.

”Vivu kiu?” oni demandis.

”Pardonu, kion tio signifas?…” aŭdacis demandi Cipolla.

”Klare respondu, kion vi pensas,” la hometo ordonis al li. ”Vivu kiu?”

”Vivu pano kaj vino!” estis la sincera respondo de Pasquale Cipolla. Ankaŭ li estis refrattario.

Ni ĉiuj atendis nian vicon kaj neniu sciis, kion deziras la reprezentanto de la aŭtoritato, ke ni respondu al lia demando: Vivu kiu?

La grava demando, kompreneble, estis, ou ni devos pagi, doninte eraran respondon. Neniu el ni sciis, kion signifas ”refrattario”, sed estis tre verŝajne, ke ĝi signifas ”devas pagi”.

Mi klopodis proksimiĝi al General Baldissera, kiun ni opiniis persono plej multe instruita kaj kiu en sia junaĝo vizitis Napolon. Mi deziris konsilon pri la donota respondo, sed li rigardis min kun kompata rideto, kiel iu, kiu multe scias, sed ne volas eldiri.

”Vivu kiu?” demandis al General Baldissera la homo de la leĝo.

La maljuna ŝuisto deprenis sian ĉapelon kaj kriis;

”Vivu reĝino Margherita!”

La efiko estis alia ol atendis Baldissera. Ĉiuj militistoj rideksplodis kaj la dikulo instruis al li:

”Ŝi mortis… Reĝino Margherita estas mortinta…”

”Ĉu mortinta?” konsternite demandis Baldissera, ”Neeble!”

”Skribu,” estis la ordono al Filippo il Bello: ”Konstituciano”.

Baldissera foriris, skuante la kapon pro tiu sinsekvo de neklarigeblaj okazintaĵoj. Post li sekvis Antonio Zappa, kiu, instruita de Berardo, kriis:

”For la ŝtelistojn!” kaŭzante per tio ĝeneralan proteston de la nigraĉemizaj militistoj.

”Skribu: anarkiisto”.

Zappa foriris. Estis la vico de Antonio Spaventa.

”For la netaŭgulojn!” diris Spaventa, tiel provokante novan hurladon en la vicaro de la nigraĉemizuloj. Ankaŭ li estis nomata anarkiisto.

”Vivu kiu?” la ventrulo demandis al Luigi della Croce.

Sed ankaŭ ĉi tiu estis lernanto de Berardo. Li ne povis diri ”vivu,” sed nur ”for.” Tial li respondis:

”For la impostojn!”

Ĉi tiun fojon eĉ la faŝistoj ne protestis. Ankaŭ della Croce estis registrita kiel anarkiisto.

Plej multe impresis Raffaele Scarpone, kriante al la aĉa vizaĝo de la leĝoreprezentanto:

”For tiun, kiu pagas al vi!”

La hometo volis arestigi lin, sed Raffaele estis zorginta elparoli tion ekster la kvadrato kaj per du saltoj li malaperis malantaŭ la preĝejon kaj neniu vidis lin plu.

Per Giacobbe Losurdo komenciĝis la vico de prudentaj homoj.

”Vivu ĉiuj!” li respondis kaj malfacile estis pripensi pli prudentan respondon. Sed oni ne alte taksis ĝin.

”Skribu,” la hometo diris al Filippo il Bello: liberalisto.”

”Vivu la registaro!” kriis bonvole Giovanni Uliva.

”Kiu registaro?” demandis Filippo il Bello.

Uliva neniam aŭdis, ke ekzistas pluraj registaroj, sed bonedukite li respondis:

”La laŭleĝa registaro!”

”Skribu: perfidanto.”

Ponzio Pilato klopodis spekulacii kaj kiam estis lia vico, ankaŭ li kriis:

”Vivu la registaro!”

”Kiu registaro?” demandis Filippo il Bello.

”La neleĝa registaro!”

”Skribu,” ordonis la ventrulo: ”netaŭgulo.”

Ankoraŭ neniu estis sukcesinta trovi kontentigan respondon.

Post la iom post iom pligrandiĝanta nombro da eraraj respondoj, restis al ni, kiuj estis ankoraŭ ekzamenotaj, ĉiam pli malgranda elekto. Sed la vere grava demando, kiu restis malklara, estis, ĉu ni devos pagi pro malĝusta respondo. Nur Berardo montris, ke ĉio ĉi ne tuŝas lin kaj li instigis siajn junajn kamaradojn respondi incite sur bazo de ”for” kaj ne de ”vivu.”

”For la bankon!” kriis Venerdì Santo.

”Kiun bankon?” demandis al li Filippo il Bello.

”Ekzistas nur unu banko, kiu donas nur al la Impresario,” respondis Venerdì, kiu estis bone informita.

”Skribu: komunisto.”

Registrata kiel komunisto estis ankaŭ Gasparone, kiu respondis:

”For Torlonia!”

Pro la respondo: ”vivu la malriĉuloj,” Palummo estis registrata kiel socialisto.

En tiu momento kontraŭflanke de la placeto aperis Maria Vincenza, la avino de Berardo, kiun ni antaŭ nelonge vidis eniri la hejmon de Maria Grazia.

”Berardo? Kie estas Berardo?” la maljunulino kriis.

”Kion faris tiuj aĉuloj en niaj hejmoj… Kion faris ili al niaj virinoj… Kaj la viroj? Kie estas la viroj? Berardo?

…”

Berardo tuj komprenis, aŭ almenaŭ ŝajnigis kompreni kaj per unu salto stariĝis apud Filippo il Bello, kiu pro timo paliĝis. Li kaptis lin ĉe la kolumo kaj demandis:

”Kie estas Elvira?… Kion vi faris al Elvira?”

Maljuna Maria Vincenza atingis la preĝejan sojlon kaj ekgenuinte denove ekkriis:

”Madono, ŝirmu nin, savu nin, intervenu…”

La maljunulino apenaŭ finis la alvokon, kiam aŭdiĝis la sono de la granda sonorilo kaj ni ĉiuj rigardis al la sonorilejo.

Flanke de la granda sonorilo ni rimarkis virinan ombron kiel fantomon, junan, altan, delikatan kun vizaĝo blanka kiel neĝo kaj la manoj apogitaj sur la balustrado.

Momenton ĉiuj estis kaptitaj. La vizio malaperis.

”La Madono! La Madono!” panike ekkriis Filippo il Bello.

”La Madono! La Madono!” ekhurlis la aliaj militistoj.

La kvadrato disiĝis. La militistoj rapidege fuĝis al la ŝarĝaŭtomobiloj ĉe la enirejo de la vilaĝo, De malproksime ni aŭdis la ronkadon de la motoroj.

Poste ni vidis la veturilojn kun granda rapido malsuprenveturantaj la monteton kun radiantaj lampoj. Ni ne sukcesis nombri ilin. Estis senfina vosto.

Ĉe la monteta piedo en la lasta vojkurbiĝo antaŭ la nacia vojo la veturilaro subite haltis.

La prokrasto daŭris pli ol duonan horon.

”Kial oni haltas?… Ĉu oni intencas reveni?” mi demandis al Berardo.

”Raffaele Scarpone scias, kial oni haltas,” ridante li respondis al mi.

Kiam la aŭtomobiloj ekveturis, estis noktmezo.

”Ĉu ni ekdormu aŭ ĉu ni atendu ankoraŭ iom por reiri al Fucino?” mi demandis al Berardo.

”Antaŭe ni esploru, kiu estas en la sonorilejo,” li respondis.

Laŭ vero li kredis pri la diablo, sed ne pri la Madono.

La apero de la diablo konvinkus lin, sed ne la veno de la Madono.

Ni supreniris la turon kaj trovis mian edzinon kaj Elvira pli mortaj ol vivaj.

(La sekvintan tagon ankaŭ ni eksciis la kaŭzon de la veturprokrasto. Ĉe la piedo de la monteto renversiĝis la unua aŭtomobilo, kiu ne sukcesis eviti arban trunkon, kuŝanta transverse sur la strato. Pluraj personoj vundiĝis, inter ili la hometo kun la trikoloro).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.