La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 10

I

Estis iom malpli ol kvardek kilometroj, kiujn la karavano devis marŝi en tiu tago.

Ĉirkaŭ tagmezo ili atingis la riveron Desempeno, kie la karavano restados dum mallonga ripozo. Kiel bastonoj laŭlonge renversiĝis la viroj, kiujn don Gabriel foje instruis marŝi. Don Ramon vidis tion, proksimiĝis al ili kaj diris: „Se vi tiel sovaĝe kurados plu, vi ne atingos la monterion.“ Li prenis el sia morral, el la bastujo, kiun ĉiu meksika rajdisto havas ĉe si kaj en kiu li portas sian tagan porcion, skatoleton da sardenoj, ĵetis ilin al la anhelantaj viroj kaj diris: „Disdividu ilin inter vi kaj ne trinku tiom da akvo, tio ne bonfartigas vin.“

Pli poste li diris al don Gabriel: „Amigo, unu aferon vi ankoraŭ devos lerni ĉe tiu negoco, kaj kelkon pluan krome. Ne sufiĉas kapti homojn, oni devas ankaŭ transdoni ilin bonstataj kaj bone sanaj en la monterioj, alikaze ili pagos nenion por ili.“ „Tio ne damaĝas al ili, se oni ĉeokaze iom vigligas ilin“, respondis don Gabriel, „ili estas kiel kaproj.“

„Pro mi“, rediris don Ramon trankvile, „mi volis nur foje diri tion al vi. En mia vivo mi ofte havis kontakton kun laboristoj, mi varbis ankaŭ laboristojn por la arĝentominejoj kaj kuprominejoj en miaj junaj jaroj. Ĉiuj laboristoj, sen escepto, rilate la fortojn ŝarĝeblas nur ĝis certa limo, se temas pri la laborrezultoj kaj pri la volo. Se oni pelas ilin tro trans tiujn limojn, jen okazas du aferoj: aŭ ili fariĝos danĝeraj aŭ ili fariĝos senvaloraj. Ambaŭ aferoj ne bonfartigas nin kaj neniel pliriĉigas nin.“

Don Gabriel kvazaŭ ronronis: „Eble vi pravas, don Ramon, sed pripensu, mi volis liberigi min de la vidaĵo.“

Kiam li diris tion, don Alban necerte irante proksimiĝis. „Senores mios, mi sentas min terure malagrable. Mi havas la senton kvazaŭ ni ĉi tie en tiu ĉi ĝangalo eterne marŝas tiel, kvazaŭ ni ĉiam nur en cirklo marŝus. Eĉ ne unufoje kun malferma ĉielo super ni. Verdiĝas kaj malheliĝas, verdiĝas kaj malheliĝas. Kaj jen la kvazaŭ krianta varmego kaj la premanta malsekeco. Krome la eternaj flustrado kaj ĉirpado ĉirkaŭe kaj la terura kriado de la gritones, de kiu oni tage kaj nokte ne povas liberigi sin. Se mi ne baldaŭ vidos domon kaj tablon kaj teleron kaj kelkajn aliajn vizaĝojn antaŭ miaj okuloj, mi pensas, ĉe Santisima, ke mi fariĝos freneza. Ja kial devis pinĉi min la diablo vagadi kun mia komerco en monterion?“

Don Ramon laŭte ekridis, batis lin forte sur la ŝultrojn kaj diris: „Ne parolu pizokaĉon, don Alban. Ĉio pasas. Kaj se vi ĉion, kion vi trenadas kun vi, vendos kun centprocenta gajno, vi pensos alie pri la ĝangalo. Por nenio oni ricevas nenion. Oni devas fari ion por havi la rajton enspezi monon. Ne pensu pri tio, fajfu ion dum la marŝo por vi. Ankaŭ ni ne havas edzinon kun ni, tiel kiel vi. Jen la tuta malgaja afero pri vi. Mi kutimiĝis al tio. Kaj nun, sinjoroj, ek, sur la ĉevalojn!“

Li eltiris la fajfilon kaj blovis la ekmarŝan signalon.


Rimarko

gritones = bleksimio.

II

Ĉirkaŭ la kvina posttagmeze la karavano sentis en la aero la unuajn antaŭsignojn de la granda lago. Facila vento ekde la lago portis al ili la odoron de la fragmito, de la mucidaj lagoherboj, de la ŝlimaj kaj marĉaj bordoj supren sur la rokoplenan monton, je kies deklivo la karavano sur kurbiĝoj serpentumis malsupren al la lago. De tempo al tempo oni vidis ekbrili por momento la lagon kaj la malfermejon super la lago tra kelkaj senarbejoj en la ĝangalo.

La pado estis plena de disfalintaj terpecoj kaj ofte ne pli larĝa ol tridek centimetrojn. Sed eĉ, se oni deglitis, nek viro nek ĉevalo povis fali en abismon, ĉar la alta rokeca monto estis dense prikreskata per arboj kaj arbustoj.

La trupoj marŝis en longa linio, viro post viro, besto post besto. Neniu rajtis halti, ĉar tio haltigus la tutan karavanon. Ŝarĝbestoj deglitis, sed sen tio, ke la karavano haltis, la mulpelistoj apogis la bestojn permane kaj oni helpis ilin reiri sur la padon. La bestoj, ekflarante la lagon kaj ties freŝajn paŝtejojn, henis kaj trumpetis tiel, ke la eĥo resonis de la lago. Ju pli ili proksimiĝis la akvon, des pli rapidaj ili fariĝis. La lastan kvaronhoron ili eĉ rapide trotis, spite al siaj pakaĵoj, spite al siaj vundfrotitaj dorsoj, spite al sia laco.

La aero estis plenigita de la kriado kaj kriĉado de miloj da akvobirdoj, kiuj tie vivis ĉe la lago.

Tamen ŝarĝis la lagon kaj ties bordojn soleco, kiu samtempe aspektis kaj horora kaj animŝokiga.

Proksime de la lago estis grandaj paŝtejoj, al kiuj la bovoj, kiuj laboris en la monterio, estis senditaj post ĉiu tria monato en la feriojn. La peonoj, la indiĝenaj mahagonlaboristoj laboris en la monterioj ĉiun tagon, jaron post jaro, ĝis oni fine skrapis teron sur ilin. Ili ricevis feriojn neniam. La bovoj de la monterioj mortaĉis, se ili ne ofte ricevis feriojn, kaj se oni ne kondukis ilin sur la paŝtejojn ekstere de la monterio. La indiĝenoj ne pereis, ne tiel rapide. Unu parto el la laboristoj estis bovoj; kaj la alia parto estis indiĝenoj. La indiĝenaj laboristoj havis animojn, kiuj iam estos savitaj. Kaj la bestaj laboristoj ne havis animojn, pri kies saviĝo okupiĝas elaĉetonto.

III

Ĉe la bordo de la lago, kiun la karavano nun atingis, staris domo kun palmtegmento. Sed la domo ne havis murojn. En la domo loĝis la servisto, kiu gardis la bovojn, kiuj estis tie en la ferioj.

Kiam la karavano alvenis, la viro ne ĉeestis. Li devis frekventi ankaŭ aliajn paŝtejojn, kiuj estis malproksimaj tutan tagovojaĝon de tie kaj kiuj troviĝis ĉe aliaj flankoj de la lago.

La kampadejo estis malferma. Oni vidis la liberan ĉielon super si. Post la multaj tagoj kaj la eterne sama verdo de la ĝangalo estis kiel liberigo el sovaĝa inkuba sonĝo, tie povi ripozi.

Sed post tri horoj de ĉeesto komenciĝis la turmento. Turmento, kiu estis tiom granda, ke oni bonvolemis fordoni ĉiujn belaĵojn de la lago, por savi sin de ĝi. Sekve de la bovoj, kiuj tie ĉiam paŝtis, la kampadejo estis plenigita per miliardoj kaj miliardoj de iksodoj. Post horo, ĉiun, kiu tie kampadis, kovris cikatroj tiom sur la korpo kaj la vestoj, ke oni rezignis pri ĉia rezisto kaj lasis dismordi sin, kie kaj kiel plaĉis al la mastroj de tiu ĉi mondo, al la cikatroj. Per banado en la lago oni ne mortigis la cikatrojn, sed bonfartigis ili same tiom, kiom la banantojn. Sed banado eĉ ne eblis, ĉar la bordoj en vasto de ducent metroj estis marĉaj kaj prikreskataj per fragmito.

La akvo por la karavano ne estis prenita el la lago, sed el du fontoj, kiuj fontis proksime ĉe la lago ĉe la piedo de la roka monto.

Vespere ĉe la frajro diris Celso al Andreo, kiam ambaŭ estis solaj: „Mi aŭguris, ke El Camaron havos akcidenton ĉi tie ĉe la roko. Sed la sorto volis ĝin alie. La sorton oni ne juĝu. Kaj oni ne provu fari ion pli bone ol la sorto mem celas tion.“

„Ĉu vi aŭdis“, demandis Andreo, „kion la viroj, kiuj enfosis lin, rakontis pri tio, kiel okazis la akcidento?“

„Se mi volus aŭskulti tian babilaĉon, mi ja ne plu pensus propran penson“, rediris Celso. „Kaj entute kaj tiel plu, kial koncernu min la rabisto? Li kaj El Zorro ĉiukaze ne plu kaptos indiĝenon kaj forŝtelos lin de lia edzino kaj de lia ĝojo pri la vivo. Mi nur elkraĉas, se mi pensas pri tiuj du idoj de putino.“

IV

La marŝo je la sekva tago iris tra densa ĝangalo, kiu laŭ karaktero tute deflankiĝis de la ĝangalo, kiun ili renkontis en la lastaj tagoj.

La vojo fariĝis eĉ ne unufoje firma aŭ sabla aŭ ŝtona. Estis ŝlimo kaj marĉo sen ĉeso kaj sen la plej eta ŝanĝo.

Celso, apud kiu Andreo marŝis, diris: „Filo mia, nun vi jam povas flari la mahagonon en ĉiuj anguloj kaj anguletoj, eĉ se vi ne vidas arbon. Sed nun la regno de l’ caoba efektive komenciĝis. Hodiaŭ vespere vi vidos la unuajn postrestaĵojn de malkonstruita granda monterio. Kaj ankoraŭ multon alian, kio pensigos vin, se vi ankoraŭ ne mallernis pensi.“

La plantomondo mem fariĝis alia. La ŝanĝo estis tiom okulfrapa, ke ĝi frapis ne nur la indiĝenojn, kiuj migris tie je unua fojo, sed eĉ la komercistojn, kiuj kutime ne interesiĝas pri plantoj kaj arboj, kiujn ili vidas dum siaj vojaĝoj. Arbo estas arbo por ili, kaj arbusto arbusto. Ĉu estas ebona arbo aŭ kaŝtanarbo aŭ oranĝujo aŭ kverko, tio estas tute indiferenta al ili. Tiom longe, kiom la arboj ne volas aĉeti ion de ili, ili ne havas intereson je ties aspekto aŭ valoro.

La rajdobestoj kaj la ŝarĝmuloj profunde glitis kaj sinkis post ĉiu paŝo en la molan teron. Ili palpadis sian vojon antaŭen, ĉiam serĉante la plej sekajn lokojn, kie ili povas firme surmeti siajn piedojn.

En tiuj regionoj ĉiam estis pluvotempo. Se oni demandis spertan kontraktiston de monterio, kiam komenciĝas tie la pluvotempo kaj kiam la seka tempo, li respondis sen tordi la vizaĝon: „Jes ja, señores, la pluvotempo komenciĝas ĉi tie ĉirkaŭ je la dekkvina de junio.“ Tiam sekvis la neevitebla dua demando: „Kaj kiam finiĝas ĉi tie la pluvotempo?“ Kaj la demando estis same tiel senemocia: „Je la dekkvara de junio.“

Tio estis prava. Eĉ, se ne pluvis, matene kuŝis tiom peza roso sur la ĝangalo, ke tiam, se oni tie rajdis aŭ marŝis, oni estis ĉiufoje ĝis tagmeze malseka ĝis la haŭto pro la malsupren falantaj gutoj de arboj kaj arbustoj. Je la unua horo posttagmeze oni komencis fariĝi seka, kaj je la dua posttagmeze komenciĝis la tropika pluvo, seninterrompe dum kvar aŭ ok horoj .Tial ne estis miraklo, ke la vojo tie estis tia, kia plugita terpoma agro post seninterrompa pluvo dum ses semajnoj.

Kien ajn oni rigardis, kreskis ventumilopalmoj kaj staŭdopalmoj. La palmaj ventumiloj kreskegis el la palmoj, tuj rekte ekde la radiko. Tial tiuj palmoj ne havis trunkon, sed ĉar palmventumiloj ne kreskis supre sur la trunko, sed tuj ekde la tero, tial fariĝis la ĝangalo tiel densa, ke oni povis diri tute rajtigite, ke oni ne vidas la ĝangalon pro tiom da palmoj.

Estis sovaĝa, reviga pelmelo de plantoj de la pramondo. La palmaj ventumiloj estis de tempo al tempo ĝis tridek metrojn altaj. Kaj la filikoj same tiom altaj.La teron apud la pado oni ne povis vidi, tiel dense ĝi estis prikreskata, tiel kaose interplektita kaj konfuzmiksita. Oni sentis en la animo kaj la humuro la senkompatan batalon, kiun la plantoj reciproke havas, por gajni pecon da loko, kiu havas la grandon de fingra ungo. La batalo de la homoj pri siaj vivekzistoj ne povas esti pli brutala kaj pli senrespekta ol la batalo de la tieaj plantoj. Kaj tamen: Ĉio kreskis kaj abundege kreskis kaj elspiris nehaltigeblajn torentojn de riĉa vivoforto, kiu lasis sin venki kaj subigi per nenio.

Jen la tero, kiu naskigas kaj kreskigas mahagonon ĝis plena belo kaj forto. Tiel bela kaj plensuka kaj fere dura povas fariĝi altvalora lignospeco nur tiukaze kaj tie, kie ĝi devas batali pri sia ekzisto kaj vivtenado tiom streĉe kaj tiom senkompateme kiel tie.

Kiu estas naskita tie, kiu plenkreskiĝis kaj transvivis tie, estis de nobla deveno. Molan kaj heziteman oni premis en la ŝlimon kaj ili putriĝis, ili devis ĝoji pri tio, ke ili estas almenaŭ la sterko por la pli bela, pli forta kaj pli nobla.

„Rigardu ĉirkaŭ vin, filo mia“, diris Celso al Andreo, kiu migris kvazaŭ kiel revulo tra tiu sorĉa mondo, kiun li eksentis tiel nove kaj tiel tute ne atendite. „Rigardu ĉirkaŭ vin, tion mi diras al vi. Ĉi tie komenciĝas la granda sovaĝa regno de Vcaobo. Kaj nun, eble je la unua fojo vi ekkomprenos, kial oni ne simple rikoltas mahagonon sur la kampo de bieno. Ankaŭ mi ja plantis kafon en Soconusco. Ankaŭ en speco de selva, en ĝangalo. Sed pripensu, kafon oni plantas kvazaŭ tiel kiel en ĝardeno. Tiom da diferencoj tiukaze ne estas. Sed jen mahagonarbo! Amiko, knabo mia, tio estas ja io tute alia. Kaj nun, kredu tion aŭ ne. Mil diabloj, de kiam mi denove estas ĉi tie kaj flaras mahagonon, mi efektive pensas, kaj Santisima perfortu min pro tio - ja mi vere supozas - ke mi ne plu povus vivi aliloke. Mi preskaŭ pensas, ke mi havas hejmsopiron pri la caobo, fulmotondro, kian fabokaĉon mi parolas ĉi tie! Sed vi povas akcepti tion aŭ ne, mi preskaŭ pensas, ke mi mem jam fariĝis peco el mahagono. Kaj jen, kial mi havas hejmsopiron pri la caobo. Mi komencas bonfarti, kaj mi povus, sciu la diablo pro kio, ĉirkaŭbraki kaj kisi mahagonarbon, eĉ se vi eble pensas, ke mi fariĝis freneza pro la ardo kaj la sensenca marŝado. Estas ja tamen ĉio fekaĵo kaj en merdo. Edzino kaj dekkvin infanoj kaj kokinoj kaj porkoj kaj troti al la foirplaco. Ankaŭ tio povas fariĝi naŭziga. Mi estas koruptita kaj apartenas ĉi tien. Gardu vin, Andreĉjo, ke tio ne iutage ne same okazos al vi. Tiukaze fariĝos neniam io el vi kaj el via, he, kiel estis ŝia nomo, via Estrellita, via stelulino.“


Rimarkoj

caoba = mahagono.

Estrellita = stelulino.

Santisima = Sankta Virgulino.

selva = praarbaro, sovaĝejo, ĝangalo.

V

Tio iris tiel dum horoj. Estis kvazaŭ komenciĝis tute nova mondo kaj kvazaŭ la malnova konata mondo tute perdiĝis. Nova mondo malfermiĝis, kaj tiu mondo estis nur maldisplektebla amaso da plantoj. Oni perdis la kapablon distingi unuopajn plantojn. Estis ĉie nur verdaĵo, densaĵo, konfuzo, oraj sunviretoj, kiuj saltetis sur la palmfolioj kaj branĉoj. Estis kvazaŭ troviĝus super tiu mondo el kompaktaj plantoj seksarda krio, kiu ankoraŭ en la sama sekundo eksplodus kaj naskus novan mondon, fantastan mondon, en kiu regas nek la homoj nek la bestoj, sed plantoj. Tia krio estus kiel elaĉeto el nedifinita kaj neklarigita premo sur la animon. Oni sentis sin forlasita kaj soleca, disigita de ĉiuj ceteraj mondoj, kvazaŭ la vicoj de la peonoj kaj la murmuraj ŝarĝbestoj marŝus kiel maŝinoj antaŭen. La marŝantoj, homoj kaj bestoj aspektis kvazaŭ ili marŝus al tiu mondo de kompaktaj plantoj sen propra volo, por ke tiu mondo glutu ilin.

Kaj tiumomente Andreo ekkriis: „Dios mio, dio mia, kio estas - sed tio estas ja...“, per unu fojo li haltis kaj lasis fali la pakaĵon.

„Kio estas tio?“ li demandis kun aŭdebla spiro.

Antaŭ li la ĝangalo subite vaste malfermiĝis. Tiom vaste, ke li plilarĝigis ĉiujn horizontojn mondolonge. Je la piedoj de ambaŭ troviĝis profunde malsupre la torento, la giganta, potenca, sekretoplena torento Ushumacintla. Ĝi estis la dio, sen kies helpo neniu mahagano transporteblus el tiuj regionoj al la civilizita mondo. Estis la dio, kiu estis respondeca por la indiĝenoj, kiujn voris la caobo. Sen tiu majesta praarbara torento la mahagono tie estus tiom senvalora kiel putriĝinta bastono en arbaro en Dakoto. Kaj ĉar tiukaze la caobo estus senvalora, neniu vendus indiĝenojn, por ke ili laboru en la monterioj.

Spite al ĉio ĉi la vidaĵo de tie estis nekomparebla pro ties vasto kaj majesto, jen alte super la bordoj, de kie eblis rigardi la torenton dum longa distanco.

VI

Estis ankoraŭ frutempe. Apenaŭ pasis du posttagmezaj horoj. Sed tamen eliris la ordono pri ekkampado. De tie komenciĝis la unua distribuo de la varbitaj laboristoj al la diversaj monterioj, kiuj bezonis homojn kaj postulis ilin.

La plej granda trupo marŝis kelkajn tagojn plu en la ĝangalon, plu restante sur la ĉi-tiea flanko de la torento. Pli malgrandajn trupojn oni transportis per kanuoj trans la torenton kaj poste oni kondukis ilin de la transflanka bordo al tiuj monterioj, kiuj tie havis sian reĝlandon.

La filoj de Meksiko, kiuj jam troviĝis sur la transa bordo, venis en fremdan landon sen scii tion. Ili venis en regionon sub la suverenecon de alia ŝtato sen esti demanditaj. La mahagonkompanioj agnoskis nek ŝtatanecojn, nek civitanajn rajtojn nek la rabadon de samlandanoj nek landlimojn. Ili agnoskis nur la potencan regnon de l’ caobo. Tie, kie regis la mahagono, estis ilia lando, en kiu ili regis kaj kie validis la leĝoj, kiujn ili faris mem, kie ili ekzercis la kriminalan jurisdikcion, kiu plaĉis al ili. Ili tie ne zorgis pri koncesioj kaj ties paragrafoj, ili ne atentis landajn limojn, landajn prezidantojn kaj diktatorojn. Tio estis ĉio tiom malproksima, tiom senfine malproksima por ili. Ĉio ĉi malaperis, kien ajn. Estis du semajnoj da senkompata marŝo tra profunda ĝangalo post ili. Kiu tie alvenas por serĉi justecon, alvenas tiel ete aŭ malgrande, ke la administranto de la unua monterio, kie li estas gasto, draŝas lin per muŝbatilo sur la nazon, kaj li ne plu ekstaros kaj ne plu scias, kial li venis. Ĉar la caobo scias sian valoron kaj sian potencon.

VII

La kamaradoj de la trupo de Celso jam kaŭriĝis. Ili provizore ne pensis pri tio ekflamigi bivakfajron. Ili havis ankoraŭ tiom da tempo, la tago estos longa ankoraŭ.

Ili sidis tie, bonfarte kaj kontente pri tio,.ke ili havas trankvilon.

Proksime ĉe la alta bordo de la torento ili kaŭriĝis.

„Kiom bela la torento, estas“, diris Celso, „jam sole tiu validas tion, ke oni iras en la monterion kaj tie putriĝos. Malsupre ĝi havas ĉe kelkaj lokoj mirinde belajn sablajn bordojn. Tie ni certe iam naĝos pli poste.“

„Kiuj kabanoj estas tiuj sur la alia flanko de la torento?“ demandis Andreo.

„Tio estas jam monterio, la administrejaj konstruaĵoj“, klarigis Celso. „La vera monterio estas pli profunde de la ĝangalo.“

Li tiris sian pakaĵon proksimen, elserĉis krudan tabakon kaj rulumis cigaron.

Li iris al bivakfajro, kiun bruligis kelkaj viroj, kaj ekfumis sian cigaron.

Poste li revenis al sia trupo.

Post iom da tempo li diris: „Nu, do, la viroj do alvenis. Ĉi tie komenciĝas la batalkampo. Ankaŭ ĉi tie pli antaŭe estis monterio. He...“ ,li interrompis sin mem, „jen certa afero eniras mian kapon. Ĉu vi volas vidi tion, rekrutoj, novuloj? Kunvenu do.“

Li kondukis ilin iomete laŭ la torento kaj tiam maldekstren en la densejon.

Vasta kampo de montetoj, kaj sur ĝin metitaj krudaj krucetoj, ekmontriĝis antaŭ ili. La kampo estis abunde prikreskata de herboj kaj de densa arbedaĵo. Sed centoj kaj centoj de montetoj kaj krucoj videblis. La krucetoj plejparte estis veterbatitaj kaj disrompitaj, la montetoj plejparte disblovitaj, disĵetitaj kaj elgratitaj.

„Kio estas tio?“ demandis Santiago ektimigite, tio aspektas ja kiel...“ Sed ĉi tie en tiu soleco..., ĉu??“

„Jes, ĉi tie, en tiu soleco, kie iam estis monterio“, diris Celso sobre, „ĉi tie estas loko, kie la batalfalintoj de tiu monterio havas sian lastan kampadejon. Eniru nur pli profunden en la regnon de l’ mahagono, jen vi ekrigardos ankoraŭ tute aliajn aferojn kaj aĵojn, junaj senkulpaj ŝafidoj, kiuj vi estas. Kaj tion mi diras al vi jam nun kaj tuj: „Se vi ne fariĝos kiel la caobo, dura kiel ŝtalo kaj kun ruĝa sango, jen ankaŭ vi baldaŭ ripozos sur via lasta kampadejo. Tiu, kiu venas ĉi tien, devas kapabli mordi kaj mordi, aŭ oni glutos lin tiel, kiel grasa rano laman muŝon. Fek! Ek, iru jam kaj lasu la pripensadon. Ne havas sencon cerbumi. Tiuj, kiuj kuŝas tie sub la forblovitaj montetoj ne plu tusas. Sed mi malsatas. Ni kuiru al ni niajn fabojn kun kapsikoj, por ke ni havu ion en la malplena stomako. Ek, kaj vigle saltu. Serĉu lignon por la fajro.“

Ili reiris al la kampadejo kaj flamigis sian fajron.

Rozkoloraj birdoj flugis super ili, rondcirklis kiel vasta arko malsupren al la bordoj de la majesta torento, stilziris sur siaj altaj mincaj kruroj trankvile en la senhaste fluantan akvon kaj komencis fiŝkapti.

FINO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.