La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 9

I

Andreo sidis fumante sur renversita arbo, cent paŝojn aŭ eĉ kelkajn paŝojn plu for de la kampadejo. Kiam li ĉeokaze turnis la kapon kaj rigardis en la verdecan lumon de la ĝangalo, li vidis Celson kiel necertan ombron preterhasti inter kelkaj malfermaj lokoj. Celso vekis la impreson, kvazaŭ li persekutus sovaĝulon. Andreo antaŭrigardis la vojon, en kies direkto Celso hastis antaŭen, kaj jen li ekvidis la irantan El Camaron, kiu serĉis la ĝustan lokon por persona bezono.

El Camaron ŝajne ne sciis, ke iu persekutas lin. Andreo ekstaris kaj iris reen al la kampadejo, kie li sidiĝis al la bivakfajro. Fariĝis nun rapide vespero. Post iom da tempo Celso trankvile alvenis kaj kaŭris sin same antaŭ la fajro. Li metis siajn fabojn kaj la kafon al la fajro kaj ekkirlis la ardon.

„Hodiaŭ mi vidis El Camaron la tutan tagon eĉ ne unufoje“, diris Andreo.

„Ĉu vi tiom amas lin, ke vi ne povas vivi, se vi lin foje ne vidas?“ rikanante demandis Celso. „Tiu rajdas nun ĉiam je la vosto, kaj ni estas en la unua trupo de la karavano. Kial koncernu nin tiu filo de putino?“

Ĉe la fajro sidis ankaŭ Paŭlino kaj Santiago kaj ankoraŭ du aliaj viroj.

Jen diris Paŭlino: „Kial El Camaron nin koncernu? Tiu nin ja vere koncernu. Tion mi diras al vi. Kaj, se ni estos iam en la monterio, jen vi baldaŭ ekscios, kial li koncernas nin. Tion mi povas diri al vi, se mi povus fari tion, mi ja mortbatus la kojoton kiel malsanan hundon. Tion mi farus, ĉe l’ Nemakulita. Mi estas nur tro senkuraĝa por tio. Eble se mi gargarus la gorĝon per botelo da aguardiente. Per kutima bastono mi mortbatus lin.“

Eble li falos ja en la lagon Santa Clara“, diris Celso, „tiukaze ni ĉiuj estos liberaj de li.“

„Kiel li falu tie en la lagon? Tion mi volus scii“ demandis Paŭlino.

,He, vi Andreĉjo“, enmiksiĝis Santiago, „se ni ĉi tie estus kun niaj ĉaroj, tio ne longe daŭrus pri li.

„Pro mi, faru tion, kio plaĉas al vi“, diris Andreo. „Sed kial ne lasi vivi lin? Tiu eble iam sin pendumos tute per si mem.“

„Tio estas ankaŭ mia penso“, opiniis Celso, „ni lasu vivi lin. Kaj pri la mempendumo, tio ne estas tiel necerta kiel vi pensas. Lia pantalono estas plena de merdo. Li fantaziadas kaj pensas, ke El Zorro persekutas lin, ĉar li prenis lian monon kaj la ringon. Plena de merdo estas lia pantalono, jes ja.“

„Por diabolo, ĉe la diablo, kiu prenis mian salon ĉi tie?“ demandis Paŭlino.

„Ne kriu tiom pri via iometo da salo“, respondis Santiago, jen via salo, voru ĝin kaj sufokiĝu je ĝi.“

„Mi vidis, ke El Camarron iris en la densejon antaŭ tridek minutoj“, diris Celso. „Eble li serĉis arbon por pendumi sin je ĝi. Sed mia opinio estas, ke li havas tro multe da merdo en sia pantalono por pendumi sin mem. Tiukaze unue devus helpi iu, por ke la ŝnurego ne disŝiriĝu. Kaj se li iam pendos, li sagos kiel ŝtormo en la inferon, kaj tie li renkontos El Zorron, kiu tuj ĉe la alveno rakontos al li sukan tekston pri la mono kaj ankaŭ jam pro la diamanta ringo.“

„Tio ja ne estas diamantringo“, diris Santiago.

„Sed ĝi tamen estas diamanta ringo“, enmiksiĝis Paŭlino.

„Vi estas ja la ĝusta, por diri al mi, ke mi ne konas diamantojn. Mi eble havis pli da diamantoj enmane ol vi entute povas nombri. Cetere, kie vi iam vidis diamanton en via tuta vivo? Tion foje diru al mi. Eble ĉe viaj kaprinoj kaj ŝafoj, ĉu? Ne ridigu min.“

„ Ja ne kverelu ĉi tie pri diamantoj, kiujn ni ne havas“, diris Andreo. „Kial tio interesu nin, ĉu tio estas diamanto aŭ rubeno aŭ silika ŝtoneto?“

„Andreĉjo pravas, tio ne estas diamanto“, diris Santiago, „estas blua topaso.“

„Estas ĉiukaze nur tute kutima peco da vitro, kaj el oro la ringo ankaŭ ne estas“, diris Otilio, alia viro, kiu sidis tie kun la aliaj ĉe la bivakfajro kaj nur malofte enmiksiĝis en la interparoladon de la kvar intimuloj.

„Vi kompreneble scias tion tute precize“ diris Santiago moke. „Kaj mi scias tamen, ke la ringo estas aŭtentike originala kaj, ke ĝi kostas almenaŭ cent pesojn. La filo de putino ne aĉetis la ringon. Li rabatakis hispanan komerciston tie supre en la proksimo de Copainala, li mortbatis kaj skrape enfosis lin kaj forprenis la ringon kaj la tutan monon de li.“

„He, vi, Paŭlino, alportu lignon, por ke nia fajro ne estingiĝu“, vokis Celso. „Tiuj de Dio damnitaj kaj fuŝitaj faboj hodiaŭ denove ne moliĝas kaj ni certe ricevos iom da manĝo nur antaŭ la madrugada, do morgaŭ matene. Mortaĉi oni povas ĉi tie kaj neniu animo en la mondo okupiĝas pri tio. Ek do, mozo, alportu lignon.“

„Alportu la lignon mem“, respondis Paŭlino. „Kaj ankaŭ via mozo mi ne estas.“

„Saltu, aŭ mi tuj tradraŝos vin“, diris Celso kaj levis branĉon.

„Vi volas tradraŝi min, kaj kiu ankoraŭ krome?“ kriis Paŭlino koleriĝinte.

,Bone, restadu nur trankvile sur via pigra stinkanta postaĵo, Paŭlinĉjo“, diris nun Andreo, „mi alportos la lignon. Per si mem ĝi ne alsaltos. Kaj se Celso jam kuiras nian manĝaĉon ĉi tie, li ne ankoraŭ iru kolekti la lignon.“

„Ni iros kune“, diris Paŭlino kun trankviligita voĉo. „Kial mi ne alportu lignon? Sed la knabo tie ne havas la rajton komandi min. Li estas same tiel putina sklavo kiel mi, kaj ankoraŭ tute ne contratista aŭ guberniestro.“

Fariĝis longa nokto por la viroj. Ĉar ili iam komencis babili, ili ŝajne ne povis trovi finon dum la tuta nokto, kaj neniu vere dormis.


Rimarkoj

contratista = trupestro.

madrugada = matene, ĉe la tagokomenco.

mozo = servisto, subulo, taglaboristo.

II

Je la mateno, kiam estis ankoraŭ tenebre, ekbrulis jam denove hele ĉiuj bivakfajroj, por la kafo kaj por varmigi por la matenmanĝo la fabojn, kiuj ĉiam postrestis de la vespermanĝo, por ke oni povu manĝi ion ĉe la komenco de la tago.

Ankaŭ la cabbaleros ekmoviĝis kaj poste rampis el siaj casitas ĝis la fajro, kiun la viroj komanditaj al ties persona servo, jam flamigis. La bivakfajro de la caballeros bruladis ĉiam proksime de la malferma flanko de ilia tegmento, por ke ĝi varmigu la internon de ilia casita kaj, por ke ili povu etendi nokte siajn piedojn en la direkto de la fajro por varmteni ilin.

Krome la fajro donis protekton kontraŭ la jaguaroj, kiuj nokte ĉiam ŝteliradis ĉirkaŭ la kampadejoj, allogite per la surpendigita viando kaj per la ŝvito de la muloj.

La muloj nokte libere ĉirkauiradis por havigi al si foliaron aŭ alian manĝon, kaj por trovi taŭgajn lokojn por sterni sin tie. Ili sternis sin dufoje, trifoje aŭ eĉ kvarfoje en nokto, sed malofte pli longe ol tridek minutojn. Poste ili saltis supren, skuiĝis kaj laŭte snufis. Ili ĉiam kunestis kiel gregoj. Ĉio, kion la muloj kaj ĉevaloj faris, servis ilin kiel protekto kontraŭ la jaguaroj. Tial jaguaroj kaj pumoj atakis nur solajn bestojn, kiuj perdis la vojon aŭ tre malantaŭis. Eĉ tiukaze temis ofte nur pri bestoj, kiuj estis malfortaj aŭ lamis.

La arrieros baris la padon, sur kiu alvenis la karavano, per dornaj arbustoj, kaj kelkaj el la pelistoj pretigis sian kuŝejon por la nokto apud tiu artifika baraĵo. La pado estis malvasta, kaj pro la densejo la bestoj ne povis eskapi flanke de la starigitaj arbustaĵoj. Ili provis ĉiam nur eskapi malantaŭen sur la vojo, kiun iris la karavano, kaj kiun la bestoj konis pro tio. Sur la marŝota vojo de la sekva tago, la bestoj iris dum sia serĉado de verda manĝo nokte malofte pli ol du kilometrojn.

Tie, ĉe tiu kampadejo, tiel, kiel ĉe la plimulto de la kampadejoj, oni ne devis fermi la padon. Tie la bestoj havis la riveron malantaŭ si. Eĉ, se la pontoj ne disrompiĝus, tamen neniu el la bestoj provus retromarŝi sola sur la vojo en la nokto, ĉar la transiro de la rivero estis tro komplika. Unu el la kaŭzoj, kial kampadejo ĉiam, se tio eblas, estas starigata apud rivero, estas la akvo, kiun oni bezonas por la kuirado kaj la trinkado. La alia kaŭzo estas la pli granda sekureco, ĉar la libere irantaj bestoj ne tiel facile povas eskapi. Okazis plej ofte sur la retromarŝo, ke necesis konstrui tiujn baraĵojn.

Serĉi la bestojn matene, estis streĉa laboro. Nur tre ekzercitaj arrieros sciis kunkolekti ilin dum mallonga tempo. Tiuj spertaj karavanestroj havas strangan percepton instinkte trovi la bestojn, eĉ, se la nokto en la ĝangalo estas kiom ajn tenebra.

La oldaj veteranoj el la muloj kompreneble tre frue alvenas mem en la kampadejo, ĉar ili scias, ke maizo atendas ilin. Nur unufoje en tago la bestoj ricevas maizon. Maizo estas la rostaĵo por la muloj kaj ĉevaloj. Kaj tiu, kiu frumatene ne ĉeestas ĝustatempe, ricevas neniun maizon aŭ devas kontentiĝi per tio, kion la arrieros povis savi por ili antaŭ la rapide laborantaj buŝoj de la ĝustatempaj bestoj.

Ĉar la vojo ne ĉiam troviĝas en la densejo, sed dum longaj distancoj ankaŭ en la ĝangalo, kie arboj kaj arbustoj staras malpli dense, la bestoj nokte vagadas for de la vojo kaj flankeniĝas ofte kilometron kaj eĉ pli profunde en la ĝangalon. Serĉi tiujn bestojn estas la laboro, kiu matene bezonas plej multe da tempo kaj sufiĉe ofte estas la kaŭzo, ke kelkaj mulpelistoj devas formarŝi sen matenmanĝo kaj tiutage devas atendi pri la unua manĝo ĝis vespere en la nova kampadejo.

III

La cabbaleros rampis tremetante pro frosto el sub la tegmentoduono. Siajn kovrilojn ili volvis firme ĉirkaŭ sin kaj tiris ilin supren ĝis trans la nazojn. Je la frua mateno estas diable fride en la tropika ĝangalo. Ĉar la korpo tute adaptiĝas al la tropika varmego, oni sentas tiun matenan friskon eĉ pli.

La cabbaleros ne rektiĝis por ne perdi ion de la nokta varmo. Ili iris kliniĝinte al la hela fajro.

La kafo estis jam preta. Avide ŝmacante, ili sorbis la kafon kun gruntanta gargaro, kiu malkaŝis ilian bonfarton. Ili ĉirkaŭtenis firme la emajlotasojn por varmigi la manojn.

Tiam ili formetis la tasojn, gratadis sin je la tuta korpo, ruktis, oscedis, sputis salivon, sakris, forĵuris sian animon, streĉis kaj malstreĉis siajn membrojn, skrapis sin per ĉiuj fingraj ungoj en la hararo, frotadis la kreskantan barbon kun la fingro-artikoj, denove ruktis kaj sputis salivon kaj sakris kaj poste fine etendiĝis kaj streĉis sian korpon.

Post tio alvenis iliaj servistoj kun duonigitaj fruktŝeloj plenigitaj per freŝa akvo. La servistoj verŝis al siaj mastroj la akvon sur la manojn. La cabbaleros frotadis ilin, elviŝis per la malsekaj manoj la okulojn kaj deskuis poste la akvon de la manoj. Tiam ili sekigis ilin je la mantuko, kiun ĉiu cabbalero dum la nokto havis ĉirkaŭ sia kapo por malhelpi, ke la insektoj rampu en la orelojn kaj en la kolon, kaj por malhelpi, ke la moskitoj ŝiru la karnon de la vizaĝo.

La viroj ankoraŭfoje alportis akvon kaj la caballeros longe kaj detale gargaris kaj lavis la buŝon.

Intertempe jam validis la tagordonoj por la kampadejo, dum la viroj ĉe la bivakfajro rostis rizon, varmigis fabojn, kuiris freŝan kafon, malfermis sardinskatoletojn kaj kvazaŭ fiŝkaptis la pecetigitajn totopostles el la tolosako.

La kampadejo estis jam preta por la ekmarŝo.

Ĉe la bestoj la arrieros sakris kaj forĵuris sian animon, ĉar la bestoj ne pacience staris kaj ne volis akcepti trankvile sian ŝarĝadon.

Jen denove forkuris besto, kiun oni jam kondukis tien, alia besto jam ŝarĝita sternis sin rapide kaj provis deĵeti la ŝarĝon, kelkaj el ili jam ekmarŝis sen ordono. Jen disiriĝis rimeno, jen trarompiĝis ŝnuro kaj la ŝarĝo deglitis, krome mulisto dekfoje kriĉe kriis al viro, ke li estas cabron kaj filo de putino, ĉar li transdonis la malĝustan maŝon, per kio tordiĝis la ordigitaj ŝnuroj de la ŝnurtiriloj tiel, ke la ŝarĝo ne firmtireblis.

Oni certe ne devas esti sperta ĝangala migranto por aserti kun certo, ke dum tiu ekmarŝo neniu jaguaro estis en la ĉirkaŭo de kvin kilometroj kaj ankaŭ ne proksimiĝus, se tie troviĝus meze de la kampadejo ĵus buĉita antilopo.


Rimarkoj

cabron = fikulo, merdulo, virkapro, idioto ks.

cabrones = fikuloj, virkaproj ktp.

IV

Celso, Andreo kaj la aliaj viroj de tiu marŝkunularo ligis per ŝnuroj siajn pakaĵojn.

Paŭlino skrapante estingis la fajron kaj surpikis la restaĵojn de la kenaj torĉoj, kiuj ne tute elbrulis. Li ŝovis la parte jam karbokovritajn lignosplitojn en sian pakaĵon.

La viroj sidadis kaj eltrinkis la lastajn glutojn de sia kafo el la ladokruĉetoj. Tiujn kruĉetojn oni ligis sur la pakaĵon aŭ supre ŝovis en la malferman reton.

Jen oni aŭdis krii don Gabriel: „El Camaron, diodamnita pigra stinkanta osto, kie vi estas? Venu ĉi tien!“.

Andreo ektimis forte. Li rigardis Celson, kiu sentuŝite sidis sur la tero kaj skuadis la kafon en sia kruĉeto kaj grumblis kvazaŭ por si mem: „Fek’, kaj ankoraŭfoje fek’, mil diabloj!“

Estis ankoraŭ malhele, sed la mateno rapide proksimiĝis. La ĉirkaŭo kolorigis sin en grizan malklarkonturan bluon.

Andreo sufiĉe bone povis vidi la vizaĝon de Celso. Li miris, ke Celso restis tiel indiferenta.

Poste Celso konstatis, ke Andreo atente rigardis lin.

„He, bovpelisto, kial vi gapas min tiom?“ li diris fihumure, „ĉu mi tuj matene boksu pugnon sur vian dentaron? Mi estas ĝuste en la ĝusta humuro por tio. Mi povus sufoki min mem.“

„Orito, jefe, cefĉjo, ĉefo“ kriis el certa distanco en la densejo El Camaron, „tuj, tuj, mi ja jam venos, a sus ordenes, je via servo.“

Bueno“, vokis don Gabriel, „ni forrajdos. Vi transprenos denove la voston, tiel, kiel kutime, kaj eknombros de tie ĉi, por ke neniu manku.“

Muy bien, jefe, tre bone, ĉefo“, respondis El Camaron.

Sed nun Celso rigardis Andreon. Ĉe tio li leviĝis, prenis sian pakaĵon kaj diris: „Ek, venu, Andreĉjo. Ni estas en la unua trupo.“

Kiam ili marŝis certan tempon unu apud la alia, diris Celso: „Kion vi do pensis, manito, frateto?“ Li rikanis. „Mi scias tute precize, kion vi pensis. Mi ne estas vane aŭguristo kaj astrologo. Sed vi pensis malĝuste. Notu, se vi aŭ iu alia povas pensi ion al si, jen okazas tute nenio. Nur tiukaze, se vi pensas tute nenion kaj tute nenion vidas, jen eble la sorto laboros. Cetere, mi observis vin hieraŭ, kiam vi vidis min tie preterhasti. Mi persekutis pescuintle-on. Viando refoje bonfartigus nin. Kaj ankoraŭ ion aldonan, filo mia, ni ankoraŭ ne estas ĉe la lago Santa Clara. Estas ankoraŭ du tagvojaĝoj ĝis tie. Dum du tagvojaĝoj ĝangale povos okazi ankoraŭ multaj aferoj. Se vi ankoraŭfoje postgapos min, ĝuste tiam, kiam mi ĉasos pescuintle-on, jen vi tamen ankoraŭ sentos mian pugnon sur via nazo. Pro bona amikeco. Kaj nun lasu min sola. Mi devas pripensi multon. La vereda, la pado nun ankaŭ fariĝos tro malvasta, por ke ni povu marŝi unu apud la alia.“


Rimarkoj

manito = frateto. apudaj landoj.

vereda = pado

V

Je tiu tago la karavano atingis la paraje Busija.

La rivero Busija estis pli larĝa ol la rivero Santo- Domingo, sed li transireblis tiel facile, ke la transiro estis kiel promeno. La grundo konsistis el ŝtonoj kaj kruda sablo. La bestoj devis atenti nur pri tio, ke ili ne stumblu pro la ŝtonoj aŭ firmkroĉiĝu kun siaj hufoj inter ili. Sed la akvo estis klara kiel aero, kaj la bestoj povis vidi, kien ili paŝas.

Sur la transa flanko de la rivero troviĝis sufiĉe granda loko por kampadejo.

La rivero havis flankan branĉon. Tiu brako elkreskiĝis al duono de cirklo kaj unuiĝis post ĉirkaŭ kvindek paŝoj denove kun la rivero. Tiel formiĝis insulo. Malgrandaj karavanoj, kiuj marŝis al la monterioj, kampadis sur la insulo.

Sed por granda karavano ne estis sufiĉe da loko sur la insulo. Tial restadis tie nur la caballeros kaj ties servistoj.

Estis unu el la plej belaj kampadejoj. Sed nokte torente verŝiĝis pluvo, kiu devigis la peonojn meze de la nokto konstrui al si kelkajn provizorajn protektajn unuflankajn tegmentojn. Tiuj tegmentduonoj ne eltenis multon; sed ili donis al la peonoj almenaŭ la senton, ke ili sen tiaj tegmentoj fariĝus eĉ pli malsekaj. Sed ĉe la unua matena krepusko montriĝis, ke tio estis eraro, ĉar la peonoj tute malsekiĝis kaj neniel eblis, ke ili povu fariĝi eĉ pli malsekaj, eĉ se ili estus dormintaj dum la tuta nokto meze de la rivero.

Celso je tiu vespero ne ĉasis sovaĝan kuniklon. Li diris, ke estus sensence tie perdi sian tempon pro tio, ĉar tie ne estas pescuintles. Sed en la nokto li vagadis kiel la ceteraj en la ĝangalo por serĉi palmfoliojn kaj branĉojn por konstrui unuflankan tegmenton.

Estis nun la tempo de la leviĝanta Luno. La vesperoj iom pliheliĝis per tio. Ili ŝajne fariĝis pli afablaj, la ĝangalo ricevis alian lumon kaj komence de la nokto ne plu aspektis tiom timige minaca.

Kiam la viroj vespere kaŭris ĉe la manĝado, diris Celso: „Ĉi tie proksime iam estis monterio. Tiu nun kompreneble estas morta. Ĝi ne havis longan spiron.

Kompreneble tio ne estis plenvalora kaj bone elkreskiĝinta monterio. Estis ĝuste nur tia monterio, kian eble ricevas infanetoj por ludi kun ĝi, por ke ili ne kriadu.“

Andreo ĉirkaŭrigardis: „Sed oni ja tute ne plu vidas ion de la monterio.“

Paŭlino ridis: „Jen la pruvo, ke vi estas novulo. De monterio oni neniam vidas multon.Vi povas esti meze de monterio kaj eĉ ne rimarkas tion.“

Santiago diris: „ Ankaŭ mi ne vidas plu mahagonon, mahagonarbon.“

„Se monterio estis proksime, kiel vi vidu tiukaze ankoraŭ caobo-n, mahagonon?“ respondis Celso. „Sen bananarbo neniujn bananojn kaj sen caobo neniun mahagonon. Ĉiuj mahagonarboj estas forhakitaj, kaj tio estas la kaŭzo, kial vi ne plu vidas iujn. La kompanioj ĉiuj havas koncesion kun la kondiĉo, ke ili devas planti por ĉiu forhakita mahagonarbo tri junajn mahagonarbetojn, por ke la arbo ne estu ekstermita. Tion ili devas fari, aŭ oni forprenas la koncesion de ili, kaj ili devas pagi punmonon. Ĉu vi vidas ĉi tie eble eĉ nur unu junan mahagonarbeton? Nombru ilin. Eĉ ne unu videblas. La kompanioj elrabas ĉion, kaj ili eĉ ne postlasas sekan mahagonbastonon, kaj poste ili formigras. Tion ili faras. Kaj la mahagono estas tiel bone la natura riĉo de la indiĝenoj, kiel la karbo estas la natura riĉo de la blankuloj.“

„Oni parolas nun jam dum la tuta kara longa marŝo ĉiam pri mahagono. Pri caobo matene, tagmeze kaj vespere.

Pri mahagono kaj pri nenio alia krom mahagono“, diris Andreo. „Mi volus vidi nun finfine aŭtentikan mahagonon, per propraj okuloj.“

„Vi estus devinta malfermi la okulojn, frateto“, opiniis Paŭlino. „En la lasta setlejo, ĉiuj pordoj en la kabanoj, ĉiuj benkoj, ĉiuj krudaj seĝoj kaj bakotabuloj, kiujn vi vidis, ĉio estas pura peza caobo. Vi devas rigardi la mondon, se vi volas lerni ion.“

„Mi povus ja serĉi por vi belan arbon“, diris Celso. „Pli profunde en la ĝangalo certe ankoraŭ postrestis kelkaj sveltaj junaj arbetoj. Sed vi vidos ankoraŭ sufiĉe da ili. Vi vidos ankoraŭ tiom da ili, ke vi kraĉos libervole sangon, de antaŭe kaj malantaŭe kaj el ĉiuj truoj kaj brankoj, se vi nur aŭdos tremsoni: 'A donde quede hoy, tu jornal, cabron? Kie estas via taga normo hodiaŭ, putinido?’ Andreo, ne estu tro rapidema, la caobo ja ne forkuros de vi.“

Ankaŭ Paŭlino, same tiel kiel Celso sperta mahagonlaboristo, volis montri, ke li scias kunparoli. Li diris: „Tuj post la lago Santa Clara komenciĝas la granda regno de l’ caobo. Tie, kie ni estas nun, tio estas ĝuste nur malgranda elsputita loketo. Ĉi tie infere harditaj uloj tiaj kiaj ni, tute ne komencas preni eĉ nur maĉeton en manon, multe malpli hakilon. Kion diras vi, Celso?“

„Tute ĝuste“, rediris Celso, „sed ni ja nun tamen devos preni unue nian maĉeton en manon por konstrui casitas.“ Komenciĝas pluvi, la pluvo aspektas tiel dense, ke certe ses horojn seninterrompe pluvos. La lunarketon, kiun ni havis, la pluvo jam delonge forlavis. Mi tamen antaŭ ĉio nun sternos min kaj atendos, ĉu vere pluvos kvazaŭ el siteloj.“

„Morgaŭ vespere ni estos je la lago Santa Clara“, diris Paŭlino. „Tie pluvas ĉiam tre plezure“.

„Sed de tempo al tempo tie estas la plej bela brilo de Suno“, diris Celso, volviĝis en sian kovrilon kaj kunruliĝis por la dormo.

VI

Matene la pluvo maldensiĝis. Sed furiozaj pezaj dikaj nuboj preterhastis ĉiele. Kaj ĉirkaŭe estis tiel nigre, ke la arrieros bezonis la duoblan tempon por surŝarĝi ĉion. La pakaĵoj estis bone kunligitaj en petatoj, kiuj estas tre akvorezistaj. Sed ili kuŝis en ŝlimo. Ĉiuj ŝnuregoj kaj rimenoj estis malsekaj kaj kuntireblis ne facile. Dum la marŝo sub la ardanta Suno ili sekiĝis, fariĝis malstreĉitaj kaj la pakaĵoj falis sub la piedojn de la bestoj kaj denove ŝarĝendis.

Celso trinkis sian kafon kaj kirladis la fabojn. La aliaj viroj de lia bivakfajro elvringis siajn pantalonojn kaj siajn kovrilojn kaj tenis ilin proksime de la fajro. Ĉirkaŭ la fajro staris la kruĉetoj kaj la potetoj por la matenmanĝo.

Jen oni aŭdis krii de la insulo, kie kampadis la caballeros, don Gabrielon: ,Ahooouahooo, El Camaron, virkapra fikulo, kie vi jam denove fikadas? He, alvenu, mizera osto de dormilon! Dormema rato. He, El Camaron.“

„Tiu foriris serĉi sian caballon, sian ĉevalon, patroncito“, diris unu el la viroj, kiu kirladis la rizon en la pato por la caballeros.

„Tio estas tiel, patrono“ diris alia viro, „preskaŭ ĉiumatene li devas serĉi sian ĉevalon. Ĝi ne restadas proksime.“

„Li firmligu ĝin, se li ne povas eduki ĝin pli bone“, malvoleme rediris donGabriel, dum li lavis siajn manojn kaj okulojn.

Post tridek minutoj don Gabriel vokis denove don Camaronon: „Je ĉiuj diabloj kaj inferoj, kie do estas la ulo? He, vi, Chicharon“, li alparolis viron, kiu venis proksimen, „ekmarŝu, rigardu foje, kie sin kaŝas El Camaron.“

La karavano estis marŝpreta.

„Kaj kion vi do volas de El Camaron?“ demandis don Alban, „li ja posttrotos. Li ja scias, ke li devas rajdi je la vosto. La fripono ja ne perdiĝos.“

„Pri tio ne temas“, diris don Gabriel, „sed li havas la marŝliston por la nombrado de la viroj.“

Don Ramon, kiu ne ŝatis ekscitiĝi nenecese, kaj kiu, ĉar li ja sciis, ke li estas la reĝo de la tuto, translasis la kutiman komandadon al la subgvidistoj, diris: „Nu jes, don Gabriel, jen vi do transprenu la voston kaj kalkulu ilin tiel bone, kiel vi povas. Ja ne mankos iu. Kiu ne mankis ĝis ĉi tie, de nun ne mankos plu. La retrovojo fariĝis tro longa.“

„Bueno“, respondis don Gabriel, „mi transprenos la voston, la cola. Mi prefere rajdas antaŭe aŭ en la mezo, sed bone, iu ja devos transpreni la voston.“

Don Ramon fajfis la signalon por la ekmarŝo.

Kiam la vipoj knalis kaj la arrieros sakris, ĉar la bestoj sinkis en la ŝlimon kaj nur malvoleme ekmarŝis, alkuris Chicharon, la indiĝena servisto, kiun don Gabriel sendis serĉi.

Li alvenis tiel rapide kiel ĉasato, kvazaŭ ĉiuj flamoj de la infero persekutus lin. Kiam li estis jam proksime, li ne povis eligi eĉ nur vorton. Li glutis kaj anhelis kaj montris per la brako al la direkto, el kiu li venis.

„Parolu do, ĉe la diablo“, diris don Ramon,.aŭ mi tanos al vi la felon.“ „El Camaron estas morta, jen transe, en la densejo, ĉe la deklivo, li estas surlancigita.“

„Ĉu surlancigite?“ vokis ĉiuj caballeros.

„Jes surlancigite“, ripetis la viro, „Purisima, Santisima, savu kaj elaĉetu min.“

„Fermu la buŝaĉon pri via aĉa plorsingultado“, diris don Gabriel. „Ek, venu, ni rigardu, kie li estas. Ĉu vi freneziĝis? Surlancigite? Kvazaŭ oni tion jam iam aŭdis. Vamos, sinjoroj, ni ekiru kaj konvinkiĝu mem.“

Jen vokis arriero: „Perdoneme, pardonu, don Ramon, kion faru do ni? La bestaĉoj ne plu volas stari. Ili forkuros. Ĉiuj estas jam ŝarĝitaj. Ni ja ne jam denove povos deŝarĝi ilin.“

„Ek, do, vi ekmarŝu kun la bestoj. Ni postvenos.“ Don Ramon fajfis pluan fojon kaj la karavano ekmarŝis.

„Bueno, jefe“, diris la arriero, „hasta luego, ĝis pli poste. Li knale dancigis la vipon sur la postaĵoj de la bestoj, kiuj estis proksimaj al li. Kaj tial ili postsekvis haste al la pinte marŝantaj.

Don Alban vokis al grupo de viroj: „ He, vi ĉiuj tie, vi venu kun ni. Eble estos io por fari.“

Tiu komisio ne celis la grupon, en kiu estis Andreo.

Celso tuj diris, kiam Chicharon kriante alkuris: „Ne proksimiĝu tro, jen atendos vin nur kromlaboro. Ne ŝoviĝu antaŭen. Pli poste vi povos labori ankoraŭ sufiĉe multe.“ Li rapidis atingi kun sia trupo la unuajn ekmarŝintajn bestojn.

„Sed mi ja volas vidi, kio okazis al don Camaron“, diris Paŭlino.

„Kial koncernu la pisulo vin?“ opiniis Celso. „Ja lasu mortaĉi lin. Ĉu li eble estas via frato?“

„Preferere la onklon de Satano kiel fraton“, respondis Paŭlino.

„Tiukaze iru vian vojon kaj fajfu kanteton al vi“, diris Celso, adaptiĝante al la marŝpaŝado. „Se la ovosuĉulo mortaĉis, des pli bone estas por vi, jen skurĝulo malpli. Kaj kia!“

Tiel ili ekmarŝis kaj ne disipis plorojn.


Rimarkoj

caballo = ĉevalo.

cola = finparto.

dormilon = longdormulo.

petato = fragmita mato.

Purisima Santisima = Senmakula Sanktulino, Sankta Virgulino.

VII

La caballeros devis postlasi siajn ĉevalojn kaj iri piede. Chicharon kondukis ilin ĉirkaŭ tricent paŝojn en la ĝangalon.

Jen ili trovis la mortan El Camaron kuŝantan surtere. Chicharon vidis bone. La alpelisto estis surpikita surtere. En unu el la manoj li tenis la lazon, kun kiu li kaptis sian ĉevalon. La lazo estis firme volvita ĉirkaŭ lia manartiko, tiel, ke li ne povis liberigi sin de ĝi, kiom ajn la ĉevalo eble tiris ĝin.

La okuloj estis malfermaj kaj vitraj. En la vizaĝo li montris teruriĝon, kvazaŭ li tre timis pri io en la lasta momento.

Don Ramon, al la viroj, kiuj sekvis ilin, ordonis, ke ili levu la korpon de don Camaron.

Necesis tiri la korpon tien kaj tien, por ke ĝi leveblu. Ĉar la korpo tre firme fiksiĝis en kvazaŭlanco.

La caballeros esploris la lancoforman stangeton.

Don Ramon diris: „Malofta kazo de akcidento. Sed io tia povas okazi. Kiel knabo mi vidis iam ion, kio estis simila al tio. Estas tute nature.“

La lanco estis svelta trunketo de juna arbo el tre dura ligno. La viroj, kiuj serĉis trunketojn por la protektaj tegementoj forhakis tiajn trunketojn per unu bato de maĉeto. La bato okazis ne de la flanko, sed forte de supre al malsupre. Tiel la trunketo ĉirkaŭ kvardek centimetrojn super la radiko postlasis longan oblikvan tranĉon. Tiu tranĉo estis tiom forta kiel la finaĵo de rondigita glavo. Kiu ĉirkaŭtrotas la ĝangalon en la malhelo de la nokto aŭ frue matene, kiu tial stumblas kaj falas rapide, kaj je sia malfeliĉo ĵetiĝas senkonscie sur tian tranĉitan durlignan stumpon de trunketo, nesaveble surpikiĝas. Li surpikiĝas des pli malsaveble, se li eble ĵus firmligis per lazo la ĉevalon, kiu ankoraŭ timeme fuĝas pro la neatendita apero de sia kaptanto kaj kiu tial forkuras en la momento de la surĵetado de la maŝo kaj ŝiras per tio la viron tenantan la lazon kun vehementa forto en la dikan pikilon. Ankaŭ alia afero povus okazi en tiu momento: La ĉevalo, ŝirante la lazon, ekscitite kuradis rapide kiel sago plurajn fojon en cirklo kaj trafis la falintan viron surbruste, premante lin per la pezo de la ĉevalkorpo en la pintigitan ŝtumpon.

Don Alban kraĉis, krucosignis sin kaj diris: „La vidaĵo estas simile tiel kruela kaj terura kiel estis la vidaĵo de la alia fripono. Sinjoroj, pardonu, mi ne povas restadi ĉi tie, fariĝas malfrue. Mi iros al mia ĉevalo, surseliĝos kaj rajdos antaŭen.“

Don Ramon staris dum momento sendecide. Poste li diris: „Ne havas valoron longe staradi ĉi tie. Vekigi lin ni ne plu povos,.glacie frida li estas, li certe estis surpikita jam en la nokto. Terura morto. Kaj kiel li gapas! Li certe jam alvenis en la infero. Mia stomako ekribelas. Kaj tion eĉ tuj post la matenmanĝo.“

Don Gabriel bruligis cigaredon por si kaj opiniis: „Ni skrapu teron sur lin.“

„Kompreneble“, enmiksiĝis la komercisto Gervacio, „kompreneble ni devos enfosigi lin. Ni ja ne povos kunpreni la viron. Post du horoj li ekstinkos. Mi ekiros, sinjoroj. Mi devas restadi ĉe miaj varoj.“

Fariĝis nun jam hela tago.

Don Ramon kolektis ĉiujn siajn fortojn:„Aŭskultu, don Gabriel, mi iros al la aliaj, ni ne povos lasi ilin solaj. Se ni ankoraŭ longe pripensados ĉi tie, ni atingos hodiaŭ nur la ripozejon Cafetera. Tie ni ne havus akvon. Nur stinkantan flakon, flavan, ŝliman, plenan de ranoj. Eĉ la muloj ne tuŝos la pestigitan flakon. Ni nepre devos atingi la lagon Santa Clara. Jen bonaj puraj fontoj. Mi ekiros, don Gabriel. Faru ĉi tie la farendan. Santisima Madre de Dios, ruege para mi.“ Li krucosignis sin kaj haste kaj stumbladis reen al la pado, kie la viroj atendis kun la ĉevaloj.

„Malplenigu liajn poŝojn“, ordonis don Gabriel al la peonoj, kiuj estis tie por helpi ĉe la surskrapado de la mortinto. „Ĉu li havas leterojn aŭ paperojn ĉe si?“

Ningun papeles, jefecito, neniujn paperojn, ĉefĉjo“, respondis Chicharon.

„La nombroliston de la viroj li havas en la selopoŝo“, diris don Gabriel.

„Disdividu inter vi tion, kion li havas“, li ordonis poste.

Sed unue enfosu lin kaj kverelu nur poste.

„Ĉu mi deprenu ankaŭ lian ringon?“ demandis Chicharon.

„Jes, surfingrigu ĝin al vi.“

Chicharon kraĉis sur la fingron de El Camaron kaj pene deturnigis la ringon. Li rigardis ĝin dum certa tempo kaj tuj ŝovis ĝin sur fingron. Ĝi taŭgis nur por meza fingro.

La viroj jam okupiĝis elskrapi kavaĵeton por la korpo.

„Montru foje la ringon, Chicharon“, diris subite don Gabriel.

La peono detiris la ringon kaj transdonis ĝin al don Gabriel kun seniluziigita gesto.

„Helpu al la muchachos ĉe la fosado. Por ke ni ne perdu tiom da tempo ĉi tie“, li komandis.

„Detiru liajn botojn, por ke vi vidu, ĉu li havas paperojn V                                                    A. • H aŭ monon en ĝi.

„Ni jam kontrolis tion, jefe, vokis unu el la viroj. Li havas nenion en ili. Ankaŭ la plandumoj estas rompitaj kaj truigitaj, kaj la ledo diskrevis je la flankaj kunkudroj.

Don Gabriel rigardis la ringon atente. Li spirblovis ĝin, frotante ĝin per ĉemizmaniko, ĝis ĝi estis pura. Li rigardis la grandan ŝtonon detale de interne por vidi, ĉu la ŝtono estas apogita aŭ libera sur la ringo.Tiam li pesis la ringon taksante sur la mano, poste li frotadis ĝin ankoraŭfoje per la maniko kaj gratadis la ŝtonon per sia poŝtranĉilo.

Lastfine li ŝovis la ringon sur unu el siaj fingroj kaj rigardis plaĉe la manon, dum li disetendis la ringohavan fingron kaj turnis la manon al ĉiuj flankoj. Li klakis kontente la langon kaj diris fine ne laŭte: „Nekredeble, kiu estus pensinta tion. Mi volonte volus scii, de kie la bandito havas la ringon.“

Li tiris la ringon de la fingro kaj ŝovis ĝin en poŝon. Post certa tempo li fiŝkaptis ĝin denove kaj plektis ĝin per nodoj en sian koltukon, zorgeme kaj malrapide.

„Ĉu vi pestdifektitaj pigruloj kaj fibuboj, damnitaj de Dio, ankoraŭ nun ne estas pretaj?“ li kriis koleriĝinte kaj tretis tiun peonon, kiu laboris plej proksime de li, per boto postaĵen, tiel, ke la viro transkape falis en la elskrapitan teron. „ Mi helpos surpiediĝi al vi, se vi eble pensas, ke vi povas satdormi ĉi tie. Ek, rapide. Sciu la diablo, kiam ni reatingos la karavanon.“ Li paŝadis tien kaj tien, bruligis novan cigaredon, palpis je la nodo de sia koltuko, en kiun li plektis la ringon, iris kelkajn paŝojn, returniĝis, proksimiĝis kaj diris: „Ĝi sufiĉe profundas. La sovaĝaj porkoj ja tamen snufos lin, kaj ankaŭ la jaguaroj. Levu ĝin en la kavaĵon kaj fermĵetu ĝin per la tero.“

„Deprenu la koltukon de li“, li tiam diris al unu el la viroj.

„Jen ĝi, jefe.“

Don Gabriel disvastigis la koltukon, iom da tempo skuis ĝin, poste li paŝis al la kavaĵo kaj kovris la vizaĝon de la mortinto per la malfermita tuko. Tiam li premis tra la tuko sur la okulglobojn de El Camaron. Don Gabriel poste rektiĝis, krucosignis sin kaj diris: „Purisima Virgencita, preĝu por ni hodiaŭ kaj ĉiam. Amen.“

Li faris krucosignon sur la morta korpo, kaj tri pliajn sur sia propra vizaĝo kaj kisis la dikfingron de unu el siaj manoj.

Poste li kliniĝis, ĵetis manplenon da tero sur la tersurfacon kaj diris: „Fermĵetu ĝin. He vi, Chicharon, faru kruceton.“

„Tio estas jam preta, jefecito“ rediris la indiĝeno.

„Bueno, surpiku la krucon supre. Ne tie, burro, azeno, je la fino de la kapo. Kaj nun ek do, svingadu viajn gambojn. Kaj vi ĉiuj bone kuntrotu, alikaze mi instruos al vi la rapidan iradon, stinkuloj diodamnitaj.“

Li donis al Chicharon la ĉevalon de El Camaron, por ke li konduku ĝin per la lazo, li iris al sia ĉevalo, sursidiĝis, atendis ĝis ĉiuj viroj surhavis siajn pakaĵojn, lasis ilin pretermarŝi ĉe si, kaj tiam li rajdis post ili, tiel proksime post ili, ke lia ĉevalo preskaŭ tuŝis la lastan viron, tiel, ke la grupeto kvazaŭ ekgalopis.

„Mi fine foje montros al vi, kiel oni marŝu. Eĉ ĝis nun vi ne sciis tion.“

Post du horoj li kun ili atingis la karavanon antaŭ si.


Rimarkoj

burro = azeno.

jefecito = ĉefĉjo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.