La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 3

I

„Celso“, komencis paroli Gabino, „ estas diable bona ulo, bonega companero, vera kaj plenvalora kamarado, kiu ne lasas sidi vin en kaĉo, sed tio, kio estas valora por monterio estas tio, ke li krome estas rekonata kiel unu el la plej diligentaj laboristoj, egale, kion ajn li faras. Li hakas kiel urso, portas kiel elefanto, trenas kiel jungitaj muloj kaj kapablas marŝigi bovojn en kolono tiel, ke ili paŝas tiel kiel ripozintaj kaj lubrikitaj soldatoj. Tian viron monterio ne volas perdi, tiom malpli contratista, kontraktisto, kaj se enganchador povas kapti lin, tiukaze tio enspezigas oron al la enganchador.

Celso havis tie en Ishtacolcot knabinon, li simple estus povinta kapti ŝin kaj forkuri kun ŝi. Sed la junulo havas koron, tio estas lia malavantaĝo. Li ne volis kauzi aflikton al la patro de la knabino. La patro ne donas la knabinon malkare al li. Ŝi estas linda, forta kaj sana. La patro opinias, ke ŝi facile povus alporti dekkvin infanojn al li, se la juna viro ne disipos tempon. Kaj tial la patro por la knabino volas havi konsiderindan belaspektan monteton da mono.

En Ishtacolcot Celso neniam povus perlabori tiun monteton, li ofertis sin labori tri jarojn por la patro de la knabino. Sed la oldulo volas havi rigardeblajn valoraĵojn. Mi ne scias, kiom da ŝafoj, kiom da kaproj, kiom da maizo, lano, tabako kaj brando li surnukigis al la junulo pro la knabino. Sed temas pri konsiderinda monteto, tio estas certa. Vi povas demandi Jose, kiu sidas tie transe je la postsekva bivakfajro, li estas el la sama comarca. Eble li scias tion precize. Sed estas ja pri la afero tute egale, ĉu estas dek ŝafoj aldonaj aŭ kvin kaproj malpli.

En Ishtacolcot Celso lasis varbi sin por kafoplantaĵo, tie, ie en la regiono de Tapachula. Post du jaroj da ŝvitado, ĝemado kaj ŝparado li kolektis per sia laboro sufiĉe altan sumeton. Estis damnite multekosta mono. Ĉiam labori en kafovalo ne estas ĝojo. Preskaŭ tia aĉa, kia monterio. Tion mi rajtas diri al vi, ĉar mi tie estis tri monatojn pro la cosecha, pro la rikolto. Oni pagas al vi por korbo. Sed antaŭ ol vi kunhavas cent korbojn, vi ja devas salti, fileto mia. Se la capataz, la gvidanto de la laborgrupo, fihumoras, jen li vidas tro multe da verdaj kafograjnoj en korbo, tiukaze li elŝutas la korbon, sen enskribi ĝin por la plukinto, kaj tiukaze vi plukis la tutan korbon por nenio. La dueno, la posedanto de la plantejo, kompreneble ne forĵetas la kafograjnojn. Nur al aliaj li minusas ilin.

Kiam Celso jam du jarojn laboris tie kaj kunhavis konsiderindan sumeton, li ekmarŝis hejmen sur la plej mallonga kaj plej komplika vojo tra Niquvivil kaj Salvador. En ĉiu vilaĝo, kiun li tramarŝis, la lokestro forprenis de li dek centavojn por la rajto iri tra la loko.

Kaj se estis kaduka ponto ie sur la vojo, oni forprenis dudek centavojn de li, pontomonon. Ĉie ĉe la vojo oni ofertis kontraŭleĝe brandon al li. La malpermesita brando estis pli multekosta ol la permesita, kaj ĉar ĝi estis malpermesita, ĝi estis krome eĉ aĉa. Pura veneno. Ĉie oni volis ebriigi la junulon, por ke oni povu aresti lin, por meti lin en karceron pro ebrieco. Se tia junulo kiel Celso matene vekiĝis kaj volis marŝi plu, li kompreneble ne plu havis monon, eĉ ne unu centavon. Oni ja ne povas atendi, ke polica ĉefo por nenio metas iun en la karceron. Kaj se oni plendas pri tio, ke la polica ĉefo forprenis la monon, tiukaze oni devas punlabori dum monato en la vilaĝo pro ofendo de la aŭtoritato.

Sed Celso lernis sufiĉe en la plantejo el la spertoj de la aliaj peonoj. Li trinkis eĉ ne gluton, eĉ se oni ofertis ĝin por nenio, pro pura nura amikeco. Kion li bezonis survoje, tion oni vendis al li je kvarobla prezo, ĉar li estis ja kafolaboristo, kiu riĉiginte revenis hejmen el plantejo.

Sed ankaŭ en tiu kazo li estis lerta kaj ruza. Li migris tute ĉifonita kaj rakontis al neniu, ke li revenas hejmen el kafoplantejo. Kiam la posedanto de magazeno ĉe la vojo demandis lin aŭ se aŭtoritato volis scii, de kie li venas, li diris, ke li kondukis kvar mulojn por sia patrono de Jovel al Huixtla.

Jovel estis la lasta urbo, tra kiu li iris antaŭ ol atingi sian hejmlokon. De tie estis nur plu proksimume dudek kvin kilometroj tien.

En Jovel li sentis sin jam en la hejmregiono. Ĉiun semajnon aŭ almenaŭ du fojojn ĉiumonate li venis al Jovel por tie vendi por sia patro maizon, lanon, hakitan lignon, krudajn felojn aŭ ruĝajn kapsikojn. Li aĉetis por kvin centavoj bananojn al si ĉe etkomercisto, kiu estis metinta siajn varojn sur petaton en la portiko de la urbodomo. Tiam li krucis la straton kaj kaŭriĝis sur la nudan lokon de la placo. Sur la placo kompreneble estis starigitaj aro da benkoj.

Sed tiuj benkoj estis nur por la ladinoj, por la civilizita loĝantaro de la urbo. Kompreneble tia civilizeco ne sufiĉis en ĉiuj kazoj ĝis tiu ŝtupo, en kiu ĉiu sentas sin devigita ĉiumatene bonorde lavi kaj razi sin. Kun tiaj flankaj aferoj oni povas atendi trankvile ĝis dimanĉe posttagmeze, kaj tamen oni ne perdas la rajton validi kiel ladino.

Celso, migranta indiĝeno, estus forpelata de policano, se li havus la kuraĝon sidiĝi sur neuzitan benkon. Sed de la nuda pavumita tero de la placo la policistoj ja ne forpelis senmastrajn hundojn. Tial oni ankaŭ lasis kaŭri tie la indiĝenojn, kiuj volis ripozi.

Sur unu el la benkoj sidis du ladinoj. Caballeros. Ili fumis siajn cigaredojn kaj kritikis la registaron.

Jen diris unu el la ĝentlemanoj: 'Jen vagadas ĉi tie tiom da uloj en la ciudad, en tiu ĉi urbo, kiuj ne havas ĉemizon, kiu kovrus ilian postaĵon kaj, kiuj tamen montras mienon, kvazaŭ ili lue prenis la urbon laŭ kontrakto kiel hereditan farmon. Kaj jen aliaj kontraŭe al tio - rigardu foje la Chamula-junulon, kiu tie kaŭras sur la tero kaj manĝaĉas bananojn. Li aspektas, kvazaŭ vi devus doni centavon al li, por ke li povu vivi plu. Kaj tiu kota ulo havas sepdek pesojn en poŝo aŭ kunrulis ilin en sian pantalonzonon.’

'Kial vi scias tion tiel precize?’ demandis la alia kavaliro.

'Li ja estas de mia bieno, kie li laboris du jarojn en la kafoplantejo. Celso li nomiĝas. Jen la filo de Francisko Flores el Ishtacolcot.’

'Ĉu vere?’

'Certe. Sed kiel tiu muchacho koncernu min? Milojn kaj milojn de oraj pesomoneroj jam ensakigis la guberniestro por la aŭtovojo al Arriaga. Kaj milojn kaj milojn de pesoj li ankoraŭ ensakigos, antaŭ ol oni vere glate traveturos kun aŭtomobilo sur la vojo. Sed la afero estas ĝuste tiu...’ Sed la alia kavaliro ne havis intereson je la miloj de pesoj, kiujn la guberniestro estis enkasiginta por aŭtovojo, kiu neniam estis konstruita aŭ nur tiom mankoplene konstruita, ke ĝi rekonstruendis post ĉiu pluvotempo por doni tiel al la guberniestro denove la okazon ensakigi milojn de pesoj, kiuj estis imposte postulitaj oficiale kiel kromtarifo. La kavaliro kiel guberniestro farus tion tute same. Sed ĉar li momente ne estis guberniestro, li devis enspezi siajn pesojn alimaniere. Tial li ne aŭskultis, kiam la alia hontinde fulmotondris ion pri la registaro, sed li vokis transen al la indiĝeno Celso: 'He, vi, venu ĉi tien!’

Celso turniĝis, kaj kiam li vidis ladinon, kiu vokis al li, li servoprete eksaltis supren kaj proksimiĝis al la caballero. La bananon, kiun li ĵus komencis manĝi, li lasis enmane.

Kiam li staris antaŭ la caballero, li diris: 'A sus ordenes, patroncito. Je via servo, patronĉjo!'

'Vi ja konas min’, diris la caballero.

'Jes, patronĉjo, kompreneble mi konas vin. Vi estas don Sixto.’

'Ĝuste. Mi vendis al via patro du junajn bovojn. Li pagis nur parton al mi. Kaj via patro pere de garantianto, do per Cornelio Sanchez, kiun ja ankaŭ vi konas, garantiis al mi kun sankta ĵuro, ke li volas pagi la restaĵon je la sama tago, kiam vi revenos el la kafoplantejo kun la mono hejmen. Tio estas precize sepdek ses pesoj kaj kvindek centavoj, kiujn via patro devas pagi. Donu la monon al mi, tiukaze via patro ne devas veni ĉi tien en la urbon kaj iri la longan vojon. Ĉu tio pravas pri la ŝuldo, don Emiliano?’ demandis don Sixto.

'La ŝuldo estas laŭorda, kaj tute laŭorde garantiata’, respondis don Emiliano.

Dum momento Celso havis la penson, ke don Emiliano ne efektive povas scii, ĉu la ŝuldo estas laŭorda kaj ĉu kaj kiel ĝi estas garantiata, ĉar li vidis don Emilianon ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la ekmarŝo en la plantejo. Sed li ankaŭ tuj sciis, ke kontraŭ la aserto de caballero la ĵuro de indiĝeno ne havas valoron. Se la caballero simple diras, ke Tero turniĝas ĉirkaŭ Suno, jen la indiĝeno devas rigardi tion kiel veron, eĉ, se li povas vidi per la propraj okuloj, ke Suno turniĝas ĉirkaŭ Tero. Kaj tiel tio funkcias pri ĉiuj aferoj, kiujn diras caballero. Sed jen eĉ du caballeros, kiuj asertas ion, kion li ne povas scii, ĉar li ne estis hejme ja du plenajn jarojn.

Sed por pripensado kaj misfido oni ne lasis tempon al li.

Don Sixto agis rapide: 'Ek do, tuj donu la monon, muchacho', li diris koncize kaj sen kompato. 'Se vi ne pagos tion, mi vokos la policon, kaj en la karcero vi povos pensadi pri tio, kio estas garantiata ŝuldo.’

El la malĝoja sperto de multaj el liaj kuntribaj fratoj Celso sciis, ke la karcero fariĝas tre multekosta por indiĝeno. La monon oni forprenus de li en ĉiu kazo, ĉar li ne povus kaŝi ĝin. Sed kiel aldonaĵon oni verŝajne kroĉus verdikte aldone ankoraŭ tri monatojn da punlaboro al li pro delikto, kiu nomiĝas vualado de devigo pro ŝuldo. Juĝisto aŭ polica ĉefo devis trovi nur la ĝustan vorton, kaj tuj estus delikto aŭ krimo, kion ajn indiĝeno faris.

Celso malvolvige deprenis la ruĝan lanan zonon. Ĉe tio falis lia mallonga katunpantalono sur la teron kaj li staris tute nuda antaŭ don Sixto. Li ne rimarkis tion, ĉar li sentis amarecon en la buŝo, en la stomako kaj en la animo. Li disruladis zorgeme kaj tre malrapide la lanozonon, kvazaŭ li povus protekti per hezitado la tiel pene akiritan monon, kiu havis la taskon doni al li la eblon de edziĝo kaj la esperon pri dekkvin infanoj. Sed eĉ ne unu centavon li povus kaŝi por si sen tio, ke don Sixto malkaŝus ĝin.

Finfine li tute disrulis la zonon. Por malhelpi, ke la mono ruliĝu teren, li kaŭriĝis kaj apogis la brakojn sur la genuojn. Poste li prenis ĉiun peson unuope el la zono kaj metis unu post la alian en la malferman manon de don Sixto.

Celso ne kunkalkulis. Sed don Sixto diris la nombrojn, ĉiun unuope, ĉiam tiam, kiam peso estis metita manen.

Ĉiufoje, se li havis dek pesojn enmane, li malplenigis la manon per tio, ke li lasis gliti la monon en pantalonpoŝon, foje en la dekstran, foje en la maldekstran, poste en la dekstran dorsflankan kaj tiam en la maldekstran dorsflankan, tiam ree en la dekstran antaŭan.

Don Emiliano rigardis lin ĉe tio kaj kunkalkulis silente. Nombri monon estis pli interese ol ĉagreniĝi pri la neuzebla aŭtovojo de la guberniestro.

Venis la tempo, kiam don Sixto havis sepdek pesojn en la poŝoj. Li ree malfermis la manon, tenis ĝin al Celso, kaj kiam li havis pliajn sep pesojn, li diris: 'Basta, muchacho. Mi redonas nun kvar realojn al vi. Honesteco estas honesteco. Mi ne volas havi eĉ nur unu centavon pli ol mi rajtas pretendi. Do, kaj nun mi skribos la kvitancon por vi. Ne pensu, ke mi volas veni duan fojon por pretendi la monon. Honesteco kaj deco regas la mondon.'

Li prenis etan notlibron el la ĉemizopoŝo, elŝiris kun avara zorgemo folieton kaj skribis kvitancon, ke li ricevis de Francisko Flores la plenan sumon por du bovoj per pago de restaĵo de sepdek ses pesoj kaj kvindek centavoj je la aktuala tago. Li skribis sian nomon sub tion, kun dek svingoplenaj arabeskoj, pri kiuj li supozis, ke neniu falsisto povus imiti ilin.

'Venu', li diris al Celso, 'mi tuj plenumos tion rilate la impostojn, por ke vi havu plenvalidan kvitancon por via patro.'

Li lasis atendi Celson ekstere, dum li surgluigis kaj stampigis la markojn en la oficejo de la poŝtmarka filio. Li elvenis, iris kun Celso reen al la placo, kie don Emiliano ankoraŭ nun sidis sur la benko, li fumis cigaredojn kaj pensadis pri la fia registaro, al kiu li ne apartenis. Don Sixto sidiĝis apud li kaj donis nun la kvitancan notfolion al Celso.

'Jen la kvitanco antaŭ atestanto', li diris, 'don Emiliano estas atestanto, ke vi pagis por la bovoj. La kvitanco kun la markoj nun estas laŭleĝa kaj ankaŭ la brulmarkoj de la bovoj estas enskribitaj.Nur ne pensu pri mi, ke mi forprenas vian monon. Alia ne tiel bonvoleme traktus indiĝenon, kiel faras mi tion; alia ne donacus la impostmarkojn al vi. Ĉe alia, kiu havas malpli da koro, vi devus pagi eĉ la impostmarkojn. Do, fortrotu nun, transdonu al via patro la kvitancon kaj ne aĉetu al vi aguardiente ekstere en la lasta brandofarejo ĉe la vojo. Diru al via patro, se li eble volas havi bovon aŭ mulon aŭ la plej bonan semon en la federacia ŝtato, ke li povos ricevi ĉion ĉi de mi kaj por la plej malmultekostaj prezoj en la tuta distrikto.’

Li svingis la kapon ordone al Celso por tiel diri: 'Ek do, formarŝu, mi havas nun aliaĵn taskojn, kiujn mi devas plenumi.’

Celso parte turniĝis kaj retroiris kelkajn paŝojn. Instinkte li iris al siaj bananoj, kiujn li devis lasi kuŝi surtere, kiam la caballero vokis al li. Sed kiam li rigardis tien, li rimarkis, ke ĝuste hundo tenis unu kruron super la bananoj. La hundo ja ne sciis, ke oni povas manĝi bananojn. Kompreneble, se li estus plenkreskinta en Tabasko, li scius tion. Sed ankaŭ en tiu kazo la bananoj por Celso estus perditaj.“


Rimarkoj

aguardiente = brando.

basta = sufiĉe.

caballero = sinjoro, kavaliro, ĝentlemano, honorindulo.

companero = kunulo, akompananto, kamarado.

comarca = regiono, lokokvartalo, urbokvartalo.

contrastita = kontraktisto.

dueno = posedanto.

ladino = mestizo = ido de blankuloj kaj indiĝenoj, en Ĉiapaso uzata specife por kontrasti indiĝenojn kaj ne-indiĝenojn, do ne nur mestizojn, sed ankaŭ blankulojn.

II

Kvazaŭ batite surkape, Celso peze paŝis proksimiĝante al la katredralo, kiu plenigis flankon de la placo kaj kies flanka enirejo troviĝis transe de la cuartel, de la kazerno de la soldatoj. Li haltis ĉe vendotablo, kiun komercistino starigis en la enirejo de la katedralo, li aĉetis du verdajn kandelojn, arĝentan steleton kaj arĝentan koreton. Unu kandelon li dediĉis al Sankta Virgulino, ĉar ŝi protektis lin survoje, unu kandelon li dediĉis al figuro, pri kiu li pensis, ke ĝi estas San Andres, Sankta Andreo, la sankta patrono de lia hejmregiono. La arĝentan koreton li donis al ina figuro de sanktulino, kiun li ne konis. Li ankaŭ ne scis, kial li donis la arĝentan steleton al ŝi. Sed la steleton la komercistino vendis al li kiel oferon por bonŝanco. Kaj la arĝentan koreton li metis sur balustradon de la ĉefa altaro kun la espero, ke nokte tiu Virgulino elvenos el sia larĝa ora kadro kaj prenos la koreton al si.

Kiam li metis la koreton sur la balustradon, li pensis pri la knabino, kiun li intencis edzinigi.

Nur en tiu ĉi momento, kaj eĉ ne unu fojon dum la komerco kun don Sixto, li ekkonsciis pri tio, ke li laboris du jarojn en la kafoplantejo por nenio. La knabinon havi kiel edzinon, estis por li nun tiom malproksima, kiom je tiu tago, kiam li lasis varbi sin por la kafoplantejo. Li ne kapablis kompreni, kiel okazis, ke li donis sian monon tiel libervole al don Sixto, sen protesti, sen fari la provon forkuri. Nur nun venis en lian kapon, ke eble la tuta pago estis trompo. Sed li konis don Sixton. Tiu estis tre estimata en la urbo kaj Celso havis grandan respekton al li, kompreneble respekton, kiu estis ŝajne nur timo. Se don Sixto nur alvokus policiston kaj dirus: 'Ĵetu tiun Chamula-bubon en karceron!’ Tiukaze oni arestus la knabon kaj metus lin en prizonon, kaj tie oni tiom longe retenus lin, ĝis don Sixto irus al sia amiko, al la polica ĉefo, kaj dirus: 'Lasu nun forkuri la muchachon.' Don Sixto estis honorata civitano de la urbo. Kaj rekonataj civitanoj havas rajtojn.

Celso surgenuis sur ŝtona planko, kiu estis abunde kovrata de abiopingloj, kaj li preĝis: Ave Maria, Madre de Dios, ora pro nobis.“ Li ripetis tion dekfoje. Li ne sciis, kion tio signifas, kial li diris tion, kaj kiun celon havis.

Sed lia patrino tiom longe antaŭparolis tion al li,.ĝis li povis postparoli tion, kiam li estis kvinjara kaj la unuan fojon en la katedralo en Jovel. Tio estis la ununura preĝo, kiun li konis. Lia patrino ne sciis pli ol li, kaj ŝi tial ankaŭ ne povis antaŭparoli aldonan al li.

Fininte sian simplan preĝon, li kunigis la pintojn de siaj montrofingro kaj dikfingro kaj frapis ilin sur siajn lipojn kaj kisis tiam la fingropintojn.

Nun li ekstaris kaj forlasis la katedralon. Li faris ĉion, kion lia patrino konsilis al li, kiam li formarŝis al la kafoplantejo. Ŝi diris al li, ke li tiukaze, se li revenos al Jovel, al la lasta urbo, aĉetu du verdajn kandelojn kaj ekbruligu ilin en la preĝejo kiel oferon por la hejmveno kiel sanulo.

Ĉe la indiĝena komercistino, kie li aĉetis la bananojn, kuŝis lia vojaĝpakaĵo, kiun li tie por certa tempo deponis. Li iris al la komercistino, levis sian pakaĵon kaj survojiĝis al la lasta distanco ĝis sia hejmvilaĝo.

La lasta domo ĉe la elirejo de la urbo estis malgranda tienda, malgranda magazeno, en kiu havigeblis tio, kion indiĝeno eventuale bezonas. Sed estis nur tre malmultaj varoj, kiuj tie aĉeteblis. La malmultaj varoj, ĉiuj polvkovritaj kaj neniam tuŝitaj, kiuj tie kuŝis sur la ŝanceliĝemaj regaloj, ne estis por vendo. Ili servis nur por pruvi al kontrolantaj oficistoj, ke tie estas ofertataj varoj. Kompreneble, ĉiu oficisto sciis, ke tiuj varoj estis nur por la ĵuro, ke li supozis, ke tie temas pri legala tienda. Por preni kaj akcepti monon por ke li kontrolu tiel kiel plaĉas al la posedanto de la eta magazeno, la oficisto ne devis ĵuri ion. Se efektive iam venis plendo, la juĝisto, kiu manĝis el la sama pelvo, el kiu manĝis ankaŭ ĉiuj ceteraj oficistoj, estis sufiĉe bonkora kaj komprenema ne demandi, ĉu oni ofertis kaj akceptis monon.

La posedanto de la magazeno kun siaj varoj, eĉ se ili estus de la plej bona speco, ne povis fari grandajn negocojn, ĉar neniu aĉetas siajn bezonaĵojn en la lasta aŭ unua domo de urbo, tiom longe, kiom li ne provis kiaj estas la prezoj kaj valoroj de la varoj interne de la urbo, kie la konkurenco devigas la komercistojn teni malalte la prezojn.

La negoco, kiun la viro tie faris, estis de pli simpla naturo. Li vendis aguardiente sen pagi impostojn. Je brando sen impostoj oni enspezas pli ol je brando kun impostoj. La vendisto dividis kun la trinkanto la monon, kiun la registaro gajnus el la malvirto. Kaj ĉar en tiu kazo la vendisto estas ankaŭ la produktisto de la brando, li havis la duoblon de la gajno.

La magazenposedanto ne havas licencon por la vendado de brando. Tio estus molesta, ĉar tiukaze venus la inspektoroj kaj kontrolus la barelojn, ili trovus la senimpostajn kaj ŝarĝus ilin per kvindekobla imposto. La viro ankaŭ ne vendas brandon en glasetoj; tiukaze li devus havi licencon por brandovendejo, kaj la ceteraj posedantoj de brandovendejo, kiuj honeste pagas siajn impostojn, denuncus lin.

La tiea komercisto vendis la brandon en boteloj, ĉar li ja ne havas brandovendejon. La trinkontoj devis veni kun boteloj. Sed tiu, kiu ne havas botelon, povas aĉeti ĝin. Post la eltrinkado ĝi estas reaĉetata. En boteloj oni povas vendi pli grandajn kvantojn ol en glasetoj.

Neniu rajtas trinki interne de la magazeno. Tio estas malpermesita, ĉar ĝi ja ne estas brandovendejo. Ĉio cetera, kion la viro faras, simile estas malpermesita. Sed, ke li respektas la leĝon kaj ne eksterleĝe agas, li pruvas per tio, ke li instigas ĉiun aĉetinton eltrinki sian botelon post la domo aŭ apud la domo.

Antaŭ la domo, apud la domo, malantaŭ la domo kaj laŭ la vojoj al la vilaĝoj de la indiĝenoj kuŝas viroj, inoj, junuloj, ĉiuj tute ebriaj subsune. Ĉiuj en ĉifonoj, kun hararoj feltiĝintaj kaj pedikoplenaj, la ebriaj inaĉoj kun jupoj tiritaj ĝis supren al la kolo. Ĉemizojn ili ne havis por tiri ankaŭ tiujn supren. La ebriaj viroj kriaĉadis, ĝemadis dormis aŭ dancis. Estas efektive la tre abunda pentraĵo de granda inferopentristo, kiu havas sufiĉe da ironio bone rigardeble glosi la humilaĉan palavron:Kaj Dio kreis la homon laŭ sia bildo.

Ĉiu loĝanto de la urbo scias, ja ĉiu infano, ke tie senlicence kaj sen impostpago estas vendata altprocenta aguardiente en boteloj al la indiĝenoj. Ĉiu fiska inspektoro scias tion. Sed ĉiu asertas ne scii tion, ĉar la viro, kiu entreprenas la prosperigan magazenon, lasas abunde kunenspezi aliajn homojn, kiuj povus fuŝi la negocon al li per fia skribo, do ekzemple impostinspektorojn, urbestrojn, juĝistojn kaj policajn ĉefojn. Pro tio la viro estas potenca kaj timata de ĉiu ajn. Kaj la lando estas tiom plena de bonaj kaj belaj leĝoj, ke oni eĉ ne povas turniĝi sur kalkanumo sen treti en leĝon kaj transpaŝi samtempe tri aliajn. Sed ĉiuj tiuj leĝoj ne ekzistas por teni la landon kaj la popolon en bona moro kaj en civilizita stato, sed ili ekzistas, por ke la diputitoj, guberniestroj, ubestroj, juĝistoj, prizonaj administrantoj, policaj ĉefoj kaj ĉiuj, kiuj bonŝancis kapti oficon por povi elpremi de la civitanoj monon, kiu ne estas enkontigita en salajrolistojn.

Ĉe tiu magazeno, argila domo sen fenestroj kaj kovrata per lignaj ŝindoj, alvenis Celso. Li sidiĝis dum certa tempo al la rando de la sabla strato, apogite kun la dorso al sia pakaĵo. Li intencis aĉeti multajn aĵojn en Jovel, por kunporti ilin hejmen kiel donacon. Por la patro sandalojn, por la patrino novan ruĝan lanrubandon plekteblan en hararplektaĵon, kaj por la fianĉino trembrilan kolĉenon el perloj. Li revenis nun sen donacoj, tute tiel, kiel eterne ebria indiĝeno, ĝuste tiel kiel la plimulto el tiuj viroj kaj inoj, kiuj tie kuŝadis en la proksimo de la magazeno kiel forlasita grego, ĝemante kaj senkonscie kaj estis vendintaj kaj forgesintaj donacojn, la mondon, la infanojn kaj la lastan restaĵeton de homa digno, kiu restis al ili spite al ilia povreco.

Sen donacoj li revenas hejmen kaj sen mono por la geedziĝo. Por don Sixto tiuj sepdek ses pesoj kaj kvindek centavoj estis ĝuste tiom, kiom leĝera klakado de fingro. Li perdis la duoblon dum horo ĉe ruleto sur la placo aŭ ĉe la ĵetado de kuboj en la vendejo por trinkaĵoj. Por Celso tiuj sepdek ses pesoj estis dekkvin infanoj kaj ĉio, kion li bezonis por krei al si mondon, en kiu lia vivo ekhavas sencon.

Celso lasis kuŝi sian pakaĵon kaj iris en la magazenon. Li montris al ruĝa lanrubando, kiu pendis malsupren sur fadeno de lato. Ĝi estis tute kovrita de polvo kaj aspektis griza sekve de la polvo. La komercisto neniam havis la intencon vendi tiun lanrubandon aŭ ion similan, kion li havis en la magazeno. Tial estis egale al li, ĉu la aĵoj aŭ fariĝis polvoplenaj kaj ne plu frapis la atenton aŭ ne.

Li pikumadis enuigate per ligna dentopikilo en la buŝo, pigre turniĝis je duono, sed tiel ke li perdis la magazenan tabloplaton eĉ ne dum momento kiel apogilon. Li strabis supren al la kunfaldita rubando, turniĝis same tiom pigre reen, oblikvigis la buŝon, iom kunpinĉis okulon kaj diris: „De kie vi venas, muchacho? De kie vi estas?“

„De Ishtacolcot.“

„Do de Ishtacolcot. Vi ne aspektas kiel iu el Chamula. Vi certe estis en monterio. Ĉu ne?“

,Kiom kostas la rubando?“ demandis Celso denove.

„Nu, oni rigardu foje ĉi tien“, diris la komercisto mirigite. „Ĉu vi fariĝis nun dika kaj grasa? Vi havas ja tempon atendi. Ishtacolcot ne forkuros de vi. Ĉu vi volas akcepti gluton da brando? Mi donacos ĝin al vi.“

Celso turniĝis kaj volis foriri.

„He, vi“, la komercisto vokis al li, „iom elskuite el sia pigremo. „Ne forkuru, la rubandon vi povos ricevi. Ĝi kostas ok realojn.“

„La prezo en la urbo estis du realoj.

Celso iom malfermfaldis sian zonon. Li ne plu devis demeti ĝin por atingi la restaĵon de sia posedo. Li gratis el la faldo de la malfermfaldita zono la monon kaj kontrole nombris ĝin. Kiam li rimarkis, ke la komercisto observis lin, li turniĝis malkonfidiĝinte. Estis ankoraŭ kvardek sep centavoj.

„Ĉu vi povas lasi la rubandon al mi por kvardek sep fierros?“ li demandis la komerciston.

„Ne, tion mi tute certe ne povas, ĉe Santisima Virgencita kaj ĉe San Jose kaj la infano. Mi ne povas fordoni ĝin por tio.“ La dentpurigilo ŝoviĝis nun ŝajne per si mem buŝe de unu buŝangulo al la alia, ĉar la viro apogis ambaŭ manojn sur la tabloplaton de la magazeno kaj diris: „Mi volas diri, kion mi volas fari por vi. Duono de litro da brando kostas kvindek centavojn. Mi volas doni ĝin al vi por kvardek sep centavoj, por ke vi vidu, ke mi tiukaze, se mi povas vendi ion por malpli da mono, mi ĉiam estas preta je tio.“

Celso venis hejmen en sian patran domon sen donacoj, sen mono por la geedziĝo, sen sia pakaĵo, kiun li perdis ie ĉe la vojo. Li falis laŭlonge en la kabanon kaj en la sinon de sia patrino, kiu kaŭris surtere apud la fajro kaj pretigis la vespermanĝon.


Rimarkoj

compadre = baptopatro, amiko, kunulo.

Orapro nobis“ = „Petu por ni“, liturgia formulo por alvoko de sanktulo fierro = fero

III

Je la sekva tago, kiam ree eblis paroli laŭhome kun Celso, demandis lin lia patro, kie li lasis la monon, kiun li enspezis dum du jaroj.

„Tion don Sixto forprenis de mi.“

„Estas ĝuste“, diris la patro, „mi ŝuldas al don Sixto la monon por la du bovoj. Sed ne estis parolo pri tio, ke mi mem promesis al li la nepagitan monon por la bovoj de via salajro. Ni interkonsentiĝis, ke mi priparolos la aĉeton kun vi, kiam vi venos hejmen de la kafoplantejo, ĉar vi unue rigardu kaj juĝu la bovojn. Mi volis doni la bovojn al vi, kiam naskiĝos via unua infano. Kaj se la bovoj ne plaĉas al vi, mi povus rekonduki ilin al don Sixto, kaj li redonus la pagon al mi, kiun mi faris, aŭ alkalkulus ĝin por mulo. Ni interkonsentiĝis, ke mi donos al don Sixto post ĉiu jarkvarono ses pesojn, ĝis la bovoj estos pagitaj kaj, ke ni tiam validigos la aĉetkontrakton en Jovel en la oficejo, kiam vi revenos. Jen la interkonsento.“

Tio aspektis tiel simple tie en lia patra domo, kie lia patrino en la ombro de palmtegmento frotadis sur metate la maza por la tagmanĝo. Tio aŭdiĝis tiel aŭtentike kaj simple el la buŝo de lia patro. Ĝi sonis tiel klare kaj sen embusko, jen tie en lia vilaĝo ĉirkaŭbarata de densa agava kreskaĵaro, kie enuigite bojis hundoj, kie pigre trumpetis azenoj, gluglis meleagrinoj , ride klukis kokinoj, kriĉis infanoj kaj kie vere ĉio kunsonadis en paco kaj konkordo kun la ĉirkaŭejo en plena harmonio.

Sed ĉio sonis tiel alimaniere el la bruska buŝo de don Sixto, kiu ne diskutis, sed komandis. Ĝi sonis tiel alie sur la placo, kie Celso vidis sidi antaŭ si la du ordonemajn caballeros kaj sentis en sia dorso la minacan larĝan kaj grandan konstruaĵon super kiu legeblis grandlitere „Presidencia de Municipalidad“ kaj kie super ĉiuj pordoj, kiuj aspektis kiel eniroj al kavernoj, legeblis nigraj grasaj literoj: „Tesoreria“ Jefe de la Policia“„Carcel“. Kion Celso povis fari en tia ĉirkaŭejo? Sub tiaj influoj kaj en tia tereno li estus fordoninta sian tutan monon, eĉ se don Sixto farus la negocon malpli lerte. Nek Celso nek lia patro ekhavis la ideon iri al Jovel kaj retropostuli la monon de don Sixto. Estus vana provo. Kaj se ili ekscitiĝus kaj dirus eĉ nur unu malican vorton al don Sixto, ili ambaŭ baldaŭ troviĝus en la karcero. Francisko Flores, la patro de Celso havis la bovojn, kaj don Sixto, kiu vendis ambaŭ bovojn al li, ricevis laŭorde la monon kaj por tio li skribis leĝe validan kvitancon, kaj li estis ĉe tio eĉ tiel malavara, ke li pagis la impostmarkojn mem. Daŭrus tagojn antaŭ ol Celso kaj lia patro al aŭtoritato povus klarigi, ke ĉe tia komerco okazis malprecizaĵo, kiu flanke de Celso disrompis pli ol la plej bonaj bovoj kaj la plej bela kvitanco iam ajn povus kuraci.

Je la sama tago Celso foriris por serĉi sian pakaĵon. Li vere trovis ĝin. Kaj ĉar sur tiu vojo, sur kiu li venis, migris nur indiĝenoj, tial lia pakaĵo estis netuŝita.

Celso hontis iri al sia fianĉino.

Sed kiam Celso estis pli ol semajnon hejme kaj ĉiutage laboris kun sia patro kaj en la milpa, kaj estis vidata de ĉiuj homoj en la vilaĝo ĉe tio, kiel li penis trejni la bovojn por la plugado, venis iam posttagmeze mallonge antaŭ la sunsubiro la patro de la fianĉino al la kabano de Francisko Flores.

Malantaŭ la patro je sufiĉe longa distanco proksimiĝis la filino.

La patro de la knabino, Manuel Laso, paŝis en la korton, salutis kaj sidiĝis sur benkon.

La knabino haltis ekstere de la arbustara heĝo. Ŝi estis nudpieda, kiel vestojn ŝi surhavis la kutiman nigran krudan lanjupon, kiu atingis ŝiajn genuojn, kaj ŝi portis verdan vitroperlan kolĉenon. Ŝia densa hararo estis plektita je harplektaĵo kun ruĝa lanrubando kaj aranĝita turoforme surkape. Ŝi krucis ambaŭ brakojn antaŭ la mamoj kaj kaŝis la vizaĝon helpe de la manoj. Sed ŝi rigardis vigle tra la fingroj kaj ĉiu povis vidi, kaj certe laŭ ŝi eĉ vidu, ke nenio restas nerimarkata de ŝi, kio okazas en la kabano aŭ en la korto.

La patrino de Celso ekstaris de la fajro, eliris de la kabano, kliniĝis iom antaŭ la gasto, etendis al li la fingropintojn, kiujn li facile tuŝis, iris tiam al la agava heĝo kaj invitis la knabinon veni en la korton.

Kvazaŭ ŝi faris ion nedecan, hastis la knabino flanke de la patrino de Celso tre rapide en la kabanon, kie ŝi sidiĝis kun la patrino je la fajro kaj kie ambaŭ komencis babili.

Celso laboris malantaŭ la domo. Li okupiĝis pri la farado de la jungilaro por la bovoj.

Li venis en la antaŭan korton kaj salutis la patron de la knabino tiel preterire kvazaŭ estus egale al li, ĉu li estas ĉi tie aŭ ne. La knabino ŝajne ne interesis lin, li eĉ ne atentis ŝin. Li evitis iri en la kabanon, kvankam li divenis, ke ŝi estas interne aŭ pli bone, ĉar li sciis tion. Dum longa tempo li tamen ne eltenis tion. Li iris al la pordo de la kabano kaj demandis la patrinon, ĉu ŝi ne scias, kie estas lia tranĉilo. Li sciis, kie ĝi estas, ĝi estis en la kabano pikita en foston, kaj por povi preni ĝin li devis trairi la tutan kabanon. Li iris al la fosto kun rekte antaŭen direktataj okuloj sen atenti eĉ nur per tikado de la okulklapoj la kaŭrantan knabinon.

La knabino, kiam la junulo venis en la kabanon, tuj kaŝis sian vizaĝon en la supren tiritan mamoparton de sia jupo. Sed de la flanko kaj de sube ŝi sekvis al ĉiuj movoj de la juna viro. Eĉ, se ŝi ne povis multe influi la elekton de sia edzo, ĉar tio estis la afero de ambaŭ patroj kaj de la geedziĝkapabla edzo, ŝi tamen ĉiam avidis ĵeti rigardon al tiu viro, kiu estis promesita al ŝi kiel edzo jam dum du jaroj. Ŝi havis tiam dekses jarojn. Kaj estis tempo por ŝi kaj ŝiaj gepatroj serioze pensi pri la estonteco. Kun dudek jaroj ŝi estus jam polve kovrita virgulino sen plua espero.

Ambaŭ patroj estis parolintaj tion kaj tion. Kiam Celso nun ree venis el la kabano vokis Manuel Laso al li: „He, vi, muchacho, kial vi ne foje venis transen al mi, por diri 'Bonan tagon, kiel vi fartas'? Mi atendis vin.“

„Mi ankoraŭ ne havis tempon, don Manuel“, diris Celso, „ni havas nun la bovojn kaj mi volas, ke ili tiru por la patro, kiam mi ree foriros.“

„Antaŭ ol vi ree foriros, ĉu?“ demandis Manuel Laso.

„Kien foriri, filo“, demandis nun ankaŭ la patro de Celso. Li eksciis tion same tiel neatendite, kiel okazis al Manuel Laso.

„Perlabori la monon por la geedziĝo“, klarigis Celso, kvazaŭ tio estus memkomprenebla.

Manuel Laso kuntordis la vizaĝon kaj diris: „Mi pensis, ke vi kunportas la monon de la kafoplantejo por la geedziĝo. Vi fervore laboris du jarojn.“

„Sed mi ne havas la monon, don Manuel, kaj tial mi ree devas foriri kaj iel provi perlabori la monon.“

Li ne diris, ke li pagis la monon por la bovoj. Ankaŭ lia patro diris nenion. Ĉar estis tute egale, kie estis la mono en tiu kazo. Gravis nur, ke Celso alportu la aĵojn, kiujn li transdonu kiel geedziĝan valoraĵon. Ne pri mono temas, sed pri la geedziĝa dono. Manuel Laso eble havis divenon, ke tiu mono verŝajne havis iun rilaton kun la bovoj de Francisko Flores. Sed ne estis afero lia esplori tion, ĉar tio ne ŝanĝis ion je la fakto, ke Celso ne havis la monon, kiun li bezonis por transdoni ĝin por la fianĉino.

Francisko Flores diris: „Mi promesis al Celso ambaŭ bovojn, se la unua infano estos naskita. Sciu, don Manuel, mi ankaŭ volonte jam hodiaŭ povas doni la bovojn al Celso.“

„La du bovoj ne estas gravaj en la komerco, kiun mi havas kun Celso, don Pancho“, diris Manuel Laso. „Vi jam antaŭ kelke da tempo diris al mi, ke vi donos al Celso la bovojn, kiam li estos benata per la unua infano. Tion vi faris tre bone. Sed ĉio ĉi havas neniun rilaton al mia komerco kun Celso. Li devas per si mem kaj sen via kunhelpo havigi la monon por pagi la geedziĝan donon. Damne kaj ankoraŭ fojon damne, mi ja devas scii, ĉu la vagabondo efektive povas perlabori monon. Vi ja eble eĉ ne pensas, ke mi donos mian filinon al pigrulo, kiu ne kapablas perlabori monon, se tio necesas. Celso plaĉas al mi, kaj la knabino diras al la vieja, al mia oldulino, ke Celso estas tre bonvena kaj tre agrabla al ŝi. Sed tio ne longe daŭros. Kio sole daŭros estas la kapablo labori kaj perlabori monon. Do, kaj tio estas nun mia lasta vorto en la afero. Celso, vi mem devas perlabori la monon, ne via patro. Vi volas havi mian filinon, mian hija, ne via patro. Mi donas al vi ankoraŭfoje du jarojn. La knabino povus havi dek fianĉojn, se mi volus. Sed vi plaĉus al mi kiel bofilo, kaj vi plaĉas al mia filino. Kaj tial mi donas al vi ankoraŭfoje du jarojn por la mono. Sed pli ol du jarojn la knabino ne povas atendi.“

Manuel Laso ekstaris, etendis manon al Francisko Flores kaj vokis al la pordo de la kabano: „Mi foriras.“

La patrino de Celso venis al la pordo kaj diris: ,Adiosito, don Manuel.“

„Hasta luego“, respondis don Manuel. „Ĝis tiam.“

Li survojiĝis.

La knabino proksimiĝis al Francisko Flores, al la esperata bopatro, kiel timema hundeto, kliniĝis kaj kisis manon de li.

Li metis sian alian manon sur la kapon de la knabino kaj diris: „Vete con Dios, iru kun Dio, chiquita mia.“

Sen rigardi supren kaj kun sia kliniĝinta supra korpoparto en la sama pozicio kiel ŝi estis, kiam ŝi salutis don Franciskon, ŝi turniĝis rapide kaj postkuris ŝian patron kun rapidaj paŝetoj. Ekstere de la heĝo ŝi tamen turniĝis iom kaj strabis transŝultren reen en la korton. Sed ŝi tenis ambaŭ manojn tiel, ke ili kovris la vizaĝon.

Celso staris je fosto de la kabano kaj skulptadis kun sia tranĉilo je bastono. La maniero, kiel li okupiĝis kun la bastono vekis la impreson, ke tio estas tre grava laboro por la jungilaro de la bovoj. Sed en vero li tranĉadis je la bastono tien kaj tien sen certa intenco rilate la plibeligon aŭ la utiligon de la lignaĵo. Li ne postrigardis la knabinon kaj li ne zorgis sin pri ŝia rigardo. Tiu ĉi timema rigardo malantaŭ ŝiaj manoj, kvazaŭ post la krado de prizonfenestro, estis la ununura gesto, kiun ŝi montris por evidentigi, ke Celso estis por ŝi la sola estonta edzo sub la ĉielo.

Nur, kiam, post lia taksado, la patro kun la knabino estis almenaŭ tricent paŝojn malproksimaj de la kabano, Celso levis la rigardon, sed lia mano skulptadis per la tranĉilo seninterrompe plu je la bastono, tiel, ke tiukaze, se iu observus lin, li devus mallevi nur la okulklapojn por esti gardata kontraŭ ĉia suspekto, ke li volas havi nur tiun knabinon kaj ne iun alian kiel patrinon de siaj dek kvin infanoj. Li rigardis la knabinon, kiam li estis ankoraŭ hejme en sia vilaĝo, la knabinon elproksime. Unufoje, kiam venis cura, por bapti infanojn en la kunrompiĝonta preĝejo de la loko, alian fojon en nupto, kiam li dancis kvarfoje kun la knabino. Kaj plurajn fojojn renkontiĝis la du familioj sur la hejmvojo de la foirplaco en Jovel. Se li zorgeme kaj tre bone kunkalkulus ĉion, kion li parolis dum sia vivtempo ĝis tiam kun la knabino, estus certe ne pli ol dekok aŭ dudek vortoj. Eĉ dum la danco li ne postulis ion de ŝi, eĉ ne per vorto, li nur iom proksimiĝis al ŝi kaj ĵetis ruĝan koltuketon al ŝia sino por montri al ŝi, ke li honorigas ŝin per tio, ke li volas danci kun ŝi. Li ne sciis kion diri al la knabino. Ke estas varme aŭ fride aŭ, ke pluvos, aŭ ke ŝi estas soifa, tion sciis la knabino ja mem. Kial do demandi ŝin pri tio? Eĉ diri 'Dankon' aŭ 'Kiel vi fartas?' estus tiel ridinde, ke oni rakontus tiun aferon en la vilaĝo kiel eksterordinaraĵon. Eĉ multe malpli li estus ŝin demandinta, ĉu ŝi amas lin, kaj milfoje malpli li kapablus diri al ŝi, ke li ŝin amas. Se ŝi ne scius tion mem, ŝi neniam estus kandidatino por liaj estontecaj dek kvin infanoj. Ĉu ŝi volas edziniĝi al li aŭ ne, ne estas afero inter ŝi kaj li, tio estas afero nur inter ŝia patro kaj li. Ŝi povus diri, ke ne, pri la negoco de la du viroj. Tio estis ŝia bona rajto. Sed alia junulo en la vilaĝo estus eĉ ne joton pli bona. Ĉiuj viroj estas samaj. Diferencon ŝi ne povis vidi; kaj nek ŝi nek alia ino de la tribo estis edukita vidi diferencojn inter diversaj viroj aŭ senti tiajn. Diferencetojn inter edziĝkapabla viro kaj alia viro faris nur ŝia patro kaj ne ŝi mem. Tiuj diferencoj konsistis el tio, ke unu el la viroj estis drinkulo kaj la alia modera trinkulo kaj alia tute ne trinkis aguardiente. Kromaj diferencoj estis, ke, laŭ la juĝo de la patro de la knabino, unu el la viroj ne sciis labori dum alia estis diligenta kaj fervora junulo. Sed la plej grava diferenco estis tiu, denove laŭ la juĝo de la patro, ke unu el la du junaj viroj ne ŝajnis kapabla naskigi dek infanojn al knabino, dum alia vekis la impreson en la patro, ke prizorgadi tridek infanojn per spirado kaj nutraĵoj estis infanludo por li. De animaj sentoj, egale ĉu ili radikas en la koro aŭ en la animo aŭ en parkere lernita rimo, la edziĝo de indiĝena meksikano ne povas grasiĝi.

Tamen, ekde la tago, kiam Celso parolis kun la patro de la knabino pri la geedziĝdono por la knabino, tiu eksentis, ke Celso kaj neniu alia viro surtere estas ŝia celo jam ĉiam. Kaj Celso, se li kapablus esprimi tion poete, asertus, ke la knabino estis asignita de la sorto al li antaŭ la kreado de l' mondo kiel ununura kaj sola ino.

Se ili ambaŭ estus geo, iam venus la tago, kiam ili estus geo tridek jarojn sen eklezio, sen ŝtata registrado, nur kun konsento de la patroj. Ĉu la geo post tridekjara komuna vivo estus feliĉa aŭ estus estinta feliĉa, ili ambaŭ ne sciis. Geedzeca feliĉo estis ekstere de iliaj imagoj. Ili havus infanojn, kelkaj estus mortintaj, aliaj vivus, multaj estus geedziĝintaj. Ili vivus en ĉiama streĉa laboro. Tuj kiam ili ĉesus labori eĉ nur dum monato, ili ne havus maizon por manĝo kaj ne fabojn. Ili vivus pace kune. La edzino obeus sian edzon ekde la tago de ilia geedziĝo pli ol ŝi obeus Dion. Kion li dirus kaj ordonus, estus neŝanĝebla leĝo por ŝi kaj ĉiuj infanoj, ĉu ili ankoraŭ vivus kun ili en la kabano aŭ havus jam sian propran hejmon. Tiel kiel bona katoliko eĉ ne pensas pri tio kritiki iam ordonon de la papo aŭ kontroli ties ĝustecon, tiel ankaŭ la edzino neniam pensus kritiki juĝon aŭ ordonon de sia edzo. Ili ambaŭ interkonsiliĝus kiel, kie kaj je kia prezo ili volas vendi la superfluon je maizo, lano, kaproj kaj feloj. Se ili interkonsentiĝus, estus bone, se ne, jen dirus li la lastan vorton kaj tiu validus. Se post iom da tempo montriĝus, ke ŝia konsilo estis pli bona ol lia, ŝi ne ŝvelus pro eskcitiĝo kaj ne riproĉus lin, tiel kiel pia homo ne ekscitiĝas kun plenbloviĝo de la vangoj, se Dio sekigas ĉion anstaŭ lasi fali pluvon.

Tiel tia geedziĝo deruliĝas sen eskcitiĝo kaj sen ĉia tia fono, kiun verkisto de teatraĵo bezonus por fabriki ekscitigan geedziĝdramon, pri kiu neniu spektanto fine scias, pri kiu problemo efektive temas, sed kelkaj pensantaj vizitantoj havas la acidigan senton, ke tie dum tri horoj kverelis deko da pucaj gehometoj pri ŝinko, kiu ne ekzistas en vero, sed en la unua akto kiel ombro estis sorĉita en la cerbojn de la homoj, kiuj volas, ke oni ekscitigu ilin.

Por Celso tiu knabino, ĝuste tiu, estis same tiel grava kaj same tiel valora, kiel por iu alia viro junulino, pri kiu li pensas, ke li mem ŝin elserĉis kaj, ke li ne povas vivi sen ŝi. La imagoj de la sentoj kontraŭ la geedziĝo kaj la sentoj de unu el la genro kontraŭ la alia genro estas eltrovitaj en poemoj kaj ŝanĝiĝas kun la reganta filozofio kaj la romanoj, poemoj kaj dramoj, kiuj estas laŭmodaj. Kaj ĉar vivoforta filozofio, filozofio, kiu ne estas dekadenta kaj ne degenerinta, kaj ĉar ankaŭ la verkado, kiu estas kerne vivoforta en sia esenco kaj ne mensogema sente, radikas en la regantaj ekonomiaj rilatoj, tial oni same bone povas uzi la pli rektan vojon kaj diri, ke la sinteno de la homoj pri la geedziĝo kaj iliaj sentoj rilate la emon de la genroj, se oni foje ne atentas la instinktojn pri la konservado de l' speco, radikas en la ekonomiaj rilatoj, en kiuj ili vivas.

Konservi por si kaj gajni per ĉiuj fortoj la knabinon, kiun oni asignis al li, rigardis Celso same kiel sian plej urĝan kaj plej duran taskon, kiel juna bankoficisto en Nov- Jorko, Londono aŭ Berlino penas krei la kondiĉojn, sub kiuj li fine povas geedziĝi al sia elektita fianĉino. La diferenco, la sola diferenco je tiuj agoj de homoj el du diversaj rasoj kaj moroj, estas nur tiu, ke la juna bankoficisto en Nov-Jorko renkontis sian amatinon ie kaj iam unuan fojon, ke ambaŭ tre ŝatis sin reciproke, kaj ke ili post iom da tempo interkonsentiĝis pri sia estonteca sorto, dum la profunda respekto al la gepatroj kaj al ĉiuj aliaj anoj de la tribo Celson devigis prepari sian geedziĝon en aliaj formo kaj maniero. Celso tamen estis en la sama maŝo kiel juna geedziĝpreta bankoficisto en Londono. Unu el ili havis la devon labori streĉe por la mebloj, dum la alia havis la devon transdoni al la patro la postulatan geedziĝdonon, ĉar li ne bezonis meblojn, kurtenojn kaj lampoŝirmilojn.

Nenio estas senkosta en tiu ĉi vivo, nek por bankoficisto, nek por Celso. Kaj tial Celso ree devis foriri por denove havigi la monon, kiun li jam foje supozis posedi.


Rimarkoj

chiquita = mujer = ino.

cura = pastro. hasta luego = ĝis tiam.

maza = greno kaj similaj nutraĵoj, el kiuj oni faras kaĉon por pano kaj similan.

metate = speco de frotigilo, iomete volbita ŝtonplato sur piedoj, simila al benketo, sur kiu oni frotadas de pratempoj per klaboforma ŝtono simila al pasta rulilo grenon aŭ maizon aŭ herbojn laŭ indiĝena tradicio.

milpa = kultivita terpeco, sur kiu oni plantas ekz. maizon, fabojn kaj kukurbojn.

tesoreria = ministerio aŭ oficejo de financoj.

IV

Celso ree ŝarĝis sian pakaĵon kaj matene je la tria li estis sur la vojo al Jovel.

Ne estis agentoj en Jovel por varbi homojn por la kafoplantejoj. Se oni varbus iun, tiukaze nur por la cosechas, por la rikoltoj. Por la plantado de novaj plantoj oni havis sufiĉe da laboristoj. Al Celso krome ŝajnas, ke ne eblas sufiĉe perlabori en kafoplantejo kaj, ke li eble povus trovi ion, pere de kio li pli rapide enspezus la necesan monon.

Li staris en magazeno ĉe la placo kaj aĉetis krudajn tabakfoliojn por havi cigarojn por la vojo. En la magazeno ĉeestis ladino. La caballero interparolis kun la posedanto de la magazeno pri eblo sendi leteron kun dokumentoj al la monterio Agua Azul. Li jam kelkajn tagojn serĉis arrieros, mulopelistojn, kiuj pretas transporti varojn sur muloj en la malproksimajn distriktojn, tien, kie ne ekzistas stratoj. Sed neniu el la mulpelistoj kondukis karavanon al monterio. Eble post monato aŭ kvar da ili, se la turko kun sia komerco moviĝus al monterio. Sed hodiaŭ aŭ dum du aŭ tri semajnoj neniukaze.

La caballero pro tio serĉis heroldon. Sed neniu volis rajdi sola. Ili ĉiuj timis la longan marŝon tra la ĝangalo, marŝon, kiu daŭras dek tagojn; aldoniĝus ankoraŭ la marŝo reen. La marŝo de Jovel ĝis la lasta setlejo antaŭ la ĝangalo daŭras ses tagojn. Inklude de la necesaj ripozaj tagoj, tio estus kvardektaga herolda marŝo. Do kvardek tagoj pagendis al la heroldo. Aldoniĝis ties ĉevalo kaj krome lia mulo, sur kiu li transportis sian propran vojaĝpakaĵon. Kaj la mulo servis ankaŭ por tio ĉeokaze ŝarĝi ĝin alterne kun la ĉevalo por lacigi neniun el la bestoj Se ĉevaloj aŭ muloj laciĝas en la ĝangalo, ili sternas sin, ne plu manĝas ion kaj formortas kvazaŭ pro malĝojo. Sed unuopa heroldo timis la vojon. Li volis havi serviston kiel akompananton. Tia postulo ne estis malpravigita. Ankaŭ al tiu akompanservisto kvardektaga salajro estis pagenda. Same por lia ĉevalo.

Simple glui poŝtmarkon sur ĝin por dudek centavoj kaj ŝovi la leteron en leterkeston kaj rapide forkuri, same ne helpus al la caballero. La letero sekvatage en la hotelo estus ree transdonita al li kun la rimarko: „No hay correos, tien ne ekzistas poŝtkonekto.“ Se oni sendas leteron pere de heroldo, tie, kie estas poŝtkonekto, oni povas esti punata per cent pesoj, ĉar la poŝto havas la ŝtatan monopolon, sed se oni volas sendi poŝtaĵon tien, kien ne ekzistas poŝtkonekto, la poŝto ne sciigas onin kion fari tiukaze. En tia kazo la poŝto kompreneble estas grandanima, ĝi ne punas la sendinton per cent pesoj, se li sendas la leteron per heroldo.

Jen diris la magazenposedanto: „Aŭskultu, don Apolinar, kial vi ne sendas la leteron per indiĝeno el Chamula? Tiu ne bezonas ĉevalon kaj kuras kiel la diablo, tiun dek ĉevaloj ne atingos, se li rapidas kiel sago.“

„Tio estas ideo, kiun mi pripensos“, diris don Apolinar.

„Tio ne pripensindas“, diris al tio la magazenviro, „demandu tuj la ulon, kiu sidas ĉi tie sur la benko kaj rulumas cigarojn al si. Mi garantias por li, mi konas lin kaj lian patron, li estas el Ishtacolcot.“

Origine Celso parolis kiel ĉiuj siaj tribanoj nur la lingvon de sia nacio, la cocilan. Sed jam antaŭ ol li iris al la kafoplantejoj por labori tie, li komencis lerni la hispanan, tiam, kiam li laboris dum kelkaj monatoj en la segilejo de don Prisciliano por dudek kvin centavoj ĉiutage. En la kafoplantejoj, kie kunvenis tiom da uloj el diversaj lingvoregionoj, jen la hispana necesis por povi interkomprenigi sin reciproke, li lernis tiam la hispanan tiel perfekte, kiel eblas por indiĝeno, kiu neniam frekventis lernejon.

Li aŭdis tion, kion la du caballeros parolis kune, sed kondutis tiel, kvazaŭ li ne komprenus sufiĉe multe, pri kio temas.

En aferoj tiaj, kiaj pri tiu temo, indiĝeno, kiu vivas en sia pueblo, en sia vilaĝo, estas tre malrapida pri la komprenado kaj ankoraŭ multe pli malrapida en la kaptado de avantaĝa bonŝanco. Pro sia vivo en la kafoplantejoj, kie ne nur renkontiĝas pure indiĝenaj laboristoj , sed ankaŭ ruzuloj, serviluloj kaj la ŝmire kota feĉo de la urboj, kiuj de tempo al tempo iras en la kafoplantejon por labori tie, por forgliti el la vidaĵoj kaj de la polico kaj de la juĝistoj, Celso tamen komencis deskui la denaskan flegmon en la pensado. Tute li ankoraŭ ne deskuis ĝin, alikaze li ja ne tiel ŝanceliĝante estus irinta en la reton de don Sixto , sed li defendus sin kaj unue atendus, ĉu li vere enprizoniĝus aŭ ne, se li ne pagus ion al don Sixto. Tiu timo pro la prizono estis unu el la imagoj, kiujn li ankoraŭ ne denukigis. Li tro ofte vidis kiom rapide, kiom senkulpe, kaj kiom ofte sen iu serioza kaŭzo, estis kaptitaj indiĝenoj kaj poste trenitaj en prizonon.

Sed la malmulto, kiun li gajnis ĝis tiam el la kafoplantejoj je la kapablo uzi sian propran avantaĝon en la mondo, nun estis tre utila al li.

Se li ne estus akirinta tiun vivosperton, li verŝajne eksaltus kaj ofertus sin al don Apolinar por porti la leteron al Agua Azul. Sed li lasis tion, ĉar li jam lernis, ke laboristo, kiu ofertas sin, validas nur duonon de tiu laboristo, kiu estas serĉata.

Tial li trankvile sidis plu sur sia benko kaj rulumadis siajn cigarojn. Kaj ĉar li ŝajne kondutis tiel naive, la du caballeros parolis sen embaraso pri la prezo por la heroldo.

„Ĉu vi pensas, ke li farus tion por du realoj, por dudek kvin centavoj ĉiutage?“ demandis don Apolinar.

„Li povas fari ĝin dum tridek tagoj. Tio estus do sep pesoj kaj kvindek centavoj“, kalkulis la komercisto.

„Aŭskultu foje, chamula“ vokis don Apolinar.

Celso ekstaris kaj proksimiĝis. Li alvenis kun la timidaj kaj timemaj gestoj de simpla indiĝeno, kiu neatendite estas vokita de fremda caballero kaj ne scias, kio atendas lin, ĉu suka tretita bato sur la postaĵon, ĉu prizono, ĉu cigaredo, ĉu glaseto kun brando, ĉu nepagota servo, ĉu postulata montrado de la variolvakcinadaj cikatroj aŭ ĉu diro de la nomo aŭ, kiom da ŝafoj li havas hejme.

Sed je la unua fojo en sia vivo Celso agis mensogeme. La timema kaj timida gesto, kun kiu li proksimiĝis al don Apolinar estis hipokrita. Li komprenis, ke nek la polica ĉefo, nek la Jefe Politico nek eĉ la guberniestro en tiu komerco povis ordoni ion. Aŭtoritato povis ordoni al li, ke li portu leteron al monterio, sen pago, ja eĉ sen pago de lia manĝo. Sed, se la letero estus ŝtelita de li, dum li dormus, aŭ, se la letero nevidate elturniĝus el lia lanzono kaj perdiĝus en la ĝangalo, aŭ se li detruus ĝin pro dismoliĝo en la akvo, dum li devus naĝi tra rivero, tiukaze eĉ ne mortopuno pro la letero povus rehavigi la leteron kun la gravaj dokumentoj kaj bankaj ĉekoj. Kaj ĉar estis tiom da ebloj perdi la leteron aŭ en akvo aŭ pro disiĝo en daŭra pluvo, neniu povus pruvi al li, ke li eble ne traktis la leteron kun zorgemo aŭ eble eĉ intence perdis ĝin por venĝi sin pro la nepagita deviga laboro. La letero kun la gravaj dokumentoj estis tre konfidenca afero, kiu estis traktebla nur kun lia tuta libervoleco kaj lia bona volo por la plaĉo de la homoj, kiuj havas intereson je la letero. Li hipokrite montris la timidan geston por ne malkaŝi jam antaŭe, ke ĉikaze eblis duobla negoco por li.

Kiam li aŭdis pri la letero kaj la malfacilaĵo transporti ĝin, li komencis labori pri plano sen montri tion. Kaj minuton poste li ekkomprenis, ke la plej bona ŝanco, kiu helpos al li en lia tiama situo, estas nur tio, porti gravan leteron al monterio.

Li intencis ree iri al al kafoplantejoj, kvankam tiu laboro fariĝis jam malagrabla por li kaj li volonte farus ion alian. Sed kiam li aŭdis, ke neniu agento ĉeestas kaj, ke oni ne serĉas laboristojn, eĉ se agentoj estus je la loko, li pensis, ke ekzistas nur unu alia elirvojo: monterio. Estis durega laboro, oni povus nomi ĝin murda. Sed li ne timis ĝin. Kion li volis eviti, tio estis la altaj kostoj por ricevi laboron en monterio. La agento postulis inter dudek kvin kaj kvindek pesoj da komisipago por la varbado. La laborkontrakto kostis en Hucutsin dudek kvin da pesoj por impostoj ĉe la urbestro. La marŝo, aŭ pli bone tio, kion li konsumis je la marŝo, kostis monon lian. Estis preskaŭ tri monatoj da laboro, kiujn li devis plenumi nur por la kostoj de la fakto, ke li efektive rajtas labori.

Kaj nun, dum li tiam tiel kaŝe retiriĝema pensadis pri sia situacio, falis la letero kun la gravaj dokumentoj kvazaŭ sur lian sinon. La vojo estos pagita. Li alvenos en la monterio. En monterio oni ĉiam kaj eterne bezonas laboristojn, ĉar ili formortas kiel laŭsoj ĉe gazolinpumpilo. Li ne devos pagi komision al agento. Kaj li ne devos pagi al la prezidanto de la administrejo en Hucutsin dudek kvin pesojn da impostmono por stampo. Li laboros sen kontrakto en la monterio, rajtos foriri, kiam li volas, kaj kiam li pensos havi tiom da mono, kiom li bezonas por lia geedziĝo.


Rimarkoj

arriero = mulisto, mulpelisto ladino = mestizo = ido de blankuloj kaj indiĝenoj, en Ĉiapaso uzata specife por kontrasti indiĝenojn kaj ne-indiĝenojn, do ne nur mestizojn, sed ankaŭ blankulojn.

V

„Kiel vi do nomiĝas, muchacho?“ demandis don Apolinar.

„Celso, Celso Flores, a sus ordenes,patroncito.“

Kvankam don Apolinar sciis tion, ĉar la komercisto ja ĵus diris tion al li, li demandis tamen: „Hasta donde tienes tu terra? De kie vi estas?“

„El Ishtacolcot, patronĉjo.“

„Tio estas kelkajn leguojn post Chamula, ĉu?“

„Jes, sinjoro, dek aŭ dekdu kilometrojn.“

„Ĉu vi scias la vojon al la monterioj?“

„Ne, patronĉjo.“

Don Apolinar komencis klarigi la vojon al li. Li prenis pecon da pakuma papero, kiu troviĝis sur la magazentablo kaj desegnis sur ĝin la vojlinion. Ĉar Celso ne povis legi, li desegnis malgrandajn kvarangulojn ĉien tien, kie estas vilaĝo kaj li desegnis por ĉiu unuopa vilaĝo signon, kiu estis aŭ precipa signo por preĝejo aŭ placo aŭ  granda arbo aŭ la situo de cementerio, de la tombejo. Per tio la vojo estis same bone pentrita por la kompreno de Celso, eble eĉ pli bone ol por vojaĝa komizo la fervoja horaro. Tiel desegnis don Apolinar la tre penigan vojon, kiun li iris plurfoje ĝis la lasta setlejo ĉe la rando de la ĝangalo. De tie la vojo ne plu tiel bone klarigeblis sur la papero. Li nur povis diri al Celso, ke li tranoktu en la lasta setlejo kaj tie petu pri ĝisdetala priskribo de la vojo tra la ĝangalo, ke li aĉetu en la lasta setlejo ankaŭ ĉion tion, kion li bezonas je manĝo tra la ĝangalo; ĉar en la ĝangalo ne estas magazenoj, neniuj kabanoj kaj eĉ ne homo. Kaj la vojo tra la ĝangalo daŭras naŭ tagojn ĝis dekdu tagoj laŭ la rapideco de la marŝanto.

„Vi do vidas ĉi tie, Celso, kie troviĝas la vojo kaj kiom longe vi bezonos proksimume ĝis Agua Azul“, diris don Apolinar. „Ni parolu nun pri via salajro. Vi certe povas iri la vojon dum tridek tagoj, dek kvin tagojn tien kaj dekkvin tagojn reen. Por ĉiu tago mi donos al vi du realojn, tio sume estas sep pesoj kaj kvindek centavoj, kaj se vi laŭorde plenumos tion, mi donos libervole al vi krome kvar realojn kiel rekompencon.“

Celso aŭskultis tion sen kapjesi, sen nei ion, sen esprimi per certa mieno sur la vizaĝo, ke li efektive komprenis tion, kion oni postulis de li. Se li jam foje komencis atenti pri sia propra avantaĝo, li nun tion ankaŭ tuj devis daŭrigi, ĉar alikaze la komenco ne indis la penon. Dum don Apolinar seninterrompe parolis al li, venis en lian kapon, ke almenaŭ parte li povus regajni de Apolinar tion, kion don Sixto forprenis de li. Don Apolinar kaj don Sixto estis ja ambaŭ ladinoj, tiuj finkalkuladu tion inter si. Sen scii la ekonomiajn rilatojn kaj la tien-tien ŝovadon en la negocoj de ladinoj inter si, Celso havis tamen aludon pri la ideo, ke ĉion, kion perdas ladino je alia ladino, tiu provas regajni de alia ladino, kaj ke el tiu zigzaga pelmelo ekestas ĉiuj tiuj kvereloj, fikomercoj kaj interpafadoj, per kiuj la ladinoj plenigas la plej grandan parton de sia vivo. Tiel Celso pensis, ke tiukaze, se li bone pagigas don Apolinaron, li iel regajnos la sumon de la alia ladino, ĝis li fine atingos la monujon de don Sixto, el kie estos eltirita tiu sumo, kiun don Apolinar devos pagi al Celso. Timeme, servile kaj ŝajne stulte Celso nun diris: „Con su amiable permiso, kun via afabla permeso, patroncito, mi ne pensas, ke mi povos iri tien. Tio estas tre tre malproksima. Mi timas iri tra la jungla, tra la ĝangalo. Jen vivas la sovaĝaj caribes, la indiĝenoj, kiuj ŝtelas inojn kaj mortbatas ĉiujn tiujn indiĝenoĵn, kiuj ne estas caribes kaj ne parolas ilian idioma, se ili proksimiĝas tro.“

„La caribes estas bonaj homoj, tiuj ne suferigos vin“, enmiksiĝis la komercisto.

„Sed mi timas tamen“, diris ree Celso. „Estas ankaŭ jaguaroj kaj pumoj kaj serpentoj en la ĝangalo, kaj mi ne havas fusilon.“

„Vi havas ja vian maĉeton, vian ĝangaltranĉilegon“, kontraŭdiris don Apolinar.

„Kompreneble, tion mi havas, patronĉjo“, diris Celso lamente kaj en maniero kvazaŭ li iru ĉasi elefantojn kaj havas nenion alian kiel armilon krom malakran fiŝkaptan hokon je tvirna fadeno.

„Maĉeto iafoje pli valoras ol du bonaj fusiloj“ opiniis don Apolinar trankvilige. „Fusiloj eble ĝuste tiam ne ekpafos, se jaguaro eksaltas, kaj kion vi faros tiukaze?“

„Tion mi nun ankoraŭ ne scias, kion mi faros tiam“, diris Celso. „Mi unue devos vidi, kiel tio aspektas.“

Don Apolinar kaj la komercisto ekridis kaj sentis sin superaj kaj abunde saĝaj kontraŭ la naiveco kaj stulteco de Celso.

„Ĉu vi unue volas trinki gluton da konjako, Celso?“ demandis don Apolinar. Li havis botelon kun konjako antaŭ si kaj volis verŝi el ĝi en glaseton. Sed li tuj rememoris pri tio, ke la glaseto kun la konjako kostus sesdek centavojn, dum li povus ricevi plenigitan glaseton kun brando por dek kvin centavoj. Li volis peti la botelon kun aguardiente de la komercisto, sed la komercisto pensis la saman, kion pensis ankaŭ don Apolinar. Ili estis ja caballeros, plenkreskintaj kvazaŭ en simila loĝoĉambro, kie knabo diris „ci“ kaj „aŭskultu“ al indiĝeno, kiu havas naŭdek jarojn, dume la maljuna indiĝeno devis alparoli tiun ladinoknabon, kiu ankoraŭ ne mem povis forviŝi la nazmukon, kun „vi“ kaj kun „don“ por havi la rajton sidi sur la sojlo de la domo kaj atendi, eble eĉ la tutan posttagmezon, ĝis la dommastrino fine ekpensas pri tio pagi al la indiĝeno la kvin centavojn por la ligno, kiun li portis en la domon, kaj kiun li transportis dudek kilometrojn por povi perlabori la kvin centavojn.

Ĉar la komercisto kaj don Apolinar plenkreskiĝis en la sama popoltavolo, la komercisto tenis la argilan kruĉon kun aguardiente jam enmane.

Sed Celso diris: „Mil gracias, patroncito, no tomo, mi tre dankas, patronĉjo, sed mi ne trinkas brandon.“

Bueno, bueno“, diris don Apolinar, kaj la komercisto remetis la kruĉon al ties loko. Poste don Apolinar aldonis: „Pues, do, vi iros por mi, Celso.“

Muy lejos, demasiado lejos el camino“, diris Celso sin defendante, videble defendante sin. Sed en vero li atakis la alian: „La vojo estas tro longa, multe tro longa.“

„Mi diras al vi tion, Celso. Mi donos al vi tri realojn por ĉiu tago, tri realojn kaj tridek sep centavojn por ĉiuj tagoj kune. “

„Kaj la manĝo, patronĉjo? De kie mi ricevu la manĝon?“

„La manĝon kompreneble vi devos antaŭe aĉeti al vi.“

„De la tri realoj, kara patronĉjo mia?“

„Tio kostas vin ja nur duonon de realo aŭ eĉ nur quinto- n, kvin centavojn.“ „Sed tiukaze mi ja ne plu havos tri realojn ĉiutage por mia laboro, patronĉjo, con su permiso“.

Celso parolis pli kaj pli humile, pli kaj pli servile kaj pli kaj pli ĝentile. Ŝajne pli kaj pli stulte, kaj kun pli kaj pli da malkompreno. Tiukaze eĉ ne la plej bruska polica ĉefo povus krii al li, ke li kondutas nedece. Kaj eĉ la plej ruza laborista agento ne malkovrus, ke ne la ladino ludas kun la indiĝeno, sed la indiĝeno kun la ladino. La ludo estis des pli superba, ĉar nek don Apolinar, nek la komercisto, kiuj sentis sin tiom grandiozaj, rimarkis aŭ eĉ nur divenis, ke Celso kun ili ludas. Ju pli humila kaj servila Celso fariĝis des pli diosimila sentis sin la du caballeros kaj des pli cedemaj kaj senatentemaj ili fariĝis rilate la intertraktadon kun Celso.

Por la manĝo la heroldo devis zorgi mem, por tio li ricevis ja sian salajron. Kiam don Apolinar ofertis dudek kvin centavojn, li faris tion, sen pensi pri tio, kun la antaŭkondiĉo, ke la zorgo pri la manĝo estas la afero de Celso. Celso, kiu aspektis pli kaj pli stulta, ne estis menciinta la manĝon, kiam Apolinar parolis pri dudek kvin centavoj. La indiĝeno ekparolis pri la pagado de la manĝo nur tiam, kiam la ĉiutaga salajro jam estis altigita al tri realoj. Tri realoj estis la salajro; kaj pro tiu maniero, kiel li atentigis en la intertraktado pri la manĝo, la manĝomono nun ne plu estis minusigebla de la salajro.

„Bone, jen mia lasta vorto, mi donos al vi ĉiutage kvar realojn, Celso“, diris don Apolinar laŭ tono, per kiu li aludis , ke la intertraktado nun estas decidite finita.

„Sed patroncito, señorito, patronĉjo mia, kara sinjorĉjo kaj paĉjo, kun via permeso, se vi volas pardoni al mi. Kiel mi iru tiun vojon dum dekkvin tagoj, eĉ ne ĉevalo povas iri tiun vojon dum dek kvin tagoj.“ Celso diris tion ploreme. Kaj li diris tion tiel, ke ĝi sonis kvazaŭ je tiu fakto nek li nek la ĉevalo kulpas, sed la vojo.

Don Apolinar, mishumorigite pro la longa intertraktado ne plu tute atente aŭskultis tion, kion Celso diris. Li rememoris, ke apenaŭ tridek minutojn antaŭe oni parolis pri kvardek tagoj, dudek tagoj tien kaj dudek tagoj reen. Ke tiukaze, se li devus sendi heroldon kun rajdobesto, eble eĉ kun akompano, la letero fariĝus tre multekosta. Nun, ĉe la komparado de la sumoj, li trovis la indiĝenon tiom malmultekosta, ke li ekhavis senton de malavaremo. Tiu sento tuj miksiĝis kun la negoca penso, ke tiukaze, se li montriĝas malavara al Celso, li tenas la serviston en bona humoro. La bona humoro de la heroldo estis necesa, por ke tiu sur la vojo ne eble eĉ malkuraĝiĝu kaj ne simple returniĝu, reportante la leteron kaj rezignante pri kia ajn salajro.

„Kompreneble, la vojo estas longa, Celso, vi pravas“, li diris. „Ĉion, kion mi povas fari por vi kaj faros por vi, estas, ke mi pagos al vi tridek kvin tagojn kun po kvar realoj por ĉiu tago. Se vi transdonos la leteron jam post dek kvar tagoj en la monterio, vi ricevos po ok realojn da salajro por ĉiu tago. Tion mi skribos en aparta letero al sinjoro Gerente en la monterio, al don Eduardo. La leteron vi donu nur al don Eduardo.“

Don Apolinar dum certa tempo meditadis, ĉar li nun subite ekkonis, ke li ja pagos al Celso pli ol duoblon de tio, kion li elkalkulis antaŭe.

Li volis reenspezi iom de ĝi. Sed li ne povis fari tion per minusigo de la salajro, ĉar tiukaze la tuta komerco verŝajne solviĝus en nenion. Li faris ĝin per altigo de laborproduktiveco. Per tio lia ĝenata ekonomia balanco ree stabiliĝis, kaj li ne devis konti la tagon kiel perditan.

Kiam li menciis don Eduardon, envenis en lian kapon, ke don Leonardo petis lin sendi kininon.

„Estas kompreneble ne nur la letero, kiun vi devas transporti en la monterion“, li diris al Celso, kaj li diris tion tiom indiferente, kvazaŭ oni estus interparolinta dum la tuta tempo pri plia pakaĵo ol nur pri la letero. La letero estis ampleksa kaj peza kaj estis sufiĉe da pakaĵo por iu, kiu marŝas piede, kiu grimpas trans altajn montarojn, naĝas tra riveroj, vadas tra marĉoj, kiu devas trabati per maĉeto vojon al si tra densaj ĝangalaj kreskaĵoj, se oni konsideras, ke la marŝanto devis porti manĝon por dek tagoj, inklude de lankovrilo, de petato kaj moskitoreto. Letero, kiu matene ĉe la ekmarŝo pezas sepcent gramojn, pezas je la dua posttagmeze sur la dorso de heroldo haste iranta sur arda sablo sub tropika suno kaj preskaŭ mortanta pro soifo, sep kilogramojn; kaj se li suprengrimpas sur kruta rokopado ĝi pezas dek kvar kilogramojn. Soldato sur milita marŝo en mezvarma zono de Eŭropo scias, kiom povas pezi paro da ŝuoj posttagmeze en varmega aŭgusta tago, kaj kiun diferencon povas rezultigi, se li ne devas kunporti la ŝuojn surdorse.

„Ne, ne estas nur la letero, tion vi ja sciis, Celso. Pro letero mi ne sendus heroldon.“

Nun estis ree Celso, kun kiu oni ludis. Don Apolinar, sciis tre lerte ĝustatempe mencii la aldonan laboron. Se li estus havinta fabrikon, li certe simile varbus laboriston. Unue li fiksus la salajron, lasante la laboriston en la supozo, ke temas pri labortempo de naŭ horoj ĉiutage. Se la salajro tiam estus fiksita kaj la laboristo havus kelkajn minutojn da tempo por imagi al si, kiom avantaĝa tiu salajro estas por li kaj kiel li aranĝos sian vivon kaj tiun de la familio per tiu salajro, jen aperus la postfrazo: 'Kompreneble vi certe ne supozis, ke ĉi tie ĉe ni oni laboras nur dek horojn ĉiutage, ne, kompreneble ne.

Estas ja konate al ĉiu, ke ni laboradas dek kvar horojn ĉiutage kaj dimanĉe ses horojn.’ La laboristo, kiu pensas pri sia longa tempo de senlaboreco kaj krome ankaŭ pri sia familio ne tuj ĉe sia dungiĝo volas prezenti sin kiel bolŝeviko kaj dekomence fuŝi la rilaton al sia salajropaganto. Kaj tial li respondas: 'Sed kompreneble ne, kompreneble mi pensis eĉ ne iom pri tio, ke ĉi tie oni laboras nur dekdu horojn ĉiutage. Dio mia, mi ja tiom ĝojas, ke mi ne ĉiutage devas labori dek sep horojn kaj dimanĉe dek ok horojn.’ Kaj ambaŭ, la salajrodonanto kaj la salajroricevanto estas kune kontentaj, ili komprenas sin reciproke kaj nun oni povas labori trankvile kaj laŭorde kaj fine foje streĉi la muskolojn, por ke la patrio povu leviĝi el la ŝlimo kaj Francio ricevu sian monon.

„La letero ja apenaŭ havas pezon, tiom, ke oni tute ne povas paroli pri pezo“, parolis don Apolinar plu. „Vi ankoraŭ kunprenos pakaĵon, kiun mi tuj donos al vi. Atendu ĉi tie, mi kuras nur foje al la botica, al la apoteko tuj apude. Estos pli bone, se vi tuj kunvenos. Nu, lasu vian pakaĵon ĉi tie en la magazeno. Don Pedro ja atentos pri tio, ke neniu forŝtelu ĝin de vi. Ĉi tie cetere neniam iu ŝtelas ion.“

Don Apolinar iris al la apoteko kaj aĉetis kvin kilogramojn da kinino kaj mil gelanteningojn por plenigado. La apotekisto zorgeme pakis ĝin en paperon, pri kiu li asertis, ke ĝi estas preskaŭ tute akvorezista. Kaj tiam li pakis ĉion en kesteton. Ĉar li ne trovis laŭan kesteton, la kesteto estis multe pli granda ol necesus. Li diris trankvilige al don Apolinar: „Por la ulo el Chamula tio ne estas problemo, ĉu la kesto estas je kvindek centimetroj pli granda aŭ pli malgranda, kaj ĉu estas dek kilogramoj aldonaj aŭ pli malmultaj. Tiu tute ne sentas tion.“

Kvin kilogramoj da ŝarĝo pli aŭ malpli povas esti la kaŭzo, ke portisto post forta tropika pluvo en ĝangala rivero estas forŝirita kaj dronas aŭ ankoraŭ savas sin. La apotekisto ja ne devas porti la ŝarĝon, kaj tra la ĝangalo li ne marŝus eĉ tiukaze, se li ricevus ĉiutage kvindek pesojn por tio. Ja kial? La homoj, kiuj bezonas medicinon, venas al li en la apotekon. Li havas sufiĉe da laboro pro tio, ke li kuradas post la apotekista tablo tien kaj tien kaj por aranĝi la medicinon laŭ la receptoj, kiujn li plej ofte komprenas nur parte.

Don Apolinar kaj Celso revenis al la magazeno.

Don Apolinar skribis, apogante sin sur la magazentablo, apartan leteron al don Eduardo, en kiu li sciigis al li, kion Celso tranportas al li, do leteron kaj kininon. Tiam li elkalkuladis, kiom da mono don Eduardo devos ankoraŭ pagi al Celso.

Li kunvolvis la grandan leteron kaj la malgrandan en sufiĉe da pakpapero, laŭorde ŝnuris la pakaĵeton kaj donis ĝin al Celso.

„Kie vi portas la pakaĵeton kun la leteroj, ĉu en via pakaĵo aŭ sur via postaĵo aŭ firmligita sur via brusto, tio estas egala. Sed tion mi al vi diras, la pakaĵeton vi ne perdu, nenie lasu kuŝi ĝin, oni ne forŝtelu ĝin tie, kie vi dormas, se vi vadas enrivere vi ne moligu, kaj ne lasu fordrivi ĝin tie. Mi enprizonigos vin, kaj vi restados tie dudek jarojn, se vi perdos la leterojn; kaj eblas, ke la generalo vin eĉ pafmortigos aŭ pendumigos. Kion li faros, mi ankoraŭ ne scias . Li eble fortranĉos vian kapon. Sed, se vi laŭorde transdonos la leteron al don Eduardo, li pagos la restaĵon de la salajro al vi. Tio estos dekdu pesoj kaj kvindek centavoj. Kaj se vi alvenos tie je la dekkvara tago, li donos al vi peson kiel kromrekompencon.“

Celso prenis la pakaĵeton kaj ŝovis ĝin sub sian brustvestan antaŭon, kvazaŭ ĝi estus gazeto de la pasinta monato.

Don Apolinar diris nenion. Li lasis agi lin laŭ ties plaĉo. Kaj Celso sciis tute precize, kion li faris. La letero estis grava. Tion iu povus vidi. Iu povus observi lin. Kaj, se li traktus la leteron tiel, kiel don Apolinar imagis tion, tiukaze iu, kiu observus Celson, povus supozi, ke la letero entenas monon. Oni sekvus lin survoje kaj ie mortbatus lin pro la letero. Nur tie, kie Celso sciis tute sendube, ke neniu povas observi lin, li metus la leteron tien, kie ĝi restadu dum la marŝo.

Celso havis en reto sian tutan vojaĝpakaĵon, laŭ la maniero de la homoj de sia nacio. La reto estis hejme plektita el forta kruda bastŝnureto. Ĝi tiom vaste elstreĉeblis, ke oni povus meti la viandon de tuta virbovo en ĝin kaj ĝi male povis aspekti tiom ŝrumpinta, ke oni povus supozi, ke eĉ ne du plenkreskintaj kunikloj trovus lokon en ĝi.

Li malfermtiris la reton kaj metis la keston kun la kinino inter ĉiujn tiujn proprajn aĵojn, kiujn li portis kun si. Li ordigis la pakaĵon tiam tiel, kiel li deziris tion por la portado.

Tiam li rigardis supren.

Don Apolinar observis lin, sidante sur benko en la magazeno, kaj fumis cigaron.

Tiam li tiris kvin pesojn el poŝo kaj diris al la komercisto: „Don Pedro, ŝanĝu la kvin pesojn al mi, en kupron kaj arĝentajn monerojn, kvinojn da centavojoj, dekojn kaj dudekojn da ili. La muchacho sur la vojo ne bezonas monbileton, ĉar neniu povus ŝanĝi tian monon al li.“

„Du pesojn kaj kvindek centavojn mi povas ŝanĝi al ŝanĝmono“, diris la komercisto. „La ceterajn du pesojn kaj la kvindek centavojn li bonŝance povas porti kiel centavajn kvindekojn. La unuajn kvar tagojn li trairos vilaĝojn kaj bienojn, kie oni ĉiam povas ŝanĝi kvindekon.“

Gracias, don Pedro.“

,,No hay, porque, nedankinde“, respondis la komercisto.

„Bueno, Celso“, diris don Apolinar. „Ĉi tie estas kvin pesoj, do kvardek realoj. Tio estas la antaŭpago al via salajro. Don Eduardo donos al vi la restsumon, aŭ se li donos al vi ĉekon, don Pedro ĉi tie pagos la ĉekon al vi. Sed don Eduardo certe tie havos la monon. Kaj morgaŭ matene, muy tempranito, do tre frue, antaŭ ol Suno leviĝos, vi jam marŝos.

Con su permiso, patroncito“, Celso interdiris, „kun via permeso mi volas ekiri tuj nun. Mi aĉetos nur salon, akran kapsikon, tortiljojn kaj verdajn foliojn. Post momento mi jam survojos.“ „Pli bonas, pli bonas“, kapjese diris don Apolinar. „Vin pelas la peso aldona, bueno, do, ek, foriĝu kaj kuru.“

Don Apolinar ne donis manon al li, li frapis lin patrece sur ŝultron.

Celso levis sian pakaĵon. Tiam li klinis la kapon, ŝovis la dikfingrojn de ambaŭ manoj sub la surfruntan portorimenon, por ĝin reordigi, ĉar ĝi premis lin. Li turniĝis por foriri.

Don Apolinar, sen leviĝo de sur sia benko,diris: „Buena suerte, multe da feliĉo.“

Gracias, patroncito, me voy, mi ekiras.“ Kaj jam li estis for el la magazeno.


Rimarkoj

A sus ordenes, patroncito = Je via servo, patronĉjo!

botica = apoteko ladino = mestizo = ido de blankuloj kaj indiĝenoj, en Ĉiapaso uzata specife por kontrasti indiĝenojn kaj ne-indiĝenojn, do ne nur mestizojn, sed ankaŭ blankulojn.

legua = leŭgo, mezurunuo de distancoj, surtere ĉirkaŭ 4,5 km-oj

VI

La hasto, kun kiu Celso survojiĝis, ne koncernis la leterojn. Senprobleme li povus atendi ĝis la sekva mateno. Sed ĝuste tion li volis eviti.

Povus okazi, kiel don Apolinar ĝuste diris, ke du aŭ eĉ kvar monatojn ne irus karavano al la monterioj, sed same tiel bone eblus, ke dum horo alvenus en la urbon karavano aŭ eĉ nur karavaneto, kiu estus sur la vojo al la monterio. En tia kazo don Apolinar revokus Celson, forprenus de li la leteron kaj la kesteton, donus al li kvindekon da centavoj por la peno kaj transdonus la leteron kaj la kesteton al arriero, do al mulpelisto de la karavano. Li donus al li tri pesojn da krommono, kaj la viro estus kontenta, ĉar li ricevus donacon da tri pesoj, ĉar li devas iri al la monterio ja ĉiukaze. Kaj ĉu li kunportos la leteron kaj la kesteton aŭ ne, tio ĉe lia transporto estus tute egala.

Sed se Celso estus jam eĉ nur tridek minutojn for el la urbo, tiukaze don Apolinar povus postsendi eĉ la plej rapidan ĉevalon al li, sed la viro sur la ĉevalo ne rekondukus lin. Tro longan vojon li ne povus postsendi heroldon, tio fariĝus tro multekosta. Sed Celso volas marŝi al la monterio, kaj li volas, ke la vojo estu bone pagita. Tial for el la urbo! Ĉu li irus la vojon, kiun desegnis don Apolinar por li, tio tiam ne estis certa. Sur tiu vojo povus renkonti lin postsendita heroldo. Tial Celso iras sian propran vojon. Li devis nur kun certo alveni en la lasta setlejo antaŭ la ĝangalo, ĉar nur de tie eblis pluirado al la monterio. Sed kiel Celso atingos la setlejon, tio estis afero lia. La setlejon li trovus same tiel bone sen la desegnaĵo de don Apolinar, eble multe pli bone sen la krajone gratita zigzagado.

Sed al Jovel ne venis karavano, kiu troviĝis en marŝo al monterio. Eĉ dum monatoj alvenis neniu. Kaj oni ne postsendis rajdantan heroldon al Celso. Sed Celso, ŝanceliĝanta de bonŝanco al bonŝanco, renkontis en la setlejo pomalgrandan meksikan komerciston. Tiu komercisto havis tri azenetojn ŝarĝitajn per malmultekostaj komercaĵoj kaj kiel helpanton li havis knabon dekdujaran. En ĉiuj vilaĝoj kaj haciendoj, kie la komercisto vojaĝis, li faris tiom aĉajn negocojn, ke tio priplorindis. La grandaj arabaj komercistoj, kiuj vojaĝis kun dudek, ja kun kvardek muloj, ne nur povis aĉeti ĉion pli malkare, sed iliaj varoj validis kiel pli bonaj kaj pli modernaj. La monterio estis nun la lasta espero por don Policarpo, kiu estis hejme en Socoltenango. Sed li timis sole migri tra la ĝangalo kun la eta metilernanto de komerco. Li atendis, ke eble alvenos kelkaj mahagonlaboristoj, kiuj estas sur la vojo al la monterio, kaj kun kiuj li povus vojaĝi. Sed neniu venis. Li jam decidis sekvamatene revojaĝi por denove iri sian vojon tra la vilaĝoj kaj haciendoj.

Jen trotante alvenis kun la sunsubiro, Celso. Al tiu fora setlejo venis nur tiu, kiu tie aŭ loĝas aŭ tiu, kiu marŝas plu tra la ĝangalo. Celso ne loĝis tie. Tial don Policarpo ne devis demandi lin, kien li volas iri.

Li rigardis tion kiel bonŝancon, ke Celso alvenis. Post interkonsentiĝo Celso des pli rigardis tion kiel bonŝancon, ke li trovis la komerciston.

Ju pli Celso proksimiĝis al la ĝangalo des pli klare li konsciiĝis pri la malfacilaĵoj, kiuj troviĝas antaŭ li, ĉar tiu ĝangalo estis tre diferenca de tiuj ĝangaloj, al kiuj li konatiĝis tie, kie li iam plantis kafon kaj sarkis el la vicoj inter la kafarboj la fiherbojn. Tio estis kultivita ĝangalo, kun helaj kaj puraj vojoj. Se oni estis jam tiom malproksime de kafoplantejo, ke oni apenaŭ plu povis aŭdi la bojadon de hundoj, oni jam ĉeokaze tute mallaŭte perceptis la bojadon de la hundoj de la sekva plantejo.

Kiam don Apolinar parolis pri la ĝangalo, estis en la imago de Celso la kultivita ĝangalo de la kafoplantejo. Li pensis la ĝangalon nur iom pli prikreskata kaj la distancon inter du plantejoj iom pli longa. Sed li imagis ja ankoraŭ, ke li estas en atingebla proksimo de aliaj homaj vizaĝoj, voĉoj kaj agoj.

Sur la ĝistiama vojo li renkontis nun vojkunulojn, kiuj konis la grandan ĝangalon kaj kelkajn, kiuj jam marŝis sur la vojo al la monterio. Vespere li tiam eksciis en la kabanoj de indiĝenaj vilaĝanoj, kie li tranoktis, pluajn detalojn pri la marŝo tra la ĝangalo de spertaj viroj.

Ĉiu unuopulo diris al li, ke li sola ne povus marŝi la vojon. Neniu povus marŝi sola. Tio estis laŭ ili la kaŭzo, kial la monterioj estas tiom certaj pri siaj viroj, se ili jam foje estas tie.

Kaj ĉiu parolis pri aliaj kaŭzoj, kial sola viro, eĉ se li estas indiĝeno aŭ pli malbonŝance eĉ ladino, ne povas marŝi sola. Ĉiun kaŭzon, kiu estis klarigita al li, Celso komprenis. Tiu, kiu ŝajne estis bonintenca al li, avertis lin tute serioze entrepreni la marŝon, ĉar estas tute certe, ke li pereos en la ĝangalo.

Li estis transpreninta la komision porti la leteron kaj la kesteton al la monterio Agua Azul. Al neniu survoje aŭ en la kabanoj li parolis pri la letero. Li estis memgardema, eĉ kontraŭ siaj propraj popolanoj. Li parolis ĉiam nur pri la kesteto kun la kinino, kiun li devas porti por la malsanuloj al la monterioj. Medicinon por malsaniĝintoj ŝtelus neniu de li. Eble tial ne, ĉar la malsaniĝintoj sen medicino povus morti kaj tiam kiel malbonaj spiritoj farus la teran vivon infere malagrabla al la friponoj pri l’ ŝtelita medicino.

Ĉiuj homoj, kiujn li pridemandis, rakontis al li hororajn historiojn pri la ĝangalo, pri la vojo tra la ĝangalo kaj pri la travivaĵoj de tiuj, kiuj iris la vojon. La granda plimulto de tiuj homoj kompreneble neniam estis en ĝangalo, la plej multaj eĉ ne proksimiĝis al la unua vepro de ĝangalo. Ĉiuj rakontis pri tio, kion aliaj vidis kaj travivis.

Kiel ajn la diversaj historioj sturme atakis Celson, kaj kiu ajn rakontis ilin, kaj je kia ajn maniero oni raportis, ĉio ĉi, sen escepto kontribuis al tio, vekigi en Celso gigantan timon pri la ĝangalo. Iun celon, eble eĉ tiun, Celson deturnigi de sia tasko, certe neniu havis. Ĉu Celso aŭ pereas en la ĝangalo aŭ ne, tio estis tute egala al ĉiu. Oni parolis nur, por havi interesajn aŭskultantojn por distri al si mem la tempon kaj por entuziasmigi sin je la propraj rakontoj kaj por eskcitiĝi. Oni ankaŭ ne rakontas fantom- kaj hororrakontojn nokte por deturnigi iun de tio iri en la nokto tra tombejo, se tiu devas fari tion. Oni rakontas por rakonti, por pasigi vesperon agrable kaj por delektiĝi je la timo de la najbaro.

Nu, kompreneble, plezuro aŭ eĉ feria aŭ promeno la marŝo tra la ĝangalo ne estis. Tiu marŝo en vero estis jam tre proksima al la hororrakontoj, kiujn raportis la homoj. Ĉar tiuj homoj, kiuj renkontis Celson en lia vojaĝo, ĉe kiuj li tranoktis, estis indiĝenoj. Kaj ne estis ties kutimo tro troigi aferojn, kiuj per si mem estis naturaj kaj kiujn iu devas fari. Kelkaj koncedis, ke oni efektive povus iri sola la vojon, sed la malfacilaĵo traveni estus tamen tiel granda, ke oni agas multe pli prudente, se oni ne iras sola la vojon, ĉar la sekureco atingi la monterion sola, estus nur kvindekprocenta.

Plenŝtopite ĝis la dentoj pri tiaj rakontoj, opinioj kaj konsiloj, alvenis Celso en la lasta setlejo. Certan impreson pri tio, kio atendos lin, li ricevis en la lastaj dekdu horoj. La setlejo mem troviĝis jam je duono de marŝtago profunde en la ĝangalo, eĉ se tiu parto de la vojo ankoraŭ ne estis origina ĝangalo, sed transiro de unu pejzaĝo al alia. Estis miksita pejzaĝo. Sed estis jam sufiĉe da ĝangalo por ekscii kiel aspektas la granda ĝangalo. Sur tiu ĉi lasta vojdistanco daŭranta duonon de tago, Celso ankoraŭ ne trovis eĉ nur unu homon, male al tio jam la spurojn de grandaj jaguaroj; kaj sur branĉo li vidis jaguaron, kiu tie kaŭrante kliniĝinte firmkroĉiĝis per siaj ungoj.

Mallonge antaŭ tagmezo li trairis la lastan vilaĝon de sia marŝo. Estis vilaĝo, kiu konsistis nur el kvin kabanoj kaj argila domo. Tuj post la vilaĝo Celso vadis tra granda rivero, kiu tie estis sufiĉe malprofunda, kaj en kiu la akvo atingis ĝuste ĝis la koksoj de Celso.

Post la rivero la ĝangalo komencis montri sin. Unue ankoraŭ malferme kaj hele, kvazaŭ tiel, kiel tre sovaĝiĝinta terpeco, kiu antaŭ multaj jaroj iam estis kultivata. Tiam ĝi fariĝis iom post, sed sufiĉe bone rimarkeble, pli kaj pli dense, pli morne kaj pli potence; kaj pli minacante kun ĉiu paŝo, kiun Celso iris plu.

Li trotis facilmaniere, por atingi la setlejon antaŭ la nokto. Antaŭ la setlejo, kiam li jam aŭdis boji la hundojn, estis denove travadenda rivero, kiu tie estis tiom larĝa kaj en la mezo tiom profunda, ke Celso, antaŭpalpante per la piedoj kaj bastono, devis serĉi lokon, kie li travenos sen devi naĝi. Ke tiu rivero jam entenis atentindajn gregojn da aligatoroj, Celso ne sciis. Kaj neniu estis dirinta tion al li. Ĉar li sciis nenion pri aligatoroj, li vadis tra la akvo sen timo. La aligatoroj plezuriĝis ĝuste en alia maniero, kaj tial ili ne okupiĝis pri Celso.

Kiam Celso fine alvenis en la setlejo, li diris al la mayordomo de la setlejo: „Hodiaŭ posttagmeze mi jam ricevis bonan imagon pri la ĝangalo; jen aĉa kaj terura marŝo.“

La kabana mastro metis kruron sur alian, rigardis Celson, rulumis cigaredon kaj opiniis kvazaŭ preterire: „Hodiaŭ posttagmeze, ĉu? Nu, vi ricevis bonan imagon pri la ĝangalo, ĉu? Certe, certe, sed tie, kie vi marŝis, tie ne estas ĝangalo. Tio estas nia ripozoparko, kiam ni dimanĉe posttagmeze volas iom promeni. Je la dua marŝtago de ĉi tie komenciĝas tio, pri kio mi kutime diras, ke tie nun la tereno komenciĝas fariĝi preskaŭ tute samaspekta kaj netravidebla. Sed muchacho, ne timu, la jaguaroj kutime ne mordas je la hela tago, tiam ili dormas, ili interesiĝas pli pri ulo, kiu dormas, kaj kiu endorme turniĝadas tien kaj tien. Sed mi konas sufiĉe da homoj, kiujn jaguaro molestis ankoraŭ neniam.“

Li lekadis sian cigaredon, bruligis ĝin kaj parolis plu: „Vin mi ne konas, muchacho. Sed, se vi iam ree travenos ĉi tie, vi ja povos diri al mi, kiel vi interkonsentiĝis kun la jaguaroj, kaj kiel la jaguaroj kun vi. Kaj se ni tiam ree trankvile povos interparoli, jen mi kalkulos vin al la homoj, kiujn mi konas, kaj kiujn jaguaro ne molestis.“

Jen do la ripozoparko por posttagmeza dimanĉo! Estis nun jam malhele. Celso turniĝis tie, kie li estis. Dudek paŝojn post la primitiva kabano, antaŭ kiu li sidis kun la korta kabanmastro, leviĝis la ĝangalo kun kruta vando el arboj. Ili tiom vaste kovris la ĉielon, ke Celso, se li volis vidi stelon, devis meti la kapon preskaŭ al la nuko. Muro, kiu estis alta sesdek, okdek aŭ cent metrojn. Tenebra kaj densa muro, nealirebla kaj sen malfermo.

„Kion vi cetere bezonas por la marŝo, chamulano?“ demandis la mayordomo. „Mi havas rostitajn tortiljojn, specialan specon, kiu ne fariĝas ŝima kaj makulhava. Aliaj tortiljoj ne taŭgus por vi. Mi havas rizon, fabojn, krudan sukeron, salon, alumetojn, kenajn torĉojn, freŝe muelitan kafon kaj citronojn. Vi ankaŭ povas ricevi freŝan posolon. Sed tiun nur kun dekdu horoj da mendotempo. Por ke ĝi estu freŝa kaj ne tiel rapide fariĝu verda kaj acida.

Krudajn tabakfoliojn mi havas sufiĉe, kaj malpli karajn ol pakpaperon, kiun mi ne havas. Iom da cigareda papero vi povas ricevi de mi. Sed vi rulumas ja cigarojn, do vi ne bezonas cigaredopaperon. Kaj entute estas por vi pli bone, se vi atendos ĝis morgaŭ ĉi tie. Tiukaze ni povos knedi por vi bonan posolon. Vi ja ne devas hasti. Ĉi tie estas tiel, ke tiu, kiu devas iri tra la ĝangalo, ne rapidu. Nenio helpas al li. Helpas al li eĉ ne io, se li estas meze de ĝi. Prenu al vi tempon, kaj prenu al vi sufiĉe da tempo. La ĝangalo ne forkuros de vi kaj ankaŭ pontoj ne trarompiĝos, ĉar ne estas pontoj tie.“

La mayordomo leviĝis kaj iris en la kabanon, kie li penis ekfunkciigi fulgokovritan lanternon. Fariĝis nun jam tute nokte.

En la korto antaŭ la kabano brulis tiam jam nevigla fajro, kiu disvastigis certan helecon, kiu sufiĉis por vidi, kie estas la latbarilo de la korto.

Celso sidis sur trabo, kiu kuŝis surtere. La trabo estis kruda trunko, de kiu falis la ŝelo. Senŝeligi la trabon neniu penis. Je pluraj lokoj la trabo estis senatente noĉita. Tiuj noĉoj ekestis pro maĉetbatoj de homoj, kiuj tie staris kaj kaŭris kaj ne sciis, kiel ili pasigu la tempon.

'Prenu al vi tempon, vi ja ne devas hasti’. Tiu rimarko de la mayordomo venis tiam en la kapon de Celso. Sonis al li kiel la voko:’Atendu, amiko mia, mi helpos al vi.’

Dum la lastaj du tagoj, en sia animo pli kaj influate de la rakontoj pri la ĝangalo kaj precipe dum la dua duono de tiu ĉi tago, Celso komencis rigardi sian taskon el aliaj vidpunktoj. Li ĉesis pensi pri la pesorekompenco por precipa transportrapideco de la letero. Sed li estis promesinta porti la leteron kaj la kesteton al la monterio. Kion li promesis fari, li plenumos. Sed por trovi elirvojon el la urĝo, en kiun li venis sekve de la avertoj pri la ĝangalo, li okupiĝis serĉi tian solvon de sia tasko, kia estas malpli danĝera por li.

Lia instinkto ne permesas disipi sian vivon. Tiu instinkto sciigas lin, ke li havas nur unu vivon; kaj ĉu li havos vivon post la morto, tio estas necerta. Pri tio lia instinkto lin ne lasas senti ion. Tiel estas nun lia devo administri tiun vivon bone, ne forĵeti ĝin, ĝin ne riski kaj defendi ĝin kun ĉiuj siaj fortoj kaj kun sia tuta inteligento.

Kun sia malmulte trejnita cerbo li laboris streĉe, por prudente kaj kompreneme akordigi sian devigitan taskon kun sia instinkto ne disipi sian vivon. Tio estis tio, kio okupis tiom liajn pensojn dum la lastaj du tagoj, ke li sekvis sian vojon tiel kvazaŭ moviĝus liaj kruroj sen la kunefiko de la kapo.

Kiam li alvenis en la setlejo, li jam trovis du solvojn. Mankis al li nur la povo kialigi la solvojn tiel, ke li nek pri si mem nek pri don Apolinar devus havi la senton, ke li plenumas siajn transprenitajn taskojn nur malfidele.

Ĉar li estis indiĝeno, mankis al li la nocio pri tempo ligita al neceso. Nenio estis rapide farenda en lia vivo. Se li do transdonos la leteron interne de dek kvar tagoj, jen li ricevos peson kiel aldonan rekompencon. Sed, en lia komisio per neniu vorto estis dirita, ke la letero en ĉiu kazo devu esti transdonita je fiksita tago en la monterio. Tion don Apolinar ne ordonus, ĉar dum tiom longa kaj peniga marŝo povus ekesti cent naturaj kaŭzoj, kiuj malhelpus la plumarŝadon de heroldo dum tagoj. Li povus fali teren, rivero povus forflosigi lin je longa distanco, li povus vundiĝi, la riveroj sekve de forta pluvo povus ŝveliĝi kaj li devus atendi ĝis ili ree havos normalan nivelon. Ekzistas nenombreble multaj kialoj por malhelpo.

Kaj ĉar nenio estis dirita pri tio, ke la letero nepre estu je certa tago ĉe don Eduardo, tial Celso povis tiam atendi en la setlejo ĝis li trovos akompanantojn. Oni pagis certan nombron de marŝtagoj al li. Se necesus pli da tagoj, tio okazus je kostoj liaj. Li ne prirabus don Apolinar, eĉ ne pri centavo.

Sed li transprenis la devon porti la leteron kaj la kesteton en ĉiu kazo al la monterio. Kaj Celso diris tion al si: 'Se mi pereos en la ĝangalo tiel aŭ tiel, la letero perdiĝos kaj ankaŭ la kesteto, kaj mi povos liveri nek la leteron nek la kesteton al don Eduardo. Por sekure transdoni la leteron, mi devas protekti mian vivon. Mi protektas ĝin plej bone, se mi iras ne sola tra la ĝangalo, sed atendas akompanantojn.

Plej bonvene al li estis tial la rimarko de la mayordomo, ke li prenu tempon al si, ke li ne hastu kaj atendu tie.

La mayordomo estis ladino. Tiu diris, ke estus pli bone, se li atendus. Tiu scias tion plej bone. Celso povas ĉiam apogi sin rilate al don Apolinar kaj don Eduardo je la mayordomo. Celso diris senkaŝe al don Apolinar, ke li ne konas la vojon tra la ĝangalo. Don Apolinar havis la rajton pro tiu nesciado de Celso rifuzi la komision al li. Li ne faris tion, li donis al li la komision, kaj li tial devis transpreni la respondecon.

Tiel Celso, kiam la mayordomo altrotis finfine kun la fulganta lanterno, troviĝis en tiom trankviligita stato, kvazaŭ li devus iri la konatan vojon de sia vilaĝo al Jovel.

Li gratadis je siaj nudaj piedoj, eltiris entretitan pikilon, elpikis niguas, la bestaĉajn sablopulojn el la piedfingroj. Li gratis la garrapatos, la iksodojn el la haŭto kaj kun kamforo frotis moskitopikojn. Ĉion tion li faris kun la nehastema trankvilo de migranta indiĝeno, kiu scias, ke li ne devas marŝi je la sekva tago, sed enŝovas tagon de ripozo.

Fininte tiun higienan laboron, li prenis fruktopelvon el sia pakaĵo kaj demandis al la mayordomo, kie estas la akvo.

La mayordomo balanciĝis en la hejmfarita hamako streĉita inter du fostoj de la kabana portiko, por pasigi la tempon ĝis la vespermanĝo ne vane.

Kun la botelpinto li montris direkton kaj diris: „Tie transe estas la rivereto; jen pura, klara kaj saniga akvo.“

Celso perdiĝis en la malhelo. Li lavis siajn manojn kaj ŝprucis akvon sur sian vizaĝon. Tiam li trinkis akvon el sia pelvo kaj poste portis la pelvon plenigitan kun akvo reen al la trabo, kie li jam preparis sian tranoktejon.

Li retiriĝis pli al la unua fosto de la domo por esti pli malproksima de la tablo, kiu staris sub la portiko kaj je kiu manĝas la familio de la mayordomo vespere. Li altrenis sian pakaĵon, ree kaŭriĝis sur la trabo kaj komencis trafosi sian pakaĵon.

El la profundo li eligis ĉifitajn tortiljojn, kiuj jam komencis fariĝi rompiĝemaj. Poste nigre ruĝan sekigitan viandon similan al freŝa ledo. Kaĉigitajn nigrajn kuiritajn fabojn envolvitajn en freŝan bananfolion. Krudan grajnan salon envolvitan en bananfolio kaj kunligita per minca bastfadeno. Kelkajn verdajn akrajn kapsikojn kaj manplenon da verdaj folioj, kiuj donu spican guston al la manĝo.

Ĉion tion metis Celso sur mateton el plektitaj bastfadenoj. Kaj tiam li iris, sen demandi pri permeso al la bivakfajro en la korto. La fajro estas je dispono al ĉiu migranto, ĉu tiu estas indiĝeno, ĉu ladino, se ĝi ne estas ĝuste uzata de la gastiganto.

Celso vigligis la fajron, surmetis pluan lignon. Kaj la korto kaj la kabano estis hele iluminataj. Kontraŭ tiu ekflamiĝanta lumo konturiĝis la vando de la ĝangalo nur des pli minacanta.

La juna viro kuŝigis la tortilojn al la fajro, turnis ilin, deblovis la cindron kaj ree turnis ilin; kaj kiam ili komencis eknigri, li retiris ilin al si kaj metis ilin en varmegan cindron tiritan de li per branĉeto el sub la fajro, por teni la tortiljojn varmaj.

La ledan ŝiraĵon el sekigita viando li pikis sur bastoneton kaj metis tiam la bastoneton sur du trunketojn, kiujn li estis stariginta vertikale, por ke la viando ne estu vorata de flamoj. La fabojn li lasis en la bananfolio, sed li nestigis la banafolion en varmega cindro, kiun li jam gratis el sub la fajro.

Kiam la viando komencis stufi, li sternis sian manĝon sur la mateton, iom fortiris la maton de la fajro, turnis la viandon ankoraŭ plurfoje, prenis ĝin tiam kun bastoneto de la fajro kaj komencis sian vespermanĝon.

Li havis nek tranĉilon, nek forkon, nek kuleron. Tamen li uzis la fingrojn nur por preni la pinĉaĵojn da salo, kiujn li ne disŝutis sur la manĝon, sed kiujn li ŝovis senpere en la buŝon. La viandon kaj la fabojn li manĝis tiel, ke li derompis pecon de la tortiljo kaj kun tiu tortilja ŝiraĵo li levis la viandon aŭ la fabojn tiel, kvazaŭ li farus tion per ĉifoneto. Se li levis jam tiel pikante viandon aŭ fabojn, jen li kunrulis la tortiljajn ŝiraĵon rapide kiel konusforman papersaketon kaj ŝovis la saketon plenigitan kun viando kaj faboj en la buŝon.

Al tio li trinkis la akvon, kiun li ĉerpis per la pelvo en la rivereto. Li uzis senfine da tempo por la manĝo. Kiel ĉiuj lacigitaj laboristoj li rigardis la manĝon kiel parton de la ripozo de streĉa laboro.

Dum li ankoraŭ manĝis, alportis la indiĝenaj servoknabinoj de la mayordomo la pelvojn kun la vespermanĝo. Kiam la pelvoj, teleroj kaj ladotasoj estis metitaj sur la alta ŝanceliĝema tablo, aperis la edzino de la mayordomo. Ŝi estis peza, plumpa kaj moviĝis kiel anaso antaŭen. Ŝi estis nudpieda kaj vestita per longa katunjupo atinganta ĝistere. Tiu triviĝis kiel la blanka katunbluzo, kiun ŝi portis parte malferme je la supra korpoparto, kaj kiu aspektis, kvazaŭ forta vento disfaligus ĝin en nebulo.

Kiam la sinjorino aperis en la portiko, Celso ekstaris de la fajro, iris renkonte al ŝi, kliniĝis kaj diris: „Buenas noches, señora.“La sinjorino rediris la saluton kaj rimarkis, nur por paroli ion: „De kie vi estas, chamulano?“

Sed tiam ŝi jam ne plu aŭskultis al tio, kion la junulo respondas, ĉar estis egale al ŝi, de kie li efektive venis. Ŝi sidiĝis sur tute malaltan skabelon. Estis tie nur du seĝoj. Sed la malalta skabelo ŝajne pli oportunis al la ino ol iu kutima seĝo. Kaj ĉar ŝi sidis malalte, tiel, ke ŝi apenaŭ povis transrigardi la tablon, ŝi prenis sian teleron sur la sinon.

Kiam la sinjorino jam ekmanĝis, oscedis la mayordomo laŭte kaj elkore, skuis sin en sia hamako plurfoje tien kaj ĉi tien kaj rektiĝis poste tiom ĝemante, kvazaŭ li devus iri post longa bela dormo al malagrabla laboro.

Forkon kaj tranĉilon ankaŭ la mayordomo ne havis. Estis nur kelkaj kuleretoj sur la tablo, kiuj, kiam ili iam estis novaj, certe aspektis kiel falsa arĝento, sed kiuj tiam tiom estis prifrotitaj, ke jam ekvideblis nur la kruda, plumpe aspektanta lado. La edzino de la mayordomo manĝis per la fingroj, tiel kiel manĝis ankaŭ Celso. Ŝi ĉiufoje deŝiris pecon de varmega tortiljo, pike levis per tio sian manĝon aŭ siajn fabojn aŭ sian akran kapsikon aŭ sian rizon, permane kunĉifis la tortiljan ŝiraĵon kun la interne kunigitaj manĝoj kvazaŭ kiel saketon kaj ŝovis la tuton en la buŝon.

La mayordomo plej volonte estus manĝinta same tiel, sed ĉar li sentis, ke kiel mayordomo li devas esti diferenca de ĉiuj aliaj mortemaj homoj, por ne perdi la respekton, li uzis sian poŝtranĉilon kaj ĉeokaze kuleron por manĝi.

Sed, se li pensis, ke neniu observas lin, kaj ke eĉ lia edzino ne observas lin, li manĝis tute tiel kiel Celso.

La servistinoj surtere kaŭris tre malproksime en la fono, ie en la malhelo apud ardanta fajro. Oni ne vidis ilin, oni aŭdis nur ilian babiladon kaj subridadon. Se ili fariĝis tro laŭtaj, vokis la edzino: „Damnita fibando, mi ĵetos al vi bastonegon al la kranioj, se vi ne lasos manĝi nin ĉi tie trankvile.“

Dum kelke da tempo la knabinoj silentiĝis iom timigite, tiam ili ree subridis kiel kokinoj ĝis la edzino finfine kaptis ion, kio ĝuste estis ĉemane kaj ĵetis tion en tiun malhelon, kie la servistinoj kaŭris kaj manĝis.

Laste ili trinkis kafon el emajlotasoj, kiuj ekstere sube havis la stampitan surskribon Bavario. Kial ĝi estis surstampita, kaj kion ĝi signifas, sciis tie neniu en ĉirkaŭo de kvincent mejloj. Neniu okupiĝis pri tio. La knabinoj trinkis sian kafon el trinkpelvoj, kiel Celso, kiu ĉiam portis tian kun si.

Tuj kiam estis trinkita la lasta gluto, vokis la edzino, kun la taso ankoraŭ ĉe la buŝo: „Lleven. Detabligu!“ Post tio la servistinoj alkuris rapide kaj forportis ĉion de la tablo.

Kiam la servistinoj, volis levi la premkavigitan ladokruĉon, en kiu troviĝis la kafo, vokis la mayordomo: „Venu, chamulano, jen prenu la kafon.“

Celso venis kun sia pelvo al la tablo kaj la mayordomo verŝis la tutan kafon, kiu ankoraŭ estis en la kruĉo, en ties pelvon.

„Gracias, patronĉjo“, diris Celso ridante kaj reiris gardeme pri la ĝisrande en la pelvon verŝitan kafon, al sia fajro.

La kafo estis nigra, sed kuirita kune kun bruna kruda sukero.

La edzino ekstaris de sia skabelo. Ŝi faris tiel, kvazaŭ estus giganta peno por ŝi leviĝi de la skabelo. Unue ŝi kliniĝis tre antaŭen, tiel, ke la nazo tuŝis la genuojn, tiam ŝi reĵetis la supran korpoparton kaj leviĝis per tiu svingo.

La mayordomo ree ĵetiĝis en la hamakon kaj komencis balanci sin. La krurojn li lasis pendi trans la hamakon je ambaŭ flankoj. Tiam li tiris ŝmacante la postrestaĵojn de la vespermanĝo el la dentoj, dum li tenis la manojn kunfaldite post la kapo por havi kusenon. Tiel ofte, kiel ŝajnis al li agrabla aŭ helpis al lia digestado, li gruntis bonfarte. Ĉu li faris tion pro pura bonfartemo aŭ pro psika neceso aŭ por diri al sia edzino tiumaniere, ke ŝi estas bona kuiristino, ne estis eltrovebla. Sed oni trafas la ĝustan, se oni supozas, ke li faris ĉion tion, ĉar li sentis sin hejme, kaj ĉar li tie estis la ĉiopova reganto, kiu devas zorgi sin pri la bonfarto de neniu; kaj se tio al iu ajn ne plaĉus, kiel kondutas la reganto, tiu ja povus foriri sian vojon.


Rimarkoj

Buenas noches señora. = Bonan nokton, sinjorino.

Bavario = en la originalo legeblas kiel 'Bayern'. Sed ĉar B.Traven en Munkeno estis membro de la revolucia registaro en la „ruĝa“ Konsilia Respubliko Baiern, li certe sciis, ke oni skribas sur tiajn tasojn ne 'Bayern', sed ,,Bavaria“. Estas do iom enigme, ke li skribis tamen tiel. Ĉu li volis mistifiki nin? Ĉu ŝajnigi, ke li ne scias tion? Ke li neniam estis en Bavario? En sian taglibron notis Ret Marut la 26-an de septembro en la jaro 1924: The Bavarian of Munich is dead. (La bavaro de Munkeno estas morta.) Ŝajne li celis sin mem, lia rolo kiel bavara revoluciulo kiel Marut estis finita, komenciĝis nova tempo en la nova haŭto de certa B.Traven. Do tiel hazarde, kiel oni povus supozi tion unuamomente, li ne evitas la vorton „Bavaria (Bavario)“, kaj li verkas originale intence „Bayern“, kaj ne eventuale eĉ „Baiern“ kiel surskribon de la taso, tio estus estinta tro evidenta saluto al la batalkamaradoj el la munkena tempo, ĉar tio estis laŭ la dekreto la nova nomo de Bavario por la antaŭa nomo „Bayern“, kiam la ruĝa respubliko ĵus starigis konsiliian respublikon laŭ la modelo de la bolŝevikaj sovetoj, kiuj origine estis rusaj kamparaj komunumoj.

Lleven = Forprenu!

mayordomo = intendanto, domkortega mastro, administristo, domisto.

posol aŭ potzol = trinkaĵo el fermentita maizo, komuna en Ĉiapaso. señora = sinjorino.

VII

Ankaŭ Celso intertempe finis sian vespermanĝon. Li iris kun sia pelvo al la rivereto, lavis siajn manojn, lavis kaj gargaris sian buŝon kaj revenis kun la pelvo plenigita de akvo al la bivakfajro. Li kunpakis siajn aĵojn kaj metis ĉion en sian reton. Li tiam tiris la pakaĵon reen al la trabo en la proksimo de la portiko, elprenis memrulumitan cigaron, ekbruligis ĝin per ardetanta bastoneto je la fajro kaj kaŭris sin nun fine en oportuna senzorgemo larĝe sur la trabon, apogante sin per la dorso kontraŭ la unua fosto de la portiko.

„Cetere, kiu sendis vin al Agua Azul?“ demandis la mayordomo por interparoli.

Don Apolinar.“

La mayordomo tiris tabakon el la ĉemizopoŝo kaj vualis ĝin en mincan blankan paperon, kiu estis vendita kiel cigaredopapero, sed kiu estis tamen kutima pakpapero, eble eĉ pli malbonkvalita, neniel pli bona, kaj por cigaredoj neniel pli taŭga ol nepresita gazetpapero.

Servoprete Celso saltis supren, kiam li vidis, ke la cigaredo estis rulumita kaj venis kun ardetanta branĉeto al la mayordomo por bruligi ties cigaredon.

„Estas de Dio malbenita vojo ĝis la monterio. Sed de tempo al tempo mi pensas, ke oni multe pli facile trairas surpiede ol per rajdobestoj kaj ŝarĝmuloj.“

Celso respondis nenion.

La mayordomo ne sciis, kion nun ankoraŭ diri aldone. Ĉio, kio povus esti temo, estis jam klarigita.

Sed li aŭdis voĉojn, kiuj proksimiĝis, kaj tio kondukis lin al nova inspiro: „Eble vi povus iri kun don Policarpo. Duope aŭ triope la vojo ne estas tiel trista.“

Ankaŭ Celso aŭdis la voĉojn, kaj kiam li rigardis flanken, li rimarkis en la malhelo du nekonturitajn figurojn, kiuj fine elpaŝis el la malhelo kaj ekrigardeblis. Jen viro kaj knabo.

„Buenas noches“, diris la viro, paŝis en la portikon kaj sidiĝis sur seĝon, kiun li ĵus fortiris de la tablo. La knabo sidiĝis sur la alian flankon de la trabo, sur kiu sidis Celso.

Como estas, chamulano, kiel vi fartas?!“ li diris, turnante sin al Celso.

Celso ekstaris, kliniĝis antaŭ la viro kaj diris: „Buenas noches.“

Estas don Policarpo de Socoltenango, komercisto, ankaŭ li volas iri al la monterioj. „Vi povus iri kun li, chamulano“, diris la mayordomo.

Nenion Celso en la lastaj tagoj pli sopire atendis ol iun, kiu volas migri al la monterioj kaj kiu povus iri la vojon komune kun li.

Sed Celso ne estis plu la sama nelerta kaj monde nesperta indiĝeno kiel tiam, kiam li revenis de la kafoplantejo. Li mem sentis, ke li ŝanĝiĝis. La unua ŝanĝo okazis, kiam don Sixto forprenis lian nuptomonon sen ia ajn ceremonio; la dua ŝanĝo okazis, kiam li ne plu povis aĉeti donacon por sia patrino, ĉar la komercisto triobligis la prezon por li, kiel li eksciis pli malfrue, nur por povi vendi brandon al li; la tria ŝanĝo okazis, kiam li aŭdis de sia patro, ke don Sixto ne havis la rajton forpreni la monon de li; kaj plia ŝanĝiĝo okazis en li, kiam li vidis kiel lia knabino turniĝis al li, kvankam li kvazaŭ ŝajnigis ne rimarki tion. Kaj ĉiuj tiuj ŝanĝoj influis lian karakteron.

Li jam elkreskis el sia naiveco. Li lernis, ke en tiu ĉi mondo nenio estas donacita kaj, ke tiukaze, se oni ne uzas avantaĝon, kiu ofertiĝas, alia uzas la avantaĝon kontraŭ tiu, kiu ne uzis ĝin. Tiel Celso el siaj spertoj pri malico, kiuj iam dolorigis lin, lernis pensi pli rapide kaj malpli rapide diri 'jes' kaj 'je via servo, patronĉjo’. Kaj ĉar la rapida pensado kaj la malrapida jesado havigis konsiderindan avantaĝon al li dum la komerco kun don Apolinar, tial estis decidita afero por li, ke li uzos plu tiun sistemon en la estonteco. Antaŭ liaj ŝanĝoj li dirus: 'Mi estas ja tiom feliĉa, patronĉjo, ke mi renkontis vin kaj ke ni kune povos iri tra la ĝangalo.’ Sed tiam li jam sciis, ke la sekvo de lia grandanimeco estus tiu, ke la komercisto tuj eluzus lin je la avantaĝo de la komercisto kaj je la damaĝo de la indiĝeno.

Celso respondis nenion al la vortoj de la mayordomo. Li lasis la mayordomo-n kaj la komerciston tute en malklareco, kiel li akceptis tion, ĉu ĝi estis bonvena aŭ nebonvena al li.

Li rigardis don Policarpon, ne atentofrape, sed bone observante lin.

Don Policarpo aspektis bronze bruna kiel li mem, malaltstatura, sed fortika kaj tendenhava kiel li. Li havis nigrajn, iom oblikve aspektantajn okulojn kiel li. Kaj kiel li don Policarpo havis densan, nigran kaj dratecan hararon, kiu falis profunde sur lian frunton kaj, kiu vekis la impreson, ke Celso havas tre malaltan neevoluitan frunton, dum la supra parto de la malantaŭa kapo estis formita kiel konuso, kaj tiel li aspektis, kvazaŭ li estus metinta turbanon sur la kapon. Ne estis dubo, ke ambaŭ praavoj, eble eĉ la praavinoj de don Policarpo estis ankoraŭ puraj indiĝenoj en la vilaĝoj de siaj triboj, kaj ke la gepatroj de don Policarpo eble venis kiel domservistoj en la urbon, tie geedziĝis kaj edukis siajn infanojn tiam en la urbo. Per tio Policarpo fariĝis ladino, kiu faris sin memstara kaj sendependa kiel vagadanta etkomercisto.

Li parolis tiel flue la indiĝenan lingvon kiel la hispanan. Tio ĉe lia komerco estis tre utila, kaj li havis tiel grandan avantaĝon kompare al aliaj etkomercistoj, kiuj parolis nur la hispanan. Ĉar li parolis ne nur indiĝenan lingvon, sed ankaŭ aspektis kiel indiĝeno, kaj se ŝajnis al li avantaĝe, montris indiĝenajn kutimojn kaj uzis ilin, li ĉiam gajnis la konfidon en la indiĝenaj vilaĝetoj kaj inter la indiĝenaj peonoj de la grandaj bienoj. Li estis laŭ sia maniero honesta komercisto kaj kontentiĝis pri malpli da gajno ol iu alia el la multnombraj komercistoj de meksika aŭ araba devenoj, kiuj vagadis en la lando. La malavantaĝo estis tiu, ke li havis nur malmulte da kapitalo kaj tial povis vojaĝi nur kun malmultaj varoj. La grandaj komercistoj, speciale la arabaj, vojaĝis kun tre grandaj varostokoj kaj tiuj komercistoj dorlotis la homojn per sia ampleksaj ofertoj. Kontraŭ tiuj grandaj komercistoj don Policarpo estis ĉiam en embaraso. Por akiri sian porvivon li devis dure labori kaj eterne esti sur la piedoj kaj eterne surmarŝe.

Ĉio ĉi ne estis la zorgo de Celso. Li ne konis la negocajn rilatojn de don Policarpo. Li vidis nur la komerciston je don Policarpo, komerciston, kiu enspezas monon. Kvankam li ekkonis ankaŭ la indiĝenan fraton je don Policarpo, li tamen montris al li la plenan respekton kiel al ladino. Kaj ĉar don Policarpo volis esti ladino, tial Celso envicigis lin en la ĉenon de tiuj, kiun li iel bezonis por ree enkasigi la monon de don Sixto, kiun tiu forprenis de li.

Celso ekkuraĝis. Li kuraĝis riski la akompanon, kiu ofertiĝis tie al li. Sed li diris al si, se mi ne sukcesos tiel, kiel mi volas, mi tamen povos marŝi kun la viro. Ĉar ne kostas ion al li, kaj mi ne molestas lin kaj ne volas havi ion de li, povas esti egale al don Policarpo, ĉu mi trotos post li aŭ ne.

„Perdoneme, patroncito“, li diris ĝentile kaj subuleme al la mayordomo: „Pardonu al mi, patronĉjo, sed mi pensas, ke mi ne povos vojaĝi kun don Policarpo.“

„Sed kial ne, muchacho?“ demandis don Policarpo.

„Pripensu“, li diris turniĝinte al ambaŭ viroj, „mi ricevis de don Apolinar la ordonon, ke mi portu la kesteton kun la medicino kiel eble plej rapide al Agua Azul, ĉar la peonoj estas malsanaj. Ili ĉiuj havas malarion, paludismon, la intermitan febron, kaj kutiman febron. Kion sciu mi pri tio. Kaj don Apolinar promesis al mi ankoraŭ krompeson, se mi portos la kesteton rapide.“

Don Policarpo komencis marĉandi. „Lasu tion tiel, chamulano, trankviliĝu. Mi konas don Apolinar bone. Li estas mia amiko. Mi ja ĉion tion pritraktos kun li. Kaj mi volas diri al vi tion, muchacho - kiel vi nomiĝas? - Celso. Bone. Mi esperas, ke mi faros bonan negocon en la monterioj. Ekde monatoj tie jam ne estis komercisto. Mi estas certa, ke mi ĉion tion, kion mi havas ĉe mi, vendos.

Bone. Vi kompreneble kuras multe pli rapide per viaj kruroj ol mi kun miaj azenoj. Kaj mi koncedas, ke vi perdos vian krompeson, se vi vojaĝos kun mi. Sed tion mi glatigos. Mi donos al vi du pesojn, se vi iros kun mi kaj ni kune vojaĝos.“

La mayordomo diris: „Aŭskultu, chamulano, tiel rapide vi ne ree ricevos tri pesojn.“ Li kraĉis brue teren. Tiam li aldonis: „Mi ja ankaŭ jam diris, ke la vojo estas damnita de Dio, infere streĉa vojo. Neniu diablo iras tie por kapti animon al si. Tion vi ja vidos. Post La Culebra la ĝojoj komenciĝos. Prenu la du pesojn kaj iru kun don Policarpo.“

La mayordomo havis viglan intereson je tio, ke ĉiu, kiu venis en la setlejon kun la intenco vojaĝi al la monterioj, ankaŭ efektive ekmarŝos. Estis unu el liaj plej bonaj enspezfontoj, vendi al la vojaĝantoj la necesan provianton. Se li ne havus tiun enspezfonton, li verŝajne tute ne estus akceptinta la magrigan postenon kiel mayordomo. La bienulo, al kiu la setlejo apartenis, sed kiu loĝis en Tabasko, donis al li ĉiutage nur dudek kvin centavojn da salajro.

Don Policarpo ne havis alian elirvojon. Li devis migri en la monteriojn por plibonigi sian komercon. Tro longe li ne povis atendi, alie povus okazi, ke pli granda komercisto estus pli rapida ol li kaj kontentigus la tutan bezonon en la monterioj. Sed neniukaze li volis vojaĝi sola, nur kun sia malgranda komizo kiel akompananton. Ankaŭ Celso devis iri al la monterioj. Ankaŭ li ne volis vojaĝi sola, de kiam li aŭdis pri la danĝeroj. Sed Celso povis ŝajnigi al don Policarpo kaj al la mayordomo, ke li preferas vojaĝi sola. Kaj plian fojon, kiel kontraŭ don Apolinar, li ne ofertis sin, kvankam restis al li en vero neniu alia eblo krom akompani don Policarpon.

Don Policarpo tiris sian seĝon pli proksime al Celso. Li prenis pakaĵeton kun fabrike produktitaj cigaredoj, malfermis ĝin kaj transdonis cigaredon al Celso. Celso fumis ankoraŭ je sia larĝa cigaro. Sed li prenis tamen la cigaredon kaj kaŝis ĝin en la brustopoŝo.

„Nu, ne estu tiel obstina, Celso“, la komercisto fervore parolis al li. „Mi devas en ĉiu kazo iri en la monterion kun mia fatraso. La knabo, kiu laboras kun mi, estas bona diligenta ulo. Sed li estas ankoraŭ malgranda kaj malfortema. Ĉe tia marŝo oni ja devas havi iun, kiu scias uzi la manojn. Mi volas diri tion al vi, muchacho, ke mi donos al vi tri pesojn ĝis Agua Azul, se vi iros kun mi. Kaj mi volas diri al vi ankaŭ tuj tion, vi manĝos kun mi dum la tuta vojaĝo. Vi ne devas eldoni ion por tio. Kiel rekompencon, ke mi donos al vi la manĝon, dum la marŝo vi iom helpos al mi. Matene ĉe la serĉado de la azenoj kaj ĉe la surpakado. Estu bona muchacho, Celso. Vi ne scias, ĉu ni iam denove renkontiĝos kaj mi eble povos fari ion por vi.“

„Bueno, patroncito“, diris Celso, „bueno, mi iros kun vi. Sed mi faras tion nur, ĉar vi tiom longe ne havis bonan negocon. Por aliulo mi tute certe ne farus tion. Mi ne povas trompi tiun don Apolinar.“

„Mi ja jam diris al vi, Celso“, respondis al tio la komercisto, „mi enordigos tion kun don Apolinar, por ke li ne pensu, ke vi volis malfruiĝi intence.“ Li turnis sin al la mayordomo: Don Manuel, ĉu viaj muchachas ankoraŭ povus fari kafon al ni?“

„Kompreneble, kompreneble“, diris la mayordomo. Tiam li vokis: „He, Chucha, malbenita lantemulo kaj merdulo, diru al la sinjorino, ke ni volas havi ankoraŭ pli da kafo.

Kaj rapidu, alie mi saltos sur vian nukon. Flojos, fiaj pigruloj, tie en la kuirejo.“ Tiam li grakadis gorĝe kaj elkraĉis pafece.

Ne je la sekva tago, sed je la postsekva, la komercisto, la komizo, Celso kun sia pakaĵo sur la dorso kaj kvar azenetoj ŝarĝitaj per la komercaj varoj de don Policarpo ekmarŝis al la monterioj.

La vojo estis kvaroble pli mizera ol la mayordomo rakontis pri ĝi.

VIII

Estus malordigo de kutimaj aferoj, se ne la plej streĉan laboron sur la vojo ricevus Celso. Li estis bonvolema kaj volis honeste perlabori la manĝon, kiun don Policarpo permesis al li. Estis interkonsentite, ke Celso por la manĝo ĉeokaze iom helpos al la komercisto. Sed el la bonvolemo de Celso evoluiĝis jam je la dua tago de la marŝo memkomprenebleco, se ne eĉ devo. Don Policarpo komencis komandi, kvazaŭ li estus la mastro kaj Celso la servisto.

Ĝi komenciĝis per tio, ke don Policarpo je la unua vespero survoje, kiam ili alvenis ĉe ripozejo, lasis fali sin kaj klarigis, ke li estas tiom laca, ke li ne plu povus kurbigi fingron.

„Deŝarĝu la pakaĵojn de la burritos, de la azenetoj, mi helpos al vi pli malfrue“, diris don Policarpo. Kaj Celso sen helpo deŝarĝis la bestojn.

„Prenu la pakaĵojn ĉi tien“, don Policarpo ordonis poste.

La malgranda komizo penis antaŭ la okuloj de don Policarpo veki la ŝajnon, kvazaŭ li kunlaboras fervore.

Sed en vero li kuris nur tien kaj ĉi tien, kunrulis la pakŝnurojn kaj kunmetis ilin por la sekva mateno.

„Ni devas detranĉi foliojn por la azenetoj“, diris don Policarpo. Sed tiu 'ni' signifis, ke Celso ekmarŝu kun la maĉeto kaj dehaku foliaron, kaj alportu la foliaron, por ke la azenoj havu manĝon.

Don Policarpo per blovado vigligis la bivakfajron por prepari la manĝon. Sed Celso devis alporti la akvon, devis serĉi sekan lignon, devis lavi la potojn kaj gardi la manĝon, por ke ĝi ne ekbrulu. Matene Celso devis kunkolekti la azenetojn, surmeti la selojn, alporti la pakaĵojn por firmigi ilin sur la azenoj. Ĉe tio don Policarpo kompreneble helpis al li, kaj faris ĉe tio tion, kio laŭ la interkonsento de la intertraktado devus esti la kunhelpo de Celso. Ĉe la ŝarĝado de la portobestoj ĉiam unu persono devas fari la streĉan laboron. La pli facila laboro estas la transdonado de la ŝnuroj kaj maŝoj por firme kunpakadi. Celso faris la streĉan laboron, la ŝarĝadon kaj kunŝnuradon de la ŝarĝoj.

Kiam Celso serĉis la azenetojn en la ĝangalo, matenmanĝis don Policarpo. Kaj kiam la azenetoj estis ŝarĝitaj, ili ektrotis kaj don Policarpo post ili. Nur tiam Celso gajnis kelkajn minutojn da tempo por trinki sian kafon kaj varmigi kelkajn tortiljojn al si. La kafon verŝis don Policarpo en lian pelvon, la tortiljojn li metis apud la fajron kaj la fabojn li ŝutis sur unu el la tortiljoj. Celso nun manĝis. Li devis manĝi rapide por ne tro malfruiĝi. Post la manĝo li ŝovelis teron sur la fajron por estingi ĝin. Tiam li levis sian pezan pakaĵon kaj rapide marŝis por ree atingi don Policarpon.

Lastfine li atingis la karavaneton. Kutime estis tiel, ke du aŭ tri bestoj forpuŝis la ŝarĝon, kaj ke Celso nun devis reŝarĝi ilin. Aŭ ankaŭ eblis, ke don Policarpo ne sufiĉe atentis kaj tial besto kuris kun la ŝarĝo sur propra vojo ien en la ĝangalo. Celso devis serĉi la beston. Kaj kiam li renkontis la azenon, tiu eble jam deskuis la ŝarĝon kaj ĝi pendis sub ĝia ventro. Celso ne povis ŝarĝi la beston sola, tial li liberigis la azeneton tute de ties ŝarĝo, kaptis la lazon de la azeno kaj metis la ŝarĝon sur sin mem por porti ĝin tien, kie atendis don Policarpo kun la ceteraj bestoj, por tie, kun la helpo de la komercisto, ree surpaki la ŝarĝon.

Povis okazi, ke la atendantaj bestoj fariĝis senpaciencaj kaj don Policarpo estis nekapabla reteni ilin. Ili ekmarŝis kaj don Policarpo post ili, ĝis la azenoj per si mem ie haltis kaj ĵetis sin teren. La tutan distancon kuris Celso tiam kun la ŝarĝo de la azeneto sur sia dorso post don Policarpo, ĝis li atingis lin kaj povis ŝarĝi la beston kun li. Kiam la azeno estis reŝarĝita, don Policarpo tuj marŝis plu. Celso devis nun rekuri la distancon por preni sian propran pezan pakaĵon.

Sed Celso ankaŭ en la ĝangalo ŝanĝiĝis plu. Kiam li rimarkis, ke don Policarpo volis eluzi lin ĝis renversiĝo, kaj kiam li ekkomprenis, ke don Policarpo ja eble estas laca, sed eĉ pli nur pigra koste de Celso, ree okazis ŝanĝiĝo en li.

Ĉe la grimpado de tre kruta kaj roka pado falis Celso kun sia pakaĵo teren, kaj li falis tiel malbonŝance kaj ankoraŭ ĝuste antaŭ la okuloj de don Policarpo, ke la komercisto povis vidi kiel Celso elartikigis la dekstran brakon. Celso, tute kontraŭ sia kutima moro malkaŝis senton de doloro, ĝemadis kaj montris turmentatan vizaĝon.

Per la maldekstra brako li ne povis haki foliaron de la arboj. Li devis translasi la nutradon de la azenoj nun al don Policarpo. Kaj ĉe la ŝarĝado de la azenoj estis nun Celso, kiu transdonis la ŝnurojn kaj maŝojn sub la ventro de la azeno al la pakanto. Dum la marŝo Celso kutimiĝis pri tio antaŭiri la komerciston kaj peli azenon antaŭ si. Li kaŭzigis tion tiel, ke li diris, ke la ceteraj azenoj tiel pli facile sekvas. Se nun al don Policarpo deglitis la pakaĵoj, li devis ree surpaki ilin kun sia komizo, kaj se la azeno, kiun Celso pelis antaŭ si, flankenŝovis ŝarĝon, jen Celso atendis ĝis don Policarpo alvenis.

Tiu ĉi maniero de la labordisdonado ŝajne ne tre plaĉis al don Policarpo. Li diris vespere, ĉe la alveno en la ripozejo, kiam li jam deŝarĝis la azenetojn: „Ho ve, Celso, vi bone povus helpi al mi per via maldekstra brako haki la foliaron de la arboj. Vi estas same tiel lerta kun via maldekstra brako kiel kun via dekstra.“

„Mi provos tion, patrono“, diris Celso helpoprete. Kaj li efektive alportis freŝan foliaran ŝarĝon el la profundo de la ĝangalo.

Kiam ili tiam kaŭris pli malfrue vespere post la manĝo apud la fajro kaj fumis, diris Celso kvazaŭ preterire: „Mi pensas, ke mi ne povas perdi tiom da tempo sur mia vojo, patrono. La azenoj iras tro malrapide, mi devas esti pli rapide kun mia kesteto en Agua Azul. Don Apolinar tradraŝos min, se mi ne estas sufiĉe frutempe kun la medicino ĉe don Eduardo. La homoj, ĉiuj, estas malsanaj en la monterio.“

Don Policarpo en la tri tagoj de la marŝo ricevis sufiĉe impresan imagon pri la ĝangalo, por nun ektimi, kiam li ekkonis la aĉan perspektivon antaŭ si, ke Celso povus forlasi lin kaj adiaŭi de li meze de la ĝangalo. Tute egale, ĉu li marŝus antaŭen aŭ reen. Jam la penso pri tio lasis flui varman ŝviton en liajn sandalojn.

„Ni dividu skatoleton kun sardenoj, muchacho“, diris don Policarpo. Li altiris pakaĵon kaj fosadis en ĝi ĝis li aperigis etan skatoleton kun hispanaj sardenoj. La sardenoj estis en liaj migradoj la lukso, kiun li permesis al si de tempo al tempo, se li faris bonan negocon iutage. Ili estis samtempe lia lastrezerva porcio, nutroporcio por okazo de bezono, se ĉiuj ceteraj nutraĵoj estis detruitaj aŭ de la pluvo aŭ de ratoj. Lia komizo ne povis memori, ke li iam vidis lin malfermi skatoleton, kvankam la komercisto ĉiam havis ses da ili ĉe si. Skatoleto kun sardenoj estis la plej multekosta manĝo, kiun la komercisto en konsidero de siaj enspezoj dum siaj vojaĝoj povis permesi al si.

La komizo ricevis sardeneton kaj duonan aldone kaj rajtis elleki la ladoskatoleton. La restaĵon de la sardenoj kaj la oleon dividis precize je duono don Policarpo kaj Celso.

Per tiu divido de la sardenskaloteleto, kiun don Policarpo tiel devote kaj honeste entreprenis, kvazaŭ li estrus la ceremonion de Sankta Manĝo, li akceptis Celson kiel sian samrangan vojkunulon. Li faris tion tiel decide, ke li vokis la komizon fari ĝin, se io estis alportenda al la bivakfajro aŭ se necesis iu negrava farado. Al Celso li diris: Restadu plu sur via postaĵo, la chamaco povas fari tion. Li ja krome ne havas okupon kaj perlaboras eĉ ne la salon, kiun li formanĝas de mi. Ni ambaŭ estas sufiĉe lacaj, la knabo havas pli viglajn krurojn.

Kaj je la sekva tago en la marŝo, kiam Celso vokis al li: „Patrono, patrono, Prieto deĵetas la ŝarĝon“, jen don Policarpo alvenis, helpis reĝustigi la ŝarĝon kaj diris tiam, kiam ili trotis plu: Aŭdu, Celso, diru simple señor al mi. Tio estas pli konciza. Se ni ne havas manĝon, vi malsatas same tiel, kiel mi.“


Rimarko

señor = sinjoro.

IX

Don Policarpo estis nur tagon en la unua monterio, kiun ili atingis, kaj jen eĉ ne plu tvirnfadeno postrestis al li, kiun li povus vendi. Ĉiujn varojn, kiujn li portis kun si de semajnoj en la bienoj kaj en la vilaĝetoj, li vendis kun bonaj enspezoj.

Li aĉetis ridinde malkare felojn, kiujn li volis kunpreni hejmen, por ke la azenoj ne iru sen ŝarĝo, por ke ili enspezigu pli ol nur la kostojn. Pere de feloj li ree povis gajni monon. Li atendis plu nur akompananton. Tiel malmulte kiel li volis vojaĝi sola al la monterioj, tiel malmulte kaj eĉ multe malpli li pensis pri tio remarŝi sola.

Celso ankoraŭ devis iri du tagmarŝojn plu ol don Policarpo, kiu tuj haltis en la unua monterio. Sed Celso ne migris sola, ĉar pluraj junaj viroj devis iri la saman vojon transirantan riveron al monterio, kiu troviĝis sur la alia flanko.

Celso transdonis la leterojn kaj la kesteton al don Eduardo. Li ricevis sian salajron kontante, ĉar li diris, ke  li ankoraŭ ne volas remarŝi kaj ĉeko tial ne estus utila al li. La homoj, kiuj remigris de la monterioj hejmen, egale ĉu ili estis laboristoj, ĉu oficistoj ĉu komercistoj, ĉiam preferis preni nur iom da mono kontante kaj la restaĵon kiel ĉekon kun la nomo de la portanto. Eĉ la komercistoj, kiuj vendis siajn varojn tie, transdonis la kontantan monon en la oficejoj de la monterioj kaj akceptis por tio ĉekon. Ĉekoj ne tiel facile perdiĝus, kaj ĉar ili havis la nomon de la portanto, ili ankaŭ ne ŝteleblus. Kontanta mono havis pezon. Kaj ĉiu vojaĝanto, ĉu li vojaĝis piede ĉu surĉevale, limigis la pezon de sia pakaĵo je kiel eble plej eta pezomezuro. La cekoj de la monterioj ĉie estis akceptataj, same al mono, sen aldonaj kostoj. La komercistoj de la urbetoj ofte pagis unu aŭ du procentojn pli por la ĉekoj ol tiuj valoris, ĉar transportoj de kontanta mono de la urbetoj al pli grandaj urboj aŭ al la fervojstacioj estis danĝeraj pro la banditoj. Neniu asekuris tiajn monsendaĵojn. Se la komercistoj de la urbetoj interne de la federacia ŝtato devis pagi ion al la pli grandaj komercaj entreprenoj, estis al ili tre agrable, se ili povis pagi siajn kalkulojn per ĉekoj de la monterioj. Celso esperis, ke li trovos laboron en Agua Azul, ne pro la letero, sed pro la laboro li migris al la monterioj. Sed Agua Azul ĝuste tiam ne dungis laboristojn. La monterio jam dehakis la mahagonlignon de la tereno, kiun ĝi estis akiris por ekspluato. La direktoroj, kanadanoj kaj skotoj intertraktis kun la registaro por ricevi pluajn koncesiojn por aliaj terposedaĵoj. Sed tiuj intertraktadoj okazis tre malrapide. Kaj antaŭ ol tiuj novaj koncesioj ne estis sekurigitaj, la monterio ne povis labori kaj tial ankaŭ ne dungi laboristojn. La laboristoj, kiujn la entrepreno bezonis por plenumi la forflosigadon de la gigantaj provizaĵoj je mahagontrunkoj kun la komenco de la pluvotempo, estis kompletaj. La monterio Agua Azul havis inter la laboristoj la famon esti la ununura monterio, kie la laboristoj estas traktataj kiel homoj, je tiu grado, je kiu monterio entute povas permesi tion. Se ankaŭ en tiu monterio de tempo al tempo okazis malhumanaj aferoj, tiukaze malofte estis la kulpo de la estraro, sed kulpis tion rilatoj, kiujn forigi aŭ eviti estis ekster la povo de la gvidantaj personoj. Tiuj rilatoj baziĝis sur tio, ke mahagono kreskas nur en la ĝangalo kaj nur tie havigeblas, per tio, ke oni eligas ĝin el la ĝangalo. Se tie estus fervojo proksime kaj aŭtomobilfabriko, tiukaze tie ne estus trovebla ĝangalo, sed kultivitaj plugeblaj kampoj. Ju pli malproksima estas la sindikata domo de modernaj laboristoj des pli nealirebla estas la ĝangalo, kaj des pli bona estas la mahagonligno. Du tre bonaj aĵoj malofte estas kunaj, eĉ ne lindulino, kiu samtempe estas bona kuiristino kaj faras ĉiujn siajn vestojn mem. Tiaj feliĉigaj aferoj estas malpermesitaj al la pekantaj homoj.

Celso devis ekiri por serĉi alian monterion, kie li povis esperi trovi laboron.

La monterioj ne tiel dense apudas kiel la karbominejoj je la rivero Ruro. Ĉiu monterio havas por ties ekspluato terenon de la grando de eŭropa duklando aŭ de meza reĝolando. La mahagonarboj ne tiel dense kreskas kiel karaganoj. Kaj tial de la administra konstruaĵo de unu el la monterioj al la ĉefa administrejo de alia monterio necesas en ĉiu direkto tagmarŝo. Iafoje eĉ tri tagmarŝoj.

Celso ne devis migri longe. La sekva monterio, kiun li atingis, post tagmarŝo kaj duono de tagmarŝo, akceptis lin. La monteriaj estroj ankaŭ akceptus droninton, se ili estus certaj, ke la droninto almenaŭ je duono de sia laborforto estus revokebla en la vivon. Agua Azul, ankaŭ, se ĝi laboris kun plena forto, havis nur malmulte da bezono je homoj, ĉar ili tie estis pli bone pagataj kaj pli bone traktataj ol en iu alia monterio. Ju pli fifama estis monterio pro aĉa pagado kaj malhumana traktado des pli da bezono ĝi havis je laboristoj. Ne eble pro tio, ĉar la laboristoj fuĝis aŭ serĉis alian laboron, sed tial, ĉar oni senpardone viktimigis ilin. Oni kalkulis nur iliajn manojn kaj iliajn brakojn. Kapoj, animoj kaj koroj estis akcesoraĵoj, kiujn oni devis akcepti malvole, sed kiujn rezignus la capataces de la monterioj kun ĝojo, se tio estus aranĝebla iel. Oni ankaŭ rezignus pri la stomakoj de la peonoj; sed la stomako de la laboristoj estis tiel malmulte rezigneblaj kiel la fajrokanalo de vaporkaldrono.

Estis tia monterio, en kiu Celso akceptis labori. Li povus marŝi pliajn tagojn por serĉi pli bonan monterion. Sed pli poste li lernus, ke, kiun ajn monterion li iam ajn trovus, ĝi estus ĉiam eĉ pli aĉa ol la antaŭa. Ĝi estus eĉ tiukaze pli aĉa, se li estus irinta cirkle kaj reveninta al tiu, je kiu li unue demandis pro laboro; ĉar intertempe, dum li vagadus, la unua monterio pliaĉiĝus je kelkaj gradoj, se temas pri pagado kaj traktado de laboristoj.

La capataz, la kontrolanto, skurĝisto, pelovipisto kaj torturista mastro de la peonoj palpadis la manojn de Celso, kaj tiam li premis ties brakmuskolojn kaj artikajn ostojn. „Ĉu vi jam laboris per hakilo?“ li demandis Celson.

„Malmulte per hakilo, sed mi estas bona maĉetisto“, respondis Celso, „mi laboris en la kafoplantejoj kelkajn jarojn per maĉeto.“

„Kvar realojn dum tago“, diris je tio la capataz, „kaj dek pesojn por mi, ĉar mi dungas vin. La dek pesoj estas dekalkulataj de la unua pago. Forkurado kostas ducent kvindek batojn por la unua fojo kaj kvindek pesojn da punmono. Duan forkuradon vi ja ne provos, ĉar tiukaze oni skurĝos kaj pendigos vin. Demandu ĉeokaze vian apudulon, kio tio estas. Aĉetoj okazas nur en la tienda, en la vendejo de la monterio. Kaj de komercisto vi aĉetos ion nur tiukaze, se li havas la permeson de la gerente, de la adminstranto. Vi estas dungita. Jen kontrakto nerevokebla dum jaro. Vi bonŝancas, ke vi ŝparas la imposton de la kontrakto. Sed ĉu kontraktimposto ĉu ne kontraktimposto, ne pensu, ke vi povos forkuri, se vi volas. Unu jaro estas la minimumo. Malpli ol jaron ni ne akceptas. Kiun nomon? - Aĝon? - Vilaĝon? Bueno, bone. Vi laboros en la trupo de don Paulino.“

De la kvindek centavoj, kiujn Celso ricevis ĉiutage, dudek centavojn li devis pagi al la kuiristo de la trupo por la manĝo. Celso ĉeokaze volis fumi kaj devis aĉeti tabakfoliojn. Li bezonis kamforon por kuraci sin pro moskitopikoj kaj mordoj kaj pikoj de aliaj insektoj kaj reptilioj. Kininon ĉeokaze donis la administrejo en formo de kelkaj ladujoj, se tre gravaj atakoj de la febro fariĝis tro oftaj - kaj se kinino estis je dispono. Krome li foje devis aĉeti sebon, por ŝmiri ĝin sur la dorson post ricevo de skurĝobatoj. Skurĝado estis ne nur puno por forkuro, kio apenaŭ okazis, sed por ĉiaj imageblaj deliktoj, inter kiuj estis la plej ofta: nesufiĉa taglaboro. Oni ne konsideris, kiujn kaŭzojn eble havis tiuj nesufiĉaj taglaboraj rezultoj. Kaj el tiaj kaŭzoj estis multaj, kiujn tute ne kulpis peono. Plej ofte kulpis tion malbonaj hakiloj aŭ tirhokoj kaj naturaj malhelpaĵoj, kiujn prezentas la ĝangalo. Ankaŭ febro kaj aliaj malsanoj ne estis senkulpigo por la livero de malpli ol la du ordonitaj tunoj da pura, senŝeligita mahagonligno preta por la fortransportado. Estis lokoj en la ĝangalo, kie troviĝis nur junaj arboj, kiuj ne havis valoron, ĉar ili aŭ estis rompiĝemaj aŭ fendiĝemaj aŭ verme ekboritaj; kie la peono kun la maĉeto en la ĝangalo devis trahaki vojon al si por serĉi taŭgajn arbojn. Foje foje tio daŭris horojn. Ĉio ĉi ne estis prikalkulita favore al la laboristo. Li devis liveri du tunojn da plej altkvalita kaj veturpreta mahagonligno ĉiutage. Kiel li faris tion, estis afero lia. Oni pagis al li por tio, ke li liveras la lignon. Sed, se li bonŝancis havigi pro speciale favoraj cirkonstancoj je unu tago tri aŭ eĉ kvar tunojn, tiukaze ili eble estis skribitaj kiel pluso al li, ĉiam laŭ la humoro de la trupestro, eble interne de semajno por alia tago, kiu havis nesufiĉan kvantan rezulton. Sed, se la aĉa tago estis semajnon pli poste, li perdis tiun favoron. Plej ofte, aŭ ni prefere diru, preskaŭ ĉiam, la trupestro forgesis la troajn tunojn de bonŝanca tago kaj notis nur la mankantajn laborrezultojn de aĉa tago kaj enskribis la peonon por la festtago, kiam venis la capataz por ekzekucii la punojn. Rilate la vestojn Celso ŝparis pli ol tion, kion elspezas usona elsekigita virgulino por sia dorlotata hundo. Li laboris nuda por ne havi elspezojn por ĉemizo aŭ pantalono. Ĉirkaŭ la koksojn li volvis kotonvestan ŝiraĵon. Tio estis ĉio, kion li portis kiel laborveston. Ĉar neniam estis dimanĉo aŭ festtago, ĉar oni laboris ĉiutage de sunleviĝo ĝis sunsubiro, la peonoj bezonis nek ĉemizon nek pantalonon por sin vesti festtage. Estis permesate al la peonoj festi dum la resto de la tago, se ili pro bonŝancaj kaŭzoj havigis sian kvanton da du tunoj antaŭ ol Suno malleviĝis kaj ilia propra labortago estis finita. Se ili gajnis tian kvaronon de festtago, kio okazis tre tre malofte, tiukaze ili foje iris bani al la rivero, pikis el siaj dentoj la enboriĝintajn vermojn kaj ties idaron, kuracis tranĉojn, fendetojn kaj vundojn de sia haŭto, tranĉis pikilojn kaj splitojn el la korpo aŭ el sub la fingraj ungoj kaj rostis bongustan pescuintle, specon de kuniklo, se ili bonŝancis kapti tian, por almenaŭ unufoje en la monato forgesi la guston de la eterne samaj nigraj faboj kuiritaj en akvo kaj spicitaj per verda kaj ruĝa kapsikoj.

La ununura tago en la jaro, en kiu ili ne devis labori, estis la deksesa septembro, la rememora tago de l’ deklaro de la sendependeco de Meksiko disde la hispana reĝolando, ĉar la posedantoj de la monterioj estis bonaj respublikanoj. La respubliko ofertis al ili multe pli da libero rilate la negocojn ol monarkio, kaj eĉ pli ol la hispana monarkio permesis al ili. Tial tiu revolucia tago al ili estis tiom sankta kiel al mahometano la tombo de Mahometo. La monterio eĉ pagis tiun tagon kiel labortagon kaj la posedantoj estis tial tre fieraj pri sia bona respublika pensmaniero. Estis nur tiu ununura konstatebla malavantaĝo de tiu respublika pensmaniero, ke en la trupoj, kiuj laboris profunde en la ĝangalo, kaj kiuj havis nur ĉiun duan aŭ trian monaton konekton kun la administrejo, ne troveblis kalendaro. En la plej multaj okazoj la contratista, la trupestro, eĉ ne sciis ĉu estas dimanĉo aŭ merkredo aŭ vendredo. Li havis nur malklaran imagon, ke devas esti aŭ julio aŭ decembro. En sia notlibro li skribis tiom kaj tiom da labortagoj, sed senintence li tute elreliĝis de la kalendaro. Kaj se li trovis tion ial necesa konstati la precizan daton de certa tago, li kalkulis ekde la tago de la ekmarŝo de sia trupo for de la placo de la administrejo. Tiu tago estis preciza, ĉar lia kontrakto komencis je tiu tago. Nun li komencis laŭ la labortagoj retrokalkuli tempe por trovi la ekmarŝan tagon kaj tiel konstati la precizan daton de la aktuala tago. Sed tiu retrokalkulado kaj tien-kaj-tien-kalkulado lacigis lin, ĉar li misnombris kelkajn tagojn. Tiel li rezignis fine pri tio kaj translasis tion al la prezidanto de Usono kaj al la Unua Ŝtatministro de Britlando legi je iliaj kalendaroj, kiu aktuala tago estas.

La trupestro ankaŭ ne devis scii la daton. Kvankam lia kontrakto havis certan tempon, du aŭ kvin jarojn, li ne estis pagata laŭ tagoj aŭ monatoj, sed laŭ la kvanto de la tunoj, kiujn li liveris al la ĉefa flosiga stacio de la transportrivero.

Kaj ĉar en la trupoj neniu sciis kun certo, ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ iam interne de la sekva semajno estos la deksesa de septembro, la naskiĝtago de la respubliko, oni laboris ankaŭ je tiu tago plene, tiel kiel en ĉiu alia kutima tago. Kaj ĉar la peonoj laboris, ili ricevis pagon por tiu tago, per kio la posedantoj lojale plenumis sian leĝan devon pagi tiun respublikan festtagon al la laboristoj. En la administrejo la tago kompreneble estis festata ĝuste kaj juste. Ĉar tie pendis kalendaro mure.


Rimarkoj

capataz = kontrolisto, skipestro, gvidanto de laborgrupo.

capataces = kontrolistoj, skipestroj, gvidantoj de laborgrupo.

gerente = administranto, negoca estro, manaĝero.

semanario = kolono.

tienda = vendejo

X

Celso pensis nur plu pri sia edziĝo kaj pri siaj dekkvin nenaskitaj infanoj, kiujn meti en la lumon de la mondo helpe de sia knabino, li faris taskon al si. Tiu penso pri la knabino helpis toleri al li ĉiujn turmentojn en la monterio. Post ĉiu vespero, kiun li sternis sin sur sian petaton, kreskis la monsumo, kiun li devis havigi. Ĉar li pensis pri nenio alia krom pri tio, enspezi tiun sumon por montri al la patro de sia knabino, ke li estas kapabla kaj preta esti bona kaj fidele zorganta edzo al la knabino, tial li aĉetis krom la plej necesaj aĵoj, nenion en la tienda de la monterio. Li aĉetis nek ĉemizon, nek pantalonon. Post certa tempo li bezonis novan petaton. Li aĉetis bonkvalitan poŝtranĉilon, ĉar lia malnova estis trivita kaj eĉ disrompiĝis. Li bezonis kovrilon por la fridaj noktoj de la pluvotempo. La moskitoreto aĉiĝis kaj triviĝis, li do devis aĉeti novan, ĉar dormi sen moskitoreto eĉ indiĝeno ne povas elteni. Li pagis la dek pesojn al la capataz por la dungado.

Kiam finiĝis tuta jaro de tiu laboro kaj Celso kunkalkulis sian havaĵon en kontanta mono kaj aldonis sian bonhavaĵon en la administrejo, kiun li enspezis por la transportado de la letero kaj por la helpservoj al la komercisto don Policarpo, li trovis, ke li havas kvindek tri pesojn kaj kvardek ses centavojn kiel surteran posedon.

Tiu ĉi sumo ne sufiĉis por veki la impreson ĉe la patro de sia knabino, kiun li intencis veki. Li volis posedi ne malpli ol okdek pesojn, kiam li forlasos la monterion.

Li dungiĝis por dua jaro. Ĉar li restis en la sama trupo kaj la restado por plia jaro estis ofertita al li de la trupestro, kion Celso lerte sciis tikli el tiu, li ŝparis la dek pesojn por la komisio, kiun iu, kiu ŝovus sin interen, povus preni de li.

Ŝajnis al li, ke la dua jaro pasis pli rapide ol la unua. Li fariĝis unu el la plej spertaj hakistoj. Li lernis tiel lerte elekti siajn arbojn kaj serĉi tiel bone pripensite la plej ĝustan lokon ĉe arbo por starigi la platformon, sur kiu oni dehakas la arbon, ke estis multaj tagoj, kiam li jam posttagmeze liveris sian norman kvanton. Li nun jam ofte helpis al iu novalveninta povrulo, kiu ne kapablis plenumi la normon kaj troviĝis en la danĝero esti enskribita en la liston por lafiesta, por la „festo“. Kiam pasis duono de la dua jaro, la trupestro donis al li kvin realojn ĉiutage, do unu peson pli ol la intertraktitajn kvar realojn. La trupestro ne faris tion pro bonkoreco, sed por gajni Celson por tria jaro. Celso estis sufiĉe prudenta diri al neniu, ke li laboras ĉi tie nur por ricevi difinitan sumon kaj, ke li foriros, tuj, kiam li havos tiun sumon. Li intencis eĉ ne diri dum la maldungiĝo, ke li foriros por ĉiam, sed ke li devas viziti siajn gepatrojn kaj verŝajne baldaŭ revenos. Spertoj kun liaj laborkamaradoj instruis lin gardi sian haŭton kaj bone atenti, ke li ne iru senpripense en unu el la multaj kaptiloj, kiuj estis metitaj por denove kroĉi formigrantajn laboristojn.

Maldungiĝantajn peonojn kroĉi denove estis la negoco de homaj parasitoj, de tielnomataj coyotes, do de kojotoj, kiuj ennestigis sin en la monterioj kaj en ties rekrutigaj distriktoj. Ili vivis de la kadavraĵoj, kiujn la grandaj agentoj postlasis, kiuj kaptis animojn en la federacia ŝtato por povi vendi ties manojn kaj brakojn.

Estis la plej simpla laboro kapti homojn, kiuj jam finis siajn kontraktojn, per ruzo, trompo, per ĉiurimeda ebriigado kaj kun la helpo de malvirtiĝintaj inaĉoj de la plej malsupra tavolo, de la feĉo de la homaj rasoj. Nur malmultaj homoj, nur karaktere kaj vole fortaj eskapis de Se ne finiĝis kontraktoj, la kojotoj komencis ĉasi .Ili grupiĝis kaj serĉis en la vilaĝoj kaj bienoj proksimaj de la ĝangalo fuĝintajn prizonulojn, kiuj iafoje kaŝiĝis tie. La instancoj ne promesis premiojn por la kaptado de krimuloj. Male la kojotoj donis al la homoj, kiuj denuncis kaŝitajn krimulojn kaj fuĝintojn kaj konatigis ties kaŝejojn, rekompencojn de kvin ĝis sesdek pesoj po kapo kaj paro da manoj. La malgrandaj bienuloj, kiuj vivis en timo pro tiaj forkurintaj krimuloj kaj estis priŝtelataj de tiuj uloj kaj pro ili devis timi eĉ pri sia vivo, faris sian plej bonan por malkaŝi la kaŝejojn de tiuj fuĝintoj, por liberigi sin de tiu pesto.

La kojotoj ne havis zorgojn pri la morala pasinteco de siaj kaptitoj, ili okupiĝis nur pri ties fortaj brakoj. Ĉe la kaptado ili kondutis kvazaŭ ili apartenus al instanco. Kaj, se la fuĝintoj havis armilojn, ili serioze interbatalis kun ili, por kapti ilin. La kaptitoj estis tiel bone katenitaj kaj gardataj, ke ili pli facile povus fuĝi el cementita prizono ol de tiuj ĉasantoj. Ligite en vicoj oni trenis ilin tra la ĝangalo. Por la plej eta rompo de iu ordono oni tiom severe skurĝis ilin en la marŝo, ke ili ne plu havis ec unu nelezitan pecon de haŭto je la korpo, kiam ili alvenis en la monterioj. Ĉiun, ankaŭ la plej modestan provon eskapi rezignis dum la marŝo la junaj viroj, kiam ili estis jam en la manoj de la kojotoj, tuj kiam ili estis dum horo marŝantaj, sed tute certe fine tiam, kiam ili vidis la unuan pendigadon de unu el siaj kunuloj, kiu provis fuĝi. La pendigado estis tial tiom teruriga kaj tiel neniiga por provita malobeo de la kaptitoj, ĉar ĝi ne estis mortiga. Se ĝi estus mortiga, ĝi ne tiom impresus ilin. Sed pendigadon kun la intenco mortigi la pendigiton, la kojotoj ne praktikis. Je ĝismorte pendigita ulo ili ne havis intereson, ĉar nur la vivanta enspezigis monon.

La enganchadores, la laŭrajtaj agentoj por la monterioj aĉetis indiĝenojn el la karceroj de la vilaĝoj, per tio, ke ili pagis la monpunojn de la indiĝeno al la alkaldo de la vilaĝo aŭ al la sekretario de la registaro, kiu estis en la vilaĝo komisie de la federacia registaro, por agi kiel oficisto pri la civila stato, kiel statikisto, poŝtestro kaj telegrafisto. La monpunojn, kiujn li kroĉis al indiĝenoj, li rigardis kiel gravan enspezfonton. Por la pagita monpuno oni transdonis la indiĝenon al la konceshavaj agentoj, kaj la agento vendis la indiĝenojn kiel peonojn al monterio. En la monterio la vendita indiĝeno devis forlabori la punon, kiun la agento pagis por li, tiel kiel la altan varbokomision por la agento kaj la impostojn por la kontrakto, antaŭ ol li ricevis salajron.

La kojotoj provis malmultekoste akiri siajn homojn, por altigi la komisian premion. Ili ne aĉetis indiĝenojn el la prizonoj. Tia eldono estis por ili forĵetita mono. Ili nokte vagadis en la malgrandajn vilaĝojn, rompmalfermis la karcerojn kaj fortrenis la prizonulojn. Matene, kiam la sekretario rigardis al siaj prizonuloj kaj ne trovis ilin, sed vidis la karceron malfermrompitan, li supozis, kiel la tuta vilaĝo, ke la kaptitoj mem eskapis el la prizono, aŭ, ke amikoj liberigis ilin. Neniu, eĉ ne la propra familio atendis, ke la fuĝintoj libervole revenos, ĉar ili post la rekaptado devis atendi gravajn punojn. Tial ili restis ne plu troveblaj. Sed la kojotoj, por timigi la ŝtelitajn prizonulojn,.klarigis al ili, ke tiukaze, se ili ne libervole kunmarŝus en la monteriojn, ili denuncus ilin ĉe la juĝisto, kun la aserto, ke la indiĝenoj mem malfermrompis la prizonon kaj, ke ili petis la kojotojn, konduki ilin al la monterioj. Ili flustris al li, ke fuĝo el prizono kaj detruo de prizono, kio validis kiel detruo de publika konstruaĵo, estas punata per pafmortigo, kvankam la konstruaĵo estis farita nur el argilaj flanoj. La indiĝenoj sciis, ke antaŭ la juĝisto oni pravigus la kojoton, kiu estas ladino, kaj ke la afero sekve estus tiel, kiel la ladino dirus ĝin.

Estis tiuj kojotoj, kiujn timis ĉiu laboristo en monterio, tuj kiam proksimiĝis la fino de lia kontrakttempo. Oni rakontis en la kampadejoj tiom pri la kojotoj kaj kun tiom da pruvoj, ke sciis ĉiu laboristo: Ne ekzistas fiago, kaj ne estas krimo, kiun kojoto ne deliktus, se li provas kroĉi peonon denove. Esti aŭ morta aŭ mortigi sin mem, ŝajne estis la ununura rimedo, per kiu peono kun certo povus savi sin de la kojotoj.

Ne estis lando surtere, kie la kojotismo, la agado de la kojotoj suĉis la vivsukon de la popolo tiom, kiom en Meksiko. Se la kojotismo limiĝus al la monterioj estis eble elteneble; sed la kojotismo epidemie infektas la tutan ekonomian politikan kaj privatan vivon de la meksikanoj. Kaj ĉar en la lando estas kojotoj, kiuj estas generaloj, ministroj, guberniestroj, urbestroj, policaj ĉefoj kaj direktoroj de hospitaloj, tial oni ne miru, se la plej subaj kojotoj rigardas la monteriojn kaj ties laboristojn kiel sian ekspluatan kampon, kaj tial oni miru eĉ malpli pri tio, ke neniu en la lando kontrolas tiujn plej subajn kojotojn. Se la kojotoj en la monterioj ĉeokaze kunenspezigis la distriktan Jefe Politiko, en kiu troviĝis la monterioj, tiel kiel ankaŭ iafoje la urbestron de la plej proksima loko, kie la plej proksima instanco havis sian administrejon, tiukaze ili havis senlimigitan privilegion por ĉia ago, kiun ili faris.

Kaŭzis tiuj kojotoj, ke Celso intencis diri al neniu, ke li volas foriri por ĉiam de la monterio. Kaj estis pro sia trupestro, ke li ne diris, kion li intencis fari. Li rimarkis, ke lia trupestro ne traktas lin malbone, ke li asignis al li avantaĝajn lokojn kaj arbojn. Li faris tion, ĉar li pensis, ke Celso estas bona laboristo, kiun li volis konservi al si por pliaj jaroj. Ekde de la komenco de la dua jarduono Celso rakontadis, ke li nepre devos iri por kvar semajnoj hejmen por rigardi al sia patro kaj al sia patrino, ĉar li devas transdoni al ili la monon, kiun li enspezis, ĉar la gepatroj volas aĉeti brutaron al si. Lerte li enplektis, ke tiu mono ne sufiĉas, ke li devos labori du pliajn jarojn en la monterio por enspezi tiom, ke lia patro povu aĉeti al si certan pecon da tero, sur kiu, li, Celso, volas vivi, se li revenos hejmen post kvar jaroj por edziĝi kaj setli en sia vilaĝo por ĉiam.

XI

Tiel venis fine la tempo, kiam Celso finis la duan jaron en la monterio. Sed li devus iri sola tra la ĝangalo, se li tuj ekmarŝus.Li pensis ĝin pli prudenta atendi kelkajn tagojn ĝis pli granda trupo de finservintaj laboristoj irus hejmen, kiuj ĉiuj, hejmirante, volas viziti la Candelaria-feston.

La Candelaria-festo en Hucutsin estis por la mahagonlaboristoj preskaŭ la sama kiel la ĝojoj de la paradizo por povra plagata pekisto surtere aŭ la sama, kio por maristo post longa veturo en ŝtorma maro estas granda haveno en Suda Ameriko.

Kun la Candelaria-festo en Hucutsin komenciĝis la laborkontraktoj de la plej granda parto de la laboristoj en la monterioj. Ili tie konatiĝis, kaj se ili volis elspezi monon tie, ili ĝuis ĉiujn surterajn ĝojoĵn, kiuj en tiu limigita mondo, el kiu eliris tiuj laboristoj, estis rigardataj la plej grandaj delicoj kaj plej pekaj voluptaj avidoj. Rigardate per sobraj okuloj de iu, kiu nur ĝuste hazarde venas al tiu festo kaj, kiu jam vidis similajn sanktulajn festojn en aliaj urboj de la lando, estis tiu festo en Hucutsin tamen sufiĉe mizera kaj sobra. Sed centoj de varbitaj peonoj travivas tian feston je la unua fojo en la vivo. Rigardate de la tereno de iliaj vilaĝetoj kaj de la propra malvasta distrikto de iliaj tiom mizeraj palmaj kaj argilaj kabanoj la festo montriĝas kiel okazaĵo en la urbeto, kiu ne penseblas pli granda, pli bela, pli gaja, pli volupta, pli peka, pli mirinda, pli pompa kaj pli diboĉa.

Kaj kun tiu festo, kvazaŭ kiel finiĝo de ilia ĝistiama vivo, komenciĝis ilia laborkontrakto en angulo de la mondo, kiu aperas al ili tiom malproksima kaj perdita, kvazaŭ ĝi kuŝus sur peco da tero, kiu de patrino Tero forrompiĝis per kolizio kun alia enĉiela korpo kaj nun cirkulas sola kaj sen ligo al patrino Tero tra la kosma spaco, ĉiam proksima al patrino Tero, kiu tamen estas tiom fora de ĝi, ke neniu ligo inter la diversaj loĝantoj eblas plu. Sed ŝajnas al la varbitoj ne nur, kvazaŭ ili irus nun en landon, el kiu ne eblas reveni, sed kvazaŭ ili vagus nun al aventuroj, travivaĵoj, suferoj, doloroj kaj turmentoj, pri kiuj ili havas nur teruran imagon, kiu estas des pli terura por ili, ĉar ĉio, kion ili supozas scii, nur baziĝas je onidiroj kaj rakontoj de homoj, kiuj mem ne estis en la monterioj, sed kiuj konis homojn, kiuj dum jaroj tie laboris.

Ju pli longe tiuj laboristoj tiam laboras en la profundo de la ĝangalo, ju pli da tempo forbloviĝas post ili, des pli brila kaj des pli ebriiga kreskas en ilia memoro la Candeleria-festo en Hucutsin. Kiu ajn fantazio eble eskcitas ilin, ĉu en la hela tago aŭ en la longaj noktoj en la ĝangalo, ĉiu fantazio kaj ĉiu surtera deziro ligiĝas en ili kun la Candelaria-festo. Deziroj povi aĉeti al si buntan kovrilon aŭ drinki ĝis renversiĝo aŭ ludi aŭ spekti dancistinojn kaj komikistojn en la Carpas, en la tendoj, aŭ havi seksavidan inon sub si aŭ la fumon kaj la incenson en la katedralo aŭ pugnobatali kun alia ulo sen esti skurĝata pro tio, vidi la inojn kaj knabinojn ĉe la vendotabloj, aŭskulti la muzikon de la nudpiedaj brunaj muzikistoj sur la stratetoj, staradi dum horoj sen fari ion kaj aŭskulti la sentimentalajn kantojn de la Korido- kantistoj kaj tiel plu kaj tiel plu. En la longaj monatoj de dura laboro en la ĝangalo ĝermas centoj de deziroj, tiel, ke la eterneco en la paradizo de la piuloj ne sufiĉas plenumi ĉiujn tiujn dezirojn.

Ju pli proksimiĝas la tempo de la Candelaria-festo, des pli ekscititaj fariĝas la laboristoj, ĉar la plenumo de iliaj deziroj ŝajne pli proksimiĝas al ili. Kaj kiel maristoj post longa marveturado atakas kiel sovaĝaj bovoj la tavernojn, la salonojn kun knabinoj kaj fumsaturitaj kaj kotkovritaj dancejoj, tiel la mahagonlaboristoj ĵetiĝas en la Candelaria-feston, kiam ili post finservado de la laborjaroj alvenis en Hucutsin. Kaj tiel kiel la maristoj, kiuj dum la veturado intencis edzinigi sian knabinon kaj setli, tuj kiam ili revenis hejme, disipas en la tavernoj de la havenoj sian tutan salajron dum tri helaj tagoj kaj tri noktoj kun hurao, kaj tiam denove devas iri al granda veturo, ĉar eĉ ne restis tiom do mono al ili, por aĉeti veturbileton de Nov-Jorko al Harrisburg, tiel okazas ankaŭ kun dekoj de la laboristoj el la monterioj, el kiuj ĉiu post duono de semajno da festtumulto ne vidas alian elirvojon krom postkuri iun enganchador kaj demandi lin, ĉu li ne volas ree varbi lin. La enganchador, kiu en la festoj kaj en la kantinoj tien kaj tien rapidegas kiel malsata lacerto al muŝo, kiu estas plenŝtopita per mielo, donas al la vojerarinta virŝafideto bonvoleme kvindek pesojn da antaŭsalajro por la nova laborkontrakto. Kaj la virŝafideto ekmarŝas por ŝanĝi tiujn tiom facile akiritajn novajn kvindek pesojn en la ŝaŭmon de novaj ebriigaj ekstazoj. Je la tria tago de la remarŝo al la monterioj la virŝafideto tiam fine vekiĝas, akceptas, ke ĝi estis ŝafido, kaj je la dua tago de lia denova laboro, li komencas pensi pri la ebriegoj kaj pri la ĝuoj, kiujn li havos ĉe la sekva Candelaria-festo.

Tiel facile Celso kompreneble ne estis kaptebla. Li havis la bonŝancon ne jam vidi la Candelaria-feston, kaj ne jam koniĝi al ĝi. Ĝi tial ankaŭ ne povis aperi al li kiel la promesita paradizo de liaj deziroj. Neniu enganchador, eĉ ne kojoto povis uzi la feston por forlogi Celson. La Candelaria-feston rigardi kiel komencon de laborkontrakto kaj kiel finon de laborjaro, estis saĝa ideo de la unuaj laboragentoj, kiuj perlaboris sian monon per la kaptado de laboristoj.

La festo Celson lasis ĉiel sobra. Li ne estis malsperta indiĝena kamparana knabo, kiu ne vidis ion de la mondo kaj de ties ĝojoj. Li vidis similajn festojn en la malgrandaj lokoj en Soconusco, kie li laboris en la kafoplantejoj. Li konis la grandan feston de la sanktulo Juan en Chamula. Li konis la jarfoirojn en Jovel kaj en Balŭn-Canan. La Candelaria-festo pro lia sperto ne estis sufiĉe altirforta por ĉirkaŭnebuligi liajn sensojn kaj forgesigi lin, kion signifas tio devi labori en monterio aŭ eĉ forgesigi al li la kaŭzon, kial li entute laboris en monterio.

Dum la plimulto de la junaj viroj en la ĝangalo pensis pri la ebriiĝoj de la Candelaria-festo kaj sonĝis pri tio kiel ili rekompensos ĉiujn malhavojn de la jaro aŭ eĉ plurajn jarojn en la Candelaria-festo, Celso revis pri nenio alia ol pri la dek kvin nenaskitaj infanoj, kiujn li volis enmondigi helpe de sia knabino. Estis la timida, sed tamen varmkora rigardo, kiun li ricevis de sia knabino, sen tio, ke ŝi volis sciigi lin, kion ŝi pensas pri li; kaj estis la memretena, sed tamen elkora seriozeco de la patro de lia knabino, pri kio li pensis dum la du jaroj de sia laboro en la monterio, pri kio li sonĝis, kiam ajn li sternis sin sur sian petaton ĉe la komenco de la nokto. Rilate al tiu du aferoj, rilate al la timida rigardo de lia knabino kaj la elkora seriozeco de la patro de lia knabino, la ebriiga ekstazo de sanktula festo montriĝis nur kiel plenblovita, bunte kolorita gumobalono, kiu aspektas bela dum certa tempo, sed vespere elsekigite estas balaata en la rubon.


Rimarkoj

carpas = tendoj.

korido = balado.

XII

La trupestro de Celso sciigis la administranton de la monterio pri tio, ke Celso verŝajne ne volas reveni, sed, ke ulo kiel Celso ne devas perdiĝi al la monterio. La administranto sendis pere de alia servoknabo leteron al don Gabriel, al la agento, pri kiu li sciis, ke li vizitos la Candelaria-feston en Hucutsin, por tie transdoni grandan transporton de la laboristoj por la monterioj.

La letero entenis plurajn instrukciojn por kiaj ajn postuloj, kiujn la administranto de la monterio havis rilate la bezonatajn peonojn. Pri tio, kio koncernis Celson, la instrukcioj tekstis tiel: Plia afero, don Gabriel, ulo, chamulano kun la nomo Celso de Ishtacolcot deprenis sian tutan salajron, kaj mi supozas, ke li havas la intencon ne plu lasi kroĉi sin. Ni ne povas rezigni pri li, li estas tro bona hakisto. Mi donas al vi kvindek pesojn por la ulo, la kutiman komision kompreneble krome. La ulo venos tra Hucutsin kun la foriranta karavano, kaj vi povos renkonti lin tie.

Por kromaj kvindek pesoj don Gabriel elfosigus mortinton, revokus lin en la vivon kaj varbus lin por la monterio. Sed multfoje pli facile estis kapti vivantan laboriston, kaj eĉ centoble pli facile ol tio estis kroĉi junan indiĝenan viron por monterio. Ĉu la indiĝena knabo volis viziti sian mortantan patrinon aŭ intencis geedziĝi, aŭ havis hejmsopiron, tio ne afliktis lin. Tio eĉ malpi afliktis lin ol la ŝtaton, kiu komandas al junaj viroj veni al kazerno por tie lasi dresi sin nei volon, etikon kaj humanecon, por fari pro neekzistanta honoro krimojn, tuj kiam eksonas la signalo. Ĉu la viroj volis edziĝi aŭ nutras patrinon aŭ ĉu ili volas krei por si bazon en sia profesio, tio tuŝas la ŝtaton nur tiom, kiom la intereso de la ŝtato povus suferi pro tio, se la viron oni rabas el lia kutima ĉirkaŭejo. Sed, kvankam la ŝtato pro siaj propraj egoistaj celoj, eble povus havi intereson je la persona sorto de unu el siaj filoj, don Gabriel ne konis tian intereson. Li ja ankaŭ ne demandus virbovon, kiun li volas vendi, ĉu ĝi volas forlasi aŭ ne la paŝtejon, sur kiu ĝi plenkreskiĝis kaj kie ĝi havas ĉiujn bovinojn kiel amikinojn. Ke Celso posedas propran vivon kaj volas formi tiun propran vivon al sia propra bontrovo, tion don Gabriel bedaŭrinde ne povas konsideri, ĉar tio malpliigus liajn enspezojn. Eble Celso devus nutri maljunan patrinon aŭ edzinon kun infanoj. Tio estus bela kaj bona, sed ankaŭ don Gabriel devas nutri edzinon kaj iutage eble eĉ aldone sian patrinon. Tial li ne povas respekti la sentojn de alia homo, plej malmulte de indiĝena juna viro, kiu ne havas la rajton kaj ankaŭ ne estas sufiĉe civilizita, por havi la sentojn de vera homo, precipe de ladino. Unue envicas mia edzino kaj miaj infanoj, poste mia frato kaj miaj amikoj, tiam mia patrujo. La aliaj devas provi ricevi tion, kion postlasas homo kiel don Gabriel, se li efektive lasas kuŝi etan paneron. Ĉar ja ankaŭ li devas pensi pri la estonteco. Tio estas la ĝusta, bone kristana, sufiĉe nobla kaj ĉie rekonata sinteno de ĉiu, kiu devas uzi siajn avantaĝojn, eĉ ĉe la bolŝevistoj. Je la nupto de Celso kaj je liaj nenaskitaj dek kvin infanoj don Gabriel ne povas riĉigi sin, ankaŭ ne je la personaj sentoj de Celso, kiu, tio estu tuj dirata, tute ne agus alie, se estus li laboragento kaj devus enspezi sian vivtenon kiel enganchador.

Je la sama tago, kiam la letero el la monterio alvenis en Hucutsin, la uloj, kiuj laboris kiel subagentoj de don Gabriel, malkovris Celson en la trupo de la homoj, kiuj de la monterio venis al la festo. Ekde tiu momento la alpelistoj ne plu lasis malaperi Celson el siaj okuloj.

Ili observadis ĉiujn liajn paŝojn kaj ili seniluziiĝis, kiam ili rimarkis, ke Celso ne trinkas aguardiente. Ebriigi la viktimon kaj dum ties ebrio kapti lin, estis la kutima truko, ĉar ĝi estis la plej facila. Celso ne malinklinis al granda gluto de forta komiteko. Sed li havis la volon trinki nur tiam, kiam plaĉis tio al li, kaj ne trinki, se li pensis ke estas pli bone plu esti sobra. Dum la du jaroj en la monterio li kolektis de siaj kamaradoj sufiĉe da spertoj, kiel laboras la enganchadores kaj kojotoj. Tial li eĉ tiukaze ne metis la brandon al la lipoj, kiam oni donacis ĝin al li.

Li rimarkis, ke ĉiam estis du uloj proksime. Tute egale, kie li troviĝis, kaj ke ĉiam estis la samaj du uloj, du mestizoj, parte en urbaj vestoj. Li konis la tipon de homo. Estis tiuj figuroj, el kiuj la monterioj elserĉis siajn capataces, la skurĝistoj kaj punekzekuciistoj, kiuj havis la rangon de capataz, do de subestro, por havi oficialan nomon, per kio ili distingiĝis de la peonoj. Ĉe la varbado ili estis la alpelistoj de la ĉasatoj. Ili estis tiuj, kiuj aŭ por la agento aŭ por la kojotoj deliktis la murdojn, pugnobatalojn, tranĉilpikadojn kaj la krudajn krimojn, kiujn ordonis la agento. La agento ĉiam retenis purajn manojn antaŭ la leĝo. Kaj la alpelistoj malaperis, se io estis tro tikla; la agentoj vivtenis ilin kaj ili revenis al li, kiam la krimoj, kiujn ili deliktis,estis forgesitaj pro paliĝo aŭ, se amikoj de la agento venis en la oficejon.

La agento estis nobla ladino, kiu praktikis la varbadon de la laboristoj por la monterioj kiel honestan kaj leĝe protektatan negocon. La fiaĵojn de la negoco praktikis la capataces, kiuj ne trovis tion valora, ke oni rigardas ilin kiel bonmorajn kaj honestajn homojn. En Eŭropo en pli fruaj jarcentoj, ili estus landskneĥtoj, hodiaŭ ili servus al la francoj, morgaŭ al britlandanoj kaj postmorgaŭ al la prusoj, ĉiam al tiuj, kiuj promesis la plej bonan soldon kaj la plej grasajn marodopermesojn. Ili estis multe pli sekuraj rilate siajn enspezojn, se ili dungiĝis kiel alpelantoj de agento, ol se ili estus proprapugne vojaj embuskistoj kaj vojbanditoj. Kiel servistoj de agento ili estis sub certa protekto, tiel, kiel la pli fruaj landskneĥtoj laboris sub la protekto de reĝo kaj la pli fruaj murdokunuloj sub la blazono de rabokavaliero.

Kiam Celso vidis, ke la du uloj seninterrompe vagadas proksime, li sciis la enhavon de la letero, kiun ricevis tute certe iu agento. Li sciis, ke li de nun devos atendi ĉion, kion ajn agento povus elpensi por kapti laboriston. Estis nur unu ago, kontraŭ kiu li sentis sin sekura, kaj tio estis murdo. Oni ne murdus lin, ĉar je morta indiĝeno neniu havas intereson, eĉ ne la diablo, kiu, kiel scias ĉiu indiĝeno, elserĉas nur blankulojn al si por rosti kaj stufi ilin.

Celso ektimis. Estis la terura timo de homo, kiu observas kiel oni starigas kaptilon por kroĉi lin kaj samtempe rekonas, ke li ne povos fuĝi de tiu kaptilo, kion ajn li provus.

Li komencis elpensi planojn. Li pensis sendi la monon al la patro de sia knabino kaj tiam fuĝi en la marŝo al la monterioj. Sed ju pli li pensis pri tiu plano des pli senvalora ĝi fariĝis. En Hucustsin ĉeestis neniu, al kiu li povus konfide transdoni la monon. Neniu estis tie el Ishtacolcot aŭ el unu el la najbaraj vilaĝoj. La monon sendi poŝtvoje, tia penso al indiĝeno tia, kia Celso estis, ne venis en la kapon. Li ja devus doni sian tiom dure perlaboritan monon al ladino, al oficisto. Kaj doni al ladino sian monon, por tio li estas tro memgardema; kaj se la ladino eĉ aldone estas oficisto, jen la indiĝeno duoble misfidas lin. Unu misfido por la ladino kaj dua misfido por la oficisto.

Li sciis, ke oni ne povus treni lin perforte al monterio. Devis ekzisti kontrakto. Se kontrakto estis, ne multe utilus al li, se lia fuĝo sukcesus, ĉar por tio ja dudek kvin pesoj da kontraktimpoŝto estis pagitaj al la instancoj, por ke la polico kaptu fuĝinton kaj rekonduku lin.

Se li scius, kiamaniere la agento laboros por logi Celson por konfirmo de nova kontrakto, Celso eble kapablus elpensi kontraŭplanon. Sed li ja eĉ ne sciis, kiu estas la agento por kiu ĉirkaŭvagadas la hienoj. Tiuj uloj ricevis por la sukcesa laboro, se ili estis bone pagataj tri pesojn, kaj se ili estis eksterordinare bone pagataj, kvin pesojn.

Sed por tio ili devis tiom longe labori ĝis Celso estis tute en la kontrakto.

Celso pensis dum certa tempo pri tio, ke li eble povus doni kvin pesojn al ĉiu el la uloj por havi sian pacon pro ili. Sed la sperto de liaj laborkamaradoj instruis lin, ke li tiel perdus nur duoble. Tuj kiam li pagus la monon al ili, ili tamen laborus plu por sia agento, ĉar ja ankaŭ tiu pagos kvin pesojn al ili, kaj ili tiam havus dek pesojn. Kiom ajn Celso ofertus, ili prenus lian monon kaj tamen perfidus lin; ĉar ĉiukaze ili ricevus krom la mono, kiun donus Celso al ili, la kvin pesojn, kiun ili ricevas de sia agento kiel salajron. Eĉ tiukaze ili perfidus Celson, se la agento estus fia kaj donus al ili por la alpelado nur du pesojn. Tiukaze estus do du plusaj pesoj al la mono, kiun ili ricevus de Celso mem. Ili perfidus Celson jam pro tio, kiom ajn li pagus al ili, ĉar ilia agento estas daŭra komisia donanto, dume Celso estas nur ĉeokaza pagulo. Kaj oni ne forgesu tion, ke ili estis fidelaj laboristoj kaj fidindaj uloj, kiuj estas fidelaj al sia agento. Ie kaj iam eĉ la plej fia kanajlo devas esti fidela kaj teni promeson, eĉ se ĝi estus nur dum certa tempo. Eĉ la plej ĉifonvesta kaj senmorala fripono atendas honestecon, kaj tenadon de promesoj de siaj kunbanditoj. Ja kie la mondo fine alvenus, se ne plu estus fidelo kaj tenado de promesoj? La franco havas la devon murdi la germanon, se ili ambaŭ staras antaŭ la alia en uniformo, sed la sama franco perdus la kapon sub la gilotino, se li eble murdus francan uniformiton. Fidelo ne estas simple fidelo ĉiam kaj ĉie, fidelo laŭ la kazo povas esti ankaŭ malfidelo, ĉar la ŝtata moralo ne estas la sama moralo, kiun posedi oni instruas la individuon.

Celso intencis pasigi tri tagojn en Hucutsin. Parte li volis ripozi kaj kuraci la vundojn, kiujn li ricevis dum la marŝo tra la ĝangalo. Parte li volis ĝui la feston pro propra spirita ripozo, li volis aŭskulti la migrantajn koridokantistojn kaj la migrantajn muzikantojn, li volis iri en la katedralon kaj aĉeti kandelon por destini ĝin al Sankta Virgulino, por la benata reveno el la monterio kaj krome li volis aĉeti donacojn por sia patrino, por sia knabino, por la patro de sia knabino kaj por sia propra patro, por ĝojigi hejme ĉiun. Dum la du jaroj de sia neĉeesto en sia vilaĝo li nek povis sendi mesaĝon al siaj gepatroj nek ricevi mesaĝon de ili. Skribi li ne povis, kaj ankaŭ ne legi. Lia edukado komenciĝis per tio kaj samtempe finiĝis per tio, ke lia patrino instruis lin, kiel ĝuste krucosigni sin, bonkondute surgenuiĝi, preĝi mallongan avemarion kaj aspergi sin ĉe la eniro en preĝejon per akvo. Kial tio ĉio okazu, li ne sciis, kaj lia patrino same malmulte povis klarigi tion al li, ĉar ŝi simile lernis tion, sen klarigo de ŝia patrino. Kaj ĉar li povis nek skribi nek legi, tial li povis nek sendi nek ricevi mesaĝon. Eĉ se li havus la ideon raporti hejmen, neniu povus helpi al li, ĉar neniu el liaj laborkamaradoj sciis legi aŭ skribi. Krome nek li nek iu alia el siaj kunlaboristoj havis la tempon skribi leteron. Restis al la peonoj eĉ ne tiom da trankvilo, ke ili povus pripensadi leteron. Dum la longaj monatoj en la ĝangalo, laborante sen interrompo, ili rilate al ĉiuj siaj vivinteresoj tiom sinkis, ke ili distingiĝis de la bovoj kaj muloj, kiuj estis kunokupataj apud ili, nur pro la aspekto. Ili ne havis aliajn bezonojn krom dormi kaj manĝi, kaj ili havis neniun alian deziron krom trovi arbojn, kiujn tuj eblas facile forhaki, kaj ili havis neniun alian penson krom tiu, ke oni ne skurĝu ilin. Skribi leteron estis tiom fora de ili kiel al bovo la penso, esplori la sudan poluson.

Kiam Celso vidis embuski tiujn ulojn, li rezignis pri restado dum kelkaj tagoj en Hucutsin.

Li decidis, per kelkaj lertaj turnmovoj, je la festo eviti la vojon de la alpelistoj, sin kaŝi kaj nokte ekmarŝi kaj pasi la altan transpasejon de Teultepec. La vojo al la alta transpasejo estis multe pli streĉa ol la vojo trans Sibacja. La alpelistoj supozus, ke li elektus la pli facilan kaj pli mallongan vojon trans Sibacja kaj li certis, ke ili sekvus al li sur tiu vojo, kiam ili rimarkus, ke li eskapis ilin.

Konsiderante ĉiujn konatajn cirkonstancojn, la silentema ekmarŝo en la nokto estis la ununura elirvojo, kiun Celso havis por savi sin de la agento, kiu persekutis lin. Se li restadus tie, eĉ se estus nur unu tago pli longe, li iĝus kun certo la viktimo de la alpelistoj. Multe da tempo ili ne povis disipi al tiu sola viktimo. Ili havis pli da laboro, kaj estis sur la listo de la agento ankoraŭ aliaj viroj, kiujn ili same devis kroĉi. La tri pesojn, aŭ plej bonkaze kvin pesojn, kiujn ili ricevis por Celso ne sufiĉis por grasigi ilin. Sed simple lasi Celson, tion ili kompreneble ne povis. Ili nur devis labori rapide, por liberigi la manojn por la aliaj viktimoj. Tial estis tute ĝuste pripensite de Celso, ekiri tuj.

Se li ne havus pakaĵon, li pli facile sukcesus nerimarkate fuĝi de la alpelistoj. Sed pakaĵo ĉiam estas malhelpema por rapida vojaĝo. Sed la pakaĵo entenis lian tutan surteran havaĵon, se oni foje ne konsideras la monon, kiun li portis envolvite en sia lana zono. Tial li ne povis lasi sian pakaĵon post si.

Celso pretigis ĉe la argila muro de domo sub la vaste elstaranta tegmento el ŝindoj sian ripozejon. Ĉi tie ripozis ankoraŭ pli da indiĝenaj viroj de lia nacio. Kiam unu el ili foriris, ĉiam postrestis alia, kiu gardis la pakaĵojn por la ceteraj viroj, kiuj volis vidi la feston.

La du kaptistoj, kiuj persekutis Celson, atentis la pakaĵon de Celso pli ol Celson mem. Ili sciis tre bone, ke indiĝeno ne povas postlasi sian pakaĵon, ĉar la pakaĵo entenas ĉion, kion indiĝeno bezonas dum siaj longaj marŝoj. Petaton, do palmmaton, sur kiu li dormas, lankovrilon, moskitoreton, kenon por fajro, sandalojn por vojoj, kiuj estas pikemaj, aŭ kie la tero estas kovrata de dika tavolo de konkosplitaĵoj el nekonata pratempo. Krome li havis en la pakaĵo ankoraŭ fajrilon el ŝtalo, fajroŝtonon kaj meĉon, siajn krudajn tabakfoliojn kaj sekigitan viandon, kunpremegitajn fridajn fabojn, tortiljojn, salon kaj verdajn legomfoliojn, kiujn li bezonis pro la necesaj vitaminoj kaj por spicado. Sen lia pakaĵo kaj sen lia maĉeto, la peza veprotranĉilo, la indiĝeno dum siaj marŝoj estus same tiom senhelpa kiel eŭropano dum marŝo tra la Mojave-dezerto sen plenigita akvosaketo.

La pakaĵo estis la kaŭzo, ke Celso entute fariĝis atentema pri tio, ke persekutas lin agento, kiu lin denove volas kroĉi. Li rimarkis la ulojn tuj post mallonga tempo post sia alveno en la loko, kaj li sentis instinkte, ke ili observadas lin. Tiam li malfermis sian pakaĵon por elpreni tabakfoliojn. Kiam li faris tion, li observis hazarde, ke la du uloj rapide parolis kune kaj gestadis al la pakaĵo laŭ maniero, kvazaŭ ili volus bone memori ties aspekton. Unue Celso pensis, ke ili eble volas ŝteli la pakaĵon. Sed tuj li ekhavis la penson, ke tiuj mestizoj ne povas uzi tiun pakaĵon de indiĝeno; ili povas vendi la enhavon al neniu. Kiel ajn gravas la pakaĵo por la indiĝeno kiel propraĵo, tiel ajn senvaloras la pakaĵo por iu homo, kiu ne estas indiĝeno kiel Celso. La pakaĵo kun sia tuta enhavo ne havis vendovaloron. Neniu donus eĉ nur du realojn por ĝi.

Celso pensadis pri tio kiel li povus forporti sian pakaĵon sen tio, ke la alpelistoj vidus tion. Li povis interkonsentiĝi kun alia indiĝeno, kiu portus la pakaĵon por li antaŭ la urbeton, kie Celso prenus ĝin kaj ekmarŝus. Sed li ankaŭ povus transdoni la pakaĵon en butiko kaj interkonsentiĝi pri tio, ke li revenos je la sekva tago por preni la pakaĵon. Li mem povis fuĝi kaj ekstere de la loko tranokti sub arbo. Tiel li povus miskonduki la homĉasistojn kaj supozigi ilin, ke li forŝteliĝis. Povus esti, ke ili tiam rezignus pri tio pli okupiĝi pri li.

Sed ĉion, kion li elpensis, elpensis ankaŭ liaj persekutantoj. Li devus eltrovi ion eksterordinare novan kaj ion tute neatenditan por gliti tra la maŝoj de tiuj uloj.

Malsataj lupoj povus persekuti sian predon ne pli persiste ol tiuj alpelistoj fortan indiĝenon, kiun la varba agento havis sur sia listo. Bone servi al sia mastro ne nur donis la sekurecon al ili enspezi je tiu aŭ tiu viktimo tri aŭ kvin pesojn, sed por bona laboro kaj ĉiamaj bonaj servoj ili ricevis kiel rekompencon daŭre agrablan laboron.

Tuj kiam la elpelistoj finis sian laboron je la loko kaj la sanktula festo estis finita kaj komenciĝis la marŝo en la monteriojn, oni okupis ilin kiel pelistojn dum la marŝo. Ne kiel pelistojn de la pakbestoj, sed kiel pelistoj de la varbitaj indiĝenoj. Estis ilia tasko kuntenadi la karavanon kaj atenti pri tio, ke neniu postrestu, ke neniu provu fuĝi kaj eskapi. Oni donis al ili por tio skurĝojn, lazojn kaj la plej bonajn ĉevalojn por tiu tasko, sed la agento konscie ne donis revolverojn al ili, kaj se li eksciis, ke unu el la viroj havas revolveron, tiu devis transdoni ĝin al la agento. Tiuj uloj estis tiom avidaj kiel rabiaj bestoj povi pafmortigi indiĝenon por ĝoji pri la turmentoplena mortado de pafe renversita homo. Ili mencius ĉiujn eblajn cirkonstancojn por pruvi al la agento, ke ili ne havis alian elirvojon ol pafmortigi fuĝantan aŭ postrestintan viron. Ili pafis nur tiukaze, se ili sciis, ke la agento ne vidas tion kaj li ne povus kontroli poste, ĉu unu aŭ eĉ pli da viroj de la varbitaj laboristoj provis eĉ ribelon.

Se la agento konfidus revolverojn al ili, ili certe transdonus apenaŭ duonon de la varbitoj en la monterioj, ĉar la pelistoj en la marŝo pafmortigus la aliajn pro ribelado aŭ atako al la pelistoj. La agento seninterrompe devis atenti pri tio, ke la pelistoj ne pro plezuro ĉeokaze pendumus viron, kiu postrestis. La agento havis sufiĉe da aliaj rimedoj puni ribelantajn homojn en la marŝo tiel, ke ili preferus la morton per pafmortigo. La sola intereso, kiun la agento havis, estis liveri la homojn vivantaj kaj laborkapablaj al monterio, ĉar la monterioj ne pagis por homoj, kiuj dummarŝe estis pafmortigitaj aŭ pendumitaj.

Se la varbitaj laboristoj plennombre estis liveritaj al monterio, tiukaze la plej bonaj kaj plej krudaj pelistoj restis kiel capataces, kiel kontrolistoj, skurĝistoj kaj punplenumantoj ĉe la trupoj, kiujn ili pelis monterien.

Tiom granda estas la kvanto de homoj, kiuj nenion pli ŝatas krom turmenti aliajn homojn en iu ajn maniero kaj tirani ilin, ke ŝtatoj povas elserĉi la plej taŭgajn homojn, kiuj kun volupto lasas dungi kaj misuzi sin kiel suboficiroj, prizongardistoj, ekzekutistoj, torturservistoj en policaj oficejoj, policaj spionoj, politikaj hipokrituloj, moraj hipokrituloj, kaj kiel skurĝistoj en pundomoj. Monarkaj, kapitalismaj, faŝismaj kaj komunismaj diktaturoj ne povus ekzisti, se parto de la homoj ne havus la voluptan urĝon tirani la ceterajn homojn, turmenti ilin kaj marteli ideojn kaj doktrinojn per perforto en ties kapojn. Tial ne temis nur pri la malmultaj pesoj, kiujn tiuj alpelistoj ricevis por varbita laboristo, sed estis ankaŭ la bonŝanco pri agrabla laboro kiel capataces, kiu instigis ilin bone servi al sia mastro. Kontraŭ tiuj urĝoj kaj instinktoj de siaj ĉasistoj Celso ne havis armilon, per kies helpo li povus savi sin. Nur suicido ebligus pacon al li.

Sed murdo je tiuj du uloj ne liberigus lin de ili. Oni verdiktus lin dum tridek minutoj al dekmilpesa monpuno, kaj li estus devigita perlabori la dekmil pesojn en monterio. Tiel la alpelistoj eĉ se oni jam murdis ilin, fine venkus laŭjure kontraŭ li.

Eĉ, se Celso povus diveni, kion liaj ĉasistoj farus por kapti lin interne de kiel eble plej mallonga tempo, li tamen ne povus eviti ilin. Tion, kion ambaŭ uloj elpensis por kroĉi Celson interne de dekdu horoj, estis tiel lerta, ke nur tute malofte miraklo povus savi lin, miraklo, tiom rara, ke eĉ ne la romanverkistoj de la bibliaj rakontoj povus eltrovi tion.


Rimarko

petate = petato, specifa tipo de mato, plektaĵo el palmfolioj.

XIII

Celso pretigis sin por la vojaĝo. Li intencis nokte forŝteliĝi. Li esperis, ke la uloj ebriiĝas aŭ, ke ili dormas. Ili estis ja, kiom sentaŭgulaj ili eble estis, tamen homoj laŭ speco kaj havis homajn bezonojn. Iam ankaŭ ili devas dormi. Estis la dekunua nokte. La urbo, kvankam ĝi estis la komerca mezopunkto de distrikto de ĉirkaŭ sesdek mil kvadratkilometroj, ne havis stratan lumon. Estas tipa eco de la meksikanoj, ke ili prefere elspezas sian monon aŭ publikajn monojn por festoj, bankedoj, por solenaj akceptoj kaj dekoracioj de la stratoj ol por stratlumo aŭ akvo aŭ kanala reto de siaj urboj. Meksik-urbo, moderna urbo de milionoj de loĝantoj nokte ne havas akvon, sed la urba administrado samtempe facilanime eldonas ducent mil pesojn por dekoracii la stratojn kaj placojn de la urbo por la karnavalo. Kaj ĝi eldonas kvincent mil pesojn por ilumini la urbon por granda nacia jarfoiro dum la jarŝanĝo. En distanco de malpli ol cent kilometroj laŭ ĉiu direkto estas tiom da trinkakvo, ke la urbo ĉiutage kvarfoje povus esti metita sub akvon kaj la akvo ĉiufoje atingus eĉ la plej altan pinton de la katedralo. Sed, ĉar la meksikanoj havas pli da ĝojo pri festoj, pri dekoracioj, pri la ofta ŝanĝo de la uniformoj de sia polico, tial ili nokte ne havas akvoprovizadon. Ili nokte ne povas gargari siajn necesejojn, antaŭ la sepa matene ili ne povas bani sin kaj se komenciĝas nokte granda brulo, ĝi ne estingeblas. La imagoj pri tio, kio povas feliĉigi kaj kontentigi homojn, estas ĉe la rasoj kaj popoloj tre diversaj. Oni ne povas diskuti kun sukceso kun meksikanoj pri tio,.kial ili tiom elspezas por festoj kaj tiom malmulte por la kanalizado kaj akvoprovizado. Pri tiaj aferoj oni parolas vane al meksikano, li ne scias, kion oni celas, li supozas, ke oni volas ofendi lin, kaj li demandas kun acida mieno: „Vi ja ne volas diri per tio, ke ni, la meksikanoj, sentas nin bonaj en malpureco? Certe ne. La eraro estas nur tiu, sinjoro mia, ke mi ne estas prezidanto de la respubliko aŭ almenaŭjefe de la federacia distrikto.“

Kvankam ne estis stratlumoj en Hucutsin, troviĝis dum la sanktula festo tamen sufiĉe da lumo en la urbo. Estis la fulgantaj lumoj de la oleo-kaj petrollampoj de la komercistoj kaj la lumoj de kandeloj en boteloj kaj lanternoj, kiuj iom heligis la stratojn. Kelkaj komercistoj bruligis siajn lampojn dum la tuta nokto, por povi observi pli bone sian standon aŭ tablon, kiun ili kovris per protekta tolo, por tiel malhelpi ŝteladon, ĉar ja tie, kie okazis en urbo sanktula festo, ĝi estis same plenigita per ŝtelistoj, rabistoj kaj monfalsistoj de mono kiel per komercistoj.

Celso ekstaris memgardeme kaj ŝteliris tra la stratoj por rigardi, ĉu liaj kroĉistoj estas proksime. Li vidis nek ilin nek iun ulon, pri kiu li gajnis la impreson, ke li laboras kun la kaptistoj.

Kiam li tiel trovis la ĉirkaŭon sekura, li ŝteliris reen al la portiko, kie li volis tranokti kaj levis atenteme sian pakaĵon. Unu el la viroj, kun kiuj li restadis sur la pavumita planko de la portiko, estis vekiginta, kiam Celso levis sian pakaĵon. La indiĝenoj, ĉiam dormantaj ĉe vojoj, kie estas pli ol cent danĝeroj, pli facile vekiĝas pro iu suspektiga brueto ol siaj hundoj. La viro levis sian kapon kaj grumble demandis: „Kio estas? Ĉu vi ekmarŝas?“

„Ne“, respondis Celso, „sed mi serĉos al mi alian lokon por dormo. Ĉi tie estas tre fride kaj ankaŭ puloj estas ĉi tie pli ol abunde.“ La viro trankviliĝis pro la respondo, ne pli okupiĝis pri la dormkunulo, etendiĝis kvazaŭ gruntante kaj poste ree kunruliĝis kaj tuj denove endormiĝis.

Celso timis, ke la alia eble tro laŭte parolis, tiel, ke unu el la kaptistoj, kiuj certe ne estis malproksime, kvankam Celso ne vidis ilin, aŭdis, ke tie oni parolis, kaj kion. Celso dum certa tempo kviete kaŭris plu. Kaj kiam li ne aŭdis alian brueton ol tiun, kiu venis de la standoj de la komercistoj, li sentis sin sufiĉe sekura.

Multe pli mallaŭte kaj pli atenteme ol antaŭe, li ree levis sian pakaĵon. Li faris tion tiel trankvile, ke ĉifoje neniu el tiuj, kiuj tie dormis, rimarkis ion.

La pakaĵo estis kutime tro peza por tio, ke Celso kapablis porti ĝin antaŭ si. Tion li do povis fari nur dum la malmultaj paŝoj, ĝis li estis ekster aŭdodistanco de la du uloj.

Li atingis la profundan ombron de la angulo de du domoj konstruitaj unu apud la alia, el kiuj unu staris pli fone ol la alia. Ĉi tie en la tenebro li aranĝis la rimenojn de la frunta portorubando laŭbezone kaj fine levis la pakaĵon por la marŝo.

Tiel profunde kliniĝinte, kiel la pakaĵo tion permesis, li rapide hastis sur la strato malsupren, lerte tenante sin en la ombro de la domoj. Je la fino de la strato li turniĝis maldekstren por atingi padon, kiu jam etendiĝis ekstere de la urbeto. Li intencis iri laŭ la pado ĝis li venos proksimen de la malnova tombejo. Ĉi tie li intencis turniĝi plian fojon flanken por atingi sur kelkaj krucaj vojoj kaj sur vojoj transversaj la mulopadon, kiu kondukas al la alta transpasejo de Teultepec.

Sed kiam li vidis la lastan domon je la nordorienta angulo de la urbo je flanko klare konturita kontraŭ la briletanta nokta ĉielo kaj volis turniĝi transen al la tombejo, antaŭ li eksaltis supren tri viroj.

„He, vi chamulano“, unu el ili vokis, „kien vi volas iri meze de la nokto kun la ŝtelita pakaĵo?“

„Ne ŝtelite“, diris Celso haltante. „Tio estas pakaĵo mia. Kaj mi devas frue survojiĝi, se mi volas esti hodiaŭ posttagmeze en Oshchuc.“

„De kie vi estas, chamulano?“ demandis la dua viro.

„Tio tute ne estas afero via“, respondis Celso.

„Kara filo mia, vi ja estas impertinta“, diris la tria kaj pugnobatis lin en flankon.

„Cetere, kion vi volas de mi?“ demandis Celso, kvankam li sciis, kion la viroj intencas, ĉar li eĉ en la malhelo ekkonis siajn du kaptistojn inter la viroj.

„Ni same tiel bone kiel vi povas esti nokte sur tiu ĉi vojo, aŭ ĉu tio ne plaĉas al vi?“ diris unu el ili.

„Kompreneble vi povas esti ĉi tie“, respondis Celso. „Kaj mi nun plu marŝos sur mia vojo.“

Li turniĝis por foriri. Sed unu el ili draŝis lin tiom forte per pugno sur la kapon, ke Celso ekŝanceliĝis kaj de lia peza pakaĵo estis tirita teren. Alia atakanto jetiĝis sur lin. Celso volis liberigi sin, li luktis surtere kun la ulo, kiu jetiĝis sur lin.

Vidante, ke Celso kuŝas surtere kaj defendas sin por liberiĝi, la du kaptistoj, kuris kelkajn paŝojn al la unuaj domoj de la urbo kaj kriis sovaĝe: „Polida, policia, policia, asesinos, murdistoj, auxilio, helpon!“

Estis nun sufiĉe mirige, ke ne pasis kvarono de minuto, kaj jam aperis du policanoj.

Celso sciis, kio nun okazos al li. Li eksaltis kaj provis forkuri, sen kunpreni sian pakaĵon. Sed la ulo, kiu luktis kun li surtere, atendis tion. Li kroĉiĝis tiom firme al la kruroj de Celso, ke tiu ree renversiĝis. Kiam li fine tamen liberiĝis kun plena forto kaj per forta pugnobato kaj komencis ekkuri, la policanoj, kiuj nun estis tute proksimaj, ĵetis al li siajn bastonojn inter la krurojn, kaj unu el la kaptistoj ĵetis sin mem sur la ŝanceliĝantan Celson, tiris lin perforte teren kaj turniĝadis kun li, ĝis la policanoj firme tenis Celson je brako kaj premegis la buŝojn de siaj ŝrotfusiloj sur la dorson. La ulo, kiu luktis kun Celso sur la tero, kriĉis nun: „Murdi li volis min, tiu fetoranta chamulano, li pikis min per tranĉilo, ĉi tien, en la kruron. Ho ve, kompatindulo, povrulo mi estas, nun mi ankaŭ perdos eĉ kruron. Ay, sargentos, hombres, jen la tranĉilo, kun kiu la chamulano volis murdi min, kaj kun kiu li pikis min. Jen la tranĉilo.“

Celso sciis, ke li havis sian tranĉilon en la pakaĵo, kie ĝi estis envolvita en tolon kun la sekigita viando.

Unu el la policanoj diris al li: „Prenu vian pakaĵon, chamulano, ni iros al nia jefe, al la polica ĉefo, por ekscii, kion li diros.“

Por Celso ne eblis eskapi. Kun la pakaĵo sur la dorso, li ne povus kuri, kaj je la plej eta provo deĵeti la pezan pakaĵon, la policanoj, kiuj iris post li, batus lin per siaj bastonoj sur la kapon. Sed eĉ, se li sukcesus fuĝi de la policanoj, kiuj eble ne havis tro grandan intereson pri lia arestigo, li ne povus fuĝi de siaj kaptistoj. Ili pli bone observis lin ol la tuta polica korpuso estus farinta tion. Kaj precipe, se ili preteriris malhelajn angulojn, kie eble fuĝo sukcesus kaj sekve de la nokto la policanoj apenaŭ povus celi kaj trafi lin, la kaptistoj estis tiel proksime je lia flanko, ke li povis nur paŝeti.

Oni eskortis lin en la ofican ĉambron de la polica ĉefo. La jefe sidis tie sen jako, ne estis razita dum duono de semajno kaj estis ebria.

„Kio estas koncerne la chamulanon?“ li demandis la policanojn.

„Pugnobatalo kun tiuj ĉi uloj.“

„Mi ne interbatadis, ĉefĉjo“, diris Celso timeme. La pakaĵon li havis ankoraŭ nun sur sia dorso.

„Ĉu testigos? Ĉu atestantoj?“ demandis la ĉefo.

Jes tri, ili estas ĉi tie“, diris la policano, montrante al ili.

„Min li pikis per la tranĉilo en kruron. Jen, jen, tie supre“, diris unu el la viroj laŭte kaj haste.

„En kruron li pikis, ĉu? Per la tranĉilo, ĉu? Kie?“ demandis la cefo.

La viro suprenrulumis la pantalonon sur la kruro, kaj jen efektive estis sango je la lana subpantalono. Li ordonis montri ankaŭ la pikvundon. Sed li ne proksimiĝis tre al la polica ĉefo, kiu sekve de tio, ke li metis la nazon tro en botelon, dormeme palpebrumis kaj povis vidi malmulte. Kaj la malmulto, kiun li povis vidi, fariĝis ankoraŭ pli senkontura, ĉar en la oficejo pendis nur lanterno, kiu estis tute kovrata de dika tavolo de fulgo kaj sur la tablo de la ĉefo lumis kandelo, kiu estis firmgluita al la tabloplato per la propra vakso. Kuracisto, kiu povus kontroli la vundon, ne ĉeestis, ĉar la urbo ne havis kuraciston. Kaj se iu tie estus estinta, estiĝus la demando, kiu pagu la ekzamenon.Pri tio leviĝus certe kverelo, ĝis la kuracisto dirus, ke li rifuzas entrepreni la ekzamenon, ĉar li devas iri al malsanulo.

Tiel kunvenis ĉiaj nur iel eblaj cirkonstancoj, kiuj por Celso malebligis pruvi, eĉ se li estus pli lerta pri interrilatoj al aŭtoritatuloj, ke oni volis nur enfermi lin tiel, ke li ne povu fuĝi. Li estis tro timida vidalvide al la polica potenculo, ĉar li sciis pro sperto, ke tiukaze, se li mencius eĉ nur dubon je la proceduro, oni ne nur krius al li, sed tuj kroĉus al li dek pesojn pro malrespekto al instanco. Li havis nur la rajton diri, ke jes, aŭ ke ne, nenion plu. Se li aludus, ke agento persekutas lin, kaj ke pro tiu agento, kiu volis lin denove kapti por la monterio, okazis la lukto, oni nur ridus pri li.

Pro la konscio stari kiel povra indiĝeno antaŭ la polica ĉefo kiel akuzato, li tiom konfuziĝis kaj ektimis, ke li ne kuraĝis rigardi al la vundo, kiun li laŭdire kaŭzis per piko. Pro sia konfuzo li forgesis fari tion. Kaj ke li ne kuraĝus demandi en la oficejo de la polico pli precize pri la vundo, tion antaŭsciis liaj ĉasistoj. La vundo malnovis ĉirkaŭ ses horojn, ĝi jam bone sekiĝis. La ulo, kiu montris la vundon, ricevis ĝin posttagmeze en pugnobatalo en taverno. De kiu, tion li ne sciis. Sed tiu vundo al la ĉasistoj de Celso estis tre bonvena. Ili luprenis la ulon por kvindek centavoj, por ke li entreprenu la lukton kun Celso kaj anoncu la vundon kiel sekvon de tiu interbatalo.

Je la sekva mateno, kiam okazis la polica procedo kun Celso, la vundo jam aspektis tiel, ke ĝi bonege taŭgis por la aŭskultado de la atestantoj. Eĉ kuracisto eble ne kun certo povus diri, ĉu la vundo estis malnova nur dek horojn aŭ dekses horojn.

Celso pasigis la nokton en la polica karcero. Kiam liaj kaptistoj vidis lin tiel bone konservata, ili foriris por trinki komitekon, kaj tiam ili sternis sin por dormi trankvile kaj sen zorgoj. Ili ne plu devis gardi sian predon, instanco faris tion nun por ili.

Sekve de la sanktula festo je tiu mateno estis en la oficeja ĉambro de la polico sufiĉe da laboro: pugnobatalo, ebrioj, kvereloj de komercistoj inter si kaj kun komercistoj kaj ties klientaro, ŝtelado de bagatelaĵoj, negravaj trompoj, ofendoj, manko de licencoj, falsado de licencoj kaj de koncesioj, imposttrompo kaj rifuzo sekvi al la ordonoj de instancoj kaj aŭtoritoj. Celso estis ĉirkaŭ la dekdua en la vico. Lia kazo estis tre simpla. La atestantoj ĉeestis, sed oni ne pridemandis ilin, ĉar la polica ĉefo jam antaŭe sciis, kion ili dirus, kaj tial estus nur disipo de tempo.

Celso de la du policanoj, kiuj kaptis lin, estis kondukata antaŭ la juĝiston.

„Vi venas de la monterio, chamulano, ĉu?“ demandis la polica juĝisto.

„Jes, mi jefe.“

„Kiom longe vi laboris tie?“

Du jarojn, patronĉjo.“

„Pro pugnobatalo kun mortiga armilo cent pesojn da multa, kiel punmonon. La sekva kazo.“

Oni vokis Celson al flanka eta tablo, kie sidis la sekretario.

„Cent pesojn, chamulano.“

„Mi ne havas cent pesojn, patronĉjo.“

„Sed vi ja laboris du jarojn en monterio, ĉu ne?“

„Jes ja, patronĉjo.“

„Tiukaze vi devas havi almenaŭ cent pesojn.“ „Mi havas nur ĉirkaŭ okdek pesojn.“

„Donu la okdek pesojn. Por la dudek pesoj kiel restaĵon kaj la dudek kvin pesojn da polica kaj juĝeja kostoj vi iros en la karceron. Donu do la okdek pesojn.“

Oni ne traserĉis Celson en la nokto. Neniu el la policanoj interesiĝis pri tio, kion li havas en sia pakaĵo; kiom da mono li havas, la polica juĝisto ja pritaksis ĝin, se ne jam la agento don Gabriel diris tion antaŭe al li.

Celso komencis elturnigi sian monon el la lana zono kaj nombris ĝin sur la etan tablon. Li havis ĉirkaŭ tri pesojn pli ol okdek.

„Tiujn kelkajn pesojn vi provizore povas reteni, chamulano, por ke vi povu aĉeti ĉi tie tabakon en la karcero, kaj tion, kion vi bezonas krome. Rapidu havigi ĉi tien la restaĵon de la punmono, tiukaze vi ne devos resti tiom longe en la calabozo.“

La sekretario pravis, Celso ne devis longe elteni en la karcero.

Du horojn pli poste alvenis don Gabriel, la agento por la monterio. Li volis interparoli kun Celso. Celso ne konis lin.

Policano kondukis Celson eksteren kaj don Gabriel diris al li:“Mi volas interparoli kun vi, chamulano. Venu ĉi tien antaŭ la pordon.“

Ekstere, sur la strato, antaŭ la oficejo de la polico, estis benko. Don Gabriel sidiĝis sur la benkon kaj invitis Celson sidiĝi apud si. Li donis al li cigaredon.

„Ĉu vi volas akcepti gluton, chamulano?“ demandis don Gabriel.

„Ne, patronĉjo, gracias, dankon.“

„Kiom da punmono vi havas?“

„Cent pesojn kaj dudek kvin pesojn por la kostoj.“

„Kaj kiom vi do pagis?“

„Okdek pesojn.“

„Ĉion, kion vi havis ĉe vi?“

„Preskaŭ ĉion. Mi havas plu nur kelkajn pesojn por tabako.“

„Por la kvardek kvin pesoj, kiuj plu postrestas, ili certe retenos vin dum tri monatoj en la calabozo, en la senluma karcero.“

„Tio certe tiel estas, patronĉjo.“

Don Gabriel rigardis al la ĉielo, poste li rigardis la straton dekstre kaj maldekstre malsupren. Ladinoj kaj indiĝenoj en granda kvanto estis sur la strato. Dekstre en granda distanco ekde don Gabriel oni povis vidi parton de la placo, kie okazis jarfoiro. La bruo de la foirplaco ligita kun la muziko de vagantaj stratmuzikistoj kaj la babilado kaj kriĉado de la gajaj fratoj en la tavernoj, plenigis la straton ĝis Celso kaj don Gabriel. Ŝargitaj azenoj kondukataj de indiĝenoj preteriris. Unu indiĝenino pelis antaŭ si etan gregon de meleagroj al la foiro. Homoj foje iris libere tien, foje tien, kiel plaĉis al ili. Maldekstre tuj ĉe la fino de la strato la altaj montoj prikreskataj kun verdaj arboj kaj arbustoj, komenciĝis leviĝi supren al la ĉielo. Suno inundis ĉion el sennuba profunde blua ĉielo. Tre alte en la aero flugis vulturoj en vastaj cirkloj. Ĉio aspektis tiel libera, ĉio estis tiel libera kaj facila kaj tiom malferma.

Celso en tiu momento pensis pri tio, ke li nun devos pasigi tri monatojn en prizono. La planko konsistis el malsekaj tegoloj. Neniu litkadro, neniu seĝo, ne tablo. Nur muroj kaj malvasta korto. Ĉiu havis sian petaton, kiun li sternis sur la frida tegola planko,kiam li volis dormi. Kaj ĉio estis plena de puloj, cimoj, pedikoj, araneoj kaj ĉeokaze de skorpioj. Kaj tiom malmulte da sunbriloj, tiom malmulte da verdo. Kaj ĉiam enfermite, ĉiam premite malsupren en la animo.

Male la ĝangalo kun tiom da sunbriloj, kun tiom da verdo, tiom da zumado. La laboro estas dura. Sed ĝi okazas ekstere, en la hela, blua, trembrila aero. Nokte la vaste malferma ĉielo kun la steloj. Neniam enfermite. Suno, ĉielo, steloj, verdo, zumado de insektoj, trilado de birdoj, plaŭdado de rojoj, moskitoj en grandaj kvantoj, sed malmulte da puloj, malmulte da da pedikoj kaj neniuj cimoj.

Sur la benko, sidante antaŭ la karcero sur la strato, antaŭ Celso eklumis la monterio kiel la enkorpiĝo de libero. Tiel aloga en tiu momento ŝajnis al li la monterio, ke li volis eksalti, forkuri kaj provi atingi la monterion.

„La tri monatojn, kiujn vi devus pasigi ĉi tie en la karcero pro la kvardek kvin pesoj“, diris nun don Gabriel, estus forĵetitaj. Se vi elvenus, vi ne havus eĉ centavon. Mi volas ion diri al vi, muchacho, kion mi volas fari por vi. Mi pagos la kvardek kvin pesojn kaj post kvin minutoj vi ne plu estos en la karcero.“ Post kvin minutoj ne plu esti en la karecero, por tio Celso oferus en tiu momento dek jarojn de sia vivo. Kontraŭe al tiuj dek jaroj, kiujn li pretis oferi, ŝajnis al li donaco, kiam don Gabriel diris: Vi faros nun novan kontrakton por la monterio. Mi pagos la kvardek kvin pesojn, tiujn mi skribos sur vian ŝuldokonton. Aldoniĝas mia provizio, mi kalkulos dudek kvin pesojn por tio, kaj la dudek kvin pesojn por la stampado. Kaj mi donas nun al vi dek pesojn da kontanta mono kiel antaŭpagon. Vi ricevos la kontrakton nur por cent kaj kvin pesoj. Kiam vi perlaboros en la monterio tiujn cent kaj kvin pesojn, jen ĉiu plia enspezo estos via propra mono.“

Dum sekundo Celso vekiĝis. Kiom longe daŭros, ĝis li forlaboros la cent kaj kvin pesojn da antaŭpago konsciiĝis dum sekundo al li. Li maltrankvile glitadis sur la benko tien kaj tien.

Sed don Gabriel rapide kuntiris la maŝon, kiu volis solviĝi: „Sed vi estos ja tiam almenaŭ ekstere subsune kaj enverde kaj ne kuŝos ĉi tie en la sterka feĉo de la ebriuloj ĉiunokte. Vi aŭdos kanti la birdojn kaj ĉasos ankaŭ ĉeokaze antilopon. Kion vi havas ĉi tie en tiu stinkanta ratotruo, kie vi ne povas lasi fali eĉ manĝeron, ĉar tuj la ratoj sursaltus ĝin. Kaj mi diros al vi, vi multe pli rapide pasigos la kontrakton ol vi eble pensas. Vi estas tre lerta bubo kun grandaj spertoj. Kiom ili pagis al vi? Bone, mi faros al vi la kontrakton kun ses realoj ĉiutage.“

Du policanoj altrenis ebriulon. Celso turniĝis kaj vidis kiel la viro estis ĵetita planken kaj kiel oni riglis la kradigitan pordon post li. Li vidis la vizaĝojn de siaj kunprizonuloj post la krado de la pordo.

Policano alvenis kaj diris: „Don Gabriel, mi devas nun rekonduki la prizonulon. Ni havas ĉi tie neniun, kiu gardas ilin. Ĉiuj estas sur la placo. Venu, chamulano.“

La chamulano iros kun mi“, diris don Gabriel, „mi iros kun li al la ĉefo.“

„Tiukaze tio estas en ordo por mi“, diris la policano.

Sen havi propran volon, Celso sekvis don Gabrielon en la ofican ĉambron.

„Mi pagos por la chamulano la restaĵon de la multa“,li diris al la sekretario. Mi kunprenos lin en la monterion.“

„Bone, bone, don Gabriel“, diris la sekretario.

Li vokis la policanon proksimen. „La chamulano estas libera kaj rajtas foriri.“

Muy bien, jefe“, diris la policano. Li gestis al Celso, ke li proksimiĝu kaj diris al li:„Venu kaj prenu vian pakaĵon.“

Kiam Celso levis sian pakaĵon, diris la policano al li: „Vi ja damne rapide elvenas de ĉi tie. Jen granda bonŝanco por vi, ke vi trovis tian bonan amikon, kian don Gabriel, kiu elaĉetas vin el tiu pestoplena ratokaverno. Aŭskultu min, ĉu vi eble havas iun duro, iun belan purpoluritan peson, por ke mi povu akcepti glaseton en la Candeleria-festo? Mi ja bone traktis vin ĉi tie. Mi ne tradraŝis vin. Mi nenion ŝtelis de vi. Peseton tio ja certe valoras, ĉu ne?

Don Gabriel estas grandanima. Li donas al vi volonte antaŭpagon.

„Bueno, bueno“, diris Celso, „vi pravas, frato. Jen prenu la peson.“

„Gracias, gracias, chamulaneto, „kaj revenu tre baldaŭ.“ Sed la policano plibonigis sin ridante: „Ne, kompreneble ne, ne revenu tiom rapide. Tiel mi opinias tion, ĉu vi komprenas? Kaj buena suerte, multe da feliĉo en la monterio.“

Ekstere atendis don Gabriel. Li jam pretigis la kontrakton. Jam hieraŭ, ĉar li ja sciis, ke li havas bonajn alpelantojn, al kiuj li povas fidi.

„Ĉu vi havas viajn aĵojn, chamulano?“ li demandis. „Bone, bone. Jen ni nun tuj iru al la prezidanto, por subskribi kaj stampi la kontrakton.“

Ĉiuj instancoj de la loko estis en unu konstruaĵo. Tiu ĉiu granda administra konstruaĵo plenigis tutan blokon de domoj. En la antaŭfronto, kiu estis apud la placo, estis la administrejoj de la prezidanto de la municipo, krome tiuj de la sekretario, de la civila juĝisto, de la ayuntamiento, do de la magistrato, de la impostadministranto de la federacia registaro. Je la suda flanko de la konstruaĵo troviĝis la ĉambroj de la financa oficejo. La poŝto kaj la oficiala ĉambro de la politika ĉefo. Je la norda flanko troviĝis la policejoj kaj en la patio, en la interna korto estis la prizono kun la malgranda korto, kie la prizonuloj restadis dum hela tago, kaj kie ili senmalhelpate povis interparoli kun siaj parencoj, kiuj alportis por ili la manĝon. Iliaj amikoj povus transdoni tranĉilojn, fajlilojn, segilojn, revolverojn kaj mitralojn, se ili intencus tion, kaj se tio ŝajnus utila. Sed neniu faris tion. La privilegiitaj prizonuloj, la ladinoj, komercistoj kaj grandbienuloj, se ili devis pasigi tempon ĉeokaze en la prizono, dum la tuta tago rajtis restadi en unu el la malfermaj oficejoj de la polico. Ili rajtis sidiĝi sur la benko antaŭ la pordo, kie ili sengardate povis interparoli kun ĉiu, kiu preteriris, kaj se ili ne estis malamikaj al la urbestro aŭ aŭ la polica ĉefo aŭ al la juĝisto pro politikaj kaŭzoj aŭ pro familaj kvereloj, ili rajtis eĉ dum la tuta tago iri en la urbon, rajtis ebriiĝi, havis la permeson ludi kaj rajtis pugnobatali kontraŭ siaj drinkulaj kamaradoj. Vespere, se malheliĝis, ili revenis kaj lasis enfermi sin - kun granda botelo da konsoliga komiteko subbrake. Se tiaj privilegiaj liberoj ne estus cedataj nur al ladinoj, sed ankaŭ al Celso, tiukaze li havus malpli da sopiro pri sunradioj kaj la verdo de la arboj, kaj li ne devus vendi sin al don Gabriel por havi sunradiojn kaj verdon. Sed homoj samas nur antaŭ Dio, kaj tiu estas tre fora kaj tronas en ĉielaj altoj.

Don Gabriel kondukis Celson antaŭ la sekretarion. Celso ne povis skribi kaj tial simple metis kelkajn zigzagaĵojn tien, kien la sekretario montris perfingre. La antaŭpagitajn sumojn sur sia ŝuldokonto agnoskis Celso kiel pravigitajn. Kaj por ne lasi dubon, don Gabriel donis al li antaŭ la okuloj de la sekretario la promesitajn aldonajn dek pesojn da antaŭpago. Kiam ili tiam denove staris en la portiko de la konstruaĵo kun la multaj oficejoj, diris don Gabriel: „Kampadu kun la ceteraj viroj, kiuj marŝos kun vi en la monterion. Ili kampadas tie ekstere“, don Gabriel svingis leĝere la brakon en certa direkto „jen sur la ŝtonplena tereno ĉe la vojo al la nova tombejo. Demandu nur pri la engancho, pri la varbita trupo de don Gabriel. Mi sciigos vin pere de la capataces, kiam vi ekmarŝos. Vi ja ne forkuros. Mi kaptos vin, kaj eĉ se mi devus eligi vin el la infero. Kaj kio tiam atendos vin, pro provita dizerto, tion mi ne devas diri al vi. Vi ja ne estas plu novulo. Vi estis du kompletajn jarojn en monterio kaj scias la regulojn. Jen, prenu la pakaĵeton da cigaredoj, kaj jen ankaŭ tabuleton da chicle, maĉgumon, por ke la tempo ne fariĝu tro longa por vi, kaj por ke vi povu movi viajn dentojn. Ek do, al la viroj.“

XIV

Celso venis al la kampadejo kaj demetis sian pakaĵon en la proksimo de la bivakfajro, kie li trovis virojn el sia nacio.

En la prizono oni ne donis manĝon al li. Oni tie ja ne povas zorgi pri ĉio; la prizonuloj ricevas manĝon, kiam la policanoj havas tempon kaj emon pri tio. Celso ankaŭ ne emis manĝi ion. Li sentis sin terenpremita kiel kaptita kapreolo; kaj se la malsato ne tiom longe daŭrus kaj al oni ne lasus tiom da tempo ekpensi alie pri tio, li eble libervole provus mortigi sin per malsatmorto.

Sed nun ĉe la bivakfajro, kie ĉiuj viroj, kien ajn li rigardis, kuiris, manĝis, ridis, klaĉe babiladis, kie li perdis minuton post minuto la sentojn pri forlasiteco kaj kaptiteco, ĉar ĉiuj tiuj homgrupoj pendis je la sama ŝnurego, je kiu ankaŭ li pendis, kaj ĉar eĉ la pendumado eble povas ŝajni malpli terura, se oni pendumas onin en la ĉeesto de aliaj, ankaŭ Celso ree komencis trovi teron sub la piedoj.

Li ekmalsatis kaj malfermis sian pakaĵon. Li eltiris sian manĝon.

La dispremitaj faboj komencis fariĝi tute ŝimaj. Sed li ne havis pli bonajn. Li pecetigis la striojn de la sekigita viando kaj metis la pecetojn en paton por rosti ilin. Li petis pri kaldronakvo de unu el siaj batalkunuloj kaj metis sian ladokruĉeton kun kafo kontraŭ la fajro. Li kirladis leĝere en la pato kaj ŝovis la ladokruĉeton tien kaj ĉi tien. Iafoje li palpebrumis kaj viŝis la akvon el la okuloj, ĉar tiam, kiam venteto trafis lin, la fumo de la fajro tuŝis lian vizaĝon. Ĉar Celso estis ĉe tiu bivakfajro fremdulo kaj neniu konis lin, oni parolis nur la plej necesan. Ili devis unue lertiĝi kaj spertiĝi pri la interparolado antaŭ ol ili vere ekinterparolis kaj gajnis reciprokan konfidon.

Kiam la kafo ekbolis, li blovis forte en la kruĉeton por reteni la ekbruantan kafon. Tiam li starigis la kruĉeton en certa distanco de la fajro, en la antaŭtiritan cindron por teni la kafon varma.

La viando brue kraketis en la graso, kiun li verŝis el ladoboteleto en la paton. Tiam la viando ŝajnis lin sufiĉe varmega, kaj li enmiksis la ŝimantajn fabojn. Per la ungoj li detiris akrajn verdajn kapsikojn el tuko kaj plukis de la kapsikoj malgrandajn pecojn, kiujn li ĵetis en la fabojn por spici tiujn. La tortiljojn, kiujn li havis, ĉiuj fariĝis tro sekaj kaj falis tial en pecojn. Tial li metis nur la pecerojn en la varmegan cindron.

„Ĉu iu el vi jam estis en monterio?“ li demandis pretere. Li povis vidi je la junaj viroj, ke ili estis novuloj, kaj ke ili sciis pri la monterioj nur tion, kion oni rakontis al ili. Tial li ne nepre devis demandi. Li demandis ankaŭ nur, por malkaŝi al tiuj, kiuj tie flamigis la fajron kaj en certa senco estis la gastigantoj, ke li rajtas paroli. Tiun demandon li rigardis samtempe kiel saluton, kvankam li demandis nur post sufiĉe longa tempo post kaŭriĝo je la fajro. Kaj kiel saluton, la vortojn muchachos vere akceptis. Tiel, kiel li proksimiĝis al la fajro kaj kaŭriĝis tie, sen peti pri permeso, kaj la vizaĝo, kiun li montris intence, en neniu el la bivakfajruloj lasis ekesti la ideon komenci eĉ nur kvereleti. Li efektive tiel aspektis, kvazaŭ li nur atendus je tio, ke li havu okazon povi larĝbati grimacon. La viroj unu post la aliaj diris: „Ne, el ni ankoraŭ neniu iam estis en monterio.“

Dum li observis sian kafon, li diris: „Mi estis du plenajn jarojn tie, mi revenis hieraŭ.“ „Kaj vi iros nun denove kun ni al monterio?“ demandis iu el ili.

„Jes, mi iros nun kun vi.“

„Tial vi ĉifoje iros libervole tien.“

„Same tiel libervole kiel iras vi, nenes, suĉinfanoj de hieraŭ.“ Tiel leĝere kiel li kuiris, li manĝis nun. Kvankam la manĝo apenaŭ povus plenigi tri kulerplenojn, li manĝis tamen certe dum horo.

Du el la viroj intertempe ekstaris, lasis jam sian pakaĵon sub la kontrolo de alia viro kaj ekmarŝis al la placa, kie komencis vigli la festotumulto por atingi je la sepa vespere sian kulminan punkton.

Celso kunkolektis siajn patojn kaj kruĉetojn, purigis ilin de manĝorestaĵoj, pakis ilin en reton kaj kunŝnuris la pakaĵon, elpreninte krudajn tabakfoliojn.

Li rulumis sindone cigaron, ekbruligis ĝin, retiriĝis sidante kelkajn paŝojn for de la fajro, sternis sin sur la modesta herbejo, altiris sian pakaĵon, por ke ĝi servu lin kiel kapapogilo kaj fumis, postrigardante al la facila nebulo, en kiu la flagrantaj tabaknuboj rapide disiĝis. Li provis persekuti per la okuloj kelkajn ŝiraĵojn de la disflagranta nebulo tiom longe, kiom liaj okuloj kapablis tion. Sed la nebulo disfluis kaj Celso vidis nur la vastan malferman ĉielon.

Celso komencis bonfarti, tiel povi kuŝi sub la malferma ĉielo kaj havi la perspektivon ankaŭ en la venontaj monatoj povi vidi la ĉielon, Sunon, stelojn kaj la verdan ĝangalon. Li turniĝis maltrankvile kelkajn fojojn sur la magra herbejo, kiam li, vidante la ĉielon, pensis pri la karcero, en kiu li devus pasigi tri aŭ kvar monatojn, se ne estus veninta don Gabriel kaj elaĉetis lin.

Kiam li tiel leĝere kuŝis sur la herbejo, senzorge fumis cigaron, kun stomako varmiĝinta de la akra kapsiko, de la sekigita viando kaj la faboj kaj la abunda varmega kafo, Celson komencis skuadi penso, unue heziteme, tiam pli klare, kaj fine forte kaj kun emfazo. Celso ne tuj povis koncentriĝi je tiu kreskanta penso. La penso, ŝajne foje tie, foje tie, volis firme kroĉiĝi en siaj korpo kaj animo. Sed kiam Celso fine tute senzorge rigardis en la vastan ĉielon, kies koloro volupte kuniĝis kaj satiĝis kun la proksima sunsubiro, kiam li konsciiĝis pri la bonfarto pro la varma briltrema aero kaj en li komencis solviĝi la peza laco, kiun li sentis kape jam dum multaj horoj, dume li ekĝojis vivi, balais tra lia animo kiel bato la memoro pri la knabino, kaj kun ŝi la dek kvin infanoj, kiujn li volis enmondigi kun ŝi. Li ŝiris haste la cigaron el la buŝo kaj per subita movo li rektiĝis sidante.

„Damnite“, li diris kun seka gorĝo, „damnite, de Dio malbenite, kaj de Di’ forlasite! La du jaroj estas pasintaj. Damne! Ŝi ne povas atendi plu. Ŝi fariĝas maljuna kaj neniu akceptos ŝin. La patro ne povas atendi. Ne plu. Li donis al mi du jarojn. Du belajn longajn jarojn. Ŝi ne plu povas atendi. Ŝi fariĝus tro maljuna.“

Helpe de senfinaj ripetoj de la vortoj li provis klarigi al si la situacion, en kiun li glitis, sen eĉ nur unufoje pensi pri la knabino. Li pensis nur pri Suno, pri la ĉielo kaj la verda ĝangalo. En tiun ĉielon kaj en tiun Sunon kaj en la verdon, pri kiuj li pensis de tiu momento, kiam oni puŝis lin en la karceron, lia knabino estis inkludita, sen klarigi tiun inkluditecon tute detale al si. Estis la ĝenerala esenco de tio, kion li komprenis kiel sian surteran feliĉon. La knabino kaj la dek kvin infanoj estis kunfanditaj en tiu unueco de lia imago pri feliĉo. Sed nun li ekkonis kun rapide kreskanta teruriĝo, ke lia knabino kaj liaj nenaskitaj infanoj el la esenca unueco de sia beateco estis elŝiritaj kaj ke li ne havis eblon rekunteksi tiun disŝiritan unuecon.

Se li revenus post tiuj du jaroj, li trovus sian knabinon bone kaj sekure prizorgatan kun alia viro. Tion vidi, li apenaŭ povus elteni. Sed multe pli malfacile elteneble estus devi legi sur la vizaĝesprimo de la knabino kaj la vizaĝo de ŝia patro la amaran riproĉon, ke li estis je dua fojo pesita kiel homo kaj, ke li duan fojon fuŝis ĉion, ke li ne plenumis sian promeson al la patro de la knabino, ke li perfidis la knabinon, kio en tiuj moraj rilatoj signifus tute la saman kiel promesi al knabino geedzecon, fari kun ŝi infanon, sed poste edzinigi alian. Li estus malestimata ne nur de la knabino kaj de ŝia patro, sed ankaŭ de ĉiuj inoj kaj viroj en la vilaĝo, sen kies estimo li ne povus vivi inter sia parencaro.

La penso, ke li povus esti malestimata de ĉiuj tribanoj, kiujn li ŝatas, honoras kaj amas, fariĝis tiel neeltenebla, ke li pensis, ke estus pli bone morti.

Libervole korpe morti estas malfacile por indiĝeno. Tio estas kontraŭ lia instinkto. Li povas fariĝi tiel senlime malĝoja kiel kaptita besto, tiel, ke li ne plu manĝas kaj pereas je malsato. Sed la saneco de lia karaktero estas tiel laŭnatura, ke li ne povas elteni elmalsatigon ĝis la fino. Lia transviva instinkto ankoraŭ ne estas degenerinta. Libervole helpe de iuj mekanikaj rimedoj mortigi sin, estas fremda al indiĝeno.

Pensante pri la morto li tamen trovis elirvojon, kiun li rigardis kiel bonan kaj ununuran.

Li nek tiam nek poste iam revenos al sia hejma loko. Li ankaŭ ne sciigos ion pri si. Tiel oni hejme supozos, ke li mortis kaj perdiĝis en la monterio. Per tio li konservos tion, kion li plej bezonas en sia tribo, la estimon de sia parencaro. Li libervole aliĝos al la multaj libervolaj devigitaj mortuloj, kiuj laboras en la monterioj. Iutage li tiam efektive estos morta. Eble kolera administranto pafmortigos lin aŭ laborkamarado mortbatas lin pro monteria katineto aŭ malario falĉos lin aŭ trafos lin tro frue renversigita mahagonarbo aŭ pikos lin skorpio, aŭ lin murdos venena serpento aŭ disŝiros jaguaro lin aŭ li dronos ĉe la forflosigado de la arboj aŭ.- nu, je ia memkomprenebla maniero li ja mortos en la monterioj.

Tiun honorsavadon la sorto certe permesos al li.

Nun al Celso ĉio estas egala. Li apartenas al la mortuloj kaj povas fari tion, kio plaĉas al li. Li ĉiutage povas ebriiĝi tiom longe, kiom la mono sufiĉas por tio. Li povas sterni sin kun infektita ino por korpaj bezonoj malantaŭ la preĝejo sub la disfalema arko de monaĥeja ruino. Li povas fuĝi. Li nur ne rajtas atingi sian vilaĝon, ĉar alie ĉio estus vana; li devas lasi kapti sin antaŭe, kaj por eviti la mil skurĝbatojn, li devas ataki la kaptiston kaj provoki, ke tiu pafmortigas lin kiel rabian hundon. Li povas komenci kverelon kun capataz, kontraŭdiri ion al li kaj lasi dishaki sin per maĉeto. Ĉio ĉi havas fine la saman rezulton. Li estas morta, kaj nur unufoje homo povas morti. Kaj ĉar ĉio estas egala al li, li povas komenci tute supre sur la listo kaj uzi bone siajn liberojn, kiuj pro diablo estas lia bona rajto.

Li ne zorgas sin pri sia pakaĵo, kiun li negardate postlasas malantaŭ la bivakfajro. Li iras al la placa kaj aĉetas tutan botelon da aguardiente. Se li jam jesas komenci la drinkadon, li povas fari tion same tiel bone ankaŭ ekonomie, por longe elteni kun la mono, ĉar en boteloj la brando ĉiam estas malpli multekosta ol en glasetoj, egale,

Li trinkis je unu gluto el la kvaronlitra botelo, donis al kelkaj indiĝenaj viroj pigrumantaj antaŭ la tienda, kie li aĉetis la brandon, gluton por gustumado, kaj tiam li ree enverŝis plengorĝon.

Post horo li ekhavis la emon murdi iun aŭ almenaŭ iun terenbati. Sed restis tiom da konscio, ke li ne ekhavis la ideon serĉi don Gabrielon por kontentigi sian murdan avidon je li. Tiel sensence ebriiĝi kiel li povas apenaŭ indiĝeno de tiuj malproksimaj distriktoj, por forgesi, ke la atakado de ladino apartenas nek al la rajtoj nek multe malpli al la kordeziroj de indiĝeno.

Sed li dormeme kaj ebrie komencis serĉi la du alpelistojn kun sia limigita juĝkapablo. Li ankaŭ kontentiĝus pri tiu ulo, kiu ĵuris, ke li estis pikita de li en la vunditan kruron. Kontraŭe al tiuj tri uloj ne estis dubo, ke Celso ilin buĉus, se li renkontus ilin. Sed aŭ ili persekutis aliajn viktimojn aŭ ili vidis ĉirkaŭvagadi la ebrian Celson kun batalavido en la vizaĝo. Lia ebrio ne permesis serĉi kun konsidero kaj persisto. Li fariĝis pezpaŝa, kaj ĉar li ne sciis kien ajn iri, li trotis reen al la kampadejo. Li sternis sin tie apud la bivakfajro, parolis sensencaĵojn, per ungoj elfosis ŝtonojn el la tero kaj ĵetis ilin kontraŭ subevoluintajn arbustaĵojn.

Jen venis al la fajro novulo. Estis Andreo, kiun don Gabriel simile aĉetis por monterio, kaj kiu nun sur la kampoj serĉis tiujn grupojn, kiuj apartenas al la trupo de don Gabriel. Kvankam li portis laŭ maniero de indiĝeno pezan pakaĵon, li distingiĝis laŭ la vestoj kaj la ĉapelo de la junaj indiĝenaj viroj, kiuj tie kampadis kaj atendis la ordonon por la ekmarŝo.

Celso ne povis trankviligi sian koleron je la persekutistoj. Sed la nove alveninta Andreo aspektis tiel, kiel de tempo al tempo eble povus aspekti capataz. Estis la lasta okazo, ke Celso povis tradraŝi iun capataz por venĝi ĉion, kion capataces krimis iam je li. Se ili jam marŝos estos tro malfrue por tio. Ĉar poste li venos sub la leĝajn radojn de la monteria disciplino. Sed ĉi tie sur la kampadejo tio estus nur pugnobatalo. En la policejo oni tondre kroĉus al li novan multa de cent aŭ de ducent pesoj. Kaj tio estis indiferenta al li. Ĉu li ricevus monpunon da dek pesoj aŭ da dekmil pesoj, tio por lia sorto ne farus diferencon. Don Gabriel devus pagi la punmonon por ne perdi lin. Tio estus estinta la plej bona puno, kiun Celso povus kaŭzi al li. Ĉar Celso rigardis sin kiel mortulon, estis nun tute egale, ĉu li estos dum du jaroj aŭ cent jaroj en la monterioj. Li ne havis la intencon reveni al la vivantoj. Tial neniu monpuno povus trafi lin, kiom ajn alta ĝi estus.

Tuj kiam Andreo alvenis, okazis tial, ke Celso komencis insulti kaj tuj tradraŝi lin por trankviligi sian koleron, tiel vehemente, ke efektive tiel aspektis, kvazaŭ Andreo tie devos gluti teron.

Sed Andreo kutimiĝis pri streĉa laboro same tiom, kiom Celso, kaj kvankam li estis tute laca kaj senforta pro la longa dura marŝo trans la altan montaron, kun nedireble peza pakaĵo sur la dorso, li tamen superis Celson, ĉar li estis tute sobra kaj Celso ebria.

Celso ne longe eltenis, la fino venis rapide kaj dolorplene. Li akceptis armisticon kaj ŝanceliĝis kun primartelita vizaĝo al la rojo, kie li rolis kiel sia propra medicina doktoro kaj flegistino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.