La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 7

I

La karavano fariĝis rapide vigla. La arrieros ŝarĝis la bestojn. Kaj tiuj, kiuj ne malŝarĝis la bestojn, firmtiris ĉiujn ledorimenojn de la pakaĵoj, kaj skuante ŝovadis la pakaĵojn ĝis ili estis en bona ekvilibro. Tiam ekhurlis la krioj de la mulpelistoj: „Olla mula, adelante. Que cabron de diabolo, caray Prieto, pronto, pronto. Chingarse de pestilencia de una vieja. A donde te vienes, macho. Al camino, todos. Madre mia y carambola, de dondo quedas, Pintado. Corre,corre, corre, corre. Ya cayo la Chabela, este ching vieja de una bestia. Andele, andele. Pronto, pronto. Vamonos, flojos, vamanos, andele. He, mulo, antaŭen! Kia diabla fikul’, fulmotondro! Rapide, Nigrul’! Rapide! Damnite de la fetoro de olda inaĉo! Kien? Jen, por vi, azeno! Survojiĝu, ĉiuj! Dipatrino kaj kunpuŝiĝo! Kie vi restas? Makulito! Kuru, kuru, kuru, kuru! Tiu bestaĉo Izabnjo jam falis. Antaŭen! Antaŭen! Rapide, rapide! Pigruloj! Iru, antaŭen!“

La krioj kaj blasfemaj sakroj de la mulpelistoj resonadis kiel multnombra eĥo de la arbaraj vandoj el la transa lagobordo kaj pligrandigis la bruon.

Intertempe kriis la capatazes kaj pelistoj de la peonoj, ke la karavano vigliĝu. Knalis la vipoj kaj fajfis la signaloj de la agentoj. La viroj reciproke vokis vortojn, kaj tie kaj tie unu el ili kriis ĝis lia voĉo fariĝis raŭka, por ke oni alvoku kamaradon, por ke tiu al li helpu ŝarĝi la pakaĵon aŭ memoru alian pri tio, ke li forgesis sian ĉapelon aŭ sian kalabasan botelon sur la kampadejo.

Post mallonga marŝo la karavano atingis la ĵus konstruitan ponton trans la marĉon. La ponto, tiel provizore kiel rapide farita, etendiĝis trans rojon, kies akvo estis nigra de la marĉa ŝlimo. Ĝi faris la impreson, ke tiukaze, se disrompiĝus la ponto, oni tuj kaptiĝus ĝis super la kapo en la marĉo.

Konstrui la ponton, tio certe estis la plej eta parto de la laboro. Pli da laboro postulas la firmigo de la pado ambaŭflanke de la rojo. Tiuj bordoj estis ebenaj kaj ĉiam plenaj de marĉa ŝlimo. La densa ĝangalo ne tralasis sunbrilojn, kiuj iam kaj tiam povus sekigi tiun marĉon tute aŭ almenaŭ parte. Falintaj folioj, derompiĝintaj branĉoj kaj renversitaj putriĝantaj arboj formis lozan teron, kiu estis favora por la disvastigo kaj konservado de la marĉo.

Eblus konstrui firman ponton trans la marĉon. Sed ĝi devus esti bonkvalita ponto el cemento kaj ŝtalo. Eĉ sur la grandaj trafikvojoj en la ŝtato, kie vojaĝis la ĉarokaravanoj, la pontoj estis nur el ligno kaj ĉiam troviĝis en stato, ke oni ne certis, ĉu oni ankaŭ ĉifoje kun ĉevalo sen trarompo ankoraŭ atingos sana la alian flankon. Des malpli, ja centmiloble malpli estis atendeble sub tiaj rilatoj, ke tie en la ĝangalo troviĝas pontoj el fero kaj cemento. Kompreneble ne estis necese tie konstrui ferpontojn; estis eĉ ne necese konstrui aŭtovojon tra la ĝangalo. Du - aŭ trifoje en la jaro tie sufiĉe granda mulokaravano marŝis al la monterioj. Por tio eldoni dudek milionojn aŭ eĉ tridek milionojn da pesoj, dum eĉ en la dense loĝataj distriktoj de la ŝtato ne estis stratoj, tion neniu en la registaro povus respondeci. Tio propre estus nur la afero de la monterioj, ĉar la monterioj estis la ununuraj entreprenoj, kiuj havas intereson je bonaj stratoj kaj pontoj. Sed tiukaze la mahagonligno fariĝus eĉ pli multekosta, kaj oni ne povus vendi ĝin kaj la meblofaristoj elektus aliajn lignospecojn por povi oferti uzeblajn, belajn kaj vendeblajn litojn kaj speguloŝrankojn al al nuptogeo, kaj por tiom malkare oferti ilin, ke la gefianĉoj rapidus pri la nupto, por ne veni tro malfrue pri la generado de malsataj proletoj.

II

Dudek metrojn al flanko de la pado kaj simile tiom malproksimen, aŭ eĉ kelkajn metrojn plu al la alia bordoflanko, etendiĝis la marĉo. La marĉo estis verde nigra, kun intermiksitaj akvoriĉaj lagetoj. En la malhele verda trembrila, ŝarĝanta, peza enfermiteco de la ĝangalo aperis la marĉo multe pli nigra kaj hantata ol li eble aperus en hela ardanta sunlumo. Se oni kuraĝus moviĝi pli en ĝin, kaj se oni firme paŝus, oni tuj mergus sin ĝis la genuo en la ŝlimon. La marĉo gluiĝus kaj kroĉiĝus al la kruro kvazaŭ ĝi estus vivanta estaĵo. Ĝi firmsuĉus sin, tirus la kruron kaj oni ekhavus la senton, ke sube ĉe la piedo iu malrapide sed seninterrompe tiras malsupren. Oni metus la alian kruron proksimen por eltiri la sinkintan piedon, sed tiel nun ankaŭ la dua piedo komencus sinki, firmsuĉate de la marĉo. Se oni riskus tion, tiukaze oni eble malkovrus, ke la marĉo eble ne estis profunda, ke sube, ĉirkaŭe en unumetra profundo estas roka grundo. Sed kompreneble la grundo povus esti profunda ankaŭ tri metrojn. Aŭ tie, kie oni mem ne plu kapablus moviĝi, estus truo en la grundo. Tial oni rezignis pri tio esti esploristo aŭ malkovrulo, ne okupiĝis pri tio, kiom profunda la grundo eble estas, sed oni tuj plena de energio eklaboris por elveni de tie. Anhele, ŝvitante, senspire kaj kun tondranta koro al oni sukcesis tiri sin sur firman teron, kie oni tiam sidiĝis kaj pripensis tion, kio estas farenda. Retroiri ne eblas. Antaŭen aŭ mortaĉi.

Tiel certe okazis al la unuaj meksikanoj kaj hispanoj, kiuj traserĉis la ĝangalon pri padoj kaj vojoj por atingi la kaŝitajn kaj legendecajn urbojn de la indiĝenoj, kie ĉiuj tegmentoj estas el pura oro kaj la inoj havas kolĉenojn kun diamantoj, kiuj estas tiel grandaj kiel anasaj ovoj. Ĉar tiuj unuaj oroserĉistoj tiam ne trovis tiujn perdiĝintajn urbojn, ili serĉis orminejojn kaj diamantkampojn. Ili ankaŭ tiujn ne trovis kaj fine kontentiĝis pri mahagonligno, kiu post lerta traktado ja simile povas ŝanĝiĝi en oron. Tial la penoj kaj vojoj ne estis tute vanaj.

La karavanoj, kiuj nun iris sur tiuj padoj, restadis sur la padoj, kaj faris eĉ ne la plej etan provon elesplori la profundon de marĉoj aŭ iri ĉirkaŭvojojn por trovi aliajn, eble pli bonajn padojn. Ili estis pagitaj por tio transporti la komercovarojn je la plej mallonga kaj rapida vojo al la monterioj. Ili ankaŭ neniel estus preparitaj pri tio esplori aliajn vojojn. La maizoporciojn, kiujn ili kunportis por la ŝarĝbestoj kaj la rajdobestoj, tiel kiel la porcioj por la propra nutrado, estis precize prikalkulataj, tiel ke perdo de du tagoj dum la marŝo povus fariĝi fatala. Ja ankaŭ transatlantika pasaĝervaporŝipo ne povas trovi novajn favorajn marfluojn.

La arrieros konis siajn bestojn. Muloj kaj ĉevaloj naskitaj kaj plenkreskintaj en Tabasko havas la famon esti bonaj marĉiraj bestoj, bestias de lodo. Ili estas kutimigitaj de juneco pri marĉoj kaj ŝlimo.Tial tiuj marĉiraj bestoj estas tre avidataj kaj tre multekostaj. En tiu ĝangalo tamen eĉ muloj el Tabasko komencas fariĝi kapricaj. Sed la plimulto de la bestoj, ĉe tiuj monteriaj karavanoj, ja preskaŭ ĉiuj, ne estas bestoj marĉiraj, sed bestoj, por kiuj kutimas steporegionoj. Kaj tiajn bestojn oni ja povas konduki tra rojoj kaj profundaj riveroj, sed ne tra marĉoj. Se ili sinkas eĉ nur ĝis la duono de la kruroj, ili fariĝas preskaŭ frenezaj pro timo. Ili ĉirkaŭtretadas, pliprofundigas la marĉon, fine ili liberigas sin el tio kaj; se oni ne bone atentas ilin kaj ne tenas bone per lazo, ili retrokuras kaj oni retrovos ilin nur je la sekva ranĉo.

Kompreneble oni ne lasas eskapi ilin. Sed nek per batoj nek per dolĉaj vortoj nek per teruraj sakroj oni povas konduki ilin ekde tiu momento tra la ĝangalo. Eble sukcesas traigi ilin sen ŝarĝo, sed kun ŝarĝo sur la dorsoj estas senespere. La bestoj sentas, ke la ŝarĝo tiras ilin pli profunden en la marĉon kaj ke tio faras ĝin pli komplika por ili, eble eĉ malebla eltiri sin. Iafoje helpas havi bonajn bestojn el Tabasko kiel gvidajn bestojn kaj lasi sekvi la aliajn. Sed ofte misŝancas ankaŭ tiu truko.

Pro ĉiaj tiaj kazoj, kaj ĉar ankaŭ vere ekzistas la danĝero, ke la bestoj kun sia ŝarĝo tute mergiĝos, sen tio, ke oni povus savi ilin, la mulpelistoj ne longe provas eldevigi la marŝon tra marĉo. Spertoj instruis ilin, ke kostas malpli da tempo, kaj ke la ŝarĝoj kaj bestoj estas pli bone protektataj, se ĉe la la plej eta signo de marĉtimideco la marĉo estos transpontigita.

Oni detranĉas amase trunkojn kaj branĉojn, kiuj havas sufiĉe da foliaro kaj lerte dismetas ilin sur la marĉo. Pro la abunda foliaro de la branĉoj la marĉo perdas sian danĝeran aspekton por la bestoj. Tio estas grava afero.

Kaj la dua afero estas, ke la grundo gajnas ŝajnan stabilecon. Tiu kovraĵo balanciĝas sur la marĉa supraĵo. Tiu ŝanceliĝado malcertigas la bestojn, tial ili iras tre atenteme, sed almenaŭ ili iras. Trans la rojon, kiu estas la kaŭzo de la marĉiĝo de la tereno, necesas konstrui preskaŭ plenvaloran ponton el longaj fortikaj trunkoj kuntenataj per basto aŭ per enbatitaj fostoj ĉe la flankoj, kiuj estas abunde kovrataj per branĉetoj kaj foliaro, por ke la bestoj ne glitu kun la hufoj inter la trunkojn, se tiuj trunkoj moviĝas kaj transŝoviĝas.

Se ĉio estas konstruita, oni blovas la signalon kaj tiam la mulpelistoj ekhavas laboron. La bestoj, speciale la viglaj, kaj tiuj, kiuj iras ĉiun vojon, kiom ajn aĉe ĝi eble estas, urĝis jam al la konstruaĵo, kiam ankoraŭ ĉiuj peonoj okupiĝis pri tio dismeti branĉojn kaj branĉetojn. Bonaj bestoj, kiuj jam ekmarŝis, malfacile reteneblas. Ili volas marŝi antaŭen. Ili scias pro longa sperto, ke ili devas iri certan vojdistancon ĉiutage. Ili konas la kampadejojn eĉ tiukaze, se ili unuan fojon faras certan vojaĝon, ĉar je la kampadejoj dum longa tempo konserviĝas la odoro de tiuj bestoj, kiuj tie kampadis kaj la spertaj bestoj scias bone, kio estas kampadejo por la nokto kaj kio estas nur ripozejo por mallonga restado. Sur la kampadejoj por la nokto, la parajes, la bivakfajrejoj estas larĝigitaj per cindro kaj parte per bruligitaj lignoj, kaj je ĉiuj anguloj kuŝas la seka sterko de la bestoj, kiuj tie ripozis kaj manĝis. Spertaj bestoj, kiuj en marŝo longe distance antaŭiĝas, aŭ car ili estas bonaj irantoj aŭ ĉar la postsekvaj bestoj ofte deĵetis sian ŝarĝon kaj oni devis ŝarĝi ilin ĉiam denove, haltas ĉe la parajes, tuj kiam ili alvenas tie. Tiel, kvazaŭ tie estus ŝildo, kiu montras la kampadejon. Ili sternas sin kaj atendas la postsekvan trupon. Ne nur la aspekto de la kampadejo ekkonigas ilin, ke tie estas kampadejo, sed ankaŭ la tempo. Se ili renkontiĝas ripozejon je la dekunua matene, ili plej ofte tuj iras plu sen atendi la aliajn. Sed, se ili alvenas ĉe la loko je la dua posttagmeze, ili hezitas, ĉar ili laŭ la tempo sentas, ke tio povus estis la kampadejo. Sed se ili alvenas je la kvara, tiukaze ili apenaŭ estas antaŭigeblaj plu, ĉar ili scias, ke post la kvara oni ne plu marŝos en ĝangalo kaj vepro, escepte de la retromarŝo, se en la sama tago ankoraŭ atingeblos la komenca ekira loko de la karavano.

La viglaj ŝarĝbestoj kuras certe ne tial tiom rapide, ĉar ili estas tiom laboremaj, sed tial, ĉar ili havas econ, kiun havas ankaŭ multaj homoj: la instinkton plenumi malagrablan laboron tiel rapide, kiel eblas, por poste havi trankvilon. Ju pli rapide la bestoj kun tia eco alvenas je sia celo, des pli frue oni deŝarĝos ilin kaj ili jam povas ripozi kaj manĝi. La plimulto de la bestoj estas kiel la plimulto de la homoj: Kion oni ne povas fari hodiaŭ, de tio oni delasas, kaj oni faros tion en la sekva semajno, ĉar la laboro ja ne forkuras.

Estis tiuj viglaj bestoj, kiuj urĝis trans la ponton jam antaŭ ol tiu estis preta, kaj la peonoj devis iri flanken de la vojo, por ke la bestoj ne tretu ilin.

La pelistoj nun devis atenti pri tio, ke ĉiuj postsekvantaj bestoj sekvu tiom dense la urĝantajn antaŭajn bestojn, ke la malcertaj bestoj ne havu tempon ektimi pro la malagrable ŝanceliĝanta foliara kovraĵo trans la marĉon. La traboj de la ponto ne kuŝis firme. Ili ŝovis sin kaj puŝis sin tien kaj tien, kaj tio faris la hezitemajn bestojn tiel malcertaj, ke kelkaj el ili provis desalti flanken. Sed tiam ili tie vidis la nigran marĉan akvon, ektimis kaj saltis per unu fojo al la bordo, kie ili tial entretis la facilan kovraĵon trans la marĉon. Ĉiu entretita truo tuj suĉe plenigis sin per nigra akvo. Estis tie ĉe la marĉo sovaĝa kriado de la pelistoj, kiuj eligis nur frazojn kaj vortojn, kiuj estis diabla sakro pri putinfiloj kaj putinoj kaj virkaprecaj fikuloj, kiuj ĉiuj komunume festis orgion kun voluptaj ĝuoj. Sed iuj ĝuoj, eĉ tiuj de la plej modesta speco, tie estis tre malproksimaj.

La krioj kaj sakroj kaj la pelmelo de la urĝaj bestoj batantaj ĉirkaŭ sin kaj mordantaj ĉion kaj stamfantaj kaj ĝemantaj, ties anheloj kaj gruntoj, la susuroj kaj klakoj de la rimenoj kaj pakaĵŝnuregoj, la ĉeokaza falo de besto kaj ties batalo pri rapida restariĝo por aŭ eviti la batojn de la urĝaj bestoj aŭ por ne esti puŝita de la ponto, estis sufiĉe da vivo. La kriado kaj sakrado de la mulpelistoj kaj de dekoj de peonoj, kiuj parte staris ĝis la brusto en la marĉo kaj batis ĉe la flankoj la bestojn per branĉoj, por ke tiuj restadu sur la kovraĵo kaj la ponto, alogis grandan gregon de kriosimioj, la gritones, kiuj alte sidis kaj pendis en la kronoj de la arboj super la marĉo kaj levis teruran kriadon tian, ke ankaŭ la plej teruraj krioj de la arrieros kompare aŭdiĝis nur kiel flustrado.

Ĉio ĉi faris la ŝarĝbestojn ankoraŭ eĉ pli konfuzaj, tiel, ke ili tiumomente certe devis pensi, ke la infero malfermiĝos ĉe la plej proksima kurbiĝo de la pado. Sed ju pli la bestoj estis ekscititaj des pli cedis ankaŭ la kovraĵo trans la marĉon. La lastaj bestoj vadis jam ĝis la rimenoj en la marĉo, kaj necerte ili transiris la ponton, kiu tiam jam komencis disfali.

La trupo de laboristoj, kiujn oni intence retenis por sekurigi la ponton por la bestoj, nun alvenis kaj tute foruzis la lastajn restaĵetojn, kiuj ankoraŭ postrestis de la marĉokovraĵo kaj de la rojoponto. Kiam duono de la trupo estis alveninta sur la alia flanko de la marĉo, je la transirejo jam foriĝis la kovraĵo kaj la ponto. La branĉoj kaj branĉetoj jam malsekiĝis kaj trafrotiĝis. Ili pliprofundigis la marĉon kaj la marĉo aspektis ankoraŭ eĉ pli timiga kaj pli nepasigebla ol je la antaŭa tago. Kelkaj traboj ankoraŭ etendiĝis trans la rojon. La viroj, ĉiuj kun nudaj piedoj, iris kiel ŝnurartistoj sur la solaj trunkoj, kiuj ankoraŭ postrestis, trans la rojon. La trunkoj ne plu kunestis, kaj neniu besto plu povus uzi la ponton au pli ĝuste tion, kio ankoraŭ restis de la ponto. La molaj bordoj de la rojo cedis, kelkaj el la trunkoj forglitis kaj drivis longe kaj transverse en la rojo. La plej sekva karavano, eĉ se ĝi ekzistus nur el du bestoj, devus konstrui novan ponton trans la marĉon.

Ne estis la ununura marĉo, kiun renkontis la karavano je tiu tago. Sed la dua kaŭzis malpli da laboro. Sed atendeblis, ke post la travado de la karavano kun ĉiuj bestoj, tiam, kiam sekvatage karavano alvenus tie, la karavanuloj devus labori plenan tagon por povi transiri. Se restis pli da tempo, la marĉaj truoj parte surkreskiĝis de plantoj, parte la akvo disiĝis en aliaj direktoj, parte maljunaj arboj falis bonŝance tiel, ke ili formis aŭ ponton aŭ kovraĵon, aŭ ili kreis digon kaj parte sekigis la padon. Dum komplikaj marŝoj tra la ĝangalo de tiu speco, oni ĉiam vivas kun la espero, ke io okazos, kio plibonigas la vojon. Ofte oni povas fidi pri sufiĉe granda tertremo, kiu plibonigas la vojon aŭ pli malbonigas ĝin centoble. Foje estas terglito, kaj ne malofte trarompo al subtere fluanta rivero. Oni almenaŭ havas la esperon, ke la vojo ne fariĝos eĉ malpli bona. Sed tiu espero ofte trompas onin. Kaj oni miras pri la fakto, ke la vojo fariĝis tamen ankoraŭ pli aĉa.


Rimarko

paraje = loko, ejo.

III

Estis je la dua tago de la marŝo tra la ĝangalo. La karavano ĉirkaŭ tagmeze restadis dum iom da tempo en loko, kiu nomiĝis La Lagunita. Akra eĝo de roko vundis piedon de Celso. Li kaŭris ĉe la rando de la akvo kaj forlavis sian sangon. La karavano ricevis la signalon de la agentoj ekiri kaj marŝi plu.

Celso vualis kotŝmiritan lanan disŝiraĵon, kiun li deŝiris de sia ĉemizo aŭ de sia pantalano, ĉirkaŭ la vunditan plandoŝvelaĵon. Li agis malprapide, ĉar Celso volis ligi la bandaĝon, kiom ajn kota ĝi estis, tamen tiel firme, ke ĝi ne forglitu kaj ne perdiĝu sur la vojo. Kiel ĉiuj anoj de lia raso, kiuj vivis kiel kamparanoj aŭ peonoj, li ne estis hezitema pri aferoj de korpaj vundoj. Li povis havi kvin centimetrojn profundan kaj dudek centimetrojn longan maĉetovundon en ŝultro aŭ eĉ similian, kvankam iom malpli profundan vundon en la kapo, kaj li nek fariĝus senkonscia nek hurlete petus pri kuracisto. Tiu helpus al li tie tiom malmulte, kiom en lia hejmvilaĝo, kie loĝas la plej proksima kuracisto du tagvojaĝojn malproksime, kiu verŝajne ankaŭ ne estas pli bona doktoro ol la pramaljuna akuŝistino en lia vilaĝo, kiu en sia vivo helpis enlumigi pli ol kvincent infanojn sen lavi al si la manojn antaŭe kaj ofte ankaŭ ne poste. Kompreneble, duono de la infanoj kaj kvinono de la inoj kutime mortas. Sed tio ne estas ilia kulpo, sed la natura sekvo de la naskoj, kiujn ŝarĝis bonkora Dio en la ĉielo al ili kun senfinaj doloroj por amarigi al la homoj la antaŭnaskajn ĝuojn per dornoj, pikiloj kaj kardoj, por ke oni ne forgesu, ke la plej belaj kaj plej delikataj pekoj surtere estas heredaj.

Ne nur pro la doloroj Celso bandaĝis sian piedon tiel zorgeme, sed pro sperto. Li iam vidis, kiam li estis en la kafoplantejo en Soconusco, kiel viro hakis per maĉeto vundeton al si, kaj kiel tiam tero penetris en ĝin. Je la sekva tago la viro kapablis nek movi la kapon nek la ŝultrojn, kaj kelkajn horojn poste li estis morta. Helpe de la bandaĝo Celso volis protekti la vundon kontraŭ venena tero kaj samtempe li volis malhelpi, ke la vundo per ankoraufoja malfermiĝo pli grandiĝu kaj pli aĉiĝu. Kuracisto estis nek tie en la karavano nek en iu el la monterioj. Ĉiu devis atenti pri si mem, kaj ĉiu devis esti propra kuracisto. Tiu, kiu mortis, pruvis per tio nur, ke li ne havas rajton por vivi kaj li pruvis krome, ke li estis fripono, kiu trompis la agenton aŭ la monterion pri la ricevita antaŭpago.

La karavano jam ekiris kaj marŝis. Celso ankoraŭ ne tute fariĝis preta pri sia bandaĝo, kiam pretermarŝis lin ankaŭ la lasta trupo.

Post tiu trupo kiel gardisto kaj pelisto de la truporestaĵo rajdis El Zorro. Tiu nomo estis la kromnomo de unu el la du alpelistoj, kiuj kaptis Celson en Hucutsin por enspezi kvin pesojn. La alia havis la kromnomon El Camaron.

Kial oni nomis unu el ili El Zorro kaj la alian El Camaron ne estis tute evidenta. Tiel, kiel ofte, la origino de kromnomo ne sufiĉe malkovreblas por kontentigi scivolemulon. La kromnomojn ambaŭ certe jam havis ekde sia juneco. Neniu, eĉ ne iliaj dungintoj, la du agentoj don Ramon kaj don Gabriel, konis iliajn ĝustajn nomojn. Kaj neniu sciis, kie ili vere estis hejme aŭ el kiu prizono aŭ el kiu prizonula transporto ili eskapis.

El Zorro surĉevaliĝis, rajdis malantaŭen kelkajn cent paŝojn por rigardi, ĉu unu el la du viroj forŝteliĝis malantaŭen, tiam li alvenis galopante ĉe la tielnomata vosto por kvazaŭ veki el dormo la lastajn marŝantojn kaj por ĵeti kvazaŭ ardantan cindron sub ties plandojn. Li vidis kaŭri Celson sur ŝtono, kiu ankoraŭ nun okupiĝis pri la knedado de la bandaĝo kaj pri la provoj kiel eble plej bone surmeti la piedojn kaj iri sen tio, ke transŝoviĝos la bandaĝo.

,Andele, antaŭen,chamulano, olda stinkanta mulo“ vokis El Zorro al Celso. ,Andele, andele, ĉu vi volas dormi ĉi tie kaj revi pri inaĉoj? Ek, antaŭen, la aliaj estas jam en la monterio!“

Ĉar Celso ne tuj ekstaris sur la piedoj kun sia pakaĵo, kaj ĉar El Zorro al Celso, kiun li ne tre ŝatis pro ties ribelemaj kontraŭparoloj, ree foje volis montri, kiu havas ĉi tie la rajton komandi, li batis lin per la vipo plurfoje forte sur la vizaĝon.

„Por ke vi ne forgesu, chamulano“, li diris, „ke estas mi la ladino kaj vi la kota chamulano.“

Celso nun jam levis sian pakaĵon dorsen kaj estis tuj post la ĉevalo de El Zorro, kiam li diris: „Tiuj batoj ankoraŭ mankis al mi por la finkalkulo, kaj la kvitancon vi ricevos ankoraŭ hodiaŭ, cabron, virkapro, ĉe la plej pura Sankta Dipatrino.“

Celso vokis tion per sia majaa lingvo, en la tsotsila. El Zorro komprenis ĝuste nur iom aŭ iomete, el kio li apenaŭ povis konkludi ion. Sed li komprenis la vorton filo de putino, kaj li sciis tial, ke Celso ne flatis lin.

„Mi la virkaprulon, la fikulon, kiun vi ĵus kroĉis al mi abunde redonos al vi, frateto mia“, li vokis, „lasu nin nur esti unue bele bonorde kaj konkorde en la monterio, kaj lasu min esti la ordonito, kiu gvidos la festeton. Vin mi tiam unue skurĝos, kiam mi ankoraŭ havos la plenan forton en la brakoj. Vin mi atendas jam delonge. Vi estas tro impertinenta kaj vi ankaŭ fiagitas ĉiujn aliajn. Vin kaj la celtalan viron, la ĉariston, vin ambaŭ mi ja traktos laŭorde.“

„Se vi atingos la monterion, hundido de kota putino“, respondis Celso.

Li iris ankoraŭ proksime post la ĉevalo. El Zorro faris siajn paroladojn nur malantaŭen, parte, por ke li estu certa, ke Celso ne perdu vorton el ili, parte, ĉar li esperis, ke li povu delektiĝi je la timigita kolera vizaĝo de la peono. Tial li ne atentis la vojon. La ĉevalo stumblis pro radiko. Ĉevaloj sur tiuj longaj solaj vojoj trans stepoj, tra veproj, ĝangalo kaj praarbaro, havas la kutimon atenti kaj bone aŭskulti, kiam parolas la rajdisto. Ili turnas la orelojn kaj parte eĉ turnas la kapon flanken. Ili ja ne scias, ĉu parolado celas ilin aŭ ne, kaj ĉu en la longaj paroladoj eble estas inkludita komandovorto por ili, kiun ili volas sekvi. Ĉar tiukaze, se ili ne sufiĉe rapide sekvas la komandon, ili estas batataj per vipo. Rajdistoj sur tiuj longaj vojaĝoj estas ofte dum tagoj tute solaj kun sia ĉevalo. Kaj tiel, kiel homoj, kiuj vivas solaj, kutimiĝas paroli kun sia hundo kvazaŭ li estus homa kunulo, ankaŭ rajdistoj kutimiĝas paroli dum la marŝo kaj eĉ ĉe la bivakfaro al siaj ĉevaloj. La ĉevalo, kiu samtempe sopiras societon, post certa tempo aŭskultas sian mastron same tiel atenteme kaj ŝajne komprenante, kiel hundoj faras tion tiel bonege.

Ĉar la ĉevalo de El Zorro supozis, ke la paroloj povus enteni komandon, ĝi atentis pli zorgeme kaj pli precize pri la vortoj la paroloj ol rigardi tien, kie ĝi marŝas.

El Zorro, kiu tiom malmulte kompatis sian ĉevalon kiom la indiĝenojn, kiujn li kaptis, pelis dum la marŝoj kaj poste pagate per monatsalajroj skurĝadis, puŝis la spronojn profunde en la flankojn de la ĉevalo kaj samtempe li draŝis ĝin per fajfanta kaj doloriga bato sur la dekstran postaĵparton. La bato fakte pli celis Celson ol la ĉevalon, ĉar lia tuta kolero koncentriĝis al la ulo Celso. Kaj la ĉevalo, ĉar ĝi iom miskondutis, devis senti la koleron.

La ĉevalo, samtempe sentante la spronojn sur la flankoj kaj la vaste svingitan baton sur postaĵparto, baŭmis pro doloro kaj moviĝis dekstramanen, ĉar la bato trafis dekstre. La vojoj tra la ĝangalo ne rajdeblas galope, escepte eble de kelkaj mallongaj vojdistancoj. La vojoj estas tiel konstruitaj, ke besto devas kvazaŭ seninterrompe palpi sian vojon. Ĝi povas degliti flanken, malantaŭen, antaŭen; estas grandaj kaj malgrandaj ŝtonoj survoje, kiuj ruliĝas aŭ cedas; elstaras radikoj en ĉiuj direktoj; tutaj arboj kuŝas laŭlonge aŭ transverse sur la vojo, estas krutaĵoj supren kaj krutaĵoj malsupren; jen flanke de profundaj abismoj, jen al la alia flanko. Sed la plej malica afero estas la profundaj truoj en la vojo, truoj, kiuj ekestis pro kio ajn, kiuj kutime estas malpeze kovrataj kun foliaro, branĉoj, marĉo kaj radikoj, jen kovraĵoj kreataj de la naturo. La truojn oni vidas nur tiam, kiam oni jam sinkis kun la ĉevalo en ilin aŭ, se la kruroj de la ĉevalo firmpinĉiĝis ĝis la genuaj artikoj aŭ ĝis la ventro. Se la ĉevalo trotus, aŭ eĉ pli terure, galopus, ĝi neeviteble rompus la krurojn al si, se ĝi sinkus en unu el la miloj de la truoj. La plej rapidaj bestoj, kiuj estas plej bone ekzercitaj kaj tre valoraj, atingas rapidan tempon per tio, ke ili, sen vere troti, tre rapide iras, sed ne tro rapide, tiel, ke tia besto povas ankoraŭ rapide retiri la piedon, se ĝi sentas, ke la tero cedas. La ekzercitaj bestoj iras ĉiam tiel, kvazaŭ ili irus sur ovoj, kiam ili marŝas en ĝangalo.

En la proksimo de vastaj marĉoj kaj praarbaraj areoj, tiaj truoj estas plej oftaj kaj oni trovas dum tagoj vojpartojn, kie la tuta tero estas kavigita kiel kribrilo. Krome oni trovas aliajn vojpartojn, kie la kovraĵo estas tiom loza, ke ĝi ŝanceliĝas, kiam oni transrajdas ĝin aŭ, kiam oni rajdas trans subterajn kavernojn, kiuj havas nur tute maldikan ŝtonan kovraĵon, kie aŭdiĝas la obtuzaj eĥoj de la rajdobestaj hufoj.

Tie, kie tio okazis, estis tiom marĉe; ĉar la ripozejo, kiun la karavano ĵus forlasis, troviĝis parte en marĉo, kiu neniam elsekiĝis, ĉar sur unu el la flankoj estas eta lago, La Lagunita, kun multnombraj fontoj sur sia grundo, kiujn oni ekkonis ankoraŭ ĉe la surfaco de la lago.

La ĉevalo de El Zorro, tute konfuzita pro la doloro de la enbatitaj spronoj kaj la kruela bato perdis ĉian atentemon. Ĝi saltis al la flanko de la vojo kaj tiom forte saltis teren, ke ĝi sinkis kun ambaŭ kruroj en truojn. Ĉar tio okazis dum la saltado, la postkruroj baŭmis supren, la besto provis turniĝi kaj falis flanken. La maldekstra antaŭkruro turniĝis el la truo, dum la dekstra antaŭa kruro sinkis eĉ pli profunden. La besto laboris kiel freneziĝinta, saltis kaj batadis ĉirkaŭ sin kaj fine eltiris ankaŭ la dekstran antaŭan kruron. Ĝi staris tiam anhelante kaj tremante dum iom da tempo surloke kaj atendis pacience pri tio, ke la rajdisto ree surĉevaliĝos.

La rajdisto, kiam sinkis la besto tiom neatendite en la truojn, flugis kiel sago trans la kapon de la ĉevalo. Li falis ĉe tio kun la vizaĝo en marĉotruon, elgrimpis kaj ricevis de la batadanta besto hufon kontraŭ la ventron. Li retrofalis, sakris, kaj komenis viŝi la ŝlimon el la vizaĝo.

Kiam la ĉevalo sinkis en la truojn, Celso tuj lasis gliti sian pakaĵon de la dorso kaj saltis flanken por malhelpi, ke la timigita besto hufbatu lin, aŭ, por ke la forgalopanta besto tuj post sia liberiĝo ne tretu sur lin.

El Zorro, ĵus kiam li kapablis fari nur palpebrumon el la ŝlimaj okuloj, tuj kriis: „Venu ĉi tien, chamulano. Ĉu vi ne vidas, ke mi sidas ĉi tie en la merdokaĉo. Helpu elen min kaj atentu, ke la bestaĉo ne forgalopu. Retenu ĝin. Ek, stinkfurzo de chamulano.“

Dum El Zorro tion diris, li skrapis kaj gratis la gluglan ŝlimon el la okuloj kaj la hararo, kraĉis, kaj parte kvazaŭ iomete stultiĝinte pro la falo, li ree ŝmiris la ŝlimon en sian vizaĝon. Kiam li konstatis tion, li forte skuis la ŝlimon de la manoj. Li provis rektiĝi, sed kaj pro la hufobato, kiu trafis lin ventre, kaj pro liano, kiu retenis lian piedon, kaj, ĉar li estis tiom kolera, ke li ne kapablis decidi sin al certa ago, li ne povis leviĝi.

„Hundo, diodamnita, venu ĉi tien kaj eltiru min fine“, li kriis kiel obsedito.

Ya me voy“, diris Celso, „mi ja jam venas. Kaj mi venas ĉifoje rapide kaj volonte.“

Li ligis la ĉevalon arben. Kiam li volis levi la bridon, kiu trempiĝis tere, li vidis tie fortikan eburan branĉon. Li levis ĝin, kaptis ĝin firme en pugno kaj proksimiĝis al El Zorro.

El Zorro serĉis sian poŝtranĉilon por tratranĉi la lianon, en kiu firmligiĝis unu el liaj piedoj. Nur per la manoj li ne povis disŝiri ĝin. Li vidis Celson, kiu proksimiĝis kun la branĉo.

Celso hezitis nur dum sekundo. Li aŭskultis, ĉu tiukaze, se oni juĝas tion laŭ la vokoj de la mulpelistoj, la trupo estis jam sufiĉe malproksime kaj tro kovrita de la densa ĝangalo, por ke iu povu vidi kaj aŭdi, kio okazas tie.

„Por kio vi bezonas tiun palo, la grandan bastonon?“ demandis El Zorro. Liaj okuloj disvastiĝis, lia buŝo gape malfermiĝis, lia vizaĝo verdiĝis pro terura ektimo.

Kun la piedo ankoraŭ nun firme tenate de la liano, li turniĝis je duono kaj surgenuiĝis. Ambaŭ manojn li tenis alte kaj vaste malfermis la fingrojn. Ĉe tio la poŝtranĉilo falis el liaj manoj.

Celso trafis lin inter ambaŭ manoj, kaj ĝuste tien, kien li celis. Li levis la poŝtranĉilon, kiu ankoraŭ ne estis malfermita kaj metis ĝin denove en pantalonpoŝon de El Zorro. Tiam li kondukis la ĉevalon proksimen.

Li levis la fiksitan kruron de El Zorro. Ĉu li estis morta aŭ ne, pri tio Celso ne tre zorgis. Li volis lasi al la ĉevalo parton de la honoro elmondigi ties turmentiston, por ke la ekvilibro en la mondo estu rekreita.

Celso premis la piedon de El Zorro en la piedingon, bone firmligis ĝin kaj lerte ŝovis la spronon en fendon de la piedingo, tiel, ke la piedo neniel povos gliti el la piedingo, sub la kondiĉo, ke la rimeno de la sprono ne disrompiĝos. Tiam li turnis la piedan pinton en la piedingon tiel, ke la piedo en ĝi pendis kvazaŭ kiel en maŝo. Ĉar la piedingo laŭ meksika maniero havis antaŭŝuon el ledo, Celso sufiĉe plivastigis la kunkudron, kiu jam je duono estis malfermŝirita por preme enpuŝi la piedon tiel, ke oni prefere devus detranĉi la piedon aŭ dissegi la piedingon antaŭ ol oni havus la eblon liberigi la kruron eksteren.

Poste li okupiĝis pri la lazo je selobutono.

Kiam ĉio ĉi estis farita, li tiris la ĉevalon sur la vojon, donis al ĝi softan baton sur la postaĵon, kaj la ĉevalo ektrotis.

La korpo de El Zorro treniĝis kun la kapo laŭtere. La korpo ĉe la irado de la besto ĉiam ŝoviĝis iom sub la ventron de la ĉevalo. Ĉe tio premiĝis la sprono en la flankon de la besto kaj la ĉevalo ektrotis pli rapide, posttirante la korpon je duono sub si. La besto ekscitiĝis kaj komencis kuri. Ĉe tio la kapo de El Zorro batadis kontraŭ la ŝtonojn kaj radikojn kaj kontraŭ la arbojn. Ĉiam, kiam la ĉevalo komencis iri pli lante, ŝoviĝis la korpo sub la ĉevalon, la sprono ekpremiĝis en la flankon kaj la ĉevalo ree komencis kuri. Celso iris trankvile sian vojon. La ĉevalo nun jam tiom antaŭis, ke li ne plu vidis ĝin.

Li konis la vojon sufiĉe, ĉar li ja jam dufoje marŝis ĝin. Unufoje tien, kaj unufoje reen. Kaj kiam li marŝis kiel akompananto de tiu etkomercisto, li atenteme devis observi la vojon.

La vojo turniĝadis kun centoj de spiraloj plu, laŭ la roka regiono kaj laŭ lagoj, riveroj kaj marĉoj, kiujn evitis la vojo, ĉar ne estis pontoj kaj oni povis kruci la riverojn nur tie, kie ili ne estis tro vastaj kaj ne tro forfluigaj.

Celso atingis nun longan kurbiĝon de la vojo, kiu volviĝis ĉirkaŭ altan monton, kiun la ŝarĝbestoj ne povis iri sur rekta vojo, ĉar ĝi estis tro kruta kaj tro plena de ruliĝantaj ŝtonetoj.

Celso ŝtreĉis ĉiujn siajn fortojn. Kiel kaprino li premiĝis flanken tra la densa dorna arbustaĵo kaj grimpis per manoj kaj piedoj sur la monton. Li ne supozis, ke li povus sukcesi. Ĉiumomente li havis la senton kvazaŭ lia koro transsaltus plurajn batojn kaj haltus. Tiam denove li havis la senton, kvazaŭ lia polmo eksplodus.

Gutante pro ŝvito kaj anhelante kun vaste malfermita buŝo kaj flirtanta nazo, li atingis la montopinton.

Li falis, lasis degliti la pakaĵon teren, viŝis la salan ŝviton el la okuloj, kiuj ŝajne firmgluiĝis. Li frotis forte la nukon kaj la gorĝon, frotis sian maldekstran bruston kaj marteladis ĝin per pugno, plurfoje li profunde kaj brue enspiris kaj tiam li levis sian pakaĵon denove.

Ĉe la malsuprenkurado sur la alia flanko de la roko li ruliĝis multajn fojojn tuj dudek metrojn. Sed li ĉiam restariĝis kaj antaŭeniĝis saltante. Li lasis fali sin, ruliĝis, kiam li supozis, ke li povas fari tion sen deskrapo de sia haŭto, aŭ kiam li vidis, ke en certa distanco estos arbustoj kaj arboj, al kiuj li povos kroĉiĝi, por ke li ne ruliĝu en abismon, se li ne povus halti dum sia sturmrapida kurado.

Li venis sur la vojon, kiam tie ĵus estis pretermarŝinta la antaŭtrupo kaj la marŝantaj laboristoj unu post la alia, iom post iom, sekvis la antaŭan trupon.

Li ne iris tuj sur la vojon el la densa ĝangalo. Li tre proksimiĝis al la vojo kaj kaŝis sin dum certa tempo post arbusto. Li lasis gliti teren la pakaĵon kaj tiris la pantalonon malsupren. Kun parte malsuprentirita pantalono li tiam paŝis el la arbustaĵo kaj alvenis sur la vojo. Tie li skuadis sian pantalonon, tiam li tiris ĝin ree supren kaj denove firmvolvis ĝin.

„Mi ĵus eligis bonan laŭordan monteton, fulmotrondro!“ li diris ridante, kiam la sekva grupo alvenis. Kelkaj el la viroj deĵetis siajn pakaĵojn por restadi kelkajn minutojn, por viŝi la ŝviton el la bruldoloraj okuloj kaj por kapti freŝan aeron.

Celso anhelis kun plenaj pulmoloboj. Sed tio ne tre frapis la atenton de la ripozantaj viroj. Ĉiu havis sufiĉe da okupo pri si mem.

Tiam diris Celso: „Mi postkuris junan sovaĝan porketon. Mi jam supozis, ke mi certe kaptos ĝin, sed tiam ĝi tamen ankoraŭ forglitis kaj tuj en tian malaltan dornan arbustaĵon, ke mi devis rezigni pri la ĉasado. Kian bonegan rostaĵon tio donus vespere! Tiu besteto ĵetis siajn krurojn sur mian postaĵon. Ĉe la diablo! Kiom rapide tia juna ido povas kuri! Mia ventfajfilo ankoraŭ tute malplenas kaj mi devas blovi kiel maljuna mulo kiun ĉasis tigro. Ĉe virgulino Maria! Se mi estus povinta feki la monteton antaŭe, mi tamen estus kroĉinta la porkidon. Sed tiel mia ventro plenis ĝis la kolo.“

„Jes ja, vi ĉiuj eble pensas, ke tia eta fasketo de ido de sovaĝa porko ne povas kuri“, diris unu el la viroj. Sed mi scias tion pli bone. Ankaŭ mi jam ĉasis tian, du aŭ tri horojn, ĝis mi tute perdis la vojon en la selva, en tiu damnita ĝangalo. Sed la porkidon mi ne kaptis. Tiuj estas rapidaj kiel musoj. Kaj ĝuste tiam, kiam oni pensas, ke oni tuj povos kapti ĝin sufiĉe tenere je la vosteto, jen ĝi fuĝos en truon aŭ en arbustaĵon aŭ Satano sciu kien ajn, kiel glutite. Kaj se alvenos la maljunaj sovaĝaj porkoj, jen kuregu, filo mia, aŭ venos via horo lasta. Ne havas sencon postkuri, ankaŭ ne post pescuintle. Se vi ne havas bonan hundon, prefere ŝparu vian aeron.“

Ĉiuj uloj tuj komencis rakonti propran ĉasraktonton, por montri tiel, ke ili ne estas plu beboj.

Celso eltiris sian pakaĵon el la arbustaĵo, prenis cigaron el faldo de ĝi, bruligis ĝin, levis sian pakaĵon kaj diris: „Mi devas rapidi, muchachos, mi apartenas al la trupo antaŭe, kie estas miaj companeros, miaj kamaradoj. Tiuj nun certe jam sufiĉe antaŭas.“

Li ektrotis, dum la viroj ankoraŭ iom ripozis kaj interbabilis, ĝis alvenis la sekvaj grupoj, kiuj tie enombre volis ripozi iom. Strio de frideta akvo elpremiĝis el fendo de alta rokvando, kaj tiu fonto estis la kaŭzo de tio, ke ĉiu viro, kiu preteriris, sentis la urĝon tie restadi.


Rimarkoj

andele = antaŭen.

companeros = kunuloj, akompanantoj, kamaradoj.

majaa lingvo = lingvo de la majaoj en Meksiko.

palo = bastono.

pescuintle = speco de kuniklo, luksa manĝo en Meksiko kaj en najbaraj landoj.

IV

La trupo atingis la kampadejon je la kvara posttagmeze. La postvenintoj, la preskaŭ-lamiĝintoj kaj tiuj viroj, kiuj jam ekhavis febron, alvenis je la kvina.

Ne frapis la atenton, ke mankis El Zorro, kiu plej ofte estis je la fino de la karavano por vigligi la neaktivajn, kaj kiu rajdis plej ofte kvaronon de horo post la lasta postveninto por estis tute certa, ke neniu postrestis. Tial la agentoj ne sentis lian mankon.

Sed tiam alvenis viro, kiu spiris tre pene. Ekscitite li kuris al la bivakfajro, ĉe kiu kaŭris la agentoj kaj la komercistoj: Patroncito, jen pli supre ĉe la vojo firmkroĉiĝis la ĉevalo de El Zorro je arbotrunko kaj El Zorro falis malsupren.“

„Se la filo de putino falis de ĉevalo, li ankaŭ ree povos surseliĝi, li ne estas plu bebo“, diris don Ramon.

Neniu serioze traktis la ekscititan viron. Kial zorgu la agentoj tiom pri la bonfarto de la alpelistoj. Se pelisto falas de la ĉevalo, li taŭgas neniel. Verŝajne li estas denove ebria. La diablo sciu, de kie li havas la tekilon.

Eble li forprenis ĝin de laboristo. Se li ne plu povas surseliĝi, jen li restadu en la koto, tio okazas juste al li. Bebetojn oni ne bezonas en tiu negoco.

La agentoj kaj komercistoj havis pli gravajn faraĵojn ol okupiĝi pri El Zorro. De tiu speco ili povis havigi al si en ĉiu urbeto du dekojn, se ili volis. Kaj ĉe ĉiu deko ili ricevus kiel aldonaĵon ankoraŭ du virojn, kiuj kunrajdus kaj ne postulus alian salajron krom povi manĝi la restaĵojn, kiujn postlasis la agentoj kaj komercistoj. Kaj tio plej ofte ne estis multe da manĝo.

„Ĉu sekvajare ni povos ree kunkolekti tian grandan kaj bonan karavanon kiel ĉifoje, don Gabriel, tion eĉ ne don Porfirio povas promesi al ni. Multe malpli la guberniestro“, diris don Ramon, kiam li metis la frijoles, la fabojn sur la varmegajn totopostles. „Ankaŭ tiu ĉi negoco fariĝas post ĉiu tago pli aĉa kaj pli mizera. Kaj malĝojiga hundovivo ĝi estas eĉ aldone. Tion vi ja iam ankoraŭ akceptos, don Gabriel. Ĉi tie oni do sidas nun kiel sovaĝa indiano ĉe la fajro sen tegmento super la kapo, manĝaĉas kiel porko kaj ne kiel bona katoliko. La edzino hejme kuŝas sola en la lito, kaj ĉifoje ni havas eĉ ne unu putinon en la tuta karavano. Fariĝas pli kaj pli malĝojige, ĉiu ajn negoco.

Don Gabriel estis multe malpli pesimisma pri la negoco. Kompare al liaj antaŭaj negocoj, tiu ĉi estis orminejo. Sur la tuta longa marŝo li pensis ĉiam nur pri unu afero: kiel li povas forpreni la negocon de don Ramon kaj kiel ebligi, ke suferu don Ramon sur la vojo reen akcidenton. Kaj akcidenton tian, ke ĉe la finkalkulado neniu povus ĉeesti, kiu kun bona konscienco povus ĵuri, ke don Ramon ne ŝuldas kvinmil pesojn al don Gabriel, kiun don Gabriel pruntis laŭdire en la kuro de la aĉetoj de peonoj al don Ramon. Sed, se ne okazus, ke don Ramon suferus akcidenton, tiukaze la gajno de don Gabriel estus eĉ ne triono de kvinmil pesoj. Kaj don Gabriel devus labori streĉe ankoraŭ kelkajn jarojn antaŭ ol li povus fari la negocon sola kaj nur por sia propra favoro.

„Un accidente, akcidento, granda malfeliĉo“ kriis tiumomente voĉo el la anserbleka babilaĉo de la viroj, kiuj ĵus boligis akvon. Don Gabriel, kiu seninterrompe pensis pri malfeliĉo, kiu trafu lian negocan partneron, paliĝis, kiam li aŭskultis la kriadon. Sed tiam li vidis, ke don Ramon kaŭras trankvile manĝante kaj intertempe parolante, kaj per tio li revenis al la realeco.

La caballeros tie ĉe la bivakfajro ne ekscitiĝis pro la kriado pri la akcidento. Ili atendis unue ĝis venos preciza raporto. Verŝajne estis nur peono, kiu glitis en abismon, aŭ estis mulo, kiu falis. Aŭ estis ĉevalo aŭ mulo, kiu trafis viron per hufo. Se oni volus ekscitiĝi en tiaj marŝoj pri la kriado de aĉa indiano, oni havus neniam minuton trankvilan.

La peonoj estis forkurintaj de siaj fajroj kaj staris poste en densa aro kune. La aro proksimiĝis al la kampadejo.

Kiam ĝi estis nur dudek paŝojn for de la fajro de la caballeros, ĝi malfermiĝis kaj lasis malfermita trairejon.

La caballeros nun ekstaris nerapide kaj iris renkonte al la aro. Jen viro, kiu tenis la ĉevalon de El Zorro je la brido. La ĉevalo kaptiĝis sur sia vojo plurajn fojojn per la malsupren pendantaj rimenoj kaj ŝnuroj ĉe arbustoj kaj arbotrunkoj. Sed evidente ĝi povis liberigi sin ĉiam denove, eĉ se tio lacigis ĝian marŝon konsiderinde.

„Tio estas ja El Zorro“, diris don Ramon. „Ja kion li faris? Ĉu li ne kapablas bridi ĉevalon? Ĉe la diablo, li aspektas ja terure frakasita. Oni ne plu ekkonas lin. Li povus esti ĉiu alia. Sed estas lia pantalono, estas liaj botoj kaj liaj sekaj kaj ŝrumpigitaj ledogamaŝoj kaj estas lia ĉevalo.

La caballeros proksimiĝis nun tute.

La ĉevalo estis kovrata per ŝvito sur la tuta korpo. Ĝi tremis kaj ĝiaj okuloj estis grandaj kaj plena de teruriĝo. Oni sentis, ke ĝi estis feliĉa esti inter vivantaj, babilantaj kaj gestadantaj homoj, ke ĝi flaris proksime la aliajn bestojn kaj, ke ĝi troviĝas en ĉirkaŭejo, kiu estas kutima al ĝi, kaj kiu ĝin savis de la terura fantomeca timo, kiun ĝi travivis en la lastaj horoj.

„Kiel tiu putinosklavo tion nur aranĝis, ke li glitis tiel sub la beston?“ diris don Alban, unu el la komercistoj. „Li fuŝas mian tutan apetiton. Ni danku al la nemakulita Sankta Virgulino, ke ni havas kelkajn botelojn da komiteko ĉe ni. Aŭ mi ne povus liberigi min dum la tuta nokto de tiu fantomeca aperaĵo.“

La selo jam glitis malsupren, tiel, ke la sido firmgluiĝis ventre surflanke de la ĉevalo. Sed la fortikaj bendoj fermtiriĝis tro por tio, ke la selo povus gliti ĝis la postaĵo de la ĉevalo kaj poste esti forŝovita trans la malantaŭajn krurojn. Tio okazas ofte, se la rajdisto sidas sur la ĉevalo kaj la besto baŭmas pro timo kaj tial deiĝas la selobendoj.

Tamen estus eble fortiri la selon, se ne volviĝus maŝo de la lazo firmligita ĉe la selo per fortikaj krudaj rimenoj per movo trans la kolon de la besto. Jen la kaŭzo, kial la selo plu pendis flanke kaj ne povis gliti malantaŭen.

El Zorro havis piedon en la piedingo. Verŝajne li volis turni sin sur la ĉevalo kun la supra korpoparto malantaŭen por komandi postvenantojn, kaj ĉe tio li tiom misturnis la piedon en la piedingo, ke la piedo ne liberigeblis ĉe timema baŭmo de la ĉevalo.

La vestoj de El Zorro tute disŝiriĝis de la treniĝado ĉe la arboj kaj arbustoj.

La vizaĝo ne estis ekkonebla. La kapo estis kota amaso, apenaŭ plu karno troviĝis sur la kranio kaj nur kelkaj hartufoj. La nuko estis kvazaŭ viŝĉifono.

„Detranĉu lin de la selo, se vi ne povas tiri lin el la piedingo“, diris don Ramon. „Sternu lin tien transen post la herbojn. Ni enfosos lin pli malfrue. Deseligu la ĉevalon kaj konduku ĝin al la aliaj bestoj. Pobre bestia, kompatinda besto.“


Rimarkoj

frijoles = faboj.

totopostle = granda tortiljo (rostita maizoflano el muelitaj kaj kaĉigitaj maizograjnoj, maizaj kukoj, maizaj panetoj) kun diametro de 35 centimetroj kaj du milimetrojn alta.

V

La caballeros reiris al sia bivakfajro. La antaŭĝojo pri la manĝo estis fuŝita. Ili parolis pri ĉiaj eblaj aferoj. Ĉeokaze pri aliaj akcidentoj, kiujn ili vidis iam aŭ pri kiuj oni parolis al ili.

„Eligu tuj la komitekon, don Alban“, diris don Gabriel. „Mi esperas ja, ke vi ne lasos sidi nin sekaj en tiaj cirkonstancoj, ĉu?“

„Certe ne, caballeros, la komiteko apartenas al vi tiel kiel al mi. Priservu vin. Nur ne timeme hezitadu. Mi havas bone ŝarĝitan baterion de boteloj ĉe mi. Kion ni trinkos ĉi tie, tion mi ne devos vendi en la monterio. Salud, caballeros.“

Don Ramon vokis la serviston, kiu estis lia kuiristo kaj tiu de don Gabriel: „Ausencio“ voku ĉi tien El Camaron. Mi devas paroli kun li.“

Orito, patroncito“, respondis la servisto kaj tiam li kriis: „El Camaron! El Camaron! Al Patron.

Li devis lin serĉi kaj trovis lin en la grupo de la arrieros.

La arrieros estis en tiu trupo la socia tavolo al kiu apartenis El Camaron. Estis la tavolo de la suboficistoj en tiu armeo. „Fa me voy, jes ja, mi ja jam venas“, diris El Camaron kaj sekvis la serviston.

El Zorro estas via companero, via kamarado, ĉu?“ demandis don Ramon.

„Ĉu companero, nu jes, en tiaj cirkonstancoj, companero“, diris El Camaron. „Ankaŭ mi ne konas lin pli bone ol ĝuste de tiam, kiam ni kune laboris por vi, patrono.“

„Sed vi ja almenaŭ scias, kie li estas hejme, ĉu?“

„Kiel mi sciu tion, jefe“, rediris El Camaron.

„Kie vi renkontis lin unue?“

„En Calabos, en Tukstla, en prizono, jefe“

„Kiaj bonaj fratoj“, ridante diris don Alban. „Venu ĉi tien, El Camaron, trinku gluton.“

Muchas gracias, mi tre dankas al vi, patrono“, diris El Camaron kaj enverŝis gigantan gluton el la transdonita botelo. Li ja ne sciis, ĉu oni ofertus duan fojon la botelon al li. Kaj tion, kion oni jam havas en la stomako, neniu plu povos ŝteli de oni.

„En la karcero, en Tukstla do“, kapjesante diris don Ramon.

„Sed mi estis tie tute senkulpa, jefe, tion vi rajtas kredi al mi, tion mi povas ĵuri ĉe Sankta Virgulino kaj la infano.“ Dirinte tion, li faris kelkajn bone ekzercitajn krucosignojn antaŭ la buŝo kaj kisis dikfingron por emfazi la ĵuron.“

„Kial El Zorro estis en la karcero?“ demandis don Alban.

„Tio estis speciala afero, patrono. Vi ja scias, kion mi opinias per tio“, respondis El Camaron per larĝtirita buŝo.

„Kia afero?“ volis scii don Ramon.

„El Zorro tie havis knabinon, certa criada, servoknabinon. Li asertis, ke ŝi havis amaferon kun carretero, kun ĉaristo. Li hontinde kverelis pro tio kun la muchacha, tiel, kiel tia afero deruliĝas kutime, kaj kiam li rigardis tiam pli atente, jen la muchacha ne vivis plu. Jen okazis granda kriado. Kaj tial ili simple metis lin en la calabos, en la karceron.“

„Ĉu ili lin do ne retenis en la karcero?“ demandis don Gabrielo.

„Que va no. Vidis ja neniu, ĉu li mortbatis la knabinon aŭ ĉu falis ŝtono de la tegmento sur ŝian kapon. Monon li ne havis, eĉ ne centavon. Jen neniu okupiĝis pri tio, ĉu li restadu en la karcero ĉu ne. Kaj tial ili lasis lin foriri post kelkaj semajnoj.“

„Ĉu vi kune eliris?“ demandis don Ramon.

„Ne, mi estis enliberigita multe pli frue, mi ja ne faris ion, mi estis tie tute sen mia kulpo.“

„Vi laboris ja en Tukstla ĉe don Elizeo kiel mozo, do kiel helpanto“, diris don Ramon.

„Tio estas la vero, jefe, es la verdad.“

Don Elizeo havas en Tukstla butikon, li estas mia compadre“, klarigis don Ramon al la caballero.

Li turnis sin denove al El Camaron: „Don Elizeo ordonis meti vin malantaŭ la rejas, post la ferajn kurtenojn de la karcero, ĉar vi ŝtelis ĉe li medicinon. Kiam vi malfermis la keston vi vendis medicinon al don Ismael, al la turka komercisto, kiu iras kun sia fatraso al foiroj, al ferias.“

Tio estas mentiras, malicaj mensogoj, jefe. Mi neniam tuŝis ion, kio apartenas al mia patrono.“

„Ne provu iam tuŝi ion, kio apartenas al ni, fi-fikulo, filo de putino! Jen ni ne metos vin en karceron, ni pafos kuglon en viajn intestojn“, diris don Ramon. Tiam li parolis plu: „Kaj vi ambaŭ, vi kaj El Zorro, vi sidis ja ankaŭ malantaŭ feraj kurtenoj en Huixtla. Ĉu tio ne pravas?“

„Ĉu El Zorro enprizonis en Huixtla, tion mi ne scias, jefe, ĉe Sankta Virgulino kaj Josefo, tion mi ne scias. Sed mi certe ne troviĝis en tiu calabos.“

„Ĉu ne? Sed jen, li mangestis al don Gervacio, „li konas vin de Huixtla. Don Gervacio, ĉu li ne estas la sama kanajlo, pri kiu vi scias la rakonton?“ demandis don Ramon.

„Preciso, tute precize“ rediris don Gervacio, la alia komercisto.

„Vi ŝtelis kun El Zorro en la bieno Pena Flor ĉe don Adelino ok bonajn mulojn, kaj tiam vi tute lerte ŝanĝis kun El Zorro la brulmarkojn, kaj en Huixtla vi volis vendi la mulojn kun via kunkrimulo El Zorro, al bienulo, al don Federico, kiu posedas la kafobienon Providencia en la distrikto Ocunusco. Sed malbonŝance por vi hazarde ĉeestis la iama mayordomo de Pena Flor el Huixtla, kiu tie havas nun ranĉeton, kaj tiu zorgis pri tio, ke oni arestis vin friponojn. Ĉu tio pravas aŭ ĉu tio ne pravas, filo de putino?“

„Mi, ĉu? Mi estu ŝanĝinta brulmarkojn? Mi eĉ ne scias, kiel oni faras tion. Jefe, jen tuj la povra animo de mia avino ĝemu en la purgatorio, se mi iam ajn estis en Huixtla; ne en mia tuta vivo, kaj des malpli mi estis prizonulo en la calabos en Huixtla aŭ en Motocintla, ne dum mia tuta vivo kaj neniam krome.“

„Pri viaj agoj kaj aventuroj kaj tiuj de via kunkrimulo El Zorro en Montocintla kaj en Niquvivil ni prefere ne interparolu. Alikaze ni ankoraŭ devos pendumi vin ĉi tie, por protekti nin kontraŭ vi“, enmiksiĝis en la interparoladon don Matildo, etagento, kiu posedis en la trupo nur ĉirkaŭ dekkvin virojn varbitajn por la monterio.

„Jen, trinku ankoraŭ gluton, Camaronĉjo“, diris don Alban kaj transdonis al Camaron la botelon kun tekilo.

El Camaron denove bone tralavis la gorĝon.

„Gracias, caballeros“, li diris kaj purviŝis sian buŝon per pinto de sia ruĝflore ornamita koltuko.

„Malkovri ĉi tie vian vivraporton kaj tiun de El Zorro, nin certe okupus ĝis la sekva vespero“, diris don Ramon, „kaj ĉu ni tiam estos fininta tion, pri tio mi dubas serioze. Do, diru al ni almenaŭ de kie estas El Zorro, por ke ni povu informi lian patrinon aŭ liajn fratojn aŭ kiun ajn.“

„Eble li estas de Pichucalco“, respondis El Camaron. „Unufoje li iam diris ion tian. Sed tute certe mi ne scias tion.“

„Nu, se tiel estas“, diris post kelke da tempo don Ramon, „jen ni devas fari nenion plu krom enfosi lin. Venu, caballeros.“

La viroj leviĝis.

Ili alportis kenajn torĉojn, kaj la viroj serĉis taŭgan lokon, kiu troviĝas ĉirkaŭ kvincent paŝojn de tie.

„Jen malagrabla sento“, diris don Ramon, „havi entombigiton tro proksime al la kampadejo. Kiu sciu, kiom ofte ni ankoraŭ devos kampadi ĉi tie. Tiam estos maltrankvilige havi tro proksima tiun cemeterio, la tombejon kaj eble eĉ treti sur la kadavron, se oni devas malsuprenigi la pantalonojn.“

Kelkaj el la viroj altrenis la mortinton. Kelkaj aliaj kunvenis por observi ĉion.

En la karavano estis hakiloj, hokoj por grimpado, ĉenoj, dratŝnuregoj, pikdrato, pezaj feraj krampoj, feraj bendoj, leviloj kaj diversaj aliaj iloj, kiujn oni bezonas en la monterioj kaj kiujn mendis la administristoj de la monterioj, kaj kiuj nun la transportaj entreprenoj kunportis sur la dorsoj de ŝarĝbestoj.

Sed en la tuta granda karavano estis eĉ ne unu ŝpato kaj eĉ ne unu ŝovelilo. Ĉar tio estis aĵoj, kiujn oni ne bezonas en monterio. Eble en tiu aŭ tiu monterio ekzistis ŝpato, kiu troveblis, se oni serĉis ĝin sufiĉe longe, kaj kiu eble iam venis tien, kiam la unuaj malkovruloj kaj esploristoj preterire havis la intencon serĉi oron. Sed en la karavano estis neniu ŝpato.

La viroj eĉ ne demandis pri ŝpato. Ili tuj ekskrapis per siaj maĉetoj kavaĵon el la tero. Kiam la kavaĵo estis ĉirkaŭ duonon de metro profunda, la tero fariĝis tro dura. Sed ĝis tiu momento don Ramon eĉ ne atendis. Kiam li vidis, ke la kavaĵo estis sufiĉe elskrapita por doni ankoraŭ sufiĉe da loko por la korpo, li diris: „Enmetu lin!“

Kiam la viroj levis la korpon, li vokis: „Momenton, un momento, unue traserĉu ĉiujn poŝojn. Detiru liajn botojn kaj rigardu, ĉu li havas ion en la botoj. Sed la ringon lasu je lia fingro, ĝi estas nur latuno kun vitroŝtono.“

La viroj trovis en liaj poŝoj dekdu pesojn kaj kelkajn centavojn, cigaredan tabakon en saketo kaj kutiman blankan paperon, kiun li mem pritranĉis. Krome stabilan poŝtranĉilon kaj la kutiman fajrilon, kiun havas ĉe si ĉiuj homoj, kiuj devas vojaĝi tra la ĝangalo kaj la vepro.

La fajrilo estas precize de la sama speco kiel oni uzis ĝin en malnova Francujo, kiam Carlo Magno, Karlo la Granda, ankoraŭ ne havis barbon. Ĝi do konsistis el ŝtalpeco, el peco da fajroŝtono kaj el meĉo. La meĉo estas la ununura parto, kiu devenis el pli posta tempo. Estas meĉo, kiu similas al ŝnura flava meĉo de oleolampeto, kiun oni aĉetas laŭ metroj. Neniu homo, kiu konas la ĝangalon en Centrala Ameriko, kaj kiu tie jam migris, ekvojaĝas sen kunpreni tian fajrilon, eĉ se li kunhavus krome cent skatoletojn da bonkvalitaj kaj modernaj alumetoj en fera tropika kofro. La indiĝenoj eĉ ne fidas pri la moderna meĉo, ili kunprenas krome la ŝatatan malnovan tindrofungon. Tial indiĝenoj havas fajron ankaŭ tiam, kiam eĉ la moderna esplorista vojaĝanto kun du elegantaj benzinfajriloj, el kiuj ĉiu kostas dek dolarojn, sidas malĝoja antaŭ sekaj arbobranĉoj.

„Vi estas ja ĉi tie la ununure rajtigita heredanto de El Zorro“, diris don Ramon al El Camaron, tial prenu do tion ĉion al vi.“

„Mil gracias, jefe“, diris El Camaron kontente kaj prenis la vestaĵojn kaj la monon. „Sed kun via permeso, jefe, mi eble povus preni ankaŭ la ringon. La hombre ne plu bezonas ĝin kaj la ringo estas ja ankoraŭ tute bona, eĉ se ĝi aspektas kiel latuno, sed la inoj ja ne scias tion kaj pensas, ke ĝi estas oro.“ Sen atendi la permeson de lia patrono El Camaron kaŭriĝis kaj detiris la ringon de la mortinto. La manoj, kiuj simile al la kapo estis trenitaj laŭ la vojo, aspektis tiom deskrapitaj, tiom naŭzaj kaj tiel mukaj, ke oni povus teruriĝi, se oni rigardus la fingrojn pli longe ol sekundon. Ĉar la fingroj pro la surbatado kaj treniĝado estis ŝvelintaj, El Camaron kapablis detiri la ringon nur per tio, ke li uzis sufiĉe da salivo, kaj devis elartikigi, distordi kaj dispremi la fingrojn de la mortinto. Detirinte la ringon, li tuj metis ĝin sur la propran fingron, frotadis ĝin ĉe ĉemizomaniko kaj lasis brili ĝin en la flagranta lumo de la kenaj torĉoj.

„Nun vi povas kuŝigi lin en la tombon“, diris don Ramon al la viroj.

La peonoj tiris la korpon en la kavaĵon kaj volis tuj ekŝoveli.

„Un momento, muchachos“, vokis don Ramon, „caballeros, li estis ja fripono, bandito kaj murdisto, kaj mi ne scias kiom ajn plu, sed li tamen estis ja homa estaĵo kaj kristano. Lasu nin preĝi por lia animo Avemarion.“

La caballeros kaj la viroj demetis la ĉapelojn kaj ĉiuj komencis gurdi: ,Ave Maria, Santa Purisima, Santa Madre de Dios, salvenos, ora pro nobis, Santa Purisima, Santa Madre de Dios, orapro nobis. Amen.“

Tiel senpripenseme, kiel oni dresis la preĝojn al ili en ilia infanaĝo, sen senco kaj sen menso, tiel senpripenseme ili regurdis nun mem la preĝojn. Tial ĝi tute ne frapis ilian atenton, kiel kontraŭdira estis ilia konduto. Ili havis la intencon kaj la bonan seriozan volon preĝi por la animo de la akcidentinto, sed okazis, ke ili petis Sanktan Virgulinon pri tio, ke la kara Dio petu pri la savo de iliaj propraj animoj. Sed ĉar la kara Dio scias ĉiujn aferojn, kiuj troviĝas en la koro de la homoj, Li ja certe akceptis tiujn preĝojn por la povra animo de la morttrenigito tiel, kiel celis ĝin la preĝantoj, spite al la eklezio.

Kiam la preĝo estis finita, la caballeros levis kelkajn terbulojn kaj ĵetis ilin sur la korpon. Don Alban tiris ruĝan poŝtukon el la pantalonpoŝo kaj disvastigis ĝin sur la defrotitan parton de la kranio, kiu iam estis la vizaĝo de El Zorro. Tiam li faris tri krucosignojn super la tuko kaj diris: „Ahora, muchachos, nun vi ekŝovelu!“

La peonoj skrapis la surĵetitan teron aparte kun siaj piedoj, parte kun siaj maĉetoj, parte kun branĉoj, sur la korpon. Ĉar la korpo komplete plenigis la kavaĵon, formis la elĵetita tero skrapita sur la mortinton, monteton.

Pluraj viroj kuradis kun siaj fulgantaj kenaj torĉoj en la ĝangalo tien kaj tien kaj alportis ŝtonojn, kiujn ili dissemis sur la monteto. Tiam ili metis sur ĝin branĉojn kaj branĉetojn, kaj ankoraufoje kelkajn ŝtonojn por malhelpi, ke la branĉoj estu forblovataj ĉe la unua vento.

La korpo tute ne estis sekurigita tiel bone, ke sovaĝaj porkoj aŭ malsataj jaguaroj ne havus la eblon elskrapi la kadavron.

Ne estis dubo, ke jaguaroj trovos la spuron kaj sekvos ĝin tien, kie la korpo de El Zorro estis trenita laŭtere. La jaguaroj sekvas kun certo eĉ karavanojn, kiuj kunportas ĉasitan viandon de sovaĝaj bestoj kun si. Eĉ, se la ĉasbestoj jam estis dispecigitaj kaj la karno portata en la pakaĵoj kaj en la kuirkaldronoj.

Sed, se la tombon ne malfermos la bestoj, la surĵetitaj branĉoj kaj branĉetoj putriĝos rapide, formos novan fekundan teron. Kelkaj el la freŝe sekigitaj branĉoj enradikiĝos kaj post malmultaj semajnoj neniu plu povus trovi la tombon, kiom ajn li serĉus ĝin. Ĝi des pli malfacile troveblus, ĉar la entombigo okazis en profunda nokto ĉe la lumo de la fulgantaj kenaj torĉoj, kiuj donis al la ĉirkaŭo aspekton, pri kiu neniu en hela tago detale povus memori.

„Faru kruceton por li kaj surpiku ĝin“, diris don Ramon.

Kaj don Alban aldonis: „Vi, la muchachos, kiuj portis tiun hombre ĉi tien kaj enfosis lin, venu al nia fajro kaj trinku gluton, por ke vi ne sonĝu pri tio dum la tuta nokto.“ Poste li turnis sin al la caballeros: „Ankaŭ ni trinku ankoraŭ pluan botelon, sinjoroj, ni perlaboris tion al ni. Ĉe l’ diablo, ĉe Sankta Nikolao, caracoles kaj caramboles, tiel disŝirita mi ankoraŭ en mia tuta vivo ne vidis iun. Kaj kiom peste li stinkis! Sed egale, ni pafu kelkajn glasetplenojn gorĝen, por ke oni ne forgesu tion. Asi es la vida, tiel estas la vivo; hieraŭ ankoraŭ ĝoja kaj impertinenta kiel stratofeĉo kaj hodiaŭ jam en ĉifonoj kaj eĉ ne sekura pri tio, ke la porkoj voros nin. Santisima Madre de Dios, Sankta Virgulino, donu honestan finon al mi.“ Li krucognis sin.

La sinjoroj ree atingis sian fajron kaj helpe de pluraj boteloj da comiteco anejo ili pretigis sensonĝan nokton al si.


Rimarkoj

ahora = nun.

calabos = (hisp.) calabozo = karcero sen lumo, kelokarcero ktp.

caracoles = helikoj.

caramboles = bilardoj.

comiteco anejo = pli longe en lignaj bareloj aĝigita komiteko ol simpla komiteko./

mayordomo = intendanto, domkortega mastro, administristo, domisto.

mentiras = mensogoj.

orapro nobis = Petu por ni! (en la katolika liturgio formuleca parolturno al Maria kaj la sanktuloj en litanioj).

orito (slange) = señorito = sinjoreto = mastro.

VI

Ankaŭ ĉe la fajroj de la peonoj oni parolis pri la kazo, ĉar ĝi estis la plej freŝdata okazaĵo, kaj krome ĝi estis travivaĵo, kiun neniu el ili forgesos ĝis la lasta tago de sia vivo.

La muchachos, kiuj helpis ĉe la entombigo, ricevis de don Alban kutiman brandon en botelo. Ili estis kontentaj pri la aguardiente, ĉar ili kutimiĝis pri tiu speco pli ol pri la comiteco anejo, kiun trinkis la caballeros. Ĝi ne sufiĉe gratus ilin en la gorĝo por povi esti akceptata de ili kiel vere perlaborita salajro por ilia malagrabla kromlaboro.

Don Alban, al kiu la vivo kaj morto de El Zorro estis tute egala, ĉar li ja ne estis muchacho lia, devis pagi ĉiujn kostojn de la entombigo. Kiam li prikalkulis la eldonojn, li trovis, ke la akcidento de El Zorro kostis lin du botelojn kun kutima aguardiente kaj kvar komitekajn. Unu botelo por la peonoj ne sufiĉis. Li aldone devis oferi duan botelon, ĉar post certa tempo alvenis ankoraŭ aliaj viroj, kiuj rajtigite asertis, ke ili same manovradis je la korpo de la mortinto kaj, ke ili ne plu povus manĝi en la sekvaj semajnoj, se ili ne tralavus la gorĝon per konsiderinda gluto kontraŭ la pesto. Ĉe la bivakfajro, ĉe kiu sidis kaj kuiris Celso, Andreo, Paŭlino kaj Santiago, sidis krome kelkaj aliaj viroj, kiuj en la kuro de la marŝo aliĝis al tiuj kvar kamaradoj.

Neniu el tiu grupo okupiĝis pri la okazaĵo, kiam la ĉevalo kun la akcidenta alpelisto venis en la kampadejon, ili kuris tien, sed restis tie nur dum iom da tempo, post mallonga observado ili reiris al sia fajro.

Celso diris tiam: „Foriĝu el la vojo. Ĉi tie atendos vin kromlaboro. Ne vidigu vin proksime.“

Neniu el ili iris al la entombigo.

Sed okazis tute per si mem, ke oni parolis pri tio.

Paŭlino, la saĝa kaj sperta indiĝeno kun bonaj scioj pri la vivo kaj la okazaĵoj en la monterioj, diris: „Hombres, kiom da bonŝanco vi havas, vi eĉ ne scias tion. Tiu cabron, tiu malicega filo de putino, mi celas la fikulon El Zorro; ke li nun kuŝas sub la koto, estas afero, pri kiu ni ĉiuj estu dankemaj al Sankta Josefo. Tiun viron kaj la alian punekzekuciistan serviston El Camaron havi en la monterio, kaj krome eĉ kiel capataces, hijitos, filĉjoj miaj, pri tio vi ne havus kaŭzon por ridi. Jen vi havas ja nun multajn kaŭzojn ploregi. Ili estis fifriponoj, banditokunuloj korfrataj. Se oni enmanigas al tiuj bestaĉoj la vipon, la latigo, kun permeso de la aŭtoritatoj, mi volas diri, kun la helpo de la administrado, jen vi saltus, jen vi tremus kaj ĝemetus pro doloro, eĉ se vi nur aŭdus la flustritan vorton ,fiesta“. Tiuj farus tion pro pura amo. Kaj tiuj, kiuj faras tion pro plezuro, estas la plej furiozaj punekzekuciistoj. Ke unu el ambaŭ ne plu sidos sur via nuko, tion danku al la sanktuloj en la ĉielo. La ununura malfeliĉo, kiu okazis hodiaŭ, estas tiu, ke El Camaron ne pendis en la alia piedingo de la ĉevalo. Kaj se mi povus aranĝi tion por li, mi farus tion pli volonte ol eltrinki du botelojn da brando. Se vi kredas pri la sanktuloj, preĝu nur sufiĉe firme kaj obstine hodiaŭ nokte, por ke El Camaron morgaŭ simile estu enfosigita. He dicho, mi parolis.“

Andreo rigardis Celson. Celso akceptis la rigardon, sed indiferente levis la ŝultrojn. Tio lin ja tute ne interesis, kion Paŭlino pensis pri la sorto de El Camaron.

VII

Iom pli malfrue Celso iris kun siaj potoj al la rivero por lavi ilin, por gargari la buŝon kaj poluri la dentojn per montrofingro.

Andreo sekvis lin por fari la saman.

Kiam ili kaŭris ĉe la bordo unu apud la alia, kaj kiam Andreo vidis, ke neniu alia estis proksima, li diris: „Kiel vi povis scii, ke El Zorro estos trenata de la ĉevalo?“

„Tion mi ne sciis“, Celso respondis indiferente, „mi nur legis en la steloj, ke li mortos. Je kia maniero la stinkanta hundo mortaĉos, tion la steloj ne sciigis al mi. Ankaŭ ne liaj manoj. Pri tiaj bagateloj mi ne okupiĝas. Vi konas mian historion ĝis la lasta punkteto.“

„Oni rakontis ĝin ja detale al mi, kiam vi volis mortbati min sen koni min“, diris Andreo ridante.

„Vi farus la saman, se vi renkontus iun, kiu aspektas kiel capataz kaj, se vi ĵus iris en la maŝon de tiuj du friponoj, kiel mi en tiu tago.“

„Eble jes.“

„Kaj ĉu vi supozas, ke la sorto permesu tion, ke du tiaj diable malicaj friponoj restu vivaj post tia tiel diokompatinda kaj ĉielen stinkanta infere venena malico, kiun praktikis ambaŭ je mi, por perlabori tri pesojn, por ĝui poste Sunon kaj ĉiutage delektiĝi pri tio vidi min laboraĉi kaj krome ankoraŭ havi la rajton skurĝi min? Tia sorto, kiu ion tian permesus, ne ekzistas. Tiukaze sub la ĉielo io ne estus en ordo. Jen mi devas eĉ ne scii multon pri la granda arto legi stelojn aŭ manojn. La alia putina filo de hundo same ne atingos la monterion. Eble la alia eĉ ne estos entombigita kun avemario. La alian cabron eble voros la sovaĝaj porkoj kaj la vulturoj. Mi povas fari tute nenion kontraŭ tio. Tio estas lia destino kaj lia sorto.“

Andreo ridis kaj diris: „La sorto de tempo al tempo kaŭzas sufiĉe strangajn erarojn.“

„Kiel vi opinias tion, Andreĉĵo?“

Ambaŭ povis rekoni sin nur tre malklare laŭvizaĝe, ĉar tenebris. Iliaj vizaĝoj estis nur iomete pli helaj, pro malforta trembrilado de la steloj, kiuj banis sin en la rivero, kiu flustrante kaj mallaŭte gargarante sekvis sian eternan vojon tra la fantoma ĝangalo.

„He, kiel vi opinias pri la eraroj de l’ sorto?“ demandis Celso ankoraŭfoje.

„Kiam hodiaŭ posttagmeze la ĉevalo de El Zorro alvenis ĉi tie en la paraje, jen vi apenaŭ rigardis tien kaj okupiĝis tie pri nenio. Neniu okupiĝis tie pri iu detalo. Ĉiuj estis tiel ekscititaj, tiel teruritaj kaj konsternitaj, ke ili rigardis nur sur la pendantan kaj trenatan kadavron de tiu stinkanta hundo. La vidaĵo estis sufiĉe terura.“

„Nu, kaj kion nun plu? Por rakonti tion al mi, ŝparu la vortojn. Tio min ja tute ne interesas. Ĉu la hundo aspektis tiel aŭ tiel, tio tute ne havas ion komunan kun lia sorto.“

„Sed mi ja tamen rigardis precize tien, ĝuste tial, ĉar vi aŭguris ĉion ĉi tute ĝuste. Kaj jen mi volis vidi kiel laboras la sorto. Kaj nun pripensu, se tia lazo en maŝo malnodiĝas kaj la maŝo falas pro nelerta movo de la ĉevalo trans ties nukon, jen la lazo kvazaŭ per si mem disruliĝas plu kaj tiam la lazo treniĝas en sia tuta longo post la ĉevalo.“

„Eble jes. Sed eble ankaŭ ne“, diris Celso, dum li gargaris sian buŝon.

„Sed la lazo ne povis malnodiĝi, kiel mi vidis. La maŝo estis ja tiom firme kunligita, ke la ĉevalo povus kuri tutan tagon sen tio, ke la selo povus disruliĝi trans la postaĵon de la ĉevalo.“

„Bone observite, korfrato, vi estas pli inteligenta ol mi supozis. Sed lazo tute bone ankaŭ sola povas firmligiĝi, se la maŝoj tordiĝas, kaj se ili dekomence ne estis tute aparte kunruligitaj.“

Andreo frotadis per sablo en sia fabokaldroneto kaj diris: „Ĝuste tiel. La sorto faras tiajn aĵojn, ke lazo aŭ ĉe la ĉaroj eĉ tirŝnurego tiel pelmele nodiĝas per si mem, ke oni devas tratranĉi ĝin, sed“, kaj nun Andreo kvazaŭ ekridis kreve, „mi ja volus koni la sorton, kiu pendigas tian spertan jinete, la ĉevalrajdiston El Zorro kun la maldekstra piedo en la dekstran piedingon. Kiel El Zorro devus sidi sur sia ĉevalo por premegi la maldekstran piedon en la dekstran piedingon, tion la sorto ne povas klarigi al mi.“

„Lagarto, lagarto“, Celso vokis, „damnite. Ja pensante nun pri tio mi supozas, ke vi pravas Andreĉjo.

„Kompreneble mi pravas. Mi estis ja antaŭpreparita pri la sorto kaj mi ne ekscitiĝis, kaj tial mi vidis tion kaj tion, kion la aliaj ne vidis.“

„Ĉu vi estas certa, ke nenies atento estis frapita?“

„Eĉ ne tiu de don Ramon. Mi volas diri al vi, pro kio. La selo estis preskaŭ tute sub la ventro de la ĉevalo. En tiu ĉi situo la selo kompreneble aspektis tiel, kvazaŭ la ĝusta piedo troviĝas en la ĝusta piedingo. Ĉiu, kiu tie staris proksime rigardis nur la misformitan kranion de El Zorro, ĉar ĝi estis multe pli interesa. Krome oni tiom rapide tranĉis tiun cabron, tiun fekfikulon, el la piedingo, ke neniu havis tempon pensi pri tio, kiu piedo pendas en kiu piedingo.“

Nun ankaŭ Celso ridis kaj diris: „Bone rigardite kaj bone observite. Sed tiel facile, kiel vi pensas, vi tamen ne povas kapti min, frateto mia, korfrato. Ne vi, kaj ne agento. Multe malpli polica ĉefo.“

„Mi tute ne parolas pri vi, Celso.“

„Ĉu vi parolas pri mi aŭ pri la sorto aŭ pri la diabolo, tio glitas de mi kiel pizo de la muro. En la paraje ĉe la lagunita. El Zorro estis ankoraŭ freŝa kaj malica. Li rajdis ĉiam je la tielnomata vosto. Tio estis lia speciala plezuro. Jen li povis tie kaj tie karesi iun per la vipo, sen tio, ke la agentoj vidis tion. Al neniu li permesis senĝenan bonan fekadon. Se iu volis kaŭriĝi, tiu tuj havis kelkajn larĝajn sangajn striojn sur la postaĵo. Kaj se li ne povis sufiĉe proksimiĝi kun la ĉevalo, li derompis branĉon kaj ĵetis ĝin sur la dorson de la kompatinda peono, kiu havis diareon, tiel ke li falis en sian merdon, ke ŝprucis, kaj eble li poste ĝemis la tutan tagon sub sia pakaĵo, ĉar la branĉo postlasis malferman vundon sur lia dorso. Ni havas ja eĉ ne ĉemizon sur la dorso, ĉar ni devas konservi ĝin.“

„Bone, konsentite, El Zorro ĉiam rajdis je la fino de la trupoj. Kaj kio nun?“

„Ĉu mi eble estis ĉe la vosto?“

„Lasu min foje pripensi tion. Ne, tio estas ĝusta. Vi ne estis inter la postvenintoj.“

„Pravas, filo mia, vi ĝuste kaj bone observis tion. Mi estis dum la tuta marŝo ĉe la viroj el Cahancu, eĉ multe antaŭe de la meza trupo, kie marŝas la muloj de la komercistoj. Demandu nur viron el la Cahancu-muchachos, li diros al vi, ke estas tiel. Kiun rilaton mi do havu kun la kadavro, se El Zorro estis ĉe la vosto kaj mi en la unua trupo?“

Andreo silentis dum certa tempo. Tiam li diris: „Jen min ja nun vere tuj fikulo seksperfortu, se mi povos fari el ĉio ĉi rimon. Mi tute serioze pensis, ke estis vi, kiu vigligis la sorton.“

„Mi, ĉu? He, Andreĉjo, kion vi fakte pensas pri mi? Mi tiun mizeran kojoton...ĉu? Jen vi foje tute preterdivenis la personon. Al vi mi ja certe povus diri tion, frateto. Al vi mi fidas. Sed tion, kion mi ne faris, por tio mi ne povas pretendi dankon.“

„Tiukaze mi tamen volonte volus scii, kiu atakis tiun cabron.

„Kiu? Ĉu tion vi volas scii? Ĉi tie en la karavano estas ducent kvindek aŭ ducent viroj, kiuj devas marŝi al la monterio. Demandu el tiuj ducent aŭ kiom ajn estas, tiun, kiu plaĉas al vi, ĉu li kun la maĉeto trahakus la gorĝon de El Zorro, se li havus okazon kaj ne devus timi, ke oni eltrovos, kiu faris tion. Ĉiu farus tion. Ankaŭ vi kaj mi.

Kaj nun vi ja povas cerbumi, kiu estis tia stulta mulo, ke li premegis lian maldekstran piedon en la dekstran piedingon. Se vi eble pensas, ke estas mi tiel stulta, ke mi ne scias, en kiu piedingo devas esti la maldekstra piedo de rajdisto, jen vi pensas malĝuste. Eble estis unu el la junaj ŝafidoj el eta pueblo, el tia de Dio forgesita vilaĝeto, tre stulta indiĝeno, kiu neniam antaŭe en sia vivo vidis sidi iun jinete sur la ĉevalo. Sed ne la maljuna kaj sperta kafoplantisto kaj mahagahonlaboristo Celso. Tiu scias, kiu piedo estu en la dekstra piedingo kaj kiel lazo kunruligendas, por ke ĝi ne nodiĝu per si mem. Kaj ĉar min ĉio ĉi tute ne koncernas, mjito, kara filo mia, tial mi nun sternos min sur mian petaton kaj dormos bone kaj bonfarte.“

„Vi pravas, ankaŭ mi estas laca, Celso“, diris Andreo.

Kiam ili ambaŭ promenis al sia bivajkfajro, Celso diris: „Kiam mi laboris en la kafoplantejo, estis iam la naskiĝtago de la bienulo. Jen venis cura, la pastro, kaj preĝis. Ĉar mi hakis min en tiu tago per maĉeto en piedon, mi tiutage ne povis labori, kaj tial mi starigis min ekstere ĉe la preĝeja pordo, kie la ladinos ĉiuj aŭskultis la pastron. Jen mi aŭdis frazon, kiun diris la pastro: 'De todos modos, mi hijos e hijas el mejor cojin es una conciencia limpia.' En ĉiu kazo, miaj gefiloj, la pli bona kuseno estas pura konscio. Mi tiel bone memortenis tion, ĉar la pastro diris tion tiel bele. Kaj mi bone dormos, ĉar mi havas puran kaj bonan konscion hodiaŭ, kaj antaŭ ol ni venos al la lago Santa Clara, mi havos ankoraŭ multe pli bonan kaj multe pli trankvilan konscion. Buenas noches, bonan nokton.“


Rimarkoj

cojin = kuseno.

de todos modos = en ĉiu kazo.

mi hijos e hijas = miaj gefiloj.

el mejor = la pli bona.

jinete = rajdisto.

lagarto = lacerto. lagunita = lageto.

una conciencia limpia = pura (bona) konscio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.