La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 1

I

En Hucutsin komencis alveni la karavanoj de la siriaj komercistoj. Tiu okazaĵo instigis la loĝantojn de la loko refoje vekiĝi. Dum la tuta jaro ili ne havis okazon memori, ke ili vivas, ke ilia loko troviĝas ie surtere, kaj ke la nomo de ilia urbeto estas skribata tiel diverse, ke ĉiu unuopa loĝanto rajtas sekvi al sia propra sento.

La loka administrejo skribis la nomon de la urbeto alimaniere ol la poŝtaj instancoj stampis la poŝtmarkojn. Jam tio per si mem estis jam sufiĉe da kaŭzo por tio, ke la poŝtestro, federacia oficisto, ne kapablis interkonsentiĝi kun la urbestro troviĝanta sub la ordonoj de la ŝtata guberniestro pri demando de personaj aŭ de ĝeneralaj vidpunktoj. Sed la urbestro tamen vivtenis sufiĉe da amikeco kun la poŝtestro por ĉeokaze povi preni al si la permeson glitigi tra siaj fingroj la enirantajn kaj forirantajn leterojn kaj poste de tempo al tempo ridetante peti la poŝtestron reteni tiun aŭ tiun ĉi leteron dum certa tempo kaj transdoni ĝin al la ricevonto kun prokrasto aŭ por lasi foriri alian leteron ne per la sekva, sed nur per la postsekva poŝtsendaĵo.

La poŝtaĵoj venis nur unufoje dum semajno, kaj nur unufoje dum semajno la poŝtaĵoj foriris. Oni transportis ilin sur la dorso de indiĝena portisto dum kvar tagoj ĝis la plej proksima pli granda kolekta loko. De tiu kolektloko oni transportis la poŝtaĵojn tiam sur muloj ĝis ili alvenis post pliaj sep aŭ ok tagaj vojaĝoj la fervojstacion.

Tiu longa vojaĝo de poŝtaĵoj, kiu sufiĉe ofte estis duoble aŭ trioble plilongigata per gravaj tropikaj pluvelverŝiĝoj aŭ per informoj pri vagantaj banditaroj, faris tion simpla por la poŝtestro ĉeokaze montriĝi iom pli komplezema al la urbestro.

La urbestro estis ja ne nur urbestro. Li estis krome ankaŭ la edzo de edzino, kiu havas en la loko bone ekipitan vendejon. Kaj li estis la bofrato de viro, kiu kunaĉetas krudan tabakon ĉe la indiĝenaj kamparanoj, kiu forsendas tiun tabakon kun granda gajno al la pli grandaj lokoj. Sed ĉar ankaŭ aliaj homoj en la loko havis vendejon kaj tabakkomercejon, tiel estis sufiĉe avantaĝe por la urbestro scii, kun kiu tiu aŭ tiu el la negocistoj de la loko havas komercajn rilatojn al la pli grandaj foirplacoj.

II

La sirianoj estis konataj sub kiuj ajn nomoj en la lando. Ankaŭ en tiu kazo tute decidis la persona sento de la homoj pri tio, kiel ili nomis tiujn komercistojn. Jen oni nomis ilin libananoj, jen turkoj, jen araboj, egiptoj, profetoj, mohamedanoj, kvankam ili plej ofte laŭ propra imago estis katolikoj. Jen levantianoj kaj ĉeokaze dezertaj loĝantoj. La homoj, kiuj devis aĉeti ĉe la siriaj etkomercistoj, kaj tio estis la plimulto de la inoseksa loĝantaro en la foraj lokoj, kien venis preskaŭ nur araboj, nomis la komercistojn mensogemuloj, trompistoj, monfalsistoj, rabistoj, friponoj, ekspluatistoj de meksikaj kudristinoj kaj tekstilindustriaj laboristinoj, murdistoj, infanŝtelistoj, kaj elektotoj por la artikolo 33. La artikolo 33 de la meksika konstitucio okupiĝas pri la deportado de ĉiuj nedezirataj personoj.

La sirianoj, kvankam ilia kristaneco estis multoble pli nedifinita ol tiu de la meksikanoj, tamen konis ĉiujn tagojn de l’ sanktuloj en Meksiko multe pli bone kaj pli ĝuste ol la meksikanoj mem. Tio signifas multon. Ja kvankam kelkaj milionoj el la meksikanoj ne kapablas legi kaj skribi, ili tamen ĉiuj scias la sanktulajn tagojn parkere. Kaj ju pli maledukitaj ili estas en ĉiuj kromaj aferoj de la vivo, des pli edukitaj ili estas en ĉiuj tiuj detaloj, kiuj koncernas eklezian sanktulon persone. La meksikanoj havas per la eklezio en sin martelitan intereson pri la vivosortoj de la sanktuloj. Kontraŭe la sirianoj, pli interesiĝantaj pri praktikaj kaj ĉimondaj aferoj, ili havas nur pure ekonomian kaj materian intereson pri la naskiĝ- kaj ekzekuttagoj kaj torturaj detaloj de la sanktuloj. La sirianoj, kiuj enmigras en Meksiko, povraj kiel grilo en frostigita plugosulko, posedas post dekkvin jaroj grandan magazenon aŭ fabrikon, kiuj ne aĉeteblas nur per kvincent mil dolaroj.

Se ili komercas malgrande kaj tre malgrande, la araboj vagadas al la sanktulaj festoj de la federaciaj ŝtatoj de Meksiko. Ili scias pli bone ol señor arkiepiskopo, kiam ĉiu sanktulo havas sian naskiĝtagon, kie tiu naskiĝtago estas festata kaj kiujn precipajn varojn postulas la loĝantaro en la diversaj lokoj, kie la naskiĝtagoj solene estas festataj per granda feria. Ili konas la gradon de la instruiteco de la loĝantaro de ĉiu loko en Meksiko pli fidinde ol la meksika ministerio por publika instruado kaj ili scias precize, ĉu la loĝantaro en certa loko povas diferencigi silkon de katuno, kiu estas ŝlifita ĝis glateco, ĉu perlojn de polurita parafino, ĉu vitron de diamantoj kaj ĉu pluvombrelojn de sabloskribriloj. Ili scias, kiujn sanktulajn bildojn ili devas amase kunporti kaj ili scias, kie estas eble vendi Sanktan Jozefon kiel Sanktan Antonion kaj kie tio ne eblas, ĉar ili tie male estus tradraŝataj, kiam ili provus ŝakri bunte kriantan bildon de Sankta Virgulino de Los Remedios kiel tiun de Sankta Virgulino de Guadalupe. En ĉiuj tiuj kazoj, se bonaj meksikanoj estas samtempe bonaj komercistoj, ili lernis tion de la siri-libananoj. Ĉar ja la meksikaj etkomercistoj laboras kokson je kokso kun la arabaj komercistoj sur la foirplacoj de la sanktulaj festoj, restas neniu alia elirvojo al la meksikaj katunkomercistoj krom kopii ĉiujn trukojn kaj artifikaĵojn de la sirianoj, por ke ili ne malsatmortu en la propra lando.

Se tiuj arabaj komercistoj post pluraj jaroj da vagado sur la sanktulaj festoj fariĝas pli oldaj kaj ne sufiĉe plu povas elteni la streĉiĝojn de tiaj vojaĝoj, ili intertempe jam tiom bonstatas, ke ili povas entrepreni grosieran komercon kaj starigas fabrikojn, kie ili pagas dudek centavojn da tagsalajro al la meksikaj laboristinoj por la kudrado de ĉemizoj kaj kalsonoj kaj por la produktado de ĉiaj tiaj fikomercaĵoj, kiajn la siriaj etkomercistoj podetale vendas sur la foirplacoj. Tiuj etkomercistoj devas vendi tion, kion iliaj riĉaj samlandanoj transdonas al ili por vendado, ĉar ili ricevas nur de tiuj krediton. Kaj ili atendas de tiam tiun tagon, kiam ankaŭ ili estos tiom riĉaj, por fari tion kun la sekvantaj etkomercistoj de sia speco same tiel, kiel oni faris tion kun ili.


Rimarkoj

feria = foiro, jarfoiro.

señor = sinjoro.

III

La siri-libanaj komercistoj estis la unuaj inter la komercistoj, kiuj alvenis en Hucutsin. Ili estis la plej fervoraj je la intertraktadoj kun la loka administrado kaj ili sciis, kiom ili devis pagi al tiu kaj tiu el la publikaj instancoj postdorse, por ricevi precipajn privilegiojn kaj la plej bonajn foirplacajn lokojn por standoj.

Dum la sekvaj tagoj alvenis tiam la aliaj etkomercistoj: meksikanoj, hispanoj, gvatemalianoj kaj kubanoj.

Ĉiu speco de etkomerco aŭ de metio havis sian specialan lokon sur la placo.

Jen ludistaj benkoj, ĵetkubistaj budoj, tabulludoj, sukeraĵistaj komercistoj, vestoŝtofaj vendistoj, ornamaĵkomercistoj, etaj kuirejoj, glavo- kaj fajroglutistoj, sorĉkartaj vendistoj, aŭguristoj, komercistoj pri sanktaj kandeloj, amuletoj, sanktulobildoj kaj oferaj ornamaĵoj, silkokomercistoj, katunkomercistoj, komercistoj pri potoj, selfaristoj, ŝnuregaj komercistoj, plektistoj pri petatoj kaj pri ĉapeloj, komercistoj pri brodofadenoj, komercistinoj pri bunte broditaj ĉemizoj kaj jaketoj, papagokomercistoj, lacertovendistoj, komercistoj pri jaguaraj kaj pumaj feloj, vendistoj pri municio, fusilforĝistoj, horloĝistoj, tranĉilakrigistoj, koridokantistoj, aliaj muzikistoj, jarfoiristoj prezentantaj ŝtelitajn infanojn kiel artistojn kaj akrobatojn devigantaj ilin elartikigi kaj tro fleksi la membrojn. Nur cirkojn, karuselojn, svingoboatojn kaj similajn grandaĵojn oni ne prezentis. Tiuj grandaj entreprenoj ne transporteblis per muloj kaj azenoj. Kaj ĉio ĉi, kio ne transporteblis sur la dorsoj de ŝarĝbestoj aŭ de indiĝenoj, ne havigeblis tie.

La foirhomoj sur la foirplaco konstruis por si urbeton. Unuopaj komercaj grupoj kiel ekzemple la vestoŝtofaj komercistoj, la katunkomercistoj kaj la silkokomercistoj havis tutajn stratojn por si mem.

La diversaj standoj por ĉiu unuopa komercisto estis lotumataj. Ĉe la lotumado ĉiuj komercistoj devis ĉeesti persone por malhelpi estontecajn kverelojn. Tiaj kvereloj de la komercistoj estis tre seriozaj. Tra la aero flugadis sufiĉe da revolverkugloj, sed kelkaj el ili flugis al tiu aŭ tiu rekte tra la subĉemizo internen. Malagrable estis, se senhejmaĉaj revolverkugloj jetiĝis sub la antaŭan subĉemizon de iu, kiu tute ne havis rilaton al la kvereloj de la komercistoj, sed ĵus tute hazarde preteriris, kiam la foiristoj alvokis Dion pro juĝo.

Tiuj komercistoj, kiuj, plenaj de komprenemo, interkonsentiĝis antaŭe kun la urbestro pri la privataj zorgoj de la foiraj administrantoj, ricevis siajn lotonumerojn kun garantiata gajno per ŝovado en poŝon; ili devis nur voki 'Presente! - Ĉeestas’!, kiam ilia numero estis vokata, ke ili ĉeestas kaj ili devis diri sian nomon.

Kiu ne konis la alirvojojn al la privataj zorgoj de la urbestro aŭ ne sciis bone kaj lerte lubriki tiujn pordojn, devis kontentiĝi pri la lokoj, kiuj postrestis aŭ kiuj estis asignitaj al ili de Sankta Virgulino dum la lotumado. Estis sufiĉe da komercistoj, sed ne estis la arabaj, kiuj, anstataŭ viziti la urbestron, preferis iri en katedralon, por oferi al Sankta Virgulino ses kandelojn kaj por petegi ŝin, ke ŝi donu al ili bonan standon en la lotumado kaj plibeligu tiun standon per ĉiuj surteraj benoj kaj precipe per bonega vendo dum la sanktulofesto.


Rimarkoj

koridokantisto = migrantaj popolkantistoj en Meksiko.

petato = mato.

IV

Kompreneble, la perlaboro de mono estis tute ne tiel facila, kiel tion imagas iu, kiu ne konas la landon kaj ties specialajn rilatojn. Sub la ĉielo, sub kiu vivas la homaro, oni ne donacas ion al iu, kaj al neniu oni faciligas tro la vivon.

La arabaj komercistoj atingis bonstaton kaj riĉon. Tio estas ĝusta. Sed tio estis nur justa rekompenco por ilia streĉa laboro. Ĉiu, kiu atingas bonstaton, ĉu pro streĉa laboro, ĉu pro ŝtelado, estas enviata de tiuj, kiuj postrestas.

La meksikanoj havis en sia propra lando same tiom da liberoj kaj rajtoj kiel la sirianoj. Sed la meksikanoj, almenaŭ la granda plimulto de la meksikanoj, ne povas elteni tion, ke ili havas monon en monujo aŭ en kesto. Se meksikano enspezas kvin pesojn dum tago, jen li penas elspezi sep pesojn. Li ŝategas festi festojn kaj festojn aranĝi. Ju pli da tiuj estas des pli bone. Li festas la tagon de sia protekta patrono per pompo, kiu kostas al li kvaronon de lia jarenspezo. Krome kompreneble estas festata la tago de la protekta patrono de lia edzino, krome tiu de lia patrino, tiu de lia patro,tiu de la gefiloj, tiu de liaj geonkloj, de liaj nevoj, de liaj gefratoj, de liaj gebofratoj, de liaj gekuzoj, kaj fine li ankoraŭ festas ĉiujn nomotagojn de liaj amikoj. Sed dum tio li ne rajtas forgesi la oficialajn ekleziajn festojn, kiuj ampleksas ĉirkaŭ ducent tagojn en la jaro. Aldoniĝas ankoraŭ la kvindek patriotaj festotagoj. Finfine li devas festi krome la Semana Santa, la indulgencan semajnon de Pasko, dum kiu li faras sian ĉiujaran forpermesan vojaĝon. Estas tute ne troigite diri, ke meksikano, kiu volas plaĉi al sia familio, al sia patrolando, al siaj amikoj kaj al la katolika eklezio, bezonas trimil sepcent tagojn, por aranĝi ĉiujn ĉi festojn kaj festi ilin interne de jaro kiel bona familia patro, kiel patrioto kaj kiel pia katoliko laŭ sia devo. Tial meksikano ne havas monon, neniam havigas al si monon, kaj se li efektive ĉirkaŭvoje atingas bonstaton, li aranĝas grandan bankedon por ĉiuj amikoj por festi tiun okazaĵon - kaj sekvatage li havas tiom da ŝuldoj, ke li bezonas kvin jarojn por ree atingi la staton, kiun li havis antaŭ la bankedo.

La araboj en Meksiko ne faras tion. Tial la meksikaj inoj devas labori por la arabaj fabrikistoj por tagsalajro da dudek aŭ dudek kvin centavoj. Ili kompreneble retenas la rajton povi protesti kontraŭ la impertinenta ekspluato fare de la libananoj. Rajto devas resti ja eĉ al la ekspluatataj proletoj.

Rilate la laboron la meksikaj komercistoj neniel pli malkapablas ol la arabaj komercistoj. Ili estis same tiel ŝarĝeblaj eltenemaj kiel tiuj, plej ofte pli inteligentaj ol la sirianoj kaj ili same tiom malmulte kiom la araboj timis kiajn ajn grandajn suferojn kaj penojn. Tiu, kiu volas veni al Candelaria-festo al Hucutsin por fari tie negocojn, devas esti ŝarĝebla, persista kaj inteligenta.


Rimarkoj

candelaria = Puriĝo de Sankta Virgulino.

Semana Santa = La indulgenca semajno de Pasko.

V

La loko estis iom pli ol kvarcent tridek kilometrojn malproksima de la plej proksima fervojstacio. En la tute seka tempo, jen la tempo de la fino de februaro ĝis la komenco de majo, tiu ducent sesdek kilometrojn longa distanco estis veturebla per stabila kaj rezistema aŭtomobilo. Dum la duone seka tempo, jen la tempo de fino de decembro ĝis la fino de junio, oni povis veturi la unuajn cent kvindek kilometrojn ekde la fervojstacio per aŭto. Kompreneble, en la duone seka tempo okazis sufiĉe ofte, ke oni devis halti kun la aŭto en marĉo dum kelkaj tagoj. En la pluvotempo la tuta vojaĝo fareblis nur per muloj, ĉevaloj aŭ ĉaroj.

La lasta triono de la vojo, tute egale, ĉu oni venis de Jovel aŭ de Balŭn-Canan, nur per muloj privojaĝeblis, egale, ĉu estis seka tempo aŭ pluva tempo, ĉar tiu distanco ne havis firman vojon, nek por ĉaroj nek por nepezaj ĉaretoj, kaj tute ne por aŭtoj.

Tiu vojo kondukis trans tiom da altaj vojoj de la Sierra Madre del Sur, ke oni devis grimpi seninterrompe kvincent metrojn supren, poste ree kvincent metrojn malsupren, tiam ree supren, kaj poste ankoraŭfoje malsupren. Sur la tuta distanco apenaŭ troveblis eĉ nur kvin kilometroj, kie oni povis rajdi sur ebena tero. La vojo kondukis trans rokodorsojn, tra vepro, tra ŝlimo kaj marĉoj, tra riveroj kaj profunde ellavitaj terosulkoj.

Tia vojaĝo sur bona mulo, se oni estas akompanata nur de juna servisto, estas sufiĉe streĉa, sed ne ĉiam vivdanĝera. Sed estis laboro por firmaj manoj devi fari tiun vojaĝon kun granda transporto de varoj, kiuj ĉiuj estis transportataj sur la dorsoj de ŝarĝbestoj. Kaj tio estis ne nur streĉa laboro, sed eterna zorgado. Se besto nur mergis sin en la akvo de trairenda rivero, por fridetigi sin aŭ por defendi sin kontraŭ mordantaj muŝoj, jen la bela kara silkovaro el Francio jam estis finita, jen speguloj kaj horloĝoj kaj municio aŭ kio ajn en la pakaĵo, estis fuŝitaj kaj perditaj. Transporti tiajn varojn en elegantaj ladaj kofroj por tropikaj regionoj, estas tre granda ideo. Sed por realigi ĝin, la transporto bezonus la kvaroblon de ŝarĝbestoj, kvaroblon de mulpelistoj, kaj kvaroblon de maizoporcioj, kiuj estus kunŝargendaj sur la bestojn, ĉar okazas ĉe grandaj transportoj, ke survoje ne aĉeteblas manĝo por la bestoj. La varo tiukaze fariĝas tiom multekosta je la vendoplaco, ke neniu povas aĉeti ĝin kaj la komercisto devas reporti ĝin kun si.

La marŝo de Jovel ĝis Hucutsin per karavano daŭris ĉirkaŭ kvin tagojn. Kelkaj el la komercistoj duobligis tiun tempon per tio, ke ili restadis tagon en kelkaj de la indiĝenaj lokoj, kiujn ili renkontis en la marŝo, por oferti tie siajn varojn. Sed tio kaŭzis novajn impostojn kaj pli altajn elspezojn por la luitaj ŝarĝbestoj kaj por la pelistoj.

Multaj komercistoj, precipe povraj, luprenis indiĝenojn, kiuj portis sur siaj dorsoj la varojn al Hucutsin. La indiĝenoj estis pli malkaraj ol la muloj kaj ili ne metis sin kun la varoj en la akvon de rivero. Ili ankaŭ malpli ofte renversiĝis kun la varoj en abismon kaj ili ankaŭ ne puŝis pakaĵojn kontraŭ rokovandojn aŭ kontraŭ arbojn. Eĉ spite al la pli malgranda salajro, la indiĝenaj portistoj havis ja pli da menso ol la muloj, kiuj ne interesiĝis pri tio, kio estis en la pakaĵoj, kaj kiuj tiukaze, se ili vidis por ekzemplo ŝtelirantan jaguaron en la vepro, ektimis, sturmadis dum mejloj kun siaj pakaĵoj antaŭen sen halto, kun la pakaĵoj kurante kontraŭ ion kaj puŝante ĉion renkontatan survoje.

Sed la indiĝenaj portistoj havis por la komercistoj malavantaĝon kompare al la muloj. Ĉar ili povis pensi, ili ne estis ĉiufoje tiom fidindaj kiel la muloj. La indiĝenoj de tempo al tempo ekhavis hejmsopiron pri siaj edzinoj kaj infanoj. Tiukaze ili postlasis la pakaĵojn en la loko, kie oni tranoktis kaj malaperis antaŭ la matena krepusko. La komercisto en tiu kazo staradis kun siaj pakaĵoj kaj ne povis vojaĝi plu. Eble li sukcesis trovi portistojn en la loko, en kiu li ĝuste estis. Sed al tiuj li devis pagi trioblan sumon, ĉar ili eluzis, sufiĉe lertaj por negoco, la embarason de la komercisto je sia avantaĝo.


Rimarko

Sierra Madre del Sur = montara ĉeno en la sudo de Meksiko.

VI

De Jovel ĝis la plej proksima pli granda urbo kaj la finstacio de la ĉaroj kondukis tri padoj trans ĉeno de montoj al Hucutsin. Sed ĉiu vojo estis simile longa, simile komplika, kaj same plena de diversaj danĝeroj, malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj.

Tamen, tie, kie du aŭ pli da komercistoj renkontiĝis, komenciĝis la kverelado pri tio, kiu el la tri vojoj estas la plej bona. Tie, kie vojoj estas tiom grandaj kaj gravaj aferoj kiel en tiuj foraj kaj sovaĝaj regionoj, jen homoj, ĉu komercistoj, ĉu nekomercistoj pasigas tutajn tagojn inklude de la noktoj per nenio alia krom la kverelado pri la distanco, la malfacilaĵoj, la avantaĝoj kaj la malavantaĝoj de vojoj. Tiuj kvereloj estas multe pli seriozaj ol en Eŭropo la kvereloj pri la avantaĝoj kaj malvantaĝoj de certaj politikaj partioj kaj pri politikaj temoj. Tiu, kiu devas vojaĝi tiujn vojojn havas nek tempon nek emon ekscitiĝi pri politikaj aferoj. Al tiu tio estas tute indiferenta, ĉu pravas komunistoj ĉu faŝistoj. Lia tuta politika opinio koncentriĝas je la ununura voko:’Por Santisima, ho, Sankta Virgulino de Dio, que camino. Kia vojo!’ Tiam li sakras precipe pri la guberniestro kaj la registaro ĝenerale, kiuj jam dum jardekoj postulas kromajn impostojn por la vojo kaj neniam konstruas vojon.

La plej preferata vojo al Hucutsin kondukas tra la indiĝena loko Teultepec. Tiu loko troviĝas en alto de dumil metroj sur la Sierra. Estas la lasta loko, antaŭ ol oni atingas Hucutsin. Se oni havas la lokon ĉirkaŭ du rajdohorojn post si, oni atingas malgrandan plataĵon, kie troviĝas tri krucoj, por doni okazon al la vojaĝantoj rekomendi ĉi tie sian animon kaj siajn varojn al la sanktuloj. Ĉar de tie, mil kaj cent metrojn krute sub si oni vidas nun la sternitan Hucutsin. Estis bona ideo, ĉi tie je tiu loko starigi tri krucojn. Krucoj ĉiam memoras onin pri suferoj. Ili zorgas pri tio, ke la homoj neniam forgesu, ke la surtera vivovojo estas sufervojo kaj strato kovrata de dornoj kaj de kardoj.

Per tiuj krucoj la vojaĝanto estas nun preparita pri tio, kio ĉio povas okazi.

La pado, kiu tie kondukas krute malsupren estas plena de ŝtonoj, marĉa kaj rompiĝema. Iafoje ruliĝas aŭ ĵetiĝas grandaj ŝtonpecoj de la montpintoj el la roka altaĵa ĉeno kun bruo trans la padon kaj kunŝiras abismen kun si ĉion, kio venas en ties vojon: arbojn, rajdistojn, mulojn.

Je multnombraj lokoj la vojo estas tiom profunde forrompita, ellavita aŭ diserigita, ke la ŝarĝbestoj subite glitas dekkvin ĝis dudek metrojn je la krutaj vandoj malsupren ĝis ili falas sur novan kurbiĝon de la pado, kiu kondukas kun centoj da kurbiĝoj laŭ la deklivo malsupren.

Okazas ofte, ke la muloj pro siaj ŝarĝoj sur la dorsoj turniĝas flanken ĉirkaŭ si mem, foje tial la pakaĵoj estas supraj, foje la kruroj de la bestoj.

Estas tute normale, ke en loko, kiu estas tiom malproksima de fervojstacio kaj pro tio de la civilizacio alirebla tiom malfacile, povas okazi aferoj, kiuj en alia regiono kaj en alia loko eĉ ne estas penseblaj. Kiu ajn regas en tia loko, ĉu urbestro, ĉu polica ĉefo aŭ juĝisto, tiu regas absolute. Neniu gazeto raportas pri li kaj al la registaro estas konata nur tio, kion li raportas mem.

VII

Hucutsin estas indiĝena vorto kaj signifas „granda placo“ aŭ „granda loko“. El la indiĝena nomo ekkoneblas, kiun signifon la loko havis iam. Oni tuj povas konstati la limojn, kiujn la loko okupis en malnovaj indiĝenaj tempoj. Tiuj limoj transiras dudekoble transen de la limoj, kiujn la loko havas nun. Sed ne nur je la limmarkoj takseblas la graveco de la urbo.

Dekstraflanke, se oni venas de la kruta pado de Teultepec malsupren, troviĝas, kovrite de tero suramasiĝinta dum centoj de jaroj, giganta templopiramido, kies formo ekde la loko klare videblas.

Tri rajdohorojn malproksime de la loko troviĝas la ruinoj de sankta urbo, kiu estis la religia centro de la tre priloĝata regiono. Tiel, kiel migrobirdoj dum jarcentoj, eble eĉ dum jarmiloj, ĉiujare faras la saman vojaĝon kaj revenas al la samaj lokoj, tiel venas en ĉiu jaro ĉiuj tiuj miloj de indiĝenoj, kiuj loĝas en la regiono vaste distritaj, iam revenas al tiu centrala loko de sia raso kaj de sia historio. Kvazaŭ kiel pelate de nedetruebla instinkto, ili tie unuiĝas unufoje dum jaro, kvankam la loko estas priloĝata nur de meksikanoj, el kiuj kompreneble multaj grandparte estas miksitaj kun indiĝena sango.

La festo, kiu pelas la indiĝenojn unufoje en la jaro tien, estas la Candelaria-festo, kiu estas festata en la unua semajno de februaro.

La festo havas katolikan karakteron, kaj la religiaj solenaĵoj okazas en la katedralo de la loko. La indiĝenoj, kiuj venas al la festo, estas ĉiuj katolike baptitaj. Tamen oni povas esti tute certa, ke la katolika eklezio entreprenis tie la saman tre lertan kunĵetadon, kiun ĝi ankaŭ entreprenis en la tempo de la konvertado de la ĝermanaj paganoj, kunmiksaĵon, kiu esence plifaciligis la negocon al la katolika eklezio. Estas sufiĉe strange, ke ĉe la malnovaj germanoj Kristo ĝuste kaj precize je la Julfesto estis naskita.

Ke en Hucutsin la Candelaria-festo estas festata kiel la jarfesto de la katolika eklezio, havas per si mem ne sencon, ĉar Hucutsin al la Candeleria tute ne havas rilaton.

La okazaĵo tamen klariĝas per tio, se oni scias, ke la indiĝenoj de tiu regiono en malnovaj tempoj kaj certe dum jarmiloj kaj multajn jarcentojn antaŭe, antaŭ ol iam venis hispano al Meksiko, festis en la sepa semajno post la vintra solstico sian grandan religian jarfeston en Hucutsin kaj en la proksima sankta urbo. Pastroj kaj monaĥoj ĉiam kaj ĉie en ĉiuj landoj en ĉiuj religioj estis bonaj komercistoj. Religio, tute indiferente, pri kiu temas, kiu ne havas bonajn negocistojn en la gvidaro, ne vivas longe.

Tiel en Hucutsin estis antaŭdireble, kio okazos, kiam la hispanoj alportas la katolikan religion al la kompatindaj indiĝenaj paganoj.

La granda religia festo de la indiĝenoj okazis en la unua semajno de februaro.

Ĉar la katolikoj devas festi ĉiutage en la jaro almenaŭ unu sanktulon aŭ mistikan okazaĵon, tial ili povis elekti el superfluo. Kaj ĉar ili festas en la unua semajno de februaro ĉie la Candelaria-feston, tial ili nomis la indiĝenan feston ekde la tago de ilia enmarŝo en Hucutscin simple Candelaria-festo. Per tio la konvertado de la paganoj estis finfarita. Ĉar la indiĝenoj venis kiel en pasintaj jarcentoj en la unua semajno de februaro de ĉiu jaro al Hucutsin, ĉar ili partoprenis tie antaŭ la templo la religiajn ceremoniojn kaj transdonis al la pastroj la oferdonojn, poste frekventis la foirplacon kaj fordonis sin al eksterekleziaj ĝojoj, tial ili faris tion ankaŭ estontece.

La indiĝena templo estis forigita kaj je ĝia loko oni konstruis la katedralon sur la samaj ŝtonfundamentoj, sur kiuj staris la indiĝena templo. Kaj la katolika eklezio estis konstruita kun la samaj ŝtonoj, kun kiuj oni konstruis la templon. La monaĥoj, pensante nur pri rapida profito, eĉ ne penis cenzuri ĉiujn tiujn ŝtonojn.

Tiel troviĝas ĝis nun en la muroj de la katolika katedralo interne kaj ekstere kaj en la tero tre multaj ŝtonoj, kiuj surhavas malnovajn indiĝenajn hieroglifojn kaj religiajn simbolojn.

La diservo en la eklezio kaj la agoj de la pastroj en la katedralo ne estas tro diversaj de la ceremonioj en la indiĝenaj temploj. Tie kiel ĉi tie la pastroj parolis kaj regurde kantadis ion, kion komprenis neniu aŭskultanto; tie kaj ĉi tie dancis kaj gestadis la pastroj antaŭ la altaro, turnadis sin kaj kurbiĝadis, kliniĝadis kaj etendis brakojn supren enaeren. La indiĝenoj volis kontentigi siajn religiajn bezonojn, ĉar ili estis kutimigantaj pri tio, kaj tial ili iris de nun kun la sama kutimiĝo kaj laŭreguleco en la katedralon, kiel ili iris antaŭe en siajn templojn. Kiu volas danci, devas danci laŭ la muziko, kiun oni ofertas al li.

Sed Hucutsin estis ankaŭ la politika mezpunkto, la ĉefurbo de la nacioj de la tseltaloj. Pro ĉiuj siaj juĝaferoj submetitaj al tribunalo, pro ĉiuj siaj negocaj agoj, kiuj postulis la konfirmadon de la aŭtoritatoj por esti validaj, ili devis iri al Hucutsin. Tie estis ilia reĝo, kiu decidis juĝaferojn, tie estis la juĝistoj, kiuj verdiktis, tie oni konfirmis heredaĵajn rajtojn kaj proprietajn rajtojn, tie kontraktoj estis subskribataj, tie okazis ĉiuj decidoj, kiuj koncernas la personan aŭ ŝtatan vivon de indiĝeno aŭ de ilia familio. Tio, kio ne estis decidita en Hucutsin, ne validis kiel plenrajta.

Kaj tiel, kiel la celtaloj en malnovaj tempoj kun ĉiuj siaj problemoj migris al Hucutsin por solvi ilin, tiel ili venis ankaŭ nun ankoraŭ post la alveno de la hispanoj al Hucutsin, pro la samaj kaŭzoj. Iliaj reĝoj, juĝistoj kaj pastroj estis murditaj. Kaj ĉar ili krome renkontis neniun aŭtoritaton por decidi ion, tial ili nun devis alvoki la hispanajn aŭtoritatojn.

Estis kvazaŭ de jarmiloj en la sango de la celtaloj, ke Hucutsin unufoje ĉiujare estas vizitenda, tiel kiel mahometanoj unufoje en la vivo devas viziti Mekkon por trovi internan pacon. Kiel jam antaŭe, tiel ankaŭ nun en Hucutsin ĉio estis plenumata de la indiĝenoj, kion ili volis plenumi, kaj kion ili amasigis je deziroj, premoj kaj necesoj dum la jaro.

La posedantoj de grandaj bienoj, la bienuloj, baldaŭ ekkonis la gravecon de la loko. Ili lernis dum mallonga tempo, ke ĉio tio, kion ili devis intertrakti kaj komerci kun la celtalaj indiĝenoj, havis pliigitan juran forton, se oni faris tion en Hucutsin dum la Candelaria-festo.

Neniu hispana kaj pli poste neniu meksika instanco povis havigi al kontraktoj, kiuj estis konfirmitaj kun indiĝenoj, tiom altan valoron kaj respekton, kiel faris tion la celtaloj mem, se la kontraktoj fariĝis leĝofortaj en Hucutsin dum la Candelaria-festo.

Tio estis unu el la plej gravaj kaŭzoj, kial la agentoj, varbante indiĝenojn por la monterioj, subskribis kaj konformigis la laborkontraktojn en Hucutsin dum la Candelaria-festo.

La alia kaŭzo estis tiu, ke en Hucutsin troviĝis la lasta instanco, kiu estis rekonata de la leĝo kaj de la konstitucio. La loko estis la plej ekstera posteno de la civilizacio kaj de la registara potenco de la meksika respubliko. Post la ĝardeno de lasta domo komenciĝis la unuaj arbustaĵoj de la ĝangalo; kaj la loĝantoj de la ĝangalo, precipe jaguaroj, pumoj, kojotoj, aligatoroj kaj serpentoj ne timis rompŝteli tie nokte aŭ jam dum la vespera krepusko en la kortoj de la lastaj domoj de l’ loko.

De tie, dudek vojaĝtagojn malproksime al oriento kaj sudokcidento ne plu ekzistis laŭleĝaj instancoj. Tuj, kiam la ĝangalo komenciĝis, estis tiu la instanco, kiu havis la plej bonan revolveron, kaj tiu, kiu plej rapide kapablis eltiri kaj ekpafigi ĝin.


Rimarkoj

Candelaria = kandelo-festo = Puriĝo de Sankta Virgulino.

Julo = festo en Skandinavio, komparu al Sankta Kristnasko.

VIII

En Hucutsin la instancoj konfirmis dum kelkaj Candelaria-festoj la kontraktojn de ĉirkaŭ kvincent indiĝenoj, kiuj estis varbitaj por monterioj.

Tiuj homoj ricevis dudek ĝis kvindek pesojn antaŭpage, tuj kiam la kontrakto estis leĝoforta, laŭ la alto de la sumo, kiun ili jam ricevis dum la varbado, kaj sub konsidero de la tempo, kiun ili supervivos laŭ la opinio de la varbaj agentoj en la ĝangalo, antaŭ ol oni devos enfosigi ilin.

Mono havis nek en la ĝangalo nek en la malproksimaj labordistriktoj de la monterioj iun valoron. Valoron havis nur ĉiuspecaj artikloj por la ĉiutaga uzo. Tial la indiĝenoj, kiuj estis kondukataj kiel varbitaj laboristoj en la monteriojn, eldonis tie la tutan monon, kiun ili posedis kaj kiun ili ricevis kiel antaŭpagon aŭ tie poste ricevis de la agentoj. Ili rigardis la aĉeton de varoj tie kiel bonan investon de sia salajro; ĉar en la monterioj la varoj estis kvaroble aŭ sesoble, ja eĉ dekoble pli multekostaj ol tie. En Hucutsin estis akra konkurenco inter la komercistoj, dum en la monterioj ne ekzistis konkurado inter komercistoj.

Tiuj grandaj trupoj de indiĝenoj, kiuj estis varbitaj por la monterioj kaj tie devis konfirmigi siajn kontraktojn ĉe instanco estis treege grava bazo por la granda ekonomia signifo de la Candelaria-sanktulofesto en Hucutsin. Oni ne tro multe kalkulis, se oni supozis, ke ĉiu unuopulo el la varbitaj indiĝenoj eldonis almenaŭ tridek pesojn en tiu festo. Sed certe pli ol triono el ili eldonis ĝis cent pesojn. Estis tiuj, kiuj venis tien kun siaj familioj kaj tie adiaŭis ilin. Tiuj indiĝenoj aĉetis ne nur por si, sed ili akceptis tre altajn antaŭpagojn por aĉeti por siaj edzinoj, infanoj, patrinoj aŭ pli junaj gefratoj ĉion tion, kion tiuj familianoj dependantaj de ili, povis uzi dum ilia malĉeesto.

La agentoj montriĝis tie pri antaŭpagoj multe pli donemaj ol en la hejmlokoj de la indiĝenoj. Tie la kontrakto estis subskribita kaj konfirmita de la instancoj, kaj la indiĝenoj troviĝis tuj sub polica gardado. Ili apenaŭ estus povintaj forlasi la lokon en iu direkto sen esti ekvidataj kaj kaptitaj de unu el la multnombraj helpaj policistoj.

Tiel la indiĝenoj donis al la festo ekonomian signifon tioman, ke la komercistoj bonvoleme pagis la foirplacajn impostojn de tempo al tempo ege altajn, kiujn postulis la urbestro, por ke ili havu bonan lokon en tiu placo.

Ĉar la urbestro ricevis de ĉiu kontrakto de la laboristoj, kiun li subskribis kaj substampis, dudek kvin pesojn, tial la trupoj de la varbitaj indiĝenoj estis por li kiel urbestro la plej grava fonto de siaj enspezoj. Kaj tiu tiom grava enspezfonto kun la alia granda enspezo el la kromaj impostoj de la Candelaria-festo, estis sufiĉe da kaŭzoj, ke ĉe la baloto por la urbestra posteno ĉiufoje ĉirkaŭ proksimume dudek civitanoj postrestadis sur la batalkampo de la demokratiaj elektoj; kaj apenaŭ nombreblaj estis tiuj, kiuj havis nur kelkajn prifajlitajn revolverkuglojn ie inter la ostoj de sia skeleto.

IX

Krom tiuj varbitaj indiĝenoj venis ankaŭ la granda plimulto, ĉirkaŭ naŭdek procentoj el la indiĝenoj al la festo, kiuj loĝis tie dise en la tuta regiono.

Parte ili venis al la festo pro la eklezio. Por la plimulto de la indiĝenoj estas la ununura eklezia diservo dum la tuta jaro, kiun ili partoprenis. En la plej multaj lokoj kaj setlejoj ili detruis la preĝejon, ĉar ili ne volis ĉiam toleri ekleziulojn ĉirkaŭ si, ĉar ili rigardis la ekleziulojn kiel parazitojn. En la malmultaj lokoj, kie ili ne detruis la preĝejon, la preĝejoj estis disfalintaj, konstruitaj sub hispana regado. Se tamen preĝejo eble postrestis, neniam venis pastro tien, ĉar tio ne enspezigis ion al li.

La indiĝenoj sentis sin en sia konscienco tute trankviligitaj, se ili unufoje ĉiujare pilgrimis al la granda festo en Hucutsin, se ili partoprenis tie en meso, se ili ekde la enireja pordo glitante ŝovis sin sur siaj genuoj ĝis la altaro kaj sur tiu vojo kisis la lakitajn piedojn de ĉiu sanktula figuro, kiun ili preterrampis, se ili ŝmiris al siaj infanoj la katedralan koton de la ŝtonplanko en la buŝon por protekti la infanojn kontraŭ malsanojn kaj malbonajn spiritojn, se ili al si mem ŝmiris tiun koton kiel medicinon sur vundojn, kiujn ili havis korpe, kaj tiam fine, veninte al la altaro, transdonis al la preĝeja servisto la kandelojn, kiujn ili supozis oferi al Dipatrino kaj la sanktuloj. Tiam ili metis florojn kaj fruktojn sur la ŝtupojn de la ĉefaltaro kaj sur la genutabulojn de la multnombraj apudaj altaroj. Kaj laste, forlasante la katedralon, ili pagis sur la telerojn metitajn de la enkasigantoj al ili sur la bruston; tio estis iliaj pesoj por la satigo de Sankta Patro.

Tuj, kiam ili tie pagis ĉion ĝuste kaj baptigis siajn infanojn kaj pagis ankaŭ por tio, ree ĉio estis farita por ili dum la daŭro de jaro, kio ligis ilin kun la katolika eklezio. Ŝajne neniu atendis de ili ion plu, kaj Dio donis al ili, al iliaj maizkampoj kaj ŝaf-kaj kaprogregoj denove fekundecon por la sekvaj dekdu monatoj.

Se ili jam plenumis siajn religiajn devojn ĝis tiu punkto, ili returniĝis al siaj surteraj devoj kaj plezuroj.

Ĉiuj ĉi indiĝenoj kunprenis memfaritajn varojn, kiujn ili intencis vendi tie sur la foirplaco: potojn, ĉapelojn, lankovrilojn, lanrubandojn, petatojn, felojn de kapreoloj kaj antilopoj kaj jaguaroj kaj pumoj, ledon de serpentoj kaj de aligatoroj, krome fabojn, maizon, ovojn, kokinojn, kaprojn, ŝafojn, bovidojn, porkojn, hundojn, papagojn, kantobirdojn, lacertojn, tabakon, kotonon, lanon, kafon, kakaon, vanilajn guŝojn, bananojn, maĉgumon, medicinajn plantojn kaj herbojn.

Se tiuj homoj jam vendis siajn varojn, ili mem komencis aĉeti ion sur la foirplaco.

Se tio ĉio estis plenumita, ili aĉetis komitekon kaj fervore ebriiĝis.

Tuj, kiam la viroj komencis la drinkadon, aperis la agentoj de la monterioj apud ili. La agentoj estis malavaraj pri brando. Se la viroj sufiĉe drinkis, la agentoj pruntedonis monon al ili, por ke la indiĝenoj aĉetu pli da brando. Tiel la indiĝenoj kaj la agentoj fariĝis bonaj amikoj.

Sed la agentoj nun ne plu lasis gliti siajn amikojn el la maŝo. Je la sekva mateno, se la viroj ankoraŭ estis en stato de eŭforio, komenciĝs la pliprofundigo de la amikeco per novaj invitoj al copita, al glaseto da brando.

Tiam oni montris al la amiguitos, al la karaj amikoj, la grandiozaĵojn de la mondo.

„Hermanito, frateto“, diris la agento afable al indiĝeno, „kion vi pensas, kion via mujer, via edzino dirus, se vi aĉetus al ŝi tiun buntan antaŭtukon?“

„Ho, ŝi certe ĝojus“, respondis la juna indiĝeno kun brilaj okuloj.

„Bone“, vi estas amiko mia, mi amigo, mi pruntedonas al vi la monon por la antaŭtuko“, diris pro tio la agento kaj vokis neglekteme al la arabo: „He, vi, ulo, kiom kostas la antaŭtuko?“

„Inter fratoj“, diris la arabo, frapante sian bruston, „la antaŭtukon mi ne povas vendi por malpli ol kvar pesoj, sed por vi, sinjoro, bone, mia lasta sanktigita kaj nerevokebla oferto: tri kaj duono da pesoj.“

La agento sciis, ke li povus havi la antaŭtukon de la sama arabo facile por du pesoj. Sed li ja ne pagas ĝin. Por li ne gravis, ĉu la indiĝeno donacos al sia edzino antaŭtukon aŭ silkan rubandon aŭ kaptukon. Kial interesu lin la edzino de indiĝeno? Por li gravis nur tio, ke la indiĝeno elspezas multe da mono kaj tiel faras ŝuldojn.

Se ne estis donacoj, kiujn la indiĝenoj volis havi por sia edzino aŭ sia amatino aŭ sia patrino, tiukaze la agento sciis veki aliajn dezirojn en la indiĝeno: bela poŝtranĉilo, paro da trembrilaj fingroringoj kun grandaj diamantoj aŭ rubinoj falsitaj el vitro, brodita ĉemizo kiun portas la grandbienuloj, horloĝo. La indiĝeno povis havi ĉion, al kio direktiĝis lia rigardo. Li estis kvazaŭ en la halo de kastelo, en kiu magiisto montras siajn trezorojn, el kiuj ĉiu, kiu venis kaj penis pri tio, rajtis preni ĉion laŭplaĉe. La indiĝeno devis diri nur: 'Tion mi volas havi.’ Kaj tuj estis en liaj manoj.

Se nenio povis forlogi iun indiĝenon, ĉar lia senco ne celis posedon, la agento tamen ne embarasiĝis. Komiteko kaj brando helpis ĉiam. La enhavojn de la unuaj du plenigitaj glasetoj li donacis. La indiĝeno ja ne povis ofendi la afablan agenton kaj rifuzi trinki ion kun li. Sed, kiam li jam trinkis du aŭ tri glasetplenojn, ne plu estis halto. La agento pruntedonis kaj pruntedonis, kaj la indiĝeno subskribis, kion oni volis.


Rimarkoj

amiguitos = karaj amikoj.

comiteco = speco de brando, produkita en Comitan, Ĉiapaso.

copita = glaseto (da brando ktp.).

mujer = edzino.

hermanito = fratet.

petato = mato.

X

Al la Candelaria-festo venis ankaŭ ĉiuj grandaj posedantoj de bienoj, la bienuloj. Ili venis plej ofte kun siaj familioj kaj kun deko da servoknaboj kaj servoknabinoj.

Ili vizitis la feston por plenumi siajn religiajn devojn. Sed estis ankaŭ certa socia devo de ĉiuj bienuloj kaj grandbienuloj de la regiono ĉeesti en la Candelaria-festo kun siaj familioj.

Kelkaj el tiuj grandbienuloj havis dekmil hektarojn da terposedo, kaj kelkaj kvindek mil hektarojn da ĝi. Kelkaj el ili posedis tiom grandajn terposedaĵojn, ke ili devis rajdi en multaj kazoj ses horojn por viziti siajn plej proksimajn najbarojn. La familioj de tiuj bienuloj ĉiuj reciproke havis parencojn kaj boparencojn. Kvankam la viroj de tempo al tempo ie renkontiĝis iafoje kaj ĉeokaze, ekzemple en Hucutsin aŭ en Jovel aŭ en Balŭn-Canan aŭ en Achlumal, la familioj tamen apenaŭ havis alian okazon reciproke vidis sin, krom ĉe la Candelaria-festo, kie ĉiuj ĉeestis dum la sama semajno.

Kiam la bienuloj jam oferis siajn kandelojn en la katedralo, kiam ili almenaŭ parte jam aŭdis meson kaj faris servoprete la devigan nombron de surgenuiĝoj kaj krucsignoj, ili turnis sin al siaj negocoj.

La plimulto de la vendoj je bruto, maizo, sukero, kafo aŭ kion ajn ili produktis, estis tiel kontraktataj, ke la liveroj estas rekompensataj kaj pagataj dum la Candelaria-festo. Kun la Candelaria-festo finiĝis por la bienuloj la malnova negocojaro kaj komenciĝis la nova. Venis ĉiuj komercistoj, kiuj havis negocan rilaton al la bienuloj, por fari novajn kontraktojn kaj por plenumi la devojn de ekzistantaj kontraktoj. Ĉiuj kalkuloj estis pagataj.

Bienulo, kiu prenis dum la tuta jaro ĉiujn varojn je kredito, por malhelpi, ke liaj servistoj portas monon kun si, pagis je tiu tago ĉiujn tiujn kalkulojn prezentatajn en tiu tago al ili, tuj kiam la bienulo jam ricevis je la sama tago la monon por la liveritaj varoj.

Je tiu tago la bienuloj samtempe pagis la impostojn en la tesoreria, en la ministerio por financoj en Hucutsin kaj en la agenturo de la hacienda, en la impostoficejo de la federacia registaro.

La bienuloj, kiuj troviĝis jam en la posedo de la mono, kiun ili enkasigis por liveroj, estis al ĉiuj flankoj donacemaj. Ili permesis aĉeti al siaj edzinoj kaj filinoj tiom, kiom tiuj volis. Ili donis al siaj filoj cent aŭ ducent orajn pesojn manen, por ke la filoj post la longa monotona vivo en la malproksima bieno ĝuu kelkajn bonajn tagojn. La filoj aĉetis grandajn arĝentajn spronojn, ore kaj arĝente marketritajn revolverojn, ledojakojn kun ĉizelitaj kaj brulmarkitaj ornamentoj, pantalonojn kun alkudritaj gigantaj arĝenteroj je la flankoj, grandajn ĉapelojn kun puraj orobrodaĵoj, ĉapeloj, el kiuj ĉiu kostis ĝis dumil pesojn. Ili aĉetis ruĝajn, flavajn, blankajn ĉemizojn el pura silko. Kaj se la dentisto, kiu dum tiu tempo tenis malferma sian magazenon, havis tempon dum horo, jen la filoj de la bienuloj iris tien, komisiis al la dentkuracisto priŝlifi tri aŭ kvar tute sanajn dentojn kaj poste surmeti orajn kronojn, por ke ĉiu knabino povu vidi, ke ili estas la filoj de ege riĉaj bienuloj, kiuj povas permesi al si havi orajn dentojn.

Se ĉio estis farita, oni trinkis kaj ludis, ludis kaj trinkis, dancis sur libera placo, ree trinkis kaj ludis, kaptis ĉeokaze indiĝenan servistinon al si kaj post horo forlasis ŝin, transdoninte brilan kolĉenon aŭ buntan gvatemalian antaŭtukon aŭ tri metrojn da silkorubando aŭ grandan harklipan kombilon marketritan kun perletoj, kiel restantan rememorilon por preterfluginta momento de raviteco.

XI

Pro ĉiuj tiuj kaŭzoj estas kompreneble, kial la Candelaria-festo estis en tiu tiom fora Hucustin tiom grava festo por kvincent komercistoj el araba, meksika, hispana, kuba kaj indiĝena nacioj.

Oni vendis kandelojn por kvinmil pesoj ĉiujare, kandelojn oferatajn en la katedralo. Estis jaroj, en kiuj oni vendis kandelojn por okmil pesoj kaj en kiuj oni estus povinta vendi kandelojn por pliaj trimil pesoj, se ili estus je dispono.

Je ĉiu alia tempo de la jaro Hucutsin vekis la impreson, kvazaŭ la loko estus forgesita ne nur de la cetera mondo, sed ankaŭ de siaj propraj loĝantoj. La loĝantoj ŝajne vivis plu nur tial, ĉar ili ne sciis kiel morti. Se la posedanto de la plej granda magazeno en la loko je sabato vendis varojn por kvar pesoj, li rigardis tion tia brila negoco, ke li revis pri tio fari negocon kun banko. Kiu rajdis en la urbon, tiu elserĉis en la herbe prikreskata strato padon, kiu ŝajnis al li sufiĉe mola por malhelpi, ke oni aŭdu la hufojn de lia ĉevalo, ĉar li timis veki la loĝantojn de la loko el ilia saniga dormo. Ne malmultaj rajdantoj, alveninte en la loko eksentis korpremon. Ili imagis, ke la loĝantoj ĉiuj mortis kaj kuŝas sen katafalko ie en la domoj. Nur kiam la rajdanto proksimiĝis al la placo, kie la strato estas pavumita kaj la hufoj de lia ĉevalo resonis trans la placon, jen tie, jen ĉi tie iu paŝis sur la sojlon de pordo por rigardi, kiu ekhavis en tiu vasta mondo, en kiu estas tiom da loko, la aventureman ideon vojaĝi ĝuste al Hucutsin. Post iom da tempo trotis tiam eble viro en sandaloj, kun surŝultra fusilo buŝe ŝarĝenda, ĉirkaŭ angulon, rigardis la rajdanton kaj pripensis, ĉu troviĝas kaŭzo aresti la rajdanton pro io, por pruvi, ke li perlaboras siajn ĉiutagajn dudek kvin centavojn kiel policisto honeste. Kaj por doni al la urbestro okazon meti monpunon kaj miksi iom da distro en la tristiĝintan lokon.

La indiĝenoj, ĉeokaze venantaj el siaj setlejoj al Hucutsin, por vendi tie la produktojn de siaj kampoj, kompreneble rigardis la lokon kiel grandan urbon kaj kiel ege viglan, riĉan, progreseman kaj modernegan centralan punkton de l’ mondo. Multaj el tiuj indiĝenoj ne povis imagi, ke ie surtere povas esti pli granda urbo ol Hucutsin; nur ĉar certaj viroj, kiuj estis en Jovel aŭ en Balŭn-Canan, asertis, ke tiuj du urboj estas dudekfoje pli grandaj ol Hucutsin, kaj ke la magazenoj tie havas vitrotabulojn grandajn kiel tuta vando de domo. Tiuj viroj estis ja konataj por tio, ke ili estas fanfaronuloj kaj faras el pulo facile jaguaron.

Tiuj indiĝenoj venantaj en la kutimaj tempoj de la jaro al Hucutsin kaj havantaj ĉe si siajn edzinojn kaj infanojn kaj hundojn, kaj kiuj jam vojaĝis plurajn tagojn, proksimiĝis al tiu loko ĉiam kun timo. Tiu timo perdiĝis iom post iom, se ili tre ofte venis en la lokon, se ili vendis siajn produktojn por ankoraŭ iel akcepteblaj prezoj kaj aĉetis kun multe da marĉando por elteneblaj prezoj tion, kion ili bezonis en siaj malproksimaj setlejoj, kaj se ili ne estis molestataj de la instancoj de la loko. Sed tiam okazis, ke kelkaj el la grupoj de indiĝenoj, kiuj venis pace en la lokon por vendi kaj aĉeti, de la policistoj tute simple estis arestitaj pro iu ajn elpensita kaŭzo kaj metitaj en la prizonon, el kiu ili povis liberigi sin nur per tio, ke ili laboris por la loka administrejo dum semajno en la stratoj aŭ ĉe konstruado de kelkaj domoj.

Sed, se tiuj indiĝenoj venis en tiu semajno en la lokon, en kiu estis festata la Candelaria-festo, ili kampadis kun siaj familioj unue plenan tagon tute ekstere de la loko ie en la vepro. De tie tiam ekiris viro, kiu ofte estis en Hucutsin kaj kiu havis spertojn, por esplori, ĉu estas sufiĉe sekure veni en la lokon.

La impreso, kiun la indiĝenoj havis dum tiu festo en Hucutsin, estis multoble pli profunda ol la impreso, kiun havas farmisto el Kentukio, kiu venis la unuan fojon al Nov-Jorko kaj sen enkonduko kaj transiro estas metata mezen de Broadway.

La diverseco de la loko kun siaj bruado kaj ondado dum la Candelaria-festo rilate la aspekton kaj la vivon de siaj loĝantoj en kutimaj tempoj estis tiom granda, ke la indiĝenoj perdis ĉiun internan kaj eksteran ligon kun la realeco.

La granda diverseco de la loko, kiun konis la indiĝenoj en la kvietaj tempoj, kaj de tiu loko, kiun ili renkontis dum la festo, fariĝas komprenebla, se oni konsideras, ke la vendosumo de la varoj je tiu de Dio forgesita loko dum la Candelaria-festo iafoje ampleksis unu milionon kaj kvaronon da pesoj, ke tiam dekmilpesaj ĉekoj iris tiel facile de mano al mano, kiel en la kutimaj tempoj de la jaro eĉ ne dek pesoj.


Rimarko

Broadway = La teatrokvartalo je la Time Square (Time-placo) en Nov-Jorko.

XII

Diktatoro aŭ despoto neniel estus povintaj tiel bonege krei aŭ komandi tiun fonon, kiu tie kvazaŭ per si mem elformiĝis en centoj de jaroj.

Estas konate kiel en civilizitaj landoj liberaj homoj estas devige aŭ rekrutataj aŭ devigitaj en laborservon. Por la ĵurigon de la rekrutoj oni kreas bombastan fonon. Ĉio, kio havas krurojn aŭ devus havi krurojn devas stariĝi laŭvice en parada uniformo, oni disruligas la sanktajn flagojn, oni kantas ĥoralojn kaj ludas patriotajn himnojn. La rekrutoj aŭ ties anstataŭantoj devas meti manon sur la flagon kaj plenumi teruran ĵuron. Ĉion ĉi oni faras tiel solene kaj pompe, kvazaŭ la kara Dio en la ĉielo persone volus protekti la militliveradojn. La junaj rekrutoj, palaj kaj tremantaj en tiu bombasto, sentantaj la proksimon de la ĉiopotenca Dio, per tiu ĵuro estas tiel sufokataj kaj gorĝe premataj, ke ili neniam forgesas en sia tuta vivo tiun sanktan okazaĵon akompanatan de tiom da teatraĵoj kaj ĥoraloj kaj paradaj uniformoj. Ĝuste tio estas la celo. Ne sufiĉus, ke junulo paŝus al kruda ligna tablo kaj tie kun kutimaj vortoj klarigus, ke li volas servi al sia patrolando en tempoj de mizero fidele kaj kun ĉiuj siaj fortoj. Estas pli efikoplena fari ĉion ĉi kun pompo, gloro, ĉeesto de Dio kaj kun suka bato cerben de juna viro.

Tiel ekkompreneblas, kial la laboragentoj okazigis la finfinan konfirmigon de la kontraktoj por la laboristoj kondukotaj en la forajn monteriojn, tie en Hucutsin dum la Candelaria-festo. Oni revelaciis al la sklavoj la potencon kaj la pompon kaj la ĉiopotencan Dion de iliaj mastroj. La indiĝenoj, kiuj sub la impreso de tiuj ĉi ebriigaj grandiozaj aferoj konfirmis kontraktojn, pensis tiom malmulte pri dizerto kiel la rekrutoj, kies cerbojn oni nebuligis en la ĝusta okazo.

Kiam ajn indiĝeno en sia ekzisto kaj penoj kaj turmentoj en monterio pensas eĉ nur momenton pri fuĝo aŭ eĉ pri suicido, li tuj rememoris pri la bombasta Candelaria- festo en Hucutsin kaj la nevenkebla potenco de tiuj, kiujn li estis devigita servi.

Tiu, kiu povis ensorĉi en tian dormeman, kvietan kaj sekan lokon kiel Hucutsin tian pompon, tian vivon, tian grandan ondantan homamason, eĉ se nur dum la daŭro de dek tagoj, havis dian forton, de tiu ne povus fuĝi indiĝeno, kien ajn li turniĝus. Al tia mastro oni devas plenumi la kontrakton ĝis la lasta surŝprucita punkteto post la lasta vorto.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.