La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 8

I

La marŝo je la sekva tago estis tiel enuiga, tiel trotoplena kaj tiel treniĝiga, kiel la marŝoj estis en la antaŭaj tagoj, de kiam ili forlasis la lastan setlejon.

La voston de la karavano nun havis don El Camaron. Pro la akcidento de sia koramiko li fariĝis timema. Li ne bone dormis en la nokto. Ĉiam denove la sorto de lia kunulo venis en lian kapon. Li sentis sin maloportuna ekde tiu mateno. Prironĝis lin io enkape, pri kio li ne kapablis klariĝi. Dum la marŝo li cerbumis kiel tio estas ebla, ke tia sperta kaj lerta viro kiel El Zorro povis fali de la ĉevalo. Kaj eĉ, se li efektive estus falinta de la ĉevalo, kio povas okazi ja al ĉiu, kiel do tiukaze eblis, ke li ne povis haltigi la ĉevalon kaj liberigi sin el la piedingo. Lia ununura klarigo estis tiu, ke El Zorro ĉe la renversiĝo falis kun sia kapo sur nudan rokon, kio prenis de li la konscion. Antaŭ ol li rekonsciiĝis, li estis tiam ŝajne jam tiom frakasita, ke li similis al mortinto.

Rajdi ĉe la tielnomata vosto de karavano, estas preskaŭ tiel danĝera kiel rajdi tute sola. Se io malbona okazas al tiu, kiu rajdas aŭ migras ĉe la vosto, ekscias tion neniu el la karavano. La karavano marŝas plu. Oni nur tiam ekscios ion pri la mankanto, se la karavano posttagmeze alvenas en la kampadejo kaj oni konstatas, ke la viro perdiĝis. Tiam oni unue atendos kelkajn horojn, esperante, ke ankoraŭ venos la postrestinto. Se li ne venos, oni sendos du virojn, kiuj piede aŭ surĉevale serĉos lin. Intertempe fariĝos nokto kaj la viroj en la nokto ne povos fari multon kaj revenos al la kampadejo, kun la intenco plu serĉi ekde matene. Intertempe kio ajn povas okazi al la serĉato en la ĝangalo.

El Camaron pro sia forta timo ne volis transpreni la tielnomatan voston, la cola.

Sed don Gabriel sciis paroli kun li en la ĝusta maniero:

„Ni ja ne kunprenis vin por nia plezuro, cobarde, malkuraĝulo, timema pantalonfekulo, kiu vi estas. Ek, foriĝu hejmen. Ni ankaŭ sen vi sukcesos.“

Sole devi rajdi hejmen, estis multe pli terura ol transpreni la postrajdadon. Tiel ne restis elirvojo al li, li devis obei la ordonon kaj sekvi al la aliaj.

Li bone amikigis sin kun la posttrotuloj, por ke ili restu en lia proksimo, kaj li tre penis estis daŭre proksima al la trupo, tiom ofte, kiom tio eblis.

Sed la peonoj lertaj kiel katoj kaj ekde sia infaneco kutimigintaj pri marŝoj kaj migradoj, tie kaj tie mallongigis la vojon. Ili spite al siaj pezaj pakaĵoj povis malsuprengliti laŭ la rokoj, facile saltis trans marĉajn lokojn kaj grimpis trans falintajn praarbarajn gigantajn arbojn. El Camaron sur sia ĉevalo devis rajdi la vojon tute sen interrompo. Nur malofte li rajdis galope. La tereno ne permesis tion. Tiel li ofte troviĝis dum kvaronhoroj kaj eĉ pli longe tute sola en la ĝangalo. Kaj okazis en tiuj kvaronhoroj, kiam la viroj per transversaj padoj multe antaŭis lin, ke ekregis lin forta timo. Kiel sekreta voĉo, kiu rapide parolas seninterrompe al li, li supozis aŭdi en la flustrado de la arboj kaj arbustoj, ke El Zorro trovis sian morton ne tute per akcidento, sed per kuna agado de diversaj cirkonstancoj, kiuj havis ion nenaturan je si.

Li moderigis sian brutalecon kontraŭ la varbitajn indiĝenojn tiom, ke li trovis sin mem ridinda. Per ĉiaj eblaj truketoj li provis teni proksimaj la postirantojn. Li donis cigaredojn al ili, li parolis kun ili pri la familioj kaj eĉ ne unufoje li vipadis iun, se tiu por certa tempo devis kaŭriĝi post arbustaĵo. Pro pura plezuro certe neniu restadis por tiu korpa bezono. Ĉar tio, kio eble aliloke iafoje estas bonfartiga, tie ĉiam estis ligita al turmentoplenaj malagrablaĵoj: moskitoj, pikmuŝoj, ĉevalmuŝoj, vespoj, krabroj, mordantaj formikoj kiel svarmoj tuj ĉeestas.

El Zorro, kaj hieraŭ ankoraŭ ankaŭ El Camaron, rigardis tiun mallongan restadon de viro ĉiam kiel kaŭzon por svingoplene vipi lin kaj ĉe tio krii, ke la pigra porko faru tion morgaŭ aŭ en la nokto, kaj ke li manĝaĉu ne tro de la frijoles, de la faboj, ke li marŝu kaj ne dormu.

Sed en tiu tago El Camaron ne diris eĉ unu malican vorton al la viroj. Li rajdis malrapide antaŭen kaj tiam atendis, ĝis la viro estos ree proksima. Tamen eĉ ne unu el la peonoj lasis nebuligi sian cerbon. Ĉiu sciis, ke El Camaron pudris la diablopelton per anĝelopudro nur tial, ĉar li komencis timi. Ili ankaŭ sciis sufiĉe bone, ke El Camaron, kiom ajn kareseme li nun kondutis, ankoraŭ plenumos ĉion preterlasitan, tuj post la alveno en la monterio kaj kiam li ricevos la oficon de capataz. Kaj ĉar la indiĝenaj viroj ne estis hipokrituloj kaj flatistoj, tial ili ne akceptis lian miele dolĉigitan amikecon. Ili rifuzis liajn cigaredojn kun la elturniĝo, ke ili ĵus momente ne emas fumi kaj ankaŭ dum liaj provoj paroli intime kun ili, ili nur grumblis kaj kondutis tiel kvazaŭ ili ne aŭdis lin aŭ kvazaŭ ili estas tro lacaj por detale respondi ion. Tuj kiam ili rigardis ireblan transversan padon, ili forlasis la vojon kaj foriĝis.

La konduto de la peonoj eĉ pli malcertigis El Camaron kaj plenigis lin kun forta timo. Nun fariĝis al li certo, ke kunhelpis unu el la viroj aŭ kelkaj el ili, ke El Zorro trovis sian finon surtere. Pro tio leviĝis en li la sufokiga konscio, ke li estos post El Zorro la sekva.

Ial Celso estis la viro, pri kiu li pensis plej malmulte el ĉiuj. Celso ĉiam faris al li la impreson de mense flegma indiĝeno, kiu faris sian laboron kiel bovo kaj estis kontenta, se oni ne vipis lin.

Celso ne estis la viro ununura en la karavano, kiun li kaj El Zorro kaptis per malica agado por la agentoj, kiuj pagis lin.

En sia pensoj li cerbumis pri ĉiuj peonoj en la karavano por trovi tiun, kiun li devas timi. Estis pluraj, kiujn li rigardis kiel danĝeraj. Inter ili troviĝis Andreo. Ial li profundiĝis obstine en la imagon, ke li plej devas gardi sin kontraŭ Andreo. Andreo estis inteligenta, foje impertinenta, li kontraŭdiris kaj ne iris por si mem, sed por sia patro en la monterion.


Rimarkoj

cobarde = malkuraĝulo.

cola = finparto.

II

Tre frue, je la unua tagmeze, la karavano atingis la bordojn de la rivero Santo-Domingo.

La arrieros, la mulpelistoj matene laboris kun ĉiuj siaj fortoj por rapide ekmarŝi tiom frue, kiom fareblas. Ili faris tion, ĉar ili jam konsideris la transiradon de la rivero.

La kampadejo troviĝis sur la transa bordo.

La plej granda laboro de tiu tago ne estis la marŝo, sed la transiro de la rivero.

Estus jam sufiĉe da malfacilaĵoj entrepreni tian transiron, se temus nur pri kelkaj vojaĝantoj. Sed ju pli granda estis karavano des pli komplika fariĝis la problemoj, kiuj ekestis ĉe tio.

Nur malmultaj bestoj kun siaj pakaĵoj povis proksimiĝi al la bordo en unu grupo. La pado estis malvasta kaj marĉa. La loko, kie la bestoj devis halti, estis nur tri metrojn larĝa kaj ĉirkaŭ ok metrojn longa. La ĝangalo estis tro densa por plivastigi la lokon; tio kaŭzus laboron dum multaj horoj.

Ĉiujn bestojn oni deŝarĝis.

La bordodeklivo estis kruta kaj ĉirkaŭ du metrojn alta. La akvo de la rivero estis nigra, netravidebla kaj marĉa. Pro la ĝangalo, kiu etendiĝis preskaŭ ĝis la bordo, la rivero kun sia koloro fariĝis ankoraŭ pli sinistra.

Sur la longa marŝo estis transirendaj ĉirkaŭ kvardek riveroj. Estis ne ĉiam aliaj riveroj, sed ofte nur aliaj kurbiĝoj de la sama rivero, ĝis la karavano alvenis en nova rivera tereno. La plimulto de tiuj riveroj tamen facile transireblis. Ilia akvo estis klara kaj la bestoj povis rigardi ĝis la grundo, kiu plej ofte estis sabla kaj kovrata de silikaj ŝtonetoj aŭ de rokoj. Sed tiaj riveroj ĉiam estis klaraj, eĉ se la akvo de tempo al tempo atingis la rimenojn de la bestoj. En la pluva tempo okazis, ke la akvo alte leviĝis. Tiukaze la karavano devis atendi ĝis forfluis la alta akvo, kio daŭris ofte nur horon, iafoje tamen tutan nokton. Estis nur ĉiam necese atenti pri tio, ke la bestoj kun sia pakaĵo ne sternu sin en la akvo por ruliĝi kaj fridetigi sin. La ekmarŝejo en tiajn riverojn estis ofte plata aŭ havis nur malaltan bordon.

Sed tie ĉe la rivero Santo-Domingo la bestoj timis la morne nigran kaj marĉan akvon, kies profundon ili ne povis taksi. Kaj speciale instigi la memgardajn kaj atentemajn mulojn, por ke ili saltu de la altaj krutaj bordoj rekte en la riveron kaj poste naĝu transen, tio ne sukcesus eĉ al la plej lertaj arrieros. Bati la bestojn , tio ne helpus; tion la spertaj viroj tute ne provas.

La plej danĝeraj akvofluoj en la ĝangalo ne estas la larĝaj, sed tiuj, kiuj estas malvastaj kaj havas tre krutajn kaj ofte dek ĝis dekdu metrojn altajn bordojn.Tiuj por la bestoj estas tre malfacilaj obstakloj.

La rivero tie ĉe la transirejo ne estis larĝa, apenaŭ tridek metrojn. Helpus fosi vojon, kiu komenciĝus ĉirkaŭ dudek metrojn de la bordo kaj tiam iom post iom malsupreniĝus ĝis la rivero. Tio estas direbla tre facile. Sed oni ne havis fosilojn. Kaj se oni havus ilin, jen ankaŭ tiukaze tio ankoraŭ ne estus facila. La bordoj de tiaj riveroj estas prikreskataj per kaose kunplektitaj arbustoj el fera dura ligno, kiuj kungluiĝis kaj kvazaŭ cementiĝis per kalka argilo, mucidaĵo kaj peza nigra tero. Estas bordoj, pri kies konstruado la digofaristoj en Eŭropo nur revas. Elhaki el tiuj bordoj deklivan vojon, tion entreprenas nur iu, kiu vojaĝas tie je la unua fojo. Sed post duono de tago li ĉesas fari tion, kiam li ekvidas, ke li profundigis la vojon eĉ ne dudek centimetrojn kaj ĉiuj liaj akompanantoj sidas jam kun sangantaj manoj ĉe la borda rando kaj ne plu povas teni la maĉetan tenilon enmane.

Sukcesus eble peli la bestojn de la alta bordo en la riveron, per fortimigo, per krioj kaj urĝado de la postsekvaj bestoj. Sed, se ili poste naĝos en la rivero, ili ne plu povos eliĝi, ili ne povos grimpi supren la transan altan bordon; ĉar ili ja ne estas katoj. Ili apogos sin per la antaŭaj kruroj surborde, sed la postaj kruroj, kiujn ili bezonas por postŝovado kaj saltoj ne trovos apogon en la marĉa grundo. En multaj lokoj la bordo estas eĉ sublavita. La bestoj naĝos dum du horoj senhelpe en la akvo ĝis ili fine tute elĉerpite fordrivos kaj eble du aŭ tri mejlojn pli malproksime ie povos atingi platan bordon. Sed de tie oni ne plu kapablus rekonduki ilin, ĉar la intera tereno estas marĉo.

La riveron oni devas transiri en tiu loko aŭ tute ne.

III

Bonaj militistoj ne retroiras. Kaj la mulpelistoj, la komercistoj, kiuj transportas siajn varojn al monterioj, kaj la agentoj, kiuj volas vendi siajn varbitajn indiĝenojn en monterioj, estas ĉiuj bonaj militistoj. Se tiuj homoj entreprenas militmarŝon, ili atingos sian celon, eĉ se perdiĝus certa kvanto de bestoj kaj ne alvenus tiu aŭ tiu viro.

La vortojn „ne eblas“ ili ne konas. Ili konas nur malfacilaĵojn. Okazas efektive, ke ili sidas dum tuta tago ĉe bordo aŭ ĉe kruta roka kanaleto kaj pripensas kion fari por transiĝi. Sed neniam trudiĝas al ili penso pri retroiro.

La unuan grupon de la bestoj oni deŝarĝis. La pakaĵojn de la bestoj la peonoj levis sur la ŝultrojn. Pli supre de la loko la rivero estis pli malvasta. Sed la bordoj estis pli altaj kaj la ĝangalo etendiĝis preskaŭ ĝis la borda rando. Tie troviĝis giganta arbo transverse de la rivero. Sur tiu trunko la indiĝenoj transportis la pakaĵojn sur la alian flankon de la rivero.

Tuj kiam oni deŝarĝis la unuan grupon de la bestoj, oni rekondukis ilin sur la malvasta vojo, kiun oni rapide senigis de ĝenaj malhelpaĵoj, al malferma loko. Kvankam ĝi estis marĉa, la bestoj tie povis stari. Pro tio la malvasta loko ĉe la bordo fariĝis libera, kaj dua grupo de bestoj alkondukeblis, oni deŝarĝis ankaŭ ilin kaj same pelis la bestojn poste al tiu malferma ejo.

Fervoraj kiel formikoj portis la indiĝenoj la pakaĵojn, kaj tuj post dfeŝarĝo, ili portis ilin trans la arbon sur la alian bordon.

Kiam ĉiuj bestoj estis sen ŝarĝo kaj tie ĉe la bordo ekestis loko por povi labori, kaj sur tiu ĉi kaj flanko kaj sur la alia oni konstruis pontojn.

Oni dehakis tre longajn trunkojn. La trunkojn oni kunligis per ŝelita basto kaj lianoj unu apud la alian. Sur tion oni plektis horizontalajn rungojn. Poste oni ŝovis tiun flosforman ponton en la riveron, ĝis ĝi atingis la grundon. Supre oni fiksis ilin per lianoj, por ke ili ne deglitu. Tiel oni kreis vojon, sur kiu la bestoj de la alta bordo iom post iom kaj sen timo povis iri en la akvon. Se ili atingis la akvon, ili deglitis de la ponto, ĉar tie intence ne estis alplektita rungo. Kaj ili komencis naĝi. Retroiri ili ne povis, ĉar supre ĉe la ponto staris jam la sekva besto. Dum iom da tempo la besto naĝis malcerte tien kaj tien, sed baldaŭ ĝi trovis la ponton, kiu je la alia bordo estis same konstruita kaj ŝovita akven. Tiu ponto havis horizontalajn rungojn ekde malsupre, tiel ke la bestoj povis apogi sin. Tuj kiam ili sentis la firman ponton, ili kuris rapide kaj kuraĝe sur la ponto supren kaj plezure alvenis sur la alia bordo. Konduki transen la unuajn bestojn, ne ĉiam estis facile. Tial la unuaj du aŭ tri bestoj estis ligitaj al longaj lazoj. Oni ĵetis la lazon sur la alian bordon, tie kaptis ĝin viro, kaj tuj kiam la besto eknaĝis, oni tiris ĝin per la lazo al la ponto.

La bestojn, kiuj devis sekvi, oni pelis en vico unu post la alia, sen lasi multe da loko inter ili kaj kun infera kriado kaj sovaĝa suprenĵetado de la brakoj kaj per ĵetitaj ŝtonetoj sur ties postaĵojn sur la ponton. La bestoj ne havis tempon pripensi ion aŭ retroeviti aŭ ektimi. Se ili vidis, ke nenio okazis al la antaŭaj bestoj, ili sekvis libervole kaj sen spiti en tia ordo kvazaŭ ili troviĝus sur kutima marŝo sur firma tero.

La bestoj, kiuj tamen retroevitis kaj ofte tuj antaŭ la ponto deŝiriĝis, oni plej ofte lasis en paco por ne interrompi la linion kaj por ne timigi tiujn bestojn, kiuj estis bonvolemaj. La eskapemajn bestojn pretaj viroj, kiuj tie staris, tamen ĉiam denove envicigis laŭorde, ĝis ankaŭ ili fine troviĝis sur la ponto, kie ili sekve de la urĝantaj bestoj malantaŭ ili ne plu povis retroeviti. Okazis, ke tiuj timigitaj bestoj tamen ne iris rekte antaŭen sur la ponto, sed flanke deglitis aŭ tuj saltis en la akvon. Tiel ili eĉ pli ektimis kaj provis atingi la saman ponton, de kiu ili falis. Sed tiumomente alvenis jam la sekvaj bestoj kaj ne postlasis liberan lokon.

Ankaŭ sur la transa bordo la bestoj ne ĉiam naĝis rekte antaŭen al la alia ponto. Ili provis deflanke surgrimpi la ponton.

Estis ĝuste tiuj bestoj, kiuj ne envicigeblis, kiuj pro la deflanka surgrimpado kaj la flankeniĝanta glitado de la ponto havis la kulpon, se disrompiĝis ambaŭ pontoj komplete, post kiam transiris la tuta karavano la riveron.

Tial oni trovas, kiam ajn oni venas al tiu aŭ al simila rivera transirejo nur la restaĵojn de iamaj pontoj. Sed oni trovos neniam ponton, kiu ankoraŭ uzeblas, eĉ ne tiam, se nur semajno pasis, de kiam alia karavano je la sama loko transiris la riveron.

La arrieros posedas tute mirigan kapablon pri la arto konstrui pontojn kaj aliajn helpilojn tiel, ke ili tute precize tiom longe eltenas, kiom la arrieros bezonas ilin por sia propra transporto kaj ili tuj disrompiĝas, kiam la lasta besto transiris la riveron. Estas efektive strange, ke tia ponto ĉiam disrompiĝas post la lasta besto, egale, ĉu la karavano konsistas el sesdek aŭ el ses bestoj. Ion tian eŭropa pontokonstruisto foje provu! Kun ĉiuj siaj matematikaj artifikaĵoj li ne sukcesos konstrui fervojan ponton tian, kia precize sufiĉas por kvindek trajnoj kaj disrompigas sub la lokomotivo de la kvindekunua trajno. Sed arrieros ne studis matematikon, kaj tio eble estas la kaŭzo, ke ili kapablas fari ion, kion la diplomitaj inĝenieroj ne povas fari.

IV

Tiuj militistoj, kiuj marŝis en la landon, kie oni konkeras la mahagonon, por ke ĝi iĝu alirebla de la civilizacio kaj estu transsorĉita en dividendojn, estis la plej facile kontentigeblaj kaj plej simplaj militistoj, kiujn kiam ajn militestro havis je dispono. Ili estis la plej facile kontentigeblaj militistoj kaj tamen eble inter ĉiuj militistoj la plej kuraĝaj. Ili batalis ne por famo kaj ordenoj, ne por la patrio, sed ili sangis, suferis, estis mortigitaj, kaj se ili vivis kaj batalis, vivis pli facile kontentigeble ol estus vivinta soldato de Hanibalo.

En iliaj kuirpotoj troviĝis frijoles kaj akra kapsiko matene, kaj akra kapsiko kaj frijoles vespere. Nigraj faboj kun ruĝaj aŭ verdaj akraj kapsikoj kune kuiritaj.

Kaj al tio aldoniĝis kiel dorlota refreŝigaĵo, ĉiam malforta nigra kafo kun peceto da bruna kruda sukero. Tagon post tago. Semajnon post semajno, monaton post monato. Kaj se ili travivis tion, jaron post jaro. Kelkfoje en graso rostita rizo kun ruĝa akra kapsiko. De tempo al tempo strio de sekigita viando, dura kiel rimeno el ledo. Neniu dimanĉo, neniu festtago. Iafoje la festo, la fiesta, en kiu la dancistino estis la skurĝo de la capataz, kun kiu la peono devis danci laŭ la indikoj de la notlibro, aŭ kvindekfoje aŭ centfoje aŭ ducentkvindekfoje.

Neniu militisto en iu ajn armeo, en malnovaj tempoj aŭ nun, portis iam pli pezan pakaĵon sur sia dorso ol tiuj senfamaj militistoj, kiuj sen muziko, tamburoj kaj flutoj kaj sen kantoj marŝis sian vojon. Svarme karesataj kaj pikataj de moskitoj, de tabanoj, vespoj kaj iksodoj, marŝante sen ŝuoj sur rokaj vojoj, tra marĉo kaj akvo, tra dornaj arbustaĵoj, krute supren, krute malsupren, marŝante de sunleviĝo ĝis malfrue posttagmeze, kun laboro tie kaj tie sur la vojo; marŝante sub la torenta kaj neniam ĉesanta ardo de Suno, kiu estis peza kaj ĝemiga en la malhele verda ŝarĝanta malseko de la ĝangalo.

Tiam ili alvenis en la kampadejo, kie estis denove laboro. Ili dormis sub liberaera ĉielo, indiferente ĉu pluvis torente elverŝiĝe, ĉu densa ŝarĝanta kaj ne foriĝanta nebulo en la ĝangalo ŝveligis kaj lamigis iliajn membrojn.

Sed kompreneble ankaŭ iliaj kondukantoj ne vivis en dormovagono aŭ en riĉe ornamita luksa tendo de klasika batalestro. Ili tute ne havis tendojn kaj nenion, kio similis al tendo.

Tuj kiam la karavano alvenis en la kampadejo, la peonoj konstruis casitas, dometojn, por la ladinoj. Tiuj dometoj havis kiel komunecon kun domo nur la nomon.

La viroj kun siaj maĉetoj iris en la densejon kaj dehakis trunketojn. Du trunketojn oni pikis vertikale en la teron, je distanco de proksimume kvar metroj. Supre oni surmetis trunketon transverse sur la branĉoforkojn, kiujn oni lasis sur la fostaj trunketoj. Kontraŭ tiuj transverse metitajn trunketojn oni apogis klinitajn trunketojn, kiuj estis longaj kaj sveltaj. Tiujn apogitajn trunketojn oni facile kunligis per kelkaj strioj el lianoj. Poste on kovris tiujn trunketojn per foliaro kaj palmfolioj. Se la tuta dometo estis preta, ĝi aspektis kiel duono de tegmento, kiu troviĝas surtere. Estis efektive nur duono de tegmento, kiun ajn nomon oni donus al tiu casita. Je ambaŭ antaŭfrontoj la dometo estis malferma. Se la vento blovis la pluvon antaŭfronte en la dometon, jen la loĝantoj havis tute la saman travivaĵon kiel tiukaze, se ili dormus tute sen tegmento superkape.

Sed dormi en tia dometo estis la loĝoprivilegio de la ladinoj kompare al la peonoj. La ladinoj tenis tiel vivanta la imagon, ke ili vere estas civilizitaj homoj, dum la peonoj dormis kunruliĝintaj kiel hundoj.

Oni povus kovri la teron, sur kiu la ladinoj dormis, per foliaro, por krei oportunan subaĵon. Sed tion provis neniu. Ĉiu preferis dormi sur la nuda tero, nur en sarape, do envolvite en kovrilo, ĉar la branĉoj kaj la foliaro estis kutime ankaŭ la loĝejo de skorpioj, de malgrandaj venenaj araneoj, de iksodoj kaj mordantaj formikoj. Kaj tute verŝajne povus okazi, ke oni sonĝas en la nokto, ke oni havas elegantan tre bele poluritan promenbastonon enmane, kaj se oni vekiĝas kaj rigardas pli detale la promenbastonon en hela lumo de la lastaj flagrantaj restaĵoj de la bivakfajro, oni malkovras, ke ĝi estas bele polurita serpento, foje venena, foje, se ankaŭ ne tiom ofte, nevenena.

Spertaj ladinoj havis de tempo al tempo ankaŭ hamakon ĉe si. Ili ankaŭ dormis en ĝi. La hamako estas pli sekura ol la tero. Sed, tiu, kiu ankaŭ hejme ne ĉiam dormas en hamako, ĉar li kuŝas kutime en la lito kun sia edzino, ne vere povas dormi en la unuaj semajnoj tiel, ke la dormo utilas al li.

Ankoraŭ nun rondiras la legendo, ke vojaĝis en tiu regiono iam esploristo el Usono aŭ el la meza Eŭropo aŭ de kie ajn li venis, kun dormsako. Oni ĵuras, ke li havis dormsakon. Ĉio laŭdire iris sufiĉe glate, kvankam li nokte ĉiam troviĝis kvazaŭ en vaporbanejo. Sed iunokte li havis du skorpiojn en la dormsako. Daŭris tre longe, ĝis li forlasis la dormsakon, tie longe, ke li neniam denove rampis en ĝin, sed rapide iris hejmen al sia universitato kaj sur la revojaĝo dormis nur sub la kutimaj tegmentoj, el kiu oni pli rapide fuĝas, se oni sentas skorpion aŭ tarantulon grandan kiel manon.


Rimarko

sarape = kovrilo.

V

Don Gabriel funebris je tiu ĉi vespero. Li parolis pri nenio alia ĉe la fajro ol pri la kruela sorto, kiu trafis lin.

Unu el liaj peonoj aĉetita en bieno, kiu provis reatingi sian trupon en la marŝo, ĉar li postrestis, marŝis ĉe la flanko de la pado por preteriri ŝarĝmulon.

Kiam la viro estis ĝuste apud la mulo, elrompiĝis plato el la roko, sur kiun paŝis la mulo. La mulo kun sia peza pakaĵo transturniĝis kaj falis sur la viron. La viro, kiu estis jam forte dispremigita sur la brusto, ne povis firmteni sin je la deklivo. La rimeno de lia pakaĵo, kiun li portis sur la frunto, deglitis malsupren kaj sufokis lian kolon. La pakaĵo estis nemezureble peza, kaj kiel ajn la viro palpis ĉirkaŭe por firmteni sin je arbusto, li glitis tamen malsupren de la roko. La viroj, kiuj tuj malsuprengrimpis la abismon, trovis lin morta. Ili enfosis lin ĉe la sama loko, kie ili trovis lin.

Don Gabriel marŝis pinte de la karavano. Li ĉiam penis marŝi en la unua trupo, kaj se eblis kiel antaŭa rajdisto. Li volis, kiel li pensis, pli bone konatiĝi al la vojo. Sed li diris al don Ramon, al sia negoca partnero, ke li marŝas pinte tial, ĉar la viroj tre stinkas pro la furzado sur la vojo, pro la multaj faboj, kiujn ili manĝis ĉiam.

Don Gabriel aŭdis je la unua fojo posttagmeze en la kampadejo, kio okazis al li en tiu tago. Tuj li eltiris sian etan notlibron, kalkuladis kaj diris: „Caray, chinga, la matricula, fulmotondro, fekkalkulo, cent kaj okdek pesoj merdiĝis!“ Pro tio li forgesis preĝi malfruigitan avemarion por la viro, kiu havis la akcidenton.

Kaj ĉar ankaŭ neniu alia el la caballeros penis regurdi avemarion, la povra indiĝeno devis senbenite kuŝi en la tero de Dio.

Don Gabriel trastrekis la nomon de la peono certe dudek fojojn, ĉiam denove kaj denove. Li faris tion senpripense. Sed li diris plurajn fojojn: „Jen la pura trompo! Cent kaj okdek pesoj. Se mi almenaŭ ne estus doninta antaŭpagon en Hucutsin al li. Tiel ili trompas onin pri la mono. Don Alban, vi ne havas tiajn zorgojn, kiajn ni. Via negoco funkciadas pli simple.“

Li subite rektiĝis. Esperoradio lumigis lin. Li vokis al si iun el la viroj, kiuj ĉeestis. Li demandis: „Eble li estis eĉ ne morta, ĉu? Vi ja ne eble jam enfosis lin ankoraŭ vivanta?“

,,No, patroncito, certe ne. Tiu estis tiom morta, ke duono de la kapo mankis al li. Ni ĝin serĉis por aldoni ĝin, sed ni ne trovis la kapon.“

„Tiel vi ekkomprenas“, diris don Gabriel, „kio ĉio povas okazi al vi kokoj sur la marŝo, se vi ne bone atentas pri vi.“


Rimarkoj

caray = fulmotondro.

chinga = hispane chingar = fiki.

matricula = kotizo ks.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.