La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 2

I

La araboj estis la unuaj komercistoj, kiuj alvenis en Hucutsin. Tiam sekvis la hispanoj, tiam la kubanoj, kaj fine la gvatemalianoj.

Tute laste, precize observate, kun malfruiĝo, alvenis la meksikaj komercistoj. Estas pasio de la meksikanoj neniam esti ĝustatempaj. Ili eĉ ne mortas ĝustatempe. Nur du aferoj estas ĝustatempaj en Meksiko: la komenco de la taŭrobataloj kaj la grito. La grito estas la liberokrio, kiu ĉiujare estas elvokata de la plej alta ĉeestanta aŭtoritato en ĉiu loko en la tuta respubliko Meksiko kaj ĉe kunestantaj meksikanoj eksterlande por memori pri la elvokado de la sendependeco de Meksiko rilate la hispanan kronregnon. Tiu grito aŭ krio estas ĝustatempa ĉiujare precize la dekkvinan de septembro je la dekunua nokte.

Sed en siaj negocoj la meksikanoj estas kutime tiom malfruaj kiel en siaj nuptoj, infanbaptoj kaj entombigoj. Ja kial esti ĝustatempa? Ili troviĝas ja en sia propra lando, kiu estis asignata al ili de Dio kiel eterna loĝloko, kie ili havas ĝeneralajn kaj libere demokratiajn balotojn.

Ili supozas, ke ĝuste tiu sola fakto sufiĉas por fari bonajn kaj prosperigajn negocojn en sia lando. Se ili tiam ekvidas ĉagrenite, ke la araboj kaj ĉinoj, ni tute ne parolu pri la hispanoj, faras pli enspezigajn negocojn kaj de tempo al tempoj ĉiujn negocojn kaj eĉ ne translasas al la meksikanoj cendon, spite al ties ĝenerala balotrajto kaj ilia rajto ĉe la balotoj iom plibonigi la bonŝancojn helpe de revolvero, jen kulpas tion la fremduloj, kiuj ĉiuj devus esti ekzilitaj, por ke la meksikanoj en sia propra lando ne mortu pro malsato.

La meksikaj komercistoj certe ĝustatempe ekmarŝis por alveni je bona kaj avantaĝa horo en Hucutsin. Sed ĝuste tial, ĉar ili marŝis ja en sia propra lando, ili renkontis jen iun compadre, jen iun comadre, jen kuzon, jen kuzinon, jen onklon kaj jen bofraton. Ie ili ĝuste alvenis je nuptofesto kaj tie je nomfesto. Ilia kvazaŭ denaska ĝentileco, la gastamikeco en ilia sango, la neekstermebla respekto je la sentoj kaj perceptoj de siaj kunhomoj, precipe al siaj parencoj kaj amikoj, ne permesis al ili simple preterrajdi domon kaj ĵeti hastan ,Adios, compadre!“ trans la latbarilon kiel saluton. Ili devis deseliĝi de sia mulo aŭ de sia ĉevalo kaj veni en la domon. Kaj plej ofte ili ne revenis el la domo ĝis ili unufoje tranoktis en ĝi.

Fine alveninte en la feria, ili trovis, ke la araboj kaj la hispanoj ne nur jam okupis la plej bonajn placojn kaj standojn, laŭrajte kaj laŭmore, sed eĉ faris tiom da negocoj kun bona gajno, ke la kostoj de la alvojaĝo kaĵ revojaĝo estis jam sufiĉe rekompencitaj. La araboj kaj la hispanoj jam kreis al si sekuran klientaron antaŭ ol la meksikanoj eĉ nur ekvidis la lokon.

La ununura rimedo, kiun ili havis kiel ideon por liberigi sin de tiuj teruraj konkurantoj, estis tiu, molesti la parlamentajn deputitojn per leteroj kaj vizitoj por krei pli severajn leĝojn kontraŭ nedezirataj enmigrintoj. Tiujn rimedojn ili kompreneble ne mem eltrovis, ili nur transprenis ilin de la usonanoj.


Rimarkoj

compadre = kamarado.

comadre = klaĉulino.

feria = foiro, jarfoiro.

II

Kun la lastaj karavanoj de meksikaj komercistoj, kiuj malfruiĝinte alvenis en Hucutsin, alvenis tro malfrue ankaŭ don Gabriel Ordunez.

Don Gabriel estis varba agento por la monterioj.

Monterio estas granda kampadejo en la ĝangalo kaj praarbaroj de suda Meksiko kaj de Centra Ameriko, kie oni forhakas la mahagonarbojn kaj trenas ilin al la riveregoj por albordiĝi helpe de la riverega akvo en la maraj havenoj en la golfo de Meksiko kaj en Kariba Maro.

La tasko de la varbaj agentoj de tiuj monterioj estis havigi la laboristojn, kiuj estis bezonataj en la mahagonaj kampadejoj.

La agenton oni ne nomis laborista agento, sed enganchador, la viro kun la hoko aŭ la viro, kiu fiŝkaptas ion per hoko. En la vorto kaŝiĝas la senco, ke la enganchador ion allogas per io, kun granda lerteco, artifikaĵoj, ruzo, eĉ per trompo kaj aliaj krimoj, kion li je kutima maniero tute ne povus ricevi. Pro la nocio de la agento kiel engachador, kontrakto, kiun la varbisto konfirmis kun la varbitaj laboristoj, estis nomata enganche. Kvankam la laboro de la engachador estis tute laŭleĝa okupo, tamen la vorto engachador havis la embarasigan apudan guston, kiun oni sentas, se oni pensas pri la okupo de tiaj varbistoj, kiuj en pli fruaj jarcentoj allogis, surhokigis kaj altrenis la rekrutojn kun ties volo aŭ kontraŭ ties volo por la reĝoj troviĝantaj en milito. Oni nun do certe komprenas, kial la vorto engachador, kiu en tiuj regionoj de Meksiko, kie estas konata la detruiga, senskrupula kaj krima agado de la engachadors por la monterioj, validas kiel nekredebla ofendo, se la vorto estas uzata kun la intenco iun enigi en supermezuran koleron, kiu ne estas engachador.

Sed don Gabriel tamen tute ne malfruiĝis tial, ĉar li estis meksikano. Li estis multe tro okupata engachador por disipi sian tempon kun ĝentilecoj, kiuj enspezigas nenion. Dum sia marŝo al Hucutsin li vizitis multajn ranĉojn kaj domojn, sed ne kun la celo interŝanĝi salutojn kaj certigojn pri amikeco, sed por altigi la laboristaron. Kaj efektive al li sukcesis surhokigi aron da indiĝenoj en la lokoj proksimaj al Hucutsin, ekzemple en Shitalja, Taquinvits kaj Sibacja. La plej multaj el tiuj homoj havis ŝuldojn kaj lasis sin varbi por ricevi la ŝuldosumon kiel antaŭpagon. La aliajn homojn don Gabriel gajnis per tio, ke li antaŭsorĉis lerte la belaĵojn kaj grandiozaĵojn de la Candelaria-festo en Hucutsin kaj rakontis al ili, kion ĉion ili povus aĉeti tie kaj kiom da brando ili tie povus trinki, se ili havus monon. Kaj ĉar ili kompreneble ne havis monon, li estis pli ol nur preta tuj enmanigi la monon al ĉiu kontraŭ la garantio de la loka sekretario, ke ĉiu el ili je la antaŭfiksita tago alvenos en Hucutsin por konfirmigi la enganche, la laborkontrakton, tie antaŭ la instanco en la municipo.


Rimarkoj

engachador = varbisto.

enganche = kontrakto kun varbitoj.

municipo = loka administrejo.

III

La indiĝenoj, kiuj venis al la Candelaria-festo, ne serĉis tranoktejon en la loko. Ili ankaŭ ne trovus ĝin, ĉar ĉiuj ĉambroj, haloj, portikoj kaj verandoj estis okupataj ĝis la lasta anguleto de pilgrimuloj, ranĉistoj kaj ties familioj, de brutkomercistoj kaj kunaĉetistoj de la produktoj kiujn prezentas la indiĝenoj sur la foirplaco.

La komercistoj dormis kun siaj helpantoj sur kaj sub kaj apud la tabloj de siaj vendostandoj. Tiel ili ŝparis la elspezojn por la tranoktejo kaj samtempe ili ne devis pagi viron, kiu gardus iliajn varojn kaj la tegmentajn konstruaĵojn de iliaj tabloj. Pri la gardistoj krome oni ne scius, ĉu ili uzas sian gardadon por ŝtelado. Estis ja kelkaj policistoj proksime, kiuj dum la noktoj permesis al neniu, eĉ ne al komercistoj, forlasi la foirplacon kun pakaĵo. Sed ankaŭ ne estis certe, ke la komercistoj ne ŝtelas inter si mem kaj unu de la alia, se ili havas okazon por tio. Kompreneble, la ŝtelintaj kaptitoj havis nenion, pri kio ili povus ĝoji. Se ili efektive venis vivantaj ĝis la policejo, kio apenaŭ atendeblis, la policistoj trenadis ilin en tia stato, ke la korpoj ĉie estis kovritaj de batoj, kaj tiom sangantaj el ĉiuj truoj kaj ŝvelaĵoj, ke la batitoj preferus tuj esti mortpafitaj. Spite al tiaj perspektivoj de kaptita ŝtelisto okazis tamen sufiĉe da rabado. La plej sekura rimedo por malhelpi la ŝteladon estis tio, ke la komercistoj dormis sur siaj varotabloj kaj varopakaĵoj, tiel ke la aliro al iliaj riĉoĵ eblis nur trans ilia kadavro. Ili ĉiuj havis ja pezan revolveron enigitan je la ledozono. Tiun zonon ili iom malstreĉigis por la nokto, estas vere, sed ili ne tute demetis ĝin.

La monon enspezintan dum la hela tago, ili portis en alia ledorimena zono, kiun ili kunbukis sur la nuda korpo. Tiu rimena zono estis vaka, tiel, ke oni povis enigi la orajn kaj arĝentajn monerojn kvazaŭ kiel en hoson.

Per ĉiuj tiuj zorgoj kaj ĉagrenoj la indiĝenoj estis malmulte ŝarĝataj, kiuj vizitis la feston. Ili ne havis multon, kion iu povus ŝteli de ili.

Ankaŭ, tiukaze, se en la loko ili trovus loĝeblojn, ili tamen preferis kampadi sur la vastaj paŝtejoj ekstere de la loko. Tie ili havis dum la tuta nokto brulantan bivakfajron kaj neniu ĝenis ilin. La policanoj estis kuraĝaj nur interne de la loko, kie ili renkontiĝis ĉiam nur kun kelkaj indiĝenoj, kiujn ili facile povis superforti kaj devigi al laboro. Sed ekstere de la loko, sur la grandaj vastaj ebenaĵoj, kie kampadis centoj kaj miloj de indiĝenoj, neniu policisto aŭ alia aŭtoritato kuraĝis promeni. Kaj se aŭtoritato tamen venis tien, eble vokita por agi kiel peranto en komerca kverelo, la aŭtoritato tiel memgarde traktis la homojn kvazaŭ ĉiu unuopulo el ili estus deputito de la parlamento. La plej bona revolvero de la urbestro aŭ de la polica ĉefo estis tie senvalora, se temas pri ties lasta senco: defendi serioze la propran vivon.

La indiĝenoj kampadis kune en grupoj, laŭ la familio kaj parencaro. Tiuj grupoj ree kampadis kune laŭ triboj. Se iu agento aŭ kunaĉetisto sciis el varoj de indiĝena deveno, al kiu tribo apartenas viro, kun kiu li devis trakti ion, li devis iri nur al tiu paŝtejo, pri kiu li sciis, ke tie troviĝas la kampadejo de tiu certa tribo. Dum la festo la triboj neniam ŝanĝis la kampadejon, kiun ili iam elektis post sia alveno.

IV

Jam antaŭ ol komenciĝis oficiale la sankta festo, kio okazis per granda solena meso en la katedralo de la loko kaj post la fino de la meso per civila festeto antaŭ la municipo, do antaŭ la administrejo de la loko, kun permeso de instanco, en Hucutsin alvenis unuope kaj en grupoj tiuj indiĝenoj kaj mestizoj, kiuj estis varbitaj kiel laboristoj por la monterioj kaj kies kontraktoj komenciĝis en la semajno de la Candelaria-festo.

Ĉiun pluan tagon, kiun la festo daŭris, alvenis pliaj grupoj de indiĝenoj. Parto el tiuj laboristoj migris kun siaj parencaroj, al kiuj ili apartenis. Sed la plimulto el ili disiĝis de siaj familioj jam en sia hejma loko. Ili jam ne tute plenrajte apartenis al siaj triboj. Iliaj interesoj ne plu estis ligitaj kun la interesoj de iliaj parencaroj. Ili komencis senti sin superfluaj interne de sia parencaro. Tial ili plej ofte libervole marŝis sola sur sia vojo al la festo, kaj se ili aliĝis al aliaj grupoj survoje, tiukaze ĉiam al grupoj , kiuj same konsistis el varbitaj indiĝenoj por la monterioj. Kvankam ili tute ne konis tiujn homojn, eble neniam antaŭe vidis ilin, ili komencis tuj, kiam ili aŭdis, ke estas varbitaj laboristoj, formi komunan societon, kiu tute anstataŭis la komunumon kun tiu parencaro al kiu ili estis ligitaj ĝis tiam. Instinkte ili intime aliĝis al la novformita grupo. Ili sentis, ke ili dum la sekvaj monatoj aŭ eĉ jaroj ne plu havos alian komunan societon, ke ili ĉiuj estos laborkamaradoj kaj per tio suferokunuloj, kaj ke ili nur per tio povas venki la ekestantan teruran hejmsopiron, se ili aliĝas al tiuj, kiuj same devas provi sufoki sian hejmsopiron por ne perei mizere.

Estis tute simile al tio, se rekrutoj renkontiĝas en la sama fervojvagono unu la alian kaj kuniĝas, se ili jam ricevis la ordonon submetiĝi al la moderna sklaviĝo, al la militservo en la civilizitaj landoj. Ili parolas per neniu vorto pri siaj familioj, siaj malĝojaj patrinoj kaj plorantaj amatinoj kaj profesioj. Plenaj de melankolio, sed tamen kun la firma decidemo de tiu, kiu rajtas pensi pri nenio, se li volas transvivi la devigon, ili parolas tute preterire pri la aĉetitaj aĵoj aĉetitaj; ili reciproke montras al si la akiritajn aĵojn kaj juĝas ties valoron kaj prezon, ili admiras aŭ grumblas pri tio, kion havas la alia kaj interparolas kaj kverelas nur por paroli kaj kvereli kaj por tute ne devi pensi pri tio, kio sekvos ekde morgaŭ.

V

La indiĝenoj, kiuj kolektiĝis en Hucutsin por plenumi sian enganche, sian laborkontrakton, kampadis ĉiuj sur la herbejoj sur multaj rokoj, kiuj etendiĝis en la oriento de la loko inter la tombejo kaj la urbo. Pro la rokoplena grundo de tiuj paŝtejoj tiu ĉi loko estas la plej mizera el ĉiuj kampoj, kiuj taŭgas por kampadejo. Tial tiu loko estas la sola, kiun la parencaroj kaj triboj ne sopiras.

Kaj tiel komenciĝas la nova vivo de la laboristoj por la monterioj: kontentiĝi pri tio, kion aliaj postlasis kaj kion aliaj ne ŝatas kaj kion ili ekuzas nur tial, se ili jam rezignis pri ĉiu espero eĉ nur iomete pli kapti en la vivo.

Estis strange kiel la varbitaj indiĝenoj, eĉ se ili estis neniam antaŭe en Hucutsin, alvenis en tiu kampadejo, sen tio, ke iu sendis ilin tien, sen tio, ke iu estus dirinta al ili, ke tie la mahagonlaboristoj havas sian kampadejon.

Per tiu ĉi serĉado kaj trovado de la kampadejo fare de la varbitaj laboristoj por la praarbaro, tiuj homoj definitive komencis solviĝi de sia tribo kaj de sia parencaro. Ili akceptis la odoron, la kutimojn, la manierojn de la parolado kaj gestado de siaj novaj kamaradoj. Kaj tiel, kiel ankaŭ la bestoj de la arbaroj kaj prerioj, kiuj iam ekakceptis la odoron de la aliaj kunuloj, kun kiuj ili vagadas, ne plu estas agnoskataj kaj akceptataj de sia propra patrino, tiel ankaŭ tiuj junaj viroj pasigintaj kelkajn tagojn kaj noktojn en la kampadejoj de siaj novaj sortokunuloj, ne plu estis akceptataj kiel plenrajtaj apartenantoj de siaj parencaroj.

En tiuj kampadejoj, tuj kiam kuntroviĝis jam grupo, tuj fariĝis sovaĝe.

La plimulto de la junaj viroj estis sekve de la disiĝo de la patrino aŭ de la amatino en plej fia humoro. Aldoniĝis, ke ili pensis, ke ili povas subigi la ekestantan hejmsopiron nur per sovaĝeco, per bruskaj paroloj kaj kruda gestado. Sed instinkte ili uzis tiun akcelitan sovaĝecon ankaŭ tuj por tio respektigi sin dekomence ĉe ĉiuj aliaj kunuloj. Tiel oni evitis plej bone, ke tiu aŭ tiu povas esperi moki koste de siaj kunkamaradoj aŭ priŝteli ilin aŭ konkeri iujn avantaĝojn al si.

Per la kunpuŝiĝo de tiuj junuloj komenciĝis tuj la tute natura batalo pri la rezervado de la individuo. Tiu, kiu tie ne batalis ekde la unua minuto pri sia neestingebla rajto pri vivo per vortoj, gestoj, pugnoj kaj tranĉilo, estis dum la daŭro de sia laborkontrakto perdita kiel individuo. Ne necesis, ke li gajnis en kverelo, ĉar ja ĉiam nur unu el du batalantoj povas gajni. Sufiĉis, se li ne toleris ion de kiu ajn. Se sukcesis al li meti kelkajn fortajn ŝvelaĵojn al al la alia, kaj se li kapablis deskrapi la nazan supraĵon de la alia, tiukaze ne damaĝis, se li mem tute frakasite de la alia, kuŝis surtere. La fakto, ke li defendis sin obstine kaj la alian per bone trafitaj batoj ne lasis senvundita, tute sufiĉis, por ke la alia kaj ĉiuj, kiuj ĉeestis tiun fratan kverelon, trifoje pensis pri tio, antaŭ ol ili ree komencis seriozan kverelon kun li.

VI

Okazis en la dudek minutoj inter la sunsubiro kaj la komenco de la plena nokto, ke sur la ŝtoneca kampo, kie la praarbaraj laboristoj kampadis, alvenis la juna indiĝeno Andreo.

Li iris kliniĝinte sub la peza pakaĵo, kiun li portis sur sia dorso per larĝa kruda rimeno sur sia frunto. La ĉemizon li estis malvestinta, por protekti ĝin kontraŭ la trafrotado sur la dorso. Sur la nuda dorso li portis felon de antilopo, kiu estis fiksita per maldikaj krudaj rimenoj je fortika portobendo.Kaj sur tiu felo estis la pakaĵo.

Andreo surhavis blankajn kotonpantalonojn. La dekstra pantalonkruro estis suprenruligita ĝis la unua supra triono de la femuro. La maldekstra pantalonkruro estis suprenruligita ĝis la supra fino de la genuo. Je la piedoj li havis sandalojn faritajn el tre kruda ledo. Supre surligite sur la pakaĵo li portis sian ĉapelon. Estis la ĉapelo de la cokesoj, de tiuj indiĝenoj, kiuj havis sian loĝregionon en la okcidento de la ŝtato Ĉiapaso. Jen tre alta ĉapelo plektita el palmobasto, supre facile golfete kavigita en tute stranga maniero, kiu ĝin diferencigas pro tio sendube de ĉiu alia simila ĉapelo.

La juna viro havis bronzan haŭtkoloron, fortan nigran densan hararon señordigitan sur la kapo. Sed lia hararo ne estis duonlonge fortranĉita horizontale sur la frunto kiel ĉe la indiĝenoj de la bienoj kaj ĉe la sendependaj vilaĝoj, sed li havis mallongan hararon laŭ la maniero de la meksikanoj en la urboj.

Tiu fakto, ke la frizo de lia hararo ne identis kun lia cetera aspekto kaj kun la pure indiĝena maniero kiel li portis sian pakaĵon, estis la kaŭzo, ke ĉiuj junaj viroj, kiuj kuŝis sur la vasta kampo, turnis siajn okulojn al li. Ili estis certaj, ke tiu junulo mistrafis la vojon kaj ne apartenas al tiu kampo. Tuj antaŭ la bivakfajro, kiu estis plej proksima al li, kriis unu el la indiĝenaj viroj en la lingvo de la celtaloj transen: „He, vi, knabineto, kien vi volas iri, kotonulo. La indiĝenaj komercistoj havas siajn standojn en la strato, kiu kondukas de Teultepec rekte malsupren en la pueblovilaĝon.“

„Mi do travenis ĝis tie ĉi“, vokis Andreo respondante en la celtala, „sed mi estas ne comerciante, komercisto. Mi iros en monterion. Kaj mi supozas, ke estas ĉi tie, kie la „Ĉu ankaŭ vi iros al monterio?“ demandis vokante alia ulo ekde la sama bivakfajro. „Kion vi faros tie? Ĉu vi estas capataz, he vi? Jen ni tuj antaŭe foje interparolu kaj suke. Morgaŭ eble estos tro malfrue, se vi estas skurĝisto kaj punekzekuciisto. Vin, hermanito,.mia dolĉa frateto, mi atendas nun jam jaron.“

La indiĝeno, dum li parolis, proksimiĝis al Andreo.

Nun li staris antaŭ li, pugnigis ambaŭ manojn kaj vokis: „He, vi, mizerulo kaj pendumisto, ĵetu malsupren vian pakaĵon. Mi ne larĝbatos la grimacilon al iu, kiu havas pezan carga-n, ŝarĝegon sur la nuko.“

Andreo surgenuiĝis, tiris la kapon el la fruntobendo, ŝovis sin iom antaŭen por deiĝi de la pakaĵo kaj tiam ekstaris.

Sed antaŭ ol li povis rektiĝi genue, li ricevis fortan pugnobaton mezen de la vizaĝo. Li ekŝanceliĝis, skuis sin, saltis flanken kaj sekundon poste li troviĝis jam en gaja batalo kun la atakanto.

Ili batadis unu la alian kaj petoladis certe dum dek minutoj sen tio, ke tiu aŭ tiu ĉi fariĝis en la batalo la finfina venkinto.

Tiam ili ŝajne samtempe ekakceptis, ke ĉiu el ili kaptus sufiĉe da batoj, kaj, ke tial la tuta batalo estas sensenca. Kaj kiam ili foje ambaŭ estis dum duono de sekundo liberaj unu de la alia, ili samtempe retrosaltis por gajni sufiĉe da interspaco.

Tio havigis Andreon la tempon finfine respondi la salutdemandon de la ekscitita junulo: „Loco, mi supozas, ke vi estas freneza supre kaj malsupre. Mi ne estas capataz, neniam estis capataz, nenie, en neniu bieno kaj en neniu monterio. Por ke vi sciu tion, burro, azeno, kiu vi estas. Kaj nun alvenu, mi hiijito, filĉjo. Ĉifoje mi kaptos vin, kaj suke, nun mi estas preta por la tumulto.“

„Ĉu vere?“ demandis la alia. Li nun komencis paroli hispane. „Ĉu tio estas la vero? Vi do ne estas capataz, ĉu? Jen do sidiĝu, ĉi tien al nia bivakfajro. Bienvenido amiguito. Estu bonvena, amiketo.“

„Ne ĉi tien“, diris Andreo. „Mi volas serĉi al mi fajron, kie sidas aliaj muchachos, kiuj apartenas al la fie naskita putinoservisto Gabriel. Tiu hundido de seksperfortita „Jen vi ĉi tie estas en la tute ĝusta konfidata hejmo“, enmiksiĝis dua junulo, kiu sidis ĉe la bivakfajro. Ankaŭ li diris tion hispane. „Jen, tiu ĉi hejmeca kuirfajro estas de plena grupo de la senhonoriganto de inoj, de tiu Gabriel. Kiel estas lia famila nomo? Mi memoras, Ordunez. Jen li. En tiu kazo vi elserĉis al vi ja noblan enganchador, frateto. Ankaŭ infanojn li murdis. Lian propran fraton li ligis al vosto de ĉevalo kaj deskrapis la haŭton de li tiom, ĝis fine restis eĉ ne peco da karno sur liaj ripoj. Ĉu vi scias, kio li estis iam? Ŝovu do vian pakaĵon proksimen. Mi verŝos akvon al vi sur la manojn, por ke vi povu lavi vin. Jen, prenu la kafon. Vi rajtas varmigi ankaŭ kelkajn totopostles. Kaj prenu al vi sufiĉe da frijoles. Ni ne estas povraj. Tute ne pensu tion pri ni. Ni estas la mahagonhakistoj. Gajaj kaj kontentaj kaj kantas ĉiam kantojn. Prefere surmetu vian ĉemizon. Vi tro rapide malvarmumiĝus kaj morgaŭ vin kaptos la calentura je la nuko, la febro, kaj ni devos porti vin pene. Do, prenu al vi, senĝenite, ankaŭ de la viando. Morgaŭ ni kaptos pli da kokinoj, se la homoj iros al la karnavalo. Ausencio gardas pro la policistoj, kiuj en ĉiu kazo ja nur serĉas ebriiĝintojn por sorĉe enpoŝigi la punmonojn al la alcalde. Mi tiom rapide turnas la kolon de la kokinoj, ke ili pro tio tute forgesas krii kaj pepas nur kiel musoj.“

Andreo lavis sin, metante la manojn sub la premkavetigitan kaldronon, kiun lia kamarado tenis, li frotis la manojn ĝis ili estis sekaj, skuis la akvon el sia vizaĝo, gargaris la buŝon, sputis la akvon kun vasta arko malproksimen kaj ŝovis tiam kelkajn el la ofertitaj grandaj tortiljoj al la fajro.

Gabino, la juna viro, kiu faris tiun longan paroladon al li, supozis, ke necesas distri pro gastamikeco la novalvenintan laborkunulon. Ili parolis de nun ĉiuj hispane.

Gabino plu paroladis seninterrompe: „Ni ĉiuj ĉi tie estas el la enganche de la ĉevalŝtelisto Gabriel. Jen, ankaŭ la sekva bivakfajro. Ja la tuta plimulto de la viroj, kiuj havas ĉirkaŭe sian fajron, ili apartenas ĉiuj al la enganche, al la kontrakto de la elkraĉita Gabriel.“

„Ĉu elkraĉita?“ vokis unu el la junuloj, „elkraĉita, ĉu? Ke mi ne diskrevu pro ridado. Tiu ne estas elkraĉita. Tiu ne estas naskita de ino de antaŭe. Tiun mefito malantaŭe lakse elfurzis, kaj la mefito eĉ ne haltis por rigardi, kio ĝi estas. Ĝi nur kuris kaj kuris por foriĝi je longa distanco kaj por esti senkulpa je la tago de la Lasta Juĝo pri tia monstro.“

Andreo trempis la varmigitajn grandajn tortiljojn en la kafon kaj diris: „Se vi ĉiuj scias, kia fripono li estas, kial vi do lasis kapti vin kaj surhokigi de li? Tion mi volus scii.“

„Verŝajne vi estas tute libervola ĉi tie. Sed tiukaze vi estus la ununura. La ununura en la tuta mondo. Aŭ vi ne scias kien vi venos, kaj kio okazos al vi“, diris Gabino.

„Libervole mi ne estas ĉi tie“, respondis Andreo.

„Tion vi ne devas diri al ni“, opiniis unu el la viroj.

„Ne, libervole ne“, parolis Andreo plu. „La bienulo je kiu mia patro estas peono, bienlaboristo, volis enkasigi la sesdek ŝuldopesojn, kiujn havas mia patro ĉe la patrono. Mia patro fariĝis nun kaduka kaj la bienulo supozis, ke mia patro ne povas forlabori la ŝuldon kaj povus morti antaŭ ol la lasta centavo estas pagita. Jen li do vendis mian patron por la ŝuldosumo al don Gabriel, al la engachador de la monterioj por ricevi sian monon kun certo. Mia patro ne transvivus la unuan semajnon en monterio. Verŝajne li eĉ ne eltenus la longan marŝon en la ĝangalo. Jen mi iris hejmen de mia laborloko kaj transprenis la kontrakton de mia patro.“

„Ĝuste tio estas, kion mi diris“, rimarkis Gabino, kiu ŝovis leĝere branĉon en la fajron. „Vi estas same tiel libervole ĉi tie, kiel ni ĉiuj. Tiel kiel la indiĝenoj de la tuta kampadejo, kiuj ĉi tie ĉie sidas ĉe la fajroj kaj atendas la ekmarŝon. Ĉiuj venis tiel libervole kiel ilia naskiĝo, je kiu ili same tiom senkulpas. Kaj vi ne devas paroli plu, kial vi estas ĉi tie kaj kiel ĉio iras enmonde. Don Gabriel ne estus kunaĉetinta vian patron por monterio, se ne la patrono aŭ pli bone la patrono de lia patro estus dirinta, ke vi estas juna kaj fortika ulo, kiu kapablas labori. Tiu scias bone, tiu ĉevalperfortisto kaj beboŝtelulo, ke vi anstataŭos vian patron, se la tago de la ekmarŝo proksimiĝas.“

Andreo turniĝis kaj demandis: „Kie cetere estas la muchacho, kiu volis rompi mian kapon kiel nukson?“

„Vi celas Celson, la knabon el Chamula, ĉu ne?“

„Li ja certe estas el Chamula, mi pensas.“

„Tiu“, respondis Daniel, „li iris al la rojo por forlavi la sangon de si kaj por fridetigi la okulon, kiun vi nigrigis per batoj.“

„Tio certe ne estis kulpo mia“, diris je tio Andreo. „Mi ne komencis tion. Li alsaltis min kiel sovaĝa hundo. Mi tute ne konas la ulon. Al li certe mankas klapo en la kapo.“

„Ĝuste“, respondis Gabino, „vi tute bone divenis, m'ĵito, fileto mia. Li hodiaŭ estas iom ekster si. Tion vi ne devas noti malbone al li, al Celso. He“, nun interrompis sin Gabino, „kiel vi nomiĝas cetere?“

„Andreo.“

„Do, Andreo. Nu, kiel mi diris, Celso estas tute konfuzita enkape ekde hodiaŭ matene. Jen historio, hijito mio, knabineto mia. Gaja aŭ malgaja, tute dependas de tio kiel vi rigardas la rakonton.“

Kaj Daniel diris: „Mi ja nun volonte volus scii kiel kondutus vi, se estus vi en la haŭto de Celso.“

„Sed tute certe mi neniel damaĝis al li“, respondis Andreo. „Vi devas paroli ja pli klare, se mi sciu, kio ĉi tie estas aŭ dekstra aŭ maldekstra. Kaj tuj, kiam mi scias tion, mi povas defendi min mem aŭ eviti la vojon, se ŝajnas al mi pli avantaĝe.“


Rimarkoj

alcalde = alkaldo = lokestro, urbestro ks.

amiguito = amiketo.

Chamula = loko, centro de la cocilaj maja-indiĝenoj en la federacia meksika ŝtato Ĉiapaso.

capataz = skipestro, gvidanto de la laborgrupo.

capataces = skipestroj, gvidantoj de laborgrupo.

Ĉiapaso = Chiapas (en la originalo).

Cocilo = Ttzotzil-ano endogamio = devigo klane geedziĝi.

frijoles = faboj, fazeoloj.

hijito = eta filo.

m'ijito = eta filo mia.

muchachos = knaboj, junuloj, eŭfemisme: servistoj.

totopostle = granda tortiljo el flanoj de maizkaĉo kun diametro de tridek kvin centimetroj, kiuj estas dikaj du milimetrojn. (laŭ ĉapitro 6 de la libro).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.