La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 4

La Candeleria-festo atingis la plej brilan kulminon. Ĝi nun rapide komencis paliĝi. La homoj komencis fariĝi sobraj, sobraj pri la drinkado kiel ankaŭ pri la laŭtaj ĝojoj kaj ĝuoj, de la tumulto, de la kriado, de la marĉando kaj la konfuziga pelmelo kaj seksmatraca surkuŝado dum la nun tre ekscitita ĉiutaga vivo. La loĝantoj de la kutime tiom kvieta kaj fora urbeto fariĝis serioze lacaj pri la sovaĝa logado de la komercistoj. Ili resopiris sian ripozigan kutiman trankvilon. Ili fariĝis tiel lamaj rilate la aĉetadon kaj tiel neagemaj pri sia ĉirkaŭvagado inter la vendotabloj, ke la komercistoj komencis oscedi kaj ĝojis, ke estis anoncite de la urbestro por la sekva tago la oficiala fino de la festo. Multaj el la komercistoj rapide kunpakis siajn aĵojn kaj pretigis sin por la ekmarŝo.

Nun ankaŭ la enganchadores, la laboragentoj, vigliĝis por organizi siajn trupojn kaj teni ilin pretaj por la longa streĉa marŝo tra la ĝangalo. Estis rapide konfirmataj kaj stampataj la lastaj kontraktoj en la urbestra oficejo. Kaj kun eĉ pli granda rapidemo la alpelistoj hastis tien kaj tien por ankoraŭ kapti kelkajn virojn en la lasta sekundo kaj konduki ilin en trupon.

Tie estis ĉiam kelkaj dekoj de perditaj ŝafidetoj, kiuj postrestis, ĉe tia tiel sovaĝa kaj gaja festo. Viroj, kiuj ebriiĝis kaj perdis ankaŭ la lastan centavon, kiuj nun ne sciis kion fari. Aliaj, kiuj tiom kverelis kun siaj familioj, ke ili rigardis tion kiel savon povi disigi sin de siaj familioj. Aliaj perdis sian knabinon, kiu trovis viron, kiu pli plaĉas al ŝi, kaj la iama amanto pro malespero aŭ honto aŭ pro timo, ke li povus fari stultaĵon kun gravaj sekvoj antaŭ la aliaj viroj, postkuris al la agentoj kaj petis ilin eĉ varbi lin, ĉar tiumomente ĉio fariĝis indiferenta al ili kaj ili rigardis varbitecon al monterio nur kiel alian formon de suicido. Estis speco de memmortigo, el kiu pro ekstreme favoraj cirkonstancoj oni eble eĉ povis releviĝi iam.

Tiel plimultigis la laboristan karavanon ofte tute neatendite por la agentoj, dek aŭ eĉ dudek viroj, kiu tri tagojn antaŭe nur kun teruriĝo pensis pri tio devi aparteni al tia trupo.

II

Don Ramon Velasquez estis la ĉefa entreprenisto kaj la vera kapitalisto de la trupo Ramon. Don Gabriel, kiu por tiu granda trupo pere de vigla laboro, per tre lertaj trukoj, per trompema ŝakrado kun la bienuloj, kun la lokaj sekretarioj kaj policaj ĉefoj, per dolĉa logado, per promesoj de paradizaj ĝojoj kaj ĝuoj, per brando kaj per altrudita pruntado de mono, kapablis varbi pli ol duoble tiom da homoj ol don Ramon mem, estis nur la partoprenanto de la negoco. Sed jam nun, antaŭ ol li povis enkasigi la fruktojn de sia agado, li intencis denonci la partnerecon al la negoco kun don Ramon kaj fari la negocon sola. Li havis ja kontrakton kun don Ramon, sed kial zorgi pri kontraktoj kaj negocoj kun aliaj, se oni povas kapti pli bonajn avantaĝojn per rompo de kontraktoj. Don Gabriel jam tiel progresis pri sia pensado, ke li ne plu povus ĵuri pri la sekureco de la persono don Ramon antaŭ Sankta Virgulino, por povi solvi la kontrakton kun don Ramon. Li atendis nur, ke ekestu cirkonstanco de tia maniero, ke li povu diri antaŭ si mem, ke la sorto volis ĝin tiel. Aŭ Dio mem aranĝis tion tiel, kaj li mem simple havis nur bonŝancon.

Don Gabriel varbis jam en la lasta jaro laboristojn por la monterioj, kaj tiam ankaŭ kiel partoprenanto de la negocoj kun don Ramon. Antaŭ ol don Gabriel fariĝis ties partoprenanto li estis, pro la amikeco al la jefe politico, loka sekretario de indiĝena komunumo.

En la antaŭa jaro li varbis nur laboristojn, kolektis tiujn laboristojn je la Candelaria-festo kaj tie en Hucutsin, kontrakte ligis ilin oficiale en oficejo. Sed la varbomono, kiun pagas la monterio por ĉiu varbita laboristo, estis konsiderinde pli alta, se la agentoj kondukis mem la laboristojn ĝis la monterioj. En tia kazo la monterioj ne perdis ion, ĉar la agentoj transprenis la riskon, ke la varbitaj laboristoj efektive alvenu en la laborlokoj. Sed se, male al tio, la kontrolistoj de la monterioj transprenis la laboristojn en Hucutsin, tiukaze estis la tasko de la monterioj konduki la laboristojn en la monteriojn, kaj tiujn ulojn, kiuj fuĝis en marŝo, kiuj eskapis aŭ pereis, ili tiukaze devis konti kiel perdon, ĉar la varba mono estis pagita en Hucutsin, kaj la agentoj transprenis la riskon por alveno de la laboristoj nur ĝis Hucutsin.

Kvankam la kontrolistoj el la monterioj certe ne estis ŝafpaŝtistoj, sed bone uzeblaj punekzekuciistaj helpantoj por la kompanioj, por kiuj ili laboris, tamen marŝo de la varbitaj laboristoj, kiu estis kondukata de tiuj kontrolistoj, estis dimanĉa promeno, se oni komparas ĝin kun tiuj marŝoj, kiujn la agentoj transprenis mem. Se la monteriaj kontrolistoj perdis viron pere de fuĝo aŭ neglektemo, la kampadeja manaĝero, la labordirektoro de la monterio alkriis ilin terure kaj li minacis ilin per tio, ke li minusos la perdon de ilia salajro. Sed tio kompreneble ne okazis. Per la alkriado la kazo estis flankenmetita kaj je la sama vespero la subestroj sidis kun la oficisto kvazaŭ en la meskantino kaj trinkis kune. La kostojn de la perditaj laboristoj transprenis la kompanio.

Sed tiukaze, se la agentoj perdis virojn dum marŝo, estis afero alia. La kompanio ne pagis la perdon. La kostojn pagis la agentoj. Ĉeokaze sola viro por la agentoj kostis ducent pesojn, kaj ne malofte tricent pesojn. Estis enliberiga mono, ŝuldoj, monpunoj pagitaj de la agentoj por liberigi la viron kaj varbi lin. Kaj ĉar perdo de homoj estis pagita de la agentoj, tial karavano kondukata de agentoj al monterio estis nekomparebla al festa procesio de pafista unuiĝo. Se oni havus tian imagon, tio ŝanĝus la veran vivon en revon.

Don Gabriel certe jam en tiu ĉi jaro denoncus la partnerecon al don Ramon aŭ simple disŝirus ĝin por sole fari la bonegan varbadan negocon. Sed don Gabriel ne konis la ĝangalon. Li certe eĉ dek virojn ne sukcese estus kondukinta tra la ĝangalo, se ili ne irus libervole. Ĉar li pli frue, kiam li estis ankoraŭ pli juna kaj brutkomercisto, sciis kiel oni pelu brutaron al la foirplaco. La laboristaj amasoj ja tute simile al bestoj estis pelataj al la monterioj. Sed tamen estis lernenda pli da artifikaĵoj por kunteni la trupon ol necesis por konduki bruttransportojn. La indiĝenaj viroj, kiom ajn timigitaj ili estis, kiom ajn forlasitaj ili sin sentis, spite al la mizero de sia vivo, spite al la tuta nesciado, kun kiu ili plenkreskiĝis, havis pli da inteligento ol bovoj, ŝafoj kaj porkoj. Tiel povis okazi, ĉu plaĉis tio al la agentoj ĉu ne, ke ili uzis la restaĵon de sia inteligento, kiun ili retenis, por fuĝi iam dum la marŝo.

Ke kelkaj el la pli inteligentaj laboristoj povus sekrete prepari kaj entrepreni ribelon de siaj suferkunuloj, tiun penson la agentoj havis neniam. Tion ili konsideris neniam. Ĉion, kion la laboristoj entreprenis aŭ intencis entrepreni, ili faris solaj.Ĉiu por si, kaj ĉiu laŭ alia maniero. Okazis, ke duopo eskapis laŭ du diversaj direktoj, kaj ke ĉiuj capataces kaj pelistoj estis kunvokitaj por postrajdi tiun fuĝantojn kaj kapti ilin. En tia kazo la karavano estis fakte sen kontrolo. Ĉiuj tiumomente povus forkuri, kaj la konfuziĝo fariĝus tiel granda, ke la agentoj kun siaj pelistoj devus rajdi reen por kapti ilin kun la helpo de la polico en ties vilaĝoj. Sed tio ne okazis. Se du aŭ tri viroj eskapis, kaj la trupo estis sen armiloj, kampadis la tuta trupo je tiu loko, kie ĝi ĝuste troviĝis, kuiris la manĝon kaj dormis, ĝis la pelistoj revenis kaj tamen ne mankis eĉ nur unu plia viro ol en tiu horo, kiam la pelistoj ekrajdis por serĉi la forkurintojn. Same tiel kondutis brutaj gregoj, se la pelistoj persekutis disirintajn bovojn. La brutaro haltis ĉe la loko, paŝtiĝis kaj ripozis kaj atendis ĝis la vipoj de la vakeroj ilin ree trovis por transporte konduki ilin al foirplaco aŭ buĉfabriko.

Je la kompleta instruiteco, kiun don Gabriel bezonis por sole fari la negocon, mankis al li ankoraŭ la sperto pri la transporto de la laboristoj al la monterioj. Tuj kiam li estos kondukinta transporton kun tia sperta agento, kia estas don Ramon, li ne plu bezonos don Ramon; tiam li estos ellerninta mastro pri tiu fako. Tio estis la kaŭzo, kial don Gabriel tiel fervore persvadis don Ramonon transdoni la laboristojn ne en Hucutsin, sed konduki ilin ĝis la monterioj. Kaj ĉar eblis konsiderinde pli alta gajno, don Ramon facile lasis persvadi sin. Ĝenerale don Ramon preferis transdoni la laboristojn en Hucutsin al la reprezentantoj de la monterioj; ĉar li fariĝis dum la kuro de la jaroj pli pigrema kaj evitis prefere la penojn de granda marŝo.

III

Oni devas koni ambaŭ vojojn kaj konduki sur ĉiu el ili transporton, por laŭrajte diri kun certo, ĉu marŝo trans Alpojn estas pli streĉa ĉu marŝo tra tia ĝangalo.

Hanibalo, kiu kondukis armeon trans Alpojn, neniam kondukis armeon tra la ĝangaloj de Centrala Ameriko, kaj Cortez, kiu kondukis armeon tra tiaj ĝangaloj, havis neniam okazon konduki armeon trans Alpojn.

Cortez perdis kvar kvinonojn de sia armeo, neniam atingis la celojn, kiujn li intencis atingi dum sia marŝo kaj kondukis truporeston hejmen, kiu pli malesperiĝis ol la resto de la armeo de Napoleono revenanta de Ruslando.

Kiu tiujn ĝangalojn konas kaj konsideras sub kiaj kondiĉoj marŝis Cortez sen konstanta provizo de manĝo, sen freŝaj trupoj, sen loka gvidanto, sen scii kio okazas en la ĝangalo kaj kio troviĝas trans la ĝangalo, kaj kiu scias krome, ke Cortez posedis nur mapon el blanka paperpeco, tiu rajtas supozi, ke Cortez estus kondukinta armeon trans Alpojn kun paradomarŝo kaj tintanta muziko.

La marŝo de Hanibalo trans Alpojn estas grava historia okazaĵo, kies sinsekvon de eventoj lernantoj detale parkere devas lerni; la marŝon de Cortez tra Centrala Ameriko oni mencias eĉ en meksikaj historiaj libroj nur preterire en kelkaj linioj. Kaj se la marŝo tute ne estus menciita, neniu trovus breĉon en la historio de Meksiko. Entrepreni aŭ esti entrepreninta tiun aŭ la alian marŝon tute samvaloras, se oni komparas la aŭdacon kaj la voloforton de ambaŭ homoj. La marŝo de armeo, eĉ kun kanonoj tra tiaj ĝangaloj, pri tio apenaŭ eblas dubo, estas pli komplika ol marŝo trans Alpojn. Sed unu el la marŝoj estas turnopunkto en la historio kaj en la civilizado de la eŭropaj popoloj, kiuj fariĝis pro la sekvoj de tiu marŝo la heredantoj de la antaŭa kartaga mediteranea dominado, dum la marŝo de Cortez laŭ la meksikanoj estis sen influo al la historio de Ameriko kaj ĝis nun estas rigardata nur kiel aŭdaca marŝo. Eĉ se Cortez estus atinginta la regionojn, kiujn li celis, la marŝo tamen estus sen historia graveco, ĉar en tiuj regionoj ne troviĝis io grava, fakto, kiu nun estas konata, sed kiun Cortez ne sciis. La regno de la peruanoj kaj la istmo de Panamo estis trovitaj sur aliaj vojoj. Kaj tamen, eĉ nun, kvarcent jarojn poste, entreprenado de la sama marŝo, kun la sama amaso de homoj kaj la sama militmaterialo, estus plu entrepreno, kio kostus al la kondukanto la duonon de sia armeo kaj havigus al la generalo, se li revenigus trionon de sia armeo, la ranĝon de marŝkomandanto, tian, kian ne kreis la lasta milito.

La marŝo de la laborista amaso tra la ĝangalo kompreneble ne kompareblas kun marŝo de armeo de konkeruloj.Ĉar tiu marŝo estas pli mallonga, lia celo konata, kaj la vojo, kiom ajn malbona ĝi eble estas, bone postireblas de la iniciitoj. La marŝkondukanto scias, kiom da tagoj la marŝo daŭras, kaj li scias ĉiujn eblojn de la provizado.

Sed ĉar temas en tiu kazo pri marŝo de homoj, kiuj ne ĉiuj iras libervole, kaj el kiuj eĉ ne unu homo almenaŭ iomete estas impresita de honoroj kaj aventuroj, ĉar estas homoj, kiuj sentas eĉ ne malfortan bendon de kamaradeco kaj reciproka helpopreteco, ĉar ĉiuj estas misvolemaj kaj azene rezistemaj, ellasante neniun okazon por fari komplikaĵojn al la karavankondukanto. Ĉar ĉiuj sentas sin same kiel punkaptitoj kaj galersklavoj, sen espero pri fino de sia puntempo, tial tia marŝo entenas komplikaĵojn, kiujn Hanibalo kaj Cortez ne devis travivi.

La agentoj, kiuj kondukas la varbitajn laboristojn tra la ĝangalo, ne devis esti strategoj. Sed ili devis esti laŭ sia maniero tute bonegaj diplomatoj. Ne helpis al ili pafmortigi viron aŭ skurĝadi alian tiom, ke li ne restariĝos. Tio estus perdoj. Ili male devis provi konservi ĉiun viron. Se ne alie eblis, eĉ per kisoj sur la pugon kaj ĉokoladaj bakaĵetoj sur la langon. Ili devis esti kapablaj pacigi kverelojn kontentige al ĉiuj, por ke la kverelantoj ne reciproke ŝiru la karnon per la dentoj de la korpoj kaj la agentoj tiel perdus tuj plurajn virojn je unu fojo. Ili devis haltigi la plorojn de tiuj, kiuj ekhavis hejmsopiron kaj ne volis manĝi kaj tiam post du tagoj estis tiom malfortaj, ke la moskitoj kaj iksodoj voris ilin vivantaj kaj ili mortaĉis antaŭ oli ili atingis la lagojn. Ili devis al tiuj, kiuj nutris en si pensojn pri dizerto, enkapigi per bone lubrikitaj paroloj la konvinkon, ke dizerto ne indas la penon, ĉar la fuĝintojn oni rekaptos en ĉiu kazo, eĉ se kostus kvincent pesojn. Kaj ili devis havis je dispono sufiĉe multajn ekzemplojn, kun nomoj kaj tre detalaj priskriboj por pruvi, ke fuĝintoj tute certe estos kaptitaj, eĉ se ili kaŝus sin tri jarojn kaj intertempe jam edziĝis kaj fariĝis patroj de infanoj. La agentoj kaj pelistoj devis esti kapablaj teni la virojn ĉiam en bona humoro, ili devis rakonti ŝercojn al ili kaj eĉ antaŭkanti kantojn. Kaj ĉar la plej bona rimedo, por teni homojn en bona humoro, estas bona manĝo kaj sufiĉe da ĝi, tial la agentoj, kiuj havis ja fusilojn, neniam evitis la penon foriri ĉasi, por ĉeokaze havi freŝan viandon por la trupoj. La ĝangalo estis ja tiel nemezureble riĉa je sovaĝaj porkoj, je antilopoj, fazanoj kaj meleagroj, ke la agentoj kun sufiĉe da ĉasfervoro povis havigi sufiĉe da viando. Freŝa viando ĉiam estis okazo festi feston por la indiĝenoj , kiuj en sia mizera vivo nur malofte povis manĝi viandon en la bienoj kaj en siaj sendependaj vilaĝoj, ĉar festo kaj freŝa viando estas por indiĝeno nedisigeblaj aferoj.

La marŝantoj tage kaj nokte estis minacataj per revolveroj aŭ per karabenoj kaj oni vekis en ili la impreson, ke la agentoj eterne havas la fingron tre ŝanceliĝeme je la ĉano. En vero la pafado ne okazis. Ne pro homamo, sed ĉar pafado por la agento fariĝus tro multekosta. Li ne eldonis ducent pesojn por viro por pafmortigi lin sur la vojo ĉe la unua ebla okazo. Ankaŭ la skurĝado en la marŝo estis nur memgarde uzata. Ĉiam ekzistis la timo, ke tro skurĝata viro fariĝas malkapabla marŝi, tiel, ke li ne plu povas porti sian pakaĵon, ke ekpusas liaj vundostrioj aŭ, ke sangotoksiĝo aŭ nuka rigidiĝo estas la sekvo aŭ, ke absceso kvazaŭ kancere travoras sin ĝis la ostoj kaj la viro mortas apud la vojo. Alia danĝero de la skurĝado estis, ke la viro fariĝos rezistema kiel maljuna mulo, tiel, ke li obstine strikas, sidiĝas apud la vojo kaj tiam, simile al trolacigita mulo aŭ azeno nek per batoj kaj nek kun pikoj per pintaj lignoj nek per promeso de la paradizo estis plu movebla al leviĝo kaj plumarŝado. La indiĝeno forsinkas en staton de tioma indiferenteco kontraŭ la ĉirkaŭa medio kaj ĉiujn iliajn dolorojn kaj ĝojojn, ke li eĉ tiam rifuzas ekstari, se oni serioze permesus al li iri hejmen, libera de ĉiu kontrakto. Li mortas kaj nenio povas savi lin, ĉar li rezignis pri la volo vivi kaj poste ne povas regajni ĝin.

Sed kiel la revolvero kaj la karabeno ĉiam kaj daŭre antaŭ la okuloj de la laboristoj trembrilis, tiel same ĉiam post kelkaj minutoj sible saltis la longa vipo de la rajdantaj agentoj kaj pelistoj trans la kapojn de la marŝantoj, por ke la homoj ne forgesu, ke la vipo ankoraŭ ne perdiĝis el la sela viptenilo. Ĉe tiu tien- kaj-tien ĉi-saltado de la vipoj kompreneble balais certa vipo aŭ alia trans tiun aŭ tiun ĉi kolon,trans la dorson aŭ la kapon. La rajdanto, kiu lasis klaki la vipon, ĉiam ŝajnigis, ke li en vero volis trafi neniun el la marŝantoj, ke la vipobato celis fakte la mulon, kiun li rajdas, kaj, ke nur tial, ĉar li ne estis sufiĉe trafolerta, la bato deglitis kaj atingis la nukon de laboristo. Sed, ke la viro tamen estis pli bona vipanto, ol li tie ŝajnigis, montris sin per tio, ke li hazarde ĝuste ĉiufoje tiam trafis tiun viron, kiu iom laciĝis aŭ komencis lami. Kaj la viro, kiun trafis la bato, skuiĝis momente kaj ĉesis dormemi kaj rememoris pri tio, ke li troviĝas en marŝo kaj, ke oni devas marŝi dum marŝo. Se tia ulo samtempe rigardis supren por ekscii, de kie venis la bato, jen trafis lia rigardo la vizaĝon de la agento. La agento ne koleriĝis, ridis kaj diris en bona humoro: „Ĉu mi trafis vin, muchacho? Siento mucho, mi tre bedaŭras, sed mi devas okupi mian mulon, ĉar tiu praa kaprino ŝajne sonĝas pri verdaj herbejoj kaj dormemiĝas.“

La ulo neniam estis certa, ĉu vere estis tiel, kiel diris la agento, aŭ ĉu la bato efektive celis lin kaj li nur hazarde trafis ankaŭ la mulon. Sed ridanta vizaĝo de la agento forgesigis lin, ke la tranĉo de la vipo brulis sur lia nuko, kaj tiel li ne estis ofendita kaj eĉ akceptis, ke li propre sufiĉe meritis baton, ĉar li efektive eklaciĝis kaj tretadis al siaj postsekvuloj sur la piedfingrojn.

Nun la viroj ĉiuj senescepte portis sian pakaĵon sur la dorso, tiel, ke ne ĉiu elglitinta vipobato trafis la dorson aŭ la nukon. Iafoje estis trafita nur postaĵparto aŭ la nuda supra brako aŭ nuda gambo. Kaj laŭ la opinio de la viroj ne estis trafita tio, kion celis la siblantaj vipoj, tial la okazaĵo estis pli rigardata kiel plezuro ol kiel serioza puno. La viroj eĉ ridis pri la malbone trafantaj agentoj , se estis trafita nur nuda femuro anstataŭ la nuko, kiun oni celis. Tio helpis al tio, ke estis gajo en la marŝo, spite al la vipobatoj kaj spite al la svingataj revolveroj.

Se la pelistoj faris la saman, kion praktikis la agentoj, la viroj fariĝis jam pli mishumuraj. Se pelisto klakis la vipon al iu, dependis de tio ĉu la viro estis ankoraŭ flavbekulo, aŭ ĉu li jam kolektis spertojn. La flavbekulo nur murmuris kiel urso kaj grumblis, sed la alia, kiu vidis jam pli ol nur sian vilaĝon, tuj ekkoleriĝis: „He, filo de putino, ankoraŭfoje tia bato, kaj ĉe la diablo, mi ĵetos al vi ŝtonon sur vian grimacon, tiel, ke eĉ ne unu dento restos al vi.“ Post tio eĉ alikaze grandbuŝa pelisto fariĝis iom malpli rapida pri la klakado de la vipo kaj li elserĉis nur tiujn, kiuj ŝajnis al li sufiĉe flavbekaj kaj kiuj ekkuris kiel ratoj, se li nur levis la vipon. Ĝuste tiu pelisto, kiu dum la tago plej vaste malfermis la buŝon kaj kondutis kiel bridisto de taŭroj, kutime fariĝis sufiĉe pepema, kiam venis la nokto.

La nokto en la ĝangalo estas damnite nigra. Kaj se post vasta arbustaĵo, elsagas tranĉilo mezen en la pelistodorson, sen tio, ke li vidas, kiu tenas la tranĉilon en la mano, tiukaze tio estas por li ne tiom ĝojiga kiel la vipobato, kiun li fordonacis tiom grandanime, kaj kiu gajigis lin tiom, ke li ankoraŭ povis ŝerĉi pri la taŭzita vizaĝo de la trafita ulo.

Al la agentoj tia ne okazis.Se ili disdividis batojn, neniu estis ofendita pro tio. La agentoj havis siajn zorgojn, tion eĉ la viroj akceptis; sed la pelistoj estis ja nur pagataj proletoj, tiel bone kiel ili. La kolonelo estas timata kaj la soldato evitas lian vojon. Sed la suboficiro estas malamata, oni tretas lin kaŝe postaĵen, por ke li falu en merdon.

Kiel ajn oni juĝas tion, la agentoj estis prudentaj diplomatoj pri la traktado de siaj varbitaj viroj. Kun tiom malmulte da fortoj konduki tiom da sanaj kaj ofte koleraj viroj tra la densa ĝangalo sen esti mortbatata kaj sen perdi virojn pro dizerto, escepte de tute maloftaj fojoj, tio postulas talentojn, kiuj ne estas donitaj al ĉiu, donoj kiuj eĉ inter famaj armeaj estroj estas raraj.

IV

La trupoj ne estis ĉiam samaj laŭ la kvanto. Dependis de tio, kiom da homoj la monterioj bezonis kaj de tio, kiom da laboristoj la agentoj povis varbi.

En tiu jaro la bezono pri laboristoj estis eksterordinare granda. Febra epidemio forrabis ĉirkaŭ kvar kvaronojn de la laboristoj. Multnombraj novaj licencoj por la ekspluatado de la tropikaj arbaroj estis eldonitaj de don Porfirio, kaj ĉiuj licencoj, kiuj finiĝis, estis jam renovigitaj. En Usono, tiel, kiel ankaŭ en Eŭropo, estis grandega bezono je mahagonligno, la prezo estis alta.

Ĉio ĉi kontribuis al tio, ke la monterioj komisiis siajn agentojn altreni tiom da laboristoj, kiom ili povis trovi. Sen havi laboristojn estis ankaŭ la plej bela kaj plej multekosta licenco sen valoro. Se la licenco estis foje donita kaj pagita, kaj se la registaro en sia ŝtata buĝeto iam jam fiksis altan sumon el la enspezoj por eksportkotizoj de altvaloraj lignospecoj, la instancoj pli aŭ malpli estis devigitaj subteni la monteriojn en ĉiu rilato je la varbado de laboristoj. Tiu subteno estis en ĉiu kazo tiranio aŭ maljusteco kontraŭ la individuo kaj la persona libero de la individuo. Ĉar tie, kie ĉio okazadas juste, do tiukaze, se ambaŭ partioj, tiu de la varbistoj kaj tiu de la varbitoj interkonsentiĝas pace pri la kondiĉoj, sub kiuj deruliĝas la varbado kaj la kontraktfarado, ne necesas subteno de la instancoj. La registaro kaj la instancoj ĉiam nur tiukaze estas alvokataj, se estas praktikata perforto de la persono kaj de la rajtoj de la individuo. La individuo ne havas rajtojn, kiam la ŝtato volas fari negocojn. Sed kiu estas la ŝtato? Kaj kiu estas tiu, kiu opinias sian personan opinion kiel la sole ĝustan opinion laŭ kiu la bonfarto de la ŝtato estu prijuĝata? Estas individuo aŭ kelkaj individuoj, kiuj interkonsentiĝis pri komuna opinio rilate al tio, kio estas helpema al la ŝtato kaj la nacio. Estas ĉiam la individuo, kiu estas perfortata, se eta grupo de demagogoj posedas sufiĉe da brutaleco kaj persvada kapablo trudi al ĉiuj ceteraj homoj sistemon. Kiel nomiĝas la sistemo, tio estas indiferenta. Ĉu iu sistemo estas utila aŭ malutila al iu popolo, ne dependas de la sistemo. Laŭ ĉiu sistemo popoloj povas esti administrataj, ĉu je ties utilo aŭ je ties malutilo. Dependas de la individuoj kiamaniere ili efektivigas tiun aŭ tiun sistemon; ĉar ekzistas nek bonaj nek malbonaj registaraj sistemoj. Ne estas sistemo, kion ajn preĝas la propagandistoj de tiu aŭ de tiu sistemo, kiu povus feliĉigi kaj kontentigi almenaŭ kvaronon de la homoj, al kiuj la sistemo estu uzata.

V

La trupo, en kiu marŝis Andreo kaj Celso, ampleksis cent kaj naŭdek varbitajn laboristojn. Inter tiuj viroj estis junuloj, tre junaj junuloj, kaj ankaŭ viroj, kiuj preskaŭ jam havis kvindek jarojn. Estis inter ili homoj fortikaj kaj malfortemaj, flegmaj, viglaj kaj plumpaj. Multaj povis kuri kiel kapreoloj, aliaj nur pripenseme paŝi kiel maljunaj muloj. Multaj laciĝis rapide sub sia pakaĵo kaj ofte devis ripozi, dum aliaj portis kvindek kilogramojn, tiel nekoncernate de la ŝarĝo kvazaŭ ĝi estus malplena sukersako. Estis unu el la plej komplikaj taskoj de la agentoj kaj de la pelistoj, dense kunteni la karavanon. La rapiduloj ne marŝu tro antaŭe, la malfortemaj kaj nekutimiĝintaj ne tro restu malantaŭe. Trupo de soldatoj marŝas pli facile. La soldatoj estas ĉiuj samaĝaj, manĝas ĉiuj la samon, ĉiuj estas trejnitaj en la sama maniero, kaj ili ĉiuj portas la saman ŝarĝon sur sia dorso. Sed tie apenaŭ eblus kunigi eĉ nur dudek virojn, kiujn oni povus meti en la saman marŝotaĉmenton.

Postulas ekzercitecon konduki tian trupon. Estis unu el la laboroj, kiujn don Gabriel volis lerni dum tiu marŝo. En la trupo marŝis samtempe karavano el cent kaj tridek muloj, ĉiuj multpeze ŝarĝitaj per varoj, kiuj estis portataj al la monterioj. Ankaŭ Don Gabriel kaj don Ramon aĉetis varojn, kiujn ili volis vendi grandgajne plu en la monterioj. Ili disponis pri grego el tridek ok bestoj, kiuj ĉiuj estis ŝarĝitaj. Tiuj bestoj ne estis ilia propraĵo, sed ili luprenis ilin kun la karavankondukantoj por la marŝo. Ili ne pagis laŭ la nombro de la bestoj, sed laŭ la pezo de la varoj. Ili do pagis nur la frajton kaj la posedantoj kaj kondukantoj de la bestoj estis la frajtentreprenistoj.

La ceteraj ŝarĝbestoj estis parte la posedaĵo de komercistoj, parte samtempe la posedo de frajtentreprenistoj, do ŝarĝbestoj kiujn la komercistoj luprenis por la transporto.

Por ambaŭ laboristaj agentoj estis kaj agrable kaj malagrable, ke aliĝis la grandaj karavanoj al la propra karavano. Malagrable estis tial, ĉar ĉe la ripozejoj ne havigeblis samtempe sufiĉe da manĝo por tiom da bestoj. Ĉe multaj ripozejoj tute ne estis paŝtejo, sed la viroj devis tiri la foliaron de la arboj kaj bati ĝin malsupren, por povi nutri la bestojn. Ju pli da bestoj samtempe haltis je loko des pli profunde la mulpelistoj devis iri en la ĝangalon por povi havigi sufiĉe da foliaro. La karavanoj havis sufiĉe da maizo ĉe si. Efektive tiom multe da ĝi, ke po dek ŝarĝbestoj estis tri da ili, kiuj ne portis varojn, sed nur la maizon por la nutrado. Sed nur de maizo la bestoj ne povis vivi. Ili tiukaze facile ekhavus kolikon kaj kramfojn kaj estus perditaj. Ili bezonis abunde da verdaj nutraĵoj por esti ĉiam marŝ- kaj portokapablaj.

Tial estis malagrable por la agentoj havi tiom da bestoj en la karavano, ĉar la kondukistoj de la bestoj, kiuj portis tiujn komercajn varojn de la agentoj, devis tro streĉe labori kaj tial mishumuris. Sed neniu trupo volis postresti unu aŭ du tagojn post la unua trupo, ĉar en tiu kazo la dua trupo trovus ĉiujn paŝtejojn jam rastitaj pro manĝo, do prironĝitaj kaj formanĝitaj ĝis la lasta magra tigeto. Eĉ ĉe tia nekredeble granda kreskopovo, kia estas en la ĝangalo, tamen daŭras tri ĝis kvar semajnojn antaŭ ol ree postkreskos sufiĉe da foliaro sur la arboj, por trovi sufiĉe da manĝo proksime de la kampadejo.

Tiel okazis, ke tiukaze, se alvenis en la ekmarŝa loko du aŭ tri da karavanoj, ĉiu karavano uzis kiujn ajn eblajn trukojn por superi la sekvan karavanon. Sed ĉar neniu karavano volis postresti malantaŭ alia karavano unu aŭ du tagojn, pro la verda manĝo, tial ĉiuj karavanoj ĉe la sama tago frue matene je la tria estas marŝpretaj kaj neniu truko, kiel ajn lerte elpensita, helpus por povi marŝigi la propran karavanon kun avanco de tago.

Tial tie ĉiuj karavanoj en tiu granda karavano kolektiĝis kaj ĉiuj ekmarŝis je la sama tago. Kaj ĉar ili ĉiuj ekmarŝis je la sama tago, ili ankaŭ ĉiuj kunestis ĝis la komuna celo.

Dum la marŝo neniu el la karavanoj povis gajni tagon, eĉ se ĝi estis tre malgranda.

Kial tio ne bone fareblis, havis alian kaŭzon. En la ĝangalo karavano aŭ eĉ malgranda trupo de vojaĝantoj ne povas ripozi je ĉiu ajn plaĉa loko. Eĉ, se besto renversiĝas, oni malŝarĝas ĝin, disdonas la ŝarĝon al la aliaj bestoj, kaj la karavano provas bone aŭ malbone atingi la sekvan ripozejon. La beston, kiu renversiĝis, oni poste serĉas kaj, se ĝi povas iri, oni kondukas ĝin ĝis la sekva ripozejo.

La ripozejoj estis elektitaj ne arbitre laŭ la volo de la unuaj karavanoj, kiuj tie marŝis.

Ripozejo unue devas havi akvon. Ofte temas nur pri marŝlageto de la lasta pluvo. Akvo ekzistas ne ĉie en la ĝangalo.

La vojo dum longa distancoj estas tiom marĉa, ke la bestoj marŝas nur malfacile. Tie ne estas loko por restado, eĉ malpli por tranoktado. Distancoj mejlojn longaj estas tiom rokaj kaj montaraj, ke ankaŭ tie ne eblas trovi ripozejon. Aliaj longaj distancoj pro pluraj kaŭzoj estas maltaŭgaj pro moskitoj, aliaj pro grandaj ĉevalmuŝoj. Neniu homo kaj neniu besto kapablas restadi tie. Je la plej multaj lokoj la ĝangalo estas tiom densa, ke restas nur malvasta pado malferma por marŝado, kiu kompreneble ne sufiĉas por kampadi tie.

La ripozejojn tiuj spertaj karavanaj kondukistoj, kiuj tie unue marŝis, elserĉis prudente. Multe da tempo ne pasis de tiam. Kelkaj el tiuj karavankondukistoj, kiuj unue entreprenis tiun longan vojaĝon al la monterioj tra la ĝangalo, vivas ankoraŭ. Pasis apenaŭ kvardek jaroj. Kaj tiuj pioniroj konis siajn bestojn, ili sciis, kiom ili povis ŝarĝi sur ilin, kaj kiom longdistanca ĉiu tagmarŝo devas esti. Tial estas tagmarŝo por ŝarĝitaj transportbestoj de ĉiu ripozejo al la sekva ripozejo. Sed ĉar la vojo je unuopaj distancoj sekve de marĉoj kaj rokaj montoj estas pli malfacile marŝebla ol ĉe aliaj distancoj, certa ripozejo mezurate laŭ la vojdistanco eble estas pli proksima ol alia. Sed la marŝdaŭro de unu ripozejo al la sekva estas preskaŭ la sama. Ĝi havas ses ĝis ok horojn. Eĉ, se en la marŝo ĝangale estas trovata loko, kie oni povus starigi kampadejon, ĉar ĉeestas akvo kaj foliaro, tamen la laboro por vastigi la lokon, estas tro streĉa por lacigitaj viroj kaj forrabas tiom da tempo, ke nur tute malesperiga kazo povus esti la kaŭzo, tie aranĝi kampadejon ekstere de la ekzistantaj ripozejoj.

Eĉ se karavano gajnus tagon pro rapida marŝado rilate al la aliaj, aŭ nur dekdu horojn, la rezulto estus la sama. Se karavano alvenus nur du horojn pli frue je la sekva ripozejo, la sekva ripozejo, estas ankoraŭ tiom malproksime, ke ĝi ne estus atingebla je la sama tago. La karavano tial, ĉu ĝi volas, ĉu ne, devas atendi en la ripozejo, je la ceteraj karavanoj, kiuj same alvenos du horojn pli poste. Kaj se karavano kun ŝarĝitaj bestoj marŝas tro rapide, tiel, ke ĝi povas gajni du horojn, la bestoj alvenas tiom lacigitaj, ke ili eĉ per torturoj ne plu moviĝus antaŭen, eĉ ne du horojn plu. Se karavanestro provis tiajn marŝojn dum du tagoj, li devis halti je la tria tago kaj postrestis tutan tagon post la aliaj karavanoj. Sed karavano, kiu jam antaŭas tagon, ne estas reatingbla de alia karavano. Nur per neŝarĝitaj bestoj karavano povas gajni avancon kompare al karavano kun bestoj.

Tiu tiel limigita lokado de ripozejoj en la ĝangalo havas tamen ankaŭ la sekvon, ke fuĝanta laboristo ne povas eskapi. Se oni rimarkis lian fuĝon kaj la pelisto, kiu persekutas lin, havas ĉevalon, la fuĝanto ne havas bonŝancon. Ne en la ĝangalo. Ekstere de la ĝangalo estas pli facile. Sed en la ĝangalo li estas ligita al certa pado kaj al certaj ripozejoj. Tiu, kiu konas la ĝangalon, scias tion. Kaj indiĝeno, kiu bone konas la ĝangalon, ankaŭ ne entreprenas fuĝprovon, se li scias, ke lia fuĝo malkovreblos interne de tri tagoj. Nur se li povas gajni antaŭon de kvar tagoj kaj kvar noktoj, ekzistas por li bonŝanceto por fuĝo. Kompreneble nur el la monterio, kaj nur por certa tempo.

Kvankam la karavanoj, kiuj aliĝis al la transporto, havis malavantaĝojn por la agentoj, ili tamen havis ankaŭ avantaĝojn.

La komercistoj kaj la mulpelistoj de tiuj karavanoj, ne estis varbitaj mahagonlaboristoj. Ili estis ladinos. Kelkajn el la mulpelistoj oni eventuale povis nomi mestizoj. Kaj tiuj homoj pligrandigis la generalan stabon kaj la oficiran korpuson de la agentoj. Ili estis en ĉiu rilato speco de milico aŭ helppolico. Se okazus, ke en la amaso de la varbitaj viroj komenciĝus ribelo, la komercistoj kaj ties mulpelistoj estus bona armila helpo por la agentoj. La komercistoj, tiel, kiel ankaŭ la kondukantoj de la karavanoj, portis revolverojn zone, kaj kelkaj el la komercistoj kaj ties helpantoj havis krome ĉasfusilojn ĉe si.

Sed nek tiuj agentoj tie, nek iuj aliaj agentoj, kiuj gvidis homojn al la monterioj, iam konsideris la eblon de ribelo.

VI

Dum la dudek jaroj, ekde kiam oni praktikis en tiuj regionoj la ekspluatadon de altvaloraj lignospecoj, okazis nur unufoje ribelo. Tiu ribelo estis la bazo de multaj harhirtige hororaj rakontoj, per kiuj la komercistoj kaj agentoj pasigis la longajn vesperojn, kiam ili troviĝis en vojaĝo al la vilaĝoj kaj bienoj kaj sidis kun la bienuloj kaj ranĉistoj post la vespermanĝo en portiko, fumis kaj balanciĝis en balancseĝoj aŭ bonfartige malstreĉis sin en hamakoj. Ĉe la bivakfajroj dum vojaĝoj tra la ĝangalo oni plej ofte evitis tiajn rakontojn. Oni eventuale ĉeokaze menciis ilin, sed ĉiu rapidis ŝanĝi la temon de la rakonto, kiu okazas en regionoj, kiuj estis pli malproksimaj kaj cirkonstance ne tiel similis al tiuj cirkonstancoj en kiuj ĝuste troviĝis la viroj sidantaj ĉe la fajro.

Se oni rakontis ĝangale cer al bivakfajroj tiujn historiojn similajn al tiuj multe rakontataj historioj pri tio, kiel jaguaroj fortrenis nokte infanojn kaj dormantajn plenkreskulojn de la estingita bivakfajro, raportis la rakontistoj tiujn historiojn precize kaj nemiskompreneble, tiel, kiel ili efektive okazis. Tiukaze neniu mensogis kaj ĉiu evitis zorgeme ne troigi ilin.

Sed se tiuj rakontoj estis prezentataj en la ranĉodomoj aŭ en la grandsinjoraj domoj de la bienuloj, tiukaze la okazaĵoj travivis pliampleksigon je sia favoro. Oni ornamis ilin, plenblovis ilin, ŝminkis kaj surpentris ilin, tiel, ke ĉiu timis foriri de la tablo kaj iri sola en la ĝardenon por plenumi siajn personajn bezonojn.

Se tiaj rakontoj atingis sur longaj ĉirkaŭvojoj la manĝohalon de hotelo en la plej proksima urbo, kie la vojaĝantaj komercistoj de la grandaj komercaj entreprenoj de Meksikurbo kunvenis kaj interŝanĝis spertojn pri la lando kaj la homoj, tiam estis jam la aŭtentikaj kaj nefalsitaj trigroŝaj romanoj, el kiuj oni devas aĉeti almenaŭ cent kajerojn, se oni volas scii, kiu efektive estas la viro kun la nigra masko, kiu veturas sur motorciklo, kaj kiu ĝuste ĉiam tiam aperas sur scenejo, se la heroo de la romano ĝuste pendas je ŝnuro je naŭ dekonoj jam tratranĉita super lageto plena de kaptemaj aligatoroj, dum la ina heroo ĝuste je la sama tempo troviĝas enfermita en trunkodomo en profunda arbaro dum atakas ŝin viro, kiu havas la aspekton kaj la karakteron de gorilo. Se oni fine aĉetis kaj legis la trigroŝan romanon ĝis la lasta kajero, oni scias, kie la avo, kiam li ebriis, kaŝis la ok dolarojn, kiujn lia nevino bezonas por pagi la hipotekon por la trunkodomo, kies pagodato estas transpaŝita, por ke la trunkodomo ne falu en la manojn de la fripono, kiu scias kiel ununura, ke la trunkodomo troviĝas super la eniro de tre orhava minejo, kiu estis forgesita dum tricent jaroj. Kaj plej mirige al la legantoj, kaj por ke ĉiuj facile povu ekkoni, ke estas ne eble nur trigroŝa romano, sed romano psikologia, montriĝas en la antaŭlasta linio, ke la viro kun la nigra masko, kiu ĉiam veturas bicikle, por esti ĉiam ĝustatempe en la ĝusta loko, kiam la bela forta heroo kaj la virga heroa ino ie sidas en kaptilo, ne estas unu el la viroj, kiujn suspektis la leganto dum la legado de cent kajeroj . Se estus unu el tiuj uloj, tiukaze kompreneble oni rajtus paroli pri trigroŝa romano. Sed estis ĉifoje ne la juna, serioza, simpatia, nova metodistopastro el la plej proksima loko, kie li tondre agitas kontraŭ ebrieco, volupto kaj malĉasto; ĉifoje ankaŭ ne temas pri la detektivo Wumbster Hillup Blatterstone, ankaŭ ne pri la maljuna grumbla ŝerifo Mike kun la rimarkinda kromnomo Two-Guns-Ready (Jam-pafpreta-kun-du-revolveroj); ne, ĉifoje temas, kaj tion faras el la trigroŝa romano romanon psikologian; pri la konata fripono; jen la sama fripono, kiu volas havi la trunkodomon, la orminejon kaj la heroan inon, kaj kiu savas la heroon de liaj multnombraj malamikoj nur tial, ĉar li bezonas lin ankoraŭ por aliaj planoj, kiujn povus detrui tro hasta morto de la heroo.

VII

Tute tiel gaje kaj plezurige tio kompreneble ne deruliĝas ĉe la veraj okazaĵoj. Almenaŭ oni agadis ĉe tiu ribelo sufiĉe serioze. Don Anselmo Espindola estis fervora kaj sperta agento. Li transprenis la komision varbi dudek aŭ dudek kvin virojn kaj konduki ilin al la monterioj. De la bienuloj li povis aĉeti nur ses virojn, ĉar li ne posedis sufiĉe da mono antaŭpagi la altajn ŝuldojn de aliaj.

Li venis en la regionon de la baĥajontekoj, kiuj loĝis en liberaj vilaĝoj kaj sendependaj setlejoj. Tie li sukcese varbis dekses ĝis dekok virojn, homojn, kiuj pro iuj kaŭzoj bezonis kontantan monon, kiuj ne havis okazon havigi la monon, kaj kiuj devis lasi varbi sin por tuta jaro al monterio, por kio ili ricevis tuj certan sumon kiel antaŭpagon surmanen. Don Anselmo ne povis atendi la Candelaria-feston por povi ekmarŝi kun granda karavano kaj aliĝi al aliaj agentoj. Li tuj devis konduki la virojn al la monterio.

Kiel helpanton li havis ulon, kiu havis proksimume dekkvin jarojn.

Ĉiuj tiuj agentoj, kiom ajn senrespekte ili praktikis sian negocon de la kaptado kaj aĉetado de indiĝenoj, neniel, kiel oni eble povus pensi, estas samrangaj al la komercistoj. Ili estas nekredeble fortaj kunuloj. Speco de homoj, kiajn kapablas krei nur tiu lando. Timon ili ne konas. Ili ne tikas per brovo, se iu premas ŝarĝitan revolveron sur ilian korpon aŭ, se iu staras super ili kaj premas la pinton de la maĉeto kontraŭ ilian gorĝon, kiam ili vekiĝas. Sed tiom malmulte, kiom estas timo, tiom malmulte estas braveco. Pli similas tiu sinteno al indiferenteco pri la valoro de la vivo. La agento rigardas al la buŝo de la revolvero kaj diras al si: 'pues, do, mia lasta horo venis, kaj tiukaze helpas nenio.’ Sed per tio ne estas dirite, ke li ne defendas sin. Se li vidas eblon, li defendas sin ĝis la lasta elspiro. Se li jam estas tiom frakasita, ke li ne plu povas savi sian vivon, li batalas tamen plu; tiam jam ne plu por ankoraŭ savi ion, sed nur por venĝi sin kaj ne lasi sen rebato la atakanton. Se li vidas dum la momento de sia mortigo, ke lia atakanto tamen estas mortonta, li ne interpaciĝas por tiel akiri ankoraŭ en la lasta minuto la ĉielon. Li jam havas sian paradizon, se li vidas morti la atakinton du minutojn pli frue ol li mem devas morti.

Don Anselmo ne estis escepto de tia speco.

Tiuj indiĝenoj, pli ol dudek de ili, kiuj pli-malpli nevolonte vagadis al la monterioj, sekve de la disiĝo de siaj familioj, estis en kiel eble plej fia humoro; ili apartenis al sendependa tribo, pri kiu estas konate, ke ties membroj estas ribelemaj, azene rezistemaj, atakemaj kaj kverelemaj viroj. Peli tiujn ulojn sola dek ĝis dekkvar tagojn tra la ĝangalo estis tasko, kiun ne aŭdacas transpreni kutima viro. Neniu, konante la cirkonstancojn, akuzos rifuzanton de la tasko, ke tiu rifuzis ĝin, ĉar la viro estas timema. Sed, ke don Anselmo transprenis tiun taskon sen longa pripensado kiel tio finiĝos, montras, ke li estis ne ĉiutaga viro, ĉar li konis la vojon, konis la homojn, kiujn li kondukis kaj li konis ties famon kaj ties karakteron. Li diris al si: 'Se mi sukcese estos kondukos la muchachos en la monterion, mi enspezos konsiderindan sumeton; se mi ne travenos, jen manĝos mian karnon la vulturoj, la formikoj kaj la sovaĝaj porkoj. Se mi uzus kiel helpantojn tri pliajn virojn, mi enspezus nenion. Sekve tion mi devas iri sola kun la knaba vermeto kaj rigardi kiel finiĝos la afero.’

Tri marŝtagojn ĉio deruliĝis laŭorde, ĝis la unuaj arboj de la ĝangalo, tie, kie troviĝis la ranĉeto, kiu provizis la vojaĝantojn kun lastaj necesaj vivrimedoj.

Relative laŭorde ili marŝis, kiel don Anselmo devis koncedi. Per si mem kaj kiel lubrikite ili kompreneble ne. Li rimarkis, ke oni grumblas, ke la laboristoj kverelas inter si, ke post ĉiu restado je la vojo la ekstarado kaj plumarŝado estis akompanata per flegmaj kaj rifuzemaj gestoj.

Sed li konsiliĝis per tio, ke ĝangale deruliĝos ĉio pli bone. La homoj tiam ne plu renkontos iun, kiun ili konas; tiam ili ne plu memoros ilin pri la propraj vilaĝoj per kabanoj, kiujn ili vidis ĉeokaze ĝis tiam. Kaj ili falos tiam en obtuzecon, tiel, kiel soldatoj sur longaj militmarŝoj, kiuj trotadas, sen pensi plu multe pri tio, kial ili marŝas, kien ili marŝis, kiom longe ili marŝos. Ili eĉ dum horoj marŝus en cirklo sen pensi pri tio, ke tio estas sensencaĵo.

Don Anselmo havis sufiĉe da spertoj kun tiaj marŝoj. Li sciis, ke la uloj kun siaj pezaj pakaĵoj sur la dorso kaj sub la influo de eterne same restanta ĉirkaŭo, kaj ĉiam marŝante kaj restadante, tien kaj tien marŝante, falas en montonecon, en staton, kiu estas kiel dormo aŭ hipnozo, tiel, ke ili ŝajne perdas ĉian penskapablon kaj ilia pensado kaj zorgado turniĝas nur plu ĉirkaŭ tio, kiam oni atingos la sekvan restadejon.

Je la unua tago en la ĝangalo sereniĝis la humoro de la viroj. Sen kaŭzo. Sed dum la vojaĝo tra tiu monotona ĝangalo kaj praarbaro la humoro de la homoj, ĉu indiĝenaj aŭ neindiĝenaj, estas influataj de aferoj, kiujn oni ne rimarkas kiel enfluan kaŭzon. Iutage oni estas ĝoja, kaj oni ne scias kial, je la sekva tago oni estas morteme malĝoja, kaj oni ne scias pro kio. Je mateno oni estas mishumura, je tagmezo indiferenta, je posttagmezo ĉagreniĝanta kaj vespere enuigata. Je certa tago oni volas konkeri la mondon kaj je la sekva tago oni blasfemas Dion de matene ĝis vespere, kaj hurlas pri Li, kial Li kreis moskitojn, iksodojn, murdajn muŝojn, pulojn, araneojn, marĉojn, pikilojn, dornojn, kaŭterizajn plantosukojn, ŝtonetarojn, falantajn arbojn kaj eĉ ne unu manĝeblan frukton, dum la irado sur tuttagaj vojoj.

Tiaj humoroj povas dependi de temperaturŝanĝoj, de la varmega humideco kaj de la malhela pezeco sub la densa foliaro, de ŝanĝiĝanta aerpremo, de la nepriskribebla monotoneco de la nutraĵoj, de la piko aŭ murdo de certaj insektoj kaj de mil da aliaj aĵoj.

Ĉi tie estis tiel, ke la viroj je la unua tago en la ĝangalo estis tiom plezurigitaj, kiel ĝis tiam eĉ ne unu fojon. Unu el ili ludis sur buŝharmoniko, kelkaj fajfis dum tio, du el ili krie blekis kaj pensis, ke ili kantas, tie kaj tie en la trupo oni ridis kaj eterne babiladis.

Je la dua tago la homoj estis indiferentaj. Je la tria fihumoraj. Ili apenaŭ interparolis.

La viroj marŝis en longa vico, viro post viro. La pado ne permesis alian.

Don Anselmo en la trupo havis du mulojn, kiuj portis lian facilan pakaĵon kaj tiun de la knabo, tiel kiel la nutraĵojn por ambaŭ, kaj la maizon por lia ĉevalo, tiun de la knabo kaj por la du ŝarĝbestoj mem.

La knabo rajdis antaŭe. Post li trotis la du pakmuloj, kaj post ili don Anselmo.

La indiĝenaj viroj marŝis parte antaŭ la kerno de la karavano, do antaŭ la muloj; parte ili marŝis post ili.

Ĉeokaze, do du fojojn en semajno, kaj tie, kie la pado permesis tion, don Anselmo haltis kun sia ĉevalo, deseliĝis, fermtiris la ledorimenojn, starigis sin apud arbo, bruligis cigaredon, tiam senhaste denove surseliĝis kaj postrajdis la karavanon. Li faris tion, kvazaŭ estus pro kaprico. Sed en vero li faris tion por lasi preteriri de tempo al tempo la tutan karavanon apud si, por nombri, ĉu iu postrestis. Ke iu postrestis tute ne devis esti pro tio, ke li volas fuĝi. Aŭ li volis preni ion el la pakaĵo aŭ li devis tranŝarĝi ion por pli bone dispartigi la ŝarĝon aŭ li tretis dornon en sian piedon aŭ vundpuŝis piedfingron je ŝtono aŭ li devis iri malantaŭ arbon aŭ kio ajn eble estis la kaŭzo. Se mankis viro, don Anselmo atendis dum certa tempo. Se la viro ne revenis, li rajdis malantaŭen por rigardi, kie li estas. Se li trovis lin kaj vidis, ke la viro havis kaŭzon postresti, jen li vokis al li: „He vi, que paso, kio okazis? Do dorno en la piedo, lasu min foje rigardi. Atendu, mi eltranĉos ĝin de vi. Finite la far’, ek do, kaj rapide. La aliaj jam estas tre malproksimaj de ni. Ek! Ek!“

Se li vidis, ke ĉio laŭordis, li trankvile postlasis la junulon kaj li mem rajdis tiel rapide, ke li atingis denove la lastan trupon.

Kompreneble, se iu vespere mankus, ne restus io alia al li ol denove surĉevaligi la selon kaj serĉi la viron. Povus esti, ke la junulo falus kaj ne povus iri plu. Se li estis certa, ke la ulo dizertis, tiukaze li ne postrajdus lin por lin rekapti. Sed eble li eĉ farus tion, kaj tiukaze lia trupo devus atendi en la ripozejo.

Je la kvara tago estis eksterordinare varmege. La viroj ŝajne estis tre lacaj, aŭ la marŝo por ili estis precipe ŝtreĉa sekve de la varmego kaj pro la peza humida kaj ŝarĝanta aero en la densa ĝangalo. Preskaŭ ĉe ĉiu rojo ili kaŭriĝis, fridetigis sian nukon, elprenis siajn pelvojn kaj trinkis. Plej ofte ili ne nur trinkis, sed ili miksis sian posolon kun akvo, por fari la trinkaĵon pli freŝa kaj por samtempe doni nutraĵovaloron al ĝi.

Don Anselmo diris nenion pri tiu ofta ripozado.

Sed kiam ili haltis post du horoj trian fojon kaj demetis siajn pakaĵojn por prokrasti la marŝon, li vokis: „He, muchachos, sed tio ja ne decas. Se ni tiel plu malfruiĝas, ni ne atingos hodiaŭ posttagmeze la ripozejon kaj ni devos sterni nin ĉi tie en la ŝlimo apud la pado.“

Unu el la viroj grumble diris ion. Don Anselmo estis sufiĉe prudenta ne demandi, kion li celis per tio. Pluraj el la viroj tiel kondutis, kvazaŭ ili ne aŭdis tion, kion li diris. Ili kirladis plu leĝere la enhavon de siaj pelvoj kaj lasis multe da tempo al si, antaŭ ol ili ree komencis surpaki siajn aĵojn. Tion ili faris tiel nelerte kaj lante, kvazaŭ ili ne scius, kiel oni devas surpaki ion. La plimulto de la viroj tamen rapidis, levis la pakaĵojn kaj marŝis, kiam la aliaj ankoraŭ kaŭris ĉe la rojo kaj purigis siajn pelvojn per akvo.

Kiam la marŝo jam daŭris certan tempon, don Anselmo postrestis por rigardi, ĉu iu mankas. Kaj kiam li tiam ree rajdis post la ŝarĝobestoj, frapis lian atenton, ke la viroj estis strange silentemaj. Neniu parolis, neniu vokis ion al alia. Ĉiuj viroj estis nudpiedaj. Tial ilia marŝo estis senbrua. La ununura brueto, kiun don Aselmo registris, estis la knarado kaj susurado de la selo de sia ĉevalo kaj krome la grincado kaj frotado de la pakaĵoj sur la muloj.

Kaj nun, je la unua fojo en sia vivo don Anselmo ektimis, forte kaj serioze. Li iom post iom komencis pensi pri tio en kiu situacio li troviĝas. La fantazio komencis kreskegi. Li imagis, kio ĉio povus okazi, kaj kio ĉio okazus al li, se la viroj ribelus. Li vidis ion, kion li vidis neniam antaŭe: Ke li estia sola en la ĝangalo kun pli ol dudek indiĝenoj de la plej sovaĝa famo en la ŝtato. Viroj, kiuj havas neniun intereson pri tio, ĉu li estas feliĉa ĉu ne, kiuj male ne havas kaŭzon deziri ion bonan al li. Li sentis, ke li estas tute sendefenda; ĉar eĉ tiukaze, se li tiom bone trafus, ke li mortpafus ses el ili, restus ankoraŭ dekok aliaj, kiuj ne lasus tempon al li reŝarĝi sian revolveron.

Veninte al tiu kurbiĝo de siaj pensoj, li falis en profundan teruron. Verŝajne li perdis la revolveron, kaj verŝajne unu el la viroj prenis la revolveron al si. Tio estas la kaŭzo, kial la viroj ĉe la rojo estis tiom azene rezistemaj kaj unu el ili eĉ grumblis. Kun hasta movo li kaptis malantaŭen kaj puŝas mane sur la pezan revolveringon.

Li ekspiris liberigite, kvazaŭ li estus do solvita de ĉiuj danĝeroj. Ke postrestas dekok kunuloj, kiuj kun certo venĝos siajn kamaradojn, se li ekpafos per la revolvero, li forgesis.

Li eltiras la revolveron el la zono kaj leĝere plu rajdante, li pruvas, ĉu la kulaskameroj estas plenigitaj kaj la revolvero pafpreta. Li reŝovas la revolveron en la ingon kaj flamigas cigaredon al si.

Sed la viroj, kiuj marŝis dense post li, vidis la hastan movon al la revolvero. Ili rigardis unu la alian kaj rikane larĝigis la buŝon. La hasta movo de don Anselmo perfidis al ili, kion don Anselmo supozis povi kaŝi por ĉiam, nome tion, ke li timas.

Je la sekva rojo, apud kiu la viroj restadis, Anselmo diris nenion. Li lasis agi la virojn laŭ ties plaĉo. Ankaŭ li kirladis kiel la viroj sian posolon kaj ŝutis sur ĝin el ladokruĉeto iom da sukero por fari pli bongusta la trinkaĵon.

Tridek minutojn poste la karavano venis al rivereto, kiu ricevis de la unuaj karanvanestroj, kiuj ĉi tie estis alvenintaj, la nomon: Las Tazas, la tasoj, laŭ la strange formitaj ŝtonoj, kiuj tie troviĝas en la rivera fundo.

Kiam la viroj tie jam denove demetis siajn pakaĵojn kaj elprenis siajn pelvojn kaj tiel vekis la impreson, ke ili intencas fari pli longan paŭzon, don Anselmo ege ekkoleriĝis.

Li vokis kun kriĉanta voĉo: „He, vi, pigra stinkularo, antaŭeniĝu kaj marŝu, aŭ ni ne atingos la monterion kvar semajnojn post la Festo de Ĉiuj Sanktuloj. Ek, levu la hufojn, mi diros al vi, kie vi haltu!“

Li haltis kun sia ĉevalo meze de la rivero. La ŝargbestoj kaj la knabo sur sia ĉevalo jam surgrimpis la sekvan bordon kaj ĵus trotis en la densejon sen rigardi post si. La bestoj ne volis trinki, ĉar ili jam sufiĉe trinkis pro la oftaj haltoj de la trupo.

Don Anselmo konis indiĝenojn sufiĉe longe por scii, kiam indiĝenoj devas trinki ion, kiam kaj kiom ofte ili devas trinki ion por esti plu marŝkapablaj. La tago estis tre varmega. Sed la indiĝeno povas marŝi en multe pli granda varmego dum horoj sen singulti pri akvo. Ke ili trinkis, kiam ajn ili venis al akvo, don Anselmo tiel malmulte malpermesus al ili kiel li ne malpermesis tion al siaj ĉevaloj kaj muloj. Kio koleregis lin, estis, ke la viroj en la lastaj tri horoj je ĉiu eta akvejo faris tiom longan paŭzon, kiel ĝi akcepteblas kutime nur dufoje dum unu marŝtago, se oni volas atingi la laŭplanajn ripozejojn por la nokto.

Baĥajonteko, kiu sidis sur unu el la ŝtontasoj en la akvo, kriis same tiel kriĉante, kiel antaŭe kriis don Anselmo: „Blasfema hundido de senkompata diablo, vi aŭdacas malpermesi al povra mortanta indiĝeno gluton da akvo, kiun Dio metis ĉi tien al la vojo. Inferen foriĝu, al la serpentoj, paganido de putino!“

Ke indiĝeno, peono povus diri ion tian al ladino, don Anselmo neniam supozis ebla. Eĉ se indiĝeno estas tute ebria de la plej aĉa aguardiente, kiun povus elŝviti senlicenca brandofabriko en Jovel, li ne diras ion tian, ne al ladino. Sed la baĥajontekoj ja ne estis peonoj, sed viroj el sendependa indiĝena komunumo.

Don Anselmo trafulmis la ideo, ke devas esti brando en la karavano. Alie la konduto de la viroj ne estis klarigebla. En la du unuaj tagoj de marŝo kutime estis brando en la pakaĵoj. Sed la viroj tiom fervore kaj tiel senpripenseme uzis la brandon, ke je la vespero de la dua tago postrestis malofte ankoraŭ tiom de la brando, ke ĝi sufiĉus por ebriiĝo.

Sed, ĉu kelkaj uloj estis ebriaj ĉu ne, tio nun ne estis la temo. La atmosfero estis kreita, kaj don Aselmo sciis, ke tio estas ribelo.

La knabo kun la bestoj nun jam iom antauis. Dum spireto de sekundo don Anselmo pensis revoki la knabon per fajfado. Sed en la sama momento li ekhavis la ideon lasi trankvile marŝi la knabon, ĉar tiukaze, se la knabo revenus, ankaŭ li estus mortbatita. Kaj don Anselmo rigardis tion kiel neutilan oferon. Li traflugis cent ideojn, kiel li povus liberigi sin el tiu situacio sen elveni kun tro da forskrapita haŭto.

Li ne sciis, ĉu inter la viroj eĉ nur unu estas je lia flanko. La ses peonoj de la bieno ne estis danĝeraj, ili ne atakus lin. Ili havis tro da respekto al ladinoj. Ke li povus fidi al baĥajonteko, kiu almenaŭ defendus lian dorsan flankon, tion li ne povis imagi. Eĉ se estus kelkaj inter ili, kiuj ne havis malamikajn sentojn al li, ili tamen ne helpus lin, ĉar ili timis tiujn, kiuj nun ŝajne ekkomandis.

Por konsideri ĉiujn tiujn pensojn, don Anselmo kompreneble ne havis la tempon. La agoj ne atendas la finon de pensado. Don Anselmo eĉ ne havis tempon konstati per hastaj rigardoj, kie staras la malamikoj, kaj kie la neŭtralaj.

Li estis kun sia ĉevalo meze de la rivero, kiam li vokis al la muchachos, ke ili ne jam denove ripozu. Sed ĉar kelkaj antaŭis dum la marŝo kaj aliaj postrestis, li havis en tiu momento virojn je ambaŭ bordoj. Kaj ne nur tio, pluraj viroj sidis ankaŭ je ambaŭ flankoj sur la tasoŝtonoj.

La rivero ne estis profunda je tiu loko, tial tie estis la travadejo. La akvo ne tute atingis la koksojn de la viroj. Se ili lertis, ili povis tie travadi la riveron sen malsekigi la femurojn per tio, ke ili saltis de unu tasformaĵo ĝis la sekva, ĝis la transa bordo.

Don Amselmo estis tute encirkligita. Tio iris tiel rapide kaj okazis tiel neatendite, ke li rimarkis tion nur tiam, kiam li ne plu povis fuĝi. Jen ne helpas al li eĉ aŭdaca salto kun la ĉevalo. La tasoŝtonoj en la rivero estis tiel malegale disdonitaj, ke lia ĉevalo renversiĝus kun tutcerta rompiĝo de kruro, kien ajn li saltus kun ĝi por atingi la alian bordon.

Kun subita movo don Anselmo eligis la revolveron. Li ne pensis pri tio pafmortigi la viron, kiu tro vaste malfermis la buŝaĉon. Li tute ne volis mortpafi iun. Tio certe ne multe helpus al li. Li eltiris la revolveron nur tial, ĉar li volis havi ĝin pafprete ĉemane por povi defendi sin kontraŭ la plej proksimajn virojn kaj eble atingi iun el la bordoj, kie li povus forrajdi certan distancon, por almenaŭ trovi tempon fari planon kaj atendi, ĉu la viroj eble trankviliĝos.

Sed ĉio okazis alie ol li supozis.

En la momento, kiam li eltiris la revolveron, lia ĉevalo ricevis tre fortan baton per maĉeto trans la postaĵon, de unu el la viroj, kiu saltis malsupren de taso kaj post tiu salto jam estis proksima al la ĉevalo.

Per la neatendita bato, kiun la ĉevalo ricevis, ĝi baŭmis. Ĉar la rajdisto ne atendis tion, li deglitis kaj falis. Ĉar li falis laŭlonge, li trempis sin en la akvon.

Li restariĝis kaj trenis sin al la plej proksima taso. Kiam li grimpis sur ĝin por povi stari tie, kaj por de tie plu salti ĝis la bordo, saltis unu el la viroj de la kontraŭa taso malsupren sur la saman tason, sur kiun don Anselmo ĵus volis grimpi, kaj batis la maĉeton transverse de lia vizaĝo. Antaŭ ol li povis eksvingi la maĉeton je dua fojo, venis alia indiĝeno de la dorsa flanko kaj faris sukan tranĉon en la dekstran ŝultron de don Anselmo. La bato celis ties kapon. Se tiu sukcesus, la batalo finiĝus tiam, almenaŭ la batalo kontraŭ Anselmo mem. Sed don Anselmo dum la suprengrimpado al la taso tenis la kapon flanken,en tiu momento, kiam la bato trafis lin kiel fulmo. Ankaŭ la bato ŝultren samtempe povis esti lia fino. Sed li portis ledujon je forta larĝa rimeno trans la dekstran ŝultron. Kaj ĝuste sur tiun ŝultron ŝovis sin la forta buko, kiu ebligas plilongigon aŭ malplilongigon de la rimeno.

Tiel ankaŭ tiu bato mise efikis kaj sukcesis nur negrava tranĉo.

Don Anselmo ne surgenue almozpetis pri kompato, neniun plorsingulte petis ne murdi la patron de siaj infanoj kaj la prizorganton de sia edzino. Li estis meksikano. Antaŭ ol la du uloj, povis ree levi manon por diskhaki lin nun tute en pecojn, li tiris sin kun supra korpoduono tute sur la tason kaj kun la revolverfusto tiom draŝis sur genuoston de la indiĝeno, kiu hakis en lian vizaĝon, ke la ulo estis sendanĝera dum la resto de la semajno. Per unu plia movo don Anselmo estis nun tute sur la taso. Sed li ne rektiĝis. Li sciis, ke li havis unu el la uloj post si. Li ne devis vidi tion, ĉar li ja sentis ĝin trans la ŝultron. Tuj kiam li tiris sin sur la tason, li turniĝis kun mallonga rapida svingo, kaj per la peza spronita boto li jam repuŝis la viron, kiu levis la maĉeton, tiom insiste en la intestojn, ke la ulo kun ekkrio kunkurbiĝis, de la taso, ke li falis kaj en la akvo baraktis kiel paftrafita aligatoro. Ankaŭ li por la resto de la semajno ne plu estus uzebla.

La indiĝenoj ne havas grandan organizan talenton. Tion la meksikanoj de ili heredis kvazaŭ sange. Tial ili estas ankaŭ nur la loĝantoj de Meksiko, dume ili alikaze povus esti la mastroj de la du usonaj kontinentoj.

Kaj ĉar ankaŭ tie la baĥajontekoj ne pruvis organizan talenton, la aliaj, kiuj ne rekte partoprenis en la batalo, sidis trankvile sur siaj lokoj kaj rigardis la batalon kvazaŭ ĝi estus komedio en cirko. Estis multe pli agrable al ili observi la komedion ol aktive partopreni en ĝi.

Tiu manko de organiza talento, kiu estis antaŭ kvarcent jaroj la kaŭzo, ke Hernan Cortez povis eskapi el senespera kaj despera situacio. Tio estis nun ankaŭ por don Anselmo la kaŭzo, ke li transvivis tion. Nur unu aŭ du el la ceteraj viroj, kiuj kaŭradis ĉirkaŭe kaj rigardis la batalon kvazaŭ ili tute ne havus iun intereson pri tio, devis nur ekstari, preni ŝtonon kaj ĵeti ĝin al la kapo de don Anselmo. Per branĉo, kiu drivis en la rivero, la plej malforta el la viroj povus mortbati lin. Devus nur unu el ili krii, ke ili mortbatu la putinan hundon! Kaj la viroj ĉiuj ĵetiĝus sur lin.

Sed neniu faris ion kontraŭ don Anselmo. La duopo, kiu estis plej kolera, devis nun okupiĝi pri si mem. Ili eĉ ne plu pensis pri tio provi duan atakon. Kaj ĉe ĉiuj aliaj viroj pli kaj pli rapide la malnova sento de subuleco, de obeemo kaj de respekto kontraŭ la ladino penetris en la cerbojn. Ili fariĝis tute humilaj kaj don Anselmo povus voki ilin ĉiujn per montrofingro al si, eĉ la atakantojn, kaj ili venus. Tiu ĉi manko de energia dua puŝofensivo estas tio, kio diferencigas proleton de neproleto. Proleto sunbaniĝas en sia unua venko. Li estas surprizita, ke estis tiel facile faligi la kontraŭulon. Kaj li supozas, ke la falinto nun devas timi lin kaj akcepti, ke li ne povas surpiediĝi. Ĉar mankas ilin la kapablo kaj nelacigebla pacienco ĉe la dua puŝo, tial proletoj neniam gajnas pozicion, kiu daŭras.

Kvankam don Anselmo sentis, ke li havas la situacion denove sufiĉe sub kontrolo, tiel, ke li tiumomente kondukus la karavanon pli sekure al la monterio ol antaŭe, li tamen ne estis kapabla repreni la perditan komandon.

La bato, kiun li ricevis per maĉeto transverse de la vizaĝo preskaŭ detruis lin. La frunto estis fendita, la nazo rompita kaj vango malfermis ĝis la mentono, tiel, ke videblis la dentoj. La dika sango fluis sur lian vizaĝon tiel, ke li ne povis vidi ion. Li lavis sian vizaĝon en la rivero, sed la sangado ne malpliiĝis. Kiel mortanta besto li rampis al la bordo. Li tiam ne plu povis defendi sin.

Kiam li tiris sin supren de la bordo, li trempis sian ruĝmakulitan naztukon en la akvon, lavis la vizaĝon, elvringis la sangon el la tuko kaj ree forlavis la sanĝon. Kunpreni ĉe tia kutima vojaĝo medicinon de kiu ajn speco aŭ pansaĵon, estus nur ridinda por meksikano. Li hontus elpreni ĝin, eĉ se li havus ĝin ĉe si, ĉar lia edzino metis ĝin en lian selujon. Kun certo li ĵetus ĝin en la riveron, se iu vidus lin. Damne, li ja ne estas maljunaĉulino. Dum la meksika revolucio la meksikaj soldatoj kaj oficiroj detranĉis al si reciproke per sia klaktranĉilo aŭ per maĉeto la disŝiritajn korpomembrojn, ridis ĉe tio, faris ŝercojn kaj ne tikis eĉ per brovo. Nenio alia estus helpinta al li, ĉar ĉe la plej multaj revoluciaj trupoj estis nek kuracistoj nek flegistoj nek pansaĵo nek kloroformo. Pri tiaj aĵoj meksikaj soldatoj kaj oficiroj pensas nur tute laste, ĉar tio estas nur eŭropa sensencaĵo. En revolucio oni venkas aŭ mortas. Ĉio alia malgravas.

La agento, malamata de ĉiuj viroj, unue ĉar li estis agento, kaj due, ĉar li ne ĉiutage donas al la uloj du rostitajn kokinetojn kaj duonplenan botelon kun brando por la vojo, kaŭras je la rando de la bordo, de supre ĝis sube malseka, lavanta kaj fridetiganta per lana koltuko sian oscedantan vizaĝvundon. Li estas tute senhelpa kaj sendefenda. Sekve de la batalo li laciĝis kaj havas eĉ ne plu la plej etan volon, rezisti iel, se li ankoraŭfoje estos atakata. Mankas la forto al li, ĉar la sangoperdo, kiun li havis kaj plu havas, febligas lin korpe kaj samtempe anime. Unu el la viroj povus ataki lin tiumomente per malseka viŝĉifono, kaj la viro tuj falus kiel putranta arbo.

Ĉirkaŭe, je ambaŭ bordoj kaj sur la tasoj en la rivero kaŭris la venkintoj. Kelkaj el ili, ĉar ili ne sciis kion fari krome, denove ekkirlis novan posolon; aliaj okupiĝis pri siaj pakaĵoj, kelkaj elpikis sablopulojn el la plandoj aŭ rastis siajn gambojn, brakojn kaj nudajn suprajn korpoduonojn pro nekredeble fajnaj pikiletoj apenaŭ videblaj pro sia eteco, kiujn ili hazarde defrotis en la ĝangalo de la plantoj, kaj kiuj tamen estas tre dolorigaj kaj molestaj. Pri la du atakintoj, el kiuj unu el ili masaĝas la genuoston kaj la alia la ventron, okupiĝis neniu.

La venkintoj kaŭris surtere, sendecide laŭ ĉiuj siaj gestoj, sendecide laŭ siaj interparoladoj, kiujn ili tre mallaŭte faris, kvazaŭ ili volus eviti, ke iu vekiĝu, ili estis sendecidaj eĉ laŭ siaj rigardoj, kiujn ili turnis ĉeokaze al don Anselmo. Ili estas la venkintoj, kaj nun ili ne scias, kion fari kun la venko. Ili povas reiri en siajn vilaĝojn, neniu malhelpas ilin. Se ili donos al don Anselmo la kompatan mortigan baton kaj enfosos lin, eĉ ne la polico provos kapti ilin pro rompo de la kontrakto, ĉar ne ekzistas akuzanto. Ili nun ankaŭ ĉiuj povas marŝi en la monterion, post la enfosigo de don Anselmo. Ili povas iri libervole en la monterion kaj tie komenci labori. Ĉar ne estas agento, kiu pretendas antaŭpagojn ĉe la administrado de la monterio, ili ricevos la plenan salajron, kaj post du jaroj ili eble povos preni konsiderindan sumeton kun si hejmen. Kio fariĝis el don Anselmo, neniu el ili devas scii. Ili ja ne estas lia protektogardo. La knabo, kiu kiel servisto de don Anselmo rajdis en la trupo, ne vidis ion, ĉar li antauis sur la vojo. La muchachos rakontos, ke don Anselmo vidis en la marŝo gregon de sovaĝaj porkoj, ke li persekutis ilin por ĉaskapti unu aŭ du el ili, ĉar mankis je viando kaj, ke la viroj apud la vojo atendis lin dum la tuta hela tago kaj nokto, sed ke li ne revenis el la densejo de la ĝangalo. Verŝajne la sovaĝaj porkoj faligis lin kaj tiam manĝis lin ankoraŭ vivanta aŭ li iĝis la viktimo de pumo, kiu sidis sur arbo, sub kiu don Anselmo preterpaŝis, kaj la pumo saltis sur lin. Aŭ serpento murdis lin kaj li pereis en la ĝangalo, aŭ okazis unu el tricent aliaj aferoj, kiuj povas kaŭzi la morton de homo en ĝangalo.

Sed la viroj kaŭris sendecide, ĝojis nur sekrete, ke la agento ricevis la batojn kaj nun certe koncedos, ke li ne povas regi ilin kiel despoto. Kaj kun la konscio, ke tiukaze, se ili volas tion, povas subpiedigi eĉ ladinon, ili kontentiĝas. Aldonan ili ne volis.

Tri viroj, kiuj sidas je la sama bordo kiel don Anselmo, interparolas kune. Tiam ili plukas certajn verdajn foliojn de certaj plantoj, kiujn ili serĉas zorgeme kaj renkonte iras al don Anselmo.

Ekvidante ilin, don Anselmo kaptas la revolveron, kiu kuŝas apud li. Li pensas, ke la uloj donos nun lastan baton al li, ĉar ili tenas branĉojn en la manoj. Se li jam devas morti, li, kiel bona meksikano, tiumomente tamen ne volas morti kiel malsana hundo. Iru kun li en la lasta momento en la inferon ankoraŭ tiom da ili, kiom li ankoraŭ kapablas trafi per kuglo.

Li celas ne precize, ĉar lia mano tremas, pro la granda malforto, sed li celas ankoraŭ sufiĉe bone al la uloj. Se meksikano serioze havas la intencon trafi iun, al kiu li ĵuris venganza, venĝon, jen li trafas ankoraŭ tiukaze, se ambaŭ okuloj liaj estas jam sub blindiga vualo de tuko.

Don Anselmo premis la ĉanon, sed la revolvero eligis nur pŝ-sonon. Li premis la ĉanon duan fojon kaj la revolvero nun eligis nur ff-sonon.

Don Anselmo tuj sakris forte al la sanktuloj, alvokis la diablon kaj ĉiujn fulmotondrojn, petegis en la sama momento Sanktan Virgulinon, ke ŝi punu ĉiujn municifabrikistojn per pesto kaj nigraj varioloj kaj sifiliso, ĉar ili faras tiom da malbona municio, ke meksikano eĉ ne povas fali akven kun sia kartoĉozono kaj la revolvero sen fariĝi tuj sendefenda kontraŭ ĉiuj siaj malamikoj.

Ĉiuj viroj vidis, ke la revolvero dufoje ne pafis. Per tio la agento estis do tute senarmigita kaj la viroj devis tiam preni eĉ ne malsekan fadenon por liberigi don Anselmon de ties malĝoja surtera ekzisto.

Sed ankaŭ tiumomente la viroj ne moviĝis. Ili restis kaŭrantaj kaj rigardis ĉion tion kun intereso, tiel, kiel homoj rigardas filmon sen tio, ke ili ekhavus la ideon partopreni en la okazaĵoj de la filmo.

Ĉu don Anselmo paliĝis kiam li vidis, ke lia revolvero fariĝis senutila kaj li samtempe rimarkis, ke ĉiuj viroj vidis tion, ne eblas ekscii, ĉar lia vizaĝo estis ruĝigita de sango je tiuj lokoj, kiuj estis proksimaj al la bato. Kaj la ceteraj partoj de la vizaĝo kaj de la nuko estis sekve de la sangoperdo tiom palaj, ke ili neniukaze povis fariĝi eĉ pli palaj, ankaŭ se don Anselmo ektimus. Certe oni povas supozi, ke li ne paliĝis pro tia bagatelo.

Sen eĉ veki nur la plej etan ŝajnon, ke io ne estas en ordo je la revolvero, li svinge eligis kun rutina movo la bareleton, elpuŝis la kartoĉojn, ĵetis ilin per pliaj sakroj al la municifabrikistoj en la riveron, tiris tiam novajn kartoĉojn el la kartoĉa zono kaj ŝovis ilin en la bareleton. Li fermis la bareleton, ĵetis la revolveron en la aeron, tiel, ke ĝi dufoje tute cirklis en la aero, kaptis ĝin lerte je la fusto kaj metis ĝin per energia movo reen zonen. Li sciis, ke per tiu teatreca agado la revolvero ne fariĝis eĉ je knalrubandeto pli utila ol antaŭe, ĉar la kartoĉoj en la zono estis same tiel malsekaj, eble eĉ multe pli malsekaj ol tiuj kartoĉoj, kiuj almenaŭ parte estis protektataj de la bareleto. Li supozis, ke la uloj, kiuj sciis nur fusilojn buŝe ŝarĝendajn kaj nur tiajn uzis dum ĉasado, ne scias, ke la kartoĉoj el la zono estas same tiom neuzeblaj kiel tiuj, kiujn li ĵetis en la riveron. Estis milita taktiko, kiu estas tute malnova, kiu tamen ebligis venki en militoj kaj malvenkigis revoluciojn pli ofte ol historiaj verkistoj sciigas tion.

La viroj, kiuj iris renkonte al la agento, haltis, kiam li eltiris la revolveron. Ĉu pro kuraĝo, ĉu pro indiferento, ĉu pro tio, ke ili sciis, ke forkurado ne ĉiam helpas kontraŭ ĉirkaŭflugantaj revolveraj kugloj, tio ne estis direbla.

Ke la revolvero ne ekis, ne faris impreson al ili. Almenaŭ ili ne montris sin mirigitaj. Ili trankvile lasis ŝarĝi don Anselmon, dum ili plu restadis tie, kie ili estis, kiam don Anselmo levis la revolveron.

Kiam li reŝovis la revolveron zonen, vokis unu el ili laŭte: „Patroncito, ni volas alporti ja nur la yerbas buenas, la kuracherbojn al vi, por meti ilin sur la vundon, por ke la sangado finiĝu, alie vi tute perdus vian sangon, patroncito, kara ĉefĉjo.“

„Bueno, bueno muchachos“, diris don Anselmo, dum li elvringis la koltukon en la akvo. „Alportu la yerbas ĉi tien, mi vidos, ĉu ili estas bonaj.“

Kiel ĉiuj meksikanoj, kiuj vivas kampare, en ĉiama kontakto kun la indiĝena loĝantaro de kamparanoj, li fidis pli al la kuracforto de la herboj, kiujn uzis indiĝenoj, ol al medicinoj en boteloj, pulvoroj kaj piluloj.

La viroj proksimiĝis. Ili prenis ŝtonojn, trempis ilin en akvon, por lavi ilin de tero, kaj tiam ili pistis la foliojn kaj mincajn branĉetojn al kaĉo. Ili helpis al don Anselmo, meti la kaĉon sur la vundojn, kaj poste ili helpis lin firme bandaĝi la tuton per la ruĝflora lantuko.

Bandaĝite, li turniĝis maldekstren kaj dekstren kaj diris: „Malbenite de Dio, kien kuris la damnita filo de putino, la chivo, la fikapro, nomata ĉevalo?!“

El caballito, esta, detras de las otras bestias, ya bien adelante en el camino“, vokis unu el la kaŭrantaj viroj, „la ĉevaleto estas jam longan distancon antaŭe, sekvante la aliajn bestojn.“

„Tiukaze ni do devas piediri ĝis la sekva ripozejo“, diris don Anselmo, kiu ekstariĝis kun granda peno.

Kiam li staris, li ŝanceliĝis. Sed li retrovis la balancon, ŝanceliĝis kun du longaj treniĝantaj paŝoj al arbo kaj apogis sin kontraŭ ĝi. Tie li skuiĝis kiel malseka hundo. Tiam li ree sakris pri la sanktuloj, la registaro, la aĉaj negocoj, kiuj devigis lin dediĉi sin al tia de Dio forgesita profesio, devi doni panon kaj laboron al povraj, ŝuldoŝarĝitaj indiĝenoj, kaj tiam li vokis: „He, cabrones, kaj diabolos, diabloj, fekfikuloj, ĉu unu el vi havas gluton da brando? Donu al mi!“

Unu el la viroj, kiuj sidis sur la tasoj, vokis: „Tenga, patroncito, mi havas boteleton.

„Mi ja sciis tion, puercos, fiporkoj, ke kelkaj el vi kunportas tiun diodamnitan aguardiente. La plej sankta, plej nemakulita pura patrino de Dio punu vin per blindeco kaj per putra difektiĝo de la ostoj! Diodamnita filo de putino, venu al mi kun la botelo.“

La ulo eltiris rapide la botelon, saltis haste trans la tasojn kaj alportis la botelon, kiu estis ankoraŭ plena je duono.

Don Anselmo elŝiris la korkŝtopilon, flaris je ĝi kaj diris: „Tiun la praa malica sorĉistino donja Emilia destilis en sia merdodomo, sen licenco, kaj kion mi sciu, kion ŝi ĉion enverŝis kaj enpisis en ĝin, tiu porkaĉulino. La miksaĵon mi konas. Ankaŭ min nun forlasis nuestro señor Jesuo Kristo, ĉar mi devas gluti tiun likvan sterkon de donja Emilia.“

Li ne diris ĉion por eble amuzi la virojn per ŝercoj, sed tio estis pro la sakrado. Kaj tiun aŭ tion, kio venis nun en lian vojon, li malbenis per sakroj, por ke li povu liberigi sin de la certaj doloroj en sia brusto, kiuj fariĝis brulantaj kiel fajro. Mortanta aŭ tre grave vundita militisto aŭ revoluciulo, kiu blasfeme sakras, estas pli certa pri la komprenanta bonvolemo de granda Dio ol tiu viro, kiu hurletas je la subjupo de sia patrino kaj je la pie hipokrita babilaĉado de subpastro. Mortu aŭ vivu, sed faru tion kaj tion kun decidemo, kaj ne disipu tempon pri bagateloj.

Don Anselmo faris vivominacantan gluton, poste li demetis la botelon, elkraĉis la restaĵojn restintajn en la buŝo kvazaŭ laŭ arko tiom foren, kiom eblis al li, kaj tiam li diris: „Tian di-kompatigan supan sterkon oni devas trinki ĉi tie, kiam oni apenaŭ povas stari sur ambaŭ piedoj. Tiu fatrasa putina kanajlo! Oni devus pendigi ŝin je galgo pro tiu likva merdaĵo. Ŝi ne hontas tiun pisaĵon nomi eĉ comiteco anejo. Dio ja iam repagos tion al ŝi venĝe, al tiu venenmiksulino. Neniu miraklo, ke pro tia suposterko la muchachos faras stultaĵojn“

Post tio li ree surlipigis la botelon kaj pafis duan gluton tra la ĝorĝo, emfaze kaj elteneme kiel je la unua fojo.

Tiam li demetis denove la botelon, elkraĉis ree kun sakro, rigardis la botelon, tenis ŝin kontrolante antaŭ si, kaj kiam li vidis, ke nur ankoraŭ du fingrolarĝoj restis en la botelo, li redonis la botelon al la viro, al kiu ĝi apartenis kaj diris: „Gracias. Kaj se vi ne volas venenigi vin kaj via patrino iutage revidu vin, tiukaze prefere ne trinku eĉ guton plu de tia aguardiente.“

„Si, patroncito, jes patronĉjo“, respondis la viro. Li prenis la botelon, portis ĝin al sia pakaĵo, pakis ĝin zorgeme inter ĉemizon kaj pantalonon, por ke ĝi ne eventuale disrompiĝu kaj per rimenoj ree kunligis sian pakaĵon.

„He, venu ĉi tien“, vokis don Anselmo la viron denove. Li metis manon en la sakon, eltiris sian monsaketon kaj diris: „Jen tiun toston por la brando kiun mi eltrinkis de la botelo.“

Don Anselmo palpis en sia ĉemizopoŝo pro la cigaredoj.

Li eltiris haste la pakaĵeton, sed restis nur bruna kaĉo en la moligita kaj disiĝanta papero.

„Mi havas cigaredojn, patroncito“, diris unu el la viroj, kiuj estis proksimaj al li. Li ne havis cigaredojn en pakaĵeto, sed nur ne enpakitajn cigaredojn, kiujn li rulumis en kutima pakpapero kaj ne en blanka papero por cigaredoj. La tabako estas bonega, sed la kutima papero ne faras plezuron el la fumado.

Don Anselmo prenis la kvin cigaredojn, kiujn la indiĝeno donis al li.

Mi donos al vi vespere en la paraje, en la ripozejo, pakaĵeton kun novaj cigaredoj. Mi havas sufiĉe da ili en la pakaĵo.

„Gracias, patrono“, diris la viro. „Ĉu mi serĉu la ĉevalon kaj rekonduku ĝin, patroncito?

„Ne, lasu tion, la ĉevalo estas ĉe la ceteraj bestoj kaj jam tre antaŭe, antaŭ ol vi revenus estus nokto. Ni ĉiuj marŝos.“

Don Anselmo ekbruligis cgaredon kaj fumis kun plaĉo, kvankam la cigaredoj estis saturitaj de la ŝvito de la viro, kiu portis la cigaredojn en la horloĝa poŝo de sia pantalono, kie ili estis senpere presataj kontraŭ la ventro de la viro.

Fuminte kelkajn enspirojn, li vokis: „He, muchachos, sed nun ek do, antaŭen, marŝu kaj viglu svarme. Ni devas atingi la sekvan ripozejon, damnite kaj malbenite, aŭ ni dormos ĉi tie kiel sovaĝaj porkoj apud la vojo. Ek, ek!“

Sen atendi, ĉu la viroj efektive sekvas lin, li tiris la ledan pantalonzonon supren, kuntiris la rimenon kroĉis la bukon de la zono pli streĉe, metis la ĉapelon sur unu flankon de la kapo, ĉar pro la bandaĝo ĝi ne surmeteblis tiel kiel kutime. Kaj li ekmarŝis.

Komence li marŝis pene. Li ŝanceliĝis plurfoje, li devis halti kaj apogi sin je arbo por kolekti novajn fortojn. Post duono de horo li marŝis jam pli bone. Li paŝis nun kuraĝe antaŭen. Eĉ ne unu fojon li turniĝis dorsen. Li translasis tion tute al la viroj, ĉu ili sekvos lin aŭ ĉu ili kompletigos la ribelon kaj reiros hejmen.

La ripozejo situis tiel, ke ĝi atingeblis en la kutimaj marŝoj je la tria posttagmeze. Don Anselmo alvenis inter la sesa kaj la sepa vespere.

La knabo fariĝis timema, ĉar li vidis neniun el la trupo. Sed ĉar la tuta trupo postrestis, li opiniis, ke ĉio estas en ordo. Ne mirigis lin tro, ke la ĉevalo de don Anselmo altrotis sola kaj de la ceteraj bestoj, kiuj jam estis en la ripozejo, estis salutata per snufego kaj brua blovado.

Kiam post du horoj nek venis don Anselmo, nek iu el ties viroj, la knabo fariĝis maltrankvila, sed li povis fari nenion. Se li surseliĝus kaj retrorajdus, la aliaj bestoj povus eskapi. Tiam li diris al si, ke don Anselmo estas ja en la komuneco de pli ol dudek viroj, kiuj en ĉiu kazo alportus lin, se io okazus al li survoje.

Post certa tempo de nedecida atendado la knabo deŝarĝis la bestojn, senseligis la ĉevalojn, permesis, ke ili turniĝas surtere kaj poste serĉu herbojn. Li preparis la kampadejon nur provizore sub tegmento de palmoj, ekbruligis fine la bivakfajron kaj komencis kuiri fabojn, rizon, sekigitan viandon kaj kuiri kafon. Tiam alvenis don Anselmo. Li sternis sin antaŭ la fajro. La knabo ŝovis la selon al li, por ke don Anselmo povu apogi sin sur ĝin.

Tiam li donis kafon al li.

„Que paso, don Anselmo? Kio okazis al vi?“ demandis la knabo.

Don Anselmo trinkis la varmegan kafon, ŝovis kelkajn sekigitajn tortiljojn en la fajron kaj diris: „Nu, nenio grava, apenaŭ necesas paroli pri tio. Kelkaj el la muchachos ebriigis sin kaj mi kaptis kape baton per la maĉeto. Tio estas ĉio. Kaj vi ja scias, kiel tio iras. Tial do mi malfruiĝis. Kaj dum mi volis forlavi la sangon de mi, la ĉevalo ekgalopis sole. Tio estas ĉio. Es todo.“

„Ĉu vi ne pafis, don Anselmo?“ demandis la knabo.

„Sed mi ja ne mem estis ebria, kion vi pensas al vi, chamaquito, bubeto. Mi ja ne pafas. Estas ja mia propra mono, sur kiun mi pafus tiukaze. Kaj mi ja ne estas loco, freneza mortpafigi pro nura plezuro mian monon. Donu foje la cigaredojn al mi, miaj estas tute moligitaj, malfermu skaloteton kun sardenoj, mi havas apetiton je ili. Ĉu ni havas ankoraŭ bonan gluton da komiteko en la botelo?“

„Ĝi estas ankoraŭ pli plena ol je duono“, rediris la knabo.“„Ĉu vi volas havi la botelon, don Anselmo?“

„Ne jam nun, pli malfrue, post la manĝo, antaŭ ol mi sternos min. Mi havas stomakon plenan de likva merdo, tiun mi devas tralavi. Donu la sardenojn al mi. Kie estas la salo? Ĉu la muloj estas vundfrotitaj?“

„Ne, don Anselmo, la muloj estas en bona ordo.“

„Vi ja ne eble eĉ timis, sola, chamaquito, ĉu?

„Sed, don Anselmo, mi ja ne timas, mi nur timis, ke io okazis al vi, eble kun la muchachos.“

Don Anselmo ridis: „Pro mi vi ne devas timi. Tion vi ja scias. Kaj la muchachos estas bonuloj.

„Pues, nu“, la knabo respondis, „mi ne tute certas pri la baĥajontekoj. Tiuj estas matadores, murduloj. Jen venas la muchachos.“

Don Anselmo rigardis transen, tien, kie la pado trafis la ripozejon. La uloj alvenis, solaj, unu post la alia.

Fariĝis nun rapide tenebre. Kaj kiam jam alvenis la lasta viro, jam tute noktiĝis.

Sur la ripozejo oni vidis jam nur la flagrantajn fajrojn kaj la tien-tien-kurado de la viroj, sen ekkoni ilin.

Don Anselmo ne sciis, ĉu ĉiuj viroj tie ĉeestis.Kaj se ili ne estus tie, ĉu ili eble nur morgaŭ alvenus. Je la sekva mateno, longe antaŭ la sunleviĝo, la kampadejanoj jam viglis. Kelkaj el la viroj kunkolektis la distrajn bestojn kaj helpis al la knabo ĉe la surŝarĝado de la bestoj.

Tiam oni estingis ĉiujn bivakfajrojn, oni tretadis sur ili kaj priĵetis ilin per tero. Don Anselmo vokis: „Ek, muchachos!“

Li sidis jam en la selo, kaj la knabo pelis la du ŝarĝmulojn antaŭ si. Don Anselmo sekvis la knabon. Tiam li ordonis al la knabo, tuj kiam ili estis sur la vojo, ree rajdi antaŭe, por doni al la bestoj gvidadon, kaj li mem rajdis post ili. Tiom malmulte, kiom li zorgis hieraŭ ĉe la rivero pri tio, ĉu la uloj alvenas aŭ ne, tiom malmulte, kiom li zorgis sin vespere pri tio konstati kiom da viroj alvenis, tiom malmulte li nun penis ekscii, kiom da viroj estas ankoraŭ survoje.

Liaj vundoj doloris furioze. Li ne demetis la bandaĝojn en la nokto, ĝi jam gluiĝis firme, kaj se li faris neatenteman movon per la kapo, tiu ŝire skuis la vundon kaj pliigis la doloron. Je la vespero li kontrole rigardis la mallongan vundon ĉe ŝultro. Ĝi estas longa nur kiel fingro kaj profunda duonon de colo. Tial li ne multe atentis ĝin, ĝi estis tro sensignifa.

La karavano atingis la monterion. Kaj tie don Anselmo trovis tiam necesa nombri la virojn, kiujn li kondukis en la monterion. Li perdis nur kvar el ili, kvar baĥajontekojn, inter ili du el tiuj, kiuj atakis lin. Li ankaŭ poste ne penis kaptigi ilin pro kontraktrompo. Li rigardis ilin kiel perdon, kvazaŭ ili mortis en la marŝo.

En la monterio oni demandis lin, de kie li havas sian vundon. Li diris, ke unu el la viroj trafis lin per maĉeto kaj poste dizertis. Aldonajn detalojn li ne menciis. Ili tamen iom post iom eksciis pliajn detalojn, ĉar la viroj rakontis la okazaĵojn al aliaj viroj.

La cikatron don Anselmo havas ankoraŭ nun. Ĝi estas tiel granda, ke neniu povas pretervidi ĝin kaj li ĝin ne povas kaŝi. Se iu serĉas lin, kaj oni lin ne konas, oni diras: Jen la viro kun la aĉa cikatro en la vizaĝo. Vi tute ne povas preni lin erare por alia.“

Don Anselmo estas ankoraŭ nun varba agento por la monterioj. Kaj pli ol dekfoje post tiu marŝo li kondukis kvindek virojn, akompanate nur de knabo, tra la ĝangalo en la monteriojn. Li faras tion ne pro plezuro aŭ aventuremo. Sed li devas vivteni familion. Estas la ununura negoco, kiun li regas kaj kiu enspezigas sufiĉe da mono por nutri kaj vesti sian familion. Ĉiam, kiam li pensas, ke nun la plej juna knabino fine jam estas trans la plej malbona kaj li ekpovas pensi pri tio aĉeti magazeneton al si kaj pasigi la reston de sia vivo trankvile en agrabla kunnajbareco de urbeto, jen diras lia edzino: „Karulo, mi pensas, ke la sekva ree estos knabo.“ Kiun alian elirvojon li havas? Li devas denove varbi laboristojn kaj konduki ilin al monterio. Li pendas same tiel bone je sia ĉeno kiel la viroj, kiujn li varbas, je siaj. Se li ne povus uzi sian kapon pli bone ol tiuj indiĝenoj, kiujn li kondukas al monterio, tiukaze povus okazi, ke li ne venus kiel varbisto al monterio, sed kiel varbito.


Rimarkoj

chamaquito = bubeto, knabeto.

gracias = dankon.

paraje = loko, ejo, pejzaĝo.

patrono = patrono, ĉefo, mastro.

patroncito = ĉefĉjo, patroneto.

toston = monero de kvindek centavoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.