La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONOAŭtoro: Bruno Traven |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
La Edukada Servo |
En la lasta setlejo antaŭ la enmarŝo en la ĝangalon, la karavano kampadis trankvile dum du tagoj. La agentoj kelkajn tagojn antaŭe sendis rajdan heroldon al tiu setlejo por anonci la alvenon de tia granda karavano. La malmultaj inoj loĝantaj en tiu setlejo, ĉiuj el la indiĝena raso, kun escepto de la edzino de la mayordomo, kiu estis mestizo, laboris tage kaj nokte por baki la gigantajn kvantojn de totopostles, kiun la karavano bezonos por la longa marŝo tra la ĝangalo. Totopostle estas granda tortiljo, maizoflano el muelitaj kaj kaĉigitaj maizograjnoj kun diametro da tridek kvin centimetroj kaj du milimetrojn alta. Tiuj flanoj estas mallonge rostataj laŭ la maniero de la kutimaj indiĝenaj tortiljoj, sur malferma bivakfajro sur lada bakpleto aŭ bakitaj argilaj platoj. Tuj poste, kiam ili fariĝis malvarmaj, oni rostas ilin duan fojon, sed ĉifoje ĝis ili malmoliĝas. La kutima tortiljo je la dua tago de marŝo ekŝimas sub la influo de la tropika varmego kaj la malseko de la ĝangalo, ĝi fariĝas je la tria tago ne plu manĝebla kaj povas, se tamen manĝita, estigi gravajn intestajn malsaniĝojn. Malsaniĝi ĝangale je la stomako aŭ intesto, por almenaŭ mencii tion, estas ĉiukaze malagrabla, ĉar estas afero, kiun oni povas priskribi sufiĉe rajtigite kiel senesperan kazon. Sed totopostle male al tio ne ŝimas. Ili nur diseriĝas, tagon post tagon pli, kaj en la lastaj tagoj oni havas plu nur multajn eretojn, kiujn oni, manke de pli bonaj nutraĵoj, tamen ĝuas ĉe ĉiu manĝo kun la sama volupto, kiel oni plezure ŝtopas buŝen en Eŭropo varmajn bulkojn kaj en Usono biskvitojn. Ĉiu viro en la karavano ricevis ducent totopostles por la marŝo. Sed ducent pecoj el tiuj rostitaj flanoj estas ridinda kvanto je nutraĵoj por streĉe marŝantaj viroj, kiuj krom tiuj totopostles havas nur nigrajn fabojn kaj ruĝajn kaj verdajn kapsikojn. Oni ne povas nutri indiĝenajn mahagonlaboristojn tiel lukse kiel la karbistojn kaj hejtistojn sur mortula ŝipo; ĉar tiukaze la mahagonligno fariĝus tro multekosta kaj la misteroj je la verdaj tabloj fariĝus eĉ pli nekompreneblaj ol ili jam estas sen tio.
„Dos dias de descanso“, du tagoj de ripozo, la agentoj nomis la du ripoztagojn de la marŝintoj. Sed estas ĉie tiel, ke tiam, se estas komandataj ripoztagoj al soldatoj aŭ laboristoj, estas kutime la plej duraj labortagoj. Je la ripoztagoj la soldatoj lavas siajn subvestojn, ili lubrikas kaj priŝmiras siajn botelojn per graso, poluras siajn fusilojn ene kaj ekstere, gratas la nazmukon el la vestoj de siaj subofociroj kaj malfermpikas la pustulojn de siaj piedoj; en la interaj minutoj okazas punekzercado, enviciĝo kaj antaŭmontrado de poluritaj fusilfustoj kaj de elskrapitaj ŝraŭbokanelojn je la kanonoj, flikado de putriĝintaj pantalonoj kaj postnombrado de la najloj en la botoplandumoj.
Tie okazis la sama. Oni alvokis la virojn, por ke ili elgrajnigu maizon, draŝu fabojn, portu maizon kaj fabojn en sakoj al pesiloj kaj poste reen al la transportbestoj. Oni povus porti la pesilon al la transportbestoj kaj tiel farus el duoblaj vojoj ununuran. Sed pri plifaciligo oni pensis tie tiom malmulte kiom ĉe la soldatoj, al kiuj oni devas komplikigi eĉ la naturan kuradon per tio, ke oni kvazaŭ dresas ilin kiel aŭtomatojn stamfi per rigidaj gamboj. Homoj, kiuj ne estas ĉiam okupataj faras revolucion.
Poste la viroj devis rasti kafon pro malbonaj kafograjnoj, devis rosti kaj mueligi ĝin. Muelilojn ili ne havis.Oni disfrotis la kafon sur ŝtonoj, sur metates. Aliaj helpis ĉe la kuracado de la ŝarĝbestoj kaj ĉe la surnajlado de la hufoj, se bestoj perdis tian feran hufon. Dekopon el ili oni sendis en la vepron por dehaki lignon. Aldonaj viroj flikis kaj ŝtopis la portoselojn de la bestoj. Plua dekopo devis konstrui novan latbarilon por la mayordomo, ĉar tiu asertis, ke eskapis kelkaj el la muloj en la karavano kaj detruis lian latbarilon. Kaj ĉar la viroj foje faris tion ili ankaŭ tuj duobligis la longon de la barilo kaj pli firme konstruis ĝin ol ĝi estis antaŭe por tiel malhelpi, ke eskapos la muloj eble ankoraŭfoje en la nokto. La viroj devis alporti el la ĝangalo ĉion tion, kion ili bezonis por la nova latbarilo, do la lignon, la baston kaj lianojn. Ili havis nek ĉarpentistajn najloj nek segilojn en tiu setlejo.
Kiam ambaŭ ripozotagoj laste fine pasis, la viroj eĉ ne havis la tempon lavi siajn ŝvitsaturitajn ĉemizojn. Tie estus por tia laboro la lasta okazo. En la monterioj oni laboras, kaj nenion alian faras tie krom labori. Oni ne povas disipi tempon por lavi ĉemizojn. Tiel estas neniel mirige, ke en la monterioj ĉemizo alvenis al la fino de sia surtera kariero, eĉ sen tio, ke oni lavis ĝin iam. Se viro tion tamen iam provis, tiukaze estis certe, ke la kontraktisto aŭ ties ayudante, ties helpisto, alvenis kaj diris: „He, vi, vi estas ĉi tie por haki mahagonlignon, por tio oni pagas vin, sed ne tial, ke vi lavu viajn kotigitajn ĉemizojn. Mi notos vin por kvindek azotes, por kvindek sanigaj batoj ĉe la sekva festo.“ Tial formiĝis la kutimo, ke la viroj en la monterio nokte forŝteliĝis de la kampadejo, iris al rivero kaj lavis siajn ĉemizojn, se ili sciis, ke la kontrolistoj ne povas surprizi ilin. Dum kelkaj nacioj de la indiĝenoj ŝajne nek sentas nek konas la meksikan koton, estas aliaj, kiuj povas veki la envion aŭ la venĝemon de nederlanda kamparanino. Viroj de tiuj nacioj trovis tion pli eltenebla havi kvindek batojn sur sia dorso ol kotan ĉemizon.
Rimarkoj
azotes = tradraŝo per skurĝo ktp.
metate = estas frotmuelilo por maizo, uzita kaj uzata ekde de la aztekoj en Meza Ameriko, konsistanta el iom kurbigita ŝtono simila al benketo aŭ alia frotŝtono kaj cilindra ŝtona pistilo. Kutime la frotŝtono kaj la pistilo estas el lafoŝtono. Ankoraŭ nun ĝi ĉeokaze estas uzata de indiĝenoj por froti maizon.
totopostle = granda tortiljo (rostita maizoflano el muelitaj kaj kaĉigitaj maizograjnoj, maizaj kukoj, maizaj panetoj) kun diametro de 35 centimetroj kaj du milimetrojn alta.
Je la unua tago en la ĝangalo la karavano atingis ankoraŭ antaŭ la duono de la tagmarŝo lagon. Negrandan, sed belan pro ties kvieto. La agentoj prenis siajn fajfilojn kaj fajfis la halton por ripozo. La viroj sidiĝis kaj deĵetis siajn pakaĵojn. Ili iris malsupren de la deklivo, lavis la buŝon kaj la manojn kaj ĉerpis akvon en siajn pelvojn por ekkirli la posolon.
Celso, Andreo kaj Santiago marŝis kune. Ekde la kamapadejo ĉe la bieno La Condesa aliĝis al la triopo ankaŭ Paŭlino, la indiĝena viro, kiu estis rigardata de la ceteraj de sia nacio kiel mondosaĝulo, ĉar li havis tre riĉan vivosperton, kiu origine radikis en lia kaptado de nigraj katetoj. Kiamaniere homo venas al siaj spertoj estas ne tre grave. Grave estas, ke li entute kolektas spertojn kaj tiujn uzas je sia plejbono. Estas tute ne mirige, ke homo, iafoje aŭ eĉ ofte, spite al ĉiuj vivospertoj, faras ĉiam denove la samajn stultaĵojn, kiuj estis la elirpunkto de sia unua stultaĵo kaj per tio de ĉiuj pliaj vivospertoj. Popoloj faras la saman. De dekmil jaroj scias popoloj, ke militoj ne estas solvo, sed ĉiam nur la komenco de novaj komplikaĵoj; tamen ili ree kaj ree faras militojn kaj havas neniun alian penson krom ĉion tion entrepreni kaj subteni, kio neeviteble devos konduki al nova milito. La unua stultaĵo, kiun faras homo, kaj kiu validas kiel elirpunkto de liaj spertoj, estas kutime lia plej granda malforta flanko. Kaj tial li ne povas venki ĝin, kaj faras la eraron ĉiam denove. Estis en la kazo de Paŭlino, tiel kiel ĉe la plej multaj aliaj homoj, la spertoj, kiujn ili ricevis kvazaŭ preterire krom la plej esenca sperto, kaj kiuj tial ne estis tiom multekostaj; kiuj havigis al Paŭlino la famon esti mondoprudentulo.
Estis pro tio kompreneble, ke tiuj kvar viroj trovis sin reciproke. Ili estis sur la la sama ŝtupo de denaska inteligenteco. Andreo, la iama karavanestro, estis la plej edukita. En la civilizacio li atingis plej multe, per propra laboro kaj pro propra instinkto. Al la cetera triopo verŝajne mankis nur simila okazo, kaj verŝajne ankaŭ sufiĉe da instinkto.
Andreo estis la plej trankvila, la plej serioza kaj plej pacama el la kvar viroj. Celso, Santiago kaj Paulino fidis pli pri siaj pugnoj kaj pri rapida salta atako ol pri longa pripensado kaj zorgema konsidero. Andreo estis stratego, sed la tri kamaradoj estis taktikuloj. Andreo havis la emon tro serioze preni la vivon kaj per tio komplikigi ĝin al si. La tri aliaj prenis la vivon tiel, kiel ĝi montriĝis kaj poste aranĝis ĝin tiom longe, ĝis ili supozis, ke ili bonfartas. La tuta kvaropo kiel la tuta cetera karavano eniĝis en la influon de fortoj, kiuj estis pli fortaj oli ili. Sed ĉia potenco baziĝas je agnosko. Ne ekzistas potenco, kiu el si mem ekzistas kiel eterne plu naskiĝanta universo. Neniu diktatoro estas tiom potenca, ke lia potenco ne ĉirkaŭireblus. Neniu diktatoro povas komandi tie, kie volo obei, ne ekzistas. Skurĝoj, prizonoj kaj mortopunoj havas siajn malvastajn limojn; ĉar la volo al neobeado, la volo rezisti al perforto estas senfine pli forta ol la volo ataki aŭ la volo ekzerci perforton. Tial diktatoro ne povas diktatori por eterne. Ĉiam li devas translasi la diktaturon al posteuloj, kiuj sufokiĝas je lia diktaturo. La potenco, kiu regis la sorton de tiuj kvar viroj, kiel ĉiujn aliajn tie, estis por tiuj homoj nevidebla kaj nekaptebla. Por ili tio estis tro transmonta kompreni, ke ilia sorto dependas de la diktatoro don Porfirio Diaz , kies agado siavice estis influata de la ideo, ke la bonfarto de la meksika lando estas garantiata nur tiukaze, se la kapitalismo posedas nelimigitajn liberojn kaj la peono ne havas alian celon en la mondo ol obei kaj kredi tion, kion ordonas la aŭtoritatoj, la grandaj kaj malgrandaj diktatoroj. Tiu, kiu havis aliajn ideojn rilate la rajtojn de homoj, estis skurĝata ĝis li ŝanĝis sian opinion aŭ oni pafmortigis lin, se li disvastigis tiajn ideojn , aŭ li retroviĝis en la Valo de l’ Morto, se li incitis peonojn al ribelo.
Se estus la kazo, ke ĉiu unuopulo el la cent naŭdek viroj marŝantaj en la karavano, renkontus la potencan diktatoron don Porfirio persone, neniu el ili eĉ nur dum momento pensus, ke tiu maljuna malsanema viro estas la potenco, kiu komandis ilin al la monterioj. Li aspektis tiel, kiel ĉiu alia kutima homo, la diferenco estis nur tiu, ke li ŝatis fiksi ordenojn kaj honorsignojn sur sian bruston kaj paŝadi kiel stilzbirdo en uniformo. Ju pli sensignifa homo estas kiel persono des pli tiu sentas la urĝon enknedi sin en uniformon, kiu donu al li la ŝajnon, ke li estas pli ol oni supozus, se oni rigardus lin. Ĉiuj prezidantoj de la respubliko post li, kiuj escepte de kelkaj malmultaj, vere estis viroj kaj elstaraj personoj, neniam trotadis en uniformoj, kvankam ili ĉiuj, kun du esceptoj, estis generaloj kaj havis la rajton vesti sin kun uniformoj, kiam ajn plaĉas al ili.
Se oni estus kapabla transigi la virojn al Nov-Jorko kaj kondukus ilin en la oficejojn de Central American Fine Woods kaj American Chicle Corporation, ili certe same tiom malmulte akceptus, ke tiu malgranda armeo de junaj viroj, kiuj tie pigrume apogadis sin al skribotabloj, estas la potenco, kiuj kondamnas ilin al la infero en la monterioj. Ankaŭ la sinjorojn, kiuj en la havenoj Laguna de Carmen kaj Puerto Alvara Orbegon, tiam nomata Frontera, notis la alflosigitajn flosojn kaj disrompis ilin en arbotrunkojn, kiujn ili tiam surtavoligis kaj kargis en grandajn transportŝipojn, la junaj viroj ne rigardus kiel la potencon, kiu influas ilian sorton.Tiuj sinjoroj, agentoj kaj kunaĉetistoj de la usonaj kompanioj de altvaloraj lignospecoj estis afablaj sinjoroj laŭ sia maniero, ili estis humanaj, kion oni vidis jam je tio, ke ili plej ofte estis ebriaj, kaj se oni bezonis ilin, serĉendaj unue en la kantinoj, kie ili sidis dum dudek kvar horoj je unu sidado kaj ludis domenon. Se ili ne troveblis en kantino, oni trovis ilin tute certe en la Barrio de Tolerancia, en la Kvartalo de l' Indulgo, do en la bordela kvartalo de la haveno, kie ili forbalae disipis la monon, kiu krom iliaj salajroj, glitis kvazaŭ preterire en iliajn poŝojn, kaj ili dispis la krommonon kun tiuj knabinoj, kiuj plej lerte dancis rumbon.
Eĉ la agentoj, kiuj varbis la laboristojn por la monterioj, estis rigardataj de neniu de tiuj viroj kiel la fatala potenco, kies perforton oni ne povas eskapi.
Ĉiuj tiuj viroj, la diktatoro, ties ministroj, la estroj de la magahonkompanioj en Nov-Jorko, la havenagentoj kaj la varbistaj agentoj ŝajne siavice mem estis devigataj de pli alta potenco praktiki potencon malsupren ĝis la peonoj. La ĉefoj de la mahagonkompanioj, kiom ajn ili ŝajnis esti la esencaj mastroj, estis nur dungitoj kun monata salajro. Oni povis maldungi ilin kiel la stenografiistojn kaj skribmaŝinistojn en la burooj. Ilia agado rilate al siaj limoj supren kaj malsupren estis dependaj de folioj el papero nomataj shares, acciones, akcioj. Kaj tiuj, kiuj havis tiujn akciojn en siaj ŝtaltrezoroj, komandis al la direktoroj, kion ili faru kaj kion ili ne faru.
Tiom profunde certe eĉ ne la plej inteligenta el la viroj kapablis rigardi por kompreni, kie estas la potenco, kaj kiu tenas en la manoj la potencon , kiu disponas pri ilia vivo. Ĉiu unuopulo en la longa vico de homoj, kiuj havis siajn interesojn je tiu negoco, estis per si mem tute senkulpaj je ĉiuj streĉoj kaj egaj penoj kaj suferoj de la mahagonlaboristoj. Ĉiu, se oni demandus iun el ili , respondus: 'Mi ne sciis tion, ke io tia povas okazi. Mi tre bedaŭras tion kaj mi volas provi mildigi tion.’
De tempo al tempo la dolorkrioj de la turmentatoj en la ĝangalo trapenetris ĝis la diktatoro. Li fariĝis tre kolera kaj ordonis denove esplorkomisionon. Tiam surtabliĝis ĉe li pli gravaj aferoj, kaj pro tiuj li forgesis sciigi sin, ĉu la esplorkomisiono efektive ekveturis kaj esploros la tuton aŭ ĉu lia ordono sendi esplorkomisionon servis nur pagi por dekopo de liaj partianoj, kiuj fiŝkaptadis bone pagatan posteneton, dum sesdek tagoj altajn tagsalajrojn kiel parlamentanojn, sen tio, ke ili eĉ nur dum unu nokto forlasus la ĉefurbon por esplori ĉu vere estis aŭdataj dolorkrioj aŭ, ĉu temas nur pri trompa manovro aŭ pri popolveneniga propagando de la disvastiĝanta movado kontraŭ la diktaturo.
La laboristoj en la monterioj, kompreneble eĉ tiukaze, se ili rekonus, kie troviĝas la origina potenco, kiu disponas tiel pereige pri ilia sorto, ne estus kapablaj forigi tiun potencon, ja ili eĉ ne povus skui je ĝi, tiom interplektita estis tiu potenco kun siaj ceteraj potencoj kaj perfortoj en la lando, sed ne, ne nur en la lando, eĉ tutmonde. Ĉar tiu novjorka korporacio ne estis aŭtokrata rilate al sia potenco. Ilia potenco dependis de la bona volo kaj la aĉetopreteco de la importkompanioj por altvaloraj lignospecoj en Londono, en Liverpolo, en Havro, en Hamburgo, en Roterdamo, en Ĝenovo, en Barcelono, en Amsterdamo, en Sankt-Peterburgo, en Kopenhago. Kaj ĉiuj tiuj dependis kun sia potenco de la bona volo de la miloj de kompanioj, kiuj uzadis altvalorajn specojn de ligno, kies spuroj kiel branĉoj kaj branĉetoj sekveblas ĝis la vilaĝoj eĉ de la plej etaj landoj. La prapotenco estis tiel disigita, tiom disbranĉigita, kvazaŭ tiom miksteksita, tiom disbranĉetigita kun ĉiuj agadoj de homa kreado kaj de homa uzado, ke eĉ Dio ne povus montri per fingro sur homon kaj diri: „Ĉi tie estas la enkorpiĝinta prapotenco, kiu determinas la sorton de la monteriaj laboristoj.“
Tiom malmulte, kiom estus eble klarigi al peono per multaj vortoj kaj ankoraŭ pli da ekzemploj, ke buroo en Nov-Jorko, plenigita per diligente kaj nelacigeble skribantaj viroj kaj inoj, kiuj eterne devas zorgi ne perdi sian postenon, determinas la sorton de la karavano, kiu marŝas tra la ĝangalo. Des pli malmulte estus eble konvinki peonojn kaj klarigi al ili, ke ne unu persono aŭ certa kvanto de personoj determinas la sorton de la proletoj, sed sistemo. Kaj eĉ la plej lerta propagandisto, la plej pasia parolisto ne povus klarigi eĉ nur al unu viro en la tuta karavano kun certa sukceso, kio estas sistemo.
Por tiuj proletaj indiĝenoj, eĉ ne sen ekskludo de la inteligenta Andreo, ĉio tio, kio ne senpere kunplekteblas al persono, estis nekomprenebla. Kvarcent jaroj da edukado fare de la eklezio ne kapablis atingi, ke eĉ nur unu el ili povus imagi al si Dion sen efektive vidi antaŭ si Sanktan Virgulinon aŭ Sanktan Antonion skulptitan el ligno kaj vestitan tutkorpe per velura ŝtofo, tiel, ke ili povas tuŝi kaj kisi la veston, kaj ke ili rajtas premi siajn lipojn kaj manojn sur la lignajn piedojn de Sankta Petro. Kiel ili estu komprenintaj en tiu kazo multe pli komplikan sistemon ol la religan?
Rimarko
stilzbirdo = vadobirdo sur kvazaŭaj paŝstangaj kruroj.
Tiel, kiel la kutima soldato, kiu komprenas, ke oni traktas lin kiel sklavon kaj skurĝas lin, ne ekkonas la militarismon kiel sistemon, sed rigardas kiel militarismon nur la pli longe servintajn kamaradojn, kiuj nokte tradraŝas lin, la suboficirojn kaj la ĉefserĝentojn kaj eble ankoraŭ sian kapitanon, kiuj turmentas lin tage kaj nokte kaj faras inferon el lia vivo, tiel ankaŭ la junaj viroj en la karavano rigardis kiel la fatalan potencon nur tiujn, kiuj estis plej proksimaj al ili, kiujn ili povis vidi, kies skurĝbatojn ili sentis. Ilia malamo pro strangaj kaŭzoj eĉ ne atingis la agenton. Ili senkulpigis la agentojn per tio, ke ili diris, ke tio estas ties negoco kaj ties komisio varbi homojn por la monterio, tiel kiel estas la negoco de brutkomercisto kunaĉeti bruton por la viandovendistoj en la urboj. La homoj, kiujn ili rigardis kiel perforton kaj potencon, ĉar ili sentis senpere ties perforton kaj potencon, estis la capataces, la alpelistoj por la agentoj, kaj la pelistoj en la karavano.
Ne ekzistas ekzemplo por tio, ke oni povas tiom longe skurĝi kaj tiom longe subigi homojn, ĝis ili fine rezignas pri ĉiu penso rilate al rezisto. Ju malpli da cerbo regento havas des pli li provas malebligi reziston per perfortaj punoj. Eĉ sub la plej senrespekta diktaturo, kiun povas praktiki potenculo, restas kvinono de la popolo neatingebla. Tiu kvinono estas ne la plej malbona kvinono de popolo. Tuj kiam la tiraneco nur iom malfirmiĝas, kreskas la kvinono je kvarono. Diktatoroj vivas en blindeco, ĉar ili ĉiam devas labori pro la subpremo de la gazetara kaj parola liberoj. Se la dikatoro estas involvata en militon aŭ nur en malcerton de la ekstera politiko, jen estas la restinta neatingebla kvinono, kiu zorgas por lia pereo.
La dikatoro, kiu eble povus ŝanĝi ilian sorton estis al la peonoj simile fremda, simile neatingebla, simile neproksimigebla, senpardonema kaj senhelpema kiel Dio en la ĉielo, kiun ili ne povis imagi kaj al kiu ili povis interligi nur tre foran kontakton per tio, ke ili surgenuiĝis antaŭ ligna vaksa figuro.
Ilia diktatoro, kiun ili konis kaj vidis, estis la capataz. Tiu estis atingebla. Petegi lin, ke li estu iom malpli kruela, pri tio ili eĉ ne pensis. Estus pli facile petegi ŝtonon. Ŝtono eble moviĝus, se oni estus sufiĉe proksima al ĝi, kaj se oni sufiĉe laŭte krius. Sed la capataces, plejparte de indiĝena sango kaj elirinta el la propra laboranta klaso, rifuzis ĉian sangokomunecon, kaj eĉ pli ĉiun klasan komunecon. Tiel, kiel la suboficiro supozas, ke li estas pli proksima al la oficisto ol al la simpla soldato, se li turmentas la soldatojn, tiel ankaŭ la capataces supozis ju pli socie proksimiĝi al la ladinoj kaj al agentoj kaj contratistas des pli brutale ili traktas la peonojn kaj des pli senkompate ili helpas al siaj mastroj kapti novajn viktimojn.
La peonoj, se ili ne volis disrompiĝi je sia propra kolero, ne sentis alian elirvojon ol ĉiam esti en ribelemo kontraŭ la capataces, ne nur dum la transporto, sed des pli en la monterioj. Estis ilia ĉiama penso, dum la hela tago kaj nokte, kapti almenaŭ unu el la capataces je la gorĝo. Tiom malmulte kiom turmentita soldato pensas pri tio fini siajn turmentojn per tio, ke li provas renversi la tutan militarisman sistemon, tiom malmulte kaj eĉ centoble pli malmulte pensis eĉ ne unu el la peonoj pri tio, forigi la capataces per komuna atako al la ekonomia sistemo, en kiu capataz estas nur ilo. La plej ekstrema, al kio ili pro sia despero estis peleblaj, estis la detruo de la monterioj, tiel kiel kelkajn jarojn poste la revoluciaj peonoj en la federacia ŝtato Morelos tute detruis ĉiujn sukerfabrikojn ĝis la plej suba fundamenta muro, ĉar ili rigardis la sukerfabrikojn kiel la fonton de siaj suferoj. Kaj ĉar ribelantaj proletoj ĉiam emas detrui la plej proksiman, se ili pensas ne plu povi elteni la infere duran vivon. Tial diktaturo estas tiel danĝera por la ĝenerala bonfarto de popolo. La diktaturo donas al tiuj, kiuj sentas sin subigitaj neniun okazon trankvile interkonsiliĝi kaj intertrakti kiel sistemo, kiu ŝajnas maljusta al parto de la popolo, forigeblas aŭ plibonigeblas sen tio, ke ĉe eksplodo de ribelo tiom da damaĝo ekestas, ke ankaŭ tio estos detruita, kio nemalhaveblas por bone funkcianta plua ekzisto de la civilizacio. Diktaturoj finiĝas ĉiam en kaoso. Kaj la kaoso estas des pli granda, ju pli longe daŭris diktaturo. Sed ĉiu diktatoro pensas, ke la propra diktaturo estos escepto. Kaj ĉu diktaturo al la homaro volas trudi novan sistemon aŭ ĉu ĝi refreŝigas malnovan kaj putriĝantan sistemon nove orumitan kaj en nova kadro komandas ĝin al la homoj, ne faras diferencon. La sekvoj estas ĉiam similaj, ĉar la homoj ĉiam restas samaj al si, ĉar neniam sukcesas, ke eĉ nur tri kvaronoj de la homoj el la sama popolo agnoskas certan opinion aŭ ideon aŭ akceptas certan programon. Ĉar ĉiu homo havas sian propran opinion pri tio, kio povas fari lin feliĉa kaj kontenta, kaj laŭ kiuj leĝoj li kaj liaj najbaroj estu regataj.
Tial li estas ja homo; ĉar nur bestoj kontentas aŭ almenaŭ ŝajne kontentas, se ili havas sian laŭregulan manĝon kaj la liberon ĉeokaze rajti naski idon.
Ĉe la lago, kie la karavano restadis, la marŝo malfruiĝis dum certa tempo. Ĉe la praarbara rojo, kiu estis travadenda, pluraj el la ŝarĝbestoj havis malfacilaĵojn sendanĝere transiri. La rojo estis tre ŝtonplena, kun multnombraj ellavitaj truformaj profundaĵoj, pro kiuj la bestoj stumbladis kaj faladis. Kaj ĝi estis plena de drivantaj arboj, kiuj ie derompiĝis kaj nun komplikis tie la travadejon. Necesis haki novan grandan arkan vojon tra la ĝangalo, por traigi la bestojn. Granda parto de la karavano estis jam apud la lago, dum preskaŭ same tiom granda parto ankoraŭ ne transiris la rojon. Tial tie la tuta trupo atendis tiom longe, ĝis la ceteraj atingis ĝin. Tiu posta trupo kompreneble same volis ripozi.
La antaŭtrupo jam ekmarŝis. Kaj nun ankaŭ la plej granda trupo volis ekmarŝi. Sed tiam alvenis la mesaĝo de la antaŭtrupo, ke unue necesas konstrui ponton trans marĉon, ĉar la bestoj tro sinkus en ĝin. Kaj, tial, ĉar en tiu loko la pado estis tiom malvasta, ke ĉiam nur du viroj aŭ besto povis marŝi, venis la ordono, ke la ĉefa trupo restadu apud la lago, ĝis alvenos la marŝordono. Samtempe oni anoncis, ke ne estos plua komuna ripoza restado je tiu tago ĝis estos atingita la ripoza kampadejo, kiu ankoraŭ estis sufiĉe malproksima.
Sekve de la malvasta vojo uzeblis nur malmultaj viroj ĉe la konstruado de la ponto trans la marĉon, ĉar tro da ili reciproke nur malhelpus sin.
„Tiukaze ni prefere senzorge multe antaŭdormu kvazaŭ provizige“, diris Santiago kaj poste sternis sin.
Andreo same volis dormi. Sed ŝajnis, ke Celso ne estis dormema kaj, ke li ne volis resti maldorme sola. Li penis tial trovi iun, kun kiu li povus interparoladi. La sorto, kiu disigis lin tiom senkompate de lia hejma vilaĝo, de lia knabino kaj per tio de ĉiuj aĵoj, kiujn li bezonis por ebligi al si propran vivon, ĉu riĉan, ĉu povran, sed lian propran, tiu ĉi sorto, kiu trudis sin en lian vojon, kvazaŭ gorĝopremis lin la imago. Li montris al neniu, kiel li sentas sin, kiel li suferis interne kaj malĝojis enkore, li tiom malĝojis, ke iafoje li opiniis, ke lia animo ploras internen, ke ĝi plenigas lin tute per ploroj. Laŭaspekte li apenaŭ sciis, kio estas ploroj, ĉar la karaktero de lia raso ne permesis montri sian senton kaj sian veon sur la vizaĝo. Li estis per ĉio, kio li estis, indiĝeno. Indiĝeno ne prezentiĝas kaj ne diras per vortoj aŭ gestoj: 'Rigardu al mi, homoj, rigardu, kiom mi suferas. Havu kompaton al mi aŭ almenaŭ komprenon.’ Kiel ĉiuj siaj raskunuloj li havis stoikan rezisteman karakteron kaj la neskueblan esperon pri savo laŭ maniero, kiun havas en la blanka raso nur la fanatikuloj kaj la torturataj kaj ĉasataj komunistoj. Sed vespere, kiam li sternis sin por dormi, aŭ je hela tago, kiam li ripozis kaj fariĝis dormema, la sento komencis efiki kaj furiozi en li. Tiam, ofte jam en duondormo, li sorĉis al si bildojn pri venĝo, kiun li volis praktiki je tiuj, kiuj senpere kulpis lian sorton. Li vidis la capataces kaj agentojn kaj contratistas morti kun teruraj turmentoj, vidis petegi ilin pri helpo, kaj li rigardis sin mem kaŭranta antaŭ ili kaj senkompate observante iliajn suferojn, tiel senkompate kiel ili estis kontraŭ li kaj liaj laborkunuloj. Tiuj imagoj ekscitis lin, faris lin sovaĝa, lacigis lin kaj elĉerpis lin fine pli ol erotikaj pensoj kapablus tion. Li timis tiujn imagojn, pro iliaj detruigaj sekvoj. Li estis ĉiam ĝoja, se li je hela tago laboris tiom streĉe, ke li ekdormis, tuj, kiam li nur sternis sin sur sia petato. Sed tiumomente li ne estis sufiĉe lacigita por rapide ekdormi. Tial li serĉis akompanon por povi babili kaj restadi maldorma.
Sur la altaĵo, kie la karavano kampadis, staris abioj tiom altaj kiom turo. Ili kreskis ĝis la bordo de la lago. La abioj memoris lin pri lia vilaĝo kaj pri la pacaj kabanoj de lia hejma regiono. La kabanoj estis faritaj el argilo, sen fenestroj, sen mebloj. La kuireja fajro brulis sur la stamfita tero en la mezo de la kabano, kaj kiam lia patrino kuiris, la kabano ĉiam estis plena de fumo; ĉar la fumo foriĝis nur iom post iom je la flankoj, sur kiu apogis sin la palmtegmento sur la fostoj, kiuj kuntenis la argilajn murojn de la kabano.
Tie la tero estis dense kovrata per fingrolongaj abiaj pingloj, kiuj estis deskuitaj de la arboj. Kaj tio memoris lin pri la festotagoj en lia vilaĝo, se en ĉiuj kabanoj la stamfita tera planko estis dense priŝutita per verdaj abiopingloj, kiuj estis pli belaj ol la plej bela tapiŝo, kaj kiuj plenigis la kabanojn kun aroma odoro, pli dolĉa ol la plej rava parfumo.
Li kaŭris kun la brakoj volvitaj ĉirkaŭ la genuojn. Li ne fumis, rigardis nur supren en la kronojn de la abioj.
„Andreo“, li diris, ĉu ankaŭ vi havas en via vilaĝo abiopinglojn en la jacalitos, en viaj kabanetoj, se vi havas festojn?'
„Nu, certe“, Andreo respondis.
Andreo, kiu en tiu momento pensis pri sia ĉaro kaj kiu kondukas ĝin, kaj kiel la junuloj nun eble ie devas halti kun la ĉaroj en la ŝlimo, kvazaŭ estis vekita el siaj revoj per tiu ĉi demando. Ankaŭ li memoris pri la hejma regiono pro la tapiŝo de la pingloj, sur kiu ili tie kampadis. Kaj ankaŭ li subite rememoris pri sia knabino Estrellita, la Steleton, kiun li devis postlasi, kun kiu li esperis loĝi iam en kabano, kie la stamfita tera planko estas kovrata de abiaj pingloj.
„Bueno“, parolis Celso plu, „se ankaŭ vi havas abiajn pinglojn en viaj casitas, dometoj, kaj tial same pensas kiel bele estas hejme, jen rigardu nur sufiĉe longe tiun abion ĉi tie. Adiaŭu de ĝi. Estas la lastaj abioj, kiujn vi ne plu vidos de nun dum jaroj. Eble ili estas entute la lastaj abioj, kiujn vi vidos en via vivo. Ĉar ni estas la perdidos, la perditoj. Kaj ĉu vi kiam ajn revenos kaj kiam ajn revidos abiojn, tion eĉ Sankta Andreo ne povus rakonti al vi. Kunprenu bonan nazplenon kun vi en la monterion, de tiu odoro de la abioj ĉi tie.“
Andreo levis branĉeton, kiu kuŝis je lia flanko, ludis kun ĝi, flaris je ĝi kaj kvazaŭ senpripenseme li metis ĝin en sian pakaĵon.
„Tio estas bona ideo“, diris Celso, kiam li vidis tion. „Tion ankaŭ mi volas fari. Havi tian branĉeton kaj teni ĝin ĉeokaze en mano vespere ĉe la bivakfajro en la monterio, estas kiel havi etan peceton da espero. Kaj eĉ, se ĝi estos elsekigita, ĝi estos ja ĉiam esperiga, kaj oni ne forgesos, ke ie kreskas abioj en la mondo kaj, ke ie iu estas, kiu atendas vin kaj kiu pensas pri vi, kiom ajn aĉa afero trafas vin.“
Andreo nun same perdis sian dormemon. Li rektiĝis kaj proksimiĝis al Celso. Ili parolis dum certa tempo nenion. Ili rigardis nur malsupren al la lago, kie ludis malgrandaj ondoj subsune.
Ĉirkaŭ ili babilis kelkaj el la viroj. La plej multaj dormis. Kelkaj malmutaj manipuladis je sia pakaĵo.
Tiam oni aŭdis grincantan krevon, krakadon kaj falon de giganta abio, kies branĉoj dum la renversiĝo kraketis kaj fajfis tra la aero. Transe, sur la alia flanko de la lago lacigita maljuna abio ĉesis balanci sian kronon en la sunlumo. Ĝi sternis sin teren por morti kaj por doni lokon al la junaj, kiuj strebis al la lumo, kaj kiuj portis la esperon en si, ke neniam la sama sorto okazu al ili, kiel al la faligitaj kamaradoj de sia aĝo kaj de foruzita vivoforto.
„Eltranĉu ĉi tie sufiĉe da ocote, kenon“, diris fine Celso. „Se vi ĉi tie ne detranĉos kenon, vi ne plu havos ĝin sur la tuta vojo, kaj vi tiam povos provi ekblovi fajron per sekigita merdo. Ĉu vi tion iam provis? Funkias tute bone, sed devas esti merdo de ĉevalo aŭ de mulo. La merdo de tiuj diodamnitaj capataces estas uzebla por nenio. Ĝi fetoras nur kiel la pesto, kiel cetere la tuta bando entute. Se mi nur povus peli al ĉiuj tiuj kojotoj la maĉeton tra la kadavro. Mjito, fileto mia, tio ja estus ankoraŭ agrabla plezuro, damnite! Mi tute nenion scias en la mondo, kion mi volus fari kun pli da devoto. Por tio mi lasus min eĉ pendigi kun volupto kaj poste tuj entombigi tie. Vi konas ja la du rabistojn, kiuj kaptis min en Hucutsin por duro, por tri surfekitaj pesoj. Sed mi tute ne devas grati mian maĉeton je iliaj stinkantaj ledohaŭtoj.“
„Mi ne scias, kion vi celas, que pienses, hombre“, diris Andreo, sen deturnigi sian rigardon de la briltrema lago.
„Mi estas adivinador, aŭguristo, fileto mia“, diris Celso. „Ĉu vi tion ne scias? Mi povas antaŭdiri tute konkrete, kio okazos en tiu marŝo al tiuj du friponoj. En la lasta kampadejo, en la lasta setlejo, de kie ni hodiaŭ matene ekmarŝis, mi hieraŭ ja devis helpi konstrui la latbarilon, kiun la muloj damaĝis per tretado. Jen mi enmartelis certan palo, foston, kaj kiam la viroj ektiris la baston al la alia palo, jen renversiĝis mia fosto. Sed kiel tiel rapide rami teren foston, se oni devas fosi la truon nur per la manoj kaj la maĉeto kaj la capataz ne volas atendi, ĝis mi ree estos firmstamfinta la teron ĉirkaŭ ĝi. Jen la bastarda filo de putino per la skurĝo tiel brutale batis min, ke mi ekhurlis, tion mi devas diri al vi! Damne, kaj apenaŭ horon poste mi tie staras kaj tiras iom post iom la dornojn el miaj manoj, ĉar ili enboris sin kaj mi ne tute povis kapti ilin, jen alvenas alia filo de kotŝmirita hundino kaj diras: 'He, vi flojo, fi-pigrulo, stinkanta kanajlo de mulo, ĉu vi volas fari ĉi tie fiesta, feston, mi ja tuj donos al vi vian feston.' Kaj jen li tuj ŝarĝis hajlon da batoj sur min per sia mulovipo. Mi diris nenion, kiun sencon havus kvereli?! Oni devas ne paroli, sed agi. Kaj vespere, jen mi agis. Mi legis al tiuj du hundoj, kiuj vendis min por tri pesoj kaj nun eĉ dum la marŝo volas turmenti min, la manojn. Mi konas nun ilian sorton tiel bone kiel mian. Mi ja diris al vi, ke mi estas aŭguristo. Mia kulpo tio ne estas. Estas skribite en iliaj manoj, ke la hundino, kiu naskis unu el tiuj du vojembuskistoj, ne plu revidos lin inter siaj filoj kaj la tortiljoputino, kiu elvomis la alian mulmerdulon, same havos filon malpli antaŭ ol ni alvenos en la monterio. Mi ne estigas sortojn, mi legas nur en la manoj, kion la sorto devas plenumi. Tiuj du knaboj, kiel ajn belaj ili estas, kiel ajn fieraj ili sidas sur la selo kaj kiel ajn majeste ili zumigas la vipojn kaj komandas, ambaŭ ne akompanos nin ĝis la monterio. Neniu el ili revenos, kaj ambaŭ oni ne enfosos sur benita tombejo. Tiaj estas la sortoj de la homoj, tion ni povas ŝanĝi neniel. Kaj se la sorto iras sian vojon, mi faros nenion por malhelpi ties iradon.“
„Estas efektive, friponoj“, diris Andreo, „kaj mi pensas, ke estos pli agrable en la monterio, se ili ambaŭ ne estos tie.“
„Pri tio vi povas esti certa, fileto mia, estos pli bone tie sen ambaŭ. La capataces, kiujn ni tie havos, ja certe ne estas bonkoraj inoj kaj ili certe damne bone scias svingadi la skurĝon. Sed ili apenaŭ ne havos tiel inferan ĝojon pri tio turmenti iun, kiel la du uloj ĉi tie. Tiujn, kiujn ni havos tie en la ĝangalo, faros ĉion kiel negocistoj. Por tio oni pagas ilin. Sed ili ne ekscitiĝas ĉe tio kaj ĉeokaze svingas la vipon eĉ tiel, kvazaŭ ili karesus ŝafidon, kaj de tempo al tempo vi povos interparoli kun unu el ili kaj diri al li, ke via stomako doloras pro pirozo, kaj tiam li tiros vin flanken kaj skurĝos vin nur je duono de tio, kion oni punnotis por vi. Sed tiuj murdobruligistoj havas sian plezuron pri tio perforti sendefendajn peonojn. La plej fiaj friponoj surtere estas tiuj, kiuj delektiĝas je sendefenduloj. Kaj la samaj kanajloj, egale kiun vi el ambaŭ renkontus sola kaj hazarde estus supera al li, estus la plej ridinda plorhundeto, kiun vi povas imagi. Ĉiu el ili tiukaze tremus kaj plorĝemetus kiel maljunulino. Ĝuste tio estas tio, kio faras la kojotojn tiel naŭzigaj al mi, pli naŭzigaj ol laŭsoj. Similan vi povas observi ĉe policistoj kaj ĉe skribistoj en la oficejoj. Se ili tenus iun ĉe la kolumo kaj tiu montrus eĉ nur oblikvan vizaĝon, jen ili tirus lin en angulon kaj batadus lin tiom longe ĝis li kurbiĝus kaj lamiĝus. Kaj poste ili dirus, ke li falis, ĉar li estis ebria. Kia aĉa bando, estas la samaj, kiuj krias al nia vizaĝo, kiaj gigantaj virviroj ili estas, kiaj veraj viroj kaj la grandaj herooj, kiuj havas sole la rajton aliajn komandi kaj ĉirkaŭĉasadi. Estas stinkanta kanajlaro. Nia kota salivo estas ankoraŭ tro bona kraĉi ĝin al tia speco de herooj vizaĝen. Se mi volus tradraŝi vin, mi kaptus vin je via kolumo kaj ekdraŝus vin tiom, ke la batoj kvazaŭ hajlus sur vin; sed mi farus tion sola, kaj mi ne ligus vin al io, mi lasus al vi la liberon defendi vin. Kaj mi ne bezonus la helpon de ses aldonaj uloj, kiuj protektu min, se viaj pugnoj draŝus min. Sed kontraŭ tiuj kojotoj ĉi tie, kontraŭ kiuj vi havas neniun alian rimedon, vi devas blovi specialan kornosignalon, por ke ili komprenu vin. La sorto, kiun mi antaŭdiris al ili el iliaj manoj, baldaŭ blovos la necesan signalon al ili. Vi povas veti vian lastan ĉemizon kun mi, mjito, filo mia.“
„Ĉu vi diris do al la du hundoj, kion vi legis en la manoj?“ demandis Andreo kiel ŝafido.
„Al vi certe la sunardo glitis intesten, ke vi supozas tion pri mi“, diris Celso.
„Estas ja tamen pli bone, ke vi diras ion al ili, por ke ili bone memgardu survoje kaj por ke vi ne havu la kulpon, kiam io estos okazinta al ili.“
Celso rigardis Andreon per kunpinĉitaj okuloj. Li ne sciis ĝuste, ĉu Andreo diras tion serioze aŭ ironie.
„Ĉu vi opinias tion efektive?“ li demandis, „ke mi avertu ilin ambaŭ, kion la sorto intencas fari al ili?“
„Estas, mi opinias, ja ankaŭ ili estas kristanoj kaj ne paganoj“, diris Andreo heziteme.
„El la tono, kiel Andreo parolis, sentis Celso, ke Andreo opiniis efektive tion, kion li diris.
„Ĉu kristanoj? Merdo ili estas. Seka bovomerdo ili estas, sed ne kristanoj.“ Celso diris tion tiel, kvazaŭ la sorto de la du capataces jam plenumiĝis je ili. „Kristanoj, ĉu? Nu, bone. Tiukaze mi ne volas esti kristano, sed prefere ĉino aŭ mi ne scias kio, sed ĉiukaze ne la sama kia ili. Kaj mi diru tion al ili, ĉu? Ili povis ja demandi maljunulinaĉon en Hucutsin en la sanktulofesto kaj doni al ŝi du realojn, por ke ŝi aŭguru al ili. Tio ne estas mia negoco. Mia negoco eble estas atenti pri tio, ke mia aŭguro estu prava.Se vi volas havi bonan sorton por vi, un buen destino, tiukaze vi devas tikli ĝin iom en al faŭko, por ke ĝi viviĝu. Estas adivinador muy malo, aŭguristo tre fia, kiu ne de tempo al tempo forte tretas sur la piedfingrojn de la sorto, por ke ĝi kviku. Kaj mi nun tuj ankoraŭ rakontos tion al vi: „Se vi diros al tiuj du putinfratoj, al tiuj cabrones eĉ nur mallongan silabon el mia aŭguro, aŭ se vi diros eĉ nur vorton al alia muchacho ĉi tie en la trupo, aŭ nur al via granda amigo Santiago, kara mia, tiam mi draŝos al vi tiel forte vian grimacon, ke vi pisos dentojn antaŭe kaj malantaŭe. Tion vi nun scias. Fermtenu vian damnitan babiltruon kaj diru ankaŭ ne estontece, ke mi kapablas aŭguri el manoj. Jes ja, kaj nun ĉi tie vigliĝas. Jen venas la capataces, kaj jen vi ankaŭ jam aŭdas la fajfadon por la plumarŝo. Ek do.“
Rimarkoj
adivinado = hispane: aŭguristo.
adivinador = certe meksika variaĵo, slanga vorto por aŭguristo.
adivinador muy malo = tre fia aŭguristo.
casitas = dometoj cabrones = virkaproj, fikuloj (kiel insultvorto).
duro = kvin pesoj.
jacalito = kabaneto.
ocote = speco de abio, tielnomata montezuoma abio, kies branĉoj facile estas flamigeblaj pro la entenata rezino.
que pienses = kion vi pensas.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.