La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARŜO EN LA REGNON DE L' MAHAGONO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Enretigis Geo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
Glosaro

ĈAPITRO 5

I

Foje-foje homoj, kiuj dum la unua renkontiĝo reciproke tradraŝis sin, fariĝas poste la plej bonaj kaj plej fidindaj amikoj.

Tiel okazis ankaŭ inter Andreo kaj Celso. Ankoraŭ antaŭ la ekmarŝo, kiam Celso jam sufiĉe sobriĝis por vidi la ĉirkaŭon kun pli klaraj okuloj, li repaciĝis kun Andreo.

Li sukcesis klarigi al Andreo, ke tiu havis same tiom da kulpo je la pugnobatalo kiel li mem.

Andreo kiel carretero, kiel ĉaristo, pro tiu laboro, kiun li faris multajn jarojn, tute demetis la kutimojn kaj la manieron de la parolado de indiĝenoj en la malgrandaj vilaĝoj. Per la maniero, kiel li vestis sin kaj kiel li moviĝis inter ladinoj kaj per tio, ke li sciis legi kaj skribi, li vekis ĉe ĉiu la impreson, ke li apartenas al tiu klaso, el kiu la monterioj kaj kafoplantejoj prenas siajn kontrolistojn kaj capataces kaj privilegiitajn laboristojn, de kiuj oni atendas certan gradon de inteligenteco.

Tiel estis tute kompreneble, ke Celso rigardis Andreon, kiam tiu proksimiĝis al la bivakfajro de la estontaj monteriolaboristoj, kiel capataz-on, kiel spionon kaj kaŝan fian elesploranton kaj fanfaronulon el la privilegiitaj laboristoj. Kaj ĉar la kolero, kiun sentis Celso kontraŭ la capataces, tiam ĵus atingis sian kulminan punkton, estis ne kulpigeble, ke li atakis Andreon ŝajne sen kaŭzo. Andreo komprenis la konduton de Celso, de kiam li eksciis ties historion, eĉ pli bone ol kelkaj aliaj komprenus tion. Li ja kiel Celso tute sen kulpo kaj sen povi fari ion kontraŭ tio falis en la kaptilon de varba agento, en tiun de don Gabriel. Li eskapis de la bieno, al kiu li apartenis kvazaŭ kiel la gregoj kaj la nemovebla terposedo, pro pluraj cirkonstancoj. Unufoje jam for dum pli longa tempo de tiu ĉiu speco de preskaŭa servuteco kaj for de la bieno, kaj jam tie, kie la potenco de la bienuloj estas malpli forta, kaj kie la samtempa kuneco de liberaj laboristoj kaj de ligitaj laboristoj estas ne plu praktikebla, la indiĝena kamparano kaj lia estonta familio estas perditaj por la bieno kaj ties senmoveblaj valoraĵoj.

Sed la bienuloj, kiuj iafoje laŭŝajne lasas eskapi peonon, ĉiam trovos rimedojn kaj vojojn rekonduki peonon al la heredaĵo de la bieno, kiam ili pensas, ke tio estas favora En la bieno, de kiu devenis Andreo, vivis la patro, la patrino kaj la pli junaj gefratoj de Andreo. La patro de Andreo havis ŝuldojn ĉe la patrono, kaj la bienulo decidis enkasigi la ŝuldojn de la peono, kiu estis sen posedo, per tio, ke li vendos lin por la ŝuldosumo al varba agento de la monterioj. La viro fariĝis olda kaj verŝajne ne longe plu estis taksebla kiel plenvalora laboristo. Tion diris ankaŭ la agento de don Gabriel. Sed la bienulo trankviligis don Gabrielon pri tiu afero: „Ne timu, vi ne devas preni la oldulon, vi ricevos la filon, kiu estas fortika kaj sana kiel kvarjara taŭro.

La filo efektive venis kaj transprenis la kontrakton de la patro, ĉar li ne kapablus vidi tion kiel la patro pereas kaj mortas en monterio.

Tiel la bienulo ricevis la ŝuldosumon kontante elpagitan de la agento. Samtempe li povis reteni sian peonon, la patron de Andreo, kaj per tio li firmtenis en la bieno ankaŭ la pli junajn gefratojn de Andreo, kiuj iom post iom plenkreskiĝos, kaj kun certo poste ankaŭ la familiojn, kiujn fondos tiuj plenkreskiĝintaj infanoj post malmultaj jaroj. Tiam iutage ankaŭ Andreo revenos el la monterio, tuj kiam li forlaboris la ŝuldosumon de sia patro, kaj reveninte el la monterio, li rigardos la bienon kompare al monterio kiel paradizon. Sed tio ne estos ĉio. La bienulo intertempe estos parolinta kun unu el siaj peonoj, kiu havas edziĝkapablan filinon. La bienulo promesos al tiu peono, ke li donos pruntedone al la filino kiel doton precipe fekundan pecon da tero, kie ili povos starigi sian kabanon, krome du ŝafojn kaj du porketojn, sub la kondiĉo, ke ŝi edziniĝos kun Andreo, kiam li revenos. Andreo reveninta de monterio havos sopiron al ino, tiel kiel taŭro, kiu tri monatojn estis enfermita sen bovino. Tiel li edziĝos tiom rapide al la knabino, kiom la moro inter siaj parencoj tion permesas. Kaj la bieno havos novan setliĝintan familion el peonoj. Bieno sen laboristoj estas senvalora, kaj la ununuraj laboristoj, kiujn bieno povas havi en tia regiono, estas la familioj, kiuj apartenas al tiu bieno.

„Vi estas simile profunde en la merdo kiel mi, tion mi jam nun volas diri al vi“, opiniis Celso, kiam Andreo rakontis al li, kiel li venis en la trupon.

,Ni ĝiskole estas en ĝi; vin atendadas knabino, kaj min atendadas knabino; ambaŭ ili certe devos atendi ĝis elsekiĝos iliaj musetoj“, diris Andreo.

„Mi nun ankoraŭ estas en iom pli bona situacio ol vi“, klarigis Celso. „Mi povas forkuri, mia patro ne estus kompensodeva, mi ankaŭ ne havas garantianton, kiun ili povus preni por mi. Sed en via kazo, en via kazo via patro devus anstataŭi vin. Kaj tiam vi estus ĝuste tie, kie vi estis , kiam vi ankoraŭ laboris ĉe viaj ĉaroj kaj via knabino sidis apud vi sur la ĉaro.“

„Sed, azeno, kiu vi estas, kial vi ne forkuras?“ demandis Andreo, „se nek via patro, nek kiu ajn estas kompensodeva por vi.“

„Azeno, azeno estas vi. Kien mi iru? Se mi volas havi mian knabinon, mi devas reiri en la vilaĝon, ŝi ne forlasos la vilaĝon. Tie estas ŝia tero, kaj tie estas ŝia patro kaj ŝia patrino. Kaj se mi reirus al la eta pueblo, la polico sekvatage havus min je la hoko, ili retrotrenus min al la monterio, mi kaptus kvincent batojn dorsen aŭ eĉ mil da ili, kaj sidus kun cent pesoj por la kaptiĝo eĉ pli profunde en la kaĉo. Tiel stulta mi ne estas. Kaj se mi ne povus reiri al la pueblo al la knabino, kiun sencon havus iri aliloken?

Ĉie vi devas labori, kaj damne streĉe labori, eĉ ne centavon ili donacus al vi. Tiukaze mi same tiel bone povas labori en la monterio. Forkuri, libere moviĝi laŭ propra plaĉo, ĉu? Kien? Ĉu de laborloko al laborloko? La salajro ja apenaŭ estas tre diversa. Ĉu kafoplantejo, ĉu monterio, ĉu ĉaro, ĉu esti arriero, do mulisto. Kiom da jaroj vi laboris kiel ĉaristo, ĉu vi diros al mi? Nu bone, ĉu vi do nun povas aĉeti al vi iun milpa, tute etan maizkampeton? Damne. Nenion. Nenion vi havas. Jaron post jaro vi veturigis ĉarojn kaj laboris, pli dure kaj pli ol ĉiuj viaj bovoj, kaj nun vi eĉ ne povas pagi la ŝuldon por via patro en la bieno, kaj vi devis transpreni eĉ la ŝuldon en la kontrakton, kiun vi havis ĉe via transportĉefo. Forkuri, ĉu? Diru al mi, kien? Jen, prenu la cigaron, mi scias rulumi ĝin pli bone ol vi. Ankaŭ tion vi lernos en la monterio, kiel oni rulumas bonajn cigarojn.“


Rimarkoj

arriero = mulisto, mulpelisto.

milpa = maizkampo.

II

Je la unua tago la karavano venis ĝis ranĉeto. Ĝia nomo estis: Chiquiltic, jen indiĝena vorto, ĝi signifas: Tikla punkto. La mastra domo estis argila kabano, kiu staris sur monteto, de kie la posedanto povis transrigardi ĉiujn tiujn mizerajn kabanojn de siaj peonoj, kiuj troviĝis pli malsupre.

La karavano kampadis parte sur la deklivo, parte malsupre inter la kabanoj de la indiĝenoj, parte rande de la arbara tereno, parte eĉ en la tereno de la arbaro mem.

Kvankam la marŝo ne estis tro streĉa, oni rigardis la distancon kiel „una jornada regular“, kiel kutiman farendan tagan kvanton. Sur la vojo krucendis rivero. Tio estis sufiĉe da laboro. Oni devis tie malŝarĝi ĉiujn bestojn. La ŝarĝojn oni portis sur la kapoj de la viroj trans la riveron. Se oni lasus la ŝarĝojn sur la dorsoj de la muloj, ili malsekiĝus kaj disiĝus, ĉar la akvo estis tiom alta, ke ĝi atingis la kolojn de la viroj.

Sur la alia flanko necesis lasi iom da tempo al la bestoj, por ke ili fariĝu sekaj por eviti, ke ili tro rapide vundfrotiĝos. Tiam necesis ree ŝarĝi la bestojn. Por ĉio ĉi oni bezonis sufiĉe da tempo, kio fakte mallongigis la ceteran tagon, tiel ke jam estis malfrue posttagmeze, kiam la karavano alvenis en Chiquiltic.

Andreo kaj Celso kaŭris je la sama bivakfajro.

„Foje provu“, diris Andreo, „ĉu vi ricevos por dek centavoj manteca, buteron supre en la domo aŭ en kabano. Jen prenu la ladokruĉon.“

Celso ekmarŝis. En ĉiuj kabanoj on marĉandis, pri ovoj, sekigita viando, graso, tortiljoj, akra kapsiko kaj kruda sukero.

Kiam li fine revenis kun la aĉetita butero, li diris: Ni havas novulon.“

„Kian novulon?“ demandis Andreo.

„Novan kaptiton, denove iun, kiu tute libervole iras en monterion. Li vagadis ĉi tie du tagojn en la ranĉo kaj atendis la karavanon. Li iris renkonte al don Gabriel, kiam mi ĝuste estis tie supre en la domo kaj demandis pro la butero. Don Gabriel pendigis sian hamakon per hokoj por la nokto tie supre en la portiko de la domo. Mi ne volus dormi tie. Tie amase svarmas la puloj. Jen la novulo demandis don Gabrielon, ĉu tiu estas preta varbi lin por monterio. Jen don Gabriel rigardis lin de ĉiuj flankoj, palpadis lin, vi ja scias kiel li faras tion, kaj poste li diris: 'Bueno, vi rajtas kuniri, toston, kvindek centavojn ĉiutage, ĉu kulpojn? Ne. Ĉu vi volas havi antaŭpagon por la enganche? Do, tiel do, jen kvin pesojn kiel antaŭpago, aĉetu la necesan por la marŝo. La kontrakton ni skribos en la monterio. Vi ŝparas multe da mono, vi ne devas pagi stampilon. Elserĉu tie malsupre bivakfajron, kie vi povas sidiĝi al la muchachos. Kiel vi nomiĝas? Santiago, bueno, adios.' Tiam don Gabriel mangestis foriri al li, kaj poste li balancis sin ree en la hamako. Tiel al li falas la rostitaj meleagroj en la buŝon. Oni eĉ malfermas lian buŝon, por ke li ne laboru ĝis renversiĝo.“

„Kie li estas nun, la novulo?“ demandis Andreo.

Li iras de kabano al kabano kaj aĉetas manĝon al si. Jen, vi, tie li ŝteliras rekonte al ni.“

La novulo rekte venis al la fajro de Andreo, verŝajne, ĉar li vidis sidi nur duopon, dum ĉe ĉiuj aliaj fajroj kaŭris ses, ok kaj eĉ dekdu da viroj.

Kiam li estis malproksima nur kvin paŝojn, Andreo vokis: „He, vi ja ne serioze volas diri al mi, ke vi estas Santiago de Cintalapa?“

„Haltu vian diodamnitan mokan klaĉtruon, Andreĉjo, al la stinkanta engachador, al tiu hundido, mi diris, ke mi estas de Suchiapa, kaj mi larĝbatos al vi la grimacon, se vi rakontos al kiu ajn, ke mi estas ĉaristo. Kaj vin tio same koncernas“, li diris, turniĝante al Celso.

„Kiu estas tiu, kiun vi havas ĉe vi, Andreĉjo?“

„Vi ne devas zorgi pri li, estas Celso. Li estis pli frue en Soconusco, en la kafoplantejoj kaj estas nun jam sperta olda knabo en la monterioj. La plej bona muchacho en la tuta mahagonarmeo.“

Santiago sidiĝis al la fajro kaj komencis elpaki el la reto ĉion tion, kion li aĉetis por la kuirado de la vespermanĝo.

„He, vi, Celso“, diris Andreo, „jen Santiago, li estis kun mi ĉaristo, li veturadis kun mi dum jaroj en la sama kolono. Ĉe mia sankta animo de bovo, hombre, Santiago, vin mi atendis vidi ĉi tie tute laste. Nun mi ja ne plu povos esti tiom hunde trista, de kiam ankaŭ vi estas ĉi tie.“

„Ĉu vi scias, m'ijo, mia filo“, opiniis Santiago, dum li metis la nigrajn fabojn en poton sur la fajron „estis ĉiam mia sopiro iam iri al monterio. Se vi estis ĉaristo dum kelkaj jaroj, jen dio ŝparos al vi la inferan fajron, oni diras. Sed la homoj diras ankaŭ, ke tiu, kiu estis du jarojn en monterio, ne estas akceptata de diablo en infero, ĉar la diablo povas timigi lin nek per fajro nek per torturo kaj ĉar li acidigas ĉiun plezuron al li. Kaj ĉar tio ĉiam estis mia granda sopiro rigardi kiel estas en monterio, tial mi nun estas ĉi tie.“

„Sed, viro, hombre“, ridis Andreo, „ne parolu al ni tian fridan kikerokaĉon. Diru prefere rekte, que pelo tienes en tu sopa? Kia haro estas en via supo?“

Santiago tordis la vizaĝon kaj klarigis: „He, frateto, la hareto en mia supo estas dek jaroj penitenciaria, kaj se la juĝisto tagon antaŭe eble estos difektinta la stomakon al si, povus esti ankaŭ tute bone dudek jaroj da prizono. Eble vi nun komprenas mian sopiron al monterio pli bone, kaj multe pli bone vi nun komprenos, ke mi al vi, kaj al tiu tie, kiel vi diras, Celso, ke mi al vi ambaŭ frakasos la babillukon tiel, ke eĉ ne loza dento plu restos pendanta en ĝi, se vi diros ion pri tio al iu ĉi tie aŭ kie ajn aliloke.“

Li kirladis en la faboj, ŝutis la muelitan kafon en la ladokruĉeton, ĵetis kelkajn pecojn de bruna sukero sur ĝin, verŝis akvon aldone en ĝin ĝis la supra rando kaj ŝovis la kruĉeton al la bivakfajro, dum li tordis la vizaĝon kaj ŝovegis malantaŭen sian kapon nuken, ĉar la mordanta fumo de la fajro kvazaŭ pikis lin en la okulojn. Kiam li nun havis ĉion necesan laŭ sia deziro staranta je la fajro kaj tiam pacience devis atenti pri tio, ĝis ĝi estos boligita, li rulumis al si cigaredon kun maiza folio, ekbruligis ĝin kaj diris: „Ke mi povus kapti nur ok jarojn, mi ne supozas. La okazaĵeto estis tro tikla. Dek jaroj almenaŭ atendus min. Jen viro kuŝas du metrojn sub la tero, kaj, kiel ili ĉiuj diras, li estis en la kulmino de sia vivo, kaj mi transmondigis lin, kaj ion tian oni ĉiam notas malakcepte al oni. Tia afero okazas subite al vi, kaj vi eĉ ne scias kiel. Per unu fojo li kuŝas tie kaj ne plu grumblas, kaj jen ne helpas plu balzamo kaj neniu kamomila teo kaj oni devas rapide foriĝi.“ „Sed, hombre, tiel oni ja ne rakontas pri tia afero“, diris Andreo. „Parolu rekte pri tio, laŭ bona kristana maniero, kaj ne salivumu malsupren iun kaĉon kiel olda pagano, pri kiu oni ne scias, ĉu ĝi estas vomita aŭ poste eligita. Aŭ tenu fermita vian buŝon entute, kaj digestu la intestojn.“

Santiago kompreneble ne kapablis fermteni la buŝaĉon, kiel neniu povas fermteni ĝin, se io gorĝopremas lin interne. Li devas paroli pri tio, pro lia stomako, kaj eĉ, se kostus la rompitan nukon al li. Ne la cerboj kaj ne la manoj, sed la buŝoj alportas plej ofte malbonon al la homoj. Vi ja konas mian amikinon, Sinforosa, tiun, kiun mi havis en Cintalapa, ĉu?“ demandis Santiago.

„Certe“, respondis Andreo, „ĉiu infano sciis, ke ŝi estis via edzino. Ĉu ŝi havis infanon de vi, ĉu?“

„Unu infanon, ĉu? Tri infanojn ŝi havas. Du mortis aŭ la patrino, mi celas la patrinon de Sinforosa, la olda fisorĉistino, venenis ĝin. Ŝi ja neniam ŝatis min, kaj centfoje la aĉa oldulino diris al mi vizaĝen, ke ŝi volus min vidi dek paŝojn sub la tero kaj miajn idojn aldone. Nur tiukaze ŝi estus feliĉa. Sed la knabino ŝatis min, kaj mi la knabinon, kaj la infanoj naskiĝis, mi eĉ nur foje devis skui la maldekstran koksan oston. Tio estas ja tute normala. Du monatojn aŭ tri monatojn sur la diodamnita camino, sur la vojo, kun la ĉaroj, oni laboraĉas tiom, ke oni fariĝas verda kaj blua pro tio, kaj tiam oni revenas ĉeokaze kun la karavano tra Cintalapa, kaj haltas, ripozas du tagojn, kaj tiukaze oni ĉiam estas ĉe la knabino. Bueno, do bone. Kaj kiam mi tiam ree estis du monatojn for dum marŝo, jen okazis fiesta, festo, granda jarfoira spektaklo en Cintalapa. Iu karnavalo aŭ enoficigo de nova prezidanto de la municipo aŭ io tia. Multe da dancado. Kaj biero kaj tekilo, kaj muskatvino, aniza likvoro. Kompreneble ankaŭ Sinforosa estis tie. Ŝi havas ja nur dudek jarojn kaj belas kaj dancas volonte. Kaj se ŝi ĉeokaze ĉe tio havas sian privatan plezuron, tiukaze tio apartenas al tio. Kaj tion mi ja eĉ pardonas al ŝi. Botelon oni ja devas de tempo al tempo ŝtopi per korko, alikaze ĝi eĉ mallernos esti botelo kaj fariĝos ŝima.

Sed tio, kio min tiam tamen ĉagrenis, kiam mi eksciis tion, estis, ke tiu pusotubera hundo, nomata komercisto, havanta tienda-on, fatrasan butikon, forlogis mian knabinon kaj edzinon al sia domo, kiam ŝi estis iomete gaja kaj ebria de la muskatvino. Lia edzino ne estis hejme kaj tion Sinforosa ne sciis. Alikaze ŝi ne irus tien. Kiam ili tiam estis dum certa tempo en la domo, tiu ido de fava hundino, pugnobatis ŝian kapon, ĵetis ĝin kun bruo sur la liton kaj perforte ŝtopis la korkon en ŝin.

La knabino en Cintalapa havas mem butiketon kun tvirno, kudrilojn, cigaredojn, rubandojn, kandelojn mem gisitajn de ŝi, bananojn, limonadon kaj bombonojn, kaj ĉiujn aliajn aĵojn, kiujn bezonas la homoj ĉiutage. Estis butiketo, kiun mi aĉetis kaj aranĝis de antaŭpago, kaj por tio, ke ŝi havu ion por fari kaj por ke ŝi vivtenu sin de ĝi, dum mi marŝas kun karavano. Sed tiam ŝi vere komencis aferon kun la komercisto. Jen 'mia kara dolĉa limaketo' kaj jen 'mia kara musokatineto' kaj krome ĉiuvespere reciproka sursaltado, ĉie, kie ili havis loketon por faligi sin. Lia edzino kompreneble sciis nenion, kaj amason da infanoj li havis mem en la propra domo. Se mi nur pensas pri tio, mi povus ebriigi min, damne. Pri tio oni povas fariĝi tute freneza. Kaj krome ŝi ĉiam diris al mi, ke ŝi ŝatas nur unu viron, kaj tiu estas mi. Kaj tiel, nu, vi ja povas imagi tion, kiel tio deruliĝas ĉe voluptaj inoj.

Eterne tiklas ilin. Kaj ili ne povas havi sufiĉe da ĝi kaj parolas tie sukere kaj ĉi tie miele, kaj tie ili faras sapoŝaŭmon kaj ĉi tie bone kirlitan ovoblankon, kaj oni neniam scias, kio tiukaze esence estas ĝusta kaj kio vera kaj kio mensogita, kaj kiel tio iras antaŭe kaj malantaŭe.

Bueno. Jen mi iutage alvenas kun mia trupo, mi veturis tiam kun la karavano de Pedro. Vi jam estis for, Andreĉjo. Do, mi alvenas kaj ĉio estas bona kaj agrable varma, kaj ĝi estas freŝe suka kiel ĉiam. Je la unua tago mi verŝajne estis tro trudiĝema, kaj tial nenio frapis mian atenton.

Sed je la dua vespero, diversaj aferoj ŝajnis al mi tamen iom nekutimaj. Ĝi regis subite unu aŭ du trukojn, kiujn mi ne konis, ili ne estis tute neplezurigaj, sed post certa tempo mi tiam pensis, ĉe la diablo, tion ŝi lernis ie. Kompreneble de alia. Sed tiam mi tuj pensis, ke tion ankaŭ alia ino povus rakonti al ŝi. Tiuj tian ja inter si priparolas. Kaj nun ŝi volis foje provi tion kun mi.

Je la sekva tago estis dimanĉo. Mi tiam ja devus ekveturi kun la ĉaroj. Sed mi parolis kun Pedro, kaj mi bonŝanĉis per tio, ke ni renkontis kunaĉetiston de maizo, kaj, ke li ofertis frajton, sed nur por la sekva tago. Kaj tiel ni povis restadi ankoraŭ dum la dimanĉo. Mi iris en la bilardan halon, kie estis la aliaj viroj, ankaŭ tiuj el la vilaĝo. Unu el ili estis ege ebria, li venis renkonte al mi, rikanis kaj kriis:’He, amiguito Santiago, kiel plaĉas al vi via korko- bofrato?’ 'Fermu la buŝon’, vokis kelkaj viroj, kaj unu el ili diris: 'Tiu ne scias, kion li diras, li estas ja de hieraŭ tiom ebria, ke li superfluas kiel barelo.’

'He, vi, kion vi celas per tio?’ mi demandis la viron kaj tiris lin je la kolumo de la ĉemizo al mi tiel, ke li fariĝis ruĝa en la vizaĝo. Li kvazaŭ kvikis: 'Demandu vian mujer, tiu povas rakonti tion pli bone ol mi.’

Mi puŝis lin trans la bilardan tablon kaj kuris al ŝi: 'Nun foje fine flutu tion al mi’, tuj mi diris ŝin. 'Mi ja scias, pri kio temas. Vi do rakontu al mi nun ankoraŭ la ceteran.’

Mi sciis nenion. Sed tio ne estis konata al ŝi. En tuta Cintalapa, la edzino de la komercisto, estis la ununura persono, kiu sciis nenion, kaj mi estis ĝis tiam la dua persono. Ĉar Sinforosa supozis, ke la viroj eble jam ĉion rakontis al mi, kaj ĉar ŝi sciis ankaŭ, ke kutime tiaj aferoj estas tre troigataj, se aliaj rakontas ilin por kaŭzi skandalon, tial ŝi nun babilis ĉion, por malfortigi la troigojn. Ŝi diris al mi, ke ŝi tute ne kulpas tion, ke la viro ne nur logis ŝin al seksumado, sed ke antaŭe li ankaŭ batis ŝin sur la kapon kaj tiam ŝin seksperfortis, kiam ŝi estis senkonscia kaj eĉ ne povis krii.Tio koleregis min, tion vi povas imagi. Ŝi diris tiam ankaŭ, ke ŝi kompreneble plu estis kun li, ĉar li ĵuris ĉe Sankta Virgulino, ke li fridasange mortpikos ŝin, se ŝi lin ne akceptus. Kaj tiam ŝi diris: 'Santiago, mi vida, mi alma, mia animo kaj mia vivo, vi ja scias, ke vi estas ĉio por mi.'

Mi ekis, kaj tuj mi estis ĉe la komercisto. 'He, vi, cabron, bastardo malica, kion vi faris kun mia edzino?' 'Mi', li diris rikane, 'kion mi faris kun via edzino? Ŝi ja tenis ŝian sinon al mi, aŭ ĉu ŝi ne faris tion? Kaj nun eliĝu, vagabondo, ebriema stratsentaŭgulo, aŭ mi alfajfos la policon kaj enkarcerigos vin, ĉu vi komprenas tion, rabisto kaj bandito! Elen, kaj lasu min en paco. Se ŝi volas putinaĉi, kial tio koncernu vin? Do, elen! Aŭ mi plenigos vian ventron per kelkaj kugloj kvardekkvinkalibraj.' Li etendis manon al la revolvero, kiun li portis malantaŭe en la zono. Sed tion mi ne riskis. Antaŭ mi troviĝis botelo kun tekilo, pli ol duonplena. Mi kaptis la botelon kaj draŝis ĝin sur lian kapon. Li ŝiradis je sia revolvero, sed la revolvero ŝajne firmkroĉiĝis je la butono de la malantaŭa pantalonpoŝo. Li ne povis liberigi ĝin. Mi puŝis lin kontraŭ vandon kaj ree marteladis lin per la botelo. Kiam mi tiam foje komencis tion, mi koleriĝis eĉ pli, kaj batadis tiom longe ĝis la botelo disrompiĝs sur lia kapo. Tiam mi kaptis tabulon, kiu estis ĉemane de mi, kaj mi draŝadis lin plu. Mi volis batadi lin tiom, ke li eĉ dum semajnoj ne plu pensu pri tio fikumi kun Sinferosa laŭ sia plaĉo. Li sangis sufiĉe forte, kaj mi pensis, ke li havas jam sufiĉe. Kaj tiel mi survojiĝis. Ekstere, tuj apud la magazeno staris du viroj, kiuj estis kun mi en la bilarda halo. 'Por certa tempo la fekfikulo ja lasos en paco mian mujer, tiu havas nun sian dorson plena de batoj, kaj tion vi povos rakonti al li, se li ne lasos en paco mian muchacha, mi tanos lian felon je dua fojo, se mi revenos.’

Mi iris al mia edzino kaj sidiĝis por manĝi. Mi diris al ŝi, ke ŝi nun certe havos pacon pro li dum certa tempo. 'Kion vi do faris kun li, he?’ ŝi demandis timigite. 'Mi draŝis al li kelkajn fojojn sur la melonkapon, por repagi tion, kion li batis sur vian kranion.’ Ŝi komencis plori kaj plorsingulti. 'La kompatinda kompatindulo, kaj li ja tute nenion faris, mi kulpas ĉion tion. Vi estas ja la vera diablo, kaj mi efektive ne plu volas havi ion komunan kun vi.' Kaj ŝi sidiĝis kaj ploregis kiel gurdo. Do, tiel nun aspektas la kaĉo, mi diris al mi, nun havas mi la tutan kulpon, kaj ĉiuj aliaj estas puraj senkulpaj anĝeloj. Mi sidis tie kaj havis la senton, ke mi estas terure stulta.

Kiam mi nun ĝuste pripensis ĉion tion, kiel ĉio tio estas interplektita, jen venas Pedro, la karavanestro kaj diras: 'Santiago, he, kuru tiel rapide kiel vi povas kuri. La polico serĉas vin, ili pensas, ke vi estas en la bilarda halo, sed ili tuj estos ĉi tie. Don Manuelo, tiu, al kiu vi draŝis suke sur la kapon, estas morta.’ Kiel freneziĝinta nigrulino tiam kriis Sinforosa: 'Morta, murdisto vi, vi eĉ mortbatis lin, murdisto vi estas!’ kaj ŝi saltis al la pordo, kuris mezen de la vojo, starigis sin tie kaj kriis: 'Polida, aqui, aca, ĉi tie estas la asesino, la murdisto, jen li.’

Mi kaptis la ĉapelon kaj kuris kiel sago el la domo. 'Al la ĉaroj’, diris Pedro, 'mi iros alian vojon, por ke ne leviĝu suspekto. Ni renkontiĝos tiam ĉe la ĉaroj. Pri tio ili ne pensas dum la sekvaj dek minutoj.' Mi kuris malantaŭ la domoj de la placo, laŭ ili, kie ni havis nian kampadejon antaŭ la urbo. 'Rapide, rapide, mi devas foriĝi, la polico persekutas min', mi diris haste al la viroj, kiuj tie estis kaj riparis la ĉarojn. Mi kuris al mia ĉaro, rapide plenigis mian pakaĵon, kaj kiam mi volis foriĝi kun ĝi, venis Pedro, donis al mi kvar pesojn kaj diris: 'Jen, iom da mono, kaj nun ek do! Ni ne diros, ke vi estis ĉi tie. Tiam ili ankoraŭ traserĉos du tagojn la urbon. Muy buena suerte, multe da feliĉo. Mi iros al via muchacha kaj kroĉigos al ŝi kelkajn sukajn vangofrapojn, danku al viaj sanktuloj, ke vi sukcesis liberiĝi de ŝi. Kaj nun eksaltu, kaj ne lasu kapti vin.' Nun vi povas ekkompreni, kial Pedro estas bona companero, bona kamarado.

Mi nun rapidis tra la kampoj kaj la arbustoj kaj tiam en la vepron, kaj mi evitis ĉiun lokon, kie troviĝas polico. Ĉar mi scias, ke dum la Candelaria-festo kolektiĝas la karavanoj por la monterioj, mi supozis, ke mi trovos la trupon ie tie. Kaj ĉi tie mi estas. En la monterio serĉos min neniu. Ili eĉ ne pensas pri tio. Kaj post du, tri aŭ kvar jaroj ĉio tio jam estos kirlita ŝaŭmo de hieraŭ. La vidvino de don Manuel estos tiam eble sufiĉe gaja, ŝi heredis ĉion kaj povas elserĉi novan knabon al si, kiu tiklos ŝin sub la akseloj. Kaj se ŝi ne volas tion kaj restas needziniĝinta, plaĉas al ŝi eble eĉ multe pli bone. Povas esti, ke ŝi dankas al mi interne por la helpo, kiun mi donis al ŝi, kaj kiu ne kostis ion al ŝi, ĉiukaze ne pli ol naztukon plenan de ploroj, kiuj eble eĉ ne estis aŭtentikaj. Se mi transvivos la monterion, kaj kial ne? La respubliko estas ja tiom longa kaj tiom vasta, ke troviĝos loko, kie mi povos setli kaj neniu min molestos. Kaj nun finfine la faboj fariĝis molaj. Kaj mi pensis, ke mi devas stari ĉi tie je la fajro dum eterneco ĝis oni povos manĝi ilin sen tio, ke knalos inter la dentoj.“


Rimarkoj

adios = Adiaŭ.

camino = vojo.

enganche = kontrakto kun varbitoj.

enganchador kikero = normala speco de pizo.

m'ijo = mia filo.

hombre = homo, viro.

mujer = edzino.

penitenciaria = pundomo.

III

Je la dua marŝtago la karavano atingis la torenton Jatate. Tie ne sufiĉis, ke oni malŝarĝas la bestojn kaj tiam portas la indiĝenoj la pakaĵojn surkape ĝis la alia bordo. La torento estas tre profunda kaj larĝa.

Oni malŝarĝis ĉiujn bestojn. Tiam oni kondukis ilin je longaj lazoj. En kanuon troviĝantan ĉe la bordo, engrimpis pluraj viroj. On depuŝis la kanuon de la bordo kaj viroj en la kanuo tiris je la longaj lazoj, dume ĉe la forlasita bordo la mulpelistoj kun terura hurlado kaj kun vipobatoj pelis la bestojn en la akvon, kaj tiom grandan distancon, ĝis la bestoj perdis la teron sub la piedoj kaj eknaĝis. La tirado je la lazoj ekde la kanuo helpis la bestojn ĉe la naĝado. Ĉiufoje nur tri aŭ kvar bestoj estis tiel pelataj. Kelkaj el la bestoj estis tiom bonvolemaj, ke ili iris en la akvon sen ŝnuregoj kaj trans la torenton naĝis al la bestoj , kiuj jam atendis ĉe la transa bordo.

Kiam jam ĉiuj estis transe, oni kargis pakaĵojn en la kanuoj, kaj ĉiufoje tiom da ili, kiom la kanuo kapablis porti. La torento estis sovaĝa, sed la indiĝenaj kanukondukiistoj estis tre lertaj viroj, kiuj kapablis stiri la  kanuon, kiu estis nenio alia krom elkavigita arbotrunko, tiel lerte tra la akvoj de la torento, ke ĝi renversiĝis eĉ ne unufoje. Kiam ĉiuj ŝarĝoj estis transportitaj al la alia bordo, la viroj transigis sin mem sur la alian bordon.

Estis nur unu kanuo por transigi tiun grandan karavanon de unu bordo al la alia. Tial tio daŭris preskaŭ kvin horojn. Kaj kiam la lasta viro alvenis sur la alia bordo, fariĝis jam nokto.

Oni starigis la kampadejon sur la altaĵo de la bordo, de kie oni jam povis vidi la grandan bienon La Condesa, nur duonon de kilometro malproksime.

Don Gabriel kaj don Ramon kun du el la komercistoj strebantaj al pli bona tranoktejo ol la kutima kampadejo povus oferti ĝin, rajdis al la bieno, por pasigi tie la nokton, kiel decas por civilizitaj homoj. Estis la antaŭlasta ripozejo, kie ili povos dormi sub tegmento. La tegmento, kiun ili trovis ĉe la sekva ripozejo, estis jam nur farita el interplektitaj palmfolioj kaj la muroj estis nenio alia krom krude prihakitaj fostoj, kiuj unu apud alia estis kunigitaj per basto kaj lianoj. Tie sur tiu granda kaj majesta bieno estis la lastaj tabloj kaj seĝoj, kiuj estis renkontataj en la marŝo, la lastaj glasoj kaj porcelantasoj, la lasta flegata florĝardeno, la lastaj plankoj pavumitaj per brikoj, la lasta lito kaj la lasta civilizita kuirejo.

Ĉion ĉi ambaŭ agentoj kaj tiuj inter la komercistoj, kiuj konsideris sin kiel apartenantoj de la caballeros,ne volis preterpasi senatente. Pri la karavano ili tie ne devis zorgi sin. Ili eĉ ne devus postlasi la capataces kiel gardistojn, por ke ne fuĝu ulo. Trans tiun riveron, kiu tiam disigis la karavanon de la regionoj, kie estis urboj kaj vilaĝoj, kaj kie oni legas librojn, ne povis fuĝi viro sen endanĝerigi sian vivon per dronado. La kanuo estis firmligita al peza ĉeno. Kaj se ĝi ne estus firme ligita, la viroj ne povus porti la kanuon eĉ nur kvin metrojn laŭ distanco. Sen tio, ke ĝi renversiĝus. Krome estis profunda nokto kaj ĉiuj viroj estis tiom lacaj, ke ili ĝojis, ke ili ne devas eskapi.

En la mastra domo ĉiuj estis en bona humoro.

Komercisto aĉetis du mulojn de la bienulo, ĉar li ekakceptis, ke la muloj, kiujn li havis ĉe si, estis tro ŝarĝitaj kaj verŝajne renversiĝus, se oni ne plifaciligus la ŝarĝojn. Ĝis tie la marŝo estis promeno, tiel kiel konfirmis tion ankaŭ la bienulo kaj liaj filoj kaj ties mayordomo. Sed kompreneble, por iu, kiu ne scias, kion signifas la vorto camino aŭ vojo en Centrala Ameriko laŭ ties vera senco, la parto de la vojo, kiu estis marŝata en tiuj du tagoj, estis rigardata kiel la plej aĉa el ĉiuj vojoj, kiun homo kiel ajn povas elpensi al si, se li volas imagi la vorton laŭ ties plena senco, do: 'La plej aĉa, plej malinda kaj plej lamentinda vojo, kiu povus ekzisti ie surtere'. Sed la homoj de la bieno, kiuj konis tie ĉiujn vojojn, en ĉiu direkto, diris, ke ili iras la vojon de tie ĝis Hucustin dimanĉe posttagmeze kun dudek-jara olda mulo, kiu lamiras, kaj ĉe tio eĉ dormadas, ĉar tiu vojo estas ja asfaltita aŭtomobilstrato, kompare al tio, kio postmorgaŭ por vi, sinjoroj, iel tiel komenciĝos. Sed nur ne perdu la kuraĝon, ankaŭ jam aliaj postrestis sur tiu distanco.

En tiu ĉi nokto tamen viro volis fuĝi. Ne nur la caballeros estis elirintaj al la bieno, sed pli poste ankaŭ la capataces kaj la etkomeristoj. Sed dum la caballeros iris en la mastran domon, la capataces iris en la pueblon de la peonoj, kie oni pro iu festo faris dancmuzikon kaj la capataces esperis, ke en la tumulto de la festo, speciale en la progresinta nokto ankaŭ por ili io postrestos en la formo de knabino, kiu eraris pri la vojo kaj estis plena de bona volo. Sed okazis nenio tia kaj ili ĉirkaŭ noktomezo devis reiri al la kampadejo tiel negajigite, kiel ili foriris.

La foreston de ĉia kontrolo uzis unu el la viroj, kiu tie vidis sian lastan okazon povi fuĝi kaj hejmiri en sian vilaĝon. Li ŝtelforiris de la fajro, kunŝnurigis pakaĵeton, kaŝis sian grandan pakaĵon inter arbustoj kaj tiam marŝis al la torento.

Li estis bona naĝisto kaj ne timis la akvon, ankaŭ ne la sovaĝan torenton. Li devis peni, sed li alvenis je la alia bordo. Li grimpis sur la deklivo de la bordo supren kaj migris en la nokton. Li atingis grandan paŝtejon, kaj jen li rimarkis, ke du bestoj kliniĝintaj kaj ŝtelirantaj proksimiĝis al li. Li ne povis klare ekkoni ilin. Sed kiam ili pli proksimiĝis, ĉiam ŝtelirante kaj heziteme, li opiniis, ke estas hundoj. Sed tiam li povis percepti antaŭ la trembrila ĉielo, ke estis pumoj, kiuj venis el la densejo de El Paraiso por rasti la paŝtejojn, aŭ eble alogite de bestoviando, kiun kunportis multaj viroj el la karavano, kiun ili ĉasadis dum la hela tago. Sed ankaŭ povis esti, ke la pumoj volis nur troti al la torento por trinki.

La ulo haltis kaj kliniĝis. Li esperis, ke la pumoj senzorgeme iros plu kaj tute ne atentos lin. Sed, se li serioze atendis tion, li do ne konis pumojn en libero. Ili jam antaŭ kelkaj minutoj ekflaris lin, kiam li ekvidis ilin.

Ĉu ili estis tre malsataj kaj efektive pensis pri tio satiĝi je li, aŭ ĉu ili ne rigardis lin sufiĉe potenca por bari al ili la vojon al la akvo, aŭ ĉu ili nur intencis iom flirti kun li, ĉion tion la viro ne sciis. Sed kion li certe sciis, ĉar li povis vidi tion, estis, ke la pumoj ĝuste proksimiĝis al tiu loko, kie li kliniĝis. Li ne riskis esplori, ĉu estis nur iluzio, kaŭzita per la fakto, ke li povis vidi la pumojn kaj ties vojon nur neprecize konturitajn kontraŭ la nokta kaj klara horizonto.

Li ne atendis, sed kliniĝinte hastis reen al la torento. Li aŭdis parte sufokatan kraĉospiran tusadon, kaj nun li sciis tute certe, ke temas pri pumoj. Kiam li turniĝis, li konstatis terurigite, ke la pumoj el sia trankvila trotado transiris en galopon, kaj ĝuste en tiu direkto kaj tien, kie li troviĝis.

Tremo en ekstremo! Sed nun li komencis kuri. Ĉar la vojo tiam estis jam tute proksima al la torento, do sabla kaj malferma, li povis same tiel bone kuri kiel la pumoj. Sed tiam li stumblis pro radiko. Sed la agento bonŝancis, li ne perdis la junulon, ĉar la viro falis tiel bonŝance, ke li estis ĝuste ĉe la kruta deklivo, kiam li stumblis. Li ne kapablis rektiĝi, sed ruliĝis pli rapide ol barelo malsupren de la deklivo kaj tuj kelkajn metrojn en la torenton. Kiam li havis grundon sub la piedoj, li turniĝis, viŝis la akvon el la hararo kaj la vizaĝo kaj rerigardis al la bordo. Tie estis hele kiel dum krepusko, kaj li povis nun vidi tute precize, ke estis efektive du pumoj, kiuj persekutis lin. Ili staris atendante tri paŝojn for de la bordo, svingadis la vostojn kaj grincigis grumble la dentojn. Ili evidente ne sciis kion fari. En la akvo ili ne ĉasas predon, kaj ili atendis, ke la viro revenos.

Sed la viro preferis la monterion kaj forgesis eĉ la hejmsopiron pri la vilaĝo. Kiam li vidis, kiel la pumoj kliniĝis kaj ekŝteliris ĝis la akvo, li ne atendis pli longe por ekscii, ĉu pumoj efektive estas akvotimaj. Li saltis antaŭen en la profundan akvon kaj komencis naĝi per sia tuta forto. Reen al la bordo kaj al la kampadejo. Li rakontis al siaj kamaradoj, ke la agentoj sur la alia flanko de la torento alogis pumojn per viando, por tie je lasta okazo malhelpi ĉiun eblan dizerton, kaj ke tial ĉiuj agentoj kaj eĉ la capataces kaj pelistoj iris transen al la bieno. Sian malgrandan vojaĝpakaĵeton li ne perdis, li firmligis ĝin je la zono; ĝi estis nun tute malsekigita.

Neniu el la viroj perfidis la fuĝprovon al la capataces. Tiel la muchacho ne ricevis ducent kvindek batojn, kiujn sekvigus la provo.

Kiam la viro kaŭris je la bivakfajro,varmigis sin kaj sekigis kaj jam rakontis sian travivaĵon, diris Paŭlino, indiĝeno, kiu laboris en Jovel ĉe ĉeval- kaj modokomercisto, kaj kiu tial tie inter tiuj viroj konantaj nur sian bienon kaj la plej proksimajn vilaĝojn, estis rigardata kiel mondosaĝulo: 'Mi estis nun jam dufoje en monterio. Ĉiam la harplektaĵoj kaj jupoj kulpis tion, ke mi denove kaj denove devis reiri tien. Sed, se vi, knabeto, pensas, ke estas tiel facile eskapi kiel museto, tiukaze vi estas supre kaj malsupre malĝuste ŝarĝata. Tie, kien la ladinoj volas meti kaj firmteni vin, indiĝeno ne tiel facile liberigas sin. En la monterio, en profunda ĝangalo, oni lasas vin eĉ dum tagoj tute sola. Ili scias, kial. La ĝangalo, kiun vi devas trakuri, estas pli bona gardisto ol ĉiuj capataces kune. La pumoj kaj jaguaroj estas multe pli bonaj policistoj ol tiuj, kiuj havas revolveron aŭ karabenon. Pli bone vi forbaraktos viajn du aŭ tri aŭ kvar jarojn en la monterio sen lamenti kaj sen grati kaj mordi. Tiukaze vi havos perspektivon, perspektiveton, reveni hejmen. Sed lasu en paco la jupojn kaj harplektaĵojn, kiujn vi ĉeokaze trovos survoje hejmen. Harplektaĵoj estas kaj ĝuo kaj malĝuo, aŭ, se mi do rajtas ion diri al vi, ĉar vi apenaŭ eloviĝis, kiom da jaroj vi fakte havas? Do dekses jarojn. Jes ja, fidu al maljuna kaj sperta stalono:

Se vi ion vidas, kio havas malsupre nigran museton, jen tie estas ĝuo kaj malĝuo; kaj por ne fali en la kaptilon de la museto, ĝuu rapide kaj ne atendu la mornan finon. Por mi estas tro malfrue, kaj la plej terura estas, ke mi havas la sperton kaj konas voluptojn kaj festfoirojn, kaj tamen, kvankam mi scias ĉion tion kaj havas ĉiuj tiujn spertojn, oni ne plu povas helpi al mi. Kaj se mi vidas ion vagadi kaj scias, ke tie pli malsupre ie estas malgranda nigra katineto kaj embuskas pro sukero, tiukaze mi estas perdita kaj donas al la katino blankan mielon, tiom, kiom ĝi volas havi, kaj tiom, kiom ĝi bezonas por satiĝi. Tio estas ja vere plezura. Sed, se mi tiam vekiĝas kaj ĉirkaŭrigardas, jen mi vidas, ke mi jam estas denove sur la marŝo, sur la marŝo al la monterio. Mi ne povas fari ion kontraŭ tio. Ankaŭ mi jam provis tion per edziĝo. Sed la blanka mielo ne volis atendi, ĝi volis nutri katineton. Kaj kiam ĉio estis preta por la nupto, mi jam denove marŝas al monterio, ĉar mi erare kaj en la tenebro havis la malĝustan sub mi kaj ekestis granda tumulto kaj mi devis kuri kiel formiko pro fulmotondro. Sed unu bonan aferon mi almenaŭ lernis: Eskapi ne indas la penon. Nur stultulo, kiu ne havas sperton, provas tion. Estas ja tiom da aliaj plezuroj en la monterio, kiujn oni ne pretervidu. Ekzemple esti sufiĉe mirinde kolera pri skurĝisto, se vi foje renkontas lin sola, afable rideti al li, fari ĝustan finkalkulon kun li kaj kaŝi lin poste tiel bone, ke eĉ la hundoj ne povus trovi lin. Tio estas preskaŭ same tiel gajiga kiel danco en la nokto de la Festo de Sanktulo Juan.“


Rimarko

mayordomo = intendanto, domkortega mastro, administristo, domisto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.