La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AMA STELARO

Aŭtoro: La Forgesito

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DESTINO

Kiu diris al la stelo la vojon,
Kiun sur ĉielo blua ĝi sekvos?
Kiel sian belan neston faradi
Tre facile frue birdo eklernis?
Kiu diras al kreskaĵo: "Ekfloru!"?
Por la muta vermo, kiu teksadas
Ĝian silkan kaj blankegan mantelon?
La fadenojn, kiu al ĝi estigas?

Eble iu al abelo instruis,
Kiu nun zumadas sur flora kampo,
Kie devas serĉi sian mielon,
En la blanka floro, aŭ en la ruĝa?
Ke vi estas mia vivo, anĝelo,
Vivo mia viaj belaj okuloj,
Amo via mia tuta feliĉo:
Tion iu diris al mi neniam.

Kiel la abelo flugas al kampo,
Kiel sur ĉielo kuras la stelo,
Kiel al la homo ĝia destino
En la penso sin konigas instinkte,
Mi, fide, sur via brusto diina
Volas vivi kaj plenumi destinon.
Mi venas, tial, ke mi vivas pro vi,
Por vi nur povas mi morti feliĉa.

(Traduko dediĉita al fraŭlinoj Maria Luiza Bocayuva kaj Esther Bloomfield)

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.