La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AMA STELARO

Aŭtoro: La Forgesito

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SE MI ESTUS RIĈA...

(Rakonto laŭmemore verkita)

Antaŭ multaj jaroj vivis en malgranda urbo ŝuisto tre malriĉa, kiu ne povis kompreni, kial ĉiuj homoj ne havas egalan sumon da mono. Ĉiutage, de la mateno ĝis la nokto, li diradis:

– Mi laboradas senĉese, mi estas ŝparema, mi ne monludas, tamen neniam mi havas monon, miaj poŝoj estas ĉiam kiel korbo truita. Ha! Se mi estus riĉa!...

Kaj li vidadis preterpasi la lukse vestitajn personojn. Li aŭdadis frazojn orajn: miaj juveloj, miaj kapitaloj, mia servistaro ktp. Li ĉagreniĝis, tial, ke li ne povis paroli sammaniere, kaj tre malfeliĉe li vivis.

Ian tagon, sidante sur lia ligna benketo, senarte farita, li ekkriis:

– Se la diablo mem volus doni al mi monon!...

Tuj eklumis fulmo, kaj aperis sinjoro ruĝe vestita, kiu diris al li:

– Bonan tagon, mia bona. Pri kio vi pensas tiel serioze! Kio estas al vi?

– Pro kio tio interesas vin? Se almenaŭ vi donus al mi monon, multe, multege da mono...

– Kial ne? Se vi preferas monon, ĝin vi havos. Mi donos ĝin al vi ĉiutage.

– Vi ŝercas.

– Tute ne. Sed estas tri nepraj kondiĉoj: unue, vi diros al neniu eĉ unu vorton pri nia afero; due, vi elspezos la tutan monon antaŭ ol la suno subiros...

– Ĉu vi parolas senŝerce?

– Atendu momenton. Trie, se vi ne plenumos tiun ĉi interkonsenton, via animo apartenos al mi.

– Konsentite, diris la ŝuisto, post momenta pripensado.

– Bone. Jen estas papero kaj plumo Subskribu la kontrakton per via sango. Perfekte. Nun, eniru en vian domon, kaj ne forgesu unu vorton el ĉio, kion mi diris.

Nova ekfulmo, kaj la ruĝe vestita sinjoro malaperis subite.

– Sendube mi revis. Tio ne estas ebla. Mono, multe, multege da mono por mi? Ne, neeble!

Sed sur lia dika fingro briletis, kiel malgrandeta rubeno, guto de sango. Tiam li leviĝis ŝanceliĝante, kaj malrapide direktis sin al sia budo.

Sur la senarta ligna tablo kuŝis saketo velura. Li palpis, kaj sentis ion malmolan, rondan. Tremante de teruro kaj pro espero, li malfermis la saketon. Brilantaj moneroj el oro frapis liajn okulojn mirigitajn. Kun la palpebroj senmovaj, larĝe malfermitaj, per tremantaj manoj, li elŝutis la enhavon de la saketo, kaj la moneroj diskuris disĵetante flavajn fajrerojn.

Oro! Oro! Oro! Ĝi estas mia! Riĉa! Mi estas riĉa, riĉega! Bone! Ni kvietiĝu! Kion mi faros el tiu mono? Unue, mi bezonas vesti min pli bone, loĝi en domo konvena, lui... lui, ne: aĉeti kaleŝon. Due, manĝi bombonojn. Mi ne scias, ĉu ili estas bongustaj, aŭ ne. Vere, neniam mi sukcesis manĝi bombonojn. Mi tuj iros... Ne, mi devas tien sendi mian serviston. Sed, kie li estas? Ha! Tiu malriĉulino, kiu loĝas proksime de mi, havas knabeton dekjaran. Mi dungos lin, kaj mi pagos po 1 Sm. ĉiusemajne. Ja, tio estas malŝparemo.

Kaj li komencis plenumi sian kontrakton. Li aĉetis ĉion, kion li renkontis. Je la kvara horo posttagmeze restis ankoraŭ unu spesmilo.

– Almozon! Mi malsatas.

– Morgaŭ. Mi havas nur unu spesmilon, kaj mi bezonas fumi cigaron.

La sekvantan matenon, kiam li ellitiĝis, jam sur la tablo de lia princa palaco kuŝis la infera donaco. Li matenmanĝis, kaj jungigis la ĉevalojn al sia kaleŝo, kaj rekomencis elspezi la monon. En la fino de la tago estis ankoraŭ multe da ĝi en lia monujo. Al lia cerbo ne venis la plej simpla ideo pri la nepra elspezo de la mono. Tiam li ekpromenis kun la monujo enhavanta la restantan monon. Meze de granda publika ĝardeno, kiel hazarde, li faligis la monujon, kaj revenis hejmen tre ĝoje. Tuj kiam li eniris, iu vokis lin.

– Sinjoro markizo, diris al li junulo, mi trovis tiun ĉi monujon, kiu apartenas al vi.

– Ja, vi estas honesta homo. Mi estas kontenta je vi. Konservu ĝin kiel memoraĵon de via bona ago.

– Pardonu min, sinjoro, ne pro via mono mi alportis la monujon. Mi ne akceptas.


Ian tagon la policestro arestigis lin por klarigoj: oni murmuretadis, ke li faras neleĝajn monerojn. Li prezentis specimenojn. La spertuloj rekonis ilin leĝaj. Tamen li perdis multe da tempo antaŭ ol la afero estis decidita. Tuj post la liberigo li trinkis iom da brando por klarigi la ideojn. Li ne sukcesis. Tiam li drinkis. Li ebriiĝis, kaj dormis ĝis la sekvanta tago.

Kiam li vekiĝis, bela kaj ridetanta sinjoro, frake vestita, salutis lin, kaj tre afable diris:

– Mi havas ion por diri al vi, sinjoro.

Scivolonte li esploris la luksan ĉambregon, kaj terurigite li vidis, ke ĉie estis oro, oro, multe da oro; sur la tablo, sur la lito, sur la pargeto, sur la speguloj, ktp.

– Tra kie vi eniris? Kion vi deziras? Ĉu monon? Al ĉiuj diabloj la mono!

– Ne pri mono, sinjoro, sed pri alia afero. Ĉu vi bonvolos doni al mi aŭdiencon?

Post malĝentila oscedo, li diris:

– Bone! Sidiĝu senĝene. Mi aŭdas vin.

La sinjoro frake vestita ne akceptis la inviton. Li nur frapis sur la plankon, kaj tuj sulfura fumo ekaperis, kaj la ruĝe vestita donacinto de la mono sin prezentis al la kompatinda ŝuisto.

– Kio fariĝis la oro, kiun mi donis al vi?

– Ho ve! Mi drinkis, kaj mi dormis multe pli ol mi esperis. Mi ne povis ankoraŭ elspezi la tutan monon, kiun mi ricevis hodiaŭ.

– Ne, sinjoro, vi eraras. Jam de tri tagoj vi ne elspezas la tutan monon, laŭ nia kontrakto.

– Aŭskultu min, bona amiko. Mi aĉetis la plej multekostajn objektojn, mi estas tre riĉega. Por diri al vi la veron, mi ne scias, kion plu aĉeti. Mi ne volas vian oron: al mi ĝi ne donas la feliĉon, kiun mi esperis. Forportu ĝin, kaj lasu min trankvila.

– Ne, tute ne. Vi ne aplikadis la oron, kiun mi donis al vi, en konvena maniero. Vi forgesis, eĉ vi evitis, elspezon nefineblan, por kiu ne estas sufiĉe da mono en la tuta mondo. Vi forgesis, vi evitis la malriĉulojn. Neniam vi donis almozon. Neniam vi konstruis. Neniam vi edukis. Neniam vi laboris. Oro estas mia plej bona perilo. Se mi lasus vin kaj ne kunportus ĝin, mi perdus du gravajn posedaĵojn: mian karan armilon kaj vin, malbonulon.

Fulmo timiga sekvis tiujn vortojn. La palacego fariĝis denove budo, kaj en ĝia sola ĉambreto, sur la planko el tero, restis nur la korpo senanima de la ŝuisto karbiĝinta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.