La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AMA STELARO

Aŭtoro: La Forgesito

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MIRAKLO

En nokto malluma, sub vento terura,
La veloj ŝiritaj, la mastoj rompitaj,
Sur maro perfida, de ondoj ludilo,
Sen lumo, sen kredo, sen fido,
Gracia galero, beleta ŝipego,
Venkinta, fiera, kun ŝarĝo riĉega,
Humila hodiaŭ, hieraŭ vantema,
Sen gvido, al morto alkuras freneze.

Al kiu por helpo, por savo petegi?
Al kiu por amo? Al kiu sukcese
Sin turni? Ĉu sorto severa ne volas
Kompate, ke hejmen revenu ŝipanoj?
Okuloj ne vidas; oreloj nur aŭdas
La venton minacan, fortegan, mortigan.
Sopirojn profundajn la koroj elpremas,
Similaj al ŝtono de blanka tombejo.

Ventego blekegas senbride, kolere;
Sur ponto kruela aperas timeme,
Kun sekaj okuloj, la lipoj tremantaj,
Virino palega, kun filo sur brako,
Senscie kuraĝa ĉe l’ vido de l’ maro:
"Rapide pereu la ŝipo, pereu
La mondo, mortiĝu la suno, la steloj;
Saviĝu infano senpeka la mia."

Pliiĝas la vento, la ondoj multiĝas.
Rifaro avida atendas kaptaĵon.
Proksime, ankoraŭ cent metroj, rompiĝos
La homoj, virino, infano, galero.
Jam alproksimiĝas momento fatala,
Jam tuŝas la ŝipo la rifojn manĝemajn,
Pliiĝas la vento, la ondoj grandiĝas,
Fantomo terura finigos turmenton.

Tre alten, altegen, la ondoj leviĝas,
Portante ĉielen mizeran la ŝipon.
Kriego funebra superas ventegon,
Ventego kolera respondas terure.
"Patrino, vi diras, ke Dio ĉeestas
Sur kampo, sur astro, sur tero, sur maro.
Lin nun al mi montru, neniam
Lin vidis..." Ne finis la frazon infano senpeka.


Kun granda bruego, kun granda frakaso,
Mirinda ĵonglaĵo de granda lerteco,
Trans rifon saltegas fiera galero,
En golfo trankvila kviete ankriĝas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.