La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AMA STELARO

Aŭtoro: La Forgesito

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ROZOJ, ROZOJ...

Iam matene mi vidis
Belan rozujon florantan;
Gaja, soleca rozeto
De ĝi alloge pendetis.

Blanka, pli blanka ol neĝo,
Pura, pli pura ol brilo;
Ĝin tre deziris elŝiri
Mi el ĝardena branĉeto.

Sed ĝardenisto kruela
En ĝin solvaĵon injektis,
Dolĉan, misteran. De tiam,
Ruĝa, la rozo fariĝis.

Kiel alloge sin turnis
Al mi belega la floro!
Arde mi volis ĝin tuŝi,
Krude per dornoj min vundis.

Pasis la tempo. Alvenis
Nova aŭroro printempa.
Ree ekfloris rozujoj:
Ne plu refloris la mia.

Tamen ne mortis la rozo.
Ŝanĝis nur ĝia koloro:
Flavaj sulkiĝis, ekfalis
Ĝiaj petaloj velkintaj.

Tiam la branĉo sin ĵetis
Sur min karese; kaj rozo
Dolĉe, dolĉege, tuj kuŝis
Sur ŝultro mia por kiso.

For! Tuj, rozujo kruela!
Blankan, mi amis respekti;
Ruĝan, deziris ardege;
Flavan... Rozujo malbela!

Kial ne lasis vi, ke mi
Ĝoje enspiru la virgan,
Ĉarman odoron de l’ blanka?
Aŭ mi eksentu volupte
Kun pasiego kaj fajro
Brilan veluron de l’ ruĝa?

Rozoj tre blankaj, tre puraj.
Rozoj, tre ruĝaj, tre ardaj,
Venu karese, multope!
Sed vi, rozaĉoj malbelaj
Jam sen odoro, velkintaj.
Ho! Kunfandiĝu en polvo,
Naŭza paŝtaĵo de l’ vermoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.