La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
AMA STELAROAŭtoro: La Forgesito |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Komedio en unu akto
Matildo
Mario, servistino
Eleonoro, filino de Matildo
Ĉambro eleganta: Pordoj flankaj
Eleonoro kaj Mario
Mario (tenante plum-balailon)
Tre granda?
Eleonoro
Grandega!... Kaj tute nigra. Ĝi ŝajnis velura. Mi estis, ĉe la fenestro, ĝuanta la lunlumon, kiam ĝi eniris, kaj sin metis sur la kartonan kadraĵon de la orkideoj.
Mario (priokupita)
Kaj tio okazis nokte...
Eleonoro
Jes, nokte.
Mario
Des pli malbone. Tiuj aferoj, nokte, estas plej danĝeraj. Nigra papilio...
Eleonoro
Eble tiu estas averto, Mario.
Mario
Jes... Eble...
Eleonoro
Mi tre timas morti... (Ploras.)
Mario
Ne ploru, fraŭlino. Mi tuj faros ion; vi vidos, ke nenio malbona okazos.
Eleonoro
Ha, Mario! (Kun intereso.) Kio?
Mario
Lasu... Mi prenas sur min la aferon.
Eleonoro
Kaj ĉu vi jam vidis ion similan?
Mario
Ja, certe...! Kiom da ili! Nia bona Dipatrino!... Oni ne povas plu kalkuli. (Mistere.) Aŭskultu! Iam, hejme, ni estis laborantaj nokte en la manĝoĉambro, kiam ĉe la duono de la naŭa, eniris nigra papilio, tute egala al tiu, kiu aperis al vi, kaj enflugis, haltante jen sur la plafono, jen sur la mebloj, kun la grandaj flugiloj larĝe etenditaj. Mia mortinta patrino, kiun Dio gardu, tuj malbenis ĝin, per preĝo tre forta, tiel forta, fraŭlino, ke, iafoje, ŝi ne alvenis ankoraŭ al la mezo, kaj la miraklo jam estis farita. Okazis konfuziĝo, neniu plu pensis pri kudrado, kaj ni ekforpelis la antaŭsignon.
Eleonoro
Kaj kio okazis?
Mario
Nenio, pro la preĝo de panjo. Alifoje boteleto da salo elverŝiĝis sur la tablon. Ha, fraŭlino!... La sango malaperis el miaj vejnoj, kaj mi tuj faris ĵuran promeson al Sankta Antono. Tamen, malgraŭ tio, post unu jaro mia frato rulfalis sur la ŝtuparo kaj rompis al si la brakon. Se mi ne estus farinta la promeson, mi ne scias, kio okazus al la knabo. Ne! Kun tiaj aferoj mi ne volas ludon. Dio liberigu min! (Faras kruco-signon.) Mi kunportas ĉiam miajn amuletojn: unu pugn-amuleto el gagato, du el Gvineo, tri el korno, unu el koralo; mi havas ĉe la litkapo unu de tiu ĉi grando. Kaj tiu ĉi... (vidigas pugn-amuleton ĉe ŝia zono), kaj ankaŭ dento de maj-skarabo. La fraŭlino devas havi ŝian amuleton, almenaŭ unu. Ne ludu kun tia afero.
Eleonoro
Mi mortiĝas, Mario...!
Mario
Ne, vi ne mortiĝos. Fidu al mi. (Memfidege.) Nu! Ĉu mi estas aŭ ne via amikino? Mi, tiel frue kiel mi finos mian laboron, mi eliras al mia ĉambro, kaj mi preĝos.
Eleonoro
Do, iru tuj. Mi faros la balaon anstataŭ vi.
Mario
Vi?
Eleonoro
Jes. Kial ne?
Mario
Eble mia mastrino koleriĝos.
Eleonoro
Ne. Mi diros, ke mi mem tion volis, por fari iom da ekzerco. (Alia tono.) Kaj ĉu vi scias, kie estas troveblaj la pugn-amuletoj?
Mario
Jes.
Eleonoro
Kiaj estas la plej bonaj?
Mario
Tio dependas de la celo: por ensorĉigo, tiuj el Gvineo, aŭ el gagato. Por bonŝanco, tiuj el koralo. Por ... mi scias. Vi devas porti unu el gagato.
Eleonoro
Ĉu vi kapablas aĉeti unu por mi?
Mario
Jes.
Eleonoro
Kiel vi estas bonkora.
Mario
Ha! Kiam mi estas amika, mi estas vere amika.
Eleonoro
Donu al mi la plumbalailon, kaj iru tuj preĝi.
Mario
Do, ĝis baldaŭ. Kaj ne timu; de kiam mi preĝas, la malbono estas venkita. Ĉu vi ne memoras tiun serviston, kiu servadis tie ĉi? Felicianon? Mi tiele malamis lin!... Mi tiom preĝis, ke la mastro forsendis lin.
Eleonoro
Ĉar li ŝteladis liajn cigarojn.
Mario
Babilaĵoj, fraŭlino! La ŝtelinto, tiu estis mi.
Eleonoro
Vi?!
Mario
Jes, fraŭlino.
Eleonoro
Kaj ĉu vi fumas?
Mario
Pro kolerego. Tiam mi fumis.
Eleonoro
Kaj vi ne sentis kapturnon?
Mario
Ne, mi ne fumadis la cigarojn. Mi volis nur diri, ke interne mi furioziĝis. Mi ĵetadis ilin sur la straton, certa, ke la mastro suspektos Felicianon, kaj tio okazis. Mi diras tion al vi, por ke vi vidu, ke, kiam mi preĝas, mi sukcesas.
Eleonoro
Sed ŝajnas al mi, ke ne la preĝoj faris tion, Mario... ĉar...
Mario
La cigaroj... Nu! Se mi ne estus preĝinta, la mastro ne rimarkus la ŝtelon. Vi vidos.
Eleonoro
Do, iru. Mi ne kvietiĝas, antaŭ ol vi preĝos.
Mario
Nu, mi iras!
Eleonoro
Iru... Kaj atentu... Vi povas preni por vi la manteleton el punto.
Mario
Kaj por vi?
Eleonoro
Mi havas alian.
Mario
Dio pagu vin. (Eliras dekstren.)
Eleonoro kaj Matildo
(Eleonoro senpolvigas la meblojn, senatente, penseme.)
Matildo
(enirante tra la maldekstra pordo)
Ho! Kio okazas? Ĉu kaptis vin la febro de la purigo?
Eleonoro
Mi distras min.
Matildo
Bela distraĵo, nedubo. (Rimarkante, ke ŝi ploras.) Kio okazas al vi?
Eleonoro
Multe mi timas morti, panjo!
Matildo
Morti... Sed... ĉu vi sentas ion?
Eleonoro
Nigra papilio eniris en mian ĉambron, kaj haltis sur la kadro de la orkideoj.
Matildo
Kion signifas tio?
Eleonoro
Ĝi estas averto.
Matildo
Averto pri kio? Nu, filinjo... Kiu enmetis tiajn ideojn en vian kapon? Se vi ne volas, ke la noktaj papilioj eniru en vian ĉambron, fermu la fenestrojn. Mi, ĉiunokte, ilin havas, triope, kvarope, flugetantaj ĉirkaŭ mia litkurteno, kaj mi ne troe atentas pri tio. Nia domo estas inter arboj, kie vivas la bestetoj de Dio, kiuj sin sentas altiritaj al la lumo. Kie estas la malbono, kiam ili vizitas min?
Eleonoro
Kaj la noktuo? Mi aŭdis ĝin ĉiunokte.
Matildo
Ankaŭ mi.
Eleonoro
Kaj panjo ne timas?
Matildo
Timi... Kion?
Eleonoro
La morton.
Matildo
Vi freneziĝis. La noktuo kantas, kiel kantas la piroloj kaj la kanarioj. La kanto estas laŭ instinkto de l’ birdoj. Ĉiu el ili montras per speciala maniero sian feliĉon pri vivo – tiu ĉi pepante, kiel la paseroj; tiu ĝemante, kiel la turto. La noktuo havas bleketon malĝojan, sed ĝi ne antaŭdiras malbonaĵojn – ĝi ne estas antaŭdiristino; ĝi estas nedanĝera besto, kiu vivas plenumante sian destinon. Kio, precipe, igas ĝian kanton malĝoja, tio estas la nokto kun la mistero, kiun nia fantazio disportas tra ĝi. La grekoj faris el la noktuo la penseman kunulon de Minervo, simbolo de la meditado, flanke de la saĝeco; kaj ni humiligas ĝin kiel antaŭdirantinon de la Morto. Superstiĉoj, mia filino.
Eleonoro
Superstiĉoj!...
Matildo
Jes. En la cerbo de la nesciulo estas nature, ke ili ekzistas; la kavaĵoj plenaj de mallumo estas la loĝejo de la legendo – tie vivas la drakoj, la ensorĉitaj bestoj, mirindigaj genioj. Por ke ĉio malaperu, sufiĉas la brilo de l’ suno. Ili estas la rezultato de la ombro, perfekta figuro de la nescio. En cerbo kiel la via, tiaj kredoj ne devas persisti. Ĉu vi jam vidis, hazarde, ian feinon, ian monstran flugbeston?
Eleonoro
Ne.
Matildo
Tamen la fabeloj estas plenaj de ili, kaj ekzistas homoj certigantaj, ke ili jam ilin vidis. Petro, tiu servinto de via patreto, diradis, ke li renkontis akvo-feinon,[9] ĉe l’ bordo de la rivero, kombantan al si la harojn per arĝenta kombilo. Kuraĝega ĝis la tro-riskemo, pro pago ia, li kapablos preterpasi, nokte, la lokon, en kiu li vidis la nomitan feinon. Li estis malklerulo, spirito naiva, plena de superstiĉoj. Sed vi...? Kiajn pruvojn vi havas?
Eleonoro
Mi? Sennombrajn!
Matildo
Diru unu.
Eleonoro
Tiel subite mi ne memoras. Interparolu kun Mario.
Matildo
Ha! Mario... Mi jam suspektis. Ĝi estas ŝi, kiu enmetadas en vian kapeton naivajn kredaĵojn. La superstiĉo, mia filino, estas malutilega fantazio – anstataŭ fariĝi floro, ĝi pintiĝas en dornoj, kaj sin returnas al la propra animo, kiu ĝin naskis: ĝi estas la restaĵo veneniga de la poezio. Forgesu tion. Al ĉio vi atribuas povon pereigan, kaj vi traserĉas antaŭsignojn en la plej sensignifaj fenomenoj – guto da oleo kiu elverŝiĝas, iom da salo elŝutita, plorbojo de hundo, kraketo de meblo. Ĉu vi opinias, ke la fortoj de la naturo havas nenion por fari, kaj sin amuzas susurante antaŭdirojn, montrante signojn de malfeliĉo? Sensenco!
Eleonoro
Panjo kontentiĝas dirante – sensenco! Sed vi ne konvinkas min pri la malo.
Matildo
Mario! Mi ne scias, kie ŝi lernis tiom da aferoj: ŝi interpretas sonĝojn, klarigas la influon bonfarantan aŭ malutilegan de la insektoj, demonstras, per absurdo, la ekziston de la demonoj, ŝi scias, kie estas sorĉistinoj, ŝi konas la herbojn sorĉantajn. Ŝi estas kreitaĵo admirinda, supernatura, kapabla por ĉio, escepte por balai la domon kaj senpolvigi la meblojn, se oni ne insistas pri tio.
Eleonoro
Ĉio, kion ŝi diras, estas vera – pli unu tagon, malpli unu tagon, ĉio okazas.
Matildo
Kaj kion ŝi diris pri la nigra papilio?
Eleonoro
Tion, kion ĉiuj scias.
Matildo
Ĉiuj? Ne: mi ne scias.
Eleonoro
Ke ĝi antaŭdiras malfeliĉon.
Matildo
Ha! Tiun ĉi fojon la profetaĵo efektiviĝos. Voku ŝin. Mi volas aŭdi, kion ŝi diras. Al mi tre interesas la scio pri la tuta prognozo mistera. (Eleonoro eliras dekstren. Matildo sidiĝas ĉe la tablo kaj ekskribas. Poste silento.)
Matildo kaj Mario
Mario
(enirinte tra la dekstra pordo)
Ĉu la mastrino vokigis min?
Matildo (severe)
Jes. Unue por diri, ke vi legas troege.
Mario (surprizite)
Legi! Ĉu legi troege? Sed mi neniam vidis alfabetumon, mastrino. Mi neniam eniris en lernejon.
Matildo
Neniam vi tuŝis alfabetumon?
Mario
Mi? Ne, sinjorino.
Matildo
Ha! Vi ne legas tion, kio estas proksime al viaj okuloj, kion ĉiuj vidas; vi ne komprenas kiel grupo da literoj formas vorton, kaj vi volas legi la nevideblan, trapenetri la sekretojn de Dio, atingi la profundon de la Destino?
Mario
Mi ne komprenas, kion vi diras.
Matildo
Ĉu vi ne komprenas?
Mario
Ne, sinjorino.
Matildo
Kion signifas nigra papilio?
Mario
Nigra papilio? Malfeliĉo.
Matildo
Kaj akrido?
Mario
Akrido? Se ĝi estas verda – espero, sano, mono; se ĝi estas malhela – ĉagreno. Kolibro verda – ĝojiga letero; bruna – malbonaj novaĵoj. Grilo en la domo – malsano; en la flora ĝardeno – baldaŭa alveno de parenco. Hirundo ĉirkaŭflugante la domon...
Matildo
Sufiĉe...
Mario (protekteme)
Mi scias, kial mia mastrino demandas tion...
Matildo
Ĉu vi scias?
Mario
Jes, mi scias, sinjorino; ĝi estas pro la nigra papilio. Sed ne maltrankviliĝu, sinjorino – mi jam komencis la preĝon.
Matildo
Ĉu vi jam komencis la preĝon?
Mario
Jes, sinjorino.
Matildo
Kaj la papilio?
Mario
Ĝi foriris.
Matildo
Kaj vi tuj iros akompani ĝin?
Mario
Ĉu mi?! Kiel?
Matildo
Prenante vian pakaĵon kaj elirante tra la strata pordo.
Mario
Ĉu mia mastrino maldungas min? Kion mi faris?
Matildo
Ĉu vi ne scias?
Mario
Ne, sinjorino.
Matildo
Nu, mi tuj diros al vi. (Kviete.) Atentu: Se anstataŭ balai la ĉambron, alportante la balaaĵon al la deponejo, vi amasigus ĝin sub la mebloj, kio okazus post malmulte da tempo? Eĉ se plej multe zorge ni kaŝus ĝin, ĝi elŝutiĝus kaj, ĉe la plej malforta venteto, la polvo kaj la aliaj restaĵoj disŝutiĝus en la tuta domo.
Mario
Sed neniam mi faris tion.
Matildo
Vi faris pli grandan malbonaĵon.
Mario
Ĉu mi? mia mastrino povas esplori kaj, se vi trovos ion sub la mebloj, vi rajtas senkapigi min.
Matildo
Mi ne diras, ke estas io sub la mebloj, sed la spirito de mia filino superpleniĝas...
Mario
Kaj mi...? En la spirito, ... Sed mi neniam vidis la spiriton de Fraŭlino... Kion mi tien enmetis?
Matildo
Nigrajn papiliojn, akridojn, pinĉprenon da salo, spegul-pecetojn, feliĉigajn foliojn, pugn-amuletojn, konketojn, maj-skarabojn, herbojn sekajn... Mi ne scias kion plu! Kiu ĵetis tiujn frivolaĵojn en la animon de Eleonoro? Vi.
Mario
Mi?
Matildo
Jes, vi! Eleonoro estis gaja knabino, ĉiam ridema, elprenante el la vivo la helan parton – . Vi enpuŝis ŝin en la ombron kaj vi surĵetis sur ŝin ĉiajn balaaĵojn, kiujn vi kunportadis.
Mario
Kia balaaĵo, mastrino?
Matildo
Viaj superstiĉoj, viaj kredaĵoj ridindaj. Mi volas purigi, aerumi la spiriton de mia filino, kaj ne estos al mi facile sukcesi, se vi restos pli longe apud ŝi.
Mario
Mi ne komprenas, kion mastrino diras. Oni faris sorĉaĵon.
Matildo
Vi mem faris... Mi forsendas vin, ĉar mi ne volas sorĉistinojn en mia hejmo.
Mario
Sorĉistino! mi...!? (Plorema.) Tiel okazas ĉiam: kiu plej faras, malplej meritas; ju pli da laboro, des malpli da honoro. Mi nur volas la feliĉon de la fraŭlino, kaj mia mastrino nomas min sorĉistino. Dio estu laŭdata! La malsaĝa estas mi...
Matildo
Mi ne kontraŭdiras.
Mario
Jes. La malsaĝa estas mi – ĉar mi ne korektiĝas. S-ro Dro Mamede maldungis min pro araneo; nun mastrino forsendas min...
Matildo
Pro nigra papilio. La insektoj persekutas vin.
Mario
Nu, mastrino volus, ke mi lasu okazi la malfeliĉon?
Matildo
Kian malfeliĉon, Mario?
Mario
Tiu, kiu estis supre, en la aero...
Matildo
Ĉu estis malfeliĉo en la aero? En balono eble!
Mario
Mi ne scias.
Matildo
En la aero estas via kapo...
Mario
Mi povus paroli... sed mastrino opinias, ke mi estas sorĉistino.
Matildo
Ĉu vi povus paroli? Parolu, do.
Mario (plorante)
Ne, sinjorino. (Eliras dekstren.)
Matildo (sola)
Kompatinda! La kulpo, fine, estas de tiuj, kiuj ŝin edukis. Ĉe ili estas la teruro, per kiu oni penadas korekti la infanon. – Anstataŭ montri al ĝi la malbonon, oni minacas per fantaziaĵoj, kaj plenigante malhele la infanan spiriton per strangaĵoj, antaŭe oni preparas ĝin por ĉiuj malveraj ideoj, faras el ĝi timemulojn, kaj la eraro; kaj antaŭjuĝoj, kiuj falas en la nescion spiritan de la mensogo, multobliĝas je superstiĉoj. Pensante nur pri mi, la kompatinda knabino daŭrigus sian oficon – ŝia superstiĉo ne min timigas – mi estas tre bone kirasita kontraŭ ĝi: bedaŭrinde, la spirito de Eleonoro ankoraŭ ne estas tute formita, kaj ĉio, kio falas en ĝin, povas fariĝi floro aŭ dorno. Hodiaŭ estas la nigra papilio, morgaŭ la akrido verda, poste la grilo, poste la musido... Ne! Ni evitu ĝustatempe pli grandan malbonon.
Matildo kaj Eleonoro
Eleonoro
(eniras kuran,te, profunde senkuraĝa, kaj lasas sin fali sur seĝon, etendante bluan paperon al Matildo.)
Voĉo (obtuza)
Legu, panjo. Mi ne kuraĝas.
Matildo
Kio estas tio?
Eleonoro
Telegramo.
Matildo
Ĉu vi ricevis ĝin nun?
Eleonoro
Ĝuste nun.
Matildo
De kie ĝi venas?
Eleonoro
De Laranĵeiras...[10] (Tragedie.) La papilio...
Matildo
Ĉu la papilio alportis ĝin?
Eleonoro
Nedube...!
Matildo
Ĉu la papilioj estas nun dungitaj en la telegrafejo? Mi ne sciis.
Eleonoro
Ne ŝercu, panjo. Mi estis certa pri tio.
Matildo
Pri la telegramo?
Eleonoro
Aŭ pri alia afero... pri ia malfeliĉo. Mario estis preĝanta, panjo vokigis ŝin... Jen vi havas.
Matildo
Vere la malfeliĉo ne povus veturi pli rapide – por ne perdi tempon ĝi venis telegrafe. (Eleonoro ploras.) Sed ne malkvietiĝu, antaŭ ol vi legis la telegramon, kaj eĉ vi ne scias de kiu ĝi venas.
Eleonoro
Ĝi estas de Eŭgenio.
Matildo
Kiu Eŭgenio?
Eleonoro
Eŭgenio de Lima, tiu, kiu loĝas en Laranĵeiras.
Matildo
Ia kolegino? (Jesa kapsigno de Eleonoro.) Kaj ŝi estis malsana?
Eleonoro
Mi ne scias... Certe ŝi mortis.
Matildo
Do, la telegramo ne venas de Laranĵeiras, filino, – ĝi venas de la alia mondo.
Eleonoro
Ho! panjo...
Matildo
Ni vidu. Kvietiĝu. (Malfermas la telegramon kaj legas ridetante.) Vere la papilio...
Eleonoro (ektremege)
Ŝi mortis!
Matildo (legante kviete)
"Eleonoro. Atendas vin morgaŭ nepre, bapto Mimi. Eŭgenio."
Eleonoro (surprizite)
Ha!
Matildo
Ŝajnas, ke la novaĵo ne postulas funebron?
Eleonoro
Pri la bapto de la pupo... Mi estas la baptopatrino. (Rekvietiĝinte.) Kia senpezigo!
Matildo
Vi vidas, ke vi estis nejusta pri la papilio.
Eleonoro
Ha! Sed kiu scias tion, kio povos ankoraŭ okazi.
Matildo
Jes. Povos ankoraŭ okazi multe da aferoj. Vi povos, ekzemple, opinii, ke la vesto, kiun la kudristino sendis, ne alĝustiĝas al via nova ĉapelo...
Eleonoro
Ĉu la vesto jam venis?
Matildo
De mallonge.
Eleonoro
Kaj panjo diris nenion.
Matildo
Vi estis priokupata pri la papilio kaj pri la ŝercaĵoj de Mario.
Eleonoro
Vi parolas tiamaniere, ĉar vi ne vidis la papilion.
Matildo
Mi jam diris al vi, ke ili kutimas dormi sur mia litkurteno; pro tio mi ne havas terur-sonĝojn, kaj mi ne envias la feliĉegon de la plej feliĉegaj, ĉar mi konsideras min perfekte feliĉa. Kaj vi ankaŭ estas tia: vi havas patron, kiu vin amegas; kaj mia koro... Kion plu vi volas? (Altirante ŝin al si.) Diru: ĉu vi kredas ankoraŭ je la influo fatala de la insektoj?
Eleonoro (timeme)
Mario...
Matildo
Mario estas kompatinda vilaĝano, mia filino; ŝi estis edukita de nekleruloj, kiuj plenigis al ŝi la kapon per absurdaĵoj. Via religio, kiu estas tute pureca, forigas kaj batalas ĉiajn superstiĉojn. Ĉu vi kredas, ĉu vi opinias eblaĵo, ke Dio fidu la sekretojn de sia kompato aŭ la decidojn de sia kolero al la vagantaj papilioj aŭ al la akridoj? Ĉu vi kredas, ke Li sciigu siajn intencojn laŭ maniero malmulte pura aŭ mallerta, elverŝigante oliv-oleon aŭ dispecigante spegulojn, kaj ke Li donu al estaĵo simplanima eksterordinarajn povojn por nuligi siajn intencojn? Ĉu vi ne vidas, ke ĉio tio estas kontraŭ la komuna saĝo kaj kontraŭ la principoj de via kredo? Vi parolas pri nigra papilio, kaj vi ne havis ankoraŭ, dum viaj ferioj, tagon pli ĝojan ol la hodiaŭan. Estas motivo, por ke vi malfermu larĝe la fenestrojn de via ĉambro, lasante, ke ili eniru centoble, la antaŭdirantaj papilioj. (Karese.) Forkuru de la kredaĉoj, ne atentu pri malsaĝaj vortoj. Mario estas malspritulino – ŝi vivas en la mallumo de la nescio, en kiu oni lasis ŝin, kaj, el la mallumo, la malfeliĉa elprenas ĉiujn malĝojegajn fantaziojn, per kiuj ŝi venenigadis kaj miregigadis vian spiriton. Papilioj, ili estu iaj ajn, de tiu aŭ alia koloro, ĉiuj ili estas nedanĝeraj – ili vivas serĉante la lumon – la sunon aŭ la flamon de l’ hejmoj. Ili ne alportas antaŭdirojn, ili alportas ĉarmojn, ili estas la evidentigo de la granda vivo, kiu plenigas la planedon loĝatan de ni. Tiaj estas la papilioj.
La samaj kaj Mario
Mario (kun pakaĵo, singultante)
Jen mi, mastrino. (Al Eleonoro.) Atentu, fraŭlino; nur pro tio, ke mi multe amas vin, oni forsendas min.
Eleonoro
Kiu forsendis vin?
Mario
La mastrino. Ĉu vi ne scias? Mi rakontis la aferon pri la nigra papilio, kaj ŝi maldungis min. Ĉu mi ne diris al vi, ke okazos ia malfeliĉo? La papilio eraris: anstataŭ eniri en mian ĉambron, ĝi eniris en la vian; sed la antaŭdiro estis por mi. Plie, mia pugn-amuleto fendiĝis; mi lasis ĝin sub la suno. Ĉio nebona okazas al mi. Fine, la volo de Dio plenumiĝu.
Eleonoro
Ĉu panjo forsendas ŝin?
Matildo
Jes.
Eleonoro
Kial?
Matildo
Ŝia apudesto ne konvenas al vi. Ne nur la korpaj malsanoj estas komunikeblaj, tiuj de la spirito ankaŭ estas.
Eleonoro
Do, nur pro la superstiĉaĵoj?
Matildo
Vere tio estas bagatelo...
Eleonoro
Kvietiĝu. De nun mi ne lasos min impresi, kaj eĉ mi bonfaros al ŝi.
Matildo
Ĉu vi?
Eleonoro
Panjo diris al mi de ne longe, ke pro nescio ŝi agas malbone.
Matildo
Jes, vere.
Eleonoro
Do, la nescio estas afero facile korektebla. Kaj jen mi korektos ŝin: mi tuj ekinstruos ŝin la legadon.
Matildo
Vi povas diri: mi tuj lumigos ŝian animon.
Eleonoro
Permesu, ke ŝi restu, panjo. Mario estas bonega knabino.
Matildo
Se vi promesas plenumi, kion vi diris...
Eleonoro
Mi promesas. Ŝi alportis al mi la mallumon, mi kompense liveros al ŝi la lumon.
Matildo
Tre bone. Nun al la sibilo. (Vokante.) Mario!
Mario (elviŝante la okulojn)
Jes, sinjorino!
Matildo
Eleonoro petas, ke mi restigu vin, kaj mi ne volas ĉagreni ŝin, por ke ŝi ne atribuu tion al la influo de la nigra papilio.
Mario
Tiu malŝatinda!
Matildo
Se la familianoj plaĉas al vi...
Mario (lasante fali la pakaĵon)
Se ili plaĉas!... Sed kie mi trovos la zorgojn, kiujn mi ricevas tie ĉi, la afablaĵojn, kiujn vi faras al mi?
Matildo
Nu! Vi povas resti kun ni la tutan tempon, kiun vi volos, se vi lernos kredi, ke la papilioj flugas pace kaj la akridoj, kaj se vi ne faros sorĉaĵojn ĝusta-tempajn aŭ ne-ĝustatempajn.
Mario
Mi promesas, mastrino. Mi mem vivas tre enuigita de tiuj aferoj. Ĉio okazas inverse. Ĉu vi volas scii? Mian tutan salajron de la pasinta monato mi perdis pro aĉeto de biletoj de loterio, kaŭze de akrideto. Mi renkontis unu ĉe mia kapkuseno, kaj pro tio, ke mia patrino ĉiam diradis: "Akrideto ĉe kapkuseno, mono, multe da mono", mi aĉetis biletojn abundege.
Eleonoro
Kaj poste?
Mario
Ĉiuj nepremiitaj. La papilio aliras al la ĉambro de la fraŭlino, kaj la domo falas sur min.
Matildo
Tio taŭgas, por ke vi konvinkiĝu. Krom tio, ke vi restas en mia domo, Eleonoro proponas instrui vin pri la legado.
Mario (ĝoj-radie)
Ĉu vi, fraŭlino?
Eleonoro
Jes.
Mario
Ha! La blanka papilio, kiu venis antaŭhieraŭ.
Matildo (severe)
Kion vi diras?
Mario
Neniam plu, mastrino... (Tre mallaŭte.) La blanka papilio... (Kun la manoj en teniĝo de preĝo.) Legi! Kian volon legi mi havas, vivi kun la okuloj en la libroj! Estas dirate, ke kiam oni legas, estas kvazaŭ oni havas flugilojn – oni iras kien oni volas, ni vidas kion ni deziras... Kaj mi tre volas vidi, sed mi estas kvazaŭ blindulino... Ha, fraŭlino! Ne, la papilio ne estis nigra... ne povis esti... Ha, fraŭlino!... Mi vivas antaŭ palaco el oro kaj eburo... La pordoj estas fermitaj, interne estas riĉaĵoj... Kiaj riĉaĵoj!... Kaj jen la fraŭlino, kiu diras al mi: "Mario, prenu la ŝlosilojn de l’ palaco, malfermu la pordojn kaj eniru". Legi!
Matildo
Nu! Ĉu vi volas?
Mario
Ĉu mi volas?! Ho, mastrino!...
Matildo
Kaj vi promesas neniam plu diri sensencaĵojn similajn al tiuj, kiujn vi diradis al Eleonoro?
Mario
Mi diradis, ĉar mi kredis, sed nun mi estas konvikita, ke ĉio tio estas fabelo. Papilioj, akridoj, noktuoj... (Post silento.) Legi! (Subite.) Sed, fraŭlino, ĉu vi bone vidis...?
Eleonoro
Kion!
Mario
La... Ne... Mi ĵuras, mastrino, ke neniam plu mi parolos pri papilioj. (Tre mallaŭte.) Legi... Lerni la legadon... Ne, ne estas eble, ke la papilio estis nigra... Ĝi estis blua, certe, de la koloro de l’ ĉielo...
Matildo
Nu, Mario?
Mario (ekstaze)
De la koloro de l’ ĉielo...
Eleonoro (ridante)
Kio, knabino...?
Mario
La... la... mia alfabetumo, fraŭlino... De la koloro de l’ ĉielo, kaj la literoj brilantaj kiel steloj... (Ploras kortuŝite.)
Matildo
Kompatinda knabino! Vere, estus kruelaĵo revenigi ŝin al la mallumo.
(Kurteno.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.