La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AMA STELARO

Aŭtoro: La Forgesito

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA KORVO KAJ LA VULPO

COELHO NETTO

Porinfana komedio en unu akto

Personoj

    Alberto, Edmundo : filoj de Terezo

    La profesoro

    Terezo

    Lucindo, servistino

Unu-akto

(Ĉambro dece meblita. Flankaj pordoj)

Sceno unua

Alberto kaj Edmundo

Alberto (eniras tra la dekstra pordo)

Tre certe mi ne sukcesas fari la aĉan priskribon. La profesoro al mi diris: antaŭe sentu bone, poste priskribu, kaj mi ne sentas ion alian ol mallaboremon; mallaboremon kaj malsaton. Kaj vi? Ĉu vi jam faris la enuigaĵon?

Edmundo (ridetante)

Mi pensas, ke mi faris.

Alberto

Ĉu bone farita?

Edmundo

La profesoro juĝos.

Alberto

Vidigu. Mi imagas al mi vian verkon. Vi havas tre riĉan vervon poetan. Mi neniam forgesos tiun admirindan soneton, kiun vi verkis por la naskiĝa datreveno de la profesoro, kiu ne ĝin komprenis. Li estas homo vulgara, tre vulgara. Ekster la reguloj gramatikaj kaj la komentarioj pri Camões[1], li estas ŝtonego.

Edmundo (vante)

Ĉu vi memoras? Estis unu strofo bone farita...

Alberto

Unu strofo...! La tuto estis belega – dek kvar versoj valorantaj mil. Kaj la stilo...! Kaj la riĉegeco de l’ rimoj...!

Edmundo

Li trovis du versojn eraraj kaj unu malglata.

Alberto

Malglata estas li! Versoj eraraj... Kie estas la versoj eraraj? Envio... Envio, ĉar la poezio estas donaco de l’ dioj – oni ne lernas senti kiel oni lernas la sintakson. Li scias funde ĉiujn regulojn de la belparola arto, sed, kiam li skribas, ŝajnas, ke tion li faras per fera bastono, tiel rigida estas lia frazaro. Kion vi priskribis? Ni vidu la majstro-verkon.

Edmundo

Mi priskribis someran tagiĝon.

Alberto (flatemule)

Kun la kanto ĝojiga de l’ birdetoj, la bleketo de la ŝafaro, la roso brilanta sur la folioj...

Edmundo

Ja vi farus beletan paĝon, se vi volus: talentplena vi estas kaj vi esprimas ĉion pli purece kaj elegante ol mi.

Alberto

Bagatelaĵo. Mi tre emas fantazii, de kiam mi ĝin povas fari kun la dorso malsupren, sur la lito. Ha! por la kapo ne ekzistas io pli komforta ol bona lanuga kapkuseno; la libroj estas tre ĝenantaj. (Alia tono.) Lasu, ke mi vidu la priskribaĵon.

Edmundo

Jen. Sed ne ridu...

Alberto

Ridi? Preferinde diru: ne ploru. Ho! kara Edmundo, kredu – mi ne envias riĉaĵojn, sed tion... (Tuŝas la frunton.) Se Dio proponus al mi la elekton inter grandega riĉaĵo kaj bela talento, kiel la via, mi ne ŝanceliĝus eĉ sekundon. (Ravite.) La talento! (Alia tono.) Sed ni vidu la mirindaĵon. La estonto estas via. Mi... kompatinda! Eĉ mi ne scias, kiamaniere min ŝirmi kontraŭ la mizero. Fine... (Alia tono.) La tagiĝo... Ĝuste mi pensis pri la malo: la noktiĝo. Mi komencis la priskribon: ĝi montriĝis tiel malluma, tiel implikita, ke ĝi similis vintran nokton. La nokto estas mia vundebla flanko. Dormi... Kaj kie estas la Tagiĝo?

Edmundo

Jen, prenu.

Alberto

Donu. (Edmundo transdonas al li paperon.) Kia skribo! Mi ne scias, kiamaniere vi sukcesas skribi tiel simetrie, mia knabo. Kvieta karaktero... Mia skribo estas fuŝaĉo, kiun mi mem kelkfoje tre malfacile povas deĉifri. (Eklegas senvoĉe, kun gestoj de admiro. Edmundo rigardadas lin vante. De tempo al tempo Alberto ekkrias): Belete! Admirinde! Belege! (Subite.) Kia belaĵo, Edmundo! Mi fieriĝas pro vi. Mi tuj montros tion al Aŭgusto... Li estas tiel tromemfida. Estas bone, ke li vidu paĝon el majstro. Nur unu minuton.

Edmundo

Ne malfruiĝu. La profesoro baldaŭ venos.

Alberto

Nur momenteton. (Eliras tra la dekstra pordo.)

Sceno dua

Edmundo kaj Terezo

Terezo (eniras tra la maldekstra pordo)

Kie estas via frato?

Edmundo

Li ĵus iris najbaren por montri aferon al Aŭgusto.

Terezo

Anstataŭ labori. La profesoro tuj venos, estas preskaŭ la deka. (Alia tono.) Nu, ĉu vi jam faris vian ekzercon?

Edmundo

Jes, patrino. (Karese.) Kaj se mi ricevos la plej bonan noton, ĉu panjo kondukas min al la urbocentro, por ke mi elektu ludilon?

Terezo

Ja, certe. Vi bone scias, ke mi plenumas ĉiam mian promeson.

Edmundo

Mi volas fervojon, kun la reloj, la pontoj, la tuneloj... por ludi en la ĝardeno.

Terezo (ridetante)

Kaj se Alberto sukcesos pli bone?

Edmundo

Alberto... (Ridetas ironie.) Al li la premio...

Terezo

Vi malŝatas vian fraton. Tamen atentu, la profesoro opinias lin tre inteligenta. Eĉ li diras, ke estas domaĝe, ke li ne lernas diligente.

Edmundo

Mi ne opinias male, panjo. Alberto estas pli vigla ol mi, lia inteligenteco estas pli granda, sed... li malamegas la librojn. Li dormas sur ili. Vi vidos, ke li ne prezentas eĉ unu linion pri la ekzerco.

Terezo

Ĉu li ne ĝin faris?

Edmundo

Dum mi estis skribanta, li dormis. Eble li laboris matene.

Terezo

Povas esti. Li ellitiĝis tre frue, kaj sin enŝlosis en la ĉambro.

Edmundo

Por trarigardi la gravuraĵojn de la ilustritaj revuoj.

Terezo

Ĉu vi vidis?

Edmundo

Li mem diris.

Terezo

Des pli malbone. Li ricevos, kion li meritos. (Atentante.) Mi supozas, ke li venas.

Edmundo

Eble tiu estas la profesoro, kaj mi tuj iras por alporti miajn librojn.

Sceno tria

Terezo kaj Alberto

(Alberto eniras tra la dekstra pordo, suspekteme)

Terezo

De kie vi venas kun la vangoj tiel ruĝaj?

Alberto

Ĉu mi? De la laboro.

Terezo

Ĉu vi ne iris al la najbaro? Edmundo diris al mi, ke vi estis alirinta al Aŭgusto por montri ion al li.

Alberto

Mi iris revidi mian ekzercon. (Kolerete.) Mia moŝto frata kontrolas troege miajn paŝojn. Certe li parolis malbone pri mi: ke mi dormis, ke mi ne atentis pri mia tasko. Jes, mi dormis, nokte, ĉar mi preferas labori dum la freŝo de la mateno. Plie, mi ne havas la kreigan fantazion de Edmundo, nek mi verkas laŭ informoj: mi elrigardas kaj mi priskribas, kion mi vidis. Je kioma horo mi ellitiĝis hodiaŭ? Panjo vidis.

Terezo

Jes, estis frumatene.

Alberto

Je duono de la sesa. Por kion fari? Por vidi la sunleviĝon, aŭdi la birdojn, senti la tagiĝon.

Terezo

Kaj ĝin priskribi...?

Alberto (kaŝe-malice)

Mi ne scias. Baldaŭ vi vidos. Kiam la lernama Edmundo iris en la lernoĉambron, mi jam estis fininta mian laboron kaj mi amuzadis min rigardante la gravuraĵojn de la revuoj. Poste mi aliris al la ĝardeno kaj li restis tie ĉi.

Terezo

Kaj via skribaĵo?

Alberto

Mi lasis ĝin en la paperujo.

Terezo

Do, se vi faris, kion vi diras, vi ricevos la merititan premion.

Alberto

Mi penadas plej eble, sed la mallaboremula reputacio persekutas min. – Eĉ se miaj verkoj estas pli bonaj ol tiuj de Edmundo, ĉiam la laŭroj estas rikoltataj de li – kiam tio ne okazas pro la merito, ĝi estas pro la aĝo, ĉar li estas pli juna. Kaj oni ne volas, ke mi indignu.

Terezo

Sed kiu klaĉas pri vi?

Alberto

Ĉiuj. Eĉ oni diras, ke mi profitas je tio, kion li faras.

Terezo

Mi neniam tion diris.

Alberto

Vi ne diris, sed iu diris. La profesoro mem, ĉiam, kiam mi prezentas ekzercon bone faritan, li rigardas min nekonfide, grumblas, nur pro tio, ke, iam, li trovis malgrandan elĉerpaĵon el Alencar[2] en unu el miaj skribaĵoj.

Terezo

Malgranda elĉerpaĵo! Pacienciĝu, Alberto – tio estis tuta paĝo, ne havanta unu solan linion el vi.

Alberto

Kiu scias, ĉu panjo volas, ke mi kunlaboris kun la aŭtoro de "Guarany"? Mi kopiis...

Terezo

Sed vi ne lernas kopii.

Alberto

Nu! Kion mi faras en la desegnado? Mi kopias.

Terezo

Tio estas alia afero – en la desegnado estas necese alkutimigi la vido-senton al la linio, lertigi la manon...

Alberto

En la skribado estas necese alkutimigi la aŭdosenton al la harmonio de la frazo. Estas per la kopio, ke oni sukcesas fari "Venus"on, kaj la "Divina Comedia".

Terezo

Bedaŭrinde, mia infano, vi estas tro frazema. Kiu vin aŭdos, povos diri, ke viaj konaĵoj estas tre vastaj... kaj ĉion vi scias laŭ tio, kion vi aŭdas.

Alberto

Kaj tio ne estas malmultaĵo, panjo. Ekzistas pianludistoj rimarkindaj, kiuj ne havas alian meriton. La verŝajnoj estas nepraj; pli valoras orumita malriĉo ol trezoro en la mano de avarulo.

Terezo

Via memor-kapablo estas admirindega.

Alberto

Mi montras, ke mi atente aŭdas la vortojn de paĉjo.

Terezo

Via devo estas ankaŭ aŭdi liajn konsilojn.

Alberto

Kaj mi aŭdas ilin, panjo.

Terezo

Ne ŝajnas.

Alberto

Ili estas, kiel la semoj en la tero – siatempe ili floriĝos.

Terezo

Bone. Frazoj ne mankas al vi.

Alberto

Feliĉe!

Sceno kvara

Alberto, Terezo kaj Lucindo

Lucindo (dekstre)

Jen estas la profesoro.

Terezo

Enlasu lin.

Alberto

Momenton. (Al Lucindo.) Ĉu li portas verdajn okulvitrojn?

Lucindo

Ne, sinjoro.

Alberto

La blankajn?

Lucindo

Jes, sinjoro.

Alberto

Jen ni havas Camões...

Terezo

Kial?

Alberto

Por kompreni la klasikulojn, li uzas teleskopajn lensojn. Li havas la vidadon tre mallonga, la kompatindulo!

Terezo

Kaj vi havas la langon tre longa.[3]

Alberto

Kio abundas, ne malutilas. Tro da bono ne turmentas. (Sopire.) Ha! patrino mia, se vi imagus al vi, kiom kostas al mi elporti la vivon dum la horoj gramatikaj!... Dio ne faris la gramatikon ... male: li konfuzigis la lingvojn, kaj tio, kion ni faras per tiom da reguloj neutilaj, estas vera sakrilegio, ĉar ni pretendas korekti la ellaboraĵon de la Kreinto. La neregulaj verboj...

Terezo

Ĉu vi ne volas esti kuracisto?

Alberto

Vere mi ne scias!

Lucindo

Ĉu mi povas enirigi la profesoron?

Terezo

Jes. (Lucindo eliras dekstren.)

Alberto

Kaj en la ĝardeno la cikadoj kantas... Kia senkoreco! (Sidiĝas.)

Sceno kvina

Terezo, Alberto kaj la Profesoro

La Profesoro

(eniras kun pakaĵo de libroj, salutante per multe da salamalekoj. Li estas treege miopa kaj senatenta)

Sinjorino... Sinjoroj. (Rekoninte Alberton.) Ho! Ĝi estas la knabo! Kiel vi kreskis! Tiel ne atendite vi ŝajnis al mi lia moŝto komandora! (Viŝante sian vizaĝon.) Kia varmo! Je noktomezo la termometro montris 25° sub la ombro.

Alberto

Mirinde estus, se, je tia horo, ĝi montrus ion sub la suno.

La Profesoro

Est modus in rebus... Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.

Terezo (mallaŭte al Alberto)

Ĉu vi jam komencas?

La Profesoro

Mi pasis hieraŭ je la deka nokte tie ĉi... Via Moŝto estis ĉe la fenestro.

Terezo

Hieraŭ! dum tia pluvo, profesoro...!?

La Profesoro

Ĉu hieraŭ ne estis merkredo?

Terezo

Jes.

La Profesoro

Estis lunlume.

Alberto

Hieraŭ pluvegis.

La Profesoro

Do, tio okazis la merkredon de la pasinta semajno... (Ordante la librojn sur la tablo.) Sinjoro Komandoro ĉiam sanega?

Terezo

Feliĉe.

La Profesoro

Mi legis en ia ĵurnalo, ke li estas elektita prezidanto de ia kompanio... mi ne memoras de kia.

Terezo

De asekuroj.

La Profesoro

Ŝajnas, ke jes... Kaj nun! Kun tia kompanio Via Moŝto ne vivos tiel sola... Kiam la kompanio estas bona ĝi signifas riĉaĵon.

Terezo

Tiu kompanio estas en bonega situacio.

La Profesoro

Mi ĉiam diras al la knaboj, ke ili evitu la malbonajn kompaniojn. Estas iu Aŭgusto, kiu loĝas tie ĉi najbare... Ho, Sinjorino! Li estis mia lernanto... Li estas ŝtonego! Li neniam forlasis la substantivon, kaj por formi la multenombron... Kia batalo! Mi al li diradis: oni formas la multenombron per la aldono de "s"... ekzemple... Nenio! Silento! Ŝtonego, mia Sinjorino! Estas vere, ke la patro ankaŭ estas nomata S-ro Ŝtonego.

Alberto

Ne, profesoro, li estas S-ro Pipro.

La Profesoro

Kiel, Pipro? Ha, jes... vi estas prava – li estas Pipro, Ŝtonego estas la alia, mia domluiganto. Li ankaŭ estas malmola, tre malmola. (Ŝanĝas la okulvitrojn verdajn je aliaj malklaraj.)

Alberto (al si mem)

Okulvitroj ŝanĝitaj. Mi forkuris de Camões, sed mi ne min forsavas de la verboj neregulaj.

La Profesoro

Bone. Ni laboru.

Alberto

Mi iras por preni miajn librojn. (Eliras dekstren.)

Sceno sesa

Terezo kaj la Profesoro

Terezo

Nu, profesoro! Ĉu vi opinias la knabojn preparitaj por la ekzamenoj?

La Profesoro

Certe, Sinjorino. Pri la angla lingvo ŝajnas al mi, ke ili estas iomete malprofundaj, ili ankoraŭ konfuziĝas. Ili sin prezentas tro memfide, kaj kiam mi pensas, ke ili tradukas Macauley aŭ Walter Scott, ili tradukas Chateaubriand. La pli maljuna precipe...! Inteligenta, tre inteligenta, sed ruza kiel neniu! Ĉar mi ne vidpovas bone, li trompas min, kaj mokas min. Mi demandas, ekzemple: Kiel oni diras ĉevalo en la angla lingvo? Kaj li tuje respondas: Cheval! Terpomo? Li: Pomme de terre. Kaj mi konsentas... Manko de vidpovo. Kiam tio okazas, la alia ĉiam atentigas min. Nun mi kunportas okulvitrojn pli fortajn kaj en granda kvanto. Mi havas ilin por ĉiuj lingvoj kaj sciencoj. (Elprenas el la poŝo aron da okulvitroj.) Por la matematiko... Bonvolu Via Moŝto vidi la dikon de tiuj lensoj.

Terezo

Vere, ili estas tre dikaj.

La Profesoro

Kaj tre delikataj, senmiksa kristalo. Ili kostis al mi tre multe. Kun tiuj ili ne trompos min.

Terezo

Kaj Edmundo?

La Profesoro

La pli juna?

Terezo

Jes.

La Profesoro

Perlo! Kaj tre inteligenta! La pli maljuna estas aglo, li flugos tre alten, Sinjorino... sed li volas nur ludi. Li estas el tiuj, kiuj maljuniĝas ludante la blindkaŝon.

Terezo

Tia estonteco ne plaĉas al mi.

La Profesoro

Sed li estas gaja.

Terezo

Kaj pri la portugala lingvo? Ĉu ili progresas kontentige?

La Profesoro

Pri la portugala lingvo mi ne estas tre postulema, ĝi estas hejma lingvo, oni ne atentas pri ĝi. Por la fremdaj mi aplikas mian tutan atenton. Hejme oni sin kondutas senceremonie: vestaĵeto el kotono, eĉ kun unu aŭ alia flikaĵo. Por iri en la societon oni postulas la plej bonajn vestojn, ĉu ne vere? Unu solecismo, de tempo al tempo, en la portugala lingvo, eĉ estas spritaĵo... Kaj kie staras tiu, kiu ĝin ne diras, sinjorino?

Terezo

Sed mi ne konsentas kun vi, profesoro. Mi opinias ke ili devas scii fundamente sian gepatran lingvon, eĉ kun malprofito por la aliaj. Unue mi, poste vi.

La Profesoro

Jes, unue Via Moŝto.

Terezo

Ne, la portugala lingvo.

La Profesoro

Tiel vi opinias?

Terezo

Kaj tiuj, kiuj saĝe pensas.

La Profesoro

Nu! En mia spirito mi formis la ideon, ke Via Moŝto, kiel la plejmulto el la gepatroj preferas, ke la knaboj diru unue: Bon jour!

Terezo

Ne, mi postulas, ke li diru unue – "Bom dia."[4] kiel diradis liaj prapatroj, poste...

La Profesoro

Prave oni diras, ke ne ekzistas regulo sen escepto. Nu, en la portugala lingvo ili ne estas ankoraŭ tre progresintaj, tio estas vero... sed en la franca!... Ili scias parkere elĉerpaĵojn el Racine, Corneille, Lamartine, Hugo...

Terezo

Kaj el Camões?

La Profesoro

Camões?... Camões estas domano. Nur de ne longe, ili lernas "La luziadojn". Sed ni povas atendi.

Sceno sepa

Terezo, La Profesoro, Edmundo, poste Lucindo

Edmundo

(eniras tra la maldekstra pordo kunportante librojn)

Bonan tagon, profesoro.

La Profesoro

Bonan tagon. Ĉu tiu estas la alia? (Atentigante la rigardon.) Ho, ĝi estas la pli juna. La alia estis tie ĉi antaŭ ne longe.

Terezo

Li iris por preni la librojn.

La Profesoro

Mi ne dubas, ke li restas tie. (Terezo sonoras.) Certe estas necese lin vokigi. (Lucindo aperas dekstre.)

Terezo

Diru al Alberto, ke jam estas la horo de la leciono.

Lucindo

Jes, sinjorino. (Malaperas.)

La Profesoro (sidiĝante ĉe la tablo)

Nia leciono hodiaŭ estas...?

Edmundo

Verboj de la unua konjugacio.

La Profesoro

Verboj de la unua konjugacio... Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi pri la verboj de la unua konjugacio?

Edmundo

Ke ĉiuj estas tre freŝaj...

La Profesoro

Tre bone. Kial?

Edmundo

Ĉar ili finiĝas per "aMr"[5]

Terezo

Eĉ "queimar"[6], ekzemple, profesoro?

La Profesoro

Jes, sinjorino, ĝi estas el la unua konjugacio.

Terezo

Mi bone scias; sed ĉu ĝi estas freŝa?

La Profesoro

Ĝi havas "ar" en la fino.

Terezo

Jes, kiam oni surblovas la brulvundon.

La Profesoro

Tiu procedo mnemonika estas ekskluzive mia.

Terezo

Kaj ĉu vi havas alian por la ceteraj konjugacioj?

La Profesoro

Mi pripensas pri tio, sinjorino.

Sceno oka

La Profesoro, Terezo, Edmundo kaj Alberto

Alberto

(eniras kun brovoj kuntiritaj kaj sidiĝas krucigante la krurojn)

Mi ĉeestas!

La Profesoro

Bonan tagon... (Fiksante lin per la rigardo kaj al si mem.) Tiu ĉi estas la alia... (Laŭte.) Mi pensas, ke por hodiaŭ ni havas ekzercon de verkado, ĉu ne vere? (Esplorante kajeron.) Jen estas en mia notlibro. (Legante.) "Por la filoj de komandoro Barboza, ekzercoj de verkado kaj kilogramo da kafo"... (La knaboj ridas. Korektante.) Ne, la kafo estas por mi. (Fermante la kajeron.) Kia temo?

Edmundo

Laŭvola.

La Profesoro

Laŭvola... Tre bone. Kaj... ĉu vi ambaŭ ĝin faris?

Alberto kaj Edmundo (samtempe)

Jes, sinjoro.

La Profesoro

Tre bone.

Terezo (al Alberto, mallaŭte)

Sidu dece.

La Profesoro

Sinjoro Alberto. (Alberto stariĝas.) Legu vian ekzercon.

Alberto

Nature?

La Profesoro

Kompreneble.

Alberto

Iafoje vi postulas, ke ni legu emfaze.

La Profesoro

Jes, vi estas prava. Sed hodiaŭ mi volas, ke vi legu nature.

Alberto (legante dolĉe)

"Tagiĝo."

Edmundo (surprizita)

"Tagiĝo!"

Alberto

Pro kio la miro? La profesoro diris, ke mi evitu la malklarecon: pli klara ol la tagiĝo... nur la tagmezo.

Edmundo

Sed ankaŭ mi...

La Profesoro

Sol lucet omnibus. La suno lumas por ĉiuj.

Alberto (superece)

Kiu scias, ĉu Dio faris la tagiĝon, nur por ke mia klera frato ĝuu kaj priskribu ĝin?

Terezo

Ne koleriĝu.

Alberto

Mi ellitiĝis je la kvina: panjo povas atesti, kion mi diras; mi iris en la ĝardenon por surprizi la unuan lumradion. Kion mi vidis, tio estas tie ĉi, bona aŭ malbona. (Dum la legado, Edmundo ne povas sin moderigi, esprimante per gestoj nereteneblaj sian indignon. La profesoro signofaras, ke li kvietiĝu; Terezo devigas lin sidiĝi, lin kvietigas. Alberto ne maltrankviliĝas kaj proporcie, laŭ li legas, grandiĝas lia entuziasmo): "Malforta koloro heligas serenan la ĉielon. La rando de l’ horizonto ruĝetas, koloriĝas per purpuro – oras trio strekas ĝin, brilegante. La nestoj vekiĝas, kaj la birdaro forflugas ĝoje, pepante tra la libera spaco. La arboj rebrilas, malseketaj de roso; gutoj brilantaj ektremas sur la delikataj folioj, kaj la akvoj rapidetaj kantas murmure..."

Edmundo (ne povante sin reteni)

Sed tio estas el mi!

La Profesoro

Silentu!

Edmundo

Li forŝtelis.

Terezo

Tion oni ne diras!

La Profesoro

La verbo "forŝteli", de la vidpunkto de la ĝentileco, estas neregula, neregulega. Ĝi ne estas dirinda, ĝi ne estas konjugaciinda, ĝi ne estas uzinda.

Edmundo

Eĉ kiam ĝi estas la esprimo de la vero?

La Profesoro (kategorie)

Nunc et semper! Nun kaj ĉiam!

Alberto (tre kviete)

Ĉu mi povas daŭrigi?

Terezo

Jes, vi povas.

Alberto (daŭrigante)

"...kantas murmure..."

La Profesoro

Kiel bonege!

Alberto

"...kantas murmure kaj agrable. La brutaro blekas sur la kampoj; sonorilo aŭdiĝas de malproksime; la kulturisto aperas ĉe la pordo de sia kabano, kaj, feliĉa, rigardante la leviĝantan sunon, suprenlevas la manojn, kvazaŭ por danki al la Kreinto la bonfaron de la lumo." Mi finis (sidiĝas).

La Profesoro

Lukse bele! Lukse bele! Nun sinjoro Edmundo. Mi jam scias, ke vi elektis la saman temon, sed ne estas temoj, ne jam pritraktitaj de la poetoj... Nihil novi sub sole. Nenio nova sub la suno... kaj ĉiam aperas novaĵoj. La verko de via frato estas bonega, sed la via povas esti pli bona. Ni vidu.

Edmundo

Sed ĝi estas la sama... Mi certigas, ke Alberto kopiis... Mi ne legos. (Lasas la verkaĵon sur la tablo. Terezo, nerimarkite, forprenas ĝin, kaj malferminte libron, kaŝas la paperon inter la folioj.)

Alberto

Ĉu mi kopiis?!

Edmundo

Ja, vi kopiis!

Terezo

Sed kiel tio okazis?

Edmundo

Tie ĉi mem. Mi estis fininta mian taskon, kiam Alberto eniris, demandante, ĉu mi jam faris la ekzercon. Mi respondis jese, kaj li, kiu estas ruza, eklaŭdis min: "ke mi certe skribis belan paĝon, ke mi estas talentplena, ke mi versofaras admirinde..." kaj...

La Profesoro

...kaj vi lasis la fromaĝon fali.

Edmundo

La fromaĝon?! Kian fromaĝon?

La Profesoro

Jes, kiel ĉe la fablo de l’ korvo kaj la vulpo.

Edmundo

Post multe da babilado, da bedaŭro, li petis, ke mi donu al li la verkon por ĝin montri al Aŭgusto. Mi, naive, transdonis al li...

Alberto

Vi mensogas!

Terezo (admone)

Alberto!

La Profesoro

Do, ekzistas malhonestaĵo.

Edmundo

Jes, sinjoro, kaj la viktimo estas mi.

Alberto (atakante)

Ekpruvu! Li diras, ke mi iris por montri la verkon al Aŭgusto. Do, vokigu Aŭguston, kaj li diru, ĉu li jam vidis min hodiaŭ.

Edmundo

Tion mi kredas. Vi ne kunestis kun li, vi estis kopiante tion, kion mi faris.

Alberto

Mi skribis mian verkon matene; mi lasis ĝin en la paperujo, kaj poste mi iris en la ĝardenon. Sinjoro mia frato ne forlasis la ĉambron... Kion li tie faris, mi ne scias.

Edmundo

Eble vi volas diri, ke mi estis kopianta vian inspiraĵon?

Alberto

Mi ne diris tiom.

La Profesoro

Fine, unu el vi alpropriigis al si fremdan verkon. La kulpulo sin prezentu, kaj mi promesas mian pardonon.

Terezo

Momenton, profesoro. Relegu vian verkon, Alberto.

Alberto

Tre volonte. (Malvolvas la paperon kaj legas kviete.) "Malforta koloro..."

Terezo

(ŝajnigante legi en la libro, samtone)

..."heligas serenan la ĉielon." (Movo de Alberto. La du knaboj sin interrigardas, mirigite. La profesoro ŝanĝas la okulvitrojn maltrankvile.)

Alberto

"La rando de l’ horizonto ruĝetas,"

Terezo

..."koloriĝas per purpuro,..."

La Profesoro

Eksterordinare!

Alberto (per voĉo tremanta)

– "ora strio..."

Terezo

..."strekas ĝin, brilegante." (Ridetante.) Daŭrigu...

Alberto (jam konfuzite)

"La nestoj vekiĝas..."

Terezo

..."kaj la birdaro forflugas ĝoje, pepante tra la libera spaco." Daŭrigu!

Alberto (per voĉo preskaŭ neaŭdebla)

"La arboj rebrilas..."

Terezo

"Malseketaj de roso,..."

La Profesoro

Kian mirindegan memorkapablon vi havas!

Terezo

Antaŭen!

Alberto (kolerete)

Mi ne legos plu.

Terezo

Tute ne estas necese. Ambaŭ vi meritas severan punon, ĉar ambaŭ vi estas kulpuloj de la sama krimo. La elĉerpaĵo estis malnoble kopiita el Alexandre Herculano.[7]

La Profesoro

Kiel! Mistifikaĵo!... (Ŝanĝas la okulvitrojn.) Ho!

Edmundo (mirigite)

Kopiita! el Alexandre Herculano! Panjo vi eraras.

Terezo (montrante la libron)

Vidu tie ĉi (momento de silento).

Alberto

Mi jam sciis. (Al Edmundo.) Ĉu mi ne diris al vi, ke mi senmaskigos vin?

Edmundo

El Alexandre Herculano... Sed tio estas neebla!

La Profesoro

Kial neebla, se ĝi estas en la libro?

Edmundo

Mi certigas...

Alberto

Mi tion faris intence. Vi pensis, ke vi trompas min. Mi estos ĉio, kion vi volos, escepte malsaĝulo. (Arogante.) Ĝi estas kopiita el Alexandre Herculano... Mi vidis, kiam li estis kopianta; mi notis la numeron de la paĝo kaj mi decidis konfuzigi lin ... per ŝercaĵo.

Terezo

Ĉu vi?

Alberto

Jes, patrino, mi mem. En ĉi tiu domo estas nur unu persono, kiu laboras: tiu estas sinjoro Edmundo. Ĝi estas perfektaĉo, tia verko. Mi same kapablas verki poemojn.

Edmundo (priokupita)

El Alexandre Herculano...! Dio mia! sed kiel tio okazis?! mi neniam vidis verkon el Alexandre Herculano... Ho! jes! mi legis "Eŭriko", sed jam antaŭ tre longe. (Afliktita.) Mi freneziĝas.

Alberto (sarkasme)

Ho, frato mia! Tiu ne estas la unua korbo, kiun vi faras.[8]

Terezo (stariĝante, severe)

Sufiĉe! (Al Edmundo.) Do, vi ne kopiis?

Edmundo

Mi ĵuras, panjo...

Terezo

Ne ĵuru. Sufiĉas, ke vi diru: jes aŭ ne.

Edmundo (fiere)

Ne!

Alberto

Kaj li neas!...

Terezo (al Alberto)

Kaj vi?

Alberto (senĝene)

Mi kopiis...

Terezo

El Alexandre Herculano.

Alberto

Kompreneble.

Terezo

Profesoro, la verko, bona aŭ malbona, estas originala el Edmundo (Movo de la knaboj – ĝoja, de Edmundo; indigna, de Alberto.) Mi uzis artifikon, kaj la rezultato preterpasis ĉion, kion mi esperis. Jen estas la originalo de Edmundo, kiu min servis por la lego; la verko de Alexandre Herculano, kiu estas en mia mano, estas ... la nunjara almanako. (Al Alberto.) Kaj nun? Ĉu vi havas ion por diri kontraŭ via frato?

La Profesoro (al si mem)

Tiu virino havas sangon de Salomono en siaj vejnoj.

Alberto (konfuzite)

Mi ŝercis...

Terezo

Vi ŝercis? Ne! vi havigis al vi ludilon miksitan el mallaboremo, el malnobla flato, el mensogo, kaj plie el kalumnio. Nur unu el tiaj elementoj sufiĉas por makuli unu vivon. Vi uzis ilin samtempe, kaj via ago devas resti kiel ekzempla malvirto. Memoru ĝin, kaj korektiĝu. Kaj pro kio vi vidas vin humiligita? Ĉu pro tio, ke vi estas malsprita? Ne. Pro tio, ke vi estas malsanulo? Ne. Pro tio, ke vi ne disponas je tempo por labori? Ne. – Simple pro tio, ke vi estas mallaborema.

Alberto (sin ĵetante en ŝiajn brakojn)

Panjo ... mi promesas...

Edmundo (kortuŝita)

Lasu lin, panjo. Li ne faris malbonintence. Alberto estas bonkora.

Alberto

Kaj honorama, mia frato; vi vidos! (Eliras plorante. Terezo lin sekvas.)

La Profesoro

(ŝanĝante la okulvitrojn, post silento)

Vi, mia amiketo, antaŭgardu vin: aŭdu la belajn vortojn, sed evitu, ke la fromaĝo defalu el via beko. Vulpoj ekzistas ĉie kaj centope, kaj ili scias kanti, eĉ plezurige.

(Kurteno.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.