La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AMA STELARO

Aŭtoro: La Forgesito

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AMI ESTAS MIA PENSO

Konstanta, senlaca, vigla,
Kiel la suno brila, eterna;
Hela, supera, mirinda,
Kiel radio de blua stelo;
Ami estas mia penso.

Ĉie la morto vidiĝas,
Sur la tero kaj sub la ĉielo,
Forta, terura, timinda.
En la mezo de ĉi-teruraĵoj
Ami estas mia penso.

Vivi estas ĝoje, brile,
Aŭ malĝoje, malhele, malriĉe;
Ĝu’ sin miksas kun doloro.
Ne grave! Malgraŭ ĉio, antaŭen!
Ami estas mia penso.

Pasas la jaroj. Printempo
Ridema de longe forlasis min;
Venas vintro glaciiga,
Sed ne soligas min la espero.
Ami estas mia penso.

En la tombo, sub la plato,
La vermo; diros entuziasme,
Kun admiro tre sincera
Ni ne tuŝu lin, amikoj miaj!
Ami estis lia penso!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.